Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №5 (187)

Bonvenon al SES 2010


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Lastatempe la mondo ne estis trankvila. Antaŭ la Pasko teroristoj aranĝis du eksplodojn en la Moskva metropoliteno, baldaŭ okazis pliaj bombeksplodoj en la Norda Kaŭkazo. Poste en avia katastrofo pereis la Pollanda prezidento Lech Kaczyński, lia edzino kaj multaj reprezentantoj de la armea kaj politika elitoj de Pollando. Sekvis sismo en Ĉinio kaj erupcio en Islando. Probable, ĝis la alveno de la revuo al vi okazos pliaj akcidentoj kaj incidentoj. Sed pri ili vi ekscias el nacilingvaj radioj, televidoj, tagĵurnaloj kaj novaĵretejoj ege pli rapide ol el nia monata gazeto, kaj ni ne presigas tiajn informojn.Se temas pri ĉi tiu kolumno, en ĝi siajn komentariojn prezentas laŭvice Komitatano Z, Alen Kris, kaj ni: la eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo. Nu, ni devintus esti ĉi tie antaŭ unu monato, sed ni cedis nian vicon al Alen, ĉar en Kaliningrado estis interesaj raportindaĵoj, kaj ĉar ni preferis alparoli vin nur post certiĝo pri kelkaj projektoj, kiuj estis ne tute klaraj pasintmonate. Nun la certeco venis, kaj vi povas konatiĝi kun tiuj projektoj.

Pri unu el ili vi jam legis en februaro, nome, pri elektronikaj libroj. La Virtuala biblioteko de Sezonoj jam estas lanĉita. Nun ĝi konsistas el kvar libroj, kaj ĉiu ret-uzanto povas en ajna momento elŝuti la librojn el nia retejo kaj tuj eklegi ilin. Ne necesas mendi, ne estas risko ke la libro intertempe elĉerpiĝos, ne necesas longe atendi la poŝtan liveradon. Ne necesas eĉ pagi — nur poste kelkaj libroj estos aĉeteblaj (malpli koste ol la paperaj) en la nun establata internacia retbutiko. Legu pli en la 21a paĝo.

La eldonado de elektronikaj libroj ne rezignigas nin pri la tradicia eldonado. En junio en Kaŭno, danke al la kunlaboro kun la Litova Esperanto-Asocio, aperos kvar novaj libroj de Sezonoj: du kolektoj de Nia trezoro, konciza biografio de Zamenhof, kaj reeldono de la Aulda traduko de La ĉashundo de la Baskerviloj.

Radio Esperanto reakuratiĝis. Tri novaj sonprogramoj aperis ĉi-printempe, kaj la plej freŝa estis la unua, registrita helpe de la mikrofono Røde Podcaster, fabrikita speciale por podkastistoj. Ni aĉetis ĝin danke al nia fondaĵo Ilaro. Koran dankon pro viaj donacoj!

Definitiviĝis nia kongres-sezona plano. Fine de majo la redaktoro de La Ondo prelegos pri Zamenhof kaj prezentos Sezonojn kaj La Ondon en Peterburgo, kadre de la landa kongreso esperantista. Fine de junio ni ambaŭ venos al la 46a BET en Visaginas (Litovio), kaj komence de julio ni partoprenos FREŜOn en la najbara Pollanda urbo Olsztyn. Poste ni atendos dezirantojn veni al Kaliningrado por konatiĝi kun la plej okcidenta Ruslanda regiono.

Ni ĝoje renkontiĝos kun niaj legantoj en Peterburgo, Visaginas, Olsztyn kaj en Kaliningrado, sed nur malmultajn el vi ni povos vidi, ĉar grandas la kongres-sezona oferto, kaj ni ne povas veni ĉien, kie estos niaj legantoj, ankaŭ ne al SES-2010 en Slovakio, kien invitas vin la kovropaĝa foto, sendita de Peter Baláž.

Agrablan kongresan sezonon ĉie en Esperantujo!

HaGo, AlKo

Sankt-Peterburgo, 1910En bona horo ni komencu nian laboron!

de D-ro L. L. Zamenhof

Antaŭ cent jaroj, la 20–25an de aprilo (Gregorie: la 3–8an de majo) 1910, en Peterburgo okazis la 1a Ruslanda Esperantista Kongreso. La 21an de aprilo 1910, vespere, en la granda salono de la Peterburga Dumo (urbestraro) okazis festkunveno, en kiu Zamenhof alparolis en Esperanto ĉirkaŭ 600 kunvenintojn. Sube estas la teksto de lia parolado.

[Sur la foto: Antaŭ cent jaroj en Peterburgo: Postnikov (2), Zamenhof (1), Korzlinskij (3) fotitaj en la impona salono de la Peterburga urbodomo antaŭ grandega portreto de Nikolao II. (Foto el Universala Ĵurnalo, 1911, №1)]

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed Esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estus multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj pro kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno, sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan Esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli Esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.

Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la Esperanta parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la “malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido”, nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.

Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la Ruslanda regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel Ruslandano.

Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj ruslandaj esperantistaj kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke nia prova kongreseto ne restos sen utilo por la esperantismo en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza ruslanda esperantismo.

Mi esperas, ke dank' al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo ni komencu nian laboron!

La Ondo de Esperanto, 1910, №6–7.


Vide el Bruselo

Ĉu Belgio eksplodos?

Dafydd ab Iago el Bruselo

Kiel gastiganto de la ĉefurbo de la Eŭropa Unio, Belgio kaj Bruselo havas influon pli fortan, ol oni povintus imagi surbaze nur de la grandeco kaj povo de la lando kaj urbo.

Tiun influon oni vidas eble plej klare en la nombro de gravaj belgaj politikistoj, kiuj okupas postenojn je Eŭropa nivelo, ekzemple: Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj Guy Verhofstadt, la ĉefo de la potenca Liberala partio en la Eŭropa Parlamento. Do, kiam io okazus en Belgio, kaj specife en Bruselo, tio efikus ankaŭ al Eŭropo.

