La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №2 (244)

Belostoko

Sur la kovropaĝo estas la katedralo en Bjalistoko, kie je la naskiĝdatreveno de la iniciatoro de Esperanto okazis la tradiciaj Zamenhofaj Tagoj. Interalie, pro pluraj raportoj pri la festado de la Zamenhofa Tago la februara kajero estas pli ampleksa ol kutime.
(Foto: Przemysław Wierzbowski)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Februaro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Februaro

1. Antaŭ 150 jaroj (1865) Abraham Lincoln subskribis la 13an amendon al la usona konstitucio pri abolo de sklaveco.

Ariste

2. Antaŭ 25 jaroj mortis Paul Ariste (1905-90), estona lingvisto, poligloto kaj esperantisto.

4. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita Nikolaj Jeĵov (1895-1940), popolkomisaro pri internaj aferoj de USSR (1936-38), unu el la organizantoj de la Granda Purigo (1937-38).

Antaŭ 25 jaroj mortis Henrik Seppik (1905-90), estona esperantisto, aŭtoro de la populara lernolibro La tuta Esperanto.

5. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Hiram Stevens Maxim (1840-1916), usona-brita inĝeniero kaj inventisto, aŭtoro de la fama mitralo Maxim.

Maxim

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la plej fama rumana futbalisto Gheorghe Hagi (1965-).

6. Antaŭ 1425 jaroj (590) Bahram Ĉobin detronigis la ŝaĥon Hörmüz IV de la Sasanida Regno.

Antaŭ 175 jaroj (1840) en Waitangi estis subskribita pactrakto inter Britio kaj maoriaj tribestroj – Nov-Zelando iĝis kolonio de Britio.

Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Anna Stuart (1665-1714), la unua reĝino de Britio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Adomas Vaitilavičius (1915-96), litova esperantisto, redaktoro de Litova Stelo (1991-94).

8. Antaŭ 750 jaroj mortis Hulagu (1218-65), nepo de Ĝingis-Ĥano, mongola armeestro kaj reganto, fondinto de la Ilĥana Regno.

9. Antaŭ 150 jaroj en Kenigsbergo naskiĝis Erich Dagobert von Drygalski (1865-1949), germana geografo, vojaĝanto kaj esploristo de Arktiko.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Maxwell Coetzee (1940-), sudafrika verkisto, nobelpremiito pri literaturo (2003).

Pasternak

10. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Boris Pasternak (1890-1960), ruslanda kaj sovetunia verkisto, nobelpremiito pri literaturo (1958).

12. Antaŭ 150 jaroj (1865) Dmitrij Mendelejev defendis la disertacion Pri kombiniĝo de alkoholo kaj akvo, kiu netigis la recepton de la rusa vodko.

13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aung San (1915-47), gvidanto de la sendependiĝa movado en Birmo.

S-ta Valenteno

14. Tago de S-ta Valenteno ĉe okcidentaj kristanoj.

15. Antaŭ 75 jaroj la Sovetunia armeo trarompis la Mannerheim-linion en Finnlando.

Mesrop Maŝtoc

17. Antaŭ 1575 jaroj mortis Mesrop Maŝtoc (362-440), armena monaĥo, teologo kaj lingvisto, tradukinto de Biblio, fondinto de la armena alfabeto.

18. Antaŭ 50 jaroj (1965) Gambio sendependiĝis de Britio.

19. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Arthur Baur (1915-2010), svisa esperantisto, aŭtoro de pluraj verkoj, multjara Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Saparmyrát Nyýazow (1940-2006), la ĉefsekretario de CK de Turkmenia komunista partio (1985-91) kaj dumviva prezidento de Turkmenio (1990-2006), konata kiel Türkmenbaşy (ĉefo de turkmenoj).

20. Antaŭ 150 jaroj (1865) per venko de Brazilo finĝis la Urugvaja milito.

21. Internacia Tago de la denaska lingvo

22. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Ferdinand August Bebel (1840-1913), unu el gvidantoj de la germana kaj internacia laboristaj movadoj.

23 februaro

23. Tago de Defendanto de l' Patrujo en Ruslando, Belarusio kaj kelkaj ekssovetiaj landoj.

24. Antaŭ 200 jaroj mortis Robert Fulton (1765-1815), usona inĝeniero, kreinto de unu el la plej fruaj vaporŝipoj.

25. Antaŭ 300 jaroj mortis Liaozhai (aŭtente: Pu Songling, 1640-1715), ĉina verkisto, aŭtoro de mirrakontoj legataj ĝis nun (ankaŭ en Esperanto).

26. Antaŭ 275 jaroĵ naskiĝis Giambattista Bodoni (1740-1813), itala eldonisto kaj tipografo, kreinto de popularaj tiparoj.

Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono I eskapis el la insulo Elba.

Napoleono eskapas el Elba (Bildo de Vernet)

28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Samuel Joel “Zero” Mostel (1915-77), usona aktoro, metita en la Holivudan nigran liston dum la kontraŭmaldekstrula kampanjo de Joseph McCarthy.


Mireille Grosjean respondas

Antaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto.

Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Estis kompleta surprizo. Mi estis en preparlaboroj por vojaĝi al Afriko… por instrui pri koridora agado en la seminario AMO 7 en Togolando… Mi aŭdis pri tiu premio, sed ne atentis vere. Mi tre ĝojas pri la klarigoj, kiuj akompanis la premion. Estas fakto, ke mi ege multe laboras por ILEI kaj por Afriko, sen ripoztagoj, sen dimanĉoj, sen ferioj; tamen dediĉi multe da tempo ne nepre signifas, ke la laboro estas efika kaj adekvata. Mi aŭdis “La nova ILEI…”, mi konstatas fortan subtenon, do mi ricevadas kelkajn eĥojn, ke mia laboro kaj gvidado konvenas. Tio enorme kuraĝigas min. Same la premio motivigas min.

Grosjean

La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro kelkaj meritoj. La unua estas la sukcesa agado en Afriko. Kiam kaj kial vi ekagis por Esperanto en ĉi tiu kontinento?

Mi estas en kontakto kun afrikanoj ekde mia plej juna aĝo pro la malfermiteco kaj engaĝiĝo de miaj gepatroj en socia laboro. Due, en la universitato en Neuchâtel (Svislando) mi studis kun pluraj afrikanoj. Kelkaj partoprenis mian geedziĝfeston. Mi multon legis tiam el la franclingva afrika literaturo. Mi memoras pri la sendependiĝoj en la sesdekaj jaroj. Poste aperis subite la eblo iri al Afriko okaze de la ILEI-Konferenco en 2008 en Benino. Tiam mi pensis: jen bona okazo mem vidi, mem sperti Afrikon. En la aviadilo deĵoranto diris al mi: “Ĉu estas via unua flugo al Afriko? Vi vidos, ke vi tuj ŝatos!” Kaj tio okazis. Dum la Konferenco mi konatiĝis kun pluraj afrikanoj, kaj inter ili estis Privas Tchikpe, la unua esperantisto en Benino, kiu sugestis kunlaboron por Esperanto en Afriko.

Tiu kunlaboro trovis juran formon: “Scio Sen Bariloj” (SSB), ĝi plu daŭras efike en diversaj landoj kaj faris ĝis nun naŭ diversajn agadojn. Feliĉe venas subteno de aliaj esperantistoj, kiujn mi elkore dankas. Vi povas subteni SSB-n uzante ĝian UEA-konton “assb-k”.

Mi multe esploris pri la historio de Afriko kaj la evoluo de tiu mondoparto. Pri tio mi prelegas same multe en Eŭropo kiel en Afriko mem. Ni devas sukcesi pacigi la rilatojn inter tiuj du kontinentoj post kvar kruelaj jarcentoj. Legu pli en mia blogo http://mirejo3.blogspot.com/. Mi komencis verki libron pri tiu temo.

Mi miras pri la bona lingvonivelo de afrikaj esperantistoj. Mi miras, ke ili neniam krokodilas. Mi miras, kiom demokratie ili sukcesas debati kaj decidi. Mi miras, kiom malfermite ili demandadas min pri ĉio ajn. Ĉar mi konvinkiĝis, ke mi estas frato de ĉiuj aliaj homoj sur la Tero (Esperanto helpas al tio), tiaj kontaktoj povas okazi harmonie kaj serene. Subtenon mi alportas en iliaj klopodoj por Esperanto en ilia lando.

Mi sukcesas adaptiĝi al malsama medio, alia mondo, aliaj kutimoj. Mi trovis afrikanojn, kiuj klarigas siajn kutimojn al mi. Tiel mi progresas en la kompreno de tiu mondoparto. En miaj vojaĝoj mi esploras pri universalaĵoj kiel familio, eventoj de la vivo, nutrado, edukado, akiro de vivrimedoj, organizado de socia vivo…. Ĉiu socio devas iel solvi tiajn aspektojn de la vivo.

En la 1990aj jaroj okazis kvar Afrikaj Esperanto-Kongresoj, laste je la jarŝanĝo 1995-96. Kial oni devis atendi 18 jarojn ĝis la kvina?

Laŭ mia supozo ne estas precizaj klarigoj. Kial estis unue Afrika Komisiono, Amerika Komisiono kaj Azia Komisiono ĉe UEA kaj finfine Eŭropa Komisiono? Neniu povas precize diri; simple okazis tiel. Ĉiu esperantisto agas en sia urbo, vilaĝo, loka klubo, kaj ne nepre havas la okazon starti en tia projekto kaj trovi la bezonatajn monrimedojn por tia agado. La kvina Afrika Kongreso de Esperanto estis fakte provo: la skipo de “Scio Sen Bariloj” lanĉis diversajn agadojn en Kotonuo alportante lernolibrojn en lernejojn, organizante prelegojn kaj kursojn pri Esperanto. Ni lanĉis entute ses agadojn kaj venis al la ideo, ke UK eblus en tiu urbo. Ni faris esploron pri farebleco kaj sendis ĝin al UEA-prezidanto kaj al la Centra Oficejo (aŭgusto 2009). Ĉio eblas en Kotonuo; tamen la movado en Benino ne estas forta. Tiam ni ekpensis pri provo kaj defio: Afrika Kongreso ebligos al ni konstati, ĉu ni sukcesos okazigi tian eventon kaj kolekti bezonatajn financajn rimedojn. Mirinda subteno venis. La rezulto de tiu kongreso estis ne brila pro la dimensio de la grupo, sed tre riĉa pro ĝia organizado, enhavo kaj sekvoj. Nun ni pretas por UK en Kotonuo.

Ĉu okazigo de la Universala Kongreso de Esperanto en Afriko estas realisma ideo?

Certe! Unue, kelkaj esperantistoj timas pri varmeco kaj humideco. Mi devas rideti: ni havis UKon en Pekino kaj Jokohamo, kie humideco estas 90%. En Afriko ĝi estas 50%, en Eŭropo 30% (proksimumaj informoj). Varmeco estas multe pli alta en Tel-Avivo ol en Kotonuo. Do la klimato ne devus bremsi neafrikanojn. Due, ĉio troviĝas en Kotonuo: presejo por la kongresa libro, aŭtomataj bankgiĉetoj, vidindaĵoj, el kiuj kelkaj estas kulturaj mondheredaĵoj de Unesko, kvinstelaj hoteloj por luksemuloj, malsanulejoj okaze de bezono… Trie, estus tre pozitiva fakto, ke niaj kutimaj gekongresanoj malkovru la movadon en Afriko per sia persona sperto. La problemo estas, ke la amaskomunikiloj montras al okcidentanoj nur malsatajn infanojn afrikajn cele al monkolektado; konsekvence ni pensas, ke nur tiaj homoj ekzistas en Afriko. Sed kaj okcidentanoj kaj afrikanoj havas malĝustan imagon pri la alia grupo. Vojaĝi helpas al ĝustigo de tiu imago kaj al forviŝado de stereotipoj.

La sekva kialo de via elekto estas via aktivado en ILEI. Bonvolu rakonti pri ĝi…

La kuraĝa kaj efika agado de Ileana Schroeder el Danlando okaze de UK en Kopenhago kuraĝigis min (malgraŭ mia aĝo) kandidatiĝi por la posteno de prezidanto de ILEI pro la fakto, ke lingvoinstruado kongruas kun mia lertigado kaj longjaraj profesiaj spertoj. La Komitato elektis min. Certe miaj kontaktoj tra la mondo kaj alikulturaj spertoj estis atuto. Mi provas efike zorgi pri la ĉiutaga mastrumado de la Ligo en kunlaboro kun la estraro, sekciestroj kaj reprezentantoj. Mi provas atingi pli forajn celojn, kiel reakiro de statuso ĉe Unesko. La kresko de la Ligo kaj firmigo de diversaj sekcioj ankaŭ estas grava celo.

Kio interesa okazis en la Montevidea konferenco de ILEI?

Por mi ĉio estis interesa. Kompreneble la solena malfermo en la Parlamenta Palaco estis epokfara. Dum mia enkonduka prelego pri la eventoj de 1954 mi vidis la urbestrinon kaj la direktorinon de Unesko por Sud-Ameriko sekvi atenteme mian Esperantlingvan paroladon kun aprobaj kapmovoj, tio ĝojigis min ege; mi iom helpis dirante “futuro” anstataŭ “estonteco” ekzemple, por helpi al ili kompreni Esperanton sen tradukado. Dum la Konferenco eĉ komitatkunsidoj estis interesaj: Aŭdi la opiniojn de la komitatanoj, pripensi solvojn, diskuti pri fareblaĵoj, tio kaptas mian atenton, plezurigas min kaj motivigas ĉiujn. Dum komenca neformala kunveno naskiĝis interesaj ideoj pri la agado de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn” (NSNS). Estis multaj atentokaptaj prelegoj, amuzaj momentoj, agrabla internacia etoso.

La tria elektomotivo estas la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015. Kiel progresas la preparado?

Ni trovis du sponsorojn kaj tiel akiris 4500 CHF. Mi atendas pliajn respondojn de kontaktitaj instancoj. Jam ni havas Honoran Komitaton kun nun entute 18 personoj, inter kiuj aperas ok diplomatoj. La programskizo pretas, prelegantoj anoncas sin; mi kontaktis personojn por ion prezenti laŭ la elektitaj temoj. Subteno venas el Chambéry (Francio): duopo tradukos la prelegojn por ebligi dulingvajn prezentojn.

En la pasinta jaro vi ankaŭ havis plian atingon, nome, vi sukcese finis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Mickiewicz en Poznano. Ĉu la studado valoris la tempajn kaj financajn elspezojn, kiujn vi faris por ĝi?

