Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 8–9 (118–119)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

La urbestro de Vilno en Pekino (Foto de Alfredas Marushka)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

EŬROPA BULTENO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Du francaj nomoj kruciĝis ĉi-tempe en ruslandaj amaskomunikiloj: Brigitte Bardot kaj Pierre de Coubertin; ne tute en hazarda konekto. La senca kongruo kuŝas en la spaco de la humaneco. Brigitte Bardot protektas la bestojn. Pierre de Coubertin protektis la altan spiriton de la sporto. Bardot strebas humanigi la rilatojn al brutoj. De Coubertin luktis kontraŭ brutiĝo de la homaj rilatoj. Ambaŭ ne malsukcesis. La fama aktorino revekas entuziasmon de filantropoj. La nobla barono renaskis la Olimpikan ideon. Bedaŭrinde, mi bezonas aldoni: ambaŭ ne malfiaskis.

Bardot skribis leteron al la ruslanda prezidento. Bona vojo por penetri sur la paĝojn, ĉu sur la ekranon. Putin estas pivota figuro de ĉiuj novaĵoj. Putin matene — konversas kun ministro. Putin posttagmeze — duonfermitaj okuloj, pacaj ruktetoj — konversas kun alia ministro. Putin vespere — interkisas kun la patriarko.

Zigzagkongrue drogproblemo makulas la aferon de Bardot samkiel tiun de Coubertin. Bardot defendas veterinarojn. Suspektitaj pri drogkomerco ili perdis la permeson havi kaj uzi certan medikamenton, kiu sendolorigas beston dum operacio. De nun la operaciato estas nur medikamente senmovigita, sed ĝi suferas, sentas tranĉon kaj pikon. La prezidento komprenas la zorgon de Bardot. Kaj, kiel humanisto, li mem kompatas la bestojn. Li promesas studi la problemon. Vere, kial ne kompati humaniste? La dombestoj estas amikoj de la homo, almenaŭ ili estas utilaj. Malkiel ribelaj ĉeĉenoj. Aŭ elspezigaj invalidoj. La unuajn oni likvidas tute senanestezile. Koncerne la aliajn, oni ĵus abolis iliajn sennombrajn privilegiojn, ja ili parazitis sur la laboranta popolo.

La afero de Coubertin ne bezonas serĉi vojon sur la paĝojn kaj ekranojn. Helpoplenaj komercistoj konkure filantropas por financi la plej grandan senkomercan entreprenon. Luksegaj Olimpikatemaj revuoj — neniom reklamaj — ŝvelas kaj krakas pro la grasliteraj nomoj de la bonfaruloj. Bieraj reĝoj kaj maĉgumaj princoj bonkore pretas pagi nian demokratian pasion al pura senintereza festo. Moko del fato. Usono donis al Ruslando ekzemplon de la ekrana reklama normo. Ĉu en dankema impeto, dum la solena malfermo de la Olimpikoj la ruslanda nacia televida kanalo metis reklaman blokon ĝuste sur la salutdefiladon de la usona delegacio?

Diference de la kazo de Bardot, la kazo de Coubertin ne inklinas al mokoj. La profanita barono aŭtente sentis altajn valorojn de la sporto. Ankoraŭ nun ili — tiuj valoroj — videblas de sur la pompa dekoro de ŝtataj kaj plutokrataj ambicioj. Ja vere la homaro pace kunvenas en tiuj semajnoj sur stadionoj, kaj por tiu momento ni ĉiuj sentas nin samplanedanoj.

Neniu dubo, la bestoj meritas kompaton kaj protekton. Sed kiam mi pensas pri katoj kaj hundoj, pri ilia dependo kaj pri iliaj ĉedomaj malfeliĉoj min iom trankviligas la fakto, ke tiuj katoj kaj hundoj ofte povas almenaŭ forlasi la lokon de sia doloro, provi vivi en arbaro, ĉasi musojn, ripozi sur herboj. La lokon de nia doloro ni — homoj — ve, tro rare povas sukcese forlasi. Kaj tiu cirkonstanco donas precipan akcenton al ĉiu falsa sono en nia filantropa koncerto.

Alen Kris


Ĉi-jare nia “kongresa sezono”, vaste prezentata en la Ondo, kulminis en Pekino. Sed tie oni jam antaŭgustumis la venontjaran ĉefeventon de Esperantujo, kiam la urbestro de Vilno, Arturas Zuokas, invitis la adeptojn de Esperanto veni al Litovio por la jubilea Universala Kongreso. (Fotis Alfredas Maruška)


La kongresa emblemoPalpi vekiĝantan drakon

89a Universala Kongreso de Esperanto

Pekino. 24–31 jul 2004

“Palpi elefanton” — titolis foje la prezento de la UK por unuafojaj kongresanoj. Ĝuste tion mi sentis post dusemajna vojaĝo en Ĉinio.

Granda lando, el kiu mi povis vidi nur ereton. La antaŭkongresa vojaĝo tra Ŝanhajo, Guilin kaj Xi'an prezentis tri diversajn urbojn, unu komercan kaj du plejparte turismajn. Jam en Ŝanhajo la antaŭkongresanoj devis revizii siajn ideojn pri malriĉaj ĉinoj. Tiom impona la urbo estis. Iel la urbo donis impreson pri la nuntempa Moskvo, diferenco nur estis, ke parto de la urbo similis tion, kio estis en Moskvo eble antaŭ 100 jaroj, dum alia parto montris kiel Moskvo eble aspektos post dek aŭ dudek jaroj. Tamen laŭdire nur unu procento da ŝanhajanoj posedas propran aŭtomobilon (kio okazos kiam la nombro atingos 10%?). Bicikloj estas ankoraŭ pli oftaj ol aŭtoj.

En Ĉinio la ekonomiaj reformoj okazis sen kolapso de la ŝtata sistemo kaj tiel la lando konservis sian efikecon kaj funkciadon. Ekzemple taksioj ĉiam uzis taksimetron. En la kongresejo necesis foti ĉiujn partoprenantojn por insignoj: la sveda partoprenanto antaŭvidis la kolapson de la sistemo, sed male, la ĉinoj efike fotis ĉiujn dum la unua kongresa tago. En restoracioj mi unuan fojon spertis tion, ke ne eblis doni trinkmonon: eĉ malgranda sumo, tridek eŭrocendoj aŭ simile, estis redonita kun protestaj signoj, se mi volis insisti, ke oni prenu ĝin. Tamen la komerco trapasis ĉiujn nivelojn: vendistoj de vestaĵoj, suveniroj ktp ne lasis pacon por turistoj. Ankaŭ ekskursoj estis organizitaj tiel ke al la programo apartenis ofte vizito al vendejo, ĉu silka, ĉu perla, foje eĉ al ĉina tradicia sanigejo. En iuj ekskursoj partoprenantoj protestis kaj la grupo rifuzis eniri, por malĝojo de la oficiala ĉiĉerono.

La kongresejoĈinio estas lando kun enorma potencialo. Tio videblas ne nur en ekonomio, sed ankaŭ en kulturo. La nacia vespero komenciĝis per koncerteto de knabina roka grupo, kio estus iomete eksterordinara eĉ en Nordio, sed en Ĉinio mi tute ne povis atendi ion tian.

Por eksterlandanoj la kongreso kaj ĉirkaŭkongresaj aranĝoj donis eblecon sperti sin gastoj de la registaro. Dum la tuttaga ekskurso la ekskursajn busojn antaŭis polica aŭtomobilo kaj motorciklaj policistoj haltigis la trafikon, tiel ke la ekskurso fakte finiĝis, eble rekorde, duonhoron antaŭ la anoncita tempo.

La kongreson partoprenis iom pli ol 2000 esperantistoj, el kiuj plimulto estis el Ĉinio. Kompare al la kongreso en 1986 la nombro de ĉinaj partoprenantoj pli ol duobliĝis, dum la nombro de eksterlandanoj duoniĝis. Granda parto el ĉinoj estis komencantoj kaj malmulte parolis. Tamen ili provis havi kontaktojn kun eksterlandanoj (ofte ankaŭ komercajn, se nur eblis), kaj la lingva nivelo de pluraj superas nivelon de la angla (nenia aŭ praktike nekomprenebla) de multaj ĉinoj en Pekinaj hoteloj, vendejoj ktp.

La komitato iom draste renovigis la estraron de UEA. El sep estraranoj nur du estis en la antaŭa estraro, nome la prezidanto Renato Corsetti kaj estrarano pri financoj Ans Bakker-ten-Hagen. La novaj estraranoj fariĝis Ulla Luin (ĝenerala sekretario) el Svedio, Claude Nourmont (vicprezidanto) el Luksemburgio/Francio, Yu Tao el Ĉinio, Maritza Gutiérrez el Kubo kaj Amri Wandel el Israelo. El kandidatoj nur Andrej Grigorjevskij forfalis el la estraro. Alia kandidato el la eksa estraro, ĝenerala sekretario Ivo Osibov falis jam en la elektoj de komitatanoj B. Rimarkindas, ke Humphrey Tonkin finis sian 30-jaran estraran karieron komencitan en Hamburgo 1974. La plimulto el estraranoj estas nun virinoj, la unuan fojon en la historio de UEA. Post la elekto la nova estraro strebis disdoni taskojn ankaŭ al tiuj, kiuj volis proponi sin kiel alternativaj kandidatoj. Jukka Pietiläinen estis nomumita komisiito pri informado, dum mankas tia fakulo en la estraro, kaj Yves Beullefeuille gvidas la subkomitaton pri administrado kaj financoj.

Ĉinio havas gravan rolon en la antaŭenigo de Esperanto. La ŝtataj aŭtoritatoj subtenas Esperanton, la informaj servoj uzas Esperanton, kaj la ŝtata radio elsendas ĉiutage en Esperanto. Laŭdire estas 10 mil esperantistoj en Ĉinio kaj eventuale 400 mil partoprenis Esperanto-kurson. Tamen, temas pri granda lando kaj proporcie tiuj nombroj ne estas pli altaj ol ekzemple en Finnlando.

En sia inaŭgura prezento de la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj Humphrey Tonkin atentigis, ke Ĉinio devus havi dulingvan politikon en siaj internaciaj rilatoj kaj lingvolernado: “la angla lingvo por la nuna praktika internacia vivo, sed Esperanto por konstrui novajn egalecajn rilatojn” en kiu Ĉinio kaj aliaj landoj, “estas egalaj kaj amikaj partneroj en la konstruado de egaleca kaj amikeca mondo”. Nuntempe Ĉinio investas enormajn sumojn por instrui la anglan en siaj lernejoj, sed la rezulto estas, ke la lernantoj post plurjara lernado atingas nivelon kiun denaskaj anglalingvanoj havas jam en frua infanaĝo.

En alia prelego Tonkin konstatis, ke estis du sukcesoj, la unua en 1954 en Montevideo, kaj la alia en 1985 en Sofio. Ambaŭfoje Unesko rekonis la sukceson de Esperanto kaj ĝian rolon en la mondo. UEA estis unu el la unuaj organizoj, kiuj aktivis por rajto al komunikado, la ĉeftemo de Unesko en la 1980-aj jaroj. Tamen tuj post 1985 Unesko kaj la rajto al komunikado ekhavis seriozajn problemojn: Usono kaj ĝiaj alianculoj opiniis, ke temas pri la provo de evolulandoj kaj socialismaj landoj cenzuri la enhavon de amaskomunikiloj kaj tiuj landoj eksiĝis el Unesko. La ideo estis entombigita. Tonkin konkludis, ke en la internaciaj organizoj Esperanto estas rigardata aŭ kiel malgrava kaj sekve sendanĝera, aŭ kiel ilo por rompi la ekzistantan lingvan (mondan) ordon kaj sekve ekstreme danĝera.

Jukka Pietiläinen


UEA-membroj elektis

Entute 1491 individuaj membroj de UEA uzis ĝustatempe sian rajton voĉdoni en la plej grandskala regula referendumo de la Esperanto-komunumo por elekti ses Komitatanojn B de UEA por la periodo 2004–2007. El 5140 dissenditaj balotiloj revenis 29,0%. Sekve la balot-aktiveco restis iom sub tiu en 2001, kiam ĝi estis 31,4%.

La voĉoj estis nombritaj en la Centra Oficejo la 1an de julio. Partoprenis la membroj de speciala komisiono elektita de la Estraro de UEA. Ĝi konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Simo Milojević, Rob Moerbeek kaj Piet Schuil. En ĝia naŭhora tasko la komisionon asistis individua membro Francisco L. Veuthey, oficistoj Marcus Sikosek kaj Stanka Starčević, kaj volontulo de TEJO Joel Amis.

Plej multe da voĉoj rikoltis István Ertl (Belgio), eksredaktoro de la revuo Esperanto. Kun 882 voĉoj li ankaŭ estis la sola kandidato, kiun apogis plimulto de la balotintoj. Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Amri Wandel (Israelo) kun 720 voĉoj, Marija Belošević (Kroatio) kun 605, Lee Chong-Yeong (Koreio) kun 602, Jukka Pietiläinen (Finnlando) kun 565 kaj Slavik Ivanov (Ruslando) kun 546 voĉoj.

Wandel, Belošević kaj Lee membris en la malnova Komitato, dum Ertl, Pietiläinen kaj Ivanov eniros la superan organon de UEA kiel novaj membroj. La 26-jara Ivanov estas de longe la plej juna kandidato, kiu sukcese trairis la balot-elprovon de la membraro de UEA. La averaĝa aĝo de la elektitoj estas 44 jaroj.

La ceteraj kandidatoj ricevis voĉojn jene: Yves Bellefeuille 535, Chuck Smith 534, Wu Guojiang 525, Hokan Lundberg 480, Jose Antonio Vergara 450, Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy (Hortensio) 419, Ivo Osibov 359, Diccon Masterman 347 kaj Francisko Simonnet 233. Estis entute 1485 validaj kaj 6 malvalidaj balotiloj.

GK UEA


Pekina deklaro

La 89a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24a ĝis la 31a de julio 2004 kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,

traktinte la temon “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”,

notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,

memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,

notante la “Raporton pri Homa Evoluigo 2004" de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,

alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucioj de Unesko,

deklaras,

ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,

ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,

ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,

ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj sian utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,

ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo.


Pekino estis vitrino

Mi tre volonte akceptas la inviton de La Ondo de Esperanto verketi pri esperantista aranĝo, kiun mi kunorganizis kaj ĉeestis. Bedaŭrinde, iusence, temas pri la Universala Kongreso en Pekino, kiu certe estos abunde priverkata en La Ondo mem de ĵurnalistoj pli veraj ol mi.

Do mi provas reliefigi nur unu punkton de la UK en Pekino. Pekino estis vera vitrino por la azia movado.

Unuavice oni renkontis tiom da ĉinoj, kiom oni deziris. Pro la pli bonaj ekonomiaj kondiĉoj ĉi-foje venis multaj el multaj foraj regionoj de la sudo kaj de la nordo. La steluloj eble estis la tibetanoj. Ili estas entuziasmaj, tiom entuziasmaj, ke oni povus pensi, ke temas pri la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, kiam la homoj provis por vidi ĉu efektive oni komprenas ilin. Niaj ĉinaj geamikoj, kiuj apenaŭ parolis antaŭe kun eŭropaj longnazuloj kondutis ĝuste tiel, kaj estis tre kontentaj ke oni efektive komprenis ilin, kaj ke oni akceptis esti fotata kun ili (fotoaparatoj por la amasoj estas verŝajne produkto de la lasta antaŭensalto).

Antaŭ tiu entuziasmo ĉio cetera en la malnova kaj cinika eŭropa Esperantujo paliĝas aŭ almenaŭ relativiĝas.

Dua konsidero estas ke Esperanto estas efektive pli malfacila por ĉinoj ol por eŭropanoj. Se tion konscius tiuj verkistoj, kies devizo estas “Cherchez la France”, tio estus tre bona. Esperanto prefere restu simpla, ĉar multaj homoj ankoraŭ penas lerni ĝin.

Sed krom ĉinoj estis ankaŭ japanoj, koreoj, mongoloj, vjetnamoj, nepalanoj, pakistananoj, afganoj, irananoj, ktp (inkluzive de neesperantista profesoro el Barato), pro kio Pekino vere estis vitrino de la tuta azia movado.

Oni prave multon esperas por Esperanto el Eŭropo. Mi kredas ke oni povas multon esperi ankaŭ el Azio.

Renato Corsetti


BET-40: malgranda provo de UK

“Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unika aranĝo”, — emfazis en la malferma parolado prezidanto de la organiza komitato Povilas Jegorovas. Efektive, ekde 1959 Estonio, Latvio kaj Litovio laŭvice organizas BETojn, partopreno en kiuj estis prestiĝa en la sovetia periodo pro la alta programnivelo. La jubilea, 40a BET en Birštonas (10–18 jul) por litoviaj esperantistoj iĝis, laŭ Osmo Buller, “kvazaŭ malgranda ĝenerala provo de UK”.

Ĉu sukcesa provo?
BET-40 (Foto de Grazvydas Jurgelevichius)
Jam en la akceptejo pluraj personoj laboris modele registrante aliĝantojn, akceptante kotizojn kaj abonojn, donante informojn k.s. Irena Jagminaitė deĵoris en la riĉa libroservo situanta en aparta ĉambro. Ĉiutaga informilo Meandro donis utilajn informojn, konigis necesajn litovajn vortojn kaj frazojn.

Kelkaj blokoj konsistigis la programon. Pli ol cent BETanoj deziris plibonigi sian lingvokonon en ĉiutagaj kursoj en tri niveloj. Grupo da instruantoj partoprenis en la diplomiga seminario de IEI, kies kulmino estis, kompreneble, la instru-rajta ekzameno. Somera Universitato proponis diverstemajn prelegojn literaturajn, klerigajn kaj movadajn. La tria Balta Esperanto-Forumo havis ĉiutagan duhoran programon kun prelegoj, diskutrondoj kaj kvizoj pri literaturaj temoj. Vespere Vida Čojienė helpe de sia gitaro instruadis kantojn. Junularo, kompreneble, diskotekumis.

