La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №11-12 (265-266)

Arkones

Sur la kovropaĝo de la lasta paper-epoka Ondo estas Tomas Frejarö (el la sveda grupo La Perdita Generacio), kiun Andrzej Sochacki fotis en la 32a ARKONES en Poznano. Interesaj fotoj kaj artikoloj plu aperados en la nova elektronika Ondo, kiu aboneblas por la tuta 2017a jaro kontraŭ nur 15 eŭroj.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Trezoro Huang Yinbao. Esperanto por la azia kunlaboro
  • Nova internacia tasko por TEJO
  • Esperanto en nova vesto
  • UEA aĉetis loĝejon en Roterdamo
  • Chuck Smith. Sukcesa monkolekto por Amikumu
  • Przemysław Wierzbowski. Impresa ARKONES
  • Marian Vochin. Pri Esperanto en Rumanio
  • Ilona Koutny. Rekorde granda sesio en Poznano
  • Andaluzio: Esperanto kaj naturo
  • Xavi Alcalde. Bela etoso en bela urbeto
  • Carlos Maria. ERT-19: Esperanto kaj Oomoto
  • Arlyn Kerr. La okcidenta NOREK
  • Heinz-Wilhelm Sprick. La 13a Rata Rendevuo
  • Alois Eder. Bunte kaj gaje en Rastatt
  • Ministro dankis al Jegorovas
  • Renato Corsetti. Esperanto por arablingvaj landoj
  • Božidar Brezinščak Bagola. Kroatio: Verkista renkontiĝo
  • Ho Song. Koreio prepariĝas al UK-102
  • Pavla Dvořáková. ĈEA kongresis, bilancis kaj planis
  • Petro Chrdle. Fervojistoj kunsidas kaj ekskursas
  • Tiina Oittinen. Aŭtuno en la nordo
  • Vanja Radovanović. Italio – la kvara MKR-lando
  • Irina Gonĉarova. Esperanto-maratono en Kosmo
  • Novojarsk-2017
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

  • Lucas Cerante. Duolingo: La dua Esperanto-kurso
  • Radio Esperanto redisponigita
  • Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 360 originalaj beletraj libroj en BibLO
  • Pri la estonteco de La Ondo de Esperanto (2) (Osmo Buller, Valentin Melnikov, Benoît Philippe, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin )
  • Nekrologoj

LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. La mita “Akademia decido de la 1921a jaro”

URBOJ DE RUSLANDO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucenigmo Ĉelaro
  • Pri kiu(j) temas? (3)
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Fotoraportoj (Trezoro Huang Yinbao/Sun Shoude, Vanja Radovanović, Evandro Caboclo)
  • Kolofono

Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

decembro

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Étienne Maurice Falconet (1716-91), franca skulptisto, kreinto de la monumento La Bronza Rajdanto en Peterburgo.

spb

4. Antaŭ 225 jaroj (1791) ekaperis la plej malnova dimanĉa gazeto The Observer (Britio).

Miozarto

5. Antaŭ 75 jaroj (1941) apud Moskvo komenciĝis kontraŭofensivo de la Sovetunia armeo kontraŭ Germanio kaj ties satelitoj.

Antaŭ 225 jaroj mortis Mozarto (1756-91), komponisto kaj virtuoza muzikisto.

6. Antaŭ 275 jaroj (1741) per ŝtatrenverso estis detronigita la nekronita bebo-imperiestro Ivano IV de Ruslando; Elizabeto (filino de Petro la Granda) iĝis imperiestrino de Ruslando.

7. Antaŭ 75 jaroj (1941) Japanio surprizatakis la usonan armean bazon ĉe Pearl Harbor, rezulte de kio Usono ekpartoprenis en la 2a Mondmilito.

8. Antaŭ 25 jaroj (1991) gvidantoj de Belarusio (Ŝuŝkeviĉ), Ruslando (Jeljcin) k Ukrainio (Kravĉuk) subskribis akton pri dissolvo de USSR kaj fondo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Maksim Bahdanoviĉ (1891-1917), belarusa poeto kaj tradukisto.

Antaŭ 100 jaroj mortis japana verkisto Natsume Soseki (1867-1916).

Antaŭ 75 jaroj en Parizo mortis Dmitrij Mereĵkovskij (1866-1941), rusa poeto, kritikisto kaj filozofo, kunfondinto de la rusa simbolismo.

10. Tago de Homaj Rajtoj.

Antaŭ 1275 jaroj (741) papiĝis Zakario (679-752), la lasta greko kiel Papo de Romo.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nelly Sachs (1891-1970), juda germanlingva poetino, nobelpremiito pri literaturo (1966).

11. Antaŭ 775 jaroj mortis Ögedei-Ĥano (1186-1241), filo de Ĝingis-Ĥano kaj la dua Granda Ĥano de la Mongola Imperio.

librotago

13. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Werner von Siemens (1816-92), germana inĝeniero, inventisto kaj industriisto, fondinto de la firmao Siemens.

15. Tago de Zamenhof – Tago de la Esperanta ibro.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Hans Jakob (1891-1967), oficisto de UEA en Svislando dum ĉ. 50 jaroj, direktoro de UEA (1936-42), redaktoro de la revuo Esperanto (1947-55).

Antaŭ 50 jaroj mortis Walter “Walt” Disney (1901-66), usona desegnofilmisto, filmproduktisto kaj reĝisoro, fondinto de The Walt Disney Company.

16. Antaŭ 75 jaroj (1941) la Sovetunia armeo liberigis la urbon Kalinin (nun: Tverj).

Antaŭ 50 jaroj (1966) aperis la Ruĝa Libreto de Mao Zedong, la plej multe eldonita libro en la 20a jc.

18. Antaŭ 100 jaroj (1916) finiĝis la batalo ĉe Verdun.

[19Bering.jpg]

Bering

19. Antaŭ 275 jaroj mortis Vitus “Ivan Ivanoviĉ” Bering (1681-1741), dana maroficiro en la servo de Ruslando, kies nomon nun portas maro, insulo kaj markolo inter Azio kaj Ameriko.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Lee Myung-bak (1941-), la deka prezidanto de Korea Respubliko (2008-13).

Waringhien

20. Antaŭ 75 jaroj mortis rusa poeto Igorj Severjanin (Lotarjov, 1887-1941).

Antaŭ 25 jaroj mortis Gaston Waringhien (1901-81), elstara franca esperantisto, poeto, vortaristo, gramatikisto, eseisto, tradukisto, aŭtoro de PIV, prezidanto de la Akademio de Esperanto (1963-79).

21. Solstico.

24. Antaŭ 800 jaroj mortis Johano la Sentera (1166-1216), reĝo de Anglio (1199-1216).

25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Kristnasko

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ahmed Ben Bella (1916-2012), alĝeria revoluciulo, la unua prezidento de Alĝerio (1963-65).

Antaŭ 75 jaroj (1941) la japania armeo konkeris Honkongon.

26. Antaŭ 25 jaroj (1991) la Supera Soveto de USSR dissolvis Sovetunion.

[30Rasputin.jpg]

30. Antaŭ 100 jaroj mortis Grigorij Rasputin (1869-1916), siberia kamparano, popolkuracisto kaj mistikulo, amiko de la familio de Nikolao II.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la Sovetunia armeo liberigis la urbon Kaluga.

31. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Alexander Ferguson (1941-), skota piedpilkisto kaj trejnisto, ĉeftrejnisto de Manchester United (1986-2013).


FAME-premio por Katalin Kováts

Aalen

Aalen: Thilo Rentschler, Katalin Kováts kaj Andreas Emmerich (Foto: Gerold Busch)

La 16an de oktobro 2016 Thilo Rentschler, ĉefurbestro de Aalen, kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 15an FAME-premion al d-ro Katalin Kováts. Ŝi ricevis la premion “pro ŝia engaĝiĝo por la planlingvo Esperanto kaj la fondo kaj flegado de la interret-portalo www.edukado.net”, kiel tekstas la premi-dokumento. La premio estas dotita per 3000 eŭroj.

D-ro Ulrich Matthias en sia laŭdparolado tre kompetente eksplikis, kiel sinjorino d-ro Kováts kaj ŝia familio kun granda persona engaĝiĝo laboras por la fortigo de la Esperanto-instruado. La laŭreato estas hungarino kaj vivas en Nederlando. Ŝia edzo estas franco. Ilia komuna filo plenkreskiĝas en multlingva familio.

