Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. №6 (152)

Ĉi tiu Ondo ne enhavas kelkajn kutimajn rubrikojn, ĉar ĝi estas dediĉita al temoj esperantologiaj kaj interlingvistikaj. Vi retrovos la teman ekvilibron en la sekva kajero.


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ



Vortoj de Komitatano Z

Duboj kaj esperoj pri nova Estraro

Je tiu ĉi tempo devus okazi la elektado de komitatanoj B de UEA. Ĝi ne okazas, ĉar por sep lokoj anonciĝis kvin kandidatoj. Kia honto, precipe se oni pensas, ke 15 homoj volas eniri la Komitaton laŭ rekta vojo kaj esti elektitaj kiel komitatanoj C. Al multaj el ili propra komforto evidente gravas pli ol respekto al la membroj. Lasi la membrojn juĝi estus tro riske.

Pri estraraneco revas 11 kandidatoj. Inter ili vera eltrovaĵo estas Probal Daŝgupto kiel ebla prezidonto. Sen sperto pri la organiza vivo de la asocio li verŝajne koncentriĝus al filozofumado pri grandaj demandoj, kio ja konvenas al prezidanto. Por la ekstera bildo tre bonan paron li havus en Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario. La publiko konas ŝin eĉ pli bone ol Daŝgupton, sed estas malfacile imagi ŝin nur kiel silentan protokoliston kaj prizorganton de teknikaĵoj. Mi konsilas sekvi la ekzemplon de Ivo Lapenna, kiu kiel ĝenerala sekretario respondecis pri informado, natura fako por Pietrzak.

Kun Daŝgupto kaj Pietrzak la Estraro verŝajne dediĉus sin al grandaj linioj kaj lasus la administradon al la direktoro. La konflikto, kiu antaŭ ses jaroj kondukis al la demisia krizo, laŭdire sekvis el troa enmiksiĝo de la Estraro en la vivon de la Centra Oficejo. Post la demisioj la enmiksiĝo atingis kulminon, ĉar estraranoj devis vole-nevole ekplenumi taskojn de la CO, eĉ redakti la Jarlibron. Rezultis kaoso kaj deficitoj. La repaciĝo de Corsetti kaj Buller ebligis restarigi normalan funkciadon de la bazaj strukturoj kaj ekvilibrigi financojn. Ni esperu, ke daŭros longe, ĝis iu Komitato aŭ Estraro forgesos la instruojn de la historio. Se la CO funkcias stabile, grava damaĝo ne okazus, eĉ se oni devus elreviĝi pri iu laŭvica Estraro.

La nomoj de iuj estraraj kandidatoj vekas dubojn. Kun la reglamentisto Yves Bellefeuille oni riskus daŭre disputi pri la interpreto de komoj en tiu aŭ jena regularo. Kun Marija Beloŝević UEA havus estraranon, kiu en sia lando fondis rivalan asocion apud la oficiala landa asocio de UEA. Ranieri Clerici estas aktivulo de la itala radikala asocio ERA, kun kiu UEA rompis rilatojn kaj kiu pasintjare publike deklaris Corsetti komplico de teroristoj. La komitatanoj faros saĝe, se ili evitos elektojn, kiuj povus ŝarĝi la novan Estraron per malagrablaj streĉitecoj en tiu aŭ alia direkto, eĉ se la personoj mem ne estus sen kapabloj.

Dum mi skribas tion ĉi, ne estas konate, kiujn kandidatojn la elektokomisiono rekomendas. La komisiono ricevis denove samajn kritikojn kiel en antaŭaj fojoj. Indas demandi, ĉu komisiono por tia tasko entute taŭgas. Kial ne provi per komisiito? Komitatanoj proponu kandidatojn same kiel nun kaj unu saĝa spertulo, ne nepre komitatano, proponu el ili unu aŭ du eblajn teamojn. La rezulto ne povus esti pli malbona ol ĝis nun, sed ĝi povus esti pli bona. La kapablon de kandidatoj konsistigi teamon komisiito povus taksi pli bone ol komisiono, ĉe kies propra elekto oni ne atentas, ĉu ĝi povos funkcii kiel teamo.

Komitatano Z


Andreas KuenzliLa plej granda enciklopedio en Esperanto

Andreas Künzli respondas

La eldono de Universalaj lingvoj en Svislando fariĝis evento en Esperantujo. Neniam pli frue en Esperanto aperis enciklopedia libro tiel detala, tiel riĉe ilustrita, kaj tiel … peza. Ĝia aŭtoro, 45-jara svisa filologo, historiisto kaj imformadikisto, Andreas (Andy) Künzli, science esploris, sistemigis kaj prezentis la historion de la internaciaj planlingvaj movadoj en sia lando. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo de Esperanto.

Kiam vi komencis labori pri la Svisa Enciklopedio Planlingva?

Ĉi tiu projekto estas malnova revo de mi. Post la fino de miaj slavistikaj studoj en la zurika universitato en 1992, dum 1993–94 mi havis la okazon labori en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. Tiukaze mi havis facilan aliron al la arkivoj de CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia). Samtempe mi dissendis enketilon al la svisaj esperantistoj kaj komencis alimaniere kolekti materialon por la enciklopedio. Nature tiam ekzistis neniu konkreta imago kiam kaj kiel ĝi aperos. Certe mi orientiĝis koncepte laŭ la Enciklopedio de Esperanto de la jaro 1933.

Kiamaniere la projekto estis organizita kaj financita?

Longe ĝi estis la privata projekto de Andy Künzli. Sojle de la 100-jariĝo de SES (Svisa Esperanto-Societo) en 2003 la projekto fariĝis oficiala kaj sponsorita parto de ĝia Agado 2003. Ĝis la fino la laboro restis honorofica. SES kaj CDELI, kun aliaj privataj sponsoroj, transprenis la respondecon de la eldonado kaj pagis la fakturon por la presado, kiu sumiĝis je pli ol 30 mil svisaj frankoj.

Ĉu la libro vendiĝas bone?

Vidu: tiuspecaj libroj estas grandkvante malfacile vendeblaj, ĉar ili interesas precipe nur limigitan cirklon de la celita publiko. Estis presitaj 600 ekzempleroj, kaj povis esti venditaj ĝis nun certe ne pli ol 200 ekzempleroj, inkluzive de la subskripcia periodo. Longa tempolimo estas antaŭvidita por finvendi tian libron, kiel kutime ĉe similaj verkoj en Esperanto. Do la svisa enciklopedio ankoraŭ longe restos akirebla ĉe mi (kiel peranto de SES) kaj ĉe CDELI.

Kiaj estas la konkludoj pri la svisa planlingva movado?

Iam ekzistis la Volapük-movado, kiu estingiĝis jam fine de la 19a jarcento. Samtempe aperis la Esperanto-movado, poste ankaŭ la movadoj de Ido, Occidental-Interlingue kaj de Interlingua (IALA). La ĉi-lastaj malaperis de la scenejo en Svislando, ĉar ilin apogis nur tre malmultaj homoj, kaj restis do nur la esperantistoj. En kelkaj ciferoj esprimite, la stato de la Esperanto-movado, kompare kun ĝiaj grandaj ambicioj servi kiel universala lingvo, estas sufiĉe modesta: Nuntempe nur 150 membroj konsistigas la landan asocion de Svislando, SES, kiu ekzistas ekde 1903, trideko da membroj partoprenas ĝian juran jarkunvenon, kaj manpleno da homoj estas hobie aktivaj. En la lastaj jaroj malfondiĝis diversaj Esperanto-asocioj kaj mortis gravaj figuroj de la svisa Esperanto-movado. Kompreneble la Esperanto-movado neniam ludis ian gravan rolon aŭ estis amas-movado en Svislando. La sola signifa publika agado en Esperanto eble estis la elsendoj de Svisa Radio Internacia, kiuj ekzistis duonjarcenton ĝis 1992, kiam ili estis abolitaj. La sola signifa instalaĵo planlingva en Svislando restis CDELI en La Chaux-de-Fonds.

Do iom senperspektiva afero?

Persone mi timas, ke post iom da tempo ankaŭ la Esperanto-movado ŝrumpos kaj povos malaperi, kiel tion prognozis Tazio Carlevaro en sia studo Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045. Sed mi ne estas tiom pesimisma pri la tutmonda stato de Esperanto. Se do ankoraŭ mia generacio ne kapablos refreŝigi la movadon en Svislando per novaj fortoj, Esperanto alfrontos malfacilajn tempojn. Nature de tempo al tempo ĉiam aperas iuj novaj fortoj — sed tiuj personoj mem estas precipe mezaĝaj aŭ maljunaj kaj kutime hezitas aŭ rifuzas transpreni konkretajn taskojn aŭ respondecojn. De jaroj aŭ jardekoj pli malpli la samaj samideanoj gvidas la agadojn. La fenomeno ĉe la junularo estas, ke kun la tempolimo de 30 tiu publiko eksjunuliĝas, tiel ke la junularaj asocioj kutime ne ekzistas tre longe kaj kunfandiĝas kun la mezjunula publiko. Eterna problemo.

Kiuj estis la reagoj al la svisa enciklopedio?

La homoj miris ĉefe pri la amplekso de tiu libro, pri la multaj bildoj, la diligenta laboro kaj la klera enhavo. Neniu atendis, ke ĝi fariĝos tiom dika (nome 1129 paĝojn). Origine ni kalkulis je sume 500 paĝoj, ne pli. Aldoniĝis la antologia parto, kiu faris la libron dukilograma. Mi atendas ankoraŭ kelkajn lucidajn recenzojn, kiuj rajtas esti ankaŭ kritikaj.

Kiuj laŭ vi estas la malfortoj de la libro?

La esenca demando en tia projekto estas kiel prezenti ampleksan, heterogenan informaron en enciklopedieca maniero. Enciklopediece pensi signifas, ke oni devas kompakte, resume kaj interrilate pensi, konsiderante samtempe kiel eble plej multajn facetojn de la traktata temo. Krome oni devas zorgi por ekvilibrigita, objektiva kaj korekta prezento de la informoj. La trovitaj informoj kaj fontoj ofte estas problemplenaj, ĉar eventuale ne sufiĉe fidindaj kaj malfacile kontroleblaj tra aliaj kanaloj. Ankaŭ la prezentitaj artikoloj ĉiam restas iel nekompletaj. Respondojn kaj sinpravigojn mi provis doni en la detala antaŭparolo de la enciklopedio.

Gravas ankoraŭ aldoni, ke mi ja ne havis la intencon skribi la definitivan, perfektan verkon! Komence la ambicio estis multe pli modesta, sed kun la tempo ĝi fariĝis pli alta. La teksto estis aranĝita per la programo Microsoft Word, kiu havas siajn kapricojn, kaj la tuto estis konvertita al la formato “pdf”, ĉar la presisto akceptis tiun formaton. Tio estis grandega avantaĝo. Aliflanke, la grafika aranĝo aspektas kelkfoje eble iom amatorece. Sed ni ne celis ion alian.

Kiujn ĉefajn problemojn vi alfrontis dum la laboro?

La plej malfacila momento certe estis la plej lasta, produkta, presa fazo, ĉar tiu ĉi ne plu dependis de mi mem. Pro daŭraj komunikproblemoj kun la presisto en Neuchâtel okazis ĉagrenoj kaj prokrastoj. Kiam en junio mi donis la finitan prespretan diskon al la presisto, ni kredis, kaj tio estis ankaŭ promesita, ke la stoko estos presita kaj bindita, do liverita al ni, ene de 6–8 semajnoj. Sed tio estis granda kred-eraro. Kun ĉiuj perturboj, kiuj okazis en la dua duonjaro de 2006, inkluzive de fuŝpresado kaj represado de la libro, ni ricevis la libron nur fine de decembro, mi mem eĉ komence de januaro. Tio signifis, ke ni maltrafis plurajn okazojn por promocii kaj vendi la libron, ekzemple dum la UK en Florenco.

Kiuj estas laŭ vi la plej legindaj artikoloj?

Da ili estas certe multaj, mi nomu nur kelkajn: interesa estas la tuta ĉapitro pri Volapük, kiu ja ankaŭ prezentas kelkajn kuriozaĵojn. Aliaj legindaj artikoloj temas pri gazetaro nacilingva, familioj esperantistaj, virinoj, Svislando, SES, UEA, Gonzague de Reynold, Hodler, Reverdin, Esperanta Civito, sed ankaŭ la ĉapitroj pri Ido, Occidental, Interlingua kaj interlingvistiko.

En via enciklopedio aperas sufiĉe longa “omaĝo” al la Esperanta Civito. Kial tiom detale pri tio kaj kiu estas via persona sinteno pri tiu iniciato?

Ha interesa demando! Ĉar la Esperanta Civito (EC) rekte rilatas al Svislando, kie okazas multaj ĝiaj agadoj, ĝi estas prezentita en la enciklopedio, sed precipe ankaŭ por komprenigi al la legantoj pri kio temas kaj kiu estas la esenca kritiko pri ĝi. Mia tute privata aŭ persona opinio pri EC estas la jena: Kvankam kelkaj bazaj ideoj de EC eble estas iom interesaj aŭ eĉ aprobindaj, laŭ mi la fundamenta problemo de EC troviĝas en tute alia(j) sfero(j): nome unue en la diametra, persista (kaj evidente senespera) opoziciemo de EC kontraŭ UEA (per kiu EC kvazaŭ neas la ekzistorajton de UEA kaj senvalorigas la “finvenkismon”). Temas do iusence pri lukto de Davido kontraŭ Goliato. Due, multo dependas de la persona rilat- kaj esprimstilo de Giorgio Silfer, ĉefprotagonisto de EC, vidalvide de UEA kaj de diversaj ĉefreprezentantoj de la Esperanto-movado.

Aliaj kernaj problemoj de EC estas ankaŭ, ke ĝia koncepto estas tro eliteca, tro politikeca, la maniero de ĝia efektiviĝado iom ridinda kaj la informpolitiko iom unuflankeca; kiel “bela intelekta fikcio” EC estis trafe karakterizita de iu svisa esperantisto. SES kaj la plimulto de la svisaj esperantistoj klare distanciĝis de EC, ĉar en la nuna fazo de la svisa esperantismo ĝi estas nek taŭga nek necesa. Prefere oni deklaru EC-on pli kiel nedevigan eksperimenton anstataŭ kiel necesan potencon kun movadinterna opozicia karaktero.

Ŝajnas al mi, ke la civitanoj pli kaj pli izoliĝas ene de la Esperanto-movado, kaj ke EC fariĝis pli malpli la privata afero de Silfer.

La homoj ĉirkaŭ EC estu pli sisteme aktivaj kaj produktivaj en esperantologio, interlingvistiko, ĉar potencialon ili posedas, sed ne sufiĉe ekspluatas ĝin, senutile dediĉante siajn tempon kaj monon al aferoj eble malpli prioritataj, malpli bezonataj.

Sed ĉu UEA estas pli bona?

UEA ludas komplete alian rolon ol la EC: ĝi ĉefreprezentas, kiel monopolisto, la Esperanto-movadon; ĝi estas monolito, iom rigida, ege konservativa en sia kulturo, tamen sufiĉe heterogena kaj ankoraŭ sufiĉe potenca, ĉar portata de la mezaĝuloj kaj maljunuloj, de ĝiaj individuaj membroj, komitatanoj, estraro, CO, landaj asocioj. Do la disponebla infrastrukturo estas larĝa. Ĉi tiu organizo, fondita en 1908, jam fariĝis legendo kaj estas la sankta bovino de la plimulto de la esperantistoj, kiuj kredas je la “fina venko” de Esperanto kaj atendas, ke UEA enkondukos, efektivigos ĝin. En sia nova libro Lingvo kaj popolo Tonkin ja aludis kelkajn esencajn problemojn de UEA.

Laŭ mi estus iom danĝere tro reformi UEA-n kaj la UK-on en ĝia nuna formo, ĉar la rezultoj de tiu reformo ne estus antaŭvideblaj. Oni evitu iel perforti la organizon. La pereo de UEA estus katastrofo por la tuta Esperanto-movado. Pro tio necesas nepre eviti la malfortiĝon de UEA. La plej diversajn tendencojn UEA absorbas en sia sistemo de fakaj organizoj. Sekve, kiel faka organizo de UEA, ankaŭ EC povus utile kunlabori kaj iom influi la evoluon de UEA kvalite, intelekte, kulture, science. Estas do bedaŭrinde, ke Silfer, Martinelli, Żelazny k.a. ne partoprenas la UK-ojn, kie por la klerigado de la homoj ili certe estus utilaj kaj kie sine ili eble povus ludi eĉ pli grandan rolon ol kiun ili ludas kun sia efemera EC — paradokse ĉu ne?

Oni rememoru la tragikan finon de Lapenna sine de sia same efemera neŭtrala movado. Evidente la tradicia Esperanto-movado ne toleras “disidentajn” aŭ “renegatajn” strukturojn, same ne la idistojn siatempe, kiuj estis kondamnitaj kiel herezuloj kaj de la esperantistoj punitaj per totalaj ignorado kaj bojkotado.

Kiajn novajn projektojn vi havas nuntempe?

Mi komencis verki germanlingvan biografion pri Zamenhof, kies tekston mi volus eldoni ĉe grava libroeldonejo en Germanio aŭ Svislando. Ankaŭ mi planas verki detalan biografion pri Edgar von Wahl, la aŭtoro de Occidental. Krom tio mi ŝatus verki ĝisdatigitan libron pri Svislando en Esperanto, ĉar La Fenomeno Svislando de Arthur Baur el la jaro 1979 ne plu estas tute aktuala. En la svisa enciklopedio devus esti prilaboritaj kompletigoj, eraroj, postrikoltoj, kiuj povas esti prezentitaj kadre de la retujo www.planlingvoj.ch aŭ iam en aparta kajero. Ankaŭ la detala nomindekso al tiu enciklopedio devus esti farita. Ĉar tiu estas granda laboro, mi rezignis krei ĝin kadre de la nuna eldono de la libro, kio certe estas grava manko, sed ĝi estus prokrastinta la aperon de la verko, kiu tamen devis aperi ne pli malfrue ol en 2006. Fine mi ŝatus diri, ke estus ĝojige, se krom en Svislando ankaŭ en aliaj landoj oni aĉetus la enciklopedion kaj eble eĉ imitus ĝian ekzemplon, cele al la kreado de tutmonda enciklopedio planlingva laŭ landoj.


Ni konservu la sciojn!

de Detlev Blanke

Pri kiuj scioj temas en la titolo?

Dum pli ol 120 jaroj seninterrompe akumuliĝas tre specifa scio pri tre malnova utopio de la homaro: la universala lingvo. Ke tiu ĉi utopio certagrade realiĝis, estas fakto vastege nekonata kaj tro ofte neakceptata. Tamen la scio pri la faktoj materiiĝis en formo de dokumentoj, libroj kaj aliaj informportiloj. Sed ĉu en la estonteco, se bezonate, oni sufiĉe kaj detale konscios pri niaj scioj, spertoj kaj atingoj? Ĉu la materialoj estos senprobleme alireblaj?

Kiel konate, tro ofte okazas, ke post la morto de sia prizorginto valora kolekto de libroj malaperas aŭ dissemiĝas diversloken. Tamen libroj ofte troviĝas en kelkaj kolektoj kaj bibliotekoj. Multe pli minacatas valoraj arkivaĵoj, ĉar ili kutime ne troviĝas en bibliotekoj kaj malprave estas taksataj ne tiom gravaj. Ĉi-sekve mi klopodos prilumi kelkajn kriteriojn, kiuj helpu nin konsciiĝi pri problemoj ĉirkaŭ bibliotekoj kaj arkivoj. Ni diskutu necesan strategion de la Esperanto-komunumo pri tio, kiel certigi la konservadon de niaj spiritaj trezoroj kaj ilian transdonon al la postaj generacioj (Eo = Esperanto).

Bibliotekoj, arkivoj, muzeoj

Por iom orientiĝi pri la temo ni provu kelkajn difinojn:

Eo-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de privatulo, organizaĵo, institucio aŭ eĉ de ŝtato. Enhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, (foje ankaŭ pri aliaj planlingvoj), ofte ankaŭ pri la internacia lingvoproblemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj (= interlingvistiko kaj esperantologio).

Eo-arkivo estas tutaĵo de kolektoj de ne-libroformaj dokumentoj, rilatantaj al interlingvistiko kaj esperantologio, ĉefe al la historio de la loka, regiona kaj/aŭ internacia Eo-komunumo kaj ĝiaj personoj. Arkivaĵoj ĉefe estas diversspecaj aktoj, oficialaj kaj privataj dokumentoj, korespondaĵoj, manuskriptoj, sliparoj, kartaroj, bibliografiaj materialoj, kopioj de artikoloj, fotoj (paperaj, diapozitivaj, ciferecaj…), mikrofilmoj, varbiloj, afiŝoj, filatelaĵoj, objektoj ligitaj al la kulturo de la Eo-lingvokomunumo kaj aliaj planlingvaĵoj. Ofte temas pri postlasaĵoj de esperantistoj k.s. Malsame al libroj granda parto de arkivaĵoj estas unikaĵoj.

Eo-muzeoj ne nur kolektas diversajn objektojn kaj materialojn (librojn kaj arkivaĵojn), sed ankaŭ prezentas ilin por publiko, konstante aŭ por difinita tempo laŭ diversaj kriterioj, planoj kaj programoj. La distingo inter tiuj tri tipoj ne ĉiam facilas. Ofte temas pri diversakcenta kombino el inter ili. La menciitajn tri tipojn ni ofte nomas “kolektoj”.

Orientiĝon pri niaj konservitaj scioj faciligas bibliografioj kaj katalogoj. Bibliografioj prezentas publicaĵojn ordigitajn laŭ temoj, verkistoj, landoj, revuoj, eldonejoj aŭ aliaj kriterioj. Katalogoj prezentas la materialon de difinitaj institucioj laŭ certa ordo kun preciza trovloko. Ekzistas kunfandiĝoj de ambaŭ tipoj.

La situacio

En la Jarlibro de UEA (2006, pĝ. 82–84) ni trovas informojn pri nur 14 bibliotekoj el 12 landoj. Marinko Ĝijvoje (Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj. Zagreb, 1980) konsideris ankaŭ gravajn privatajn kolektojn kaj menciis entute 30 bibliotekojn el 21 landoj. Árpád Máthé kadre de la 77a UK (1992, Vieno) dum la esperantologia konferenco prezentis enketaĵon pri 99 bibliotekoj en 31 landoj kun po pli ol 1000 volumoj. Martin Weichert provis doni superrigardon en la interreto, sed bedaŭrinde ne kompletigis ĝin kaj mencias nur 14 kolektojn el 12 landoj. Tre malofte aperas bonaj priskriboj de difinita biblioteko kaj ĝia historio, kiel ekz. pri la Biblioteko Hodler de UEA en Roterdamo (Marcus Sikosek en LPLP 28 [2004]: 45-73).

De kelkaj grandaj bibliotekoj ekzistas broŝuraj, libroformaj aŭ nur sliparaj katalogoj, tamen pli kaj pli ofte ankaŭ elektronikaj. Lastatempe en la reto estas storataj pli kaj pli da plenaj tekstoj de diversspecaj libroj. Mankas al ni plena superrigardo pri ĉio, kio okazas lige al nia temo en la reto. Mi siatempe (ĝis 1984) registris 40 katalogojn kaj bibliografiojn (en: Internationale Plansprachen, Berlin, 1985: 302-304).

Intertempe la kvanto verŝajne almenaŭ duobliĝis (Vidu en mia broŝuro: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo, Rotterdam: UEA, 2003: 23-25).

Distingaj kriterioj

Distingo laŭ difinitaj kriterioj aŭ karakterizaĵoj helpas starigi tipologion de kolektoj, kio faciligas ilian priskribon kaj adekvatan trakton.

Mi devas ignori bibliografiojn kaj katalogojn, kiuj meritas apartan eseon, kaj limigas min al kolektoj. Mi trovis 23 kriteriojn, kiuj estas de malsama graveco, foje ekskludas unu la alian, parte interdependas kaj interrilatas, sin influas reciproke kaj diversefike. En rektaj krampoj mi mencias influon de aliaj kriterioj:

1. Ĉefa tipo: kutima biblioteko, arkivo, muzeo (kun transiroj inter la tri tipoj).

2. Jura statuso: formo de posedo: propraĵo de privatulo, Eo-organizaĵo (kluba, regiona, tutlanda, internacia), aŭ de ŝtata biblioteko, muzeo aŭ alia institucio [memstareco, stabileco].

3. Amplekso: kvanto da materialo [jura statuso, financoj, specialiĝo, aktualeco].

4. Specialiĝo: ekz. nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ materialoj pri aliaj planlingvoj; specialiĝo pri beletro, scienc-teknika literaturo, laborista movado, revuoj k.s. [tipo].

5. Registriĝo: ekzisto de katalogo (papera aŭ elektronika) [kataloga tipo, ordigo, flegateco, prizorgateco].

6. Kataloga tipo: presita aŭ surdisk(ed)a katalogo, elektronika aliro en la reto [registriĝo, ordigo].

7. Ordigo: formo de ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko aŭ propra sistemo), alfabete aŭ enhave ordigita ktp.[registriĝo, specialiĝo, kataloga tipo].

8. Flegateco: grado de flego, ordo, kvalita stato de papero kaj bindo [prizorgateco, jura statuso, teknika ekipo, tipo de ejo, financoj].

9. Prizorgateco: regula (aŭ manko de) prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo [flegateco, financoj, jura statuso].

10. Priskribiteco: priskribo de la kolekto en studoj aŭ aliaj formoj, eventuale eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj [registriĝo, kataloga tipo, flegateco, ordo].

11. Alireblo: viziteblo, uzebleco por interesiĝantoj [jura statuso, pruntservo, teknika ekipo, tipo de ejo, geografia situo].

12. Pruntservo: eblo pruntepreni materialojn, ligiteco al la interbiblioteka (inter)nacia pruntservo [jura statuso, persona aliro, uzateco; registriĝo, kataloga tipo].

13. Aktualeco: kolekto malnova kaj fermita aŭ daŭre aktualigata [amplekso, financoj, prizorgateco, flegateco, specialiĝo].

14. Teknika ekipo: ekzisto de modernaj bretaroj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, laborloko por esplorantoj, bindiloj, mikrofotiloj ktp., sed ankaŭ humidec-stiriloj, alarmiloj, fajro-estingiloj [jura statuso, financoj, prizorgateco, flegateco].

15. Tipo de ejo: teknika konveneco, trovebleco [alireblo, jura statuso, teknika ekipo, flegateco, prizorgateco, financoj].

16. Memstareco: memstara kolekto aŭ parto de iu alia (universitata aŭ alispeca (ne)ŝtata institucio ktp.) [jura statuso, stabileco, financoj].

17. Stabileco: tipo de pozicio kaj perspektivo [jura statuso, flegateco, prizorgateco, financoj].

18. Financoj: regulaj aŭ okazaj subvencioj [jura statuso, prestiĝo, stabileco, uzateco].

19. Programfunkcio: kolekto sen aŭ kun akompanaj klerigaj programoj (seminarioj, kolokvoj, ekspozicioj, gvidadoj), kun aŭ sen eldonejo [tipo, jura statuso, prizorgateco, teknika ekipo, financoj].

20. Prestiĝo: pozicio en la (inter)nacia biblioteka pejzaĝo, grado de konateco, faka registriĝo (ekz. en pribibliotekaj manlibroj [jura statuso, amplekso, specialiĝo, stabileco, uzateco, financoj].

21. Kunlaboro: kontaktoj, kunlaboro kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj, reciproka helpo ktp. [jura statuso, tipo, prizorgateco].

22. Uzateco: prunteblo aŭ alispeca uzeblo [tipo, amplekso, specialiĝo, priskribiteco, registriĝo, prestiĝo, alireblo, teknika ekipo, tipo de ejo, pruntservo, geografia situo ktp.].

23. Geografia situo: trafika atingeblo [alireblo, uzateco].

Provo de tipologio

Aparte gravas la kriterioj pri la jura statuso kaj memstareco. Ili influas multajn aliajn kriteriojn. En la tipologio difinita kolekto povas esti klasigata diversmaniere. La leganto klopodu mem klasifiki sian aŭ iun al li/ŝi konatan kolekton. Jen provo kun kelkaj elektitaj ekzemploj:

1. Kolektoj en tutŝtataj bibliotekoj aŭ arkivoj

1.1. Relative memstara kolekto en nacia biblioteko (Planlingva kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno/ Aŭstrio)

1.2. Subkolekto en ŝtata arkivo (Biblioteko kaj arkivo de GDREA en la Ŝtata Arkivo de Germanio/Berlin)

2. Kolektoj en universitataj bibliotekoj

2.1. Relative memstara kolekto (Biblioteko de Itala Interlingvistika Centro en la Universitato IULM, Milano/Italio)

2.2. Subkolekto (Eo-kolekto en la Katolika Universitato de Lublino/Pollando)

3. Kolektoj en komunumaj aŭ urbaj bibliotekoj

3.1. Relative memstara kolekto (CDELI en la Urba Biblioteko de La Chaŭ-de-Fonds/Svisio)

3.2. Subkolekto (Biblioteko de Germana Esperanto-Instituto en la urba biblioteko de Aalen/Germanio)

4. Kolektoj en urbaj institucioj

4.1. Specifa institucio (Eo-laboristmovada arkivo en Fritz-Hüser-Instituto, urba komunumo Dortmund/Germanio)

4.2.. Urba muzeo (kolekto de Ĉeĥa Eo-Asocio en la Urba Muzeo de České Třebové/Ĉeĥio)

5. Kolektoj kiel posedaĵo de neŝtataj organizaĵoj

5.1. Internacia neŝtata organizaĵo (Biblioteko Hodler de UEA, Rotterdam/Nederlando)

5.2. Nacia neŝtata organizaĵo (Biblioteko Butler de Brita Eo-Asocio en Barlastono)

5.3. Eo-Klubo (biblioteko de Hamburga Eo-Klubo en Hamburgo/ Germanio)

6. Privataj posedaĵoj

6.1. Privata, limigite publika (Interkultura Centro Herzberg/Germanio)

6.2. Private nepublika (la sciencaj kolektoj de Irmi kaj Reinhard Haupenthal, Malaucene/Francio; Detlev kaj Wera Blanke, Berlin/Germanio).

Kelkaj defioj

Por plibonigi la situacion laŭ mi i.a. necesas:

1. Registrado kaj priskribo de ĉiuj iom gravaj Eo-kolektoj, katalogoj kaj bibliografioj en nacia kaj internacia skaloj. Kompilo de baza dokumento pri la situacio, kiu estu aktualigata de tempo al tempo.

2. Aparta registrado de ĉiuj enretaj materialoj (katalogoj, bibliografioj, listoj de elprinteblaj libroj k.s.).

3. Iom-post-ioma starigo de centra elektronika katalogo, kiu registru la materialojn de kiom eble plej multaj kolektoj.

4. Surbaze de 1–3 kreo de kiom eble kompleta kaj daŭre aktualigenda elektronika bibliografio de publicaĵoj en kaj pri Esperanto (kaj pri aliaj gravaj planlingvoj). De tempo al tempo la bibliografio aperu en papera formo. Ankaŭ imageblas kunigo de 3 kaj 4.

5. Kreo de institucioj (ĉe naciaj aŭ internaciaj Eo-organizaĵoj), kiuj konsciigu materialhavajn esperantistojn, ke ili antaŭzorgu pri siaj kolektoj transdononte ilin al difinitaj institucioj.

6. Kreo de reto de informado, kunlaboro kaj reciproka helpo de la bibliotekoj kaj arkivoj, i.a. por distribuado aŭ interŝanĝado de duoblaĵoj al interesataj personoj, bibliotekoj, arkivoj kaj organizaĵoj; donaco de duoblaĵoj al nove fonditaj aŭ subten-bezonaj organizaĵoj en malriĉaj landoj ktp.

Notoj

Tre konatas tiu de Vieno: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm

Laŭkontrakte la biblioteko kaj arkivo de Detlev kaj Wera Blanke je fiksenda dato eniros la ŝtatan arkivon de Federacia Respubliko Germanio. 


Bertilo WennergrenKial fari Oficialajn Aldonojn?

de Bertilo Wennergren

La Akademio de Esperanto ĵus aperigis la Naŭan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, en kiu la Akademio de Esperanto oficialigis ankoraŭ 209 radikojn aldone al la jam antaŭe oficialaj 1977 lingvoelementoj, kaj aldone al la 2769 Fundamentaj morfemoj de Esperanto. La oficialaj kaj Fundamentaj elementoj do nun sumiĝas al 4955. (Pliaj statistikaĵoj legeblas Interrete.)

Kunlige kun tiu okazaĵo mi iafoje aŭdas dubojn pri la indeco de oficialigado de radikoj. Ĉu tio entute havas (plu) sencon? Vere la afero povas ŝajni sufiĉe duba. Ĉu aliaj lingvoj havas distingon inter “oficialaj” kaj “neoficialaj” vortoj aŭ morfemoj? Ĉu nia vivanta lingvo ne povas evolui kaj bonfarti tute sen tiaj burokrataĵoj?

Kiel Akademiano, kaj precipe kiel direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro (kiu ellaboris la Naŭan Oficialan Aldonon), mi tre bonvenigas tiajn dubojn kaj tiajn diskutojn.

“Oficiala”, “ne-oficiala”?

Kiam oni parolas pri “vortoj oficialaj” kaj “vortoj neoficialaj”, tio vere povas ŝajni vana ludo. Ĉiuokaze ĉiuj Esperantistoj, ankaŭ mi, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj Akademianoj, uzadas apud la vortoj Fundamentaj kaj oficialigitaj, ankaŭ neoficialajn vortojn. Multaj neoficialaj radikoj eĉ estas tre oftaj, iuj el ili eĉ aperas multe pli ofte ol iuj Fundamentaj elementoj.

La problemo estas laŭ mi la esprimoj “oficiala” kaj “ne-oficiala”. Ili estas tradiciaj, sed bedaŭrinde ili povas esti miskomprenigaj. Tio, kion la Akademio vere plenumas per siaj Oficialaj Aldonoj, estas verkado de vortaro, nome de la Universala Vortaro.

Jam en 1905, kiam aperis la Fundamento de Esperanto, ĉiuj sciis, ke nia lingvo estas pli vasta ol la Fundamento mem, kaj ke ĝia vortprovizo estas pli granda ol tiu de la Universala Vortaro. Jam tiam ĉiuj, ankaŭ Zamenhof mem, uzadis ankaŭ elementojn, kiuj ne estis en tiu vortaro. Kaj ankoraŭ post 1905 li kaj ĉiuj aliaj uzadis ankaŭ ne-Fundamentajn radikojn.

Povas esti, ke iam iuj imagis, ke la celo de la oficialigado estas difini la sole ĝustan radikoprovizon de nia lingvo, opiniante, ke oni uzu ĉiam nur la Fundamentajn kaj “oficialajn” radikojn. Sed tio ne estas nun ĝusta, kaj fakte neniam estis ĝusta.

La Universala Vortaro kune kun ties Aldonoj estas unu el la multaj vortaroj de Esperanto. Tiuj vortaroj estas diversspecaj, kaj ili havas diversajn aŭtoritatecojn. La Universala Vortaro estas unu el la plej aŭtoritataj. Ĝi difinas la trunkon de forte rekomendataj radikoj, kiujn oni prefere uzu, kiam kaj kiom tio estas ebla. Malantaŭ tiu forta rekomendo staras Zamenhof, la Bulonja Deklaracio kaj la Akademio de Esperanto. Tial multaj atentas tiujn rekomendojn, sed certe ne sklave, nek centprocente, kaj tio estas tute en ordo. Pri devigado ja neniam temis. Tio estas klare legebla jam en la Fundamento mem, kaj ankaŭ en la Bulonja Deklaracio.

La Universalan Vortaron pluverkas la Akademio (antaŭe Lingva Komitato) de preskaŭ cent jaroj (la Unua Oficiala Aldono aperis en 1909). Mi ne vidas kialon ĉesigi tiun verkadon. La lingvo daŭre evoluas kaj ĝia vortprovizo daŭre kreskas. Plu ekzistas bezono difini, kiuj el la multegaj radikoj de nia lingvo estas rekomendindaj kaj preferindaj, kaj plu ekzistas bezono, ke aŭtoritataj institucioj kaj vortaristoj helpu pri unuecigado de la uzo per rekomendado de formoj kaj signifoj. Tian laboron la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj. Iom similan laboron faras tiuj, kiuj verkas aliajn vortarojn, ekz. la Plenan Ilustritan Vortaron (PIV). Ankaŭ tiuj vortaroj rekomendas iujn formojn, kaj foje ankaŭ malrekomendas aliajn, kaj ankaŭ tiuj vortaroj diversmaniere provas unuecigi la signifojn kaj uzojn de la lingvoelementoj. Sed neniu el tiuj vortaristoj kaj institucioj imagas, ke nur ties vortaro pravas, aŭ ke la lingvo konsistas nur el tio, kion enhavas kaj rekomendas tiu vortaro.

La Statuto de la Akademio difinas interalie la taskon verki vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝuste tion la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj (kvankam antaŭe oni ofte neglektis la difinojn). Mi faros tion, kion mi povas fari por ke la Akademio daŭrigu kaj plibonigu tiun laboron. Fakte mi vidas neniun ajn kialon ĝin ne daŭrigi. Oni nur ne miskomprenu la karakteron kaj celon de tiu vortara laboro.

Celo kaj celgrupoj

En la Enkonduka teksto de la Naŭa Oficiala Aldono mi skribis interalie la jenon:
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
<…>
Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laŭ la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn laŭvorte. Gravas la intencitaj ideoj.
“Oficiala” do esence signifas simple “aperanta en iu el la Aldonoj al la Universala Vortaro”. Tia vorto estas vorto en ampleksigita versio de la Universala Vortaro. Sekve neoficiala vorto estas vorto, kiu ne estas en tiu vortaro. Sed neniu vortaro enhavas ĉiujn vortojn de la lingvo. Oni do ne miskomprenu, ke neoficiala vorto laŭ la Akademio estas vorto ne-Esperanta, aŭ vorto kiun oni ne uzu, aŭ vorto malbona. Simile oni povas paroli pri elementoj “PIV-aj” (aperantaj en la Plena Ilustrita Vortaro), kaj pri vortoj “ne-PIV-aj”, pri radikoj “Zamenhofaj” (aperantaj en iuj el la tekstoj de Zamenhof), kaj pri vortoj “ne-Zamenhofaj”, k.t.p.

Akademia Vortaro

En tiu ampleksigita versio de la Universala Vortaro oni tamen devas zorge distingi inter la origina Fundamenta parto, kaj la postaj Aldonoj. La Akademio esperas iam povi eldoni tiun tutan materialon en kompletigita formo, precipe kun oficialaj Esperantaj difinoj de ĉiuj elementoj, ankaŭ de la Fundamentaj. Sed por tiu celo ni uzas nun la nomon Akademia Vortaro. En provizora kaj nekompleta formo la Akademia Vortaro jam estas konsultebla en la Interreto.

Fortaj kaj malfortaj rekomendoj

Oni demandis al mi, kion mi celis, kiam mi skribis, ke “praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo”. Ĉu ekzistas ankaŭ malfortaj rekomendoj?

Laŭ la statuto de la Akademio ĝiaj “decidoj povas esti nuraj rekomendoj aŭ malrekomendoj, aŭ definitivaj aproboj aŭ malaproboj”. Oficialigado de radiko konsistigas aprobon. Praktike tamen la Akademio havas neniajn rimedojn (nek deziron) trudi siajn decidojn (ĉu aprobojn, ĉu rekomendojn). Kaj tial praktike la sola diferenco inter Akademiaj rekomendoj kaj Akademiaj aproboj, estas tio, ke la lastaj estas pli fortaj kaj pli firmaj rekomendoj ol la unuaj.

Ĉu oficialaj difinoj kaj kunmetaĵoj?

Oni demandis al mi, ĉu ankaŭ la Esperantaj difinoj en la Naŭa Oficiala Aldono estas oficialaj. Kaj kio pri la diversaj vortkunmetaĵoj, kiuj tie aperas? Ĉu ankaŭ ili estas oficialaj? Principe la respondoj estas jesaj. Sed denove oni memoru, kion signifas ĉi-kuntekste “oficiala”. Ĝi signifas nur, ke la koncerna radiko, vorto, kunmetaĵo aŭ difino troviĝas en vortaro de la Akademio. Ĝi signifas, ke la Akademio (forte) rekomendas tiun radikon, vorton, kunmetaĵon aŭ difinon.

Iujn aliajn konsternis tio, ke en la Naŭa Oficiala Aldono entute uziĝas difinoj en Esperanto, dum forestas tradukoj en naciaj lingvoj. La diversaj Oficialaj Aldonoj estas enhave sufiĉe diversspecaj. Plej ofte la Lingva Komitato aŭ la Akademio uzis nur tradukojn por difini la radikojn kaj vortojn, sed uzo de Esperantlingvaj difinoj neniel estas io nova. Tiaj difinoj uziĝis jam en la Kvara OA (1929), kaj de tiam ili pli kaj pli graviĝis. En 7OA tute ne uziĝis tradukoj en naciajn lingvojn. En 8OA (1974) ĉefrolis la Esperantaj difinoj. Mi kaj multaj aliaj opinias, ke nia lingvo nun jam estas sufiĉe matura por povi difini siajn proprajn vortojn.

Diversspecaj vortaroj

Iuj Esperantistoj — eble eĉ multaj — volas uzi, kiom eble, lingvoelementojn Fundamentajn kaj oficialajn. Ili faras tion ĉar ili rigardas la Fundamenton kaj la Oficialajn Aldonojn al la Universala Vortaro kiel verkojn aŭtoritatajn kaj sekvindajn. Kaj ili faras tion por helpi al la unueco de la lingvo, kaj por esti bone komprenataj. Multaj simile atentas pri tio, ĉu tiu aŭ jena vorto aŭ radiko estas en la Plena Ilustrita Vortaro, ĉar ili rigardas tiun vortaron kiel aŭtoritatan, bonan kaj sekvindan (almenaŭ parte). En tio estas nenia kontraŭdiro aŭ konflikto. Nia lingvo bezonas diversajn vortarojn kun diversaj specoj de aŭtoritato kaj kun diversaj celoj.

Sed neniu vortaro, kiom ajn aŭtoritata laŭ ĝiaj uzantoj, estas perfekta. La Plena Ilustrita Vortaro enhavas erarojn, eĉ multajn, iafoje eĉ tre gravajn. Ankaŭ la Universala Vortaro enhavas erarojn. Kaj ankaŭ la Oficialaj Aldonoj de la Akademio enhavas erarojn. Tial nepre ne sufiĉas unu sola vortaro. La diversaj vortaroj kompletigas unu la alian per siaj diversaj labormetodoj kaj diversaj celoj. PIV estas tre ampleksa vortaro, kiu eĉ enhavas vortojn tre marĝenajn, eĉ iujn vortojn apenaŭ uzatajn, kaj eĉ kelkajn vortojn, kiujn tiu vortaro mem malrekomendas. La Akademia Vortaro enhavas nur vortojn, kiujn la Akademio forte rekomendas, kaj ĝi mencias plejparte nur la plej gravajn kaj kernajn sencojn de tiuj vortoj.

La Esperanta popolo

Espereble la Esperanta lingvokomunumo rigardas kaj plu rigardos la rekomendojn de la Akademio kiel utilajn kaj sekvindajn (tamen espereble neniu sekvos ilin blinde aŭ sklave), sed tio plene dependas kaj plu dependos de la reputacio de la Akademio. La Akademio estus nenio sen la bonvolo kaj kunlaboro de la Esperanta popolo. Mi esperas, ke la popolo trovos la ĵus aperintan Naŭan Oficialan Aldonon bona kaj uzinda, kaj mi esperas, ke tio kontribuos al bona reputacio (kaj al plia aŭtoritateco) de la Akademio.

Kaj mi esperas, ke oni estonte ĝuste komprenos la sencon de la facile miskomprenebla, sed forte enradikiĝinta esprimo “oficiala radiko”.

Notoj

adrenalin/o, agres/i, aidos/o, akupunktur/o, alergi/o, algoritm/o, ameb/o, amend/i, anĉ/o, Antarkt/o, antibiotik/o, anus/o, aperitiv/o, are/o, Arkt/o, asbest/o, aspirin/o, avokad/o, banked/o, baskul/o, beletr/o, bemol/o, beton/o, bit/o, bizon/o, bluf/i, boac/o, bradip/o, brit/o, brokol/o, burokrat/o, cic/o, cirkumcid/i, ĉampion/o, ĉasi/o, ĉimpanz/o, ĉin/o, defi/i, delt/o, demografi/o, detektiv/o, dies/o, diskriminaci/i, dizert/i, drast/a, driv/i, ekologi/o, etiked/o, etn/o, etnologi/o, etos/o, eŭfemism/o, eŭkalipt/o, eŭr/o, farĉ/o, fek/i, festival/o, folklor/o, fot/o, fram/o, frustr/i, furz/i, galaksi/o, gen/o, genr/o, giĉet/o, glis/i, grafik/o, gujav/o, hormon/o, ideologi/o, iks/o, inflaci/o, insulin/o, ipsilon/o, Israel/o, japan/o, ĵaz/o, ĵoke/o, ĵud/o, kalci/o, kampanj/o, kancer/o, kanguru/o, kapsik/o, karoseri/o, kased/o, katapult/o, kibuc/o, kimon/o, kiosk/o, klitor/o, klon/o, kod/o, kodeks/o, koher/a, koment/i, kompakt/a, komput/i, kondom/o, konekt/i, kooperativ/o, kramf/o, kromosom/o, ku/o, kurz/o, kvaker/o, kvorum/o, lanĉ/i, laser/o, leŭkemi/o, limf/o, magnetofon/o, majonez/o, majuskl/o, mandarin/o, mang/o, maniok/o, mate/o, matric/o, melongen/o, menstru/i, mesaĝ/o, minuskl/o, miraĝ/o, modem/o, muld/i, nan/o, omaĝ/o, organik/a, orgasm/o, pankreat/o, paprik/o, pavilon/o, penicilin/o, penis/o, periskop/o, persvad/i, petal/o, pic/o, piĵam/o, piknik/o, pingven/o, pis/i, polen/o, polp/o, prestiĝ/o, prostat/o, protein/o, pub/o, pulp/o, pund/o, radar/o, radiograf/i, raked/o, reĝisor/o, rezoluci/o, robot/o, ronĝ/i, rotaci/i, rulet/o, saksofon/o, salikok/o, satelit/o, sesi/o, silici/o, skan/i, skeĉ/o, skolt/o, specif/i, spekt/i, stabil/a, stagn/i, statut/o, stereofoni/o, stir/i, stok/o, strangol/i, sugest/i, ŝalt/i, ŝenopraz/o, ŝok/i, ŝtorm/o, taksi/o, tank/o, tapir/o, telepati/o, tenis/o, test/o, tonsil/o, tortur/i, transistor/o, tret/i, trib/o, tukan/o, tumor/o, uni/o, Uson/o, vagin/o, vaku/o, valut/o, vand/o, versi/o, virtual/a, virus/o, vitamin/o, vodk/o, vulv/o, zip/o.

Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris 2005.


En la peterburga universitato

Finiĝas la akademia jaro, kaj ankaŭ ĉi-jara studado de Esperanto en Sankt-Peterburga Universitato. La kurson finis entute ses personoj, kaj ĝi daŭros sekvajare kiel deviga kurso enkadre de tiel nomata programo pri ekzotikaj lingvoj.

Dum la kurso estas instruata ne nur Esperanto mem, sed ankaŭ sociolingvistika rigardo al ties ekzisto kaj evoluo. Gestudentoj havis du horojn semajne kaj konatiĝis kun Esperanto plejparte dank' al modernaj revuoj (inter kiuj plej multe estis uzata La Ondo de Esperanto) kaj son-materialo (retradio).

Oksana Burkina


Vide el Bruselo

Esperanto en Eŭropa Parlamento

En granda ceremonio okaze de la 50-jariĝo de la Roma traktato, fondinta la Eŭropan Komunumon, nobelpremiito Selten propagandis Esperanton.

Alparolante grandan aŭskultantaron en la Eŭropa Parlamento, Reinhard Selten, kiu ricevis la premion por sia kontribuo al ekonomiko en 1994, revuis la grandajn paŝojn en Eŭropo al ekonomia integriĝo.

Reinhard Selten“Daŭris tre longe, sed fundamentaj ŝanĝoj estas politike plenumitaj. Multon oni longe rigardis neebla, ekzemple la Monan Union”, — diris Selten la 9an de majo, je la Eŭropa Tago. Selten troviĝis inter 13 nobelpremiitoj, invititaj por festi la Eŭropan Tagon.

Kvankam Eŭropo montris mirindan progreson al ekonomia integriĝo, ĝi malsukcesis fortigi la eŭropan identecon pro lingvaj baroj. “Necesas stimuli la ekeston de pli forta eŭropa identeco. La eŭropanoj devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropanoj, — argumentis Selten en la ĉefsalono de la Eŭropa Parlamento. — Grava malhelpaĵo sur la vojo al pli forta eŭropa identeco estas la lingvaj baroj ene de Eŭropo. Tiu lingvoproblemo postulas solvon. La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En la longa daŭro nur neŭtrala solvo estas akceptebla. Neniun nacion ni rajtas malavantaĝigi”.

“Facile lernebla planlingvo, kiel Esperanto, ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj, — aldonis Selten kaj daŭrigis: — Unue kelkaj landoj povos fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vastigi tiun traktaton al aliaj landoj. La vojon de traktatovastigo oni plurfoje iris sukcese, ekzemple pri la Schengen-Traktato kaj la Mona Unio”.

Franca aktivulo Henri Masson trovis kelkajn kuriozaĵojn en la gazetara komuniko koncernanta la akcepton de 13 Nobelpremiitoj. «Unue, la diverslingvaj versioj de la raporto pri tio malsimilas kaj, en la angla, kutime konsiderata kiel “referenca” lingvo, oni povas legi, ke la “big supporter of Esperanto” [granda subtenanto de Esperanto] estas ne Reinhard Selten, sed Martinus Veltmann», — rimarkis la atentaj okuloj de Masson. Veltmann estas fama fizikisto.

Laŭ Masson ne temas pri eraro de la prezidanto de la Parlamento Hans-Gert Pöttering. La mencio, en la enkonduka parolado de Pöttering, pri “granda subtenanto de Esperanto” por alia persono ol Selten, aperis en la angla komuniko, sed ne en la franca.

La parolado de Selten provokis vivan interŝanĝon de opinioj inter esperantistoj. Anton Oberndorfer de Aŭstria Esperanto-Movado, plene konsenta kun la argumentoj de Selten, atentigas pri “necesa” kondiĉo por ke Esperanto estu akceptata de la homoj. “Esperanto devas alporti simpation, do necesas homoj kiuj radias simpation kiam ili parolas en Esperanto. Ili tiel fariĝos simpatiportantoj por la lingvo. Ĝuste se temas pri enkonduko de lingvo, la sciencaj argumentoj povus esti trafegaj, sed se mankus simpatio, la plej bonaj argumentoj ne helpas”, — opinias Oberndorfer.

“Kaj se temas pri simpatio, junaj belaj virinoj taŭgas certe pli ol maljunaj profesoroj aŭ prezidantoj de Esperanto-asocioj”, — argumentas Oberndorfer. Franca esperantistino Mireille Corobu komentas: “Vi forgesas junajn belajn virojn! Mi preferas renkonti belan junan viron kun normala T-ĉemizo kiu propagandas nian lingvon… Simpatia juna persono, kiu prezentas nian lingvon, pli allogas ol maljunaj profesoroj aŭ prezidantoj de Esperanto-asocioj”. Sed usona aktivulo Alexander Shlafer malsamopinias: “Stranga kontrastigo … Mi renkontis tre simpatiajn maljunajn profesorojn kaj forpuŝe malsimpatiajn junajn belajn virinojn”.

Ankaŭ itala esperantisto Eugen Fabian havas dubojn pri la teorio de Oberndorfer. Laŭ Fabian, se instruante Esperanton oni ne povas pagi la luprezon, oni serĉos alian laboron kaj instruos Esperanton nur post la emeritiĝo: “Juna instruisto de la angla havas avantaĝojn kompare kun samaĝa esperanta instruisto. La unua estas pagata. La dua malofte. La unua aŭdas de ĉiuj ke la lingvo, kiun li instruas, estas nemalhavebla en la hodiaŭa vivo. La dua aŭdas ripete ke la lingvo, kiun ŝi/li instruas, valoras nenion kaj estus pli bone studi anstataŭe iun el la vivaj lingvoj”. En ĉi tiuj kondiĉoj, Fabian notas ke eĉ la memestimo de la esperanta instruisto kelkfoje povas suferi.

Dafydd ab Iago


Pri la valoro de nia gazetaro

Gratulon pro la interesa analizo pri esperantista gazetaro de Jukka Pietiläinen aperinta en via gazeto (LOdE-150).

Eĉ se la ebleco interŝanĝi kaj navigi surrete certe malfermis grandajn eblecojn al la esperantista komunumo, la paperaj gazetoj restas laŭ mi gravaj kaj pli agrable legeblaj. Mi mem spertis tion abonante Monaton unujare nur rete, mi tutsimple forgesis ĝin legi, kaj reabonis perpoŝte por ĝin ĝui ne nur antaŭ mia komputilo.

Kompreneble nia gazetaro pli modestas ol la nacilingvaj gazetoj, sed ankaŭ tiuj lastaj suferas grandan konkurencon kun la reto kaj kun la senpagaj gazetoj, kiuj malvalorigas la ĵurnalistan laboron kaj kutimigas la novajn generaciojn pri senpageco de la informoj. En niaj naciaj lingvoj la plureco de la gazetaro estas grave minacata, kaj en mia regiono ekzemple bona svisromanda gazeto provanta ne tro dependi de reklamado devas alvoki al financa subteno (ekster la abona kosto) de siaj legantoj por sin vivteni. Se, kiel diris la aŭtoro, “sendependa gazetaro estas utila por demokratio”, des pli utilas ĝia plurvoĉeco. Kaj en Esperantio ĝuste ne de tiom da jaroj oni povas gustumi plurecon de la opinioj en la esperantaj gazetoj. Al tiu plureco kontribuis, inter alie, La Ondo, sed ankaŭ lastatempe la ofte kritikata reta gazeto Libera Folio kaj pluraj aliaj gazetoj cititaj en la artikolo.

Tial mi forte malkonsentas, kiam Jukka Pietiläinen volas redukti la nombron de gazetoj por ilin pli fortigi. Certe pluraj esperantistaj gazetoj grafike prezentiĝas modeste kaj foje eksmode, ili postulas grandan laboron de redaktisto plej ofte ne profesinivela, uzanta modestan tekstlaborilon, kaj necesigas relative grandajn kostojn. Tio estas interalie la kazo de Etnismo, kiun la aŭtoro menciis ĝuste kiel gazeton indan je malapero profite al la plej legata Monato. Certe tio estas rekono pri la kvalito de la enhavo de Etnismo, kaj efektive ambaŭ gazetoj estas nemovadaj kaj raportas pri politikaj temoj tutmondaj, kaj foje artikolo taŭgus por ambaŭ. Sed Etnismo estas la organo de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), kiu engaĝiĝas por la rajtoj de la senŝtataj popoloj kaj, ekde 1972, Etnismo regule raportas pri tiuj popoloj. Ĝi fake kaj profunde esploras la kulturon kaj la problemojn de etaj popoloj, foje apenaŭ konataj de la ĝenerala publiko. En tio Etnismo unikas en Esperantio, kie malmultaj asocioj politike engaĝiĝas.

En 2002, kiam Uwe Moritz, ĝia fondinto kaj ĝistiama redaktisto, anoncis sian retiriĝon, la konsterno estis granda inter la legantoj de Etnismo, timantaj, ke neniu transprenos la postenon. La revuo pluvivas, kaj ĝia abonantaro, eĉ se ĝi modestas (tio normalas ĉar la temo interesas nur parton de la esperantistoj), stabilas kaj eĉ trankvile altiĝas. Tio pruvas, ke Etnismo plu indas je apero, kiel pluraj aliaj esperanto-gazetoj, kiun la aŭtoro ne menciis, ekzemple, La Gazeto kun alta kulturnivelo kaj specifa voĉo.

Kiel la aŭtoro de la artikolo prave konstatis: “disvastigo de informoj pri ekzisto de bonaj esperanto-gazetoj estas problemo”. Sed bedaŭrinde foje malfacilas aldoni al la redakta laboro la publikajn rilatojn, kiuj certe alportus pli da abonantoj.

Mi kredas en la valoro de nia gazetaro malgraŭ ĝiaj malfortoj, kaj iam preferas legi ilin ol la neesperantistan gazetaron pli luksan sed pli kaj pli submetitan al la ekonomia povo, kiu pagas ilin.

Nicole Margot
redaktistino de Etnismo


Kunvojaĝu per “Kunvojaĝu”

Gubbins, Paul. Kunvojaĝu: Praktika Esperanto-kurso por studentoj kaj plenkreskuloj. — 2a eld., rev. — Pisa: Edistudio, 2006. — 240 pĝ., il.

La recenzata internacia kurso, aperinta unuafoje en 1993, estas bona ekzemplo de (rara en la Esperanto-mondo) lernolibro, orientita al reala komunikado. Tia estas la pozicio de la aŭtoro mem: “ĝi ne estas lernolibro por aŭtodidaktoj”. Tio signifas, ke jam de la komenco subkompreniĝas, ke ekstudinto ne sidos sola antaŭ mistera foliaro, sed akiros lingvaĵon el neevitebla interkomunikiĝo, tuj provos kontakti aliajn per la nova komunikilo. (Ne malkomprenu min pri aŭtodidakteco kaj mistera foliaro — ankaŭ tion mi trovas bona kaj interesa sialoke). El tiu praktiko sekvas plia memfido en parolo, ne ekzistas kutima granda baro por salti de skriba-lega posedo al la buŝa.

Kroma kontribuo al estonta komunikpovo de studantoj estas la dialoga formo, en kiu la lingvo estas ĉefe prezentita — temaj dialogoj, rolludoj, demandoj k.s. Krom la dialoga formo prezentiĝas ankaŭ variaj funkciaj stiloj: oni legas varbaĵojn kaj veterprognozon, deklaraĵon kaj kuirrecepton, oni skribas vivresumon kaj kontrakton, oni plenigas aliĝilon kaj mendilon…

Aparta avantaĝo estas la elektita temaro. Tute subtenindas la penso de Paul Gubbins, ke unu el la kialoj de malmulta praktika uzado de Esperanto povus esti la enuiga temaro de klasikaj lernolibroj, kiu malfacile ligiĝas kun praktika vivo — klasike oni diskutas plumamikojn, historietojn pri lernantoj, hobiojn… Paul Gubbins prave proponas temojn pli proksimajn al la vivo: komercaj interparoloj, pertelefonaj interparoloj, interparoloj en oficejo, interparoloj por surstrata orientiĝo, interparoloj en hotelo, kafejo, flughaveno ktp.

Krom komunika aliro la libro enhavas iom da aliro struktura — ĝi havas apartan malgrandan prigramatikan parton fine de la libro, al kiu oni povas referenci. Malmultaj gramatikaj rimarkoj estas ankaŭ pozicio de la aŭtoro — “gramatiko nature elmergiĝu el la lingvo mem”, t.e. el la praktiko. Tio apenaŭ estas malavantaĝo de la libro, ĉar en Esperanto ne mankas gramatikaj teoriemaj libroj. Mankas ĝuste komunik-orientitaj lernolibroj — kaj tiun mankon Kunvojaĝu parte kovras.

Oksana Burkina (Ruslando) 


Nepre havinda por ĉiu Esperanto-biblioteko

Migliorini, Bruno. Lingvaj aspektoj de Esperanto. (1924–1963). Eseoj. — Enkond. Carlo Minnaja, Tullio De Mauro. — 2a eld., rev. — Pisa: Edistudio, 2006. — 112 pĝ.

Nepre havinda por ĉiu Esperanto-biblioteko estas la kolekto de esperantologiaj kaj interlingvistikaj eseoj de Bruno Migliorini.

Bruno Migliorini (1896–1975) estas konata itala lingvisto, interalie prezidinto de la Itala Lingva Akademio kaj aŭtoro de la ĝis nun aktuala Historio de la itala lingvo. Estas tre bonŝance por italaj esperantistoj, ke tiagrada renoma lingvisto interesiĝis ankaŭ pri esperantologio kaj postlasis kelkajn verkojn interesajn ankaŭ nun kiel printaĵo de la tiama stato de la scienco. Esperantistiĝinte en 1913, tiam 16-jara, Migliorini tuj fariĝis fervora aktivulo, en la sama jaro li fondis Esperanto-grupon en sia urbo. Li multe envolviĝis en la Esperanto-movado — kaj eble lia elekto de la lingvistika kariero estis fierinda por ni sekvo de lia esperantisteco.

La eseoj kovras vastan temaron, kiu respegulas vastecon de la interesoj de la itala elstarulo kaj lian enorman produktivon. Menciindas ankaŭ la lingvaĵo: la tekstoj facile legeblas kaj foje vekas intereson pli pro la maniero de la aŭtoro, ol pro la elektita temo (ekzemple, en La akcento en Esperanto kaj en Occidental). Krom la kritiko de Occidental, la esearo enhavas ankaŭ kritikan tekston pri interlingvao (Esperanto kaj Interlingua). Aliaj tuŝitaj temoj estas etimologio de Esperanto (Kontribuaĵoj al Esperanta etimologio), pruntoj de vortoj en eŭropaj lingvoj lige kun historiaj eventoj (La elementoj de la eŭropa vorttrezoro). Ekzemploriĉa eseo La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj donas bazon por la populara esperantista diskursero “ĉiuj lingvoj estas iugrade artefaritaj”. La personaj nomoj rakontas pri diveno kaj uzo de nomoj en diversaj kulturoj. La libro finiĝas per Esperanta traduko de eseo Dante homo kaj poeto, kiun Migliorini verkis itale por la dulingva (Esperanto-itala) eldono de La Dia Komedio (1963).

La preskvalito estas tre bona, la teksto estas facile legebla. Renkonteblas kompost-eraroj, kvazaŭ la tajpinto ne tre bone sciis Esperanton (ekzemple, en pĝ. 35: “ai” anstataŭ “al”, kelkajn liniojn poste “al” anstataŭ “ol”).

La esearo tre bone sentigas al modernuloj, kio estis aktuala en esperantologio de la periodo inter la mondmilitoj (bedaŭrinde post 1938 Migliorini ne plu okupiĝis pri Esperanto, kvankam li plu amikis kun esperantistoj). Ĝi ankaŭ ebligas, per la enkondukaj eseoj, pli proksiman konatiĝon kun historio de Esperanto-movado en Italio.

Slavik Ivanov (Ruslando) 


Ricevitaj libroj

  1. Gubbins, Paul. Kunvojaĝu: Praktika Esperanto-kurso por studentoj kaj plenkreskuloj. — 2a eld., reviziita. — Pisa: Edistudio, 2006. — 240 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].
  2. Karpunina, Lena. La bato: [Originala novelaro] / Antaŭpar. Ignat Florian Bociort. — 2a eld., reviziita kaj pliampleksigita. — Moskvo: Impeto, 2006. — 160 pĝ. — [Aĉeto].
  3. Migliorini, Bruno. Lingvaj aspektoj de Esperanto / Enkond. Carlo Minnaja, Tullio De Mauro. — 2a eld., reviziita. — Pisa: Edistudio, 2006. — 112 pĝ. — [Recenzoekzemplero].
  4. Scholland, Ken. La aventuroj de Jonatano Gullible: Libermerkata Odiseado / Antaŭpar. Steve Cobb, Fred Foldvary; Tradukis el la angla Ĵenja Amis. — Moskvo: Impeto, 2006. — 144 pĝ., il. — [Aĉeto].
Vidu la tutan libroliston ekde 1 jan 2003.

Ridu kun poloj

— Ha lo! Ĉu policejo?
— Ne, privata loĝejo, sed mi povas voki mian edzinon!

* * *

— Naskiĝis al mi ĝemeloj!
— Kaj al kiu ili similas?
— Kompreneble unu la alian.

* * *

La vira vivo aspektas jene: unu virinon vi amas, vi loĝas kun la dua, vi dormas kun la tria, infanon vi havas kun la kvara kaj amas vin la kvina. Kaj la kvina estas via patrino!

* * *

— Kial vi, sinjoro, postiradas min?
— Nun, kiam vi turniĝis al mi fronte, mi ne scias — kial.

* * *

— Viaj haroj komencas griziĝi. Ĉu vi uzas iujn rimedojn por haltigi tion?
— Jes, mi nun divorcas.

Tradukis esperantistoj el Olsztyn (Pollando) 

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2007. №6 (152)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo