Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №3 (197)

Moskvo

Sur la kovropaĝo estas Moskvo – nia provizora loĝurbo, kiu estas ankaŭ la plej granda urbo en Eŭropo.


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Grava ŝanĝo en nia vivo

Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.

En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio baldaŭ rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed, plej grave, ĉi tiu konatiĝo tute ŝanĝis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan.

En 1991, la plej lasta jaro de Sovetunio, ni entreprenis vojaĝon al Roterdamo kaj Antverpeno. Niaj konatiĝoj kun la agado (precipe, kun la redaktado kaj eldonado) de UEA kaj FEL, niaj interparoloj kun Simo Milojević, Osmo Buller, Mark Fettes, Paul Peeraerts kaj kun aliaj profesiuloj, decidigis nin en tiu jaro forlasi niajn sekurajn oficejojn, tute ŝanĝi nian vivon, kaj ĵeti nin en la maron de la profesia vivo esperantista.

En 2001, la unua jaro de la nova jarmilo, venis plia grava ŝanĝo. Post multaj jaroj en Uralo, ni forlasis ĝin kaj migris al la plej okcidenta regiono de Ruslando. Nova urbo, novaj homoj, novaj ideoj, novaj elanoj, novaj vojaĝoj, nova kunlaboro kun amikoj-partneroj en Pollando, Litovio kaj Germanio. Ni estas tre kontentaj pri la dek jaroj en la hejmeca kaj mild-klimata prusa lando.

Sed komenciĝis nova jardeko, kaj en februaro 2011 ni havas plian ŝanĝon. Ni neniam publike skribis pri tio, sed ne plu eblas kaŝi, ke la sano de Halina, kiun unue ŝancelis la biologia katastrofo en Sverdlovsk (1979), tiel malprogresis, ke antaŭ kvar jaroj ŝiaj renoj ĉesis funkcii. Dum la lastaj kvar jaroj Halina subtenas la funkciadon de la organismo per ĉiutaga kvarfoja proceduro de peritonea dializado. Sed tio ne povas daŭri eterne. Necesas grefto de reno. Ĉar tiu operacio ne estas farebla en provinco, ni devis portempe forlasi Kaliningradon kaj ekloĝi en Moskvo atendante operacion.

Ĉi tiu urbo-ŝanĝo metas nin en komplikitajn cirkonstancojn.

Unue: pro la manko de la biblioteko, arkivo, aparataro k.s. preskaŭ ĉiuj niaj projektoj ekpaŭzas. Tio senteblas ankaŭ en La Ondo: ĉi-kajere mankas Nia trezoro kiun mi ne sukcesis verki sen niaj libroj. Ni petas vian komprenemon…

Due: la atendado de la operacio kutime daŭras unu-du jarojn, sed la ŝparaĵoj de nia tuta vivo apenaŭ sufiĉos por ses-sep monatoj da loĝado en tre modest-kondiĉa loĝejo, kiun ni luis rande de Moskvo. Sen aldonaj enspezoj somerofine ni devos kapitulaci… Se iuj el vi – kiuj dum jaroj legis niajn librojn kaj gazetojn, aŭskultis niajn podkastojn kaj prelegojn, partoprenis niajn renkontiĝojn, kursojn, konkursojn kaj ekskursojn, ĝuis koncertojn kaj ekspoziciojn kiujn ni organizis, uzis niajn bibliotekon kaj arkivon – helpos al ni transvivi la nunan malfacilan periodon, ni estos tre dankaj al vi.

Ĉar temas pri tute nova informo, ne rapidu – pripensu dum unu monato, ĉu kaj kiel vi povos helpi, kaj en la venonta Ondo vi trovos pli da informoj pri la manieroj helpi.

Dankon pro via solidaremo!



Pli multe da homoj en la mondo lernu kaj uzu Esperanton

Martin ScaefferJe la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2010, per subskribo de la fondodokumentoj en Esperanto-renkontiĝo en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia. La ĉefiniciatoro de la nova fondaĵo, 48-jara diplomito en publika administrado, Martin Schäffer, aktivas por Esperanto ekde 1983 ĉefe sur la kampoj informado, gazetara laboro, financoj kaj administrado. Ekde 2006 li estas ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio kaj reprezentas la asocion en la komitato de UEA. Li membras en la estraro de la FAME-fondaĵo kaj estas prezidanto de la fondaĵo Mondo, kiun li mem fondis. Ekde 2006 li loĝas en Meksiko kaj laboras ankaŭ por la tiea movado kaj por la Latinamerika. Li afable konsentis respondi niajn demandojn.

Kiun celon havas Esperanto Internacia?

La ĉefaj celoj estas la informado pri Esperanto kaj ĝia instruado, por ke en la mondo estu pli da homoj, kiuj regas Esperanton kaj uzas ĝin. Estas multaj aliaj subceloj, kiuj helpu atingi la ĉefajn celojn, ekzemple, enkonduko de Esperanto kiel elektebla studobjekto en lernejoj, universitatoj kaj ŝtatoj en la mondo.

Pluraj organizoj agas en tiuj direktoj, ekzemple, UEA kaj ties landaj asocioj, ankaŭ ILEI, ESF kaj aliaj. Kial ankoraŭ unu establo?

Estas pluraj organizaĵoj, kiuj agas flanke (eĉ tre flanke) sur la kampoj de informado kaj instruado (do la menciitaj celoj ne havas la prioritaton; ili okupas nur malgrandan parton de la financoj kaj aktivecoj de la koncernaj organizaĵoj). Aliaj nur agas en iu specifa regiono aŭ sur iu speciala kampo (ekzemple faka).

Esperanto Internacia kreiĝis, ĉar mankas internacia organizaĵo, kiu plene dediĉas sian laboron al la Esperanto-informado kaj al ĝia instruado investante grandan parton de la rimedoj (minimume 75% laŭ la statuto) al tiuj celoj. Esperanto Internacia estas miksaĵo inter tradicia fondaĵo kaj membro-organizo, ĉar ĉiu persono povas fariĝi amiko de la fondaĵo (tiel oni povas demokrate influi la politikon de la fondaĵo) aŭ esti simpatianto (eĉ senpage).

Kiel la fondaĵo planas realigi siajn celojn?

Jam ekzistas plano por plibonigi la Esperanto-agadon. El nia plano mi mencias nur kelkajn punktojn, ekzemple: klerigado de la Esperanto-aktivuloj (ĵurnalismo, surmerkatigo, psikologio de informado); sistema analizado de la nunaj mankoj kaj ilia forigo (en kiuj lingvoj kaj en kiuj landoj mankas taŭgaj informmaterialoj, kie tute ne estas retpaĝoj aŭ kie necesus modernigi ilin, kie mankas afiŝoj); uzado de modernaj metodoj de instigo (ekzemple, premioj por sukcesaj informaj aŭ ĵurnalismaj agadoj); informado pri Esperanto per informstandoj ĉe lingvofoiroj, fakaj simpozioj pri lingvoj, junularaj renkontiĝoj aŭ similaj eventoj; okazigo aŭ partopreno en lingvofestivaloj; tradukado de gravaj retpaĝoj al Esperanto (por aperi pli ofte en la publiko); okazigo de inform- kaj instruvojaĝoj k.a.

Grandioza programo! Sed, precipe en la komenco, vi evidente elektos prioritatojn. Kiujn?

Jes, prioritate ni komence pritraktos la uzadon de modernaj metodoj de instigo al Esperanto-agado (Per malmulte da mono oni povas atingi multon.), la kreadon de informmaterialoj por diversaj lingvoj kaj landoj kaj la plibonigadon de retpaĝoj.

Por plenumi tiujn kaj pliajn taskojn estas bezonataj rimedoj. Kiel Esperanto Internacia planas kolekti ilin?

Homoj, kiuj volas finance subteni, povas fariĝi amikoj de la fondaĵo. Eta kontribuo farita de multaj homoj povas amasigi sufiĉe grandajn sumojn. Mi opinias, ke la nova fondaĵo estas la natura elekto de homoj, kiuj volas, ke pli multe da homoj en la mondo lernu kaj uzu Esperanton. Pro tio mi vidas sufiĉe vastajn eblojn kaj pensas, ke relative multaj homoj iĝos amikoj aŭ donacantoj. La Esperanto-parolantoj estas pli idealismaj, ol multaj pensas. Oni ankaŭ povas fariĝi kunfondanto, pagante pli grandan sumon. Krome, ni kompreneble volas kolekti monon por specifaj projektoj kaj celoj. Tion la homoj speciale ŝatas, ĉar temas pri konkreta ago kaj ne pri anonima afero.

Kiel la kontribuintoj scios pri la utiligo de la donacitaj sumoj?

Malferma informado estas unu el la ĉefaj aferoj. Donacantoj ne nur povas difini celon de la donaco (se ili volas), sed la fondaĵo intencas raporti detale pri la uzado de la mono. Tiel oni vidos ekzakte, kiel la fondaĵo laboras kaj kion oni atingis per la rimedoj.

Krom la financaj rimedoj oni bezonas ankaŭ homfortojn.

Jes, homfortoj kompreneble estas ege gravaj, sed mi ne vidas problemojn. Laŭ mi, ekzistas en la mondo amaso da homoj kiuj pretas labori por iu konkreta celo. Mankas kunordigado kaj mono por agado.

Kial en Meksiko?

Nu, simple ĉar ni devis elekti iun malvirtualan lokon por la fondo. Ni elektis la urbon Querétaro, ĉar tie ekzistas juna kaj tre entuziasma Esperanto-grupo. La meksika movado estas ekzemplo, kiel sistema kaj celdirekta agado liveras sukcesojn. La movado en Meksiko en la lastaj jaroj forte kreskis kaj daŭre kreskas. Tion ni ankaŭ povas atingi sur internacia nivelo, investante pli da mono kaj laboro por konkretaj agadoj.

Ĉu vi planas kunlabori kun UEA kaj aliaj partneroj?

Jes, kompreneble! Kunlaboro estas nepre necesa por havi sukcesojn. Laŭ la fondintoj, ni devas labori kun aliaj por atingi niajn celojn.

Kiujn problemojn vi frontis post la fondo?

