Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. № 3 (149)

La Loko

Ni kore gratulas ĉiujn niajn legantinojn, aŭtorinojn kaj ĉiujn virinojn
(ankaŭ la surkovrilajn partoprenantinojn de unu el la projektoj de La Loko) okaze de la Internacia Virinfesto!


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

Elektoj en UEA… ĉu vere nun?

Kiu ne memoras, ke antaŭ tri jaroj estis elektoj en UEA, tiu ne divenas, ke ĉi-jare ili denove okazos. Rara antaŭsigno pri ili estis la novjara mesaĝo de prezidanto Renato Corsetti, kiu anoncis ĝin esti lia lasta. Cetere la movada gazetaro kaj retlistoj prisilentas la aferon. Eĉ klaĉoj ne estas. Ke ankaŭ la revuo Esperanto silentas, estas jam praktiko, kvankam ĝuste ĝi devus esti la ĉefa instiganto de “elekta etoso”, esprimo, kiun Osmo Buller iam vartis sed kiun eĉ li nun evitas. Anemio, apatio, pasiveco ĉie.

Formale la elektokomisiono devas prepari la elektojn. Pro nekomprenebla kialo unu el ĝiaj membroj estas Edvige Ackermann, eĉ ĝia gvidanto. Tiun rolon ŝi havis ankaŭ en la antaŭaj elektoj, kiam ŝia funkciado estis kritikata pro kaoseco kaj malobservo de reguloj. Unue ŝajnis, ke ŝi faris el tio pravan konkludon, ĉar jam antaŭ la UK en Pekino ŝi paŭte deklaris en la reto, ke ŝi rifuzas plu resti komitatano. La aliaj komitatanoj bezonis nur unu jaron por forgesi ŝian stumbladon kaj ree koopti ŝin kiel komitatanon kaj elektokomisionanon. Pruvita maltaŭgeco ne aperis kiel malhelpo. Aŭ ĉu oni bonvole donis novan ŝancon? En koridoroj oni flustris, ke ŝi bezonis gravan postenon por povi pavi hejme en Italio, precipe fronte al Michela Lipari, kun kiu ŝi kronike malpacas. Aliaj rebatis, ke kvankam la damoj febrigas la italan movadon kverelante trans ĉies kapoj, sur mondaj podioj ili vivas en simbiozo.

Nun ni jam scias, ke Ackermann ne lernis sekvi la regularon. Minimume ses monatojn antaŭ la UK — komence de februaro — la komisiono devis raporti pri kandidatoj kaj cetera progreso de la elektopreparoj. Tio ne okazis, sed tamen Ackermann povas dormi trankvile, ĉar neniu komitatano plendis. Tiuj, kiuj ne interesiĝas, ne plendas. La letargio, kiu plagas UEA, kulminas en ĝia supera organo. Eĉ la afabla Corsetti komencis komenti la superan komaton per malpli karesa elekto de vortoj anstataŭ plu konsoli sin, ke en ĉiu alia niĉo de la asocio estas pli da vivo ol ĉe la supro.

Ĉu pli viva niĉo estas la estraro? Mi dubas. Oni apenaŭ rimarkas ĝin, kvankam ĝuste ĝi devus sendi motivigajn impulsojn ĉiudirekten: al la komitatanoj, komisionoj, landaj kaj fakaj asocioj, kaj al la membroj. Kien malaperis estraranoj kun pli ol mezaj kapabloj, kleraj kaj larĝhorizontaj movadanoj, kiujn aliaj rigardas kun respekto kaj fiero? Nun la estraro ne radias ion, kio nature katalizus agadon ĉe aliaj. Ni esperu, ke ekkonscio pri la interesoj de UEA igos la komitatanojn reelekti tute novajn kaj freŝajn homojn, eble kun la sola escepto de Renato Corsetti, kiu ja meritas rekonon, ke dum la pasintaj jaroj li ne estis superflua. Memori tamen, ke damo Edvige estis reelektita malgraŭ fuŝa laboro, ne nutras esperon.

Komitatano Z


La LokoLa plej bona Loko

La Loko estas tegmenta nomo por kelkaj projektoj, kiujn Daniel Salomon kaj Olof Olsson realigas en diversaj sferoj. Hodiaŭ ili respondas al niaj demandoj.

Daniel: Mi estas Daniel Salomon. Mi naskiĝis en 1976 en Danio. Mi kreskis en Francio, studis arton en Francio, Danio kaj Germanio. La pasintan jaron mi loĝis en Londono. Nuntempe mi ne scias, kie mi loĝas.

Olof: Mi estas Olof Olsson. Mi naskiĝis kaj kreskis en Svedio, sed mia patrino estas nederlanda. Mi studis la anglan lingvon, filozofion, fotografion kaj arton. Nuntempe mi loĝas en Kopenhago.

Kiam kaj kial vi lernis Esperanton? Ĉu vi iel utiligis Esperanton en la antaŭLoka epoko?

Ni ĉiam sciis ke esperanto ekzistas, sed ni neniam sentis la urĝon lerni ĝin ĉar ne montriĝis bezono. Unu tagon hungara amiko de Olof plendis pri la fipremanta devo komuniki anglalingve. Tio kaŭzis, ke reflektado pri lingvo kaj ĝia efiko al ni homoj eniris la konversacion, tra niaj pensoj, sentoj kaj ŝercado. El tiuj tri aferoj konsistiĝas la motoro de la arta proceso — fulmideoj. (La interrilato ne estas logika aŭ antaŭkalkulebla tamen fundamente nepra.) En la formo de tia fulmideo naskiĝis La Loko.

Ni ekuzis esperanton per La Loko kaj ekigis La Lokon per esperanto. Ke ekzistas komunumo da parolantoj ni ne sciis kaj ankaŭ ne pridemandis. Jam antaŭe ni havis la ideon startigi projekton, kiu havas tutneŭtralan deirpunkton, bazon, kiu penetras ĉion kaj povas esti rilatigata al ĉio. Esperanto ofertiĝis kiel la fadeno, kiu havas la potencon kunligi projektojn kaj ideojn pri la plej diversaj aspektoj de la vivo kaj la plej diversaj spacoj en la kosmo, ĉu realaj aŭ konstruitaj. Esperanto aperis al ni ne nur kiel lingvo, sed kiel fenomeno, filozofio kaj vivstilo. Kompreninte ĝian potencon, lerni ĝian eksteran formon estis nur rimedo materialigi ĝian esencon.

Kion celas La Loko?

La Loko estas laboratorio, kiu ekzistas en materiala kaj interdimensia sfero. Pro tio ĝiaj funkcioj estas nedifineblaj kaj senlimaj — tio, kion oni enmetas, trairas proceson de transformiĝo kaj elvenas produkto tutnova, kreiĝinta laŭ la sama principo kiel fulmideo. Same kiel esperanto, La Loko estas platformo, sur kiu eblas priskribi ĉiajn enhavojn de la universo. Kelkaj kampoj, kiujn ni jam esploris, estas filmado, gastronomio, arkitekturo, danco, desegnado, komunikiloj, sporto, politiko kaj konversaciado.

Rilate al la konkreta rolo, kiun ĝi havas por la esperantista komunumo, ni povas diri la sekvan: “Esperantujo” estas mondo, kiu ekzistas en la kapoj de homoj kaj iĝas reala nur per interretaj projektoj aŭ dum kongresoj. La Loko kreas realan esperantan universon, kun esperantaj objektoj, manĝaĵoj, komunikiloj, ejoj kaj vivstilo. Esperanto iĝas tuŝebla, gustumebla, spertebla per ĉiuj sensoj de la homa korpo.

La LokoLa Loko famiĝis en Esperantujo per la kampanjo por Esperanto-teamo en la futbala mondpokalo 2010.

Ni kampanjas por ke la Esperanto-teamo partoprenu en la Mondpokalo de FIFA en Sud-Afriko en 2010. Disvastiĝis la informo, ke la projekto estas nur truko por altiri la atenton de la amaskomunikiloj al esperanto. Sed tio nur estas kromefiko. La fakta celo estas kunligi la idealisman lingvon esperanto, kiu alparolas ĉefe intelektulojn, kun sporto, kiu movigas homamasojn, ekigas emociojn, fanatikecon kaj identiĝon. Sed, male al la strukturo de la ĉampionado kiu tradicie baziĝas sur patruja fiero kaj patriotismo, ni proponas al la ludantoj kaj fervoruloj futbalon sen nacia ŝovinismo. Nia teamo elstaras ĉar ĝi apartenas al neniu lando sed tamen integriĝas en la spiriton de la ludoj.

En via retejo estas listigitaj pliaj projektoj: Ovo, Kolbasoj sen limoj, la rekta metodo, la amikeco-konferenco en Tajlando k.a. Bonvolu rakonti.

Ovo ekzistis en majo-junio 2005. Ĝi estis la unua esperanta rapidmanĝejo kaj ni surtabligis nur mole boligitajn ovojn. La ovo kun ĝia kompakta formo kaj ĝia uziĝo en nekalkuleblaj diversaj pladoj ĉie en la mondo estas reprezentata por koncepto de esperanto, kiu estas ankaŭ imanenta en la arkitekturo de la naturo. Tiun koncepton Ovo aplikis al la fenomeno de rapidmanĝejoj. Ĝi transprenis la formon de hodiaŭa pragmata ekonomiado (modelo McDonald's) kaj plivastigis ĝin je la valoro travidebleco. Tio signifas, ke la kliento scias, kion li manĝas kaj de kie ĝi originas, jen la natura, perfekta rilato inter homo kaj lia manĝaĵo.

Kolbasoj sen limoj estas kolbasfirmao, kiun ni lanĉis en Rejkjaviko. En Islando la hotdogo fariĝis preskaŭ la nacia plado. La islandanoj fiere manĝas siajn naciajn kolbasojn, precipe la 17an de junio, kiu estas la nacia tago. Ni volas oferti alternativajn kolbasojn; kolbasojn kiuj ne reprezentas landon. Tial ni lanĉis Kolbasojn sen limoj. Krome niaj kolbasoj estas faritaj el islanda ŝafviando. Tiel ili estas turnopunkto en la kolbaskulturo, kiu estis asociita kun meza kvalito kaj la stato de stratmanĝaĵo. Ni lanĉis la projekton en la Viva ArtMuzeo en Rejkjaviko la 17an de junio, la nacian tagon mem. Ĉiuj ĉeestantoj havis la eblecon gustumi la kolbasojn. Nia malferma parolado estis belege tradukita el esperanto al la loka lingvo per loka esperantisto.

La loko: Taja-Esperanta AmikecoPor la magazino Der Freund ni kreis lingvokurson La rekta metodo. La kurso donas ne nur gramatikajn regulojn de esperanto sed ankaŭ kontinuigatan rakonton. En ĝi eblas interpreti moralajn kaj sociopsikologiajn enhavojn. La celgrupo de la kurso do estas tiuj, kiuj scivolas pri la lingvo kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri demandoj de moralo kaj homa psiko/socio.

Unu el niaj plej ŝatataj projektoj estas nia taja-esperanta amikeco-konferenco. Per tre limigitaj rimedoj, ni aranĝis konferencon promociantan esperanton en Tajlando. Esperanto estas preskaŭ tute nekonata en Tajlando, tial aranĝi tian eventon estas defio. Per malmultaj fortaj simboloj kiel flagoj, interpretisto kaj speciale farita kuko, ni sukcesis fari ion, kio aspektis sufiĉe formala, kio similis al diplomata kunveno. Kvankam la projekto estis iom humura, ĉeestintaj ĵurnalistoj skribis seriozajn artikolojn pri esperanto kaj ĝia ebla bonfaro por Tajlando.

Kiel viaj artistaj kolegoj rilatas al via intereso pri Esperanto?

Ne eblas ĝeneraligi tion. Kiel esperantistoj, kelkaj artistoj havas iomete vivforan pensmanieron kaj trovas la lingvon interesega kaj inspiriga teorio, sed ne vidas ĝian realan, vivantan dimension. Aliaj opinias, ke ĝi estas tro simpla por servi kiel arta modelo, kaj misvalidas ĝin. Ni moviĝas inter tiuj du vidpunktoj, tenante al ambaŭ la plejeble grandan distancon.

Kvankam vi estas duopo, evidente ĉiu el vi havas siajn proprajn interesojn, kiujn?

Ni estas artistoj. Arto reflektas kaj prilaboras ĉiujn aspektojn de la vivo. Estante la medio, en kiu formiĝas arto, ni efektive interesiĝas pri ĉio. Artisto estas perilo, tra kiu fluas informoj, kiujn li prilaboras kaj kiuj prilaboras lin. Je la fino elvenas produkto, kiu diversas de persono al persono. La diferencoj do serĉindas en la maniero, ne en la temoj. Sed tion ni ne esploris, ĉar tro da kognitiva reflektado ĝenas artajn procesojn, kiuj laboras per la ekvilibro de ĉiuj ebenoj de la konscio.

Kio por vi estas Esperanto?

Ni forte kredas, ke esperanto, la lingvo kaj ĉio, kio ĝi estas krome, povas plibonigi la mondon. Ni uzas ĝin en nia arto kiel metodikan modelon kaj per ĝia ekzemplo ni malkodas la gramatikon de ekzistantaj aĵoj. En ĝia konstrumaniero evidentiĝas al ni la interna strukturo de la mondo. Tiusence ĝi estas la plej natura lingvo, kiu ekzistas. Kaj ĉi tian koncepton ni aplikas al niaj produktoj; kiel esperanto ili estas universalaj, belaj, simplaj, funkciaj, egalecaj, demokratiaj, direktaj kaj amikaj. Ĝi do utilas al ni kiel modelo sed ni ankaŭ kontribuas al ĝi, esplorante novajn ebenojn kaj dimensiojn, aplikante ĝin al novaj vivterenoj kaj taskoj. Nur per aplikado, servado kaj utiligado esperanto povas plivastiĝi kaj evolui de virtuala revmondo al reala vivkadro.

Ĉu arto povas esti facila kiel Esperanto?

Arto ĉiam estas tiom facila, kiom ĝia ricevanto. Same kiel esperanto, ĝi en si mem estas nenio, kio enhavas ĉion. Nur per la interpretado/uzado de la ricevanto povas iĝi io kaj ricevi signifon. Arto estas facila ĉar neniu bezonas ĝin. Ĝi estas tute libervoldependa kaj estas la plej alta ŝtupo de homa vivado/pensado. La kulminpunkto de tio estas perfekta simpleco, travidebleco, egaleco kaj universaleco. Same kiel esperanto, ĉiuj artaj esprimoj estas orbitoj, kiuj nekonstante cirkulas pli aŭ malpli proksime ĉirkaŭ tiu stato.

En la Jerusalema Libro-Foiro

La 18–23an de februaro pasis en Jerusalemo la 23a Internacia Libro-Foiro. Ĉi tiu granda evento, okazanta ĉiun duan jaron ekde 1963, altiras milojn da vizitantoj. Ĉi-jare prezentiĝis pli ol 1200 eldonejoj, kaj unu salono estis rezervita por fremdlingvaj libroj, kie ekspoziciis eldonejoj el plej diversaj landoj de Eŭropo (eĉ Norvegio kaj Pollando), Sud-Ameriko kaj araba mondo (Maroko, Egiptio, Jordanio). Sume la Foiro enbrakumis pli ol 40 landojn.
Aktivuloj de ELI che la Esperanto-pavilono (de maldekstre): Amri Wandel, Josef Shemer, Gian-Piero Savio, Cvi Sholt, Reghino (Malka Zemeli), Adam Reizen
Ĝuste en tiu internacia salono, Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) prezentis en aparta budo la Internacian Lingvon kaj ties kulturon (lastan fojon tio okazis en 1999, antaŭ la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo). La Esperanta pavilono fariĝis unu el la plej aktivaj kaj multe vizitataj en la internacia salono, aparte danke al la abundo da materialoj prezentitaj. Sur la bretoj de la pavilono la vizitantoj povus vidi tradukojn de trezoroj de la monda kulturo (de la Biblio kaj Korano ĝis la Eta Princo), profesiajn gvidlibrojn en Esperanto, la Jarlibron apud Esperanto en Perspektivo kaj Pasporta Servo, tradukojn de famaj israelaj kaj hebreaj aŭtoroj, antologiojn, Esperanto-revuojn el la mondo, vortarojn kaj komiksojn. Oni povus impresiĝi de la muziko — origine Esperanta aŭ tradukita el la hebrea, de la plej diversaj kursoj ofertataj, kaj de manifestiĝo de 120 jaroj de Esperanto per la novaj israelaj poŝtmarko, medalo kaj telefon-karto.

En la pavilono konstante deĵoris almenaŭ du-tri esperantistoj, kaj entute volontulis por la Foiro 12 aktivuloj de ELI. La pavilonon laŭtakse vizitis ĉirkaŭ mil homoj, plejmulto da kiuj prenis informilojn pri Esperanto kaj la Esperanto-kurso en Jerusalemo, kaj pluraj aĉetis elektronikan hebrean kurson aŭ la Unuatagan Koverton de la ĵus emisiita israela poŝtmarko okaze de la 120-jariĝo de Esperanto. Estis venditaj kelkaj dekoj da kompaktdiskoj kun diversaj Esperanto-kursoj.

Ĵaŭde (22 feb) okazis la kulmino de Esperanta agado en la Foiro: publika prelego de Amri Wandel pri “Zamenhof kaj Esperanto: la historio de la internacia lingvo”, altirinta 40 vizitantojn kaj dek esperantistojn. La prelego aperis en la oficiala retejo de la Foiro kaj estis reklamita per flugfolioj disdonitaj dum la Foiro. Ĝi daŭris iom pli ol unu horon. Krome, intervjuoj kaj raportoj aperis en reta elsendo (en kvar lingvoj), en la juda usona ĵurnalo World Jewish Digest, kaj en longa raportaĵo en loka televido.

Amri Wandel kaj Amos OzAmri Wandel, la ĉeforganizanto de la pavilono, renkontis la faman israelan verkiston Amos Oz (aŭtoron de Rakonto pri Amo kaj Mallumo), kiu antaŭ sep jaroj estis invitita al la honora komitato de la UK en Tel Avivo, kaj donacis al li la israelan kompaktdiskon Bonvenu Paco. Oz subskribis la Unuatagan Zamenhof-Koverton.

Krome, Wandel partoprenis publikan konferencon pri la kampanjo Reskribo de la Biblio (http://www.bible-valley.org), kiun inaŭguris Ŝimon Peres kaj la ministrino pri eksteraj aferoj en la unua tago de la Foiro, skribante verson en Esperanto el la libro Jesaja. Cetere estis diskutita kun Amos Rolnik, la direktoro de la projekto, la ebleco lanĉi kampanjon “Reskribo de la Biblio en Esperanto”.

La publiko montris grandan interesiĝon pri la Internacia Lingvo kaj la aktivuloj de la pavilono varbis dum la Foiro kelkajn lernantojn por la nova kurso en Jerusalemo, kaj aldone multajn apogantojn, kreante informadan impeton kiu ankoraŭ eĥos en la proksimaj jaroj.

Sergej Tyrin, Amri Wandel


Ilona Koutny lekcias (Fotis Horst Vogt)Vintra sesio en nova loko

La kvara sesio (27 jan – 2 feb 2007) de la nuna grupo de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando) okazis en nova loko Collegium Novum, kien transloĝiĝis la Lingvistika Instituto de UAM.

17 gestudentoj el 10 landoj partoprenis la prelegojn kaj ekzamenojn kun daŭra interesiĝo. Aleksander Korĵenkov prelegis pri la historio de esperanto-movado, aldonante novajn informojn al la materialo de sia libro. Aleksander Melnikov gvidis kurson pri pragmatiko kaj lingvokulturologio, li prezentis multajn amuzajn ekzemplojn pri la lingva personeco de tipa esperantisto. Tiklajn demandojn de esperanta gramatiko (kiel vortfarado, evoluo de esperanto, ekzisto de frazeologio, seksismo en la lingvo, ktp.) kaj leksikografion traktis Ilona Koutny. Ankaŭ Zbigniew Galor kontribuis per prelego pri lingvo kaj socio. Marc Bavant (akademiano) alparolis pri terminologia agado kaj proverbaro.

Meze de la semajno okazis la kutima komuna vespero kun kantoj de Zuzanna Kornicka kaj dancado. Post la plenŝtopita semajno, parto de la kursanoj vizitis Malborkon, kie ili spertis interesan gvidadon tra la fama kavalira kastelo kaj vespere la gastamon de la lokaj urbaj instancoj.

Ilona Koutny


Ne semajno, nur semajnfino

Konferenco de Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU), okazinta 10 feb en Kaliningrado, decidis nuligi la 4an Baltan Esperanto-Forumon, kiu devus okazi en Kaliningrado 21–26 jul 2007, ĉar pro gravaj sanproblemoj kaj/aŭ granda profesia premo la ĉefaj aktivuloj de KREU apenaŭ povos organizi tutsemajnan internacian Forumon je alta nivelo.

Tamen, por soleni la 100-jariĝon de la organizita Esperanto-movado en la urbo, KREU okazigos en Kaliningrado 17–19 aŭg pli modestan semajnfinan renkontiĝon Sukcena Ondo. En la programo: festkunveno kun partopreno de diplomatoj kaj ĵurnalistoj, gazetara konferenco, jubilea ekspozicio, interkona vespero, tuttaga ekskurso en la Kurŝa Terlango (kun pikniko), konatiĝo kun Kaliningrado, festa bankedo en restoracio.

KREU


Vide el Bruselo

Altaj privilegioj mortas malrapide

Dum jardekoj ĵurnalistoj en Bruselo ĝuas privilegiojn pro tio, ke ili raportas pri la interna politiko de la Eŭropa Unio, kutime ne tre interesa por modestaj civitanoj. La privilegioj, de malmultekostaj flugoj kaj biero ĝis gazetaraj “stud”-vojaĝoj estas eĉ nun tre bonvenaj ĉe la kolegaro. Ankaŭ laborante, la ĵurnalistoj ĝuas bonajn kondiĉojn en la Eŭropaj instancoj. Unu el la privilegioj estas lingva: ĉiumerkrede dum la semajna gazetara konferenco estas interpretado en ĉiujn 24 lingvojn. Ofte, la interpretistoj laboras por neniu, ĉar kial aŭskulti interpretadon, kiam ĉiuj uzas la anglan aŭ, ĉiam pli malofte, la francan?

Jhurnalistoj alkutimighis ne nur je kosta interpretado sed ankau je senpaga pretigo de dokumentoj multlingvePro tio ke la privilegioj estas tiom bone fiksitaj en la mensoj de la ĵurnalistoj, estis nekredeble, ke la nuna prezidanto de EU, Germanio, ne sekvis la tradicion. Alparolante la Eŭropan Parlamenton, Angela Merkel uzis la germanan, kaj ŝia gazetara servo, je kosto de la germana impostpaganto, disponigis tradukon en la franca kaj angla kiel “kutime”. Kompreneble la ĵurnalistoj ankaŭ disponis — je kosto de ĉirkaŭ 1000 eŭroj po lingvo al la Eŭropa impostpaganto — pri interpretado en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj. Tamen kiu freneze skribus interpretadon, kiam disponeblas facile kopipreta teksto? Tial la Internacia Asocio de Ĵurnalistoj alportis “gravan” problemon al la atento de la germana ambasadoro en Bruselo, Doktoro Wilhelm Schönfelder.

“La franca kaj angla versioj estis je la dispono de la ĵurnalistoj en la Strasburga gazetara ĉambro nur post 24 horoj, sed tio estis tro malfrue”, — klarigis al la germana ambasadoro Lorenzo Consoli, prezidanto de la Asocio. Consoli, itala membro de la malnova lernejo de ĵurnalistoj, longe loĝas en Bruselo. Li neniam lernis la germanan aŭ la lokan lingvon, la nederlandan, kaj prefere komunikas france. “Ni volas substreki, ke la komplikeco de la prezentado, malgraŭ la bonaj laboroj de la parlamentaj interpretistoj, malfaciligis taksadon de la subtileco de la prezentado”. Consoli prezentis aliajn okazojn, kiam la germana prezidanto de EU ne ĝustatempe aŭ eĉ tute ne disponigis tradukon. “Tiuj incidentoj ŝajnas kontraŭi bone starigitan tradicion sekvitan de ĉiuj antaŭaj prezidantecoj, inkluzive de la antaŭaj germanaj”. Consoli esperas ke la “problemoj” ne ripetiĝos.

“Mi tre bedaŭras la malfacilaĵojn, kiujn la membroj de la internacia gazetaro devis alfronti dum la unuaj tagoj de la germana prezidanteco de la Eŭropa Konsilio pro tio ke ne ĉiu informo disponeblis en la franca kaj la angla ekde la komenco”, — respondis ambasadoro Schönfelder, ne sen humoro. “Ni prenis zorgan noton de viaj praktikaj rimarkoj. Ĉi-momente, ĉiuj proceduroj estas reviziataj, evoluigataj kaj, se necese, ŝanĝataj por sekurigi ke ĉiu informo estos disponebla en la tri lingvoj tiom rapide kiom eblas”.

Dafydd ab Iago


Sodomo, Gomoro kaj Esperantujo

La eseo de Joxemari Sarasua (LOdE-148) pretekstas recenzon, sed en vero aglomeras aron da iom subjektivaj, sed tial tamen ne seninteresaj, personaj penseroj.

1) Se la traduko de Melnikov estas “rekte virtuoza”, utilas tion elmontri per konkretigoj, ekz. en kio ĝi superas la version de Nekrasov el 1931. La malkontento pri ĉi-lasta certe estis unu el la melnikovaj motivoj. (Min movis simila impulso, ĉe la refaro de La Rabeno de Bacherach (Heine), La metamorfozo (Kafka) kaj Sonĝeskoj (Schnitzler), kiam mi trovis la tradukojn de Zamenhof, Nervi kaj Duc Goninaz jen eksmoda, jen fuŝa, jen tro sterila.)

2) Iom tro ŝablonas degradi klasikaĵon al nura stuco kaj straso libro-breta. Kion do diri pri t.n. modernaj klasikaĵoj centmilope represataj kaj tradukataj (Hesse, por ekzemplo).

3) Sarasua iom tro surface klasas miajn tradukojn “deknaŭ-jarcentaj romantikaĵoj, foje amuzaj”. Nu, nenio sekolas deknaŭe ĉe Goethe, Schiller, Lessing, Schnitzler, Breyer, Kafka kaj (baldaŭ) Huch. “Romantika” (laŭ la epoka, ne laŭ kiĉ-komprena senco) estis nur Eichendorff kaj certe li estis nenia amuzisto.

4) Nia recenzinto postulas tradukojn el, ekzemple, Handke kaj Grass (ĉi lastan tradukis … polo, Böll iĝis viktimo de R. Schulz). Li pretervidas ion duoblan: la afinecon kun tradukota aŭtoro (li mem juĝis ĝin grava ĝis tia grado, ke la svisan aŭtoron Keller li bon-volis altigi al la rango de gejo kaj, pro amo al kandelo, ankaŭ ties tradukinton) kaj la demandon pri akiro de aŭtoraj rajtoj. Handke min tuŝas kiel akvo anseron, Grass kaj Böll obsediĝis de milit-komplekso (la unua riveliĝis eĉ SS-viro) kaj tiajn tedaĵojn mi ne kapablas legi, des men traduki.

5) La demando pri traduk-postulato intime ligiĝas al literatura recepcio ekster la koncerna lingvo. Oni ne pretervidu, ke tion kundirektas la eldon-industrio, t. e. ke merkataj interesoj venas antaŭ propre diritaj literatur(histori)aj kriterioj. La furora La parfumo de Süsskind konfirmas tion. Pro stila-lingvaj konsideroj ĝi defius tradukunton, sed Esperanta versio estus nur unu plia.

6) La selekto-kriterioj ne limiĝu, konsentite, al prestiĝa-propaganda aspekto (ankaŭ ni havas la Biblion, Koranon, Ŝekspiron…), sed konsideru krome la perantan kaj vehiklan funkcion de traduko. Mi ĝojas, ke Kalocsay ebligis al mi enrigardi la hungaran, Dresen la estonan, Sarasua la eŭskan, Li Shijun la ĉinan… kaj se, por ekzemplo, mia traduko el Fontane (Sub la pir-arbo) pro neekzisto de ali-lingvaj, portus plezuron al mia “trupo da legantoj” — kion plian mi volas? Legiojn (ju pli multaj, des pli stultaj, diris Grosjean-Maupin) certe ne. Se tiel, Sodomo, Gomoro kaj Esperantujo ankoraŭ ne perdiĝis…

Reinhard Haupenthal

recepci|o (D Rezeption, L receptio, E reception). La atento al kaj komprena akcepto de art-verko per rigardanto, leganto aŭ aŭskultanto; ~a estetiko; ~historio. 


Soldatoj de Esperanto kaj pacaj batalantoj

Fine de sia regula kunsido, la komitato de Pola E-Asocio kondamnis la politikon de Germanio.

Fine de sia regula kunsido, la komitato de Demokrata Kongolanda E-Asocio kondamnis la politikon de Ruando.

Fine de sia regula kunsido, la komitato de Kuba E-Asocio kondamnis la politikon de Usono.

Fine de sia regula kunsido, la komitato de Helena E-Asocio kondamnis la politikon de Turkio.

Fidel CastroKiu el la supraj asertoj veras? Laŭ komuniko de 29 jan 2007 de la ŝtata novaĵagentejo ACN, la komitato de Kuba E-Asocio deklare “kondamnis la kontraŭ-kuban politikon de Vaŝingtono”. Sekve, la aliajn pseŭdoinformojn mi mem “sen troa penado, prenis el la aero” (I. Örkény).

Oficiala klarigo de la KEA-prezidanto estas promesita, sed ĉu ĝi povos ŝanĝi la esencon? Nome, ke aliĝinta landa asocio de UEA, organizaĵo laŭstatute neŭtrala rilate al politiko, faris politikan deklaron. Ene de certaj limoj, tio evidente eblas. Laŭ la statuto, “respekto de la homaj rajtoj … estas por la laboro de UEA esenca kondiĉo”. Protesto kontraŭ malrespekto de homrajtoj devas do ebli.

Tamen, KEA agadas en lando kie, anstataŭ serĉi ligneron en fremda okulo, pli bonus unue rimarki propran trabon. Ekzemple, forigi la sufokan malkoheron inter art. 5. de la Konstitucio (“La Komunisma Partio de Kubo… estas la supera estra forto de la socio kaj la ŝtato…”) kaj inter la alt-aspira artikolo unua: “Kubo estas… respubliko unueca kaj demokratia, por la ĝuado de politika libereco…” (miaj tradukoj). Notu ke ĉi tiel kritikas unuopulo István Ertl, ne ia reprezentanto de la politike neŭtrala UEA…

Povas esti ke plejparto de la UEA-membroj efektive kondamnas, aŭ malalte taksas, la usonan politikon ĝenerale, aŭ la rilaton de Usono al Kubo specife. Tio eĉ ne aparte surprizus, ĉar diversaj indikoj konkorde montras ke, politike, la esperantistoj pliparte maldekstremas, kaj ĉar en la lasta jardeko kreskis ĉe ni la emo kontraŭi tutmondiĝon, aŭ apogi “alispecan tutmondiĝon”, ofte vidante la ĉefkulpulon en Usono.

La ĉefan kulpon portas tamen la homaj konformismo, neklero kaj mensa pigro. Ĉiam pli komfortas uzi kiel ĉefajn penshelpilojn antinomiojn fascinajn pro facilo: malbono kontraŭ bono, Usono kontraŭ la mondo, anglalingvanoj kontraŭ…

Ne mankas intaj ekzemploj pri malneŭtraleco ĉe landaj asocioj de UEA. Post lego de freŝa doktoriga disertacio “pri la historio de UEA el politika vidpunkto”, fine malpli mirigas la malneŭtralaĵoj mem ol ke UEA malgraŭe sukcesis transsavi sin neŭtrala.

Ĉu, profunde en nia koro, ni devas riproĉi la agantojn de KEA? Ne, ĉar en la kondiĉoj de unupartia nedemokratio, kiu emas maski realajn problemojn per — realaj — maljustaĵoj de ekstera grandpotenco, ni, sen kono de la internaj kondiĉoj, ne povas postuli ke ĝuste KEA defiu la oficialan linion politikan. (Des malpli ke iuj inter ni sincere jubilis kiam Fidel Castro sin nomis “soldato de Esperanto”.)

Ĉu ni tamen devas levi nian voĉon? Jes, ni devas, ĉar temas pri precedenco. Se ĉi-foje ni ne komentas, tiam ni devos silenti ankaŭ kiam Nialanda E-Asocio kondamnos politike Vialandon, kaj inverse.

Kaj tiam vane serĉos rifuĝon la pacaj batalantoj.

István Ertl (Luksemburgio)

Notoj

Indas legi: Howard Zinn: La radikoj de la politiko de Usono rilate Kubon, http://mas-eo.org/article76.html.

Pruvon per kontraŭo alportas la malviglo de la dekstra jahua diskutlisto malrugha_rondo, dum membroj de la komunisma IKEK sesoble pli aktivas en sia diskutejo.

Sikosek M. Die Neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz, 2006. 


Heroo de lontanaj horizontoj

Platono. Fedono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 120 pĝ.

Platono. La apologio de Sokrato / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 85 pĝ.

Platono. Kritono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 51 pĝ.

Meditante kun Joxemari Sarasua (LOdE-148), kiomgrade urĝas Esperanto-tradukoj de naciaj klasikaĵoj, mi ne dubas pri la afero de Spiros Sarafian, kiu esperantigis por ni la platonan tekstaron pri Sokrato.

Ĉi-foje ne temas pri versoj, do kiu ajn lingvo taŭgas por konvene esprimi la faman filozofon. Kaj, certe, en kiu ajn lando en granda biblioteko oni trovos la necesan libron. Tamen sufiĉas, ke Sokrato kaj Platono estas personoj ne nur grekaj, sed internaciaj, por ne diri — universaj, do ne malpli ol bibliaj profetoj ili apartenas al la tuta homaro. Kaj estas tute normale, ke iliaj voĉoj resonu ankaŭ en Esperantujo. La kvazaŭ biblia historio de la morto de Sokrato, rakontita de lia fidela kaj egalglora disĉiplo, estas historio de lasta ekzameno, grandsceneja ilustro de Sokrata metodo, tre specifa provo socia kaj personeca. Riĉa je plej diversaj aludoj — kulturaj, sociaj, politikaj, etikaj kaj filozofiaj — ĝi havas bonan ŝancon inciti nian penson, kondiĉe ke tio en principo eblas. Sendube pri tiu principa ebleco esperis nia tradukisto.