Katalin, sperta en didaktiko de lingvoinstruado, evoluigis novajn vojojn por instrui la Internacian Lingvon. Ŝi inventis modernajn metodojn multrimedajn, kiuj respondas la defiojn kaj eblecojn de nia interreta epoko. Ŝia retejo www.edukado.net havas 4000 registritajn membrojn kaj ofertas instrumaterialon kaj interŝanĝajn servojn por Esperanto-lernantoj kaj Esperanto-instruistoj. Por siaj Esperanto-kursoj kaj seminarioj sinjorino Kováts estis jam en 30 landoj kaj ofte ŝi estas komisionano en Esperanto-ekzamenoj. Sinjoro Matthias nomis ŝin “verŝajne la plej konata Esperanto-instruisto en la mondo”.

“Esperanto estas mondkoncepto, kiu reprezentas la pretecon por ĝenerala homa interkompreniĝo”, – diris Thilo Rentschler en sia salutparolado. Li ne forgesis mencii la gravecon de la Germana Esperanto-Biblioteko, kiu troviĝas en la urbo Aalen kaj ampleksas 54 mil librojn kaj publicaĵojn. Ĝi estas la dua plej granda Esperanto-biblioteko en la mondo. La urbestro laŭdis la regulan laboron de libervolaj helpantoj el la Esperanto-grupo de Aalen, kiuj en la jaro 2015 per 1400 laborhoroj garantiis la funkciadon de tiu biblioteko. Senpage, sed entuziasme.

Hungario, kies lingvo estas nehindeŭropa, aparte fortostreĉas por instigi la lingvoinstruadon en lernejoj kaj altlernejoj. La lando havas longan tradicion de moderna lingvoinstruado. En Hungario alirkondiĉo al la studado en universitato estas aparta ekzameno pri iu fremda lingvo. Inter tiuj lingvoj Esperanto estas samrajta.

Originis la kulturpremio de la urbo Aalen en fondaĵo de Alois Meiners, civitano de Stuttgart, kiu decidis apogi per sia posedaĵo la internacian interkompreniĝon. Li serĉis urbon, kiu pretas kunagi, kaj trovis por tiu plano la urbon Aalen. Tiu jam tiam gastigis la bibliotekon de la Germana Esperanto-Asocio kaj tie ekzistas forta Esperanto-grupo. La nomo FAME estas akronimo por “Franz Alois Meiners”. Kaj la vorto ja samtempe signifas “vaste diskonigite”. Ĝuste tion Meiners deziris al la Esperanto-movado, ke ĝi estu “fama” kiel rimedo por paca kunvivado.

Tobias Southcott, instruisto de la muziklernejo de Aalen, per sia kortuŝa harpmuziko, parte mem komponita, donis dignan kadron al la solenaĵo.

Alois Eder


Premio Sikorska por Zsófia Kóródy

Premio Sikorska

En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Gian Carlo Fighiera el Italio mem prezentis sian spritan laŭdadon al la premiitino “pro kvardekjara senlaca laborado por Esperanto kaj ties idealoj”. La Esperanto-instruistino Zsófia Kóródy dum kvar jardekoj senlace laboradis por Esperanto, interalie, ĉe Hungara Esperanto-Asocio, TEJO, ILEI, UEA, en komisiono por la KER-ekzamenoj. Dum multaj jaroj ŝi prezidas la asocion de germanaj Esperanto-instruistoj, kunlaboras ĉe la Interkultura Centro Herzberg kaj la Filio por Klerigado kaj Kulturo de Germana Esperanto-Asocio. Konstante okazas tie klerigseminarioj kun multaj lingvaj kaj fakaj enhavoj.

Al ŝiaj taskoj apartenas la ĝemelurba agado inter Herzberg am Harz kaj Góra (Pollando). Zsófia Kóródy kunfondis grandajn Esperanto-Arkivon kaj Esperanto-Bibliotekon kaj daŭre kunkonstruas la Esperanto-urbon kun modeldona kaj unika Esperanto-infrastrukturo.

ICH


Esperanto por la azia kunlaboro

Foto de Semio

278 esperantistoj venintaj el 20 landoj partoprenis la 8an Azian Kongreson de Esperanto, kiu de la 3a ĝis 6a de novembro sukcese okazis en la pitoreska ĉina urbo Quanzhou [Ĉjuanĝoŭ] kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko”. Paralele kun ĉi tiu kongreso okazis la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio kun la temo “Lerni Esperanton per moderna metodo” kaj la 10a jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercista asocio).

Antaŭ la inaŭguro estrarano de UEA Lee Jungkee prezentis dek gravajn novaĵojn el UEA. La kongresan inaŭguron mesaĝe salutis la prezidanto de UEA Mark Fettes; surpodie salutis Lee Jungkee, ĝenerala direktorino de UEA Veronika Poór, prezidantino de ILEI Mirejo Grosjean, prezidanto de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) Wang Ruixiang, vicurbestrino Wang Jianping, vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldonejo Fang Zhenghui. La prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo Chen Haosu faris salutan paroladon.

Dum la kongreso okazis 23 programeroj paralele en ses ĉambroj, Markus Gabor prelegis pri la Eŭrazia Kultura Centro kaj pri indramang-metoda lingvoinstruado en koreaj kaj tajlandaj universitatoj; So Gilsu pri la azia Esperanto-movado kaj pri la diversaj vojoj al la 102a UK en Seulo (2017); Ilona Koutny pri eŭropaj kaj aziaj trajtoj de Esperanto, pri universitata instruado de Esperanto kaj esperantologio, pri kunlaboreblo inter Eŭropo kaj Azio; Zbigniew Galor pri Esperanto kaj esperantistoj en spegulo de sociologiaj esploroj; Ragnar Baldursson pri Esperanto kiel interkultura komprenigilo, Hori Jasuo pri internacia Esperanto-sumoo kaj aliaj temoj; Wang Tianyi pri deveno de la ĉinoj; Isikawa Tieko pri Esperanto-ekzercaro por japanlingvaj komencantoj; Nema pri la korea landa kongreso, pri tutlanda trejn-sistemo, pri volontuloj de UK, pri la 50a ILEI-kongreso en Busan (2017); Arko (Gong Xiaofeng) pri Esperanto-instruado en Ĉinio, Mirejo pri lernado-encerba mirakla procezo, Ju Jianchao pri plezuro en legado; Chen Ji pri lingvolernado en la interreta epoko.

Ĉina Radio Internacia (ĈRI) prezentis amuzajn programojn, ekzemple, pri manskribado de ĉinaj ideogramoj “Unu zono kaj unu vojo”. Ĉiuj aziaj landoj prezentis la Esperanto-movadon en siaj landoj. En la kunsido pri landa agado kaj Esperanto-movado en la reta epoko oni varme diskutis pri la movado en Azio. La prelegantoj el Filipinoj, Indonezio kaj Vjetnamio allogis ĉeestantojn per la junaj vizaĝoj kaj aktiveco. La plej juna preleganto estis la 18-jara studento Albert Stalin T. Garrido el Filipinoj.Lia prelego pri la Filipina Esperanto-movado ege interesigis la ĉeestantojn. Li diris, ke mankas nejunuloj por gvidi la movadon en Filipinoj. Markus Gabor promesis flugi al Filipinoj por semi kaj akvumi. Oni lanĉis kampanjojn por instigi multajn partoprenantojn al la 102a UK, la 50a ILEI-kongreso kaj la 1a komuna kongreso de IKEF en Koreio en 2017. En la kunveno de KAEM, d-ro So Jinsu estas elektita kiel KAEM-prezidanto, Inumuru Fumio kiel vicprezidanto kaj Chimedtseren Enkhee kiel sekretario.

La nova estraro de KAEM deklaris, ke la 9a Azia Kongreso de Esperanto okazos post tri jaroj en Vjetnamio. En lasta duontago 23 partoprenantoj partoprenis KER-ekzamenon. Abundas programoj distraj kaj instruaj en nacia kaj internacia vespero, ekskursoj antaŭ, dum kaj post la kongreso.

El Popola Ĉinio, ĈRI kaj eksteraj ĵurnaloj kaj televidoj faris multajn intervjuojn pri la kongreso. Antaŭ kaj post ĝi multaj ĉinaj esperantistoj fariĝis ĉiĉeronoj aŭ gastigantoj por gvidi aŭ gastigi fremdlandajn esperantistojn en Ĉinio. (En restoracio mi aŭdis, ke juna japano diris, ke li hontas pro tio, ke ĉinaj amikoj ĉiam pagis lian manĝadon.) Por sukcesigi la kongreson LKK fondis Esperanto-kurson por 40 studentoj, kiuj volontule laboris por la kongreso. Oni bone semas kaj sukcese akvumas en la kongreso. Ni semas kaj semas, akvumas kaj rikoltas! En sia ferma parolado la nova KAEM-prezidanto d-ro So Jinsu diris, ke li esperas revidi la volontulojn en la venonta kongreso! Tio fakte estas komuna espero de ĉiuj partoprenantoj de la 8a Azia Kongreso de Esperanto.

