Kvar novaj libroj de Sezonoj
En junio Sezonoj (Ruslando) kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio
presigis en Kaŭno kvar novajn librojn. Ili estis prezentitaj la 28an de
junio 2010 en Visaginas (Litovio), kadre de la programo de la 43aj Baltiaj
Esperanto-Tagoj.
Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj. Tradukis el
la angla William Auld. 2a eldono. 168 paĝoj. Serio Mondliteraturo;
№6. Prezo: 15 eŭroj.
La ĉashundo de la Baskerviloj estas la plej fama krimromano
en la mondo, konata en multaj lingvoj kaj en pluraj filmaj versioj. Danke
al la traduko de William Auld Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono ekparolis
Esperante en 1998. Ĉar antaŭ kelkaj jaroj la unua eldono elĉerpiĝis,
Sezonoj
faris la duan eldonon.
Aleksander Korĵenkov. Zamenhof. 64 paĝoj. Serio Scio; №9.
Prezo: 6 eŭroj.
Ĉi tiu biografia skizo baziĝas sur la materialo de la jam
elĉerpita
Homarano (2009) kun aldono de kelkaj novaj faktoj. Intertempe
aperis ĝia angla versio.
Dek libroj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio
Nia
trezoro; №1. Prezo: 4,5 eŭroj.
Prezento de libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto
lingve, socie kaj kulture: La Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, Fundamento
de Esperanto, Plena Vortaro de Esperanto, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio
de Esperanto, Plena Gramatiko de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto
en Perspektivo, Plena verkaro de L.L. Zamenhof. La tekstojn verkis
Halina Gorecka, Reinhard Haupenthal, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli,
Carlo Minnaja.
Dek gazetoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio
Nia
trezoro; №2. Prezo: 4,5 eŭroj.
Prezento de la plej gravaj Esperanto-gazetoj: La Esperantisto,
Lingvo Internacia, Esperanto, La Revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de
Esperanto, Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato.
Verkis István Ertl, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli,
Stella Meester.
Mendu ĉe via kutima libroservo. En Ruslando, Litovio kaj Pollando oni
povas rabatite aĉeti ĉi tiujn kaj aliajn librojn de
Sezonoj ĉe nia redakcia adreso.
Novaĵoj | Enirpaĝo