La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №12 (230)

E@I

Kaan Kızılgün (Turkio), Dorota Rodzianko (Pollando), Matthieu Desplantes (Francio), Peter Baláž (Slovakio) – kreemaj kaj ĝojplenaj kunlaborantoj de Edukado@Interreto – deziras al ĉiuj legantoj de La Ondo agrablajn jarfinajn tagojn.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Isikawa Tieko. Japanio: Gaje kaj internacie
  • Ĝoja. Koreio: Dumviva lernado
  • Miroslav Malovec, Pavla Dvořáková.Ĉeĥio: Konferenco en Nymburk
  • Hermann Kroppenberg. Agrablaj tagoj apud Mozelo
  • Zsófia Kóródy. Ĝemelurba jubileo
  • Alois Eder. Spite al lingvolimo
  • Liba Gabalda. Katalunio: La 21a Semajno
  • Małgosia Komarnicka. Duobla ekspozicio en Góra
  • Małgosia Komarnicka. Hajko duafoje en Vroclavo
  • Hèctor Alòs i Font. Kataluna Esperantisto en RACO
  • Ivan Kujundžić. Omaĝe al Sekelj
  • Ferriòl Macip. La unua okcitana kongreso
  • Irina Gonĉarova. La dua naskiĝo de MEB
  • Irina Gonĉarova. ALTE: Nova iniciato de MASI
  • José Roberto Tenorio. Kongresumi: amuza afero
  • Pavol Petrik. La 2a IEL Bartošovice
  • Ed Borsboom. Estrarŝanĝo ĉe IEI
  • Koncize (11 informoj)

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Aleksej Korĵenkov. Sudoku
  • Valentin Melnikov. Tra la verda mondo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Nekrologoj
  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Kolofono

Decembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

decembro

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 100 jaroj (1913) en Bonaero ekfunkciis la unua sudamerika metropoliteno.

Antaŭ 100 jaroj mortis la estona verkisto Juhan Liiv (1864-1913).

3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Nikolaj Rytjkov (1913-73), sovetunia aktoro kaj esperantisto.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Terri Schiavo (Theresa Schindler, 1963-2005), kies grava malsano kaŭzis grandan polemikon pri eŭtanazio.

Antaŭ 125 jaroj mortis Carl Zeiss (1816-88), germana inĝeniero, fondinto de la optika fabriko Zeiss.

Sergej Bubka

4. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Robert Adler (1913-2007), aŭstra-usona inventisto, kreinto de teleregilo por televidilo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Sergej Bubka (1963-), sovetunia-ukrainia stangosaltisto; lia mondrekordo (6,15 m), starigita en 1993, ĝis nun ne estas superita.

Antaŭ 450 jaroj (1563) en Trento finiĝis la 19a romkatolika koncilio, kiu ellaboris strategion por kontraŭi la reformacion.

6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa poeto, publicisto kaj socia aganto Nikolaj Ogarjov (1813-77).

Antaŭ 25 jaroj mortis la usona kantisto Roy Orbison (1936-88).

7. Antaŭ 25 jaroj (1988) ĉe la urbo Spitak (Armenia SSR) sismo pereigis pli ol 25 mil personojn.

Natalja Gonĉarova

8. Antaŭ 150 jaroj mortis Natalja Gonĉarova (1812-63), la edzino de Aleksandr Puŝkin, poste de Pjotr Lanskij.

9. Antaŭ 1375 jaroj mortis Sergio I (?-638), Ekumena Patriarko en Konstantenopolo (610-638).

10. Tago de Homaj Rajtoj.

Jean Marais

11. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca aktoro, verkisto, pentristo kaj stuntisto (= dublisto) Jean Marais (1913-98).

12. Tago de Konstitucio en Ruslando.

Antaŭ 50 jaroj (1963) Kenjo sendependiĝis de Britio.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la norvega pentristo kaj artteoriisto Edvard Munch (1863-1944).

14. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Fabrizio Pennacchietti (1938-), itala filologo kaj esperantisto.

15. Tago de Zamenhof = Tago de la Esperanta Libro.

Antaŭ 75 jaroj pereis la sovetunia piloto Valerij Ĉkalov (1904-38).

16. Antaŭ 175 jaroj (1838) bura taĉmento venkis la zuluan armeon en la batalo ĉe la Sanga Rivero.

Brandt

18. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Franz Ferdinand von Österreich-Este (1863-1914), arkiduko de Aŭstrio, kies murdo pretekstis la Unuan Mondmiliton.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Willy Brandt (Herbert Ernst Karl Frahm, 1913-92), la kvara kanceliero de FR Germanio (1969-74), laŭreato de la Nobela pacpremio (1971).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmaktoro Brad Pitt (1963-).

21. Antaŭ 100 jaroj (1913) en New York World aperis la unua krucvortenigmo, kompilita de Arthur Wynne (1862-1945).

Antaŭ 25 jaroj (1988) super la skotlanda urbo Lockerbie estis eksplodigita Boeing 747 de la kompanio Pan American; rezulte pereis 270 personoj.

Govinda

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la barata aktoro kaj filmproduktisto Govinda Arjun Ahuja (1963-), aktorinta en pli ol cent filmoj.

22. Solstico. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la ĉeĥa esperantisto Jaroslav Mařík (1913-97).

23. Antaŭ 100 jaroj (1913) en Usono estis fondita la Federacia Rezerva Sistemo.

Antaŭ 75 jaroj (1938) en oceano apud Sudafriko estis trovita vivanta latimerio.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Maruyama Gondazaemon (1713-49), japana sumoisto, la tria jokozuno (granda ĉampiono).

24. Antaŭ 150 jaroj mortis la angla verkisto William Thackeray (1811-63).

25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Kristnasko

Antaŭ 75 jaroj mortis la ĉeĥa verkisto Karel Čapek (1890-1938).

Pathe

26. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la franca filmproduktanto Charles Pathé (1863-1957), fondinta kun siaj fratoj la firmaon Pathé (filmoj kaj fonografoj).

28. Antaŭ 350 jaroj mortis Francesco Maria Grimaldi (1618-63), filozofo, matematikisto kaj jezuita pastro, malkovrinto de lumdifrakcio kaj kompilinto de la unua lunmapo.

31. Antaŭ 50 jaroj (1963) la Centr-Afrika Federacio disfalis je Zambio, Malavio kaj Rodezio.


Por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn

Jarfinaj respondoj de Peter Baláž

La gasto de la lasta ĉi-jara kajero de La Ondo de Esperanto denove estas la Esperantisto de la Jaro 2012a Peter Baláž, kiu afable konsentis respondi niajn demandojn pri la forpasanta jaro.

Pri via laŭreatiĝo informis pluraj amaskomunikiloj, kaj la antaŭan vintron vi laŭmerite estis la plej ofte menciata esperantisto. Ĉu ankaŭ poste aperis signoj de via populareco pro ĉi tiu fakto?

Baláž

Nu, en la kutima ĉiutaga vivo oni ne rimarkas tiaĵojn, kaj mia “populareco” estas ĉefe ligita kun la Esperanto-medio. Sed ĉar mi multe okupiĝas pri Esperanto, ankaŭ dum la jaro venadis aŭ mesaĝoj, aŭ personaj gratuloj, ekzemple, dum UK. Persone mi esperas, ke mi estos utila al Esperanto-movado eĉ post mia populariĝo :) – estas ja multaj farindaĵoj, multaj ideoj naskiĝas ĉiutage kaj atendas realiĝon.

Kiel vi persone travivis la finiĝantan jaron?

Tiu ĉi jaro pasis eksterordinare rapide – ĝi estis (kaj daŭre estas) plena je novaj defioj. Mi ekkonis plurajn novajn interesajn homojn, lanĉis kelkajn novajn iniciatojn, ekigis novajn projektojn. Do de tiu ĉi vidpunkto ĝi estis tre interesa kaj enhavplena.

Kaj la asocio E@I, kiun vi kunordigas?

Por E@I estis fakte same bunte kaj interese. Kun partneroj ni ĵus finpretigis la novan retejon: www.deutsch.info, EU-projekton por instrui la germanan lingvon (kun Esperanto-versio!). Krome nun startas tri novaj EU-projektoj, unu ni kunordigas, en du aliaj ni partneras. Somere ni havis novajn staĝantojn, en oktobro ni ekhavis du volontulojn per Eŭropa Volontula Servo, kiuj dum unu jaro helpos en nia oficejo pri diversaj taskoj. Ni eldonis du novajn librojn (prelegaro de KAEST 2012 kaj lernolibron de Toki pona), produktis plurajn lernu-varbilojn (T-ĉemizojn, skribilojn, sakojn, tasojn, kajerojn). Somere ni realigis pluan SES-on, kaj nun ni jam planas ontjarajn – apud la slovaka devos unuafoje okazi SES ankaŭ en Ruslando! Ekas organizado de la sekvajara KAEST, kies ĉeftemo estos “Esperanto-arkivoj kaj muzeoj”. Do la jaro estis laŭ mi fruktodona, kaj espereble la sekva estos eĉ pli fruktodona.

Kiujn pozitivajn eventojn kaj tendencojn en Esperantujo vi konstatis en la 2013a jaro?

Persone mi ŝatas malfermitecon de esperantistoj al aliaj alternativoj – kio ja parte radikas en la fakto, ke ankaŭ Esperanto mem estas alternativo (lingva), kaj pri ĝi ofte okupiĝas pli malfermaj homoj. Ni devas konscii, ke en la nuna tempo ne nur Esperanto estas bezonata por ŝanĝi la mondon, por alidirektigi ĝin.

Mi ankaŭ rimarkis malfermitecon de alternativuloj al Esperanto. Tiun ĉi vojon ni devos laŭ mi pli multe utiligi. Ja indas proponi Esperanton al homoj, kiuj ion serĉas, kiuj malkontentas pri la nuna mondo-stato. Al konformistoj, kiuj kontentas kun la nuno, estas malfacile proponi ajnan ŝanĝon.

Mi kun espero observas la provojn revigligi UEA, modernigi nian movadon fare de la nova UEA-estraro. (Kiel membro de la Konsilio de UEA mi provas per mia eta kontribuo ankaŭ helpi pri ĉi afero.). Mi ankaŭ ĝuis aperon de kelkaj novaj eldonaĵoj, ankaŭ el via eldonejo.

Mi ankaŭ tre ŝatis la ĉi-jarajn JES, SES, UK kaj IJS (malsamaj, sed ĉiuj bonaj aranĝoj), same mi ĝojas, ke, ekzemple, ARKONES en Pollando plu evoluas kaj bonfartas.

Kaj la negativajn?..

Min malgajigas iaspeca malzorgemo, kiu iĝas ĝenerala trajto ankaŭ ekster Esperantujo, almenaŭ en Eŭropo. Estas iu speco de apatio, kiun sukcese en nin semas amaskomunikiloj kaj la nuna vivmaniero. Zorgi pri supraĵaj aferoj, malprofunde amuziĝi, ne demandi, ne malkovradi, ne serĉi vojojn… Sed la nuna mondo bezonas ĝuste la malon…

Alia trajto estas mallegemo (ne nur de junaj Esperantistoj, sed ja ĉefe de ili); mi konas multajn lingve tre bonajn esperantistojn kiuj apenaŭ legas en Esperanto. Sed ankaŭ edukiĝo estas tre bezonata – pri la Esperanto-historio, kulturo, movado – en tiu ĉi kampo ni devos multon fari, se ni volas garantii por estonta mondo, ke eĉ esperantistoj mem sciu, kiu verkis unuan romanon en Esperanto, aŭ kiu entute estis Bill Auld…

Mi tre ĝojas ke mi havis la eblon ĉeesti la Interlingvistikajn studojn en Poznano, kaj mi forte rekomendas ilin al ĉiu, kiu serioze interesiĝas pri Esperanto. Ankaŭ ene de UEA prepariĝas pluraj edukprogramoj, seminarioj, pri kiuj baldaŭ aperos informoj.

En via jarkomenca intervjuo vi diris: “Paradokse, la nuna financa krizo (verdire, morala krizo de valoroj) povas helpi al Esperanto (ankaŭ al aliaj alternativaj movadoj, solvoj). Nur en la malfacila tempo oni ekserĉas solvojn, komencas pli serioze trakti problemojn; kaj Esperanto ja estas unu el taŭgaj solvoj por pluraj niaj problemoj. Necesas nur pacience kaj tamen profesie ĝin prezenti – en ĝusta maniero kaj momento”. Ĉu vi konstatis ke Esperanto profitis tiusence?

Malfacilas vidi iujn tujajn profitojn – sed ja aperas diversloke agadoj, signaloj pri pli granda malfermiteco al novaj ideoj – inkluzive de Esperanto. Plurfoje EU mem mencias Esperanton en siaj dokumentoj, pluraj politikistoj kaj sciencistoj mencias ĝin kiel unu el eblaj vojoj. Nun ni estas en la tempo, kiam necesus komenci diskuti la temon de lingva kaj kultura politiko (ekzemple, en la nivelo de EU) – nur tiam eblas elpaŝi kun Esperanto kiel unu el taŭgaj solvoj. Ekzemple, en Slovakio E@I estas membro de la Nacia konvento, kiu proponas ĉeftemojn, kiujn Slovakio prezentu dum sia prezidanteco de EU, somere 2016. Nia celo estas atingi, ke unu el la prioritatoj estu la diskuto pri kultura kaj lingva dimensio de la Eŭropa Unio. Kaj kadre de tio eblos jam multe pli facile surtabligi ankaŭ Esperanton.

En la sama intervjuo vi menciis, ke vi ŝatas spekti filmojn, aŭskulti muzikon kaj legi librojn. Kiujn eventojn filmajn, muzikajn kaj literaturajn vi plej ŝatis ĉi-jare?

Du filmoj min plej ravis ĉi-jare: Atlas Cloud (Nuba atlaso) kaj Gravity (Gravitacio). Iom koincide la duan filmon produktis la firmao kun la nomo Esperanto filmoj el Meksiko. Ambaŭ estas por mi mirindaj filmoj, eble dum la lastaj 10 jaroj. Krom tio mi ankaŭ spektis multajn dokumentajn filmojn, pri diversaj temoj. Rilate al Esperanto mi ankaŭ tre ŝatis surscenigon de la teatraĵo de Karel Čapek R.U.R. Mi vidis ĝin en Svitavy, sed ĝi estis prezentita ankaŭ en Rejkjaviko.

Pri muziko – mi tre ĝuis koncerton de Iron Maiden, kiu unuafoje koncertis en Slovakio. En la Esperanto-muziko mi tre ŝatas la novan albumon Ĉiamen plu de La Perdita Generacio, kaj mi ankaŭ ĝuis en ĉi-jara SES la koncertojn de LPG, Jonny M, ĴeLe…

Pri libroj – mi legis ĉefe slovake/ĉeĥe ĉi-jare. Kvankam mi aĉetis dekojn da novaj Esperanto-libroj, nur tre malmultajn mi sukcesis legi. El ili mi ŝatis Imperiaj ambicioj de Noam Chomsky, R.U.R. de Čapek kaj Libere de la konoj de Krishnamurti.

Du demandoj pri temoj “tiklaj”. Unue, post la unua informilo pri SES 2013 aŭdiĝis kelkaj malkontentaj voĉoj kaj eĉ invito al bojkoto de SES pro la “verda imposto”. Kiel la afero funkciis reale?

Nu, efektive nur post enkonduko de tiu ĉi “verda rabato” por senvianda manĝado evidentiĝis, ke multaj homoj entute ne komprenas nian celon, kiu estas ĉefe konsciigi homojn pri nenecesa suferigado kaj mortigado de bestoj, aŭ – eĉ pli malgaje – ke tiu suferigado tute ne interesas ilin. La nocioj vegetarano aŭ vegano estas daŭre en pluraj landoj apenaŭ konataj (aŭ ili estas mokataj, ignorataj) – en tio ĉi ni esperantistoj eĉ similas al ili, ankaŭ nin ja ofte la cetera mondo foje primokas, aŭ ignoras. Ŝajne, plej multaj protestoj venis de Ruslando, kiu pri ĉi tiaj temoj ne rapide progresas, sed ankaŭ pri, ekzemple, apartigado kaj reuzado de rubaĵoj kaj similaj eko-temoj.

Eĉ se ni eble forlogis kelkajn homojn de SES (tion mi sincere bedaŭras), tamen ankaŭ okazis la malo – al ni venis pluraj homoj, kiujn logis ĝuste nia eko-aliro. (Necesas aldoni, ke temas ne nur pri la verda rabato, sed SES strebas esti pli ekologia de pluraj vidpunktoj, okazas ankaŭ aldonaj prelegoj pri tiuj temoj…). Krome, evidentiĝis ke nia verda rabato alportis pozitivajn fruktojn – ja 69% de la partoprenantoj manĝis senviande! En SES estis 19 veganoj kaj 120 vegetaranoj. Videble, pluraj homoj estis logitaj per la rabatita senvianda manĝostilo kaj senprobleme travivis la semajnon (kaj eble kelkaj el la unuafojaj vegetaranoj/veganoj decidis daŭrigi hejme). Krome, dum la 98a UK mi parolis pri niaj spertoj, kaj parte pro tio ni starigis kunlaboron kun TEVA, kaj dum SES 2014 en Nitra okazos la unua TEVA-kongreso! Kio ekis preskaŭ kiel skandalo, ekhavas tamen pozitivan evoluon kaj iras, laŭ mi, bonan vojon.

Due, en ARKONES mi aŭdis surprizan onidiron, ke pro la granda populariĝo en via regiono, vi eble akceptos la inviton engaĝiĝi en politikon…

Hehe, bona ŝerco! Estas interese, ke klaĉoj kapablas kreiĝi sen ajna reala bazo. Mi neniam pensis pri io tia, nek pensos dum sufiĉe longa tempo ankoraŭ. Verdire mi havas tro multe por fari, mi estas iom pli praktika homo. Politiko estas ofte tre malpura afero – se oni volas en ĝi resti, oni devas iĝi sama kiel la ceteraj en ĝi – kaj tion mi ne ŝatas. Mi, bedaŭrinde, jam konas plurajn nivelojn de politiko ankaŭ de proksime, kaj neniun el ili mi ŝatas. Do mi plu okupiĝos pri edukaj projektoj, pri Esperanto kaj pri similaj, pli puraj kaj utilaj aferoj.

Fine, vi havas la eblon direkti bondezirojn al niaj legantoj okaze de la baldaŭaj jarŝanĝaj festoj…

Mi deziras al ĉiuj legantoj de La Ondo (kaj al ĉiuj homoj ĝenerale) ĉefe la sanon – ĉar estas ja vera diraĵo “Sana homo havas mil dezirojn, malsana nur unu.”

Aldone – rilate al Esperanto – mi deziras al ni ĉiuj, ke ni ofte praktiku nian lingvon, plibonigu nian lingvonivelon, evoluigu la lingvon en ĉiuj eblaj sferoj, kaj ankaŭ edukiĝu en kaj pri ĝi pli ol ĝis nun.

Ni ne forgesu, ke noblaj ideoj postulas longan kaj persistan laboron – sed ĝi efektive valoras la penon – ne nur pro la rezulto mem ni ja faras ĝin, sed pro la kompreno, ke ĝi indas, ke ĝi estas idealo, idealo realiginda. Kiel diras bela proverbo: “Amo estas, kiam ĝardenisto plantas frukt-arbojn, konsciante ke fruktojn kolektos iu alia”. Ĉu niajn verdajn fruktojn estonte kolektos ni aŭ niaj posteuloj, efektive ne gravas. Gravas konscii, ke por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn (atendi ke iu alia ilin plantos/is ne helpos). Ofte mi rememoras pri la vortoj de Claude Piron, kiu iam skribis ke “Esperanto estas tiom bona inventaĵo, ke ĝi pli aŭ malpli frue devos iĝi vaste uzata”. Mi do deziras, ke ni ĉiuj helpu realigi tiun vastan uzadon plejeble frue!

Dankon pro la bondeziroj kaj pro la respondoj!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


Japanio: Gaje kaj internacie

Foto: Hotta Hirohiko

Kun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro.

La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, kio donis al la kongreso internacian etoson.

La unua Japana Kongreso okazis en 1906, tamen la numero 100 estas aparte signifoplena, do ni decidis okaze de ĉi tiu kongreso retrospekti la riĉan historion kaj kapti novan perspektivon de nia movado. “Esperanto ligas homajn korojn – de la pli ol 100-jara historio al estonteco” estis la temo de la jubilea kongreso.

Pro tio unu el la ĉefaj aranĝoj estis la publika prelegkunsido pri la rolo de Esperanto en la moderna Japanio kaj tiu de Japanio en la internacia Esperanto-movado. Prelegis prof. Gotoo Hitosi kaj d-ro Ulrich Lins, kaj prof. Kimura Goro Christoph parolis pri la estonta rolo de Esperanto kiel la ponto por dialogo inter Japanio kaj la mondo. Ĉeestis pli ol 350 homoj, inkluzive de ĉirkaŭ 50 civitanoj.

La kongreson karakterizis multaj publikaj programeroj, kiuj altiris neesperantistojn. Precipe ĝojigis homojn la publika koncerto, en kiu kun kelkaj japanaj esperantistoj-muzikistoj ludis JoMo. Ĝojiga fakto estas, ke venis ĉirkaŭ 50 civitanoj al la enkonduka kurso de Esperanto de Huzimaki Ken'iti. Ankaŭ la japanlingvan paroladon de Jack Halpern pri lingvolernado kaj efiko de la scio pri Esperanto aŭskultis pluraj neesperantistoj. Dekojn da neesperantistoj allogis la prelego de Osmo Buller pri Gustaf John Ramstedt, finna esperantisto, lingvisto kaj diplomato, kiu estis finnlanda ambasadoro en Japanio de 1919 ĝis 1930, kaj la “Literatura Dialogo” de du junaj esperantistoj-verkistoj.

Prelegis por la kongresanoj Lee Jungkee el Koreio, d-ro Markus Gabor el Hungario, Joel Amis el Kanado kaj Osmo Buller. La invititoj el aziaj landoj kaj aliaj azianoj ĉeestis kunsidojn kaj parolis pri la Esperanto-movado en siaj landoj kaj pri si mem.

Junaj invititoj kune kun japanaj gejunuloj gaje aktivis kaj donis al la kongreso viglecon kaj bonetoson.

Isikawa Tieko


Koreio: Dumviva lernado

Koreio

La 45a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Incheon la 26–27an de oktobro kun la ĉeftemo “Esperanto kiel dumviva lernado”. Partoprenis 143 esperantistoj el 6 landoj. La kongresa temo estas ligita kun la projekto “Dumviva lernado”, lanĉita de la distrikto Namdong en 2009 en Incheon. En ĝi ankaŭ Incheon-filio de la Korea Esperanto-Asocio aktivas nome de Verdaj Steletoj, kiu dum du jaroj estas premiata pro la plej elstara modelo el ĉirkaŭ 50 rondoj.

En la ĉeftema simpozio siajn opiniojn esprimis Ma Youngtae, Ymasita Tosihiro kaj Shin Eunsook. En la Kongresa Universitato prelegis prof. Markus Gabor pri “De Nanzan ĝis Namsan kaj plu” kaj d-ro Kawanisi Teturou pri la historio de reformado de Esperanto.

Okazis ok fakaj kunsidoj: Amuza lando de Esperanto; ILEI-Koreio; “Lingvo de Espero” persekuta historio de Esperanto; Esperanto-Domo en Sidnejo; Kristanismo; Ŭonbulismo; Olivo Kunsido; Matena meditada jogo. En la ekzameno el 13 ekzamenatoj nur 4 sukcesis. En la aŭkcio 12 aĵoj estis venditaj je 168,000 ŭonoj, subtene por la Korea Esperanto-Junularo.

En la ĝenerala kunsido de KEA prof. Lee Young-gu estis elektita kiel nova prezidanto de KEA. Tri personoj estis premiitaj: Lee Jungkee, estro de Seula Esperanto-Kulturcentro, ricevis la 13an Hajpin-Premion, la premion pro la kontribuo al la korea Esperanto-movado ricevis la filio en Gwangju-Jeonnam pro la sukcesa okazigo de la 44a KKE en 2012 kaj Cho Myungja (Ĝoja) pro la redaktado de la kongresa libro dum pli ol 10 jaroj. Oni gratulis per torto kaj floroj tri veteranojn: Seong Taegi, Kim Youngmyung, Lee Nakkee.

Koreio

En la kongresa fermo Goja transdonas la kongresan flagon al Im Han-u, la respondeculo pri la 46a Korea Kongreso en 2014. (Foto: Jean Daebong)

Por komencantoj LKK preparis tradukitajn tekstojn de la kongres-universitataj prelegoj kaj okazigis rapidan kurson samtempe kun la lingve malfacilaj programeroj.

Ĝoja


ALTE: Nova inicato de MASI

ALTE

La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton.

La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte similas al kutima studado. Estas multe da literatura kreado, teatrumado, lernaj ludoj kaj amuziĝoj. Laŭ la anticipa decido la eventon partoprenis ĝuste 20 homoj, 16 el kiuj estas MASI-membroj, plejparte gejunuloj, sed estis ankaŭ du reprezentantoj de Moskva spertula esperantistaro kaj du aliurbanoj.

La partoprenintoj agrable surprizis la organizantojn per siaj disciplinemo, lernemo, malkrokodilemo kaj preteco sekvi la Leĝojn. Tiuj estis: la tagordo (ĉiu aranĝo startas en la planita tempo), partopreno (neniu rajtas neglekti iun ajn programeron), lingva disciplino (neniu krokodilado) kaj amikemo-interhelpo.

La programo estis tre riĉa kaj enhavis multajn nekutimaĵojn. Ekzemple, dum du vesperoj el tri ni havis lumbildprezentadojn far preskaŭ ĉiuj partoprenintoj pri la temoj: "Nekonataj faktoj pri konataj landoj", "Faktoj el natursciencoj", kiuj enhavis analizon de la lernenda leksiko. Dum literaturaj kaj teatraj trejnadoj, dum prelegoj pri gramatiko kaj ekzercadoj pri aŭdkompreno ni studis, vere, tre multon.

Ĉiuj dezirantoj, konsentaj kun la reguloj de ALTE, rajtas kaj estas bonvenaj partopreni ALTE-2. Sed bonvolu konsideri la neceson de ĝustatempa aliĝo, ĉar ni akceptos ne pli ol 20 homojn. La evento ĉiam pasos dum la Ruslandaj novembraj festotagoj en apudmoskvaj aŭ eĉ en pli foraj urboj.

Pliaj detaloj en la VK-grupo ALTE:
http://vk.com/1alte2013

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
ĉeforganizanto de ALTE


Vortoj de komitatano Z

Atendante la revuon de Valle

Komitatano Z

Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni ankaŭ Stano Marček antaŭ 12 jaroj. La ĉefa diferenco kun respondoj de Marček estus la tono. Valle saturas sian intervjuon per stumblaj ŝercoj kaj troigoj pli ol decas al la redaktoro de la Oficiala Organo, kiu estas submetita al lupeoj de diversaj flankoj. Unu akcidenton oni povas pardoni, sed ni konsilas al li estonte esprimi sin same digne kiel li estas vestita en la foto apud sia intervjuo.

Ni fidu je la juĝpovo de la estraranoj. Verŝajne la kvalitoj kaj kapabloj de Valle tiom superis tiujn de la kvin aliaj kandidatoj, ke oni riskis elekti homon, kiu laŭ sia propra konfeso dum pli ol dek jaroj restis ekster la movado kaj eĉ ne estis membro de UEA. Ĉu malgraŭ tiel longa foresto li tamen havas “bonan konon de la Esperanto-movado”, kiel preskribis la anonco pri la vakanta posteno, tion ni povos baldaŭ prijuĝi. Kono de la movado estos necesa, kiam li devos decidi pri temoj por artikoloj kaj pri invitindaj kontribuontoj kaj kiam li kribros el la miŝmaŝo de raportoj pri ĉiaj movadaĵoj tiujn, kiuj vere ion signifas. Redakti estas ankaŭ pesi, kaj por tio necesas sufiĉe koni ankaŭ tion, kio okazis dum la lastaj 12 jaroj kaj ne nur pli frue.

En Fabrício Valle UEA do ricevos ne nur novan redaktoron sed ankaŭ novan membron. Legante lian intervjuon ni komencis pensi, ke eble lia longa vagado ekster UEA eĉ ne estis necesa. Inter la linioj eblas konkludi, ke Valle povis esti je dispono jam en 2001, kiam UEA serĉis posteulon de István Ertl meze de la demisia krizo post la Zagreba UK. Tiam nek li nek aliaj ricevis okazon anonci sian interesiĝon, ĉar la tiama estraro ne serĉis kandidatojn publike, sed ĝi trovis Stanon Marček en enigma maniero. Laŭdire iu estrarano klarigis, ke mankis tempo por fari publikan konkurson. Tio tamen ne povis esti la kaŭzo, ĉar novan ĝeneralan direktoron oni serĉis per publika konkurso, kvankam Osmo Buller ne demisiis pli frue ol Ertl.

La plej verŝajna klarigo por la trovo de Marček estas, ke li mem estis rapida kaj proponis sin al prezidanto Renato Corsetti kaj vicprezidanto Humphrey Tonkin tuj, kiam li eksciis pri la foriro de Ertl. Meze de la granda krizo Marček falis al ili el la ĉielo, ĉar ili bezonis plu serĉi nur direktoron kaj, kiel dolĉa bonuso, ili perturbis la vivon de Giorgio Silfer, al kiu subite mankis redaktoro de Heroldo de Esperanto. En postaj jaroj Silfer tamen ne ĉesis moke danki Roterdamon, ke ĝi liberigis lin de malbona redaktoro. Estas vero, ke la aperado de Heroldo ne suferis pro la eskapo de Marček. Ĝia agonio paradokse koincidas nun, kiam Marček finas sian periodon ĉe UEA. Klarigo estas simpla: Giorgio Silfer estas nun 12 jarojn pli aĝa ol ĉe la foriro de Marček el Heroldo. Ankaŭ la fortojn de la Imprimatura Komisiono erodas la jaroj.

En la antaŭa fojo ni miris pri la silenta akcepto de la eksigo de Marček. Simila provo nur tri jarojn pli frue kaŭzis bruan kakofonion kaj lanĉon de nomkolektado favore al Marček kaj alian por maldungo de Buller, la supozata malbona spirito malantaŭ la decido. Ni ne havas bonan klarigon pri tiu silento, sed ni ne miros, se post kelkaj numeroj de Valle la sopirantoj de Marček reaŭdigos sin. Ni vidos, ĉu aŭdigos sin ankaŭ tiuj, kiuj longe volis adiaŭi Marček.

Komitatano Z


Vide el Bruselo

Rasisma Kristnasko en Nederlando

Ĉu la Kristnaskfesto en Nederlando estas rasisma? Ĉi-jare aliĝis pli ol unu miliono da nederlandanoj al Facebook-paĝo, kiu militas kontraŭ la oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj. La ĉefceloj de la nederlanda malkontento estas la kvar respondeculoj pri rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilata maltoleremo, kulturaj rajtoj, kaj la raportisto de la laborgrupo pri homoj de afrika deveno. Ili aŭdacis pridemandi la nederlandan ĉefministron Mark Rutte pri la rasisma deveno de certaj aspektoj de la Kristnaska festo en Nederlando.

Temas pri la Nigra Petro, aŭ Zwarte Piet en la nederlanda. La oficejo de UN notas, ke la trajtoj kaj aspekto de la Nigra Petro eble eternigas la stereotipan bildon pri afrikanoj kaj homoj de afrika deveno kiel duaklasaj civitanoj, kaj tiel subtenas rasismon. “Dum la festo multaj homoj ludante la rolon de Nigra Petro nigrigas siajn vizaĝojn, ruĝigas siajn lipojn kaj metas afro-perukojn. La Nigra Petro agas kiel stultulo kaj servulo de Avo Frosto”, – skribis UN-responsuloj al la nederlanda ĉefministro Rutte. “La ecoj de l' Nigra Petro en la Kristnasko estas spertitaj de afrikaj kaj afrikdevenaj popoloj kiel vivanta atesto de la pasintaj sklaveco kaj subpremo. La Nigra Petro atestas la pasintecon de Nederlando en la komerco de afrikaj sklavoj en antaŭaj jarcentoj”, – ili aldonis.

Nigra Petro

Jam pli ol du milionoj da homoj “amas” la Facebook-paĝon, kiu apogas la Nigran Petron.

Nederlandanoj mem iel kulpas pri la kreskanta intereso en la rasisma trajto de la festo. En 2012 la registaro mem petis akcepti la feston kadre de la UNESKO-Konvencio por la Konservado de Nemateria Kultura Heredaĵo por deklari Avon Froston kaj la Nigran Petron “protektataj” kiel Nemateria Kultura Heredaĵo de Nederlando.

“Zwarte Piet simple estas nigra. Mi ne povas ŝanĝi tion”, – diras la ĉefministro Rutte. Laŭ li, la afero ne tuŝas la registaron. Ĝi estas afero por lokaj asocioj kaj komunumoj kiuj organizas la feston la 5an de decembro. La kutima defendo de nederlandanoj estas, ke la Nigra Petro simple estas nigra, ĉar li iras suben tra kamentubo kun donacoj. Sed kial la Nigra Petro ĉiam portas tiajn vestaĵojn? Kial li parolas kun kariba akĉento kaj plejofte estas stulta servulo de la blanka Avo Frosto?

Dafydd ab Iago


Kio okazas en Skotlando?

Eseo de Ed Robertson

Skotlando

Multaj homoj en la mondo rimarkis, ke lastatempe releviĝis la ideo pri sendependiĝo de Skotlando – pli ol 300 jarojn post la enkorpiĝo de Skotlando en la Britan (aŭ anglan?) Imperion.

Kie estas Skotlando? Ĝi troviĝas en Eŭropo, en la norda parto de la Brita Insularo. Ĝia teritorio sumas 78.387 km², kun 15.000 km da marbordo. Proksimume samgranda kiel Ĉeĥio (78,8 km²), sed prezentata en la veterprognozoj de la BBC malpli granda ol ĝi fakte estas. La loĝantaro de Skotlando estas 5.295.000, do iomete pli ol tiu de Norvegio (5,1 mln), kaj iomete malpli ol 10% de la loĝantaro de Anglio. En 1707, la jaro de la unuiĝo de Skotlando kaj Anglio, ĝi estis 20% de tiu de Anglio. Eble unua indiko, ke ne tre prosperis Skotlando kiel parto de la unuiĝinta ŝtato.

Ĉi tiuj insuloj

“Ĉi tiuj insuloj” estas la politike neŭtrala termino en la oficialaj dokumentoj de la “Angla-Irlanda Konsilantaro”, starigita kiel parto de la nordirlandaj pacaranĝoj. Skotlando ne estas parto de Anglio. En la nuna momento estas du regnoj en la insuloj, kiuj estas plenaj membroj de la UN kaj de la Eŭropa Unio: la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, mallonge Unuiĝinta Reĝolando, kaj la alia estas la Respubliko de Irlando. Skotlando estas parto de la Unuiĝinta Reĝolando. La aliaj partoj estas Anglio, Kimrio, kaj Norda Irlando. En Britio oni ne havas problemon pri la ideo, ke Skotlando, Anglio kaj Kimrio estas landoj – male al la situacio en Hispanio, kie la oficiala hispania registara lingvaĵo uzata en la teksto de la konstitucio aludas al Hispanio kiel nedisigebla.

Post sendependiĝo Skotlando estus en la sama pozicio, en kiu nun estas Unuiĝinta Reĝolando: en la Eŭropa Unio, sed ne en la Eŭrozono kaj ne en Ŝengenio. Se iam la resto de la Unuiĝinta Reĝolando voĉdonos por eksiĝo de EU, Skotlando restos en ĝi, ĉar la ideo de EU estas pli populara en Skotlando ol en Anglio.

Kiam komenciĝis Skotlando?

La komenco de la loĝatigo de Skotlando estis pli malpli ĉirkaŭ 11.000 a. K., fine de la lasta granda glacia epoko, kiam homoj atingis Skotlandon de Eŭropo. La komenco de Skotlando kiel politika koncepto datiĝas en la romia epoko, kiam la enloĝantoj de tio, kio poste fariĝos Skotlando, sub la gvido de Kalgako rezistis la imperion, kun jenaj vortoj, cititaj de Tacito: “Al rabado, mortigado, ŝtelado ili donas la mensogan nomon imperio; ili faras dezerton kaj nomas ĝin paco”. Estis du muregoj por protekti la Romian Imperion disde atako de kio nun estas Skotlando, konstruaĵoj kompareblaj kun la Berlina muro en pli moderna epoko.

La piktoj kaj la skotoj

Post la romia periodo estis en Skotlando du regnoj. Unu estis la reĝlando de la piktoj, en la nordo kaj oriento. Pikto venas de termino de la romianoj, kiu aludas al la emo de la piktoj tatui sin. La indiĝena nomo estis eble “Kruithni”. Tradicie oni taksis la piktojn militemaj. Modernaj ideoj pri la piktoj estas iom pli simpatiaj. La pikta kulturo estis fama pro arto kaj desegnado, kiu nun fariĝis iomete laŭmoda. La skotoj troviĝis en la sudo kaj okcidento.

En la unuiĝinta Skotlando post 843 p. K. estis pluraj lingvoj: la nordangla dialekto de la antikva angla, la gaela (la antaŭulo de la modernaj skotgaela kaj irlanda), la britona (antaŭulo de la moderna kimra), la pikta (parenca al la britona), kaj miksita regiono kie parolatis la unuaj tri lingvoj. La pikta mortis nelonge poste. En la nuna Skotlando estas tri lingvoj kun iom oficiala statuso: angla, skota, kaj skotgaela.

La angla parolata en Skotlando, precipe la skriba formo, estas preskaŭ identa kun la angla de Anglio mem, sed prononcata kun pli puraj vokaloj ol la norma angla. La skota estas aparta lingvo, kiu deriviĝas de la mezepoka angla, kaj dum la malfrua mezepoko ĝi estis la ŝtata lingvo de la sendependa Skotlando. Nun ĝi estas denaska lingvo de ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj de Skotlando, inkluzive de mi. Ĝi ekzistas nun kiel lingva kontinuo kun la angla, depende de la regiono kaj de la socia klaso de la parolantoj.

La skotgaela estas kelta lingvo tre parenca al la irlanda, kaj reciproke komprenebla, se parolata zorge kaj malrapide. Nun la skotgaela estas denaska lingvo de nur 60 mil skotoj, sed estas televid-kanalo kaj radio-kanaloj, kaj en lernejo po unu en Edinburgo kaj Glasgovo lernantoj povas nun lerni nur en la gaela, krom la edukada sistemo en la nuna koro de la gael-parolanta regiono, la okcidentaj insuloj. En la moderna Skotlando estas ankaŭ la lingvoj de lastatempaj enmigrintoj, el kiuj la plej parolataj estas la urdua kaj la pola.

La militoj de sendependeco

En la frumezepoka Skotlando la reĝo nomiĝis Reĝo de la Skotoj, sed ne Reĝo de Skotlando – tradicia ĉefo de la popolo, kiun oni povus teorie maldungi, kaj tio de tempo al tempo okazis, sed per murdoj. Eĉ se reĝo mortis en sia lito, ofte estis lukto inter la eblaj posteuloj. En 1286 okazis dinastia krizo. La angla reĝo Eduardo I kaptis la okazon por invadi. Post gerila kampanjo, gvidita de William Wallace [Ŭólas], kiu estis kaptita de la angloj kaj ekzekutita en 1305, kaj post pli konvencia milito sub Roberto I Brus, elektita kiel reĝo en 1306, kaj lia filo Davido II, la sendependeco de Skotlando estis savita por kelkaj pliaj jarcentoj.

La rilato inter Skotlando kaj Anglio restis plejparte paca, sed rivala, dum kelkaj sekvantaj jarcentoj, kaj de tempo al tempo Anglio provis invadi Skotlandon. En 1482 Anglio ekposedis la urbon Berwick [Bérik], kaj en 1513 estis terura katastrofo kiam la skota armeo provis fari venĝon. Dekmiloj de skotaj soldatoj inkluzive de la skota reĝo pereis. La potenco de Skotlando grave malfortiĝis, kaj sekvis denove periodo de politika malstabileco.

Unuiĝo de la dinastioj

En 1567 devige abdikis la romkatolika reĝino de la skotoj, Maria Stuart, kaj surtroniĝis ŝia filo Jakobo (James [Ĝejmz]) VI, tiam nur unujara bebo. En Anglio romkatolikaj ekstremistoj ekposedis potencon pro la krizo de dinastia sinsekvo, kaj poste okazis ŝtatrenverso kontraŭ ili, kaj surtroniĝis Elizabeta I de Anglio. Ŝi neniam edziniĝis kaj mortis seninfane, do denove estis dinastia krizo.

Maria Stuart

La tragedia sorto de Maria Stuart (Skotgaele: Màiri Stiùbhart, Angle: Mary I Stuart; 1542-1587), Reĝino de la Skotoj, estas eternigita en pluraj artaj verkoj literaturaj, muzikaj, teatraj (en 1954 la Kaliningrada drama teatro surscenigis la kvinaktan dramon Maria Stuart de Ŝillero), filmaj kaj bildaj, kiel tiu de Alexandre Abel de Pujol, pentrinta la ekzekutotan eksreĝinon sur eŝafodo.

Tiam Jakobo VI de la Skotoj fariĝis ankaŭ reĝo Jakobo I de Anglio (kaj de Irlando). Lia patrino Maria Stuart estis ekzekutita en 1587 en Anglio. Lia patro, lordo Darnley, mortis en mistera eksplodo kelkajn monatojn antaŭ la detronigo de Maria Stuart. Jakobo VI alkutimiĝis al la rolo de la reganto de pli potenca lando kaj konvinkiĝis, ke reĝoj estas reprezentantoj de Dio surtere. Unu jaron post sia enoficiĝo li ordonis, ke estu nova traduko de la Biblio en la angla, ke ĝi lojale konformu al liaj ideoj pri la doktrino kaj strukturo de la eklezio. Li daŭrigis murdeman kampanjon kontraŭ miloj da senkulpaj virinoj, alinome “sorĉistinoj”. Kaj kompreneble, ankaŭ kontraŭ romkatolikoj.

La katastrofo de Darién

La sekvantaj 100 jaroj estis tempoj de religiaj militoj, renversoj kaj restarigo de la monarĥio, kaj, kvankam la skota registaro restis sendependa, la skotoj ne multe profitis pro la fakto ke ilia reĝo estis reĝo ankaŭ de Anglio. En tiu tempo la mondo malfermiĝis kaj estis okazoj por riĉiĝi je la kosto de fremdaj landoj kaj popoloj, kaj tio bezonatis ĉar la multaj militoj jam mizerigis la landon.

Skotlandaj komercistoj kaj koloniemuloj devis konkuri kun tiuj de Anglio. Do, en 1700 ekestis skota nacia projekto fondi kolonion en centra Ameriko, ĉe Darién en la istmo de Panamo. Kvarono de la tuta mono de Skotlando investiĝis en la projekto.

Kelkajn jarojn pli frue, ankoraŭ alia ŝtatrenverso en Anglio instalis novan dinastion sub nederlanda princo Willem (angle: William) de Oranje kiu iĝis Vilhelmo III de Anglio kaj Vilhelmo II de la Skotoj kaj definitive forigis la romkatolikan potencon. Komenciĝis reĝimo favora al komerco: kaj kvankam daŭre restis persona unuiĝo inter la reĝlandoj de Skotlando kaj Anglio, la reĝo malpermesis al anglaj kaj nederlandaj ŝipoj liveri varojn al la kolonio. La kolonio fiaskis, Skotlando estis bankrota. En la komerca milito inter Anglio kaj Skotlando, Skotlando malgajnis.

Traktatoj de la unuiĝo

La reganta kapitalista klaso en Skotlando decidis, ke unuiĝo kun Anglio pli bone servos ilin kiel klason. Kaj anglaj agentoj kun valizoj da mono helpis ŝanĝi la opiniojn de skotaj parlamentanoj kiuj pli frue ne konsentis pri la ideo de unuiĝo kun Anglio.

La unuiĝo efektiviĝis la 1an de majo 1707. Ĝi estis ege malpopulara inter la ordinaraj homoj, kaj estis tumultoj surstrate en ĉiuj grandaj urboj en Skotlando, sed vane. Tamen laŭ la traktato, Skotlando retenis sian propran leĝan sistemon, propran edukadan sistemon administratan tiam plejparte de la eklezio, kaj la skota protestanta eklezio retenis sian sendependecon.

Ankoraŭ estis problemoj de religio, akrigitaj de la ŝtatrenverso de 1688. La malgajninta reĝo Jakobo VII de la Skotoj (Jakobo II de Anglio) ne akceptis sian eksigon, kaj okazis serio da militoj. La jakobistoj havis plej multe da subteno en Irlando, norda Anglio kaj la altlando de Skotlando, kaj li havis ankaŭ la subtenon de diversaj romkatolikaj landoj.

Post la morto de Jakobo VII, lia filo, kiu nomis sin Jakobo VIII de la Skotoj kaj Jakobo III de Anglio, komencis militon en 1715 kaj, malpli sukcese, en 1719. Tamen okazis brutala okupado de la altlando de la armeo de la brita registaro, kiu inkluzivis plejparte protestantajn soldatojn de la urboj de centra Skotlando.

En 1745–46 la fina jakobista milito sub princo Charles Edward Stuart (Karlo III) malsukcesis. Nur eta grupo en Skotlando nun parolas pri la ideo ke la jakobista linio estu la ĝusta monarĥa dinastio, kiu hodiaŭ laŭ ili, estu Reĝo Francisko II de la Skotoj, germana grafo Franz von Wittelsbach.

Radikala Skotlando

Ne ĉiuj en la protestanta flanko subtenis la kapitalistan modernigon. La plej radikalaj adeptoj de “kovenanto” (manifesto pri religia kaj nacia skota movado, 1638) kontraŭis la unuiĝon kaj malaprobis la koncepton de episkopoj kaj la rolon de la monarĥo. Ili konsistigis la komencon de radikala tradicio en Skotlando. Aldone, la franca revolucio de 1789 inspiris multajn, inkluzive de la skota nacia poeto Robert Burns.

En 1797 okazis ribelo kontraŭ konskripcio, kiu fariĝis provo de ŝtatrenverso, kiu malsukcese atendis la promesitan alvenon de 50000 nederlandaj soldatoj por helpi al la ribelo, sed registaraj soldatoj rapide venkis. La ĉefaj ribeluloj estis kaptitaj kaj kondamnitaj al ekzilo al Aŭstralio.

Denove en 1820 estis la Skota Radikala Milito, sed ĉi-foje la ĉefoj estis ekzekutitaj. Sed la 19a jarcento alportis la sukceson al la Brita Imperio, kaj prosperis multaj skotoj, kiuj partoprenis en la konkerado kaj kiuj elmigris. Glasgovanoj fiere aludis al sia urbo kiel la “dua urbo de la Imperio” (post Londono).

Sed multaj restintaj en Skotlando ne trovis tian prosperon. En la kamparo okazis perforta elloĝigo de etfarmistoj, ĉar grandaj terposedantoj trovis, ke havi ŝafojn anstataŭ homojn en siaj bienoj estus pli profitdone. Komenciĝis denove radikaliĝo, ĉi-foje sur pli sekulara bazo. La brita registaro repripensis la formon de regado nur iomete, kaj restarigis en 1885 la oficon ŝtatsekretario por Skotlando por kunordigi la registarajn servojn en Skotlando, ekzemple, edukadon.

Glasgovo estis grava industria centro, kun forta laborista movado. La registaro prave timis revolucion. En 1919 estis armeaj tankoj surstrate en Glasgovo dum granda manifestacio kaj striko de sindikatanoj.

Ŝtono kaj poŝtkestoj

La dua mondmilito pruvis ke la elstara rolo de la Brita Imperio laŭgrade venas al fino, kaj komenciĝis longa periodo de malrapida idea malkonektiĝo de Skotlando disde la imperio. La Laborista Partio ĉiam havis la koncepton de “Skota memregado” en sia programo, sed neniam faris ion por antaŭenigi la ideon. En la 1960aj jaroj ĝi tute forigis la ideon el la programo. Al ĝia estraro pli interesis la ideo de prestiĝaj postenoj en Londono, kaj tiu problemo restas.

En 1949 du milionoj da personoj subskribis la “Nacian Kovenanton”, kiu postulis “Skotan memregadon” – iom svagan koncepton inter reformo, malcentraliĝo kaj kompleta sendependeco.

En 1950 kvar junaj studentoj forprenis dumnokte la antikvan Ŝtonon de Scone [Skun], sur kiu kroniĝis la reĝoj de la piktoj, el la Abatejo de Westminster, kie ĝi kuŝis sub la reĝa trono depost la angla invado al Skotlando en la 13a jarcento. Restas mistero, ĉu la reala ŝtono aŭ ĝia kopio poste estis trovita de la polico.

En 1952 estis perceptita insulto, kiam la nova reĝino Elizabeta nomiĝis Elizabeta II de Unuiĝinta Reĝolando, sed ne Elizabeta II de Anglio kaj Elizabeta I de la Skotoj. Sur poŝtkestoj kaj veturiloj de la poŝta servo en Anglio kaj Kimrio kaj Norda Irlando estas la siglo E II R, sed ĝi mankas sur la poŝtkestoj en Skotlando. Tiuj, starigitaj dum la regado de Elizabeta II, havas nur simplan kronon. Kial? Ĉar kiam oni unue starigis poŝtkestojn kun la siglo E II R estis kampanjo eksplodigi ilin aŭ alimaniere detrui ilin. Kelkaj komplotintoj estis kaptitaj kaj enprizonigitaj, sed la registaro decidis kompromisi. Laŭ raporto de la konata skota esperantisto John Francis, la ĉambro de la komplotistoj en Edinburgo, kie ili tenis sian eksplodmaterialon, estis apartamento en la etaĝo super la kunvenejo de la Edinburga loka grupo de Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Ŝtono de Scone

La antikva Ŝtono de Scone, kiu pasigis sep jarcentojn en la Abatejo de Westminster,
en 1996 revenis en Skotlandon.

Komenco de malkontento

En 1967 okazis unua sukceso por kandidato de la Skota Nacia Partio (SNP) en krombaloto, kaj kvankam tiu seĝo perdiĝis en la brita ĝenerala balotado de 1970, alia SNP-kandidato sukcesis aliloke, kaj periodo de konstanta reprezentado por la partio ĉe brita nivelo komenciĝis. Estis 11 sukcesaj kandidatoj en la dua ĝenerala balotado de 1974.

Aldone estis malkontento inter la laboristaro. La glasgova ŝipfarejo estis okupita de la laboristoj post kiam la posedantoj provis fermi ĝin. Kaj oni malkovris nafton en la Norda Maro. En sufiĉe granda kvanto, kvankam sekreta raporto de la registaro kaŝis la veran grandecon de la trovoj.

SNP kaptis la eblon en sia propagando, kaj en 1976 du skotaj laboristaj parlamentanoj fondis Skotan Laboristan Partion, kiu subtenis skotan sendependiĝon. La partio malsukcesis ĉefe pro interna kverelado kaj malfondiĝis en 1979, kaj la plimulto de ĝiaj anoj aliĝis al la SNP. Okazis kelkaj malsukcesaj provoj pri terorista kampanjo por sendependiĝo, plejparte de maldekstraj grupoj kiuj prirabis bankojn por akiri monon por aĉeti armilojn, kaj unu grupo entreprenis sinsekvon da eksplodoj kontraŭ naftoduktoj kiuj, iliaopinie, “ŝtelas la nafton de Skotlando”.

La laborista registaro vidis, ke ĝi devas proponi ion, kaj ĝi proponis asembleon, kiu povus diskuti kaj fari leĝojn en strikte limigitaj areoj de kompetenteco. Parto de la laborista partio tute kontraŭis tion kaj, kun la subteno de la Konservativa Partio, laborista deputito enmetis klaŭzon, ke almenaŭ 40% el ĉiuj voĉrajtigitoj, sendepende de la nombro da voĉdonintoj, devas subteni la asembleon, alikaze la referendumo ne sukcesos. Nevoĉdono havus la saman signifon kiel voĉdono por NE.

Multaj vidis la proponitan asembleon kiel nuran babilejon, kaj kelkaj politikistoj sur la NE-flanko, diris, ke se la homoj volas pli bonan asembleon, ili voĉdonu por NE. Nesurprize la rezulto ne estis tre entuziasma. La voĉoj JES pli multis ol NE, sed ili ne superis 40% de la tuta plenkreska loĝantaro de Skotlando, do la provo krei asembleon malsukcesis. La laborista registaro ne havis grandan majoritaton en la parlamento, SNP retiris sian subtenon por la registaro de James Callaghan [Kálahan], la registaro falis, okazis ĝenerala balotado, kaj gajnis je tutbrita nivelo la konservativa partio, kiu tute kontraŭis la ideon de malcentraliĝo por Skotlando.

1979–1997: la mallumaj jaroj

La nova konservativa brita registaro de Thatcher [Táĉer] forigis subvenciojn por gravaj industrioj, komencis programon de privatigo, kaj enkondukis leĝojn kiuj malfaciligis sindikatan organizadon kaj strikojn. Kvinono de la tuta skota laboristaro perdis sian laboron.

La manko de skotlanda parlamento pli kaj pli sentiĝis. Komenciĝis konstanta taga kaj nokta protestvaĉo apud la konstruaĵo, kiu estis la planita sidejo de la skota asembleo proponita en la referendumo. Komenciĝis nacia diskutado pri la detaloj de la skota parlamento, en kiu partoprenis la politikaj partioj (krom la konservativuloj, kompreneble), la sindikatoj, la eklezioj, kaj ordinaraj homoj, – la tuta “civitana Skotlando”, por krei Skotan Konstitucian Konvencion.

Tamen, pro la tiama potenco de la Laborista Partio en la konvencio, ĝi diskutis nur malcentraliĝon, kaj ne plenan sendependecon, do SNP retiriĝis de la Konvencio. Tamen la SNP repopulariĝis. En 1987 Alex Salmond [Sámond], nun la skota ĉefministro, sukcese gajnis parlamentan seĝon por SNP en Westminster en krombaloto, malgraŭ tio, ke antaŭ nur kvin jaroj li kaj lia socialista grupo provizore elĵetiĝis el SNP. Baldaŭ li kaj liaj kamaradoj fariĝis estraro de la partio.

La decida evento estis la kampanjo kontraŭ imposto, en kiu ĉiu – ĉu riĉa, aŭ malriĉa – pagas la saman sumon, enkondukita de la konservativa registaro en Skotlando unu jaron pli frue ol en Anglio. La tuta Skotlando indigniĝis, kaj kiam ĝi enkondukiĝis en Anglio, la rezisto estis jam firma kaj preta eksplodi en Anglio. Tio kaŭzis la falon de Thatcher kiel ĉefministro. La konservativa registaro konsciis, ke ĝi iomete zorgu pri sia populareco en Skotlando, kaj en 1996 Skotlando rericevis la antikvan ŝtonon de Scone, seĝo de la reĝoj de la piktoj. Sed por la konservativuloj vane.

La Skota Parlamento rekunvenas

Post la balotado en 1997 ekregis en Britio laborista registaro de Tony Blair [Blejr]. En Skotlando ĉiu konservativulo perdis sian seĝon en la londona parlamento. La registaro enkondukis la planon por skota parlamento, kiun projektis Skota Konstitucia Konvencio, kun potenco pri regado de ĉiuj gravaj aferoj krom defendo, eksteraj aferoj kaj socia sekureco. Post kvar monatoj en Skotlando okazis referendumo, kaj la majoritato estis sufiĉa por tio, ke la rezulto estis agnoskita de ĉiuj kiel la volo de la skota popolo.

En majo 1999 la skota parlamento ekfunkciis. Ĝia prezidanto fariĝis la plej veterana parlamentano inter la deputitoj, SNPano Winnie Ewing [Júing], kiu deklaris, ke “la skota parlamento, kies lasta kunsido fermiĝis la 25an de marto 1707, rekunvenas”. La plej granda partio en la parlamento laŭ la proporcia sistemo estis la laborista partio, forminta la skotlandan registaron en koalicio kun la liberaldemokratoj, sub la ĉefministro Donald Dewar [Ĝúar]. Oni projektis kaj konstruis novan parlamentejon, kiu en 2004 malfermiĝis.

SNP plu populariĝis kaj en 2007 iĝis la plej granda partio. Dum la laborista partio moviĝis dekstren, SNP pli kaj pli okupis la politikan terenon de socialdemokratio, kiun pli frue okupis la laborista partio. Kiel registaro, ĝi agis kompetente, kvankam nur minoritata registaro kun la neoficiala subteno de la verda partio.

En la balotado de 2011 SNP atingis majoritatan pozicion. Konstitucie, ne estis la intenco, ke unu partio povu atingi plimulton de la seĝoj. Sed tio okazis, ĉar SNP estas pli populara ol ĉiuj aliaj partioj entute. Tiu plimulto voĉdonis, ke la 18an de septembro 2014 okazu referendumo pri sendependeco de Skotlando. La brita registaro devis konsenti.

La debato: JES kaj NE

Kiuj estas la argumentoj por sendependiĝo? Temas nek pri etneco, nek pri identeco. Pli temas pri la volo de Skotlando fariĝi normala lando kun sia propra registaro. La dekstremaj registaroj, kiuj elektiĝis en Britio, ne respegulis la skotajn opiniojn kaj cetere detruis la ekonomion kaj socion en Skotlando.

La JES-kampanjo substrekas kelkajn popularajn opiniojn, ekzemple, protektadon de la publika sanservo, kiun la brita registaro laŭgrade privatigas. Plimulto de la skotoj kontraŭas nukleajn armilojn kaj volas forigi ilin, ĉar ĉiuj britaj nukleaj armiloj troviĝas en Skotlando, kaj denove la sola maniero forigi ilin estas sendependiĝo.

Skotlando

Unu el la multaj sendependismaj manifestacioj en Edinburgo (2012)

La kampanjo kontraŭ sendependiĝo volas pentri la kampanjon kiel debaton inter SNP kaj Salmond unuflanke kaj ĉiuj ceteraj aliaflanke, por maksimumigi la NE-voĉojn, sed pluraj membroj de la laborista partio ne subtenas la oficialan NE-pozicion de la partio. Kompreneble la skotaj laboristaj deputitoj kaj lordoj en la londona parlamento volas defendi siajn bone pagatajn poziciojn, kaj la laboristaj deputitoj en la skota parlamento scias, ke ili devis daŭre diri la samon kiel antaŭe, kaj esperi ke la NE-flanko sukcesos, aŭ la partio tute perdos sian ekzistokialon. Multaj membroj de la skota laborista partio ŝanĝis sian flankon al SNP dum la lastaj 40 jaroj. Restas nun kerno, kiu pli maltrankvilas pri siaj postenoj. La NE-kampanjo devas ja emfazi dubojn kaj necertecojn.

Balotilo

Kaj poste?..

La referendumo okazos la 18an de septembro 2014. Laŭ opinisondoj, JES-voĉdonontoj estas malplimulto, sed laŭgrade kreskanta. Granda nombro ankoraŭ ne decidis aŭ ankoraŭ ne ĝisfunde esploris la temon. La rezulto do estas neantaŭdirebla, sed la JES-flanko havas kialon esperi. Se la NE-flanko gajnos, la demando ne malaperos. Ade estas promesoj pri pliaj potencoj por la Skotlanda Parlamento, se oni voĉdonos por NE. Post nelonge leviĝus la demando denove.

Se Skotlando diros JES, komenciĝos intertraktado kaj diskutoj inter la du registaroj pri praktikaj aranĝoj, kaj en marto 2016 Skotlando denove iĝos sendependa lando, verŝajne la 29a membrolando de EU. Post la perdo de Skotlando la restanta Unuiĝinta Reĝolando falos de la dua loko laŭ la nombro de enloĝantoj en EU ĝis la kvara, kaj ne plu estos “malgranda insulo, kiun neniu aŭskultas” (laŭ V. V. Putin), sed nur iomete pli ol duono de insulo. Kio okazos? Ni vidos.


Nia trezoro

Johano Paŭlo la Dua

Johano Paŭlo IIKameraoj panoramas valon de la rivero Bug, sur kies alta eskarpo situas baroka komplekso de la episkopejo Drohiczyn en la nordorienta parto de Pollando, nomata Podlaĥio. Estas la 10a de junio 1999. Mi deĵoras en la varsovia televidcentro kaj registras la Diservon, kiun celebras la papo Johano Paŭlo la 2a. La valon plenigas plurreligia homamaso, super kiu dominas provizora altaro. Tie la papon akompanas ne nur romkatolikaj hierarĥiuloj, sed ankaŭ altrangaj reprezentantoj de ortodoksa eklezio, de judismo kaj islamo. Ĉi tiuj religioj kunvivas en la regiono de Podlaĥio, kies ĉefurbo estas Bjalistoko. Oni ne povis elekti pli ĝustan lokon por ekumena Diservo. Kiam ĝi finiĝis, supreniras personoj, elektitaj por renkonti vid-al-vide la papon antaŭ la altaro. Sur mia monitoro aperas d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di' estas filoj”, – diras la nepo de Ludoviko Zamenhof. “Ho, Esperanto!” – entuziasme respondas la papo kaj akceptas la enmanigatan Medalon de Toleremo. Sekvas interŝanĝe kelkaj frazoj en la pola lingvo.

Johano Paŭlo la Dua (Karol Wojtyła, 1920–2005) en 1946 estis konsekrita kiel pastro, en 1958 episkopo, en 1967 kardinalo. En 1978 li estis elektita papo. Karakterizis lin karisma personeco de sciencisto, poeto, majstra oratoro. Li malfermis sian pontifikecon al la mondo kaj vizitis 135 landojn. Al ĉiu vizitata popolo li klopodis paroli en ĝia lingvo.

Karol Wojtyła montris plurfoje sian simpation al Esperanto. Kiel metropolito de Krakovo li akceptis en 1977 la honoran patronecon de la 37a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Ĉenstoĥovo kaj skribis jenajn salutvortojn: “Simile kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj por ilia unueco, same mi nome de la Eklezio preĝas por via intenco. Unu kredo kaj unu amo helpu vin unuigi la dividitan mondon. Unu supernacia lingvo – Esperanto – efike servu tiun ĉi noblan celon”. Li promesis kuncelebri la meson dum la kongreso de IKUE, sed ne povis pro la devo ĉeesti la funebran ceremonion de la ĵus mortinta episkopo de Poznano.

Jam kiel Johano Paŭlo la 2a, Karol Wojtyła benis la Universalan Kongreson de Esperanto en Valencio (1993). En sia mesaĝo la papo instigis la kongresanojn – parolantajn la saman lingvon, sed reprezentantajn diversajn popolojn, kulturojn kaj religiojn – ke ili efektivigu tiun fratecon, kiu sen diskriminacio regu inter ĉiuj homoj kiel membroj de unu granda familio de Diaj filoj.

En 1994 Johano Paŭlo la 2a aldonis Esperanton al la listo de lingvoj, en kiuj li salutis la urbon kaj mondon okaze de Kristnasko kaj Pasko. Aŭskultinte la unuan fojon Esperanton en la buŝo de la papo, mi spontane sendis gratulon kaj dankon. Je mia surprizo baldaŭ venis letero el Vatikano. Interne troviĝis bildkarto kun portreto kaj subskribo: “Ne timu transpaŝi la sojlon de espero! Johano Paŭlo la 2a”. La uzadon de Esperanto en siaj salutoj “urbi et orbi” la papo ne ĉesis ĝis sia morto kaj enskribiĝis en la historio kiel la unua ŝtatestro, kiu regule parolis publike la internacian lingvon. Esperanton li uzis kiel la trian antaŭ la fino. Poste sekvis nur la pola kaj latina.

Dum la pontifikeco de Johano Paŭlo estis oficiale aprobitaj liturgiaj tekstoj en Esperanto (1981 kaj 1990). En 1992 Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estis rekonita kiel “asocio de kredantoj laŭ la papa leĝo”. En 1997 dum la 50a Kongreso de IKUE 300 aliĝintoj ĉeestis la ĝeneralan aŭdiencon sur la Placo de Sankta Petro. Distingis ilin granda panelo ESPERANTO. La papo turnis sin al ili per saluto kun aludo al “la spirito de universalismo kiu konsistigas la bazon de la lingvo disvastigata de vi”.

En la 1990aj jaroj mi estis verkanta libron La Zamenhof-strato laŭ konversacioj kun d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Ni tuŝis la Kongreson en Bulonjo-ĉe-maro. Ĝi restas en la historio kiel simbolo de toleremo, kie “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. Tiel diris la kreinto de Esperanto je ĝia malfermo. Tamen en la sama inaŭgura parolado Ludoviko Zamenhof ne rajtis plene deklami sian poemon Preĝo sub la verda standardo. Laŭ la postulo de la organizantoj li devis forlasi la lastan strofon: “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, / Ni ĉiuj de Di' estas filoj”.

Preskaŭ cent jarojn poste Johano Paŭlo la 2a plurfoje deklaris: “Ĉiuj homoj estas Diaj filoj”. Li kvazaŭ citis vortojn de Ludoviko Zamenhof. Krome li estis la unua papo en la historio, kiu vizitis sinagogon kaj omaĝis la “Noblan Koranon”. “Mia avo tutcerte ŝatus danki al tiu ĉi papo”, – diris foje d-ro Zaleski-Zamenhof. Mi pensis same.

Sed kion fari? La plej bona solvo estus, se UEA atribuus al Johano Paŭlo la Dua sian Premion Zamenhof. Tamen la tiama estraro supozis, ke tio ĝenus la statutan principon de neŭtraleco rilate al religioj. Bonŝance en Bjalistoko aktivis Zamenhof-Fondumo, establita okaze de la centjariĝo de la lingvo internacia. D-ro Zaleski-Zamenhof estis ĝia honora patrono. La estraro de la Fondumo akceptis nian ideon distingi la papon. Oni decidis, ke tio estu Medalo de Toleremo kun reverse ĉizitaj la du famaj versoj el la Preĝo sub la verda standardo. La medalo baldaŭ estis preta. La kapitulo, tiucele elektita, decidis solene atribui ĝin al la ĉefpontifiko de Romo. Montriĝis, ke tio estis nur komenco de la afero.

Necesis trovi respondojn: kiel akiri aproban decidon de la papo kaj kiel okazu enmanigo de la medalo? Mi mem ŝarĝis min per tiu ĉi tasko. La proceduro daŭris iom pli ol unu jaron. Dum tiu tempo mi riĉigis mian scion pri la meandraj vojoj de la eklezia strukturo. La fina decido atingis la episkopon de la Bjalistoka diocezo. La eminenco informis la Fondumon, ke la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la Sankta Patro okazos la 10an de junio 1999 post la Ekumena Diservo en Drohiczyn…

Medalo

D-ro Zaleski-Zamenhof enmanigas la Medalon de Toleremo en Drohiczyn.

Mi legis en raporto pri ĉi-jara IKUE-kongreso, ke unu kongresa tago estis dediĉita por pilgrimado “laŭ la spuroj de la beata Johano Paŭlo la 2a, ĉiela patrono de katolikaj esperantistoj”. Kaj nun ni scias, ke ekde la 24a de aprilo 2014 la ĉiela patrono estos sanktulo.

Roman Dobrzyński


ОгарёвAmiko: Nikolaj Ogarjov 200-jara

[Ogarev231.jpg]

Ne nur por siaj konatoj, sed ankaŭ iom por la historia memoro, li restis antaŭ ĉio amiko. Tiel okazis, ke li havis plej abunde tiun raran talenton. Lia kamarado Aleksandr Hercen (Herzen) jene skribis pri li:

Ogarjov... estis dotita je precipa magnetismo, virineca kapablo de allogo. Sen iu videbla kaŭzo al tiaj homoj altiriĝas, albordiĝas la aliaj; ili estas aperta manĝotablo, al kiu sin sidigas ĉiu – ripozas, iĝas vigla kaj paca kaj iras for – amike.

Nikolaj Platononiĉ Ogarjov naskiĝis antaŭ 200 jaroj, la 24an de novembro (Gregorie: la 6an de decembro) 1813 en Peterburgo. Poeto, publicisto kaj demokrato, li estis (dirante tute banale kaj ne malpli juste) signifa figuro de l' rusa 19a jarcento. Demokrato en konvinkoj politikaj kaj politika agado, soci-devene li estis aristokrato-bienisto: tiu medio estis en la unua parto de la jarcento natura, por ne diri – preskaŭ unika, fonto de la rekrutiĝo al la armeo de la rusa demokratio. Dekjara infano, li konatiĝis en Moskvo kun Hercen (knabo iom pli aĝa), post kvar jaroj de konatiĝo la du amikoj solene promesis lukti por la liberigo de la popolo. La vivo montris, ke ili restis fidelaj al tiu adoleska promeso (fakto rara, stranga, eĉ psikiatrie interesa laŭ kelkaj modernaj konsideroj).

Ekde sia 20-jara aĝo la juna apostato de sia klaso konas la prizonon, li estis metita en karceron por naŭ monatoj pro kantado de “kalumniaj versoj”. Sekvas tipa kompleto de biografiaj detaloj: ekzilo, elmigro, partopreno en la eŭropa demokratia movado. Ogarjov helpis al Hercen en la afero de l' libera rusa tipografio; pli radikala ol Hercen li helpis al Bakunin en la afero de revoluciaj konspiradoj.

La baza ideo de la rusa demokratio de tiu epoko estis la kredo je precipa vojo de Ruslando. La kapitalisma Okcidento kun ĝiaj drastaj misharmonioj kaj senĉesa batalo de klasoj, la mizera burĝa moralo de konsumado konsternis la aristokratan konscion de rusa populisto; formala ateisto en plejparto, sed tre religiema en animo. Sendube, Ruslando povas eviti tiun refalon de l' agrara sklaveco en sklavecon industrian, ĝi havas por tio premison: en la koro de la popola vivo restas preskaŭ netuŝite la vilaĝa komunumo. La vilaĝa komunumo kun ĝiaj sociaj reguloj kaj instinktoj de justeco savos la rusan mondon kaj la tutan homaron.

Iom poste tiu romantika bildo de estonteco iĝos forpremita de l' socia konscio pere de la propagando de novaj – proletaj – profetoj.

Ogarjov ne ĝisvivis la triumfon de la proleta pragmatismo. Same kiel por lia kamarado Hercen, por li Markso ĉiam restis komika mizera figuro de l' germana elmigrintaro. Evidente, Ogarjov ne estis profeto. Li estis idealisto, kiu ne kredis, ke el la libereco de la proleta vakuo povas naskiĝi la plenriĉo de l' monda harmonio...

Ĉu tamen li estis ja iom profeta?

Alen Kris


MunroLa 13a virino

Alice Munro, Nobel-premiito pri literaturo en 2013

Bone, ke la svedoj denove kapablas elekti kandidaton nur pro literaturaj meritoj. Alice Munro estas preter politiko kaj ideologio – verkistino, kiu retrovas la grandan socion densigita en vilaĝo. Kaj por si mem ŝi trovis la epiteton “verkanta dommastrino”.

Ŝia vojo al verkado kaj publikigo estis longa kaj nerekta. Ŝi naskiĝis en kamparo. Tamen ŝi ricevis stipendion kaj povis studi ĵurnalismon dum iom da tempo – ĝis ne plu estis mono. Ŝi edziniĝis por havi viron, kiu povus prizorgi la bezonojn. Munro komencis verki, sed pro dommastrinaj farendaĵoj ne estis sufiĉe da libertempo por plani grandan romanon: “Mi havis etajn infanojn. Mi ne havis helpanton. Tio okazis antaŭ la tempo de aŭtomata lavmaŝino, se vi vere kapablas kredi tion. Neniel mi povis havi pli da tempo. Mi ne povis rigardi antaŭen kaj diri: por tio mi bezonas tutan jaron, ĉar mi pensis, ke ĉiam povus okazi io, kio forprenus de mi la tutan tempon. Do mi verkis en eroj kaj pecoj kun limigita tempo”.

Munro verkas pri virinoj en ŝia regiono, okcidenta Ontario. Sed ŝi ne nepre prenas la etikedon feminista verkistino: “Kompreneble, mi verkas pri virinoj – ja mi estas virino. Mi ne scias, kiel oni nomas virojn, kiuj plejmulte skribas pri viroj. <…> Mi estas feminista en tiu senco, ke mi opinias la spertojn de virinoj grava”.

Iom post iom ĵurnaloj komencis publikigi ŝiajn verkojn. Redaktoroj opiniis, ke ŝia stilo estis “vulgara”. Nur en sia 37a vivojaro Munro debutis libroforme. Poste ŝi kolektas bukedon da prestiĝaj premioj, kaj nun – la plej prestiĝan de la mondo. Ŝi estas la 13a virino, kiu ricevis ĝin.

Kvankam la rakontoj de Munro situas en specifa parto de Kanado, ŝi ne estas regiona verkistino. “Por mi la regiono estas grava, ĉar mi sentas ĝin tre vivece, sed mi ne opinias, ke mi verkas pri spertoj limigitaj al tiu regiono. <…> Mi ne opinias, ke la plej grava afero pri regiono estas vivigi la regionon. <…> Mi opinias, ke temas pri vivigo de tio, kion vi scias pri la vivo”.

Prave. Supraĵe okazas malmulte en la rakontoj de Munro, sed interne okazas multe da aferoj – neantaŭvideblaj, foje malicaj, foje banalaj. Ĉion, kion homaj mensoj povas elpensi, serĉante iom da feliĉo, ni povas retrovi en ŝiaj rakontoj. Stranga, granda verkistino, kiun oni sendube legos post 100 jaroj.

Wolfgang Kirschstein


Alice Munro

Knaboj kaj knabinoj

(fragmento)

Munro

Estis bela tago, kaj ni iris tra la korto, kolektante arbobranĉojn, kiujn la vintraj ŝtormoj forŝiris. Oni diris fari tion, kaj ni volis uzi ilin por fari indianan tendon. Ni aŭdis Floran heni, poste la voĉon de mia patro kaj la krion de Henry, kaj ni kuris al la staloj por vidi, kio okazis.

La stalpordo estis malfermita. Henry ĵus ellasis Floran, kaj ŝi forkuris de li. Ŝi libere kuris en la korto, de iu al la alia. Ni grimpis al la palisaro. Estis interese vidi ŝin kuri, heni, stari sur la malantaŭaj piedoj, pranci kaj minaci kiel ĉevalo en vakerfilmo, senbrida farmĉevalo, kvankam ŝi estas nur maljuna kaleŝulino, ruĝbruna ĉevalino. Mia patro kaj Henry postkuris ŝin kaj klopodis kapti la svingiĝantan tenilon. Ili klopodis peli ŝin en angulon kaj preskaŭ sukcesis, kiam ŝi kuris inter ili kun la sovaĝaj okuloj kaj malaperis post la angulo de la stalo. Ni aŭdis la klaketadon de la stangoj kiam ŝi saltis super la palisaron kaj Henry kriegis: “Nun ŝi estas en la kamparo”.

Tio signifis, ke ŝi estis en la longa L-forma kampo ekster la domo. Eble ŝi atingus la centron de la pasejo, ja la pordo estis malfermita, la kamiono estis veturinta en la kamparon ĉi-matene. Mia patro vokis min, ĉar mi estis trans la palisaro, plej proksime al la pasejo: “Iru, fermu la pordon!”

Mi kuris tre rapide preter la arbo, kie pendis la balancilo, saltis super fosejon al la pasejo. Jen estis la malfermita pordo. Ŝi ne estis elkurinta, mi ne povis vidi ŝin sur la strato, ŝi probable kuris al la alia flanko de la kampo. La pordo estis peza. Mi levis ĝin el la gruzo kaj portis ĝin trans la veturejo. Mi estis duonvoje, kiam ŝi vidiĝis, galopante rekte al mi. Estis ĝuste sufiĉe da tempo por meti la ĉenon. Laird transgrimpis la fosejon por helpi min.

Anstataŭ fermi la pordon, mi malfermis ĝin, kiel plej eble mi povis. Mi ne decidis fari tion, mi simple faris. Flora ne malrapidiĝis, ŝi galopis preter mi kaj Laird saltis supren kaj suben kriante: “Fermu ĝin, fermu ĝin!”, kvankam estis jam tro malfrue. Mia patro kaj Henry aperis en la kampo unu momenton tro malfrue por vidi, kion mi estis farinta. Ili nur vidis Floran survoje al la urba strato. Ili pensis, ke mi ne sukcesis veni ĝustatempe.

Ili ne perdis tempon por demandi min pri tio. Ili revenis al la stalo por preni la pafilon kaj tranĉilojn, kaj metis ilin sur la kamionon, poste ili turnis ĝin kaj rapidis trans la kampo en nian direkton. Laid kriis al ili “Mi ankaŭ venu! Mi ankaŭ venu!”, kaj Henry haltigis la veturilon por enpreni lin. Mi fermis la pordon, kiam ili estis for.

Mi supozis, ke Laird rakontos al ili, kaj mi pensis, kio okazos al mi. Mi neniam malobeis mian patron, kaj mi ne povis kompreni, kial mi faris tion. Flora ne vere eskapus. Ili kaptos ŝin kun la aŭto. Kaj se ili ne kaptos ŝin ĉi-matene, iu vidos ŝin kaj telefonos al mia patro hodiaŭ posttagmeze aŭ morgaŭ. Ĉi tie ne estis sovaĝa lando por ŝi, ni bezonis viandon por nutri la vulpojn, kaj ial ni bezonis vulpojn por vivteni nin. Mi nur faris ĉiam pli da laboro por mia patro, kiu jam sufiĉe laboris. Kaj se la patro ekscius tion, li ne plu fidus min; li scius, ke mi ne plu estas tute je lia flanko. Mi estis je la flanko de Flora, kaj pro tio mi fariĝis senutila por iu ajn, eĉ por Flora. Tamen mi ne bedaŭris, kiam ŝi kuris al mi, mi malfermis la pordon, kaj tio estis la sola, kion mi kapablis fari.

Mi revenis hejmen, kaj mia patrino demandis: “Pro kio estis la tumulto?” Mi diris al ŝi, ke Flora distretis la palisaron kaj forkuris. “Via kompatinda patro”, ŝi diris, “nun li devos ĉasi ŝin en la kamparo. Nu, ne indas plani la tagmanĝon pli frue ol je la unua”. Ŝi formetis la gladbreton. Mi volis rakonti al ŝi, sed ŝanĝis la intencon, iris supren kaj eksidis sur la lito.

Lastatempe mi klopodis ornami mian parton de la ĉambro, kovrante la liton per malnovaj puntokurtenoj, kaj aranĝi por mi mem porvestaĵan tablon kun kelkaj restoj de kretona ŝtofo por jupo. Mi planis fari ian barikadon inter mia lito kaj tiu de Laird por disigi mian ĉambroparton de la lia. En sunlumo la puntokurtenoj simple estis polvaj ĉifonoj. Ni ne plu kantis nokte. Unu nokton, kiam mi estis kantanta, Laird diris: “Vi sonas stulte”, kaj mi simple daŭrigis, sed la sekvontan nokton mi ne komencis. Ĉiukaze ne plu estis tiom da bezono, ni ne plu timis. Ni sciis, ke tie estis nur malnova meblaro, brikabrako kaj konfuzaĵoj. Ni ne sekvis la regulojn. Kiam Laird jam endormiĝis, mi ankoraŭ maldormis kaj rakontis historiojn al mi mem, sed eĉ en tiuj historioj io alia okazis, misteraj ŝanĝoj aperis. Historio eble komenciĝis en la malnova stilo, per spektakla danĝero, iu incendio aŭ sovaĝaj bestoj, kaj portempe mi eble savus homojn, sed poste aferoj povis tute ŝanĝiĝi, kaj iu savis min. Povis esti knabo de nia klaso en la lernejo aŭ eble eĉ sinjoro Campbell, nia instruisto, kiu tiklis knabinojn sub la brakoj. Je tiu punkto la historio longtempe temis pri mia aspekto – kiomlongaj estis miaj haroj kaj kiajn vestaĵojn mi havis; kiam mi estis ellaborinta tiujn detalojn, la vera ekscitiĝo de la historio estis perdita.

La kamiono revenis pli malfrue ol je la unua. La ŝirma tolo estis sur la malantaŭo, kaj tio signifis, ke ene estis viando. Mia patrino devis revarmigi la tagmanĝon. Henry kaj mia patro ŝanĝis en la stalo siajn sangokovritajn kombineojn al normalaj laborvestoj kaj lavis la brakojn kaj nukojn kaj vizaĝojn ĉe la lavujo, metis akvon sur la harojn kaj kombis ilin. Laird levis la brakon por montri spuron de sango kaj diris: “Ni pafis la maljunan Floran kaj tranĉis ŝin je kvindek pecoj”.

“Mi ne volas aŭdi pri tio”, diris mia patrino. “Kaj ne venu al mia tablo en tiu stato”.

Mia patro igis lin forlavi la sangon.

Ni sidiĝis ĉe la tablo, mia patro diris la dankpreĝon, kaj Henry metis sian maĉgumon al la fino de sia forko, en sia kutima maniero; kiam li forprenis ĝin, li igis nin admiri la reliefon sur ĝi. Ni komencis preni la bovlojn kun vaporantaj trokuiritaj legomoj. Laird rigardis trans la tablo al mi kaj diris klare kaj fiere: “Ja estas ŝia kulpo, ke Flora eskapis”.

“Kio?”, diris mia patro.

“Ŝi povintus fermi la pordon, sed ne faris. Ŝi simple malfermis, kaj Flora elkuris”.

“Ĉu tio estas ĝusta?” demandis la patro.

Ĉiuj ĉe la tablo rigardis min. Mi kapjesis kaj glutis mian manĝaĵon kun granda peno. Je mia honto larmoj fluis el miaj okuloj.

Mia patro eligis mallongan sonon de malplezuro: “Kial vi faris tion?”

Mi ne respondis. Mi demetis mian forkon kaj, plu ne levante mian rigardon, atendis, ke oni forsendos min de la tablo.

Sed tio ne okazis. Dum iom da tempo ĉiuj silentis, kaj poste Laird diris en konstata maniero: “Ŝi ploras”.

“Do, bone”, diris mia patro. Li eldiris kun konsento, eĉ bonhumore la vortojn, kiuj por ĉiam senkulpigis kaj forliberigis min. “Ŝi ja estas nur knabino”, li diris.

Mi ne protestis kontraŭ tio, eĉ ne en la koro. Eble estis la vero.

Tradukis el la angla Wolfgang Kirschstein


Pri terminologio en Esperanto

Blanke, Wera. Pri terminologia laboro en Esperanto: Elektitaj publikaĵoj / Red. Detlev Blanke. – Nov-Jorko: Mondial, 2013. – 330 p.

Wera Blanke

Ne tro abundas en la Esperanta libra merkato libroj, kiuj serioze kaj profunde okupiĝas pri la terminologiaj agadoj en Esperanto. Tial mi tenas kun nekaŝata ĝuo la libron de Wera Blanke, kiu estas konata laborantino sur ĉi tiu kampo. Temas pri la riĉa kolekto de ŝiaj verkoj pri ĉi tiu sfero ellaboritaj dum la jaroj, el kiu lerta redaktado faris interesan monografion.

La libro enhavas, krom la enkonduka ĉapitro de la redaktinto, Detlev Blanke, sume ok ĉapitrojn (partojn):

En la ĉapitro I, “Faka apliko kaj terminologio”, la aŭtorino prezentas argumentojn pri la neceso de faklingvo ĝenerale kaj en la planlingvo speciale, kritikeme taksante la rolon de la ĝisnunaj lingvaj institucioj en Esperanto. La ceteraj subĉapitroj rigardas al la evoluo de la faka lingvo en Esperanto, la plej gravaj fakaj Esperantaj revuoj kaj organizaĵoj, pioniroj de la faka lingvo, aplikado en Interreto. Tre interesaj partoj estas, kie estas analizata la problemo, kiomgrade oni rigore normigu la faklingvon kaj ĉu oni pli preferu prilaboradon de faktekstoj aŭ de fakvortaroj.

“La terminologio-scienco kaj lingvonormigo: signifo kaj planlingvaj radikoj” estas la ĉapitro II. Tie estas pruvita neceso de normigado ankaŭ en la faka lingvo, la leganto povas ankaŭ retrorigardi en la historion, vidi la plej gravajn pionirojn ĉi-kampe (E. Wüster, E. Drezen k. a.), provoj starigi Esperantajn terminologiajn organizaĵojn. Videblas ankaŭ, ke la Esperanta terminologia agado ne estas plene izolita disde similaj agadoj en etnaj lingvoj.

En la ĉapitro III, “Principoj de termino-kreado”, kiel la titolo sufloras, estas studata procedo de la estigo de terminoj. Ne estas prezentata nur teorio, sed ankaŭ praktikaj paŝoj de la terminologia laboro: (1) limigo de la fako, (2) kolektado kaj analizo de fontmaterialoj, (3) sistemigo, klasifikado, (4) difinado kaj (5) nomado. Ankaŭ ceteraj subĉapitroj prezentas interesan studmaterialon, kiun kompletigas studaĵoj pri la termino-kreado, tre interesa kaj grava estas la lasta, konciza, kvazaŭresuma subĉapitro “Principoj de terminologia laboro en Esperanto”.

La IVa ĉapitro, “Survoje al Terminologia Esperanto-Centro”, same kiel la Va, “Provizora bilanco de TEC kaj iom da perspektivo”, sufiĉe vaste priskribas motivojn por la fondo de TEC kaj ties ne ĉiam senĝenan evoluon kaj laboron.

“Praktikaj provoj” estas nomo de la VIa ĉapitro. En ĝi estas prezentitaj interesaj diskutoj pri kelkaj konkretaj terminoj. En la ĉapitro VII, “Publike paroli”, estas utilaj konsiloj por prelegantoj.

Fine, en la ĉapitro VIII, “Recenzoj”, troviĝas sep recenzoj, kiujn Wera Blanke verkis dum la jaroj 1984–1998 pri diversaj Esperantaj fakaj publikaĵoj.

La libro estas kompletigita je la listo de utilaj mallongigoj kaj abundaj referencoj.

Resume: rekomendinda libro por ĉiu, kiu laboras en la sfero de terminologio kaj nomenklaturo. Interesajn tekstojn trovos en ĝi ankaŭ tiu, kiu iom serioze interesiĝas pri la lingvo Esperanto. La libro certe ne indas esti sur la plej malantaŭa breto de libraro.

Zdeněk Pluhař


Atentinda Okcitania aventuro

Patric. Okcitanio: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

Okcitanio

La aŭtoro kaj ĉefa plenumanto de tiu ĉi albumo, Patric, estas fama okcitanlingva kantisto, kies repertuaron konsistigas popularaj popolaj okcitanaj kantoj, adaptaĵoj de eksterlandaj ŝlagroj kaj ankaŭ liaj propraj kantoj. Onidire li jam famiĝis per siaj koncertoj en la Esperanta medio, sed mi konatiĝis kun li nur pere de tiu ĉi disko. Kaj la konatiĝo estis tre agrabla!

Pri la popolaj kantoj mi ne parolu multe – okaze de bona plenumo ili preskaŭ ĉiam altiras multe da atento pro belaj melodioj kaj sincera (jen sprita, jen satira, jen kortuŝa) enhavo. Ankaŭ la okcitanaj popolaĵoj, enirintaj la diskon, impresas ege freŝe kaj plaĉe. Sed por kompreni la individuecon de la artisto multe pli interese estis konatiĝi kun liaj propraj kantoj (kiuj formas pli ol trionon de la tuta disko).

La aŭtora stilo estas tre varia, jen simila al la tradicia franca barda (chanson-a) stilo, jen proksimiĝanta al la popola (kiel en la kantoj En la taverno de Eroso kaj Kastelorizo). Ĉiuokaze la kantoj riĉas je belaj melodioj kaj bunta muzika akompano. Kio pri la tekstoj, kiuj aparte gravas por la trobadora arto? Feliĉe ankaŭ ili estas pensigaj kaj diverstemaj. Malgraŭ tio, ke ĉefe temas, kompreneble, pri amaj intimaĵoj, ne mankas ankaŭ “sociaj” aŭ simple vivmeditaj tekstoj. Tre laŭdindas la laboro de Ludmila Novikova, kiu adaptis la tekstojn en tre bonkvalitan Esperanton: ili estas tre glataj, sed ankaŭ riĉaj kaj poezie belaj – Esperanto vere vivas en ili (kvankam, se esplori ilin per lupeo, oni povas trovi kelkajn ne tre ĝustajn formojn, ekzemple, “mondofino” anstataŭ la celita “mondrando”).

Entute la stilo kaj kreaĵoj de Patric montris sin ege interesaj kaj agrablaj. Same impresis ankaŭ la plenumo. La muzikoj sonas iom diskrete, sed en plena akordo kun la milda kaj varma aŭtora voĉo. Patric kantas artisme kaj intime, kvankam en kelkaj lokoj eble ne malhelpus al la kantado iom pli da vigleco. Krome, la kantisto foje ne sufiĉe klare elparolas certajn konsonantojn, precipe ĉe ties kunpuŝiĝo, sed la kantoj ĉiuokaze logos kaj instigos al multfoja reaŭskulto. En ĉiuj dubaj okazoj ege helpas la tekstolibreto, enhavanta ankaŭ interesajn sciigojn pri la kantoj kaj pri iuj apartaĵoj de la okcitana kulturo.

La albumo kiel tuto tutcerte estas tre interesa kaj matura kreaĵo. La kanto-elekto kaj ilia vicigo rezultigis ege plaĉan kaj ekvilibran gvidilon, kiu ebligos al ĉiu aŭskultanto fari interesegan vojaĝon tra Okcitanio plenan je plej diversaj koloroj kaj sentoj. Ne perdu la eblon travivi tiun aventuron!

Paŭlo Moĵajevo


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Blanke, Wera. Pri terminologia laboro en Esperanto: Elektitaj publikaĵoj / Redaktis Detlev Blanke. – Nov-Jorko: Mondial, 2013. – 330 p. – [Recenzoekzemplero].

Grzębowski, Andrzej; Sobolewki, Wojciech. Esperanto en Bydgoszcz – urbo amikeca por turistoj = Esperanto w Bydgoszczy – mieście przyjaznym dla turystów. – Kruszyn Krajeński: Skonpres, 2013. – 20 p., il,; 1500 ekz. – [Donaco de ISTK].

Jarlibro pri Japana Esperanto-movado 2012. – Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 2013. – 44 p. – [Donaco de JEI].

Kongresa libro. 98-a Universala kongreso de Esperanto. Rejkjaviko, 20–27 julio 2013 / Redaktis Clay Magalhães. – Rotterdam: UEA, 2013. – 96 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Utena vakar, šiandien, rytoj = Utena hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ: [Dulingva gvidlibro] / Antaŭparoloj de Alvydas Katinas kaj Povilas Jegorovas / Tradukis el la litova Antanas Grincevičius. – Utena: Utenos rajono savivaldybės administracija, 2013. – 40 p., il.; 300 ekz. – [Donaco de Halina Gorecka].


Ricevitaj gazetoj

Esperanto, 2013/10;
Heroldo de Esperanto, 2013/7,9,11;
Informilo por Interlingvistoj, 2013/3;
Kontakto, 2013/4;
La Brita Esperantisto, 2013/975;
La Lanterno Azia, 2013/10;
La Ondo de Esperanto, 2013/11;
La Revuo Orienta, 2013/9;
Le Monde de l'Espéranto, 2013/584-585;
Monato, 2013/10,11;
REGo, 2013/5.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №12 (230)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.