La flava hundo
de Georges Simenon
La titolo de la originalo: Le Chien jaune
Serio Mondliteraturo, Volumo 14
Tradukis el la franca Daniel Luez
Redaktis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov
Lingve konsilis Michel Duc Goninaz
Korektis Halina Gorecka
La kovrilon pentris Larisa Jakovleva
Simenon, Georges. La flava hundo: Krimromano / Tradukis
el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado:
Sezonoj, 2007. — 120 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 14).
© Traduko en Esperanto, antaŭparolo, notoj Sezonoj 2007.
Enhavtabelo
Antaŭparolo (Aleksander Korĵenkov)
1. La hundo sen mastro
2. La doktoro en pantofloj
3. Timo regas en Concarneau
4. Komandejo de Kompanio
5. La viro de Cabélou
6. Malkuraĝulo
7. La paro kun la kandelo
8. Unu plia!
9. La skatolo kun konkaĵoj
10. La Bela Emma
11. La timo
Komisaro Maigret en Esperanto
Notoj
Pri la nomoj
Pri la tradukinto
Serio Mondliteraturo
Enhavtabelo
Antaŭparolo
Franclingva verkisto Georges [Ĵorĵ] Simenon naskiĝis la 13an de februaro
1903 en la belga urbo Lieĝo. Li havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan
oficon en La Gazette de Liège.
Kiel ĵurnalisto la juna Simenon ofte vizitis krimlokojn, prizonojn,
juĝejojn kaj kadavrejojn, por pretigi raportaĵojn kaj noticojn pri urbaj
krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn
verkojn kun diversaj pseŭdonimoj, kaj en 1921 aperis lia unua romano
Ĉe la Arkponto.
Fine de 1922 Simenon forveturis al Parizo kaj eklaboris tie, unue kiel
sekretario en la Ligo de Militveteranoj, kaj poste kiel ĵurnalisto kaj
novelisto. Li aŭtoris multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por
parizaj gazetoj.
En 1929 Simenon verkis la romanon Petro la Latvo, kun komisaro
Maigret [Megre] kiel protagonisto, sed ĝi estis eldonita de Fayard
nur en 1931 kun grandega sukceso. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis
pli ol sepdek romanojn pri enketoj de Maigret.
Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel uson-anglaj amatoraj detektivoj
(Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta
la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile
Gaboriau.
Komisaro Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes
kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura scihorizonto,
nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li sukcesas solvi multajn implikojn
de sia servo danke al la vivosperto kaj al la kono de la ordinara homo,
kun kiu li facile identiĝas. Eble ĝuste pro tio ke Maigret foje devas
rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi homon, kiu pro malfeliĉaj
cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li
policiston kiu kapablas kunsenti kun simpla civitano kaj protekti lin kontraŭ
krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.
Ekde 1973 Simenon ne plu verkis beletron ĝis sia forpaso en 1989, sed
liaj verkoj atingis popularecon en la tuta mondo. Laŭ liaj verkoj oni
faris pli ol kvindek filmojn, dudek kvar televid-filmojn kaj multajn teatraĵojn,
kaj eĉ monumenton (en Delfzijl, Nederlando) pri Maigret.
Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj
en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj
finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto — per la romano Maigret hezitas
verkita en 1968.
La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis)
instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi pliajn
librojn pri Maigret en la internacia lingvo.
En Maigret kaj la maljuna damo (1949), kies Esperanta traduko
aperis en 2002, la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco por
esplori komplikan kazon de servistino Roza (eĉ, la Roza), kiu supozeble
mortis anstataŭ sia mastrino.
Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj samklasanoj,
kaj jen al lia oficejo venis lia kunlerninto Leono Florentin, kiun la komisaro
traktas profesie en Amiko el la junaĝo de Maigret (france 1968,
Esperante 2004).
La flava hundo estas unu el la plej fruaj romanoj el la serio.
Ĝi estis eldonita en 1931, kaj jam sekvajare ĝia filmoversio kun Abel
Tarride en la rolo de Maigret estis spektebla sur ekranoj de kinejoj (aliaj
filmaj versioj diverslingvaj aperis poste). La eventoj disvolviĝas en
Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio Admiralo (L'Amiral).
Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj
por nuntempuloj, precipe por nefrancoj. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj
en Notoj. Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de kelkaj francaj
nomoj ofte renkontataj en la romano.
Aleksander Korĵenkov
Komentojn pri la traduko kaj mendojn por la libroj de Georges Simenon
en Esperanto bonvolu sendi al la eldonejo Sezonoj: poŝte (RU-236039
Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando) aŭ rete.
Ĉapitro 1
La hundo sen mastro
Vendredo, la 7-a de Novembro. Concarneau estas senhoma. La luma horloĝo
de la malnova urbo, kiun oni vidas super la remparo, indikas kvin minutojn
antaŭ la dek-unua.
Estas alta fluso, kaj ŝtormo el la sud-oriento kunbatas la barkojn
en la haveno. La vento enŝoviĝas en la stratojn, kie iam vidiĝas paperpecoj
rapidege flugantaj ternivele.
Sur la kajo de Aiguillon estas neniu lumo. Ĉio estas fermita. Ĉiuj
dormas. Nur tri fenestroj de la hotelo Admiralo, ĉe la angulo de
la placo kaj de la kajo, havas ankoraŭ lumon.
Ili ne havas ŝutrojn, sed tra la verdetaj vitroj apenaŭ estas diveneblaj
iuj siluetoj. Kaj tiujn homojn malfruiĝintajn en la kafejo envias la deĵoranta
doganisto kaŭranta en sia budo, je malpli ol cent metroj.
Fronte al li en la baseno estas bordoŝipo, kiu ĉi-posttagmeze venis
por ŝirmi sin. Neniu estas sur la ferdeko. La pulioj knaras kaj malbone
brajlita ĵibo klakas sub la vento. Kaj estas ankaŭ la senĉesa bruego
de la surfo, kaj la horloĝo sonoranta la dek-unuan horon.
La pordo de la hotelo Admiralo malfermiĝas. Aperas viro, kiu
dum momento plu parolas tra la duone malfermita pordo al homoj restintaj
interne. La ŝtormo kaptas lin, svingas la baskojn de lia mantelo, levas
lian bulĉapelon, kiun li ĝustatempe rekaptas kaj firme tenas sur la kapo
paŝante.
Eĉ de malproksime oni rimarkas, ke li estas gaja, necerta sur siaj
gamboj kaj ke li kantetas. La doganisto sekvas lin per la okuloj, ridetas,
kiam la viro provas bruligi cigaron. Ĉar komenciĝas komika lukto inter
la ebriulo, lia mantelo kiun la vento volas forŝiri de li, kaj lia ĉapelo,
kiu fuĝas laŭlonge de la trotuaro. Dek alumetoj estingiĝas.
Kaj la viro kun la bulĉapelo ekvidas sojlon kun du ŝtupoj, ŝirmas
sin tie, kliniĝas. Tremas lumeto, tre mallonga. La fumanto ŝanceliĝas,
kroĉas sin al la porda anso.
Ĉu la doganisto ne aŭdis iun bruon fremdan al la ŝtormo? Li ne estas
certa. Li unue ridas, vidante la noktovagulon perdi la ekvilibron, retropaŝi,
kliniĝi tiel, ke lia pozo estas nekredebla.
Li estis sidiĝinta teren, rande de la trotuaro, kun la kapo en la koto
de la defluejo. La doganisto frapas per la manoj siajn flankojn por varmigi
ilin, malbonhumore observas la ĵibon, kies klakado incitas lin.
Pasas unu minuto, du minutoj. Nova ekrigardo al la ebriulo, kiu ne moviĝas.
Male, hundo, veninta de ie ajn, estas tie kaj ekflaras lin.
— Nur tiam mi eksentis, ke io okazis! — diros la doganisto dum la
enketo.
La tumultado, kiu sekvis tiun scenon, estas malfacile demonstrebla en
strikta kronologia ordo. La doganisto alpaŝas la kuŝantan viron, maltrankvila
pro la ĉeesto de la hundo, granda besto flava kaj agresema. Estas gaslampo
je ok metroj. Unue la oficisto vidas nenion nenormalan. Nur poste li rimarkas,
ke estas truo en la surtuto de la ebriulo, kaj ke el tiu truo eliĝas densa
likvaĵo.
Tiam li kuras al la hotelo Admiralo. La kafejo estas preskaŭ
malplena. Kubutapoge je la kaso, estas servistino. Apud marmora tablo finfumas
siajn cigarojn du viroj, kliniĝintaj malantaŭen, kun etenditaj kruroj.
— Rapidu!.. Krimo… Mi ne scias…
La doganisto turnas sin. La flava hundo eniris tuj post li kaj kuŝiĝis
ĉe la piedoj de la servistino.
Estas embaraso, svaga timego en la aero.
— Via amiko, kiu ĵus eliris…
Iom poste tri homoj kliniĝas al la korpo, kiu restis samloke. La urbodomo,
kie troviĝas la policejo, situas tute proksime. La doganisto preferas
moviĝi. Li anhelante kuregas tien kaj poste alkroĉas sin al la sonorileto
de kuracisto.
Kaj li ripetas, ne povante liberigi sin de la vidaĵo:
— Li ŝanceliĝis malantaŭen kvazaŭ ebriulo kaj faris tiel almenaŭ
tri paŝojn.
Kvin homoj… ses… sep… Kaj preskaŭ ĉie malfermiĝas fenestroj,
aŭdiĝas flustrado.
La kuracisto, surgenue en la koto, deklaras:
— Unu kuglo estas pafita de proksime meze en la ventron. Necesas urĝa
operacio. Oni telefonu al la hospitalo.
Ĉiuj rekonis la vunditon, sinjoron Mostaguen, la ĉefan vin-negociston
de Concarneau, bravan dikulon, kiu havas nur amikojn.
La du policistoj en uniformo — unu el ili ne trovis sian kepon —
ne scias, kiel komenci la enketon.
Iu parolas, sinjoro Le Pommeret, kiun pro lia aspekto kaj lia voĉo
oni tuj rekonas kiel eminentulon.
— Ni kune kartludis en la kafejo Admiralo kun Servières kaj
doktoro Michoux. La doktoro foriris la unua, antaŭ duonhoro. Mostaguen,
kiu timas sian edzinon, forlasis nin je la dek-unua.
Tragikomedia incidento. Ĉiuj aŭskultas sinjoron Le Pommeret. Oni forgesas
la vunditon. Kaj jen li malfermas la okulojn, provas leviĝi, murmuras
per miranta voĉo, tiel dolĉa, tiel malforta, ke la servistino nervoze
ekridas:
— Kio okazis?
Sed spasmo skuas lin. Liaj lipoj ekmoviĝas. La muskoloj de lia vizaĝo
streĉiĝas, dum la kuracisto preparas sian injektilon por injekto.
La flava hundo cirkulas inter la gamboj. Iu miras:
— Ĉu vi konas ĉi tiun beston?..
— Mi neniam vidis ĝin.
— Sendube, hundo el iu ŝipo…
En la drameca etoso tiu hundo havas ion maltrankviligan. Eble pro ĝia
malpure flava koloro? Ĝi havas longajn krurojn, estas tre maldika, kaj
ĝia kapo pensigas samtempe pri laniario kaj dogo de Ulmo.
Je kvin metroj de la grupo la policistoj pridemandas la doganiston,
kiu estas la sola atestanto de la evento.
Oni rigardas la sojlon kun du ŝtupoj. Ĝi estas la sojlo de granda
burĝa domo, kies ŝutroj estas fermitaj. Dekstre de la pordo afiŝo de
notario anoncas publikan vendon de la domo la 18an de novembro.
Proponata prezo: 80 000 frankoj.
Policano longe provas sensukcese cedigi la seruron, sed la mastro
de la apuda garaĝo sukcesas malfermi ĝin per ŝraŭbturnilo.
Venas ambulanco. Oni levas s-ron Mostaguen sur brankardon. Al la gapantoj
restas nur kontempli la malplenan domon.
Ĝi estas neloĝata de unu jaro. En la koridoro regas forta odoro de
pulvo kaj tabako. Poŝlanterno lumigas sur la kahela planko cigaredajn
cindrojn kaj kotspurojn, kiuj pruvas, ke iom longe restis iu gvatanta malantaŭ
la pordo.
