Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №1).


La Ondo de Esperanto, 2010, n-ro 1Redakcie

Antaŭ unu jaro ĉi tiun kolumnon komencis la konata ŝerco pri la rilatoj inter la jaroj antaŭa, kuranta kaj venonta, laŭ kiu la sekva jaro ĉiam estos “meza”, t.e.: pli malbona ol la antaŭa, sed pli bona ol la postsekva. Se oni taksas la revuojn, laŭ la evoluo de la abonkvanto, la pesimisma ŝerco realiĝis, ĉar post la rekorda jaro 2008a nia abonantaro falis preskaŭ al la nivelo de la “malgrasa” jaro 2007a. La nuna abonkampanjo montras, ke la malkresko daŭras — aĉeto de kulturaj varoj ne estas prioritata en la cirkonstancoj de la ekonomia krizo.

Sed, se oni taksas la revuojn laŭ la legindeco, la jaro estis pli ol “meza”. Pluraj el vi ŝatis la kontribuaĵojn pri la jubilea kongreso en Bjalistoko, kiuj aperis antaŭ, dum kaj post la kongreso. Kaj precipe multajn laŭdojn ni ricevis pro la materialo publikigita okaze de la 150a naskiĝdato de Zamenhof.

Ĉi-jare ni, kvankam iom malpli ofte, daŭrigos la zamenhofologian temaron, kaj jam post unu monato vi legos novajn informojn pri la patro de nia Ludoviko, Mark Zamenhof, kiujn la redaktoro de La Ondo trovis en arkivaj dokumentoj. Cetere, via redaktoro rakontos pri sia laboro en la “deviga” venont-numera intervjuo, kiel la Esperantisto de la Jaro 2009. En februaro vi retrovos pliajn tradiciaĵojn: la rezultojn de Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso, kaj la statistikon pri la libroeldonado en Esperantujo.

Sed vi trovos en la revuo ankaŭ novajn rubrikojn kaj novajn temojn en la malnovaj rubrikoj.

Post la pasint-jara rakontado pri siaj propraj projektoj, Esperanto@Interreto ĉiumonate prezentos pli vastajn prikomputilajn temojn. Ĉi-foje lernu pri la tajpado de la literoj Esperantaj en la ordinara komputilo, kaj poste vi legos respondojn al aliaj demandoj, ekzemple: Kiun retumilon uzi kaj kial? Kiuj Esperanto-retejoj meritas nian atenton? Kiel pli efike uzi sian komputilon kaj Interreton por Esperanto-agado? Kiel protekti sin kaj sian laboron?..

En Nia trezoro vi konatiĝos kun la plej gravaj romanoj verkitaj en Esperanto. La romanoj estas elektitaj per reta konsultado de elstaraj fakuloj pri la Esperanta literaturo.

Poezion vi trovos en ĉiu numero, ĉar, krom la Rusa Antologio, kiun ĉiun trian monaton pretigos Valentin Melnikov, regule aperos Nia poezio, kies rubrikestro István Ertl premiere proponas poemojn de Jorge Camacho.

Legu do… Ni ne ŝanĝis la abontarifon (escepte de Ruslando, pro la senvaloriĝo de la rublo). Tio iĝis ebla danke al du malavaraj amikoj (el Eŭropo kaj el Azio), kiuj pagis, en la formo de “dumvivaj abonoj”, konsiderindan sumon kiu helpos la aperadon de la revuo almenaŭ dum du jaroj. Ni kore dankas ĉi tiujn amikojn, kiuj modeste decidis resti anonimaj. Ni dankas ĉiujn, kiuj reabonis kaj reabonos, kaj kiuj kun sia kotizo sendis kaj sendos kontribuon al la Abonhelpa Fonduso kaj al la fondaĵo Amiko. Ni esperas, ke vi restos kun La Ondo en la nova jaro.

Gajan Kristnaskon!
Bonan novan jaron 2010!

HaGo, AlKo

La Ondo de Esperanto, 2010, №1.


Novaĵoj | Enirpaĝo