La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №7 (261)

Birstonas

Ĉi tiun kajeron plej unue ricevos en Birštonas partoprenantoj de la 52a BET, pri kiu ni intense informadis rete kaj gazete dum la lastaj monatoj. Eble ankaŭ danke al nia informado BET-52 altiris pli ol 300 personojn el trideko da landoj. La kovropaĝan foton de Birštonas disponigis la urba Turisma Informcentro.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Petro Chrdle. Miaj impresoj el la Germana Esperanto-Kongreso
  • BET-52: Ĉefministra saluto
  • Sylvian Lelarge. Poliglotoj ŝatas Esperanton
  • Monda Tago de Rifuĝintoj
  • Internacia Kalendaro – 20 jaroj
  • Matthieu Desplantes, Peter Baláž. UK-101: Ne nur por esperantistoj
  • Ulrich Lins. UEA: Kiuj stiros la asocion?
  • Komitatanoj B sen balotoj
  • Raffaele Del Re. La kvara Roma Festivaleto
  • Garbhan MacAoidh. Skotlando: La 111a kongreso
  • Alex Mazzetti. Bonan venton al ĉiuj!
  • Jana Křížková. Fervojistoj ĉe la Nigra Maro
  • Rolf Köhler. Kunlaboro Germania-Ĉeĥia
  • Petra R. Dückershoff. 100 partoprenantoj en PSI
  • Membrostatistiko de UEA
  • Adam Wilkus. Jubilea evento en Krakovo
  • Marijus Dilba. La ora jubileo de Boatado
  • Algimantas Piliponis, Aurelius Rutkauskas, Antanas Visockas. Sunradioj de Esperanta vivo
  • Hori Jasuo. Filipina gasto en Tokio
  • Irina Gonĉarova. La kvina festivalo en Permo
  • Nicolas Gaufillet. Bonan apetiton!
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

  • Dafydd ab Iago. Bonvolu lasi nin baldaŭ! (Vide el Bruselo)
  • Matthieu Desplantes, Peter Baláž. Cyberhelp atendas tradukantojn
  • Bruno Graf. Aĉa insulto de Komitatano Z
  • Markos Kramer. La signifokampo de kazo

NIA TREZORO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Anguletoj
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Rolf Köhler, Julia Riĥsijeva, Marjus Dilba)
  • Kolofono

Julio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

julio

1. Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la batalo ĉe Somme, kiu daŭris pli ol kvar monatojn.

Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armean strukturon de NATO.

Nostradamo

2. Antaŭ 450 jaroj mortis Nostradamus (Michel de Nostredame, 1503-66), franca astrologo, fama pro siaj profetaĵoj.

3. Antaŭ 150 jaroj (1866) la prusia armeo venkis la aŭstrian en la batalo ĉe Sadová.

Antaŭ 50 jaroj Francio okazigis la unuan (el ĉ. 180) nuklearmilan eksplodon en la atolo Moruroa.

Sheridan

7. Antaŭ 200 jaroj mortis Richard Brinsley Sheridan (1751-1816), irlanda brita poeto kaj politikisto.

9. Antaŭ 200 jaroj (1816) Argentino deklaris sian sendependiĝon de Hispanio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Edward Richard George Heath (1916-2005), ĉefministro de Britio (1970-74).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Takehide Nakatani (1941-), la unua olimpia ĉampiono pri ĵudo (1964).

12. Antaŭ 825 jaroj (1191) kruckavaliroj post preskaŭ dujara sieĝo rekonkeris Akron, kiu por pliaj 100 jaroj restis la ĉefurmo de la Jerusalema Reĝlando.

Ashikaga Yoshinori

Antaŭ 575 jaroj estis murdita Ashikaga Yoshinori (1394-1441), la sesa ŝoguno en la dinastio Muromachi (1429-41).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ljudmila Pavliĉenko (fraŭline: Belova, 1916-74), sovetunia armeanino, la plej sukcesa celpafistino inter la virinoj (309 mortpafitaj germanianoj).

Antaŭ 75 jaroj apud Bjalistoko estis murdita Jakobo Ŝapiro (1897-1941), pollanda juda ĵurnalisto kaj esperantisto.

Ismael Gomes Braga

14. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ismael Gomes Braga (1891-1969), brazila spiritisto, vortaristo kaj esperantisto.

Antaŭ 100 jaroj (1916) Tristan Tzara (= Samuel Rosenstock) publikigis la dadaisman manifeston.

15. Antaŭ 725 jaroj mortis Rudolfo I (1218-91), la unua reĝo de Germanio el la dinastio Habsburga (1273-91).

Antaŭ 100 jaroj mortis Ilja Meĉnikov (1845-1916), rusa biologo, Nobelpremiito (1908).

16. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania-rumania armeo konkeris Kiŝinevon.

17. Antaŭ 175 jaroj (1841) aperis la unua numero de la angla humurgazeto Punch.

18. Antaŭ 625 jaroj (1391) la armeo de Timuro ĉe la rivero Kondurĉa venkis la Or-Hordan armeon de ĥano Toĥtamiŝo.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Frank Farian (1941-), germana muzikisto, kantaŭtoro kaj muzikproduktisto, iniciatinto de la popularaj grupoj Boney M, Eruption k. a.

Derĵavin

20. Antaŭ 200 jaroj mortis Gavrila Derĵavin (1743-1816), rusa poeto kaj politikisto.

Antaŭ 150 jaroj mortis Georg Riemann (1826-66), germana matematikisto, evoluiginto de analitiko.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Enrique Peña Nieto (1966-), nuna prezidanto de Meksiko (2012-).

21. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Paul Julius Freiherr von Reuter (Israel Josaphat, 1916-99), germania juda ĵurnalisto kaj entreprenisto, fondinto de la novaĵagentejo “Reuters”.

23. Antaŭ 100 jaroj mortis William Ramsay (1852-1916), skota kemiisto, malkovrinto de la “noblaj gasoj” argono, kriptono, neono kaj ksenono, Nobelpremiito (1904).

24. Antaŭ 75 jaroj (1941) Harry S. Truman, estonta prezidento de Usono, alvokis dum la 2a Mondmilito helpi Sovetunion dum estas venkanta Germanio, kaj helpi Germanion dum USSR estos venkanta.

Antaŭ 25 jaroj mortis Isaac Bashevis Singer (1902-91), usona jidlingva verkisto.

Lermontov

27. Antaŭ 175 jaroj en duelo pereis rusa poeto Miĥail Lermontov (1814-41),

28. Antaŭ 275 jaroj mortis Antonio Vivaldi (1678-1741), itala pastro, muzikisto kaj komponisto.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Smolenskon.

30. Antaŭ 50 jaroj (1966) la futbalteamo de Anglio venkis Germanio (4-2) kaj gajnis sian unuan (kaj solan) futbalan mondpokalon.

31. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Delfí Dalmau i Gener (1891-1965), kataluna lingvisto kaj esperantisto.


Esperanto – ĉu serioze?

Festparolado de Reinhard Fössmeier en la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno

Foessmeier

Estimataj anoj de la 93-a Germana Esperanto-Kongreso, estimataj gastoj,

certe multaj el vi jam renkontis homojn, por kiuj la internacia lingvo Esperanto estis io ne tute serioza, eble lingva ludilo, aŭ hobio sen ia praktika utilo. Ni emas supozi ke tiuj homoj estas malbone informitaj pri Esperanto kaj tial havas antaŭjuĝojn, ekzemple ke Esperanto volas forpuŝi la aliajn lingvojn, aŭ ke en planlingvo oni ne povas esprimi sentojn aŭ havi poezion kaj tiel plu.

