La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №6 (260)

BB

Sur la kovropaĝo: En ĉi tiu numero vi povas legi, ke la 101a UK en Nitro estos unu el la plej nekutimaj en la historio de Esperanto – pro la senprecedence jun(ec)a organizantaro, pro la malgrandeco de la kongresurboo, kaj pro la vasta malfermateco de l' kongreso, jam videbla en la urbocentro de Nitro.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Mark Fettes, Stefan MacGill. La Estraro kunsidis en Roterdamo
  • Demisio de Stefano Keller
  • Afrika Kongreso de Esperanto
  • Claude Nourmont. Pordo de Eŭromediteraneo
  • Claude Nourmont. Kvinpetalo en aprilo
  • Amri Wandel. Israelo: Duoble rekorda kongreso
  • Isikawa Tieko. Seminario en la Ora Semajno
  • Adrián Aleandro. Argentina Kongreso
  • Andrzej Bach. Svedoj kongresis en ... Pollando
  • Maritza Gutiérrez González. Kubo: plani, trejniĝi kaj kreski
  • Renato Corsetti. La naŭa Mezorienta Kunveno
  • Povilas Jegorovas. BET-52: Jam 274 aliĝintoj el 27 landoj
  • Angela Tellier. Majstroklaso en Liverpolo
  • José Antonio del Barrio. Esperanro kaj socia historio
  • Irena Tomaszewska. La verda Szczecin
  • Volodimir Hordijenko. Mirinda Lviv
  • Peter Baláž. En Nitro bunte kaj abunde
  • Jean-Pol Sparenberg. La plej juneca kaj agrabla PEKo
  • Zsófia Kóródy. Klerigsesio en Herzberg
  • Ronald Schindler. Ponta Festo en Frankfurt
  • Olivier Boisson. Migradi en Alzaco
  • Vjaĉeslav Ivanov. La deka Peterburga festivalo
  • Irina Gonĉarova. KER en la ĉefurbo de Ruslando
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Bitlibra revolucio: Studaĵo (3)

KULTURO

  • Przemysław Wierzbowski. Gajnu bitlibran legilon en literatura konkurso
  • Muzika Konkurso de “Kontakto” 2016
  • Grave!
  • Ricevitaj gazetoj
  • Małgosia Komarnicka. Vortbeleco en Esperanto

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
  • Fotoraportoj (Ilia Sumifia Dewi, Irina Gonĉarova, Irena Tomaszewska)

DIVERSAĴOJ


Junio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

junio

1. Internacia Infana Tago.

Antaŭ 400 jaroj mortis Tokugawa Ieyasu (1543-1616), fondinto de la ŝoguna dinastio Tokugawa, kiu regis Japanion dum la epoko Edo (1603-1868).

Antaŭ 175 jaroj mortis Nicolas Appert (1749-1841), franca inventisto, fondinto de la unua konservaĵ-fabriko en la mondo.

2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Charles Robert “Charlie” Watts (1941-), drumisto de The Rolling Stones ekde 1963.

4. Antaŭ 625 jaroj (1391) pli ol 4 mil judoj estis murditaj dum kontraŭjuda pogromo en Sevilo.

Antaŭ 100 jaroj (1916) la ruslanda armeo de generalo Brusilov komencis ofensivon kontraŭ Aŭstrio-Hungario kaj Germanio, kiu estis la plej granda milita operaco en la Unua Mondmilito.

5. Monda Tago de Medio.

Orzeszkowa

6. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Eliza Orzeszkowa (fraŭline: Pawłowska, 1841-1910), pola verkistino, kies romanon Marta tradukis Zamenhof.

Antaŭ 75 jaroj mortis Louis-Joseph Chevrolet (1878-1941), svisa-usona aŭtosporta piloto kaj aŭtokonstruisto, fondinto de la kompanio Chevrolet.

Antaŭ 100 jaroj mortis Yuan Shikai (1859-1916), prezidanto (1912-15) kaj imperiestro (1916) de Ĉinio.

7. Antaŭ 150 jaroj (1866) mortis la indiana tribestro Seattle, omaĝe al kiu estis nomita la usona urbo Seatlo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Ulrich Matthias (1966-), germana esperantisto, aŭtoro de Esperanto – la nova latino de la eklezio aperinta en sep lingvoj.

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Cole Albert Porter (1891-1964), usona komponisto kaj tekstaŭtoro.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jon Lord (1941-2012), brita klavarmuzikisto (orgeno Hammond), i. a. en la grupoj Deep Purple, Whitesnake k. a.

12. Tago de Ruslando.

Tago de Ruslando

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Armando Anthony “Chick” Corea (1941-), usona ĵazmuzikisto k komponisto.

13. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Grigorij Perelman (1966-), ruslanda matematikisto, pruvinta la konjekton de Poincaré.

14. Antaŭ 75 jaroj (1941) komenciĝis deportado de “kontraŭsovetiaj personoj” el la tri sovetaj baltiaj respublikoj.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Jukka Pietiläinen (1966-), finna ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de EAF (1994-98), redaktoro de Esperanta Finnlando (1989-96).

15. Antaŭ 675 jaroj mortis Androniko III Paleologo (1296-1341), imperiestro de la (Orient-)Romia Imperio (1328-41).

17. Antaŭ 150 jaroj (1866) komenciĝis la Sepsemajna milito inter Pruslando kaj Aŭstrio.

18. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Kurt Browning (1966-), kanada artsketisto, kvarfoja mondĉampiono, la unua plenuminto de kvar-rivolua salto.

Antaŭ 1275 jaroj mortis Leono III (685-741), imperiestro de la (Orient-)Romia Imperio (717-41).

Sigismondo III

20. Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Sigismondo III Vasa (1566-1632), reĝo de Svedio (1592-99), reĝo de Pollando kaj granda princo de Litvo (1587-1632).

Antaŭ 50 jaroj mortis Georges Henri Lemaître (1894-1966), belga romkatolika pastro, matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la teorio pri praeksplodo kiel estiĝo de la universo.

21. Solstico.

22. Antaŭ 75 jaroj (1941) komenciĝis la operaco Barbaroso: la nazia Germanio invadis Sovetunion.

23. Antaŭ 125 jaroj mortis Wilhelm Eduard Weber (1804-91), germana fizikisto, (kun)inventinto de elektromagneta telegrafo; omaĝe al li estas nomita vebero – unuo de magneta flukso.

24. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Vilnon kaj Kaŭnon.

Henriko VIII

25. Antaŭ 25 jaroj (1991) Slovenio kaj Kroatio deklaris sian sendependiĝon de Jugoslavio.

27. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Bjalistokon kaj bruligis la urban sinagogon kun ĉ. du mil judoj en ĝi.

28. Antaŭ 525 jaroj naskiĝis Henriko VIII (1491-1547), reĝo de Anglio (1509-1547).

Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Minskon.

30. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Michael Gerard “Mike” Tyson (1966-), usona boksisto, mondĉampiono de WBC (1986-90, 1996), WBA (1987-90, 1996), IBF (1987-90).


Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando

Ĉu la Universalaj Kongresoj estas ĉefe aranĝoj por esperantistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la slovaka teamo, organizante la 101an UKon en Nitro. Ĉu ĝi sukcesos, eblos taksi facile tuj post la kongreso.

Jen, tamen jam nun eblas raporti pri la antaŭkongresa reklamo pri Esperanto kaj pri planoj dumkongresaj.

La urbo Nitra mem investis (kaj daŭre investas) ne malgrandan strebadon kaj financon al la reklamado de la kongreso. Ni ne forgesu, ke temas pri relative malgranda urbo (kun ĉ. 80 mil loĝantoj), malfacile komparebla kun gigantoj kiel Pekino aŭ Roterdamo. (Nitro estas la tria plej malgranda urbo, en kiu la UK okazas.) Tamen fakte pro sia malgrandeco (aŭ eble ĝuste danke al ĝi) la urbo plene vivos kun kaj pri nia kongreso somere. Kaj la unuajn spurojn pri nia kongreso eblas trovi en la urbo eĉ nun, ekde majo:

  • Du busoj de la urba trafiko ekde la komenco de majo veturas kun la tutsurfaca Esperanto-reklamo sur sia malantaŭa flanko.
  • La urba (busa) trajneto veturanta tra la urbo kaj ĉefe uzata de turistoj, jam nun veturigas homojn tra la urbo, havante sur si reklamafiŝojn pri la kongreso.
  • Dek grandaj afiŝegoj (bilboard) tra la urbo jam reklamas en Nitro Esperanton!
  • Dek nokte lumigitaj afiŝoj en la ĉefa piedira centro informas pri UK kaj Esperanto.
  • Du grandaj rondaj afiŝegoj informas pri Esperanto (unu antaŭ la busa stacidomo, la dua rekte ĉe la eniro al la urbocentra piedirzono).
Nitro

Niaj sekvaj planoj kune kun la urbo pri la reklamado ĝiskongresa:

  • La ĉefa porturista paĝaro de la urbo, de NISYS (Nitra-a informa sistemo, www.nisys.sk) aperos antaŭ la fino de majo en Esperanto.
  • En la ĉefa placo de la urbo – sur la ĉefeniro de la teatro Andrej Bagar – pendos dum julio granda afiŝego pri Esperanto kaj UK.
  • Sur la ponto, antaŭ la elvetura strio al la urbo Nitra, ĉe la ĉefa ŝoseo de la direkto de Bratislava estos granda afiŝo pri la kongreso.
  • En la granda vendejaro “Centro” okazos dum la tuta julio ekspozicio pri Esperanto.

Sed ankaŭ aliaj planoj ekzistas, por eĉ pli malfermiĝi kiel Esperanto-komunumo ĉi-jare:

  • Komuna, malfermita al la loka publiko nacia vespero en la ĉefplaco? Jes ja, en Nitro tio eblos!
  • Ĉu malferma tago vendrede por lokuloj kaj sekve komuna manifestacio, iranta ĝis la urbocentro? Jes, en Nitro tio realiĝos!
  • Ĉu provi realigi tutslovakian, sed eĉ tutmondan rekordon, dum kiu ludos esperantistoj gravan rolon? Jes ja, en Nitro tio estas en la plano!
  • Ĉu granda, malfermita internacia muzik-festivalo fine de la kongreso? Jes ja, en Nitro ankaŭ tio okazos!

Ĉi-somere do ni, Esperanto-movado, havas unikan ŝancon enpenetri la “eksteran publikon”, loĝantojn de la konkreta urbo kaj lando kaj videbligi nin en granda skalo. Nepre ni eluzu tiun raran ŝancon, danke al kiu nia movado povas malfermiĝi, videbliĝi kaj en la konkreta kongreslando vere disflori.

Alia specialaĵo de la varba laboro de LKK estas la videbligo de Esperanto (kaj UK) ene de la gazetaro kaj sekva arkivigo de tiuj materialoj. Jam aperis pli ol 40 mencioj pri la kongreso kaj Esperanto en la slovakaj amaskomunikiloj; ankaŭ aperis kelkaj elsendataj de Slovakio en aliaj lingvoj – angle, hispane, hungare. Konsiderante, ke Esperanto estas apenaŭ konata fenomeno al ĝenerala publiko kaj do tute ne “pinta” afero por amaskomunikiloj, eblas paroli pri granda sukceso.

La Loka Kongresa Komitato diligente kolektas ĉiujn menciojn (kiujn trovas) kaj publikigas la liston en la hejmpaĝo de UK:

Se vi mem scias pri aliaj/pliaj mencioj, bonvolu informi retpoŝte la LKK-n:

Peter Baláž
Prezidanto de LKK


La naŭa Mezorienta Kunveno

Turkujo

Turkaj kaj alilandaj partoprenantoj (Foto: Vasil Kadifeli)

Ĉu Turkujo apartenas al Eŭropo, al Meza Oriento, al Azio?

La respondo ne estas facila. Geografie ĝi certe apartenas al Azio. Eble ĝi estas la plej okcidenta parto de Azio. Historie ĝi certe apartenas al Eŭropo, kies sudan parton ĝi regis, kaj al Meza Oriento, kiun ĝi tute regis. Aliflanke de iom da jardekoj Usono komencis diri, ke ĝi apartenas al Eŭropo, ĉar tio estis en la intereso de Usono mem kaj de NATO. La eŭropaj politikistoj konsentis, ĉar ili ĉiam konsentas, kiam la mastro petas ion. La eŭropaj popoloj havis kaj pluhavas grandajn dubojn.

En la realo, kiam oni vidas ĝin surloke, ĝi ja similas al sudeŭropa lando kun la granda diferenco, ke ĝi estas tre evoluanta. Ĉie oni konstruas, oni vendas modernajn aŭtomobilojn, kamparanoj aĉetas traktorojn, ktp. Ĝis nun rilate al la ekonomia evoluo de la popolo, la registaro de Erdogan estis tre sukcesa. Ĝi eble estis malpli sukcesa pri la ne-plu-tiom-modera islamisma idearo, sed tio estas alia rakonto. La eŭropaj amaskomunikiloj, kiuj tro insistas pri la homaj rajtoj, karaj al la germana meza klaso, iru kaj intervjuu kamparanojn. Por fari tion ili devus paroli la turkan, sed evidente ili povas intervjui nur parolantojn de la angla. Ŝajnas ĉiam pli vera la aserto, kiun mi legis en Fejsbuko: nelegantoj de gazetoj estas neinformitaj, legantoj de gazetoj estas misinformitaj.

Sed ni ne volas paroli ĝenerale pri Turkujo, ĉar ni volas paroli pri la turka esperantistaro. Ankaŭ tiurilate ne mankas surprizoj por la maljunaj eŭropaj movadanoj. Mi mem, kiel reprezentanto de UEA, de longeta tempo insistas, ke oni fondu landan asocion en Turkujo. Post la ĉi-jara, 9a Mezorienta Kunveno de esperantistoj en Urgupo (Turkujo), evidentiĝis, ke turkaj esperantistoj iĝis multaj en multaj urboj, kaj faras agadon, kiun la nederlanda aŭ la itala landa asocio, jure establiĝintaj, nur prirevas. Ili tradukis kaj enretigis amason da informiloj, ili gvidas retan reklamon en Fejsbuko pri Esperanto-kurso, ili organizas ĉeestajn kursojn en Istanbulo, ktp.

Ne multo aparta estas raportinda pri la Kunveno mem. Ni vizitis bazarojn, vendejojn kun vestoj pli multekostaj ol en Italujo, turismajn lokojn. Ni multe debatis, ni aŭskultis kun ravitaj mienoj junajn turkojn, kiuj prelegis la unuan fojon en sia vivo, kaj ni konkludis per la jena oficiala raporto:

La partoprenintoj el landoj el 3 kontinentoj informiĝis pri la stato de la movado en la regiono “Meza Oriento, Norda Afriko” kaj debatis pri la maniero plibonigi ĝin. Fine ili formulis la ĉi-sekvajn rekomendojn:

  • Rilate al la movado en Turkujo. Ili detale informiĝis pri la agadoj nuntempe farataj en kelkaj partoj de Turkujo (ĉeestaj kaj retaj kursoj, eldona kaj redakta agado, informado pere de la reto, ktp.), kiuj certe superas tiun de pluraj landoj kun formale ekzistantaj landaj asocioj. La partoprenintoj rekomendas ke tiuj agadoj estu daŭrigataj kaj ke la komisiono MONA de UEA subtenu ilin, se necese, finance kaj alimaniere.
  • Rilate al la movado en arablingvaj landoj. Oni detale diskutis pri la (malbona) situacio en la unuopaj arablingvaj landoj. Notinte la kelkajn pozitivajn ekevoluetojn en kelkaj el tiuj landoj, la partoprenintoj decidis ke oni multe pli utiligu la reton por informado. Saed Abbasi, iranano parolanta la araban, kunlaboros kun la komisiono MONA por plibeligi la nun ekzistantan arablingvan retan paĝon.
  • Rilate al informiloj por arablingvanoj. Oni multe diskutis pri la maniero por fari pli bonajn informilojn por arablingvanoj kaj pri la ideoj substrekindaj en tiuj informiloj. Oni konkludis, ke prefere Esperanto prezentiĝu ne kiel io eŭropa sed kiel io, kio venas el ekster Eŭropo, prefere el Azio, kiel propono por kunlabori inter malsamaj civilizoj. Aparta propono pri tio, jam redaktita, estos siatempe prezentata al la komitato de UEA.
  • Rilate al la problemo de rifuĝintoj. La problemo de rifuĝintoj estas tre preme sentata en ĉi tiu mondoparto. La partoprenantoj vaste diskutis pri la iniciatoj farataj aŭ proponataj de esperantistoj tra la mondo. Ili formulis rekomendon al la estraro de UEA laŭ kiu UEA gvidu la agadon kaj interkonsentu kun la Agentejo de UN, UNHCR, por kursoj pri Esperanto en la tendaroj kiel propedeŭtika lingvo por tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas difinitan cellandon.

Urgupo, 2016-04-05

Renato Corsetti


La deka lingva festivalo en Sankt-Peterburgo

SPb

En Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo – la kvina.

Ivanov

Vjaĉeslav Ivanov
prezentas Esperanton.

Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj en la formo de kelkdek-minutaj enkondukaj lecionoj. La Peterburga lingva festivalo uzas blokojn po 50 minutoj, ĝis dek lecionoj okazas en ĉiu bloko samtempe – tiel la partoprenantoj ĉiuhore havas elekton inter kelkaj lingvoj. Ĉi-jare okazis 50 eventoj, 38 lingvoj estis prezentitaj (inter ili la albana, la armena kaj la dotrakia unuafoje), okazis kelkaj prelegoj kaj parola klubo en Esperanto.

Fierindas, ke la formaton de la lingvaj festivaloj elpensis kaj realigis esperantistoj. En plejparto de ruslandaj urboj, kie tiaj festivaloj okazas, ilin organizas esperantistaj grupoj.

Inter la specialaĵoj de la ĉi-jara festivalo en Sankt-Peterburgo estis la superrigardaj prelegoj pri lingvaroj: la finna-ugra, la semida kaj la kaŭkazia. Okazis prelego de la psikologo Natalia Guseva pri infana ekparolo, al kiu estis invitataj gepatroj kun beboj.

Entute la ok-horan eventon vizitis ĉ. kvarcent personoj. La reeĥoj laŭ la enketiloj estas tre favoraj. Pli ol 70% planas “ekscii pli multe pri la lingvoj, prezentojn de kiuj mi vizitis en la festivalo”, 50% planas eklerni novan lingvon.

Vjaĉeslav Ivanov

Fotoj de Sergej Andrejsons


La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando

Moskvo

La 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”.

La sesio pasis en la tre oportuna Centro de la pedagogia majstreco, en granda hela ĉambro, kun ĝusta kvanto da tabloj por ke ĉiu ekzamenato sidu sola kaj sur la tabloj de la unua vico komforte lokiĝu kvar PIVoj, Esperanta flageto kaj manĝetaĵoj. Ĉiuj ekzamenkondiĉoj estis ricevitaj danke al la organizaj klopodoj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kies kunordiganto Irina Gonĉarova estas helporganizanto de ĉiuj Moskvaj KER-sesioj.

La ekzamenon gvidis Svetlana Smetanina, la kovertojn kun la taskfolioj solene malfermis la freŝbakita membro de la Esperanta Akademio Nikolao Gudskov, ĉiuj tri oficialaj KER-reprezentantoj faris negrandajn klarigajn kaj kuraĝigajn paroladojn. Kaj la ekzameno startis.

Ĝin partoprenis dek diversaĝuloj el Moskvo, Apudmoskvo kaj Kazano. El la dek ekzamenitoj estis ok finintoj de la kursoj FaRo (Faru la Rondon!), gvidataj de Irina Gonĉarova. Kvin el ili ekzameniĝis ĉe la nivelo B2. La unuan fojon inter la ekzamenatoj estis du lernejanoj. Unu el ili elektis la nivelon B2, la alia kuraĝis eĉ por la nivelo C1. La dua partopreninto de C1 estis Arina Osipova, la sekretario de TEJO kaj MASI-membro. Agrabla fakto estis la veno de Ildar Kijamov, nova Esperanto-aktivulo el Kazano, memlernanto, forte subtenata de Svetlana Smetanina.

La ekzamena atmosfero estis trankvila, hejmeca, agrabla kaj entuziasmiga. Kvankam ekstere forte pluvegis kaj neĝis, la humoro estis tute bona. Dum la ekzameno eblis kafumi, teumi, manĝeti bongustaĵojn, kvankam ĉiuj laboris tiom streĉe, ke ne multe interesiĝis pri la regalaĵoj. Laŭ la opinio de Svetlana Smetanina, ĉi-jare la testoj por ĉiuj tri niveloj (B1, B2 , C1) estis pli komplikaj ol en antaŭaj sesioj, tamen mi esperas, ke ĉiuj ekzamenitoj estos sukcesaj.

Moskvo

Svetlana Smetanina akceptas la ekzamenlaboraĵon de Ildar Kijamov (Foto: Irina Gonĉarova)

Post la fino de la ekzameno Irina Gonĉarova kun helpo de Aleksandr Basov intervjuis la partoprenintojn pri la ekzameno, impresoj, malfacilaĵoj ktp por la filmeto de la YouTube-filmaro “Esperanto – Первый Канал”: https://www.youtube.com/channel/UCmXNo743zPZTgb1xmHFiUDA

Rezultoj de la ekzameno atingos nin post kelkaj monatoj, sed jam eblas gratuli la partoprenintojn pro la kuraĝo, prepartrejniĝoj, diligenta laboro dum la ekzameno kaj ĝenerale pro la emo perfektiĝi en la lingvo kaj serioze kontroli sian progreson! Ni invitas ĉiujn sperti la ĝuon de konvinko pri la propraj lingvaj atingoj! Partoprenu KER-ekzamenon!

Pliaj fotoj: https://vk.com/ker5moskvo

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
helprespondeculo pri KER-sesioj en Moskvo


Vortoj de komitatano Z

Oni ne blagu en Nitro

Komitatano Z

Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon la oficiala alvoko de UEA. Tre riĉan rikolton ĝi ne kolektis, sed unue almenaŭ ŝajnis, ke la individuaj membroj ricevus la eblecon uzi sian solan ŝancon iom influi la konsiston de sia gvidantaro. Por ses lokoj anonciĝis ok kandidatoj, ne multe, sed kun ili la balotado ja havus pli da senco ol en 2013, kiam ili estis nur sep. Eĉ tiu modesta gustumo de demokratio tamen restis nur revo, ĉar Johan Derks kaj Roy McCoy retiriĝis el la konkurso kaj la ses aliaj kandidatoj elektiĝis aŭtomate.

Derks rezignis kun la pravigo, ke li certe ne estus elektita. Li ja estis la sola nesukcesinto antaŭ tri jaroj. Tuj poste retiriĝis McCoy, laŭdire volante “ŝpari” al UEA la monon, kiun postulus la okazigo de la poŝta balotado.Tiu pravigo ne ŝajnas konvinka, ĉar en la buĝeto de UEA la balotkostoj apenaŭ povas esti signifa ero. Siavice la retiriĝo de Derks estas kritikinda kaj eĉ neakceptebla, ĉar malmultaj same verve predikas pri demokratio kiel li.

Derks laŭte kaj ofte prave kritikis sinsekvajn Estrarojn kaj tute aparte la teamon de Mark Fettes. Per sia rezigno li perdis unikan ŝancon ricevi publikecon por sia kritiko, ĉar se okazus balotado, almenaŭ parto de la membroj interesiĝus pri tio, kion la kandidatoj volas diri. Almenaŭ Libera Folio kaj tiu ĉi revuo donus spacon al ili, por ne paroli pri retaj diskutforumoj. Eĉ se Derks ne elektiĝus, kiel kandidato li povus pli efike vigligi la etoson survoje al Nitro, ĉar li mem estus longe sur la balotscenejo kaj ricevus pli da atento ol nun, kiam restas al li nur grumbli el la publiko.

Pri la neokazigo de balotado eblas admoni ankaŭ tiujn estraranojn, kiuj ne pretis alfronti la prijuĝon de la membraro. Fettes eble senkulpigus sin per tio, ke li certe elektiĝus kaj tial noble cedis sian lokon al iu alia. Elektita li ja estus, sed ĉu li fakte timis gajni multe malpli da voĉoj ol en 2013? Tiam oni ligis kun li grandajn atendojn, kvazaŭ li estus Obama de UEA, sed ĉu ili plenumiĝis? La 37-paĝa Strategia Plano krevas de farendaĵoj, sed kiam Libera Folio inventaris ilian plenumon dum la unua kaj dua agadjaroj de la skipo de Fettes, la saldoj estis ege magraj. Nenio indikas, ke la tria jaro estis pli fruktodona – simbolo de ĉio estas la daŭre atendata renovigo de la retejo de UEA, por kiu en Rejkjaviko oni eĉ rezervis 100 mil eŭrojn.

Malofte la (mal)sukceso de la estrara trijaro estas same facile taksebla kiel nun, kiam la Strategia Plano donas pretajn mezurilojn. Aldoniĝas al ili la katastrofa redaktoreco de Valle, kun falo ne nur de la abonantaro sed entute de la prestiĝo de la revuo de UEA. Tiun fiaskon la Estraro devis agnoski multe pli frue ol ĝi faris. Ĉu ĝi korektis sian eraron per la elekto de la posteulo de Valle, ne eblas jam taksi, ĉar el lia kuirejo ankoraŭ nenio venis.

La individuaj membroj ne ricevis la ŝancon esprimiĝi, sed des pli gravas, ke la Komitato prenu sian respondecon. Ĉu per la Strategia Plano oni celis, ke la Estraro agu laŭ ĝi, aŭ ĉu dekomence la Komitato mem ne celis per ĝi ion seriozan sed nur pompan blagon? Se ĝi estis serioze celita, el Nitro devos eliri tute alia Estraro ol el Rejkjaviko.

Komitatano Z


Vide el Bruselo

Timoj de elmigrintoj

Bruselo

Strange, sed post dudek jaroj de mia vivo en fremda lando, oni ne postulas ke mi pli kaj pli samiĝu al la denaskaj civitanoj de Belgio. Pro diversaj kaj iom neegalecaj kialoj en la ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropo oni ne devas tro adaptiĝi, se oni estas eŭropano kaj anglaparolanta civitano. Iom da francaj vortoj sufiĉas, kaj oni perfekte povas vivi en la eŭropa kvartalo kun minimumaj kontaktoj kun la loka loĝantaro.

Tamen en multaj regionoj kaj nacioj, tia agado aŭ ne eblas aŭ kaŭzas problemon, ĉu politike aŭ nur socie. Kaj tiaj samaj problemoj ankaŭ stimulas la agadon kaj argumentadon de tiuj, kiuj agadas por konservi la denaskan lingvon en mia hejmlando Kimrio.

Kaj je kelkaj kilometroj de Bruselo troviĝas la sama batalo, kie Flandrio provas pluteni la nederlandan kiel la lingvo de la regiono ĉirkaŭ Bruselo. Iom da adaptiĝo estas natura afero, – diras lingvaj kaj politikaj aktivistoj, – sed iom post iom enmigrintoj devas lerni la lingvon kaj vivstilon de la nova lando aŭ regiono.

La temo de migrado kaj adaptiĝo de novaj migrantoj forte influas la debaton en Britio pri la demando: ĉu resti aŭ ne en la Eŭropa Unio (EU). Pli fortaj estas tiuj, kiuj volas eliri el EU en Britio. Kaj ilia ĉefa argumento estas la nombro da enmigrintoj el Eŭropo kaj aliaj landoj. Iel EU malebligas al Britio fermi sian landlimon al novaj enmigrontoj, – diras la tielnomataj “Brexit”-pledantoj.

Ĉu kontraŭantoj de EU gajnos? Malfacile direblas.

Vide el Bruselo, mi, kiel kimro, iel vidas la samajn kialojn kaj plendojn malantaŭ la kampanjo kontraŭ la membreco en EU. Noteblas ankaŭ, ke ĉirkaŭ kvinono de la kimra loĝantaro naskiĝis en Anglio, kaj multaj el ili konsideras sin angloj. Ĉu angloj devas adaptiĝi al la kimraj lingvo kaj kulturo? Sed politike oni ne tro pridiskutas, ĉu “angloj” en Kimrio influas la voĉdonon pri la membreco.

La timo estas, ke Kimrio devos sekvi Anglion kaj foriri el EU. Eble Skotlando pensas, ke ĝi decidos mem. Sed ni en Kimrio malfacile povos decidi pri nia membreco en EU, eĉ se la kimra plimulto volas resti, kaj la angla plimulto volas eliri. En kelkaj semajnoj ni ellernos, kiu destino atendas nin en Kimrio. Malfeliĉe, sed kiel brita civitano kiu pli ol 15 jarojn vivas ne en Britio, mi ne rajtas voĉdoni. Pro tia sama kialo, okcent miloj el la du milionoj da britoj en Eŭropo ankaŭ ne povos voĉdoni en la referendumo.

Miloj da homoj, same kiel mi, ne rajtas voĉdoni pri afero tiel esenca al ni. Ja laŭ averto de la brita ministro pri Eŭropo David Lidington, se Britio voĉdonos forlasi EU-on, ni ne aŭtomate havos la raj\ton vivi kaj labori en la kontinento.

Dafydd ab Iago


Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!

Belostoko

“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).

Dum sia funkciado, unue kadre de la Bjalistoka Kulturcentro (Pole: BOK), kaj ekde 2011 memstare, CLZ okupiĝis pri diversaj temoj jen strikte, jen loze rilataj al Esperanto kaj ĝia kreinto. Ĝi ekhavis konstantan ekspozicion pri Zamenhof, organizis kursojn de Esperanto (mi mem instruis kaj por la publiko, kaj por la laboristoj de la institucio), gastigis esperantistojn kadre de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, eldonis kelkajn librojn kaj memoraĵojn pri kaj en Esperanto. Tamen CLZ neniam estis reala centro de Esperanto, kiel mise oni interpretas, ĉar krom la supraj menciitaĵoj ĝi “realigis la idealojn de sia patrono” per amaso da projektoj prezentantaj la multlingvan kaj multkulturan Bjalistokon. Ĉion eblas legi en la retejo centrumzamenhofa.pl, kiu havas ankaŭ Esperantan version.

Jen komenciĝas la dramo. La 25an de aprilo la urba konsilio de Bjalistoko decidis, ke Centro Ludoviko Zamenhof denove iĝos parto de la Bjalistoka Kulturcentro. La ĉefa argumento estis mono – per la kunigo oni ŝparos, diris la urbestro Truskolaski ne citante pli detalajn kalkulojn. La konsciaj reprezentantoj de NRO-oj estis ŝokitaj per la rapida decido kaj ekkolektis subskribojn kontraŭ la decido petante ĉesigi la provon kunigi CLZ kaj BOK, kiuj agas en malsamaj kampoj: BOK organizas grandajn amasajn aranĝojn – festivalojn, koncertojn, revuojn, sed grandparton de la agado de CLZ konsistigas etaj edukaj entreprenoj celantaj flegi la multkulturan tradicion de Bjalistoko kaj Podlaĥio.

Bedaŭrinde por la urbaj aŭtoritatoj, en la sama semajno okazis festo de Nacia-Radikala Kampo en Bjalistoko, kiun akompanis naciisma koncerto kaj faŝismeca marŝado tra la urbo. Ĉio kune miksita rezultigis eksplodan koktelon, kiun oni mallerte provis estingi. La faktoj estas:

1. La urba konsilio decidis el Bjalistoka Kulturcentro kaj Centro Ludoviko Zamenhof formi novan kulturan institucion. Poraj en la voĉdonado estis la konservativa partio Rajto kaj Justo kaj la konsilianoj de la urbestro Truskolaski. La Civitana Platformo, iama partio de la urbestro, anoncis, ke kaze de akcepto de ĉi decido ĝi ĉesos kunlabori kun Truskolaski. Kontraŭ estis minoritatoj kaj maldekstrulo (unusola!). Problemas tamen la diroj de ekstremaj politikistoj en tiu kunsido: krom ataki la centron kaj ĝian direktoron, atakitaj estis ankaŭ Zamenhof kaj la ideo konigi Bjalistokon per Esperanto, kion eblas legi ĉe Esperanto-diskutgrupo en Facebook. Fakte ĝis 2011 CLZ estis subigita formale al la Kulturcentro, kaj ĉi superflua retropaŝo mirigis la homojn.

2. Oni diras, ke la Centro nesufiĉe okupiĝas pri Esperanto. Tio parte veras, sed “propagandi la verkon de Zamenhof” estas nur unu el la taskoj de la institucio, kiu ne estas Esperanto-organizaĵo; pli grava ĝia tasko estas zorgi pri la multkultura heredaĵo de la regiono kaj propagandi internacian kunlaboron, kontraŭstaron al diskriminacio ktp. La centro neniam rifuzis kunlabori kun lokaj esperantistoj, kelkfoje ni faris diversajn projektojn kune, ni tradukas ilian retejon kaj alian materialon al Esperanto ktp. Oni povas plendi pri la decido krei Zamenhof-Centron, sed ne Esperanto-centron, oni povas plendi, ke en 2009 pro monŝparo estis kreita tiel banala ekspozicio pri Zamenhof, sed la nunan taskaron la oficistoj de CLZ plenumas nemalbone.

Belostoko

Venontjare ni festos la 100an mortodatrevenon de Zamenhos kaj la 130an datrevenon de la naskiĝo de nia lingvo. La urbaj aŭtoritatoj, dezirante iom forviŝi la malbonan imagon, lasitan pro la lastaj okazaĵoj ĉirkaŭ CLZ, forte volas subteni la Bjalistokan Esperanto-Societon kaj kune fari festaĵojn en la naskiĝurbo de la iniciatinto. Esperanto ne malaperos.

Przemysław Wierzbowski


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno, 2016/1,2;
Esperanto, 2016/2,3,4;
Femina, 2015/39;
Frateco, 2016/113;
Heroldo de Esperanto, 2015/11,12,13,14;
Informilo por Interlingvistoj, 2016/1-2;
Kontakto, 2016/1;
La Brita Esperantisto, 2016/980;
La Gazeto, 2016/183;
La Lanterno Azia, 2016/4,5;
La Ondo de Esperanto, 2016/4-5;
La Revuo Orienta, 2016/3,4;
La Sago, 2016/108;
Literatura Foiro, 2016/279.280;
Monato, 2016/4;
Norvega Esperantisto, 2016/2;
Pola Esperantisto, 2015/6;
REGo, 2016/2.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №6 (260)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.

  • Peter Baláž. Eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando
  • Mark Fettes, Stefan MacGill. La Estraro kunsidis en Roterdamo
  • Demisio de Stefano Keller
  • Afrika Kongreso de Esperanto
  • Claude Nourmont. Pordo de Eŭromediteraneo
  • Claude Nourmont. Kvinpetalo en aprilo
  • Amri Wandel. Israelo: Duoble rekorda kongreso
  • Isikawa Tieko. Seminario en la Ora Semajno
  • Adrián Aleandro. Argentina Kongreso
  • Andrzej Bach. Svedoj kongresis en ... Pollando
  • Maritza Gutiérrez González. Kubo: plani, trejniĝi kaj kreski
  • Renato Corsetti. La naŭa Mezorienta Kunveno
  • Povilas Jegorovas. BET-52: Jam 274 aliĝintoj el 27 landoj
  • Angela Tellier. Majstroklaso en Liverpolo
  • José Antonio del Barrio. Esperanro kaj socia historio
  • Irena Tomaszewska. La verda Szczecin
  • Volodimir Hordijenko. Mirinda Lviv
  • Peter Baláž. En Nitro bunte kaj abunde
  • Jean-Pol Sparenberg. La plej juneca kaj agrabla PEKo
  • Zsófia Kóródy. Klerigsesio en Herzberg
  • Ronald Schindler. Ponta Festo en Frankfurt
  • Olivier Boisson. Migradi en Alzaco
  • Vjaĉeslav Ivanov. La deka Peterburga festivalo
  • Irina Gonĉarova. KER en la ĉefurbo de Ruslando
  • Koncize (10 informoj)
  • Oni ne blagu en Nitro (Vortoj de Komitatano Z)
  • Dafydd ab Iago. Timoj de elmigrintoj (Vide el Bruselo)
  • Przemysław Wierzbowski. Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!
  • Nova Estraro de la Akademio
  • Sergio Pokrovskij. Bitlibra revolucio: Studaĵo (3)
  • Przemysław Wierzbowski. Gajnu bitlibran legilon en literatura konkurso
  • Muzika Konkurso de “Kontakto” 2016
  • Grave!
  • Ricevitaj gazetoj
  • Małgosia Komarnicka. Vortbeleco en Esperanto
  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
  • Fotoraportoj (Ilia Sumifia Dewi, Irina Gonĉarova, Irena Tomaszewska)