Literatura
konkurso Liro-2008La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2008 (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 36 konkursaĵojn de 26 aŭtoroj el 15 landoj — Brazilo, Britio, Burundio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Kazaĥstano, Pollando, Rumanio, Ruslando, Ukrainio, Usono. (Pasintjare partoprenis 24 konkursaĵoj de 20 aŭtoroj el 7 landoj.)
La premio ne estas aljuĝita, ĉar partoprenis nur du konkursaĵoj.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2011 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.
Legu pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.