Sendube jes. Mi lernis multon. Mi verkis multon: “Postŝerca streĉo” estas la titolo de mia taskaro: 150 paĝoj! Mi proponis al la gvidantoj fari esplorojn en rilato kun Afriko kaj ili aprobis. El tio vi komprenas, ke estis ofte ligoj inter miaj studoj ĉe UAM kaj mia agado en Afriko. La profesoroj en UAM estas altnivelaj. La kontaktoj inter la gestudentoj estas pozitivaj, kelkaj el ili estas elstaraj esperantistoj. Mi povas vigle rekomendi tiujn postdiplomajn studojn kaj esperi, ke profesorino Ilona Koutny plu gvidos tiun valoran programon.

En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

Vi tuŝas du aspektojn: vi demandas pri la strukturoj kaj pri la lingvo.

Pri la strukturoj: La asocia vivo kun komitatkunsidoj ne multe interesas homojn, ĉar ni vivas en la okcidenta parto de la mondo en individuisma etoso, bedaŭrinde. Certe naskiĝos novaj ideoj, novaj formoj, laŭ la nuntempaj teknikaj ebloj kaj la bezonoj de la homoj. Mi estas malfermita al tio.

Pri la estonteco de Esperanto: Kiam mi laboris ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kiel delegito de UEA, mi havis tri celojn. Unue, ke homoj konsciiĝu, ke la nuna lingvosituacio en la mondo ne estas kontentiga. Due, ke plej multe da homoj sciu, kio estas Esperanto. Lingvo. Trie, ke homoj parolu pri Esperanto sen antaŭjuĝoj, objektive kaj racie. Ĉe UN la delegitaro de UEA atingas tion. En la vasta publiko ne ankoraŭ. Informlaboro nepras.

Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Ebono de Kapuściński en la bonega traduko de Tomasz Chmielik kun multaj informoj pri Afriko, etosoj kaj gustoj de tiu alloga kontinento. Certe ion de Tibor Sekelj mi kunportus: ĉu Ĝambo Rafiki, ĉu Kolektanto de Ĉielarkoj, mi hezitas. Mi tre ŝatas lian stilon kaj la enhavon de liaj rakontoj. La Infana Raso de William Auld. Mirinda libro, kies belecojn oni ne povas ĉesi admiri.

Kaj, fine, pri viaj planoj?..

MITE. Certe tio plej urĝas. Temas pri Modula Instruista Trejnado de Esperanto. Se la informado funkcias bone, se homoj deziras lerni nian lingvon, ILEI devas provizi la movadon per lertigitaj instruistoj. Temas pri prioritata celo. Ĝis nun la mastrumado de la ĉiutaga vivo de la Ligo okupis min komplete.

Ekde la 17a de majo 2015, tuj post la fino de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, MITE devos akiri la unuan lokon en niaj pripensoj kaj klopodoj. La enhavo de la moduloj grandparte jam pretas. Finpretigado endas. Moduloj ebligos okazigi en iu loko parton de la lertigado laŭ la surlokaj eblaj prelegantoj / instruistoj. Kandidato povos kolekti atestilojn pri diversaj moduloj iom post iom ĝis kompleta kolektado de ĉiuj aspektoj de la lertigado. Tio ŝajnas al ni la plej taŭga kaj racia organizado de la lertigado, konsiderante la vojaĝkostojn kaj la problemojn pri akiro de vizoj.

Ni devus pensi pri eldonendaĵoj. Jam ni decidis pri du eventoj en 2016: nia kutima ĉiujara Konferenco kaj la unua PAFO – Pedagogia Avangarda FestivalO. Kaj eble nia Konferenco en 2017 okazos denove en Afriko.

Privataj planoj ekzistas… Mi verkis Afrikanoj kaj mi laŭ Esperanto kaj mi de Hori Jasuo. En preparo estas Afrikanoj kaj mi 2, Japanoj kaj mi, Artistoj, teknikistoj kaj mi pri la preparlaboroj de Internacia Arta Vespero dum UK (2002-2014), Lernantoj kaj mi pri mia profesia vivo, kaj Tout Doux Tout Doubs, le retour en la franca lingvo, satira teatraĵo pri mia vilaĝo Les Brenets ĉe la rivero Doubs kaj la translima kunvivado de svisaj kaj francaj ĵurasanoj. Kolektiva verko Lagoj kaj larmoj pri la Tria Mondmilito, la nuntempa milito en la orienta Kongo, estas en preparo; kontribuoj alvenadas…

Ek al la laboro. Kuraĝe antaŭen!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


Ludoviko anime estis inter ni!

ZT

Torto al Ludoviko kun la surskribo “Esperanto – kultura heredaĵo”

La organizantoj de la Zamenhofaj Tagoj, okazintaj la 11–13an de decembro en Nowy Sącz ne supozis ke unu el la gastoj alvenos kun “relikvoj”: Stanislao Rynduch, sekretario de Eŭropa Federacio de EDE kunportis leterojn de Ludoviko Zamenhof kaj Kongresan Libron de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro! Multaj el ni rigardis, legis, kaj eĉ sentis la korprotekton de Ludoviko al la aranĝo, dediĉita al lia memoro.

Dum tri tagoj ni omaĝis jenajn jubileajn kaj aktualajn eventojn:

  • 155a naskiĝdato de Zamenhof,
  • 60-jara jubileo de la Montevidea rezolucio de Unesko pri Esperanto,
  • 2 jaroj de la fondo de la Parlamenta grupo subtenanta Esperanton,
  • enskribo de Esperanto en la liston de nemateria kultura heredaĵo en Pollando.

Pri tiuj temoj prelegis, interalie, Małgorzata Komarnicka, Kazimiro Krzyżak kaj Stanislao Mandrak.

Estis premiere prezentita la pola versio de la solspektaklo Urszula, en kiu rolis Małgorzata Komarnicka kaj Roman Dobrzyński. Okazis intergeneracia muzika spektaklo Ankoraŭ ni verdludas kaj mistika “Tibeta Vespero”. Infanoj el vilaĝaj lernejoj, kie Jolanta Kieres instruas Esperanton, preparis skeĉojn, kaj senjoroj el la universitato de la tria aĝo prezentis Magian Teatran Tableton.

Sed ni trovis tempon por aktivado en laborgrupoj pri bezono ŝanĝi la staton de Esperanto en la pola eduka sistemo, kaj pri preparado de serio de Esperanto-aranĝoj kadre de “Wrocław 2016 – metropolo de la eŭropa kulturo”: Pollanda Esperanto-Kongreso, IJK, LKF, Antaŭkongreso kun Ludoviko k. a.

Tiom da gravaj okazaĵoj interesis la publikon kaj amaskomunikilojn. En la urba kulturcentro estis inaŭgurira la Senata ekspozicio pri Esperanto. La inaŭguron ornamis granda, bela kaj bongusta “Torto al Ludoviko” kun la surskribo “Esperanto – kultura heredaĵo”.

Halina Komar


Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Foto: Francoise Eriksen

De la 12a ĝis 14a de decembro en Bjalistoko okazis la tradiciaj 15aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en hejme komforta etoso, mi dirus “Esperant-familia etoso”.

En la malfermo ĉeestis la kreinto de Esperanto, kaj ĉiuj vizitantoj havis unikan ŝancon konatiĝi, babili aŭ eĉ fari fotojn kun Zamenhof!

Belostoko

Fotiĝi kun Zamenhof (Foto: Przemysław Wierzbowski)

La programo estis intensa kaj interesa. Ĉiuj dezirantoj povis ekscii pri la “nekonata” Bjalistoko en fotoprezentaĵo de Nina Pietuchowska; pri Esperantaj muzik-projektoj rakontis Flo Martorell el Vinilkosmo; Kasia Choroszucha kaj Irek Bobrzak prezentis la retradion Varsovia Vento; Edvige Tantin spektigis filmon pri la azia kongreso en Ulanbatoro; pri la itala kuirarto kaj Mona Lisa rakontis Paola Giommoni…

Interesa estis la prezentaĵo de la libro “Revenoj al Krynki” de la belorusa aŭtoro Sokrat Janowicz. Oni anoncis la rezulton de la fabelkonkurso. La fabeloj troveblas en Bjalistokaj kajeroj №5 eldonitaj okaze de la 15aj Zamenhof-Tagoj. Ambaŭ eldonaĵoj estis senpagaj por la sepdeko da partoprenantoj, venintaj el pluraj landoj. Funkciis ekspozicio de infanaj desegnaĵoj dediĉita al Ludoviko.

Bonan humoron kaj ĝuon donis koncerto de francaj muzikistoj Melaine Desnos kaj Jean-Claude Patalano, kaj koncerto de la loka muzikbando Młoda Folkowa Krew. Kune kun la membroj de la bando ĉiuj gastoj gaje kantis la popularan kanton “Feliz Navidad” (Feliĉa Kristnask'). Multe da plezuro la partoprenantoj ricevis de la bongusta naskiĝtaga kuko de Ludoviko.

Foto: Przemysław Wierzbowski

Dum la lasta tago okazis ekskurso “Laŭ la itinero de multaj kulturoj kaj religioj”. Ni vizitis la praarbaron Knyszyńska. Ni ne vidis vivantan bizonon, sed tio estis kompensita de diversspeciaj kaj koloraj strigoj, inter kiuj estis eĉ bela blanka neĝostrigo. Ni vizitis ankaŭ la vilaĝon Kruszyniany kie estas la tombo de Sokrat Janowicz.

Tre amuza gvidisto montris al ni la tatarajn moskeon kaj tombejon, kaj multe kaj emocie rakontis pri la tataraj kulturo kaj tradicioj. La tagmanĝon kompreneble ni havis en tatara restoracio. En la vilaĝo Michałowo ni vizitis la ortodoksan lignan preĝejon, kiu estis ornamita de belegaj kolorbildoj.

Nadia Raŝevska


Komuna Seminario: Duafoje en Vjetnamio

KS en Vjetnamio

Komuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo.

KS-33, kies ĉeftemo estis: “Kunlaboro inter aziaj junuloj”, sukcese okazis la 26–28an de decembro kun kvindeko da partoprenantoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Indonezio, Usono, Hispanio kaj Vjetnamio.

La unua tago proponis temajn programerojn “Aziaj junularaj movadoj” kaj “Kunsido de aziaj junuloj”. Tuj post la malfermo reprezentantoj de kvin aziaj landoj (Japanio, Ĉinio, Koreio, Vjetnamio kaj Indonezio) prezentis siajn landajn movadojn – speciale la junularajn.

Posttagmezo komenciĝis kunsido de aziaj junuloj – la plej grava programero de KS. La kunsido okazis tuj post la fondo de la Komisiono de Azia Junularo (KAJ), kaj troviĝis ne nur multaj avantaĝoj, sed ankaŭ malfacilaĵoj. Do, dum la kunsido gejunuloj el kvin landoj kundiskutis metodojn por plibonigi la movadon junularan kaj serĉi komunikilojn de KAJ, ankaŭ inter alilandaj junuloj.

La sekva programero estis “Aziaj kulturoj” kaj konkurso “Miss Esperanto ĉe KS-33". Oni kunportis siajn landajn tradiciajn manĝaĵojn, trinkaĵojn, kaj specialaĵojn por prezenti kulturojn de siaj landoj. Estis bonŝanco por ĉeestantoj plibonigi la konojn pri alilandaj kulturoj.

[Bui Hai Mung – Miss Esperanto]

[Ks-miss.jpg]

Miss Esperanto

Bui Hai Mung
Miss Esperanto

La konkurso “Miss Esperanto” allogis ses kandidatojn el Koreio, Indonezio kaj Vjetnamio. La kandidatoj devis partopreni en tri konkursoj: montrado de tradiciaj vestaĵoj, talento kaj respondado. Ĉiuj fraŭlinoj beliĝis kaj ĉarmiĝis en tradiciaj koloroj kun allogaj dancoj, dolĉaj kanzonoj aŭ interesaj prezentoj. Fine, Bui Hai Mung el Vjetnamio iĝis Miss Esperanto.

Kiel en ĉiuj junularaj Esperanto-aranĝoj, la interkona vespero pasis amuze kaj interese kun ludoj kontribuitaj de LKK-anoj kaj kongresanoj.

La dua tago de KS verŝajne estis la plej atendita tago pro la ekskurso al la tunelaro Ku-Ĉi, templo Ben Duoc kaj bankedo en la feriejo Binh Quoi. La partoprenantoj havis bonŝancon por pliriĉigi siajn konojn pri problemoj kaj oferoj de sudvjetnamaj popoloj dum la du longaj militoj kontraŭ Francio kaj Usono. La vespero ĉe Binh Quoi aldonis belajn impresojn pri vjetnamaj tradiciaĵoj danke al tiea festivalo, kie prezentiĝis tradiciaj vestaĵoj, manĝaĵoj, ludoj, ktp de ĉiuj partoj de Vjetnamio.

La 33a KS estis organizita en la urbo, nomita laŭ la unua prezidento de Vjetnamio, kaj la filmeto Ho-Ĉi-Min – Portreto de la homo prezentis al ĉiuj profundan kaj kompletan klarigon pri la bela nomo de la urbo. La sekvaj distraj programeroj estis kontribuitaj de junuloj el Indonezio kaj Japanio.

La ferma ceremonio okazis posttagmeze en la kortuŝa adiaŭa etoso. Poste la kongresanoj kune ĝuis ekskurseton ĉirkaŭ la urbo per motorcirkloj.

KS en Vjetnamio

KS-33 sukcese okazis danke al la kontribuoj kaj subteno de ĉiuj partoprenantoj, de eksterlandaj kaj enlandaj organizoj kaj danke al la senlaca laboro de LKK-anoj kaj helpantoj. Espereble, iun belan tagon KS iĝos komuna evento de ĉiuj junuloj en Azio.

Nepo


LEA

Litovio: Jubilea Kongreso

La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas Šauklys, Antanas Račas kaj Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė.

Raporton pri la agado dum 2014 faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li listigis kaj karakterizis la ĉefajn asociajn aktivaĵojn dum la jaro. Fine de sia parolado la prezidanto de LEA enmanigis gratuldiplomojn al deko da esperantistoj, kiuj en 2014 festis siajn jubileojn. Pluraj personoj partoprenis en la posta diskutado.

Post la tagmanĝa paŭzo (ĉiuj ricevis senpagan tagmanĝon) komenciĝis la tradiciaj “Zamenhof-Tagoj – 2014". Vytautas Šilas festprelegis. Pri la 99a UK en Bonaero rakontis Palmyra Lukoševičienė. La festo finiĝis per koncerto de Milda Kazakevičiutė (violono) kaj Laimonas Salijus (akordeono).

Funkciis riĉa libroservo, oni povis aboni Esperanto-gazetojn (la plej populara estis La Ondo de Esperantol), kotizi al LEA kaj UEA, aliĝi al BET-51 en Tallinn (aliĝis pli ol 10 personoj) kaj al la 100a UK en Lillo (aliĝis 25).

Povilas Jegorovas


La 31a IF: Ĉu vere la lasta?

Foto: Brian Moon

Austra, HDP, Jeong-ok, Gunnar (Foto: Brian Moon)

Kion povas skribi iu, kiu por la 31a fojo partoprenas la Internacian Festivalon (IF)? Relegante la pasintjaran artikolon, mi povus preskaŭ verki la samon por ĉi tiu numero de La Ondo. Krom tio, ke ŝanĝiĝis la loko, la prelegoj, la ekskursoj… sed nur malmulte la partoprenantoj kaj kontribuantoj, tute ne la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz (alivorte HDP), la ŝablona strukturo de la programo kaj ĉefe ne la etoso, malgraŭ iom amara gusto de ebla fino de brila aranĝo.

La 31a IF okazis de la 27a de decembro 2014 ĝis la 4a de januaro 2015 en Jülich, kien fine alvenis preskaŭ 100 festivalanoj el 18 landoj. Ne nur estis la kutimuloj, sed ankaŭ areto da novuloj, kiuj bone integriĝis en nia IF-popoleto. La ejo estis bona, komforta, hoteleca domo, ĉe interesa parko.

Por tiuj, kiuj ĉeestis IF-on, mi ne bezonas skribi. Ili havas siajn proprajn rememorojn pri la okazaĵoj. Por tiuj, kiuj neniam ĉeestis la Festivalon, jen raporteto, kiu eble bedaŭrigos ilin, ke ili ne partoprenis tiun unikan eventon.

Jülich estas 2000-jara urbeto inter Köln kaj Aachen, tamen ĝi estis preskaŭ komplete detruita de britaj bomboj en 1944, sed intertempe rekonstruita. Nuntempe ĝi estas ĉefe konata pro sia esplorcentro (la plej granda en Germanio) pri renovigeblaj kaj longedaŭraj energiformoj, kun aparta fokuso al sunenergio.

Pro tio la kadra temo de IF estis “energio”. Pri energi-ŝanĝiĝo en Germanio prelegis Alfred Schubert enkadre de Internacia Vintra Universitato. Li prelegis ankaŭ pri vetveturado per elektraj aŭtomobiloj. Krom ekskurso al karbo-elfosejoj, tio estis la solaj rektaj kontribuoj al la kadra temo. Sed nur harfendemuloj protestus kontraŭ tio. Nu, la prelegantoj estas ĉiuj fakuloj, sed ne necese pri la kadra temo.

La 8an Internacian Vintran Universitaton rektoris d-ro Amri Wandel el Israelo. Li mem prelegis pri la scienca revolucio de Einstein, kaj ankaŭ pri la vivo sur foraj planedoj kaj pri la novaj esploroj dank' al la spacteleskopo Kepler. D-ro Dieter Kleemann, unuafoja preleganto en IVU, parolis pri la “Romkatolika misia agado en Japanio kaj la sekvoj por la socia strukturo kaj politiko de la lando”. Kaj Mikaelo Bronŝtejn prezentis la kontribuon de Rusio al la monda Esperanto-literaturo. IVU havis ĉi-jare rekordon, pro tio ke ĉiujn ses prelegojn sekvis AIS-ekzameno, kaj la 40 partoprenintoj de la ekzameno sukcesis, du el ili per la maksimuma nombro da poentoj.

Kvankam venis malpli da rusoj ol kutime (interalie, pro la falo de rublo) la rusoj kontribuis, interalie, per multaj prelegoj. Pri “Rusio kaj Ukrainio, la du ŝtatoj – ĉu frataj?” raportis Mikaelo Bronŝtejn, sed tro malmulte da tempo estis dediĉita al la nuntempa situacio. Li ankaŭ kun Dima Ŝevĉenko prezentis la eldonaĵojn de Impeto, kaj Anna Striganova parolis pri fabelaj mondoj kaj pri fabeloj de la rusiaj popoloj. Inter la aliaj kontribuoj ni menciu la kortuŝan rakonton de Karl Breuninger. Li ne estas ruso, sed germano, kiu pasigis sian infanecon en Sovetio pro tio, ke lia patro, germana sciencisto, estis inter la inĝenieroj perforte translokitaj al Sovetio, por tie labori kompense al la teruraj damaĝoj en la venkintaj ŝtatoj.

Kaj multon pluan oni povus mencii: Harald Schicke prezentis naturkuracistan alirmanieron al malsanoj. Estis bildprezentoj pri Argentino, pri Barato, kaj interesega filmo kiun kompilis Liba kaj Floréal Gabalda (kiu cetere ĉefreĝisoris la teĥnikaĵojn de IF) retrospektive kaj nostalgie al la pasintaj IF-oj.

La ĉefa ekskurso estis al la urbo Köln, kiun ni rapide trapaŝis sub ĉiĉeronado de Winfried Schumacher. Ĉefa surprizo estis la restoracio. Ĉu ankaŭ siatempa rusa(sovetia) etoso, ke kafo ne haveblis en restoracio de Köln, pro paneo de la kafmaŝino? Ĉu ni aldonu pri aparte malafablaj kelnerinoj? Ekskursoj estis ankaŭ al Jülich (gvidis Valdemar Ebel, kiu ankaŭ multe helpis por la tuta programo), al Aachen, al la trilanda punkto de Germanio, Nederlando kaj Belgio, kaj al la iama neŭtrala ŝtateto Moresnet.

La vespera programo enhavis multe da ekssovetiaj partoprenoj: Vera Vlasova kaj Mikaelo, barda liriko de Nataŝa, la latva Vento Baltia kun Austra (kiu tamen ne estas aŭstra), Biruta, Lolita kaj Sergej… Silvestra vespero funkciis laŭ la tradicio, kaj la novjaraj kisoj por la rusoj estis la unuaj. La internacia vespero arigis amason da ĝenerale talentaj kontribuoj de multaj partoprenantoj. Tro longe estus citi ilin ĉi tie!

Estis iom da malgajo en iuj vesperoj. La bonveniga memorigis, interalie, la forpasintan fidelan partoprenanton Rémy Bouchet. En la adiaŭa vespero, ja ĉar adiaŭa.

Sed rusa vodko abunde fluis (kaj ne nur vodko), ankaŭ dum aliaj vesperoj. La plej ŝatata parto de la tagoj estas la neformala postvespera kunesto en la knajpo. Jen kion ĉefe maltrafis tiuj, kiuj ne venis: la ĝojo renkontiĝi kun tute bunta aro da homoj, en tute speciala etoso. Babili pri ĉio ajn en Esperanto, trinki, drinki, kanti, muziki, diboĉeti… Kiu diras, ke Esperanto ne funkcias?

Mi multe parolis pri rusoj, sed tie ni estis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Kia bela Esperantujo!

Ĉu vere la lasta IF? Ĉu ne venos IF Nova? HDP sukcesis dum jardekoj sin dediĉi al preparado de brila kaj tre sukcesa aranĝo. Kiu kuraĝos transpreni la torĉon kaj pluvivigi IF?

Claude Nourmont


NR – multfaceta kiel ĉiam

NR

[Infanoj neniam enuas en NR (El la fotaro de Klaus kaj Inge Rumrich)

Ĉi-foje la Novjara Renkontiĝo okazis en Bitburg, iom norde de Treviro (Trier), kie ni jam gastis antaŭ tri jaroj. Ĉeestis dum la semajno ĉirkaŭ novjaro entute 162 homoj el deko da landoj – sesdeko da homoj el Germanio kaj cento el eksterlando, plejparte el Belgio, Francio, Luksemburgio (tuj apuda), Hispanio kaj Italio. Kiel kutime partoprenis kvardeko da infanoj kaj dudeko da junuloj ĝis dudekjaraj.

En la vesperoj okazis multaj diversaj programeroj, interalie: Interŝanĝo de hejmlandaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj (dum kio bele okazis la interkonatiĝo), teatraĵo de Christoph Frank Kokino Henjo, koncerto de Kimo, granda kvizo Ĝepardi' de Timwi kaj Carolin, revuo de revuoj de István Ertl, Silvestra balo, improviza teatro kaj la tradicia adiaŭa vespero. Belaj laŭ sia speco estis ĉiuj tiuj ofertoj – plej eksterordinara estis eble la scienca kvizo de Klaus Rumrich: Li montris la aranĝon de pluraj eksperimentoj (plejparte fizikaj); poste kandidatoj kaj la publiko provis diveni, kio okazos post enŝalto de kurento, faligo de objekto, turno de rado ktp. Ofte la rezulto estis sufiĉe surpriza kaj neniu divenis ĝin antaŭe.

El la longa vico de pluraj dekoj da pliaj programofertoj: Okazis enkondukoj en du programlingvojn (Prologo kaj Scala) kaj ĝenerala enkonduko en programadon de komputiloj. Kreiĝis animaciaj filmoj, trikiĝis bestetoj, origamie faldiĝis papero, oni dancis tangon kaj la junuloj lernis salsa-danci, meditis budismemuloj, kunvenis masaĝemuloj kaj amantoj de gimnastika senstreĉiĝo, ekskursis naĝantoj, promenis migremuloj; prezentiĝis la Vikia Vortaro (ViVo), maklerejo.de, Beletra Almanako, ILEI kaj ties venonta konferenco, la bildlingvo Bliss, kaptiloj de la angla lingvo, rakonto pri la traduko de infanlibro en la eŭskan, la maldiferencoj inter viroj kaj virinoj, kosmoŝipo Rosetta, kvidiĉo, la Verdaj Skoltoj, bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda, dekmonata rondvojaĝo en Sudameriko; kunvenis spertointerŝanĝa rondo pri edukado de infanoj (kaj iom poste alia rondo pri la demando, kiel elteni gepatrojn). Oni lernis, kiel konstrui bonan domon (nu, almenaŭ la bazon…), solvis matematik-rilatajn enigmojn, diskutis pri amaskomunikilaj rilatoj, Esperanto kaj sekso (kiel paroli pri homoj nek viraj nek inaj), pri la (kun)financado de Google kaj Facebook pere de la Esperanto-movado kaj pri krizo aŭ progreso de Esperantujo. Prezentado de filmoj kaj diversaj ludoj kutime nokte finis la programan oferton – aliaj senprograme kafejumis, kio kompreneble estis ŝatata okupo ekde la mateno.

La infanojn oni okupis per plej diversaj manlaboraj grupoj kaj interalie piĵamaj rakontoj (tiu multjara oferto ĉi-jare kondukis al piĵamaj rakontoj por plenkreskuloj, iom malpli dormigaj ol la infana varianto…). Por unu posttagmezo Christoph Frank preparis la tradician “dom-ludon”, dum kiu la partoprenantoj (ĉi-foje teamoj de infano, junulo kaj plenkreskulo) en multaj stacioj devas plenumi diversajn taskojn.

Por Esperanto-lernantoj, -progresantoj kaj -perfektiĝemuloj estis ofertataj diversaj kursoj, interalie Mazi-kurso, konversacio kaj tradukateliero. La muzikemuloj kantis en kvarvoĉa ĥoro kaj prezentiĝis dum la adiaŭa vespero – ankaŭ por la infanoj estis pluraj kantofertoj. Gerd prezentis al ni la libroservon de FEL, Antverpeno, Belgio, kiel ŝi brile faris jam dum multaj NR-oj.

Entute la jam 13a Novjara Renkontiĝo kun NIS, la kunveno de la junuloj, ŝajne denove plaĉis al la partoprenantoj. Kaj tio plejparte ŝuldiĝas al la entuziasma kunagado de pluraj dekoj da personoj, kiuj ĉiuj donas sian kontribuon por la granda mozaiko.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


Blanka Silvestro en Blankakvo

JES

La Novan Jaron 2015 mi bonvenigis kun esperantistoj en la germania urbeto Blankakvo (Weisswasser), kie okazis la 6a Junulara Esperanto-Semajno.

Antaŭe mi partoprenis JES-ojn en Gdansko kaj Ŝĉavno-Zdruj (Szczawno-Zdrój), ambaŭ en Pollando. Neniam mi estis en Germanio, nek por Esperanto-okazaĵo, nek kiel simpla turisto. Unue mi ne planis veturi al JES ĉi-jare, sed kelkajn semajnojn antaŭ ĝia komenco mi eksciis, ke unu el la organizantoj ne povas ĉeesti, kaj serĉata estas anstataŭanto. Tiamaniere mi rapide ŝanĝis mian decidon.

JES

JES-6: Blankneĝo en Blankakvo (la foton sendis Ditta Békési)

En Germanio bonvenigis nin neĝo. La JESejo troviĝis en arbaro apud lago, do ĉirkaŭaĵo de aranĝo estis tre ĉarma. Eblis organizi neĝbatalon kaj fari neĝhomon. Post interkona vespero okazis koncerto de Jonny M kaj Karpfen Diem (germana muzikgrupo). Ĉi-jare dum JES koncertis ankaŭ Birke kaj Bertilo, ĴeLe kaj Kapriol'. La diskejon prizorgis DĴ Kunar kaj DĴ Aleksej. Volontuloj povis kanti Esperanto-kantojn dum karaokeo preparita de Tobiasz. Por dancemuloj kelkfoje okazis danckursoj, interalie, dancateliero de Kapriol', dum kiu ni lernis danci diversajn popoldancojn. Sportemuloj povis viziti proksiman naĝejon kaj glitkurejon.

Kompreneble, JES havis ankaŭ tagan programon. Inter la programeroj estis, ekzemple, kurso de la germana lingvo, peĉakuĉo (kelkminutaj skizaj prelegoj pri interesaj temoj), metiejo de Muzaiko, prelegoj pri funkciado de TEJO kaj EU-institucioj. Dum unu el la vesperoj okazis ankaŭ Internacia Kuirarta Festivalo, dum kiu eblis frandi la plej bongustajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn portitajn de JES-partoprenantoj el siaj landoj.

Grava parto de la programo estis AMO-seminario, dum kiu prelegis Judith Meyer, Peter Baláž, Nico Huurman, Veronika Poór kaj Michael Boris Mandirola. Okazis multaj kunsidoj, interalie, GEJ-kunsido, BEMI-kunsido kaj eble la plej fama de ili ĉiuj TEJO-kunsido. Ĝi famiĝis ĉefe pro la decido disdoni kondomojn dum Esperanto-aranĝoj. Se vi ankoraŭ ne aŭdis pri la afero, en Libera Folio vi povas legi detalojn kaj partopreni diskuton pri la temo.

Sed la plej grava dum tuta JES estis, kompreneble, la Silvestra nokto, ĉar estis celo de la tuta aranĝo, komune en la Esperanta etoso bonvenigi la Novan Jaron. La preparado komenciĝis jam posttagmeze. Ni devis ornami salonon, prepari bufedon kaj bele vesti sin por la solena festado de la lasta nokto de la jaro. Post la dudek-dua horo komenciĝis la balo. Je la noktomezo ni kalkulis lastajn sekundojn de la Malnova Jaro, kaj kiam ĝi forpasis, ni reciproke bondeziris al ĉiuj. Post brakumoj kaj kisoj eblis promeni tra la ĉirkaŭa arbaro kaj apud la lago kovrita per glacio kaj neĝo. La festado finiĝis matene.

Krom surlokaj programeroj eblis ankaŭ partopreni ekskursojn: tuttagajn al Berlino kaj Dresdeno kaj duontagan al la Soraba Kulturcentro. Planita estis ankaŭ ekskurso al Bad Muskau, kie troviĝas bela kastelo kaj parko, sed ĝi ne okazis pro malsano de la gvidanto. La regiono de ĉi-jara JES estis tre interesa, ĉar ĝi estas dulingva. Krom la germanan lingvon oni uzas tie ankaŭ la soraban, kaj, ekzemple, la nomoj de la stratoj estas skribitaj germane kaj sorabe.

JES

Persone mi plej ĝuis la dancatelieron de Kapriol' kaj diversajn tabul- kaj kartludojn. Mi tre ŝatis ankaŭ la etosplenan kandelan koncerton de B&B kaj la surprizplenan koncerton de ĴeLe. Estis multaj interesaj programeroj, kiujn mi volis partopreni, sed bedaŭrinde mi ne povis pro miaj devoj. Tamen al mi plaĉis JES en Blankakvo kaj mi ĝojas, ke mi venis. Por la sekva JES estas planita granda ŝanĝo, ĉar ĝi okazos nek en Pollando, nek en Germanio, kiel kutime, sed en la hungara urbo Eger. Se vi jam emas aliĝi, vizitu la retejon de JES, en kiu baldaŭ estos disponebla aliĝilo:

Anna Liszewska
E@I-volontulo

la fotojn sendis Ditta Békési


Vide el Bruselo

Eŭropo sur du radoj

Foto: EK

Biciklistoj havas esperojn en Violeta Bulc, la nova eŭropa komisiito pri transporto.
(Foto: Eŭropa Komisiono)

Esperantistoj emas bicikli. La Silvestran nokton 1979/1980 en Germanio estis fondita Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI). Ĉi tiu asocio, kun membroj en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo, organizas internaciajn biciklajn karavanojn, uzante Esperanton kiel komunan komunikilon.

Ankaŭ Eŭrop-nivele estas asocio pri biciklado: Eŭropa Federacio de Biciklantoj (ECF, laŭ la angla siglo) kuniganta pli ol 80 membrojn en preskaŭ 40 landoj, kiuj reprezentas milionojn da biciklantoj. ECF petas la novan Eŭropan Komisionon evoluigi la Agadplanon de EU por Biciklado. Ĝi argumentas, ke biciklado povas esti valorigita je ĉirkaŭ 210 miliardoj da eŭroj jare en EU kaj 650 000 “verdaj” laborpostenoj. Sed la transiro al daŭrigebla movebleco en Eŭropo povos eĉ pli kreskigi tiun profiton. Jam ĉirkaŭ 250 milionoj da eŭropanoj biciklas, tio estas ankaŭ bona novaĵo por la medio. Se la biciklado duobliĝus, kreiĝus pli ol 300 mil pliaj laborpostenoj.

La biciklista asocio havas esperon, ke la nova komisiitino por transporto Violeta Bulc subtenos la bicikladon. Sed ECF volas, ke la komisiono baldaŭ prezentu sian vizion pri biciklado kiel rimedo al solvo de problemoj de transportado.

Tio ankaŭ signifus, ke la nova komisiono uzus parton de 300 miliardoj da eŭroj el sia investa fonduso por promocii bicikladon. Unu el la ideoj estas biciklaj ŝoseoj en Eŭropo. Jam estas konkreta projekto de 100-kilometra Ciklo Highway en la germana regiono Ruhr kun la kosto ĉirkaŭ 187 millionoj da eŭroj. Post la kompletigo en 2020 tiu biciklo-ŝoseo anstataŭos ĉiutage 50 mil aŭtojn.

Komisiitino por transporto Bulc, biciklante de sia oficejo en la Komisiono ĝis la Eŭropa Parlamento, jam ricevis favorajn komentojn. Laŭ la germana verdulo Michael Cramer la kvinminuta biciklado estas eĉ “malgranda akto de politika kuraĝo”. Bulc promesis al la parlamentanoj, ke ŝi trovos la justan lokon por biciklada politiko.

“Mi scias, ke en la registaro de Slovenio, ŝi estis la sola, kiu iris al renkontiĝoj per biciklo. Tio estas granda vojo por montri, ke ni ne bezonas vojaĝi per aŭto la tutan tempon”, – diris Cramer.

Dafydd ab Iago


Vortoj de komitatano Z

Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo

Komitatano Z

Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio invitis al sia Ronda Tablo por rakonti, kiujn Esperanto-eventojn en 2014 ili taksas plej pozitive aŭ plej negative. Plej multaj el la menciitaj eventoj tiam estos forgesitaj. Preskaŭ ĉiuj respondintoj rigardas la aferojn el la perspektivo de sia propra umbiliko kaj eĉ sen ligo al Esperanto. La naskiĝo de la filino estis certe la plej pozitiva evento por la ĝenerala sekretario de UEA, sed promesi instrui al ŝi la lingvon ne faras ĝin Esperanto-evento.

Kelkaj respondintoj ne bezonus kapablon de futuristo por konstati la maltaŭgecon de siaj deklaroj, precipe pri la daŭra malkresko de UKoj. Sufiĉus pensi pri la tujposta jaro, nome la nuna, kiam la 100a UK ŝajnas fariĝi pli granda ol iu ajn alia ĉi-jarmile. Kvankam ne jam aperis informoj pri la nombro de aliĝoj, kiam la intervjuitoj donis siajn respondojn, ne necesis esti profeto por aŭguri, ke Lillo venkos la lastatempajn UKojn, kaj sekve ŝanĝi la tonon de sia respondo. La instruo el la UK-serio ekde 2010 estas, ke okazigi UK ĉiun duan jaron ekster Eŭropo estis aventurismo, kiu subfosis ne nur la kongresajn statistikojn sed ankaŭ la membronombrojn kaj la ekonomion de UEA. Feliĉe sekvos du kongresoj sinsekve en Eŭropo kaj espereble restarigo de la pli sana ritmo kongresi alikontinente unufoje en tri jaroj.

Okulfrapas ankaŭ la senvalorigo de la pasintjara UK en Bonaero, kiu laŭ Anjo Amika estis la “malplej sukcesa dum ĉi tiu jarcento” kaj laŭ Humphrey Tonkin “rekorde malgranda”. Se UKoj estas kompareblaj inter si, ilian sukceson oni ne mezuru nur laŭ la nombro de aliĝintoj. Tiom malpli tiel devus fari kantistino, al kiu aliaj kriterioj devus pezi pli. Tonkin siavice devis pli bone legi la liston de UKoj en sia Jarlibro por konstati, ke Bonaero ne estis malrekordo. Almenaŭ José Antonio Vergara vidis la aferon pli vaste kaj taksis la kongreson kiel unu el la sukcesoj en 2014.

Kvankam respondis 11 korifeoj, neniu el ili donis atenton al la Strategia Laborplano de UEA, kies realigo (?) trairis sian unuan plenan kalendaran jaron. Ankaŭ en tio montriĝas, ke tiu dokumento ne vivas, sed tion oni ankaŭ ne povis atendi de 38-paĝa dikulo. Se en Rejkjaviko estus akceptita unu duflanka folio kun simpla sed elvoka enhavo, ĝi povus nun esti familiara al ni ĉiuj, same kiel iam la Praga Manifesto, sed akceptita estis kajerego, kiu pli bone taŭgus kiel ekzegezo de la mankanta folio.

Ĉe la Ronda Tablo oni ankaŭ apenaŭ aŭdis pri la revuo Esperanto, kies nova redaktoro cetere estis la unua por forgesi la Strategian Planon. Jam en sia unua numero li ektrudis proprajn strategiojn, tiel kaosajn kaj kontraŭdirajn, ke neniu kapablas sekvi ilin, kaj la redaktoro mem plej malmulte, ĉar eĉ la nomon de sia miŝmaŝo li jam ŝanĝis kelkfoje. Malgraŭ ĉio Tonkin laŭdas la aspekton de la revuo, kiu laŭ li iĝis pli moderna. Bela aspekto tamen ne longe sufiĉas, sed pli aŭ malpli frue la leganto ekkonscios, ke enhave kaj idee la revuo iĝis vakua. Al grafike kompetenta foliumanto eĉ la aspekto ne estas profesia. Mankas firma, klara enpaĝiga strukturo, pro kio la tuto kvazaŭ disfalas en la manoj kaj la leganto konfuziĝas. Eble ankaŭ Tonkin devus unufoje provi legi la revuon kaj ne nur senatente ĵeti rapidan rigardon al ĝi.

Komitatano Z


Subteksti videojn rete per Amara

Amara

La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al Esperanto.

La unua paŝo estas krei konton. Poste vi povas komenci subteksti: alklaku “Subteksti videon” kaj algluu ligilon al video. Aperas paĝo kun la video kaj listo de lingvoj (ankoraŭ malplena). Alklaku “Aldoni novan lingvon”; tie vi devas elekti la originalan lingvon de la video kaj la lingvon, al kiu vi volas subteksti ĝin. Bone estas unue subteksti ĝin en la originala lingvo: tio povas esti utila por surduloj kaj por la homoj, kiuj poste tradukos la subtekstojn al aliaj lingvoj.

Tiam malfermiĝas la subtekst-interfaco de Amara. Ĝi konsistas el tri paŝoj:

  1. Tajpu tion, kion vi aŭdas. Vi ne devas zorgi pri daŭro aŭ tempigo de subtekstoj, nur gravas la teksto.
  2. Ĝustigu la tempon de la subtekstoj. Tion eblas fari per templinio.
  3. Rekontrolu kaj korektu. Post tio eblas publikigi la subtekstojn.

Kompreneble, en ajna momento eblas konservi nefinitan laboron por daŭrigi ĝin poste. La interfaco estas sufiĉe simpla: ĉio estas bone klarigita. Vi povas poste per la sama metodo aldoni subtekstojn en aliaj lingvoj sed granda simpligo estas, ke subtekstoj jam estas tempe aranĝitaj: ne necesas fari tion por ĉiuj lingvoj. La video aperas en la datumbazo de Amara, kaj tiel ajna uzanto povas traduki la videon.

Krome, la retejo proponas HTML-kodon por afiŝi la videon kun la subtekstoj en via retejo.

Matthieu Desplantes
E@I-dungito


Nia trezoro

de Beaufront

Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto

La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l' nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj…

Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la rusa Societo “Espero” estis mortanta kaj la klubo en Upsal, ĝi ankaŭ tre malforta, ne povis plu daŭrigi la eldonadon de nia organo “Lingvo Internacia”. Tamen tiuj ĉi grupoj prezentis la plej bonan parton de niaj fortoj, kaj estis la solaj postvivintoj de l' grupoj, pli malpli efemeraj, kiujn ni estis posedintaj. Per ili oni divenas la staton de l' Esperantistoj izolitaj. Senkuraĝigitaj, senigitaj je ĵurnalo, kaj sekve ne havantaj plu ligilon, ni estis en morta danĝero. Tial doktoro Zamenhof sin turnis al Francujo, kiu jam estis pruvinta sian sindonemon al la afero, kaj li insiste petis, ĉirkaŭ la fino de 1897, ke ni eldonu almenaŭ folieton iom anstataŭontan “Lingvo Internacia”n, kiu tiam estis malaperanta.[1]

– skribis Louis de Beaufront [Bofrón] pri la senglora fino de la unua periodo de la historio de Esperanto.

Lia biografio estas malklara, interalie, pro liaj propraj nedokumentitaj (mis)informoj (deveno, nomo, nobeleco, vivo en Hindio ktp).

Laŭ informoj, kiujn ne ĉiuj centprocente akceptas, li naskiĝis la 3an de oktobro 1855 kiel Louis Eugène Albert Chevreux en Parizo (aŭ en Sivry-Courtry apud Melun) kiel filo de neriĉa francino kaj de nekonato, kiun li prezentis francdevena nobelo brita. Fine de la 1870aj jaroj li eklaboris kiel hejma instruisto ĉe riĉaj familioj, interalie, ĉe la familio Bertrand (Rumont apud Fontainebleau), ĉe grafo de Lavallière (Saint-Sulpice, apud Tuluzo) kaj ĉe grafo de Maigret (Epernay, dep. Marno). Ekde 1887 li uzis la aristokratecan nomon de Beaufront, kaj ekde 1901 nomis sin markizo.

Eble, Beaufront (№46 en la Adresaro) ne estis la unua esperantisto en Francio, ĉar ankaŭ Auguste Demonget kaj Raphaël Blanchard estis proponitaj por tiu rolo, sed certe li estis la unua Esperanto-aktivulo franca. Pro Esperanto li rezignis sian lingvoprojekton Adjuvanto (laŭ liaj propraj vortoj). Beaufront varbis abonantojn por La Esperantisto k promesintojn por la Adresaro, verkis artikolojn por La Esperantisto kaj en unu el ili proponis verdan stelon kiel la simbolon de Esperanto. En 1892 li reverkis la Zamenhofan libron france, en 1893 tradukis romkatolikan preĝlibron kaj eldonis ĝin kun la helpo de la ĉefepiskopo de Reims.

Tiujn faktojn pri lia aktivado kompletigas Gaston Waringhien:

Bedaŭrinde, lia karaktero ne egalis liajn altnivelajn sciojn; li estis, funde, ordonema kaj dogmema, sed kaŝis tiun aŭtokratecon sub la ŝajnoj de ia jezuita humileco; inter li kaj la vero regadis kvazaŭ familia malkonkordo. Majstro en la arto de la dusencaj frazoj, de la trompaspektaj formuloj, de la evitemaj respondoj, li pasigis sian vivon en skriba batalo kontraŭ atencantaj herezuloj, neniam citante rekte la celaton, kaj aludante la faktojn kaj la homojn nur oblikve, preskaŭ hipokrite. Sed plej grava estis lia fantaziemo, kiun pli severaj nomus mensogemo; eĉ pri la plej sensignifaj aferoj de la ĉiutaga vivo, oni ne povis fidi lian raporton; la realo alprenis, tra lia cerbo, fremdajn kolorojn; la psikiatroj vidus en li perfektan tipon de mitomaniulo. Kaj tiu lerninto ĉe jezuita kolegio estis kapabla je surdaj, harditaj, senpardonaj malamoj, kiuj fojfoje liberiĝis en liaj privataj leteroj, per vulgaraj, malnoblaj insultoj.[2]

kaj priskribo de Roland Jossinet:

Ĉie, oni longatempe memoradis de Beaufront kiel tre afablan viron, agrable konversacieman; lia sinteno estis vere nobeleca, duberuĝaj malmultaj haroj – poste blankaj – kronis lian kapon, barbeto, nazumo; li parolis laŭ tute pastra maniero per voĉo akuta, en kiu oni estus eble povinta diveni iom da ambicio. <…> li perfekte sciis doni al si dignan personecon kaj fortan aŭtoritatecon, kio estis tre utila por la seriozeco kaj la sukceso de la juna Esperanto-propagando.[3]

Beaufront akiris fidon de Zamenhof pro la rezigno pri Adjuvanto, lingva kompetenteco kaj kontraŭreformemo, kaj, kun la beno de la Majstro li ekgvidis la movadon, pli ĝuste – li fondis novan movadon ekster la vegetanta resto de pioniroj en la okcidento de Ruslando.

En januaro 1898 Beaufront fondis la Societon por la Propagando de Esperanto (SPPE, Société pour la Propagation de l'Espéranto) kaj ĝian dulingvan organon L'Espérantiste. Li komprenis, ke la homfratigaj ideoj de la slavaj kaj judaj pioniroj ne povas progresigi Esperanton en Eŭropo kaj preferis silenti pri reunuiĝo de l' homaro kaj pri paciga rolo de Esperanto por eviti akuzojn pri la duobla utopio lingva kaj idea. Li akcentis la lingvajn ecojn kaj la praktikan utiligeblon de la internacia lingvo.

Beaufront

Por promocii Esperanton, Beaufront decidis varbi influajn personojn. Kaj li sukcesis. Inter liaj varbitoj (kaj inter varbitoj de liaj varbitoj) estis profesoroj, redaktoroj, verkistoj, sciencistoj, politikistoj, juristoj, eĉ nobeloj. Inter la novgeneraciaj esperantistoj estis: universitata rektoro kaj filozofo Émile Boirac; profesoroj Carlo Bourlet kaj Théophile Cart, generalo Hippolyte Sebert k. m. a.

La dulingveco de L'Espérantiste ebligis al eŭropaj kleruloj esti informitaj pri Esperanto. SPPE kreskis rapide, ĝi okazigis kursojn kaj starigis filiojn, kaj fine de 1902 al ĝi kotizis ĉ. 1 mil 800 personoj, inkluzive de 380 nefrancoj.

Lia organiza laboro ne ombris la prilingvan. En 1900 aperis liaj Esperanta-franca vortaro kaj Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto – la plej aŭtoritata gramatiko de Esperanto. Zamenhof konfidis al Beaufront tralegi en la monda ekspozicio en Parizo (1900) sian raporton Esenco kaj estonteco de Lingvo Internacia.

Beaufront

En julio 1901 Bourlet aranĝis kontrakton inter Zamenhof kaj la fama Pariza eldonejo Hachette & Cie. Laŭ tiu kontrakto Hachette komencis eldonadon de Kolekto Aprobita de d-ro Zamenhof. Beaufront reprezentis Zamenhofon ĉe Hachette, kiu ne deziris rekte rilati kun orienteŭropa nekonato. Per tio Beaufront ricevis la povon kontroli la Esperantan literaturon kaj ankaŭ procentaĵon de ĉiu vendata libro.

SPPE en 1903 ŝanĝis sian titolon al SFPE (Societo Franca por Propagando de Esperanto), kaj ĝia membraro daŭre kreskis: 2543 en 1903, 3619 en 1904, 4052 en 1905. En tiu jaro funkciis en Francio 102 lokaj grupoj, okazis 144 kursoj de Esperanto. Precipe aktiva estis la Pariza grupo, kiun prezidis Bourlet.

Beaufront

Esperanto penetris el Francio en la franclingvajn Belgion kaj Svislandon, poste en Italion, Hispanion, Brition… Multiĝis la nombro da lokaj grupoj. Kiam Beaufront ekagis, da ili estis 6, sed 44 en 1902, 113 en 1903, 186 en 1904. En 1900 aperis en Esperanto nur du gazetoj (L'Espérantiste kaj Lingvo Internacia), sed en junio 1905 ekzistis jam ĉirkaŭ tridek gazetoj.

Danke al la lerta propagando, redaktado de L' Espérantiste kaj al siaj verkoj, Louis de Beaufront ricevis la popolan nomon “la dua patro de Esperanto”. Sed dum la popolo admiris sian duan patron, ties pozicio ŝanceliĝis, ĉar la nova generacio de aktivuloj – profesoroj, redaktoroj, sciencistoj – havis pli da organizaj kapabloj kaj socia influo ol la hejma instruisto kun dubinda nobeleco. Pro insisto de Bourlet en 1903 Beaufront perdis la fidon de Hachette, kiu ekuzis la servojn de Bourlet. Jarfine la du ekskolegoj ĉesigis la interrilatojn.

La situacio precipe akriĝis en 1905, kiam Hachette malpermesis al Presa Esperantista Societo (PES) eldoni grandan francan-Esperantan vortaron surbaze de la vortaro de Beaufront, planita por eldono ĉe Hachette kaj aprobita de Zamenhof. Cart, gvidanto de PES kaj vicprezidanto de SFPE, helpe de Paul Fruictier ekkampanjis kontraŭ la monopolemo de Hachette, do kontraŭ Bourlet kaj nerekte kontraŭ Zamenhof.

Pro la malkonkordoj inter la gvidantoj Zamenhof proponis fondi Tutmondan Ligon Esperantistan en la unua mondkongreso esperantista en Bulonjo-ĉe-Maro (aŭgusto 1905), tamen tie neniu solvo estis trovita. Beaufront, kiu kontraŭis la ideon pri la Ligo, eĉ ne venis al la kongreso. Zamenhof vizitis lin, sed neniu el ili poste informis, pri kio ili interparolis.

Ĉi tiu sekreta renkontiĝo donis al Zamenhof sufiĉe da pensmaterialo, kaj post la kongreso en septembro 1905 Zamenhof skribis al Bourlet, ke li “fine trovis la fonton de ĉiuj malpacoj, atakoj, suspektoj, kaŝate disvastigataj falsaj famoj k.t.p., kiuj en la lasta tempo donis tiom multe da maljustaj ofendoj, tiel erarigis la publikan opinion de la tuta esperantistaro kaj enportis tiel grandan malordon en nian aferon”[4]. Kaj en la sekva letero kun la moto “Konfidencie!!” li klarigis, ke tiu fonto estas ne Cart kaj Fruictier, sed Beaufront.

Siaflanke Beaufront en L'Espérantiste oponis ne nur la organizajn strebojn de Zamenhof, sed ankaŭ ties socireligian doktrinon, kiu aperis komence de 1906 kiel hilelismo-homaranismo. Unue, li, romkatoliko, ne povis akcepti la bizarajn teozofiajn kaj kultajn ideojn de l' homaranismo. Due, li protestis kontraŭ la Zamenhofa aserto, ke Esperanto kaj la homaranismo estas parencaj, kaj emfazis, ke “Esperanto estas nek partio, nek religio, nek sistemo societa aŭ filozofia, sed pura lingvo, nur lingvo <…>. Fari el ni, pli aŭ malpli, la realigistojn de religia kunfandiĝo, de novaj filozofismo aŭ socialismo estas grandega nesingardo”[5]. Trie, li insistis, ke Zamenhof restu por la mondo nur kiel la aŭtoro de Esperanto, ne kiel aŭtoro kaj protektanto de religia kreaĵo, ĉar “li estas kvazaŭ la enkorpiĝo de l' esperantistoj, laŭ kiu oni kreas imagon pri la tuta esperantistaro”.

Laŭ Waringhien:

Tiu ĉi – evidente profunda – ofendo, farita de la Homaranisma afero al liaj katolikaj sentoj, por la unua fojo kontraŭstarigis Beaufront al Zamenhof en publika k akra opozicio.[6]

Post la polemiko en L'Espérantiste la du patroj renkontiĝis en Ĝenevo, kie la 27an de aŭgusto – la 5an de septembro 1906 okazis la 2a Universala Kongreso de Esperanto. En la ferma ceremonio okazis kurioza sceno: Beuafront sur la podio rakontis, ke li vizitis la faman filozofon Ernest Naville, kiu esprimis sian admiron pri Esperanto, kaj ke ili interkisiĝis ĉe la adiaŭo. Laŭ li, Naville dufoje kisis lin, kaj Beaufront publike transdonis la duan el la kisoj al d-ro Zamenhof en jena maniero:

Tiam la doktoro kaj S-ro de Beaufront sin interkisas kelkajn fojojn kaj interpremas longe, en nedireblaj aplaŭdado kaj aklamado.[7]

Ĉi tiu kiso restis en la historio de Esperanto kiel “Judasa kiso”.

Sen informi Zamenhofon, Beaufront fine de 1906 aliĝis al la teamo okupiĝanta pri reformado de Esperanto kaj proponis al la sekretario de la Delegacio por Alpreno de Internacia Helplingvo, Louis Couturat, utiligi Adjuvanton. Couturat faris sian reformprojekton de Esperanto kaj donis ĝin por redaktado al Beaufront. En majo 1907 Beaufront redaktis la projekton de Cuoturat kaj subskribis ĝin “Ido”.

La Komitato de la Delegacio kunvenis en oktobro 1907 en Parizo por elekti la plej taŭgan lingvon. Al la sesio estis invititaj la aŭtoroj de la ĉefaj lingvoj. Zamenhof ne venis kaj delegis Beaufront-on reprezenti Esperanton.

La 24an de oktobro la Komitato elektis Esperanton kun kondiĉo de modifoj efektivigotaj de la Konstanta Komisiono en la direkto difinita per la konkludoj de l' Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido. Beaufront “pro sia speciala kompetenteco” estis kooptita kiel ano de la sespersona Konstanta Komisiono. Kompromisa solvo inter la reformistoj kaj esperantistoj ne estis trovita. Komenciĝis nova krizo, poste nomita Ido-skismo.

En la maja nomero de L'Espérantiste (1908) Beaufront identigis sin kun Ido, kvankam la reala Ido estis Couturat. En septembro li demisiis la prezidantecon kaj membrecon de SFPE – la plej granda kaj aktiva esperantista asocio en la mondo. L'Espérantiste – la plej influa gazeto esperantista – poste idistiĝis kaj ŝanĝis la titolon.

La 26 lastajn jarojn de sia vivo Beaufront loĝis en la vilaĝo Grivesnes apud Amiens. Li verkis plurajn gravajn lingvistikajn kaj didaktikajn studojn pri Ido, sed restis malestimata de la esperantistoj kiel personigo de perfido.

Louis de Beaufront mortis la 8an de januaro 1935 en Thézy-Glimont (apud Amiens) pro pulma sang-alfluo. Entombigita en Marestmontiers.

Referencoj

1. Zamenhof L. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol. 1 / Komp., koment. Gaston Waringhien. Paris, 1948, p. 4-5. [Poste: LZ]

2. LZ 1, p. 5-6.

3. Jossinet R. La franca savinto de Esperanto // Gonin H., Amouroux J. Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. Vol 1. Paris: UFE, 1998, p. 45.

4. Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. Vol. 2 / [Komp. Itô Kanzi]. Tokyo, 1990, p. 1581.

5. L'Espérantiste, 1906, №3, p. 66.

6. LZ 1, p. 278.

7. LZ 1, p. 290.

Aleksander Korĵenkov


O. Henry

O. Henry

La vojoj, kiujn ni iras

Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi.

Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj montris al la maŝinisto tri rondajn aperturojn de artileriaĵoj, kiujn ili portis. Ĉi tiuj aperturoj per siaj kapabloj tiom impresis la maŝiniston, ke li levis ambaŭ manojn per gesto, kia akompanas la elsputaĵon “Nu ordonu”.

Laŭ seka komando de Ŝarko Dodsono, kiu estris la atakan taĉmenton, la maŝinisto grimpis teren kaj malkuplis la lokomotivon kaj la tendron. Poste Johano Granda Hundo, rajde sur la karbo, ĵonglece direktis du pistolojn al la lokomotivisto kaj la hejtisto kaj sugestis al ili forveturigi la lokomotivon je kvindek metroj kaj tie atendi pliajn ordonojn.

Ŝarko Dodsono kaj Robĉjo Tidbalo ne degnis ekspluati ercon tiom malaltgradan kiom la pasaĝeroj, sed celis la riĉan poŝon de la eksprespoŝta vagono. Ili trovis la poŝtiston en la serena kredo, ke la “Sunsubira Ekspreso” transportas nenion pli stimulan kaj danĝeran ol aqua pura. Dum Robĉjo elbatis ĉi tiun penson el lia kapo per la kolbo de sia sespafilo, Ŝarko Dodsono jam garnis la vagonan ŝtalŝrankon per dinamito.

La ŝtalŝranko eksplodis je la melodio de 30.000 dolaroj, ĉiom en oro kaj kontanta mono. La pasaĝeroj sen granda intereso eligis siajn vizaĝojn tra la fenestroj por serĉi la fulmotondran nubon. La konduktoro tiregis la sonoril-ŝnuron, kiu responde cedis sen streĉo kaj rezisto.

Ŝarko Dodsono kaj Robĉjo Tidbalo, kun sia kaptaĵo en fortika tola sako, faletigis sin el la poŝta vagono kaj mallerte en siaj altkalkanumaj botoj kuris al la lokomotivo.

La maŝinisto, mishumure ĉagrena sed prudenta, kurigis la lokomotivon, laŭordone, rapide for de la senmova trajno. Sed antaŭ ke tio efektiviĝis, la ekspres-poŝtisto, rekonscia de la persvado je neŭtraleco fare de Robĉjo Tidbalo, saltis el sia vagono kun vinĉestra fusilo kaj gajnis poenton en la ludo. S-ro Johano Granda Hundo, sidanta sur la tendro, senintence ludis malĝustan karton, imitante pafcelon, kaj la poŝtisto superatutis lin. Kun kuglo ekzakte inter la skapoloj la maskogia kavaliro-fripono ruliĝis teren, tiel pligrandigante la kaptaĵopartojn de siaj kamaradoj je po sesono.

Du mejlojn de la cisterno la maŝinisto estis ordonata halti.

La rabistoj mansvingis defian adiaŭon kaj plonĝis laŭ la kruta deklivo en la densan vepron, kiu laŭis la trakon. Kvin minutoj da trarompiĝo tra malmolfolia densejo portis ilin al maldensa arbaro, kie tri ĉevaloj estis ligitaj al branĉoj pendantaj malsupren. Unu el ili atendis Johanon Granda Hundo, kiu jam neniam rajdos ĉu nokte ĉu tage. Ĉi tiun beston la rabistoj malvestis je selo kaj brido kaj liberigis. Ili eksidis sur la aliaj du, metis la sakon sur selbutonon kaj ekrajdis rapide kaj singarde tra la arbaro kaj supren laŭ pramalnova soleca ravino. Tie la besto portanta Robĉjon Tidbalo glitis sur muska roko kaj rompis antaŭan kruron. Ili trapafis ĝian kapon kaj eksidis por fuĝkonsilio. Ĉar la kurbeca vojo, kiun ili ĝis nun sekvis, provizore sekurigis ilin, la demando pri tempo jam ne estis tiom grava. Multaj mejloj kaj horoj estis inter ili kaj la plej fulma taĉmento, kiu eble sekvis. La ĉevalo de Ŝarko Dodsono, kun ligŝnuro treniĝanta kaj brido pendanta, spiregis kaj dankeme rikoltis de la greso ĉe la ravina akvofluo. Robĉjo Tidbalo malfermis la sakon, eltiris duoblajn manplenojn da netaj monpakaĵoj kaj la ununuran sakon da oro kaj ridklukis kun infana delico.

“Nu, maljuna duferdeka pirato”, li ĝoje vokis Dodsonon, “vi diris ke ni povos fari ĝin – pri financaĵoj vi havas kapon kiu kornobatale venkus ĉion ajn en Arizono.”

“Kion ni faru pri ĉevalo por vi, Robĉjo? Ni ne povas longe atendi ĉi tie. Ili estos sur niaj spuroj antaŭ la matena lumo.”

“Ho, mi opinias, ke tiu ĉevalaĉo via kapablos porti duoble dum iom da tempo”, respondis la sangvina Robĉjo. “Ni aneksos la unuan trovotan beston. Je mil diboĉoj, ni ja faris kaptegon, ĉu ne? Laŭ la etikedoj sur ĉi tiu mono estas 30.000 dolaroj – 15.000 dolaroj por ĉiu!”

“Estas malpli ol mi atendis”, diris Ŝarko Dodsono, milde piedpuŝante la pakaĵetojn per sia botopinto. Kaj tiam li penseme rigardis la ŝvitajn flankojn de sia laca ĉevalo.

“Maljuna Bolivaro estas preskaŭ elĉerpita”, li diris malrapide. “Mi dezirus, ke via brunulo ne estu lezita.”

“Same mi”, diris Robĉjo plenkore, “sed ne eblas ŝanĝi tion. Bolivaro havas fortajn muskolojn; li portos nin du sufiĉe longe por ricevi freŝajn rajdbestojn. Damne, Ŝarko, mi ne povas forgesi kiom kurioze estas, ke orientulo kia vi povas veni ĉi tien kaj doni al ni okcidentuloj lecionegon pri la senesperula negoco. El kiu parto de la oriento vi ja venas?”

“Subŝtato Novjorkio”, diris Ŝarko Dodsono, eksidante sur ŝtonego kaj ekmaĉante branĉeton. “Mi naskiĝis en bieneto en kantono Ulster. Mi forkuris de la hejmo, kiam mi aĝis dek sep. Pura hazardo ke mi trafis okcidenten. Mi marŝadis laŭ vojo kun miaj vestaĵoj en fasko, celante al la urbo Novjorko. Mi havis revon iri tien kaj gajni amasegon da mono. Mi ĉiam sentis, ke mi povus. Iun vesperon mi venis al loko kie la vojo disforkiĝis kaj mi ne sciis kiun branĉon iri. Mi pensadis pri tio dum duona horo, kaj tiam mi iris maldekstren. Tiun nokton mi trafis en la tendaron de sovaĝ-okcidenta spektakla trupo, kiu turneis tra la urbetoj, kaj mi iris okcidenten kun ĝi. Mi ofte demandis min, ĉu mi estus iĝinta alia persono, se mi estus preninta la alian vojbranĉon.”

“Ho, mi supozas, ke vi estus pli-malpli la sama”, diris Robĉjo Tidbalo, gaje filozofe. “Ne estas la vojoj, kiujn ni iras; estas kio estas interne de ni, kio igas nin tiaj, kiaj ni estas.”

Ŝarko Dodsono ekstaris kaj apogis sin al arbo.

“Mi donus multon por ke tiu brunulo via ne estu lezita, Robĉjo”, li rediris, preskaŭ patose.

“Same mi”, konsentis Robĉjo, “li certe estis unuaranga kadavrulo. Sed Bolivaro, li ja elportos nin. Mi supozas, ke prefere ni ekmoviĝu, ĉu ne, Ŝarko? Mi repakos ĉi tiun monaĉon kaj ni ekvoju al pli sekura loko.”

Robĉjo Tidbalo remetis la rabaĵon en la sakon kaj strikte ligis ties buŝon per ŝnuro. Kiam li levis la rigardon, la plej okulfrapa objekto, kiun li vidis, estis la tubo de la 0,45-kalibraĵo, kiun Ŝarko Dodsono direktis al li sen ŝanceliĝo.

“Ĉesu ŝerci”, diris Robĉjo rikane. “Ni devas forbloviĝi.”

“Kvietiĝu”, diris Ŝarko. “Vi nenien forbloviĝos, Robĉjo. Malplaĉegas al mi diri tion, sed nur unu el ni havas ŝancon. Bolivaro, li estas lacega, kaj li ne kapablas porti duoble.”

“Ni estis kompanoj, mi kaj vi, Ŝarko Dodsono, dum tri jaroj”, Robĉjo diris trankvile. “Ni kune riskis niajn vivojn ree kaj ree. Mi ĉiam juste traktis vin, kaj mi opiniis vin viro. Mi aŭdis kelkajn kuriozajn historiojn ke vi mortpafis unu-du homojn en stranga maniero, sed mi neniam kredis. Nu, se vi nur ŝercetas pri mi, Ŝarko, remetu vian pistolon, kaj ni ekiros sur Bolivaron kaj for. Se vi intencas pafi – pafu, nigrakora ido de tarantulo!”

La vizaĝo de Ŝarko Dodsono mienis profundan afliktiĝon. “Vi ne scias kiom malbone mi sentas min”, li suspiris, “ke tiu via brunulo rompis sian kruron, Robĉjo.”

La mieno sur la vizaĝo de Dodsono subite ŝanĝiĝis al malvarma krueleco, miksita kun senkompata avidego. La animo de la viro dum momento montriĝis kvazaŭ malica vizaĝo en la fenestro de bonreputacia domo.

Vere Robĉjo Tidbalo neniam “forbloviĝos” ien ajn. La mortiga 0,45-kalibraĵo de lia falsa amiko knalis kaj plenigis la ravinon per muĝo, kiun la flankoj reĵetis per indigna eĥo. Kaj Bolivaro, senscia komplico, rapide forportis la lastan el la atakintoj de la “Sunsubira Ekspreso”, ne devante “porti duoble”.

Sed dum “Ŝarko” Dodsono forgalopis, la arbaro ŝajnis malaperi el lia vido; la revolvero en lia dekstra mano iĝis la kurba brakapogilo de mahagona seĝo; lia selo estis strange remburita, kaj malfermante la okulojn li vidis siajn piedojn, ne en piedingoj, sed trankvile ripozantajn sur la rando de skribtablo el kvardirekte segita kverka ligno*.

Mi diras al vi, ke Dodsono, de la firmao Dodsono & Dekro, murstrataj makleristoj*, malfermis siajn okulojn. Pibodo, lia fidinda oficisto, staris ĉe lia seĝo, hezitante paroli. Aŭdiĝis konfuza murmuro de radoj malsupre kaj la endormiga zumado de elektra ventumilo.

“Ah-hm! Pibodo”, diris Dodsono palpebrumante. “evidente mi ekdormis. Mi havis ege rimarkindan sonĝon. Kio estas, Pibodo?”

“S-ro Viljamso, mastro, de Traco & Viljamso, atendas ekstere. Li venis por efektivigi la negocon pri X. Y. Z. La merkata situacio malfavore trafis lin, mastro, vi eble memoras.”

“Jes, mi memoras. Je kiom X. Y. Z. hodiaŭ kvotiĝas, Pibodo?”

“Cent okdek kvin, mastro.”

“Do jen lia prezo.”

“Pardonu”, diris Pibodo, sufiĉe nervoze, “ke mi mencias tion, sed mi parolis kun Viljamso. Li estas malnova amiko via, s-ro Dodsono, kaj vi praktike ege influas la kurzon de X. Y. Z. Mi pensis, ke vi eble – tio estas, mi pensis, ke eble vi ne memoras, ke li vendis al vi la akciojn je 98. Se li devos pagi la merkatan prezon, li bezonos ĉiun cendon, kiun li havas, kaj ankaŭ sian domon por liveri la akciojn.”

La mieno sur la vizaĝo de Dodsono subite ŝanĝiĝis al malvarma krueleco, miksita kun senkompata avidego. La animo de la viro dum momento montriĝis kvazaŭ malica vizaĝo en la fenestro de bonreputacia domo.

“Li devos pagi cent okdek kvin”, diris Dodsono. “Bolivaro ne povas porti duoble.”

Tradukis Reinhard Fössmeier

DANKO

La tradukinto dankas al la ĵurianoj kaj la organizantoj de la literatura konkurso Liro pro valoraj konsiloj kaj al la konkursano Nicole Else pro kelkaj trafaj esprimoj, kiujn li transprenis el ŝia teksto.

NOTOJ

Tusono. Urbo en la usona subŝtato Arizono. Ĝia loka nomo Tucson estas prononcata [tuson] en la angla kaj [tukson] en la hispana. Anonimulo en februaro 2009 en Vikipedio proponis la esperantigon Tusono. Tra Tusono iras la historie dua “trakontinenta fervojo” inter la atlantika kaj pacifika marbordoj de Usono. Ĝi kompletiĝis en 1881. Jam ekde marto 1880 estis fervoja trafiko inter Tusono kaj Kalifornio.

Maskogio. Ano de amerika indiana popolo, foje nomata krikoj (Creek).

Aqua pura. Pura akvo (lat.). La aŭtoro uzas ĉi tiun latinan esprimon en la angla teksto.

Vinĉestro. La usona firmao Winchester Repeating Arms Company iam estis sukcesega produktanto de rapidŝargaj fusiloj.

… orientulo … okcidentulo. Temas pri la oriento kaj la (tiam “sovaĝa”) okcidento de Usono.

… kvardirekte segita kverka ligno. Segante arbotrunkon ne al paralelaj tabuloj (unudirekte), sed laŭ kvar direktoj, oni ricevas pli stabilan lignaĵon; ĝi estas vide distingebla laŭ la malgranda larĝo de la jar-ringoj.

Murstrataj makleristoj. Ĉe Murstrato (Wall Street) №11 estas la novjorka akcia borso (New York Stock Exchange).

Pro ĉi tiu traduko Reinhard Fössmeier iĝis laŭreato de Liro-2014 en la branĉo “Traduko el la angla lingvo”.


La verko de Żelazny nun ankaŭ en Esperanto

Żelazny

Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, – 189 p.

Kio estis Lazaro Ludoviko Zamenhof? Se oni guglas (serĉas per “google”) unu el la plurdekoj da skriboj de lia nomo, krom aliaj kelkaj pseŭdonimoj, oni trovas, ke li estis kuracisto, okulisto, lingvisto, esperantisto, kaj aliaj subfakoj de tiuj ĉeffakoj: nenie (aŭ preskaŭ, neeble kontroli la ĉ. 300.000 trafojn) oni trovas, ke li estis sociologo, filozofo, teologo. Se oni esploras pri lia genta, rasa, landa, nacia aparteno oni trovas pri poleco, judeco, ruseco, litova deveno, germandevena nomo kaj multo alia.

La subtitolo de la verko de Walter Żelazny, Ludoviko Lazaro Zamenhof estas: Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj. Do la ĉefa referenco estas al la penso, kaj se oni legas la prezentan paĝon oni trovas: “La verko tuŝas riĉan problemaron etikan, politikan, sociologian, historian, filozofian ĉefe de la juda, hilelisma, homaranisma mondo(j)”.

Żelazny estas estro de la katedro pri sociaj sciencoj en la universitato en Bjalistoko, aŭtoro de pluraj sciencaj verkoj, kun neneglektinda esperantista kariero: estrarano de TEJO (1976-77), vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato (1979-81), unua konsulo de la Esperanta Civito (2001-06). Eldone la libro estas priskribenda tiel: traduko, fare de Tomasz Chmielik, de pollingva verko, adaptita al la esperantista komunumo (pluraj sciigoj kaj elementoj bone konataj inter ni estas ellasitaj); la originalo ricevis fortajn aprobojn de fakuloj de la universitatoj de Katowice kaj Bjalistoko.

Tiom riĉa ŝelo promesas riĉan enhavon. Kaj efektive multo estas plenumita, precipe el tio, kion la esperantista kulturo kutime ne scias aŭ intence forviŝas aŭ neglektas. Mi menciu nur, ke pri la ido-skismo oni kutime mencias kiel kaŭzon la fakton, ke la reformemuloj volis plisimpligi la lingvon, forigi la supersignojn, ŝanĝi la ne plaĉsonajn tabelvortojn, forigi la akuzativon; aŭ ke la ambicio de Beaufront, marĝenigita de Bourlet, volis ekspluati Couturat por reakiri prestiĝan rolon en la planlingvista rondo. Male, la idea flanko, kiun Zamenhof kaŝis en Bulonjo kaj nur parte, diluita, eldiris en Ĝenevo, estis ja la plej danĝera. La du grupoj, kiuj opoziciis al Zamenhof, kaj kiuj poste konkretiĝis en la ido-skismo, klasiĝas laŭ Żelazny tiel: unu estas la orienteŭropa, konsistanta el personoj sub imperioj, el kiuj ili volis eltiriĝi. Ĉi tiu grupo havis naciajn celojn, kaj la nemencio de ia nacia programo en la hilelismo ilin malvarmigis; ili ja esperis kvazaŭ je mesio, kiu redonu tra la internacia lingvo senton kaj fieron pri nacia aparteno, kaj tiun senton Zamenhof perfidis. En la okcidenta flanko eminentis francaj profesoroj, konservemaj ne tiom pri la lingvo sed pri la roloj en la socio: kunestis la kleristoj, kontraŭaj al ĉiuj religioj, eĉ pli al ĉi tiu nova stranga “hilelismo”, kiu simple celis aboli la eksterajn aspektojn kaj ritojn (kiuj ja en religio estas esencaj) kaj formi iun superreligion, kun hilelismaj temploj, kun rifuzo de sinatribuo al iu difinita nacio; paradokse, ĉi tiun klerisman pozicion flankumis la integrismaj katolikoj, kiel Beaufront, kiu kontraŭmetis la forton de la kristana tradicio al ĉi tiu novaĵo de ruslingva judo (epiteto ne tiom laŭte menciita, sed enkore sentata). Ja, judeco, kiu estis tiom kaŝita de Zamenhof, por ke ĝi ne risku detrui la aferon de internacia (senideologia) lingvo, se tro multaj el la ekstera publiko ekscius pri la judeco de la aŭtoro. En la popolo eŭropa antisemitismo subgrunde serpentumis ĉiam (eĉ nun), kun detempaltem paj eksplodoj kiel la carepokaj pogromoj aŭ la naziaj gaskameroj; ke esperanto povos dampi tiujn fenomenojn eĉ ne Zamenhof esperis. Sed ankaŭ judojn Zamenhof seniluziigis, donante tiom da graveco al Hillel, kiun la juda tradicio preferas pli ombrumi ol ekzalti. La esploro de Żelazny do estas tute malkaŝa kaj kuraĝa, venkante longe praktikatajn hipokritaĵojn: ankaŭ ne malgranda parto de la esperantistoj estis/as kontraŭjuda.

La pola versio

Malfacilas elekti, kiu estas la plej interesa temo aŭ ĉapitro, ĉar ĉiu estas ege interesa; la konsideroj pri la postzamenhofa sorto de liaj ideoj okupas preskaŭ duonon de la libro. Malforto estas, ke la aŭtoro ŝajne volas tuŝi ĉiujn temojn, kaj por tio la 190 paĝoj ne sufiĉas, tiel ke pri kelkaj temoj oni ŝatus lerni pli. Koncizaj historiaj notoj kun oportunaj geografiaj mapoj pri la iama disdividiteco de la nuna Pollando helpas kompreni la problemon de Zamenhof pri la lingvo kiel instrumento por ŝanĝi la socion. Ĉiupaŝe estas sekvata Zamenhof en sia sento pri aparteneco al la juda popolo, sed kun frua distanciĝo de ĝiaj naciismaj ekstremoj; zorgemo estas ankaŭ pri la elekto de vortoj kiel nacio, gento, popolo, raso.

Tre atenta estas la distingo inter la hilelismo de 1901, la homaranismo de 1906 kaj la fina versio de homaranismo de 1917; interesa la kontrastigo inter Zamenhof, kiu vidis konfliktojn ne klasajn, sed etnajn, kaj Roza Luksemburg, kiu vidis konfliktojn ne etnajn, sed klasajn. Ambaŭ ne sukcesis ĝisvivi la solvon de tiuj problemoj. Same interesa estas la analizo de la silenta konflikto inter Ludoviko kaj lia patro, kiu, veninte el minoritata subpremata lingvogrupo, estis pene konkerinta prestiĝon kaj salajron per konstanta strebo al integriĝo en la rusa socio, kaj ne volis riski ĉion perdi pro la strangeco de la ideo pri universala lingvo.

El la verko oni povas lerni multon pri tre diversaj temoj kaj sociologiaj kaj historiaj, ekzemple pri ebleco de ŝtato kiu havu esperanton sia lingvo. Plenaj kvar paĝoj estas dediĉitaj al “Amikejo”, alilingve nomita “neŭtrala Moresnet”, teritorio ekonomie flora pro zinko-minejo, kiun la kongreso de Vieno en 1815 starigis kiel sendependan (3,5 km², 3600 loĝantoj), kun la diversaj servoj mastrataj kune de Nederlando kaj Prusio (poste Germanio) kaj estroj kune deciditaj de la du ŝtatoj. En 1831 Belgio sendependiĝis de Nederlando kaj ĝin anstataŭis en la kontrolo de la teritorio. La minejo elĉerpiĝis en 1865, sed la teritorio restis jure en la sama situacio. Ke ĝi povis fariĝi esperantlingva ŝtato dependis de la hazarda fakto ke en la komenco de la dudeka jarcento la du estroj estis esperantistoj, kaj esperanto efektive estis lernigata al centoj da personoj, dum la loĝantoj parolis denaske unu el la aliaj lingvoj, germana, nederlanda, franca. Tiu revo ŝajnis konkretiĝi, eĉ la teritorio sin proklamis oficiale sendependa ŝtato en 1908, kun alveno de multaj esperantistoj el Eŭropo kaj kantado de himno, sed ĝuste tiam estis la ido-skismo, la francaj intelektuloj favoris Idon kiel simplan senideologian komunikilon kontraste al esperanto, kiu kuntrenis sian internan ideon pri paca kunekzistado. Zamenhof montris favoron al la iniciato per iu letero, sed dum la kongreso en Barcelono li neniam aludis al la temo, tute engaĝita por dampi la skismon. La packontrakto post la unua mondmilito atribuis tiun etan teritorion al Belgio. Żelazny citas hipotezon de Silfer, ke se la loĝantoj estus vokitaj al referendumo pri akcepto de la sendependa ŝtato, estus pli facile rezisti al la kancelarioj de la venkintaj potencoj. Sed per “se-oj” oni ne faras historion… Apenaŭa mencio estas pri alia kvazaŭŝtato, la Insulo de la Rozoj, petrolekstrakta platformo en la internacia akvo apud la itala Adriatika marbordo kaj kontraŭleĝe detruita de la itala mararmeo sub indiferenta rigardo de la aliaj ŝtat oj.

La aŭtoro intervenas ankaŭ en la problemon de lingva justeco, analizante la “raporton Grin” pri la lingvopolitiko de la Eŭropaj instancoj, kaj refutante la teorion de la flandra belgo Philippe van Parijs, ke kompleta anglalingviĝo de Eŭropo estas finfine la malplej ekskluda solvo de la lingvo-problemo.

Malfortan flankon la verko havas kiam priskribo de faktoj finiĝas, kaj oni alvenas al la sekvoj de la ideoj de Zamenhof kaj al la finaj konsideroj, tute personaj. La paragrafo titolita “Moderna Esperantio. Finvenkismo. Raŭmismo” alprenas iun dogman pozicion tiel resumeblan: “ni raŭmistoj pravas, vi finvenkistoj malpravas”. Ke certe iu partiano de ideologio opinias la sian prava kaj alian malprava estas normale; ja se iu konsiderus pli justa alian ideon li aliĝus al tiu. En la verko estas oportune reprenitaj kaj klarigitaj iuj ideoj de la Esperanta Civito, sed maloportunas la tono, kvazaŭ la raŭmistoj akuzus la finvenkistojn pri la stagno de esperanto en la mondo, kaj finvenkistoj reciprokus. Se propraj celoj ne estas atingitaj, doni la kulpon al alia estas kutima strategio, sed tre mallongperspektiva. Tamen proklami tiel laŭte teoriojn, kiuj en la ĝenerala movado estas rigardataj kiel strangaj aŭ mokindaj, estas salutinda kuraĝo.

Impona estas la dekpaĝa bibliografio; krom la konataj verkoj de Korĵenkov, pilastro por la kono de Zamenhof, troviĝas amaso da unuopaj artikoloj kolektitaj el plej diversaj fontoj.

Preseraroj, precipe en la citaĵoj (evidente transprenitaj per tranĉo-kaj-algluo el aliaj dosieroj) iom ĝenas la fluon de la legado.

Carlo Minnaja


La Troja Milito

Sarafian, Spiros. La Troja Milito. – Ateno: Spiros Sarafian, 2014. – 157 p., il.

La Troja MilitoĈiuj eŭropanoj de mia aĝo rajtas diri: “Kiam niaj prauloj, la grekoj, batalis ĉe Trojo…”. Fakte ni estis edukitaj tiel, kaj por ni antaŭ Grekujo la mondo estis, por uzi la biblian esprimon, tohuvabohuo, la origina ĥaoso. Efektive tio, kion la greka scienco akiris en kelkaj jarcentoj, estas nekredebla, kaj ankoraŭ hodiaŭ, se vi diras al preterpasanto, ke la antikvaj grekoj sciis, ke la tero estas globforma kaj kalkulis la grandecon de ĝi, verŝajne vi renkontos mir-rigardon.

Kompreneble, mi ne apartenas al la skolo de tiuj, kiuj tute forgesas mencii, ke la grekoj laboris surbaze de la pli fruaj malkovroj de la babilonanoj, de la egiptoj, ktp. Do, eŭropa grandnaciismo bazita sur la greka estas same sensenca kiel araba grandnaciismo bazita sur la Kurano, kiu malgraŭ la rekta interveno de Dio ne povus ekesti sen la antaŭaj libroj.

Ĉiuokaze ni nun ne parolu pri greka scienco, sed pri literaturo, pri unu el la plej grandaj verkoj de la homaro, pri la poemego Iliado, aŭ alivorte pri la troja milito. Ĝi estas en Eŭropo tiom konata, kiom la Biblio, kaj, kiel mi aŭdis diri, ĝiaj rakontoj estas pli amuzaj ol tiuj de la Biblio.

Kio estas Trojo, kaj kio estas la milito ĉe ĝi? Tion rajtas demandi multaj neeŭropanoj. Trojo estis urbo granda kaj potenca en okcidenta Turkujo. La milito ĉe Trojo estas milito de ĉiuj grekoj kontraŭ la trojanoj. Ĝi daŭris 10 jarojn kaj en la fino la grekoj venkis kaj detruis la urbon. Kial militis tiom da homoj tiom longe? Ĉar la troja princo Pariso forportis el Sparto la edzinon de la sparta reĝo, Helenon, la plej belan virinon de tiu epoko. Vi rajtas demandi vin mem kaj min, ĉu valoris tiom da mortintoj pro unu virino? Nu, mi pensas, ke ne, sed la mito diras, ke jes.

Fakte temas pri mito, sed ĝi iel poeme remuldas verajn faktojn, kiuj okazis kelkajn jarcentojn antaŭ la jaro -1000 de la komuna (kristana) epoko. Tiam en Turkujo estis la granda civilizo de la hititoj, kien la grekaj reĝoj sendis siajn filojn por lerni kiel batali sur batalĉaroj kaj sur ĉevaloj. Iugrade temis pri la tiama versio de la nuntempaj vojaĝoj al Londono por lerni la anglan. La hitita imperio tre firme tenis la orientan Turkujon kaj aliajn landojn en tiu regiono, sed tre malfirme sintenis al la marborda okcidenta Turkujo. Dum jarcentoj grekoj fondis koloniojn tie, kaj por fari tion ili militis kontraŭ la loka loĝantaro. Do, efektive en la realo okazis multaj militoj de “Trojo”. Kaj ĉi tiu poemego (“epika eposo” nomus ĝin okcidenteŭropa esperantisto por igi klara sian kulturecon) simple kunmetas ĉiujn memorojn pri tiu milito kaj iom romantike igas la reĝojn grandaj herooj kaj, esence, priskribas la rolon de la dioj, kiuj estis komprenataj tre home, kaj kiuj intervenis daŭre por helpi unu flankon aŭ la alian.

Sed, finfine, kio estas la merito de ĉi tiu nova libro pri temo tiel abunde pritraktita en la lastaj tri mil jaroj? Temas pri granda klerula merito. Spiros Sarafian, vivanta en Grekujo, kolektis ĉiujn mitojn, flankajn mitojn kaj submitojn rilatantajn al tiu evento kaj prezentis ilin en modela Esperanto.

Mi mem, kiu legis la verkon (en italaj lernejoj ĝi estis deviga legaĵo) kaj pri la verko, tamen lernis multegon el la libro recenzata. Ĝi estas tiom kompleta, ke vi povas scii, kiel planis reveni post la milito la granda divenisto Kalĥaso, kaj kiuj mirindaĵoj okazis dum la vojaĝo. Ĉu hazarde vi volas scii, ĉu Odiseo dum sia restado kun la diino Kirko gravedigis ŝin, kaj kion faris ilia filo? Vi devas legi ĉi tiun libron. Se si volas scii kiel Junono sukcesis forturni la atenton de sia edzo Jupitero el la batalo, por ke la dioj favoraj al la grekoj helpu ilin (Jupitero favoris la trojanojn), aŭ se vi cerbumas pri la rimedoj de edzinoj por endormigi siajn edzojn, vi legu ĉi tiun libron.

Preter la ŝercoj ĉi tiu libro donas kompletan bildon pri la milito kaj pri la okazaĵoj antaŭ kaj post ĝi. La okazaĵoj post la milito estas same interesaj ĉar la dioj punis la venkintajn grekojn pro malmorala konduto dum la detruado de Trojo. Tiel ĉiuj grandaj herooj, reveninte hejmen post dek jaroj havis multajn problemojn kun la novaj amikoj de la edzinoj, kiuj ne atendis dek jarojn nenionfare. La fakto ke Penelopo, unu el la edzinoj, atendis dek jarojn estas escepto kaj temo por alia poemego.

Iom ironie la sola feliĉa pretervivinta homo estis Heleno, pro kiu la tuta afero ekokazis. La edzo tre bonkore reprenis ŝin kaj reportis ŝin hejmen, kie ili vivis ĝis granda aĝo.

Krome en ĉi tiu libro vi trovas la originalajn grekajn nomojn de la herooj, de la dioj kaj de la lokoj. Ili estas transskribitaj per la literoj de la alfabeto de Esperanto por doni informon pri la elparolo, pli en la moderna ol en la klasika greka.

Mi fermas ĉi tiun recenzon kun bedaŭro pri la nefintraduko al Esperanto de la tuta poemo Iliado, kiun ektradukis tre bele Antoni Kofmann:

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj – fariĝis la volo de Zeŭso.

Lasta noto por neeŭropaj legantoj: Aĥajoj estis unu el la nomoj de la grekoj, Peleido Aĥilo estis Aĥilo, la plej forta greko, filo de Peleo, Aido estis la nomo de la transmondo kaj Zeŭso estis la greka nomo de Jupitero, la reĝo de la dioj.

Renato Corsetti


La unua scienca prezento de la Bahaa Kredo en Japanio

Aibara Susumu. A Taisho Era Japanese Elite's Consideration of the Baha'i Movement. – Tankobon: Foad Katirai, 2014. – 202 p., il.

Aibara Susumu

Tiu ĉi libro estas la editorita publikigo en du partoj – de la japana kaj de komentita kaj vaste prinotita angla versioj – de disertacio el 1925 de unu el la plej unuaj japanaj bahaanoj, Aibara Susumu. La editoro kaj eldonanto, Foad Katirai, ricevis la verkon de la vidvino de la aŭtoro, kies elkora deziro estis vidi ĝin publikigita.

Aibara Susumu naskiĝis en 1900 kaj mortis jam fine de 1931, postlasante la junan edzinon kaj unumonatan bebinon. La kialo de lia frua morto ne estas konata, sed Katirai donas indikojn por supozi ke ftizo aŭ tuberkulozo ĝin kaŭzis.

Aibara kiel studento renkontis Esperanton kaj en 1921 fondis kune kun Sono Kenji la unuan Esperanto-grupon en la universitato Keio, la plej malnova kaj unu el la plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. Li fariĝis konsilanto de JEL, oficisto de la Tokia filio de la Sekretariejo de Ligo de Nacioj kaj multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungario. La nun publikigita libro estas lia tezo pri la bahaa movado, prezentita studofine al la universitato – manskribita kaj bindita kiel libro. Tra ĝi aro da japanaj intelektuloj unuafoje eksciis pri Bahaismo.

Aibara en 1921 aŭ 1922 konatiĝis kun Bahaismo tra Agnes Alexander (1875-1971), la unua bahaano en Havajo, kiu de 1914 ĝis sia morto dum longaj periodoj vivis en Japanio por tie disvastigi la novan Kredon. Aibara eksciis, ke Alexander estis esperantisto kaj pro tio ŝin kontaktis. Ŝi poste skribis pri tiu interkonatiĝo:

“La momenton kiam mi lin renkontis mi sentis grandan inspiron kaj tuj komencis rakonti al li pri la [bahaa] Afero. Li poste diris ke estis mia entuziasmo kio kondukis lin al la Bahaa Kredo, sed tio kompreneble okazis pro la granda beno de nia Sinjoro, kiu elektis tiun junan viron por Sia laboro. Tra tiu aminda juna viro la studentoj de Keio Universitato eksciis pri la Afero kaj multaj el ili vizitis min kaj ĉeestis iujn de niaj renkontiĝoj” (citita en la editora antaŭparolo).

Lige kun sia verkado Aibara kontaktis la tiaman gvidanton de la bahaa mondkomunumo, Shoghi Effendi, kaj John E. Esslemont, la verkinton de la unua kaj ĝis hodiaŭ valida enkonduko en la Kredon Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, kiu aperis en la origina angla unuafoje en 1923 kaj ĝis hodiaŭ vidis multege da reeldonoj kaj tradukoj al pli ol cent lingvoj – interalie, Lidia Zamenhof tradukis ĝin al Esperanto (la unua Esperanto-eldono, 1930). Tiel Aibara havigis al si – de hodiaŭa vidvpunkto mirige ampleksan kaj detalan – literaturon pri Bahaismo. Kaj tiel lia vidvino poste heredis ne nur lian disertaĵon sed ankaŭ bildojn, librojn, korespondaĵojn kaj aliajn materialojn de kio tamen plej multon ŝi devis detrui por ne endanĝerigi sin kaj sian novan familion dum la milito kaj reganta socia medio, kiu estis suspektema rilate al nova religia movado.

La nuna eldono estis por la editoro, kiel li agnoskas, sufiĉa defio. Sole la deĉifrado de la manuskripto en la antaŭmilita kanji-skribo estis tre pena kaj foje eblis nur helpe de la origina angla versio. Krome, necesis ampleksa editora laboro por igi la tekston komprenebla por moderna leganto – ja Aibara metis Bahaismon en la kuntekston de la tiutempaj socisciencaj diskutoj; la verko, kiel skribas Katirai, ne estas atesto pri nove trovita Kredo – malgraŭ ke ja ankaŭ tio ĝi estas – nek prezentas ĝi la personan vidpunkton de sia aŭtoro, sed ĝi estas scienca traktaĵo, kiu referas al la pensado de la siatempa japana klera elito kaj kiun eniris eltrovoj el vasta esplorado de siatempaj eksterlandaj fontoj.

Interese, la lasta parto de la verko de Aibara estis ekskluzive en Esperanto. Tio eble ne mirigas ĉar ja li estis arda esperantisto. Katirai tamen supozas ke Aibara tiun sian naŭpaĝan Esperantan tekston ne tradukis al la japana por kaŝi la solan kritikon en la verko kontraŭ ekscesa naciismo, kio estis probable riska afero en la tiutempa socia medio. En la nuna libro tiu fina parto, respektive, apendico sub la titolo “Organizo de Bahaa Socio”, kompreneble estas tradukita kaj al la japana kaj al la angla.

Sed ankaŭ tuta ĉapitro de la libro traktas – ne mirige, ĉar ja estas kerna bahaa principo – la demandon de internacia helpa lingvo resp. Esperanton. Tie Aibara enire citas la germanan sociologon, ekonomon kaj filozofon Ferdinand Tìnnies kaj poste apud Zamenhof ankaŭ Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá. Post tio li unue referas al la tiutempa diskuto pri la temo en la Ligo de Nacioj kaj fine sciigas pri la bahaaj aktivecoj cele al instruado de Esperanto en Irano, la naskiĝlando de la Kredo, kie la legantoj trovos vere interesajn informojn, interalie, pri la fondo de virina Esperanto-societo en Kazvin.

Nelaste danke al la editora laboro de Katirai la leganto tenas enmane prezenton de la Kredo, kiu origine celis la japanan eliton, sed estas nun ankaŭ alirebla por la ĝenerala tutmonda publiko. Ĝi ne nur rivelas multon pri tiu tempo, sed prezentas daŭre validan enkondukon en la fundamentojn kaj kernajn trajtojn kaj principojn de la Bahaa Kredo.

La libro estas profesie kaj bonkvalite eldonita. Iom mirigas la manko de paĝnombrado (laŭ informo de la eldoninto ĝi estas 200-paĝa) kaj iom ĝenas la tre eta skribo precipe en la anglalingva parto.

La libro haveblas en interretaj librovendejoj aŭ rekte ĉe la eldoninto:
foad.katirai@trinity.oxon.org.

Bernhard Westerhoff


Nia libroproduktado en la 2014a jaro

LibroproduktadoSe vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas perfekta, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas UEA; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.

La 2014a jaro estis tre magra: en neniu jaro ekde 1991 surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107, iom pli ol duono ol la averaĝo dum la jardudeko 1991-2010. Inter ili estas 31 broŝuroj (malpli ol 49-paĝaj) kaj 76 “veraj” libroj. La kialoj ne estas konataj. Eble UEA ekaplikis pli rigorajn kriteriojn ĉe revendado, eble Laste aperis estis malpli zorge kompilata, eble pro ioma malaktiviĝo de niaj ĉefaj eldonejoj.

2011
2012
2013
2014
1991–2014. Sume aŭ averaĝe
Nombro de libroj en/pri Esperanto
172
153
178
107
4630
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
19.775
23.144
25.344
14.024
610.179
Nombro de la eldonintoj
78
78
92
61
1136
Averaĝa paĝonombro de unu libro
115
151
142
131
132
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
10,28
11,31
11,29
12,01
9,92
Lernolibroj, vortaroj k. s. pri Esperanto
18
17
23
14
675
Originala beletro
13
19
28
13
545
Traduka beletro
26
41
41
26
953
Planlingvistiko, esperantologio, lingvistiko
37
20
18
15
530
Esperanto: historio, kulturo, movado k. s.
26
20
25
11
622
Politiko, historio, filozofio, socio
33
22
22
12
483
Scienco kaj tekniko
7
4
4
2
292
Religio
7
7
9
7
228
Aliaj temoj
5
3
8
7
302

Same malrekorde, en 2014 nur 61 eldonintoj donacis al la mondo librojn en/pri Esperanto; 20 inter ili faris tion unuafoje. Iomete malaktiviĝis Vilhelmo Lutermano, kies MAS en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure dum kvin sinsekvaj jaroj eldonis plej multe: 14 libroj en 2009, 18 en 2010, 26 en 2011, po 13 en 2012 kaj 2013, sed nur 9 en 2014. Simile pri Mondial kaj La Blanchetiére – ili ja restas en la plejlisto ankaŭ ĉi-jare, sed kun malpli da libroj ol en la kelkaj antaŭaj jaroj. Kaj plej multajn libroj en 2014 eldonis Edition Iltis de Irmi kaj Reinhard Haupenthal.

2014. Libroj 2014. Paĝoj
Iltis (Germanio) 12 MAS 910
MAS (Francio) 9 FEL 826
La Blanchetiére (Francio) 6 Mondial 799
FEL (Belgio) 5 Impeto 741
Mondial (Usono) 5 Iltis 739
Impeto (Ruslando) 4 Orion art (Serbio) 681
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 4 Fonto 660
Fonto (Brazilo) 3 Hituzi syobo (Japanio) 654
EASP (Brazilo) 3 KAVA-PECH 539
E@I (Slovakio) k. a. 2 Asokig (Armenio) 468

La resumaj tabeloj por 24 jaroj restis la samaj, nur Iltis antaŭis Fonton kaj KAVA-PECH superis Sezonojn (ĝi eldonis nenion en 2014). Plej supre restas UEA, eldoninta en 2014 nur kolekton de kongreso-universitataj prelegoj.

1991-2014. Libroj 1991-2014. Paĝoj
UEA 154 FEL 22161
Libro-Mondo (Pollando) 133 UEA 18533
FEL 121 Libro-Mondo 17477
Impeto 107 Fonto 17167
Iltis 104 Impeto 17075
Fonto 102 Mondial 16827
MAS 99 KAVA-PECH 14889
KAVA-PECH 86 MAS 14369
Sezonoj (Ruslando) 85 Sezonoj 13834
Mondial 81 Arhivaro E.Privat (Svislando) 12533

La okan sinsekvan jaron ekde 2007 Francio restas plej supre en la landolisto.

2014. Libroj 2014. Paĝoj
Francio 21 Francio 1642
Germanio 16 Brazilo 1523
Brazilo 9 Japanio 1359
Ĉeĥio 6 Germanio 1068
Japanio 6 Serbio 969
Belgio 5 Ruslando 901
Nederlando 5 Belgio 826
Pollando 5 Usono 799
Ruslando 5 Nederlando 787
Usono 5 Ĉeĥio 784

Mi adaptas la pasintjaran frazon: “La resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado dum la lastaj 24 jaroj. Plej altas en la resuma landlisto Francio kaj Germanio, kiuj, interalie, estas la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA”.

1991-2014. Libroj 1991-2014. Paĝoj
Francio 549 Francio 59307
Germanio 437 Germanio 51371
Pollando 334 Japanio 43059
Nederlando 311 Ruslando 41773
Ruslando 281 Pollando 38149
Brazilo 244 Brazilo 36553
Japanio 241 Nederlando 35138
USA 223 USA 28001
Italio 177 Belgio 26574
Belgio 158 Italio 25995

Post unu jaro aperos pli multaj tabeloj kaj pli da komentoj por 25 jaroj.

Aleksander Korĵenkov


LiroLiteratura konkurso Liro-2014

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2014 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 11 konkursaĵojn de 11 aŭtoroj el 4 landoj — Aŭstralio, Germanio, Kazaĥstano, Ruslando. (En Liro-2013 partoprenis 6 konkursaĵoj de 6 aŭtoroj el 4 landoj.)

La 14an de januaro 2015 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2014.

Traduko el la angla: The roads we take de O. Henry

Laŭreato: Reinhard Fössmeier (Germanio)
Laŭda mencio: Nicole Else (Aŭstralio)

Traduko el la rusa: Muĥi de Aleksej Apuĥtin

Laŭreato: Jurij Karcev (Ruslando)
Laŭda mencio: Nikolao Gudskov (Ruslando)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2017 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2014

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.


Abonhelpa fondaĵo de La Ondo en 2014

Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2014a.

Anonima (Francio)
26,00 EUR
Jukka Pietiläinen (Finnlando)
50,00 EUR
Gerd Bernhard (Germanio)
8,00 EUR
Donald Draper (Norvegio)
50,00 EUR
Dave Dewar (Nov-Zelando)
6,00 EUR
Jószef Horvath (Hungario)
16,00 EUR
Tiina Oittinen (Finnlando)
42,00 EUR
Luiza Carol (Israelo)
12,00 EUR
Esperanto Mondo
24,00 EUR
Ikar' Akimenko (Ruslando), 1310,00 RUB
29,92 EUR
Sergej Bronov (Ruslando), 5070,00 RUB
112,99 EUR
Ann-Louise Åkerlund (Svedio), 170,00 SEK
22,16 EUR
Jos. Koch (Svislando), 23,00 CHF
18,83 EUR
Entute
417,90 EUR

Danke al la Abonhelpa fondaĵo 15 esperantistoj el 11 landoj en 2014 senpage ricevis La Ondon. (En 2013 la Abonhelpa fondaĵo pagis abonojn al 21 esperantistoj el 16 landoj.)

Ĉi-jare kelkaj konstantaj abonantoj informis nin, ke ili ne plu povas aboni La Ondon pro la malboniĝinta financa situacio. Nur viaj donancoj povos helpi ilin plu ricevadi la ŝatatan gazeton.

Dankon pro la donacoj!
Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Aibara Susumu. A Taisho Era Japanese Elite's Consideration of the Baha'i Movement. – Tankobon: Foad Katirai, 2014. – 202 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Sarafian, Spiros. La Troja Milito. – Ateno: Spiros Sarafian, 2014. – 157 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, 2014. – 189 p. – [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno, 2014/6;
Esperanta Finnlando, 2014/5;
Esperanto aktuell, 2014/6;
Esperanto, 2014/12;
Internaciisto, 2015/1;
Juna Amiko, 2014/3;
KAE-Informilo, 2015/89;
Kontakto, 2014/5;
La KancerKliniko, 2014/152;
La Lanterno Azia, 2014/12;
La Ondo de Esperanto, 2015/1;
La Revuo Orienta, 2014/10,11;
La Sago, 2014/103;
La Verda Lupeo, 2013/162,163;
Monato, 2014/12, 2015/1;
Norvega Esperantisto, 2014/6;
Pola Esperantisto, 2014/4;
REGo, 2014/6;
Sennacieca Revuo, 2014/142;
Sennaciulo, 2014/7-8;
Tempo, 2014/123.


Pri bofiloj kaj bopatrinoj

– Kial vi povas senĉese kvereli kun via edzino kaj tamen estimi la bopatrinon?

– Iam ĝuste ŝi estis kontraŭ nia geedziĝo.

* * *

Al veterinaro alkuras viro kaj petas urĝe forhaki hundan voston.

– Kio okazis? Kial urĝas?

– Morgaŭ venas mia bopatrino, mi volas neniujn amikajn signojn.

* * *

– Diru, kial vi edzinigis fratinon de via eksedzino?

– Mi ja ne sukcesus travivi ankoraŭ unu bopatrinon.

* * *

Patrino diras al sia filino:

– Filinjo, via nova adoranto estas tiel malplaĉa al mi, ke mi plezure iĝos lia bopatrino.

Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №2 (244)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.