Kio povas okazi? Plej ofte oni pensumadas, kiom longe Belgio daŭros en sia nuna formo. Ĉu Flandrio baldaŭ sendependiĝos? Ĉu Bruselo fariĝos parto de ŝtato kun Valonio. Ĉu la suda nur franclingva Valonio fariĝos parto de Francio? Evidente, la multnacia kaj multlingva ŝtato Belgio ne estas bela ekzemplo de harmonia kunvivado de diversaj popoloj. Eĉ se nur unu homo mortis en la longdaŭra konflikto inter valonoj kaj flandroj — kaj laŭdire tiu mortis pro korinfarkto — Belgio neniam sukcesis en siaj 150 jaroj trovi formulon por sekurigi la harmonian kunvivon de siaj popoloj. La problemoj daŭre iras ĉirkaŭ la sama temo: flandroj spertas la “perdon” de Bruselo kiel ĉefe nederlandlingva urbo kaj daŭran premon de la franca lingvo.

“Ĝis la fino de la dek-naŭa jarcento, Bruselo estis flandra urbo. Kiel en aliaj flandraj urboj, la elito tiam parolis france, sed, malkiel en aliaj urboj, kie la flandra emancipo nuligis la uzadon de la franca lingvo, en Bruselo ĝi plu uzis la francan, kaj finfine la resto de la popolo de la urbo franciĝis”, — notas Filip Van Laenen, flandra aktivulo, kiu nun loĝas en Norvegio.

“Mi ne spertis pli da diferenco inter flandro kaj valono, ol inter du flandroj aŭ inter du valonoj; mi konstatis multe da bonvolemo inter alilingvanoj eĉ neesperantistaj. Tamen, vidate el eksterlande, la interkompreniĝo inter belgoj ne ŝajnas ideala. La kaŭzo de la problemoj estas la miskono de la faktoj kaj la misinformado de la amaskomunikiloj”, — pensas esperantisto Raymond Gerard. Laŭ li, la flandraj separatismaj partioj esperas, ke, kiam la belga ŝtato ne plu estos regebla, la regionoj mem devos transpreni la kompetentojn, kiuj ne plu estos plenumeblaj de la mortanta ŝtato. “Flandrio provos alproprigi ĉiujn povojn de la ŝtato kaj pruvi, ke la regiono mem kapablas pluevolui sen la balasto de la malriĉa Sudo. La arte difinita lingva limo inter Flandrio kaj Valonio iĝos fakta ŝtata limo”, — aldonas Gerard.

Eĉ ene de belga Esperantujo, komunikado kaj kunagado malfacilas inter flandraj kaj franclingvaj esperantistoj (krom en Bruselo). “Iritas min, ke en Belgio la Esperanto-agado estas organizita per lingvo. Mi bedaŭras tion”, — plendis franclingva esperantisto en belga Esperanto-forumo. Ene de la flandra movado oni klarigas la mankon de kunagado per praktikaj kialoj, ekzemple, la bezono je subvencioj de la flandra regiono (ankaŭ por dungito) aŭ la distanco inter la sidejo de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj la agadoj de valonaj esperantistoj en urboj kiel Liège, Namur kaj Louvain-La-Neuve. Eĉ Bruselo ŝajnas malproksima loko. “Se FEL ne atentus la regulojn de la Flandra Komunumo, ĝi devus tuj fermi la centron kaj ne plu povus pensi pri iu profesia aktiveco”, — rimarkis FEL-estrarano en ret-debato.

Se belgaj esperantistoj — kun komuna lingvo Esperanto — ne povas efike interkomunikiĝi kaj kunagadi, kiajn ŝancojn havas neesperantistoj en la multlingva lando? Laŭ multaj flandroj la nura solvo estas sendependeco de Flandrio. Unu el la kialoj por la daŭrigo de la belga ŝtato, krom ebla volo kunvivi aŭ almenaŭ ne sendependiĝi, estas ke Flandrio ne aŭtomate fariĝus membro de la Eŭropa Unio. En 2004 la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi klare diris, ke regiono, kiu fariĝus sendependa de membro-ŝtato, devos fari peton por fariĝi membro. La nuna prezidanto de la Komisiono, José Manuel Barroso ne estas tiom certa pri la afero. “Ĉi tiu demando tuŝas multajn aferojn, kiuj rilatas al la internacia juro. Ne estas kutimo de la Komisiono doni opinion pri kazoj, kiuj estas teoriaj”, — diris Barroso.

Ĉiuokaze, Belgio frontas seriozajn problemojn. Eksĉefministro nun vane provas trovi solvon por unu el la plej grandaj demandoj. Kio devas okazi kun la komunumoj ĉirkaŭ Bruselo, kie franclingvanoj dum la lastaj jaroj fariĝis plimulto. Ĉu ili devos esti eltranĉitaj el Flandrio kaj fariĝi parto de Bruselo? Preskaŭ ĉiuj flandraj politikistoj rifuzas tion. Franclingvaj politikistoj, tamen, rifuzas agnoski ke la franclingvaj enloĝantoj loĝas en Flandrio.
Bruselo (EC)
Bruselo – la ĉefurbo ne nur de Eŭropo, sed ankaŭ de ĉiam pli disa lando (Eŭropa Komisiono)


Malmulte pri la verko

Pri la recenzo de Reinhard Haupenthal en La Ondo 2010, №4.

La fakto, ke Reinhard Haupenthal sendube havas meritojn ĉe la starigo de tradicio de festlibroj en Esperanto, verŝajne malhelpis lin simple akcepti kaj dece aprezi verkojn de aliaj. Mi vere admiras, kiel per mikso de ignoroj, distordoj, ofendoj kaj aliaj impertinentaĵoj li kuraĝas pritaksi libron, al kiu kontribuis 106 personoj. Multaj, kiuj konas la recenzinton kaj liajn kondutojn, ne aparte miros pri la teksto. Kiel unu el la redaktintoj mi tamen permesas al mi jenajn rimarkojn:

1. En la enkonduko ni redaktoroj klarigis, kial tiu ĉi libro estas ligita al nur unu kampo de la ampleksa aktivado de Humphrey Tonkin, al Esperanto kaj la Esperanto-movado. Pri la aliaj kampoj ni ne kompetentas kaj ne estus havintaj aliron al la koncernaj fakuloj. Do la “movadaj dimensioj” estis tute intencitaj.

2. Per siaj juĝoj pri la personoj Tonkin, Daŝgupta kaj aliaj Haupenthal sin mem karakterizas. Ne necesas komenti.

3. Eble Haupenthal ne rimarkis, ke ja ekzistas diversaj difinoj de la objekto de interlingvistiko, ne nur tiu kiel planlingvo-scienco. Pro tio la teksto de Vergara estas ĝuste lokita.

4. Pri GIL (germana mallongigo por Societo pri Interlingvistiko) la recenzinto misinformas. Al enirkriterioj apartenas ne nur la faka kvalifiko sed ankaŭ la kapablo ĝentile kaj senkonflikte kunlabori kun aliaj kolegoj. Ĉar Haupenthal disponas pri la arto labori malkunige, la estraro de GIL malakceptis lian aliĝpeton. Lia recenzo montras la ĝustecon de tiu decido.

5. La kontribuo de Wera Blanke en la prilaborita esperantlingva versio antaŭe nenie aperis, sed ja kiel germanaj variantoj, destinitaj tamen por komplete aliaj celgrupoj.

6. Ne klaras, kion la bibliografo Haupenthal havas kontraŭ bibliografioj, ekz. ĉe Wandel kaj Chrdle. Kulpas mi, kiu petis kiom eble plej kompletajn informojn. Krome, referencoj al la Interreto (i.a. teksto de Barandovská-Frank) nuntempe estas tute kutimaj, kion Haupenthal devus scii.

7. Ĉar la recenzinto, lige al la brila intervjuo de Fettes kun Tonkin, mencias terminon uzitan de Carlevaro, mi atentigas por la kazo de eventuala bezono, ke la sviso estas psikiatro…

8. Bele, ke tiu evidente senvalora libro, en kiu Haupenthal por si trovis nur 5 interesajn tekstojn, tamen manku “en neniu ŝranko”. Granda honoro! Kiel dankon ni eble redaktu por li broŝuron kun lia tute persona magra elekto.

Detlev Blanke (Germanio)


Pri festlibroj

Al Esperantujo mankas klaĉĵurnalo. Io kiel KrokodilBild, kiuj el malgrandaĵoj faras skandalojn. La skandaluloj tiamaniere famiĝas kaj ĉiuj volas scii pri ili iom pli. Bonŝance ni havas La Kancerklinikon (dankon, Ĵak!), eĉ Heroldo dum lastaj jaroj sukcese privenenas la movadon, kaj ni havas la fenomenon Haupenthal. Tiu sinjoro estas sendube klera kaj inteligenta, liaj fakaj laboraĵoj estas altnivelaj. Mia edzo, kiu konis lin persone, iam diris al mi: “Sentu vin flatata, se Haupenthal kritikas viajn verkojn. Tio signifas, ke li legis ilin. Stultaĵojn li eĉ ne legus”.

Kvankam Haupenthal mem meritplene lanĉis la sciencan ĝenron de festlibro en Esperantujo, li ne troviĝas inter cento da aŭtoroj de la festlibro por Tonkin. Kial? Evidente por povi ĝin kritiki objektive, neparolante “pro domo” (aĥ, Dallmayr!). En klaĉĵurnaloj kutime kaŝiĝas grajno da vero. Haupenthal ja ne malpravas. Kiel redaktorino mi daŭre spertas, ke sciencaj aŭtoroj havas siajn preferatajn temojn, same kiel oni havas sian preferatan bieron. Oni ŝatas ĉiam ŝovi manon en la saman tirkeston, same kiel en la saman bierkeston. Kial tio estu malbona? La samo validas por hobioj: ŝekspirologia profesoro ŝatas sian Esperanto-movadon, gimnazia instruisto sian volapukologion, habilitita ĝermanisto sian GIL-on. Kial ne? Cetere, laŭ la supra tezo de mia edzo estas GIL prestiĝa organizo, se sinjoro Haupenthal klopodis membriĝi en ĝi. Li devintus misplaĉi ne nur al Blanke, sed al la tuta estraro kaj al kvardeko da membroj, kiuj ĉeestis la ĝeneralan kunsidon. Quel malheur. Oni ne akceptis konatan scienciston, kiu ricevis la festlibron jam por sia kvindekjariĝo, kvankam — kiel li mem klarigas — oni kutime ricevas ĝin plej frue en la aĝo de sesdek. Li naskiĝis 1945, lia festlibro aperis 1998. Ĉu? (Mi ĉiam havis malbonajn notojn en matematiko.)

Mi ne volas sublupeigi la tutan recenzon. Amuzis min la rimarko pri narcisismo. Kial oni ne ŝatu sin mem? Sciu: mi sesdekjariĝos en 2012 kaj iu festlibreto tute ne malplaĉus al mi! Tio estos post du jaroj (ĉu mi kalkulas ĝuste?), do mankos nek tempo, nek trankvilo. Kaj krome mi havas nenion kontraŭ revarmigita gulaŝo. Oni nur aldonu iom da rozmareno, iom da oregano, kaj, se oni ŝatas, eĉ iom da pipro.

Vĕra Barandovská-Frank (Germanio)


Ĉu nur kvin el pli ol cent?

Fine de la grandparte negativtona recenzo Malpli estintus pli, de Reinhard Haupenthal, pri La arto labori kune (en la aprila numero de LOdE, p. 17–18), surprizis min jenaj vortoj kontraste sufiĉe pozitivaj:

Se tion oni ignoras, restas bela kvanto da atentindaj kaj legindaj artikoloj kiuj gardos aktualon kaj malbanalon. Ili konsistigas la veran valoron sub la stuko. […] En neniu ŝranko ĝi manku.

Bedaŭrinde la recenzinto ne donas pli konkretajn informojn pri tiuj artikoloj legindaj kaj atentindaj, krom ke

Persone mi legis kun plezuro kaj profito la artikolojn de Chengtai (pri Elpin), Huĝimoto (pri Takasugi Itirô), Lins (pri komunistaj esperantistoj), Minnaja (pri lingvo-kontrolaj institucioj) kaj Ragnarsson (pri la Shakespeare-tradukoj de Tonkin).

Ĉu do la bela kvanto konsistas je nur 5 kontribuoj el tuta sumo de pli ol 100?

Jorge Camacho (Hispanujo-Tajvano)


Nia trezoro

Pli ampleksa versio de ĉi tiu teksto aperis en la “blogo” de István Ertl http://pistike65.wordpress.com Oni povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian dudek-trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu István Ertl legas ĝin ekde la 17a minuto.

Vojaĝo al Kazohinio

Vojagho al Kazohinio

Parolante pri lumpunktoj de nia literaturo, ofte oni iom minuskomplekse konstatas ke la koncerna verko elstarus en ajna nacia beletro. Tio tamen validas nur por garbo da ili, kaj Vojaĝo al Kazohinio (Parizo: SAT, 1958) de Sándor Szathmári (1897–1974) situas en la pinta kvino. Eŭgeno de Zilah nomas Kazohinion “la plej malkvietiga ĉefverko de nia literaturo”.

La intrigon la katalogo de UEA unufrazas jene: «La ĉefrolulo post ŝippereo trovas sin en insulo kie vivas du kontraŭaj socioj: ĉe unu la tekniko malhomigis homojn, ĉe la alia superregas ekscesoj “artaj” kaj “religiaj”». Ni vidos ĉu tiu simpla priskribo ne tro simpligas…

La ŝippereinto estas Gulivero mem, el satira verko (1726) de Jonathan Swift, kiun Szathmári transportas en la nunon de la verkado. “Ĉi tie, Gulivero estas angla marist-kuracisto, kiel ĉe Swift, sed li aliĝas al la mararmeo en 1935, dum la milito de Italio en Etiopio”. La akcidento portas Guliveron ĉi-foje en la socion de la hinoj. Tiu socio ankoraŭ ne estas “maŝinmondo” (tiel titoliĝis posta Szathmári-novelaro), sed la hinoj ŝajnas al ni maŝinecaj homoj sen sentoj. Iliajn rilatojn, ĉiun ilian geston plej rigore regas strikta logiko — mi preskaŭ skribis “senkompata”, sed kompato, kun multaj aliaj konceptoj al ni kutimaj, ne havas lokon en la hina mondo. Kiam ili helpas kunhomon, ili helpas ne pro “kompato”, sed ĉar la alia petis helpon, do li bezonas ĝin, sekve estus ne logike rifuzi (krom se la malutilo helpi misproporcius kompare al la donata helpo). Sian vivoregan logikon la hinoj nomas kazo — jen kial ili loĝas en Kazohinio. En la hina mondo oni manĝas ne por plezuro gusta, sed por sin nutri; ĉiaj formoj de arto estas juĝataj sennecesaj por la vivo; kaj ekburĝona “amhistorio” de Gulivero kun Zulema ne povas disflori en mondo kie amoro egalas al “seksa laboro” kaj amo estas plia neinterpretebla koncepto.

Ĉe la hinoj, ĉiuj korpaj bezonoj trovas senmankan (sed ne supernecesan) kontentigon — kaj aliaj bezonoj por ili ne povas ekzisti. Gulivero miras pri la supera tekniko kaj perfekta organizo de la hinoj, sed pli kaj pli suferas en tiu asepsa mondo. Li jam scias ke en la insulo ekzistas alia socio, tiu de la behinoj. Fine, kvankam malvolonte ĉar temas pri neraciaĵo, la hinoj permesas al li ekloĝi inter la behinoj. Jen, nia heroo finfine retrovas homojn kapablajn ridi, ami, kanti, malami, batali… kiel hejmlande, ĉu ne? Sed li rapide devas lerni ke ĉe la behinoj manĝi estas plej kaŝinda hontaĵo, ke ĉe salutado nepras intergrati la postaĵojn kaj diri pricc-prucc, alie ja ne estas belki, nek ketni… Kaj se oni ne kondutas ketnie, oni suferas enoon! Ĉion ĉi malscias nur bivagoj, kiuj ankaŭ ne komprenas la sanktajn aŭ malsanktajn ideojn de bikruo, borema, lamiko, kaj precipe kona kaj kemon… Gulivero spertas ke la behinoj obeas kutimojn kiujn nenio pravigas krom kutimeco, kaj ke ili kapablas ĝismorte interbatali por ideoj komplete sensencaj!

Evidente, kiam brita ĝentlemano komparas tiajn fi-kutimojn kun la noblaj tradicioj de sia sopirata insula hejmlando, klaras kiu flanko gajnas en la komparo… Sed ĉu vere klaras? Ĉu eble tamen ĉiu lando, ĉiu kulturo havas siajn ketniojn kaj siajn kona? Aliflanke, kion pri la kazo? Ĉu iagrade ĝi regas la efektivan homan civilizon? Aŭ devus regi?

Tiel ekas la demandoj pri eblaj interpretoj de la romano. Plej ofte oni taksas ke la hina kaj behina duonoj montras — en malsame kurbaj speguloj — du komplementajn, sed egale troigajn karikaturojn pri nia civilizo. Ĉe tia interpreto, restas tamen ia malsato ĉe la leganto. Nome, kian mondon do taksi dezirebla se nek la hina nek la behina taŭgas? Ĉu ian oran mezan vojon inter la du?

Aliaj interpretantoj — kiel mentoro de Szathmári, Dezső Keresztury (postparole al la eldono en 1957), kaj István Simon (en Opus Nigrum, 1988, №3) — atentigas ke la aŭtoro havis tute klaran intencon: per la behina mondo li celis fortimigi nin, por des pli evidentigi ke la sola savo-vojo por la homaro estas ambicii al atingo de hina perfekteco. Se la pagenda prezo estas perdi niajn sentojn (sentoj estas samgrade sencohava vorto kiel buku kaj ketni, pensus hino), ni do perdu ilin. Se Budao-simile ni rezignus niajn superbezonajn havemojn kaj konkeremojn, tiam ĉesus milito, perforto, malŝpara misuzado de resursoj, kaj mil aliaj misfenomenoj plagantaj la hodiaŭan mondon.

Fakte, Keresztury kaj Simon konstatas ion principe evidentan. En sia postparolo al la dua eldono (1946), la aŭtoro ja donas detalan meminterpreton samsencan, kaj pledas senambigue por nia necesa hiniĝo. (Ni memoru ke tio okazis longe antaŭ postmoderno, kiam postparolo ne funkciis kiel rolluda masko.) Laŭ Szathmári, ĉio kio ne klarigeblas materie surbaze de la homa korpo mem, estas “memvibroj de la cerbo”, devio kiu “diferencas nur laŭ la gradoj… Milito estas nur 180-gradiĝo de tiu devio, kiu komenciĝas per la muziko”.

Pli interese, Eŭgeno de Zilah avertas (La Gazeto, 1999, №81): “La satiro de Szathmári nediferencige atakas ĉiajn konvenciojn: tiujn kiujn ni nomas malbonaj, kaj tiujn kiujn ni kredas bonaj. Li eble estas tiu el la utopiistoj, kiu plej bone elprovis, ĉu oni povas konstrui etikon surbaze de materiismaj-sciencismaj perspektivoj”. Probable ne, konkludas Zilah, ĉar hineco eble estas nur speciala kazo de behineco. Kio ja garantius la absolutan superecon de kazo? Kial la hinoj rajtus atribui al si la certecon pravi solaj?