Iu viro havanta nur surtuton sur sia piĵamo, diras al sia edzino:
— Venu, estas nenio pli por vidi… Ni ekscios la ceteron morgaŭ
en la ĵurnalo. S-ro Servières estas ĉi tie.
Servières estas diketa vireto, kun mastikkolora palto, kiu estis kun
s-ro Pommeret en la hotelo Admiralo. Li estas redaktoro en La
Lumturo de Bresto, kie li redaktas, interalie, ĉiudimanĉe, humuran
fakon.
Li faras notojn, donas indikojn, se ne ordonojn, al la du policanoj.
La pordoj al la koridoro estas ŝlositaj. Tiu en la fundo, kondukanta
al ĝardeno, estas malfermita. La ĝardenon ĉirkaŭas muro malpli alta
ol unu metron kaj duonon. Trans la muro estas strateto eliranta al la kajo
de Aiguillon.
— La murdinto fuĝis tra tiu pordo! — anoncas Johano Servières.
La postan tagon Maigret verkis proksimume tiun resumon de la okazintaĵoj.
Antaŭ unu monato li estis sendita al la Movebla Grupo
en Rennes, kie iuj servoj estis reorganizendaj. Li ricevis alarman telefonvokon
de la urbestro de Concarneau.
Kaj li venis en tiun urbon akompanata de inspektoro Leroy, kun kiu li
ĝis nun ne laboris.
La ŝtormo ne ĉesis. Iuj ventopuŝoj krevigis super la urbo dikajn
nubojn, kiuj falis kiel glacia pluvo. Neniu ŝipo forlasis la havenon kaj
oni parolis pri iu vaporŝipo en malfacila situacio en la maro apud Glénan.
Maigret ekloĝis kompreneble en la hotelo Admiralo, la plej bona
en la urbo. Je la kvina posttagmeze, kiam ĵus krepuskiĝis, li eniris
la kafejon — longa salono iom morna, kun griza planko punktita per segaĵo,
kun marmoraj tabloj, kiujn eĉ plitristigas la verdaj vitroj de la fenestroj.
Kelkaj tabloj estis okupitaj, sed per la unua rigardo oni tuj rekonis
tiun de la seriozaj klientoj, kies konversacion la aliaj provis aŭdi.
Ĉe tiu tablo ekstaris viro kun pupa vizaĝo, rondaj okuloj, ridetantaj
lipoj.
— Ĉu komisaro Maigret? Mia bona amiko, la urbestro, anoncis al mi
vian alvenon. Mi ofte aŭdis pri vi. Permesu, ke mi prezentu min… Johano
Servières… Hm! Vi estas parizano, ĉu ne? Ankaŭ mi! Mi longe estis
direktoro de la Rufa Bovino en Montmartro. Mi kunlaboris en la gazetoj
La
Eta Parizano, Excelsior, La Depeŝo… Mi intime konis unu el viaj
ĉefoj, la bravan Bertrand, kiu emeritiĝis pasintjare por iri planti siajn
brasikojn en la Nièvre. Ankaŭ mi faris same kiel li! Mi estas, por tiel
diri, for de la publika vivo. Mi kunlaboras por amuzo en
La Lumturo
de Bresto.
Li saltetis, gestadis.
— Bonvolu veni, kaj mi prezentos al vi nian tablanaron… La lastaj
restantoj el la gajuloj de Concarneau. Jen Le Pommeret, nepentema amindumanto
de knabinoj, profesia rentulo kaj vickonsulo de Danlando.
La viro, kiu ekstaris kaj etendis la manon, estis vestita kiel kampara
nobelo: kvadratita rajdkuloto, striktaj gamaŝoj sen iu ajn ero da koto,
kravato-brustotolaĵo el blanka kotona ŝtofo. Li havis belajn arĝentajn
lipharojn, bone glatigitajn harojn, klaran vizaĝon kaj vangojn ornamitajn
per kuperozo.
— Mi estas feliĉa ekkoni vin, komisaro.