Trezoro Huang Yinbao

Aziaj Kongresoj de Esperanto

Jaro Loko Aliĝintoj Ĉeftemo
1 1996   Ŝanhajo (Ĉinio) 486 Azio kaj la 21a jarcento
2 1999 Hanojo (Vjetnamio) 420 Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolvigo
3 2002 Seulo (Koreio) 552 Interkompreniĝado inter kulturoj
4 2005 Katmanduo (Nepalo) 173
5 2008 Bengaluro (Barato) 254 Esperanto en multlingva Azio
6 2010 Ulanbatoro (Mongolio) 254 Azia harmoniiĝo per Esperanto
7 2013 Jerusalemo (Israelo) 160 Ekologio de paco – paca kunvivado de homo, medio kaj naturo
8 2016 Quanzhou (Ĉinio) 278 Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko

Impresa ARKONES

ARKONES

Csabi Slezák kaj Bálint Slezák koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki)

Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano por la 32a fojo.

Nia kulturo denove estis vaste prezentata en Poznano. Prelegoj, prezentoj kaj diskutoj abundis kaj samtempis, pro kio malfacilis elekti kaj gustumi ĉion. Kun la prelegantoj ni veturis tra Nepalo, Ferooj, Hispanio, Pollando kaj multo plia... Novajn eldonaĵojn prezentis Suso Moinhos (Memoraĵoj de kampara knabo, poemaro Laminarioj) kaj Tomasz Chmielik (La Pupo, Quo Vadis), dancigis Martin Strid, kantigis Tomio Frejarö (LPG) kaj aliaj. Vastis primovada oferto, ĉar pri la nova apo Amikumu parolis Chuck Smith, la programon Ekparolu por komencintoj prezentis Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Pri ĝisnuna Esperantujo enketis Ida Stria, pri la onta Zamenhofa jaro parolis Barbara Pietrzak.

Gravas ankaŭ programeroj ne ligitaj kun Esperanto. Mi parolis pri la kuirarto de Antikva Romio kaj gustumigis ŝtonmalmolajn soldatajn biskvitojn. Danke al Judith Meyer mi sciiĝis pri nuntempaj problemoj de nia kontinento (De la greka krizo al pli demokrata Eŭropo). Necesis ĉeesti ankaŭ en debato pri kontraŭnaciismo de Esperanto.

(Foto: Andrzej Sochacki)

Samideaneco en diverseco estas tio, kio ĉiam videblis en Poznano. 208 homoj el 21 landoj partoprenis la Artajn Konfrontojn, kaj inter ili estis malnur 35 germanoj. Du homoj sukcese provis sian kapablon pri parkera kantado de La Espero kaj ricevis ekzamen-diplomon. La tradicia mielvespero kun muziko de Zuza Kornicka estis nemalhaveblaj momentoj. Multo plia okazis en ĉi tiu ĉiujara kvazaŭUKeto, sed por ekscii ĉion vi nepre vizitu arkones.org.

Fine: komencantoj. Venis kelkaj homoj, kiuj ellernis la lingvon per la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Ĉi-foje mi venis kun la edzino, apenaŭ parolanta nian lingvon. Ŝi ĝuis la etoson kaj aprezis la diversecon de la aranĝo, kiu igis ŝin enprofundiĝi pli en Esperantujon.

Przemysław Wierzbowski


Esperanto-maratono en Kosmo

MASI

La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.

Indas rimarki, ke logi moskvanojn por dediĉi siajn dimanĉajn horojn al iu ajn aranĝo surfone de la giganta distraĵ-konkurenco estas granda problemo. Estis elspezitaj multe da tempo kaj energio por reklamado en popularaj afiŝretejoj. Rezulte venis la homkvanto, optimuma por la salono estinta en nia dispono. Ĉe la enirejo de Kosmo kaj en la vestiblo kun kinejaj kasoj kaj enirejoj en la spektejojn pendis du niaj afiŝoj kaj al la dua etaĝo, kie ni troviĝis, gvidis belaj bone videblaj verdaj steloj, gluitaj sur la planko de la enirpordo ĝis nia laborspaco.

Krom seninterrompaj konsultadoj por interesiĝantoj en la programo estis paroligaj ekzercoj por neesperantistoj, prelegetoj, prezentadoj de filmetoj, teatraĵo, libra ekspozicio, stando “Mia Vorto” kaj por neokupataj esperantistoj – prezentadoj de kelkaj lingvoj fare de invititaj fakuloj: la itala, la franca, la japana kaj la klingona. Dum la tuta tempo por ĉiuj funkciis senpaga regalado ĉe speciale aranĝita manĝotablo.

La ĉefa evento estis la solena malfermo de la unua Moskva parola Esperanta klubo por memlernantoj – EPoKo. Ĝuste tiu ĉi programero allogis plej grandan publikon. Parte estis atingita nia celo kapti moskvanojn-memlernantojn, kiuj ankoraŭ ne emas aparteni aŭ iu Esperanto-organozaĵo aŭ kurso, sed pretas veni al publika senpaga aranĝo. En la malfermo de EPoKo estis multaj komunikaj ludoj, dum kiuj la novuloj miksiĝis kun junaj Esperanto-parolantaj MASIanoj, kaj tio lasis tre bonan impreson. Ni partoprenigis ĉiujn ĉeestantojn en amasa amuza skeĉo laŭ la rusa fabelo Rapo. Okazis ankaŭ enmanigo de diplomoj pro KER-ekzameno surfone de granda Esperanta flago, tenata de ĉeestantoj. Kronis la feston la distondo de la verda rubando, simbolanta la Malfermon de la nova EPoKo. Ties kunvenoj estas planataj unu fojon monate.

La anoncoj aperos en la retejo de MEA MASI http://www.ek-masi.weebly.com kaj en la socia reto VKontakte: https://vk.com/mea_masi

Bonvenon, se tiutempe vi estos en Moskvo!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI


Pri la estonteco de La Ondo de Esperanto (2)

Ĉe la mejloŝtono de 25 jaroj da seninterrompa eldonado de La Ondo de Esperanto mi varme gratulas al Halina kaj Aleksander pro tiu atingo! Ĝi estas tiom pli admirinda, kiam oni scias pri la batoj de l' sorto, kiuj trafis ilin survoje sed ne venkis ilin.

Per enhava riĉeco, alta lingva nivelo kaj spegulante ĉiajn movadajn fluojn La Ondo jam frue gajnis prestiĝan pozicion en la Esperanta gazetaro. Estonte mi ja sopiros ĝian paperan veston, sed pli gravas, ke ankaŭ bitgazete ĝiaj plej bonaj kvalitoj plu vivos. Pri tio mi fidas.

Osmo Buller

En 1991 renaskiĝis La Ondo de Esperanto kaj rapide reokupis sian lokon de la plej grava Esperanto-revuo en Ruslando. Dum 25 jaroj ĝi progresis de modesta nigrablanka A5-formata dumonata revueto al revuo ĉiumonata, plenkolora en A4.

Mi konstante kunlaboris en ĝi dum tiuj jaroj. Ĝi (nu, t. e. la redaktoro) instigis min verki recenzojn kaj poemojn, traduki rusan klasikan poezion… multaj miaj verkoj aperis ĉi tie. Dank' al La Ondo mi iĝis pli konata al legantoj…

La mondo tre ŝanĝiĝis dum tiuj jaroj, interreto penetris ĉiujn sferojn de la vivo, paperaj libroj kaj revuoj iĝas eksmodaj. Pluraj eldonaĵoj foriris en la virtualan mondon, nun ankaŭ La Ondo sekvas. Certe, la progreso nehaltigeblas, mi delonge multon legas rete, tamen al mi vere mankos la kutima revuo en kutima formo…

Valentin Melnikov

La Ondo de Esperanto estis por mi dum jaroj la plej leginda magazino en Esperanto. Ekde la venonta jaro ĝi aperos nur kiel bitgazeto! Ho ve! Tio signifas, ke mi ne plu legos ĝin, ĉar mi pro multaj kaŭzoj malŝatas legadon de bitgazetoj. Mi dolore bedaŭras, ke per tiu decido vi nemiskompreneble montras komenciĝon de la fino de la plej valora Esperanto-aperaĵo el orienta Eŭropo. Ĉu vi ne povus translokiĝi al alia, por vi proksima lando por savi La Ondon?

Kun danko pro via ankoraŭ ekzistanta magazino,

Benoît Philippe

La jubileo de LOdE, kun anoncita pereo de la papera eldono, memorigas min pri la intervjuo La gazetoj restas la ĉefa portanto de nia kulturo en La Ondo de Esperanto (2003. №2, http://esperanto-ondo.ru/H-gis100.htm). Ĉu dum dek kvar jaroj la merkato tiom evoluis, ke la nuna decido pri la eldonado de LOdE iĝis neevitebla? Laŭ mi, ne. Des pli ke la klarigo ne estas teknologia, sed transporta, laŭ klarigo de la eldonejo mem. Fakte temus pri homaj, fizikaj fortoj.

Tuj aperas alia konsidero. Kio (mis)evoluis, tio ne ŝajnas koncerni LOdE. Estas la ŝanco trovi redaktorojn. Estus bele havi ĵurnaliston kiu gajnas premion pro la plej bona esperantlingva raportaĵo, realigita parte papere, parte ekrane, parte aŭdvide. Eventuale eĉ virinon, por ke la “kristala plafono” (kiel diris Hillary Clinton) estu pli rapide rompita… Tiaj homoj ekzistas, sed trafas la premion pro etnolingva laboro, memkompreneble, kiel okazis en Svislando Tamen kurioza detalo: la premiita estas denaska esperantistino…

Giorgio Silfer

Mi bedaŭros la malaperon de la papera versio de La Ondo de Esperanto, sed konscias, ke nova realo postulas novajn vojojn. La Ondo daŭre plaŭdu en sia nova formo!

Humphrey Tonkin


Urboj de Ruslando

Jessentuki

Jessentuki

Jessentuki: Sanatorio “Rusj” (Ruslando)

Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj estas Ruslanda kuraca regiono sur la nordaj deklivoj de la Ĉefa Kaŭkaza montospino, je nur 90 km de Elbruso. Pli ol cent fontoj de minerala akvo kaj unika kuraca ŝlimo de la lago Tambukan kreis ĝian famon. Jessentuki (kun akcento je la lasta silabo) estas populara banurbo situanta en la stepa parto de la regiono, en la valo de la rivero Podkumok.

Ĉevala fonto

Jessentuki, kies nomo devenas de la 14-jarcenta ĥano Jessen-Tug kies ruina maŭzoleo troviĝas apud la nuna urbo, aperis kiel kozaka vilaĝo. Je unu kilometro de la enfluejo de Jessentuk en 1798 estis konstruita reduto por gardi la sudajn limojn de la Ruslanda Imperio. En 1826 ĉi tie oni loĝigis tricenton da kozakaj familioj kaj per tio fondiĝis la kozaka vilaĝo Jessentukskaja.

En 1810 sciencisto Fjodor Gaaz (Friedrich-Joseph Haass), senlaca evoluiganto de banurboj, dum sia vojaĝo trafis marĉozan valon de Podkumok. Ĉe la rojo Kisluŝa (ruse: acideta) lia akompananto atentigis lin pri akvofonto, kiun kozakoj inter si nomas Ĉevala. Ili jam delonge rimarkis, ke lacaj ĉevaloj volonte trinkas akvon el tiu ĉi fonto.

Gaaz ĉirkaŭiris la valon, trovis multajn akvofontojn, sed nur post 13 jaroj profesoro de Medicina-kirurgia akademio Aleksandr Nelubin priskribis la lokajn acid-alkalajn kaj sulfur-alkalajn akvojn. Ĉirkaŭ la Alkala monto li trovis 23 fontojn kaj numeris ilin.

En la unuaj jaroj mineralaj fontoj apartenis al la kozaka vilaĝa komunumo. La loĝantoj kaj la unuaj vizitantoj sin banis en kuvoj elfositaj apud la fontoj. Pli poste oni uzis barelojn por banado. Precipe famiĝis la fontoj №17 kaj №4 de la naskiĝanta banloko. En 1844 la urbeton vizitis 200 malsanuloj kaj tiomon oni konsideris “multe”.

Kuraci per akvo

La vera evoluo komenciĝis en 1846, kiam la mineralakvaj fontoj ekapartenis al la ŝtato. Princo Voroncov skribis pri la areo ĉirkaŭ la Alkala monto, kie koncentriĝis la fontoj: “Necesas pripensi, kiamaniere per plantado de arboj oni povas beligi ĉi tiun tute nudan kaj malplaĉan lokon”. Ĝuste tiam estis fondita la Malsupra Parko kun senpretendaj akacioj kaj poploj.

La unua “ŝtata” kuracisto en Jessentuki, armea kuracisto Ivan Orfanov raportis, ke ĉirkaŭ la fontoj estas nesekiĝanta marĉo, “en kiu nestas putraj kaj sufokaj vaporoj, infektantaj la aeron ĝis grado kaj forto de febra miasmo”. Li aldonis, ke akvo en la fonto №17, plej ŝatata de malsanuloj, ne sufiĉas eĉ por 20–40 kuracatoj, ke la profitamaj kozakaj mastroj, luigantaj siajn dometojn, la nesufiĉan mineralakvon anstataŭas per akvo el la plej proksima fonto ĉe la marĉo.

Fjodor Dostojevskij, aŭdinte pri la malbona aranĝo de la banurbo, rezignis veni al ĝi kuraccele kaj veturis eksterlanden. Malnovaj bildoj de Jessentuki el la fino de la 19a jarcento montras grandan vilaĝon, sur kies stratoj apud festvestita publiko promenas porkoj kaj anseroj, sin tretas bovoj.

“Mia Dio, kien mi trafis? Ĉu al Hindujo, Persujo aŭ Ĉinujo?!” – skribis Konstantin Stanislavskij al sia edzino en 1901 kaj plendis, ke liaj blankaj kompletoj ne estas uzeblaj pro polvo kaj koto. Kvankam la grundo ĉirkaŭ la fontoj estis jam sekigita kaj arboj plantitaj.

En la tiama tempo la akvokuracado ankoraŭ ne estis scienc-metrode ellaborita. Malsanuloj por resaniĝi trinkis multajn glasoj da akvo, dum horoj sidis en kuvoj. Aliaj kredis, ke la numero de fonto signifas kvanton da trinkendaj glasoj.

La kuraca parko en Jessentuki vastas ĉ. 1 km². Ĝi kreiĝis en 1849 laŭ la ordono de Miĥail Voroncov. Arboj estis veturigitaj el botanikaj ĝardenoj de Tifliso (nun: Tbiliso) kaj Varsovio, samtempe estis aranĝataj akvotrinkejoj kaj banejoj. La parko havas kelkajn pordegojn en la “antikva” stilo kaj laŭbojn, la plej konata estas la aĵura krudfera laŭbo.

Impeta evoluo

En 1899 ekfunkciis la Supraj Mineralaj Bankuvoj sur aleo de la Kuraca parko. Post tri jaroj aperis la Malsupraj Bankuvoj, kiujn apudis Instituto de Zander pri kuraca gimnastiko kun specialaj aparatoj, kiuj funkcias ĝis nun. Estis konstruitaj ŝtata hotelo, somera sanatorio kaj nova akvodukto.

En 1903 la urbo ricevis elektron. Komenciĝis aktiva konstruado de hoteloj, loĝdomoj, somerdomoj, ripozejoj kaj sanatorioj. Tre rapide estis konstruataj multaj vilaoj en mirinde bela kaj originala arkitekturo, kun balkonoj kaj terasoj, kun turetoj kaj piramidoj sur tegmentoj; aperis stratoj kaj bulvardoj, estis plantataj arboj kaj floroj.

Grandan popularecon ĝuis vilaoj, kiel “Dezirata” posedata de la edzino de la baritono Figurnov, kiun vizitis Ŝaljapin, Raĥmaninov, Stanislavskij kaj aliaj kulturagantoj; “Agla nesto”, “Capri”, “Eldorado”, “Florbedo” k. m. a.

Jessentuki

La ŝlimkuracejo de Jessentuki

Unu el la plej belaj arkitekturaj kompleksoj estas la ŝlimkuracejo. “Templo de resaniĝo” nomis sian verkon la arkitekto Viktor Ŝrjotter, konstruinta ĝin en 1915 por la carido Aleksio. En la 15 metrojn alta ĉefsalono “Atrium” regas ĉielloĝantoj – Apolono, Venuso, Merkurio; en niĉo estas Nimfeo. Mebloj estis produktitaj el nigra kverko.

“Espero”

Ĉi-oktobre, promenante en Jessentuki apud la trinkakva galerio, ni ekvidis hotelon kun la latinlitera nomo “Espero” http://www.hotel-espero.ru/. Laŭ la bela informtabulo en la akceptejo, la hotelo situas en la vilao “Espero”, konstruita en 1905 de generalo Reŝetin kaj renovigita en 2009. Krom la hotel-ĉambroj, en ĝi estas keletaĝa kafejo kaj SPA-salono. Tamen pli fidindaj fontoj informas, ke la malnova vilao estis malkonstruita en la 2000aj jaroj, kaj sur ĝia loko aperis nova konstruaĵo stile simila al la malnova.

Jessentuki

Generalo kaj Esperanto-pioniro Nikolaj Lavrentjeviĉ Reŝetin (1842-1914) ekservis kiel estro de kavalerio de la Kaŭkaza armea distrikto en 1903. En decembro 1905 li demisiis kaj ekloĝis en Jessentuki, kie li aktive partoprenis la socian vivon. Li iĝis tre populara persono en la tuta regiono de Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj. Oni nomis lin “avĉjo” pro la bonkoreco kaj honesto.

Nova epoko

Nova vivo de la kurac-urbo komenciĝis post 1925, kiam pluraj grandaj konstruaĵoj estis rearanĝitaj kiel sanatorioj kaj komenciĝis konstruado de novaj sindikataj sanatorioj kaj medicinaj institucioj. Estis funkciigita fizioterapia kuracejo kaj la unua en la lando dietmanĝejo ĉe la kliniko de banterapia instituto. En 1925 la kozaka vilaĝo Jessentukskaja ricevis la urbo-statuson kaj eknomiĝis Jessentuki.

Ekde 1931 sanatorioj kaj banterapiaj klinikoj funkcias tutjare por akcepti pli da homoj. Tio postulis grandajn penojn por rearanĝi la loĝ- kaj kurac-konstruaĵojn, kiuj estis destinitaj nur por somera periodo. En 1935 la sovetunia registaro dekretis grave rekonstrui la kuracurbojn de Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj. Estis kreita evoluplano de Jessentuki por 15 jaroj. Estis nete difinita kuracprofilo – ĉefe, digesta sistemo kaj metabolo.

Danke al la malavara ŝtata financado en 1940 Jessentuki estis jam komforta urbo kun bonegaj sanatorioj, stratoj, parkoj, skvaroj, medicinaj institucioj. Pliboniĝis loĝkondiĉoj de la ripozantoj kaj ilia priservo.

Moderna stato

Fine de 1950aj jaroj en Jessentuki funkciis 21 sanatorioj, ebligantaj jare akcepti 100 mil homojn.

Apud la kuraceja urboparto estas vastaj parkoj: Kuraca (malsupra) Parko kaj Parko de la Venko (supra). En la parkoj situas mineralakvaj fontoj, kuracejoj, markitaj vojoj por saniga promenado, laŭboj k. s.

La bazon de kuracado konsistigas mineralakvoj, danke al kiuj Jessentuki iĝis la plej granda banterapia kuracurbo en Ruslando, ĉefe kun trinkakva signifo. Nun funkcias pli ol 30 sanatorioj kaj ripozejoj, ankaŭ por infanoj kaj adoleskuloj.

Jessentuki

Jessentuki: Sanatorio Ŝaĥtjor (= Ministo)

Ĉi tiu parto estas trankvila kaj silenta, la vivo bolas post la sanatoriaj bariloj, kie okazas kuracado kaj resanigado. Nur maloftaj unuopuloj kaj grupetoj direktiĝas al la parko. Akvotrinkaj galerioj funkcias trifoje dum tago, ĉirkaŭ la maten- tag- kaj vespermanĝoj. Tiam oni svarmas en kaj ĉirkaŭ la galerioj, kie estas ofertataj biletoj por ekskursoj kaj koncertoj, vendataj lokaj delikataĵoj, teoj kaj aliaj produktaĵoj.

Pluraj ripozantoj kaj resaniĝantoj (malgraŭ malrekomendo de kuracistoj) frekventas restoraciojn kaj kafejojn kun moderprezaj eŭropaj kaj kaŭkazaj pladoj kaj vinoj, pasigas sian libertempon en amuzejoj, vendejoj kaj en la urba bazaro.

En nia ĉi-aŭtuna restado en Jessentuki mi konstatis, ke ĉi tiu urbo kun centmilpersona konstanta loĝantaro nun impete evoluas: en la urbocentro pluraj stratoj kaj piedvojoj estas rekonstruataj, multaj domoj estas renovigataj, kaj la urbo aspektas bonstata kaj prospera.

La ĉefa baro por plua evoluo estas nesufiĉeco de minerala akvo. Tial oni devas limigi plian kreskon de lito-kapacito de sanatorioj kaj organizi esploradon de pliaj mineraakvaj fontoj kaj provizadon de sanatorioj, ŝpareman uzadon kaj gardadon de naturaj kuracaj riĉaĵoj.

Halina Gorecka

Pli frue aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)
Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)
Aleksandr Mitin: Niĵni-Novgorodo (La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5)
Anatolo Sidorov: Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio (La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9)


La korvo

La korvo

Poemo de Edgar Allan Poe

Foje en meznokto ŝtorma mi esploris kvazaŭ dorma
Kuriozan folianton pro instrua rememor',
Kiam al la sonĝa kapo svage venis iu frapo
Ĉu leĝera era skrapo ĉe la pordo iom for.
Mi murmuris: «Estas gasto kiu venis el la for,
Gasto de meznokta hor'».

Aĥ, reklaras al l' imago la decembra sombra tago;
Kaj fajrer' en cindra svago mortoflagris kiel flor'.
Mi bruliĝis en aspiro ke konsila libra diro
Min eksavu de l' sopiro – la sopiro pri Lenor:
Sankta kiun la anĝeloj nomas en Ĉiel' Lenor,
Ĉi sen nom' en tiu hor'.

Sorĉa silka resusuro de l' kurtenoj en purpuro
Stringis-ringis min en spasmoj de l' fantasmoj de horor'
Ĝis ke nun tra kora bato mi insistis en konstato:
«Iu hom' en pena stato min alvenis el la for,
Iu gast' en laca stato min alvokis el la for,
Kiu plu en nokta hor?»

Nun mi sentis min pli certa, do amika kaj aperta:
«Sinjorino aŭ sinjoro, – mi deklaris, – per favor'
Ne riproĉu min severe, sed, en fakt', vi frapis ere,
Via voko estis vere nekaptebla el la for…»
Larĝe ovris mi la pordon kaj rigardis ĉirkaŭ for…
En la vak' de l' nokta hor'.

En la nokto ĉirkaŭprena jen mi staris kiel svena,
Dubis, sonĝis, halucinis, antaŭtimis ĝis stupor'.
Sed en vano mi atentis, la obskuro resilentis.
Sola vorto sin prezentis – la flustrita vort' «Lenor».
Mi ĝin flustris kaj la eĥo remurmuris tuj: «Lenor»
En la svag' de l' nokta hor.

En la ĉambron mi revenis, la anim' da fajro plenis.
Jen mi aŭdis saman frapon, por ĉi foj' ne tiel for.
«Jes, – mi diris, – estas vere ĉe la ŝutro de ekstere
Kio movas ĝin mistere, io inda je esplor'.
Ĉu ne estas nokta vento la mistero de l' esplor'?
Kvietiĝu, povra kor'!

Ĵus la ŝutron mi formetis, en la ĉambron tuj impetis
Bonstatura olda Korvo de pasinta Aĝ' de Or'.
Ĝi kontemplis min dealte, preterpasis min senhalte,
Kiel lord' aŭ nobla damo majestece flirtis sor,
Sur la buston de Atena superporden flirtis sor
Ĉi mister' de l' nokta hor'.

Al surpriz' de l' korva vido mi respondis per ekrido,
Pro l' ebona birda tono, ĝia gravo kaj rigor'.
«Cia kresto, ve, ne densas, sed la resto ĝin kompensas, –
Voĉis mi, – Majesta Korvo el la land' de Nokta For,
Diru cian lordan nomon en Plutona Nokta For».
Grakis Korvo: «Nur memor'».

Post la bruska birda diro longe staris mi en miro.
Kvankam du hazardaj vortoj estis sense sen valor',
Tamen devas vi konsenti: estas strange reprezenti
Iun homon komplimenti al sidanta sur marmor'
Iu birdo, eble besto, sur la busto el marmor',
Kun la nomo «Nur Memor'».

Sed la Korvo tiespace sidis pace, tute pace,
Kvazaŭ ĉion elverŝinta de l' anim' per ĉi minor'.
Nek vorteton ĝi konsumis, nek plumeton ĝi bekumis
Kaj malgaje mi resumis: «Ĝi forestos kun l' aŭror'…
Post Esperoj kaj amikoj… Ĉu reestos la aŭror'?»
Tuj ĝi diris: «Nur memor'».

Kun ektrem' de l' lerta cito mi rimarkis post medito,
«Certe, temas pri imito, pri sugesto de suflor',
Ĝia mastro kies sorto fiksis lin sur tiu vorto,
Lin retrenis sub l' eskorto de Malgajo kaj Angor'.
La funebro de Espero, litanio de Angor' –
Ĉi refreno “Nur memor'”».

De l' konvinka interpreto mi eksidis kun rideto,
Min translokis en fotelo pli proksimen de l' kantor',
En veluro de l' kuseno min okupis per diveno
Pri la senco de omeno de l' herold' de Aĝ' de Or',
De l' moroza, rigoroza sombra gast' el Aĝ' de Or'
Kun ĉi vortoj «Nur memor'».

Tiel, kape sur kusenoj, nun mi sidis en divenoj
Sub la fajraj birdokuloj trapenetraj kiel bor',
Sub la lampoj kies morta luma fluo iom forta
Sin dispersis en komforta mola bluo de l' dekor'.
Sed revidi ŝin sidantan en la bluo de l' dekor'
Povas fari nur memor'.

Ŝajnis: spaco iĝis densa, parfumita ĉu incensa,
Kaj serafoj nevideble paŝis jen en danca ĥor.
Mi ekkriis: «Povra ento! Dia dono – la nepento –
Vin eksavos en momento de l' malsano de Lenor.
Glutu, glutu da nepento pro forgeso de Lenor!»
Grakis Korvo: «Nur memor'».

«Ho profet'! Sciema forto ĉu de Vivo, ĉu de Morto! –
Mi ekkriis, – aŭ Diablo, aŭ zigzag' de venta jor'
Vin direktis al la domo kie hantas la fantomo,
Diru al mizera homo el la lando de Dolor'
Ĉu balzam' de Gileado helpos min en ĉi dolor'?»
Grakis Korvo: «Nur memor'».

Bildo de E. Manet

«Ho profet'! Sciema forto ĉu de Vivo, ĉu de Morto!
Pro Sinjoro nin amanta, pro Ĉielo en la sor
Diru vorton de libero al animo en sufero,
En ĝardenoj de l' etero ĉu atendas min Lenor?
Radianta rara sankta kun l' anĝela nom' Lenor?
Grakis Korvo: «Nur memor'».

«Do foriru, jen la vero! – mi eksaltis en kolero. –
Flugu retro kun Tempesto al Plutona Nokta For
Sen ellasi nigran plumon kiu signus nur mallumon!
For de l' busto ĉi kostumon, for la bekon el la kor'!
Kaj al mi en mia solo restu io por la kor'!»
Grakis Korvo: «Nur memor'».

Kaj la Korvo, same vida, restas sida, restas sida
Sur la busto de Atena kiu palas en la sor,
Kun l' okulo ĉiam plonĝa de demono noktesonĝa,
Kaj Tenebro ombra, ronĝa volvas min en ĉiu hor'.
Kaj l' animon el la ombro, el l' obskur' de nokta hor'
Respegulos – nur memor'.

Tradukis el la angla Alen Kris


Tri originalaj kamiŝibajoj en Esperanto kun mencio pri kvara

Silfer

Giorgio Silfer en prezento de Karmezina (2014)

Japanio liveris al nia poezio du metrikajn donacojn: hajko kaj tankao. En 2013 ĝi donacis ion ankaŭ al nia teatro: kamiŝibajo.

Temas pri formo de migra teatro, kie gravas kaj la teksto kaj la bildoj, same kiel en la komiksa arto: ne hazarde pluraj famaj manga-aŭtoroj debutis kiel verkistoj de kamiŝibajoj. La japana kulturo konas paperteatron (laŭlitera traduko de “kamishibai”) jam de tri jarcentoj: ĝuste la 1950aj jaroj konsistigis oran epokon, kun pli ol kvindek mil rakontistoj tra la tuta insularo.

Tiu ĉi spektaklo estas tiel nova ĝenro en Esperantio, ke necesas enkonduki neologismon por la specifa scenejeto (“Butai” en la japana): mi proponas la terminon “kasteledo”. Male, por la lignopecoj kiujn la rakontonto kunfrapas por altiri la atenton (hyoshigi) mi uzas la terminon “frapiletoj”.

Koran dankon al senatano Riichi Karibe, kiu afable mem produktis du frapiletojn, kun drato blanke-verda, por kamiŝibaja trilogio. Vidu la suban bildon por kompreni la funkcion de kasteledo.

kasteledo

Kasteledo, la paperteatra scenejo

En Eŭropo la paperteatro estas jam relative konata, precipe en franclingvaj teritorioj. Tamen en esperanto ne ekzistis tiaj dramoj originale, almenaŭ ĝis januaro 2013, kiam naskiĝis Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj de Giorgio Silfer.

La unua kamiŝibajo originale en esperanto estas kvazaŭ novelo por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj. Ĝin inspiras la fabelo de Neĝulino, sed en tute nova interpreto: la sep nanoj estas la materiiĝo de la sep timoj de Albaniva. Tial, ekzemple, Grumblulo estas la timo pro maljuniĝo, kaj Folulo la timo pro malĝojo kaj melankolio. Por la nanoj mi uzas nomojn jen tradiciajn jen tute inventitajn.

Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj en dek ok scenoj rakontas la historion de ela virino, jam kvardekjara sed ankoraŭ sentimente nematura. Apud Albaniva kaj la nanoj ni renkontas la princon (kun tute alia rolo ol en la tradicia fabelo pri Neĝulino) kaj la malican sorĉistinon, kiu fakte estas la terura materiiĝo de la orgojlo de Albaniva. Temas do pri psikologia rakonto, kun intime melankolia filigrano, kaj kun neatendita epilogo.

Ne la unuan fojon mi utiligas la arketipojn de Neĝulino: ankaŭ en La vorta klaso, dramo sukcese prezentita de bulgaraj kaj pola geaktoroj, disponebla en filmo ĉe LF-koop, la protagonistino nomiĝas Sneĵina (Neĝulino en la bulgara) kaj la pli-malpli frenezaj esperanto-gelernantoj estas entute sep.

Por Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj la desegnojn faris Leonora González Torres el Meksiko. La kamiŝibajo premieris en Italio, en provinco de Pavio, kun replikoj diversloke en Eŭropo: Frankfurto, Ĉaŭdefono, Malago, Budapeŝto... Aparte sukcesa ĝi estis en Germanio (20 februaro 2014), eble ĉar ĝis nun nur germana sinjorino aŭdacis publike aserti, ke la aŭtoro plej profunde konas la feminan psikon... Krome, des pli flate por la verkinto, la historio tre plaĉis ankaŭ al infanoj, tiuokaze.

Mia dua kamiŝibajo, verkita ankaŭ en 2013, titoliĝas Karmezina renkontis Lupon. La teatrofabelo konsistas ĉi-foje el dek ses scenoj, ankaŭ laŭ unuopaj desegnoj, realigita de Tihomir Lovriĉ el Kroatio. Interesa detalo: temis pri kunlaboro pagita per ĉekoj de la esperanta tempobanko, Pasvorta Reto.

kamiszibajo

Sceno el la kvara ĉapitro de Karmezina renkontis Lupon de Giorgio Silfer

Same kiel por Albaniva, la aŭtoro donas propran, originalan interpreton pri fama fabelo, kiun li reverkis komplete. Se la unua kamiŝibajo resendas al Neĝulino, la dua ŝajnas inspirita de Ruĝa Ĉapuleto. Ĉi tiu aperas kiel juna adoleskantino en griza tuniko kaj ruĝa pelerino, trairanta arbaron por alporti provianton al sia avino. Lupo estas viro, fakte Wolf(gang) la Arbarmastro (laŭ negativa arketipo plej trafe disvolvita en Sur la marmorklifoj de Ernst Jünger: tie li identiĝas kun Adolf Hitler).

Mia dua kamiŝibajo estas laŭta kondamno pri la perforto kontraŭ virinoj, pli precize knabinoj kaj knabinetoj, perforto kiun ofte favoras la hejma edukado kaj la familia medio. Sed oni atentu ke Lupo ne estas ĉiam tiu kiu estas la lupo: la lupo ofte ekzistas, sed ne aperas, eventuale mortigas iom post iom ne rimarkate. Ne ĉiam la lupo kondukas al violenta morto, kelkfoje ĝi estas malrapida kaj sen resurekto. La lupo povas esti en tiu kiu protektas, kaj ne en tiu pri kiu oni jam malfidas.

En Karmezina renkontis Lupon ne mankas la Ĉasisto, kiu mortigas Lupon kaj savas la avinon kaj nepinon. Sed lia rolo estas iom alia ol en la origina fabelo. Cetere, la sanga historio restas sanga ankaŭ ĉe Giorgio Silfer, sed surprize alispeca.

Ĉi tiu, fakte feminisma, kamiŝibajo finiĝas per kanto: “En domo de l' ĉasisto, tra l' verda foliar'...”, laŭ la melodio de “Im Wald, im grünen Walde” (nek armee nek koruse kantata: prefere laŭ la stilo de Heino, 1977).