Ni same emas imagi ke tiuj neinformitaj homoj ŝanĝas sian opinion kiam ili ricevas taŭgan informon. Laŭ anekdoto la fama lingvisto kaj verkisto Umberto Eco en universitata prelego diris ke Esperanto ne estas vera lingvo, ĉar neniu parolas ĝin dum amorado. Nu, la malon scias ne nur multaj partoprenintoj de internaciaj junularaj aranĝoj sed ankaŭ centoj da divers-lingvaj geedzaj paroj, kies komuna lingvo estas Esperanto. Umberto Eco, laŭ tiu anekdoto, estis tre pozitiva ekzemplo de homo, kiu korektas antaŭjuĝojn surbaze de novaj informoj. Kiam studentino poste diris al li ke ŝi amoras parolante nur Esperanton, li pli detale okupiĝis pri la praktiko de la internacia lingvo kaj korektis sian opinion.

Multaj esperantistoj supozas, laŭ tiu ekzemplo, ke necesas nur pli bone informi la homojn por ke ili kredu Esperanton serioza afero. Sed mi ne vere volas paroli pri ne-esperantistoj.

Mi volas prezenti tute alian hipotezon:

La esperantistoj mem konsideras Esperanton neseriozaĵo.

Kaj traktas ĝin tia.

Por tia opinio de esperantisto, ke Esperanto estas io neserioza, mi uzos ĉi tie la esprimon “neseriozismo”. Mi ne proponas ĝin por ĝenerala uzo; ĝi estas nur mallongigo por ĉi tiu prelego.

Bonvolu noti ke mi ne diris, ke esperantistoj kondutas neserioze. Ankaŭ tio ja okazas. En sia “principaro de Frostavallen” UEA petis ke esperantistoj portu verdan stelon – sed avertis “unu, ne multajn”! Ke tio necesis montras ke, precipe komence, la entuziasmo foje superas la prudenton en ni kaj igas nin konduti iom, nu, neserioze. Sed ne pri tio mi volas paroli.

Mi opinias, ke por multaj el ni Esperanto ne estas same serioza kaj tial respektinda kiom aliaj lingvoj.

Unue, laŭ mia impreso multaj esperantistoj hontas pro Esperanto. Ĉu vi diras ke vi ne hontas, eĉ fiere diras al ĉiu ke vi parolas Esperanton? Ĉu ekzemple kiam vi aspiras novan postenon vi deklaras Esperanton inter viaj kapabloj, kvankam via dungonto verŝajne ne interesiĝas pri tio? Se vi scius alian malgrandan lingvon, vi kredeble listigus tion inter viaj kapabloj.

Ĉu ankaŭ Esperanton? Aŭ ĉu ĝi ŝajnas al vi ne menciinda, ĉar ne sufiĉe serioza?

Aŭ kiam vi estas eksterlande kaj ne parolas la lokan lingvon, ĉu vi demandas ekzemple hotelan akceptiston ĉu li parolas Esperanton? Aŭ ĉu vi demandas nur pri aliaj lingvoj, eble via denaska, aŭ iu tiel nomata granda lingvo? Jes, la ŝanco, ke tiu hotela akceptisto parolas Esperanton, ne estas granda. Sed se vi ne demandas la ŝanco paroli kun ŝi aŭ li Esperanton estas nula (escepte se vi portas verdan stelon – unu). Kaj demandi ja ne kostas, ĉu? Vi estas la kliento. Tial mi provoke diris, ke vi hontas.

Kaj se vi, eĉ nur iomete hontas, kial do? Ĉu ĉar Esperanto estas facila, kaj vi do eble malpli laboris por lerni ĝin ol aliaj laboris por lerni la araban, la ĉinan, la anglan, la francan, la hispanan? Tio ne estas hontinda; vi ja montris inteligenton studante ion facilan. Mi suspektas ke Esperanto estas por vi io neserioza, kaj ke tial vi hontas.

Neseriozismo ne estas la sola ebla klarigo pri tia honto. En ĉi tiuj ekzemploj vi ja rilatas al neesperantistoj, al homoj, kiuj ne nur ne parolas Esperanton sed eble malmulton scias pri ĝi. Tial ne ĉiam estas facile konfesi antaŭ tiaj homoj – fakta plimulto – sian esperantistecon.

Tiurilate Esperanto similas al malgrandaj religioj, kaj kelkaj religioj, eĉ grandiĝintaj, deklaras pekego ke oni malkonfesu sian anecon en tiu religio. Ĉi tion Esperanto ne povas kaj ne volas fari. Aliflanke la plej granda ebla puno por konfesi sian esperantistecon ne estas grava: Degna rideto, iom da malrespekto.

Kaj povas okazi ke oni maltrafas ŝancon, ne uzante Esperanton pro neseriozismo. Dum la Universala Kongreso en Braziljo en 1981 iu eŭropa kongresano volis aĉeti sandviĉon. La servistoj en la kongresejo ne komprenis Esperanton, tamen la portugala vorto por “sandviĉo” estas sanduíche [sandŭiŝe], do ĉiu brazilano komprenas, kio estas “sandviĉo”. La kongresano preferis – miaopinie pro neseriozismo – uzi ne Esperanton, sed la anglan, petis pri “sendŭiĉ” kaj ricevis – bieron, en la portugala cerveja [serveĵa].

Anstataŭ kompreni ke Esperanto povas utili eĉ en kontakto kun ne-esperantistoj la kongresano laŭte plendis pri la nekompreno de la angla. Nu, tio okazis nur unu jaron post la manifesto de Raŭmo.

Tamen bone, kial zorgi pri ne-esperantistoj. Estas ja klare ke Esperanto ĝenas ilin ĉar ili ne parolas ĝin. Do ni ne ĝenu ilin, kaj tio ne nepre estas signo de neseriozismo. Sed inter ni, ĉu Esperanto estas por ni vere seriozaĵo?

Por multaj el ni personaj kontaktoj en Esperanto okazas precipe en Esperanto-klubo. Tio estas nek malbona nek malserioza, sed ĝi portas certan danĝeron: En unulingvaj regionoj oni ne dependas de Esperanto, oni ĉiam havas la lokan lingvon kiel rifuĝon, kiam mankas vorto. Kaj vortoj ja foje mankas, aŭ al la parolanto aŭ al la aŭskultanto.

Se Esperanto estas por vi seriozaĵo, ankaŭ la Esperanto-klubo estu seriozaĵo. Tio estas la senco de la tabuigo de krokodilado, almenaŭ dum difinitaj partoj de la kluba programo, ekzemple prelegoj. Tie oni kondutu kvazaŭ Esperanto estus la sola komuna lingvo. Ne forgesu ke tiel ja estus en internacia kongreso. Se vi uzas la lokan lingvon por eviti malfacilaĵojn, Esperanto ne estas seriozaĵo por vi. Anstataŭ rifuĝi al alia lingvo, do traduki, oni povas priskribi, difini. Se vi parolas pri iu flava floro kaj ne scias ĝian esperantan nomon – aŭ via kunparolanto ne komprenas ĝin – estas perfekte sufiĉe diri simple “flava floro”. Eĉ por multaj kiuj scias la precizan vorton ĝi ja tamen estas nur “iu flava floro”, kiun ili neniam vidis.

Sed solvi malfacilaĵon per krokodilado estas signo de neseriozismo.

Kiu traktas la krokodil-tabuon kiel neseriozaĵon, maltrafas la ŝancon praktiki por vere internacia medio. Kiam neseriozismo forte enradikiĝas ĝi emas aperi en situacioj, kie ĝi tre malutilas.

Mi memoras internacian kunvenon kun fakaj prelegoj en Esperanto. Unu preleganto timis ke la publiko eble ne komprenas ĉiujn liajn fakajn terminojn. Li do tradukis la plej gravajn – al sia gepatra lingvo, kvazaŭ en loka Esperanto-klubo, forgesante aŭ ignorante, ke li estas en alilingva lando, antaŭ internacia publiko, el kiu nur malgranda parto komprenas lian lingvon. Ĉu tio povus okazi se Esperanto estus por li same serioza kiom aliaj lingvoj? Mi opinias ke ne.