Fakte, se Szathmári vivus hodiaŭ, li, ĝisdata atentanto de sciencaj atingoj, nepre revizius sian mondkoncepton, ĉar multo el tio kion li opiniis “memvibro de la cerbo”, havas ja biologian bazon…

La komplika eldonhistorio de Kazohinio (kaj ankaŭ la vivo de Szathmári!) meritus apartan artikolon. Ĉu la hungara aŭ la Esperanta versio naskiĝis la unua? Tiun demandon traktis en 1989, verŝajne kun definitiva valido, Éva Tófalvy, konstatinte plifruecon de hungarlingva versio.

Kazohinio estas unu el la tre malmultaj Esperantaj verkoj kiuj inspiris aliajn artojn. (Al tia sukceso kontribuis, kompreneble, ankaŭ ĝia statuso kiel “kulta” verko hungara.) Nome, ĝin filmigis Gábor Zsigmond Papp (1997): en la 50-minuta miksĝenra verko tri fakuloj, inter kiuj esperantisto Árpád Máthé, parolas pri la dornoplenaj vivovojo de Szathmári kaj eldonhistorio de Kazohinio, kun interaj scenoj el la verko mem.

István Ertl


Nia poezio

Poemoj de Baldur Ragnarsson

“… la internacia lingvo havas la kapablon ensorbi apartajn tradiciojn por doni al ili ian homan unuecon, samtempe lasante al ili ties apartecon. Kaj tio realiĝis en plej evidenta kaj perfekta maniero en la poezio de Ragnarsson, poeto samtempe islanda kaj internacia, kiu neimiteble fandis sian nacian devenon kun ĝenerale homa, preternacia filozofio kaj etiko”, — skribis Mauro Nervi enkonduke al la tiama “plena originala verkaro” de Baldur Ragnarsson, La lingvo serena (Edistudio, 2007).

Profesie instruisto kiel William Auld, post ties morto Ragnarsson estas nia regula kandidato al literatura Nobel-premio. Longe li staris malmultvoluma (Ŝtupoj sen nomo 1959, Esploroj 1974), sed lastatempe li publikigas ion novan ĉiujare aŭ eĉ pli ofte (La neceso akceptebla 2008). Preter tio, li persiste tradukas islandajn samtempulojn kaj klasikaĵojn, kiel laste eĉ La Edda (2008).

Ragnarsson longe trenis reputacion de “malfacila” poeto. Tiun famon naskis probable opinio de Kalocsay, kaj postaj recenzoj. Ne mirinde se pensi ke lia poezio ŝovis la parnasismon de tiel-opiniantoj al beletra muzeo… Sed, se licas tiel diri, lia lastatempa produktado iĝis pli “alproksimigebla al meza leganto” (Szilágyi) — eble ĉar oni pli trasentas en ili la vejnon de instruisto, nun pli klariga kaj elmetada ol sintezanta en poeziajn densojn. Atestu tion ankaŭ la verkoj premierantaj ĉi-sube.

István Ertl


Baldur RagnarssonLegante la taglibrojn de Kafka

“Delonge nenion verkis. Komencos morgaŭ.”

Tiel Kafka en taglibro naŭan de julio
antaŭ jarcento minus jaroj du,
timante, ke la nervoj plagos plu;
en aŭgusto kulminis depresio,
ke li reale nenion jam atingis,
tio genion tamen ne estingis.

Pri liaj verkoj mi nenion diras,
tiel klarstilaj, tamen sence obskuraj
sufiĉe por liveri daŭrajn interpretojn
al adorantoj. Sed min tuŝas pli
liaj mensaj suferoj, tagoj intermuraj,
senracie perditaj en la pensajn retojn.

El liaj statoj, obsedoj kaj doloroj,
kreiĝis verkoj de registra sondo
pri embarasoj de homo, trovanta sin
fronte al la nekomprenebla mondo.
Ni tial rajtas supozi, ke lia sufero
estis por lia arto destina ofero.

Trakiaj bovinoj

Kiam Sokrato partoprenis kiel hoplito
la batalon de Amfipolis, la Atenanoj
kolektis trakiajn bovinojn en valeton,
ke gardu ilin knaboj ne batalopovaj.

Tie li staris sur altaĵo praktikante
ekzercojn laŭ sia kutimo, plifortigajn
korpe kaj anime, atendante
varmiĝon de la matena suno,
kiam subite alkuris la Spartanoj
kun kaskoplumoj, signoj kaj kriaĉoj,
kaj la bovingardistoj, provizotenistoj,
soldatoj kaj oficiroj fuĝis
krurostreĉe, dum la bovinoj
nur ekmiradis: iuj muĝante sekvis
la kurantojn kelkapaŝe, dum iuj
sidiĝis kvazaŭ meditantaj
pri la fuĝo de la kuncivitanoj de Sokrato
aŭ pri la strangaj krioj de la Spartanoj.

Ke tio sparkigis konvinkon ĉe la filozofo
pri la fundamenta rolo de ekmirado
en serĉado de saĝo, tion mi volas kredi,
honore al la bovinoj de Trakio.

Malplenaj spacoj

Malplenaj spacoj estas preferindaj
al rubo en anguloj, ĉar liberaj,
lasantaj lokon por spirado. Vortoj
silentas tie, tamen flustrojn
mi aŭdas, sporadajn, tre mallaŭtajn,
alportitajn el fontoj malproksimaj
lirlantaj milde, delikatajn signojn
sentrude instigantajn interpreton
laŭ gamo leĝera.
                            Sekretojn
mi ne atendas, nur atestojn
pri ekzisto sendependa de l' aferoj
de nia raso, konfirmojn pri la daŭro
de ĉio nerimarkita: obskuraj fontoj,
herboj sovaĝaj en ombritaj valoj,
surbordaj ŝtonoj mare glatigitaj,
ekzistoj senutilaj, tamen pli esencaj
al la planedo ol la falsa rajto
de nia raso okupi ĉiujn niĉojn.

Tial mi ŝatas la malplenajn spacojn
pli ol la okupitajn, ĉar nur en tiuj
eblas aŭskulti la voĉon de la tero,
malefemeran, kiu fine sonos
plenrajte sola post la interludo
nomata ŝerce civilizacio.

Troja ĉevalo rifuzita

La fendojn ekzameni estas tikla afero,
ĉu eblus plilarĝigo ĝis aŭtentaj breĉoj
atendas pluesploron, dum regas la aŭstero
ankoraŭ tiujn murojn, aspektajn je stabilo,
necesas pacienco por trovi enirvojon
en urbon arogantan, defian je profilo.

Ni estu eltenemaj, trompemon ni evitu
malindan al honoro por superi Trojon,
ni rifuzu mistifikojn naskitajn el ideo,
sed uzu niajn ilojn, laboru kaj elŝvitu,
elstreĉu niajn fortojn kaj legendon spitu
ateste pri honesto dum dormas Odiseo.



En labirinto de iluzioj

Vondroušková, Ljubov. Labirinto = Лабиринт / Trad. el la rusa, postpar. Jaroslav Krolupper. — Brno: LYNX, 2009. — 60 p., il.

Vondroušková, Ljubov. Iluzio = Иллюзия / Trad. el la rusa Jaroslav Krolupper; Postpar. Ivo Pospíšil. — Brno: Onufrius, 2010. — 60 p., il.

LabirintoRusa kultur-kleriga societo en Moravio eldon(ig)is poemlibretojn de Ljubov Vondroušková — rusa poetino, loĝanta en Brno — dulingve, rusajn originalojn paralele kun Esperantaj tradukoj de Jaroslav Krolupper. La unuan libreton Mia ŝato (2008) mi ne vidis, do nun mi pritaksas du aliajn: Labirinto (2009) kaj Iluzio (2010).

Labirinto enhavas kurtajn, ne pli ol 20-liniajn, poemetojn — plejparte lirikajn, parte filozofiajn. Temas pri profunde personaj travivaĵoj — pasinta amo, bedaŭro pri perdoj… Malgraŭ eternaj temoj, tamen senteblas “propra voĉo”, la stilo tute ne simila aliajn poetojn.

Observemo pri la naturo, subtilaj emocioj… sed iam la ideojn preskaŭ ne eblas kompreni. Multas vortoj ne tipaj por poezio, apenaŭ troveblaj ĉe aliaj aŭtoroj — ĉu individua stilo aŭ influo de ĉeĥlingva medio? Jen aprilo plenigis ĉielon per cignoj — flugilhava, kantanta bagaĝo. En Feliĉo la traduko tekstas: “Fiŝovan lagan pensionon / elserĉas ĉiu fiŝoskvam'” — sed la rusa frazo estas same nekomprenebla, do mi ne povas ĝin traduki korekte.

La tradukoj plejparte estas sufiĉe taŭgaj, tamen io perdiĝas. Originale Pardonu estas akrostiko, per komencaj literoj de la versoj dufoje legeblas: POSPIŜIL, sed en la traduko tiu esprimilo mankas. Ritmo estas malsama ol la originala kaj ofte lamas. La senco plejparte estas transdonita adekvate, sed kelkloke aperas strangaj fantazioj: “Inkuboj ŝiras la memoron, / de mineksplodoj la impet'…” (Epitafo), kvankam origine la memoron turmentas sonĝoj per resonoj de minoraj (fulmo)tondroj. Kelkloke la ĉeĥa tradukisto simple ne komprenis la rusajn esprimojn, do rezulte “(aŭtuno…) viv-angulojn malordigis” (Kontrastoj), sed origine ĝi disŝovelis karbojn de la vivo (rusaj vortoj “angulo” kaj “karbo” por alinaciano malfacile distingeblas). Alia kuriozaĵo: “Eĉ guteto nepara ne iĝas” (Ombro) — ne vidante rusan originalon, ne eblas konjekti, ke tiel miskomprenita estas “i ni kapeljki ne rasstraivajusj”, “mi neniom afliktiĝas”, kaj guto estas nur kliŝa esprimo de eteco. Plurfoje videblas, ke la tradukinto elektis vortojn pro nura rimbezono, ofte tute malpoeziajn k apenaŭ kompreneblajn por ordinara leganto: “Supren celas gruozom'”; apunt' anstataŭ spuro. Ie sonas esprimoj ridinde strangaj: “Vakiĝos nia varmomagazen'…” (Memoro, origine “ni ne plu povos gardi varmon”); “Pluveto estas sur aprilprospekto” (Aŭguroj, “aprilo ne imageblas sen pluveto”). Tro multas adasismoj. Aperas malbelaj kunmetaĵoj: tempkur', sunpanbul'.

Gramatikaj eraroj ne multas, sed agacas, temas pri sistema miso: “Al revojn nokt' instigas”, “minutoj, subigitaj al destinon”. Preskaŭ tute forestas interpunkcio.

Iluzio havas iom alian karakteron. Tie estas nur izolaj sentitolaj verskvaroj, malofte 5- aŭ 6-liniaj versaĵoj. En la postparolo, ĝenerale komplimenta, Ivo Pospíšil skribas: “ĉi tiuj versoj kvazaŭ estus leĝerigitaj, utiligantaj ludemon, vortoĵongladon; ŝajnus, ke ĉi tie Ljubov Vondroušková (…) atingis preskaŭ danĝeran majstrecon. Sed tio estas feliĉe nur ŝajno”. Konsentite, la majstreco estas ŝajna — kvankam la kolego celis diri la malon. Kelkaj pecoj restas tute nekompreneblaj malgraŭ plurfoja relego, kelkaj kaŭzas nur ridaĉon. Iam ŝajnas, ke la poetino forgesas la rusan lingvon, kaj la tradukanto jen penas (foje sukcese) ordigi ŝiajn fuŝajn ideojn, jen mem senbride fantazias: ruse la nuna tago “ĵetis la spiriton supren”, en traduko ĝi “en la menson venton semis”. Aliloke origine mensogo estas kiel pediko, pikas ne forte, sed lasas profundan spuron en animo, mortigante la bluan koloron de fidemo; en traduko “Mensog' — buldog' / eĉ nura graŭlo / en anim' profunda spuro. La fidemon ĝi forbekas / kiel la vulturo”. Imagu la buldogon, kiu bekas, kaj vi tuj rememoros faman konsilon el La Arto Poetika (Parnasa Gvidlibro): “Se al abismo mara vi komparas / la amon, kaj tujsekve tie staras, / ke ĝi tra l' koro pikis per ponardo, / vi, kara, estas tre konfuza bardo…”

Denove aperas strangaj esprimoj kiel “de tristaj mensoj muta koncerto” kaj vortoj nekonvenaj por poezio — gad', splisi, diversaj kancelariaj kaj juraj terminoj kaj simple balastaj vortoj. La plej ridindan tiurilate versaĵon (p.52) mi ne citos, ĉar tradukite ĝi estas simple banala.

Denove la tradukanto miskomprenas rusajn esprimojn: ruse “kiel larmo” signifas “plej pura”, kio tute ne tradukeblas “aero kiel ploro”. “Ĥmeljnoj nastoj” estas ne “esenco de lupol'”, sed nur “ebriiga trinkaĵo”, ktp.

Entute, tre strangan impreson lasas la libretoj. Io aspektas kiel kompleta fuŝo, io ridigas, sed plurloke tamen — mi denove citu el la postparolo de Ivo Pospíšil — “malantaŭ la ludemaj versetoj kaŝiĝas eretoj de interna tristo. (…) Ŝajnas, ke la poetino atingis la evolukrucvojon: kion novan ŝi gajnos de la konflikto inter niaj du tiom distaj kulturoj [rusa kaj ĉeĥa — VMel] (…)” En komplimenta ekstazo la kolego komparas poezion de Vondroušková kun tiu de ŝia samlandano Puŝkin — kio tutcerte estas tro.

Tamen ja io alloga kaj pensiga troveblas en ŝiaj versoj, serĉu do en tiu labirinto de iluzioj…

Valentin Melnikov


Utila bibliografio

Haupenthal, Reinhard. Gaston Waringhien (1901–1991). Bibliographie seiner Veröffentlichungen = Bibliografio de liaj publikigaĵoj. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 60 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 14).

La nuna verko eniras la vicon da personaj bibliografioj, kiujn skrupule kaj profesiece pretigis Reinhard Haupenthal. Al Albault, Burkhardt, Diego, Régulo kaj Vatré aldoniĝis unu el la plej gravaj kaj multflankaj esperantologoj kaj interlingvistoj — Gaston Waringhien.

La libro esence kunigas la du bibliografiojn: el la fest-libro Li kaj ni (1985) kaj ties suplemento en Iltis-Forumo (1991:3). Ĉefaj verkoj de Waringhien estas listigitaj ankaŭ en Gaston Waringhien, heroldo de la internacia lingvo de André Cherpillod, kiu priskribas diversajn facetojn de la granda franco, kiel gramatikisto, beletristo, tradukisto, leksikologo ktp, escepte de recenzanto. Sed ni revenu al la kompilaĵo de Haupenthal.

Haupenthal notas la bibliografiajn datenojn de libroj kaj revukontribuoj de Waringhien inter 1921 kaj 2005 (laste temas pri La Nova Plena Ilustrita Vortaro). Estas registritaj 639 eroj el la plumo de Waringhien. En la verko estas aplikata kronologia principo. La sinsekvo de la eroj: 1. monografioj propraj aŭ kunaŭtoraj; 2. kontribuoj al monografioj (pluraŭtoraj verkoj, antaŭparoloj ktp.); 3. kontribuoj al revuoj (laŭ la alfabeta ordo de la revuoj). Cetere, en 23 revuoj estas trovitaj la kontribuoj de Waringhien. Troviĝas referencoj al postaj eldonoj aŭ reapero de artikoloj en libro. Ĝuste ĉi tie mi trovis eraron, eble mistajpon: unu el la referencoj por la verko sub numero 635 estas malĝusta. Embarasis min Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj sub numero 638, eldonita en 2003 en la serio La Krom-KancerKliniko. Bonŝance la libreto estas en nia biblioteko, kaj mi povis konstati, ke Waringhien estas plurlingva poeto. Krom poeziaĵoj el Libro de amo kun la aŭtoraj tradukoj esperantlingvaj, en ĝi estas premiere eldonitaj franclingvaj versaĵoj tradukitaj de Georges Lagrange kaj Michel Duc Goninaz.

Por ne tro ampleksigi la verkon, la aŭtoro rezignis pri finaj indeksoj. Estas inkluzivitaj ankaŭ verkoj aperintaj kun diversaj pseŭdonimoj.

Dise aperintaj tradukoj de Waringhien poste reaperis libroforme. Pli gravaj artikoloj trovis sian lokon en la kvin volumoj de liaj eseoj. Apartan volumon povus formi la plej gravaj recenzoj. La nuna bibliografio donas bonan imagon pri Waringhien-recenzanto. Biografia resumo de lia vivo kompletigas la tuton. Ĝi kaj la antaŭparolo aperas dulingve: en la germana kaj en Esperanto.

La simpatian portreton de Gaston Waringhien, kiu ornamas la kovropaĝon, oni dankas al lia filino.

Bonvenigante la nunan bibliografion, ni esperu je apero de pliaj kompetente kompilitaj listoj, kiuj ebligus aliron al verkoj de niaj eminentuloj ofte dissemitaj tra la Esperanta gazetaro kaj kun paso da jar(dek)oj falantaj en forgesitecon.

Halina Gorecka


La sepa Beletra Almanako

Originalan beletron en la februara Beletra Almanako prezentas Sinjor' Nenio de Bjørn A. Bojesen kaj Varme vama verko de Jorge Camacho (en formo de recenzo). Pluraj poemoj el Se iĝos rosoj ulmoj, ankoraŭ ne eldonita, daŭre verkata dua poemaro de Nicola Ruggiero aperas sur dek unu paĝoj.

Gerrit Berveling per sia traduko el la greka donas fragmenon el La Mensogamiko aŭ la dubanto de la satiristo Lukiano, vere amuza peco. Alispecan rakonton prezentas Revaz de la oseta aŭtoro, kaŝanta sin sub la nomo de Ĝoni Ramonov. La tradukinto Slavik Ivanov enkonduke skribas, ke la furorinta en Osetio (regiono en la sudo de Ruslando) rakonto “priskribas la vivon de elita junularo”, en kiu multaj rekonas konatojn aŭ sin mem.

Gerrit Berveling tre trafe obĵetas la eseon de Lena Karpunina Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn, premiitan en la Belartaj Konkursoj kaj publikigitan en BA-6. Kiel eldonistino, longatempa prizorganto de biblioteko kaj librokolektantedzino mi plene konsentas kun lia argumentaro.

Christian Declerck artikolas pri Poetoj ne povas ne poemi pri poezio kaj Antonio Valén per kolekto da personaj impresoj omaĝas al la forpasinta Madeleine de Zilah. La eseo LKK krias ja de Kris Long plenas je nomoj kaj aludoj, verk- kaj vivhistorietoj. Legu kaj provu kompreni.

Recenza eseo de Carlo Minnaja Dante laŭ Dondi revuas la aperintajn tradukojn el Dante, ekde la fragmentoj ĝis la libroformaj eldonoj: Infero en tercino en la traduko de Kalocsay (1933), la tuta Dia komedio en blankaj versoj far Peterlongo (1963) kaj, fine, la tuta Komedio tradukita de Dondi, eldonita de Fonto en tri volumoj en 2006.

La recenza fako estas tre ampleksa. Ricardo Felipe Albert Reyna kompetente esploras La Trezoro de arabaj proverboj kaj anekdotoj de Husajn Mahamad Al-Amili, la libro estas laŭ li, “pordo al la nuntempa araba mondo”. La etoson de Dormanta hejmaro (Manashi DasGupta, trad. el la bengala Probal Daŝgupta) li karakterizas kiel tiu de premsonĝo. Por Valentin Melnikov estas interese “vidi propran landon per okuloj de fremdulo” en la Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio de Gerrit Berveling, kiu trajnveturis Ruslandon en la internacia grupo celanta al la UK en Jokohamo. Jorge Camacho analizas du poeziajn librojn: Yvonne. Sonetoj malsekretaj de Timothy Brian Carr kaj la kolekton de naŭ irananoj Versoj de persoj. Du librojn de la nederlandano Louis Couperus, Fatalo kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj, ambaŭ en la traduko de Gerrit Berveling, prikonsideras Anna kaj Mati Pentus.

La ruĝa krabo sur blanko altiras la atenton sur la kovropaĝo de la BA. Ĝin kaj ĉiujn enajn bildojn aŭtoris Makis Malafékas.

Halina Gorecka


Virtuala biblioteko de Sezonoj

En la redakcia komentario (p. 2) vi povis legi, ke ni komencis eldoni elektronikajn librojn. Nuntempe en nia kiosko (http://www.esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php) estas ekzemplero de La Ondo kaj kvar libroj el la Virtuala biblioteko de Sezonoj:

La libroj estas en la formatoj pdf kaj epub. La formato pdf estas legebla en diversspecaj komputiloj helpe de la senpaga legoprogramo Adobe Acrobat kaj aliaj similaj programoj.

La formato epub estas la plej populara formato de “inklibroj”; epub-librojn oni povas legi per multaj (sed ne ĉiuj!) specoj de legiloj (angle: eReader). Se vi ne havas legilon, vi povas legi inklibrojn en via komputilo helpe de la senpaga programo Adobe Digital Editions (http://www.adobe.com/products/digitaleditions/). La uzantoj de la retumilo Mozilla Firefox povas legi inklibrojn helpe de la senpaga programeto EPUB Reader (http://addons.mozilla.org/ru/firefox/addons/versions/45281#version-1.2.8.1).

Dume oni povas uzi la kioskon tute senpage, sed poste kelkaj novaj eldonaĵoj estos nemultekoste aĉeteblaj en ekstera retbutiko. Dum la unuaj sep semajnoj de la funkciado de la kiosko oni elŝutis pli ol du mil ekzemplerojn de libroj.

AlKo


Ricevitaj libroj

Haupenthal, Reinhard. Gaston Waringhien (1901–1991). Bibliographie seiner Veröffentlichungen = Bibliografio de liaj publikigaĵoj. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 60 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 14). — [Recenzoekzemplero].

Klag, Walter. Sat.iroj ne nur el Aŭ.strio. Unua kajero. — 4a eld. — Vieno: Klag, 2009. 16 p., il. — [Donaco de Walter Klag].

Klag, Walter. Sat.iroj ne nur el Aŭ.strio. Tria kajero. — 2a eld. — Vieno: Klag, 2009. 16 p., il. — [Donaco de Walter Klag].

La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin / Red. Detlev Blanke, Ulrich Lins. — Rotterdam: UEA, 2010. — 901 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Vajs, Ján. 100 gravaj personoj de slovaka Esperanta movado = 100 významných osobností slovenského esperantského hnutia. — 2a eld. — Partizánske: Espero, 2009. — 52 p.; il. — [Donaco de Peter Baláž].

Vondroušková, Ljubov. Labirinto = Лабиринт: [Dulingva poemaro] / Trad. el la rusa, postpar. Jaroslav Krolupper. — Brno: LYNX, 2009. — 60 p., il. — [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2010/7;
Dia Regno, 2010/1;
Esperanta Finnlando, 2010/1;
Esperanto aktuell, 2010/1;
Esperanto en Danio, 2010/1;
Esperanto, 2010/2,3;
Femina, 2010/21;
Frateco, 2010/87;
Ĝenerala Informilo, 2010/159;
Heroldo de Esperanto, 2009/17, 2010/1,2;
Informa Bulteno, 2010/1;
Informilo por Interlingvistoj, 2010/1;
Internaciisto, 2010/1;
La Brita Esperantisto, 2010/968;
La Gazeto, 2010/146;
La KancerKliniko, 2010/133;
La Movado, 2010/707,708,709;
La Ondo de Esperanto, 2010/3,4;
La Revuo Orienta, 2010/2;
La Sago, 2010/62,63;
Literatura Foiro, 2010/243;
Lumo, 2009/2;
Monato, 2010/3,4;
Norvega Esperantisto, 2010/1;
Scienco kaj Kulturo, 2010/2;
Scottish Esperanto Bulletin, 2010/1;
Sennaciulo, 2010/1-2,3-4;
Spegulo, 2010/1;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2010/1;
Verda Saksofono, 2010/1.


Juda humuro

Kirlenda teo

La lernanto Mordĥe demandas la saĝan instruiston-rabenon:
— Pro kio estas la teo dolĉa: ĉu pro la sukero aŭ pro la kirlado?
— Pro la kirlado, kompreneble.
— Do, tiukaze, pro kio ni metas en ĝi la sukeron?
— Por ke ni sciu ĝis kiam ni devas kirli.

Kolegaro

Kohen devas skribi oficialan leteron sed li neniel kapablas komenci ĝin. Lia amiko Levy deziras helpi al li kaj diras:
— Komencu simple per la vortoj: “Tre estimata sinjoro…”
— Ĉu tre estimata sinjoro? Sed tiu homo estas unu el la plej friponaj sentaŭguloj!
— Do tiukaze komencu tiel: “Kara kolego”.

El la kolekto de Josi Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №5 (187)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.