Kaj Johano Servières daŭrigis:
— Doktoro Michoux… Filo de la estinta deputito… Li cetere estas
kuracisto nur sur la papero, ĉar li neniam praktikis. Vi vidos, ke li
fine vendos al vi terenojn… Li estas posedanto de la plej bela konstrutereno
en Concarneau, kaj eble en Bretonio.
Malvarma mano. Vizaĝo simila al tranĉilklingo kun oblikva nazo. Rufaj
haroj jam maldensaj, kvankam la doktoro ankoraŭ ne estis tridekkvinjara.
— Kion vi trinkos?
Intertempe inspektoro Leroy iris informiĝi en la urbodomo kaj la ĝendarmejo.
Estis en la atmosfero de la kafejo io griza, senbrila, sed estis neeble
precizigi tion. Tra la malfermita pordo vidiĝis la manĝoĉambro, kie
servistinoj kun bretona kostumo pretigis la tablojn por la vespermanĝo.
La rigardo de Maigret falis sur flavan hundon, kuŝantan ĉe la kaso.
Li levis la okulojn, ekvidis nigran jupon, blankan antaŭtukon, vizaĝon
nebelan, tamen tiel allogan, ke dum la sekvanta konversacio li senĉese
observis ĝin.
Cetere, ĉiufoje kiam li deturnis la kapon, la servistino fiksis al
li sian febran rigardon.
— Se tiu povra Mostaguen, kiu estas la plej bona tipo sur la tero,
krom tio, ke li terure timegas sian edzinon, preskaŭ ne perdus la vivon,
mi ĵurus, ke tio estas malbongusta ŝerco.
Tion diris Johano Servières. Le Pommeret vokis familiare:
— Emma!
Kaj la servistino alproksimiĝis.
— Nu? Kion vi prenos?
Estis malplenaj bierglasoj sur la tablo.
— Estas nun la horo de aperitivo, — rimarkis la ĵurnalisto. —
Alidirite, la horo de pernodo. Pernodojn, Emma…
Ĉu ne, komisaro?
Doktoro Michoux rigardis absorbite la butonon de sia manumo.
— Kiu povintus antaŭvidi, ke Mostaguen haltos sur la sojlo por bruligi
sian cigaron? — pludiris la sonora voĉo de Servières. — Neniu, ĉu?
Nu, Le Pommeret kaj mi loĝas en la alia parto de la urbo! Ni ne preterpasas
la malplenan domon! Tiuhore nur ni tri paŝas sur la stratoj. Mostaguen
ne estas homo, kiu havas malamikojn. Tian viron oni nomas bonanimulo. Knabo,
kies nura ambicio estas ricevi iam la medalon de la Honora Legio.
— Ĉu sukcesis la operacio?
— Li resaniĝos. Plej komike estas, ke lia edzino faris kun li kverelon
en la hospitalo, ĉar ŝi estas konvinkita, ke temas pri amhistorio! Ĉu
vi imagas? La povrulo ne kuraĝus karesi eĉ sian tajpistinon pro timo
de komplikaĵoj!
— Duoblan kvanton! — diris Le Pommeret al la servistino, kiu verŝis
la imitaĵon de absinto. — Alportu glacion, Emma.
Iuj klientoj eliris, ĉar estis la horo de la vespermanĝo. Ventoblovo
penetris tra la malfermita pordo kaj skuis la tablotukojn en la manĝoĉambro.
— Vi legos la artikolon, kiun mi verkis pri tio kaj en kiu mi kredeble
estas esplorinta ĉiujn hipotezojn. Nur unu estas akceptebla: estas, ke
temas pri frenezulo. Ekzemple, ni, konantaj la tutan urbon, tute ne vidas,
kiu povus esti freneziĝinta. Ni estas ĉi tie ĉiuvespere. Iafoje la urbestro
venas kartludi kun ni. Aŭ Mostaguen. Aŭ ankoraŭ ni venigas por la briĝo
la horloĝiston, kiu loĝas kelkajn domojn for…
— Kaj la hundo?
La ĵurnalisto gestis, ke li ne scias.
— Neniu scias, de kie ĝi venas. Oni supozis, ke ĝi apartenas al
la bordoŝipo Sankta Maria, kiu venis hieraŭ… Sed ŝajnas, ke
ne. Estas ja hundo sur tiu ŝipo, tamen ĝi estas novlanda
hundo, sed mi vetas, ke neniu nomos la rason de tiu malbela besto.