Alian simptomon de neseriozismo mi rimarkis en la uzado de nombroj. Kelkaj eŭropaj lingvoj uzas por vicmontraj nombroj ne eŭrop-arabajn, sed romiajn ciferojn kaj skribas ekzemple IV anstataŭ “4a” kaj MDCCCLXXXVII anstataŭ “1887a”. Transprenante tion al Esperanto oni ja montras sian klerecon, sed malfaciligas la lingvon, ĉar oni postulas la scion de du nombrosistemoj anstataŭ unu. Oni esprimas ke Esperanto devas subordiĝi al la reguloj de la propra lingvo – klara signo de neseriozismo.

La ĝisnunaj ekzemploj estis anekdotaj, do ne vere pruvas ion. Ni rigardu ekzemplon kun fidindaj statistikaj datenoj: Vikipedion.

Por multaj inter ni estas granda sukceso ke Esperanto havas propran vikipedion kun pli ol 200.000 artikoloj. Ankaŭ mi tiel opinias, sed ĉu ni serioze traktas ĉi tiun sukceson? Pri la evoluo de la diverslingvaj vikipedioj ekzistas statistiko.

tabelo

La statistiko pri februaro 2016 taksas ke Esperanto havas unu milionon da parolantoj, same kiel ekzemple la estona lingvo. Inter la lingvoj kun pli ol cent mil parolantoj ĝi tiam havis la duan plej altan proporcion de kontribuantoj, do de aŭtoroj, nome 105/miliono; la unuan lokon havis la hebrea kun 146/miliono. Iom malbone estas ke pli ol duono de la kontribuoj (58%) estis faritaj de robotoj, do aŭtomate, sed estis simile en la sveda (53%).

tabelo

Sed se ni komparas la uzadon de la vikipedia materialo ni vidas, ke ĉiuhore nur 1.729 artikoloj estis legataj; tio signifas ke ĉiu Esperanto-parolanto legas vikipedian artikolon nur unufoje monate. Kompare ĉiu parolanto de la estona lingvo legas vikipedian artikolon pli ol unufoje semajne, ĉiujn ses tagojn, parolantoj de la germana ĉiun naŭan tagon kaj parolantoj de la angla lingvo almenaŭ ĉiujn dek unu tagojn.

tabelo

Eble tio ŝajnas al vi ne malbona, ke esperantistoj legas almenaŭ kvarone tiom da vikipediaj artikoloj kiom estonoj. Sed en la angla vikipedio ĉiu artikolo estas legata mezume unufoje ĉiun tagon, en la germana ĉiun duan tagon, en la estona ĉiujn 20 tagojn. En la esperanta estas 130 tagoj! Tio signifas ke malmultaj homoj, la kontribuantoj, traktas Esperanton tre serioze; ĉiu kontribuis mezume pli ol du mil artikolojn. Sed multaj homoj, la eblaj uzantoj de Vikipedio, traktas ĝin neserioze; kiam ili serĉas informon ili serĉas nur en la vikipedio de sia gepatra aŭ de iu granda lingvo.

Mi ne nepre proponas ĉiam serĉi unue en la esperanta vikipedio. Estas vere ke kelkaj aliaj vikipedioj havas pli altan kvaliton. Sed kiam esperantisto konsultas artikolon en alia vikipedio kaj vidas ke pri la temo ekzistas ankaŭ artikolo en Esperanto, kial ne kompari ilin? Tio estas ŝanco havi plian opinion pri la temo, ŝanco kiun aliaj homoj ne havas. Se Esperanto estas por ni seriozaĵo, ni profitu de ĝia vikipedio!

Kiu regule legas en la esperanta vikipedio, grandigas ne nur sian ĝeneralan scion, sed ankaŭ sian vortotrezoron. Sed, ĉu tio necesas? Esperanto ja estas facila lingvo, do ĉu ne sufiĉu la vortoj en la unua lernolibro? Aŭ ĉu tia sinteno estas neseriozisma?

Ĉar la mondo evoluas, ankaŭ la lingvoj parolantaj pri la mondo devas evolui. Kaj kiam ni renkontas ion, pri kio ni neniam parolis aŭ aŭdis, tio ja estas okazo pligrandigi sian vortotrezoron. Ni ne forgesu ke trezoro estas, laŭ vortaro, “amaso da ... multekostaĵoj, rezerve tenataj”; tiel ni pensu ankaŭ pri nia vortotrezoro: Ĝi estas valora, ĉar ĝi pligrandigas niajn eblojn reagi al situacioj, sed ĝi estas ankaŭ multekosta, ĉar necesas laboro por akiri ĝin.

Ekzemplo, kiun mi konas, igas min suspekti ke homoj emas eviti tiun laboron por pligrandigi sian vortotrezoron en Esperanto, male al la gepatra lingvo. Tiu ekzemplo estas mi. Mi supozas, ke la kaŭzo estas neseriozismo.

Mi konstatis, ke kiam en PIV mi vidas unu el la simboloj simbolo kaj simbolo mi ĉesas legi, mense dirante “ha, estas nur planto/besto”. Do mi faris eksperimenton kaj listigis la esperantajn nomojn de floroj, kiujn mi scias.

Estis nur ok. Kaj pri du mi ne estis certa. Do en 40 jaroj mi bezonis mezume kvin jarojn por lerni la nomon de unu floro.

leontodo

Inter miaj ok floroj ne estis iu flava floro, kiun mi printempe tre ofte vidas. Ĝi nomiĝas leontodo, laŭ NPIV komunlingve ankaŭ buterfloro. Eble ĉi-foje mi sukcesos enmemorigi la nomon, pligrandigante mian floraron al naŭ, kaj iomete malgrandigante mian neseriozismon.

Kiel lastan ekzemplon de neseriozismo mi volas priparoli falsajn amikojn, sed apartan specon. Kutime oni nomas falsa amiko vorton forme similan al alilingva vorto, kiu tamen havas malsaman signifon. Oni uzas falsajn amikojn kutime pro eraro, ne pro malrespekto al la lingvo. Tian uzadon mi ne nomus neseriozismo.

Sed mi konstatis, ke falsaj amikoj ekzistas ankaŭ en la gramatiko, kaj tie estas pli persistemaj ol en la leksiko. Ekzemple la vorto “situi” estas ofte uzata pasive (estas situata*), kvankam ĝi ne havas pasivon. En Vikipedio ade aperas tiaj ekzemploj, kvankam iu administranto de tempo al tempo korektas ilin; en aprilo 2016 estis 11 okazoj. Kaj estas ofte la samaj aŭtoroj kiuj ripete faras tiun eraron.

Alia ekzemplo estas la uzado de alilingvaj propraj nomoj. Ili en Esperanto funkcias nur kiel substantivoj, tamen multaj uzas ilin kiel adjektivoj, skribante ekzemple “Staten insulo*” anstataŭ Staten-insulo, aŭ “Canuto Fondaĵo*” anstataŭ Fondaĵo Canuto.

Kiu uzas leksikan falsan amikon kutime volonte akceptas korektadon. Male, uzantoj de gramatikaj falsaj amikoj ofte rifuzas eĉ konsideri, ke ili eble eraras kaj malfaciligas la lingvon. Ŝajne ekzistas speco de gramatika ŝovinismo, laŭ kiu la gramatiko de Esperanto devas sekvi la regulojn de la propralingva – ĝi ja ne estas sufiĉe serioza por havi proprajn regulojn.

Mi opinias ke la ĵusaj ekzemploj montras aŭ sugestas, ke la fenomeno “neseriozismo” ekzistas.

Sed ĉu neseriozismo estas malbona, ĉu ĝi malutilas? Imageblas almenaŭ tri eblaj malutiloj.

Unue, ne-esperantistoj povus rimarki, ke por iuj esperantistoj Esperanto estas neseriozaĵo. Tiel ili povus ricevi eraran impreson pri Esperanto. Sed estas tiom da ne-esperantistoj ke ili ja povas mem zorgi pri siaj impresoj.

Due, neseriozismo povus esti malutila al Esperanto kaj ĝia reputacio. Sed Esperanto travivis multe pli gravajn problemojn, do eble ni ne tro zorgu pri tiu aspekto.

Trie, neseriozismo povus malutili al ni mem. Ekzemple ĝi malhelpas al ni plene profiti de Esperanto, ĉar en iuj situacioj ni ne uzas ĝin. Plie, ĝi malpliigas la emocian kontentecon, kiun ni ĉerpas el la uzo de Esperanto. Kaj fine ĝi povas redukti la agnoskon, kiun ni ricevas. Se unu el tiuj punktoj veras, ni povus esti (eĉ) pli feliĉaj, rezignante pri neseriozismo.

Mi do invitas vin provi la aferon: Traktu Esperanton same serioze kiom aliajn lingvojn, kaj sentu ke vi okupiĝas pri io serioza, utila kaj plezuriga!

Reinhard Fössmeier


BET-52: Ĉefministra saluto

BET-52

Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj!

Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.

Esperanto estas gepatra lingvo de neniu nacio, tamen la ideo de ĝia kreinto restas aktuala ankaŭ en la nuntempa vivo. Ja la ĉefa misio de ĉi tiu lingvo estas detrui la murojn inter la popoloj, helpi al ili interkompreniĝi kaj komunikiĝi. Tial Esperanto ludas vere gravan rolon en la tuta mondo, plena de intensa komunikado.

Estas neniu dubo, ke la longtradicia kunlaboro de esperantistoj el Latvio, Estonio kaj Litovio plivastigas la kampon de kunlaborado, stimulas la reciprokan ekkonon. Mi estas certa, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas, plivivigos kaj plifortigos la amikecajn ligojn.

Karaj baltlandaj esperantistoj, mi kore deziras al vi interesajn diskutojn, sencoplenajn solvojn kaj grandan sukceson en popularigo de ĉi tiu universala lingvo.

Ĉefministro de Litovia Respubliko
Algirdas Butkevičius

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.


La kvina Lingva Festivalo en Permo

Permo

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton en Permo (Foto: Julia Riĥsijeva)

La 4an de junio 2016 en la Perma ŝtata nacia esplora universitato sukcese pasis la kvina Perma Lingva Festivalo. Ĝin salutis la dekano de la fakultato de la nuntempaj fremdaj lingvoj kaj literaturoj Boris Proskurin kaj la estro de la katedro pri lingvistiko kaj tradukado Natalja Ĥoroŝeva. La docento de la katedro Anna Markovna Podgaec prezentis la historion de LF, abunde menciante la rolon de esperantistoj. Salutparolis ankaŭ Irina Gonĉarova, kiu pli detale rakontis, kial ĝuste esperantistoj lanĉis la lingvajn festivalojn. Ŝi dufoje prezentis Esperanton en la klasĉambro ĉiam plena je aŭskultantoj.

La festivalo en la granda urala urbo Permo (ruse: Пермь) estas rivelo de la ideo de la lingvofestivala movado en Ruslando kaj proksimaj landoj. Ĝia ĉeforganizanto, instruisto de la universitato Marija Cvetuĥina, dum pluraj jaroj estas prezentanto de la gaela lingvo en la Moskvaj Lingvaj Festivaloj. Antaŭ kvin jaroj ŝi lanĉis la festivaleskajn aranĝojn en sia urbo Permo, sed nur en 2016 ŝi plene ripetis la organizan modelon de la Moskva festivalo – kaj tiu vere sukcesis.

En la programo estis 40-minutaj lecionoj pri 16 lingvoj, sep lingvistikaj prelegoj kaj ses aliaj aranĝoj, koncernaj al la lingva temo. La organizantoj kaj vizitantoj restis tre kontentaj, kio esperigas pri plia progreso de la aranĝo.

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
instruisto de Esperanto


Vide el Bruselo

Bonvolu lasi nin baldaŭ!

La 23an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj (48,1%). Atendindas, ke por la eksiĝo voĉdonis plejparto da loĝantoj en Anglio kaj Kimrio, dum en Norda Irlando 55,8% kontraŭis la eksiĝon, kaj en Skotlando 62% voĉdonis por pluresti en EU kaj nur 38% por la eksiĝo.

brexit

Por ĵurnalisto estas tre malfacile retrorigardi al okazaĵoj, kiuj estis tre gravaj kaj gajnis troon da atento dum la lasta tempo. Kaj esence, pluiri en niaj vivoj aŭ silentiĝi por momento estus la plej bona afero por ĉiuj en Bruselo post monatoj da kampanjo en Britio pri plua (ne)membreco en EU.

Tamen ĵurnalistoj nepre devas pripensi la britan demandon. Kaj la sola firma konkludo, kiu venas al mi, estas: kiom katastrofa estis la referendumo kaj la kampanjo. Kvankam katastrofo por Britio, ĉar ĝin forlasos Norda Irlando kaj Skotlando, en ekonomiaj, politikaj kaj naciaj aferoj mia sento estas, ke ĝi donas esperon al Eŭropo plifortiĝi en longa periodo.

Dum kvardeko da jaroj, Britio – aŭ Anglio – ludis la rolon de geedzo, kiu kritikadis sen tio, ke la alia povis defendi sin aŭ mencii iun ajn mankon de la geedzo. Tia estis ankaŭ la kampanjo kontraŭ/por la brita membreco en EU. Estis mirinde aŭdi Brition listigi nur la problemojn de Eŭropo kaj neniam tiujn de Britio. Kaj finfine Britio devos ŝanĝiĝi kaj adaptiĝi multe pli post la foriro de Skotlando kaj Norda Irlando.

Ĉiam estis klare dum la lastaj jaroj, ke britoj – kaj speciale angloj – neniam voĉdonus entuziasme por resti en la Unio. La kampanjo en Anglio kaj Kimrio danke al la amaskomunikiloj de Londono neniam menciis britan internan reformon. Neniu menciis dum la kampanjo la neprecon transdoni la povon politikan, ekonomian kaj socian de Londono al Skotlando, Kimrio kaj Nordirlando. Neniu menciis la antikvan balotsistemon, kiu de jaro al jaro donas grandegan potencon al politikistoj de la sudorienta Anglio kaj ignoras la aliajn partojn de la lando. Kaj tiuj sudanglaj politikistoj, danke al triono de la donitaj voĉoj, malhelpadis la Eŭropan Union respondi al la diversaj defioj dum la lastaj jaroj.

La rezulto de la referendumo estas klara por Eŭropo. Bedaŭrinde, estas malmulta espero, ke la altaj gvidantoj de la Unio kaj la Eŭropa Komisiono proponos fortigi la Eŭropan Union, forigante la “rajton” de ĉiu lando malhelpi la Union antaŭeniri.

Dafydd ab Iago


Nia Trezoro

Kultura Centro Esperantista

KCE

Kultura Centro Esperantista (KCE) estis fondita en Bielo (Svislando) la 15an de decembro 1968. Ĝia origino estas en la Svisa Esperantista Edukistaro kaj en Romandio, kvankam multaj kunfondintoj devenis el Alemana Svislando kaj nur kelkaj el ili profesie instruis. El la kunfondintoj ankoraŭ vivas Claude Gacond kaj Olivier Tzaut.

KCE estas kaj lernejo kaj konferencejo, aranĝanta kursojn, seminariojn, kongresojn plurnivele. En sia propra kvaretaĝa domo, ĝi enhavas ankaŭ refektorion kaj proponas tranoktejon, ankaŭ kun pensiono. La dormlokoj estas almenaŭ dek kvin, la kapacito superas kvindek gekursanojn samtempe, en kvar paralelaj lernogrupoj.

Dum la unuaj jaroj KCE situis en la hejmo de la sekretario, Claude Gacond, instruisto en La Sagne. Ĝia estraro koincidis kun tiu de Svisa Esperanto-Societo: KCE rolis kvazaŭ faka branĉo. En 1974 en Gwatt la Ĝenerala Kunveno de SES draste ŝanĝis la tutan estraron. Ekestis diverĝo inter KCE, subtenata precipe (sed ne komplete) de la romanda kaj edukprofesia esperantistaro, kaj SES, gvidata precipe de alemanoj kaj fervojistoj.

En junio 1975 KCE inaŭguris sian novan sidejon en Ĉaŭdefono: du apartamentoj teretaĝe de strato Postiers 27, kie KCE daŭre havas siajn kontorojn. Kiam aperis la ŝanco aĉeti la domon mem, kaj eĉ pliajn ses ĝemelajn, kun sume 35 apartamentoj, KCE iniciatis fondumon Gastejo Edmond Privat (GEP, 1977) por kolekti monon. La unuaj du domoj, Postiers 27 kaj Postiers 29, estis aĉetitaj kaj inaŭguritaj en 1978. En 1981 la tria domo estis aĉetita de GEP.

Paralele al tiu proprieta kresko, helpe de eminentaj intelektuloj (Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, Claude Piron, Giorgio Silfer kaj aliaj) KCE starigis Internacian Ferian Altlernejon (IFA), realigis grandan ekspozicion pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe la svisa nacia biblioteko, aktivis por la enkonduko de nia lingvo en publikajn lernejojn. En majo 1980 en la salono Klara Zilbernik-Zamenhof de KCE estis fondita la Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). La naskiĝo kaj kunlaboro de LF-koop estis grava elemento por akceli la transnaciigon de KCE: la ĉefaj kunlaborantoj de LF iĝis IFA-lekciistoj: Ed Borsboom, István Szerdahelyi, Walter Żelazny k. a.

La nemoveblaĵoj, kun la problemoj de aĉeto kaj restrukturigo, pli kaj pli ensorbis la energion de KCE. En 1985 estis aĉetitaj, por profiti la favoran opcion, la lastaj kvar domoj, kaj la enŝuldiĝo kreskis. La manaĝerado iĝis pli kaj pli malfacila, kaj en 1988 (sub la prezido de Mireille Grosjean) unuafoje la jarkalkulo estis rifuzita: la librotenisto, René Perrenoud, tuj demisiis. Samtempe Claude Gacond atingis la prezidantecon de SES, tiel ke realiĝis rekonverĝo; sed ne sen problemoj, eĉ kun akra polemiko, kiu kondukis al la eksigo kaj eksiĝo de kelkaj alemanaj aktivuloj. Intertempe la ŝuldaro de GEP fosis nigran truon de 1.800.000 svisaj frankoj. La kunigitaj komitatoj de KCE kaj GEP, sub la prezido de Mireille Grosjean, eksoficigis s-ron Gacond en marto 1991 (li restis komitatano) kaj ekvendis la domojn por pagi la ŝuldojn. Kvin domoj estis venditaj ĝis aŭtuno 1994, kiam la prezidantino anoncis ke la Komitato de KCE retiriĝas kaj, se ne aperos alternativo, KCE mem ĉesos ekzisti.

La asembleo de KCE en oktobro 1994 elektis novan komitaton, sub la prezido de Giorgio Silfer: ĝi fakte koincidis kun la administra komitato de LF-koop. El tiu simbiozo fontis la relanĉo, bazita sur la firmigo de la jura personeco, la disiĝo el GEP, la elaĉeto de la lasta domo (GEP likvidiĝis en 2000), la transformo de la lernejo al Esperantologia Fakultato kaj al konferenca organizejo.

KCE organizis plurajn kongresojn, el kiuj la plej rimarkinda estis la sukcesa SAT-kongreso 2003, sed estis organizitaj ankaŭ Plurnivelaj Internaciaj Kursaroj, Esperantologiaj Fakultatoj pri diversaj temoj, Simpozioj pri Homaranismo, jam la duan fojon Kolokvo pri vivanta lingvo de vivanta komunumo, kies temo estis “Denaskismo”.

La temoj de la unua Kolokvo estis: “La lingvoj de Zamenhof 1878-2015: rapida trarigardo de rapida lingva evoluo” (Christer Kiselman); “Kio estas lingvo, laŭ diversaj lingvopolitikoj en la nuna Esperantio?” (Giorgio Silfer); “Poeto kun popolo: ho animleva scio!” (Carlo Minnaja); “Frazeologio kiel pruvo de esprimriĉeco kaj viveco: la ekzemplo de Esperanto” (Sabine Fiedler); “Niaj retgazetoj: reala lingvo kaj virtuala komunumo?” (Zlatoje Martinov); “La socilingvistika situacio en Indonezio: ĉu vivanta planlingvo de naciŝtata komunumo?” (György Nanovfszky); “Kion postuli por Esperanta lingvotestado?” (Perla Martinelli).

KCE gastigis kvar atelierojn pri redaktado ne nur de gazetoj, sed ankaŭ de radiaj kaj televidaj elsendoj. Ankaŭ ĉi-jare okazos Plurnivela Internacia Kursaro je ĉiu nivelo kaj Esperantologia Fakultato. La temo de ĉi lasta estas “Historio de la Esperanta teatro” gvidata de Giorgio Silfer. KCE eniris la cirkviton de ALTE kiel reprezentanto de Esperanto, partoprenis aktive kaj multon akiris el la konsorcio de la Esperanta Civito. Interalie, ĉiuj ŝuldoj transprenitaj el GEP por aĉeti la Esperanto-Domon estis plene repagitaj ĝis la komenco de 2013.

Post Giorgio Silfer prezidis la Centron David Buhlmann, Sonja Brun, Daniel Muhlemann kaj Perla Martinelli.

Anna Bartek


Lermontov

Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne nur kiel poemo, sed ankaŭ kiel romanco, kiun iuj kredas esti popolkanto.

Kiun tradukon vi plej ŝatas?

Mi eliras

Mi eliras unu al vojeto;
Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,
Nokt' trankvila, step' aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.

En ĉiel' solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaj' radia…
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?

Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor' mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi…

Ne per tiu dormo de l' mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust' la viva fort' moviĝu,
Ke spirante mia brust' leviĝu;

Ke l' orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.

Tradukis G. Janowski (1893)

Elegio

Mi unu kaj sola sur vojon eliras:
Silika la voj' tra nebulo briletas;
La nokto trankvilas; dezerto trankvilas,
Kaj stelo kun stel', briletante, parolas.

Solenon, mirindon enhavas ĉieloj;
Dormetas la tero en lumo blueta.
Sed kial mi sentas doloron, enuon?
Mi ion atendas, ĉu ion bedaŭras?

Nenion atendas de l' vivo mi nune,
Ne estas domaĝa al mi la pasinto.
Agrablon kaj pacon mi volas kaj serĉas:
Mi volus forgesi; mi volas ekdormi.

Sed ne per malvarma dormego de tombo
Mi volus ekdormi en plena forgeso.
En brust' al mi tremu la fortoj de vivo,
Spirante, la brusto leviĝu trankvile.

Ke voĉo agrabla pri amo kantadu,
Kaj mian orelon senĉese dorlotu,
Ke kverko malluma, verdante eterne,
Sin supre fleksiĝu, mallaŭte bruetu.

Tradukis Julius Levik (1898)

Al vojeto mi eliras sola

Al vojeto mi eliras sola;
Pendas super voj' nebula stri';
Staras la dezerto senparola,
Kaj parolas steloj inter si.

En ĉiel' — solena astroĥoro;
Dormas tero en lazura lum'…
Kial do suferas mia koro?
Kion do la saĝ' bedaŭras dum?

Plu nenion de la vivoprozo
Jam atendas mia homdestin':
Serĉas mi liberon de ripozo,
Volas mi ekdormi al la fin'…

Sed ne tomba dormo min ekpremu,
Tiel mi ekdormu, ho Sinjor',
Ke en brusto vivofortoj tremu,
Ke spirante vibru mia kor';

Branĉoj min karesu, en liber' do
Dolĉa voĉ' pri amo kantu nur,
Kaj starante en eterna verdo,
Lulu min de kverko la murmur'.

Tradukis Bela Manto (1912)

* * *

Sola venas mi sur vojon mian;
Brilas nur la ŝtonoj tra malhel'.
La dezerto muta aŭdas dion,
Kaj la stel' parolas kun la stel'.

La ĉiel' per sorĉo kaj soleno
Dorman teron kronas pli kaj pli.
Kial nun doloras min ĉagreno,
Plendas ĉu, ĉu ion veas mi?

Pri pase' ne plendas mi eĉ ete,
Kaj ne plu mi revas en la fin',
Serĉas mi liberon kaj kviete
Volus dormi kaj forgesi min.

Sed ne en la tomba dorm' glacia …
Volus mi ekdormi tiel nur,
Ke sen ĝen' respiru brusto mia,
Kresku fort' por vivo kaj futur'.

Ke per am' benante mian aŭdon
Dolĉa voĉ' sonoru super mi,
Ke al mi eternan mildan laŭdon
Flustru nun la verda kverkfoli'.

Tradukis Konstantin Gusev (1964)

* * *

Venas mi al vasta voj', en solo.
Ŝtona pad' trembrilas en malhel'.
Nokta step' aŭskultas di-parolon.
En ĉielo flustras stel' al stel'.

En la supro regas nun soleno.
Dormas ter' en blua sorĉa bril'…
Kial do sufokas min ĉagreno?
Kial min obsedas maltrankvil'?

Logas ja nenio min sur tero,
kaj pase' — mi ne domaĝas ĝin.
Serĉas mi trankvilon kaj liberon!
Volus mi en dorm' forgesi min!

Ne en dorm' rigida de la morto…
Dum la dormo regas min dezir' —
ke en kor' maldormu vivoforto,
ke la brust' sin levu laŭ la spir'.

Ke tagnokte karesadu mian
aŭdon kant' pri amo, harmoni'.
Kaj per kron' eterne verdfolia
ombra kverk' susuru super mi.

Tradukis Bencion Berin (1984)

* * *

Mi eliras sola vojon mian:
voj' ŝtonoza brilas tra malhel'.
Paca nokt'. Dezert' aŭskultas Dion,
kaj kun stel' konversacias stel'.

La ĉiel' majesta kaj solena!
Dormas ter' sub blua firmament':
Kial do en kor' doloro prema?
Ĉu bedaŭr' min regas? aŭ atend'?

Jam atendas mi de l' viv' nenion,
nek bedaŭras iel pri pase'!
Volus mi liberon kaj trankvilon
kaj ekdormus sen lamenta ve'!

Ne en tiu tomba dormo frida…
volus mi eterne dormi, sed
ke en mi dormetu fort' rigida,
kaj spiradu brusto en kviet';

Kaj ke dolĉa voĉ' orelon mian
dorlotadu per amkant' sen fin';
super mi — eterne verdfolia —
brua kverk' sinkline lulu min.

Tradukis Nikolao Fedotov (eld. 2004)

* * *

En solec' komencas mi vojiron
Tra nebulo, tra rebrila hel';
Pacas nokt'. La step' atentas Dion,
Kaj la stel' parolas kun la stel'.

La ĉielo ravas kaj misteras!
En blunimbo dormas jam la ter'…
Kial do mi tristas kaj suferas,
Ĉu atendas ion kun esper'?

Por estont' ne havas mi esperon,
Ne bedaŭras mi pri l' pasintec';
Serĉas mi trankvilon kaj liberon!
Volus mi ekdormi en forges'!

Ne per frida dormo de la morto…
Volus mi eterne dormi, sed
En la korp' inertu viva forto,
Kaj la brusto spiru en kviet'.

Dum la tag' kaj ĉiu nokt' sen ĉeso
Por mi sonu dolĉa amkanzon',
Kaj per verdaj branĉoj kun kareso
Super mi susuru kverka kron'.

Tradukis Ludmila Novikova (2016)

La rusa originalo

Legu kvar poemojn de Lermontov, kiuj aperis en la rubriko Rusa Antologio de La Ondo de Esperanto en 2010; ĉi tiuj poemojn, elektis kaj tradukis Valentin Melnikov.

Princidino Mary, la centra novelo de la kvinnovela romano Heroo de nia epoko de Lermontov, estas libere elŝutebla en nia Kiosko; ĝin tradukis Nikolaj Danovskij.


La debuta disko de Suzana

Suzana. Malsato de espero: K-disko. – Poznano: E-SENCO, 2015.

suzana

Kun la artistino Suzana (Zuzanna Kornicka) mi interkonatiĝis en 2007 dum mia unua ARKONES en Poznano. Ŝi kantis en la Miela Vespero kaj ankaŭ prezentis solkoncerton.

Inter la dek naŭ kanzonoj de ŝia unua disko aperas kelkaj bone konataj melodioj, ekzemple, Mariŝa kaj Guantanamera. Ĉiuj kantoj estas akompanataj per gitarludo de Suzana mem.

Kiel novajn kantojn mi ŝatus mencii Kapti la trajnon al iu ajn loko, Preskribo por mond', Tre malgaja malnovtipa kanto. La muziko estas agrabla, la kanzonoj bone elektitaj kaj bone vicigitaj. La kanzonistino transdonas profundajn pensojn de la aŭtoroj, kaj gravajn mesaĝojn.

Mi menciu ankaŭ israelajn kantojn, kantataj de nia artistino: Bonvenon paco sur Vi, Halleluja, Fratoj, ni ĝoju kune (Hava Nagila). Ankaŭ italdeneva kanto estas aŭskultebla: Adiaŭ! (Bella ciao!). Ne mankas polaj kantoj: Muroj, aŭ simpla turisma kanto Ho, kia ĉarm'. Estas prezentata ankaŭ la cigana kulturo kun la kanto Ni ciganoj.

Zbigniew Galor esperantigis kvar kantotekstojn, ankaŭ tiun de Nigra bluso je la kvara matene. La tekston de Ravegaj tagoj tradukis en nian lingvon E. Wojtakowski.

Estus bone havi kantlibreton kun la tekstoj de la kantoj.

Anna Bartek


Dia Liturgio

Johano la Orbuŝa. Dia liturgio / Tradukis el la rusa Taŭriono Smykov k. a. Moskvo: Kniga po Trebovaniju, 2015. 56 p.

Dia Liturgio

En la kristana historio ekzistas tekstoj, kiuj estas de ĉiuj nepre meditendaj kaj pripensindaj Inter ili troviĝas tiu liturgia teksto atribuita al Johano Krizostomo. Ĝi apartenas al la tuta Eklezio kaj ne nur al unu branĉo de kristanismo, same kiel Johano Krizostomo apartenas al la historio de la tuta kristanaro, kiel ĉiuj ekleziaj Patroj, kiuj nutris la Eklezion. Eĉ por kristanoj kiuj ne uzas ĝin, tiu liturgio multon diras pri la kristana kredo kaj fido. Tiel, ĝiaj tradukoj prefere estu kunaj, almenaŭ por la komunaj partoj.

Rilate al tiu eldono por uzo en ortodoksa Diservo, mi kun plezuro konstatis ke en la listo de la kontribuintoj aperas nomoj de ne-ortodoksaj kristanoj, supozeble almenaŭ kontrolintoj.

Kiam mi ricevis ĉi tiun libreton, mi tuj pensis: sed jam ekzistas tiu teksto en Esperanto, nome kiel parto de la kant- kaj Diservo-libro Adoru, eldonita en 2001 en traduko de Serhij Prudko. Mia unua impreso estis, ke la tradukistoj ne konis tiun tekston, sed aperis ke tute ne. Eĉ ili faris la samon kiel mi, komparante la tekstojn de tiu alia traduko kun la franca kaj (kion mi ne povis fari pro lingva nescio) kun la slavona kaj greka tekstoj.

Mi konstatis, ke troveblas diferencoj en la elekto de vortoj, en partoj kiuj mankas, kaj kompreneble ankaŭ kelkaj specifaj diferencoj, ĉar la teksto de Prudko venas el pastro de eklezio kun orienta liturgio kaj kun ligo al Romo. Kiam mi rigardis al la franclingva ortodoksa teksto, mi rimarkis ke ĝi tre similas al la nuna Esperanta versio.

