La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №10 (240)

SAT-Kongreso

Kiel kutime, la oktobra Ondo informas pri la lastaj esperantistaj renkontiĝoj, okazintaj en la Kongresa Sezono, interalie, pri la 87a Kongreso de SAT, kies grupfoto, farita de José Maria Salguero, ornamas la kovropaĝon. Nun komenciĝas la abonsezono. Ne forgesu (re)aboni La Ondon por 2015!


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Roland Platteau. SAT-kongreso, vidita de nesatano
  • Stefano Keller. Prelegserio de Cherpillod
  • Marija Belošević. Ekumene kaj Esperante en Trento
  • Renato Corsetti. Italio: La malkongresa kongreso
  • Zlatko Tišljar. Flegi la Esperanto-literaturon
  • Trezoro Huang Yinbao. Orienta Esperanto-Seminario
  • Tiina Oittinen. Finnlando: Aŭtunaj Tagoj
  • Andrzej Sochacki. Pri vinberoj kaj vino
  • Edvige Ackermann. Elloke Tutmonden
  • Ferriol Macip. Por la lingva justeco
  • Jan Christof Hienerwadel. Jen la KISO!
  • Hori Jasuo. Japanio: Esperanto-Domo 20-jara
  • Nekrologoj
  • Koncize (11 informoj)

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Aleksej Koĵenkov. Sudoku
  • Rid(et)u kun ni
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
  • Korekto

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Fotoraportoj (Peter Baláž, Flo, Irina Gonĉarova)
  • Kolofono

Oktobro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

oktobro

1. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Japanio ekfunkciis la unua en la mondo altrapida trajnlinio Tokaido Shinkansen (Tokio-Osako).

2. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jurij (aŭtente: Judka) Levitan (1914-83), la ĉefa radioparolisto en Sovetunio, kiun Hitlero nomis sia malamiko №1.

3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Carl von Ossietzky (1889-1938), germana ĵurnalisto kaj kontraŭfaŝisto, laŭreato de la Nobelpremio pri paco (1935).

5. Monda instruista tago.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Louis Lumière (1864-1948), kuninventinto de kino (kun sia pli aĝa frato Auguste Lumière).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Marie Laforêt (aŭtente: Maïtèna Marie Brigitte Doumenach, 1939-), franca kanzonistino kaj aktorino.

6. Antaŭ 325 jaroj (1689) Pietro Vitto Ottoboni iĝis romkatolika papo Aleksandro la 8a.

Moulin-rouge

Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo ekfunkciis la kabaredo Moulin Rouge (Ruĝa Muelejo).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Thor Heyerdahl (1914-2002) norvega vojaĝanto, antropologo kaj verkisto.

9. Internacia poŝta tago.
Antaŭ 500 jaroj geedziĝis Ludoviko la 12a de Francio kaj Maria Tudor.

10. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Tokio komenciĝis la 18a Somera Olimpiko.
Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Karl von Hohenzollern-Siegmaringen (1839-1914), reĝo Karolo la 1a de Rumanio (1881-1914).

12. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Sovetunio startis Vosĥod-1 (Sunleviĝo), la unua tripersona spacŝipo en la mondo; ĝiaj tri kosmonaŭtoj (Vladimir Komarov, Konstantin Feoktistov, Boris Jegorov) unuafoje en la historio pasigis la flugon sen kosmaj skafandroj.

Восход 2

14. Antaŭ 50 jaroj (1964) Plenkunsido de CK KPSU akceptis demision de Nikita Ĥruŝĉov kaj elektis novan ĝeneralan sekretarion de CK: Leonid Breĵnev.

Лермонтов

15. Antaŭ 50 jaroj (1964) ekfunkciis la pipelino Druĵba (Amikeco), kiu ĝis nun transportas nafton el Ruslando al Eŭropo.
Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Miĥail Lermontov (1814-41), rusa poeto, prozisto kaj dramaturgo. [Foto dekstre]
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Mohammed Zahir Ŝah (1914-2007), reĝo de Afganistano (1933-73).
Antaŭ 625 jaroj mortis Urbano la 6a, romkatolika papo (1378-89).
Antaŭ 50 jaroj mortis la usona komponisto kaj kanzonverkisto Cole Albert Porter (1891-1964).

16. Antaŭ 50 jaroj (1964) Ĉinio unuafoje eksplodigis nuklean bombon.

18. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Lee Harvey Oswald (1939-63), la sola suspektito pri la murdo de John Kennedy (1963).
Antaŭ 25 jaroj (1989) Erich Honecker forlasis la postenon de la unua sekretario de CK de Socialista Unia Partio de Germanio.

19. Antaŭ 1575 jaroj (439) la vandala armeo de reĝo Gejseriĥo konkeris Kartagon.

20. Antaŭ 50 jaroj mortis Herbert Clark Hoover (1874-1964), la 31a prezidento de Usono (1929-33).

21. Antaŭ 100 jaroj (1914) ĉe Varsovio la armeo de Ruslando venkis la armeojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

22. Antaŭ 50 jaroj (1964) Jean-Paul Sartre rifuzis akcepti la Nobelpremion pri literaturo.

23. Antaŭ 25 jaroj forpasis Mirdza Burgmeisters (1921-89), latva esperantistino kaj tradukistino.

24. Antaŭ 50 jaroj (1964) la Norda Rodezio sendependiĝis de Britio kaj akceptis la nomon Zambio.

Miegel

26. Antaŭ 50 jaroj mortis Agnes Miegel (1879-1964), germana poetino naskita en Kenigsbergo. [Foto live]

27. Antaŭ 75 jaroj (1939) la litovia armeo okupis Vilnon.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la kimra poeto Dylan Thomas (1914-53).

29. Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Ĉernyŝevskij (1828-89), rusa filozofo, utopia socialisto, verkisto kaj literaturkritikisto. [Foto dekstre]

30. Antaŭ 150 jaroj (1864) per trakto en Vieno finiĝis la dua Ŝlesviga milito, en kiu Pruslando kaj Aŭstrio venkis Danlandon.

31. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la nederlanda futbalisto Marco van Basten (1964-), unu el la plej elstaraj eŭropaj atakantoj.


Esperanto kaj multlingvismo

Krynica

La paneldiskuto en Krynica (de maldekstre): Edmund Wittbrodt, Stefan MacGill,
Seán Ó Riain, Jan Figeľ, Jozef Reinvart. (Foto: Peter Baláž)

La ekonomia forumo en la pollanda urbeto Krynica estas tradicia aranĝo de Centra Eŭropo, kiu traktas la mondon de la financa flanko, sed ne nur. Jam la 24an fojon ĝi okazis, ĉi-foje inter 2a kaj 4a de septembro, kun partopreno de pli ol du miloj da diversaj aktivuloj de politika, ekonomia, ĵurnalista, socia kaj kultura vivo.

Jam la naŭan fojon ankaŭ Esperanto estis videbla en la forumo danke al la bonaj kontaktoj de Halina Komar kun la ĉeforganizanto. Esperanto rajtas tiun ĉi aranĝon partopreni eĉ senpage, ŝparante tiel milojn da eŭroj, kiom kutime tia ĉeesto kostas.

La oficialaj lingvoj de la forumo estas la angla, pola kaj rusa, kun simultana tradukado por ĉiuj el la dekoj da programeroj.

Du pintaj eŭropaj politikistoj akceptis inviton kaj diskutis la temon de multlingvismo en la panelo de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) en la 24a Ekonomia Forumo en Krynica. Dum 90 minutoj oni priparolis la temon “Multlingvismo en Eŭropo: ebloj por ĝia konservado”.

La diskuton partoprenis: Jan Figeľ (vicprezidanto de la Nacia Konsilio de Slovakio), Edmund Wittbrodt (pola senatano, antaŭa edukministro de Pollando), Seán Ó Riain (prezidanto de EEU), Stefan MacGill (vicprezidanto de UEA), Jozef Reinvart (konsilisto en la slovakia ministerio pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj).

La gvidanto de la kunsido estis Seán Ó Riain. Komence li prezentis la panelanojn, oni projekciis la kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto, poste liaj enkondukaj vortoj traktis tri temojn: la financajn, propedeŭtikajn (lernfaciligajn) kaj kulturajn argumentojn por Esperanto.

Sekvis vortoj de Ján Figeľ: “Unuavice oni povas imagi, ke lingvaj demandoj ne prioritatas en Eŭropo, kun gravaj sekurecaj zorgoj por prizorgi, sed en la longa daŭro ili gravegas. Ni devas nepre protekti la multlingvecon; se ni perdos tion, ni perdos pli ol ni povas imagi”.

Edmund Wittbrodt cerbumis pri ebla rolo por Esperanto en EU: “Ni devas pripensi la sekvojn. se ni enkondukus Esperanton al la lingva mikso en Eŭropo – ĉu tio kreskigus aŭ malkreskigus la lingvan diversecon? Povus esti, ke ĝi alportus riĉigon. Ĉe teknikaj universitatoj en Pollando 75% el la finstudintoj elektas studi lingvojn, plejparte la anglan, sed ankaŭ la germanan aŭ francan – sed ne sen problemoj. Pri la propedeŭtika valoro, konstateblas, ke kono de la latina lingvo portas faciligon lerni aliajn lingvojn; ĝuste ĉe Papo Johano-Paŭlo la 2a, lia frua kono de la latina simpligis la vojon por liaj multlingvaj kapabloj. Esperanto, estante pli facile lernebla, povus liveri similan rezulton – se jes, ĝi kontribuas al lingva riĉigo”.

Stefan McGill ripetis resume la propedeŭtikan valoron de la lingvo, sed asertis, ke ĝiaj interkulturaj valoroj devas esti egalmezure emfazataj kaj eluzataj, unue, la propraj kulturaj valoroj de la lingvo, evoluigitaj tra la 120-jara periodo, sed egale, aŭ pli grave, ĝia kapablo funkcii kost-efike kiel ponto inter aliaj kulturoj.

Jozef Reinvart, kiu parolis en la fino, komencis siajn komentojn per cito de statistikoj el Eurobarometer, kiuj montras, ke la lingvoakirado mezurita en 2012 diversmezure falis, kompare kun la analizoj el 2005. Li citis rekomendojn de laborgrupo pri subteno de multlingvismo, en kiu li partoprenis, prezentitaj en 2011 al la Eŭropa Komisiono. La laborgrupo pledis por pli da esploroj pri la lingva pedagogio, la rolo de la ekzamenado, la propedeŭtika valoro de diversaj lingvoj, malpliigo de la rolo de la angla lingvo, cele al pli justa pritakso kaj protekto de ĉiuj el la lingvoj en la Eŭropa Unio.

La tuta sesio estis video-registrita, kaj post la necesaj teknikaj prilaboroj ĝi estos publike alirebla por la regantoj de la angla, kio certigos al ĝi vastan publikon.

La diskuto estis motiviga kaj certe promesplena – efektive unuafoje EEU sukcesis havi en sia panelo du gravajn politikistojn.

La diskutoj postpanelaj alportis la ideon aranĝi venontjare eĉ Viŝegrad-landan partoprenon (politikistojn de la Viŝegrada grupo: Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario).

Ankaŭ jam tradicie la nian partoprenon subtegmentas EEU, kiu prizorgas kaj la standon kaj la diskut-panelon dum la tuta forumo. Ĉeeste ĉi-foje kontribuis ankaŭ UEA.

La informantoj kaj prizorgantoj de la stando estis ĉi-jare tri aktivuloj de E@I: Peter Baláž (Slovakio), Dorota Rodzianko (Pollando) kaj Matthieu Desplantes (Francio). La partopreno de la Esperanto-teamo en la Forumo ricevis financan subtenon de UEA, Etsuo Mijoshi, ESF kaj la fondaĵo “Esperanto Internacia”.

Krynica

Peter Baláž, Dorota Rodzianko kaj Matthieu Desplantes ĉe la Esperanto-stando de EEU
dum la Ekonomia forumo en Krynica.

En la budo estis disdonitaj centoj da informiloj pri Esperanto (en la tri oficialaj lingvoj de la Forumo), proponita estis ankaŭ eta kvizo pri Esperanto, kiu allogis plurajn preterpasantojn.

Krome, EEU kaj E@I informis vaste ankaŭ pri sia nova projekto lingvo.info – multlingva retejo pri lingvoj de la Eŭropa Unio, kiu ĵus estis lanĉita. Tiu ĉi projekto ankaŭ volas prezenti (tute kongrue kun la ĉeftemo de la EEU-panelo), ke Esperanto kaj esperantistoj ja emas kaj volas subteni vastan multlingvismon. Tiu ĉi retejo estas unu el klaraj pruvoj por tio.

Peter Baláž
Estrarano de EEU

Legu ankaŭ artikolon en La Ondo de Esperanto pri la pasint-jara Forumo en Krynica.


SAT-kongreso, vidita de nesatano

SAT

Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo.

Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj.

Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), naskiĝinta en 1921 kiel ne pora sed pera asocio, uzanta Esperanton kiel rimedon por kunigi diversspecajn maldekstrulajn esperantistojn, estis iam tiom potenca, ke ĝi havis pli da anoj ol la neŭtrala movado mem.

En 1933 duono de la germanaj esperantistoj estis komunistoj, sed komunistoj estis la unua homkategorio, kiun Hitlero sendis en la koncentrejojn. La sovetia komunista registaro unue uzis Esperanton kiel rimedon de propagando, sed poste konstatis, ke ne estis laŭ ilia intereso ebligi laboristojn sovetiajn komuniki senpere kun tiuj de la kapitalismaj landoj! Do ekde 1937 Stalino komencis mortpafigi esperantistojn je diversaj falsaj akuzoj.

Nun, post kvereloj, skismoj, repaciĝoj, SAT plu funkcias, sed, same kiel aliaj tradiciaj establoj maldekstraj, ĝi multe ŝrumpis de 5134 anoj en 1949 ĝis 603 anoj nun. El tiuj 603 eble kvindeko ĉeestis la 87an kongreson de SAT (maksimume 48 partoprenis la voĉdonojn), kaj iom forgesis siajn komencajn idealojn. Ĉi tiu kongreso okazis la 9–16an de aŭgusto en Francio, en la bela bretona urbo Dinan.

SAT

Mi pensis, ke mi, ne SATano, ne rajtos ĉeestis la internan kongreson de SAT, sed mi eksciis, ke ne SATanoj ja povas ĉeesti la laborkunsidojn, nur voĉdoni ili ne rajtis – tiuterene mi konstatis, ke la demokratio bone funkcias sine de SAT. Mi ankaŭ konstatis, ke kaj la prelegoj kaj la laborkunsidoj estis en ĉi tiu loko disciplinataj per la apero de tri koboldo-bildoj (bretonaj, kompreneble!) verda, oranga kaj fine ruĝa avertantaj pri la proksimiĝo kaj fino de la planita tempo, kaj tio funkciis! Bonorde!

Do mi diligente profitis la okazon kaj povis malkovri, kiel funkcias interne SAT (kaj ke ne plu ekzistas personaj problemoj, kiuj laŭdire plagis ĝin dum epoko), kaj ekkonis ties problemetojn kaj problemegojn. Pri ĉio tio mi ne parolos, nek detalos la disvolviĝon, nek la programon (unue ĝi troveblas en la reto, due por kongreso ne onta sed inta, kiu utilo?) – tio estus tro longe. Mi nur aludos kelkajn signifopezajn punktojn, elektitajn laŭ mia bontrovo.

Do, mi daŭrigas, krome kaj krone estas iu distra parto, kaj ŝajnas, ke almenaŭ duono de la partoprenantoj venis nur por la turisma kaj distra programo. Vizitoj ja estis bonkvalitaj. Kaj tiuokaze mi konstatis, ke paradokse la ununura momento, kiam mi aŭdis paroli pri klasbatalo, kaj pri la rolo de la tielnomata “tutmondiĝo”: utiligata de la investantoj por maksimumigi la ekspluatadon de homoj kaj siajn profitojn, estis el la buŝo franclingva de la prezentistino en la vizito de eksa ŝtonminejo de granito en Le Hinglé! Cetere mi ekvidis de ties remparoj la belan urbon Dinan, kaj perditan funde de arbaro, fine de longa rubusoberoriĉa pado, belegan, sorĉan lokon, kiu ludonas loĝejojn por turistoj, kaj kiun mi tre rekomendas: tio estas mirinda paradizo! (Mi ĵuras, ke mi ne ricevis ŝmirmonon, nek estas akciulo en ĝi!)

Foto de José Maria Salguero

Do en tiu distra parto enestis ankaŭ teatro – tre originala teatraĵo, pri la imperiestro Karakalo, ege burleska kaj plena je vortludoj (tiom komplikaj, ke ili ĉiufoje haltigis la prezentadon – kun subita rigidiĝo kaj senmoviĝo de la aktoroj dumtempe! – kaj zorge montris la tekston sur ekrano, por ke la spektantoj povu pli bone kompreni ilin.

Mi malkovris, ke Miguel Fernández, specialisto pri la hispana poezio, kaj mem poeto, ankaŭ scipovas kanti flamenco-stile tre bele kaj efekte! Li ankaŭ kantis plurajn hispanajn kantojn Esperante. Unu el ili elvokis Madridon de 1936-39 kaj ties popolon respublikanan kuraĝe rezistantan sub la bomboj de la faŝistoj, kanto kiu ne povis manki elvoki la aktualaĵojn! sufiĉus anstataŭigi Madridon per Doneck aŭ Lugansk.

Ankaŭ en la prelegoj mi vidis timigan grafikaĵon, kiu montris du kurbojn: tiun de la hektaroj bezonataj por nutri la kreskontan homaron, kaj tiun de la restantaj kultiveblaj hektaroj, malaltiĝantan, kaj -ĝontan, pro dezertigo, erozio, subbetonigo, kaj, vi divenas, ke baldaŭ la kurboj kruciĝos... En la sama prelego, oni kalkulis, ke pro sia ekonomia kresko, en 2030 sola Ĉinio bezonos la tutaĵon de la teraj riĉfontoj... Ne necesas aldoni, ke ni iras rekte al 3a mondmilito! Kaj tial okazas ekde nun aferoj, kiel tiuj nun en Ukraino.

Mi eksciis, ke inter la ĉeftemoj de la venontaj numeroj de Sennaciulo estos “Ukraino”, kaj ke pri tiu en SAT “la opinioj estas diversaj kaj kontraŭaj”. Nu, tio mirigas min, ĉar kiel SAT-ano, kiu ajn estas ties tendenco, povus havi bonan opinion pri la Kievaj puĉistoj: ekstremdekstruloj venintaj al la potenco helpe de la usonaj sekretservoj, submetitaj al malsocialaj planoj de Internacia Mon-Fonduso, kaj bombantaj terorisme la loĝantojn de Doneck kaj Lugansk?

Foje la lingva kono ne estis bona; ekzemple, vidante du virojn interkisi por saluto (kio cetere estas en certaj familioj kaj certaj regionoj tute tradicia kaj banala), iu miriĝe diris “Du homoj, kiuj interkisas!” Min ŝokis pigraj francismoj kiel promocio anstataŭ akcelo, aŭ transmisio anstataŭ transdono.

En la libroservo mi bedaŭrinde ne trovis la tre interesajn librojn, kiujn eldonis (107 titoloj!) alia maldekstrula esperantista societo: Monda Asembleo Socia, el kiuj mi revis aĉeti kelkajn.

Mi vidis diversajn personojn, pli aŭ malpli konatajn de SAT.

La ĉeestintoj estis tre plimulte francoj, nur 25% venis de aliaj landoj! 12 hispanoj, unu serbino, nur kvar britoj. Unu paro venis el ... Aŭstralio! Jen fervoraj SAT-anoj!

Kaj la lastan tagon mi vidis, ke venis en la kongresejon viro el Islando (ja kun la islanda flago sur la sako), kiu estis vera sozio de Zamenhof! Halucine! Mi ne scias, ĉu intence, sed mi konjektas, ke li iom kokete helpis la naturon, sed kaj la barbo, kaj la lipharoj, la vizaĝo, la okulvitroj, eĉ la kalvaĵo estis tiuj de Zamenhof! Kaj eble la plej mirinda afero estis, ke neniu ŝajnis mirigita.

La venonta kongreso okazos en Nitra, Slovakio.

Roland Platteau


Ekumene kaj Esperante en Trento

Trento

La ĉefepiskopo de Trento Luigi Bressan kun la prezidantoj de KELI Phillipe Cousson kaj IKUE Giovanni Daminelli.

En 1542 Trento estis la urbo elektita por gastigi Koncilion de la romkatolika eklezio, kiu poste okazis tie de 1545 ĝis 1563, kun interrompoj kaj portempa translokiĝo. Ĝi konatiĝis kiel la Tridentina koncilio, kiu deziris unuigi la eklezion post la reformacio. La Koncilio ne sukcesis, sed tiu sopiro kvazaŭ testamente gravuriĝis en la destino de la urbo.

Pro tio la elekto de Trento kiel la kongresurbo de la 20a Ekumena Esperanto-Kongreso ŝajnis ĝusta. Des pli, ke la kongresejo estis la ekumena centro “Mariapoli Chiara Lubich” de la Fokolar-movado (ankaŭ nomata movado de la Fajrujoj). Tie kunvenis sepdeko da esperantistoj-kristanoj: membroj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kiuj samtempe okazigis ankaŭ siajn 67an, respektive 64an kongresojn.

Ĉirkaŭ la kongresa temo “Ĉu Kristo estas dividita?” disvolviĝis prelegoj, kiuj el diversaj flankoj pritraktis la “dividon” de la kristanoj, i. a. atentigante pri la aktualeco de la Dekreto pri ekumenismo de la dua Vatikana Koncilio, kies 50-jariĝon oni solenas ĉi-jare.

La kongreso estis ankaŭ ebleco iom pli ekscii pri la agado de aliaj komunumoj, kiuj agas ekumenskale. Unuavice temis pri la Fokolar-movado kaj la komunumo de Bose.

La prelegan parton bone kompletigis ekskursoj. Dum la vizito al la urbo ni vizitis la ekumenan diocezan centron, kie ni eksciis pri la eksterordinara agado ne nur de la centro mem, sed ankaŭ pri la interreligia kunvivado en la urbo kaj regiono. Al tio aldoniĝis la vizitoj al Merano – kun etapoj en la sinagogo, juda muzeo, luterana preĝejo kaj la katedralo – kaj al Borgo Sacco por la vizito al la ortodoksa preĝejo.

Dum la programo oni memoris la centan datrevenon de la unua mondmilito. Kun tiu rememoro bone akordiĝis la vizito al Rovereto, kie staras la “Sonorilo de la militfalintoj”. Ĝi datiĝas de 1924 kaj ĝi estis farita per la bronzo de la kanonoj donacitaj de 19 nacioj konfliktantaj dum la unua mondmilito.

Krom la prelegoj kaj ekskursoj, gravaj momentoj estis la ĉiutagaj preĝoj: la matenaj okazis laŭ la spirito de la Preĝsemajno por la unueco de la kristanoj, kaj la vesperajn preĝojn per sinceraj kaj kortuŝaj meditoj riĉigis pastorino Éva Farkas-Tatár el Hungario.

Al la kongreso kontribuis lokaj junaj artistoj: dancistoj kaj muzikistoj.

La kongreson vizitis la ĉefepiskopo de Trento, monsinjoro Luigi Bressan. Aldone al la simpleco, per kiu li rilatis kun la ĉeestantoj, li konkeris la simpation de la kongresanoj tuj post la unua elparolita frazo. Nome, li atestis, ke dum sia junaĝo li eklernis Esperanton. Dum sia kariero li dum pluraj jaroj estis vatikana diplomato, interalie, nuncio en diversaj aziaj landoj. Al la esperantista kristanaro li direktis ege kortuŝajn kaj kuraĝigajn vortojn.

Kvankam ĉi-jara EEK okazis kun kvinjara distanco de la antaŭa ekumena kongreso (2009), ambaŭ organizoj decidis, ke la sekva, la 21a EEK, okazos jam venontjare en Strasburgo.

Marija Belošević


Vide el Bruselo

Skotlando: Reagoj pri la referendumo

Foto de EK

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso (maldekstre)
kontraŭis la sendependiĝan kampanjon de la skotlanda ĉefministro Alex Salmond. (Foto de EK)

En la referendumo en Skotlando, okazinta la 18an de septembro, partoprenis 84,6% el la voĉdonrajtaj personoj. El ili 44,7% voĉdonis por la sendependeco, kaj 55,3% kontraŭ ĝi. Rezulte, Skotlando restis en la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando (= Britio). Nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago verkis la suban komentarion la matenon post la referendumo.

Inter centoj da novaĵinformoj kaj gazetaraj komunikoj unu komuniko elstaris. Ĝi estis de la neregistara organizaĵo Demokratio Internacia. Laŭ ĝi, la referendumo en Skotlando estas ekzemplodona modelo de traktado de la procezo de disiĝo.

Pro tio, ke ĝi kombinas legitimecon kun leĝeco, la referendumo en Skotlando estas jura kaj ankaŭ laŭleĝa. Britio kaj Skotlando interkonsentis pri la referendumo kaj ambaŭ akceptis la Akordon de Edinburgo. “Ĉi tiu interkonsento inter ambaŭ flankoj estas glora, ĉar ĝi metis solidan leĝan kadron”, – asertis Bruno Kaufmann, estrarano de Demokratio Internacia, kiu observis la referendumon. Kaufmann ankaŭ vidas la skotlandan kazon modelo: “Ĝenerale, ĉiuj konsentas, ke tiu referenduma kampanjo estis bona ekzemplo por aliaj landoj pri organizado de libera kaj justan diskuto kaj decidofara procedo”.

Sed la etoso en Katalunio kaj Hispanio daŭre ne pliboniĝas. Ĵus antaŭ la voĉdono la hispania ekster-afera ministro José Manuel García-Margallo avertis, ke “por Skotlando secesio estus katastrofo” kaj ĝi finiĝus simile al tio de eksa Jugoslavio, kie estis pluraj etnaj militoj, sinsekvaj procedoj de secesio kaj landlimaj ŝanĝoj.

Margallo ankaŭ avertis, ke sendependeco signifus, ke Katalunio kaj Skotlando kaŭzus nestabilecon en Eŭropo, ĉar tiuj du teritorioj restus ekster la Eŭropa Unio. Kaj Hispanio farus nenion por faciligi tujan integriĝon. Plie, se Katalunio organizos referendumon la 9an de novembro, Margallo pensas, ke Hispanio povos nuligi la aŭtonomecon de Katalunio.

Ankaŭ la ĉefministro de Hispanio Mariano Rajoj avertas Katalunion: “Se estos secesio, la nova ŝtato estos for el ĉiuj institucioj kaj perdos siajn rajtojn en EU”. Rajoj vidas plurajn kialojn por kontraŭi la secesion, kiu subfosas la Eŭropan spiriton: “Tio kreus grandajn problemojn en temoj kiel valuto, publika ŝuldo, pago de pensioj, kaj produktus recesion kaj malriĉecon por ĉiuj”.

Malfeliĉe, EU ne havas respondon pri tio. Laŭ la Eŭropa Komisiono tiuj temoj estas “teoriaj”, kaj ĝi nur povos respondi al konkretaj demandoj de membroj-ŝtatoj. La funkciuloj ankaŭ ne respondas al konkretaj demandoj de milionoj da eŭropanoj, kiuj post sendependeco ne ĝuos la rajtojn, kiujn havas dum jardekoj, pri libera vojaĝado kaj laboro ene de la EU. Ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Kortumo rifuzis pritrakti la temon.

CNN

CNN prezentis al siaj spektantoj lecionon de “Amuza matematiko”.

Aliflanke, membroj de la Eŭropa Parlamento elsendis torenton da komentoj. Manfred Weber, prezidanto de la centraj dekstruloj, substrekis, ke la nombro da skotlandanoj, kiuj esprimis sian aspiron al sendependeco, ne povas esti ignorita: “Ni alvokas la britan registaron pripensi, ke plimulto da skotoj estas eŭropistoj, kaj saĝe pritrakti ilian propran identecon”. Weber, same kiel la plimulto da eŭrop-parlamentanoj, ege kontentas pri la decido de la skotoj ne sendependiĝi.

La nederlanda verdulo Bas Eickhout miris, ke 86% voĉdonis. Estas unu el la plej altaj atingoj en la demokrata mondo por ajna elekto aŭ ajna referendumo", – diris Eickhout. Aliflanke, Nigel Farage, ĉefo de la Brita Sendependa Partio UKIP, alvokas al pli da povo por angloj, kiuj estas pli ol 80% de la loĝantaro de Anglio. “Ili estis forlasitaj el ĉio dum la lastaj 18 jaroj. Ni bezonas kompletan nacian debaton pri la demokratia estonteco de Anglio”, – diris Farage.

Dafydd ab Iago


Vortoj de komitatano Z

Fieron sentu ni interne

Komitatano Z

La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj tiom longe, kiom la membraro pendolis ĉirkaŭ 6000. Necesis fali sub la kritikan limon de 5000 membroj por vekiĝi. Laŭ la informoj al la komitato la risko estas granda, ke ankaŭ ĉi-jare UEA restos sub tiu limo, por la dua jaro sinsekve. La vekiĝo de la teamo de Fettes estas pli ol komprenebla, ĉar en sia Strategia Plano Fettes engravuris la celon, ke la membraro kresku ĉiujare 10%. Laŭ la lastaj informoj eĉ unuprocenta kresko ne okazos en la unua jaro de la planperiodo.

La evoluo mobilizis la estraranojn ne nur al varbkampanjo. Ili ne povis ne atenti, ke plej multe malaperis membroj, kiuj ricevas la revuon Esperanto. Se ilia nombro restus senŝanĝa, UEA facile rehavus 5000 membrojn. Tio estus sukceso en la jaro de la plej malgranda UK post la 2a mondmilito. La fama kongresa efiko influas la statistikon foje pluse foje minuse, sed ĝi ne difinas la evoluon en longa daŭro. La malbonfaranto jam de longe estis la “revua efiko”, kiu mordis el la statistiko 100–200 membrojn jare. Dum jardeko estraroj pretekstis, ke tio estas neevitebla pro la interreto, ĝis tuj post sia elekto la nova prezidanto Fettes kuraĝis montri al la revuo mem. Se varo ne vendiĝas, io devas esti misa pri la varo. Devis esti elreviĝo al li, ke la nova redaktoro Valle ne plenumis liajn esperojn. Malnaivan observanton tio ne surprizis, ĉar per tiel vakua bombasto Valle prezentis sin kaj sian – ĉu vi memoras? – novelanismon jam antaŭ ol aperis lia unua numero. Nun ni donu al Fettes novan poenton pro la kuraĝo almenaŭ duone agnoski la realon kaj daŭrigi la kontrakton kun Valle nur per duonjaro. Ĝis la kunsido en marto la mensoj en la estraro eble sufiĉe maturiĝos por adiaŭi Valle kaj ekserĉi alian, al kiu konfidi la oficialan organon. Fettes agos saĝe, se li silente ekserĉos jam pli frue.

La estraro komencis plani ankaŭ agadon sub la etikedo “Montevideo 60" memore al la rezolucio de Unesko en 1954. Tiu atingo signifis enorman kuraĝigon al la Esperanto-movado kaj kreskigis la prestiĝon de UEA inter esperantistoj pli ol iu ajn alia unuopa evento. La skipo de Fettes devus nun klopodi denove briligi la blazonon de UEA, utiligante la jubileon de Montevideo. Al herboradika esperantisto gravas povi fieri pri sia esperantisteco, almenaŭ interne de si mem se ne publike. Lapenna kaj Tonkin sciis ŝmiri tiun memfieron per elstara atento al la rilatoj kun UN kaj Unesko, ĝis oni ekridis pri uneskismo, kiu atingas nenion konkretan por antaŭenigi Esperanton. Feliĉe en la pinto de UEA ĉiam restis sufiĉe da uneskismo por prizorgi, ke la asocio ne perdu sian statuson ĉe UN kaj Unesko. Sen ĝi UEA estus pli ordinara faktoro en Esperantujo kaj tio eĥus ankaŭ en ĝia membrostatistiko.

Finfine UEA ne savos sian statistikon nur per leginda revuo aŭ alloga retejo, sed ĝi devos plu resti io speciala, ne nur unu inter multaj. Pli efika varbado, distribuado de aliĝiloj kaj donacado al Fondaĵo Canuto povos iom helpi, sed rezultos nur portempaj fruktoj, se en la komitato oni primokas la klopodojn por Nobel-premio, ĉar “UEA ne meritas ĝin”, kaj se trejnisto de AMO-seminario deklaras en retforumo, ke UEA ne estas necesa.

Komitatano Z


Du gravaj retejoj en Esperanto lanĉitaj

E@I

Monda.eu estas nova retejo de la projekto “Global E-learning” (Tutmonda e-lernado), lanĉita fine de aŭgusto. Ĝi estas dediĉita al la tutmondiĝo kun ties diversaj flankoj.

La retejo ne hazarde havas la nomon en Esperanto: du el la kvar partneroj de la projekto (E@I kaj Studio Gaus) uzas Esperanton en sia laboro ĉiutage. Ĝi estas mallonga kaj facile memorebla nomo, bone respegulanta la enhavon de la retejo. Krome, la tuta enhavo legeblas en Esperanto danke al la E@I-volontulo Matthieu Desplantes, kiu tradukis ĝin. La retejo estas jam oklingva, baldaŭ aldoniĝos du pliaj lingvoj. La kreado de la projekto, subtenita de EU, daŭris du jarojn.

La temo “Tutmondiĝo” estas traktata en 11 moduloj, kiuj prezentas diversajn temojn de la tutmondiĝo, kiuj malkaŝas diversajn mondajn problemojn el malsamaj vidpunktoj: Tutmondiĝo, Tutmonda ekonomio, Evoluado, Homaj rajtoj, Kritika pensado, Malriĉeco, Migrado, Seksa egaleco, Civitana socio, Medio, Klimata ŝanĝo.

Krom la lecionoj (moduloj) troveblas ankaŭ plia enhavo, ekzemple: Terminaro, Fontoj, Ligiloj, Biblioteko, Forumo kaj aliaj. La retejo do kovras multajn flankojn de la tutmondiĝo, disponigante riĉan kolekton de haveblaj materialoj pri tiu ĉi temaro.

La retejo estas malfermita al facila aldonado de pliaj tradukoj; do se vin la enhavo interesas kaj vi emus ĝin traduki al aldona[j] lingvo[j], kontaktu nin: support@monda.euinfo@ikso.net.

E@I

“Pasie pri lingvoj” estas la slogano de www.lingvo.info, kaj ĝi plene respegulas la enhavon.

Komence de septembro estis lanĉita ĉi tiu projekto por subteno de multlingvismo. Ĝi celas skize (sed alloge) al publiko prezenti la oficialajn lingvojn de EU kaj aldone liveri en “manĝebla” formo bazajn informojn pri lingvistiko.

Temas pri ambicia plano – enhavanta tre buntan materialon, kaj pri apartaj lingvoj, kaj pri lingvistiko ĝenerale, kaj aldone datumbazon de ligilaro pri diversaj lingvoj en la reto. La retejo havas kvar partojn: Lingvopedia, Babylon, Lingvopolis kaj Lingvomania.

La “Beta” versio de la retejo estis jam lanĉita. Dume mankas kelkaj aldonaj enhavoj (ekzemple, sondosieroj kaj la ludo Lingvomania), sed ĝi jam estas plene uzebla.

En Lingvopedia vi trovos bazajn informojn pri 28 lingvoj de Eŭropo, la sekcio Babylon prezentas lingvistikon, kaj en Lingvopolis troveblas riĉa datumbazo de prilingvaj ligiloj.

La retejo jam funkcias en 18 lingvoj, inkluzive de Esperanto. La teamo de la projekto estis preskaŭ plene Esperanta – la kunordiga organizo estis EEU, kunlaboris E@I, Studio Gaus, InterKulturo, UAM el Poznano, k. a.

Ankaŭ per ĉi tiu projekto povos esperantistoj fiere prezenti, ke por ili gravas multlingveco, ke ili ja ankaŭ praktike zorgas pri ĝi kaj pretas kaj kapablas fari ion por ties konservado kaj kresko.

Se vi emas helpi al ni testi la retejon, sciigu nin – ĉiu helpo gravas por plibonigi la retejon. Ankaŭ tiu ĉi retejo estas malferma al aldonado de pliaj tradukoj – tradukemuloj skribu al info@ikso.net.

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (19)

La antaŭaj paĝoj de ĉi tiu ciklo estas legeblaj en nia arkiva retejo.

Kenigsbergo

Kenigsbergo post la bombado (1944)

La septembra kampanjo

Ni haltis ĉe la eventoj de 1939. La Pollanda kampanjo, konata kiel la operaco Weiss (en Pollando: Septembra kampanjo), de la nazia Germanio komenciĝis la 1an de septembro 1939 en la libera urbo Dancigo per batalo ĉe la duoninsulo Westerplatte, kie lokiĝis Pollanda armea transita deponejo. Samtempe la naziaj trupoj invadis Dancigon; tie la Pollanda poŝtejo rezistis dum 14 horoj. Ĉi tiun heroan defendadon fare de polaj poŝtistoj kaj nemultaj popolarmeanoj priskribis en Lada tamburo Günter Grass, kies kaŝuba onklo estis inter la mortpafitaj poŝtej-defendantoj.

Rezulte Germanio aneksis Dancigon kaj parton de Pollando. Tio ŝanĝis la limojn de la provinco Orienta Prusio al kiu estis enkorpigita la distrikto Zichenau (Ciechanów), formita sur la konkerita Pollanda teritorio. Okcidenta Prusio, Pomerio kaj Dancigo formis la novan provincon Dancigo-Okcidentprusio.

La milito pluen ruliĝis

La Dua Mondmilito baldaŭ forlasis la limojn de Orienta Prusio, sed en la provinco sentiĝis la spirito de la milito: komandejoj, hospitaloj, servaj kaj provizaj taĉmentoj… Ĉi tie baziĝis la armea grupo Nordo, partopreninta en la operaco Weiss, kaj – kune kun la armeaj grupoj Centro kaj Sudo – en la operaco Barbarossa kontraŭ Sovetunio. Nordo post la konkero de la Balta regiono ekde septembro 1941 kun la Finnlandaj trupoj partoprenis la sieĝon de Leningrado.

Pro la proksimeco de la Orienta fronto, Orienta Prusio estis loko taŭga por militkaptitoj. Ĉi tie estis aranĝitaj ĉ. 20 koncentrejoj. Ekzemple, en Stalag-I-A – Stablack (nun Furmanovo en Kaliningrada regiono) unue troviĝis nur la polaj militkaptitoj. Poste ĉi tien estis venigitaj francoj kaj belgoj. Sovetuniaj militkaptitoj aperis en julio 1941, ili baldaŭ iĝis la nacia plimulto. Averaĝe en la koncentrejo estis ĉ. 60 mil homoj. La sovetuniaj kaptitoj lokiĝis en aparta zono, kien ne rajtis veni medicinistoj, ili amasmortadis pro malsato, malsanoj kaj labortraŭmoj.

Pro la mobilizado de germanoj necesis kompensi nesufiĉon de laborfortoj per militkaptitoj kaj alilandaj laboristoj. La nocio “orienta laboristo” (ostarbeiter) en majo 1942 estis oficialigita por la negermanaj laboristoj, venigitaj el la okupitaj teritorioj. Por ili estis konstruitaj barakaroj kun pli bonaj kondiĉoj ol tiuj por la militkaptitoj. En septembro 1944 en Orienta Prusio estis 237.229 alilandaj laboristoj, el kiuj 52.906 orientaj laboristoj. La ŝipkonstruejo Schichau iĝis la plej granda entrepreno en Kenigsbergo kun 19 mil laboristoj, el kiuj ĉirkaŭ duono estis alilandanoj.

La Lupa Kuŝejo

En Orienta Prusio situis la ĉefrestadejo de Hitlero Wolfsschanze (Lupa kuŝejo) en la arbaro Görlitz je 8 km de Rastenburg (nun Kętrzyn en Pollando). Ĝi estis vera urbo kun areo 2,5 km², plus 8 km² da arbaroj kun ĉ. cento da bunkroj, fortikigitaj konstruaĵoj, du aerodromoj, elektrocentralo, komunikada centro, mallarĝtraka fervojo… La tuta teritorio estis ĉirkaŭita per 10-kilometra minkampa strio larĝa je 50-150 metroj. (Dum la malminado, kiu daŭris ĝis 1956, estis trovitaj 54 miloj da minoj.)

Wolfsschanze

Wolfsschanze: Hitlero akceptas la SS-estron Heinrich Himmler
(malantaŭ Hitlero staras lia sekretario Martin Bormann).

Unuafoje Hitlero kun la tuta supera estraro kaj la stabo venis al Wolfsschanze la 23an de junio 1941, la sekvan tagon post la atako kontraŭ USSR. De ĉi tie Hitlero gvidis siajn armeojn, pasiginte ĉi tie entute 800 tagojn, nur de tempo al tempo forveturante al Berlino kaj aliaj rezidejoj. Ĉi tie la 20an de julio 1944 estis entreprenita atenco kontraŭ Hitlero. La 25an de januaro 1945 Wolfsschanze estis eksplodigita kaj forlasita 48 horojn antaŭ la alveno de la Sovetia armeo.

Kiam la ĉielo falis sur la teron

Bombado de Kenigsbergo

En aŭgusto 1944 Kenigsbergo estis preskaŭ komplete neniigita per la bombado de la brita aerarmeo. La germana filozofo Volker Gerhardt atentigas, ke la mondkonatan tragedion de Dresdeno antaŭis ne malpli terura detruo de Kenigsbergo, kiu iĝis la unua granda germana urbo en kiu estis elprovita science ellaborita detrua tekniko.

La mezepoka Kenigsbergo, kiu neniam estis grave damaĝita de militoj dum siaj 700 jaroj da ekzisto, malaperis dum du noktaj aeratakoj, la 26-27an kaj la 29-30an de aŭgusto 1944.

Kiel raportis la sekvan tagon post la unua atako Manchester Guardian la bombaviadiloj faris 2000-mejlan flugon por efektivigi la atakon kontraŭ la ĉefurbon de Orienta Prusio, la plej grava haveno por provizado de germanoj, kiuj je 100 mejloj oriente batalas kontraŭ la Ruĝa Armeo. Bombaviadiloj pasigis en aero dek horojn, ŝarĝitaj per novaj bruligaj bomboj. La bombado limiĝis per 9,5 minutoj. La fajro estis videbla je 250 mejloj de la urbo. La unua atako trafis la orientan parton de Kenigsbergo.

Tri tagojn poste 189 Lancaster-oj ĵetis 480 tunojn da bomboj al la urbocentro, kiu malhavis industriajn objektojn. Laŭ la pritaksoj rezulte de la britaj bombadoj estis neniigitaj nur 20% da industriaj objektoj, sed 41% da ĉiuj konstruaĵoj. Plej suferis la historia urbocentro: ruiniĝis la reĝa kastelo, la mezepoka katedralo, la malnova kaj nova konstruaĵoj de la universitato Albertina kaj kirkoj. Pereis ĉ. 5 mil loĝantoj, 200 mil kenigsberganoj iĝis senhejmaj.

La germana-juda violonisto Michael Wieck, kiu kiel 16-jarulo travivis la bombadon, en sia libro Sunsubiro de Kenigsbergo skribis: “Estis infero… La tuta centro ekflamis preskaŭ samtempe”. Pri la bombadoj ankaŭ rakontis deviga laboristo Jurij Ĥorĵempa venigita el Gomelj:

La dua bombado estis vera infero, kiu, ŝajnis, neniam finiĝos. La britoj unuafoje uzis ŝargaĵon kun napalmo. Fajrobrigadanoj penis estingi ĉi tiun maron da fajro, sed nenio helpis. Ĝis nun antaŭ miaj okuloj duonvestitaj homoj sin ĵetas diversloken inter flamoj, dum el la ĉielo kun hurlo falas pliaj kaj pliaj bomboj…

Fine de aŭgusto ĉi-jara en Kaliningrado oni omaĝis la 70an datrevenon de la bombado. En la rekonstruita katedralo okazis koncerto Rekviemo kaj prezento de la libro de Volker Gerhardt La leĝoj de milito aŭ militaj krimoj? La vero pri la detruado de Kenigsbergo. En la Germana-rusa domo okazis diskuto kaj renkontiĝo kun la travivintoj.


Muziko kaj maro

Originala novelo de Grigorij Arosev

1.

Arosev

Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldaŭa konversacio kaj pro sia restado en la interesa, nova lando – Italio. Li estis atendata de la ĉeftrejnisto de la loka futbalteamo. Pli ĝuste, Leo devintus lin atendi. Sed aŭta ŝtopiĝo korektis la planojn de Leo – en plej bona okazo neniu atendos iun ajn. En malplej bona – la intervjuo estos nuligita. Sed tio ne devis okazi.

Leo enkuris necesan oficejon jam plene senfortiĝinta, sed ideale ĝustatempa: estis kvarono post la tria, kaj post pliaj kvin minutoj sinjoro Giancarlo Barberini bonvenige premis la manon de Leo kaj vigle elparolis en la kripla rusa: “Drasvujte, ja Giancarlo”. Leo iom konfuziĝis, sed ĝoje, kaj tuj rapidis elmontri sian regon de la itala – ja certe, la intervjuo devis okazi en la gepatra lingvo de la mastro, ne de la ĵurnalisto.

Estis jam la tria intervjuo, kiun faris Leo ene de la lasta diurno. La laborritmo estis freneza. Li kuregis el iu urbo en la alian, el Arezzo en Perugia-n, el Perugia en Ancona-n, ja bonŝance ili situas unu apud la alia. Post konversacioj – deĉifrado, redaktado, korektado, sendado… Leo estis ĵurnalisto en la plej alta senco de la vorto. Li respektis la intervjupartnerojn, scipovis ilin aŭdi, kaj trovi en iliaj paroloj, ne ĉiam glataj, la plej gravan, la esencon. Krome Leo bonege regis la rusan, la anglan kaj la italan, li havis bonan skriban stilon, li estis agrabla homo. Oni respektis lin, kvankam ne ĉiuj amis. Li laboris troe. Strange, tamen ĉi tiu trajto en lia profesio ne ĉiam estis io bona. Da Leo estis tro multe. Laŭ sekreta konfeso de la tagĵurnala librotenisto, Leo sola konsumis ĝis okdek procentojn de la honoraria fonduso. Kiu ŝatus tion, krom la homoj, kiuj ne pretendas je honorarioj?

Finredaktinte la intervjuon kaj sendinte ĝin en la redakcion, Leo decidis, ke venas tempo por ripozo. Tutan tagon li volis malstreĉiĝi en la baseno. Salto en la akvon… Ho, kiom malvarmas ĝi…

2.

Nokto. Malvarma, surda nokto. Netrarigardebla, netrairebla mallumego. Jes ja. Italio okazis nur antaŭ unu jaro kaj duono. Kaj tiam ĉio komenciĝis. Malvarmumo. Orela inflamo. Malfacila fluo de la malsano. Kaj – katastrofo – perdo de la aŭdkapablo. Sufera, nehaltigebla kaj tre malrapida. Komence li – malofte – devis peti la homojn ripeti tion, kion ili diris. Poste – jam ofte. Poste – konstante, kaj la orelo estis jam preskaŭ en la buŝo de la kunparolanto. Kaj poste estis jam kvazaŭ en filharmonio, kiam oni forlasas la halon meze de la koncerto. Oni fermas la pordon – kaj la sonoj daŭre estas aŭdeblaj. Sed post ĉiu paŝo malpli laŭte kaj malpli distingeble.

Se Leo perdus vidkapablon, tio estus por li eĉ pli elteneble. Tiuokaze li devus ekregi novan legomanieron, sed li ja estis produktanto de la tekstoj. Blindeco ja ne influas la verkokapablon… Sed en lia situacio… Kiu li estas sen aŭdkapablo? Kiel li povus skribi pri la eventoj, kiujn li ne aŭdas? Ĉu eblas fari intervjuojn? Viziti gazetarkonferencojn? Verki raportojn post variaj ekspozicioj, manifestacioj? Ne. Nu, restas la sporto – plejofte ĝin oni devas vidi, sed ne aŭdi. Sed Leo neniam aparte ŝatis la sporton kaj neniam taksis sin granda fakulo pri ĝi.

La kolegoj akceptis la malfeliĉon de Leo kompreneme, sed estis videble, ke ili nur paciencas, ne havante grandan deziron labori apud li. Estis evidente, ke postdorse oni jam malagrable primokis lin, sed kiel malkovri tion, kiel? Legi la lipojn Leo ne povis, ĉar fakte ne lernis. Alimaniere kapti la dirintojn – sed kiel?.. Foje li vidis, ke lia telefon-parolanta kolego tutklare diris: “Nia plene surdiĝinta Leo”. Kio estis antaŭ, kio estis post ĉi vortoj – ne gravis. La perpleksigita Leo elkuris straten por fumi. Li ne plu estas ĵurnalisto, ne plu la raportisto, ne plu la fama moskva Figaro. Ekde nun lia baza, ĉefa, grava, sola trajto estas la surdeco. Li restos senlanga – gestolingvon li nepre ne lernos, ja tiuokaze li agnoskos sin nekuracebla kaj senesperiĝinta…

Certe li ne plu vizitis gazetarkonferencojn kaj intervjuojn. Pli kaj pli ofte oni engaĝis lin en la redaktadon. Li fosis tekstojn, verkitajn de la aliaj, korektis erarojn kaj miskompostaĵojn. Nature ankaŭ tio estas laboro. Li respektis kunlaborantojn, kiuj okupiĝis pri liaj tekstoj. Sed Leo kutimis mem verki, sed ne esti “ilia plene surdiĝinta Leo”, al kiu oni komisias serĉi misaĵojn en la ĉuprofesiaj laboroj de la kolegoj. Nature, ties tekstoj ne povis esti komparitaj kun la liaj…

3.

Leo multe silentis – ja alie ne povis okazi. Li silentis hejme, li silentis en la oficejo. Li poiome mutiĝis, ĉar praktiki paroladon ne havis sencon. Li ne aŭdis aliajn homojn, do kion li povus tiuokaze diri responde? Lia ununura savo estis la muziko. Li aŭskultis muzikon. Pli ĝuste, li ne plu aŭskultis ĝin, tamen spektis. Li ofte ŝaltis videokanalojn en la reto, elektis iujn konatajn komponaĵojn kaj plenatente sekvis lipojn de kantisto. Leo ripetis la kantojn post ili tiom laŭte, kiom li povis. Nu, li ja iel povis, sed ĉu kun bona rezulto, li mem ne sciis. Aliajn fojojn li elektis koncerton plenume de iu orkestro kaj provis en la kapo restaŭri la muzikon. “Tempo, antaŭen” – elstaraĵo de Georgij Sviridov. Jen la pianisto forte frapas siajn klavojn. La fingroj diskuras ambaŭdirekte. Jen leviĝas la violonaj arĉoj, kvazaŭ milittrupoj de post la holmoj. Jen subite eksonas la buglo – la tutlande konata solo. Kaj denove la piano. Kaj denove la violonoj – embarasa unuiĝo de la movoj. Kaj des pli la sona harmonio. La sonoj, la sonoj. Li ja konas ilin, li ja sentas ilin, li ja aŭdas ilin…

4.

Leo loĝis en triĉambra loĝejo ĉe la metrostacio “Frunzenskaja”. Kunloĝis tri homoj, havantaj malsaman rilaton al Leo. Grumblulo Matvej Vladimiroviĉ, la sepdekjara patro. Inna – delongatempa amikino, kiu obstine ne volis iĝi edzino de Leo. Kaj Maks – la ĵus formale atinginta plenkreskan aĝon filo de Inna. La patro de Maks estis ne Leo, sed iu plia Maks, tute nekonata, kiun Inna lastatempe vidis antaŭ jardeko. Leo mem neniam vidis lin, kaj ne malĝojis pro tio. Kun la juna Maks li interkomunikiĝis tute bone, ĉar la knabo estis sufiĉe saĝa por postuli de la panjo kaj Leo plenan sendependecon, kompense kaŭzante por ili neniun realan ĝenon. Maks tiom lerte manipulis sian delikatecon, ke ĝuis preskaŭ senliman liberecon.

Tri homoj krom Leo. Sed fakte li hejme renkontiĝis preskaŭ kun neniu. Li preskaŭ ĉiutage venis hejmen ĉirkaŭ la noktomezo. La patro ĉiam enlitiĝis je la naŭa – neŝanĝebla kutimiĝo. Maks tiom frue neniam hejmis, oni povis lin atendi ne antaŭ la tria. Inna, certe, strebis resti veka ĝis la apero de Leo, sed ŝi ne ĉiam povis. Tial nemalofte Leo, venante, inspektis la loĝejon jene: bone, la patro kiel kutime dormas, Maks forestas – ankaŭ tio ne estas mirinda, sed kio pri Inna? Inna sidis enkuireje surseĝe kaj dormis, sin apoginte kontraŭ la fridujo. Kara Inna. Li vekis ŝin per la kiso. Ŝi ridetis kaj malfermis la okulojn: “Ho, mi ĵus ensonĝiĝis. Tre volas dormi. Jen rigardu – en la kaserolo…” – kaj sekvis ĉiamaj klarigoj, kie kiu manĝo troviĝas, kvazaŭ Leo ne povus mem kompreni. Poste Inna iris en ilian ĉambron kaj falis en la liton, sen senvestiĝi. Leo mem demetis ŝiajn vestojn ĝisnude kaj kovris per littuko. Inna dumdorme murmuris dankojn.

Sed malgraŭ ĉio li konstante strebis paroli kun ili. Tio estis lia celo, lia konsolo, lia savo. Leo ŝatis aŭskulti la patron. Tiu per sia mallaŭta raŭketa voĉo preskaŭ ĉiam diris ion unikan, malsimilan, foje eĉ konsternan. Leo ŝatis diskuti kun Maks – la junulo estis tre saĝa, kvankam proaĝe tro aroganta. Kio pri Inna? Ĉio sama, Leo ja elektis ŝin kaj ne povis imagi la vivon sen ŝi. Li, pensanta homo, ne vivus kun malinteresa homo.

Leo estis la ĉefa, la unuiga parto de la strangkonsista familio, tamen kiam Leo spertis la malfeliĉon, la familio ekvelkis. La patro videble senfortiĝis kaj preskaŭ neniam forlasis sian ĉambron. Maks, ŝajne, ekloĝis en alia loko. Sed Inna… Inna kvazaŭ hontis Leon – tion, ke inter ili estiĝis tia barilo. Pri ties apero probable iu kulpis, sed Inna ja certe ne. Tial ŝi aŭtomate rakontis al Leo, kie li povas preni la manĝojn, ne tro zorgante, ĉu Leo komprenas ŝin. En aliaj okazoj ŝi silentis. Iliaj amorrilatoj, pli frue okazantaj sufiĉe malofte, nun ĉesis. Leo supozis, ke Inna simple abomenis lin, tamen rekte neniam demandus ŝin, ĉar li sciis, ke ŝi neniam konfesus.

5.

Krom la aliaj, Leo tre ŝatis Maurice Ravel. Sed ne la “Bolero”-n – tro konata verko, ĉiuj admiras ĝin. Iom tede. Sed la konĉerto №1… La genia kreaĵo, specife la unua parto. Miraklohelpe antaŭ kelkaj jaroj Leo trovis la malnovan videoregistraĵon – la plenumon de Zimerman. Tuj post la komenco – amuza stamfado de flutoj kaj piano. Poste, trans la leĝeran kakofonion breĉas la blova gvidmotivo. Facila enpensiĝo. Ekstertera harmonio. Kosma kombino de la sonoj – la sonoj! Ja ĉu oni povas esti surda, se la plej bela inter ĉiuj ekzistaĵoj – la muziko – ne obeas kapricojn de la organismo?

6.

Pigmaliono

É. M. Falconet: “Pigmaliono kaj Galateo” (1763)

Foje vespere, ĉirkaŭ la dudek-tria horo, Leo iris hejmen post la laboro. Li profundiĝis en siajn pensojn, tenebrajn kaj nedistingeblajn de la blovoj de la makabra novembra vento. La vojo gvidis laŭ la bulvardo ĝis metrostacio. La vetero estis kvankam aĉa, sed ne malvarma. Leo decidis surbenkiĝi por fumi. Sur la kontraŭa benkoflanko nigris iu malklara figuro. Virino? Viro? Leo ne tre scivolis. Sed jen la figuro ekmoviĝis. “I like to move it, move it”, – Leo kantis sensone kaj etendis la manon, por forskui la cigaredan cindron. Subite la figuro turniĝis al li kaj Leo konstatis, ke estas virino. Pli ĝuste, la figuro estis virina kaj… nuda! Sed la vizaĝo… Statua. Belega, sed statua. Ne viva. Galateo? “Bonan vesperon, sinjoro Leo”, – la figuro diris. “Bonan, – Leo respondis. – Sed kiel mi sukcesas aŭdi vin? Ja mi estas surda”. – “Nu, certe vi ne estas surda. Vi aŭdas ne tion, kion volas viaj ĉirkaŭuloj”. – “Vi pravas, sinjorino. Ja vi estas sinjorino?” – “Ne gravas, kiu mi estas. Diru tiel, kiel vi volas”. – “Sed kion vi volas de mi?” – “Mi volas, ke vi povu aŭdi vin. Vi malsanas, vi suferas, vi dronas en la mallumo. Sed se vi ne aŭdas Inna-n – ja interalie ĉi-momente ŝi pripensas sciigi vin, ke vi kun viaj problemoj tedis ŝin – tio ne ankoraŭ estas la kaŭzo perei en la ŝlima krepusko. Jen, prenu, – la figuro diris kaj en la manoj de Leo aperis konkaĵo, simpla mara konkaĵo. – Proksimigu ĝin al la orelo. Tie estas la maro. Ĉu aŭdeblas?” – “Aŭdeblas”, – Leo murmuris, efektive, kvazaŭ en infanaĝo aŭdinte la ondan plaŭdon. “Ĉu vi ankaŭ la muzikon aŭdas?” – “Jes, mi ŝaltas videojn kaj rigardas, kiel oni ludas…” – “Jes, mi scias, mi demandas nur por vi mem tion agnosku. Do, vi aŭdas la maron, vi aŭdas la muzikon. Kial vi opinias vin surda?” – “Sed mi ne aŭdas, kion diras la patro… En la redakcio oni mokas min…” – “Ĉu ili faras malnoble?” – “Certe…” – “Jes, sed se vi reagas ĉi-maniere, vi meritas tion. Tio estas la polvo. Estas la pluvaj gutoj. Forskuu ilin de vi”, – la figuro susuris kaj geste invitis Leon. Leo obeis. La figuro prenis lian manon kaj portis lin al la fenestro de lia loĝejo apud “Frunzenskaja”. La patro kaj Inna sidis ĉetable kaj parolis pri io. Pri kio – Leo ne aŭdis. La patro aspektis tre kolera, dum Inna – tre timigita. Post plia sekundo Leo trovis sin ĉe hospitalo, kie li pasigis multajn senĝojajn vizitotagojn. Kaj la tria fulmrapida vojaĝo – ial en la tombejon, ĉe la panjo. Kaj poste la figuro ekturnis lin, kvazaŭ turbon, kaj ĵetis lin antaŭen kaj malsupren. Leo rekonsciiĝis sur la sama benko, lia mano estis same etendita, kaj la cindro fajre grizis sur la cigareda restaĵo.

Leo finfumis, enmetroiĝis, preterveturis du staciojn kaj ekmarŝis hejmen.

7.

“Aranjuez”. La elstara hispano Rodrigo mortis 98-jara, sed li laŭ stranga sortozigzago vivis nek en la XIXa jarcento, nek en la XXIa. La gitaro, memoriganta la infanaĝon. Per – denove! – la sonoj. La sonoj! Leo sekvis la virtuozan plenumon de Nicola de Angelis kaj perceptis tion, kion li aŭdis, pli akre kaj klare, ol tiam, antaŭ multaj-multaj jaroj. Ĉi tiuj momentoj, denove trasentataj, estis por Leo momentoj de la vera vivo, la vivo, pli frue ne konita.

8.

Inna efektive forlasis Leon. Inter ili okazis peza konversacio, la unua post multaj silentaj monatoj. Inna samtempe semis akuzojn kaj petis pardonon. Leo kapjesis, sed responde diris preskaŭ nenion. Inna estis surprizita – ŝi supozis, ke Leo petegus ŝin resti, sed li eĉ ŝajne ĝojis pri ŝia foriro. “Vi estas la pluvaj gutoj”, – diris Leo plejfine, kiam Inna vestiĝis en la koridoro. “Kion vi celas?” – demandis ŝi. “La polvo, – malklare daŭrigis Leo. – La cindro”. Inna volis gestomontri, ke Leo freneziĝis, sed tamen ŝi ne faris. “Ĝis, Leo”, – ŝi diris. “Ciao, ragazza”, – li respondis.

La decembra ĉielo estis plenkovrita de la satelitoj.


Miĥail Lermontov

Almozulo

Lermontov

Ĉe sankta monaĥeja pord'
Li staris – almozul' mizera,
Senforta, pala kiel mort'
Pro la malsato kaj sufero.

Li petis nur pri pec' da pan',
Pro honto larmis la okuloj.
Sur polmon de l' petanta man'
Jen metis ŝtonon preterulo.

Pri amo via en turment'
Mi same petis plore, arde.
Kaj vi responde al la sent'
Min desperigis samkovarde.

Tradukis Ludmila Novikova


Nia trezoro

Harry Harrison

Harry Harrison

El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?”. Inter la 130 respondoj (inkluzive de (re)komentoj al la respondoj) estis menciitaj pluraj ĝeneralaj (en lernejo, en la reto, en gazeto ktp) kaj konkretaj fontoj, kaj la plej ofte menciita konkreta fonto (naŭ mencioj) estis la romanserio de Harry Harrison (1925–2012) pri la Rustimuna Ŝtalrato.

Li naskiĝis la 12an de marto 1925 kiel Henry Maxwell Dempsey en Stamford (Konektikuto, Usono). Lia patro estis irland-devena presisto Henry Leo Dempsey, kaj la patrino – Ruslanda judino Rija Kirjasova el Rigo, kie ŝia avo estis rabeno. Baldaŭ post la naskiĝo de la filo, la patro ŝanĝis sian familian nomon al Harrison (kurioze, Harry Harrison, foje uzinte la pseŭdonimon Dempsey, iĝis la sola verkisto kun sia aŭtenta familinomo kiel pseŭdonimo).

Post la mezlernejo li dum 1943-46 servis en la usona aerarmeo kiel teknikisto. Post la armea servo studis en pentrista lernejo, laboris kiel pentristo kaj redaktoro, en 1956 ekloĝis en Meksiko kaj de tiam vivtenis sin per verkado. Poste loĝis en Danlando, Italio, Irlando kaj aliaj landoj, kaj forpasis la 15an de aŭgusto 2012 en Crowborough, inter Londono kaj Brajtono.

Harry Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj verkoj, kiujn karakterizis abomeno al la milito, milda humuro kaj – nekutime por ĉi tiu ĝenro – altaj beletra kaj intelekta nivelo. Entute li verkis 35 romanojn kaj ducenton da rakontoj.

Liaj romanoj aperis en kelkaj serioj:

  • Bill, the Galactic Hero (Vilĉjo, la galaksia heroo),
  • Brion Brandd,
  • Deathworld (Mortmondo),
  • Eden (Edeno),
  • Stars and Stripes (Steloj kaj strioj),
  • The Hammer and the Cross (La martelo kaj la kruco),
  • The Stainless Steel Rat (La Rustimuna Ŝtalrato),
  • To the Stars (Al la steloj),
  • Tony Hawkin.

La plej granda (11 romanoj) kaj la plej populara el ili estas la humurplena serio pri la danĝeraj kaj amuzaj aventuroj de Jimĉjo diGriz, kromnomata Rustimuna Ŝtalrato – la galaksinivela fripono, parolanta Esperanton, pri kiu li unue eksciis de la Kuriero en Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato:

«– Estas bone, ke vi parolas ilian lingvon, por ke vi povu negoci.

Liaj brovoj suprensaltis ĉe tio, kaj li klinis sin proksimen.

– Vi ne komprenis nin, ĉu? – li demandis.

– Mi ne lernis fremdajn lingvojn en la lernejo.

– Fremdajn! – Li aspektis ŝokite. – De kia subevoluinta parto de tiu erinapro-bredanta planedo vi devas esti. Tio ne estis fremda lingvo, mia kara. Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno. Vian edukadon oni neglektis, sed tion oni facile riparos. Antaŭ nia venonta alplanediĝo ankaŭ vi parolos ĝin. Por komenci, ĉiuj verboj en la prezenco finiĝas per as. La simpleco mem…»

Harry Harrison

Ĉi tiu epizodo kaj multaj similaj uzoj de Esperanto (ĝin Jimĉjo ne nur lernis, sed ankaŭ lernis per ĝi “la detalojn de defraŭdo, de falsado de fakturoj, de duobla kaj triobla librotenado – kaj ĉion en Esperanto, ĝis mi estis flua kiel denaskulo en tiu bela lingvo”) ne estis hazardaj. Harrison lernis Esperanton en la armeo kaj iĝis membro de UEA jam en la venka jaro 1945. Ne aktiva por Esperanto movade, nek literature (nur kelkajn tekstojn en Esperanto li verkis) li utiligis siajn verkojn, intervjuojn, renkontiĝojn kun legantoj kaj sian rolon de la prezidanto de la Monda Asocio de Sciencfikciaj verkistoj por diskonigi Esperanton. (Ekzemple, en sia renkontiĝo kun legantoj en Moskvo (majo 1997) li rekomendis legi La Mastron de l' Ringoj de Tolkien ne en la angla originalo, sed en la bonega Esperanta traduko de William Auld.)

Harry Harrison en 1985 estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Laŭ lia insisto liaj anglalingvaj eldonistoj en la fino de liaj libroj aperigis koncizan priskribon de Esperanto kun la adreso de ELNA, al kiu miloj da interesatoj sendis siajn leterojn por eklerni la “galaksian lingvon”. La rezulton oni scias – centoj da novaj esperantistoj, precipe en Ruslando, kie Harrison estis kaj estas daŭre legata kaj ŝatata aŭtoro. Eble pro tiu populareco, en Ruslando aperis kvar el la kvin libroj de Harrison, eldonitaj en Esperanto, inkluzive de la jam citita Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, kies ok tradukantoj neniam havis komunan renkontiĝon. Ili loĝis en malsamaj landoj, kaj en la mezo de la 1990aj jaroj ili interŝanĝis tradukojn kaj diskutis ilin per la reto, kiu tiutempe estis tute nova afero.

La libron eldonis Sezonoj en 1996, kaj en tiujara 81a Universala Kongreso de Esperanto en Prago li estis la unua, kiu – kun danko kaj gratulo – akceptis ekzempleron de la novpresita libro. Kaj danke al lia permeso, post la elĉerpiĝo de la papera eldono, la Naskiĝo estas tute senpage elŝutebla kaj legebla elektronike en la retejo de Sezonoj: http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Aleksander Korĵenkov

Libroj de Harry Harrison en Esperanto

La verda estonteco / Tradukis Joy Davies. Dublino: Esperanto-Asocio de Irlando, 1984. 15 p.

La stratoj de Aŝkelono / Tradukis William Auld. Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1994. 24 p.

Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato / Tradukis Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambías, Kevin Schoedel, Mark Weddell. Jekaterinburg: Sezonoj. 1996. 224 p.

La kaptita universo / Tradukis Andrej Grigorjevskij. Moskvo: Impeto, 2001. 173 p. (Ankaŭ sonlibro: Ŝumerlja: A. Grigorjevskij, 2004)

Invado: Tero / Tradukis Mikaelo Ĉertilov. Moskvo: Impeto, 2012. 159 p.


SenokulvitreEsperante-angle, sed japaneske

Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p.

[K-brewer.jpg]

La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj Esperanto. Parton de la rikolto de 2012-13 li prezentas en la libreto Senokulvitre kun propraj ilustraĵoj el komputilprilaboritaj fotaĵoj.

la mondo estas
mola kaj bonveniga…
senokulvitre

Hajkoj estas pure japana ĝenro, taŭga al la tiea skribsistemo, sed iom ĝi transdoneblas ankaŭ en aliaj lingvoj – se oni strikte konservas la silaban sistemon 5-7-5 kaj prezentas impresan bildon en la unuaj du linioj, kaj iom paradokse finas ĝin en la tria. Ĉe nia aŭtoro foje rezultas io seketa, foje banala.

Sed estas ankaŭ tre trafaj ekzemploj:

la altaj pintoj
de l' nekonata teren'…
sub ŝia ĉemiz'

bonaj amikoj
kaj amara biero…
la vivo dolĉas

nigre vestitaj
apud la katedralo…
senpekaj korvoj

fari nenion
dum aliaj laboras…
esti limako

La paralela legado de la samaj hajkoj en la du lingvoj montras, ke jen ili pli bone sonas en unu, jen – en la alia. La ĝenerala sameco de la ideo en malsamaj lingvoj bone impresas. Sed foje strangas elekto de vortoj en malsamaj lingvoj. Jen en Esperanto:

foliaj muroj
je urba labirinto…
verda enigmo

Tamen en la angla pli trafe:

leafy walls
in an urban labyrinth…
a green puzzle

Kial ne eblis uzi la Esperantan vorton “puzlo”?

Do, jen mia konkludo:

Azio foras
hajkoj ne kompreneblas…
sed ofte ĉarmas

Nikolao Gudskov


Beletra Almanako, julio 2014

Beletra Almanako

Samtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj la cetera teksto ŝajnas al mi tro densa. Ĉu la okuloj trompas min?

La 20a almanako estas iusence jubilea, tial la eldonisto Ulrich Becker enkonduke donas superrigardon pri la 3000 paĝoj da teksto aperinta ekde 2007. Max Elbo kreis bildojn por la kovropaĝo (gehomoj legantaj) kaj ĉe la rubrik-paĝoj portretoj de verkistoj rekoneblaj de ĉiu klera esperantisto.

Originala prozo ĉeestas nur per du pecoj: El La onta mondo de Elisée By'elongo Isheloke kaj roman-fragmento Eksorto tria: Talis de Mikaelo Bronŝtejn. La originalan poezion prezentas vasta gamo el verkoj de Baldur Ragnarsson, Gerrit Berveling, Giulio Cappa, Suso Moinhos, Siru Laine, Nicola Ruggiero.

Du rakontoj de Virginia Woolf legindas per la traduko de Sten Johansson. Traduka poezio: hispana – Rosmarí Torrens, pola – Wisława Szymborska, hungara – Béla Markó, kaj japana – Uĉimura Kanzoo.

La plej ampleksa rubriko, Artikoloj kaj eseoj, estas personece agordita. Famuloj esperantistaj estas en la fokuso: Marjorie Boulton, Juan Régulo Pérez, Geraldo Mattos. En Koboldaĵoj Jean Amouroux vivigas la verdan kabaredon garninte sian rakonton per versaĵoj de Raymond Schwartz. Oni trovos komparojn kaj paralelojn inter civitanoj kaj samideanoj en la kontribuo de Carlo Minnaja. Pri kio aperis en Esperanto pri la Malfrua Antikvo konigas historiisto Geoffrey Greatrex, proponante ĉi tiun terminon. Por Ralf Dumain La sekreta miraklo de Borges estas, ke tiu “neniam elĉepis la eblaĵojn de sia favorata temaro”.

La movada farseto La grandioza kongreso de Rikardo Cash montras tipajn rolulojn kaj rekoneblajn realaĵojn de niaj kongresoj majstre pentritajn. Kaj fina parto – 34 paĝoj da recenzoj – konfirmas la riĉon kaj bunton de la (Esperanta) libroproduktado.

Halina Gorecka


La aparta Festo

Festo

Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu el la malnova organiza teamo, kaj la organizado ŝuldiĝas al la persista laboro de du aŭ tri personoj. Ankaŭ la arta programo estis aparta, pro veno de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio.

La 17an de aŭgusto, dimanĉe, post bonvenigo de la ĉefa kunordigantino Celine Bernard, la programo malfermiĝis per mallonga koncerto de ĴeLe. Sekve surscenejiĝis la repisto Platano kun Melono, kiu DĴ-umis kaj por unu repaĵo pianludis. La vespero finiĝis kun Zhou-Mack Mafuila, kiu unue koncertis laŭ la muziko de sia disko Originoj kaj poste prenis gitaron kaj sin akompanis por siaj kantoj en la lingala, franca kaj Esperanto.

Zhou-Mack Mafuila

Zhou-Mack Mafuila

Lunde koncertis Patric per okcitana repertuaro el sia Esperanta albumo Okcitanio, akompanis lin lia gitaristo Steve. Poste la loka bando Faranume fajrigis la scenejon kaj la publikon per festeca ciganeca, balkaneca kaj mediteranea muziko en la lingvoj cigana, itala, hispana kaj aliaj. La publiko kaj la bandanoj tiom entuziasmiĝis, ke pro la pluvego la koncerto daŭris en la dancejo freneze ĝis la 2a nokte.

Faranume

Faranume

Marde pro sankialoj la trupon Flankenpaŝo anstataŭis Inicialoj dc kun nekutime trankvila kaj akustika pop-stilo. Tiu prezento dolĉigis la etoson kaj preparis ĝin por la koncerto de Jim Petit. Li premiere aperis en Esperanta aranĝo en Francio kaj proponis saporan kaj ŝveban substelan koncerton, miksante nekutimajn sonojn el sledgitaroj, flugante inter mondmuzika kaj progresiva stiloj. Unuafoje li publike ludis sian simfonion, kiu aperos en lia baldaŭa albumo Karma. Petit estas unu el la specialaj artistoj, kiaj Rêverie kaj Ŝanĝo, laŭ la profesia nivelo kun tre ellaborita muziko, kiu instigas la intelekton, la sentojn kaj la emociojn.

Petit

Jim Petit

Notindas, ke FESTO gastigis Grundtvig-trejnseminariom. Dum la tuta mardo Kristin Tytgat trejnis pri la temo “Interkultura komunikado”. Merkrede matene Floréal Martorell trejnis pri “Spektaklo-organizado”, kaj posttagmeze okazis trejnado pri “Sontekniko” sub la gvido de Melono (Mélaine Desnos), kun praktika parto en la reĝisorejo kaj sur la scenejo. Ĉe la fino de la trejnado ekpluvis, kaj la praktika trejnado transformiĝis je translokado de la sonsistemo kaj lumoj en la dancejon por prepariĝo al la sonprovoj por la vesperaj koncertoj. Tio ankaŭ estis bona praktika ekzercado, ĉar porti kestojn kaj kablojn estas grava parto de la laboro en la teknika organizado de spektakloj.

La pluvo iom ĥaosigis la sonprovojn, sed finfine la teknikistoj kaj muzikistoj elturniĝis, kaj ĝustatempe komenciĝis koncerto de Morice Benin, kiu maloftege kantas en Esperantujo. Benin prezentis repertuaron de siaj kantoj en Esperanto kaj en la franca en tre intima kaj emociplena etoso. Postkoncerte esperantistoj sieĝis lin por akiri liajn diskojn, kiujn Benin aŭtografe dediĉis en la apuda diskoservo de Vinilkosmo, dum prepariĝis la scenejo por Lou Davi en Dub. Tute alistile li kantis laŭ ritmoj de regedobo kaj hiphopo en la okcitana kaj la franca, sed tre amuze ankaŭ en Esperanto kun helpo de la Esperanta publiko, kvazaŭ establiĝus dialoga interŝanĝo inter la artisto kaj la publiko.

Lou Davi en Dub

Lou Davi en Dub

Ĵaŭde denove belveteris; matene ekis la tria parto de la trejnseminario kun Cyrille Hurstel pri hommastrumado kaj manaĝado de volontulaj teamoj, dum granda parto de la partoprenantaro ekskursis (kiuj ne trejniĝis).

La ĵaŭdan koncertvesperon komencis plena prezento de ĴeLe, kiu konsistas el Ĵenja (gitaro, ukulelo, violono, metalofono, voĉo) kaj Lena (piano, gitaro, voĉo), kaj la gastmuzikisto Kriĉjo (perkutiloj, voĉo). Ili ludis siajn proprajn kanzonojn kaj tradukitajn popolkantojn.

ĴeLe

ĴeLe

Sekve oni transiris al tute alia mondo kun la pola bando Krio de Morto, kiu per blua lumo-fumo malheligis la scenejon kaj metaligis la etoson per vigla kaj potenca sono. En la blumallumo videbliĝis la korpoj kaj vizaĝoj farbitaj per fluoreskaj koloroj de la bandanoj skuiĝantaj laŭ la gitaraj, basaj kaj drummaŝinaj pezegaj ritmobatoj kvazaŭ frapegoj. Post la unua metal-hardkora parto Krio de Morto planis daŭrigi en sia nova elektronik-kluba industrimetala stilo, sed pro teknikaj problemoj tio ne eblis, kaj la bando post la unua kanzono, dum la ĉeestantaro ne rimarkis la problemon, ludis kaj reludis siajn kantojn el la albumo Martoria; kelkaj el ili aperos en la Metala Kompilo preparata de Vinilkosmo.

Krio de Morto

Krio de Morto

Ĉi-jara FESTO estis kvazaŭ kaŝludo kun la suno kaj la pluvo. Por vendredo, la lasta tago, oni prognozis pluvon, kaj ĉiuj rekunvenis en la dancejo por la internacia vespero: pianoĵaza koncerto de Melono, familia koruso de Jorgos, muzika violonkvizo de Fransoazo Noirot kaj ŝercprogramo de Kevin.

En 2015 FESTO ne okazos, ĉar JEFO kaj EUROKKA laboros en Lille por la 100a UK kaj ties junulara programo. Do la venonta FESTO estos en 2016.

Festraportis
Flo!


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Brewer, Steven D. Senokulvitre: [Poemaro] – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p. – [Recenzoekzemplero].

Ĉajka, Oĉjo. Ventemo: [Poemaro]. – Moskvo: Impeto, 2013. – 48 p., il.; 500 ekz. – [Aĉeto].

Striganova, Anna. Miraklo de unu momento. – Moskvo: Impeto, 2014. – 48 p., il.; 500 ekz. – [Aĉeto].

Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. – New York: Mondial, 2008. – 728 p. – [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2014/19,20;
Esperanto aktuell, 2014/4;
Femina, 2014/37;
Frateco, 2014/105;
Heroldo de Esperanto, 2014/10;
La Ondo de Esperanto, 2014/8-9;
La Revuo Orienta, 2014/7;
Literatura Foiro, 2014/270;
Norvega Esperantisto, 2014/4;
Pola Esperantisto, 2014/1-2;
Scottish Esperanto Bulletin, 2014/2;
Update, 2014/66.


Rid(et)u kun ni

Geedza paro kaj ĉarma blondulino supreniĝas per lifto. La edzo hazarde almovis sin al la blondulino. Subite ŝi vangofrapis lin kaj diris:

– Trudul'! Malkutimiĝu pinĉi fraŭlinojn.

Foririnte el la lifto, la edzo konfuzite diris al sia edzino:

– Sed mi ja ne pinĉis ŝin.

– Mi scias, – respondis la edzino, – estis mi, kiu pinĉis ŝin.

* * *

En frenezulejon enkuris viro kaj krie demandis:

– Ĉu hieraŭ malaperis iu el viaj klientoj?

– Iu el viaj proksimuloj, sinjoro? – zorgoplene demandis deĵoranto?

– Ne, tutsimple hieraŭ iu frenezulo fuĝis kun mia edzino.

Trovis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №10 (240)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.