Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2009. №8–9 (178–179)

Fotis Alisa Nikitina

Sur la kovrilpaĝo vi vidas partoprenantojn el diversaj landoj (Koreio, Togolando, Ukrainio, Vjetnamio, Usono) en la kultur-lingva festivalo en la 65a Internacia Junulara Kongreso en Liberec. (Fotis Alisa Nikitina)

ENHAVO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


94a Universala Kongreso de Esperanto

Bjalistoko, 25 jul – 1 aŭg 2009

  • Artikolo de Jukka Pietiläinen el La Ondo de Esperanto
  • Rezolucio de la 94a Universala Kongreso de Esperanto
  • La Kongresaj Kurieroj
  • Tri antaŭkongresaj tekstoj el La Ondo de Esperanto

  • En la naskiĝurbo de doktoro Esperanto (Raporto de Aleksander Korĵenkov)
  • Bjalistoko en literaturo (Eseo de Jolanta Szczygieł-Rogowska)
  • La kultura programo de la Bjalistoka Kongreso (Artikolo de Ela Karczewska)
  • Mirinda kongreso en la naskiĝurbo de Zamenhof

    La 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko klare superis la averaĝan UK-on, aŭ eĉ pli, aŭdeblis opinioj ke ĝi estis mirinda. Vi povas nur bedaŭri, se vi ne partoprenis, kaj la nombro de aliĝintoj ne estis aparte impona, nur 1860.

    La kondiĉoj por la sukceso ja estis klaraj: la urbestro Tadeusz Truskolaski subtenis la organizadon de la kongreso kaj mem partoprenis kaj la inaŭguron kaj fermon. La vicurbestro Aleksander Sosna estis prezidanto de la LKK. Esperantaj flagetoj svingis en la urbo apud flagetoj polaj kaj regionaj. La urbo komprenis, ke eventuale Esperanto estas ĝuste tio, kion Bjalistoko povas oferti al la mondo, kaj ĝi ekuzis tiun eblecon. Bone aranĝita profesia Zamenhof-centro, muzeo pri Zamenhof, estis malfermita ĵus antaŭ la kongreso, kaj turismaj informiloj diversloke informis pri Esperanto-rilataj vidindaĵoj pole, Esperante kaj angle. Kaj ne nur pri Esperantaj, sed ankaŭ pri aliaj objektoj, kiuj rilatas al la plurkultura karaktero de la urbo.
     
    En la kongresurbo (Fotis Andrzej Sochacki)
    Tadeusz Truskolaski akceptis kongresanojn
    en la palaco Branicki (Fotis Andrzej Sochacki)

    La nacia kultura programo estis aparte riĉa. Parte tio sekvis el kombino al la kongresa programo de pluraj programeroj de la Podlaĥia Oktavo de Kulturoj, kiu okazis samtempe en la urbo. La kutima unulinia lokindiko “aliloke”, do ekster la kongresejo, prenis dum pluraj kongresaj tagoj eĉ tri liniojn en la taga programo. Teatraĵoj Esperantaj okazis ankaŭ en urbaj teatroj, kio kaŭzis plendon en la komitata kunsido, sed aliflanke la praktiko estis ankaŭ defendinda, ĉar ĝi donis al Esperanta teatro verajn kondiĉojn por prezenti. Inter la plej brilaj koncertoj estis loka Chanajki Klezmer Band. Ankaŭ Esperanta kultura programo estis ne malpli riĉa, kaj parto el ĝi estis ankaŭ malferma por ekstera publiko.

    Profesiiĝo de la kultura programo videblis en tio, ke la Internacia arta vespero enhavis nur antaŭe selektitajn programerojn, dum kongresaj artistoj, kiuj volis prezenti sian arton estis lokitaj al Arta kafejo ie en la urbo. Kaj la himnon en la fermo helpis kunkanti ne Internacia Koruso sed Bjalistoka Kanto-Studio, junulara grupo kiu prezentis ankaŭ aliajn kantojn en Esperanto.

    Krom kulturaj ankaŭ la klerigaj programeroj kolektis vastan publikon. Ne nur kleriga lundo, sed ankaŭ Esperantologia Konferenco kaj IKU-prelegoj havis certe averaĝe pli da partoprenantoj ol ekzemple komitatkunsidoj (des pli se ne kalkuli komitatanojn). Eĉ la programeroj “Estraro respondas” kaj “Centra Oficejo respondas” estis ĉi-jare malpli popularaj kaj certe malpli kritikaj. Oficistoj kaj estraro ricevis ankaŭ laŭdojn kaj eĉ la kutimaj plendoj estis malpli akre formulitaj.

    Kvankam jubilea pri Zamenhof (do, pasinteco) la kongreso rigardis ankaŭ antaŭen: ne nur rememoroj kaj historiaj rakontoj, sed provoj ligi Zamenhof-on kaj lian idearon al la nuntempo. Unu el la ĉeftemoj estis senmitigo de Zamenhof, kiun multaj prelegantoj klare faris. Al estonteco rigardis ankaŭ intervjuoj de eminentuloj pri Esperanto ĝis 2059, kiuj aperis en la Kongresa kuriero (legebla en la reto).

    La salono Zamenhof estis simple tendo, eventuale la unuan fojon en la historio de la Universalaj Kongresoj. Nu, la tendo ja servis akcepteble, eventuale la etoso tie estis pli bona ol en sporta halo iam pli frue. Tamen la sunaj tagoj devigis fari programŝanĝojn; ekzemple, filmoprezento estis lokita de tago al vespero pro lumaj kondiĉoj.
     

    Probal Dasgupta (Fotis Andrzej Sochacki)
    La publiko de la tendo Zamenhof (Fotis Andrzej Sochacki)

    La apuda biertendo bone regalis la kongresanojn per biero kaj manĝaĵoj, kvankam la manĝoservo estis informita nur sabate, ke multaj esperantistoj estas vegetaranoj. La kutimaj pladoj estis kolbaso kaj viandaĵo, kun frititaj terpomoj kaj kukumo, sed riceveblis ankaŭ salatoj kaj aliaj vegetaraĵoj. Biertendo estis ankaŭ ekster la formala kongresejo kaj tio ebligis al vizitantoj facile sekvi la kongreson.

    Se la vetero estus pli pluva, eventuale aperus pli da problemoj pro la fakto, ke necesis daŭre iri eksteren por veni de unua parto de la konstruaĵo de la teknika altlernejo al alia. Kaj pro tio eble kelkaj programeroj perdis partoprenantojn. Komento aŭdita en biertendo difinis, ke la libroservo estas en la fino de la mondo (eble 300-paŝa distanco). Ekstere eble la distanco senteblis pli longa.

    Ankaŭ alia nekutima solvo estis salono Hodler, kie kunsidis la komitato de UEA. Ne eblis ronda tablo, sed komitatanoj sidis en ordinara legosalono, kaj la publiko miksiĝis inter komitatanoj. La malpli facila foriro tamen eble iom pli disciplinigis komitatanojn, kiuj ne povis vagi tien kaj reen.

    La urbo ricevis bonan reeĥon al sia atento pri Esperanto. Alia demando estas: ĉu la atento daŭras. La fondo de Zamenhof-centro, ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pli plurkultureco, kvankam la nuna ekspozicio temas nur pri Esperanto, estas unu el pozitivaj signoj. Espereble okazus kulturaj festivaloj pri Esperanto, aŭ indus inkluzivigi Esperantan parton al ĝeneralaj kulturaj eventoj de la urbo. Eble ili jam okazis, sed necesus pli reklami ilin kaj la urbon por ke esperantistoj daŭre vizitu ĝin. Bona ekzemplo pri la kontribuo de Esperanto al loka kulturo estis koncerto de JoMo en urba parko. JoMo ja scipovas la polan, kaj grandparte la komunikado kun la publiko, pli ol duone loka, okazis en la pola.

    La ideo ligi Esperanton al plurkultureco estas laŭdinda, sed aliflanke ĝi ne restis sen sekvoj: lokaj naciistoj atakis eĉ esperantistojn (ŝtono estis ĵetita al amasloĝejo, pneŭmatikoj de esperantistaj aŭtoj malplenigitaj), kaj en la lasta vespero iu farbis la monumenton de Zamenhof per bruna koloro. Fajrobrigado tuj alvenis, kaj post kelkaj horoj nenio plu rimarkeblis.

    Tamen necesas diri, ke ĝenerale la etoso en la urbo estis amika kaj akceptema kaj ordinara kongresano apenaŭ vidis ion kontraŭesperantan. Mi neniam timis piediri al hotelo eĉ malfrue vespere kun kongresa insigno ĉebruste, kaj foje tio eĉ kaŭzis pozitivajn reagojn, pli ol iam antaŭe aliloke. Eventuale la agoj kontraŭ Esperanto, pri kiuj raportis ankaŭ loka gazeto, portis eĉ kroman renomon al Esperanto: ĝi ne estas iu sendanĝera hobio, pri kiu neniu atentas, sed io serioza, kion iuj ekstremistoj eĉ kontraŭas, kaj sekve, io atentinda kaj eĉ lerninda.

    Jukka Pietiläinen


    Junulara kongreso en Liberec'

    Se iu estas samtempe juna, blindulo, maldekstrulo, kulturaganto, kristano kaj instruisto de Esperanto, tiu ĉi-jare havis aparte malfacilan taskon decidante kiun someran aranĝon partopreni antaŭ la Bjalistoka UK. Kvankam multaj junaj esperantistoj aktivas samtempe ankaŭ en iuj el la menciitaj kampoj, entute 343 da ili elektis pasigi la semajnon de la 18a ĝis la 25a de julio en Ĉeĥio kie okazis la 65a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Eble kelkaj bazis sian decidon ankaŭ sur la fakto, ke ĉi-jare simple ne eblis maltrafi la kongresurbon — sufiĉis ja memori la aktualan kongresan temon — kiu estis Liberec' (intence literumita kun apostrofo) — por retrovi sur la mapo 100 km norde de Prago la kvinan plej grandan urbon de Ĉeĥio, kiu ne hazarde nomiĝas same — Liberec.

    Unuafoje en la sepdekdujara historio de la IJK ĝin gastigis Ĉeĥ(oslovak)io, sed pro la konvena geografia situo de la kongresurbo (proksime de la trilandlimo Ĉeĥio-Germanio-Pollando) la kongreson organizis ne nur la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, sed ankaŭ junaj esperantistoj el Germanio kaj Pollando.

    La antaŭnelonga plivastiĝo de la Ŝengen-spaco ebligis plifacilan moviĝon de la partoprenantoj, sed ankaŭ malhelpis akiradon de vizoj ekzemple al multnombraj ruslandanoj. Tamen alvenis partoprenantoj el entute 41 landoj.

    Kiel kongresejo servis studenthejmo de la teĥnika universitato. La taga programo konsistis el temaj (pri libereco), movadaj kaj distraj programeroj, kadre de kiuj oni ekzemple povis diskuti pri lingva libereco, aŭskulti prelegon pri mona libereco aŭ kleriĝi pri libera programaro, sed ankaŭ informiĝi pri la iniciatoj kiel Herzberg aŭ Lingvolanĉilo, aŭskulti prelegon de brazila esperantisto pri Francisko Valdomiro Lorenz aŭ lerni pri la novaj atingoj de E@I. Ne mankis okazoj konatiĝi pli profunde kun la kongreslando, ekzemple, per prelego pri la ĉeĥa biero (kadre de ligita ekskurso kun biergustumado). Kunlabore kun UEA estis aranĝita novtipa ekzamensesio pri Esperanto laŭ la eŭropa referenckadro.

    Tamen la pezopunkto de junularaj aranĝoj tradicie ne estas tiom la taga kiom la vespera kaj nokta programoj. Ĉiuvespere la kongresanoj kuniĝis por partopreni koncerton, spekti skeĉojn aŭ alian artan programon. Proksima kulturcentro estis loko de la solenaj malfermo kaj fermo, kadre de kiuj sin prezentis internacie fama infana koruso Severáček kaj legiĝis salutmesaĝoj de patronoj kaj aliaj eminentuloj (la kongreson aŭspiciis prezidantoj de ambaŭ ĉambroj de la ĉeĥa parlamento, eksĉefministro Mirek Topolánek, ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk kaj reprezentantoj de la regiono, la kongresurbo kaj eĉ urbestro de ties germana ĝemela urbo Augsburg). Koncertis la multe ŝatataj JoMo kaj Kim Henriksen (sur tegmento de la oketaĝa kongresejo dum sunsubiro), sed prezentiĝis ankaŭ la nova rep-stelo Tone, la brazila rokgrupo Supernova, kaj la ĉeĥa junulara muzikgrupo PECH. La vesperan programon ĉiam sekvis programo nokta, kiu ofte daŭris ĝis la matenaj horoj, kaj proponis diskejon, drinkejon (por trinki kunalkohole en bruo), gufujon (por trinki senalkohole en malbruo) kaj filmejon.

    Aparte riĉa estis tiu ĉi IJK je eksteraj eventoj. Ekde aprilo aperigadis regiona gazeto ĉiusemajnan serion de artikoletoj pri Esperanto kaj dum la kongreso aperis pluraj mencioj en gazetoj kaj interreto, sed plurfoje raportis pri ĝi ankaŭ tutlanda radio, kaj la IJK sukcesis eniri eĉ la novaĵservon de la ĉefa ĉeĥa informagentejo ČTK. Plej grandan sukceson oni tamen atingis, kongrue kun la planita translima informstrategio, pere de la televido ARD el Germanio, kies skipo surloke filmis kaj sekve pretigis triminutan raporton preskaŭ komplete en Esperanto (kun germanaj subtekstoj). Krom la fenomeno Esperanto mem, la amaskomunikiloj raportis pri la sankta meso celebrita en Esperanto de la praga kardinalo Miloslav Vlk (kiu mem junaĝe aktive uzis Esperanton), pri la koncerto de JoMo en kiu li sur la ĉefa placo de Liberec kantis en 19 lingvoj, aŭ pri la kulturlingva festivalo per kiu en budoj per lingvaĵoj, geografiaĵoj, vestaĵoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj prezentis sin la reprezentataj landoj.

    La IJK-n organizas pere de siaj landaj sekcioj TEJO, kaj okaze de IJK ĉiam kunvenas ĝia komitato. Ĉi-jare ĝi traktis interalie aliĝpetojn de du novaj asocioj (Benino kaj Meksiko), starigon de komisiono por esplori eblojn de IJK en Afriko, lanĉon de la nova interreta versio de Pasporta Servo, kaj elektis novan estraron por 2009–2011.

    Rimarkinde estas, ke ĉiuj novelektitaj estraranoj estas membroj de la programteamo de la libereca IJK. Ilia tasko estos ankaŭ kunordigi la okazigon de la venontjara IJK, kiu okazos tuj post la UK en Havano, ankaŭ en Kubo. Inter siaj lastaj agoj, la komitatkunveno aprobis kongresan rezolucion, en kiu la junuloj defendas la rajton de ĉiu unuopulo elekti sia(j)n propra(j)n identeco(j)n. Ĝi estas adresita al la prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus kiel reago al lia malfavora rimarko ke “Eŭropismo estas kiel Esperanto — same artefarita kaj morta”.

    Marek Blahuš


    SAT: Migri senlandlime

    Kun 70 partoprenantoj, la 82 Kongreso de SAT deruliĝis en Milano 18– 25 jul 2009. Ĝin organizis ARCI Esperanto, unu el laboristaj Esperanto-asocioj ligitaj kun SAT, kiuj agadas en unuopaj landoj aŭ lingvoregionoj. ARCI Esperanto estas samtempe branĉo de ARCI — Associazione Ricreativa e Culturale Italiana (Itala Kultura kaj Distra Asocio). Membras en ARCI ĉirkaŭ 1.150.000 personoj, dividitaj en ĉirkaŭ 6000 lokaj grupoj. La kongreso multe kontribuis al la firmigo de rilatoj inter SAT kaj ARCI per reciproka agnosko de la sinkompletigaj diversaj ecoj kaj de komuna sennacieca agadspirito de la du asocioj, el kio rezultos, laŭ diversaj dumkongresaj diskutoj, kelkaj interesaj kunlaboroj. ARCI siavice organizis kelkajn distrajn partojn de la kultura-kleriga programo de la kongreso.

    Al tiu kleriga programo apartenis ankaŭ prelegoj pri la sinteno de Gramsci al Esperanto, nekonataj esperantlingvaj verkistoj de Ukrainio, klasbataloj en Usono, etikaj bankoj, forumoj pri Latinameriko, Mezoriento kaj Malagasio. Anna Löwenstein prezentis sian historian romanon en Esperanto Morto de artisto. Inter la distraj vesperaj aranĝoj estis koncertoj de la Vojirantoj kaj Rêverie, kiuj trafe ilustris la tre aktualan temon de la Kongreso: “Migri senlandlime, vivi sennaciece”, memorigante al la kongresanoj la migrad-malhelpan politikon de Italio kaj de multaj aliaj mondpartoj, en mondo, kies vivkondiĉoj iĝas pli kaj pli malfacilaj.

    SAT klopodas funkcii kiom eble bazdemokratiece. Pro tio signifan parton de la tempo kaj energio de la kongresanoj okupas kvar matenaj ĝeneralaj membrokunvenoj, en kiuj membroj informiĝas kaj sin esprimas pri ĉiuj aspektoj de la asocia agado kaj prezentas demandojn kaj donas komisiojn al la Plenum-Komitato, la supera decidorgano.

    Por kelkaj subgrupoj de SAT, respektive organizaĵoj ligitaj kun SAT, la SAT-kongreso prezentas oportunan okazon por ĉiujara membrokunveno. Tiel kunvenis ARCI Esperanto, kaj ankaŭ la Pacista, la Komunista, la Liberecana kaj la Sennaciista Frakcioj de SAT. La Pacista Frakcio agadas favore al la Konvencio de Oslo kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, instigante al intervenado, por ke kiel eble plej multaj ŝtatoj subskribu kaj ratifu tiun konvencion. Membroj de la Komunista Frakcio kunvenis ĉi-foje kun Alessandro Rizzo, opozicia kvartalkonsiliano kaj membro de la partio “Demokrata Maldekstro”. Ĉe la sennaciistoj temas pri anoj de ideofluo, kiu ampleksas universalismon, radikalan kontraŭnaciismon, kaj praktikan utiligon de Esperanto kiel instrumento de edukado al eksternacia pensado.

    Unu el la kulminaj punktoj de la kongreso estis podia diskuto inter Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, kaj Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Ĝi helpis prilumi la malsaman aliron de la du asocioj al Esperanto: dum UEA unuavice propagas Esperanton tra la mondo, SAT esence uzas ĝin por siaj celoj (laŭ la statuta difino “klasbatalaj”, kvankam estas periode floranta debato pri tio, ĉu tiu difino plu sufiĉas aŭ taŭgas). Novaĵo estas, ke la UEA-prezidanto ekdeviis de la ĝis nun jen kaj jen rimarkebla tendenco en UEA ĉirkaŭpreni kaj eĉ voli enkorpigi en si SAT. Dasgupta alvokis SAT “esti SAT”, kompreninte ĝian specifan ne-Esperantomovadan rolon.

    Malgraŭ la bonega etoso la ĉeestantaj SAT-membroj ne havis la eblon forgesi pri unu problemo, kiu pensigas la asocion de kelkaj jaroj: malaltiĝanta membronombro: 70 partoprenantoj estas multe malpli ol en la pasintaj jardekoj. Kialoj de tia situacio estas diversaj kaj ankoraŭ ne ĝisfunde esploritaj, sed tamen konstateblas ankaŭ revigliĝo de la ĝenerala etoso interna, kaj disfloras novaj projektoj, inter kiuj elstaras la atingoj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, kiu ĉi-jare eldonis du gravajn klerigajn verkojn aparte aktualtemajn: Kompendio de la Kapitalo de Carlo Cafiero kaj Plano B de Lester R. Brown. La estonteco de SAT aspektas sufiĉe promesoplena, des pli ke la laboro farota estas granda en la streĉiĝanta tutmonda situacio: la lastatempe kreskinta memkonscio de SAT kune kun reemfazo de ĝiaj originaj celoj kreis etoson, en kiu ĝi idee pli malkatenas sin de la Esperanto-movado.

    Montriĝas, ke kelkaj tradiciaj ecoj kaj motivoj de SAT bone agordiĝas kun kelkaj nun populariĝantaj maldekstraj agadformoj kaj motivoj:

    — preteco de diversaj partie organizitaj tendencoj nedogmeme kaj malsekteme rilati inter si,

    — retforma, bazdemokratie organizita kunlaboro de la diverstendencanoj, kaj

    — kontraŭnaciismo, kiu poiome — apud aferoj kiel kontraŭrasismo kaj kontraŭseksismo — estiĝas unu el la kolonoj de maldekstra agado, tia, kia ĝi estis ekde la unua tago en SAT.

    Laŭ gazetartikolo pretigita de la Proponkomisiono de la 82a SAT-Kongreso


    Monpunoj pro la malbona slovaka lingvo

    Dafydd ab Iago el Bruselo

    Ekde septembro membroj de neslovaklingvaj malplimultoj povas esti monpunitaj por nekorekta uzado de la slovaka lingvo. La nova leĝo kaŭzas ondon de protestoj en la hungarlingva minoritato en Slovakio — ĉirkaŭ dekono da loĝantaro. Aliaj naciaj minoritatoj estas romaa, rutena, ukraina, germana, kroata kaj ĉeĥa.

    Lau europarlamentano Michael Gahler, la nova lingva legho en Slovakio estas absurda (Foto de la Europa Komisiono)La monpunoj povas esti de 100 ĝis 5000 eŭroj. En komunumoj, kie malpli ol 20% parolas ne la slovakan (ekzemple, Bratislavo), funkciuloj kaj civitanoj povas esti monpunitaj pro uzado de minoritata lingvo laŭ sekcio 10, §9a de la Slovakia Lingva Leĝo, aprobita de la Slovakia Nacia Konsilio 30 jun 2009. Ĉiuj tekstoj sur monumentoj kaj memortabuloj devas esti aprobitaj de la ministerio de kulturo (sekcio 7, §5). Ankaŭ la nomoj de slovakaj urboj en alilingvaj tekstoj, ekzemple en la hungara, devas esti skribataj slovake (sekcio 5, §3a).

    En la komunumoj, kie alilingvanoj estas plimulto de la loĝantaro, la slovaka devas antaŭeniri. La slovaka estas la deviga lingvo por enkonduki eventojn, organizatajn de minoritatoj, eĉ se ne estas slovaklingvanoj en la aŭskultantaro (sekcio 6, §5). Minoritataj lernejoj devas teni la internan komunikadon en la slovaka, eĉ se tio signifas aldonan ŝarĝon kaj koston (sekcio 6, §4).

    Laŭ la slovakia ĉefministro Robert Fico, la protestoj estas klara signo, ke hungaroj ankoraŭ ne komprenas ke Slovakio estas sendependa respubliko. Ekde la falo de la Aŭstria-Hungaria Imperio ĝi jam dum 90 jaroj ne estas parto de Hungario. Laŭ Fico, hungaroj volus, ke slovakaj lernejanoj lernu hungare en la suda parto de Slovakio, kie hungarlingvanoj plimultas. “Tamen ni vivas en Slovakio, kaj ĉiu slovaka civitano devas havi la rajton, eĉ pere de sankcioj, paroli la slovakan ŝtatlingvon sur la Slovakia teritorio”, — diris la ĉefministro.

    Ankaŭ membrino de la Slovaka Nacia Konsilio (SNS) Anna Belousovová ne komprenas la kritikojn. Laŭ ŝi, Slovakio estas paradizo por naciaj minoritatoj. Belousovová eĉ volas organizi eŭropnivelan kongreson por ekzameni la situacion de lingvo-minoritatoj kaj montri la bonan protektadon de malplimultanoj en Slovakio. SNS ekde 2006 estas koalicia membro de la registaro kun la socialistoj sub Fico. SNS tamen rikoltis la famon de ekstremdekstra kaj ksenofoba partio.

    Laŭ Laszlo Öllős, politologo el la universitato Nitra en Slovakio, la leĝo enhavas multajn malklarajn frazojn. Li pensas, ke tia malklareco estas intenca, por ke funkciuloj mem povu decidi, kie kaj kiam apliki la leĝon. Öllős notas, ke laŭ la nova leĝo, neslovaklingvano, kiu parolas sian lingvon kun doktoro, povas esti konsiderata kiel kontraŭulo de la leĝo.

    La germana eŭroparlamentano Michael Gahler ne kaŝas sian kritikon de ĉi tiu leĝo. Laŭ Gahler, ĝi estas absurda kaj neproporcia. “Slovakio atencas la komune respektatajn normojn de la Eŭropa Unio kaj malrespektas la respektivajn rekomendojn de la Konsilio de Eŭropo, kiu antaŭvidas pluan uzadon de minoritataj lingvoj”, — diris Gahler. Slovakio malpurigas sian reputacion kaj riskos fariĝi denove totalisma ŝtato, se la nova leĝo estos strikte aplikata. Laŭ Gahler, la nuna slovaka registaro mense ankoraŭ ne venis en Eŭropon.

    “La socialista-nacisma registaro en Slovakio refoje pruvis, ke ĝi ne estas interesata pri vera kunekzistado de etnaj grupoj en la lando. Ĝi ŝajne ne konsideras sin ligita per eŭropaj valoroj, — diris Gahler kaj konkludis: — Evidentas, ke naciaj lingvoj devas esti respektataj en la Eŭropa Unio. Tio devas esti egale aplikata en ĉiuj membro-ŝtatoj kun regionaj lingvoj aŭ minoritatoj”.


    E@I prezentas

    Nova interreta tradukejo

    Ĉe la adreso http://tradukejo.ikso.net oni povas trovi novan projekton de E@I.

    Temas pri tute rekonstruita sistemo por reta tradukado, kiun uzas E@I dum pluraj jaroj por siaj projektoj. Ekde nun la sistemo estas pli malfermita ankaŭ al la ĝenerala publiko.

    Ĝia ĉefa avantaĝo estas, ke tradukataj tekstoj tuj post la konservado aperas en la retejo por la koncerna lingvo — la sistemo do estas duonaŭtomata. Tiel ŝpareblas tempo kaj homfortoj, kaj la tradukoj aperas en la koncerna retejo tuj, sen malŝparo de tempo kaj kroma bezono de programisto.

    La ĉefa celo de la tradukejo estas liveri utilan kaj facilan manieron plurlingvigi diversajn retejojn kaj/aŭ tekstojn, kiujn oni bezonas en multaj lingvoj.

    Per simila tradukejo okazis plurlingvigo de retejoj www.lernu.net, www.ikso.net, www.lingvo.info. Sed la tradukejo ankaŭ utilis por eldonaj projektoj, ekzemple, por la filmo Esperanto estas… kaj la broŝuro Malkovru Esperanton.

    La retejo uzas novan komunan datumbazon de E@I-membroj, kaj sufiĉas registriĝi ĉe unu projekto kaj sekve uzi la saman salutnomon kaj pasvorton por ĉiuj ceteraj. Ekzemple, la registrita uzanto ĉe lernu! povas uzi siajn datumojn ankaŭ por la tradukejo kaj estonte ankaŭ por aliaj projektoj.

    Tute nova kaj certe ŝatota parto de la nova tradukejo estas la eblo aldoni propran tekston por tradukado. La sistemo ebligas elekti, al kiuj lingvoj oni bezonas la tradukon (ĉu al ĉiuj, aŭ ĉu nur al la elektitaj). Krome eblas indiki, ke la tekston povu traduki personoj nur post aprobo de la teksto-enmetinto (ĉefe gravas por seriozaj tekstoj, kie necesas vere kvalita kaj senerara traduko).

    La metitan tekston eblas en ajna momento korekti, ŝanĝi, kaj krome eblas “ŝlosi” la projekton, kiam tradukoj ne plu estas bezonataj. Dum tradukado eblas facile kontroli, kiel oni tradukas la tekstojn en aliajn lingvojn kaj eblas pridiskuti diversajn tekst-fragmentojn kun aliaj tradukantoj. Dum la tradukado aperas detala statistiko kun procentaĵo, kiu montras, kiom da teksto jam estas tradukita. Post kiam oni atingas 100%, eblas elŝuti la tekston por sia uzo.

    La tradukejo estas en beta-versio, kio signifas ke oni konstante plibonigas la sistemon kaj evoluigas ĝin. Tamen la sistemo jam funkcias kaj estas uzebla — ĉiuj do estas bonvenaj uzi ĝin, testi la tradukejon — ĉu por aperigi proprajn tekstojn por traduki aŭ helpi traduki iun jam metitan tekston.

    Peter Baláž


    Nia Trezoro

    El Popola ChinioEl Popola Ĉinio

    Baldaŭ post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (1 okt 1949), en marto 1951 estis fondita, en la ĉeesto de registaraj reprezentantoj, la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Jam antaŭ la fondo de ĈEL, ĝia prezidanto, veterana esperantisto Hujucz, samtempe estro de la Eldona administracio, sukcesis atingi, ke la Fremdlingva Eldonejo komencis eldoni monatan revuon en la internacia lingvo kun la titolo El Popola Ĉinio (EPĈ).

    En majo 1950 aperis la unua numero de EPĈ kun la subtitolo “monata informa bulteno eldonata de Fremdlingva Eldonejo”. Ĝi estis okpaĝa, grandformata gazeto kun nigra-blankaj gravuraĵoj, celanta liveri interesajn materialojn, utiligeblajn en alilandaj nacilingvaj gazetoj.

    En la jaroj 1952–1953 la formato de EPĈ ŝanĝiĝis, ĝi estis eldonata en la formo de kultura revuo kun kolora kovrilo kaj materialoj pri la vivo kaj kulturo de Ĉinio. La amplekso kreskis ĝis 24 paĝoj.

    En la decembra numero de 1953 aperis neatendita informo: “… nia redakcio decidis ĉesigi la eldonadon de El Popola Ĉinio, kaj tiu ĉi estas ĝia lasta numero”. La redakcio klarigis, ke la ekzisto de periodaĵoj kaj libroj en naciaj lingvoj “ebligas al la diverslandaj legantoj rekte kaj pli bone kompreni Ĉinion”. La vera kaŭzo estis, ke la rilato al Esperanto en la orienteŭropaj popoldemokratiaj landoj iĝis tiel malfavora, ke ili rifuzis enlasi la revuon.

    Post kelkjara paŭzo, en 1957 EPĈ estis restarigita. Ĝis 1966 ĝi aperis sesfoje jare kiel 32-paĝa eldonaĵo de ĈEL. Ĝi estis tiutempe la sola gazeto en Esperanto kun kolora kovrilo, kaj en 1963 aperis koloraj paĝoj ankaŭ interne. Rapide kreskis la legantaro kaj la perantaro. En la sesdekaj jaroj EPĈ havis legantojn en pli ol 500 urboj de Sovet-Unio, kaj ĝia eldonkvanto superis 20 mil ekzemplerojn.

    Aparte rimarkindaj estis belegaj lignogravuraĵoj, kiuj ilustris multajn tekstojn. Ilia stilo estis influita de la tradicia ĉina arto de papertondado. (En 1953 aperis koncerna artikolo klariganta la fenomenon de la “Moderna Ĉina Lignogravuro”.)

    De 1967 la gazeto ĉiumonatiĝis, sed dum deko da jaroj ĝia enhavo fokusiĝis precipe al la t.n. “Kultura Revolucio”, kio perdigis multajn eksterlandajn abonantojn.

    Ĉirkaŭ 1974 komencis reaperi artikoloj pli ĝeneralaj, kaj la politikaj polemikaĵoj eldoniĝis kiel apartaj suplementaj kajeroj. Depost 1978, sub la influo de pli liberaj vojaĝkondiĉoj en- kaj ekster-lande, la enhavo de EPĈ pli kaj pli internaciiĝis. Aperis ne nur informoj pri la enlanda movado, sed ankaŭ pri esperantista agado en eksterlando. La revuo komencis utiligi kunlaboron de alilandaj samideanoj. Ekde 1982 la redakcio regule faris enketon inter la legantoj por elekti elstarajn artikolojn, bild-paĝojn kaj kovrilojn de la antaŭa jaro. Krome, tiamaniere la legantoj donis grandan kvanton da proponoj kaj sugestoj por enhavo de la revuo.

    Kvankam en la unuaj jardekoj de la revuo pli grandan spacon okupis senkritika bildo pri la Popola Ĉinio, pri la konstruado de la nova vivo, en la revuo troviĝis paĝoj pri la antikva ĉina historio, artikolserio pri la ĉina ŝako; en 1958 startis kurso de la ĉina komuna parollingvo (Han-lingvo). En la kuirarta rubriko publikiĝis receptoj de ĉinaj pladoj. Aperis interesaj artikoloj pri la ĉinaj tradiciaj festo-tagoj, pri la familiaj kaj personaj nomoj de ĉinoj, pri papertonda arto, tradicia pekina opero, pri ĉinaj poetoj. En la januara numero de 1963 mi kun plezuro malkovris ilustritan artikoleton pri la jam forgesita fadena ludo, kiun ankaŭ mi praktikis infanaĝe.

    En la 1980-aj jaroj legantaran popularecon ĝuis rubrikoj: Vojaĝo tra Ĉinio, Enciklopedieto de Ĉinio, Ĉinaj Artoj, Ĉina Literaturo, Tibeto hieraŭ kaj hodiaŭ, Por via sano. Diversaj nacioj kaj nacimalplimultoj de Ĉinio, La Silka vojo kaj Yangzi-rivero estis prezentitaj per artikolserioj. Oni povis ĉerpi sciojn pri la terakota armeo, kaligrafio, kuracaj manĝaĵoj, ĉina gimnastiko, lakmetiarto, elafuroj, pandoj kaj multaj aliaj interesaĵoj.

    Danke al tiuj temoj — ne pro temoj politikaj aŭ Esperanto-movadaj — la revuo akiris amason da amikoj tra la mondo, kion oni povis konstati per amase partoprenataj EPĈ-kunvenoj en la diversaj UK-oj. Siaflanke, la redakcio tenis kontakton kun la legantoj, petante opinion pri la aperintaj numeroj kaj sugestojn por la temoj de la venontaj kajeroj. Verŝajne neniu alia Esperanto-gazeto tiel zorgis pri la legantoj. Estis bela tradicio de etaj donacetoj al la legantoj: papereltondaĵoj, kalendaroj.

    Tiu ĉi bele presata revuo havis kromrezulte ankaŭ propagandan signifon por Esperanto, okupante centran lokon en Esperanto-ekspozicioj. Tre grava estas ĝia kontribuo al la lingvo per tekstoj pri diversaj fakoj. Ĝia lingvaĵo estis senriproĉa.

    Ĝi estis iaspeca “fenestro al Ĉinio”, tamen fenestro al la oficiala Ĉinio. EPĈ, abunde ornamita per feliĉe ridetantaj vizaĝoj, aperigis nur la oficialan vidpunkton pri la eventoj sur la placo Tjan'anmen kaj pri la Tibeta problemo. Sed la legantoj pardonis al ĝi la preskaŭ senkritikan bildon de Ĉinio pro ĝia ekstereŭropeco, ĝia amplekso, ĝia bela aspekto, ĝia nesimileco al la ceteraj Esperanto-gazetoj.

    En majo 2000 El Popola Ĉinio, festanta sian 50-jariĝon kaj 500-numeriĝon, aperis kun aparte parada kovrilo, kiu devis, laŭ la redakcia komento, montri “la karakteron kaj iritan vojon” kaj prezenti “esperon, ke EPĈ havu belan estontecon”. Sed la oktobra kajero anoncis, ke la revuo ne plu eldoniĝos kiel papera, sed daŭrigos sian ekzistadon nur rete pro “manko de monrimedoj kaj konstanta malpliiĝo de la abonantoj”. Pro la kreskanta pragmatismo en Ĉinio — iom-post-ioma malgraviĝo de la ideologiaj motivoj kaj prioritatiĝo de la faktoroj ekonomiaj — la ŝtato reduktis sian subtenon al Esperanto kiel al informkanalo. Malaperis la bezono vivteni la revuon kun granda etato kaj reduktiĝanta abonantaro.

    La malaperon de EPĈ multaj taksis grava bato por Esperantujo. Kvankam la retejo www.espero.com.cn reprenis la temaron de la revuo kaj aperigas luksan jar-almanakon, tio ne povas kompensi la mankon de la bela, akurata kaj nemultekosta El Popola Ĉinio.

    Halina Gorecka


    Esperanto en kulturo de malriĉeco

    Dobrzyński, Roman. Bona Espero: idealo kaj realo. Verkita laŭ interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. — Martin: Stano Marček, 2008. — 256 p., il.

    La plej nova libro de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński, dediĉita al la brazila Bona Espero, baziĝanta sur interparoloj kun ĝiaj gvidantoj: Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, maltrankviligas kaj esperigas.

    Ĝi maltrankviligas uzantojn de la ceremonia, kongresa, festa Esperanto, ĉar montras funkciadon de la lingvo ankaŭ en ne decaj, malhelaj flankoj de socia vivo kiel mizero, perforto, ŝtelado. Ĝi esperigas tiujn, kiuj vidas en la internacia lingvo ne nur komunikan, sed ankaŭ socian rolon.

    La duoblan karakteron de la priskribita pli ol kvindekjara historio de la fenomeno “Bieno-Lernejo Bona Espero” esprimas ankaŭ la subtitolo: idealo kaj realo. Ilia konfronto iĝas defio por stereotipaj imagoj de esperantistoj kaj pri la komunumo en Bona Espero, kaj pri ili mem.

    Al stereotipaj imagoj de esperantistoj pri Bona Espero apartenas ankaŭ bildo de la brazilaj orfaj infanoj vivantaj en paradiza (des pli, ke la regiono nomiĝas La Alta Paraíso), senproblema, natura kaj socia medio. Se tiel aspektas la idealo, la realon la libro prezentas tute alie. Ĝi estas ligita kun la rapida evoluo de brazilaj urboj kaj maldensiĝo de kamparana loĝantaro, karakterizaj por la tria mondo. Infanoj edukataj en Bona Espero devenas de malriĉaj socitavoloj:

    Homoj, kiuj vivtenas sin per peza, primitiva agrikulturo, fuĝas de sia malriĉeco kaj falas en la urban mizeron pro senlaboreco. Dum en la grandaj urboj ili ŝveligas malriĉajn kvartalojn, nomatajn en Brazilo “favelas”, en Alto Paraíso ilia stato ŝajnas pli favora. … ili facile ricevas senpage parcelojn kaj monhelpon por starigi domojn. Baldaŭ en tiuj elrevitaj urbaj domoj ili kaŝas sian senesperan malriĉon. Nur malmultaj el ili kiel oficistoj aŭ instruistoj ĝuas konstantan salajron, aliaj vivas de propraj negocetoj, aŭ kiel dungitaj vendistoj, purigistoj, portempaj laboristoj, sed almenaŭ triono havas neniun okupon. (p. 25)

    La malfacilaj vivkondiĉoj de la esperantlingva komunumo elvokas provon de karakteroj de esperantistoj: volontuloj kaj apogantoj. La galerio de eksterbrazilaj vizitantoj (inter kiuj aperas nomoj el la unuaj paĝoj de Esperanto-gazetoj) montras, ke inter tipoj de volontuloj ne mankis malsukcesintoj. Ĝuste ilin la kunparolantoj de la aŭtoro priskribas kiel esperantistojn vivantajn en “la ebura turo de teoria amo, frateco, amikeco”, indiferentajn pri infanoj. Valoras memori tiun ĉi rimarkon, ĉar ĝi devenas de la esperantista Bonaespera realeco, de postulema praktiko, al kiu apartenas defio de (ankaŭ Esperanta) eduko.

    La libro forte atestas, ke la socia rolo de Esperanto sin prezentas ankaŭ kiel perilo kontraŭ socia marĝeniĝo de malriĉaj socigrupoj, al kiuj apartenas la infanoj edukataj en Bona Espero, kelkfoje ankaŭ iliaj familioj. Tiu rolo de la lingvo realiĝas forme de la agado de la esperantistoj devenantaj el diversaj landoj.

    Bona Espero: idealo kaj realo ne eniras en la purajn modelojn de libro: jubilea, historia, dokumenta, vojaĝa k.s. La leganto trovos en la publikaĵo kunekziston de ĉiuj fadenoj: jubilea, dokumenta, historia k.a. Li eĉ povas senti sin iomete perdita pro ilia nekutima plektaĵo. La libro tamen, pere de siaj dudek partoj, klare direktiĝas al certa formo de antropologia “kazo-studo”. Pro sia kona valoro la verko de Roman Dobrzyński devas esti deviga legaĵo por ĉiuj, kiuj interesiĝas ankaŭ pri sociologio de Esperantaj lingvo kaj movado. Enhave kaj pro uzata intervjuo-metodo la libro atingas en la Esperanta socia literaturo signifon — laŭ mia opinio — relative kompareblan kun la signifo en antropologio de la klasika verko de Oscar Lewis The Children of Sanchez (1961). Oscar Lewis iĝis konata pro la difino de “kulturo de malriĉeco”, kiu devenas de publikaĵoj pri meksika malriĉa familio. Kulturoj de malriĉeco estas multobligataj dum vivo de sekvaj generacioj de malriĉuloj. Motivo, kiun enkondukas la libro pri Bona Espero sin prezentas jene: Esperanto estas ankaŭ perilo kontraŭ marĝeniĝo de la homoj vivantaj en kulturo de malriĉeco.

    Zbigniew Galor


    Spegulo. Aŭtuno 2009

    Ĉu en Pollando ekzistas somero? Probable jes, sed ĝi estas tre mallonga. La 17an de junio finiĝis en Mielno la Ĉebalta Esperantista Printempo, kaj meze de julio en nia poŝtkesto jam kuŝis la aŭtuna kajero de Spegulo, kiu enmondiĝis almenaŭ dek tagojn antaŭe.

    Sojle de la Bjalistoka UK la redakcian mesaĝon afable aŭtoris … Zamenhof mem. Ĝi estas dediĉita al la rolo de esperantistaj kongresoj. Sekvas versaĵo Al la verda popolo de Julio Baghy.

    La ĉefa materialo de la kajero estas la 40-paĝa eseo de Andreas Künzli “Bjalistoko” laŭ la percepto de Zamenhof-biografioj. Künzli esploras Bjalistokajn ĉapitrojn en kelkaj konataj verkoj de Edmond Privat, Ernest Drezen, Maria Ziółkowska, Marjorie Boulton, Ryszard Kraśko, Ludovikito, René Centassi kaj Henri Masson. La svisa interlingvisto konkludas, ke la aŭtoroj kutime baziĝas sur la antaŭe eldonitaj biografioj, aldonante iujn novajn faktojn kaj proprajn interpretojn kaj elpensaĵojn. La ĉefa malvirto estas manko de scienceco en la esplorado kaj prezentado de la materialo. Bjalistoko aperas en tiuj biografioj kiel “negativa” urbo, ŝablonece kaj primitive montrita.

    Per traduko de Ionel Oneţ oni konatiĝas kun la teksto de la parolado Pri ĝojo en Oriento kaj Okcidento de la rumana filozofo, eseisto, literatura kaj arta kritikisto, ankaŭ politikisto Andrei Pleşu. La aŭtoro prezentis ĝin malferme al la Internacia Festivalo de Salzburg (2003). Li montras kio estas ĝojo por okcidentano kaj por orientano, vivinta sub diktaturo; kiel diferenciĝas la koncepto de “memkompreneblo” por ambaŭ (temas pri la eŭropaj Okcidento kaj Oriento). Li konkludas: “La eŭropa unuiĝo signifos, interalie, ankaŭ unuiĝon de niaj ĝojoj, harmoniiĝon de la ĝojspertoj okcidentaj kun la orientaj”.

    La unua feriado eksterlande estas rakonto de Gerrit Berveling pri la mediteranea feriado de junulo baldaŭ post la milito. Fragmento el Homara epopeo omaĝas la forpasintan brazilanon Sylla Chaves.

    Jerzy O. prezentas Howlin' Wolf, la ĉefan figuron de la ĉikaga bluso.

    Kazimierz Leja adaptis por papera publikigo sian prelegotekston Perkomputila teksto-prilaboro por ĵurnalistoj kaj redaktoroj.

    Legis por vi Halina Gorecka


    Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro

    Maistre, Xavier de. Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro / Tradukis el la franca Gonçalo Neves. — Chapecó: Fonto, 2008. — 72 p.

    La aŭtoro de tiu kurioza libro, naskita en 1763 en Savojo, karieris kiel oficiro kaj defendis sian landon kaj ties suverenon kontraŭ la franca armeo, kaj, post elmigro al Rusujo, servis en la rusa armeo, i.a. kontraŭ Napoleono. Li mortis en 1852, post la puĉo de “Napoleono la Malgranda”, feliĉe ne travivinte la anekson de Savojo al Francujo en 1861.

    Lia verketo Voyage autour de ma chambre publikiĝis en 1795 zorge de lia pli fama frato Joseph, fama kontraŭrevolucia polemikisto, kaj ricevis grandan sukceson, similan al la sukceso de A Sentimental Journey de Sterne. Tiu famo manifestiĝis en la naskiĝanta Esperantujo. La esperantlingva traduko far Samuel Meyer ĝuis tri eldonojn inter 1904 kaj 1907.

    La aŭtoro, kiu dum sia vivo plurfoje ŝanĝis sian loĝolokon, spertis en 1790 kvardekdu-tagan punan enkarcerigon en sia propra hejmo pro duelo. El tiu sperto naskiĝis tiuj kvardek du ĉapitroj (kiuj tamen, diference de taglibro, ne koincidas kun difinitaj tagoj), en kiuj la aŭtoro transformas la devigan kaptitecon en hedonisman, ironian filozofiadon pri ĉio, kion inspiras al li la enhavo de la ĉambro, la konduto de lia lakeo kaj precipe la rememoroj, pensoj, ideoj pri la ekstera mondo, kun ties moroj, sociaj konvencioj, diskutoj pri artoj ks ks. Resume: malkonstruo de la tradiciaj vojaĝorakontoj en tiu senmova vojaĝo, malapero de la tempaj kriterioj en tiu ĉiudirekta digresiado, diletanta skeptiko kaj moko al la socia seriozo, sed ankaŭ rifuĝo for de la tiuepokaj kruelaĵoj. La lasta ĉapitro eĉ transformiĝas en ian halucinon per apero de fantomaj personoj el la helena tempo : Hipokrato, Platono, kaj precipe Aspazio.

    Gonçalo Neves liveras al ni tradukon pli modernan, ol tiu de Meyer, al kiu li tamen prave omaĝas. En 1904 Meyer verkis tradukon en senriproĉa lingvaĵo, ankoraŭ legebla kun plezuro. Evidente, kio estis ĉe Meyer seĝego, banderolo, pafilego, glavo estas ĉe Neves fotelo, rimeno, kanono, spado. Neves korektis la eraran korporalo al kaporalo. Sed ambaŭ tradukintoj parolas pri varmejo por tio, kion ni prefere nomas forcejo. Ambaŭ skribas “vi aŭdis paroli pri…”, dum “vi aŭdis pri…” sufiĉas. Ambaŭ uzas la vorton bienoj, dum la senco de la franclingva biens estas havaĵoj, valoraĵoj, kaj en tiu epoko ankaŭ plezuraĵojavantaĝoj. Kaj Neves ne ĉiam pravas en siaj elektoj. Meyer uzis la vorton agordilo, al kiu certe preferindas agordoforko, sed kiu ne samsencas kun diapazono, uzata de Neves. Pri detaloj de klasika franca lingvo, kiun uzas la aŭtoro ankoraŭ fine de la dekoka jarcento, Meyer estis pli subtila: faire l'amour ne estas uzata en la senco de amori (Neves), se de amindumi (Meyer), gorge ne estas nur gorĝo (Neves), sed (pri virino) brusto (Meyer), veste ne estas vesto (Neves): fakte ĝi estis speco de longa silka ĉemizo, por kiu Meyer uzis la malpli malĝustan terminon veŝto. Indas scii ankaŭ, ke en la tiama iom ceremonia lingvaĵo neveŭ estis ankoraŭ uzata en la senco de nepoj (tiuj, kiuj nin benos), kion sciis Meyer.

    Post listigo de tiuj korektendaĵoj, oni povas tamen konkludi, ke la traduko de Neves aspektas pli senĝena, pli flua por ni, legantoj de la 21-a jarcento (Meyer parolis ankoraŭ pri centjaroj). Krome, Neves uzis la plej fidindan kaj plej bone dokumentitan eldonon de la Vojaĝo, el kiu li ĉerpis interesajn klarigajn notojn.

    Tradukantoj havas ofte kapdolorojn pro la verkotitolo. Tiu ŝajne simpla autour de starigas timindan problemon, kiun Meyer solvis per la traduko Vojaĝo interne de mia ĉambro. Nia ĉirkaŭ ja povas, pli ol la franclingva autour de, sugesti la eksteron kaj eĉ nekonstantan distancon. Neves konsciis la problemon kaj, post aludo al pluraj alilingvaj tradukoj (el kiuj forestas la rusa, kiu montrus, ke la ĝusta traduko estas ne около, sed вокруг), sprite pravigas la uzon de ĉirkaŭ per la konstato, ke la aŭtoro, enfermite en sia ĉambro, tamen vojaĝas mense ekstere(n) kaj en lia verko “temas do pri vojaĝo samtempe interna kaj ekstera”. Tia ambigua rezonado certe plaĉus al Xavier de Maistre.

    Michel Duc Goninaz


    Juda humuro

    Telegramo

    Maks Goldberg trovis sian edzinon en la lito kun Jozef Blum. Hazarde li renkontas Joŝuan Silverstein.

    — Kio okazis al vi, Maks? Kial vi aspektas tiel ĉagrenita?

    — Kiel mi ne estu? Mi iris al la granda urbo por unu semajno. De tie mi telegrafis al mia edzino: “Mi alvenos hejmen ĉi-vespere”. Kaj vespere, kiam mi alvenis hejmen, mi trovis la edzinon en la lito kun Jozef Blum! Ĉu vi povas imagi tian senhontaĵon? Mi divorcos!

    — Maks, ne faru tion! Eble via edzino havas ekskuzon.

    — Kiun?

    — Eble ŝi ne ricevis la telegramon.

    El la kolekto de Josi Shemer


    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009, №8-9 (178–179)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2009:
    — Internacia tarifo: 38 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2009.