Zlatoust

La unua tuj aperanta elemento estas la surpriza por mi traduko de la nomo de la eklezia Patro: Johano la Orbuŝa. En Adoru kaj en la franclingva uzo estas simpla redono de la greka nomo: Krizostomo. Mi ne scias, kio estas la uzo en la rusa lingvo aŭ en aliaj lingvoj de landoj kun ortodoksa plimulto.

Alia greka esprimo, kiu ne estis tradukita en Adoru, sed estas tradukita en la Moskva: Kyrie Eleison, Sinjoro Kompatu. La franca versio proponas ambaŭ, same kiel en alikonfesiaj franclingvaj liturgiaj tekstoj.

Krom la sekvantaj rimarkoj, ambaŭ Esperantaj tekstoj ege similas, indiko de serioza kaj detala laboro.

Aperas, ke pluraj mallaŭtaj diraĵoj ne estis menciitaj en Adoru, kiu komenciĝas post mallonga prepara preĝo per la granda litanio. Tiu aperas en la Moskva nur en la 11a paĝo (p. 16). Kompreneble en tiu litanio videblas, kiu versio estas ortodoksa kaj kiu estas Roma.

La enira preĝo antaŭ la enornatigo aperas en la franca versio nur kiel alternativo al pli mallonga teksto. Kaj ŝajne la francaj ortodoksaj pastroj havas kelkajn pliajn liturgiajn vestopartojn. Mankas en la franca la peco pri Bet-Leĥem.

En posta teksto, kie la Moskva versio mencias preĝon por la ortodoksaj loĝantoj de la lando, la franca teksto mencias ĝian tutan popolon. Ŝajne la rusaj ortodoksoj preĝas nur por la ortodoksaj loĝantoj de la lando. Certe ĉi tie videblas la malsama kultura kompreno pri la ligo de popolo kaj religio.

La peto pri la “piaj kaj ortodoksaj kristanoj” mankas en ambaŭ aliaj versioj. La peto pri la “kristana militistaro” ne troviĝas en la franca teksto, kaj la versio de Adoru mencias simple “por la armeo”. Same kiel kun la antaŭa rimarko, oni povas subkompreni gravan kulturan kaj politikan diferencon ĉi-foje rilate al la ligo inter religio kaj milito. En Francio oni sufiĉe sin buĉis pro milito, ke preĝo estus nedeca.

Anstataŭ la “laŭsezona vetero” estas en la franca teksto “favoraj sezonoj” kaj en tiu de Prudko “frukto-dona vetero”. Interesaj diferencoj tiaj, kiajn oni povas trovi komparante Bibliajn tradukojn.

La teksto de la unua antifono estas ĉie la psalmo 103, sed la elektita teksto por la dua ne estas sama. Kial? En Adoru ne estas ripetitaj la malgranda litanio kaj la antaŭpreĝo, kvankam oni povas kompreni, ke ilin oni diru antaŭ ambaŭ antifonoj. La tria antifono estas kantata laŭ Adoru. En tiu sama versio, la Trisankta kanto estas indikita kun greka muziko same kiel la Haleluja ĉi-foje kun Kieva muziko, ankaŭ por Kyrie Eleison.

La ordo en la insista (en Adoru: plifortigita) litanio estas iomete malsama. Ĉu gravas?

La franca teksto indikas ke la litanio por mortintoj estas alia kutimo sed entenas ĝin. Krome tiu sama franca teksto indikas ke la ordono al la kateĥumenoj (mi prefere dirus katekumenoj) eliri preskaŭ ne plu estas uzata. Rezulto de evoluo? En la litanioj por la fideluloj (aŭ la kredantoj en Adoru) la ordo varias kaj ankaŭ la enhavo. La preĝo de alporto estas pli longa (kompleta?) en la nova versio.

La “spirita kaj sensanga servo” estas en Adoru “vorta kaj sensanga servo” kaj en la franca teksto “vera kaj ne sanga”. Mi ne scias, kiel tio estas en la greka, en la rusa aŭ en aliaj lingvoj, sed estus interese scii pri tiuj nuancoj. Post tio estas indikita rusa kutima aldonaĵo, kiun ankaŭ indikas kiel varianton la franca teksto.

Strange, la mallaŭta preĝo en la peta litanio troviĝas en ambaŭ aliaj versioj en la fino anstataŭ en la mezo. La traduko en la dialogo pri la varma akvo redonas ĉi tie interesan vortan ligon, kiun ne donas la traduko en Adoru: “la varmego de viaj sanktuloj” kaj “la varmego de la fido”. Estas ankaŭ diferencoj en la komunio de la klerikoj kaj ankaŭ en la komunio de la laikoj (aŭ fideluloj).

La mallaŭta preĝo en la danko mankas, kiam ĝi troviĝas en ambaŭ aliaj versioj. Inverse, ĉe la ambono, la popolo diras la 33an psalmon en tiu teksto kaj ne en la aliaj.

En la liturgio troviĝas tekstoj uzataj jam de longe de aliaj kristanoj. Ĉu estis utile verki aliajn versiojn? Estas domaĝe, ke ne estas uzata la ĝenerale akceptita versio de la Simbolo de Niceo-Konstantinopolo (Mi ne parolas pri la “filioque”). Same pri la “Patro nia”. Tiel estas risko insisti pri diferencoj en tiaj komunaj tekstoj, kiuj estas nur pro tradukoj sed ne pro komprenoj. Mi cetere agnoskas ke ne senkiale la tradukintoj konstruis novajn tradukojn. Ili eĉ en labordokumentoj klarigas kaj pravigas la tradukojn. Mi atendus ke tiuj klarigoj troviĝus en la libro, ekzemple en postparolo.

Aldoniĝas al la teksto de la Dia Liturgio kelkaj dankaj preĝoj post la komunio. Rilate al kion faras kiu, la franca teksto estas multe pli preciza, en pli da paĝoj.

Konklude, certe grava teksto por la ortodoksaj kristanoj, sed ankaŭ por la aliaj kristanoj, pro la teologia riĉeco kiun enmetis la Eklezio en la daŭro de sia ekzisto. Nepre havinda kaj konsultinda de ĉiuj seriozaj Esperanto-parolantaj kristanoj, al iu ajn konfesio tiu apartenu.

Philippe Cousson

En la Yahoo-grupo Ortodoksio estas pluraj dokumentoj, uzitaj dum la tradukado de la Dia Liturgio


Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto

Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto.

JoMo

JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063.

Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur Marso, ĉu necesas prezenti la ĉiokapablan JoMon, faman poligloton kaj muzikiston sen kulturaj baroj?

JoMo jam kutimigis nin al surprizoj, kaj la nova albumo ne estas escepto. La stelulo de la albumo estas la okcitana sakŝalmo, kelkfoje nomata “la craba” (kapro) en la okcitana, sed pli komune nomata la “bodèga”, tiel baptita de tiuj kiuj kreis kaj postvivigis ĝin. La grupo Brankabodegaires (Okcitane: sakŝalmistoj), kun kiu JoMo regule ludas en la stratoj, karnavaloj, festoj, kaj paradoj en Laŭrages', estis honorgasto ĉe la registrado de jOmO okcitanas.

La tre gaja, ĝoja kaj danciga repertuaro havas siajn radikojn en tradiciaj okcitanaj kantoj. La tuto portata de la sonoj de diversaj instrumentoj, kiujn JoMo ŝatas, kaj senmortigita de Triboulet en lia legenda “Studio de La Trappe”, promesas brui, laŭ la okcitana esprimo!

La tekstoj montras diversajn aspektojn de la okcitana kulturo, de sociaj luktoj ĝis la pasio por rugbeo, tra la tradicioj de vino kaj karnavaloj kaj la lukto por la postvivigo de la okcitana lingvo. Cetere, en sia malmulta libera tempo JoMo pretigis manlibron pri la okcitana lingvo en Esperanto. La libro aperos baldaŭ post la eldono de jOmO okcitanas.

La bitalbumo aperis la 1an de aprilo, la K-disko aperis la 15an de junio.

bosniumas

Espo Despo: Bosniumas. 12 titoloj. Daŭro: 48 min 14 sek. Kunproduktita de Vinilkosmo kaj Espo Despo en 2016. Albumo ref.: VKKD129-064.

La albumo Bosniumas estas la rezulto de granda amo kaj bona ekzemplo de sukcesa kunlaboro. Ĝi apenaŭ realiĝus, se Amir Hadžiahmetović, gitaristo kaj kantisto de Espo Despo, ne renkontiĝus en 2006 kun Branko Miljko, blinda esperantisto el Sarajevo. Eksciinte, ke Amir faras muzikon, Branko donacis al li kolekton de siaj Esperantaj tradukoj de bosniaj sevdalinkoj. Sevdalinkoj, konataj ankaŭ kiel sevdah-muziko, estas tradicia kaj plej populara formo de popolmuziko en Bosnio-Hercegovino. Kelkajn monatojn poste Branko forpasis, sed pluvivis la ideo uzi la tradukojn, kunigi ilin kun la jarcentoj-malnovaj melodioj, kaj samtempe doni al la kantoj freŝajn kaj modernajn aranĝojn. Fine venis ĝusta momento por realigo.

La bitalbumo aperis la 15an de junio, la disko aperos meze de julio.

Solotronik

Solotronik: Kompendium: Virtuala albumo. 9 titoloj. Daŭro: 48 min 39 sek. Kunproduktita de Solotronik kaj Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKVA014-065.

Solotronik konstatis, ke preskaŭ ĉiuj en Esperantujo apenaŭ konektiĝas al la alternativa muziko, sed preferas pli popularajn muzikstilojn. Ja la Solotronika muziko ĉiam estas avangarda, miksanta la elektronikan kaj eksperimentan muzikon kun la klasiko kaj iom da popo.

La nova albumo estas eksploda kaj polemika pro originalaj temoj. Solotronik malamas stultan poezion sen profunda senco kaj materiistan literaturon de diplomitoj, kiuj servas nur por ornami la aeron per vortoj “belegaj”, kiuj donas emon dormi.

La situacio en la mondo nun devigas nin pripensi nian estontecon, kaj temoj kiel “Nova Monda Ordo” parolas pri alveno de ununura registaro por la tuta mondo kun striktaj militismaj reguloj por ĉiuj, enplanto de RFID-etikedo (Radio-Frekvenca IDentigo) en la manon por kontroli nin kaj por detrui nin aŭtomate kaj elektronike laŭnecese. Orwell, Verne, kaj Asimov “avertis” nin, la fantazio ne ekzistas, ĉio iom post iom plenumiĝas; Usono jam aprobis tiun diablan ilon, venontjare ili komencos enplanti ĝin.

La bitalbumo aperis la 15an de junio.

BaRok

BaRok-Projekto: Sovaĝa animo. 11 titoloj. Daŭro: 53 min 43 sek. Kunproduktita de Vinilkosmo kaj BaRok-Projekto en 2016. Albumo ref.: VKKD130-066.

Sovaĝa animo pritraktas la brazilan tupian mitologion en ia sona rito, kiu ofertas ensorĉajn ripetfrazojn, potencan voĉon, pezan kaj potencan metalmuzikon kaj allogajn tekstojn. Arte produktita de la sperta Marco Aquilino kaj mastrigita en Francio de Triboulet en “Studio de la Trappe”, ĉi tiu koncepta albumo reflektas nian prapatrecon kaj prezentas parton de la grandega brazila panteono. Ĝi estas la unua plena albumo de potenca metalo eldonita en Esperantio.

La bitalbumo aperos la 13an de julio. La disko aperos en Brazilo kaj ĉe Vinilkosmo en aŭgusto 2016.

Mendu la kvar albumojn ĉe Vinilkosmo

http://www.vinilkosmo.com
http://vinilkosmo-mp3.com
Retpoŝte: vinilkosmo@esperanto.org

Flo!


Beletra Almanako, 2016, №25

Beletra Almanako

La enkonduka temo de la 25a Boao estas ideala biblioteko prezentata de Jesper Lykke Jacobsen tra Umberto Eco. Cetere, 25 kajeroj de Beletra Almanako estas iaspeca jubileo kaj inda kontribuo al la Esperanta biblioteko.

Proze kontribuis Grigorij Arosev, Lilia Ledon kaj Barry Friedmann. Originala poezio venas de Antonio Valén kaj Gerrit Berveling.

Per traduko de Luiza Carol aperas rakonto Falsulo de hebrelingva verkisto Yehuda Gur-Arie. Poemojn de Ĥaim Naĥman Bjalik tradukis Amir Naor, verkoj de ses kluĵaj poetoj ruman- kaj hungar-lingvaj venas en la traduko de Ionel Oneţ. Sankta Vaĉo de Hannes Sigfússon estas epokfara verko en la islanda poezio, kiun esperantigis Baldur Ragnarsson.

Teatro gastas per la dekdua sceno de Bohemiaj lumoj de Ramon del Valle-Inclán enkondukita de ĝia tradukinto Miguel Fernández.

Siajn vojaĝ-impresojn pri Japanio kaj japanoj Jorge Camacho garnis per poeziaĵoj. En alia artikolo li analizas Historion de la Esperanta literaturo (HEL) surbaze de prezento de sia propra verkado. Eseo de Carlo Minnaja Libro pri historio – historio de libro laŭforme estas konversacio, pridemandado de etulinjo al sia paĉjo, tiel oni informiĝas pri la cirkonstancoj ĉirkaŭ HEL, kiu estas en la fokuso de kelkaj kontribuoj. La libran temon daŭrigas revuo de Gerrit Berveling pri la eldonejo Fonto. Ankoraŭa reago al recenzo venas de Miguel Fernández pri La bunteco de anarkiismo en Hispanio. Li Chaoyang rakontas pri sia patro Li Shijun konata kiel Laŭlum. Nora Caragea demandate de Suso Moinhos rakontas pri sia esperantistiĝo, sia esperantista familio kaj sia traduka laboro. Detlev Blanke replikas al la recenzo pri la HEL de Suso Moinhos.

La recenza sekcio ĉi-foje ne estas ampleksa kaj entenas nur duonon da kontribuoj kompare al la antaŭa Boao. Julia Sigmond recenzas la memorlibron de Teresa Kapista Ie pri io. Jorge Camacho mallonge prezentas Aŭdiencon de Václav Havel, Suso Moinhos analizas la sinoniman vortaron de Emil Dimov. Cent hajkoj de Andreas Kück ricevas prijuĝon de Hirotaka Masaaki. Carlo Minnaja recenzas la rakonton La korto de svedo Kristian Lundberg en la traduko de Gunnar Gällmo, kaj Mao Zifu – la poemaron Indiferento de Paulo Silas.

La rubrikokomencojn ornamas fotoj de turoj kaj ĉielskrapuloj, dum la unuan kovropaĝon la pentraĵo Neleĝa turo en Tajpeo de Lu Fang.

Halina Gorecka


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2016/25;
Esperanto aktuell, 2016/2;
Esperanto en Skotlando, 2016/203;
Femina, 2016/40;
Heroldo de Esperanto, 2015/15-16;
Juna Amiko, 2016/2;
Kontakto, 2016/2;
La KancerKliniko, 2016/158;
La Lanterno Azia, 2016/6;
La Revuo Orienta, 2016/5;
La Ondo de Esperanto, 2016/6;
La Sago, 2016/109;
Monato, 2016/5,6;
Norvega Esperantisto, 2016/3;
Pola Esperantisto, 2016/2;
Sennaciulo, 2016/3-4.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №7 (261)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@yahoo.com
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2016:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.