Inter la vesperaj programeroj mi menciu bonegan prezentadon de la loka ensemblo de popolaj kantoj kaj dancoj Raskila.

Same kiel en UK, merkredo estis plene dediĉita al ekskurso. Cento da esperantistoj navigis laŭ la meandroj de Nemano, ĝuante agrablan ĉebordan pejzaĝon. La ekskursocelo estis skanzeno en Rumšiškes sur la bordo de la “Kaŭna maro”. Ĝi prezentas karakterizajn domojn kaj bienojn el la kvar regionoj de Litovio, kune kun la internaĵo ebligantaj ekkoni la vivon de litovoj. Estas konstruita ankaŭ kabano, kiu memorigas pri litovoj ekzilitaj al Siberio. Placo de tipa litova urbeto estas ankoraŭ konstruata. En pluraj domoj estas ekspozicioj kaj butikoj. Nacistila tagmanĝo kompletigis agrablan ekskurson aranĝitan de Bonvoje.

Dum la aranĝo en la loka sakrala muzeo funkciis ekspozicio de poŝtmarkoj de Marius Dyglys kaj fotoekspozicioj de Ilona Ejsmont kaj Andrzej Sochacki.

Pli ol 250 personojn el 17 landoj (nur 5 ruslandanoj — ĉiuj el la Kaliningrada regiono) akceptis Birštonas — ĉarma banurbo ĉe Nemano, situanta ĉe belaj meandroj en la Regiona Parko de Nemanaj Maŝoj. Trankvila etoso, freŝa aero efikis ripozige. Cetere, dezirantoj povis uzi diversajn sanigajn procedurojn en la loka sanatorio. Aliaj luis biciklojn kaj promenis en la beroriĉa parko. Oni povis piedpromeni laŭ la riverbordo kaj ascendi la Reĝan Monton. Nemalgrave: pro la akiritaj subvencioj estis rabatitaj partoprenkostoj (inkluzive de la loĝado kaj manĝado).

Vere, dum la du lastaj jardekoj mi ne ripozis tiel bone kiel en Birštonas.

Halina Gorecka


Labore, ferie kaj ekskurse en Pécs

Internacia partoprenantaro de la Konferenco de OSIEK (kvardeko da ĉeestintoj el 12 eŭropaj landoj) renkontiĝis 17–23 jul en la sudhungara urbo Pécs.

Dum kvar antaŭtagmezoj krom ses ĉeftemaj prelegoj pri la esperanta gazetaro aŭskulteblis tri prelegoj el diversaj kampoj de esperanta kulturo.

La tema programo, kiu komenciĝis per prelego de Vinko Ošlak “Kio faras esperantan gazeton vere esperanta?”, prezentis kelkajn gazetojn: de “La Praktiko de Andreo Cseh” (Ed Borsboom), “Fonto, la revuo kaj la eldonejo” (Gerrit Berveling), ĝis la “Esperanta versio de Le Monde Diplomatique” (Toon Witkam). Pri “La scienca gazetaro en Esperantujo” parolis Otto Haszpra kaj pri “100 jaroj de rumania esperanta gazetaro” Maria Butan (organizonto de IEK en 2006 en Timişoara).

Eugène de Zilah kaj Bruno Masala prezentis la projekton NUV (Nova Universala Vortaro). Gerrit Berveling aldone prelegis pri la graveco de la Duakanonaj Libroj kaj Ed Borsboom prezentis sian libron Vivo de Andreo Cseh.

Dum la lastataga asembleo de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) oni voĉdone atribuis la 15an premion de OSIEK al Ed Borsboom kaj poste elektis lin kiel la novan prezidanton de OSIEK. La premion li ricevis pro Vivo de Andreo Cseh, eldonita de Internacia Esperanto-Instituto. Ĉe IEI la aŭtoro ekdeĵoris dum liberaj horoj, kiel junulo, en 1951, helpante la faman rektmetodan instruiston. La valoran kunestadon la junulo uzis ankaŭ por noti la detalojn el kiuj poste naskiĝis tiu biografia libro. La premion, kiu ĉi-jare valoris 500 eŭrojn, la premiito pludonacis al La Gazeto, la revuo de OSIEK.

La posttagmezoj kaj vesperoj estis uzitaj por konatiĝoj kun multaj kulturaĵoj de dumiljara urbo Pécs. Vesperajn kunestadojn akompanis simplaj sed buntaj gastronomiaj ofertoj: tiu de interkona vespero, de vespero en Esperanto-Muzeo/Klubo kaj de jam tradicia greka vespero, dum kiu prezentiĝis la venontjara IEK en Ateno.

La konferencanoj estis ankaŭ ekskursemaj, tiel ke duono el ili restis por la unua postkonferenca ekskursotago, kiam oni vizitis la najbaran ĝemelurbon Osijek en Kroatio, renkontiĝis kun tieaj esperantistoj kaj piknikis en la domo de IEK-organizanto en slavonia vilaĝo Poganovci. La postkonferenca ekskursa programo enhavis ankaŭ vizitojn de la apuddanuba urbo Mohacs kaj de la konferenca regiono Baranya.

Al la teknika organizanto de la konferenco, Orbis Pictus el Trieste, helpis la lokaj esperantistoj, kaj kunlaboris ankaŭ Kroata Esperanto-Ligo.

Višnja Branković


June kajkune!

La Ondo ne kulpas pri la kompost-eraro en la titolo: ĝi estas precize kopiita el frontpaĝo de la ruslingva semajn-ĵurnalo de Kovrova regiono Malaja Rodina (Malgranda patrujo) — ja ĝuste tie, en la ripozejo Berjozka, bone konata pro RET-02, okazis la 60a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK-60). La raporto okupis tri grandajn paĝojn kun 11 koloraj fotoj. Ankaŭ Esperant-lingvaj informoj ne mankis dum- kaj postkongrese: pluraj personoj kunlaboris en la Amaskomunikila centro, rezulte ĉiutage estis produktata TV-novaĵa vidbendo, spektebla kelkfoje tage; lastvespere aperis plurpaĝa kongresgazeto Betula FOLio, nun legebla rete en la TEJO-paĝaro.

Ĉio sufiĉe similis al RET aŭ al malnova OkSEJT. Tradicie ĉiuj partoprenantoj estis dividitaj je grupoj, ĉiu grupo ricevis taskojn por komuna laboro — tio faciligis interkonatiĝon. Ne okazis matenaj kunvenoj, ĉar ĉiuj necesaj informoj troveblis en bela kongreslibro. Anstataŭ kursoj de Esperanto okazis dunivelaj kursoj de la rusa lingvo — pro komprenebla kaŭzo.

Iam estis planitaj ĝis 8 paralelaj programeroj — tamen ofte lastmomente 2–3 el tiuj estis nuligataj aŭ transmetataj. Ve, tro da paralelaĵoj kaŭzis, ke tre interesajn prelegojn pri slava kulturo kaj literaturo ĉeestis nur po 4–5 personoj. Aliflanke, eĉ inter 8 eroj iam ne eblis elekti ion taŭgan, se oni ne membras en certa organizo, ne bezonas lerni la rusan, kaj ne ŝatas “senlingvajn” okupojn (dancoj, sporto, pentrado ks). Tamen kutime ĉiu havis kion fari; oni ofte diris, ke kompare kun alilandaj IJKoj la programo estas riĉega.

Aparte menciindas Rusa Foiro kun kantoj, dancoj kaj gajaj konkursoj. Ve, ne okazis planita festo de Ivan Kupala: ĝuste tiam iom ekpluvis, kaj la organizantoj timis, ke eksterlanda publiko malsaniĝus (dume spertaj kaj harditaj rusoj nostalgie rememoris pri OkSEJT-39, kie tia festo daŭris tutnokte sub senĉesa fulmotondro…). Dum la solena malfermo ĉiuj estis regalataj per kaĉo el armea kampa kuirejo kaj per rusa kvaso. Dufoje vespere okazis piroteknika spektaĵo, ege impresinta alilandanojn. Brile sukcesis teatra festivalo, kie ĉiu grupo prezentis certan rusan popolan fabelon en difinita ĝenro — de brazila TV-seriaro ĝis japana “animacia” filmo. “Festivalo de kulturoj” diversmaniere prezentis dek kelk naciojn aŭ landojn. Unufoje oni provis fari lignofajron, sed tien venis por kanti nur deko da ekssovetianoj. Ho ve, riĉegaj tradicioj de la sovetia Esperanto-kantkulturo videble formortas… La vespera programo nepre enhavis koncerto(j)n. En videosalono oni montris klasikajn sovetiajn filmojn kun profesie faritaj Esperanto-subtitoloj, dezirantoj povis eĉ aĉeti KD-ojn.

La bazan IJK-programon kompletigis antaŭkongresoj en Moskvo kaj Peterburgo, postkongresoj en Ĉeboksari kaj Novosibirsko. Dum la IJK okazis tuttaga ekskurso al Vladimir kaj Suzdal, laŭ ties katedraloj kaj tradiciaj muzeoj, kaj duontaga ekskurso al Kovrov — al vermokultura entrepreno kaj muzeo de armiloj.

Parto de la programeroj (intelektaj ludoj, kelkaj ekskursoj) fakte fiaskis, ĉar ilin preparis tute malspertaj personoj — sed koncernaj spertuloj eĉ ne estis anticipe informitaj, ke io tia devos okazi. La seminario de instruistoj Flugiloj de malfacila vento havis striktan kondiĉon — necesis speciale aliĝi antaŭ 10 maj, sed neniaj anticipaj avertoj pri tio legeblis en antaŭkongresaj publikaj informiloj. Do seriozaj instruistoj “preterflugis”, tamen senprobleme lastmomente aliĝis kelkaj fuŝkomencantoj — ja la gvidantino de la ruslanda ILEI-sekcio (la nomo ne meritas esti vican fojon menciata) bezonas ne realan laboron, sed nur adoron al sia persono. Rezulto de la seminario restis sekreto…

Ĉiuj programeroj komenciĝis kun nur 30–60-minuta malfruo — en Ruslando tion eblas nomi akurateco. Loĝ- kaj manĝkondiĉoj bonis, apudis baseno kaj volejbala placeto; proksime abunde kreskis fragoj kaj mirteloj — tamen, protektataj de kuloj kaj urtikoj. Ĉiuvespere oni konsumis enorman kvantegon da biero. En la libroservo (vere riĉa je libroj kaj diskoj el diversaj landoj) pendis la slogano “Se vi dubas, ĉu aĉeti libron aŭ bieron — pensu, kio el ili restos en via vivo pli longe”, sed tio, ŝajne, ne multe efikis. Tre popularaj estis ankaŭ ĉiutagaj (pli ĝuste, ĉiunoktaj) saŭno kaj diskoteko. Verŝajne, ĉiu kongresano fine restis kontenta, sed eble pro diversaj kaŭzoj…

Valentin Melnikov


IJK-60 (Komuna foto de Duncan Thomson)

La kongreson en Kovrov (10–17 jul 2004) partoprenis 355 personoj el 27 landoj. Du trionoj estis ruslandanoj — 234 personoj. Nur triono estis alilandanoj. Po 13 personoj venis el Germanio kaj Svedio, 12 el Francio, 11 el Ukrainio k.t.p. Ne estis reprezentitaj la tri baltaj ŝtatoj, probable pro la samtempa BET-40 en Litovio.

Antaŭkongrese en Peterburgo

La Peterburga Antaŭkongreso (AK) de IJK-60, kiu okazis 6–9 jul, laŭ impresoj de la partoprenintoj vere sukcesis. Dum la 3 tagoj kongresanoj povis vidi kaj turismajn lokojn de Peterburgo (Ermitejo, Peterhof ka.), kaj ne tre ofte montratajn vidindaĵojn (glacirompilo-muzeo “Krasin”, ekskurso “Labirinto de Peterburgo” laŭ la kortoj de malnova urbocentro). Loĝkondiĉoj en la klubejo de societo Espero estis sufiĉe oportunaj malgraŭ la unusola duŝejo por ĉiuj — pro la bona situo en la koro de la urbo, ĉe rivero Fontanka.

Post la fino de la AK 34-persona grupo trajnis kune el Peterburgo al Kovrov, kie la grupon jam atendis speciale mendita buso ĝis la IJKejo. Kelkaj personoj ŝatis la Antaŭkongreson tiom, ke ili vizitis Peterburgon ankaŭ laŭ la revena vojo kaj restis tie dum kelkaj tagoj eĉ sen speciala programo fare de la lokaj esperantistoj.

Verŝajne, similaj turismaj aranĝoj pli ofte okazados en Peterburgo; loka junularo ŝajnas esti inspirita per la ĉi-jara sukcesa sperto.

Slavik Ivanov


Postkongrese en Ĉuvaŝio

18–22 jul en Ĉeboksari okazis postkongreso (PK) de IJK-60, kiu donis eblecon konatiĝi kun la ĉuvaŝa kulturo kaj kun la laboro de ĉeboksaraj Esperanto-organizoj. En la postkongreso partoprenis 90 homoj, el kiuj 27 estis el 15 landoj kaj 10 homoj estis el 6 urboj de Ruslando. La programo estis dividita je du partoj: ekskursa kaj aktiviga.

Por konatiĝo kun la urbo kaj kulturo okazis ekskurso, ronda tablo pri la ĉuvaŝa lingvo, vespera koncerto de ĉuvaŝa folkloro. Gastoj vizitis konfitan fabrikon Akkond kaj metiejojn de la ĉuvaŝa pentristo Praski Vitti kaj partoprenis rusan balon.

Kadre de aktiviga parto de PK okazis gazetara konferenco ĉe la Ŝtata departemento pri junularaj aferoj, post kiu informoj pri PK aperis en kvin amaskomunikiloj. Estis organizitaj du vizitoj al infanaj someraj tendaroj.

Aleksandra Fedotova


Renkontiĝo de amikoj

20–26 jul 2004 apud la Novosibirska Akademia Urbeto okazis tradicia Renkontiĝo de Amikoj RA-3, kiun organizis Novosibirska Esperanto-klubo, kiu vigliĝis dum lastaj jaroj danke al Katja Arbekova. Inter la dudeko da patroprenantoj triono estis infanoj de 4- ĝis 16-jaraj.

Kvankam RA celas instrui kaj paroligi komencantojn kaj klerigi progresantajn novajn esperantistojn, esperantistoj povis trankvile ripozi en siberia bela naturo, interparoli kun amikoj el diversaj urboj.

Ĉar la ĉefa parto de la renkontiĝo pasis en tendaro de ŝatantoj de ekstrema turismo kaj sporto Ekosapiens sur la bordo de la “Novosibirska Maro” la kondiĉoj estis sovaĝaj-civilizitaj. Sovaĝaj — ĉar estis loĝado en tendoj kaj memstara kuirado de manĝoj, forestis elektro. Civilizitaj — ĉar la tendoj, dormosakoj ks estis komfortaj kaj modernaj, la instruktoroj estis lertaj kaj afablaj. La kulmino de la ripoza parto estis komuna partopreno en teama ludo kun elementoj de ekstrema sporto. La renkontiĝon kronis ekskurso al studio de pentritaj filmoj en la Akademia urbeto.

Aleksej Birjulin


Instrutendaro

Al la tradicia tendaro OkSEJT-44, kiu okazis 5–10 jul apud Kovrov antaŭ IJK-60, aliĝis 57 personoj, inkluzive de 6 alilandanoj. El Ruslando estis reprezentantoj de Krasnojarsk, Tomsk, Ĉeboksari, Peterburgo, Volgograd k.a.

Malsame al la antaŭkongresoj en Moskvo kaj en Peterburgo, OkSEJT estis ĉefe instrua tendaro kun malmulta eksterlerna programo. Plejparto da OkSEJTanoj poste partoprenis IJKon.

Slavik Ivanov


Masha Sokolova (Fotis Irek Bobrzak)Unuafoje: kaliningradano en ISK

Danke al la afableco de la organizantoj, en la Internacia Somera Kurso en la sveda urbeto Lesjöfors unuafoje partoprenis esperantisto el la plej okcidenta regiono de Ruslando.

17-jara Maŝa Sokolova, ĉi-somere aliĝinta al la Kaliningrada Ŝtata Universitato, finis la elementan kurson, kiun fine de la pasinta jaro gvidis la redaktoro de La Ondo. Post la kurso Maŝa frekventis esperantistajn kunvenojn en la Marista Kulturpalaco en Kaliningrado kaj komencis grafike kunlabori en La Ondo. La kursfinintoj, kiuj devis mem elekti la partoprenonton, preskaŭ unuanime skribis ŝian nomon sur la voĉdon-slipoj.

En Lesjöfors, kie de 28 jun ĝis 3 jul okazis la 19a ISK, ŝi estis inter kvindeko da diverslandaj partoprenantoj, kiuj lernis Esperanton en kvar paralelaj grupoj: infana, komencanta, progresanta kaj konversacia.

Kvankam la programo estis esence instrua, ĝi enhavis ne nur lecionojn, sed ankaŭ ludojn, promenadojn kaj koncertojn, interalie de Georgo Handzlik kaj Nata Bertse, kiuj ĉi-jare instruis en la Esperanto-Domo de Lesjöfors.

Post la unusemajna kurso kaj dutaga restado en kaj apud Stokholmo, Maŝa bone ekparolis Esperanton, kaj jam estas planate, ke ŝi (kun)instruos Esperanton en la universitato, se oni sukcesos fondi tie kurson de la Internacia Lingvo.

Koran dankon al Bengt Nordlöf, Soile Lingman, Hasse kaj Gunvor Dahl, al Stokholma Esperanto-Klubo kaj al ĉiuj, kiuj sukcesigis kaj agrabligis ŝian vojaĝon kaj la restadon!

HaGo


Nova erao en Armenio

18–24 jun 2004 en Armenio okazis Internacia Esperanto-Renkontiĝo dediĉita al 100-jara jubileo de la eminenta reprezentanto de Armenia Esperanto-Movado, akademiano Gurgen Sevak.

La renkontiĝon partoprenis esperantistoj el Irano (11 partoprenantoj), Kartvelio (3), Pollando (1) kaj Armenio (pli ol 50).

Kadre de la renkontiĝo okazis la konferenco “Gurgen Sevak kaj la Esperanto-movado en Armenio”, prelegoj, diskutoj, paroliga kurso, koncertoj, instruado de kantoj, Esperantaj ludoj, amuzvesperoj.

La renkontiĝo estis projektita tiel, ke la seriozaj kaj amuzaj aranĝoj estu kombinitaj. La partoprenantoj havis eblecon ekskursi kaj serioze labori ĝuante la belecon de la armena naturo.

Ĉiutage post matenmanĝo la partoprenantoj per du busoj veturis eksterurben (Oŝakan, lago Sevan, Garni, Geĝard, Arzni, Eĉmiatsin, Bĵni), kie ili havis ekskursojn, gviditajn de armenaj esperantistoj, kaj poste, en la sino de la naturo, estis efektivigata la programo por tiu tago.

Araksja (Inna) Elbakjan gvidis Esperanto-kursojn por komencantoj, organizis lingvajn ludojn kaj instruis Esperantajn kantojn.

Ĉe la bordo de la lago Sevan okazis neforgesebla internacia koncerto, kaj longe sonis en la kristale pura aero de la perlero de Armena montolando armenaj, kartvelaj, persaj, polaj, rusaj kaj alipopolaj kantoj en naciaj lingvoj kaj en Esperanto. Estis organizita ekskursa veturado tra Erevano kun vizito de la Instituto de Antikvaj Manuskriptoj Matenadaran.

La lastan vesperon la partoprenantoj de la Renkontiĝo estis akceptitaj en la Centra Esperanto-klubo en la Domo de Amikeco.

Kvankam la sekvanta adiaŭa mateno emociigis kaj malgajigis ĉiujn, tamen en ĉies koro restis firma certeco pri tio, ke komenciĝas nova erao en la historio de la regiona Esperanto-movado, kaj ke la semoj, plantitaj dum la IER en Armenio, nepre alportos bonajn fruktojn!

Lida Elbakjan
prezidanto de la Armenia Esperanto-Asocio

Karine Arakeljan
vicprezidanto de la Armenia Esperanto-Asocio


Somera SOMERE

Sume 61 personoj partoprenis en la ĉi-jara 2a SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo SOMERE, organizita de EsperantoLand. Ĝi okazis en la vilaĝo Kall-Krekel sudokcidente de Bonn, dum du semajnoj de 26 jul ĝis 8 aŭg.

La aĝo variis inter unu kaj sepdek sep jaroj. 31 partoprenantoj venis el eksterlando — el najbaraj landoj kiel Francio aŭ Belgio kaj el pli foraj kiel Ruslando (kvarpersona grupo sub la gvido de Svetlana Smetanina, Moskva Esperanto-Centro), Sudafriko kaj Zimbabvo; aldone kunferiis ekzemple ĉinino, vjetnamino, italo kaj jugoslavino loĝantaj en Germanio. La 16 infanoj aĝis inter unu kaj dek du jaroj; sep el ili venis el eksterlando.

La partoprenantoj tre laŭdis la bonan etoson dum la renkontiĝo en agrabla domo kun ĉarma ĝardeno, en kiu eblis babili, ludi, kradrosti, ĝui bivakan fajron kaj ankaŭ tendumi. La programo enhavis diversajn prelegojn, dancadon, Qi Gong, malstreĉigan gimnastikon, ŝakan turniron, infanan teatraĵon, muzikon, multajn ludojn kaj kelkajn ekskursojn en la belan ĉirkaŭan naturon. Ni promenis tra la arbaroj kaj kampoj kaj vizitis apudajn urbetojn, kastelon, monaĥejon, bestoparkon, naturcentron, banejon kaj vulkanan lagon.

La komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj partoprenis en kurso aŭ babila rondo por eniri Esperantujon kaj plupaŝi en ĝi. Tiu lernado en internacia rondo kun ebleco kaj neceso tuj apliki la lingvon kun la alilandaj partoprenantoj konvinkis eĉ homojn, kiuj komence volis “nur ĉeesti”.

Pri la renkontiĝo aperis plurkolumnaj raportoj en Kölnische Rundschau kaj en Kölner Stadtanzeiger.

La pasintjara unua SOMERE havis sume 34 partoprenantojn kaj daŭris entute 9 tagojn — ĉi-foje la renkontiĝo plilongiĝis al 13 tagoj kaj la partoprenantaro preskaŭ duobliĝis. Esperantujo faris belan paŝon antaŭen. Pluraj SOMERumantoj jam anoncis sian partoprenon en la 3a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand jarfine en la kastelo Marienburg apud la rivero Mozelo, nordoriente de Trier en Germanio.

Aliaj povos reveni nur al la 3a SOMERE, kiu okazos venontjare en julio/aŭgusto, denove en la limregiono de Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio kaj Germanio.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


Feria laborsemajno

Árpad Pásztor kaj Barnabás Szabolcs — 17-jaraj gimnazianoj el Budapeŝto — investis parton de la someraj ferioj 2004 por helpi al Germana Esperanto-Centro en Herzberg/Harz. La talentaj gejunuloj lernis Esperanton en la gimnazio Németh László en Budapeŝto kaj povas flue uzi la lingvon por multaj celoj.

La du budapeŝtanoj helpis ĉe la instalado de komputiloj kaj ĉe la ordigado kaj sistemigo de la multaj muziksonkonserviloj (malnovaj sondiskoj el Japanio) el la dudekaj jaroj de la 20a jarcento, muzikkasedoj el la 70-aj kaj 80-aj jaroj ĝis la titoloj de modernaj muzikgrupoj el Skandinavio kaj Francio sur kompaktdiskoj.

Tiu feria laborsemajno estis samtempe bonega ebleco por ili lerni multon pri la Esperanto-movado, kulturo kaj ekkoni valoraĵojn de la Esperanto-literaturo.

Kompreneble ili havis ankaŭ belajn turismajn travivaĵojn en la pitoreska urbeto Herzberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en la mezmontaro Harz (meze de Germanio). Otto Kern dankis je nomo de la estraro de la loka Esperanto-grupo kaj invitis ilin por denova honorofica kunhelpo dum somero 2005.

La Germana Esperanto-Centro en Herzberg ne nur klerigas estontajn Esperanto-kursestrojn kaj Esperanto-instruistojn laŭ komisio de Germana Esperanto-Instituto, sed ankaŭ disponas pri propra arkivo kaj biblioteko. Restas ankoraŭ multaj taskoj por ordigi la materialojn: librojn, gazetojn, informilojn, afiŝojn, varbilojn, vidbendojn, sondiskojn, ktp.

Zsófia Kóródy


SEFT: Ne klubo de pensiuloj

La 27a Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro okazis la lastan julian semajnon en nia tradicia tendejo apud Dreetzsee apud la urbeto Feldberg, 120 km norde de Berlino. Partoprenis 90 personoj el Nederlando, Francio, Litovio kaj Germanio.

La programo enhavis multajn ekskursojn, interalie, en Carwitz, Thomsdorf, “Krüseliner Mühle”, Lüttenhagen (arbara muzeo) kaj Templin.

Kafoklaĉo fariĝis bona tradicio de SEFT. Ĝi okazis ĉiutage kun interesaj prelegoj kaj diskutrondoj pri plej diversaj temoj kaj homoj.

Tre ŝatata kaj bongusta okazo estis vespera festo de “Patkukoj”, kiujn rostis Klaas subtenata de Maxi, Steffen Raabe kaj aliaj. Ĉiuvespere estis fabelhoroj por infanoj kaj interesuloj. Werner Pfennig rakontis kaj René Philipp okupiĝis pri la diapozitivoj.

La SEFTanoj multe sportis kaj ludis kaj la adiaŭa vespero estis lasta programero kun riĉa, varia bufedo.

La nombro de junuloj kun infanoj feliĉe kreskis kaj kreskas, kio garantias estonton al nia SEFT-ideo. Ni urĝe serĉas gejunulojn por organizi enhavoriĉan programon dum la SEFT-semajno. Ni deziras, ke la SEFT-komitato ne fariĝu “klubo de pensiuloj”, sed vigla rondo el ĉiuj generacioj.

Werner Pfennig


Semajnfino en Berlino

Ok vizitantoj el Belgio kaj kvinpersona grupo el Pollando venis al la Berlina Esperanto-Semajnfino de la 8a ĝis 11a de julio. La celo de la vojaĝo estis ĉefe turisma — dum la antaŭtagmezoj oni vizitis jen la orientan centron de la urbo ĉirkaŭ Friedrichstrasse kaj la parlamentejo Reichstag kaj jen la okcidentan regionon ĉirkaŭ Kurfürstendamm kaj kastelo Charlottenburg sub la bona gvidado de Gerd Bussing.

Vespere oni renkontiĝis en la fama Ĵaŭda Rondo kun la berlinanoj por konatiĝi, ĝui la kunportitan belgan bieron kaj babili — en la postaj tagoj oni kunvenis en kafejoj por babili kaj senstreĉiĝi. La tuto estis bona okazo por apliki en internacia rondo nian lingvon kaj ĝui la kunestadon.
Foto de Lu
La gvidantino de la belga grupo, Iwona Kocięba, emfazis, ke “tiaj vojaĝoj en malgranda rondo estas tre instruivaj kaj instigaj por firmigi la lingvoscion de progresantoj”. Ŝi konsilas al instruantoj ne komenci la konatigon kun Esperantujo per grandaj renkontiĝoj. Iwona jam aranĝis plurajn tiajn vojaĝojn kun kursfinintoj (2-foje Pollando, Prago, Barcelono, Londono) — “ĉiam kun pozitiva finrezulto kaj kontento: la gekursanoj daŭrigas la kursojn kaj komencas partopreni esperantistajn aranĝojn”.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


“Nia vivo estu fest'”

La Germana IKUE-Sekcio starigis informstandon pri Esperanto en la 95a Germana Katolika Foiro (Katholikentag), kiu okazis 16–20 jun en Ulm kun pli ol 30 mil partoprenantoj.

Kvankam la stando situis malfavore, la interesiĝo estis sufiĉe granda, kaj ni vendis, interalie, 60 broŝurojn por lernado de Esperanto.

Sabate okazis Sankta Meso en Esperanto, kiun celebris la pastroj Lajos Kobor (vicprezidanto de IKUE) kaj Albrecht Kronenberger. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 90 homoj — surprize multaj, se oni konsideras, ke samtempe la germana futbala teamo ludis kontraŭ Latvio. 30 aŭ 40 el ili estis esperantistoj, la ceteraj estis interesatoj aŭ simple anoj de la loka paroĥo. Post la Meso okazis kunveno kun 30 esperantistoj kaj 5 sufiĉe fervoraj interesatoj.

La organizantoj de la Katolika Foiro mem dissendis gazetaran informon pri la Esperantaj aktivaĵoj rezulte de kio, ekzemple, la grava ĵurnalo Westfalenpost aperigis eĉ sur sia titolpaĝo (19 jun 2004) artikolon kun la titolo “Ein Ungar liest die Messe: Nia vivo estu fest'” (“Hungaro legas la Meson” kun cito de la titolo de la Meso = titolo de la enira kanto Adoru 355).

Kelkaj ĵurnalistoj vizitis nian standon, kaj jam dum la Foiro ni aŭskultis en la Sudokcidentgermana Radio belan intervjuon kun Alois Eder pri Esperanto kaj la eklezio.

Volonte mi klopodos pri tio, ke ankaŭ en la venonta Katolika Foiro post du jaroj en Saarbrücken denove estu programeroj de IKUE.

Ulrich Matthias


Inter 18 mil radioamatoroj

Esperantistaj radioamatoroj havis propran standon, inter la standoj de ĉ. 200 firmaoj kaj asocioj, en la ekspozicio Ham Radio 2004, kiu okazis fine de junio en Friedrichshafen, en la angulo inter la tri landoj Svisio, Aŭstrio kaj Germanio, apud la lago Bodensee.

Entute 18 mil radioamatoroj venis kaj multaj vizitis nian standon. Ni montris inform-materialon kaj librojn kaj okazigis du rapid-kursojn.

Estas grave, ke dum la lastaj jaroj la sinteno al nia lingvo fariĝas pozitiva — antaŭ unu jardeko relative multaj havis kontraŭjuĝon, tio preskaŭ tute malaperis. Mi kredis, ke ĉiu interesito jam havas mian lernolibron por radioamatoroj Esperanto für den Amateurfunk, sed ĉi-jare mi vendis duoblan kvanton kompare kun la pasinta jaro.

Ĉu ĝenerala tendenco? Ankaŭ de alie oni aŭdas similan. Ĉu la revo pri paco kaj interkompreno nun fariĝis pli dezirinda kaj akceptebla? Eble G.W. Bush estas efika helpanto por nia ideo.

Hans, DJ4PG


Blinduloj sukcese kongresis

En Beogrado 7–14 aŭg okazis la 70a Kongreso de blindaj esperantistoj. Partoprenis 80 kongresanoj el Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Finnlando, Germanio, Italio, Japanio, Kroatio, Rumanio, Ruslando, Serbio kaj Montenegro, Taĝikio, Svislando kaj Ukrainio.

Inter la prezentitaj temoj estis: Profesia klerigo kaj laborigo de viddifektaj personoj — kondiĉoj por sukcesa integrigo (Nedeljka Ložajić), La sociala fonduso de EU kaj laborigo de handikapuloj (Arvo Karvinen, Finnlando), Profesia klerigo kaj enlaborigo de vid-difektitaj muzikistoj (Ljiljana Nikolić), Mobilaj scipovoj — grava antaŭkondiĉo por profesia preparado (Vladimir Ĵelev, Bulgario), Interkultura edukado per Esperanto (Radojica Petrović), Miaj spertoj pri… (Kunio Tanabe, Japanio) ktp.

Dum la kongreso funkciis konversacia rondo, kiun sukcese gvidis Natalia Kasumova. La kongresanojn akceptis la urbestro de Beogrado, estis organizita tuttaga ekskurso en Novi Sad kaj duontaga ekskurso tra Beogrado.

“Estis tre bona programo, interesaj prelegoj, multaj amikoj, seriozaj temoj kaj tre bela restado en Beogrado. Mi estas kontentega”, — diris germano Theodor Speckmann, prezidanto de la monda organizaĵo de blinduloj.

La venont-jara kongreso okazos en Litovio.

Dimitrije Janičić


Koncerta kaj ekskursa Forumo

11–18 jun 2004 okazis la 14 Eŭropa Esperanto-Forumo organizata de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz kaj de Marcel Delforge, kiu kun Esperanto-grupo el Charleroi aranĝis bonegan restadon en Belgio.

La vojaĝon kaj la Forumon partoprenis tri polaj ensembloj: folklora koruso Maresci el Cewice, ensemblo Krajna el Kamień Krajeński kaj Esperanto-koruso Gaja Velo el Gdynia. Survoje al Belgio ili vizitis Berlinon kaj Luksemburgon.

La programo enhavis plurajn koncertojn kaj ekskursojn, interalie en Bruĝo, Antverpeno, Bruselo, Roterdamo kaj Parizo. Revenante el Benelukso la polaj ensembloj vizitis Hamburgon kaj fine koncertis en Mielno por partoprenantoj de la 26a ĈEP.

ICKT


La 15a Valencia Kongreso

En Cheste (provinco Valencio, Hispanio), kie Esperanto estas multjara tradicio, kun helpo de la urba registaro 29–30 maj okazis la 15a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio.

Gravaj eroj de la programo estis la kortuŝigaj omaĝoj al nia forpasinta samideano José María Bernabeu Franco, kaj al la elstara esperantisto de la urbo Cheste, Walter Máñez.

Prelegoj, koncertoj, kvizo, vizito al la rapid-cirkvito de Cheste (la plej moderna en la mondo), vizito al la lokaj vidindaĵoj, Ĝenerala Asembleo, prezentado de la filmo La sieĝoj de Malbork en la Esperanta versio, kaj fine, kiel jam tradicie en ĉiu aranĝo kiu okazas en la Valencia komunumo, gustumado de tipa Paella.

Augusto Casquero
Fotis Augusto Casquero
Neniu esperantista aranĝo en Valencilando okazas sen Paella (Foto de Augusto Casquero) 


Junia printempo en Mielno

Pri la internacia karaktero de la 26a Ĉebalta Esperantista Printempo, okazinta 15–23 jun en Mielno (Pollando) kun 50 esperantistoj el 9 landoj, atestis la naciaj flagoj de la landoj, el kiuj venis gesamideanoj. Dum la tuta ĈET-26 la naciaj flagoj gaje flirtis en la vento kaj kune kun Esperantaj flagoj ornamis du blankajn panelojn kun verdkoloraj surskriboj: “Ĉebalta Esperantista Printempo” kaj “Eŭropa Unio bezonas la lingvon Esperanto”. Du grandaj Esperantaj flagoj troviĝis ankaŭ sur altaj mastoj en la centro de Mielno.

En la inaŭguro post la bonvenigaj vortoj de Czesław Baranowski, ĉeforganizanto de ĈET kaj prezidanto de PEA-Filio en Koszalin, kantojn en Esperanto kaj en la pola prezentis junulina koruso el Koŝalina Kulturcentro. Muziko kaj kantoj ofte sonis ankaŭ en la interkona vespero: koŝalina muzikisto Stanisław Stokrocki plaĉe ludis orkestrionon kaj kantis popularajn kantojn en la lingvo internacia. Kadre de tiu ĉi vespero okazis interesa konkurso pri dancado kun valoraj premioj. La vesperon variigis prezentado de arabaj dancoj fare de germana esperantistino Hannelore Brunow.

En la programo de ĈEP troviĝis interesaj prelegoj kaj spektakloj, filmoprezentado, gaja kantado, lingvoperfektigado, ktp. Al la realigo de la programo kontribuis internacia teamo: Zofia Banet Fornalowa kaj Jerzy Fornal (Pollando), Werner Pfennig, Gunter Ebert (Germanio), Evelyne Chibleur (Francio), Libuše Filipova (Ĉeĥio) kaj multaj aliaj.

Impresplenaj estis du ekskursaj tagoj, dum kiuj ekskursantoj vizitis Świdwin, Połczyn Zdrój, Białogard, Koszalin kaj Strzekęcin. En Koszalin ĉiuj ariĝis ĉe la memorŝtono omaĝe al Zamenhof kaj metis belajn florojn.

Impresplena estis ankaŭ adiaŭa vespero ĉe bivakfajro kun kolbasetrostado, biertrinkado, gaja kantado, dancado kaj fakirado ĝis malfrua nokto.

Pri ĈET informis lokaj amaskomunikiloj kaj la Esperanto-redakcio de la Pola Radio.

Czesław Baranowski


Renkontiĝo kun budapeŝtanoj

La 8an de julio polino Małgorzata Handzlik, la unua esperantista membro de la Eŭropa Parlamento, renkontiĝis kun budapeŝtaj esperantistoj en la Nacia Fremdlingva Biblioteko, kie trovis lokon la fama Esperanto-Kolektaĵo Fajszi. La kolektaĵo konsistas el 40 mil bibliografiaj unuoj.
M/Handzlik en Budapesto
Ĉeestis la prezidanto de la hungariaj poloj, ĉiuj pol-devenaj kunlaborantoj de la Biblioteko, la direktorino de la Biblioteko, la prizorgantino de la Kolektaĵo Fajszi, vicprezidanto de HEA Aleksandro Jakab, Stefano Meszaros de la Kultura Esperanto-Asocio, reprezentantoj de aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj membroj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Ni parolis pri la rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio: (1) kiel unu el la oficialaj lingvoj de EU; (2) kiel la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en la bazaj lernejoj.

Ludoviko Molnar


Fotis Andrzej SochackiEjsmontoj revenas!

Tadeo kaj Halina Ejsmont estis tre aktivaj en Esperanto kaj en interlingvistiko en la jaroj 1970–80aj, sed poste ili longe ne aktivis.

24 jul 2004 ili invitis al sia domo kun bela ĝardeno por Esperanta pikniko en vilaĝo Modlica inter Lodzo kaj Tuszyn. La gajan renkontiĝon kunĝuis 21 personoj, inkluzive de japana esperantisto.

Oni promenadis en arbaro, komune kantadis, rememoris pri la ĵusaj IKUE-Kongreso kaj BET-40 en Litovio. Tadeo Ejsmont parolis pri Ĉinio kaj enkondukis al problemaro de geanalogio. Andreo Sochacki prezentis sian foto-ekspozicion. La tablo estis plena de diversspecaj pladoj plejparte devenantaj el la ĝardeno.

La afablaj gemastroj decidis regule aranĝi renkontiĝojn en Modlica. Ni ĝojas pri la eksterordinara reveno de gesinjoroj Ejsmont al Esperantujo.

Andrzej Sochacki


Kurso por instruistoj

La Universitato Adam Mickiewicz (Poznań) kaj la Pola ILEI-sekcio anoncas komunan unujaran kurson kun du surlokaj sesioj (lasta semajno de septembro 2004 kaj unua semajno de februaro 2005), dumsemestra reta konsultiĝo kaj jarfina ekzameno. La aliĝontoj partoprenos la lingvopedagogian specialiĝon de la 3a jaro de la Interlingvistikaj Studoj, sed akiros atestilon pri instruista kurso de la Pola ILEI-sekcio.

Instruos d-rino Katalin Kovats, Maria Majerczak, d-rino Ilona Koutny kaj invitita eksterlanda gasto. Aldone dum la 1a semestro okazos kurso pri nuntempa literaturo (István Ertl) kaj dum la 2a semestro kurso pri la problemoj de la Esperanto-movado (Humphrey Tonkin).

Ilona Koutny


Kongreso en la urbo de 30 ZEOj

En la malnova pollanda urbo Malbork okazis 17–21 jul 2004 la unua Internacia Kongreso de Turismo, kiu estis sukcesplena danke al la loka Esperanto-rondo Kastelo.

Dum la inaŭguro en ĉeesto de la urbestro de Malbork, Mieczysław Roeding, en la Parko de la Mondo salutparolis esperantistoj de tri kontinentoj: Ameriko, Afriko kaj Eŭropo.

Fotis Augusto CasqueroLa inaŭguron partoprenis pli ol 80 samideanoj kaj dekoj da malborkanoj el la domoj ĉirkaŭ la skvaro Esperanto kaj la Zamenhof-placo, kiuj helpis unu tagon pli frue purigi kaj ordigi la Parkon kaj starigi novan Esperanto-memorŝtonon Valencio kun Valencia Kverko — la 30a ZEO en Malbork.

Ankoraŭ unu ZEO, memorŝtono Esperanto, estis fondita en la vilaĝo Lubiszewo, apud la urbo Tczew.

Internacia Turisma Asocio, fondita antaŭ unu jaro en Gotenburgo, havis sian Ĝeneralan Kunvenon.

La programo enhavis multajn prelegojn kaj ekskursojn, interalie, en la kastelo de Malbork, en la Katedralo en Pelplin, en Gdańsk kaj en Sopot.

Marcel Delforge


Esperanto kaj religio

7–8 aŭg okazis la 36a Korea Kongreso de Esperanto en la universitato Wonkwang en urbo Iksan. La universitato enkondukis Esperanton kiel fremdlingvan studobjekton en 2003. Partoprenis 120 samideanoj el 11 landoj.
La Korea Kongreso
Inter la kongresanoj troviĝis Bertrand Hugon (prezidanto de TEJO), d-ro Kawanishi Tetsurou (prezidanto de Ishikawa Esperanto-Societo, Japanio) kaj prof. Geraldo Mattos (prezidanto de la Akademio de Esperanto).

Bertrand Hugon stimulis entuziasmon de KEJ-anoj. D-ro Kawanishi Tetsurou donis al la kongresanoj fortan emocion per prelego “Praktiko de bela deklamado de Esperanto”, kaj la prezidanto de la Akademio de Esperanto prelegis pri la uzado de prepozicioj kaj participoj.

La ĝenerala kunsido de KEA elektis novan estraron de KEA, kaj prof. Lee Young-Gu estas elektita kiel ĝia nova prezidanto.

Kadre de la kongreso okazis speciala seminario Esperanto kaj Religio. Post la enkonduko de d-ro Lee Chong-Yeong prelegis Hong Sungcho (Ŭonbulismo), Maeda Shigeki (Oomoto), Klarita Velikova (Bahaismo), Ma Young-Tae (Kristanismo) kaj Marija Belošević (Katolikismo).

Oni konstatis, ke la toleremo, homaramo kaj paca kaj egalrajta kunvivado de ĉiuj homoj estas la baza instruo komuna de la religioj kaj ke la “interna ideo” de Esperanto, esprimita en la formo de homaranismo, kongruas kun bazaj principoj de religioj.

La akceptita rezolucio rekomendas:

1. Ĉiu religio traduku siajn sanktajn librojn, ritaron, kaj himnojn en Esperanton, por efike kaj utile disvastigi religiajn instruojn al multaj nacioj en la mondo.

2. Ĉiu religio instruu Esperanton, aŭ stimulu la instruadon de Esperanto al siaj eklezianoj, uzante la esperanto-version de ĝiaj sanktaj libroj. Tio stimulos la lernadon de Esperanto kaj la religia instruo.

3. Ĉiu religio enkonduku Esperanton en la kursaron de instruado de la lernejoj administrataj de la religiaj instancoj.

4. Dum la internacia kunveno de religiaj gvidantoj, ne nur inter-religiaj sed ankaŭ de la sama religio, oni dokumentu kaj parolu en la facile lernebla internacie komuna lingvo, Esperanto. Tiu aranĝo multe kontribuos al la efikaj kaj ekonomiaj internaciaj religiaj kunvenoj.

5. Estas necese okazigi specialan seminarion Religio kaj Esperanto dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto, por diskuti kiel la bazaj instruoj de religioj rilatas al la interna ideo de Esperanto kaj kiel religioj povos utiligi Esperanton.

Ombro
redaktoro de Lanterno Azia


Jubilea kurso en Seulo

Seula Esperanto-Kulturcentro festis sian 150an kurson la 3an de julio en la restoracio Hengbok en la centro de Seulo. La jubileon partoprenis ĉ. 50 esperantistoj, kiuj gratulis ne nur la novbakitojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj lernis Esperanton en SEK dum 13 jaroj.
Jubilea kunveno en Seulo
La salutparoladon de Lee Jung-kee, la prezidanto de SEK, sekvis gratuloj de gastoj el Koreio, Japanio, Bulgario kaj Usono.

Post la gratuloj kaj disdonado de diplomoj d-ro Lee Chong-Yeong prelegis pri “Lingva problemo en internacia epoko — Ĉu la angla lingvo sufiĉas?”

SEK estis fondita de Lee Jung-kee 1 nov 1991. Dum 13 jaroj li okazigas unu elementan Esperanto-kurson ĉiumonate. Dank' al lia klopodado naskiĝis ĉ. 1300 esperantistoj. Kvankam ne ĉiuj entuziasmas pri Esperanto, inter ili troviĝas tiuj, kiuj aktivas por nia movado laŭ la ekzemplo de la instruisto.

Pro financaj problemoj SEK kelkfoje translokiĝis jen en la centron, jen en randon de Seulo. Nun ĝi estas en tegmenta ĉambro de ses-etaĝa domego. Sed Lee Jung-kee ne malkontentas, ĉar li diras, ke tie pro malpli alta lukosto li povas stabile administri SEK-on en la centro de Seulo. Li volas montri ekzemplon neniam rezigni la aktivadon por Esperanto-movado kaj daŭrigi la kurson ĝis lia forto permesas.

Okaze de la jubileo la partoprenantoj unuanime deziris brilan prosperon al la Seula Esperanto-Kulturcentro.

SEK


La 52a Kongreso en Kansajo

Kansajo estas regiono de Osako, Kioto, Kobeo, Nara kaj Wakayama en la okcidenta parto de Japanio. Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), fondita en 1951, okazigas ĉiujare sian kongreson en diversaj urboj en la regiono. Ĉi-jare la 52a kongreso havis sian lokon 12–13 jun en urbo Kusatu, oriente de Kioto, kun 241 aliĝintoj.
La japana kongreso
Dum la du kongresaj tagoj okazis diversaj programeroj: solena inaŭguro, prelegoj, fakkunsidoj, kurso por komencantoj, konkursoj oratora kaj deklama, korusoj kaj aliaj distraĵoj kaj fermo. Ne mankis ekskursoj, bankedo kaj ankaŭ libroservo, en kiu oni povis vidi kaj aĉeti kelkcentojn da libroj.

Inter aliaj, Alian Lauffernburger, franco loĝanta en Japanio, prelegis pri sia motivo la nova movado “Eŭropo — Demokratio — Esperanto”.

Loka poŝtoficejo uzis memorigan stampon de la kongreso. En la solena fermo oni transdonis la verdan standardon al esperantisto el Kioto, kie okazos la venontjara kongreso 4–5 jun 2005.

Mine Yositaka


Esperanto sonis en monaĥejo

La kvina Esperanta Kursosemajno okazis 5–9 jul 2004 en la Popola Instituto de Valamo en la belega kaj trankvila etoso de la monaĥejo en Heinävesi.

La kurson partoprenis 18 gelernantoj, kiuj dividiĝis en elementa kaj daŭriga kursoj.

En la elementa kurso de Raita Pyhälä (Saliko) ĉeestis 6 gelernantoj: 4 finnaj komencantinoj, komencanto el Meksiko kaj finna progresantino. La kursanoj diligente kaj sukcese laboris kaj lernis multege dum la semajno.

En la daŭriga sugestopedia kurso de Atilio Orellana Rojas ĉeestis 12 kursanoj. Ili partoprenis Esperanto-Simpozion, kiu temis plejparte pri ĉevaloj, sed ankaŭ dediĉis sin en la serĉado de la malaperinta ikono de Sankta Georgo. Inter multaj amuzaj momentoj aperis lingvaj aferoj, kiuj estis tre lernigaj al la kursanoj.

Krom la lecionoj estis kuna libertempa programo por la tuta grupo. La semajno komenciĝis per prezentado de la monaĥejo. Marde eblis krozadi en la apuda lago Juojärvi aŭ memstare viziti la monaĥinejon de Lintula. Marde vespere Atilio prelegis pri Ameriko en la okuloj de eŭropanoj de la 16a jarcento kaj poste Osmán Lucero Anzures rakontis pri sia lando, Meksiko. Merkrede tage en la programo estis vizito al la monaĥeja tombejo, kaj vespere eblis saŭni en vera finna fumsaŭno kaj konatiĝi kun antaŭa domego de arbarlaboristoj. Ĵaŭde la kursanoj vagadis al la kruco de la migranto, kie okazis kafumado en la bela naturo. Ĵaŭde vespere la elementkursanoj kun kelkaj aliaj ludis la amuzan teatraĵeton Aventuro ĉe marĉo.

Do, ankaŭ ĉi-jare ni povas esti tre kontentaj pri la kursosemajno. La Popola Instituto ricevis la Sanktan Biblion en Esperanto, kiu bone kompletigas la kolekton de esperantlingvaj libroj en la Instituto. Valamo bonvenigas nin ankaŭ venontjare: Atilio denove pretas instrui.

Tiina Oittinen


Kvinpetalo: muzika staĝo

En la Esperanto-Centro Kvinpetalo (Bouresse, Francio) okazis meze de aŭgusto sestaga staĝo pri muziko kaj kantado. Partoprenis 25 homoj el Koreio, Katalunio kaj Francio, inkluzive de gejunuloj kaj mezaĝuloj inter 11 kaj 60 jaroj. La programo estis densa, la etoso fidela al la kvinpetala kutimo (foje eble kvinpetola kaj eĉ pli!).

El tiu aranĝo rezultis koncerto en du partoj: tiom bunta kaj riĉa! Bretona junulino Ghulia, kiu ĝis tiu semajno neniam antaŭe “tuŝis” gitaron, relative sukcese kunludis en la orkestro antaŭ la publiko. La koncerta programo entenis 37 diversajn erojn, kantojn kaj instrumentan muzikon, kiujn Serge Sire surdiskigis, por ke la partoprenantoj povu kunporti memoraĵon.

Ĉu aldoni, ke tra kelkaj kanzonoj ŝvebis la spirito de la printempe forpasinta Georges Lagrange, kiu iam tradukis aŭ aranĝis iujn el la kantitaj tekstoj dum sia longa deĵoro en Kvinpetalo.

Menciindas la sindediĉo profesinivela de la juna Lino Markov, kiu plej trafe estris kaj ludis. Fine de la staĝo, plej multaj esprimis deziron retroviĝi kune post unu jaro.

Rolando Cuenot


SAT en Britio

Pro manko de ĉambroj en la Kolegio, 14–16 maj 2004 kunvenis en Barlastono nur 27 partoprenantoj por la jarkunveno de SATEB. Kvin el ili estis eksterlandanoj.

Gastprelegantoj estis Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT kaj Petro Chrdle el Ĉeĥio. Kamarado Barkoviĉ rakontis pri sia tradukado de 7.000 tagoj en Siberio, pro kiu li gajnis pasint-jare la premion de OSIEK. Lia dua temo koncernis lian restadon en Japanio.

Petro Chrdle parolis pri la okazonta SAT-Kongreso en Bratislavo kaj pri pri la efiko de la aliĝo de Ĉeĥio al la Eŭropa Unio.

La jar-raportoj pri SATEB estis prezentitaj kaj akceptitaj. Elektoj okazis kaj ŝanĝoj de komitatanoj estis faritaj. Diskutgrupo traktis la tergloban varmiĝon. Krome okazis interkona kaj distra vesperoj kaj instruado. La lingva kliniko ĉe la fino de la semajnfino traktis lingvajn erarojn, kiujn oni faris dum la semajnfino.

Pearl Simons


Triafoje SIT en Brattleboro estis Esperantujo

Lernejo por Internacia Trejnado (SIT — School for International Training) fariĝis triafoje hejmo de NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) por esperantistoj el diversaj landoj.

Ĉi-jare partoprenis ĝin ĉirkaŭ tridek homoj. Ŝajne trionoj estis simbolo de tiu ĉi Kursaro. Unu triono alvenis el Eŭropo kaj Kanado, kaj du trionoj el Usono. Triono da partoprenantoj estis virinoj, triono gejunuloj, kaj triono sukcese ekzameniĝis pri Esperanto kiel lingvo kaj kulturo.

La Kursaro konsistis el kvar diversaj kursoj: por postkomencantoj, mezniveluloj, progresintoj, kaj instruantoj.

La laste menciita kurso okazis la unuan fojon dum la 35-jara vivo de NASK. Ĝi estis gvidata de eminentaj Esperanto-instruistoj Duncan Charters kaj Katalin Kovats. Enkadre de tiu kurso ĝiaj partoprenantoj havis eblecon ĉeesti tri aliajn kursojn por lerni per kaj pri Esperanto. Tio donis al ni gravajn perspektivojn pri ĝia instruado, starigis gravajn demandojn kaj prilumis kelkajn vojojn kiel solvi ilin per propra sperto. Katalin kaj Duncan instruis ĉe du aŭ tri kursoj, kaj pro tio ĉiam teleportadis sin de unu kursloko al la alia.

Lee Miller ĉefrolis instruadon de la dua nivelo kaj ĉiam harmoniigis lecionojn kaj NASK-etoson per bona humuro. Ĉiuj partoprenantoj plenumis siajn taskojn sukcese irante al la fino de la kursoj. Pri la vespera kultura programo zorge okupiĝis Bill Maxey. Li ankaŭ havis gravan rolon organizi internaciajn ekzamenojn de ILEI/ UEA. Bill preparis interesitojn atingi plej bonan sukceson ĉe baz- kaj meznivela ekzamenoj. La rekorda cifero de 10 aliĝintoj estis centprocente fruktodona — ĉiuj sukcesis!

Preskaŭ ĉiutage Chuck Smith informis nin per bulteno NASK-a Fasko pri Esperantujo en Brattleboro kaj ekster ĝi. Por ke la kursara laboro estu bona materialo en formo de KD por venontaj instruistaj projektoj, diligente zorgis Derek Roff, senĉese filmante nin.

La tuta okazaĵo ne estus ebla sen arda laboro de Ellen Eddy, la ĉeforganizanto de NASK.

Se vi interesiĝas pri lernado de, pri kaj per Esperanto, ne hezitu aliĝi por la venontjara NASK.

Danijela Drakula


Litovia kalejdoskopo

Litovio en Pekino

La 89an UK en Pekino partoprenis 30 litovaj esperantistoj. Por prezenti la 90an UK en Vilno kaj Litovion venis preskaŭ la tuta LLK kaj Vilma Tamasauskienė el la agentejo Delta Tours, kiu helpas al LKK pri hoteloj, ekskursoj, antaŭkongreso, postkongreso k.s.

Dum la tuta kongresa semajno en la kongresejo funkciis riĉa budo de la Vilna UK. La Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la programero “Venontaj UK-oj”. Krome, litovoj aktive laboris prelegante, koncertante, partoprenante kunsidojn, intervjuate por amaskomunikiloj. Litoviaj diplomatoj ĉeestis la malfermon kaj la fermon.

Al Pekino venis la urbestro de Vilno, Arturas Zuokas, kun eta delegacio. Ilin akceptis la urbestro de Pekino, Wang Qishan, kiu diris, ke UK per sia graveco kaj prestiĝo al la urbo kaj al lando egalas al Olimpikoj.

La urbestro renkontiĝis kun la prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj landoj, Chen Haosu, kaj aliaj ĉinaj gravuloj. En la kongresa fermo Arturas Zuokas kaj Povilas Jegorovas transprenis la kongresan flagon.

Laŭ iniciato de Povilas Jegorovas en la restoracio de hotelo Crown Plaza okazis komuna tagmanĝo de la litova delegacio sub gvido de la Vilna urbestro kaj nova Estraro de UEA.


Katolika kongreso en Kretinga

3–10 jul en Kretinga okazis la 57a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ĝin partoprenis 199 personoj el 13 landoj. La altaj protektantoj de la kongreso estis arkiepiskopo, metropolito de Kaŭno, vicprezidanto de Litovia Episkopa Konferenco, Mons. Sigitas Tamkevičius kaj episkopo de diocezo Telsiai Mons. Jonas Boruta. Honora protektanto de la kongreso estis la urbestro de Kretinga, Valerijonas Kubilius.

La kongresa programo estis pli riĉa ol kutime en la kultura kaj ekskursa partoj. Estis malfermita filatela ekspozicio en urba muzeo, koncertis pola folklora ensemblo, okazis baza Cseh-kurso, estis montritaj esperantlingvaj filmoj, koncerto de infana grupo, diversaj prelegoj, aliaj koncertoj. La urbestro akceptis landajn delegitojn. Estis impresaj nacia kaj internacia vesperoj. Ĉiutage aperis kongresa gazeto Mara voĉo. Pri la kongreso vaste informis loka gazetaro. 


Nijole ZambaiteEsperantistino en Prezidentejo

Post ekstervicaj elektoj (12 jul 2004) en Litovio oficas nova ŝtatprezidento Valdas Adamkus. Lia konsilantino pri ekonomia strategio fariĝis esperantistino Nijolė Žambaitė. Ŝi perfekte parolas Esperanton. Dum 1970–1980 ŝi aktive agis en la junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno). Post la sendependiĝo de Litovio ŝi dum kelkaj jaroj laboris kiel diplomato en Londono kaj Vaŝingtono. Dum lastaj jaroj ŝi laboris en ministerio pri eksterlandaj aferoj de Litovio en la departemento pri ekonomia strategio. 

Registaraj kontaktoj

2 apr 2004 prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas renkontiĝis kun prof. Renaldas Gudauskas, konsilanto de la litovia ĉefministro pri informa socio, ekonomio de scioj, studoj kaj scienco, kiu gvidas komisionon pri koordinado de informado pri la ŝtato.

7 jul 2004 en la Registara Domo okazis kunsido de tiu komisiono, kiun prezidis prof. Gudauskas. La kunsidon partoprenis vicministroj de eksterlandaj aferoj, kulturo, edukado, financoj, transporto, ekonomio, sociala prizorgado, sanprotektado, justico, agrikulturo, defendo, reprezentantoj de parlamento, prezidentejo, departemento pri ŝtata sekureco, kelkaj fakestroj de registara kancelario, vickanceliero de registaro, gvidantoj de kelkaj aliaj institucioj.

Unu el la diskutitaj demandoj estis organizado de la 90a UK kaj ties utiligo por informado pri Litovio. Raporton pri tio faris Povilas Jegorovas. Estis formulita subvencipeto al la Registaro. La komisiono ĝenerale aprobis la proponon kaj komisiis al ministerio pri financoj esplori eblecojn pri la sumoj de tia financado. 


Litova komisionanino en EU

En majo en la Eŭropa Komisiono en Bruselo eklaboris komisionanino de Litovio, Dalia Grybauskaitė. Kiel vicministrino pri eksterlandaj aferoj en 2000 kaj kiel ministrino pri financoj de Litovio en 2003, ŝi helpis al LitEA ricevi subvenciojn por, respektive, eldono de tradukoj el la itala lingvo (ĉ. 28 mil USD) kaj preparlaboroj de la 90a UK (50 mil lidoj). Ŝi pozitive rilatas al Esperanto kaj al LitEA. 

Du novaj gvidlibroj

Antaŭ BET-40 aperis du mil ekz-oj de Birštonas. Perlo ĉe Nemunas. Ĝin kuneldonis la urba municipo de Birštonas, LitEA kaj firmao Artivija. Ĉi tiun 36-paĝan gvidlibreton esperantigis Gražvydas Jurgelevičius. La riĉe ilustrita broŝuro enhavas historian skizon de Birštonas kaj diversajn utilajn informojn pri la urbo. Ĝin ricevis ĉiu partopreninto de BET-40.

Ĵus antaŭ la Pekina UK regiona turisma informcentro de Kaŭno eldonis 32-paĝan koloran broŝuron Gvidlibro tra Kaŭna regiono (2000 ekz.) Ĝin tradukis el la litova Aida Čižikaitė. La libreton komencas bonvenigaj vortoj de la urbestro de Kaŭno, Arvydas Garbaravičius. Sekvas multaj utilaj informoj, i.a. ankaŭ pri la Zamenhof-strato en la malnova urboparto de Kaŭno kaj pri domo de LitEA tie.

Antaŭ la Pekina kongreso aperis ankaŭ la oficiala kongresa glumarko kaj la kongresa afiŝo. 


Novaj Cseh-instruistoj

En BET-40 (Birštonas, julio) okazis diplomiga Cseh-seminario. Ĝin gvidis Atilio Orellana Rojas kaj Ana Montesinos. Fine de la seminario okazis instrurajta ekzameno kaj rezulte novaj Cseh-instruistoj en Litovio iĝis: Gražvydas Jurgelevičius, Zita Garbaravičienė, Leonarda Gaurylienė, Dalia Pileckienė, Vanda Rodionovienė, Vilius Šidlauskas, Antanas Visockas. Ili ricevis specialajn atestojn kaj diplomojn de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

Prelego en scienca konferenco

6–7 maj 2004 en Kaŭno okazis internacia scienca konferenco “Tekstoj kaj kuntekstoj: movado de la lingvo” kun entute 103 raportoj. En la sekcio “Lingvistikaj kaj ekstralingvistikaj parametroj de teksto: teorio, praktiko, tradukoj” raporton “Artefaritaj lingvoj kaj psikologio: motivoj por kaj kontraŭ” prezentis Aida Čižikaitė.

Povilas Jegorovas 


Bicikle de Atlantiko al Pacifiko

6 jul je 16h38 laŭ la Vladivostoka tempo (05h38 GMT) la bicikla vojaĝo Brest-Vladivostok sukcese finiĝis!


Kiel oni scias, 1 maj 2004 franca biciklisto kaj esperantisto Zeferin Jegar, alinome Zef, ekiris de Brest (Francio) por atingi Vladivostokon (Ruslando) laŭeble rapide, parte sur la spuroj de Michel Strogoff. La longeco de la vojo: 14 200 km. Ĉiutage li biciklis po 200–260 km. De la urbo Velikie Luki ĝis Vladivostoko lin akompanis Sergej Baranov el Niĵnij Tagil.

Apud la enirejo de Vladivostoko nian samideanon renkontis la estraro de la regiona filio de Sporta Ruslando, vladivostokaj esperantistoj kaj multaj tutlandaj (NTV, REN TV, Radio Rossii) kaj regionaj amaskomunikiloj.

En Vladivostoko okazis diversaj aranĝoj, kiujn li partoprenis: gazetara konferenco, rekta duonhora radioprogramo, renkontiĝo kun samideanoj de la Esperanto-klubo Pacifiko k.a. Dum ĉiuj oficialaj kaj neoficiaj rendevuoj estis uzata nur Esperanto.

9 jul Zeferin Jegar ekveturis hejmen per la aŭto, kiu sekvis lin de Bresto ĝis Vladivostoko. Ni esperas, ke nia amiko eniros la rekordo-libron Guinness…

Aleksandr Titajev


Nevidantoj renkontiĝis apud Volgo

21–26 jun en la apudvolga urbo Samara okazis renkontiĝo de nevidantaj esperantistoj. La aranĝo kunvenigis pli ol 50 nevidantajn esperantistojn el 20 ruslandaj urboj kaj kelkajn eksterlandanojn en porblindula lernejo.

Ĉiutage funkciis diversnivelaj lingvaj kursoj, okazis multaj aliaj programeroj. Tre interesa estis vespero, dediĉita al nevidanta rostova poeto Miĥail Ŝĉerbinin, verkanta en la rusa kaj Esperanto. En alia vespero ni aŭskultis koncerton de Anatolij Radajev.

Multaj dezirantoj veturis al la bordo de Volgo kaj plu per ŝipeto al verda insulo. La vetero estis bonega, hela suno karesis nin dum la tuta aranĝo.

Franĉeska Skorodumova


Verkistoj renkontiĝis en Kroatio

16 jul renkontiĝis en Kroatio aŭtoroj, kiuj verkas en Esperanto: Gerrit Berveling el Nederlando, Eugène de Zilah el Francio kaj Vinko Ošlak el Slovenio/Aŭstrio gastis en la bieno de verkistino Spomenka Štimec.

Ili renkontiĝis kun legantoj, por kiuj ili prezentis siajn verkojn. Al la aranĝo en la somera vilaĝa etoso alveturis 42 personoj. De Zilah prezentis fragmenton el Vivi sur barko, Berveling legis el sia poemkolekto kaj prozo kaj donis la okazon admiri sian tradukistan laboron — la publiko povis vidi la unuajn du volumojn el la planata dek-voluma Latina Antologio. Ošlak prezentis fragmenton el sia taglibra prozo Jen la sablo el mia klepsidro. Štimec legis el sia libro Tena — Hejmo en Mezeŭropo.

La programo ebligis al Josip Pleadin prezenti Leksikonon pri esperantlingvaj verkistoj. La renkontiĝon aŭspiciis la kroatia ministerio de kulturo.

Post la renkontiĝo la verkistoj vojaĝis al Pécs por partopreni la Konferencon de OSIEK.

Spomenka Štimec


Rezolucio de la Nitobe-Simpozio

La internaciaj partoprenintoj en la Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj, kiu okazis en Pekino (Ĉinio) 25–26 jul 2004,

— konstatante, ke demokratia kaj egalrajta lingva komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreniĝado kaj paca kunvivado surbaze de egalaj lingvaj rajtoj, kaj

— konstatante, ke lingvaj homaj rajtoj estas esenca faktoro de internaciaj homaj rajtoj, kaj ke la nuna monda lingva ordo kiu estas regata de kelkaj aŭ unu dominaj etnaj lingvoj malhelpas demokratian kaj egalajn lingvajn rajtojn, kaj

— alte taksante la favoran sintenon de la ĉina registaro por la celoj de egalaj internaciaj lingvaj rajtoj kaj de unueco en diverseco de malsamaj kulturoj,

rezolucias:

1. ke serioza konsidero por starigi novan internacian lingvan ordon estas necesa, kaj

2. ke Unuiĝintaj Nacioj diskutu pri la nuntempaj lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj dum unu el siaj kunsidoj, kaj starigu Porokazan Laborgrupon pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj por esplori la nuntempajn internaciajn lingvajn problemojn kaj por rekomendi kiel plibonigi la nunan internacian lingvan ordon, kaj

invitas, specife:

1. la ĉinan registaron kaj la registarojn de la membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio rekomendi al la Ĝenerala Sekretario de UN enmeti la temon “Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj” kiel tagorderon de unu el la venontaj kunsidoj de UN, kaj

2. ĉiujn internaciajn organizojn, registarajn kaj ne-registarajn asociojn, agantajn en internaciaj rilatoj, apogi la proponon studi kaj organizi lingvajn eksperimentojn per universala help-lingvo por prepari justan kaj demokratian novan internacian lingvan ordon. 


Kurte

Norvega registara komisiono Barneungdoms- og familieforvalningen subtenos kunlabore kun EU-programo por junulaj neregistaraj organizoj YOUTH la projekton Interkulturo per 20 mil eŭroj. (Norvega Esperantisto)

Ministerio pri Justico de Brazilo daŭrigis por unu jaro la statuson de la Brazila Esperanto-Ligo kiel Organizo kun Tutlanda Publika Utileco. (Brazila Esperantisto)

La libro de Karlo Ŝtajner 7000 tagoj en Siberio, originale verkita en la kroata lingvo, estas tradukita el Esperanto al la ĉina lingvo. (Service de Presse de SAT-Amikaro)

La filatela kolekto Babelo estu detruita! de Jamez Rezende Piton en la 10a Brazila Filatela Ekspozicio (22-30 maj 2004) gajnis medalon kaj rajton partopreni internaciajn ekspoziciojn. (Brazila Esperantisto)

En la Pekina UK fondiĝis Monda Esperanta Ligo por Sporto, kiu celas disvastigi

Esperanton inter la praktikantoj kaj ŝatantoj de sporto kaj batalartoj kaj popularigi sporton kaj batalartojn pere de Esperanto; la Ligon prezidas bulgara psikologo Klarita Velikova kaj sekretarias germana policisto Jurgen Kloker. (Landa Agado)

8 aŭg 2004 en Ĉaŭdefono okazis la fonda asembleo de la Feminista Esperanto-Movado kun Marie-France Conde Rey kiel prezidanto; FEM decidis peti aliĝon al la Pakto por la Esperanto-Civito (HeKo)

La komitato de UEA en Pekino elektis Kep Enderby membro de la Honora Patrona Komitato de UEA; novaj honoraj membroj iĝis Li Shijun (Laŭlum), Vladimir Samodaj, Gian Carlo Fighiera, Takeuti Josikazu, Lee Chong Yeong, Maria Saturova-Seppova, Jiři Vychodil. (Libera Folio)

La Komitato de TEJO akceptis la Slovakian Esperanto-Junularon kiel landan sekcion de TEJO (10 por, 3 kontraŭ, 3 sindetenoj), sed ne akceptis la Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon (3 por, 9 kontraŭ, 4 sindetenoj). (TEJO-Aktuale)

La Asembleo de la Esperanta PEN-Centro elektis sian novan Komitaton: Vinko Ošlak prezidanto, Giorgio Silfer vicprezidanto, Ljubomir Trifonĉovski sekretario-kasisto. (HeKo)

En 2003 Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo havis entute 1 mil 451 membrojn (1078 + 373), kompare kun 1403 (1063 + 340) en 2002. (Esperanto aktuell)

22 maj per AIS-kurso pri landoj de la mondo de prof. Remigiusz Mielcarek finiĝis la studjaro 2003/2004 de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz — 51 studentoj el 11 landoj ricevis diplomojn ĉi-studjare. (ISTK) 


Vortoj de Komitatano Z

Misio sen ŝanco

Post la elekto de la nova estraro de UEA apenaŭ aŭdiĝis aplaŭdoj. Kompare kun la tumulto post la enoficiĝo de la unua teamo de Renato Corsetti lia dua renkontas grandan apation. Ŝajnas, ke oni submetiĝis longe antaŭ la UK al la neevitebleco de la reelekto de Corsetti kaj samtempe al la neebleco, ke komenciĝu en UEA periodo, kiu iel povus esti renoviga, refreŝiga kaj reentuziasmiga.

Kiel mi suspektis, la reelekto de Corsetti fariĝis evidenta jam en decembro, kiam la antaŭa estraro reinstalis Osmo Buller al la direktora ofico. Fakte ĝi certiĝis jam pli frue en la negocado de Corsetti kaj la financa estrarano Ans Bakker kun Buller. La oficiala reelekto de Buller fare de la estraro estis nur formala konfirmo de la interkonsento atingita de tiu triopo. Cirkulas tamen onidiroj, ke parto de la tiama estraro estis kontraŭ la reveno de Buller. Estas ja rimarkinde, ke oni neniam publikigis, ĉu la estraro estis unuanima aŭ, se ne, kiel dividiĝis la voĉoj. Demandite pri tio de Libera Folio Buller mem diris, ke la afero “ne interesas lin”. En klarlingva traduko tiu politikista eldiro sendube signifas, ke lia elekto ne estis unuanima.

Memorante, ke ĝuste Corsetti kaj Bakker traktis kun Buller, estas interese konstati, ke nur tiuj du troviĝas en la nova estraro. Plej verŝajne la revenigo de Buller garnis ilin per laŭro de pacfarantoj kaj certigis simpation de komitatanoj por ilia reelekto. Buller siavice kontribuis al ilia afero lasante flanke, almenaŭ publike, sian antaŭan kritikon pri organizaj mispaŝoj kaj financaj aventuroj dum la unua Corsetti-erao, kiun li prezentis en retlistoj kaj en Libera Folio ankoraŭ pasintjare kaj kies ĉefaj adresitoj fakte estis ĝuste Corsetti kaj Bakker kiel la plej koncernataj estraranoj.

En la UK en Gotenburgo Buller havis multe da subtenantoj por iĝi estrarano kaj eĉ prezidanto. Lia decido reveni al Roterdamo kaj retiriĝi el la elektokonkurso — se li vere iam planis partopreni ĝin — malarmis la opozicion al Corsetti. Ĝi ne plu kapablis trovi alternativon al Corsetti, kvankam tempo por serĉi ne mankis, ĉar la nedisponeblo de Buller estis fakto jam fine de la pasinta jaro. La oponantoj estis kvazaŭ ŝlemiloj kun misio sen ŝanco. Ili akuzis la elektokomisionon pri manko de alia kandidato, kvankam kulpis nur ilia propra senpoveco. La komisiono ja ne taŭgis por sia tasko, sed almenaŭ pri tiu punkto la kritikantoj malprave bruis.

Serioza opozicio devas prezenti ankaŭ alternativan programon aŭ almenaŭ indiki ŝlosilajn aferojn, pri kiuj ĝi malkonsentas kaj proponas ion alian. Ju pli tamen proksimiĝis Pekino, des malpli enhavaj fariĝis la opoziciaj intervenoj. Formalaj mankoj kaj preteratentoj de la elektokomisiono fariĝis la ĉefa temo. Tio konvenis al la kandidatoj Corsetti kaj Bakker, al kiuj la opozicio per tio ŝparis la devon respondi, kial ili devus esti reelektitaj malgraŭ tio, ke dum ilia unua periodo mil membroj turnis la dorson al UEA kaj akumuliĝis deficito de 150 mil eŭroj.

Finfine, ĉu ekzistis opozicio? Apenaŭ. Estis ja Libera Folio kun du redaktoroj kaj manpleno da kontribuantoj kaj estis unuopaj kritikantoj en retaj listoj, sed ili estis oficiroj sen armeo. Tamen estis klare, ke inter la membroj regis vasta malkontento, kiu evidentiĝis — krom en la statistikoj — en la sukceso de Corsetti-kritikistoj en la elektado de la komitatanoj B. Tiu malkontento tamen restis neuzita potencialo, ĉar ne aperis fidinda figuro, kiu estus povinta elpaŝi en ĝia nomo por defii la malnovan ordon.

Sed ja estas lumo fine de tunelo! Post tri jaroj UEA certe ricevos novan prezidanton, ĉar Corsetti ne plu estos reelektebla pro la statuto. Tiam do neniu bezonos timi esti stampita kiel semanto de malpaco, se li aŭ ŝi malkaŝos sian pretecon kandidatiĝi. Se tiam la Centra Oficejo funkcios kiel en malnovaj tempoj, la financaj saldoj estos pli sanaj kaj la membronombro iom superos la nunan, fariĝi prezidanto de UEA estos pli alloge. Kiu diros tion al Mark Fettes?

Komitatano Z


Kongresaj problemoj

Antaŭ du semajnoj mi legis la artikolon pri “Tre Rusa IJK” en Libera Folio. Mi devas diri, ke la IJK estis tre Rusa, ĉar kelkaj kongresanoj ne povis ricevi vizojn. Mi planis partopreni en la IJK ĉi-jare, sed mi ne ricevis necesan informon en sufiĉa tempo por ricevi vizon.

Mi partoprenis en IJK-2002, IJK-2003, UK-2003. Mi ĝuis la kongresojn kaj renkontis multajn geamikojn kaj havas bonegajn memorojn. Sed la trista fakto estas, ke la organizado de Esperantaj kongresoj varias de jaro al jaro. En Brazilo la IJK estis subtenita de Atlas Elektronika en Pato Branco, kie la IJK okazis. La Kongreso en Brazilo estis bone organizita kaj mi ricevis la necesajn informojn kelkajn monatojn antaŭ la kongreso.

En Svedio mi ne havis informojn pri la junulargastejo ĝis mia alveno en Lesjöfors. La IJK en Svedio estis organizita de junuloj, kiuj loĝis ekster Lesjöfors. Mi uzas rulseĝon, do estas grave por mi scii pri loĝ-aranĝoj antaŭ kongresoj, ĉar mi ŝatas esti preta zorgi pri mi mem dum kongresoj.

La plej granda problemo pri kongresoj estas la pagoj de unu lando al la alia. En 2002 mi sendis la pagon por la IJK al la Centra Oficejo de UEA. Kiam mi alvenis en Pato Branco, la kasisto de IJK ne ricevis fakturon de UEA pri mia pago, do mi devis pagi rekte en brazilaj monbiletoj. Antaŭ la UK en Gotenburgo UEA perdis mian aliĝilon, kaj mi devis resendi ĝin du tagojn antaŭ mia ekvojaĝo al Svedio.

Antaŭ la UK en Gotenburgo UEA sendis konfirmleterojn: “Ni mendis ĉambron por vi”, sed kiam mi venis en la junulargastejon tie estis grandega vico en la akceptejo kun homoj, kiuj havis leterojn, sed la laboristoj en la junulargastejo ne sciis, ĉu ili venus.

Mi uzis mian Master Card por pagi por UK. Dum la unua semajno de oktobro mi ricevis telefonvokon de la Sekureca Departemento de mia banko, ke ili vidis strangajn pagojn sur mia karto el Roterdamo. Mi rigardis mian retpoŝton kaj vidis mesaĝon de Stano Marček, kiu skribis, ke li ricevis mian pagon. Sed la kongreso finiĝis dum la unua semajno de aŭgusto.

Se vi volas vojaĝi al kongreso, kontaktu la ambasadejon de la lando, en kiu la kongreso okazos. Sendu la pagon por la kongreso per la Esperanto-asocio en via lando, ĉar kutime la landaj asocioj sendas fakturojn, kiuj pruvas ke vi pagis. Prenu la fakturon kun vi al la kongreso, ĉar LKK devos vidi ĝin. Se vi ne faras la vojaĝ-aranĝojn per vi mem, estu preta malŝpari centojn aŭ milojn da eŭroj por flug- aŭ trajnbiletoj, kiujn vi neniam uzos.

Al estontaj LKK membroj: Se vi ne havas sufiĉajn volontulojn por vizaj aferoj, bonvolu konsili, ke kongresanoj mem faru siajn aranĝojn. Ankaŭ petu al spertaj homoj por helpo kun vizaj aferoj. Mi ne volas insulti homojn, sed mi timas, ke misorganizado dum kongresoj povas kabeigi esperantistojn. Esperanto estas bela lingvo, kiu estis kreita de viro kun bela revo, sed kiam UEA misorganizas aŭ kiam membroj de UEA kaj TEJO kverelas, ili riskas la morton de la lingvo, kiun ili provas subteni!

Brian Hardwick


Esperanto estu televidebla

Barcelono, same kiel aliaj grandaj kaj modernaj urboj, disponas pri propra televidkanalo, konata per la mallongigo BTV (Barcelona Televisió). Inter ĝia laboristaro troviĝas membro de la Kataluna Esperanto-Asocio, Ferriol Macip, kiu tenas amikan rilaton kun sia programestro, ene de la novaĵprogramo Infoidiomes.

Tiu rilato malfermis la pordon al nia asocio por starigi propran spacon surbaze de Esperanto kaj ĝiaj servoj. Ni disponus pri 5 minutoj semajne por informi pri aranĝoj kaj novaĵoj zorge elektitaj de niaj redaktoroj. KEA planas baldaŭ prezenti formalan peton al BTV por antaŭenigi la projekton.

La eksplicita apogo de vi kaj via organizaĵo ja povus doni pli da ŝanco al nia prezentota dokumento. Tion vi povus fari tra mia retadreso: kar2@telefonica.net

Karles Berga


40-procenta kresko

Se oni entajpas la serĉvorton “Esperanto” ĉe Google, oni ricevas nuntempe indikon pri 1,1 ĝis 1,26 milionoj da paĝoj laŭ la diverslandaj paĝaroj de Google. En la pasintjara aprilo la paĝonombro estis ĉ. 750 mil paĝoj. Tiurilate Esperanto kreskis per 40 ĝis 50 procentoj en unu jaro.

Al la kresko kontribuas pluraj faktoroj — unuflanke plimultiĝas la esperantlingvaj paĝoj kaj aliflanke la paĝoj, kiuj mencias Esperanton. Krome la kresko estas parto de ĝenerala progreso de la interreto kaj eble ankaŭ de la serĉmaŝinoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand 


Fotista kunveno dum BET

En BET-40 (Birštonas, Litovio) kunvenis pli ol 30 amatoroj kaj profesiaj fotistoj, kaj kelkaj, kiuj ŝatas nur spekti fotojn. La kunvenon iniciatis d-ro Alfredas Maruška, kiu dum la lastaj jaroj aktivas en fotoarto. Liaj ekspozicioj estis montritaj en Pasvalys, Vilnius, Ostroleka, Varsovio, Tallinn.

Antaŭ la kunvenejo estis eksponitaj fotoverkoj de Andrzej Sochacki (pri Esperanto-aranĝoj) kaj de Ilona Ejsmont (turismaj kaj pejzaĝaj fotoj).

Ĉiu partoprenanto prezentis sin kaj sian fotoagadon. Oni parolis pri diversaj problemoj, precipe pri jena: ĉu ekzistas Esperanta fotado kaj ĉu oni povas disvastigi Esperanton pere de diversaj fotoaranĝoj.

Laŭ multaj kunvenintoj necesas krei fotistan fak-asocion ĉe UEA. La kunsidon ĉeestis Irja Miettinen el Finnlando, kiu iam estis eĉ elektita gvidi similan asocion. Bedaŭrinde, ĝi neniam agis pro manko de interesitoj. Tial aperis propono, dume ne fondi novan asocion, sed esplori la situacion kaj, eble, reaktivigi la malnovan asocion.

Alfredas Maruška proponis anonci fotokonkurson kaj ekspozicii fotojn dum UK-90. Pri la temo decidos iniciata grupo ĝis oktobro. Oni jam pensas pri eblaj surprizoj por fotistoj, ĉar Litovio havis kaj havas altnivelan fotoarton, kaj niaj eminentuloj ankoraŭ vivas kaj sukcese kreas.

Gražvydas Jurgelevičius


La Ondo volonte aliĝas al ĉi tiu iniciato. Efektive, nun en Litovio estas interesaj fotistoj, ekzemple, koreo Choe Taesok, kies foto, farita dum la ŝipekskurso en BET-40, eble ricevus rekonon en nia Internacia Fotokonkurso, se nia amiko Choe partoprenus ĝin.



Se lasi la fantazion freneziĝi…

Walter Żelazny (LOdE-115), elnombrante la punktojn kiuj faras inda je voĉdono kandidaton/partion al la Eŭropa parlamento, lasas en la leganto deziron pri klarigoj rilate al la “sorto” de esperanto laŭ Civito.

Tute komprenebla kaj konsentebla estas lia deziro ke balotpreferataj estu la partioj federismaj (a); klara la rifuzo pri la proponata Konstitucia Ĉarto kiu, krom pro manko je federismo, enkondukas elementojn de proporcio en la Eŭropa Konsilio (b). Tutkonsentebla ke la voĉdonota politika partio garantiu respekton pri la Lingvaj Rajtoj (c). Kie, male, oni vidas nebule okazas kiam estas indikata kiel kondiĉo merita je balota prefero, post la komprenebla deziro-espero ke estu konfirmitaj la lingvaj rajtoj de ĉiu lingvo, (d) la “agnosko pri la utilo de esperanto kaj de ĝia kulturo en la konstruo de aŭtenta transnacia civitismo”.

Ĉu la eminenta Civita Konsulo aspiras tiun agnoskon pro la pura deziro vidi konsiderata kaj aprecata sian ĉevaleton aŭ pro tio ke esperanto povus, kiel neŭtrala lingvo, oferti helpon por la konstruo de civitismo en EU? La simpla “agnosko” fakte ĝojigus nur la volon de prestiĝo.

Se tia helpo al EU, bezonata ankaŭ kiam ne serĉata, estus konsekvenco de civitismo de la Civito, sekvus scivolema demando: tiuj volo helpi kaj la civita sindono servi laŭ bezono, kiel sin distingus el kio insiste ofertata de la “finvenkisme malavaruloj”? Kie kuŝus la disdividpunkto, kiu certe ne rilatas la kulturon el esperanto, komuna vivata de la esperantistaro? Ĉu en la kvanto de la ofertado aŭ en la premisoj ideologiaj? Se (oni lasu ke fantazio freneziĝu) EU sendepende kaj aŭtonome elektus esperanton kiel “ponto-lingvon”, kiaj estus la sentoj de civitanoj?

Zecchin Armando


Pli ol 25 mil voĉoj por Esperanto

Ĉi-somere esperantista partio unuafoje rolis sur la politika scenejo de Eŭropo, precipe en Francio. Jen la rezultoj de tiu partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) en la eŭropa balotado (13 jun 2004) en Francio:
 
Distrikto
 Voĉoj (%)
Listestro
Nordokcidento
788 (0,03%)
Bertrand Hugon
Okcidento
4.926 (0,19%)
Denis-Serge Clopeau
Oriento
5.336 (0,24%)
Bruno Schmitt
Sudokcidento
3.687 (0,15%)
Christian Garino
Sudoriento
2.559 (0,09%)
Thierry Saladin
Centro
2.174 (0,15%)
Jean-Paul Tonnieau
Pariza regiono
5.789 (0,21%)
Georges Kersaudy

Nur en la transmaraj regionoj neniu kandidatiĝis por EDE. Entute EDE ricevis 25 mil 259 voĉojn (0,15%). Ĝi konkuris kun sume 42 partioj en Francio, inter kiuj ĝi atingis la 15an rangon.

La venkinta partio socialista PS atingis ĉ. 30% da voĉoj kun la slogano: “Kaj nun la sociala Eŭropo”. Tre verŝajne multaj de la socialistaj balotintoj volis puni la francan registaron pro ties politiko sociala.

Sed kial oni voĉdonis por la nova grupo EDE kun “Esperanto” en la nomo? Supozeble la balotintoj ne tro interesiĝis pri “pun-leciono” por la registaro; ĉar la rezultoj de la partieto multe dependis de la aktivecoj de la membraro kaj speciale de la loka ĉefo de la listo. Verŝajne oni konvinkis almenaŭ parton de sia balotantaro per la programo de internacia komunikado per Esperanto kiel praktika solvo de la lingvoproblemo en EU.

Ni ne miru, ke la grupo ricevis ankaŭ kritikon speciale de tiaj esperantistoj, kiuj preferas alian vojon politikan kaj konsekvence balotis por alia partio. Sed eble ili kunsentos, ke la balota kampanjo produktis novan varbefekton por la movado — la retkursoj raportis pri altiĝinta intereso pri lernado de Esperanto post la kampanjo de EDE.

La germana grupo de EDE kolektis ĉirkaŭ 2000 subskribojn por partopreni baloton. Sed oni malfrue komencis, kaj ne sukcesis kolekti la necesajn 4 mil subskribojn, kvankam nobelpremiita profesoro Reinhard Selten je la pinto de la sep germanaj kandidatoj estus promesinta bonan perspektivon por la kampanjo.

La politika eksperimento de EDE estas atentigo, ke la planlingva movado en Eŭropo vivas malgraŭ la hegemonio de la angla. Ĉu ĝi denove ludos rolon je la estontaj elektoj?

Josef Fliegner


La prezidanto malplej populara

En la diskutlisto UEA-membroj okazis reta voĉdonado pri “populareco” de novelektitaj estraranoj de UEA. Membroj de UEA povis voĉdoni por (+) aŭ kontraŭ (-) ĉiu el la sep estraranoj, aŭ tute ne voĉdoni. Kvankam nur trideko da membroj voĉdonis, la relativa popularec-listo post trisemajna voĉdonado estas interesa:

Ulla Luin 16 (+20 / - 4)
Yu Tao 15 (+17 / - 2)
Amri Wandel 15 (+20 / - 5)
Maritza Gutiérrez 12 (+17 / - 5)
Ans Bakker ten Hagen 10 (+18 / - 8)
Claude Nourmont 7 (+15 / - 8)
Renato Corsetti 0 (+13 / - 13) 


Bildoj de la patro de Hector Hodler

Malmulte konataj pentraĵoj de Ferdinand Hodler, la patro de Hector Hodler, gastis en junio kaj julio en la Zagreba muzeo de artaĵoj kaj metiaĵoj. Temas pri cento el ĉ. 250 desegnaĵoj el Kolektaĵo Hodler, posedataj de Arta Galerio de Bosnio kaj Hercegovino kiuj, travivinte la militon, la unuan fojon forlasis Sarajevon.

Kion faras en Bosnio la verkoj de la plej fama svisa secesiaarta pentristo al kies filo, Hector, ni ŝuldas nian organizon kaj nian revuon?

Temas pri amo. Hector estas filo de simpla kudristino Augstine Dupin de la unua amrilato de Ferdinand en la komenca modesta fazo de lia kariero. Ferdinand poste du fojojn edziĝis al Berta Stucki respektive Berthi Jacques.

En la jaro 1901 lia modelino fariĝis Jeanne Charles-Cerani, vidvino de muzikdirektoro Cerani. Hodler inspiriĝis pri Jeanne Charles-Cerani por multaj artaĵoj sed ankaŭ por la portreto kiu estis sur la monbileto de 50 svisaj frankoj. Ŝi pozis por li ĝis 1915. De li ŝi ricevis plurajn pentraĵojn.

Ŝi edziniĝis post la morto de Ferdinand Hodler al la jugoslavia diplomato Mehmed Ĉiŝiĉ en 1920 kaj sekvis kun li lian diplomatan karieron ĝis la emeritiĝo en la urbo Mostar, kie Jeanne mortis en 1955. Kiam en 1956 mortis la edzo, la heredintoj vendis la kolekton al la bosnia kultura instanco, kiu ĝin dum la milito sukcesis konservi.

La sarajeva kolekto enhavas ankaŭ plurajn desegnojn kiujn la fakuloj atribuas al Hector Hodler.

Spomenka Štimec


Konata viro

novelo de Anton Ĉeĥov

La ĉarmega Vanda aŭ, laŭ ŝia pasporta nomo, honora civitanino Anastazia Kanavkina, post hospitalo trovis sin en stato, kiun ŝi neniam spertis: sen loĝejo kaj sen groŝo en la poŝo. Kion fari?

Komence ŝi vizitis uzuriston kaj lombardis ringon kun turkiso — sian solan juvelaĵon. Pro la ringo oni donis al ŝi unu rublon, sed… kion eblas aĉeti kontraŭ unu rublo? Kontraŭ tiu mono aĉeteblas nek moda mallonga jaketo, nek alta ĉapelo, nek bronzokoloraj ŝuoj, sed sen tiuj aĵoj ŝi sentis sin kvazaŭ nuda. Al ŝi ŝajnis, ke ne nur homoj, sed eĉ ĉevaloj kaj hundoj rigardas al ŝi kaj mokas ŝin pro la simpleco de ŝiaj vestoj. Ŝi pensis nur pri la vestoj, kaj ŝin neniel interesis la demandoj: kion ŝi manĝos kaj kie ŝi noktumos.

“Se mi renkontus iun konatan viron… — ŝi pensis. — Mi prenus monon… Al mi neniu rifuzus, ĉar…”

Sed konataj viroj ne estis renkontataj. Ilin eblas facile renkonti vespere en “Renesanco”, sed oni ne enlasos ŝin en “Renesancon” en ĉi tiu simpla robo kaj sen ĉapelo. Kion fari? Post longa medito, kiam jam tedis al ŝi kaj promeni, kaj sidi, kaj pensi, Vanda decidis uzi lastan rimedon: veni al la loĝejo de iu konata viro kaj peti monon.

“Sed al kiu mi venu? — ŝi meditis. — Al Miĉjo ne eblas — li havas familion… La ruĝhara maljunulo nun estas en la oficejo…”

Vanda rememoris pri dentisto Finkel, judo konvertiĝinta al la rusortodoksa eklezio. Li antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj donacis al ŝi braceleton kaj sur lian kapon je iu vespermanĝo en la Germana klubo ŝi verŝis glason da biero. Rememorinte tiun Finkel, ŝi tre ekĝojis.

“Li certe donos monon, gravas nur ke li estu hejme… — ŝi pensis, irante al li. — Kaj se li ne donos, mi frakasos ĉiujn liajn lampojn”.

Kiam ŝi venis al la pordo de la dentisto, ŝi jam havis planon: ŝi kun rido kuros supren laŭ la ŝtuparo, enflugos al la doktoro kaj postulos dudek kvin rublojn… Sed kiam ŝi prenis la sonorilon, tiu plano ial forflugis el ŝia kapo. Vanda subite komencis timi kaj maltrankviliĝi, kio al ŝi pli frue neniam okazis. Ŝi estis kuraĝa kaj impertinenta nur en ebriaj kompanioj, sed nun, vestita per ordinara robo, en la stato de ordinara petantino, kiun oni povas ne akcepti, ŝi sentis sin malkuraĝa kaj humiligita. Ŝi eksentis honton kaj timon.

“Eble li jam forgesis min… — ŝi pensis, ne aŭdacante tiri la sonorilon. — Kaj kiel mi venos al li en tia robo? Kvazaŭ almozulino aŭ simpla urbanino…”

Ŝi hezite sonorigis.

Malantaŭ la pordo aŭdiĝis paŝoj. Venis pordisto.

— Ĉu la doktoro estas hejme? — ŝi demandis.

Nun por ŝi estus pli komforte, se la pordisto dirus “ne”, sed li anstataŭ respondo enlasis ŝin en la vestiblon kaj prenis ŝian palton. La ŝtuparo ŝajnis al ŝi luksega kaj grandioza, sed el ĉiuj luksaĵoj ŝi unue rimarkis grandan spegulon, en kiu ŝi ekvidis ĉifonulinon sen alta ĉapelo, sen moda jaketo kaj sen bronzokoloraj ŝuoj. Kaj por Vanda ŝajnis stranga tio, ke nun, kiam ŝi estis malriĉe vestita kaj similis kudristinon aŭ lavistinon, en ŝi aperis honto kaj jam estas nek arogo, nek kuraĝo, kaj en siaj pensoj ŝi nomis sin ne plu Vanda, sed, kiel antaŭe, Nastja Kanavkina…

— Bonvolu eniri! — ĉambristino diris, kondukante ŝin en la kabineton. — La doktoro tuj… Sidiĝu.

Vanda malleviĝis sur molan fotelon.

“Mi rekte diros al li: donu prunte! — ŝi pensis. — Tio estas deca, ĉar li ja konas min. Nur necesas ke la ĉambristino foriru de ĉi tie. En la ĉeesto de la ĉambristino ne estas oportune… Por kio ŝi staras ĉi tie?”

Post ĉirkaŭ kvin minutoj la pordo malfermiĝis, kaj eniris Finkel, alta malhelhaŭta konvertiĝinto kun grasaj vangoj kaj kun okuloj preskaŭ elŝoviĝintaj el la kavoj. Liaj vangoj, okuloj, ventro, dikaj femuroj — ĉio aspektis sata, malsimpatia, severa. En “Renesanco” kaj en la Germana klubo li kutime estis ebrieta, elspezis multe da mono por virinoj kaj tolereme akceptis iliajn ŝercojn (ekzemple, kiam Vanda verŝis bieron sur lian kapon, li nur ridetis kaj minacis ŝin per sia fingro); sed nun li havis malkontentan, dormeman aspekton, ion maĉis kaj rigardis grave, severe, kiel estro.

— Kion vi deziras? — li demandis, ne rigardante al Vanda.

Vanda rigardis al la sengaja vizaĝo de la ĉambristino, al la sata figuro de Finkel, kiu ŝajne ne rekonis ŝin, kaj ŝia vizaĝo ruĝiĝis pro la honto.

— Kion vi deziras? — la dentisto ripetis, jam kun kolero.

— La den'… la dentoj doloras min… — Vanda flustris.

— Ah ha… Kiuj dentoj? Kie?

Vanda rememoris ke unu ŝia dento havas truon.

— Malsupre dekstre… — ŝi diris.

— Hm!.. Malfermu la buŝon.

Finkel malsereniĝis, haltigis sian spiradon kaj komencis pririgardi la malsanan denton.

— Ĉu doloras? — li demandis, fosante en la dento per io metala.

— Doloras… — Vanda mensogis. “Se mi memorigus al li, — ŝi pensis, — li nepre rekonus… Sed… la ĉambristino! Por kio ŝi staras ĉi tie?”

Finkel subite eksiblis peze, kiel lokomotivo, rekte en ŝian buŝon kaj diris:

— Mi ne konsilas al vi plumbi ĝin… El tiu dento al vi neniam utilos, egale.

Fosinte la denton ankoraŭ iom kaj malpuriginte per siaj tabakaj fingroj la lipojn kaj gingivojn de Vanda, li denove haltigis la spiradon kaj enŝovis en ŝian buŝon ion malvarman… Vanda subite eksentis teruran doloron, kriis kaj kaptis la manon de Finkel.

— Nenio, nenio… — li balbutis. — Vi ne timu… El tiu dento egale malmulte da utilo por vi. Necesas esti kuraĝa.

Liaj tabakaj sangmakulitaj fingroj alportis al ŝiaj okuloj la eltiritan denton, kaj la ĉambristino alvenis kaj proksimigis tason al ŝia buŝo.

— Hejme vi gargaru la buŝon per malvarma akvo… — Finkel diris, — kaj tiam la sango ĉesos…

Li staris antaŭ ŝi en la pozo de homo, kiu atendas, kiam oni finfine foriros kaj lasos lin en trankvilo…

— Adiaŭ… — ŝi diris, sin turnante al la pordo.

— Hm!.. Sed kiu pagos min pro la laboro? — demandis Finkel ridante.

— Aĥ, jes… — Vanda rememoris, ruĝiĝis kaj donis al la konvertiĝinto la rublon, kiun ŝi ricevis pro la ringo kun turkiso.

Elirinte sur la straton, ŝi sentis eĉ pli grandan honton ol antaŭe, sed nun ŝi hontis ne pro la malriĉeco. Ŝi jam ne rimarkis, ke ŝi ne havas altan ĉapelon kaj modan jaketon. Ŝi iris sur strato, sputis sangon, kaj ĉiu ruĝa kraĉaĵo parolis al ŝi pri ŝia vivo, nebona, peza vivo, kaj pri tiuj ofendoj, kiujn ŝi toleris kaj ankoraŭ toleros morgaŭ, post semajno, post jaro — la tutan vivon, ĝis sia morto.

— Ho, kiel terure! — ŝi flustris. — Kiel terure, mia Dio!

Cetere, sekvatage ŝi jam estis en “Renesanco” kaj dancis tie. Ŝi surhavis novan grandegan ruĝan ĉapelon, novan modan jaketon kaj bronzokolorajn ŝuojn. Kaj juna komercisto el Kazano regalis ŝin per vespermanĝo.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksej Birjulin


Notoj

Konata viro (Знакомый мужчина) aperis 3 maj 1986 en №18 de la revuo Oskolki (= Vitreroj) kun la titolo Iom da doloro (Okazo sur strato) kaj kun la pseŭdonimo A.Ĉeĥonte. La temon al Ĉeĥov proponis Vladimir Bilibin en letero de 6 apr 1986. Preparante la tekston por la Plena Verkaro, Ĉeĥov grave redaktis ĝin.

…honora civitanino Anastazia Kanavkina. Laŭ la oficiala statistiko en 1888 en Moskvo estis registritaj 1157 putinoj en bordeloj kaj 553 strat-putinoj. Inter ili estis du honoraj civitaninoj (speciale privilegiita kategorio de urbanoj).

“Renesanco”. Peterburga amuzejo, kun “virinoj kun leĝera konduto”, ĝi ekfunkciis du monatojn antaŭ la apero de Konata viro.

Nastja (R Настя). Rusa karesa derivaĵo de Anastazia.

El tiu dento al vi neniam utilos, egale. Ĉeĥov penas transdoni la fuŝan rusan lingvaĵon de Finkel, kiun parolis tiutempe pluraj ruslandaj judoj. 


Eble teksto ne gravas….

Piĉismo. Discografia 1993–1997: Subita merdo, Buĥtismo, P.P.P. — Sankt-Peterburg: ШSS; Minsk: No Manipulation, s.d.

Piĉismo. La kasedo kun tiel provoka vorto havas same neordinarajn kaj originalajn enhavon kaj kovrilon. Sciante, ke la muzikaĵoj apartenas al “punka kulturo” apenaŭ konata precipe inter la esperantistaro, mi antaŭvidis fuŝe kompilitan muzikan aŭ malmuzikan bruaĉon kaj supraĵe faritan kovrilon kun nekompreneblaj signoj.

Tamen ne tiel!

La kovrilo de la kasedo min agrable plezurigis. Sur eta paperfolio mi trovis kaj diligente skribitajn tekstojn de ĉiuj kanzonoj, kaj detalan liston de la muzikistoj kun ties roloj, kaj originalajn ilustraĵojn, kelkaj el kiuj estis amuzaj, kelkaj — misteraj kiel pentraĵoj de I.Bosch. Tie estas ankaŭ portreto de la fama Karolo Piĉ, kies familia nomo tiel koincidas kun la albuma titolo. Mi sincere ridis, spektante la seriozegan barbulon sur motorciklo kun kandelo anstataŭ lanterno. Tiu virego plene taŭgas por ilustri la neforgeseblan —

Mi estas rusa hom'
Kun barb' arbusta…
Do la punkoj laŭ la indikoj atente rilatas al la aŭtoraj rajtoj kaj zorgas pri eventuala aŭskultanto, kiu legu la tekstojn, se la vortoj ne estas klare distingeblaj post unuafoja aŭskultado. Tio estas pardonebla, kiam la muziko estas viva, dum koncerta aŭ studia plenumado kun realaj tamburaro, perkutinstrumentoj, tradicia triopo da elektronikaj gitaroj, sed tute ne ties ekvivalento muzikkomputila kastrita. Ne mankas ankaŭ la misbilanco de la amplifikiloj kaj karakteriza fajfado de la aparataro.

Due — la eldonantoj zorge gardas la historion de la punka esperantista kulturo. Malgraŭ eta spaco estas diligente klarigite: kie, kiam, kun kies helpo estis registritaj la koncerteroj. Tio estas bona instrua ekzemplo — kiel necesas aranĝi ornamaĵojn de muzikaj albumoj, kio mankas, ekzemple, ĉe nialandaj Oraj Kantoj. Ja muzika albumo, krom specimeno de kulturo estas parto de historio. Kaj al historio endas rilati zorge.

Trie — estas interese, ke kelkaj kantoj estas verkitaj en planlingvoj Ido, Volapük, Intal. Tio montras ke la centra esperantista punko, Glebo Malcev, konas abocon de interlingvistiko. Interlingvistiko kaj punkoj-esperantistoj — jen grimaco de la moderna Esperanto-movado.

Du partoj de la albumo nomiĝas A: Subita merdo (tiu titolo komentojn ne bezonas), kaj B: Buĥtismo — ne libera traduko de rusa buĥtenije, sed plia prunto el la heredaĵo de la Litomiŝla Majstro.

Mi ne aŭdacus profunde analizi el la muzika vidpunkto la programerojn en la parto B. Mi opinias, ke tiujn sonojn akompanas iuj ritaj agoj, kiujn necesas spekti por pli bone kompreni aŭ pli sincere priridi. Fragmentoj de tiu sonaro parte similas al solista muzikartefiko per tamburaparataro, parte al provludo de basgitaro, kaj plejparte al tiel nomata “etna ĵazo”, (alinome: “ekologia ĵazo”) abunde spicita per fiziologiaj sonoj — jelpoj, ronkoj, furzoj k.s. Ĉio ĉi estas prezentita kun fajra eksploda energio, premo, forto, fluo — kio en la ruslanda ĉirkaŭrokmuzika medio nomiĝas per la angla vorto “drive”. La tekstojn oni prefere ne citu; sufiĉas diri, ke la vorto “merdo” estas eble la plej ofta, sed ne la plej drasta en la tekstaro.

En la parto A estas bona rokenrola muziko — ne fajna, ne virtuoza, sed viva, sincera kaj energia. Ĝi estas iom simpla, sed bona eĉ nur pro tio, ke estas plene kontraŭa ĝenro ol tio per kio nin nutras televido kaj radio. Glebo Malcev kaj lia grupo per siaj muzikaj ekzercoj kaj eksperimentoj estas multe pli sincera ol mielozaj teleproduktaĵoj de la ruslanda “Stelfabriko” — ekzemple, kvazaŭrokmuzika grupo Korni, Glukoza, Fabriko kaj aliaj belinoj de ambaŭ seksoj kies plej alta muzika kapablo estas kapablo montri sin laŭeble nuda.

Per siaj kruelaj kaj frenezaj ritmoj Malcev kun la bando kvazaŭ prikraĉas tiun amasan muzikkulturon. La ritmo kaj akompano ŝajnas tradiciaj por la punka roko. La gvidan linion donas ritma (akompana) elektronika gitaro, uzata ankaŭ sen elektronikaj efektoj (pura ritmo), same kiel laboranta en preskaŭ simila stilo legenda sovetia grupo DK (Esposito Fil, Junulara klubo 1983), ankaŭ kun efekto de siblo (fuzz). La lasta ŝajnas esti pli tradicia por similstilaj grupoj (Putti, GrOB, Pauk). La kanto Anarkio en UK ritme kaj melodie estas absolute simila al tiu de Avo Reagan de Putti (1983). Sed muzikaĵoj de Malcev ne estas malpli primitivaj ol tiuj de Putti kaj GrOB de antaŭ 20 jaroj. Parte pro tre lerta tamburaro, parte pro efekto de “krio de birdoj” farata de la gitaro solanta. Tiun gitaran efekton unue mi sukcesis aŭdi en la muziko de Tuĥmanov en Laŭ ondo de mia memoro (Moskvo: Melodija, 1976) (“Mi malrapide venas vian kabineton”). Sed en muzikaĵoj de la albumo tiaj gitaraj “segoflugoj” aperigas sovaĝan kaj malican nuancon.

Mi ricevis impreson, ke la grupo penas samtempe timigi la aŭskultanton, kaj ridigi ĝin. Salutan tradician ekkrion “hoj!” mi ĉiam akceptis nur kun rideto, ĉar ĝi asociiĝas kun simile sonanta rusa vorto. Ankaŭ la kruela ridego kaj fiziologiaj sonoj elvokas nur ridon sinceran kaj senkoleran. Aŭskultinte la albumon, mi kvazaŭ trafis en provludadon de lerneja ensemblo de la jaroj 1970aj — same ne tre virtuoza muziko, same spicaj ŝercetoj, same fiziologiaj ridigaj sonoj. (Mi esperas pri subteno kaj komprenemo de la Onda redaktoro, kiu antaŭ tridek jaroj provis petoli kun basgitaro en simila grupeto.)

Mia novosibirska esperantista amiko rakontis, kiel li ĉi-jare aĉetis K-diskojn en butiko. Kiam li petis montri diskojn de Putti, tre ŝatata en Siberio, li subite aŭdis raŭkan bason de malantaŭe:

— Ulo, ĉu ci intencas aĉeti tiun merdon?

Mia amiko turnis sin al la voĉo kaj ekvidis ke lin alparolis Pozdnjakov mem — la gvidanto de la grupo. Ĉi tiu epizodo montras la esencon de la punka movado kaj de ties rilato al sia propra kreado.

Sed la “fiziologia ĵazo” ekzistas, kaj do estas kaŭzoj por tio, kaj do estas personoj kiuj ridetos kompreneme aŭskultinte histrionan bason, kiu voĉas Esperante: “Korespondi dezirasss!!!”

Aleksej Birjulin


La kovrilo de la libroEsperantista kontribuo al la jaro de Ĉeĥov

Aperis Ĉeriza ĝardeno de Anton Ĉeĥov

Tradukis: Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Valentin Melnikov, Andrej Parfentjev, Anna kaj Mati Pentus, Tatjana Vŝivceva, Vladimir Vyĉegĵanin, Aleksandr Zagvazdin
Provlegis: Michel Duc Goninaz, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves
Eldonis: Sezonoj en Kaliningrado (2004)

Ekde 2000 Sezonoj ĉiujare eldonas unu ampleksan libron el la rusa klasika literaturo: Resurekto de Tolstoj (2000), Malvivaj animoj de Gogol (2001), Blankaj noktoj de Dostojevskij (2002) kaj Rusa novelaro. La 19a jarcento (2003).

Rusa novelaro finiĝis per noveloj de Anton Ĉeĥov. Kelkaj diras, ke li daŭrigis kaj finis la prozan tradicion, komencitan de Puŝkin, kiun sekvis Gogol, Dostojevskij kaj Tolstoj. Tamen Gogol, Dostojevskij kaj Tolstoj strebis fari literaturon pli ol literaturo — katedro, de kiu ili instruis kaj predikis. Sed Ĉeĥov, tempe tre proksima, apartenas al alia stilistika epoko: li ridas, ironias, kunsentas, kunemocias, sed nek alvokas, nek instigas, eĉ se tion faras liaj herooj: “Ja estus tre agrable kombini artan kreadon kun prediko, sed por mi tio estas tre malfacila kaj neebla … Mi plene fidas la leganton”.

Alia citaĵo: “Vi volas, ke, priskribante ĉevalŝtelistojn, mi parolu ke ŝteli ĉevalojn estas malbone. Sed tion oni scias delonge antaŭ mi”, — li skribis al Aleksej Suvorin.

Krome, Ĉeĥov estis la unua granda rusa verkisto, kies kreado formiĝis sub influo de naturscienco. Grigorij Zaĥarjin, kies universitatajn lekciojn aŭskultis Ĉeĥov (supozeble, ankaŭ Zamenhof) instruis, ke ekzistas ne malsano ĝenerale, sed konkretaj malsanuloj, kaj ke oni devas “personigi ĉiun apartan kazon”. Ĝuste la lastaj vortoj, kiujn ripetas Aljoĥin en Pri la amo, donas ŝlosilon por kompreni la arton de Anton Ĉeĥov.

Pro tiu personigo, ĉiu persono en liaj verkoj estas grava — ĉiu el ĉirkaŭ ok mil personoj (tuta urbeto!), kiuj vivas en la kvincento da verkoj de Anton Ĉeĥov.

Ni esperas, ke multaj el ili danke al la ĵus eldonita Ĉeriza ĝardeno restos en via memoro kiel vivantaj personoj: Demiĉjo Kudlarov, saĝa kortisto Filipo, enketistoj Ĉubikov kaj Djukovskij, policisto Oĉumelov, “amiko de klerigo” Pjatigorov kaj “doktoro” Zajcev, agordisto Murkin, kamparano Grigorjev kaj tornisto Petrov, timeme sentima Nadinjo, Ivaĉjo kaj Varjka, profesoro Nikolao Stepanoviĉ kaj Katinjo, magistro Kovrin kaj Tanjo, Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin, Belikov kaj Varenjka, Aljoĥin kaj Anna Luganoviĉ, Demetrio Gurov kaj la damo kun hundeto, Nadinjo Ŝumina, la duelontoj en la Urso kaj la rolantoj en la Ĉeriza ĝardeno, kaj multaj aliaj.

Se vi memoros ilin, danku ne nur al Ĉeĥov sed ankaŭ al la tradukintoj kaj provlegintoj (vidu la 23an paĝon), kiuj enportis vin en la mirindan Ĉeĥovan mondon. Mendu la 352-paĝan libron, kiu estis lanĉita en BET-40 precize je la centa mortodato de Anton Ĉeĥov, en la libroservo de UEA aŭ ĉe via kutima libroservo kontraŭ 27 eŭroj. Ruslandanoj mendu rekte ĉe la redakcio de La Ondo.

Agrablan legadon!

Halina Gorecka
Legu pli pri la libro

Gazetoj

Literatura Foiro. 2004. №209

La uvertura poemo Tiaj someroj de Anja Karkiainen kaj la satira rakonto Kolegoj de Horst Vogt estas en rubrikoj pri originala esperanta literaturo en la junia LF. Alia originala poemo, Al Eŭropa Unio apudas la Deklaron de la Konsulo de la Esperanta Civito Walter Żelazny pri la Konstitucia Traktato; la aŭtoro de la poemo Fra Gaeta per ĝi salutas la ĵusan aliĝon de dek novaj ŝtatoj.

Ars longa, vita brevis: mortis Lagrange, vivas Elgo”, — konkludas Giorgio Silfer esplorante la stilon de Serĝo Elgo per eseo, kiun kompletigas bibliografio.

La numero informas ke la libro Cetercetere de Jarlo Martelmonto gajnis la Premion La Verko de la Jaro.

En LF-209 la unuan fojon, en traduko de Hans-Georg Kaiser aperas en nia lingvo la baza filozofia verko de Friedrich Engels La kontribuo de la laboro por la homiĝo de la simio kun komentario de Vinko Ošlak.

La temo pri persekutadoj kontraŭ esperanto kaj pro esperantisteco far diktaturoj kaj diktatoroj estas kerno en la artikolo de Massimo Acciai. La temon daŭrigas serio de kvar originalaj poemoj kaj beletraj intermedioj enkonduke al ili sub komuna titolo La sennomaj portis nomon. Per ili Leen C. Deij omaĝas esperantistojn el Nederlando pereintajn dum la nazia okupacio.

Okaze de la Ĉeĥov-jaro, la revuo premiere proponos en du sinsekvaj numeroj la tradukon de La damo kun hundeto faritan de Aleksander Korĵenkov: la unuaj du ĉapitroj aperas en la junia numero, la ceteraj du sekvos en aŭgusto. Okaze de la 100-jara naskiĝa datreveno de Harry Martinson la legantoj ĝuos lian rakonton Vojpolvo, la fatalisto, kiun elsvedigis Bertil Nilsson.

Radosław Nowakowski meditas pri la energio, fluanta el la muziko de negroj koncertantaj en kristana preĝejo, kiun ne povas haltigi eĉ la voĉordono Silenton!

HeKo


TT daŭre vivas kaj bonfartas

Meze de julio Libera Folio informis, ke “TEJO nuligas sian oficialan gazeton” (tiun misaĵon danke al reago de Aleks Kadar, Libera Folio jam korektis).

Ĉi tiu bedaŭrinda malveraĵo baziĝis sur tre malnova intervjuo kun TEJO-prezidanto Bertrand Hugon. Sed, kiel scias ĉiuj membroj aŭ patronoj, jam du numeroj de TT aperis ĉi-jare kaj la tria jam dissendiĝas!

Helpu nin diskonigi la veron: TT ne nur daŭre vivas, sed eĉ bonfartas, aperante nun en ses numeroj anstataŭ nur kvar!

TEJO-Aktuale


Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 2004/327;
EAB-Update. 2004/26;
Esperanto USA. 2003/1,2,3,4, 2004/1,2;
Esperanto aktuell. 2004/3;
Esperanto. 2004/7-8;
Heroldo de Esperanto. 2004/7,8,9;
Informoj de EAE. 2004/2;
Internaciisto. 2004/4;
KAE-Informilo. 2004/47;
Kataluna Esperantisto. 2004/96;
Komencanto. 2004/3;
Kontakto. 2004/2,3;
La Movado. 2004/640,641;
La Ondo de Esperanto. 2004/7;
La Revuo Orienta. 2004/6,7;
La Sago. 2004/5,6,7;
Literatura Foiro. 2004/209;
Mara Voĉo. 2004/3,4;
Meandro. 2004/1,2,3,4,5,6,7;
Monato. 2004/7-8;
Norvega Esperantisto. 2004/3;
Pola Esperantisto. 2004/3;
Scienco kaj Kulturo. 2004/2,3;
Scottish Esperanto Bulletin. 2004/2;
Sennaciulo. 2004/7;
Service de Presse. 2004/5,6,7;
Tempo. 2004/1;
Venezuela Stelo. 2004/73.

M O Z A I K O

Por la maja enigmo Movo per ĉevalo venis 16 solvoj. Nur unu el ili estas erara. La ĝustajn respondojn sendis: Edmund Grimley Evans (Britio); Erkki Kemppainen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Marc Bavant (Francio); Hans-Burkhard Dietterle, Gunter Ebert, Hans Jäger (Germanio); Francesc Serra Baltiérrez (Hispanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Hanna Skalska (Pollando); Jurij Kivajev, Oleg Sevruk, Galina Terentjeva (Ruslando); Tatjana Auderskaja (Ukrainio). La libropremion lote gajnis Gunter Ebert (Germanio). Ni gratulas lin!

La solvo: “Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto”. 


Krucvortenigmo

Premu por vidi la bildon!
Horizontale:
1. Ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj. 6. Forte fiksita. 9. Bonodora floro. 10. Mezuri profundecon de akvo. 11. Mezuro de volumeno. 12. Servi kiel peranto inter vendantoj kaj aĉetantoj. 13. Alkohola trinkaĵo. 16. Arbedo. 19. Fiŝo kun dornoj. 22. Ano de junulara movado. 23. Nek troa nek ekstrema. 24. Vort' en tia momento faras pli ol arĝento. 25. Preni iun el pluraj pro prefero. 26. Papa ambasadoro. 27. Parto de nombro. 30. Sudamerika lando. 33. Profesia pri manlaboro. 36. Estas konsento laŭ proverbo. 37. Cirkloforma. 38. Kaŝi ion, precipe la vizaĝon de virinoj. 39. Speco de trumpeto. 40. Korta naĝbirdo. 41. Konforma al leĝo kaj juro.

Vertikale:
1. Grandspaca. 2. Tia butero ne bongustas. 3. Io spirita. 4. Pomo estas tio. 5. Transdoni. 6. Ero de libro. 7. … viajn paŝojn. 8. Alfabeto. 14. Kolekti naturajn produktaĵojn. 15. Kunmeti. 17. Precize kaj detale zorgante. 18. Instrui ion al iu. 19. Aparta ĉambro en teatro. 20. Sindeteno de manĝado. 21. Sultanejo. 28. Manĝilo. 29. Laŭ nenia maniero. 30. Delikate plaĉa. 31. Tia konsidero savas de sufero. 32. Urbo en Japanio. 33. Ĉiuj apartaj ŝanĝoj de loko, pozicio aŭ stato. 34. Prepozicio. 35. Havanta akran guston.

Kompilis Eric Castell

Sendu la solvon de la krucvortenigmo tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 1 okt 2004. 


Ŝercoj el Pollando

En teatro policisto flustras al la edzino:

— Ĉi tiu viro antaŭ ni verŝajne estas Balzako.

— Ne diru sensencaĵon! Ja Balzako ne plu vivas.

Post momento policisto denove flustras, ĉi-foje triumfe:

— Vi eraras. Li vivas. Mi rimarkis, ke li moviĝis. 


— Akuzito, kial vi trompis bonajn, honestajn homojn?

— Ĉar mi malsukcesis trompi aliajn. 


Policisto enrigardas fridujon kaj turnas sin kun riproĉo al la edzino:

— Mi multfoje diris al vi: estingu lumon en fridujo!

Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (20)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto |
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto |
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto |
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto | La dek-sesa parto |
La dek-sepa parto | La dek-oka parto | La dek-naŭa parto


Virtualulo ĉe la verto de UEA

… junaj homoj… preferas sian virtualan mondon. Ni ne kontraŭu tion, sed provu kompreni, kiel ni mem povas “virtualiĝi” por atingi ilin. (Renato Corsetti en “Resuma taksado…”, dokumento dissendita al la Komitato de UEA 1 jul 2004) 

Entomologoj de la mondo, unuiĝu!

En la blataj landoj stimulas la agadon la preparlaboro por la Universala Kongreso en Litovio en 2005. (Estrara Raporto 2003, Ĉapitro “Eŭropo”, http://www.uea.org/dokumentoj/raportoj/raporto2003.html ) 

Pekin', dio maĉu vin

Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimace matene. (Libera Folio. 25 jul 2004, http://www.liberafolio.org/Agado/pekinodimancho)

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

Ekde la pasint-jara novembro Ziko Marcus Sikosek uzas materialon de la Biblioteko Hodler, proponante rekoni la nomojn de fotitaj aktivuloj.

La junia foto estis malfacile divenebla: nur Detlev Blanke kaj István Ertl sciis, ke sur ĝi estas Gregoire Maertens, eksprezidanto de UEA.

La loto donis premion al Detlev Blanke.

Bonvolu antaŭ 1 okt 2004 sendi al nia redakcia adreso la nomon de la fotita persono. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Sukcesojn!


Leterkesto

Permesu el la tuta koro danki al pola anonimulo donacinta al mi abonon al LOdE. Ĝis nun mi memoras renkontojn kun poloj — dum la tempo de strikoj en la polaj havenoj. Mi konversaciis en lama ukraina-pola lingvo, sed trovis bonkoran gastaman akcepton! Por ĉiam mi memoros bonvolemon, inteligentecon kaj humursenton de poloj.

Antaŭ kelkaj jaroj mi denove interparolis kun poloj dum Esperanto-renkontiĝo en Leningrado. Ni penis konversacii en Esperanto (kun ĝiaj senfinaj “je”, “de”, “la”, “-iĝintaj” ktp). Mankis bonkoreco, senĝeneco — la artefarita lingvo ne proksimigis nin … bedaŭrinde.

Tamara Durnickaja (Ruslando) 


Mi komencis legi la Ondon, kiu estas interesa, sed mi pli preferus pli kurtajn artikolojn — longa artikolo enuigas min kaj jam je la fino mi ne memoras, kio okazis je la komenco.

Mi bone scias, ke la nemortinta ideo de Zamenhof estas apolitikeco, sed mi preferas legi pri la politiko, kiu tre interesas min kaj sen kiu mi preskaŭ jam ne povas vivi, kvankam mia vidpunkto ofte diferas de la aliaj personoj, precipe de rusoj, kiuj estas plejparte aplombaj; mi tre dezirus korespondi kun la rusoj, sed ofte okazas, ke post nelonga tempo ili ofendiĝas kaj ĉesas korespondi kun mi.

Jerzy Gralak (Pollando) 


Mi ĵus legis la artikolon de A.Gofen publikigitan en via revuo La Ondo de Esperanto. Ĉu vi ne havas eĉ la plej etan redaktoran moralan principon? Kiel vi povas allasi ke tiu homo tra vi insultas la tutan movadon, per frazoj kiel: “La movado ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj”. En tiu frazo kaj la tuta artikolo estas tiom da kalumniaĵoj kaj falsadoj, ke ne havas sencon respondi. Sed…

Bedaŭrinde mi devas diri al vi, ke tio estas aldona kialo por mi ne aboni vian revuon. Feliĉe ekzistas revuoj kun pli inteligentaj artikoloj ol tiu de Gofen.

Ulrich Becker (Usono)


Nekrologe

La 20an de marto 2004 dum operacio mortis
Nikolaj Petrov (1939–2004)
aktiva esperantisto el Vyborg, klerulo kaj instruisto.

La 28an de aprilo 2004 forpasis
Egidius Lucas Maria Wensing (1913–2004)
esperantisto ekde 1930, direktoro de la Instituto de Esperanto por Komerco kaj Industrio, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de UEA kaj ties Honora Membro.

La 12an de majo 2004 forpasis 102-jara
Sindoo Seitaroo (1902–2004)
membro de la Japana Esperanto-Instituto ekde ties fondiĝo en 1919.

La 30an de junio 2004 forpasis
Nisikawa Toyzo (1909–2004)
esperantisto ekde 1928, prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto en 1991–1992.


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Grozdenka Filipova, str. Rajko Aleksiev 23, 4400, Pazarĝik
Rete: gr_filipova@hotmail.com

ĈEĤIO: Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01, Podibrady
Rete: Cea.polnicky@quick.cz

DANLANDO: Arne Casper, Bryggervangen 70, 4, tv. DK-2100, København Ø.
Rete: arne-casper@email.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Kuressaare
Rete: virveernits@hot.ee

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. DE-10551 Berlin
Rete: Lu@EsperantoLand.org
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Jozefo Baksa, Pf 115, HU-8901 Zalaegerszeg
Rete: baksaj@mail.dedasz.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: Prof. Lee Chong-Yeong, Shinsegae Town Apt. 5-1001 Soosung-Dong, Taegu 706-031
Rete: Lee@esperanto.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 8–9 (118–119)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo