Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009. №1 (171)

Ilona Koutny

Sur la kovrilfoto estas d-rino Ilona Koutny, la Esperantisto de la jaro 2008.


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Sojle de ĉiu nova jaro oni kutime rememoras jenan ŝercon:
— Diru, kia estos la nova jaro, ĉu bona aŭ malbona?
— Hmm, nu… eble meza…
— Tio estas?..
— Pli malbona ol la antaŭa, sed ja pli bona ol la post-sekva.
Se akcepti, ke pri la stato de la gazetoj oni ĝenerale juĝas laŭ la kvanto da abonantoj, la supra ŝerco ŝajnas maltrafa, kaj ni povus fieri, ke la jaro 2008a estis bona: nia abonantaro kreskis de 539 (en 2007) ĝis ĉ. 570. Rekorda nombro, neniam atingita pli frue. La Ondo aperis akurate kaj havis ĉiumonate kvar pliajn paĝojn, do entute 44 ekstrajn paĝojn, danke al donaco de ruslanda mecenato.

Tamen ĉi tiuj agrablaj nombroj estis atingitaj sur la fono de multaj malgraŭoj. La financo de La Ondo stagnas, ĉar la aldonaj abonkotizoj donis malpli da enspezoj ol ni devis krompagi en la cirkonstancoj de la galopanta prezosaltado. Ĉiam pli komplika iĝas la trafiko inter Kaliningrado, kie nia gazeto estas redaktata, kaj Olsztyn, kie ĝi estas presata — en 2007 inter la du ĝemelurboj okazis 14 regulaj busvojaĝoj ĉiusemajne (po du ĉiutage), sed en 2008 ni havis nur 2 buŝvojaĝojn ĉiusemajne (po unu marde kaj vendrede). Foje eĉ tiujn maloftajn vojaĝojn oni nuligas, ĉar pro la novaj severaj vizoreguloj tute mankas dezirantoj veturi (la rekta buso inter Kaliningrado kaj Kaŭno, kie estas presataj niaj libroj, estas definitive nuligita pro la manko de pasaĝeroj). Ankaŭ la sanproblemoj…

Do, la jaro 2008a iusence (sed alisence ol diris la supra ŝerco) estis meza — pli bona rezulto ol en la 2007a, sed pli malbonaj kondiĉoj ol en la 2007a.

Ĉu bona, aŭ malbona, aŭ meza estos la jaro 2009a, ni ne scias. Sed ni certe scias, ke ĝi estos jubilea. Duoble jubilea. Okaze de la 150a naskiĝjaro de Ludoviko Zamenhof ni klopodos regule, kvankam eble ne ĉiunumere, aperigi materialon de/pri la Iniciatoro. Ĉi-kajere vi legos en lia faksimila letero, kion li pensis pri naci(onal)ismo. Krome, ekster la jubilea rubriko aperas recenzo de la libro pri lia filino Lidia kaj prezento de [La] Esperantisto, kiun li redaktis.

Ĉi tiu prezento aperas en la rubriko Nia Trezoro, kiu ĉi-jare estas dediĉita al la Esperanto-gazetaro. Kaj en la gazeta sfero estas la dua jubileo — la unua numero de La Ondo de Esperanto aperis antaŭ 100 jaroj. Pri la naskiĝo de La Ondo vi legos en la februara kajero.

En la februara kajero vi retrovos kelkajn tradiciaĵojn: intervjuon kun la Esperantisto de la Jaro, la rezultojn de Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso, la statistikon pri la libroeldonado en Esperantujo…

Kompreneble, vi legos tion, se vi reabonos. Ĉe la reabono ne forgesu pri tiuj, kiuj ŝatus legi la revuon sed ne povas pagi ĝin, precipe post la neevitebla altiĝo de la tarifo — kune kun la kotizo faru donacon al nia Abonhelpa Fonduso, danke al kiu pli ol dudek personoj en 2008 legis La Ondon.

Bonan novan jaron 2009!
Gajan Kristnaskon!

HaGo
AlKo


Jaro 2008: niaj atingoj kaj fiaskoj

La Ondo de Esperanto okazigis temajn “Rondajn Tablojn” pri la Esperanto-gazetaro, pri libroeldonado, pri la centjariĝo de UEA, kaj pri (ne)legado de Esperanto-libroj. Nun, same kiel antaŭ unu jaro, ni petis diverstendencajn aktivajn esperantistojn respondi al la demando: “Kiujn Esperanto-eventojn en 2008 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la dek kvar demanditoj, naŭ sendis respondojn (unu el ili venis post la redaktofino de revuo kaj ĝi aperos en la februara Ondo).


Renato Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

La fakto, ke mi ne povas tuj pensi pri tre pozitivaj aŭ tre malpozitivaj eventoj, jam montras ion pri la okazintaĵoj en 2008.

Laŭ mi pozitivaj estas:

— la kunveno pri lingvaj rajtoj en Ĝenevo en aprilo okaze de la 100-jariĝo de UEA;

— la celebrado de la Zamenhof-tago en Unesko en Parizo;

— la vigleco de la azia movado;

— la unua mezorienta kunveno en Amano, kiel komenco de serio de tiaj kunvenoj;

— la vigleco de Esperanto-rilataj aferoj en la reta mondo.

Malpozitivaj estas:

— la sinteno de la funkciuloj de EU al Esperanto kaj ilia novkoloniisma emo al la angla;

— la morto de Claude Piron. 


Probal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

Laŭ mi la plej pozitiva Esperanto-evento estis la poresperanta rezolucio de la pola parlamento.

La plej negativa estis la serio da mortoj komence de la jaro.

Mi bedaŭras, ke tuj post dusemajna, tre fruktodona sed ankaŭ tre tempodediĉiga vojaĝo tra Ĉinio mi ne povas formuli ĉi tion pli suke.


Vjaĉeslav Ivanov

Ruslando

Redaktanto de Esperanto-Novosti-Info

Mi taksas tre pozitiva laŭ ĝia nivelo kaj organizmaniero la eventon de TEĴA fine de majo en Vilno. Kvankam iajn palpeblajn rezultojn post tio mi ne vidis, mi tamen bedaŭras, ke pro burokrataĵoj mi ne povis veni al Vilno, des pli ke mi estis tien invitita. Cetere evoluon de TEĴA eblas sekvi ĉe www.tejha.org, ankoraŭ ne vaste konata adreso.

Miksitan senton postlasis mia unua Universala Kongreso ĉi-jare. Mi eble atendis ion pli grandan kaj envolvigan. Tamen tie mi konatiĝis kun kelkaj elstaraj esperantistoj, pri kiuj antaŭe mi nur legis en LOdE — tio certe restos neforgesebla sperto por multaj jaroj.

Tre negativaj eventoj de la jaro por mi estis tiuj, kiuj ne okazis: anstataŭ ĉiujaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj okazis komuna ukrainia-ruslanda evento en Krimeo, jam de kelkaj jaroj ne okazas junulara somera tendaro OkSEJT, Universala Kongreso laŭ la ĉi-jara decido ne okazos en Moskvo ĝis mia maljuniĝo. Tio kune impresas min kiel falo, almenaŭ en la regiono. 


Li Jianhua

Ĉinio

Konstanta Konsilanto de la Pekina Esperanto-Asocio

Mi opinias, ke la plej pozitiva Esperanto-evento en la jaro 2008 estas la Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj okazinta la 26–30-an de majo en Vilno — la ĉefurbo de Litovio. Al la kongreso aliĝis 188 esperantistoj el 37 landoj. Ĉiuj aliĝintoj estis akceptitaj al la kongreso. Kiel la unusola reprezentanto de ĉina ĉeftero, mi ĉeestis tiun kongreson.

Tiu vojaĝo kreis multajn “unuafojajn” en mia vivo: Unuafoja vojaĝo eksterlanden, unuafoja vojaĝo per aviadilo kaj en la angla lingvo, unuafoja internacia kongreso per kaj por Esperanto, unuafoja prelego en tia kongreso, unuafoja vizito al Litovio kaj Eŭropo, unuafoja interparolo kun alilandaj altranguloj (dum la kongreso okazis akceptoj de la prezidanto de la parlamento, la ĉefministro kaj la vilna urbestro) kaj unuafoje intervjuita de televizio eksterlande (Povilas, aŭstralia esperantisto Badu kaj mi estis intervjuitaj de iu televida stacio), ktp.

Por okazigi tiun kongreson, la litova registaro kaj la loka komitato de la kongreso faris grandan klopodon. Mi dankas la LKK-anojn pro ilia klopodo! Mi opinias ke la kongreso estas sukcesega, do mi gratulas ilin!

Negativa evento… En la kuranta jaro okazis en Pekino la 29aj Olimpikoj kaj la 13aj Handikapulaj Olimpikoj. Kun la celo fari kontribuon al la du grandaj sportkunvenoj kaj al la esperantistoj, venintaj ĝui surkampe sportajn konkursojn kaj ekskursi en la urbo, la Pekina Esperanto-Asocio fondis la “Familion de Esperantistoj en Pekino” por gastigi alilandajn esperantistojn.

Sed dum la Olimpikoj nur tri esperantistoj vizitis Pekinon, kaj la familio funkciis nur dufoje por gastigi samideanojn el Brazilo, Hispanio kaj Germanio. Mi ege bedaŭras, ke al ĝi mankis gastoj el nia Esperantujo. 


Jakvo Schram

Belgio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Plej pozitiva mi konsideras la eblojn relative facile havi informojn pri Esperanto en la reto. Rilatas pri kursoj, retaj eldonoj kaj ĉiu ĝenerala informo. Mi opinias ke la paŝo al interreta komunikado estas plene farita nun.

Bedaŭrinde tiu eblo ankaŭ havas negativan flankon. La ne kontrolata libervola informado kaŭzas, ke homoj ricevas falsajn informojn. Aperas en la reto atakoj al personoj, sen ke la koncernato mem estas informata aŭ sen ke oni petas lian/ŝian opinion pri la afero. Tio pensigas min pri gazetaro de plej malalta nivelo, kiu malpurigas la medion. Alia negativa flanko de la interreta komunikado estas, ke la lokaj kluboj suferas malkreskon, malaltiĝon de enspezo, bezonata por funkcii. Ni ne povas iri al ideo, ke estonte Esperanto estu tute virtuala afero.

Evidente, pro fakto, ke mia vivo de esperantisto precipe situas en la medio de SAT, mi ne vere sekvas la evoluon ene de Esperantio, sed estas uzanto de la lingvo favore al celoj kiuj rilatas SAT.

Dum la kongresoj, kiujn mi ĉi-jare partoprenis, mi ja povis konstati, ke pluraj junuloj aktivas en UEA kaj SAT. Eble la plej grava afero estas, ke nova sango, junaj agantoj pretas daŭrigi la laboron de la antaŭuloj. Ĉu Esperantio povas deziri pli?

La kongreso de ĵurnalistoj nepre estas menciinda. Estas mia espero, ke el tiu flanko venas deziro krei etikan normon, kiu plibonigos la informadon ene de Esperantio kaj al mondo ekster Esperanto. 


Giorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto

Kongresoj: pozitive, la ĵurnalista en Vilno; negative, la universala en Roterdamo (laŭ multaj atestoj de partoprenintoj).

Literaturaj eventoj: pozitive, la apero de la duobla KD kun La infana raso en deklamo de William Auld; negative, la subita morto de Claude Piron/Johàn Valano.

Eksteraj rilatoj: pozitive, la ĉeesto de nia literaturo en gravaj kongresoj/iniciatoj (PEN, WALTIC, ktp) kaj de nia lingvo en la konferencoj/laborgrupoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo); negative, la manko de dialogo inter tiuj kiuj havas samajn interesojn en eksteraj rilatoj (malgraŭ la disponeblo de la Esperanta Civito al SAT kaj al UEA).

Organize: pozitive, la progreso de la Esperanta Civito, kiu speguliĝas ankaŭ en la interna harmonio, malgraŭ la ĉeesto de ideologia diverseco, kaj la aktiveco de E@I; negative, la regreso kaj de SAT kaj de UEA, kiun reflektas ankaŭ la interna malharmonio (eksiĝoj kaj kvereloj en SAT; konfliktoj en ILEI kaj UEA), malgraŭ la manko de ideologia diverseco. 


Spomenka Štimec

Kroatio

Verkistino, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo

La plej grava evento en 2008 estas la fakto, ke Eŭropa Komisiono aprobis du projektojn en kiuj Esperanto peras: projektoj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj de Kroata Esperanto-Ligo (KEL).

Landnivele la plej pozitiva programo estas la fakto, ke por sia jubilea festo KEL sukcesis venigi ĉ. 1500 personojn kaj aŭskultigi al ili muzikon kaj elektitajn erojn el la historio de Esperanto en Kroatio.

Je la nivelo de libroj pleje imponas la Konciza Enciklopedio pri Originala Esperanta Literaturo de Geoffrey Sutton.

Je la nivelo de faka agado aparte impresis la Ĵurnalista Konferenco en Vilnius.

La plej negativa estas la fakto, ke Litovio inter Landaj Asocioj de UEA ne havas adekvatan partneron por similnivele daŭrigi la laboron. 


Madeleine de Zilah

Francio

Kunredaktanto de La Gazeto

La plej pozitiva Esperanto-evento en 2008: eldonado de la Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto de Geoffrey Sutton;

La plej negativa Esperanto-evento en 2008: la fakto ke tiu ĉi enciklopedio estas en la angla, ne en la esperanta. 


D-rino KoutnyIlona Koutny:
La Esperantisto de la Jaro 2008

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007).

La rezulto de la voĉdonado

Ilona Koutny 12 voĉoj
Peter Baláž 4 voĉoj
Katalin Kováts, Geoffrey Sutton po 3 voĉoj
Normand Fleury, Yves Nevelsteen po 2 voĉoj
Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. Dek unu kandidatoj ne ricevis voĉojn.

D-rino Ilona Koutny, hungarino loĝanta en Pollando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. Ĉi-jare ŝi aparte meritis rekonon pro la dekjariĝo de la Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio “Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko”, kiun ŝi pretigis kaj efektivigis ĉi-septembre ĉe UAM.

Ĉi-jara elekto estas duoble rimarkinda. Unue, Ilona Koutny estas la unua virino, kiu ricevis la titolon “La Esperantisto de la Jaro”. Due, ŝi ricevis rekorde multajn voĉojn kompare kun la aliaj kandidatoj — trioble pli ol la slovaka aktivulo Peter Baláž, kiu okupis la duan lokon.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Ilona Koutny.

Halina Gorecka
sekretario

Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatojn legu rete:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm


Katalunoj digne festis la Internacian Jaron de Lingvoj

La kataluna esperantistaro koncentrigis sian festadon de la Internacia Jaro de Lingvoj en la dek tagoj inter la 29a de novembro kaj la 8a de decembro.

La plej multenombra aranĝo estis la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto, kiu kunigis la 6an–8an de decembro en Sabadell ĉ. 170 partoprenantojn el 15 landoj de tri kontinentoj.

Fotis Josep M. SerranoElstaris la ĉeesto de prof. Humphrey Tonkin kaj d-ro A Giridhar Rao, kiuj kontribuis al la kongresa temo “Esperanto kaj tutmondiĝo: perspektivoj por la estonto”. La kvin prelegojn pri la kongresa temo kompletigis tri prezentoj pri la situacio en tri malsamaj mondopartoj — Kaŭkazio (Pedro Hernández), Afganio (Joan Felip) kaj Barato (A Giridhar) —, kaj entute ĉ. 40 programeroj. Elstaris ankaŭ la arta programo, kun du teatraĵoj de Rikardo Cash luditaj de la Teatra Trupo de Tuluzo, koncertoj de Alejandro Cossavella kaj Martin Wiese, popoldancoj gviditaj de Mon Cardona, kaj la tradicia literatura mateno en la kongresa fermotago, ĉi-okaze kun prelegoj de Abel Montagut kaj Humphrey Tonkin.

La kongreso omaĝis ankaŭ la figuron de Jaume Viladoms (1913–1976), unuaranga pedagogo kaj aktiva esperantisto, kiun la urbo Sabadell omaĝis laŭlonge de la tuta jaro kun la aktiva kaj videbla helpo de la lokaj esperantistoj. Fine de la kongreso okazis kortuŝa omaĝo ankaŭ al Llibert Puig — lernanto de Viladoms en la unua postmilita kurso de Esperanto en 1950, kaj motoro de la kataluna Esperanto-movado dum pli ol 50 jaroj — kaj al Hèctor Alòs, sekretario de KEA kaj redaktoro de Kataluna Esperantisto en la lastaj jaroj, kiu transloĝiĝas al Ĉuvaŝio.

Komuna lobiado de KEA kaj UEA

En la antaŭa semajnfino la kongreson antaŭeniris serio de tri rondaj tabloj, grupigitaj sub la nomo Ciklo de kolokvoj Lingvoj, diverseco kaj paco, en kiuj partoprenis 12 renomaj fakuloj. La 29an de novembro matene sub la gvido de la nord-kataluna socilingvisto Gentil Puig-Moreno, diskutis pri “kelkaj ekzemploj de la monda lingva diverseco: katalunaj proponoj” Antoni Mir, direktoro de Linguamón, Joaquim Torres, prezidanto de la Asocio de Katalunlingvaj Sociolingvistoj, kaj Emili Boix, katedrestro pri socilingvistiko en la Universitato de Barcelono. Vespere, la socilingvisto Jordi Solé i Camardons gvidis interparolon inter la lingvistino Carme Junyent, membro de la Esplor-Grupo pri Minacataj Lingvoj de la Universitato de Barcelono, Montserrat Casacuberta, kunordiganto de la Volontularo por la Lingvo de la Centro por Lingva Normaligado de Girona, kaj la argentin-devena ĵurnalistino Patrícia Gabancho pri “la lingva diverseco en Katalunio: defioj kaj ŝancoj”. Fine, matene la 30an de novembro, la politologo Jordi Armadans, direktoro de la Fondaĵo por la Paco, gvidis la interparolon inter Fèlix Martí, honora prezidanto de la Unesko-Centro de Katalunio kaj de la Instituto Linguapax, Arcadi Oliveres, prezidanto de la organizo Justeco kaj Paco kaj instruisto pri ekonomiko ĉe Universitat Autònoma de Barcelona, kaj la socilingvistino Maria Àngels Viladot, instruisto ĉe Universitat Oberta de Catalunya.

La ciklon partoprenis kreskanta publiko, de ĉ. 20 homoj en la unua sesio ĝis ĉ. 40 en la tria kaj lasta. Ĝi vigle intervenis fine de ĉiu kolokvo, kion la tablanoj tre aprezis. Entute la aranĝo tre favore impresis la partoprenintajn fakulojn, kaj certe helpis plikonsciigi la publikon pri la graveco de la lingva diverseco kaj ĝia kontribuo al la paco, kvankam, bedaŭrinde, inter la ĉeestantoj neesperantistoj ne abundis. Ĉiuokaze, ĝi permesis la kontaktadon de A Giridhar Rao, reprezentanta UEAn, kaj la potencaj organizoj bazitaj en Katalunio Linguapax kaj Linguamón. Tion sekvis, ke la sekvan merkredon Antoni Mir akceptis lin kaj Ferriol Macip, sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA).

Krome, merkredon la 3an Ferriol Macip kaj A Giridhar Rao partoprenis en la prezento de la dekalogo “Estu lingve daŭripova” ĉe Universitat Autònoma de Barcelona. Temas pri projekto lanĉita de la lingvaj servoj de ok katalunaj universitatoj, kiu celas diskonigi inter la universitata komunumo la gravecon de la lingva diverseco. Pete de la lanĉintoj, la dekalogo estis tradukita al Esperanto kaj Ferriol Macip parolis dek minutojn dum ties prezento pri la laboro de la esperantistaro en rilato al la lingva diverseco.

Eldon-agado

Tiu laboro inkluzivas ankaŭ la eldonon de kolekto Delfí Dalmau, prezentita dum la rondaj tabloj kaj la kongreso. Ĉi tiu broŝur-kolekto de KEA aperigas en la kataluna lingvo tekstojn rilatajn al la lingvaj rajtoj kaj la lingva diverseco. Per sia nomo ĝi omaĝas Delfí Dalmau i Gener (1891–1965), pedagogo kaj lingvisto, fondinto de reto de eduk-centroj, prezidanto de la Kataluna Esperantista Federacio dum la 1920aj jaroj kaj pioniro de la socilingvistiko en Katalunio.

La kolekto komenciĝas per kvar kajeroj: tri estas tradukoj de Esperanto-Dokumentoj de UEA (teksto de Robert Phillipson kaj intervjuoj al Martinet kaj Eco), dum la kvara kunigas artikolojn aperintajn en Kataluna Esperantisto sub la titolo Esperanto kaj lingvaj rajtoj. Kolekto de artikoloj 2005–2008. La kolekto daŭrigos per ritmo de po 2–3 novaj eroj jare, kiuj estos senditaj, kiel aliaj nacilingvaj eldonoj de KEA, al trideko da universitatoj en la Kataluna Landaro kaj vendataj en la ĉefa librovendejo pri lingvoj de Barcelono.

Krom la Dalmau-kvaropo, estis prezentita en la kongreso la libro La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono de la historiisto Francesc Poblet i Feijoo. Temas pri populariga verko dulingva en la kataluna kaj Esperanto, en kiu la aŭtoro prezentas la mirindan agadon de la kataluna Esperanto-movado inter la jaroj 1909 kaj 1912, dum kiuj Esperanto fariĝis socia fenomeno. La verko daŭrigas lian antaŭan samformatan verkon La komenca Esperanto-movado en Katalunio, aperintan kvar jarojn antaŭe. En la venontaj du jaroj estas planitaj du novaj verkoj en la dulingva kolekto pri historio de KEA.

Per tiuj agadoj KEA fermas sian festadon de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj komencas tiun de la Centjariĝo de la 5a Universala Kongreso en Barcelono, kies kvar ĉefaj aranĝoj koncentriĝos inter la 23a de aprilo kaj la 3a de majo.

Gazetara Servo de KEA


Novaj vojoj konstrui la movadon

Almenaŭ tiel kredas la nova estraro de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) elektita en novembro 2008, kies membroj plejparte de 2006 gvidas la ĉiutagojn de la landa organizo.

En 2008 HEA iĝis unu el la plej grandaj Esperanto-organizoj el la mondo. Ĉar HEA havas pli ol mil aligitajn membrojn al UEA, ĝi rajtas je du reprezentantoj en la komitato de UEA. La membraro de la landa organizo aktuale estas pli alta ol 1300 personoj (kune kun la aliĝintaj anoj de enlandaj membro-organizoj).

La nuna strukturo de HEA similas al konsorcio de diversaj organizaĵoj fonditaj ne nepre por servi ekskluzive Esperanton, sed ili ĉiuj senescepte konsentas pri la uzado de Esperanto por atingi siajn celojn. Do la membroj de aliĝintaj societoj — kvankam ili utiligas Esperanton — ne estas devige individuaj membroj de HEA.

Danke al Jozsef Baksa, prezidinto de HEA inter 2006–2008, nun estrarano, la Asocio sukcesis akiri signifoplenajn subvenciojn ŝtatajn, per kioj ĝi ne nur preterlasis siajn antaŭjarajn financajn mizerojn, sed nun planas strukturajn evoluigojn, elpensas jardaŭran strategion pri komunikado kaj partoprenas en pli da eventoj civilaj dise en Hungario.

Ŝajnas promesoplena iniciato la serio de rondaj tabloj organizataj dise en la lando pri la uzebleco de Esperanto en lokaj, regionaj, interregionaj kaj internaciaj kunagadoj de civilaj organizaĵoj. En 2008 okazis preskaŭ duoncento da tiaj eventoj, kio havas kroman mesaĝon: laŭ la nuna estraro la movado ne nepre devas koncentriĝi ĉirkaŭ la ĉefurbo.

HEA volas servi siajn membrojn, ne nur atendi oferaĵojn de ili. Tiucele funkcias poŝtelefona Esperanto-grupo/reto; tiun servon ĝuas pli ol 600 personoj, kiuj havas ian konekson kun Esperanto, alikaze ili ne povus aliĝi al tiu grupo. La membroj ricevas senpage aŭ altrabate telefonilon, kaj ili povas telefoni inter si senpage, ekstergrupen laŭ signife pli malaltaj tarifoj ol kutime.

Imre Szabó, la nova prezidanto jene deklaras pri la novtipa agado de HEA: “Pli bonas ĉeesti surloke komunumajn ĉiutagojn, ol deklari kiel unusola aŭ ununura la servon de movado kaj Internacia Lingvo. Se anstataŭ nura okupiĝo pri Esperanto inter kvar muroj, oni volas servi ankaŭ lokajn komunumojn, do la socion — ne kontraŭ, sed per Esperanto!” Espereble helpos tiujn ĉi celojn ankaŭ nia novaĵretejo Esencoj (esencoj.info) kaj la nova retpaĝo de HEA atingebla ĉe la adreso eszperanto.info. Post unu jaro ni povos diri pli multe pri niaj sukcesoj-malsukcesoj…

László Szőke
Respondeculo pri komunikado de HEA

Ronda tablo okaze de la dua IRIS-festivalo (Szolnok, Hungario), nova unusemajna amasevento dum kiu HEA-membroj ricevis kompletan provizadon senpage.
De maldekstre: Klára Mikola — estraranino, József Baksa — prezidinto, nun estrarano, Imre Szabó — prezidanto, Andrea Horváth — estraranino. 


Burgos. Ankau en Kastilio kaj Leono la galega estas parolata. (Foto: Audvida Departemento de  EK)Eŭropo kritikas Hispanion pro lingva diskriminacio

de Dafydd ab Iago el Bruselo

La Konsilio de Eŭropo en Strasburgo publikigis sian duan raporton fine de la jaro pri la situacio de la malpli ofte uzataj lingvoj en Hispanio.

Surbaze de la raporto la komitato de ministroj — kiu reprezentas la ŝtatojn de la tuteŭropa internacia organizo — alvokas Hispanion plibonigi la uzadon de la regionaj kaj minoritataj lingvoj ĉe la justicaj kaj ŝtatadministraj instancoj.

“Pli da klopodoj estas necesaj por protekti la asturan, kaj specifa leĝaro devas esti akceptita por la aragona kaj kataluna lingvoj en Aragono”, — rekomendas la Konsilio, kies raporto instigas la hispanajn aŭtoritatojn “klarigi la statuson de la galega lingvo en Kastilio kaj Leono, de la portugala en Olivenca, de la berbera en la aŭtonoma urbo Melilla kaj de la araba en la aŭtonoma urbo Ceuta”.

La raporton preparis komitato de sendependaj ekspertoj, kiuj sekvas la aplikadon de la Eŭropa Ĉarto de regionaj kaj minoritataj lingvoj. En Hispanio la ĉefa respondeco pri la aplikado de la Ĉarto restas ĉe la aŭtonomaj komunumoj kiel Madrido, Valencio, Katalunio, Galegio kaj Eŭskio. Tamen la ekspertoj memorigas, ke la hispana registaro havas superrigardan aŭtoritaton pri la afero. Ĉi tie la ekspertoj bedaŭras la “certan” mankon de kohereco.

“En kelkaj kazoj, la aŭtonomaj komunumoj povas malfaciligi la aplikadon de la Ĉarto”, — notas la ekspertoj. Alia manko estas la nekunlaborado inter regionoj kun la sama lingvo, ekzemple, Katalunio kaj Valencilando (kvankam la lingvo nomiĝas kataluna en Katalunio kaj pli malpli “valencia” en Valencilando).

Alia problemo estas la manko de politiko por promocii ekster Hispanio la ideon pri Hispanio kiel plurlingva ŝtato. “La aŭtoritatoj de Eŭskio notas, ke la eŭskaj lingvo kaj kulturo ne estas entenataj en la agado de Instituto Cervantes”, — atentigas la ekspertoj.

Tamen la plej grava manko rilatas al la jura sistemo. Laŭ la ekspertoj, ĝi estas unu el la ĉefaj punktoj, kiuj malhelpas Hispanion komplete plenumi siajn internaciajn devojn laŭ la Ĉarto. Estas “struktura” problemo spite al la nova leĝo (akceptita en decembro 2003) pri la juĝaro. Kvankam la nova leĝo enkondukis kelkajn plibonigojn, la plenumado estas nesufiĉa je la ŝtata nivelo. La ekspertoj atentigas, ke la koncerna organo en Hispanio, la Ĝenerala Konsilio de la Juĝaro, montris ĝis nun neniun intencon movi sin al plibonigo.

La ekspertoj de la Konsilio notas, ke ja ekzistas formala rajto uzi la regionajn lingvojn en la nuna jura kadro. La hispana juĝaro ankaŭ postulas de kelkaj oficistoj montri konon de unu el la kunoficialaj lingvoj (kataluna, galega kaj eŭska). Tamen la leĝo ne fiksas tiun postulon por juĝoj kaj magistratoj. Ĉi tio malfaciligas la plenumadon de la promesoj donitaj de Hispanio.


Por pli da altkvalitaj, diverstemaj libroj en Esperanto

Post la finredakto de la decembra Ondo ni ricevis plian reagon al la demandoj de nia kvina ronda tablo “Ĉu legokrizo (ankaŭ) en Esperantujo?”

Ionel OnetMi legis kaj relegis la artikoleton Kial ni ne aĉetas librojn? (La Ondo de Esperanto, 2008, №11) kaj restis kun la sento ke la titolo estas misgvida. Kion ĝi signifas? Ke esperantistoj ne aĉetas librojn? La respondo estas: ili ja aĉetas. Kion signifas “ni” en la titolo? Ĉu temas pri ni la [tuta] Esperanto-parolantaro? Tiam necesas refoje emfazi ke ja, esperantistoj aĉetas librojn. Plej probable ne ĉiuj. Ĉu ĉiuj parolantoj de la rusa aĉetas librojn?

En la enkonduka alineo, la demando estas iom alie vortumita, kaj ĝi havas pli da senco ol la insulta titolo. Al la demando en la alineo, “Kial esperantistoj preskaŭ ne aĉetas librojn?” la artikolo mem donas kelkajn respondojn. Mi pretas veti ke la respondoj al tiu demando estas same multaj kiel la personoj kiuj respondas ĝin. Kaj ĉiuj pravas certagrade.

Mia supozo estas ke la demando naskiĝis el iu mita kredo ke la Esperanto-parolantaro estus iel, mirakle, supera al la cetera, ne-Esperanta mondo. Tian kredon mi rigardas kun iom da skeptiko. Kaj sekve mi rigardas same ankaŭ la demandon. Feliĉe la demandoj lanĉitaj de La Ondo estas iom pli realismaj, eĉ se en la sama demando oni miksas du ne nepre interrilatajn ideojn: aĉetadon kaj legadon.

1. Ĉu nuntempe oni efektive aĉetas/legas malpli da Esperanto-libroj ol antaŭe?

Kvankam oni ja produktas kaj eldonas ankaŭ en Esperanto tre valorajn librojn (multajn ege valorajn kompare kun antaŭaj jardekoj), preskaŭ certe la kvanto de la eldonataj, aĉetataj kaj legataj libroj falis laŭ la paso de la tempo.

Sed tio ne estas trajto nur de la Esperanto-mondeto. Ankaŭ en la ekstera mondo la eldonkvantoj ŝrumpis, ankaŭ tie homoj aĉetas pli singarde kaj legas pli malmulte. Kaj la Esperanto-parolantoj kaj la aliaj havas malpli da tempo por legi librojn. Ni pasigas pli da tempo antaŭ la ekranoj (televida kaj komputila, kaj, malpli, kineja). Por la nuna rapidema homo estas pli facile kaj komforte pasigi du horojn antaŭ televidilo por spekti filmon laŭ libro por kies legado ŝi aŭ li bezonus plurajn horojn se ne tagojn. Aldone, estas multe pli komforte kaj, certe, multe pli sekure aŭskulti muzikon aŭ voĉlegitan libron dum oni helikas en trafiko ĉe la stirilo, ol legi, kio ofte okazas (kaj eĉ pli ofte okazis) en publikaj transportiloj.

2. Ĉu la (supozata) mallegemo/malaĉetemo en Esperantujo havas specifajn kialojn kompare kun la “Granda mondo”?

Ni ofte ŝatas kompari nin kun la ekstera mondo, forgesante, konscie aŭ ne, ke tia komparo ne ĉiam havas bazon. Kompari ĉiujn parolantojn de etna lingvo kun ĉiuj parolantoj de Esperanto. Sensencaĵo! Plejparto de la parolantoj de etnaj lingvoj loĝas en la medio mem de tiu lingvo, kiu konstante ĉirkaŭas ilin. Ili iras al la kvartala biblioteko, rigardas sur la bretoj, elektas tion kio al ili ŝajnas interesa, portas hejmen, eventuale tralegas tion kaj, se ili vere ŝatas la libron, ili iras sekvatage al la librovendejo kaj aĉetas aŭ mendas la libron. Ili jam vidis ĝin, trafoliumis ĝin. Ili scias kion atendi. Ĉu tio eblas kadre de la Esperanta parolantaro?

La Esperanto-parolantoj estas parolantoj de minimume du lingvoj. Ili devas dividi siajn ŝatojn rilate kultur(iĝ)on inter la diversaj lingvoj, kaj por tio ili, probable, havas difinitajn kvantojn de tempo kaj mono, dividitajn laŭ personaj prioritatoj. Ĉar plejparto de la homoj estas unulingvaj, aŭ apenaŭ balbutas fremdan lingvon, kompari nin kun ili ne havas sencon.

3. Ĉu la situacio en nia libromerkato estas plibonigebla? Se jes, kiel?

Tiu ĉi parto de la respondo probable plej taŭgus sub 1, sed mi preferas ĝin ĉi tie por povi respondi la trian demandon.

Inter la kialoj pro kiuj, supozeble, oni ne aĉetas pli da Esperanto-libroj estas: la Esperanto-komunumo ŝajnas ne esti aparte riĉa (finance); la fakto ke el sia por-Esperanta buĝeto oni ne povas kaj membri en Esperanto-organizaĵoj kaj aĉeti librojn (kaj aliajn esperantaĵojn) kaj aboni Esperanto-periodaĵojn kaj partopreni Esperanto-aranĝojn; la relative alta prezo de niaj libroj (kun la emfazo ke la prezoj postulataj de kelkaj eldonejoj estas simple insultaj), kaŭzita de la magraj eldonkvantoj; nesufiĉe da libroj por ĉiuj (sociaj, politikaj, religiaj, eduknivelaj) tavoloj de la Esperanto-parolantaro.

Interalie, por plibonigi la situacion de nia libromerkato necesas havi pli da finance bonfartaj anoj, pli da (persona) mono buĝetita por Esperantaj libroj, pli da altkvalitaj, diverstemaj libroj en Esperanto, kiuj kostu malpli. Kaj jes ja, probable, helpus pli da emo legi en lingvo, kiun ni mem elektis.

Ionel Oneţ
Libroservo de UEA (Nederlando) 


Ĉu utopio, aŭ ĝusta vojo?

Mi ne scias, kiu estas la komitatano Z, sed lia kolumno en la decembra Ondo pensigis min. Li mencias la Akademion Internacian de la Sciencoj San Marino (AIS), kiu agonias, ĉar la fondinto Helmar Frank ne plu aktivas. La “Z”, damne, pravas. Li pravas ankaŭ koncerne de Paul Neergard kaj Akademio Comenius. Sed, ĉu tio signifas, ke tiuj du Akademioj estas malbonaj aŭ malĝustaj?

La celo de Neergard, kunigi la plej elstarajn sciencistojn el universitatoj kaj akademioj mondvaste, por pridiskuti kaj publikigi fakajn temojn en Esperanto, ja estis intenco nobla kaj entute ne kurioza. Precize la saman principon havas ALF (Academia Latinitati Fovendæa), kiu kunigas profesorojn kaj akademianojn parolantajn latine. Nur escepte rajtas membriĝi homoj, kiuj ne havas la postulatan rangon, sed jes ja grandajn meritojn pri la movado. Estas ekster ajna dubo, ke la revo de ĉiu serioza latinisto estas membriĝi en ALF, kies kongresoj iĝis pilgrimlokoj de “kremo de la kremo ”, elstaraj latinistoj el la tuta mondo. Prestiĝo de ALF daŭre kreskas kaj floras. Kial ne realiĝis la esence identa ideo de Neergard? Aŭ ni havas maltro da elstaraj sciencistoj apogantaj Esperanton, aŭ maltro da esperantistoj kompetentaj pri sciencoj. Kaj ni sen ajna emocio konstatas, ke Akademio Comenius iĝis sensignifa surpaperaĵo, ĉar neniu plu pretas vivteni ĝin.

Absolute la samo validas pri AIS. Jes, Helmar Frank estis entuziasmulo. Jes, li estis pompema. Sed, ĉu la ideo, krei internacian esploran kaj instruan organizaĵon kun Esperanto kiel la plej grava el la kvin laborlingvoj, estas malbona? Li kolektis aron da profesoroj, docentoj kaj aliaj universitat-nivele klerigitaj homoj, kiuj regas/konas/apogas Esperanton. Li trovis ŝtaton, kiu, nehavante propran universitaton, pretis apogi kaj subvencii AIS-on, agnoskante Esperanton kiel normalan instrulingvon kaj laborlingvon flanke de sia propra ŝtata lingvo. Li entuziasmigis esperantistojn plukleriĝi en Esperanto. La sistemo de sciencaj titoloj identas kun la itala/ sanmarina, sed neniu nacia scienca grado validas sen esti “adapte adoptita” antaŭ la internacia komisiono de fakuloj. Neniu atingas originalan sciencan gradon sen prezenti ampleksan skriban laboraĵon kaj sen partopreni preskribitan kvanton da instruunuoj. Reago de la esperantistaro: “Frank ne kapablis agnoskigi AIS-on en ajna grava lando”; “Frank disdonas sciencajn titolojn”; “Kun AIS-titolo oni ne atingas ajnan materian avantaĝon”.

Agnoskigi Esperanton kiel samvaloran kleriglingvon en ajna universitato sukcesis neniu antaŭ Frank nek post Frank. Li provis profiti de la ekonomia situacio en orienta Eŭropo, aĉetinte kaj adaptinte kelkajn domojn en Slovakio por havi materian bazon, kaj prezentinte al la tiea ministerio pri edukado projekton de privata universitato kun Esperanto kiel unu el la laborlingvoj. La ministerio rifuzis, ĉar neniu pretis subaĉeti la ministron, kiel faris alia samloka privata neslovaka universitato, kiu intertempe prosperas. Tiuj faktoj estas kompreneble nepruveblaj, tial oni daŭre primokas Frank kiel sentaŭgulon.

Nun mi revenu al la prava “komitatano Z”. Neergard fiaskis, Frank fiaskis. Ĉu la esperantistoj do daŭre konstatos, ke atentigi la eksteran mondon pri taŭgeco de Esperanto en la scienca klerigado estas utopio, aŭ, ĉu, damne kaj diable, finfine troviĝos iu kuraĝulo, kiu diros: jen la ĝusta vojo, kiun ni sekvu kaj subtenu???

Vera Barandovská-Frank


Rusa Antologio

Pjotr VjazemskijPoemoj de Pjotr Vjazemskij

Pjotr Andréjeviĉ Vjázemskij naskiĝis la 12an (23an) de julio 1792 en familio de riĉa rusa princo edziniginta irlandaninon. Ricevinte brilan hejman edukon li daŭrigis siajn studojn en Peterburgo kaj en Moskvo, sed en 1807 post la forpaso de la patro, li reiris hejmen, kie lin prizorgis lia bofrato, verkisto kaj historiisto Nikoláj Karamzín, kies hejmon frekventis plej famaj tiuepokaj beletristoj.

En la frua junaĝo Vjazemskij ekverkis, stimulite de la agrabla vivo, frua edziĝo (en 1811) kaj la milito kontraŭ Napoleono. Li verkis epikurecajn poemojn, elegiojn, epigramojn, fablojn. Postmilite, sub la influo de liberalaj ideoj, li projektis konstitucion kaj liberigon de servutuloj, kio kaŭzis konflikton kun lia diplomata ofico. En la 1820aj jaroj li verkis plurajn romantismajn elegiojn kaj engaĝitajn poemojn inkluzive de La Rusa Dio. Lian popularecon atestas, ekzemple, tio, ke la unuan ĉapitron de Eŭgeno Onegin de lia amiko Puŝkin, komencas epigrafo el La unua neĝo de Vjazemskij.

Post kelkaj jaroj ekster la ŝtata servo, en 1830 li ekservis en la financa ministerio, kaj fine de sia kariero li estis vicministro pli klerigo kaj ĉefcenzuristo en Ruslando, senatano, membro de la Ŝtata Konsilio.

En la matura aĝo, precipe post la morto de Puŝkin (1837), Vjazemskij estis konservativulo, kaj tio respeguliĝis en liaj lirikaj (ekzemple, La Sankta Rusujo) kaj literaturologiaj verkoj. Demisiinte en 1858, li forveturis al Germanio kaj mortis la 10an (22an) de novembro 1878 en Baden-Baden. Ni proponas kelkajn liajn fruajn poemetojn.

AlKo

AL LA PORTRETO DE BOMBASTA POETO

Bibris' per lingvo dia kantis, sen diskut':
Neniu el homar' komprenus lin en tut'.

<1810>

EPITAFO

Rusia Diogen' jen kuŝas ĉi-parcele:
Tiu ja vivis en barel', la nia — kunbarele.

<1811>

DU HUNDOJ

“En ĉambro dormas vi, mi frostas sur peron',
Pro kio?” — grasan mopson skoldis hundo vila.
Respondis tiu: “pleje simplas la rezon':
Prenitas vi por serv', mi — por amuz' facila”.

<1819>

BATITA HUNDO

Hund' bojis al ŝtelist', punitas ĝi pro ĝeno
al dormo de sinjoro; je alia foj'
Dormadis hund', kaj priŝtelitas domo: je mateno
Punita estis hundo — ĉar ne estis boj'.

<1819>

HOMO KAJ PAPILIO

Mokadis hom' pri eta papili'.
“Matena gast'! Vi povras, senkonsola! —
Momentas via vivo! — diras li. —
Kaj via tombo jen — arbust' viola”.
Viciĝas multaj jaroj laŭ rutin'
Cent jarojn havas la oldul' en fin'.
Mortante jam sur lito de turmento,
Li diris kun suspir': “La viv' estas momento!”

<1819>

***

Aspekton de Femido kial, artemuloj,
Kun glavo kaj pesil' imagas vi en glor'?
Per glavo ŝi senkulpajn buĉas sen skrupuloj,
Kaj per pesil' ekscias pri korupt-valor'.

<1810aj jaroj>

LANGO KAJ DENTOJ
(orienta apologo)

Sultan' veziron skoldis foje pro la mank',
Ke li ne estis firma laŭ la karaktero.
“Pro tiu manko — al la sorto estu dank'!
Ĝi min retenis en la gloro kaj prospero, —
Respondis la veziro, — tiu ĉi malfirm'
Dum la kortegaj ŝanĝoj estis mia ŝirm'.
Mi sesdekjaras nun, — aldonis li, frivola, —
El firmaj dentoj, kiujn al mi donis la natur',
Ne multaj — vidu — restis nur;
Transvivis ilin ĉiujn mia lango mola.”

<1823>

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


El Mia jarcento

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de la dudeka jarcento. Jam sep ĉapitroj el Mia jarcento aperis en La Ondo de Esperanto, ĉiuj elektitaj kaj tradukitaj de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la okan, verkitan antaŭ 75 jaroj.

1934

Inter ni dirite: oni devintus reguligi tiun aferon pli akurate. Estis mi tro kondukita de personaj kialoj. La embaraso komenciĝis post la tro hasta translokiĝo pro la puĉo de Röhm. De Dachau alkomanditaj, ni transprenis la 5an de julio KZ Oranienburg, mallonge post la anstataŭigo de komplete fuŝula SA-anaro per protektoskipo, cetere de kamaradoj, kiuj antaŭnelonge en Wiessee kaj aliloke senceremonie pritraktis la Röhm-klikon. Ankoraŭ videble elĉerpitaj, ili transdonis al ni la tutan butikon inkluzive de kelkaj SA-subgvidantoj, kies devo estis helpi ĉe la burokrata parto de la transpreno, sed ili montriĝis komplete sentaŭgaj.

Unu el tiuj batemuloj — kun la karakteriza nomo Ŝtalkapo — ordonis veni al apelo la kaptitojn konfiditajn al ni kaj igis la judojn inter ili stari aparte.

Apenaŭ dekduo da figuroj, el kiuj unu aparte kaptis atenton. Ĉiukaze mi tuj rekonis Mühsam. Nedubebla, tiu muzelo. Kvankam en la pundomo de Brandenburg oni jam forsabris la barbon de tiu eksa sovetribelaĉulo kaj cetere ankaŭ sufiĉe sisteme pritraktis lin, tamen restis sufiĉe da li. Inter ni dirite, anarkiisto de la subtila speco kaj krome tipa kafejliteraturanto, kiu dum miaj fruaj jaroj en München prezentis ĝenerale komikan vidaĵon kiel poeto kaj agitanto por absoluta libereco, jes ja, kaj speciale por libera amoro. Nun staris tiu mizeruleto antaŭ mi, apenaŭ alparolebla, ĉar surdigita. Por klarigi li montris al siaj oreloj, kiuj estis parte pusaj, parte krustintaj, kaj ridetis senkulpiĝe.

Kiel adjutanto de brigadestro Eicke, mi raportis al li kaj deklaris, ke Mühsam estas unuflanke sendanĝera kaj aliflanke speciale danĝera, ĉar eĉ la komunistoj timis lian parolfluon. “En Moskvo ili jam estus ekzekutintaj lin”.

Brigadestro Eicke diris, ke mi zorgu pri tiu afero kaj rekomendis specialan pritrakton, kio ja estis sufiĉe komprenebla. Finfine estis Theodor Eicke, kiu persone likvidis Röhm. Sed tuj post la apelo mi faris mian unuan eraron, ĉar mi opiniis, ke mi povis transdoni la filaboron al tiu SA-idioto, Ŝtalkapo.

Inter ni dirite, mi malinklinis pli ol necese ekrilati kun tiu judo. Krome li demonstris dum la pridemandado mirindan sintenon. Al ĉiu demando li respondis per versoj el poemoj, evidente siaj propraj, sed ankaŭ de Schiller: “kaj se vi ne riskos la vivon…”. Spite al manko de kelkaj antaŭdentoj, li recitis scenejtaŭge. Tiu estis unuflanke komika, sed aliflanke… Krome ĝenis min la nazumo sur lia juda nazo… Des pli la rompoj en ambaŭ ties vitroj… Kaj neŝancelebla li ridetis post ĉiu citaĵo…

Ĉiukaze mi lasis al Mühsam kvardek ok horojn kaj donis al li la urĝan konsilon mem fini dum tiu tempolimo. Estintus la plej pura solvo.

Nu, li ne faris tiun komplezon al mi. Do Ŝtalkapo ekagis. Evidente, li dronigis lin en iu klozeto. Mi ne volis scii detalojn. Montriĝis, post detala esploro, ke estis kompleta fuŝaĵo. Kompreneble, poste estis malfacile ŝajnigi suicidon. La manoj en nenatura spasmo. Ni ne sukcesis eligi lian langon. Krome la nodo estis plektita tro sperte. Mühsam neniam kapablus tion. Kaj tiam Ŝtalkapo faris plian merdaĵon, ĉar li dum la matena apelo komandis: “Judoj antaŭenpaŝu por fortranĉo!”, kaj tiel li publike diskonigis la tutan aferon. Tiuj sinjoroj, inter ili du kuracistoj, kompreneble tuj konstatis la fuŝaĵon.

Brigadestro Eicke senplue riproĉis min: “Aŭskultu Ehardt, tion vi, je Dio, devintus solvi pli glate”.

Ne eblis ne konsenti al tio, ĉar, inter ni dirite, tiu afero dum longa tempo postsekvos nin, ĉar ni ne sukcesis silentigi tiun surdan judon… En la eksterlando oni celebris Mühsam kiel martiron… Eĉ la komunistoj… Kaj ni devis fermi la KZ Oranienburg kaj distribui la kaptitojn al aliaj kampejoj. Nun mi denove estas en Dachau, probable por provo.

Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein


Notoj

Röhm, Ernst (1887–1934) estis gvidanto de la nazia SA (sturmtaĉmento). Laŭ Hitler, Röhm intencis puĉi kontraŭ lin, tial Röhm kaj aliaj eblaj konspirantoj kontraŭ la nazian diktaturon estis murditaj dum la “nokto de longaj tranĉiloj”. Röhm estis arestita en Bad Wiessee (suda Bavario) kaj mortpafita la 1an de julio 1934.

KZ estas mallongigo de la germana vorto “Konzentrationslager” (koncentrejo).

Protektoskipo (Leibstandarte-SS Adolf Hitler). Elita trupo por protekti gravulojn, parto de SS.

Mühsam, Erich (1878–1934). Verkisto kaj anarkiisto, aktivulo de la bavaria soveta reĝimo de 1919. La nazioj murdis lin la 10an de julio 1934 en KZ Oranienburg.

Eicke, Theodor (1892–1943). Brigadestro (Brigadenführer-SS), kiu organizis la teroron komence en KZ Dachau (suda Germanio). Unu el la ĉefekzekutistoj dum la “nokto de longaj tranĉiloj” (li mortpafis Röhm). En junio 1934 Eicke transprenis KZ Oranienburg (norde de Berlin) kaj organizis en julio la malfondon de tiu koncentrejo.

“kaj se vi ne riskos la vivon…” Poste sekvas: “vi neniam gajnos la vivon” fine de la Rajdista Kanto de Schiller. 


Nia trezoro

La unua gazeto

La 15an de septembro 1888, kiam la lingvo estis unujara, Zamenhof sendis al la Ruslanda ĉefadministracio pri gazetaro peton por permesi eldonon de ĉiusemajna revuo La Internaciulo (Международник). Sed Zamenhof ne ricevis permeson, kaj la unua Esperanto-gazeto aperis en Nurenbergo la 1an de septembro 1889: La Esperantisto: “gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto”. Ĝia eldonanto estis la prezidanto de la Nurenberga Mondlingva Klubo, eksvolapukisto Christian Schmidt, kaj Zamenhof estis la redaktoro.

EsperantistoZamenhof faris preskaŭ ĉion: varbis abonantojn kaj akceptis kotizojn (kun la Nurenberga klubo), korespondis kun aŭtoroj, lingve korektis iliajn tekstojn, planis la numerojn, redaktis ilin ktp. En oktobro 1890 Zamenhof iĝis eldonisto per kontrakto kun Schmidt pri la divido de la eldonkostoj, sed tio daŭris nur unu jaron, ĝis alia eksvolapukisto Wilhelm Heinrich Trompeter en januaro 1992 surprenis la eldonkostojn de la gazeto kaj ekpagis salajron al Zamenhof.

Sed plej gravas, ke Zamenhof verkis. La unuaj kajeroj enhavis ĉefe liajn tekstojn veranomajn, pseŭdonimajn kaj anonimajn. Ekzemple, la tuta sepa kajero (aprilo 1890) enhavis nur liajn tekstojn, krom kelkaj anoncoj en la lasta paĝo. Zamenhof verkis la unuan nekrologon en Esperanto (pri Löb Einstein), la unuajn rekomendojn pri propagando de Esperanto, kunmetis la unuajn anonc-fakojn, kaj per sia artikolo Esperanto kaj Volapük li fondis komparan interlingvistikon.

La unuaj ses numeroj aperis en du lingvoj: Esperante kaj germane. Ekde la sepa kajero (25 apr 1890) — nur en Esperanto. En 1889 aperis tri numeroj, en 1890 naŭ, kaj poste ĝi ĉiumonatiĝis. Entute: 66 numeroj en 63 kajeroj (plejparte 16-paĝaj) sur 806 paĝoj.

En la unua abonjaro la revuo havis 112 abonantojn, plejparte el Ruslando. Nur ses abonantoj loĝis en Nurenbergo. En 1892 la abonantaro atingis 544 en 12 landoj (Ruslando 335, Germanio 124, Svedio 56, aliaj landoj 29). En 1893 la abonantaro rekorde kreskis ĝis 889.

Ĝia temaro estis vasta: esperantologio praktika kaj teoria, inkluzive de lingvoreformado; Zamenhofaj respondoj lingvaj, organizaj, literaturaj, financaj; movada kroniko kaj movadorganizo; literaturo originala kaj tradukita; sociaj kaj popular-sciencaj artikoloj en la rubriko El la mondo; humuraĵoj kaj bagateloj; adresaroj de novaj esperantistoj (ekde №1001 ĝis №3030).

La Esperantisto ebligis al la legantoj konatiĝi kun la agado de alilandaj samideanoj, interŝanĝi agadspertojn, diskuti lingvajn problemojn. Ĝi fariĝis ĝermo de la esperantista “popolo”, kaj en la unua numero por 1893 Zamenhof (jam duafoje, post la fiasko en 1890) anoncis la fondon de Ligo Esperantista, kies membroj aŭtomate iĝis ĉiuj abonantoj.

Danke al la redakta laboro de Zamenhof en la tiam sola Esperanto-gazeto la sentradicia lingvo iĝis stabila kaj unueca. Ĝi akiris sian propran stilon kaj ortografion, sian unuajn mallongigojn… Beletraĵoj el La Esperantisto, verkitaj aŭ redaktitaj de Zamenhof, iĝis la bazo de la Fundamenta Krestomatio.

Iom post iom formiĝis kunlaborantaro: Antoni Grabowski, Edgar de Wahl, Louis de Beaufront, Józef Waśniewski, Nikolaj Borovko…

En aprilo 1892 La Esperantisto iĝis Esperantisto sekve de apliko de unu el la proponoj, kiujn Zamenhof faris en la ĉefartikolo Ŝanĝotaĵo. Esence temis pri tri ŝanĝoj: (1) forigo de la oftaj “oj”, “ojn”, “aj”, “ajn”; (2) forigo de la “iaŭ”, “aŭi” k.c.; (3) forigo de la artikolo “la”.

La reformemo kreskis. Ĉar pluraj lingvouzantoj opiniis, ke Esperanto nesufiĉe progresas pro lingvaj malperfektaĵoj, ekde januaro 1894 en Esperantisto Zamenhof komencis publikigi reformitan projekton de la lingvo.

Ĝi ŝajnis farita tiel malzorge kaj kontraŭdire, ke Waringhien, Ludovikito kaj kelkaj aliaj zamenhofologoj suspektis, ke Zamenhof intence faris ĝin tia, por ke oni nek akceptu ĝin, nek akuzu lin pri nedeziro plibonigi la lingvon. Tamen siajn ideojn reformajn, pli malpli la samajn, Zamenhof ripetis plurfoje, kaj eble la projekto de 1894 ŝajnas fuŝa nur pro nesufiĉa atento al detaloj.

Post la voĉdonado pri la reformprojekto (93 por la reformoj, kaj 157 kontraŭ) Esperanto restis neŝanĝita, koste de skismo: parto de esperantistoj forlasis Esperanton — inter ili estis pluraj aŭtoroj kaj abonantoj de Esperantisto.

Trompeter anoncis, ke li financos la gazeton nur ĝis la jarfino. Zamenhof denove reprenis la eldonadon de la gazeto, kies abonantaro en 1894 falis de 889 al nur 596, kaj tiu nombro malkreskis en 1895 pro la malabono de la eksiĝintoj (la lasta abonlisto montris 425 ricevitajn abonojn). Li serĉis novajn eblojn kaj ligis kontaktojn kun tolstojanisma Posrednik (Peranto) kaj per tio Esperantisto perdis sian neŭtralecon en la sferoj de etiko, moralo kaj religio.

Unuafoje la rubriko Folieto de “Posrednik” aperis en la februara Esperantisto kun Prudento aŭ kredo? de Tolstoj. Pro ĝi la ruslanda cenzuro malpermesis la enportadon de la gazeto en Ruslandon, kie ĝi havis plej multajn abonantojn. Kvankam la malpermeso pro interveno de Tolstoj estis baldaŭ nuligita, post la maja-junia kajero 1895 (eldonita en aŭgusto) Zamenhof ne daŭrigis la eldonadon.

Ludovikito supozis, ke nenio malhelpis al Zamenhof rekomenci la eldonadon, kaj ke li uzis la provizoran malpermeson kiel “bonŝancan” pretekston por ĉesigi sian redaktorecon:

Se ni trankvile foliumas tiamajn numerojn de la gazeto, ni ne povas deteni nin formuli tian opinion, ke la gazeto jam transpasis sian zeniton. Jes, ni sentas ian rutinecon de la persona gazeto. Kiom ajn la persono estus talenta, ia limo neeviteble aperas. Do, se ni kuraĝus eldiri nian opinion malkaŝe, eĉ se li daŭrigus tiun gazeton post tiu katastrofo, tio jam ne povus havi gravan signifon por la lingvo nek por la afero. Ke ĝi devis ĉesi eliradi, estis ia bonŝanco donita de ekstere. Jam venis la tempo, kiam iu entreprenu tute alikarakteran gazeton, kun kiu Ludoviko mem havos plej malmulte da rilatiĝo.
(Historieto de Esperanto, paĝo 136).
Antaŭ 20 jaroj Georg Olms Verlag (Hildesheim, Zürich, New York) reeldonis la tutan kolekton. Ĉu iu esperantologo kompilos finfine nom- kaj tem-indeksojn?

Aleksander Korĵenkov


La Roma Triptiko

Johano Paŭlo la Dua. La Roma Triptiko / Trad. el la pola Lidia Ligęza. — Krakovo: Hejme, 2006. — 32 p., il.; 1000 ekz.

La Roma TriptikoTriptiko ĉar tri poemoj, Roma ĉar verkita inter la unikaĵoj de Romo. Johano Paŭlo la Dua komunikis sian animon per poezio dum kvardek jaroj, kvankam foje pseŭdonime. Jam aliaj papoj (el kies serio li estis la 267a) sin engaĝis en beletraj kampoj, sed apenaŭ papiĝinte ili forlasis la “hobion”, absorbitaj de la nova tasko.

Johano Paŭlo la Dua, male kaj bonŝance, insistis kaj en 1988 presrajtigis la Roman Triptikon, kiun nun tridek sponsoroj presigis en la Esperanta traduko de Lidia Ligęza. Temas pri tri poeziaj komponaĵoj vere originalaj, ĉar ili estigas, interalie, valoran diskuton, kaj vekas problemon, kaj helpas ĝin pozitive solvi. Tiu ĉi Roma Triptiko ne nur elmontras poezion plenan je alpa naturo, itala arto kaj biblia saĝeco, sed ankaŭ — kaj precipe — poezian mergiĝon en konceptojn filozofiajn kaj teologiajn kaj ĉerandajn similaĵojn.

Kiel oni vidas, ni provas randi la disputon: ĉu eblas poezio (“liriko”, laŭ tiufakaj traktantoj) tra konceptoj abstraktaj? Aŭ, pli klare: ĉu eblas sensigi kaj sentigi filozofion kaj teologion poezio? Mi havas ankaŭ la italigitan RT (Trittico Romano), tial spontanas pensi al la itala idealisma filozofo Benedetto Croce (Kroĉe, 1866–1952) kiu sisteme iniciatis kaj semis traeŭrope jenan doktrinon: poezio emocias koron kaj fantazion pro tio, ke ĝi agas per imagoj-bildoj, kaj tiuj ĉi siavice apogiĝas, kaj trafas la sensojn nur pro tio ke ili estas unuopaj kaj individuaj; universalaj kaj absolutaj kaj abstraktaj konceptoj ne kapablas fariĝi imagoj-bildoj … Do, deduktu ni, ankaŭ tiu Roma Triptiko ne estus poezia! Se la teorio plaĉis al Paŭlo Valery, ĝin rifuzis la kontraŭa pensfluo, kies epigono estas Thomas S. Eliot, poeto-pensulo, laŭ kiu kiu ajn realo-ideo tra la faŭko de poeto burĝonas en “vizion”, do, en imago-bildon laboriganta la profundecojn de la homaj poezisensiloj kaj poeziperceptiloj.

Puŝite de tiu opinio, oni povus serĉi en la malmultaj paĝoj de RT, kiom da fojoj la filozofiaj kaj teologiaj konceptoj tuj glite disvolviĝas en vido, bildo kaj vizio…

Kio, do, estas la “vizio” de la poeto en RT? Fronte al natura fenomeno aŭ okazaĵo, en la animo de la poeto ektrakuras eventoj bibliaj kaj konceptoj filozofiaj kaj teologiaj. En la versoj ne elstaras rimo aŭ aliaj helpiloj foje plipoezigantaj la tekston (en la esperanta versio, apenaŭ videblaj tiaĵoj). Kaj tamen ne temas pri poezio gnomika (= aforisma, maksima) kaj saĝafekta aŭ moralisma. Kaj la “vizio” de la poeto iĝas via poezipercepta “vizio”! Ekzemple: en la unua ero en la Triptiko, la kontemplanto vidas alkuri fronte al si arbaran lavangon kaj multeformajn aĵojn. La poeto miras pro iliaj forto, belo, evoluo kaj forpasado. Ja, la homo miras, eĉ kaptiĝas en la miro, male la aĵoj ne kapablas miri pri si aŭ pri alies eventoj. La homo sin demandas pri la origino de la “Torento” kaj de si mem, kaj, kvankam per peno kaj sufero (“vi devas iri supren, kontraŭ la fluon”), retroiras la kurson de ĉio ĝis ties fonto, nome la Verbo, la kreanta Vorto. La karakteriza miremo, ne admiremo, de la homo-poeto faras la abstraktajn konceptojn miro pri la biblia dia proklamo “kaj Li vidis ke tiu estas tre bela”. Kiel ne memorigi ĉe tio, ke jam Platono kaj Aristotelo skribis, ke la poezio naskiĝas el la mira surpriziĝo, kaj ke la belo kaj bono (kalokagathia) generas unu la alian?

Duafoje “metafizikaj” konceptoj nutras fantazion kaj fariĝas sensaj signifoj en dua ero de la Roma Triptiko. Malfacilas imagi poeton kiu skribas por emociigi: vera poeto informas pri siaj emocioj kaj nova legado pri la monda realo. Karol Wojtyła haltas antaŭ la pordo de la Siksta Kapelo en Vatikano. Li scias, ke ene el muroj brilas la famaj pentraĵoj-bildoj eltiritaj el la biblia Genezo. La Genezaj vortoj jam atendis sian Mikelanĝelon por fariĝi bildoj, sed jam antaŭe la nenio — la nenio metafizika, ne nur fizika — atendis fariĝi bildo per la Vorto: la Vorto kiu ekzistigis la aĵojn kaj vidis, ke “ĉio estas bona”, kaj fine fariĝis mem karna bildo per la Enkarniĝo. Nun tiu Vorto-Bildo, en la pentraĵo kaj en la realo, duopigas en “vizioj” pri la Komenco kaj Fino, pri la Juĝo kaj Savo. Aparte ĉi tie la atenta leganto konstatas, ke vere Wojtyła fulme kunigas, kvankam laŭ diversa mezuro, la tri spiritajn fortojn, per kiuj la homo de ĉiam serĉis la veron, nome: arto, filozofio kaj religia kredo.

Kaj sojle de la Siksta Kapelo la poeto ne povas ne elvoki al la memoro tion, kio en tiu loko okazis al li mem kaj kio okazos en la estonteco: Tie falis sur lin la tasko de la papeco kaj la samo okazos al venontaj elektitoj.

Simile elstariĝas la lasta de la trio. Abrahamo, la migranto, la obstina kredanto, kiu, diavorte altirita, kredas ke li mem estos patro de sennombra popolo malgraŭ ke el li filo daŭras ne alveni, kaj kiu por oferi la unikan fine el li naskiĝintan filon, supreniras la monton Morija: ĉio tio fulme konsciigas la poeton ke, se la Abrahama patra amo devas havi limojn, tiajn limojn ne havos Alia, kiu donos sian filon al la homoj kiuj elprovos ties amon. La tuto kunfluas milde sed firme en la biblian koncepton: “Dio ja ekamis la mondon tiel, ke filon sian Li donis”. Ĉu atingo mistika? Ĉu mistika poezio? Eble ne. Temas, certe, pri poezio religia, kiu el la biblia rakonto nedisdegninta nutriĝi ankaŭ je mitaĵoj, rapide elnestigas kaj poezie komunikas la esencon intencitan.

Kion diri pri la esperantigo de RT? Mi havas la italan tradukon el la pola. La esperanta ŝajnas paŭsaĵo de la itala: pri la litera fideleco, do, neniu dubu; pri la poezia transdono mi ĝin gustis, kaj gustigis al kunlegantoj, en la esperanta versio. Cetere la verkaro de Lidia Ligęza, originala kaj traduka vaste aprecata verkistino, antaŭforigas neplenestimajn hezitojn. Tamen unu stumbleto aperas tie, kie diratas, ke la imagitaj, sed realon donantaj, pragepatroj, postpeke, ĝene konsciiĝis pri propra nudeco, dum antaŭe en la reciproka sindonado “ili ne kantis, dum daŭris tiu dono”. Ĉu kantis por hantis, aŭ eble hontis — kiel en la itala? Se tiel, okazus tiom amuza preseraro, ke ĝi aperas kiel altira nevuso en bela vizaĝo.

Kiu emas kontroli la verdirecon de tiu recenza noto, certe konstatos, ke ĝi ne sukcesas briligi la poezian riĉecon de la Roma Triptiko.

Armando Zecchin


Grava eĉ post la morto de la Civito

Lins, Ulrich. Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. — Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2008. — 126 p., il.

En la periodo tuj post la t.n. Hamburga Puĉo (1974–1976) Ivo Lapenna plurfoje parolis al mi pri du eldon-projektoj kiujn li ŝatus realigi: la prezenton de la UEA-historio tra la protokoloj de la estraraj kunsidoj kaj Mia Fin-Kalkulo kun Ili, verko diktita de liaj rankoroj post la UK 1974. Bedaŭrinde, malgraŭ miaj insistoj, ili ne efektiviĝis. Kiam, en la konferenco de NEM (Parizo 1976) niaj vojoj disiĝis, li restis sub la influo de mediokraj figuroj kaj, paŝon post paŝo, plenumis sian “intelektan suicidon” kiel en 1988 mi skribis en nekrologo.

La cent-jara ekzisto de UEA kaŭzis la aperon de du monografioj pritemaj: la disertacion de Marcus Sikosek kaj la nun recenzatan libreton de Ulrich Lins.

Lins koncedas enkonduke (p. 7), ke “Plena analizo de la historio de UEA restas tasko farota” (kio signifas lian implicitan distanciĝon de la epizodeska verko de Sikosek), sed ke li volas “kompreneble stimuli al pliaj esploroj” (p. 7).

Efektive, la ĉapitroj Tra la unua jarcento de UEA (p. 9–52) kaj La heredaĵo de Hector Hodler (p. 53–74) aperis jam pli frue (2008, resp. 1988/89 en la UEA-revuo), sekve apenaŭ prezentas ion novan. La fina parto de la verko estas simpla listo de la prezidantoj, direktoroj kaj redaktoroj de UEA (kial mankas la ĝeneralaj sekretarioj?) eĉ malpli elvokiva ol la listo de la Avinjonaj papoj…

La plej interesaj ĉapitroj restas tiu pri la fondinto de UEA, Hector Hodler (1887-1920), kaj tiu pri Ivo Lapenna (1909-1987).

La vivo de Hodler tro kurtis por lasi rimarkindajn spurojn. Lia idea mondo apenaŭ konatas al la nun-tempaj membroj de UEA. Bedaŭrinde, neniu entreprenis (se escepti la ekprovon de Chmielik) kunigi liajn artikolojn kaj verketojn en unu facile konsultebla volumo kun la necesaj komentoj por nun-tempuloj.

La konkludo de Lins frapas kaj tranĉas: “… en la organiza strukturo de SAT konserviĝis eĉ pli de la originalaj impulsoj de Hodler, ol en la neŭtrala movado” (p. 72). Post la morto de sia fondinto UEA diluis ties penson far “politike neinteresitaj aŭ idee neŭtralemaj personoj” (p. 72). Sur la sojlo de sia dua jar-cento UEA farus bone, se ĝi ne nur parolus pri Hodler, sed reaŭdigus lin mem en ties verkaro…

Koncerne la “eseon” (certe ne temas pri literatura ĝenro, sed simple pri skizo pri lia (ĉefe) esperantista agado) pri Lapenna, Lins ĝin dividas en tri “aktojn” kaj epilogon. Ĉi aktoj ampleksas jenajn fazojn en la vivo de Lapenna:

1. ĝis la frua postmilita tempo;
2. 1951 (establiĝo en Britujo) ĝis la kriziĝo en UEA;
3. la eventoj ĉirkaŭ la t.n. Hamburga Puĉo kaj lia agado en NEM (1974– 1987).
La Epilogo estas nenio alia ol ŝanceliĝo kiel ĝuste kaj juste apreci la personecon de Lapenna (“Lapenna lasis la diskuton pri justa pesado de liaj meritoj kaj mankoj nefermita”, p. 112). Sed ĉi diskuton lasis nefermita ne Lapenna, sed liaj “pesantoj”. Ke en ĉi ĉapitro Lins citas el nekrologo de Régulo eble indikas, ke ĉi juĝo de la hispano plej proksimas al lia propra.

Tamen, por povi pesi necesas meti sur la pesil-tason la tutan pezon de Lapenna. Kaj tion povus fari nur vera biografio kiu kunigus ne nur ĉiujn faktojn, sed prezentus la facetojn ĉi-kadre necese neglektitajn de Lins: la homo, la amiko, la edzo (triobla; kia tertium comparationis en la tri edzinoj?), la universitata instruisto kaj sciencisto. Nenio pri tio, ĉu en lia profesia vivo konfirmeblas la trajtoj skizitaj en lia esperantista kariero. Kiel lin taksis superuloj, kolegoj kaj studentoj? Se lia esperantisteco pleje konatas al (ankoraŭ kelkaj) esperantistoj, kio do pri lia pan-akira laboro kiu certe ne okupis minoran parton de lia tempo?

Ankaŭ lia jugoslavia tempo bezonas plian heligon (gepatra domo, gimnazio, universitato, profesiaj jaroj, milita tempo). Lins diras (p. 76), ke “verŝajne” Lapenna ne estis membro de la Komunista Partio. Ĉu tio jam ne eltroveblas? Kiam Borsboom verkis pri Andreo Cseh, li preteratentis konsulti la diocezajn arkivojn de la hejma diocezo de Cseh. Kio pri la arkiva situacio en Zagreb kaj ali-loke en Kroatujo? Kion postlasis militoj?

Lapenna skribis milojn kaj milojn da leteroj kies sistema ekspluato kaj analizo donus plian bazon por la “justa pesado” postulita de Lins. Se UEA post 1974 kredis la “kazon Lapenna” finita, ĝi eraris. Lia grando kaj gravo ne ŝrumpas, se iuj kredas detekti ĉe li homajn aŭ psikajn mankojn (neniu vivas sen ili), eĉ se tion faris lia eksedzino Emilija (p. 97). Lapenna povis esti milda kiel ŝafo, sed ankaŭ feroca kiel tigro…

Ŝajnas, ke la libron oni iom last-minute petis de la aŭtoro (kvankam la 100-jariĝon oni povintus previdi delonge). Eble eĉ pro tio enŝteliĝis kelkaj misoj: p. 56: mankas la pied-noto 7; p. 84, pied-noto 68: anstataŭ Assen estu Asen (tamen ne Azen); p. 93: en la Vermaas-citaĵo io elfalis. Ne klaras, kial en la Bibliografio (p. 123–126) ja rolas la aŭtobiografio de Hans Jakob, sed Hamburgo de Lapenna kaŝiĝas en la piednoto 125. La titolo de la verko misimpresas propagandece kaj eble ne venis de Lins…

La ĉefa merito de la nuna verko de Lins konsistas en tio, ke li donas bavigan antaŭguston, kiel povus aspekti estonta detala historio de UEA (kiu restos grava eĉ post la morto de la Civito) kaj biografio kiu prezentus al ni la “tutan Lapenna”. Li havos do duoblan taskon por la postemeritiĝa tempo…

Reinhard Haupenthal

Referencoj

Haupenthal R. Science analizi la “Fenomenon Lapenna”: Pensoj okaze de la morto de Ivo Lapenna (1909-1987) // Sennaciulo, 1988, №2, p. 23; la sama: “Intellektueller Selbstmord” // GEJ-Gazeto, 1988, №2, p. 35.

Sikosek M. Die neutrale Sprache: Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. — Bydgoszcz: Skonpres, 2006. — 459 p.

Hodler H. Novaj vojoj (La pacproblemo) / Red. Tomasz Chmielik. — Svidniko: Fondumo “Edmond & Yvonne Privat”, 1999. — 88 fol.

Régulo J. Gloso pri Ivo Lapenna (1909-1987) // Boletín, 1988, №285, p. 4–5.


Kortuŝa majstroverko

Heller, Wendy. Lidia: La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto / Tradukis el la angla Bernhard Westerhoff. — Antverpeno: Flanda Esperanto-Ligo, 2007. — 389 p., il.

Kiam Wendy Heller, kalifornia bahaanino kun rusaj kaj jud-germanaj radikoj, en 1976 ekhavis la ideon verki pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de L.L. Zamenhof, ŝi sciis tre malmulte pri tiu rara virino kaj preskaŭ nenion pri Esperanto, eĉ ne havante konojn en tiu lingvo kreita de ŝia patro.

En 1985 aperis ŝia plurcentpaĝa libro pri la vivo kaj agado de Lidia Zamenhof en la angla lingvo. Intertempe ĝi estas elĉerpita kaj nur malfacile havebla brokante. Nun, dank' al la klopodoj de la tradukinto Bernhard Westerhoff, la grava kaj nepre leginda studo ekzistas en Esperanto.

Nur en 1980 Heller komencis sian esploradon, kiu kondukis ŝin al diversaj personoj en pluraj landoj, kiuj konis la zamenhofan filinon aŭ konservis ŝiajn leterojn. La plej fruktodona kontakto estis trovita kun sinjorino Roan Orloff Stone. Sed ankaŭ multaj esperantistoj helpis al ŝi trovi la dokumentojn. La tasko verki pri Lidia Zamenhof necesigis la ellernadon de Esperanto, kaj Heller surpriziĝis kiom rapide ŝi lernis tiun mirindan lingvon pli flue ol kelkaj lingvoj, kiujn ŝi studadis antaŭe dum jaroj.

En sia infanaĝo Lidia Zamenhof ne interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ mokis prie. Ĉar ŝiaj gepatroj ne volis lasi ŝin sola en Varsovio, kiam ili veturis al la berna Universala Kongreso de Esperanto en 1913, ili kvazaŭ devigis ŝin lerni Esperanton. Tion ŝi sukcese faris en kelkaj semajnoj por kompreni la paroladojn de la kongreso. Tie ŝi aŭdis ankaŭ pri la bahaaj kredo kaj movado kiam ŝia patro donis intervjuon al ĵurnalisto de brita religia periodaĵo.

La biografio de Lidia Zamenhof (naskita en 1904) estas rimarkinda kaj nekutima en pluraj rilatoj.

En la aĝo de dek tri jaroj ŝi perdis sian patron, en la aĝo de dudek — sian patrinon. En kontrasto kun la plimulto de la Zamenhof-familianoj ŝi elektis ne medicinon, sed juran studadon, sed fakte ne interesiĝis pri tiu ĉi profesio. Anstataŭe ŝi decidis dediĉi sin plene al la Esperanto-movado, al la pacifismo kaj la problemoj de la virinoj. Varbita de Martha Root por la bahaa kredo, ekde la mezo de la dudekaj jaroj ŝi engaĝiĝis kun ĉiuj siaj fortoj por la disvastigo de la idealoj de la bahaa movado. Iuj kredis, ke la bahaa kredo signifas pli altan nivelon de la homaranismo, kiun Zamenhof inventis. Ŝia sindediĉo al la bahaa movado tamen ne trovis aprobon ĉe la Zamenhof-familio, sed kiel liberalaj judoj oni lasis ŝin fari. Krom tio ŝi estis pli malpli la sola, kiu propagandis la bahaan kredon en Pollando.

En 1930 Lidia pilgrimis al Hajfo al la ĉefsidejo de la bahaa komunumo por engliti la influon de Ŝogi Efendi, la “Gardanto de la Kredo”.

Ĝis la eksplodo de la dua mondmilito Lidia entuziasme instruadis Esperanton laŭ la Cseh-metodo en diversaj landoj, ĉefe Francio kaj Svedio. Invitita de esperantistoj kaj bahaanoj, en septembro 1937 ŝi vojaĝis al Usono, kie en diversaj urboj ŝi instruadis Esperanton.

Kiel personeco Lidia estis korpe iom malforta, ĉar nur 1,5 metrojn alta, sed despli verva ŝi estis kiel instruistino. La plimulto de la kursanoj tre ŝatis ŝin, sed samtempe oni konsideris ŝin iom stranga, fermita kaj distanciĝema (precipe kiam ŝi ne laboris, estante laca).

La mikso inter la judino el Pollando, la esperantistino kaj la bahaanino devis veki suspekton, precipe ĉe la perpleksaj kaj sensaciavidaj ĵurnalistoj, kiuj kutime skribis stultaĵojn pri ŝi kaj Esperanto. Kiel simpatianto de la bahaa kredo ŝi ne ĉiam trafis al akcepto en esperantistaj medioj (kaj inverse). Okazis eĉ malfeliĉaj konfliktoj kaj miskomprenoj inter diversaj aktivuloj, organizantoj kaj gastigantoj, kiujn Heller imprese priskribas. Do Lidia konsideris sian mision en Usono malfacila, eĉ parte malsukcesa, eble ankaŭ ĉar la usona pensmaniero diferenciĝis de tiu en Eŭropo. La usonanoj ne lasis sin amase mobilizi por Esperanto-kursoj, konstato, kiun jam Zamenhof faris en 1910, kiam li vizitis Usonon okaze de la Universala Kongreso en Vaŝingtono. Malgraŭ tio al Lidia estis sugestite flanke de la usonaj esperantistoj, ke ŝi restu en Usono aŭ eĉ provu ricevi la usonan civitanecon.

Ĉar la furora antisemitismo en Eŭropo ĝuste fine de 1938, kiam eksplodis la fifamaj kontraŭjudaj pogromoj (Reichskristallnacht) fortimigis ŝin reveni al Pollando. Bedaŭrinde la usonaj enmigraj aŭtoritatoj rifuzis ŝian peton pri longigo de la vizo. Seniluziigita Lidia do forlasis Usonon fine de novembro 1938 por esti en Pollando la 10an de decembro. Tie ŝi vizitis urbojn en la orienta parto por propagandi la bahaan kredon. Post la eksplodo de la milito Lidia klopodis ricevi vizon por Francio aŭ Nederlando, kie esperantistoj pretis ŝin inviti por instrui Esperanton. Vizojn ŝi bedaŭrinde ne ricevis. Ĉar ŝi ne povis forlasi Pollandon, ŝi ankaŭ ne veturis al Svislando, kie en 1939 okazis la 31a Universala Kongreso de Esperanto. Ankaŭ ŝia provo pilgrimi denove al Palestino fiaskis. La bahaa Gvidanto Ŝogi Efendi respondis al ŝi en printempo 1939, ke pro la tikla situacio en lia lando ŝi prefere prokrastu sian pilgrimon kaj helpu disvastigi la bahaan kredon en Pollando.

La 25an de septembro 1939 la Zamenhofa domo ĉe strato Królewska 41 estis trafita de bombo, kaj la Zamenhofoj devis serĉi alian tegmenton. Adamo, Wanda kaj Sofio, kiuj laboris en la juda hospitalo, estis arestitaj de Gestapo kaj portitaj en la malliberejojn de Varsovio. Komence de marto ili denove estis liberigitaj, sen proceso. Adamo ne revenis, ĉar supozeble li estis mortpafita en arbaro ĉe Palmiry proksime de Varsovio. La esperantistoj kaj bahaanoj de Usono klopodis organizi la vojaĝon de Lidia, sed estis jam tro malfrue. Fakte ĉiuj internaciaj klopodoj forporti Lidian al sekura loko restis vanaj.

En la varsovia geto Lidia instruis la anglan por vivteni sin. La 22an de julio 1942 komenciĝis la likvido de la varsovia geto kaj la deportado de judoj al Treblinko. Pri la sorto de Lidia longe nenio estis certa, kaj onidiroj cirkuladis. Dum Wanda Zamenhof, la edzino de la filo de Zamenhof, kun sia filo — kaj Zamenhof-nepo — Ludwik (nun Louis Christophe Zaleski-Zamenhof) sukcesis fuĝi el la transŝarĝa selektejo, oni kredis ke ankaŭ Lidia povis savi sin kaj ke ŝi troviĝas ie en Ruslando.

Sed fakte nur en 1993 oni ekhavis certecon pri la sorto de Lidia, kiam atestantino kun la nomo Eva Toren, vivanta en Tel-Avivo, rakontis en artikolo de Josef Ŝemer publikigita en Israela Esperantisto, ke ŝi konatiĝis kun Lidia Zamenhof en aprilo 1942 okaze de paska festeno ĉe komuna konato. Laŭ propraj eldiroj, Toren vidis la 5an de septembro 1942, kiel Lidia en la selektejo apartenis al la malfeliĉuloj, kiuj estis pelitaj al la vagonoj por transporti ilin al la detruejo en Treblinko. La tiam dekkvar-jara virino memoris, ke Lidia, “marŝis reĝmaniere, rektastature, kun fiero, malsame al la plimulto de la aliaj viktimoj, kiuj estis kompreneble panikitaj”. Bone, ke ĉi tiu aktualigo povis esti aldonita en la esperanta versio de la libro de Wendy Heller.

La libro pri Lidia estas do nekutime bone verkita esperantaĵo, konceptita laŭ la usona modelo, kies avantaĝo estas ĝia vigla, malseka rakontstilo kun multaj epizodoj kaj konkretaj ekzemploj.

Parte la teksto legiĝas flue preskaŭ kiel ekscita romano (sed ĝi ne estas romano!). Iuj eroj estas eble iom tro detalaj kiel ekzemple citaĵoj el paroladoj de Lidia, kio faras la verkon iom longspira kaj dika. La decido prezenti la tutan tekston en 30 relative mallongaj ĉapitroj tamen savis ĝin. Iom kuriozaj estas eble la titoloj de la unuopaj ĉapitroj, sed tio ne gravas.

Al la literatura sukceso kontribuas kompreneble la traduka talento de Bernhard Westerhoff, dank' al kiu la teksto fariĝis bone komprenebla, kvazaŭ kiel se oni legus ĝin en sia propra nacilingvo. Mi renkontis nur unu eraron, tute banalan, sur paĝo 272: “Al Della estis dirita, ke” anstataŭ dirite. Pri la esperantigo de iuj geografiaj nomoj eblas nature ree disputi (Verduno, Ilinojso, k.s.).

Entute temas pri elstara kaj serioza esplorlaboro plenumata de Heller, kiu plene liberas de legendoj, fantazioj kaj hagiografiaĵoj, karakterizaj parte por la malnovaj biografioj pri L.L. Zamenhof.

La esencan bibliografion pri la temo Heller konsultis, same multajn gazetajn fontojn kaj leterarkivaĵojn. En la verko tamen oni (t. e. historiistoj) sentas la mankon respektive bezonon de minimuma fontindikaro. Ankaŭ la elektitaj fotoj estas tre vidindaj, kvankam estas bedaŭrinde, ke ili ne povis esti presitaj en pli bona kvalito. Ankaŭ kiel eldonaĵo mem la libro estas minora.

Tiel do estiĝis signifa teksto ne nur por prezenti la vivon de Lidia Zamenhof, sed ankaŭ por kompletigi malpli konatajn sciojn pri la historio de la Esperanto-movado, kiu post la morto de L.L. Zamenhof misie estis daŭrigata de lia vojaĝema filino. Ĉar la libro de Wendy Heller estas sendube ankaŭ signifa kontribuo al la priholokaŭsta literaturo, indus pripensi ĉu traduki ĝin ankaŭ al la germana lingvo. Ĉu Bernhard Westerhoff denove pretus transpreni tiun taskon?

Koncerne la mondkoncepton de Lidia, mia persona impreso estas (eble erara), ke Lidia ne estis tiom vere konvinkita religia kredantino (kiel asertis Martha Root) — ŝajnas ke sole ŝi kredis je la volo de Dio, kiu laŭdire decidas la sorton de la homoj; multe pli ŝi vidis en la bahaismo taŭgan rimedon por plu porti la torĉon de la projektoj de sia adorata patro, precipe de la idealoj de la homaranismo, kiun li inventis. Nu, la plej lastaj vortoj, konservitaj de Lidia tekstas, ke ŝi kredis je Dio, ke ŝi estas bahaano kaj mortos kiel bahaano, ĉio estus en Liaj manoj (p. 356). Ĉu estas eraro, ke Lidia aliĝis al la bahaa movado, estas malfacile diri kaj alia demando. Ĉe nebahaanoj tiu decido en ŝia vivo povas kaŭzi ian konfuziĝon kaj distanciĝemon vidalvide de ŝi, malgraŭ ĉia simpatio por tiu idealisma zamenhofa filino. Definitiva eraro estis ŝia reveno al Eŭropo, kie ŝi finiĝis kiel judino en la neniigejo de Treblinko. Se ŝi estus serioze preparinta sian volon, ŝi estus povinta peti la statuson de rifuĝinto, despli ke sub Franklin D. Roosevelt ekzistis tia leĝo kaj dudek mil homoj, supozeble judoj plejparte, profitis la eblon resti en Ameriko. Sed Lidia volis rehejmiĝi, unue ĉar ŝi timis, ke ŝi povus perdi la polan ŝtatanecon, due ŝi celis rigardi kiel fartas ŝiaj familianoj. Ĉiuj postaj provoj forigi ŝin el Pollando al sekura loko estis vanaj, nelaste ĉar Lidia mem ne volis forlasi siajn proksimulojn.

La dubon, ĉu Lidia estis bela virino aŭ ne, oni povas definitive meti ad acta per la prezento de la du fotoj kun ŝia porteto sur paĝoj 88 kaj 369.

Andreas Künzli

Ŝogi Efendi estis la plej maljuna nepo de Abdu'l Baha, filo de Baha'u'llah kiu fondis la bahaismon. 


Kio nova en Miaspacejo?

TransgenialTransgenial

http://www.myspace.com/transgenial

Transgenial estas germana bando el Bielefeld. Ĝi konsistas el kvar muzikistoj: Lutz Boberg (piano), Hoppel (drumo), Conny Klee (violono, soprana saksofono), Frank Simon (kontrabaso). La instrumenta muziko fluktuas inter ĵazo, mondmuziko kaj popo kun fortaj etnaj influoj. Transgenial ne havas kantatajn tekstojn, kaj do instrumenta muziko ja estas universala lingvaĵo ĉu ne?

Conny, la ino de la bando, estas esperantistino, kiun oni povas kontakti en Ipernity

FAMoFAMo

http://www.myspace.com/famofamo

De la persona kaj familia nomoj kiujn la artisto heredis, Fa kaj Mo estas la unuaj silaboj. Kunigitaj, ili iĝas FAMo. Fonetike en la franca, la vorto [fam] signifas homino, parto de la homaro tro longtempe mistraktata, tro ofte preteratentita. Fa estas muziknoto, francfonetike [mo] signifas “vorto ”, taŭge por iĝi kantisto! FAMo estas do la artista nomo de Fabrice Morandeau (eksa akordionisto kaj kantisto de La Kompanoj) por ke oni facile rememoru pri li. Sed antaŭ ĉio FAMo volas esti utila, kaj li esperas laŭeble kontribui al famigo de la Internacia lingvo, tio povus helpi por antaŭeniri.

La paĝo de FAMo nun entenas inter aliaj francaj kantoj dulingvan kanton L'Esperant', kiu prezentas Esperanton. FAMo planas registri novajn Esperanto-kantojn kaj baldaŭ tie aperos tutesperanta kanto…

Jacques YvartJacques Yvart

http://www.myspace.com/jacquesyvart

Finfine Jacques Yvart starigis sian paĝon ĉe Myspace! Tie ne aperas Esperanta klarigo, sed en la ludlisto estas Esperanto-muzika eltiraĵo el la laste eldonita albumo Invito por vojaĝo.

Unu el la multaj albumoj de Jacques Yvart titoliĝas Citoyen du monde (Mondcivitano). Ĝi estas emblemo de la engaĝiĝo de la artisto kiu ne nur postulas tiun etikedon sed ankaŭ verkis multajn kantojn kiuj temas pri tio.

Tion pruvas ankaŭ liaj kantoj en Esperanto, aperintaj en diversaj albumoj. La kanto en la ludlisto estas La ĉevaleto — brila adapto de kanto de Georges Brassens fare de Roel Haveman kun helpo de Pascal kaj Mari-Roza Vilain.

LaherzioLaherzio

http://www.myspace.com/laherzio

En Hispanio jam du madridaj bandoj aperigis Esperanto-kantojn en siaj diskoj: Le Punk (“La lukto estas perdita”) kaj Tupelopone (“Inter diro kaj faro”)? Nun ankaŭ la barcelona bando Laherzio havas en sia ĵus aperinta albumo unu kanton en Esperanto.

Laherzio ludas personecan rokon kun influoj latinpunkaj kaj aliaj miksaĵoj. Ĝi konsistas el Javier Rodriguez (gitaro, mandolino kaj voĉo), Norto Mendez (drumo, perkutiloj kaj voĉo), Chuchi Delgado (saksofono kaj voĉo) kaj Fran Martinez (baso).

La drumisto Norto lernis Esperanton antaŭ dek sep jaroj. Venis al li la ideo verki Esperanto-kanton por muziko kiu sonas balkanece; li faris provojn kaj la rezulto sonis plaĉe, kaj fine la bando registris la Esperanto-kanton Neĝa, kiu aŭskulteblas en la miaspaca paĝo de la bando.

Norto diras, ke li estus tre feliĉa, se tiu Esperanto-kanto disvastiĝus inter la diversaj Esperanto-rondoj kiel eta kontribuo al la Esperanto-kulturo.

PafantoPafanto

http://www.myspace.com/pafanto

Pafanto estas repisto esperantista el Chardon (Ohio, Usono). Lia muziko — ĝenerale gangstera kaj urba — estas inspirita de La Pafklik, Dolchamar kaj aliaj grupoj.

La motivo de Pafanto estas membriĝi en Vinilkosmo kiel repisto.

“Mi scias, — li skribis en sia miaspacejo, — ke ne estas multaj esperantaj repistoj”, kaj do Pafanto deziras krei muzikon kun La Pafklik kaj helpi kreadon de aliaj repistoj.

Camping SauvachCamping Sauvach

http://www.myspace.com/pafanto

Didier Galan, la kantisto de Camping Sauvach el Namur (Belgio), eklernis Esperanton en siaurba kurso, tuj post kiam li eksciis pri la ekzisto de la internacia lingvo en gazet-artikolo. Pro la tempo-manko li forlasis la kurson, sed li restis ano de la loka Esperanto-asocio, ĉar la ideo ŝajnis al li inda kaj subteninda.

Didier intencis verki kanton en Esperanto, kaj en la gazetaro oni eĉ anoncis, ke la bando kantis en Esperanto dum tio ankoraŭ ne estis vera, ĉar la lingvonivelo de Didier ne sufiĉas por verki bonan kanton. Finfine, Denis Flochon, la prezidanto de la loka Esperanto-asocio, sin proponis por traduki la ĉefkanton de la dua albumo de la bando. Didier entuziasmiĝis kaj jen la projekto realiĝis.

Temas pri Eta feliĉo adapto de la franca Au petit bonheur. Nun ĝi aŭskulteblas en la miaspacpaĝo de la bando.

Denove miaspacumis por vi
Flo!


Ricevitaj libroj

Al-Amily, Husejn. La trezoro: Kolekto de 3.000 proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo / Antaŭpar. Renato Corsetti. — [Roterdamo]: Araba Komisiono de UEA, 2008. — 137 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Heller, Wendy. Lidia: La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto / Trad. el la angla Bernhard Westerhoff. — Antverpeno: FEL, 2007. — 389 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Johano Paŭlo la Dua. La Roma Triptiko / Trad. el la pola Lidia Ligęza. — Krakovo: Hejme, 2006. — 32 p., il.; 1000 ekz. — [Recenzoekzemplero].

Laube, Jiří. Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturaj. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. — 32 p. — [Recenzoekzemplero].

Lins, Ulrich. Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. — Rotterdam: UEA, 2008. — 126 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Raportoj pri la Invitprojekto. 20 invititoj el Azio al la 92a UK en Jokohamo / Antaŭpar. Hori Jasuo. — Tokio: JEI, 2008. — 72 p., il.; 500 ekz. — [Recenzoekzemplero]. 


Judaj historietoj

Juda aritmetiko

Gasto venis al Ĥelem (“La urbo de la malsaĝuloj”) kaj tagmanĝis en loka gastejo.

Gasto (post la deserto): “Kiom mi devas pagi?”

Gastejestrino: “Mi tuj kalkulos: pano, supo kaj patkukoj — sep kopekoj; viando, fiŝoj kaj kompoto — ankoraŭ sep kopekoj; sume: dek unu kopekoj”.

Gasto: “Ne povas esti! sep kaj sep estas dek kvar!”

Gastejestrino: “Ne, sinjoro. Mi ne eraras, ĉar sep plus sep estas dek unu. Vidu: Mi havas kvar infanojn de mia unua edzo. Mia nuna edzo havas kvar infanojn de sia unua edzino. Krome, ni ambaŭ havas tri infanojn, kiuj naskiĝis al ni post nia geedziĝo. Tio diras, ke mi havas sep infanojn kaj ankaŭ li havas sep infanojn. Sed malgraŭ tio ni havas hejme entute dek unu infanojn…”

El la kolekto de Josef Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

2009. №1 (171)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2009:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2009.