PRI TIU ĈI RETPAĜARO

Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Ĉi tiu paĝaro informas pri la Ruslandaj gazetoj La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, eldonejo Sezonoj, Urala Esperantista Societo, Kolektiva Esperanta Biblioteko kaj aliaj esperantistaj establoj, kiujn prizorgis aŭ fondis Halina Gorecka (Галина Горецкая) kaj Aleksander Korĵenkov (Александр Корженков). Vi povas konatiĝi ankaŭ kun kelkaj el niaj kunlaborantoj.

Nia ret-paĝaro enhavas ankaŭ bibliografion de Esperantaj tradukoj el la rusa beletro kaj aliajn utilajn materialojn. Oni povas legi la kajerojn de La Ondo de Esperanto kaj kelkajn aliajn tekstojn. La bibliografioj, katalogoj kaj indeksoj estas regule ĝisdatigataj.

Ni enmetis Esperantajn tradukojn de kelkaj noveloj kaj romanoj de rusaj verkistoj, kaj tiu laboro estos daŭrigata.

Ĉiuj tekstoj de tiu ĉi paĝaro estas faritaj en hiperteksta formato HTML, kaj ili estas legeblaj per la popularaj foliumiloj Netscape kaj Microsoft Internet Explorer, ankaŭ per I-ViewPro, kiu populariĝis inter esperantistoj post la lanĉo de EspeRom.

Ni komencis prezenti la tekstojn en ISO-8859-3 (Latin-3), kiu estas aktive uzata de okcident-eŭropaj esperantistoj. Bedaŭrinde, tiu kodigo ne permesas vidigi surekrane la literojn cirilidajn kaj kelkajn el la literoj skandinavaj kaj orient-eŭropaj. Se sur via ekrano vi ne vidas literojn Esperantajn, bonvolu instali per la tipara mastrumilo en via regpanelo iun el la tiparoj laŭ Latin-3 disponeblaj senpage ĉe FEL kaj aliloke. Ni uzule difinis la popularan tiparon Times SudEuro.

Ekde 2001 ĉiuj nove enmetataj dosieroj uzas la unikodan prezenton UTF-8. Ni planas iom post iom konverti al UTF-8 la pli frue kreitan materialon.

Ni projektis la paĝon por komputilaj ekranoj kun la distingivo 640×480 punktoj, ĉar tiajn havis la averaĝa uzulo meze de la jaroj 1990aj. Se via ekrano havas pli altan distingivon, vi kelkloke vidos la grafikaĵojn mislokite.

La blue emfazitaj vortoj kaj frazoj estas ligoj, kiujn oni povas funkciigi per musoklako.

La kompilintoj petas pardonon kaj komprenemon pro la eventualaj eraroj kaj maloportunaĵoj. Ni volonte kaj danke ricevus viajn konsiloj kaj atentigojn. Ne hezitu sciigi vian opinion al sezonoj@gazinter.net. Dankon!

Bonvenon!

Aleksander Korĵenkov
Viktor Kulakov