Parolante, li prenis karafon da akvo, verŝis el ĝi en la glason de
Maigret.
— Ĉu la servistino longe estas tie ĉi? — demandis duonvoĉe la
komisaro.
— Jam dum jaroj!
— Ĉu ŝi eliris hieraŭ vespere?
— Ŝi ne moviĝis. Ŝi atendis, ĝis kiam ni foriris por enlitiĝi.
Le Pommeret kaj mi elvokis malnovajn memoraĵojn, memoraĵojn el la bona
tempo, kiam ni estis sufiĉe belaj por amori virinojn senpage. Ĉu ne,
Le Pommeret? Li diras nenion. Kiam vi konos lin pli bone, vi komprenos,
ke, kiam temas pri virinoj, li kapablas paroli la tutan nokton. Ĉu vi
scias, kiel ni nomis la domon, en kiu li loĝas kontraŭ la fiŝbazaro?
La domo de la hontindaĵoj… Hm!
— Je via sano, komisaro! — diris iom ĝenite tiu, pri kiu oni parolis.
Maigret samtempe rimarkis, ke doktoro Michoux, kiu apenaŭ malpremis
la dentojn, kliniĝis por rigardi sian glason kontraŭ lumo. Lia frunto
faltiĝis. Lia vizaĝo, nature senkolora, havis frapan esprimon de maltrankvileco.
— Momenton! — li subite ekkriis, post longa hezitado.
Li proksimigis la glason al siaj naztruoj, trempis en ĝin unu fingron,
kiun li tuŝetis per la langofino.
Servières ekridegis.
— Bone, nun li lasas sin terurita per la historio de Mostaguen.
— Nu? — demandis Maigret.
— Mi kredas, ke estas preferinde ne trinki… Emma! Iru diri al la
apotekisto najbara, ke li alkuru. Eĉ se li sidas ĉetable!
Tio kaŭzis ĝenon. La salono ŝajnis pli malplena, ankoraŭ pli morna.
Le Pommeret taŭzis nervoze siajn lipharojn. Eĉ la ĵurnalisto moviĝis
sur sia seĝo.
— Kion vi kredas?
La doktoro estis morna. Li plu fikse rigardis sian glason. Li ekstaris
kaj prenis mem el la murŝranko la botelon da pernodo, trarigardis ĝin
en la lumo, kaj Maigret ekvidis du aŭ tri etajn blankajn grajnojn flosantajn
sur la likvaĵo.
La servistino revenis, sekvata de la apotekisto, kies buŝo estis plena.
— Aŭskultu, Kerdivon… Necesas senprokraste analizi la enhavon de
tiu botelo kaj de la glasoj.
— Hodiaŭ?
— Tuj!
— Kiun reakcion mi devas provi? Kion vi opinias?
Neniam vidis Maigret tiel rapide ekaperi la palan ombron de la timo.
Sufiĉis kelkaj momentoj. Ĉiu varmo malaperis el la rigardoj kaj la kuperozo
sur la vangoj de Le Pommeret ŝajnis artefarita.
La servistino alkubutiĝis al la kaso kaj iomete malsekigis la pinton
de krajono por vicigi ciferojn en notlibreto kovrita per nigra vakstolo.
— Vi estas freneza! — provis eldiri Servières.
Tio aspektis falsa. La apotekisto havis la botelon en unu mano, glason
en la alia
— Striknino… — mallaŭte diris la doktoro.
Kaj li puŝis la apotekiston eksteren, revenis kun mallevita kapo kaj
flava vizaĝo.
— Kio pensigis vin?.. — ekparolis Maigret.
— Mi ne scias… Hazardo… Mi vidis grajnon de blanka pulvoro en
mia glaso… La odoro ŝajnis al mi bizara.
— Kolektiva memsugestio! — asertis la ĵurnalisto. — Se mi rakontos
tion en mia gazeto, ruiniĝos ĉiuj trinkejoj en la departemento.
— Ĉu vi ĉiam trinkas pernodon?