Per la tria kamiŝibajo, Gvendolena la blanke-brova, ankaŭ verkita en 2013 konklude al mia dua teatra trilogio, mi tre libere vizitas la legendojn pri reĝo Arturo, kiel kutime donante originalan interpreton. Kvankam la titolo enhavas la nomon Gvendolena, la vera protagonisto estas ŝia fianĉo Alfriko, kiu memorigas la figuron de sorĉisto Merlin.

Kial la nomo de mezepoka angla gramatikisto? Ĉar Alfriko malkovris sin sorĉisto, kiam li konstatis, ke li facile ekposedas ĉiun lingvon. Sufiĉis aŭskulti la interparolon de maljunuloj, la meson de pastro, la ordonojn de armeanoj, la kantojn de maristoj – kaj rapide li scipovis la keltan, la latinan, la saksan kaj tiel plu.

Male al Merlin, Alfriko ne apartenas al iu sorĉistino aŭ diino. Li kreas sian saĝon, ankaŭ pri magiaj artoj, danke al la vojaĝoj tra nordaj kaj sudaj maroj, akompane al bona onklo komercisto kiu komprenis lian talenton. Li kleriĝas ĉe grekoj, judoj kaj araboj, en socioj pli evoluintaj ol tiu de Avalono. Tien reveninte, li estos sorĉisto kaj mago simple ĉar la loka socio volas vidi en li tion. Li ludos gravan politikan rolon en la patrolando, kvankam li ne estas nobelo. Tamen nobelecon li akiras, ĝuste por svati Gvendolenan.

La kamiŝibaja moralo koncernas la valoron de la sentoj kaj ilian influon al la decidoj de la homoj. “Se la inklino al virino povas detrui la tutan forton de viro, la inklino al beleco povas detrui la tutan forton de virino” meditas Alfriko. Kaj trovinte la magian formulon por malenvulti Gvendolenan, li kaŝas ĝian sekreton. Nur du ingrediencoj estas konataj el tiu formulo, kaj ili ambaŭ koncernas amon. Sed kio estas amo?

Alfriko malkovris ke amo estas unuavice la projekcio de si mem, sur alia persono. Kaj se ni amas nin mem (kio tute ne estas egoismo), amo povas daŭri eterne. En la arabaj landoj li konsciis ke viro povas ami pli ol unu virinon, kaj samtempe kaj dum la tuta vivo. Kaj tio klarigas pri la psiko de saĝa viro. Pri la psiko de saĝa virino li estis pli rezervita. Aŭ lia tiurilata malkovro perdiĝis.

La kamiŝibaja trilogio estas originale verkita en esperanto, sed la aŭtoro tradukis ĝin ankaŭ al la itala. Bedaŭrinde mankas la bildoj por la lasta teksto: ĉu iu ŝatus kunlabori?

Ĉu naskiĝos kvara kamiŝibajo? Eble. Mi ŝatus rerakonti la historion de la kvar muzikantoj el Bremeno, sed en la nuntempo. La kvar kompatindaj bestoj spegulus la karakterojn de kvar senesperaj mezaĝuloj kiuj eliras el la labormerkato, pro aĝo, malsano, maldungiteco aŭ partianeco. Ĉu tiel la esperantistaro ekscius, kiel retrovi rolon en la socio? Eventuale.

Giorgio Silfer


La tempoj ja ŝanĝiĝas

Bob Dylan, nobelpremiito pri literaturo 2016

Dylan

Laŭdire tri el la kvin elektantoj de la Nobel-premio por literaturo estas anoj de la tiel nomata Woodstock-generacio. Ni devas aserti, ke la protestantoj de 1968 ja postlasis multajn spurojn ne nur en iliaj mensoj, sed ankaŭ en tiuj de postaj generacioj. Ili revis pri alternativaj modeloj por la socio, emfazis burĝajn rajtojn, kontraŭstaris militan enmiksiĝon ktp. Unu el iliaj herooj estis Bob Dylan. Dylan ne nur “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”, sed li mem estis elstara reprezentanto de tiu movado.

Eble la sveda akademio ankaŭ volis atentigi pri ĝuste tiu alispeca mesaĝo al la usonaj balotontoj? Tamen ĉi-foje la “perdintoj de la tutmondiĝo” blovis en la vento kaj preferis elekti prezidenton, kiu predikas interalie rasismon, seksismon kaj gejofobion. Tiuspecaj homoj ne klopodas trovi novajn poeziajn esprimojn.

Dylan neniam ŝatis nimbon ĉirkaŭ sia persono. Persiste li restis fidela al si mem, ano de “kontraŭkulturo” kaj eĉ kontraŭ la kontraŭkulturo. Tiel post la anonco pri la premio okazis farso, kiun eĉ Dario Fo apenaŭ povintus elpensi: la ricevinto de la (ankoraŭ) plej prestiĝa literaturpremio ne estis atingebla. Vane la akademio klopodis voki lin plufoje. Intertempe aperis mencio pri la premio en la retejo de Dylan, kio ja povus indiki iuspecan agnoskon, sed poste ĝi denove malaperis. La sveda verkisto Per Wästberg perdis ĉian diplomatemon kaj nomis tiun foreston de dankemo “maldeca kaj aroganta”. Je la fino de la unua akto sekretario Sara Danius ja konfirmis, ke Dylan “humile” dankis kaj klarigis, ke la atribuo igis lin “senparola”. Dum la dua akto, kiu ankoraŭ estas ludata en mondaj felietonoj, oni grumblas, ĉu li vere volas vojaĝi al Svedio por ricevi sian premion. Hodiaŭ, la 17an de novembro, Dylan anoncis, ke li ne havos tempon. La akademio konfirmis, ke ja sufiĉas verki dankparoladon. Bonvolu mem sekvi – estas amuza surscenigo.

Dylan ja ricevis sufiĉe da premioj, sed jam en 1964 li priskribis siajn pensojn pri premioj: “Mi antaŭe falis en tiun kaptilon. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis aron da uloj, kiuj neniel rilatis al mia politiko kaj mi angoriĝis. Laŭdire ili estis sur mia flanko, sed mi sentis neniun rilaton kun ili. Jen estis tiuj personoj, kiuj estis maldekstruloj en la tridekaj jaroj kaj nun ili subtenas klopodon por burĝaj rajtoj. Tio estas en ordo, sed ili ankaŭ havis ŝminkaĵojn kaj juvelojn kaj estas kvazaŭ ili elspezis la monon pro kulposento. Mi estis foririnta, sed ili sekvis min kaj kaptis min. Ili diris al mi, ke mi devas akcepti la premion”. Ŝajne li restas fidela al si mem

Jes, sendube Dylan havas ege grandan influon al la nuntempa populara muziko. Mi ne aŭdacas eĉ skizi tiun influon. La usona prezidento Obama iam konstatis: “Hodiaŭ ne estas pli granda giganto en la historio de la usona muziko. Ankoraŭ post tiom da jaroj li daŭre ĉasas tiun sonon, ankoraŭ serĉas erojn da vero”. Jes, la influo de Dylan al la muziko kaj kulturo ne estas disputebla. Sed al literaturo? Kantotekstojn oni kantas, poemojn oni legas. Ĉu vere eblas legi liajn tekstojn kiel puran literaturon disde lia muziko, lia voĉo? Mi timas, ke la ĵusa elekto de la akademio estas serioza mispaŝo. Mi agnoskas, ke multaj legantoj ne samopinias kaj superŝutos min per kritiko pro mia manko de komprenemo pri la genio de Bob Dylan.

Jes, per tiu elekto la akademio denove plilarĝigas sian koncepton pri literaturo. Ili jam faris tion pasint-jare, kiam ili premiis ĵurnalistinon, kiu tamen havas vizian superrigardon. Tial pasint-jare ankoraŭ eblis defendi tiun decidon. Iasence ili ankaŭ ĉi-jare interfratigas la konceptojn de “alta” kaj “populara”, komerca kulturo. Tamen tio ne estas la tasko de la akademio. Ili devas trovi verkiston kiu estas la personigo de la “ideala tendenco”, laŭ la testamento de Alfred Nobel. Estas abunde da kandidatoj, kiuj meritus tiun tutmondan laŭdon. Ngũgĩ wa Thiong'o aŭ Colm Tóibín estintus pli interesa elekto. Se estis la vico de usona verkisto, Philip Roth, Don DeLillo aŭ Margaret Atwood povintus esti pli taŭgaj kandidatoj.

Bob Dylan estas grava en la nuntempa kulturo, sed li ne meritas premion dediĉitan al literaturo.

Wolfgang Kirschstein

Foto: Dylan en Roterdamo, 1978 (Fonto: Chris Hakkensm Vikimedia Komunajo)


Kavaliro de scienco kaj de naturo

Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени»)

Armand

David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj de uzado de naturriĉaĵoj, popularigo de geografia kaj ekologia sciencoj, socia naturprotekta agado kaj multo alia. Ĉio ĉi estis paralela al la scienca agado de Armand, kiu postlasis grandan sciencan kaj literaturan heredaĵon – pli ol 760 publikaĵojn.

Vojo de teozofo en la lando de Sovetoj estas 600-paĝa memorlibro de Armand. La morto en 1975 haltigis lian plumon mezvoje de la vivpriskribo, kiam antaŭe en la verkoplano estis batalo por naturo. Li krute ŝanĝis sian profesion, iĝis doktoro de geografio, iniciatoro de la leĝo pri naturprotektado.

Lia praprapraavo Paul Armand estis bonstata kamparano en Normandio, kiu ekloĝis en Parizo fondinte ŝufarejon. Aventurema kaj komercema, li iris al Moskvo, ĉar li aŭdis, ke en Ruslando oni ege ŝatas francojn, kaj tiuj povas fari bonan karieron. Li mem vendis Bordozajn vinojn, lia filo iĝis Ruslanda civitano kaj bone sukcesis en komercado.

Ni revenu al nia heroo. David Armand naskiĝis en Moskvo en 1905. Interese, ke ĉiuj tri filoj de lia avo estis liberaluloj. En la familia bieno apud Moskvo la filoj de fabrikposedanto aktive okupiĝis pri kleriga kaj revolucia agado, ili eĉ instalis neleĝan presejon. Lia onklo edziĝis al Elizaveta Steffen, kiu kun la nomo Inessa Armand iĝis konata agantino de la bolŝevista partio kaj proksimulino de Lenin.

Armand pasigis sian infanaĝon en Svislando, Francio kaj Italio, kie loĝis liaj gepatroj ekzilitaj el Ruslando pro partopreno en la eventoj de 1905. En 1913 la familio revenis al Ruslando. David finis eksperimentan lernejon-kolonion de la 2a grado (1924) en Puŝkin, samjare studentiĝis en la Moskva elektro-maŝinkonstrua instituto, kiun li finis en 1927.

Kiel teozofo Armand rifuzis servis en la Ruĝa Armeo kaj estis kondamnita al 18-monata mallibero. Unu epizodo el la prizona vivo estas ligita kun Esperanto (li studis ĝin kiel lernejano danke al Anna Ŝarapova), kiam okaze de la dekjara jubileo de la Oktobra revolucio en Moskvo estis multaj eksterlandanoj.

Oni gvidis ilin ĉien, kaj kiam ili esprimis deziron konatiĝi kun niaj prizonoj, oni kondukis ilin al korektdomo Sokolniĉeskij, kiu evidente estis konsiderata modela kaj malplej “impresanta”. Tial nin vizitis du ekskursoj: germanoj kaj svisoj. En ambaŭ ĉeestis esperantistoj, kaj mi plezure plian fojon konvinkiĝis pri la utilo kaj praktika uzeblo de Esperanto. Mi parolis kun la gastoj ĝissate, kaj certe rakontis pri la persekutoj de armerifuzantoj en RSFSR. Esperantistoj tradukis miajn vortojn al siaj kamaradoj. Gastoj estis mirigitaj, ĉar oni kredigis al ili, ke en nia lando oni liberigas ĉiujn, kiuj rezignas de la armea servo pro siaj konvinkoj. Ili, siavice, mirigis min per rakonto, ke en Vieno nun tute leĝe okazas kongreso de militrifuzantoj el diversaj landoj, kaj neniu metas ilin post kradon, kaj ke en multaj ŝtatoj anstataŭ la armea servo ekzistas peza nearmea laboro por homoj idee ne dezirantaj servi en armeo. <…>

Dum mia interparolo kun eksterlandanoj, estroj ĉie sekvantaj la ekskursantojn, staris kaj afable ridetis, videble fieraj pri sia klera arestito: “Jen ja, kia estas nia lando, eĉ kanajloj scipovas paroli germane!”

Post la liberiĝo Armand laboris en la uzino “Dinamo” kiel inĝeniero, supera konstruisto, ekde 1933 kiel fakestro. En 1936 li abrupte ŝanĝis sian profesion kaj aliĝis al koresponda fako de geografia fakultato. Ricevinte diplomon en 1940 li eklaboris en la Geografia Instituto de la Akademio de Sciencoj de USSR. Lia agado estis ĉefe direktita al racia uzado kaj protekto de naturo.

Revene al liaj rememoroj, mi tre ŝatis lian bonkoran priskribon de homoj tra la tuta verko. Jene karakterizis lin geografo kaj poeto Jurij Jefremov: “Lia granda trajto estis bono, toleremo, neprofitema honesto kaj optimismo. Tra ĉiuj obstakloj, ĉagrenoj kaj malaltigaj koeficientoj li iris kun hela animo ne farante malbonon”.

Halina Gorecka

La libro estas legebla en la retejo http://www.e-reading.club/book.php?book=1032018 kaj tie elŝutebla laŭ pluraj prezentoformoj, interalie, epub kaj html.

David Armand pri eklerno de Esperanto

Скульптура

Davis Armand en 1926

Esperantismon ni alproprigis tuj kaj senrezerve. La internacilingva ideo ŝajnis al ni tiel klara, ke ni senhezite eklernis ĝin. Tentis nin ankaŭ la facileco de la lingvo. <…> Krome ni havas ruzan celon lerni kriptan paroladon, kiun la aĝuloj ne komprenus<…>

Kiam en la kolonio mi eklernis la francan <…> tio tute ne malvarmigis mian entuziasmon pri Esperanto. Mi rezonis jene: la verkojn de Maupassant oni prefere legu france, sed ne eblas legi la originalojn de ĉiuj diverslingvaj aŭtoroj. Do estus plej bone formi imagon pri ili per Esperantaj tradukoj. Krome estas granda sfero de la lingvouzado ne postulanta specialan beletrecon: scienco, tekniko, diplomatio. Pri la franca mi okupiĝis, kiam mi bonŝance malsanis, dum 6-8 horoj tage. Por Esperanto mi povis trovi nur ĉiuhorajn dekminutajn paŭzojn. Kaj do? Dum la somero mi ellernis Esperanton, kaj la francan mi ĝis nun posedas malbone.

Speciale varmigis nian entuziasmon jena okazo. Al Anna Nikolajevna [Ŝarapova] venis kiel gasto ŝia lerninto Vasilij Jeroŝenko, kiu antaŭe multajn jarojn loĝis eksterlande en orientaj landoj. Li, blinda verkisto, sole, sen akompananto traveturis duonon de l' mondo. Anstataŭ akompananto por li servis Esperanto. Li longe vivis en Anglio, Japanio, Tajlando, Birmo, Hindio, Ĉinio. Esperantistoj renkontis kaj gastigis lin, rakontis pri sia lando, konatigis kun interesaj homoj, iĝis liaj plej proksimaj amikoj kaj helpantoj. Ĉie li partoprenis en revolucia movado, laboris pri organizado de instruado al blinduloj, instruis Esperanton. Post nia revolucio oni arestis lin en kelkaj kapitalismaj landoj kaj ekzilis lin kiel bolŝeviston. Dum vesperoj li rakontis al ni sian mirindan vivon kaj finis la rakonton per jenaj vortoj:

“Mi, blindulo, helpe de Esperanto sciis kaj vidis en foraj landoj pli multe ol malblindaj turistoj, kiuj gapas ĉiuflanken, sed komprenas nenion”.

El paĝoj 195-197.


Ricevitaj gazetoj

Balenido, 2016/8;
Dia Regno, 2016/4;
Esperanta Finnlando, 2016/4;
Esperanto, 2016/6,7-8;
Esperanto aktuell, 2016/4;
Espéranto en Marche, 2016/3;
Heroldo de Esperanto, 2016/7,8,9,10,12,13,14;
Juna Amiko, 2016/3;
Kontakto, 2016/3,4;
La Brita Esperantisto, 2016/981;
La KancerKliniko, 2016/159;
La Lanterno Azia, 2016/8-9,10,11;
La Ondo de Esperanto, 2016/10;
La Revuo Orienta, 2016/10;
La Sago, 2016/111;
Literatura Foiro, 2016/283;
Monato, 2016/8-9,10;
Norvega Esperantisto, 2016/4;
Pola Esperantisto, 2016/4;
REGo, 2016/5;
Sennaciulo, 2016/7-8.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №11-12 (265-266)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@yahoo.com
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2016:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.