La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2012. №3 (209)

Printempo

Sur la kovropaĝo estas printempa foto de Vladimir Janĉenko, PressFoto


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

Foto: Katalin Kováts

La 11an de februaro finiĝis la kvarsemajna intensa kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio).

La aranĝon, kiu inkludis intensan BEK-kurson por komencantoj, pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el Aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.

La iniciatinto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun la loka Esperanto-asocio kaj ricevis multe da helpo de la ĉina sekcio de ILEI.

Je lia invito aliĝis al la projekto Katalin Kováts, direktoro de la porinstruista paĝaro www.edukado.net, pri kies pedagogia laboro estis interesataj trideko da instruemuloj. Rektan asistan subtenon li ricevis de Penny Vos el Aŭstralio kaj de Jano Clark el Ĉinio. La usona profesoro Ron Glossop gvidis seminarion kun la titolo “Alfronti militon”, kaj Federico Gobbo el Italio prezentis prelegserion pri la filozofio kaj historio de la informadiko. Ambaŭ seminarioj de la universitata kurso estis filmitaj kaj post redaktado estos disponigataj rete.

La aranĝo allogis multe pli da personoj ol Dennis Keefe kaj lia teamo iam esperis.

Por la eŭropanoj ferii kaj esperantumi vintre ĉe agrabla marbordo kun blua ĉielo (ja tion promesis la hejmpaĝaj fotoj) ŝajnis bona kombino de la agrablaĵoj. Bedaŭrinde nek la vetero, nek la loĝkondiĉoj respondis al la antaŭaj pretendoj, kio kaŭzis perdon de energio, tempo kaj emo, kaj – malgraŭ la bonvola interveno de la dumkursa helpantaro – negative stampis la etoson de la aranĝo.

Foto: Katalin Kováts

Por konsoliĝi, la ĉeestantoj de la kursaro plentempe okupis sin pri la lernado kaj lernigo de la internacia lingvo. La sepdeko da studantoj de la komencanta kurso havis ok-horan rektan kurson kaj du-tri-horan vesperan libervolan ekzercadon, krom tio ili pasigis siajn manĝotempojn kaj vesperojn kune kun la eksterlandaj kursanoj kaj tiel praktikis konstante la lingvon.

La partoprenantoj de la metodika kurso havis tage duhoran teorian seminarion kaj poste dum du horoj gvidis etgrupajn lingvajn aktivaĵojn ĉe la komencantoj. Estis okazo plene observi la BEK-metodon, sekvi la progreson de la kursanoj kaj preni parton en la instrulaboro, kio en si mem estis bona kombino de teorio kaj praktiko de metodika trejniĝo.

Foto: Katalin Kováts

Ĉiu eksterlanda kursano estis forte impresita, vidante la diligentan laboron de la ĉinaj studentoj, el kiuj pluraj havos okazon instrui Esperanton en sia lernejo. Dum la aranĝo okazis ankaŭ la unua Azia ekzamensesio laŭ la KER-sistemo, kiun partoprenis 29 kursanoj, inter ili 16 je la unua nivelo B1. La partoprenon de la ĉinaj kaj mongolaj studentoj finance subtenis ĉeestaj partoprenantoj de la metodika kurso, la aranĝo Vintra Esperanto-Kursaro de la ĉinoj kaj membroj de edukado.net. Dankon al ili pro la helpo.

Je la fina taksado la partoprenantoj de la metodika kurso faris detalan analizon pri la kune pasigita monato kaj konkludis, ke la ideo mem estas bona, la aranĝo de la Esperanto-Insulo kun la partopreno kaj aktiva helpo de progresantaj eksterlandaj kursanoj donas multe da motivo kaj ekzercadeblo al komencantoj, kreas rektan kontakton inter kulturoj kaj donas praktikan valoron por la lernantoj de la lingvo. En la analizo oni indikis al la organizantoj la mankojn rilate al la loĝigo kaj elekto de kursejo kaj al Dennis Keefe sugestis kelkajn ŝanĝendajn erojn rilate la instruritmon, materialojn kaj laborformojn de la BEK-kurso. Espereble tiuj bonintencaj kritikoj estos serioze traktataj, des pli ĉar la organizantoj deziras daŭrigi la projekton kaj okazigi ankaŭ sekvontjare similan aranĝon sur la Esperanto-Insulo.

Fotojn kaj filmojn pri la kursaro kaj tiea laboro oni povas trovi en la retejo http://www.ipernity.com/home/ edukado.net

Katalin Kováts


Opinioj pri la Esperanto-Insulo

Dennis KeefeUnue, videblas, ke multaj BEK-anoj, tio estas komencantoj, poste daŭrigos sian lernadon de Esperanto. Tio estas bona novaĵo, ĉar en Ĉinujo ege malofte ĉinaj studentoj plulernas Esperanton post siaj universitataj kursoj. Tro ofte, el kursoj de pli ol 200 studentoj, aperas neniu studento en postaj Esperantaj aranĝoj.

Due, post tri semajnoj eŭropanoj kaj spertaj esperantistoj kapablis havi konversacion kun ĉinaj studentoj, kiuj eklernis Esperanton nur en januaro. Tio ankaŭ estas novaĵo en Ĉinujo.

Trie, la miloj kaj miloj da “internaciaj” vortoj en Esperanto (telefono, elefanto, geografio k.a.) estas granda barilo por ĉinaj studentoj, kaj nur tiuj kiuj jam lernis eŭropan lingvon, kapablas konversacii kun neazianoj.

Kvare, la mikso de la metodika kurso kaj reala lernokurso, ĉi-okaze BEK, estas fruktodona kaj por la novaj instruantoj kaj por la gelernantoj.

Kvine, konstatiĝas, ke eblis por komencantoj en Azio studi Esperanton la tutan tagon dum tuta monato. La komentoj de la ĉinaj studentoj estas pozitivaj tiurilate.

Sese, la intermiksado de spertaj eŭropaj Esperantistoj kun novaj ĉinaj, koreaj kaj mongolaj gelernantoj estas tre pozitiva paŝo por la venonteco de la Esperanto-Movado. En la baza kurso estis homoj el naŭ landoj.

Sepe, la lanĉo de la Universitato de Esperanto, kun plenaj kursoj antaŭe instruataj en naciaj lingvoj de profesoroj ĉe universitatoj en Usono kaj en Eŭropo, estas eble la plej signifa paŝo de Esperanto-Insulo, kvankam la ideo ne apartenas al la Insulo mem. Esperanto-Insulo, pro sia longtempeco, estas kadro en kiu oni povas meti universitat-nivelajn kursojn en Esperanto. Tiaj kursoj ne povas fariĝi en tempospaco de malpli ol unu monato, ĉar la studento devas antaŭprepari lecionojn, legi kaj studi multajn horojn ekster la klasĉambro, kaj tio, ĉe ĉiuj normalaj universitatoj en nia mondo, bezonas tempon.

Finfine, la alveno de www.lernu.net kun Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus, www.edukado.net kun Katalin Kováts kaj Penny Vos, esperigas pri novaj strategiaj kunlaboradoj inter Ĉinujo kaj aliaj landopartoj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino (Ĉinujo)


Katalin KovatsEstis alloga defio por mi gvidi seminarion kun paralela eblo observi kurson kaj havi eblon aktive partoprenigi la seminarianojn en rekta kaj reala instrulaboro. La eblo fariĝis neceso, kaj ni ĉiuj ekhavis gravan rolon en la instruado, ekzercigo eĉ ekzamenado de la studentoj.

Pro diversaj kialoj ni ofte devis rapide elturniĝi, adaptiĝi al la cirkonstancoj, solvi subite leviĝintajn problemojn, kio donis okazon al mi en la realo montri al la seminarianoj kiugrade malfacilas la instruista laboro, kiom da observokapablo, elturniĝemo kaj fleksa interveno estas necesaj por bone gvidi kurson.

Ni ekkonis la riĉecon de edukado.net kaj tuj povis vidi kiugrade ĝi povas doni subtenon en la instrulaboro. Por tiuj seminarianoj, kiuj havis eblon kaj emon okupiĝi pli profunde pri metodiko, mi kreis retan lerneblon el la metodikaj materialoj de la Reta kursaro RITE, kiun povas sekvi la partoprenintoj ankaŭ postseminarie, el sia hejmo.

Por mi persone estis imprese kiom entuziasme miaj seminarianoj partoprenis en la instrulaboro, prenis respondecon pri la kursanoj, sekvis la lernadon de “sia tablo” (4–5 kursanoj de la BEK-kurso), helpis ilin en la konkreta lernado dum vesperaj horoj, pasigis sian libertempon kun ili, eĉ finance ebligis la ekzameneblon.

Plurajn aferojn el la plano ni ne sukcesis plenumi, sed ni ĉiuj povis senti nin utilegaj kaj valoraj en la sukcesigo de la projekto. Ni kreis fortajn personajn motivojn por la junaj ĉinoj daŭrigi la lernadon kaj uzi Esperanton, kio estis verŝajne la plej granda kontribuo en la kursaro.

Katalin Kováts
www.edukado.net
Gvidinto de la metodika kurso


Federico GobboLa Esperanto-Insulo por mi estas komplete nova sperto, ĉar mi neniam partoprenis Esperanto-aranĝon, kiu longas unu monaton, anstataŭ la kutiman semajnon. Sed ĉi tiu estas nur la plej surfaca aspekto de la noveco.

Unue, la projekto estas starigi fizikan, lokeblan ejon en Azio adapta por aranĝoj, kunvenoj, festivaloj, konferencoj organizotaj per Esperanto. Kaj tiu aspekto allogis min partopreni.

Sed la plej decida faktoro estis la ekstarigo de Universitato de Esperanto, flankprojekto kies celo estas doni ŝancon kleriĝi per nia lingvo en 48-hora, unumonata, universitat-nivela, kursaro, kies profesoroj estas rekonataj ekster Esperantujo ĝuste por la kursoj. Mi instruis dum la lastaj ses jaroj Filozofion kaj Historion de Informadiko en itala Universitato de Insubrio Varese-Como, kaj neniam antaŭe havis okazon transdoni la saman kurson al esperantista publiko. Kaj mi akceptis la defion, ĉar bezonatis traduki kaj adapti la enhavon – kaj aparte la lernolibron.

Mi ankaŭ ŝatis la politikon postlasi la enhavon de la kursoj – filmojn, sonbendojn, lernolibron – je ĉies dispono en interreto, libere kaj senpage, per Krea Komunaĵa Licenco. Por mi estis eksterordinara monato de mia vivo, kaj esperantume kaj profesie, kiun mi ege konsilas al profesoraj kolegoj kaj al studentoj kiuj volas kleriĝi per freŝnova Esperanta kunveno.

Federico Gobbo
Universitato de Insubrio (Italio)


Mirinda afero estis la Esperanto-Insulo ĉi-jare…

Unue, du eminentuloj ĉeestis: ili estis elektitaj kiel la Esperantistoj de la Jaro 2010 kaj de la jaro 2011 – Katalin Kováts kaj Dennis Keefe. Ilia unua kunlaboro estis malfacila, ĉar iliaj pedagogaj vidpunktoj pri instruado de lingvoj iom malsamas.

Due, la partoprenantoj venis multnombre el multaj landoj, ĉefe el Ĉinio, Koreio, Mongolio… Multaj junuloj kaj studentoj donis al la staĝo junecon kaj viglecon…

Mi mem venis por riĉigi mian instruadon al ĉinaj infanoj, kaj observi la BEK-kurson… Pri tiu deziro, mi lernis multe de Katalin kaj de Dennis.

Michel Fontaine
(Francio-Ĉinio)


ArkoLa Esperanto-Insulo estis sukcesa kaj havis veran internacian etoson. Ĝi estis la plej longdaŭra evento en la ĉina Esperanto-historio. Ĝi ankaŭ estis la plej granda aktivado el tiuj, kiujn mi organizis aŭ kunorganizis. Kvankam en la Esperanto-Insulo estis nekutima vetero – la suno ne venis ĉiutage kiel oni esperas kaj atendas – ni ĉiuj ĝuis.

Gong Xiaofeng
Nanchanga Universitato (Ĉinio)

 

 


“Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo

Foto: Martin Schaeffer

Informstando ĉe la 3a nacia kongreso pri edukado en la universitato UNAN.
De maldekstre: Mallely Martínez Mateos, Meyling Palma, Diosell Hurtado, Uriel Gurdian.
(Foto: Martin Schäffer)

Meze de januaro 2012 komenciĝis inform- kaj instru-vojaĝo al Nikaragvo. Mi (Martin Schäffer), Mallely Martínez kaj la tieaj aktivuloj: Meyling Palma kaj Uriel Gurdián vaste informis pri Esperanto en amaskomunikiloj, prelegis en diversaj lokoj, organizis informstandojn kaj instruis Esperanton al kelkaj lernantoj.

Dum la trisemajna vojaĝo okazis intervjuoj en du gazetoj (Hoy kaj Nuevo Diario), kvar radiostacioj (Radio Ondas de la Luz, Radio Advent Stereo, Radio Sandino, Radio 580) kaj en tri televidstacioj (VosTV, Canal 13, Canal Extra Plus 37). Nuevo Diario, unu el la plej renomaj kaj ofte legataj gazetoj en Nikaragvo, dediĉis trionan paĝon al Esperanto. Ĉiuj intervjuoj en la radioj kaj televidoj estis “vivaj”.

Dum la 3a nacia kongreso pri edukado en la universitato UNAN ni ne nur havis la eblecon organizi informstandon dum la tuta daŭro de la kongreso, kiun povis vidi preskaŭ 300 partoprenantoj, ĉefe universitataj kaj lernejaj instruistoj, sed la estro de la lingva fakultato ankaŭ invitis nin fari sciencan prelegon pri Esperanto, kiun partoprenis ĉirkaŭ 30 personoj.

Informstando estis starigita ankaŭ en la mezgrada lernejo “Maestro Gabriel”. Oni permesis al ni prezenti standon dum konferenco, kiun partoprenis la direktoroj de ĉiuj mezgradaj lernejoj de Managvo, la ĉefurbo de Nikaragvo. En la sama lernejo ni krome prelegis pri Esperanto antaŭ ĉiuj instruistoj de la koncerna lernejo.

Ege verŝajne la bonaj kontaktoj kun institucioj alportos fruktojn. Tiel la revo pri oficialaj Esperanto-kursoj en Nikaragvo, supozeble la unuan fojon en la historio de tiu lando, plej eble baldaŭ realiĝos. Ekzistas ŝanco pri kursoj en du universitatoj kaj en du lernejoj.

Niaj lokaj helpantoj meritas grandan laŭdon, ĉefe Meyling Palma, kiu jam antaŭ nia alveno aranĝis la kontaktojn kun amaskomunikiloj, helpis organizi la informstandojn, kaj tre vigle kaj serioze partoprenis en ĉiu aktiveco.

La juna movado en Nikaragvo bezonas nian solidarecon, kulturan helpon (librojn) kaj financajn rimedojn. Ni tre ĝojus se vi subtenus la agadon per mondonaco al la UEA-konto “eint-o”. Por ricevi pliajn detalojn bv. kontakti min: esperantst@gmail.com

Martin Schäffer


UAM-logoLa dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero

Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.

La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj. La kurso pri esperanta gramatiko de Ilona Koutny vekis la diskutemon de la gestudentoj (ekz. ĉu niaj pensoj bezonas gramatikan karakteron por vortiĝi?).

La duan periodon de esperanta literaturo skizis la krakova poetino Lidia Ligęza (poezio) kaj la literatura tradukisto Tomasz Chmielik (prozo). La kurso pri komunikado – post prezento de la gamo de komunikado de individua ĝis internacia – donis eblecon al la ĉeestantoj por prezenti siajn komunikadkutimojn en diversaj situacioj sub la gvido de Ilona Koutny.

Foto: Zbigniew Kornicki

Merkrede la tradicia komuna vespero havis en sia programo prezenton de Brazilo kun danco, poemojn de Lidia Ligęza kaj literaturan debuton de la partoprenantino Anina Stecay en Esperantio per krimrakonteto. Mirejo Grosjean amuzis la ĉeestantojn per ŝercoj kaj ŝercaj rimarkoj pri la instruistaro.

La februaran sesion kutime sekvas ekskurso, ĉi-foje al Toruno. Teresa Nemere gvidis la partoprenantojn – rezistantajn al la malvarmo – tra la urbo kaj la domo de Koperniko, kie ni povis sperti esperantlingvan prezentaĵon pri la historio de la urbo. Maria Pokrzywnicka, entuziasma laboristino de la Etnografia Muzeo rakontis pri la popolaj kutimoj montrante la aktualan ekspozicion kaj gastigis la grupon per la fama Toruna mielkuko.

Ilona Koutny


emblemoLa 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo

La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI.

Al la 1000-homa publiko estis prezentitaj cent 40-minutaj programeroj: 70 lingvoprezentoj, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 alispecaj distraĵoj el apudlingvaj kampoj, ekzemple, animaciaj filmoj kun lulkantoj de diversaj popoloj, aŭ turka arto pentri “sur akvo”. La festivalon kronis plurnacia koncerto.

Kvankam tiuj nombroj estas rekordaj por la Moskvaj LF, pli gravas, ke la organizantoj sukcesis senprecedence promocii Esperanton en tiom prestiĝa kaj multhoma ludkampo. Esperanto estis prezentita kvarfoje, sume antaŭ 120 interesatoj. Inter alispecaj distraĵoj okazis renkontiĝo Konatiĝu: Esperanto-klubo, Esperanto ofte sonis de la scenejo dum la malfermo kaj la koncerto, en la vastega vestiblo staris Esperanto-stando kun varbiloj kaj granda Esperanto-flago, surfone de kiu televidaj kanaloj filmis raportaĵojn pri la festivalo. Inter tiuj estis rekta elsendo de TVC Paradizo por poliglotoj, en kiu la dekano de la filologia fakultato, profesoro Kovalenko, substrekis, ke la Festivalo en RUDN okazis danke al la Esperanto-klubo.

Profesoro Kovalenko pasigis la tutan tagon en la Festivalo kaj ŝajnis plene ravita – samkiel liaj kolegoj el la fremdlingva katedro – pro la alta lingvistika kaj organiza nivelo. Rezulte ili peris al la direktoro de la Festivalo inviton de la rektoro de RUDN ĉiujare okazigi la eventon en la universitato.

Foto: Irina Gonĉarova]

Ĉe la Esperanto-stando deĵoras Alejsej Lebedev, kiu ĵus finis elementan Esperanto-kurson ĉe EK MASI.
(Foto: Irina Gonĉarova)

Irina Gonĉarova


Festu la jubileon en Olŝtino

Okaze de la 125-jariĝo de Esperanto, Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj en Olŝtino (Olsztyn, Pollando) planas kelkajn programerojn kaj unu grandan aranĝon.

Dum kelkaj monatoj kadre de klubaj renkontiĝoj, lokaj esperantistoj rakontos pri Esperantaj kongresoj, en kiuj ili partoprenis. Aprile en la urba biblioteko oni organizos ekspozicion pri la Esperanta literaturo kaj gazetaro. Dum la solena inaŭguro de la ekspozicio okazos prelego pri Esperanto kaj ĝia kreinto.

La plej grava jubilea evento estos Olŝtinaj Tagoj de Esperanto, kiuj anstataŭos la iaman FREŜOn. Ĝi okazos ekde la 5a ĝis la 10a de julio en Kortowo – kvartalo de Varmia-Mazuria Universitato (unu el la plej belaj universitataj urbetoj en Pollando) kaj en aliaj lokoj.

La programo enhavos: simpozion “Kultura kaj mondkoncepta diverseco de la Esperanta ideo” lige kun la 125a jubileo de Esperanto kaj la 70a datreveno de la pereo de Lidia Zamenhof; prelegojn pri la historio kaj kulturo de Olŝtino kaj de la iama Orienta Prusujo; renkontiĝon kun Roman Dobrzyński – aŭtoro de filmoj pri bahaismo kaj Oomoto. Helena Biskup prezentos monodramon pri Zamenhof. Krome oni antaŭvidas vesperon omaĝe al Lidia Zamenhof kaj ekskurson al la iama koncentrejo Treblinka, kie ŝi pereis. Partoprenantoj konatiĝos kun turismaj kaj kulturaj valoroj de la urbo, promenante tra la malnova urboparto kaj vizitante preĝejojn, muzeon kaj antaŭentombigan domon ĉe iama juda tombejo. Ili ankaŭ veturos al apudolŝtina arbarĝardeno, kie kreskas la lariko Ludoviko, plantita je la 150a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Certe interesa estos vizito en la modernigita Olŝtina planetario, kie oni spektos tute novan programon.

Olsztyn

En apudolŝtina arbarĝardeno kreskas la lariko Ludoviko,
kiun partoprenantoj de FREŜO 2009 planis okaze de la 150a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

Detalaj informoj pri la programo, kostoj kaj partoprenkondiĉoj estas en la retejo de la Societo:
http://www.esperantowolsztynie.pl

Por ricevi pliajn informojn kaj aliĝilon skribu al Elżbieta Frenszkowska rete aŭ poŝte (PL-10-684 Olsztyn, ul. Orłowicza 35 m. 5).

Elżbieta Frenszkowska


Seminario por instruistoj

REU kaj Eŭropa Jurscienca Universitato “Justo” organizos ekde la 30a de marto ĝis la 1a de aprilo tritagan porinstruistan seminarion por helpi en metodiko de instruado.

En la programo estos prelegoj pri metodiko, gramatiko, montraj modelaj lecionoj, praktikaj duonhoroj, interŝanĝo de sperto, konsultoj pri prepariĝo al internacia skriba KER-ekzameno, diskutoj, ekzameno por dezirontoj pri instrurajto kun ricevo de diplomo de la universitato “Justo”.

La partopreno estas senpaga. Kafopaŭzoj estos je kostoj de REU. Loĝado estos ebla en hejmoj de moskvaj esperantistoj. Por aranĝi oficvojaĝon, REU povos sendi personan invitilon. La trajn(flug)biletojn ĝis/el Moskvo partoprenantoj pagos mem.

Pri via partopreno bonvolu anonci ĝis la 1a de marto 2012 ĉe la adreso:
arosev@gmail.com

Kontribuoj, ideoj, prezent(iĝ)oj por la seminario estas bonvenaj! Proponojn kaj demandojn pri la programo bonvolu adresi al Svetlana Smetanina, landa reprezentanto de ILEI:

+7-499-1874508,
+7-926-608-32-44

svsmetanina@yandex.ru


Vide el Bruselo

http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Edinburgh_1120569_nevit.jpgEŭropo dikiĝas

Dum longa tempo eŭropanoj kutime miris vidante la dikecon de usonanoj. Por tiuj, kiuj vizitis Usonon ja tuj klariĝis, kial usonanoj tiom dikas. Ili simple tro manĝas kaj nemulte sportas aŭ moviĝas. Eĉ rapida inspekto en la fridujoj de usonanoj donas indikojn: ĉiuj pakaĵoj kaj dozoj estas multe tro grandaj.

Dum la lastaj jardekoj en pluraj kampoj eŭropanoj multe laboras por esti pli “usonecaj”. Tiel, oni volas esti pli sukcesaj en sciencoj, komercoj kaj sportoj. Nur en malmultaj sferoj eŭropanoj sukcesis. Tamen la statistiko de Eurostat, agentejo de EU en Luksemburgio, montras ke la civitanoj en pluraj Eŭropaj landoj estas survoje al “plibonigi” la atingojn de usonanoj en unu sfero – pezo.

“Obezeco estas altiĝanta rapide, kunportante ruinigantajn sekvaĵojn por la publika sano kaj grandajn ekonomiajn kostojn. Nia kontinento alfrontas obezecan epidemion tiom seriozan kiel tiu en la Norda Ameriko. Mi estas alarmita precipe pro la daŭra leviĝo de la pezo kaj de la obezeco inter la lernejanoj”, – diris Markos Kyprianou. Ĉi tiu eksa Eŭrop-komisionano pri sano, lanĉis en 2005 “forumon” por alfronti la problemon.

Sep jarojn poste, malfeliĉe la obeza krizo kreskas. Mia lando Kimrio estas unu el la plej malbonaj ekzemploj. Kimrinoj estas la plej dikaj en la Eŭropa Unio. La virojn en Kimrio superpezas nur maltanoj. La lastaj statistikoj montras ke granda parto de la Eŭropa popolo estas tro dika.

Tamen la granda diferenco estas inter landoj. En Francio nur 12.7% el la virinoj kaj 11.7% el la viroj estas “tro dikaj”. Ankaŭ malmultaj italinoj (9.3%) kaj italoj (11.3%) estas tro dikaj. La plej altaj proporcioj de obezaj virinoj estas registritaj en Britio (23.9%), Malto (21.1%), Latvio (20.9%) kaj Estonio (20.5%), kaj de viroj en Malto (24.7 %), Britio (22.1%), Hungario (21.4%) kaj en Ĉeĥio (18.4%).

Kio estas tro obeza aŭ tro dika? La indico plej ofte uzata estas la korpomasa indico (KMI) kiu taksas la homan korpopezon per la pezo de la homo (en kilogramoj) dividita je kvadrato de la alto de la homo (en metroj). Ĝin elpensis la belga sciencisto Adolphe Quetelet. Eĉ se diskutata, ĉar KMI ne konsideras la individuan korpokonstruon je graso kaj muskoloj (speciale ĉe sportistoj), ĝi tamen donas ĝeneralan indicon.

La ideala pezo ĉe virinoj estas ĉirkaŭ KMI 22 kaj ĉe viroj 24. La tropezeco estas kun KMI inter 25 kaj 30, kaj la obezeco kun KMI ekde 30 ĝis 35 (unua grado), kaj inter 35 kaj 40 (dua grado). Se KMI estas pli ol 40, oni parolas pri mortiga trodikiĝo.

La solvo de ĉi tiu problemo estas malfacila por politikistoj. Kiuj volas, ke oni aĉetu malpli da sukeritaj trinkaĵoj, grasaj viandaĵoj kaj preparitaj manĝaĵoj? Neniu serioza politikisto.

La uzita foto estas el Edinburgo (Skotlando). Fonto: Vikimedia Komunaĵo.

Dafydd ab Iago


Ligilo kun najbaroj

Ĉi tiu teksto, publikigata okaze de la unua datreveno de la pasintjara katastrofo en Japanio, aperis ankaŭ en La Revuo Orienta.

Unue mi esprimas kondolencon al la damaĝitoj de la grandegaj tertremo kaj cunamo de la 11a de marto pasintjara, kiuj atakis la orientan parton de Japanio.

Ĉi tiuj grandegaj tertremo kaj cunamo trafis ankaŭ la nukleajn centralojn en Hamadoori (la regiono laŭ la maro en la gubernio Hukuŝima). La katastrofo vundis grave mian patrinan parencaron, ĉar Hamadoori estas ilia hejmloko. Multaj niaj parencoj loĝis tie antaŭ la katastrofo en maltrankvileco pro la nukleaj centraloj kaj nun estas devigitaj rifuĝi al aliaj lokoj.

Mia avino, kiu ekloĝis poste en la norda Kantoo, kaj ŝia frato, kiu vivis en rifuĝejo en Hukuŝima, fartis malbone pro oftaj posttertremoj, kaj ambaŭ mortis en somero. Malĝojigis mian patrinon iliaj mortoj kaj la mizera stato de ŝia hejmloko. Ŝi mortis en la lasta oktobro.

Ĝis nun mi ofte prokrastis fari vere gravajn aferojn. Mi bedaŭras multe, ke mi ne zorgis tre amplene pri mia patrino kaj ne instruis Esperanton al ŝi, kiu volis lerni ĝin. Kritikinte mian sintenon, mi decidis agi de nun unue por miaj karaj personoj kun koreco kaj dividi senprokraste ĉion bonan kun najbaroj. Tio certe igos min trovi vere gravajn kaj necesajn aferojn al ni en mia ĉiutaga vivo kaj ligas min forte kun najbaroj.

Ekde la tertremo ni ricevadis novaĵojn pri la katastrofo el diversaj ĵurnaloj. Ankaŭ esperantistoj sendis detalajn informojn al la mondo. En la novaĵoj kaj raportoj, la vorto “ligilo” estas ofte uzata. Oni diras, ke ĝi estas la ŝlosilo por renaski nian landon. Povas esti, ke ĝi estas la ŝlosilo ankaŭ por konstrui tutmondan belan estontecon.

Ni jam havas bonegan ligilon inter tut-mondaj najbaroj. Ĝi estas Esperanto. Informoj kaj opinioj sendataj de esperantistoj povas kompletigi tiujn senditajn de neEsperantaj amaskomunikiloj. Dank' al tiu kunlaboro, kaj esperantistoj kaj neesperantistoj povos kapti la veron kaj tio helpos al tiuj, kiuj serĉas ĉion vere bonan kaj necesan por si mem kaj siaj najbaroj.

Nu, ni tuj zorgu amplene pri niaj karaj personoj kaj dividu ĉion bonan kun najbaroj. Kaj krome ni, esperantistoj, disvastigu Esperanton, kiu ligas nin kun tut-mondaj najbaroj.

Kinoŝita Majumi


Esperanto donas valoran sperton

La 24an de januaro en Nagoja Esperanto-Centro prelegis d-ro Markus Gabor el Hungario, kiu antaŭ 30 jaroj loĝis kaj studis en Nagojo. Ĉi-foje li venis post partopreno de la 7a Internacia Renkontiĝo de Meditado en Koreio.

La temo de lia duhora prelego estis “Esperanto kaj mi”. Ni eksciis, ke li tre amas Japanion kaj la japanajn esperantistojn, kiuj ege subtenis lin tiutempe. Li rakontis, ke en Hungario la konstruaĵoj kaj stratoj restas samaj, malgraŭ la granda ŝanĝiĝo politika kaj ekonomia dum la pasintaj tridek jaroj, sed Nagojo ege ŝanĝiĝis, kaj li bezonis du horojn kaj mapon por retrovi la lokon, kie li iam loĝis.

Markis Gabor

Antaŭ la unua vojaĝo al Japanio li vivis sub la komunisma reĝimo. En tiu situacio studi en aliaj landoj aŭ vojaĝi eksterlanden estis tre malfacile, sed post penaj klopodoj li sukcesis efektivigi sian revon veni al Japanio. En Japanio li travivis nekredeblajn avantaĵajn spertojn, renkontis multajn esperantistojn, kiuj estis pretaj helpi lin, sed Esperanton li lernis ne en sia lando, sed survoje al Jokohamo per trajno kaj ŝipo dum du semajnoj kaj daŭrigis la lernadon en Japanio.

Li venis al Nagojo kiel stipendiulo de Waseda Yutaka, estro de la entrepreno Verda Stelo kaj studis la japanan lingvon kaj kulturon en la universitato Nanzan. Danke al Esperanto kaj la spertoj akiritaj en Japanio, reveninte en sian hejmlandon li faris brilan karieron kiel altranga oficisto en la ŝtata petrol-organizo.

Aŭskultinte lian prelegon, mi konkludis, ke Esperanto povas doni al ni diversajn trezorojn. Kvankam ni ne gajnas monon el Esperanto, ni ofte ricevas rarajn kaj valorajn spertojn, kiujn oni ne povas aĉeti.

Post la prelego ni vespermanĝis kune en najbara restoracio.

Hideko


Por ke niaj infanoj retumadu sekure

Komputiloj kaj interreto spertis dum la lastaj jaroj nekredeblan ekspansion. Virtuala mondo influas nian ĉiutagan vivon pli multe, ol ni konscias: komunikado per retpoŝto, retaj vendejoj, sociaj retoj, reklamo, komputilaj ludoj, retaj identecoj… Sed apud pozitiva efiko minacas al ni dependeco de retumado kaj de komputilaj ludoj, “ŝtelo” kaj misuzo de nia reta identeco, falsaj paĝaroj intence aspektantaj kiel retejo de nia banko. Ĉiam pli ofte okazas “reta ĉikano”. Kaj unu el la plej endanĝerigitaj grupoj estas infanoj, kiuj renkontiĝas kun komputiloj en pli kaj pli frua aĝo.

Tio igas konscion pri respondeca uzado de interreto pli kaj pli grava. La kompanio InSafe (Eŭropa reto de centroj propagantaj sekuran kaj respondecan uzadon de interreto kaj poŝtelefonaj aparatoj inter junaj homoj) deklaris la 7an de februaro Tago de pli sekura interreto. En la mondo oni celebras la tagon per diversaj aktivaĵoj: oni altigas sciojn de retuzantoj pri sekureco, lernantoj kaj studentoj estas klerigataj pri danĝeroj kaj riskoj de la retumado kaj de la virtuala mondo.

Por ke infanoj uzu komputilon kaj interreton sendanĝere, zorgu unuavice gepatroj. Ni ne celas, ke oni malakceptu la rajton de infanoj pri privateco kaj sekvu ilin kiel ĉashundo, sed ĉefe ĉe etaj infanoj bezonatas certagrada superrigardo. Kiajn rimedojn ni povas utiligi? Jen kelkaj konsiloj.

1. La komputilo troviĝu en videbla loko. Vi povas per unu okulo rigardi, kion faras via infano per komputilo.

2. Havu superrigardon pri tio, kiajn retpaĝojn viaj gefiloj vizitas (vizitoj troviĝas en historio de via retumilo). Bona ilo estas ŝalti la sekurecan serĉadon ĉe Google, tio filtras paĝojn kun malkonvena enhavo kaj ne aperigas ilin en serĉrezultoj. Aktivigu la sekurecan reĝimon ankaŭ ĉe YouTube por protekti infanojn kontraŭ eventuala maltaŭga videoenhavo.

3. Instigu viajn gefilojn al respondeca komunikado. La ĉefa regulo de elektronika komunikado estas: Tion, kion vi ne dirus al iu persone, certe ne sendu al li/ŝi per SMS, retpoŝto, babilejo, nek aperigu tian komenton ĉe lia/ŝia retpaĝo.

4. Ne ĉio, kio troveblas ĉe interreto, estas vero. Infanoj konsciu pri tio kaj lernu kontroli pravecon de la trovitaj informoj ĉe aliaj fontoj.

5. Dum via retumado marku ĉe retejoj maltaŭgan enhavon. Instruu ankaŭ al viaj gefiloj, kiel marki tian enhavon. Per tio vi helpos plibonigi sekurecajn filtrojn kaj protekti aliajn uzantojn.

6. Gardu viajn pasvortojn. Ankaŭ viaj infanoj lernu, ke oni ne donu sian pasvorton al alia persono. Ili ne respondu retmesaĝojn, kiuj postulas de ili pasvorton.

7. Infanoj ne interkonsentu personajn renkontiĝojn kun personoj, kiujn ili konas nur per interreto. Tio okazas ofte danke al aro da babilejoj kaj konatiĝservoj. Sed retaj identecoj kaj profiloj ne devas esti ĉiam veraj kaj pravaj.

8. Protektu vian komputilon kontraŭ virusoj kaj alia malica programaro. Infanoj ne elŝutu kaj ne instalu nekonatajn programojn el malfidindaj retpaĝoj. Ili ne malfermu retpoŝtajn aldonaĵojn ricevitajn de nekonataj personoj.

9. Ne forgesu pri tio, ke infanoj konektiĝas al interreto ankaŭ per poŝtelefonaj aparatoj. Gepatroj zorgu pri la serĉad-agordoj (Sekureca reĝimo ktp.) ankaŭ en poŝtelefonoj. Klarigu al viaj gefiloj, kiamaniere elŝuti aplikaĵojn.

10. Atentigu infanojn pri danĝeroj de sociaj retoj: malkovrado de siaj privataj informoj, alŝutado de propraj fotoj kaj videoj aŭ “amikiĝo” kun fremduloj, kies retaj profiloj povas esti falsaj. Ĉe Facebook oni ne klaku sur “ŝati” ĉe ajna paĝo/aplikaĵo kun stulta, primitiva titolo, kiel “Mi ne ŝatas kiam iu rigardas min dum manĝado”, “Mi admiras homojn kiuj elpensas perfektajn nomojn de grupoj”, “Eksciu kiam vi mortos” ktp. Tiaj paĝoj estas kreataj ĉefe por amasigado de informoj pri retuzantoj kaj posta vendo de la datumbazo por reklamaj celoj.

ovcy

En oktobro 2009 estis lanĉita plurlingva portalo http://ovce.sk (alidirektita al http://sheeplive.eu). Temas pri ĉarma slovakia projekto, kies celo estas krei mallongajn porinfanajn fabelojn. La video-fabeloj per amuza kaj porinfana maniero konatigas nin kun diversaj danĝeroj de interreto. Nuntempe troviĝas en la paĝaro 17 rakontoj, kaj en 2012 oni planas aldoni pliajn. Do kiam vi mem estas pigra klarigi al infanoj ĉion, lasu anstataŭ vi paroli fabelojn.

Katarína Nosková


Donacoj

Savi la vivon! (6)

Jacques Roux (Francio)
150,00
Jacques Roux (Francio)
200,00
Carlos Enrique Artime (Hispanio)
1000,00
Pit kaj Sabine Hauge (Germanio)
80,00
Hanna Skalska (Pollando) 500 PLN
112,10
Esperanto-klubo Murmansk (Ruslando) 500 RUR
12,23
Gennadij Turkov (Ruslando) 2410 RUR
58,22
Entute ekde 11 dec 2011 ĝis 18 feb 2012
1.612,55
Je la 10a de decembro 2011
28.019,45
Je la stato de la 18a de februaro 2012
 29.632,00

Fondaĵo Amiko en 2010

Carlos Enrique Artime (Hispanio)
62,00
Luis Serrano Pèrez (Hispanio)
26,00
Pedro Zurita (Hispanio)
3,00
Entute, dum 2010
 91,00

Fondaĵo Amiko en 2011

Rajko Rajlić (Slovenio)
25,00
Luis Serrano Pèrez (Hispanio)
26,00
Pedro Zurita (Hispanio)
3,00
Entute
 54,00

Ĉiuj sumoj en la dekstra kolumno estas en eŭroj.

En la aprila Ondo aperos informoj pri la Abonhelpa fonduso.

Koran dankon al ĉiuj donacintoj kaj donacontoj!


Марк Фабианович ЗаменгофVerkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

En la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB).

KOMPARA FRAZEOLOGIO

En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman (Varsovio) aperis la 48-paĝa Kompara rusa-franca-germana frazeologio, aŭ Kolekto de proverboj, sentencoj, popoldiroj kaj idiotismoj en ĉi tiuj tri lingvoj. Pro la titolpaĝa klarigo oni scias, ke ĝi estas “Parto 1, rusa-franca-germana”[14]. Tamen en la trilingva antaŭparolo de la aŭtoro (li subskribis ĝin ruse “М. Ф. Заменгоф”, sed france kaj german\e “M. F. Samenhof”) mankas indiko pri la partoj 2 kaj 3. Eble ili estis intencitaj kun la franca kaj la germana, kiel la lingvoj, en kiuj la materialo estus alfabete ordigita laŭ la kapvortoj.

Марк Заменгоф. Сравнительная фразеологияLa Varsovia Cenzura Komitato permesis presi ĝin la 19an de majo 1873, kiam Marko Zamenhof kun sia familio ankoraŭ loĝis en Bjalistoko. Sed la eldono prokrastiĝis por du jaroj – evidente pro la transloĝaj klopodoj, pro la posta establiĝo en Varsovio, kaj pro la prepariĝo al kaj plenumo de la universitata instrurajta ekzameno.

La bibliografia registro de ĉi tiu libro en RŜB entenas plurajn erarojn inkluzive de la malĝusta eldonjaro. Ve, sed eraroj estas ne nur pri ĉi tiu libro…

Nur tridek jarojn poste, jam post la emeritiĝo de Marko, aperis la dua eldono (Varsovio: Gins, 1905) de la frazeologio, kiu iĝis kvarlingva pro la aldono de la pola lingvo. Ĉi tiu eldono, kies titolpaĝon reproduktis Holzhaus en Doktoro kaj lingvo Esperanto[15] kaj en la dua volumo de la Galerio[16], mankas en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko.

Post la publikigo de la du komencaj kajeroj de la dua eldono, Marko decidis aldoni al ĝi kvinan lingvon, kaj Ludoviko pretigis la Esperantan version, kiu aperis ne kiel la kvina kolumno (kolono, laŭ Marko), sed kiel apartaj kajeroj kun la titolo Proverbaro Esperanta, eldonitaj en unu volumo ĉe Hachette en 1910 konforme al la origina ruslingva alfabeta vortordo. Nur en 1961 danke al Gaston Waringhien ĉe Stafeto aperis Proverbaro Esperanta ordigita laŭ la Esperanta alfabeto (2a eld., 1974), sed ĉar ĝi estas eldonita kiel la verko de Ludoviko mem, ne de lia patro, ni ne kalkulas ĝin en nia statistiko.

RŜB havas la unuan kajeron de la tria eldono de la Kompara rusa-pola-franca-germana-esperanta-latina kaj hebrea frazeologio[17]. Sed la unua kajero enhavis la kolekton de proverboj, sentencoj kaj popoldiroj en la lingvoj rusa, pola, franca kaj germana. Ĉi tiu 32-paĝa kajero, presita ĉe Gins en 1907 estis ordigita laŭ la ruslingvaj kapvortoj kun nur du unuaj komencliteroj, de la vorto авось ĝis la vorto быть. Ĉu aperis kajeroj kun Esperanta, latina kaj hebrea versioj, kiuj laŭ la dulingva (rusa kaj Esperanta) rimarko “estas eldonataj en tiu sama ordo en apartaj libretoj, kiel aldono al la komuna libro de la Frazeologio”? En RŜB ili mankas.

La dua kaj la tria eldonoj de la Frazeologio mencias, ke la unua eldono (1875) estis rekomendita de la Scienca Komitato de la Ministerio pri Popola Klerigado por la gimnaziaj bibliotekoj.

Марк Заменгоф. Сокращённая библейская историяLA BIBLIA HISTORIO

Marko Zamenhof instruis la hebrean religion ne nur en la ŝtata porjuda lernejo Bjalistoka (kaj en sia Bjalistoka lernejo por judaj knabinoj), sed interalie, en la 1a Varsovia Vira Progimnazio (lernejo kun la programo de la unuaj kvar gimnaziaj klasoj). Kompreneble, li verkis lernolibron ankaŭ por ĉi tiu studobjekto, en kiu li estis plej bone salajrata de la ŝtato[18] kompare kun aliaj studobjektoj.

La retserĉilo de RŜB donas indikojn pri ok eldonoj (ekde la 4a ĝis la 11a) de lia Konciza Biblia historio kun mallonga kateĥismo de la religia-morala instruo: Lernilo por lernejoj por judoj. Fakte, ĉiam aperis nur la unua parto De la kreo de la mondo ĝis la tempo de la Juĝistoj.

Ricevinte la menditajn plej fruan (4) kaj la plej lastan (11) eldonojn, mi konstatis, ke la katalogo denove eraras: antaŭ mi kuŝis ne la kvara (1893), sed la dua eldono[19], prespermesita la 25an de februaro 1891 kaj eldonita en la sama jaro de Gins. La titolpaĝa noto informas, ke ĝi estas aprobita de la Scienca komitato de la Ministerio pri Popola Klerigado kiel lernolibro en popolaj lernejoj kaj en progimnazioj. La popularecon de ĉi tiu historio atestas la fakto, ke la 11a eldono aperis en 1908, post la forpaso de la aŭtoro kaj kvar jarojn post lia emeritiĝo.

Kompreneble, la “Biblia historio por judoj” entenas ankaŭ la historieton pri Babelturo kiel la okan ĉapitron. Ĝia interpreto mirige malsimilas al la tradicia, ĉar laŭ la Biblio laŭ Marko Zamenhof la unulingva homa popolo ekkonstruis la turon pro la timo disiri, kiel specon de (senluma) lumturo de ĉie videbla, dum laŭ la Genezo ili konstruis ĝin por akiri gloron antaŭ ol – evidente, laŭ sia propra volo – disiri sur la supraĵo de la tuta tero[20]. Imagu do Markon, kiu jene klarigas al la judaj gimnazianoj, dum la romkatolikaj kaj rusortodoksaj lernejanoj havas samtempe siajn proprajn religiajn lecionojn en aliaj ĉambroj:

Deveninte de unu sama homo, la homoj parolis unu lingvon kaj konsistigis unu popolon, dense amasiĝinte en unu sama terpeco kaj malvolonte disiĝante unu de la aliaj. Timante disiri, ili entreprenis konstruadon de grandega turo, kiu per sia pinto tuŝus la ĉielon. Sed la Eternulo, dezirante por la bono de la homaro, ke ili disiĝu, konfuzis iliajn lingvojn, kaj do ili subite ekparolis diverslingve kaj, nekomprenante unu la alian, estis devigitaj ĉesigi la laboron kaj disiri sur la tero en ĉiujn direktojn. De tio aperis diversaj popoloj, parolantaj diversajn lingvojn.[21]

Spirhaltige moderna kompreno de la plurlingveco: ne Dia puno de la homaro, sed ĝia bono!

Марк Заменгоф. Приготовительный курс всеобщей географииENKONDUKO EN GEOGRAFION

La plej ofte eldonita lernolibro de M. F. Zamenhof estis nek lia Biblia historio por judoj kun 11 eldonoj, nek lia unua lernolibro de la germana kun 14 konataj eldonoj. Ne malpli ol 15 eldonojn havis lia Prepara kurso de la ĝenerala geografio en kateĥisma formo por la unua klaso de gimnazioj kaj malsuperaj lernejoj. En RŜB estas nur kvin ĝiaj eldonoj, ekde la 11a (1891) ĝis la 15a[22], prespermesita la 18an de oktobro 1899 kaj aperinta en 1900. El aliaj bibliografioj oni scias, ke ĝia unua eldono aperis ankoraŭ en 1869 en la presejo de S. Orgelbrand en Varsovio[23]. Ĝi estas ankaŭ la plej frue eldonita lernolibro el la ĝis nun konataj libroformaj verkoj de Marko Zamenhof, kiu tiam loĝis en Bjalistoko kaj havis 32 jarojn.

La titolpaĝo informas, ke ekde la tria eldono ĝin rekomendis la jam nomita klerig-ministeria komitato kiel instruilon kaj ankaŭ la Komitato de maristaj lernejoj por ties bibliotekoj.

Ankaŭ ĉi tiu 111-paĝa lernolibro kun 26 ilustraĵoj kaj 2 mapoj havas la spuron de la instruisteco de Marko en porjudaj lernejoj, ĉar en la antaŭparolo li atentigas pri nerusaj ruslandanoj en la longa enkonduka frazo:

Ĉiu, kiu okupiĝis pri instruado de geografio en ĝeneralaj lernejoj, kaj speciale en tiuj el ili, en kiuj plej multas infanoj de nerusa deveno, kiuj do ne posedas libere la lingvon de nia patrujo, tiu sendube sentis mankon de tiu lernolibro, helpe de kiu la lernanto povus akiri, kune kun informoj pri geografio, ankaŭ la eblecon ĝuste kaj kompreneble respondi la demandojn, kiujn oni donas al li, sen embarasiĝo pro sia nekontentiga scio de la lingvo.[24]

La libro estas efektive facila, ĝia tria parto, la politika geografio, kaj la suplementoj pri la administra divido de Ruslando, ĝiaj ĉefaj urboj k.s. estas utiligeblaj eĉ nuntempe por tiuj, kiuj serĉas informojn pri tiu periodo. Oni povas ekscii, ekzemple, ke “Varsovio estas tre riĉa kaj bela urbo” (p. 64) kaj ke “en neniu regno de la mondo la klerigo estas tiel disvastigita en la popolaj amasoj, kiel en Prusujo” (p. 72). La unua ilustraĵo en la libro (p. 3) montras tiutempan klasĉambron, sur kies muro oni povas vidi la portreton de la Imperiestro super nigra tabulo, antaŭ kiu estas instruisto montranta aritmetikajn formulojn, kaj sur la dua tabulo estas kretita la konata sentenco “La scio estas lumo, kaj la nescio estas mallumo”.

Иллюстрация из Географии Марка Заменгофа

LEGOLIBRETOJ

Krom la supre priskribitaj lernolibroj en RŜB estas ankaŭ sep volumetoj el la serio Materialo por traduk-ekzercado el la rusa lingvo al la germana kaj franca, kiun M. Zamenhof kompilis kaj provizis per vortaroj en kiuj post la rusa vorto, renkontebla en la teksto, sekvas ĝiaj germana kaj franca ekvivalentoj. Jen la listo:

Тамань№1. Puŝkin A. Ĉerkisto (1894),

№2. Lermontov M. Fatalisto (1894),

№3. Puŝkin A. Pafo (1894),

№4. Lermontov M. Maksim Maksimyĉ (1894),

№5. Puŝkin A. Juĝo de Grinjov: Fragmento el la Kapitanfilino (1895),

№6. Lermontov M. Tamanj (1894),

№7. Karamzin N. Sentema kaj malvarma (1895).

En la dorspaĝa reklamo oni povas vidi la 8an eron de la serio, kiu evidente aperis ankaŭ en 1895 en la presejo de Gins:

№8. Fonvizin D. Elektado de guvernisto.

La suba linio de la reklampaĝo informas: “Estas presataj №№ 9 kaj 10”. La katalogo de RŜB ne registras ilin, kaj ŝajnas, ke la presado neniam estis finita, ĉar la reklampaĝoj de la poste eldonitaj lernolibroj mencias la mendeblecon nur de la unuaj ok 20-kopekaj broŝuroj, inkluzive de la dua eldono de Ĉerkisto. Aliaj eroj verŝajne ne estis reeldonitaj.

Resume: ni havas informojn pri tri lernolibroj de la germana lingvo, konciza gramatiko de la germana, plurlingva frazeologio (kaj aparte eldonita proverbaro Esperanta), Biblia historio, lernolibro de geografio kaj ok legolibretoj. Entute, 16 titoloj en almenaŭ 74 eldonoj, el kiuj 35 (preskaŭ duono) estas legeblaj en la plej granda Ruslanda biblioteko.

74 volum(et)oj. Fierinda nombro por aŭtodidakta juda instruisto en periferio de Ruslando! Tio efektive “donas honoron al ilia verkinto”.


NOTOJ KAJ REFERENCOJ

14. Заменгоф М. Ф. Сравнительная русско-французско-немецкая фразеология, или Сборник пословиц, изречений, поговорок и идиотизмов на этих трех языках. Часть 1. Русско французско-немецкая. Варшава, 1875.

15. Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki, 1969, p. 13.

16. Holzhaus A. Granda Galerio Zamenhofa. Vol 1. Helsinki, 1973, p. 218-221.

17. Заменгоф М. Ф. Сравнительная русско-французско-немецко-эсперантско-латинско- и древне-еврейская фразеология. Сборник пословиц, изречений и поговорок. Отдел первый. Русско-польско-французско-немецкий. Варшава, 1907.

18. Pli detale pri lia ŝtatinstruista kariero legu en la dua eldono de Homarano, p. 41-42.

19. Заменгоф М. Ф. Сокращённая библейская история с кратким катехизисом религиозно-нравственного учения: Пособие для еврейских училищ. Часть 1. От сотворения мира до времен судей. 2-е изд., испр. Варшава, 1891.

20. Gn 11: 4.

21. Заменгоф М. Ф. Сокращённая библейская история с кратким катехизисом религиозно-нравственного учения: Пособие для еврейских училищ. Часть 1. От сотворения мира до времен судей. 11-е изд., испр. Варшава, 1908.

22. Заменгоф М. Ф. Приготовительный курс всеобщей географии в катехизической форме: Для первого класса гимназий и низших учебных заведений. 15-е изд. Варшава, 1900.

23. Заменгоф М. Ф. Приготовительный курс всеобщей географии для низших учебных заведений в катехизической форме, с многими видоизмененными вопросами. Варшава, 1869.

24. Vd. 22, p. III.

Mi ne donas bibliografiajn indikojn pri la eroj el la Materialo por traduk-ekzercado, kiuj estas tre similaj unu al la alia; feliĉe ĉi tiu teksto estas ne scienca studo, sed nur kleriga artikolo.

Aleksander Korĵenkov


Kuris lupoj laŭ la stratoj…

Hodiaŭ estas malfacile mirigi loĝantojn de la siberia urbo Tjumeno per nekutimaj veturiloj. Tamen en la Tjumena historio estis du ekzemploj, kiam nian urbon vizitis efektive unikaj “veturiloj”.

La elefanto en ledaj botoj

Ĉiuj scias, ke elefanto estas bonega veturilo – por ĝangalo. Facile malsovaĝigebla kaj instruebla, tiu besto estas la plej malnova buldozo kaj kamiono. Azia elefanto senprobleme transportas sur sia dorso ŝarĝon ĝis 600 kg kaj ŝovas longajn plurmetrajn arbegojn. Tamen nur malmultaj scias, ke tia elefanto foje vizitis Tjumenon, kaj ĝi venis ĉi tien ne en furgono de vaganta cirko, sed sur siaj propraj kruroj, trapasinte laŭ siberiaj vojoj centojn da kilometroj…

Tio okazis en la fora jaro 1831. Tiutempe mamutoj jam formortis kaj ties senharaj parencoj preferis loĝi pli malproksime de tiuj malvarmaj lokoj, kie iam mamutoj loĝis. Do la elefanto venis al ni de sudo, el la fora urbo Kokando, situanta en la okcidenta parto de la Fergana Valo. Tiea ĥano decidis ĝojigi la Ruslandan imperiestron, sendinte al li kiel donacon la azian ekzotikaĵon – elefanton el sia propra bestejo. Fervojoj tiutempe en Ruslando ne ekzistis, la pezo kaj la grandeco de la donaco superis la eblecojn de plej fortaj tirĉevaloj. Do la elefanto estis sendita al Sankt-Peterburgo… perpiede.

Eskortata de la ĥanaj senditoj, ĝi iris tra Petropavlovsko ĝis Tjumeno kaj de tie ekiris al la gubernia ĉefurbo Tobolsko. La 24an de aŭgusto neordinara procesio venis al Tobolsko kaj haltis por longa paŭzo. Tobolskanoj konstruis por la elefanto vastan kabanon kun ligna planko kaj ĉiutage nutris la eksterkutiman beston per kvar pudoj da greno (64 kg).

Sed ve, post 77 tagoj alvenis la sciigo pri fiasko de la diplomatia misio. La Ruslanda imperiestro deziris akcepti nek senditojn de la Kokanda ĥano, nek ties donacojn. La 10an de oktobro la ekzotika kolono ekiris reen. Ŝajnas, ke Aziaj gastoj jam bone konatiĝis kun la siberia klimato, kaj ili fundamente preparis la elefanton al la longa revenvojo. Por la giganto oni kudris lanan mantelon kun ŝaffela subŝtofo, kaj anstataŭ “pneŭmatikaj tegaĵoj” surpiedigis ledajn botojn. Tamen la elefanto, kutimiĝinta al la komforta kabano, de tempo al tempo lasis la itineron kaj impetis reen, al la varma ĉevalejo en proksima vojstacio. Verŝajne tio estis la unua kaj lasta okazo, kiam sur la Tobolska landvojo oni povis vidi eskortantojn kun lancoj enmane persekutantajn la elefanton en ledaj botoj…

Rusa taĉmento kondukis la bestegon ĝis la arbaro Ĝeti Konur, situanta apud la urbo Karaganda. Oni scias, ke la 11an de decembro ĝi trairis la urbon Akmolo (nun Astano, la ĉefurbo de Kazaĥstano). Pluaj spuroj de la siberia pioniro perdiĝis en la sablaro de Turkestano…

Paro da grizaj “trotĉevaloj”

El desegnofilmo Ferioj en Prostokvaŝino, ŝategata de ĉiu ruslandano, ni scias, ke en Ruslando estas ne nur rajdĉevaloj, sed ankaŭ rajdkatoj kaj eĉ rajdakademianoj. Tamen jungitaro, veninta al Tjumeno antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, ŝokis eĉ spertajn vojaĝistojn. Kaj tion kaŭzis ne malgrandeco de la ĉareto, nek la nekutima familinomo de la vojaĝanto – Josef Repeček – Tjumeno ja multon vidis. Tiutage, timigante renkontatajn ĉevalojn, terurante hundojn kaj ŝokante frostiĝintajn burĝojn, laŭ urbaj stratoj kuris… du junaj lupoj, tirantaj la ĉareton kun sidanta viro.

Ĉi tiu historio komenciĝis ĉirkaŭ 1904 kaj apenaŭ ne finiĝis tuj tragike por la ĉefaj herooj. Tiujare ĉeĥa lutisto Josef Repeček revenis al la urbo Ĉita post laŭvica veturado laŭ najbaraj vilaĝoj. Proksime preterkuris luparo, kiu taksis la aperon de la neparhufulo kiel la signalon al tagmanĝo. La malfeliĉa ĉevaleto estis disŝirita de la grizaj rabobestoj, sed la kuraĝa metiisto sukcesis poste fuĝigi la bestaron, mortiginte ĉe tio lupinon. Kiel predon li prenis du lupidojn el la lupkuŝejo, taksinte tion justa rekompenso kontraŭ sia perdo.

De tiam anstataŭ ĉevalo Repeček uzis tiujn ĝemelojn. Foiroj, histrionejoj, popolaj festoj – la entreprenema ĉeĥo ĉeestis ĉie kun siaj grizaj “trot-ĉevaloj”. Printempe 1909 Repeček ekveturis por mirigi la ĉefurbon de la Ruslanda Imperio, Sankt-Peterburgon, decidinte traveturi la tutan landon helpe de siaj lupoj. Li ne havis kaŭzojn por tro hasti – kun tia bestaro famo estis al li garantiita – do en ĉiu vilaĝo aŭ urbo li haltis por promenigi infanojn kaj aranĝi spektaklojn kontraŭ modesta pago. La rapido de la ĉareto, kies forto egalis al la du lupaj povoj, estis averaĝe 60–70 verstoj tage laŭ bona vojo kaj iom malpli laŭ tiu malbona.

Somere 1910 la “arbara frataro” alkuris Tjumenon, kie la tutan grupon eternigis la loka fotisto Rodionov. Verŝajne, tio estas la lasta fotaĵo de la metiisto-vojaĝisto. Apenaŭ forlasinte Tjumenon, Repeček malsaniĝis kaj baldaŭ forpasis en la apuda vilaĝo Uspenskoje. Liajn “trot-ĉevalojn” prenis al si la vilaĝano Ryŝkov, sed ili tre sopiris sian mastron kaj nur mallonge postvivis lin.

Kaj dum multaj jaroj maljunaj urbanoj ridigis siajn nepojn per rakontoj pri la lupa jungitaro, kuranta laŭ la ĉefaj stratoj de Tjumeno…

Lupoj

En la Tjumena regionografia muzeo estas konservata foto de Repeček kaj ties tirbestoj. Al la foto estas algluita artikolo el malnova gazeto, kiu informas pri la morto de unu el la lupoj, kiu ne povis vivi sen sia forpasinta mastro.

Stanislao Belov


Григорий АросевAllegro Moderato

Originala novelo de Grigorij Arosev

En la ŝtuparo estis abomena krepusko – videblis nur iuj svagaj konturoj de la viroj, kiuj jam kelkan tempon staris ĉe la muro. Unu el ili ne moviĝis – li nur staris, sin apoginte al la muro, kaj duonbrue snufis. Lia ĉapo preskaŭ tute kovris liajn okulojn, do pro tio, kaj ankaŭ pro la propra maldeziro, li vidis nenion, kaj li parolis nenion. Du aliaj konturoj viglege konversaciis – ridante, gestante kaj eĉ iom saltetante.

– Do, vi diras, ke citronoj en via lando estas pli dolĉaj ol maturaj merizoj?

– Nu ja certe. Ilin plantis kaj prizorgis plej saĝaj akademianoj de nia lando. La rezulto estis tia, ke la citrona gusto estis tute neniigita – kaj la acideco por ĉiam foriris el niaj vivoj.

– Ĉu vi tion bezonis?

– Imagu: post ĉiu vekiĝo, vi iras en vian kuirejon, surforneligas teujon…

– Kia plezuro! Mi ĉion oferus por havi eblecon ĉiumatene alfronti taskon elekti ion por mia matena trinko – ĉu eglanterian, ĉu simplan, ĉu riban, ĉu fragan teon…

– Kaj poste vi rigardas tra la fenestro…

– La horizonto sin kaŝas malantaŭ arbaroj…

– Malprave: ĝi kaŝas sin tie, kie estas mi. Sed ĉe vi la horizonto ĵus vermiljone reaperis – ne forpelu ĝin.

– Ne, ne, tute ne, estis eraro. Kaj kio sekvas?

– Sekvas la atendata ekbolo de la akvo, vi verŝas ĝin en la tason – ĉu matene vi kutime uzas grandan aŭ malgrandan?

– Ĉiuj priridas min pro mia sescent-grama kruĉego…

– Kaj do vi rigardas al ĝi, kaj la vaporo sterniĝas en viaj okuloj. Vi ŝutas sukeron, kaj venas atendata momento por la unua gluto. Ĉu estas bonege?

– Senhezite!

– Kaj nun imagu plu: vi ektrinkas, kaj tuj sentas, ke via Die donacita teo estas acida, aĉe acida, naŭze acida. Viaj histoj kuntiriĝas – kaj vi devas forverŝi vian teon en lavabon…

– Kiom dolore…

– Do, nun vi komprenis, ke la citronoj tute ne necesas. Almenaŭ tion ni komprenis – kaj de nun ni vivas bonege.

– Sed vi daŭre nomas la anstataŭigitajn fruktojn citronoj?

– Jes, ĉar diversaj stultuloj plu kredas, ke ili manĝas citronojn, kiuj tiom neatendite dolĉiĝis.

– Se vi ja mem diris, ke viaj akademianoj faris ilin dolĉaj?

– Ho, mi nur testis vin. Vi estas same stulta, kiel ĉiuj ceteraj. Ne eblas dolĉigi citronojn, ne eblas. Ni ekstermis citronujojn ĉie, kaj anstataŭe plantis merizarbojn. Tio ja eblas. Same oni povas kredigi hebetulojn, ke ili manĝas citronojn, dum ili estas dronantaj en meriza suko.

– Sed kian celon vi volis atingi per tiu ago?!

– Vi naivulo. Pripensu bone: se ekzistas citronoj, kiuj estas acidaj – kiacele oni lasu ilin ekzisti? Ja anstataŭe oni povas havi multegajn aliajn, pli agrablajn aferojn.

Ĉio iĝis klara, kaj la silento penetris ilian ŝtuparon. Ie de supre ekblekis forĵetita kaj falanta rubaĵo. La nenion rimarkanta homo staris senmove, kaj tiel li faris jam pli ol horon. La kontraŭcitronulo post iom da minutoj ĝentile demandis:

– Kaj kiel fartas via amatino?

– Ni disiĝis antaŭ kelkaj tagoj – jes, tre angore…

– Sed kio okazis inter vi?

– Mi ne scias ĝuste. Simple en iu tago ŝi venis al mi, kaj diris: “Kara, mi intencas senprokraste forlasi vin”. Mi demandis: “Ĉu vere?” Ŝi kapjesis, kaj tuj foriris. Strange. Neniu kialo. Neniu motivo. Neniu klarigo. Simile al sonĝo.

– Ne, amiko, ne estis sonĝo. Estis somnolo.

– Kia diferenco estas inter sonĝo kaj somnolo?

– Scienca vidpunkto ne interesus vin. Sed la plej grava detalo estas jena. Dum vi sonĝas, vi certas aŭ ke vi sonĝas, aŭ ke vi troviĝas en reala situacio. En somnolo vi ne povas klare kompreni, kie vi estas. Vi jen ekdormas, sed tuj iu subkonscia najlo ponardas vian koron, kaj vi ne plu dormas, tamen ĉi tiu najlo estas tiom fragila sed samtempe akrega, ke vi vere ŝanceliĝas, turmente pesilas inter du flankoj de la homa stato.

– Sed kiel tio rilatas al mia amatino?

– Ĉu vi povas rememori ŝian nomon?

– Hm… Strange.

– Kaj ŝian alton?

– Tre interese.

– Kaj trajtojn de ŝiaj korpopartoj?

– Nekredeble!

– Do, ĉu vi jam komprenis?

– Ne!

– Ho. Ĉu vi povas konfirmi, ke ŝi estis reala objekto de via vivo?

– Sed mi ja spektis ŝin! Flaris ŝin! Palpis ŝin!

– Ĉu? Do, tuj diru ŝian nomon!

– Mi komprenis.

– Kaj ĉu vi akceptus la ideon, ke ŝi estis nur via sonĝo?

– Neniukaze!

– Do, estis somnolo.

– Tiukaze vi povas ekinsisti, ke mi mem estas somnolo!

– Sed ĉu iu deklaris la malon?

– Vi mokas! Ĉar ankaŭ vi estas somnolo!

– Nepre jes.

– Kaj ĉi ŝtuparo?

– Estas vojo de la teraj fantomoj al la ĉielaj vizioj.

– Kaj la tuta vivo?

Respondo ial ne sekvis.

– Diru, sed kio pri la tuta vivo?

Pluis nenio.

– Diru do!

Post iom da tempo li denove ripetis sian frazon, kaj samtempe aŭdiĝis la responda repliko, do iliaj voĉoj sonis samtempe:

– Diru al mi ion, alikaze mi svenos ĉi-loke!

– Vi mem ĉion komprenis, do ne demandu plu.

Neatendite la ĝis nun silentinta viro preskaŭ furioze interrompis la kompanojn:

– Nu, ĉu ni iam iros?

– Ne, haltu, ja tiom gravaj aferoj klariĝas…

– Ni iru!

– Atendu momenton, nur momenton…

– Mi do iras…

– Sed kial vi ne volas atendi? Ja nur plian momenteton mi petas…

– Ĉar jam tedis…

– Kio tedis?

– Ĉi tiuj stultaĵoj. Vi jam staras ĉi tie dum du horoj, ion balbutas, kvazaŭkonversacias…

– Kial “kvazaŭ”?

– Ĉar neniu estas ĉi tie, idioto, krom vi kaj mi! Mi silentas, kun kiu vi do babilas?

– Kun kiu?

– Kun via ombro, jen. Mi do iras. Ĝis.

– Atendu, ankaŭ mi…

Kaj surŝtupare restis nur la ombro.


Nia trezoro

Kalocsay, masonisto de la Parnaso

Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio.

KalocsayKálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo Abaújszántó, en norda Hungario kaj iĝis kuracisto kaj infektologo en budapeŝta malsanulejo. Pasintjare oni festis la centan datrevenon de lia esperantistiĝo. Tiel do, li ellernis la Zamenhofan lingvon en 1911. Estas pluraj kialoj por lerni Esperanton, sed por Kalocsay la internacia lingvo devis esti ankaŭ lingvo literatura. Same en 1911 esperantistiĝis Julio Baghy, kiu ankaŭ naskiĝis samjare kiel Kalocsay. Ĉu mi troigas se mi diras, ke la fojfoje ŝtorma rilato ene de tiu “ora duopo” signis la estontecon de la Esperantaj literaturo, lingvo kaj movado?

Nu, kiel paroli pri Kalocsay? Ĉu pri Kalocsay la poeto, Kalocsay la redaktoro, Kalocsay kiu obsede studis grekajn heksametrojn? Ĉu pri la homo kiu sin vualis, sed neniam kaŝis, sub senfinaj plumnomoj?

Tridekjara, Kalocsay la poeto aperigis sian unuan poemaron Mondo kaj koro, kaj nur unu jaron poste naskiĝis Kalocsay la redaktoro. En 1922 Teodoro Schwartz starigis Literaturan Mondon, kie Baghy kaj Kalocsay agis kiel ĉefredaktoroj. Estis Kalocsay kiu unue adresis sin “Al la legantoj” por defendi revuon “plene literaturan”, heredanton de Lingvo Internacia kaj La Revuo. Oni ne bezonas paroli pri tiu juvelo de la Esperanta beletro, sed por bone kompreni ĝian historion oni povas komence legi la artikolon La tri vivoj de Literatura Mondo[1], verkitan de Kalocsay mem.

Poezio estis por Kalocsay sankta afero, preskaŭ lia “interna ideo” de Esperanto, kaj li malbone toleris amatorojn. Jam en la unua numero de Literatura Mondo li impetis kontraŭ la facilrimaj adasistoj, “homoj kiuj neniam provis ĉarpenti eĉ unu strofon en sia gepatra lingvo, lerninte Esperanton subite trovas en si kapablon poezian kaj provas per kuraĝa salto eksidi sur la dorso de la Pegazo”[2].

Dum tiu unua periodo de LM, ni vidas Kalocsay-on la poeton (Patrineco), la recenziston de Eŭropa literaturo sub la kaŝnomo Kopar, ni vidas la homon kiu neniam evitas gramatikajn diskutojn (ekzemple, pri ci) kaj la tradukiston kiu prezentas al la mondo verkojn de siaj samnacianoj Sándor Petőfi kaj Endre Ady, sed ankaŭ de Baudelaire, Verlaine, Goethe aŭ Tennyson; eĉ la Kolomanon de la teatra trupeto ni trovas sur la paĝoj de LM.

La unua vivo de Literatura Mondo finiĝis en 1926, kaj kvin jarojn poste, en 1931, ekiris la dua periodo, eble la ora epoko de la Esperanta literaturo aŭ almenaŭ de la Budapeŝta Skolo. En tiu dua periodo fondiĝis ankaŭ la eldonejo Literatura Mondo, kaj jam en somero 1931 ĝi publikigis tri verkojn de Kalocsay: Rimportretoj, Lingvo Stilo Formo kaj Streĉita kordo.

Rimportretoj “vekis la naturan scivolemon de nia publiko”[3] pri verkistoj kiel Kabe, Baghy aŭ Nekrasov. Lingvo Stilo Formo pristudis vortfaradon, ritmojn, rimojn kaj antaŭvenis la Parnasan Gvidlibron.

Tamen, en longega recenzo Ludoviko Totsche (Lajos Tárkony) atentigas nin pri la tria Kaloĉaja verko, Streĉita kordo (titolo kiun oni trovas en la Zamenhofa traduko de Marta de Orzeszko). Laŭ Tárkony, “okazis io ankoraŭ ne ekzistanta en nia lingvo kaj literaturo, okazis io nova: poemlibro, kiu meritas, ke oni lernu Esperanton nur por povi ĝin legi, poemlibro, kiu pridonacis nin per kristale evoluinta poezia lingvo; poemlibro, kies apero apertas novan horizonton por nia literaturo: la epoko de l' diletantismo definitive dronis en la pasinton”.

Kaj kompreneble la tri verkoj plene “apertis”, aŭ malfermis, la pordon al la “eterna neologisma diskuto”[4]. La diskuton (foje preskaŭ kverelon) oni legas en numero post numero de Literatura Mondo. Baghy (“Ĉu Ido aŭ Poliglot? Ne! Desperanto”) primokis la poezian fakvortaron de la Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien, kaj lasis la revuon al Kolomano kiel nura ĉefredaktoro. Kalocsay senlace defendis la poezian vortprovizon, sed li ankaŭ senlace korektis (kaj tio vekis protestojn) kaj finfine ĉiam “donis legende kaj leginde riĉan revuon”[5]. Denove, li verkas poemojn, tradukas (Dante, Goethe, Karinthy, Hugo, Leopardi…), recenzas (kaj eĉ respondas al recenzoj de siaj verkoj!), diskutas ĝissate pri neologismoj, ktp. Iam, vualita sub la kaŝnomo Kopar, la plurvizaĝa Kalocsay eĉ cerbumis la mezepokan Esperanton, aŭ ĉu estis C.E.R. Bumy kiu elpensis ĝin?

Post la dua mondmilito kaj la tria vivo de Literatura Mondo (1946–1949), Kalocsay kunlaboris en La Nica Literatura Revuo (1955–1962) ĉefredaktita de Waringhien, tiu Georgo Peterido Peneter “filo” de Peter Peneter, la alteregoo de Kalocsay, kiu jam en 1932 verkis la erotikajn Sekretajn Sonetojn. Sur la paĝoj de NLR, Kalocsay denove pristudis la klasikan metrikon en Esperanto.

Kiel gramatikisto, Kalocsay verkis kun Waringhien Plenan Gramatikon (1935), opiniis pri la plej tiklaj problemoj (ata-ita, ci, po) kaj estis ĉiam en la centro de la neologisma diskuto.

Li forpasis la 27an februaro 1976, “nun vortoj jam ne helpas, kaj larmoj ne sufiĉas”[6].

NOTOJ

1. Hungara Vivo, 1972, №4, p. 4–5.

2. Asonanco // Literatura Mondo, 1922, №1, p. 20.

3. Totsche L. K. Kalocsay: Streĉita kordo // Literatura Mondo, 1932, №1, p. 14.

4. Titolo de la verketo de H. Mayer: La eterna neologisma diskuto: Kalocsay kaj la sekvo, Vieno, 1987.

5. Szilágyi F. Zigzage en Iamujo, II // La Nica Literatura Revuo, 1961, №6, p. 213.

6. Rossetti R. Je la morto de kara amiko // Heroldo de Esperanto, 1977, №15.

Javier Guerrero

Legu ankaŭ la artikolojn pri Ludoviko Zamenhof kaj Julio Baghy, kiuj aperis ĉi-jare en Nia trezoro.


AmindajIom da Kuba gusto

Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011.

La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en la albumo estas originalaj (verkitaj kaj komponitaj de Julián Hernández Angulo), kvankam ankaŭ kelkaj tradukitaj kantoj (tradiciaj aŭ modernaj) estas prezentitaj sur la disko.

La albumo rezultis ege unustila. La muzikoj estas plaĉaj kaj variaj, riĉaj je Kubaj ritmoj kaj harmonioj, plenaj je la sonoj de tradiciaj Kubaj muzikiloj. Tamen, miaopinie, oni nur kun peno povas nomi la kantojn melodiaj – la muzikaj frazoj estas ĉefe recitativecaj kaj foje “hakitaj”, do iom malfacilas rekanti ilin, oni prefere aŭskultu la sonon, sed ne kunkantu (vere bela kanto Maria estas tre agrabla escepto). La versio de vaste konata al la esperantistaro La Bambo, prezentita sur la disko, estas rimarkeble malpli vigla kaj danciga, ol la populara versio de JoMo, tamen ankaŭ al ĝi ne mankas iu specifa kaj agrabla gusto. La kvalito de la kantado estas tre bona, multas plurvoĉaj pecoj, la prononco estas tre klara kaj bela. Ankaŭ la son-registrado estas senriproĉa.

La tekstoj estas sufiĉe simplaj lingve (eĉ seneraraj, eble nur unu-du-foje troveblas ne tre glataj sintaksaj strukturoj, sed entute la lingvaĵo estas mirinde bona) kaj enhave; ili temas plejparte pri amo aŭ pri “racia” aliro al la vivo – pri tio, ke ne necesas obsediĝi pri la vivproblemoj kaj malĝojoj, ke la laboremo, persisto kaj bonkoreco povas venki ĉiujn malfacilaĵojn. Iom pli elstaras kvalite la kanto Tiel la mondo iras, temanta pri la varieco de la vivo kaj enhavanta iom da pacismaj kaj kritikaj intonacioj. La diskon akompanas plaĉa tekstolibreto.

Resumante, mi kuraĝas diri, ke malgraŭ la tre bonaj plenumo kaj teknika realigo la albumo tamen ne rivelas al ni iun vere elstaran malkovron sur la tereno de la Esperanto-muziko. Tamen pro sia freŝa sono kaj alta kvalito la albumo ja meritas atenton de la Esperantaj muzikemuloj, speciale de tiuj, kiuj interesiĝas pri tradiciaj muzikaj ĝenroj.

Paŭlo Moĵajev

La disko estas mendebla ĉe Vinilkosmo


Dostojevskij en EsperantoDostojevskij: koncize sed multe

Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. – Kaliningrado: Sezonoj, 2005. – 19 paĝoj. – (Serio Sed ne el katedro; №2).

Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: [E-libro] – Kaliningrado: Sezonoj, 2011. – (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №8).

Jen la ĝisdatigita eldono de la broŝuro far Aleksander Korĵenkov pri Dostojevskij. Malgraŭ la modesta amplekso, ĝi estas tre informriĉa – tre malofta ekzemplo, kiam malgranda kleriga libreto bone plenumas sian funkcion!

Unue, la leganto povas bone konatiĝi kun la biografio de la granda rusa verkisto, inkluzive de la deveno de lia nobela dinastio. Due, oni povas iomete imagi la idean kaj kulturan fonon de lia verkado lige al la biografiaj eventoj kaj rilatoj kun gravaj rusaj verkistoj kaj sociaj agantoj. Trie, ni vidas mallongan, sed profundan kaj interesan esploron pri la stilo de Dostojevskij – tikla temo, sed la aŭtoro per kelkaj ekzemploj sukcesas defendi ĝuste tiujn trajtojn de la stilo, kiuj kutime estas plej akre kritikataj, kaj pro kiuj stumblas eĉ bonaj tradukistoj al aliaj lingvoj. Kvare, oni ricevas imagon pri la eldono far Sezonoj de Dostojevskij-verkaro, ties apartaĵoj kaj historio. Restas nur bedaŭri, ke anstataŭ planitaj kvin volumoj aperis nur du…

Kiel suplemento al la teksto estas publikigita novelo de Dostojevskij La kampulo Marej – do, la leganto, kiu neniam antaŭe legis ion de la verkisto, povas konatiĝi kun unu brila specimeno. Konklude, la broŝuro tre utilas al ĉiu, kiu unuafoje volas kompreni la signifon de la mistera nomo “Dostojevskij”, kaj por refreŝigi siajn imagojn pri li eĉ por tiuj, kiuj pri li multon scias kaj de li multon legis.

Nikolao Gudskov

La elektronikaj versioj (pdf kaj epub) de Fjodor Dostojevskij en Esperanto estas senpage elŝuteblaj en la retejo de Sezonoj


Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?

Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj: Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 paĝoj; 300 ekz.

Eŭropa UnioEn oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda Tablo por pridiskuti la temon “Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj”. La okazo por tiu konferenco estis la 60-jariĝo de Eŭropa Unio kaj la 100-jariĝo de la Esperanto-movado en Bosnio kaj Hercegovino. Poste aperis kajero kun la prelegoj kaj diskutkontribuaĵoj. Ni reflektu la plej kuriozajn asertojn faritajn dum tiu balkana aranĝo.

Inaŭgure prelegis kelkaj lingvismaj radikaluloj kiel Michel Duc Goninaz (Francio), kiu opiniis, ke la EU-instancoj traktas la lingvajn aferojn en skizofrenia maniero. La lingvan situacion en Eŭropa Unio la franco nomis malorda, maljusta, malhonesta, trudita, eĉ mensoga. Laŭ li, en EU regas drasta lingva hegemonio flanke de la angla, simila al lingva imperiismo. Maria Butan (Rumanio) kondamnis la enkondukon de la angla lingvo jam en la bazajn klasojn de lernejoj kaj eĉ infanĝardenoj kiel koloniisman konduton kaj la altrudon de la angla kiel ununura vehikla lingvo kiel nedezirindan alilandan invadon. Sed ĉar Unesko estas finance subtenata de Usono, oni povas laŭ ŝi fari nenion kontraŭ la lingva influo de tiu kiu pagas. Glorante Esperanton kiel idealan solvon el pluraj vidpunktoj, Butan sugestis, ke oni devus pruvi al la meza publiko, ke Esperanto jam ekzistas kaj proponas konsiderindajn avantaĝojn. Òscar Puig (Katalunio, Hispanio), konata IKEL-aktivulo kaj kataluna naciisto, plendis, ke la kataluna lingvo daŭre ne ĝuas samrangan statuson kiel la hispana, kvankam kun pli ol 11 milionoj da parolantoj la kataluna troviĝas sur la dek-unua loko de plej ofte parolataj idiomoj en EU; cetere la kataluna estas ankaŭ oficiala lingvo de la suverena mikroŝtato Andoro (kiu mem ne estas membro de EU). Puig prezentis la hipotezon, ke en la nuntempa Eŭropo la neoficialaj lingvoj havas malmultajn ŝancojn pluvivi pro sia diglosia situacio kaj ke nur tiuj, kies nacioj estos kapablaj plenumi sian rajton fondi ŝtaton, havos la eblecon situiĝi samnivele kiel la ceteraj lingvoj. En la aldona diskuto al la unua prelegsesio kun Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Fabrizio Pennacchietti, István Ertl, Đorđe Dragojlović k. a. praktike mankis reagoj al la prezentitaj prelegoj, en kiuj svarmis kontesteblaj, unuflankaj kaj disputindaj asertoj, sed despli oftis subjektivaj monologoj pri personaj spertoj pri identeco kaj similaj aferoj.

Ĉu Eŭropo sen komunaj identeco kaj lingvo disfalos?

En la dua sesio Fabrizio Pennacchietti (Italio) klarigis la situacion de la aramea, novpersa kaj piemonta lingvoj, Zlatko Tišljar (Slovenio) defendis sian konatan hipotezon, laŭ kiu sen solvo de ĝia lingvoproblemo Eŭropa Unio probable disfalos okaze de grandskala ekonomia aŭ politika krizo kiel en la kazoj de Jugoslavio kaj Sovetunio, ĉar al tiuj ŝtatoj mankis komunaj lingvo kaj identeco. Đorđe Dragojlović (Serbio) cerbumis inter eŭropa identeco, interkultureco kaj multkultureco, perdiĝante inter la ĉi-rilataj difinoj kaj perceptoj, kiujn reprezentas diversaj politikistoj, historiistoj kaj socipsikologoj. István Ertl (Luksemburgio) klarigis, ke en Eŭropo ekzistas tricento da diversspecaj minoritatoj kun pli ol 100 milionoj da anoj. Sed Eŭropa Unio malmulte okupiĝas pri protektado de minoritatoj. Laŭ li, indus plifortigi la kunlaboron inter EU kaj IKEL, konata etnisma organizaĵo de la Esperanto-movado, kiu reprezentas koncepton, laŭ kiu ne ŝtatoj havas prioritaton, sed homoj, pli precize grupoj de homoj kunhavantaj saman lingvan identecon.

Okulfrape, ke neniu diskutanto opiniis necese reagi al la disfalo-teorioj de Tišljar, same kiel oni apenaŭ kaptis la fadenon de la prelego de Ertl, kies duonserioza ŝerco eble restas memorinda, ĉar ĝi konsistis en la averto, ke se foje Andoro aŭ Sanmarino oficialigus ĉe si la lingvon Esperanto kaj poste aliĝus al EU, oni povus peti la uzon de Esperanto en eŭrop-uniaj instancoj.

La tria sesio estis dediĉita al specialaj lingvaj kaj etnaj kazoj en Eŭropo. Nikola Rašić (Nederlando), kiu bone konas la etnografian situacion en Balkanio, analizis obstaklojn malhelpantajn al romaoj (ciganoj) krei komunajn identecon, nacion kaj lingvon, Eduard Kusters (Belgio) klarigis la elementojn de la belga nacia kompromiso, kiu bremsis la eblan disfalon de tiu trilingva lando, kaj Bardhyl Selimi (Albanio) klopodis pruvi, baziĝante sur la oficiala propagando de Tirano, ke la albana lingvo rekte devenas el la ilira idiomo.

En la sekva diskuto oni kontestis tiun ĉi aserton, ĉar koncerne la originon de la albana estas pruvoj nek por unu nek por alia hipotezo, pro tio ke pri la ilira lingvo mem oni praktike nenion scias. Malgraŭ tio, la albanoj daŭre insistas pri tiu teorio, per kiu ili strebas pravigi sian originon kiel la posteuloj de unu el la antikvaj popoloj en Eŭropo, kompareble kun la grekoj, trakoj k. a.

Kial la eŭropa agado de esperantistoj ne efikas?

La kadra temo de la kvara sesio koncernis la rolon de Esperanto en Eŭropa Unio. Barbara Pietrzak (Pollando), ĝenerala sekretario de UEA, ripetis en Sarajevo la kanton de tiuj, kiuj opinias, ke la angla lingvo damaĝas la liberan trafluon de la kulturaj valoroj de la unuopaj EU-landoj. Simile kiel ĉe Duc Goninaz, por Pietrzak tradukoj kaj programoj subtenantaj la lingvolernadon ne utilas. Aliflanke, altan takson Pietrzak donis al la agado de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu laŭ ŝi estas grava por komprenigi la valoron de Esperanto por egalnivela, interhoma kaj interkultura komunikado.

Kiel sciate, Esperanto en EU havas nenian statuson aŭ agnoskon kaj pro tio nenian signifon, sed multaj esperantistoj, pro manko de informoj, scioj kaj konoj de la problemo, ne komprenas kial. Ĝuste por forigi imagojn kaj iluziojn, kiujn esperantistoj kelkfoje havas, tre utilis la prelego de László Gados (Hungario). Laŭ tiu hungara aktivulo, la fiasko de la eŭropa esperantista agado devenis el nekonvena informiĝo kaj el supraĵa kono aŭ neglekto de la preskriboj de la Traktato pri Eŭropa Unio. La pragmatisma hungaro pensas, ke la memkomprenebleco, kiun esperantistoj sentas pri avantaĝaj trajtoj de Esperanto, povas malhelpi ilin klarvidi la cirkonstancojn kaj malfacilaĵojn renkontitajn en la Esperanto-propagando. Aliflanke, la pli reala vido de la cirkonstancoj kaj baroj povus helpi al ni trovi pli racian agmanieron. Gados avertas, ke se nek la pli vasta uzo de la angla lingvo nek de iu ajn alia nacia lingvo donus la bazon por konsento, oni ne forgesu, ke ankaŭ Esperanton oni ne povus haste aŭ desupre trudi al la eŭropaj popoloj. Ĉar la proceduro por difini novan lingvopolitikon same kiel tiu lingvopolitiko mem devus esti akceptebla por ĉiuj. Krom tio, Gados klarigis, kial la agado de la brusela Esperanto-laborgrupo ĉirkaŭ Hans Erasmus ne povis atingi siajn celojn – ĉar la imago de tiu ĉi grupo pri la farendaĵoj estis tre ambicia sed ne reala. Do, eventualaj postaj entuziasmuloj estu avertitaj kaj tre singardaj. Mem partopreninte EU-laborgrupon aprobitan de Hungaria Esperanto-Asocio, Gados riproĉis al la esperantistaj agantoj, ke ili ne ekzamenis aŭ neglektis la kaŭzojn de la rifuzoj de la esperantistaj iniciatoj, kvankam la EU-politikistoj plurfoje memorigis ilin pri la koncernaj principoj validaj en EU.

En la diskuto, Duc Goninaz miris, ke oni nur nun konstatas fiaskon, kiu estis antaŭvidebla ekde la komenco, same kiel estis antaŭvideblaj la fiaskoj de ĉiuj oportunismaj klopodoj de la Esperanto-movado adaptiĝi al iu politika reĝimo aŭ iu ŝtato, por konvinki la politikistojn ke ili favoru Esperanton. Kiel Butan aldonis, la sama naiva ideo regis, kiam iuj esperantistoj pensis, ke ili povos influi la eŭropan komisaron pri multlingveco, la rumanon Leonard Orban, kiu firme rifuzis la pretendojn de la esperantistoj. Gados konkludis, ke postuli de la EU-institucioj la oficialigon de Esperanto tute ne havus sencon, ĉar tiu postulo kontraŭdirus la bazan leĝon de EU, do nepre ĝi estus rifuzita, nelaste ankaŭ ĉar tute mankus la amasa subteno flanke de la eŭropa civitanaro. Eĉ la alloga konkludo de la svisa ekonomiisto Grin, ke la “Esperanto”-scenaro montriĝas la plej avantaĝa, ĉar ĝi korespondus al neta monŝparo al EU de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare, ne sufiĉus por konvinki la Eŭropan Konsilion (kaj ne la Komisionon, kiel Romano Prodi iam avertis) enkonduki Esperanton en la Union. Tio ne signifas, ke la fakta lingvosituacio kaj la aktuala lingvopolitiko en EU sub la kondiĉoj de la multlingveco ekskludus diversajn eblecojn, okazojn kaj ŝancojn por daŭrigi la poresperantan agadon; male: bonvenus la kunlaboro de la esperantistoj kun aliaj similtipaj organizaĵoj de la civila socio, kies celoj estas iomete proksimaj al tiuj de la esperantistoj (ekzemple homrajtoj).

Kritiko kontraŭ UEA

La plej lasta diskutsesio aŭdigis ankoraŭ iom da kritiko pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) mem. Laŭ Senad Čolić (Bosnio kaj Hercegovino), la gvidantaro de UEA lastatempe ne vere gvidis ian ajn politikon, malgraŭ akademia ambicio kaj alta intelekta nivelo de la estraranoj. Kiel la naciaj lingvoj ankaŭ Esperanto bezonus gvidan politikon, se ĝi volas ekzisti kaj esti agnoskita. En tiu senco la bosnia veterano postulis, ke la strategio de la Esperanto-movado estu funde restudita, ŝanĝita kaj efektivigita laŭ nova paradigmo. Ankaŭ Rašić, iama kunlaboranto de la Centra Oficejo, pledis por reformo de UEA kaj kompletigis siajn ideojn per la rekomendo, ke la tri elementojn (lingvo, komunumo, movado) necesus klare distingi, ĉar por ĉiu el tiuj ĉi kampoj estas bezonataj specifaj kompetentoj, metodoj, strategioj, produktoj. Por la lingvo estus bezonataj lingvistoj, por la komununo sociologoj kaj por la movado organizantoj kaj kampanjistoj-lobiistoj plus politikaj kaj ekonomiaj konsilantoj. Ĉiuj seriozaj movadoj dungas tiajn specialistojn, kaj nur la esperantistoj faras ĉion amatore en sia libertempo.

Ĉu eŭropa identeco necesas?

Por kontribui al la diskuto, lasu min aldoni personan konsideron pri la eŭropa identeco. Mi ne komprenas la problemon de Zlatko Tišljar, kiu nepre, kvazaŭ devige kaj altrude, volas konstrui eŭropan identecon. Lasu nin esti francoj, katalunoj, rumanoj, kroatoj, slovenoj, hungaroj, italoj, belgoj, poloj, serboj, albanoj, bosnoj, bulgaroj, svisoj, kaj ni aŭtomate estos eŭropanoj, kun niaj komunaj valoroj kaj tradicioj – kristanismo, romia juro, emo al individua libereco, liberalismo, demokratio kaj politika kompromisemo, plurismo kaj toleremo de opinioj, emo al justeco kaj al respekto de homaj rajtoj, politike sendependa justico kaj se eble justa punado de krimuloj kun konsidero de iliaj rajtoj kaj homa digno, humanismo kaj reciproka solidareco, sociala ekonomio kun komunaj reguloj kaj libera merkato sen internaj limoj, protekto de la originaj ideoj, patentoj kaj kopirajtoj, ktp. Tio sufiĉas. Devige konstrui ideologian eŭropecon estus la sama eraro kiel konstrui ideologian sovetiecon aŭ ideologian jugoslaviecon – Tišljar mem bone scias, el historia sperto, ke tio ne tre bone funkciis. Kaj EU probable neniam estos komuna ŝtato aŭ nacio, kun komuna identeco laŭ la imago de Tišljar.

Cetere, Jugoslavio aŭ Sovetunio disfalis ne pro lingvaj kialoj, kiel Tišljar kutimas erare aserti. La motivoj de la disfalo de tiuj ŝtatoj estis ĉefe politikaj, ekonomiaj, sistemaj, ideologiaj. La vero estas, ke la respublikoj ne plu deziris la komunan ŝtaton, kaj la elitoj kaj popoloj ankaŭ ne plu volis la komunisman sistemon, kiu elĉerpiĝis en orienta Eŭropo, ĉar ĝi ne povis konkurenci kun la okcidenta kapitalismo, sed ili volis siajn proprajn naciajn ŝtatojn, en kiuj ili povas reale utiligi siajn etnajn lingvojn, kaj ili volis la kapitalismon, la okcidentan merkatekonomion. Kaj kelkaj el ili volis forlasi la orientan, rusan influon kaj aliĝi al Eŭropa Unio. Pro tio okazis la disfalo de Jugoslavio, Sovetunio kaj de la Orienta Bloko. Lingve, la homoj kaj popoloj de Jugoslavio estis eĉ kuntenataj de la serbkroata (aŭ kroatserba), Sovetunio de la rusa lingvo, do neniel la lingvoproblemo kulpis pro la disfalo de tiuj ŝtatoj. Nuntempe, potencialon por disfali havas ne plu komunismaj landoj, sed ŝtatoj kiel Britio, Hispanio, Belgio, en la du ĉi-lastaj kazoj ankaŭ ĝuste kaj esence pro lingvaj kialoj.

Estas bone, ke esperantistoj organizas tiajn Rondajn Tablojn kiel en Sarajevo por stimuli la liberan diskuton. Du eroj tamen ŝokis min plej draste: Šefik Rizvanović, reprezentanto de la Ministerio pri homaj rajtoj kaj rifuĝintoj de Bosnio kaj Hercegovino, diris en sia salutmesaĝo, ke lia ŝtato nuntempe ne havas multe da tempo por okupiĝi pri problemoj pri kiuj parolos la partoprenantoj de la Ronda Tablo. La alia estas, ke Zlatko Tišljar observis, ke granda plimulto en la EU-Komisiono pri kulturo evidente tute ne interesiĝas pri lingvaj demandoj, se mi bone komprenis la koncernan alineon. Restas la impreso, aŭ la demando: ĉu do la politiko ne interesiĝas pri ni, aŭ ĉu ni ne sufiĉe interesiĝas pri la politiko.

Andreas Künzli


Pikviko en EsperantoPikviko: La lasta traduko de Bill Auld

Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.

Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

Hodiaŭ, la 7an de februaro, je la ducenta naskiĝdatreveno de Charles Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo (pdf kaj epub), kiel la naŭan eron en nia Virtuala Biblioteko:

http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Ni esperas, ke – danke al Bill Auld – vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.

Agrablan vojaĝon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Kaliningrado
La 7an de februaro 2012


Necerta estonteco de Vinilkosmo

La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. Ni petis al la gvidanto de Vinilkosmo Flo Martorell rakonti pri la postincendia situacio.

Vinilkosmo

Post la incendio: Restaĵoj de drumo kaj de bas- kaj gitar-amplifiloj

La septembra incendio estis granda frapo por Vinilkosmo, por EUROKKA, por la Studio de La Trappe, kaj por la tri bandoj kiuj perdis sian tutan instrumentaron.

Sed ŝajne tio ne sufiĉis… Sekvis traktado kun asekurkompanioj. La ejoj de Vinilkosmo estis asekuritaj de la kompanio AXA, kaj la materialo (sonmaterialo de la studio, sonsistemo kaj instrumentoj) estas asekurita tra EUROKKA de MAIF (asekurkompanio por asocioj kaj edukaj funkciuloj). Ni petis al AXA la rekonstruon de la ekzercejo №7 kaj de la stokejo, kaj al MAIF repagon de la perdita son- kaj instrumenta materialo.

La du asekurkompanioj sendis ekspertizistojn. La ekspertizado daŭris unu monaton, kaj la 17an de oktobro 2011 okazis kunveno surloke kun ĉiuj (sep!) ekspertizistoj, la muzikistoj de la tri bandoj, Tribulet (la soninĝeniero kaj respondeculo de la Studio de la Trappe), kaj Floréal Martorell (mi mem) kiel reprezentanto de EUROKKA kaj Vinilkosmo.

Kelkajn tagojn post ĉi tiu kunveno AXA informis, ke ĝi rompas nian kontrakton kaj ne plu asekuros la ejojn de Vinilkosmo ekde la 30a de novembro 2011, ĉar ili taksas tion tro riska. Sed la ejoj funkcias jam dum 30 jaroj kaj ĝis septembro 2011 neniam okazis akcidento, kaj la asekurkompanio, kiu akurate prenis monon, ĝis nun neniam devis repagi.

Pro la raporto de AXA pri la incendio, ĉiuj asekurkompanioj, kiujn mi kontaktis, rifuzis asekuri nin. Ni kontaktis advokaton kaj jurkonsiliston, sed neniel eblas devigi asekuriston asekuri entreprenon, kaj neasekurita entrepreno estas kondamnita al fermo. Pro ĉi tiu minaco mi esploris aliajn eblecojn kaj turnis min al MAIF (kiu ankoraŭ ne repagis la materialon). En decembro MAIF respondis, ke ili ne pretas asekuri Vinilkosmon, sed ili studos la eblecon asekuri la ejojn nome de la asocio EUROKKA. Nova kunveno estis fiksita por januaro 2012.

Antaŭ tiu kunveno, mi kontaktis asekurkompanion, ĉe kiu mia amiko sukcesis asekuri sian spektaklejon, kiam ĉiuj rifuzis fari tion. Sed tiu kompanio taksas nin kvazaŭ publikan teatron kaj aplikas drastajn postulojn kaj kontrolon, inkluzive de aldono de du kromaj sekurecaj seruroj por ĉiuj el niaj 23 pordoj, segado de la arboj proksimaj de la ejoj, forigo de ĉio brulebla k. s. Tiuj laboroj kostos multe, kaj krom tio la prezo de la asekuro estos trioble pli alta ol ni pagis ĝis nun.

En januaro MAIF klarigis, ke ili pretas asekuri la ejojn, sed antaŭ tio oni devos fari multajn kontraktojn inter la diversaj partneroj (EUROKKA, mia frato al kiu apartenas la ejoj, Vinilkosmo, la Studio de la Trappe, kaj ĉiuj bandoj ekzercantaj). Mi devis trovi jurkonsiliston por helpi la preparadon de tiuj dokumentoj.

Intertempe AXA konsentis pagi 27 mil eŭroj por rekonstruo de la ekzercejo kaj stokejo, kvankam la konstruentrepreno petas 36 mil eŭrojn. AXA ne donos pli, kaj ni devos elturniĝi por fini la rekonstruadon. AXA antaŭpagis 18 mil eŭrojn, la ceteron ili pagos kiam la riparado estos finita. Ni tamen ŝparos 1600 eŭrojn, se ni mem kun helpo de muzikistoj plenumos kelkajn preparlaborojn.

MAIF ankoraŭ ne repagis la sonmaterialon kaj instrumentojn, kiuj estis detruitaj dum la incendio. Por la forbrulintaj diskoj estos nenia repago, kaj ni lanĉis subtenkampanjon kiu bone funkciis – danke al la subteno de esperantistoj ni kolektis 3130 eŭrojn per vendado de 565 savitaj diskoj. Tiu sumo ebligis komenci la laboron pri la planitaj projektoj de Zhou-Mack (afrik-regea muziko), Eterne Rima (hiphopo) kaj Patric (okcitanaj kantoj).

Zhou-Mack en Vinilkosmo

Mastrigado de la albumo “Originoj” de Zhou-Mack:
Jes! Bonega rezulto de la studia laboro.

Jen la aktuala situacio… Oni povas demandi: ĉu utilas pagi asekurojn, se post akcidento la asekurkompanioj forkuras kaj forĵetas vin?

Krom la perdo de valora materialo, de la konstruaĵo kaj de multege da tempo, estas risko ke Vinilkosmo devos fermi siajn ekzercejojn kaj studion, se ne eblos asekuri la ejojn kaj la aktivaĵojn pro tro altaj kostoj. Se Vinilkosmo fermos siajn ekzercejojn kaj studion, estos perdita tio, kio dum dudek jaroj ebligis eldonon de multaj albumoj. Se la ekzercejoj estos fermitaj, mi perdos mian ĉefan enspezon, devos trovi novan laboron kaj ne plu povos dediĉi multe da tempo por Vinilkosmo.

Kio povos okazi post tio?!

Flo!


Beletra Almanako 12Beletra Almanako, Oktobro 2011

Jorge Camacho enkondukas la dek-duan Beletran Almanakon, klarigante, interalie, la redaktejan politikon rilate al publikigo de ricevataj tekstoj.

En la originala prozo enestas verkoj de Robin Iversen Rönnlund, Maria Nazaré de Carvalho Laroca kaj Francisco Javier Moleón. Ĉeestas poeziaj kontribuoj de Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Júlia Sigmond, Alexandrine Omba kaj Timothy Brian Carr. Kvin poemoj de Yohanes Manhitu aperas en la aŭtora traduko el la davana lingvo. Krome, estas presita en BA-12 la monodramo Ludoviko-Lazaro de Georgo Handzlik, jam multfoje prezentita en esperantistaj aranĝoj diverslande.

Siajn impresojn pri kaj travivaĵojn en la 70a Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio esee dividas kun la legantoj Miguel Fernández. Vari-temaj artikoloj venas de Floréal Martorell, Sten Johansson, Valentin Melnikov, Zlatko Tišljar, Maria Sandelin, Gerrit Berveling. Cindy McKee leteras pri la antaŭa numero de Beletra Almanako.

La recenza fako ĉi-numere estas malpli ampleksa ol kutime. Ricardo Felipe Albert Reyna aŭtoris tri recenzojn: pri la fabelo Blondulo de la islandano Sigurbjörn Sveinsson, pri la bibliografio de publikaĵoj de Gaston Waringhien pretigitan de Reinhard Haupenthal, pri la Esperantaj aforismoj Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik. Jorge Camacho recenzas la poezian bitlibron Sur la vasta ĉielo de Yohanes Manhitu kaj la ĉinlingvan DVD E.sha epoko (kun subtekstoj Esperantaj, anglaj aŭ japanaj) de la Tajvana kant- kaj danc-grupo.

Laŭ la interkonsento inter Mondial kaj UEA, ĉi-numere aperas verkoj premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj raporto de la Prezidanto de BK Humphrey Tonkin. Deko da fotoj de Scalino ornamas la oktobran almanakon.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Cherpillod, André. La refleksivo en Esperanto. – [Courgenard]: La Blanchetière, 2012. – 12 p. – [Donaco de André Cherpillod].

Eŭropa Unio. Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ: Lingvaj kaj kulturaj aspektoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 p.; 300 ekz. – [Recenzoekzemplero].

Бронштейн, Михаил Ц[алевич]. Попрошусь я к вам в весну: Сборник стихотворений. – М.: Импэто, 2011. – 120 с.: 300 экз – [Aĉeto].

Власов, Дмитрий Валерьевич. Эсперанто: полвека цензуры. Развитие эсперанто-движения и его журналистики в условиях цензуры в Российской империи и СССР (1887–1938 гг.): Монография. – М.: Импэто, 2011. – 184 с.: 300 экз. – [Aĉeto].

Теркельсен, Оле. Мартинус и новая общемировая мораль / Пер. с дат. Вика Спарова. – Stockholm: Världsbild förlag, 2011. – 306 с., илл. – [Donaco de Ole Therkelsen].
С. 134–165. Глава 7. Единый международный язык эсперанто.

Эко, Умберто. Поиски совершенного языка в европейской культуре / Пер. с ит. Анастасии Миролюбовой. – СПб: Александрия, 2009. – 423 с.; 3000 экз. – (Серия “Становление Европы”). – [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

EAB-Update, 2012/56;
Esperanto, 2012/1;
Esperanto*Info, 2011/2;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2011/108;
Heroldo de Esperanto, 2011/10;
Kataluna Esperantisto, 2011/358;
Kontakto, 2011/5;
Kosmos, 2009/1,2, 2010/1,2, 2011/1,2;
La Gazeto, 2011/156, 2012/157;
La KancerKliniko, 2011/140;
La Lanterno Azia, 2012/289;
La Ondo de Esperanto, 2012/2;
La Sago, 2010/65,66,69,70, 2011/71,72,73,74,76,77,78,79,80;
Literatura Foiro, 2011/254;
Scienco kaj Kulturo, 2011/6;
Sennacieca Revuo, 2010/[1], 2011/[1];
Sennaciulo, 2010/5-6, 2011/11-12;
Tempo, 2011/113;
Verda Triangulo, 2012/7.


Suneklipso en armeo

Kolonelo diras al majoro: “Morgaŭ je 9:00 matene okazos suneklipso, kio ne okazas ĉiutage. Venigu ĉiujn soldatojn sur la ekzercoplacon, mi klarigos ĉion al ili. Se pluvos, bonvolu venigi ilin en la gimnastikejon, ĉar en tia kazo nenio estos videbla”.

La majoro al kapitano: “Je la komando de la kolonelo morgaŭ je 9:00 matene okazos solena suneklipso. Se ekestos nepreco de pluvo, s-ro kolonelo donos en la gimnastikejo apartan komandon, kio ne okazas ĉiutage”.

La kapitano al leŭtenanto: “Je la komando de la kolonelo morgaŭ je 9:00 okazos suneklipso. Se pluvos, la suneklipso okazos en la gimnastikejo, kio ne okazas ĉiutage”.

La leŭtenanto al serĝento: “Morgaŭ je 9:00 la kolonelo eklipsos la sunon en la gimnastikejo, kio ne okazas ĉiutage”.

La serĝento al kaporalo: “Morgaŭ je 9:00 okazos eklipso de la kolonelo pro la suno. Se en la gimnastikejo pluvos, kio ne okazas ĉiutage, kolektu ĉiujn soldatojn sur la ekzercoplaco”.

Du soldatoj interparolas: “Ŝajnas, ke morgaŭ pluvos. La suno eklipsos la kolonelon en la gimnastikejo. Oni ne scias kial tio ne okazas ĉiutage…”

Sendis Dorota Burchardt (Pollando)


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2012, №3 (209)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2012:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2012.