— Ĉiuvespere antaŭ la manĝo… Emma tiel alkutimiĝis, ke ŝi alportas
ĝin tuj, kiam ŝi konstatas, ke niaj bierglasoj estas malplenaj. Ni havas
niajn etajn kutimojn. Vespere estas kalvadoso.
Maigret stariĝis kaj venis al la ŝranko por drinkaĵoj, ekvidis botelon
da kalvadoso.
— Ne tiu! La dikventra botelo.
Li prenis ĝin, levis ĝin kontraŭlume, ekvidis kelkajn grajnojn da
blanka pulvoro. Sed li nenion diris. Tio ne necesis. La aliaj komprenis.
Inspektoro Leroy eniris kaj anoncis per indiferenta voĉo:
— La ĝendarmaro rimarkis nenion suspektindan. Neniu vagulo en la
regiono. Estas nekompreneble.
Li miris pri la reganta silento, pri la densa angoro premanta la gorĝon.
Tabakfumo etendiĝis ĉirkaŭ la elektraj lampoj. La bilardo montris sian
verdaĉan drapon kvazaŭ fuŝkreska gazono. Estis cigarostumpoj sur la
planko kaj kelkaj kraĉaĵoj en la segaĵo.
— …Sep kaj mi retenas unu… — kalkulis Emma lekante la pinton
de sia krajono…
Kaj, levante la kapon, ŝi kriis al ekstero:
— Mi venas, sinjorino!
Maigret ŝtopis sian pipon. Doktoro Michoux obstine rigardis la plankon,
kaj lia nazo ŝajnis pli oblikva ol antaŭe. La ŝuoj de Le Pommeret estis
brilaj, kvazaŭ ili neniam servus por paŝi. Johano Servières de tempo
al tempo levis siajn ŝultrojn, diskutante kun si mem.
Ĉiuj rigardoj turnis sin al la apotekisto, kiam li revenis kun la botelo
kaj malplena glaso. Li estis kurinta. Li estis senspira. Ĉe la pordo,
li piedfrapis sencele por forpeli ion, grumblis:
— Hundaĉo!..
Kaj apenaŭ en la kafejo:
— Tio estas ŝerco, ĉu ne? Neniu trinkis?..
— Nu?..
— Striknino, jes! Oni probable metis ĝin en la botelon apenaŭ antaŭ
duonhoro.
Li rigardis kun teruro la glasojn ankoraŭ plenajn, la kvin silentajn
homojn.
— Kion signifas tio? Estas nekredeble… Mi ja havas la rajton scii!
Nokte oni mortigas viron apud mia domo… Kaj hodiaŭ…
Maigret prenis la botelon el liaj manoj. Emma revenis, indiferenta,
lasis vidi super la kaso sian longan vizaĝon kun bluringaj okuloj, maldikaj
lipoj, siajn harojn malbone kombitajn, kie la bretona ĉapo ĉiam glitis
maldekstren, kvankam ŝi ĉiumomente relokis ĝin.
Le Pommeret iradis grandpaŝe, kontemplante la rebrilojn de siaj ŝuoj.
Johano Servières, senmova, fikse rigardis la glasojn kaj subite ekkriis
per voĉo, kiun mallaŭtigis singulto de teruro:
— Tondro de Dio!
La doktoro kuntiris siajn ŝultrojn.
Tradukis el la franca Daniel Luez.
Notoj
pĝ. 10. Movebla Grupo (France
Brigade Mobila). Polica grupo, sen fiksa deĵorloko, kiu intervenas laŭ
bezonoj en la tuta regiono.
pĝ. 12. pernodo (France pernod).
Populara marko de pastiso, kutime trinkata kiel aperitivo.
pĝ. 13. novlanda hundo (Angle
newfondland,
France terre-neuve). Granda nigra hundo el Novlanda
deveno (Kanado), trejnita por savi homojn en la maro. (Novtrovlanda
hundo laŭ Esperanta Bildvortaro, tab. 71.)
pĝ. 14. kalvadoso (France
calvados). Speco de brando ellaborata el cidro, specialaĵo de la normanda
departemento Kalvadoso.
Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi la suprajn tekstojn papere aŭ elektronike sen permeso de la tradukinto kaj de la eldonejo.
|