Verdire, la problemoj ne estas multaj. La kreo de la strukturoj kaŭzis kaj daŭre kaŭzas relative multan laboron, sed plej grave estas, ke la homoj tre pozitive opinias pri la fondaĵo. Grandega plimulto de la homoj, kun kiuj mi kaj la aliaj fondintoj kaj amikoj parolis, opinias ke ekzistas granda neceso kaj potencialo por Esperanto Internacia. Mi do vidas tre pozitivan estontecon. Kiel niaj legantoj povas ricevi pli da informoj pri la fondaĵo kaj kiel oni povas fariĝi “fondinto”, “amiko”, aŭ “simpatianto”?

Baldaŭ ni aperigos pliajn informojn en la reto. Intertempe oni povas skribi al EsperantoInternacia@gmail.com

Dankon pro la intervjuo, s-ro Schäffer, tre impresa projekto!


Varsovio eksilentis

La Esperanto-elsendoj de la Pola Radio komenciĝis en aprilo 1959, sojle de la 44a UK, kiu okazis en Varsovio je la jaro de la centjariĝo de Zamenhof.

Dum kelkaj jardekoj oni povis ĉiutage (dum longa periodo eĉ kelkfoje en la tago) aŭskulti la kurt-ondajn radio-programojn de la Esperanto-Redakcio ĉe la eksterlanda programo de la Pola Radio (Radio Polonia). Krom la propagandaj programeroj pri sukcesoj de Pollando kaj politikaj komentarioj, neeviteblaj ĉe ŝtata radio, ofte sonis interesaj primovadaj kaj kulturaj programeroj.

Fine de 2006 la Esperanto-Redakcio ĉe la eksterlanda programo estis forigita, kaj la programoj en Esperanto daŭris kiel podkastoj unu fojon ĉiutage en la Interreta Fako de la Pola Radio.

En 2009 antaŭ la 94a UK en Bjalistoko la ĉiutaga aperritmo ĉesis, kaj la podkastoj plu aperis nur kvin fojojn semajne, je la labortagoj.

En majo 2010 la ĉiulabortaga apero ĉesis, kaj, post eta paŭzo, la Esperanto-podkastoj (ĉefe, ripetoj de malnovaj elsendoj) enretiĝis nur tri fojojn en la semajno: lunde, merkrede kaj vendrede.

Lunde, la 31an de januaro 2011, en la reto aperis laŭvica podkasto, sed merkrede, la 2an de februaro, mankis nova programo. Tiutage en la Facebook-grupo de la amikoj de Pola Radio aperis anonco de la sola salajrata laboranto de la Esperanto-Redakcio, Gabriela Kosiarska:

Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de PR ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn.
Pliaj informoj ne sekvis, sed Andrzej Pettyn kaj Barbara Pietrzak, veteranoj de la Esperanto-Redakcio, alvokis protestleteri al la prezidanto de la Pola Radio, al la Pollandaj ambasadoj, kaj al la EU-deputito Małgorzata Handzlik.

Eble multaj sekvis la alvokon, sed ja ne ĉiuj. Ekzemple, HeKo, la retagentejo de la Esperanta Civito, jene reagis al la alvoko de Pettyn:

... en la XXI jarcento efikas tute aliaj protestaj rimedoj. Ekzemple, verŝi sur sin benzinon kaj fajrigi sin antaŭ la sidejo de Pola Radio, invitinte ĵurnalistojn kaj veniginte ambulancon — la ŝancoj transvivi estas grandaj, tiuj refunkciigi la esperanto-elsendojn eĉ pli.
AlKo


249 tagoj sen registaro: Monda rekordo de Belgio

Dafydd ab Iago el Bruselo

Belgio ĵus atingis novan mondan rekordon. La 17an de februaro 2011 ĝi preterpasis Irakon, kiel la landon, kiu plej longe — dum 248 tagoj — restis sen registaro. En Belgio ekde la voĉdonoj la 13an de junio 2010 ne ekzistas federala registaro por gvidi la landon. Ja funkcias tri regionaj registaroj en Bruselo, Flandrio, Valonio, kaj la germanlingva registaro en la orienta parto de la lando. Tamen jam dum 249 tagoj belgaj politikistoj ne sukcesas formi novan federalan registaron.

Malgraŭ tio, ke la parlamento en Irako bezonis pliajn 45 tagojn por akcepti akordon pri la nova registaro, Belgio certe tenos la rekordon, ĉar ne estas eĉ plej malgranda ŝanco, ke Belgio havos federalan registaron en la spaco de 45 tagoj. La politikistoj daŭre ne kapablas interkonsenti pri bazaj principoj por formi registarakordon.

Kvankam en Flandrio gajnis la voĉdonadon partio kiu volas la (iom post iom) sendependiĝon, la lando plu funkcias. Kaj en la alia "flanko", en Valonio, gajnis partio kun tute alia vizio de Belgio, sed ankaŭ tie la sub-nacia registaro funkcias. Tamen la reĝo, Alberto II, ŝajnas laca kaj jam okupigis longan liston de eminentaj politikistoj pri la tasko forlasi la sakstraton kaj solvi la diferencojn inter la partioj.

La malsimilaĵoj inter 6 milionoj da nederlandlingvanoj kaj 4.5 milionoj da franclingvanoj kristaliĝas en la politikaj vizioj de iliaj respektivaj partioj kaj politikistoj. La flandraj politikistoj ne volas akcepti, ke oni rajtas paroli franclingve en publikaj instancoj apud Bruselo (kvankam teritorie en Flandrio). Aliflanke, la franclingvaj belgoj malfacile akceptas ke ili devas lerni kaj uzi la nederlandan se ili volas vivi en Flandrio.

Lastatempe, belgoj iom pli humure rilatas al la krizo. Unu el la plej humuraj aliroj al la belga krizo estas la kampanjo en la retejo www.beardforbelgium.be. Tie oni alvokas la belgan popolon, ĉefe virojn, sed, supozeble, ankaŭ virinojn, ne plu razi la barbon ĝis estos formita nova federala registaro. 35 tagojn post la unua alvoko estas pli ol 1000 barbuloj en la ttt-ejo. Tamen la organizanto de la kampanjo, la belga aktoro kaj humuristo Benoît Poelvoorde, ne kreskigas barbon. Li plendas, ke barbo kaŭzas al li alergian reagon kaj pro tio ne povas partopreni.

Ankaŭ la belga senatanino Marleen Temmerman lanĉis alvokon. La 9an de februaro ŝi alvokis aliajn politikistojn kaj ankaŭ la ĝeneralan popolon, ne plu seksumi ĝis naskiĝo de nova registaro. Temmerman memorigis, ke estas pluraj sukcesaj ekzemploj, kiam, ekzemple, virinoj rifuzis seksumi por atingi plibonigon. En 2009 estis seks-striko en Kenjo por haltigi la inter-etnan perforton. Kaj en 2006 amikinoj de kolombiaj gangsteroj rifuzis seksumi, ĝis iliaj viroj rezignis pri perforto. Kvankam tiu rifuzo ne plene sukcesis, oni notis rimarkindan falon de la nombro da murdoj en Kolombio.
http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Brussels_Great_Marked_Square.jpg
La urba placo de Bruselo (http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Brussels_Great_Marked_Square.jpg)


Eva Farkas-TatarÉva Farkas-Tatár
altkvalita Ĉe-instruistino

Dum la 49a Universala Kongreso en Hago en 1964 Andreo Cseh [Ĉe] decidis por la lasta fojo gvidi Ĉe-seminarion. La motivoj de la ĉirkaŭ 20 partoprenantoj estis diversaj: kelkaj utiligis la okazon por scivole spekti la legendulon, aliaj volis travivi plezurajn horojn kaj manpleno pro respekto klopodis altigi la nombron de la rondo. Ne tre fekunda tero por kreskigi freŝajn Ĉe-instruantojn.

Sed unu escepta persono ĉeestis. Temis pri Éva Farkas-Tatár [Farkaŝ-Tatar], juna virino el Hungario, speciale veninta por akiri la lecionojn de la majstro mem. La grandaĝulo ne nur transdonis al ŝi sian metodan konon, sed ankaŭ, kaj plej grave, inspiris ŝin daŭrigi pli intense la Ĉe-instruadon. La studantino ricevis de li — kiel ŝi poste diris — la tiam jam rarajn kursajn “relikvojn”: la gumajn hundon kaj katon, la kolorpaperojn kaj skatoletojn, krome la tradician stencilitan kurs-tekston en la ruĝkartona mapo. Kiu estis Éva Farkas-Tatár?

En 1961 kiam Éva, edzino de fama pastoro en Budapesto kaj patrino de pluraj infanoj, fariĝis 37-jara, ŝi pli kaj pli sopiris al iu intelekta laboro. Ŝi aŭdis pri Esperanto kaj eklernis ĝin. Pro tio, ke la nova adepto de Zamenhof volis ankaŭ konatiĝi kun la internacia Esperanto-vivo, ŝi vojaĝis en 1962 al la 47a UK en Kopenhago. Tie vere kaptis ŝin tiom da entuziasmo, ke ŝi decidis fariĝi instruistino de la lingvo.

Reveturinte en Hungario, Éva serĉis kontakton kun la ankoraŭ aktiva Tibor Réthelyi [Retheji]. Ĉi tiu maljunulo jam dum 1932–1934 pasigis tempon en Svedio kiel Ĉe-instruisto. Li konsilis al sia nova lernantino alproprigi la rektan metodon, dum ŝi helpis lin en liaj Ĉe-kursoj. Tiel ŝi lernis tiun specifan metion. Tibor atentigis la asistantinon pri ora ŝanco: Andreo Cseh gvidos Ĉe-seminarion en Hago dum la UK en 1964. Kial ne aliĝi? Dum la edifa rilato kun Cseh ŝi ricevis la definitivan konvinkon.

Ankaŭ aliaj Esperantaj okupoj trudis sin al la nova samideanino. En 1966 okazis en Budapesto la 51a UK. Pro la alfluo de sennombraj aliĝoj — oni registris 3975 personojn — ĉiu esperantisto en ŝia hejmurbo devis kunhelpi en la realigo de tiu evento. Éva komencis krei sian reton de verdaj konatoj: ofte parolis kun Ivo Lapenna, amikiĝis kun la bulgaro Nikola Aleksiev, la prezidanto de MEM, la tiama kontraŭpartio de UEA en la komunisma Orienta Eŭropo.

Kelkajn jarojn poste Réthelyi mortis, kaj Éva transprenis lian instrulaboron. En tiu periodo filino ŝia fuĝis al Usono. Laŭ la komunisma ideologio la gepatroj kulpis, kaj la reĝimo punis ilin per malpermeso de eksterlandaj vojaĝoj. La patrino estis blokita en sia lando.

En la 1970-aj jaroj multo ŝanĝiĝis ĉe Internacia Esperanto-Instituto (IEI). Ĝia estraro, la filinoj de Isbrücker, forigis Andreon Cseh el la domo en Riouwstraat kaj klopodis plenigi la vakuon per aliaj esperantistoj. Prezidanto de la estraro fariĝis notario, baldaŭ poste malliberigita pro fraŭdo; direktoro en la oficejo fariĝis en 1975 Adriaan Breddels, multjara verdstelulo, kiu ne povis majstri tiun malfacilan funkcion. Li kvar jarojn poste eksiĝis.

Anoncis sin en Riouwstraat la polino Mila Kolińska, edzino de la nederlandano Gerard van der Horst. Ŝi vidis, ke la libervoluloj en la sidejo malzorgis la esencan taskon de IEI, nome la aranĝon de la Ĉe-instruado. Ŝi decidis dediĉi sin al tiu specifa kampo kaj dum 25 jaroj tie sindone plugis, semis, rikoltis. En UEA estis atingita la enprogramigo de tiuspeca kurso dum la UK-oj. Mila estis tamen konfrontita kun manko de Ĉe-instruistoj, sed fine persvadis la tre maljunan Madeleine Haudebine. Tiu francino cedis al ŝia peto kaj instruis en Ateno (1976) kaj ankoraŭfoje en Reykjavik (1977).

Finfine en 1978 Éva Farkas-Tatár rajtis denove transiri la hungarian limon. La birdo elflugis el la kaĝo. Ŝi enskribis sin por la 63a UK en Varna (Bulgario) kaj informis Aleksiev-on pri sia veno. Li siavice kontaktis Mila-n, ĉar tiu ĉi serĉis instruistojn por la Ĉe-kurso kaj -seminario. Li rekomendis sian konatinon pro ŝiaj didaktaj kapabloj. Kvankam Mila ne sciis pri la sinjorino, ŝi akceptis ŝin por la kurso, sed sendis Breddels el Hago por kontroli la lecionojn.

En Varna Éva neatendite staris antaŭ serioza tasko: la salonego entenis ĉirkaŭ 200 homojn, kiuj volis lerni Esperanton aŭ gustumi la Ĉe-metodon. Kia fortostreĉo! La pedagogino brave trabatis sin kaj la Haga observanto laŭde raportis al Mila. Li male karakterizis la instruanton de la seminario. Estis bulgaro, tro ofte ludanta violonon kaj daŭre ĉion skribanta sur la nigra tabulo. Elementoj, fremdaj al la Ĉe-metodo.

Kiel Éva Farkas-Tatár tiel sukcesis? Por kompreni, oni devas scii, ke ŝi ne sklave sekvis la metodon, kiel ĝi estis priskribita en la sveda modelo, publikigita en 1928 kaj de tiam kvazaŭ preskribita kiel leĝo por Ĉe-instruistoj. Tiun misan evoluon, ankaŭ ne deziritan de Andreo Cseh mem, ŝi ignoris. Ŝi reiris al la kerno de la Ĉe-kurso. Ne la leksiko aŭ la rangordo de kaŝaj gramatikaĵoj estas decidaj, sed la spirito kaj nur la spirito de la metodo — nome la gaja, luda maniero, en kiu lernantoj tuj komencas paroli Esperanton.

Unu ekzemplo: pro subita situacio demonstri dum leciono la transitivecon kaj netransivitecon de verboj, ŝi elektis la vorton rompi. Éva rompis permane longan kreton kaj diris: “mi rompas la kreton”. Poste ŝi rekte starigis alian samlongan kreton sur la tablo kaj nevideble ekpuŝis la tablorandon. La kreto falis. Ŝi diris: “la kreto rompiĝas”. Tia krea laboro postulas konstante la spontanean eltrovemon kaj inventadon de la instruanto depende de loko kaj publiko. István Szerdahelyi parolis pri la didaktikaj artifikoj de Éva Farkas. Ne tute prave, ĉar tiaj lertaĵoj estas imanentaj al la vera Ĉe-kurso. En la sepdekaj jaroj Éva Farkas-Tatár markis tiun novan vojon de la Ĉe-metodo.

Post la sukceso de Éva en Varna ŝi estis promociita al docento de seminarioj. En la 64a UK en Lucerno (1979) ŝi kondukis 10–15 kandidatojn al la diplomo pri Ĉe-instruiteco. Egalan nombron ŝi pretigis en la 67a UK en Antverpeno (1982). La apoteozo de ŝia Ĉe-laboro okazis en la Pekina UK en 1986. Tie la hungarino transprenis denove la Ĉe-kurson. La pli ol 200 partoprenantoj prezentis buntan paletron el precipe neeŭropaj landoj. Svarmis antaŭ ŝiaj okuloj dekoj da homoj el Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Aŭstralio. Tiun tutgloban aŭskultantaron ŝi neniam spertis, sed nun ege ĝuis. Ŝi akceptis la defion kaj venkis.

Viglo kaj aktoreco, necesaj ingrediencoj por Ĉe-instruistoj, malprogresas dum la pliaĝado. Estas saĝe, ĝustatempe halti kaj tion Éva faris. Digna adiaŭo el la Ĉe-areno. Laboro finita, sed ripozo merita ne apartenas al la proverbaro de la hungara fervorulino. Trudis sin aliaj taskoj en Esperantujo, kiel ĉe Kristana Esperanta Ligo Internacia kaj ĉe la Esperantaj elsendoj de Radio Budapeŝto. Ankaŭ sur tiuj terenoj ŝi nelacigeble agadis.

En iu UEA-kongreslibro mi legis post ŝia nomo la indikon dommastrino. Éva estas pli, multe pli.

Ed Borsboom


Kiel konduti en Danlando?

Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.

La dekalogo de Jante

SandemoseLa regularo de Jante fontas el romano de Aksel Sandemose (1899–1965). Li havis danan patron kaj norvegan patrinon. Li kreskis en la dana provinca urbo Nykøbing sur insulo Mors, longe for de la ĉefurbo. (La etoson de ĉi tiu socio bone kaptis Hans Kirk, kies romano Taglaboristoj troviĝas en Esperanta kostumo. Sed Fiŝkaptistoj estas pli fama.) Sandemose kvazaŭ fuĝis de Danlando al Norvegio, kaj ekde tiam li verkis en la norvega lingvo. La romano En flyktning krysser sit spor (Fuĝinto transpaŝas siajn spurojn) estis verkita en 1933 en la norvega. Evidente estas malica saluto al la hejmurbo. Nykøbing paradas en la romano kiel Jante. Neniu individua vivo estas allasebla tie, ĉiu spuro de alternativa vivmaniero sufokiĝas pro la regularo de tiu urbo.
  1. Ne kredu, ke vi estas io grava.
  2. Ne kredu, ke vi egalas al ni.
  3. Ne kredu, ke vi estas pli saĝa ol ni.
  4. Ne konduku vin al la rezono, ke vi estas pli bona ol ni.
  5. Ne kredu, ke vi scias pli ol ni.
  6. Ne kredu, ke vi valoras pli ol ni.
  7. Ne kredu, ke vi taŭgas.
  8. Ne priridu nin.
  9. Ne kredu, ke iu zorgas pri vi.
  10. Ne kredu, ke vi povas instrui al ni ion ajn.

Ni ja estas malgranda lando

En malgrandaj socioj la individuo estas travidebla: ĉiuj scias ĉion pri ĉiuj. Plej gravas esti kiel la aliaj ol lumi per si mem. Plej bone estas vivi konforme kun la aliaj bone edukitaj anoj de la anasejo. Se vi iel malkonformas, se vi estas alispeca aŭ eĉ malbela anaseto, ili konkludos: “Tion ni ne toleros inter ni”. Kaj se vi hazarde estas naskita kiel cigno, tiam la vivo povas esti malfacila inter anasoj.

Aliflanke ne ĉiu nekonformulo aŭtomate estas genio: memtakso kiel bela cigno foje, eble eĉ ofte, malkongruas kun la percepto de aliaj, ĉu malbelaj anasoj aŭ ne. Ekzemple, mi vidis en Danlando, ni diru, kontroversan sporttrejnistinon kun la slogano Fek' al Jante-regularo sur la T-ĉemizo; ŝi komprenis sin mem genia kaj miskomprenita de la plejmulto – la plejmulto tamen opiniis, ke ŝi estas kapabla trejnistino kaj ke ŝi kondutas nekredeble vulgare. Sakri kaj kriaĉi pri la opinioj de la aliaj anasoj ne estas sufiĉa kriterio por genieco.

Alia ekzemplo estas financisto, kiu ne nur ĵonglis kun la mono de investantoj, sed ankaŭ havis evidente malmulte da respekto por ekzistanta leĝo, tial li ŝtelakiris la monon de stultaj anasoj – alivorte: krimulo en vestokompleto. Ankaŭ li referencis al la dekalogo de Jante por pravigi siajn transakciojn. Ĉu li prave referencis al la dekalogo, aŭ ĉu li ne kapablis trovi alian senkulpiĝon por siaj “nekonvenciaj metodoj”?

Danlando estas malgranda lando (iu diris: ridinde malgranda) kaj relative homogena kulture. Tiusence Danlando povus simili al la parodio de anasejo. Sed ĉu tio estas malbona kvalito? Ĉu interkonsento en la socio povas esti pozitiva eco? Ĉu interkonsento en la socio povas esti alia vorto por solidareco?

Malmultaj havas tro

Istoj de la socio asertas, ke la konduto de Janteanoj respegulas la deziron de skandinavoj por egala socio en troiga formo, kie regas konformismo kaj unuopinia diktaturo. Kontraste al la mondo, kie malmultaj havas tro, kaj tro multaj havas maltro. En la dana socio estas la opinio, ke la rimedoj estu dividitaj egale, alivorte: “Ne kredu, ke vi povas akapari pli, ol vi bezonas”.

Jam en la komenco de la 19a jarcento la dana poeto kaj politikisto N.F.S. Grundtvig (1783–1872) priskribis tiun idealon – socion, en kiu malmultaj havas tro kaj pli malmultaj maltro. Por akiri tian socion en paca maniero nepre bezonatas iu interkonsento en la socio. Tio estas la vojo de “aurea mediocritas”, la ora moderemo.

Moderemo ne estas amiko de ekstremoj, sed ĝi ankaŭ povas konduki al maleminenteco. Tial vi probable spertos en Danlando la senton, ke iu elstara estas deklarata kiel “sufiĉe bona” – oni ne fanfaronu. Tio estas finfine ankaŭ la paradizo por tiuj, kiuj nur liveras tion, kio estas ne pli ol “sufiĉe bona”.

Iu dana sociologo diris: “Ni ne emas admiri. Kaj tiu eco estas bona rimedo kontraŭ la kulto de personoj”. Tial danoj volonte serĉas kompromison; evitas ekstremismon. La dekalogo de Jante priskribas homogenan socion, kiu klopodas inkluzivi. Ĉio ŝanĝiĝas – ankaŭ socioj. Nuntempe ankaŭ la dana socio fragmentiĝas kaj disfalas je pluraj paralelaj kulturoj kaj subsocioj; la ĝenerala konsento pri tio, kio estas bona aŭ malbona, estas malaperanta. Ĉu tio estas malbona, aŭ ne?

Decidu laŭ via propra vidpunkto. Unu konsekvenco de la malapero de la socia interkonsento kaj solidareco estas, ke, se okazus nova okupacio, certe ne reokazus nova septembro 1943 – tiam danoj kvazaŭ komune savis la judan loĝantaron kontraŭ la persekuto de la nazioj. Tamen eble solidareco kaj malorgojlemo ne estas tiom malbonaj en bona modera socio – se ĝi ne sufokiĝas pro memkontento.

Wolfgang Kirschstein


Edmund Grimley EvansDank' al Dio

de Edmund Grimley Evans

Maria paŝis supren laŭ la ŝtuparo, direkte al la fako por kanceropacientoj. Laca, ŝi haltis dum momento, kie la ŝtuparo turniĝis maldekstren. De dek horoj ŝi estis sur la piedoj, de kiam ŝi ellitiĝis en la mallumo por melki la bovinojn. Aliaj homoj, miksaĵo el dungitoj en blankaj kiteloj kaj vizitantoj en vintraj manteloj, preterpuŝiĝis. Kun siaj malnovaj vestoj kaj kaptuko, Maria estis iom rimarkinda figuro en la urbego, sed neniu el la preterhastantoj ŝajnis rimarki ŝin.

Ĉe la enirejo de la granda halo Maria hezitis. Fine unu el la flegistinoj rimarkis ŝin kaj demandis, kion ŝi volas.

— Mi volas vidi mian edzon, Johanon Mayer, — ŝi diris.

La flegistino, mediteraneaspekta junulino, ŝajne ne komprenis ŝian kamparan dialekton, sed unu el ŝiaj kolegoj alkuris kun aro da paperoj, tra kiuj ŝi rapide foliumis.

— Ĉu Mayer kun “y”? — ŝi demandis.

— Jes.

— Momenton.

La flegistino forhastis denove. Kiam ŝi revenis, ŝi diris:

— Li ne plu estas ĉe ni.

Maria eksentis glacion en la koro. Eble la flegistino divenis ŝian penson, ĉar ŝi rapide aldonis:

— Oni movis lin al ĉambro 3041.

— Kial oni movis lin?

— Mi ne scias. Mi supozas, ke li ne plu bezonas intensan flegadon.

— Dank' al Dio, — Maria flustris al si, dum ŝi reiris laŭ la koridoro.

— Dank' al Dio, — ŝi ripetadis al si, dum ŝi grimpis denove suben laŭ la ŝtuparo tra pluraj etaĝoj.

Ŝi preĝis ĉiunokte, ke ŝia edzo resaniĝu. La kuracistoj diris, ke lia kazo estas serioza, sed ili ne diris, ke estas senespere. Eble ŝiaj preĝoj estis aŭditaj. Eble li eĉ povos reveni hejmen baldaŭ. Eĉ helpi ŝin en la bieno. La pasintaj kelkaj semajnoj estis ja tre malfacilaj por ŝi. Dank' al Dio, ke la infanoj estas jam pli grandaj. Baldaŭ ankaŭ Petro, la plej juna, estos memstara kaj povos forlasi la gepatran hejmon.

Ĉambro 3041 estis tute alia ol la halo, kien ŝi iris antaŭe. Ĉio aspektis malpli moderne, malpli lume, malpli purigite, sed la ĉefa diferenco estis la relativa silento kaj manko de homoj.

Flegistino sidis en eta oficejo kun malfermita pordo, skribante ion, sed Maria ne devis demandi, kie estas Johano, ĉar ŝi jam povis vidi lin. Li kuŝis sur lito en la angulo, videbla de la enirejo. Tamen, se li ne havus la vizaĝon turnitan al ŝi, ŝi ne tuj rekonus lin, ĉar li multe ŝanĝiĝis.

Maria paŝis ĝis lia lito kaj rigardis la maldikan, preskaŭ skeletan korpon de sia edzo, kiu turnetis la kapon por rigardi ŝin, sed montris nenian esprimon sur la vizaĝo.

— Kie estas viaj vestoj? Kial oni ne kovris vin? — ŝi demandis.

Johano movetis la lipojn, sed nenio aŭdeblis.

Dum Maria ĉirkaŭrigardis senhelpe, la flegistino alvenis.

— Kial li ne havas littukojn? — demandis Maria.

La flegistino levetis la ŝultrojn.

— Kie estas la kuracistoj?

— Ĉu la kuracisto ne jam parolis kun vi?

— Jes, sed li estis tre okupita, kiam mi venis antaŭ unu semajno...

— Mi vidos, ĉu mi povas venigi iun, — diris la flegistino, kaj ŝi reiris al sia angulo por telefoni.

— Johano? — flustris Maria.

Li ne parolis, sed ŝajnis al ŝi, ke liaj okuloj briletis.

— Ĉio iras bone. Mi volas diri, mi elturniĝas. Petro helpas pri la kokinoj. Mi melkas kaj nutras la bovinojn akurate ĉiutage. La tutbruna dujara resaniĝis, sed la bestokuracisto diris pri la alia...

La kuracisto jam alvenis. En la angulo la flegistino kaj li flustris inter si.

Maria elmetis manon kaj tuŝis la manon de sia edzo. Ŝi pripensis, ĉu pardonpeti pro tio, ke ŝi ne venis pli frue, sed ŝi sciis, ke ne necesas. Li jam komprenas tion. Estas longa vojo ĝis la urbego, kaj estas multaj farendaĵoj en la bieno.

Tuseto atentigis ŝin, ke la kuracisto jam staris ĉe ŝia flanko.

— Sinjorino Mayer?... Mi esperis paroli kun vi pli frue...

— Mi ne povas veni krom sabate, kiam mia filo ne iras en la lernejon.

— La stato de via edzo estas nun tre serioza...

— Kial li ne havas littukojn?

— Ni povas trovi littukojn, se vi volas, sed tio ne multe helpos lin, bedaŭrinde...

— Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito!

La kuracisto turnis sin al la flegistino.

— Ĉu vi povas?..

— Mi alportos littukon, — ŝi diris, kaj ŝi forhastis.

— Sinjorino Mayer, se vi volas resti ĉe li ĉi tie, vi povas. Tial ni alportis lin ĉi tien, kie estas pli trankvile. Verŝajne daŭros ankoraŭ nur kelkaj horoj... Certe li ŝatus, se...

— Li ŝatus havi littukojn. Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito. Li povus morti pro malvarmumo.

Maria ĝojis, kiam la kuracisto kaj la flegistino forlasis ilin. Ŝi ne volis paroli al Johano, dum ili ĉeestis, ĉar ŝi ne povus aŭdi liajn respondojn. Nun ŝi ridetis al li, kaj liaj okuloj ŝajnis danki ŝin. Li havis tiel belajn okulojn. Ja li multe ŝanĝiĝis dum la kvardek jaroj, dum kiuj ŝi konis lin, sed tiuj okuloj restis tute samaj kiel en la tago, kiam ŝi unue ekvidis lin, dum tiu kermeso, la unua kermeso post la milito. Ŝi memoris, kvazaŭ estus hieraŭ, kiel ili manĝis kaŝtanojn kaj promenis man-en-mane. Eĉ la odoro de tiuj kaŝtanoj revenis al ŝi, kaj la kermesa muziko ŝajnis ankoraŭ soni en ŝiaj oreloj.

— Johano?

— Ĉio iros bone!

— Petro helpas pri la kokinoj.

— Ni elturniĝas.

— Vi scias, ke mi baldaŭ devos foriri...

— Mi devas nutri la bovinojn. La bruna resaniĝis.

Ŝi ne sciis, kiel adiaŭi lin. Nek “ĝis la revido” nek “adiaŭ” ŝajnis bona. Anstataŭe ŝi diris ion, kion ŝi de longa tempo ne diris, sed nur ĉar ne necesas ĉe ili. Ĉar li scias ja.

— Johano, mi amas vin.

Liaj lipoj moviĝis. Maria klinis sin antaŭen. Neniu sono aŭdiĝis, sed ŝi komprenis lin.

Grimpante supren laŭ la ŝtuparo, Maria sentis grandan lacecon. Kutiman korpan lacecon ŝi spertis ĉiutage, sed ĉi tio estis alia laceco, kian ŝi sentis nur kelkajn fojojn en la vivo.

Sidante en la buso, veturante hejmen, Maria demandis sin, ĉu ŝi faris ion malbonan. Trapensante siajn kvindek kvin jarojn, ŝi ne trovis multon, pri kio ŝi devus honti. Nenion tre eksterordinaran ŝi faris en la vivo, sed ŝi ĉiam faris siajn devojn, preskaŭ ĉiam. Ial ŝi ekpensis pri siaj ferioj kun Johano. Ili feriis ja nur unufoje, ĉar tuj post la mielmonato ili akiris sian etan bienon. Kelkaj riĉaj bienistoj havis dungitojn kaj feriis ĉiusomere, sed tio ne eblis por ili. Iam dum la sesdekaj jaroj ili esperis pri tio. Ili revis ankaŭ pri komforta emeritiĝo. Sed poste tiuj grandaj vendejoj tiel premegis la prezojn, ke ili apenaŭ povis eĉ nutri sian kreskantan familion. Sed ŝi ne plendas, ne rajtas plendi. Sep infanojn ŝi naskis, kaj ili ĉiuj estas sanaj, dank' al Dio. Ĉiam ŝi laboris. Neniam ŝi plendis. Sed nun, tamen, ŝi tiom volus ripozi finfine. Eble baldaŭ, kiam Petro ne plu irados en la lernejon. Se li trovos laboron kaj povos prizorgi sin mem, tiam ŝi ne plu havos devojn. Eble tiam.

Nutrinte la bovinojn kaj farinte la aliajn eksterdomajn taskojn, ŝi laboris plejparte en la kuirejo. La tutan vesperon ŝi gvatis la aparaton en la angulo. Kiam fine ĝi eksonis, dum ŝi purigis la bretojn kaj aranĝis ĉion por la nokto, ŝi tamen sentis surprizon. Povus esti iu ajn, sed la telefono malofte eksonis ĉe ŝi. Ŝi jam sciis, kion oni anoncos al ŝi, sed ŝi devis aŭdi ĝin por esti certa. Ŝi ne volis aŭdi la vortojn, sed ŝi sciis, ke necesas.

Tiunokte ŝi preĝos por lia animo, kaj eble, se ŝi rajtas peti tion, ke ŝi povu sekvi lin post ne tro longa tempo.

Pro la novelo Dank' al Dio Edmund Grimley Evans iĝis laŭreato de Liro-2010 en la branĉo Originala prozo.]


Rustam Karapetjan

* * *

Virino staras ĉe fenestro,
Virino flustras ies nomon.
Laŭ strato marŝas blov-orkestro,
Muziko eĥas inter domoj.
Soldatoj marŝas laŭ la strato,
Kisetas ilin varma vento.
Foriras al milit' soldatoj
Por ke reveni kun la venko.
Sed kiu post batal' revenos
Nur scias la Ĉielpatrono
Kaj la virino, kiu pene
En preĝo flustras ies nomon.

Pro ĉi tiu poemo Rustam Karapetjan ricevis laŭdan mencion en Liro-2010 en la branĉo Originala poezio.


Rusa Antologio

Aleksej K TolstojPoemoj de Aleksej K. Tolstoj

Grafo Alekséj Konstantínoviĉ Tolstój (1817–1875), filo de grafo Konstantin Tolstoj (kaj duagrada kuzo de Lev Tolstoj) kaj Anna Perovskaja, post frua disiĝo de la gepatroj estis edukata de sia onklo Aleksej Perovskij (kiu verkadis kiel Anton Pogoreljskij), frue mergiĝis en la mondumon, infanaĝe amikiĝis kun la estonta imperiestro Aleksandro II, en la 18-jara aĝo eltenis universitatan ekzamenon kiel diplomato, okupis gravajn ŝtatajn postenojn en diversaj sferoj, eksiĝis en 1861. Li ekverkis frue, unue versaĵojn, gotikajn kaj fantastajn novelojn, sed famigis lin verkoj historiaj: romano Princo Serebrjanyj (1861; Esperanto-traduko de Ŝidlovskaja 1912), drama trilogio Morto de Ivano la Terura (1866), Caro Teodoro Ioannoviĉ (1868), Caro Boriso (1870). Li verkis baladojn, russtilajn “bylinoj”, kaj lirikajn poemojn, el kiuj pluraj iĝis ŝatataj romancoj muzikigitaj de Musorgskij, Ĉajkovskij, Rimskij-Korsakov, Raĥmaninov k.a.
En ombro de lia drama kaj lirika verkaro restas liaj satiroj kaj humuraĵoj. Unu el ili ni proponas ĉi-paĝe.

AlKo


Saĝo de l' vivo

    1.

Se vin logas rang' majora,
Do ne servu en senat';
Alikaze – spron' sonora
Estu ekster via ŝat'.

    2.

Kontentiĝu per modero,
Bridu tentojn de malŝpar':
Manojn lavu, laŭ prefero,
Sed piedojn – vana far'.

    3.

Estu firma en principo,
Cedu en malgrava dir',
Fortojn streĉu en konstipo,
Lasu lakson sen retir'.

    4.

Se ŝiriĝis pantalono
Aŭ malpuras ĝi pro ber' –
Ne demetu en salono,
Sed foriru al kamer'.

    5.

Se kvieton ĉambran iu
Rompos per nevola son',
Ne eksaltu kaj ne kriu:
“Multajn jarojn! Dia don'!”

    6.

Ne mallaŭdu fremdan supon,
Dignu ĉe festena tabl',
De najbar' ne tiru stupon
El orelo, sen afabl'.

    7.

De la najbarin' ravito,
Vi ne palpu ŝin je mam';
Por viŝad' de frunta ŝvito
Ne uzeblu tuk' de l' dam'.

    8.

Se de l' tablo laŭbezone
Por minut' foriros vi,
Do al damoj fanfarone
Ne menciu tion ĉi.

    9.

Ne riproĉu, se inteste
Ekmalsanis la najbar',
Sed provizu senmoleste
Lin per Korŝa foliar'.

    10.

Studu l' estran parencaron,
Distru ĝin laŭ ties plaĉ',
Tamen la familiaron
Ne transformu al mokaĉ':

    11.

Bopatrinon vi ne petu
Pri viŝtuk' por boto-par',
Kun avino ne ŝercetu,
Ĉu sufiĉas la dentar'.

    12.

De onklin' nomtagon konu,
Laŭdu ĉaston de kuzin'
Kaj senkaŭze ne friponu
Subaksele tikli ŝin.

    13.

Kun bofilinar' sen ĝeno
Agu, sed laŭ etiket':
Vermojn dum arbar-promeno
Ne enmetu al korset'.

    14.

En arbustojn vi ne logu
La filinojn por duvort'
Kaj detiri ne arogu
Ŝtrumpojn de l' nevin' per fort'.

    15.

Se vin vidas homoj – penu
Ne kriaĉi: “Fek! Latrin'!”
Kaj de bebo ne forprenu
Mamon de la nutristin'.

    16.

Por fraŭlinoj, komplezema,
Pluku fruktojn en ĝarden',
Pugon sen bezon' ekstrema
Ne elmontru jen kaj jen.

    17.

Dum somerumad' en ruro
Gvidu ilin al stalej':
Tio sciojn pri naturo
Helpas ampleksigi plej;

    18.

Sed, se volas vi mirigi
Ilin per surpriza trov',
Ne aŭdacu fi-instigi
Al melkado de virbov'.

    19.

Same fie estus ŝovi
Fingron al la pugna fask'
Kun pretekst', ke solvon trovi
Indas por enigma task'.

    20.

Ĝenerale, ŝercu milde,
Estu digna en kondut',
Memorante pri ĝentil' de
Oficiro, laŭ statut'.

    21.

Se ĉe l' estro dignoplena
Mortos ia parencin' –
Vi per anekdot' konvena
Kun suspir' amuzu lin.

    22.

Tamen zorgu, estu deca.
Ne rakontu por konfuz',
Ke jen ĉevalin' bonspeca
Ĉe vi same mortis ĵus.

    23.

Ankaŭ ne, ke sendomaĝe
Ni ne vivas sur la ter',
Kaj ke agas hom' malsaĝe,
Se bedaŭras pri l' afer'.

    24.

Ĉar se ardas senkompate
Via estro en koler',
Vin forsendi piedbate
Povos lia kurier'.

    25.

Vi ne ĵetu, amosenta,
Perlojn al la porka greg' –
Post plugisto diligenta
Iras lerta frugileg'.

<1870>


Tradukis el la rusa lingvo Valentin Melnikov


Pri niaj tradukoj

Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna jaro.

Preskaŭ triono de nia libraro

La resuma tabelo montras, ke en 2010 surmerkatiĝis almenaŭ 81 libroj tradukitaj en Esperanton — 39,7% de la entute 204 “laste aperintaj” libroj. Ĉar la jar-nombroj forte fluktuas (de 32 tradukoj en 2002 ĝis 94 en 2000), estas utile koni la averaĝon por la dudekjara periodo 1991–2010. Dum tiu tempo aperis entute 4020 libroj en/pri Esperanto, inter kiuj 1246 libroj tradukitaj en Esperanton — 31% de la tuta libroproduktaĵo en Esperantujo. Preskaŭ triono.

Ĉu 31% estas multe aŭ malmulte? Ni komparu.

En Ruslando ĉi tiu procentaĵo estas malpli granda — en 2009 inter la 127.596 eldonitaj libroj estis 14.078 tradukoj (11%).

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen, la proporcio de la tradukoj inter la libroj eldonitaj en Finnlando varias lastatempe inter 15% kaj 25%; en 2005 ĝi estis ĉ. 17%. Lu Wunsch-Rolshoven informis, ke en Germanio en 2009 aperis 11.800 tradukitaj libroj (12,7%), kaj en Francio 9088 (14,3%), dum en Britio nur 2% de la eldonitaj libroj estis tradukoj.

Lu Wunsch-Rolshoven trovis konstaton, ke en malpli grandaj lingvoj (ekzemple, en la nederlanda kaj en la hungara) la procentaĵo de tradukoj varias inter 20% ĝis 60% — do Esperanto estas inter tiuj lingvoj.

La angla estas la plej populara en la mondo

La datumaro Index Translationum de Unesko, registras ĉirkaŭ 2 milionoj da tradukoj aperintaj post 1979. Ĉi tiu indekso (nekompleta) enhavas ankaŭ la liston de la fontolingvoj, el kiuj oni tradukis. Plej supre en ĉi tiu listo estas la angla lingvo, el kiu oni tradukis ĉirkaŭ duonon da libroj. Jen la unua deko da plej popularaj fontolingvoj:
 
Angla
1.032.456
Franca
189.064
Germana
172.940
Rusa
94.714
Itala
56.368
Hispana
43.883
Sveda
31.358
Latina
16.831
Dana
16.694
Nederlanda
16.350

La angla kiel la fontolingvo dominas. Ekzemple, en Germanio en 2008 du trionoj de la tradukoj (66,9%) venis el la angla, kaj 11,5 % el la franca. En Francio en 2009 aperis 5.638 tradukitaj libroj el la angla (62%), 751 el la japana (8,26%), kaj 566 el la germana (6,23%).

En Finnlando en 2005 aperis 2235 tradukoj al la finna, inter kiuj 1331 libroj (59,6%) el la angla, 369 (16,5%) el la skandinavaj lingvoj (plejparte, el la sveda), kaj 535 (23,9%) el aliaj lingvoj. La proporcio de la angla inter la tradukoj en la finnan fluktuas de jaro al jaro:

53,0% en 1938
46,6% en 1980
68,0% en 2000
59,6% en 2005
61,8% en 2006.

… sed ne en Esperantujo

Sed Esperantujo mankas sur la mondmapo, kaj oni tradukas en Esperanton el la angla nek la modernajn romanojn, nek librojn sciencajn kaj teknikajn. Ne pli ol 50%, sed nur 7,4% de nia tradukita libraro (6 libroj) fontis el la angla, multe malpli ol la tradukoj el la franca (21 libroj / 26%) kaj el la germana (18 libroj / 22%).

La resuma statistika tabelo por 1991–2010 montras proksimuman egalecon inter la tradukoj el la franca (12,5%), germana (11,6%) kaj angla (11,5%). Sur la naŭa loko en la pinta lingvodeko ankoraŭ restas la jida lingvo pro pli ol 40 kelkpaĝaj broŝuretoj de Icĥok Lejbuŝ Perec, tradukitaj kaj eldonitaj de Tomasz Chmielik en 1993, kaj registritaj en Laste aperis en 2000 kaj 2001.
 
 
Lingvo
1991
1992
1993
1994
1995
1996
1997
1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
2008
2009
2010
Sume
Franca
5
7
9
5
6
6
15
11
7
10
3
2
6
2
7
6
9
6
13
21
156
Germana
7
6
4
5
2
7
2
7
6
7
8
3
8
4
9
7
7
11
16
18
144
Angla
5
4
6
8
10
6
10
6
5
7
11
3
8
24
6
6
6
3
3
6
143
Rusa
5
5
2
1
1
1
3
6
1
7
4
4
5
6
5
4
8
2
2
4
76
Pola
2
0
0
2
0
3
10
1
4
6
11
1
1
1
0
6
0
0
4
3
55
Cccina
7
7
2
0
3
5
3
4
2
3
2
1
1
3
0
0
1
1
4
1
50
Portugala
3
2
1
2
3
4
9
5
3
2
2
3
3
0
1
1
4
2
0
0
50
Japana
2
3
2
1
2
5
4
1
1
2
1
3
3
3
2
2
5
4
1
1
48
Jida
0
0
0
0
0
0
0
0
0
25
19
0
0
0
0
0
0
1
0
0
45
Itala
1
0
1
1
2
2
3
2
6
0
2
0
5
1
0
6
3
2
1
5
43
Entute
61
54
40
56
46
69
85
73
67
94
82
32
67
64
45
60
59
56
55
81
1246
Esperanto
2
2
3
3
2
2
2
3
3
4
7
3
8
6
10
6
13
12
8
14
113

Krom tradukoj en Esperanton, dum la lastaj 20 jaroj aperis 113 tradukoj el Esperanto alilingven. Plejparte temas pri nacilingvaj versioj de internaciaj lernolibroj kaj informlibr(et)oj pri Esperanto (ekzemple, pli ol 20 diverslingvaj tradukoj de la rekt-metoda lernolibro de Stano Marček, eldonitaj plejparte de la aŭtoro mem kun la samaj bildoj).

Ĝis la venontaj statistikoj!


Libro vere bonega

Kreslený humor = Desegnita humuro = Cartoon humour = Humor mit dem Zeichenstift. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 128 p., il.

Ekzistas arto teksta, sona kaj bilda. Kutime por ĉiu homo plej bone percepteblas unu el tiuj tri specoj, kaj ĝuste tiun specon li kapablas taksi. Mia medio estas tekstoj — do, mi ne provas recenzi sondiskojn, ĉar ne estas kompetenta pri muziko...

Kaj nun necesas recenzi arton bildan — eble unika okazo. Temas pri Desegnita humuro de Pavel Rak, probable la plej konata pentristo en Esperanto-medio. Liajn bildojn ĉiuj legantoj vidis en Juna amiko, Esperantisto Slovaka kaj aliaj revuoj; same en ĉiuj libroj de la eldonejo KAVA-PECH, produktinta tiun ĉi libreton. Lia stilo tuj rekoneblas.

La antaŭparolo kaj la titoloj de la bildoj aperas en kvar lingvoj: ĉeĥa, Esperanto, angla kaj germana. Diverslingvaj tekstoj ne ĉiam estas plene identaj, fojfoje estas interese kompari. Kelkfoje teksto estas parto de la bildo mem — do laŭ tio eblas konjekti, en kiulingva eldonaĵo la bildo aperis unue. Kelkaj bildoj eĉ tute ne bezonas vortajn klarigojn.

La libro konsistas el temaj ĉapitroj: Geedzoj — familio, Erotiko, Ĉe l' kuracisto, Filozofiaj vidpunktoj, Ekologio, Diversaĵoj, Kontraŭ milito; en la lasta parto estas kolektitaj specimene ilustraĵoj por diversaj eldonaĵoj de KAVA-PECH. Estas ridigaj, jen paradoksaj, kaj samtempe pensigaj karikaturoj — kaj samlibre ravigaj mildaj erotikaĵoj. Tra la bildoj senteblas bonkoreco de la pentristo kaj lia amo al la vivo...

Libro vere bonega, unika kaj ĉiel rekomendinda. Sufiĉas iom scii unu el la kvar uzitaj lingvoj, kaj vi povos ĝui ĝin.

Valentin Melnikov


Esperanto en Sarlando

Esperanto en Sarlando. De la komencoj ĝis 1988: [Kolekto de studoj] / Haupenthal R., Meyer E., Omlor A., Schenkel J. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2010. — 64 p.

La recenzata kolekto prezentas pli ol 80-jaran historion de Esperanto en la regiono kun eksterordinara sorto: post la unua mondmilito Sarlando troviĝis sub direktado de Ligo de Nacioj, post la plebiscito ĝi re-aliĝis al Germana Regno (1935), estis aparta ŝtato post la dua mondmilito, kaj post plebiscito de 1955 iĝis unu el la landoj de FRG.

Ĉi tiu libro, ekkompilita en la 1980aj jaroj, longe prokrastiĝis. Reinhard Haupenthal editoris kaj kompletigis ĝin, provizante ankaŭ per piednotoj, apendicoj kaj bibliografio.

La unua materialo estas resuma skizo de Ernst Meyer La komencoj de Esperanto en Sarlando. Oni ne havas dokumentitajn informojn pri Esperanto en Sarlando antaŭ 1910. Supozeble la instruisto Fasbender estis la plej malnova esperantisto en Sarlando. En decembro 1910 li varbis por instruista kurso. Kursanoj el St. Ingbert partoprenis en la unua Esperanto-grupo. Propagando, instruado kaj korespondado estis la tiutempa agado.

La studo de August Omlor Esperanto en la Saar-teritorio pli detale prezentas la fruan epokon. Estas citataj artikoletoj el Germana Esperantisto, kiuj donas imagon pri la propaganda kaj instrua agado en Saarbrücken kaj St. Ingbert. La poŝkalendaro de 1911 citas por Saarbrücken societon esperantistan. Kiel ekzemplo de la agado estas represita programo de Esperanto-festo, kiu okazis 16 sep 1911 kun paroladoj, muziko, recitadoj, kantoj kaj balo. La artikolon ilustras fotokopio de la poŝtkarto adresita al Omlor de Edmond Privat, konfirmanta sukceson en la skriba ekzameno el la jaro 1911.

Jakob Schenkel en Esperanto en la Saarregiono (1910–1961) kompletigas la du antaŭajn studojn, bazante sin sur la aktoj de Omlor, la protokollibroj de Esperanto-Ligo Saarteritoria (1923– 1927), artikoloj el germanaj ĵurnaloj kaj raportoj el Esperantaj gazetoj, asociaj informiloj kaj cirkuleroj.

Lia studo dividiĝas je ĉapitroj. En Antaŭ kaj dum la unua mondmilito li skribas pri ekesto de Esperanto-aktivaĵoj en kvar lokoj sendependaj unu de la aliaj. La faktojn li prezentas kronologie. Interesa epizodo estas ligita kun Schenkel mem kiel soldato, kiu en marto 1916 venis al Łódź, kie li havis kontakton kun la loka Esperanto-grupo kaj kun Antoni Grabowski.

La dua ĉapitro, Inter la du mondmilitoj, konstatas individuan laboron ekde 1920 kaj reaktiviĝon en 1923 per preparkunveno por Esperanto-Ligo Saarteritoria, kiu organizis kunvenojn, amuzajn aranĝojn, kaj ekskursojn, varbadon, instruadon, kunlaboron kun Saar-Radio-Club. La lastaj aktivaĵoj antaŭ la granda silento estis ekskurso al Landstaul en aprilo 1931 por renkontiĝi kun la tieaj esperantistoj, parolado en Saarbrücken en oktobro 1932 kaj artikoloj en la nacilingva gazetaro ĝis la jaro 1935.

La ĉapitro Post la dua mondmilito notas kiel signon de la renaskiĝo la artikolon de Omlor en 1947, poste lian varbparoladon en januaro 1949 en popolaltlernejo kaj kurson tiam komenciĝintan. Sarlanda Esperanto-Asocio (ekde 1959: Ligo) fondiĝis en februaro 1951. Granda evento por la sarlandaj esperantistoj estis la 14a kongreso de TEJO en Homburg en 1958. Okaze de la kongreso la urboj Saarbrücken kaj Homburg eldonis prospektojn en Esperanto.

Fine Reinhard Haupenthal, la kompilinto de la libro, priskribas la agadon dum 1962–1988 laŭ la periodoj de endormiĝo (1962–1973) kaj revigliĝo (1973–1988). En la dua periodo aperis Dialogo, la organo de SEL, kiu detale registris ĉiujn aktivaĵojn, tial la aŭtoro nur mallonge resumas la aktivadon. Kiel kulmino de la asocia agado estis 31 Kulturaj Semajnfinoj kun kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj kun esperantologiaj seminarioj. Inter la prelegantoj estis vere elstaraj personoj. Ĝuste per sia kultura aktivado (kulturaj semajnfinoj, periodaĵo, libro-servo) SEL iĝis konata internacie. Sekvas detaloj pri la krizo en la estraro de SEL en 1988/89 el la aŭtora vidpunkto. La posta agado de SEL ne estas prezentita.

Valoraj apendicoj aperas librofine, en la sesa sekcio:

6.1. Esperanto-libroj aperintaj en Sarlando;
6.2. La estraranoj de SEL (1951– 1988);
6.3. La Kulturaj Semajnfinoj de SEL (1973–1988);
6.4. Fontoj uzitaj.
La sepa parto estas bibliografio.

Halina Gorecka


Avanulo en lingvoinstruado

Forsman, Lars. Esperanto ... över 50 miljoner träffar. — Karlskoga: Lars Forsman, 2010. — 135 p., il.

La konata kaj sperta lingvoinstruisto (angla, germana, Esperanto) Lars Forsman en Karlskoga Popola Altlernejo publikigis en septembro 2010 fascinan verkon Esperanto ... över 50 miljoner träffar, kiu tre multflanke kaj ĉarme prezentas svede la Internacian Lingvon kreitan de d-ro Ludoviko Zamenhof en 1887.

La verko baziĝas sur propraj, praktikaj spertoj de la aŭtoro. Li profunde konas la temon. Ĝuste lia persona prezentmaniero faras la libron tre alloga. Leganto ne emas lasi la talentan akompanon de Lars Forsman, kiu vokas al vigla kaj verva rakontado pri la lingvo mem, ĝia instruado kaj utiligado en tutmondaj kadroj.

Scivolemuloj de nia tempo ne facile trovas fidindan gvidilon pri Esperanto. Jen ni havas modelan fonton, kiu malfermas senliman agadterenon, kapteblan kaj kompreneblan por kiu ajn. Tiuj, kiuj ne kapablas legi svedajn tekstojn, jam dum foliumado komencas envii svedlingvanojn pro la riĉaj ilustraĵoj, kiuj bele spicas la enhavon de la verko.

Lars Forsman enkondukas la temon rakontante, kiel li mem trovis la lingvon Esperanto. Li menciis fortajn antaŭjuĝojn, kiuj katenas kaj bremsas liberan, entuziasman scivolemon. Ofte la vojo al Esperanto ne estas pavimita, sed surhavas multajn obstaklojn kaj malhelpojn precipe en formo de antaŭjuĝoj. Etaj, signifaj detaloj kaptas la atenton de la leganto, kiu sekvas la aventurojn de gestudentoj en Karlskoga. Tuj de la komenco internacieco stampas la agadon, ĉar la gelernantoj apartenas al multaj diversaj nacioj. Esperanto estas taŭga ilo por instrui la lingvon mem. Specialan metodon tiucele elpensis la hungaro Andreo Cseh, al kies skolo aliĝis ankaŭ ĉiuj novaj adeptoj en Karlskoga.

En Karlskoga Popola Altlernejo dum 15 jaroj studis Esperanton lernantoj el ĉirkaŭ 40 landoj. Multaj konataj lingvopedagogoj kaj fakuloj de la lingvo Esperanto vizitis ĝin. Tute novajn eblecojn por studi donis la Interreto. Kursanoj ekkonis mirindajn dimensiojn ĉe siaj komputiloj. Malfermiĝis tre alloga mondo ĉe universitatoj, kiuj instruas la Internacian Lingvon. Tutmonda literatura mozaiko de Esperanto estas kolora kaj multflanka. Diktatoroj, kiel Stalin kaj Hitler, klopodis forigi Esperanton el la surfaco de nia terglobo, sed — fiaskis ilia entrepreno.

Tre feliĉa mi estas pro tio, ke mi kapablas legi kaj kompreni la svedan lingvon. Niaj najbaroj en Svedio kaj svedeparolantoj en Finnlando estu tre kontentaj, ke oni havas tiel informriĉan libron pri Esperanto. Ne hezitu, legu ĝin — vi surpriziĝos. Forpuŝu viajn eventualajn antaŭjuĝojn kaj aventuru kune kun Lars Forsman. Vi ne pentos pri via restado sub vespera legolampo kun la profesia gvidanto el Karlskoga.

Jorma Ahomäki


La trajno misdirektita

Dolchamar. Trajn' nenien: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2010.<.h4>

Post la iom eksperimenta kaj “kosma” albumo Lingvo Intermonda, post la vere potenca kaj skua Rebela Sono jen nova disko de la finnlanda bando Dolchamar kun iom filozofia nomo Trajn' nenien. Notindas, ke la nomo rezultis ne nur filozofia, sed ankaŭ iusence (mis)aŭgura.

La domina stilo de la bando ĉi-albume iom kvietiĝis kaj, mi diru, “normaliĝis”, tiel ke rezulte ni havas pli-malpli popular-muzikan kolekton (kvankam kun disaj elementoj de skao, elektronika danc-muziko kaj eĉ kun iom da orienta aromo) — do, nek vere hiphopan, nek vere rokecan. La harmonioj kaj la muzika enhavo ĝenerale estas relative simplaj, kvankam la muzik-aranĝoj restas same variaj kaj eĉ iom pli vivaj. Jes ja, la sono entute estas plaĉa, sed kompare al la antaŭaj albumoj la bando perdis multe da originaleco kaj propra stilo — la albumo kiel tuto rezultis iom sensuka kaj grizeta. Eble oni povas paroli pri la serĉo/trovo de la nova stilo, sed en tiu nova rolo Dolchamar por mi persone aspektas malpli alloga kaj ekscita.

La tekstoj neniel riparas la situacion pri perdo de la “vizaĝo” de la bando. Kvankam ili temas pri tiel fekunda temaro kiel meditoj pri la vivo, pri la destino, pri la mond-percepto, foje ankaŭ pri la amrilatoj aŭ eĉ pri esperantumado, al ili mankas beleco, iu specifa “animo” aŭ klare pripensita mesaĝo. Preskaŭ ĉiuj tekstoj estas en la bona okazo nebulaj kaj abstraktaj, en la malbona okazo — terure naivaj. Kompense ili riĉas je iom riskaj formoj kaj malklaraj metaforoj. La poezian impotentecon de la albumo substrekas la fakto, ke en multaj kantoj la strofoj ripetiĝas parte aŭ plene (nur la voĉo de la kantisto estas ŝanĝata per diversaj komputilaj metodoj), dum unu komponaĵo prezentas eĉ tute senvortan kaj sufiĉe tedan klavo-premadon.

Memkompreneble, tra ĉiuj kantoj hantas la fantomo de adasismoj kaj mislokitaj akcentoj. La gramatiko kelkfoje lamas (“ĉu ni movas ien ajn?” anstataŭ la celita “moviĝas”, “krevita ŝuo”), ankaŭ la leksiko ie-tie prezentas iom kap-rompajn problemojn (ekzemple, mi certiĝis pri la senco de la vorto “frizuro” nur post la konsulto de mia franca-rusa vortaro). Malfeliĉe, eĉ la elparolo de la kantisto multloke estas netolereble senzorga: multaj konsonantoj estas “forglutitaj” aŭ kunpuŝiĝe misprononcitaj.

Tamen almenaŭ du komponaĵoj rimarkeble elstaras el la tuta albuma grizo. Temas pri la energie entuziasma M.T.R. (la frapaĵo “Ne haltu, motoro! Hot! Hoto! Motoro!” el tiu kanto havas multajn ŝancojn iĝi ne malpli populara, ol Ĉu vi pretas?, kiu sonis sur unu el la antaŭaj diskoj de la bando) kaj danciga -If-. La diskon garnas tekstolibreto, 11 mp3-dosieroj kun la karaokeraj versioj de la kantoj kaj enuiga (supozeble — iom haste farita) muzikvideo por la kanto Des pli.

Resume, mi atendis pli da bonaj impresoj de tiu disko. Ne eblas scii, al kiu direkto oni esperis direkti la “trajnon”, sed la direkto evidente estis elektita iom mise. Escepte de du kantoj la disko neniel elstaras eĉ sur la Esperanta muzika tereno (por ne paroli jam pri sennombraj muzikaj grupoj diverslandaj); kaj fone de la antaŭaj kreaĵoj de la bando ĝi eĉ evidente palas. Jen sincera konsilo por la fino: se vi ankoraŭ ne estas konvinkita fano de la bando kaj volas nur konatiĝi kun ĝi, prefere komencu per la antaŭaj albumoj.

Paŭlo Moĵajev


Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011

Esperanto Subgrunde renaskiĝas

11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj.

Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la kompilo en la paĝo de Vinilkosmo cxe la elsxutejo de federacio de sendependaj eldonejoj cd1d http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod

La ideo estas ankaŭ subteni novajn bandojn kun similaj projektoj, ekzemple, la ruslandajn bandojn ĉe la anarkipunkhardkora eldonejo Hej Hula!, kaj samtempe ne perdi la ekzistantajn verkojn. Kune kun la 31 eroj de la malnova kompilo aperas 4 aldonaj trakoj kun titoloj samstilaj aperintaj en aliaj kompiloj.

La kompilo jam estas aŭskultata en la radio de la elŝutejo: http://cd1d.com/radio.php?release_group=149231

Ĝi ankaŭ libere elŝuteblas ĉe: http://cd1d.com/fr/album/esperanto-subgrunde

Vi povas legi pli detale pri la enhavo kaj projekto de Esperanto Subgrunde en la prezentoteksto en Esperanto aperanta en la elŝutejpaĝo de la kompilo sub la franca kaj angla versioj.

Turneo de Kapriol'!

EUROKKA starigis turneon de la frisa folka bando Kapriol'! dum aprilo. La turneo startos en Bruselo, iros suden al Le Mans, St-Brieuc, Libourne, Montgiscard/Donneville, Verniole ĝis Sète por IREM, reiros norden tra Crest, kaj finiĝos ĉe PSI en Germanio.

La turneo estas anoncita kiel bala turneo, kiu dancigos la publikon laŭ tradiciaj dancoj: skotiŝoj, polkoj, valsoj, mazurkoj, bureoj, androj; kaj ankaŭ rondodancoj cerkloj kaj ĵigoj. Diversaj organizoj kaj Esperanto-kluboj kunlaboras kun la asocioj de tradiciaj dancoj por tiuj baloj kadre de la turneo siaj urboj. Vidu pli: http://www.ipernity.com/blog/39007/249356

Georges Brassens en Esperanto, (de)nove

Post elĉerpiĝo de la unua albumeto de kantoj de Georges Brassens, kantitaj en Esperanto de Jacques Yvart, Vinilkosmo kaj Yvart decidis reeldoni ĝin kun aldono de sep pliaj kantoj, kaj proponi novan albumon kun kantoj reregistritaj, remiksitaj kaj remastrigitaj. La albumo Brassens plu aperos je Pasko 2011 okaze de IREM: Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo.

En IREM Jacques Yvart donos spektaklon en Esperanto pri Georges Brassens ĝuste en Sète, la urbo de Brassens, en la koncertejo Georges Brassens, kaj en la jubilea jaro de la naskiĝo kaj forpaso de Brassens… Tiu spektaklo estos grava evento por la urbo, kaj la nova albumo estos la ĉerizo sur la torto!

HHK2 en preparo

Tuj post la fulma sukceso de HHK1 (HipHopa Kompilo Vol. 1), kiu aperis subgrunde kaj preskaŭ kaŝe, estis lanĉita la ideo prepari duan volumon kiel oficialan eldonon ĉe Vinilkosmo… Ĝi alportos ampleksan paletron de Hiphopaj stiloj el plej diversaj artistoj el Kanado, Francio, Brazilo, Germanio, Finnlando, Japanio, Svedio, Danlando, Slovakio… plejparte jam konataj en Esperantujo.

HHK2 devus preti por la grandaj eventoj en Eŭropa somero IJK, SES, KEF, FESTO, UK…

Manŭel: subtenenda projekto

La italo Emmanuele Rovere pretigas albumon memproduktitan, sed distribuotan de Vinilkosmo. Li lanĉis ĉi tiun projekton favore al asocio, kiu helpas afrikajn malsanajn infanojn. Subtenu la projekton, aĉetante la diskon. Kaj nun malkovru la artiston ĉe: http://www.ipernity.com/home/166962

Revado plene Esperanta

La milana folkprogresiva ĵazroka bando Rêverie (Revado) eldonos sian tutesperantan diskon ĉi-printempe.

La diskon produktos Anĉjo kaj distribuos Vinilkosmo. Ekzistos du versioj de la disko, la Esperanta kaj la itala. Ankoraŭ ne eblas scii, ĉu la du albumoj aperos aparte aŭ kiel duobla albumo.

Amindaj kubanoj

Dum la pasint-jaraj IJK kaj UK multaj enamiĝis al la kuba bando Amindaj. Tio kreis solidarecan monkolektadon por helpi la junan bandon registri siajn muzikojn. Nuntempe ili registras siajn kantojn, pecon post peco, en radiostudio por albumo, kiun eldonos Vinilkosmo, se la arta kaj teknika kvalitoj atingos akcepteblan nivelon.

Kajto (Fotis Ivo Miesen)Kajto Duope

Nun Kajto iĝis duopo – Nanne kaj Ankie. Ilia partopreno en FESTO pasintsomere revigligis ilin instige al eldono de Esperanto-albumo. La preparo jam ekis… oni ne scias kiom longe ĝi daŭros, kaj Vinilkosmo enretigas en sia elŝutejo ilian unuan albumon Kajto kaj la trian Tohuvabohuo, kies KDoj elĉerpiĝis: http://www.vinilkosmo-mp3.com/kajto-c-76_115.html?language=eo

Aŭskultu Vinilkosmo-radion

Kun la malfermo de spaco propra al Vinilkosmo ĉe cd1d (federacio de sendependaj eldonejoj) en la fino de 2010 tie ekfunciis la retradio de Vinilkosmo.

La radio konsistas el elekto de albumoj, eldonitaj de Vinilkosmo. Je ĉiu nova ŝalto de la radio aperas hazarda elekto de muzikoj: http://esperanto-tv.com/vinilkosmo

Aŭkultu, sed ne forgesu ke ĉiuj kantoj troveblas en la diskoj mendeblaj ĉe www.vinilkosmo.com.

Estas tre grave subteni la Esperanto-muzikon aĉetante la diskojn. Dankon!

Plej muzik-mojose incitis vin Flo!


La Ondo de Esperanto en la jaro 2010

En la pasinta jaro La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn. Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abon-nombro refalis al la jaro 2003, kiam ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia ol antaŭ sep jaroj: intertempe la Ruslanda abonantaro malkreskis je 20, kaj la alilanda kreskis je 24. 
1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
2008
2009
2010
Ruslando
147
133
122
115
101
98
104
92
93
91
95
85
78
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
421
450
452
448
478
458
431
Entute
283
303
360
372
406
505
525
542
545
539
573
543
509
La plej granda falo en 2010 okazis en Ruslando, Britio, Francio (-7) kaj en Usono (-5). La plej granda kresko estis en Belgio, Ĉeĥio, Finnlando kaj Hispanio (+3). La Ondo dum 2010 estis legata en 45 landoj, je 5 landoj malpli ol en 2009.

Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2009):

Ruslando 78 (85)
Pollando 58 (58)
Germanio 35 (34)
Francio 34 (41)
Brazilo 27 (25)
Finnlando 26 (23)
Hispanio 25 (22)
Belgio 18 (15)
Italio 17 (21)
Serbio 17 (18)
Usono 17 (22)
Britio 16 (23)
Svedio 12 (16)
Ĉeĥio 11 (8)
Japanio 11 (10)
La malkresko de membroj kaj abonoj karakterizas preskaŭ ĉiujn asociojn kaj gazetojn en Esperantujo. Laŭ la ricevataj abonlistoj ni vidas, ke la malkresko daŭras ankaŭ ĉi-jare en La Ondo. Ĉu ni sukcesos la naŭan sinsekvan jaron havi pli ol 500 abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, informado en kluboj kaj renkontiĝoj, kaj per donaco al nia Abonhelpa Fonduso.

AlKo


Ricevitaj libroj

Vidu la kompletan liston.

Bavant, Marc. Matematika vortaro kaj oklingva terminaro. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. — 232 p. — [Donaco de KAVA-PECH].

Esperanto en Sarlando. De la komencoj ĝis 1988: [Kolekto de studoj] / Reinhard Haupenthal, Ernst Meyer, August Omlor, Jakob Schenkel, Kompilis Reinhard Haupenthal. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 64 pĝ. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 16). — [Recenzoekzemplero].

Forsman, Lars. Esperanto ... över 50 miljoner träffar: [Informlibro pri Esperanto en la sveda]. — Karlskoga: Lars Forsman, 2010. — 135 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Kašparů, Max. Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj / Tradukis el la ĉeĥa Marek Blahuš. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2010. — 20 p. — [Donaco de KAVA-PECH].

Rak, Pavel. Kreslený humor = Desegnita humuro = Cartoon humour = Humor mit dem Zeichenstift. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 128 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Werner, Jan. Terminologiaj konsideroj. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. — 180 p. — [Donaco de KAVA-PECH].


Ricevitaj gazetoj

Beograda Verda Stelo, 2010/3;
EAB Update, 2011/52;
Esperanto en Azio, 2011/72;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2011/104;
Esperanto, 2011/2;
Femina, 2010/24;
Heroldo de Esperanto, 2010/15,16;
Internaciisto, 2011/1;
KAE-Informilo, 2011/73;
Kontakto, 2010/5-6;
La Gazeto, 2011/151;
La Lanterno Azia, 2010/12;
La Movado, 2010/717,718;
La Ondo de Esperanto, 2011/2;
La Revuo Orienta, 2010/11;
La Sago, 2010/68;
Literatura Foiro, 2010/248;
Lumo, 2010/2;
Monato, 2011/1;
Scienco kaj Kulturo, 2010/6;
Verda Triangulo, 2011/6.


Juda humuro

La plej malbona tago de mia vivo

Ŝmuel sidis vespere en drinkejo longe rigardante sian plenan bierglason. Tiam pasis grandega bubviro, kiu subite prenis la glason de Ŝmuel, eltrinkis ĝin kaj komencis ridegi.

Ŝmuel komencis plori laŭte.

— Kio okazas al vi, ulo, — demandis la grandegulo, — mi nur iom ŝercis.

— Vi eĉ ne povas imagi al vi kiom teruran tagon mi havis. — Ŝmuel respondis. — Matene mia estro sciigis, ke li maldungas min. Mi kuris hejmen kaj trovis tie mian edzinon kun mia plej bona amiko. Mi eliris kaj trovis, ke oni ŝtelis mian aŭton, en kiu estis la monujo kaj ĉiuj miaj dokumentoj. La plej terura tago en mia vivo! Mi decidis memmortigi. Mi aĉetis venenon, venis ĉi tien, metis la venenon en la bieron kaj intencis baldaŭ trinki ĝin, sed tiam vi venis kaj trinkis ĝin. Nu, sufiĉe pri mi. Rakontu vi: kiel pasis via tago.

El la kolekto de Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №3 (197)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.