Tiuj tri verkoj koncernas la finan epizodon de la vivo de Sokrato kaj prezentas: la unua — lian parolon antaŭ la tribunalo, la dua kaj la tria — liajn konversojn kun amikoj enprizone antaŭ la ekzekuto. La skrupulaj komentoj de Spiros Sarafian multe helpas al ni eksenti la etoson de la loko kaj tempo. La ĵurio el 501 membroj juĝas la filozofon ĉefe pro ties filozofia praktiko. Sokrato ŝatas ekzameni la atenanojn. Fakte tiaj ekzamenoj iĝas senĉesaj publikaj mokoj/provokoj pri/de bonaj civitanoj — laborantoj fizikaj kaj intelektaj, interalie — metiistoj kaj poetoj. Ĝuste de poeto devenas la akuzo, kaj ĝin subtenas metiisto kaj retoro. Sokrato do ekzamenas publike, akompanate del amaso de riĉaj junuloj, kiuj rikanas kaj emas surstrate imiti la filozofon kun lia stilistiko de provokaj demandoj. Oni diras ankaŭ, ke Sokrato ne ŝatas la demokration kaj ne hontas laŭdi la oligarĥion de malamika Sparto. Sokrato havas do la eblon ekzameni la demokration mem. Kaj li ne deziras preterpasi tiun raran ŝancon.

Ekzistas hipotezo, ke — 400 jarojn poste — Judaso transdonis Kriston al ekzekuto por ekzameni la fidelecon de ties disĉiploj (pri kiu li dubis). Sokrato filozofie dubis pri la kapablo de kvanto iĝi kvalito, alivorte, li ne kredis pri la saĝeco de la amaso. Ne la popolo, sed la saĝuloj portas la veron, — por pruvi tion Sokrato sin prezentas al la provo. La admirinda kaj enviinda demokratio atena laborigis regulan juĝan proceduron kies mekaniko donis multajn defendajn rimedojn al persono kalumniita. Estis nature supozate, ke tiu persono ilin nepre uzos. Sokrato neglektis la defendon kaj provokis 280 ĵurianojn (kontraŭ 221) deklari lin kulpa. Tio ne estis tragedio. Antaŭ la dua voĉdono la akuzito rajtis proponi sian varianton de puno anstataŭ tiu de morto. Sokrato povis proponi, ekzemple, ekzilon kaj facile deŝirus de tiuj 280 almenaŭ 30 (kio sufiĉus por eviti la ekzekuton). Oni konstatis kun konsterno, ke Sokrato tion ne entreprenis. La mekaniko demokratia faris sekvan movon laŭproceduran… kaj oni vidis kun teruro, ke ĝi ne havas garantiojn kontraŭ absurdo kiu efektiviĝis: la filozofo estis kondamnita. Sokrato estis sufiĉe parolinta pri neracieco de la popolrego. Nun li tion klare demonstris en eksperimento, kiu kostis al li la vivon.
La morto de Sokrato (David)
Speciale por eventualaj Cerberoj, kiuj emas legi recenzojn kontrolante ilian lojalecon al iu aŭtoritato, mi diru, ke la ĵus-prezentitan interpreton mi pruntis nek el Platono, nek el la komentoj de Spiros Sarafian. Miaopinie, ĝi simple legiĝas el la kunteksto de la evento kies panoramon donas tiel trafe la triptiko. (Oni konsideru indulge tiun replikon tributo al la Sokrata metodo.)

La metaforo de triptiko ŝajnas konveni al nia okazo. La triptiko (en la unua senco: faldebla ikono) faldite havas sian centron fermita per la flankoj. La centra senca epizodo de nia panoramo estas certe la brava publika apologio de Sokrato, kiu prezentas al ni homon de devoto: “Same kiel sur ĉevalo… algluiĝas iu tabano, tiel, miaopinie, la dio algluis min al la urbo, por ke mi veku, konsilu, riproĉu ĉiun el vi senĉese” (Apologio de Sokrato, pĝ. 60). En Kritono ni vidas antaŭ ĉio stoikecan moraliston. Kaj la oratoro de Fedono estas tre proksima al pitagorano, esperanta per metempsikozo havigi postmortan beaton. Sed tiu reciproka ŝirmado estas efekto traira ikontransporta. Oni malfermu la faldojn kaj estu atenta. La tri bildoj donos impreson komunan unuecan. La devota fervoro ja supozas observon de la virto, kaj la strebo al agrabla senkorpiĝo en Hadeso ne nepre kunekzistas kun la vulgara hedohismo.

Kaj tamen kontrasto restas. Malgraŭ (kaj kun) la dolĉa fabelo pri metempsikozo. Kaj malgraŭ (kun) la perfekta trankvilo de 70-jara Sokrato. Kaj ne nur kriema kaj tute realista Ksantipa ne detenis larmojn, ankaŭ la fidemaj disĉiploj ektrinkis el la amaro de la minuto kaj ekploris antaŭ la separo.

Koncerne min, kiu iom enuas de rakontoj pri migrantaj animoj, al mi ŝajnas vere bonaj la finaj vortoj de la filozofo, kiam, trinkinte la venenon, li diris al Kritono sian lastan deziron: “Al Asklepio mi ŝuldas unu kokon, ne forgesu pagi tiun ŝuldon” (Fedono, pĝ. 115).

Pri la filozofio de Sokrato oni emas pensi, ke ĝuste li inventis la metodon de dialektiko, tiun de demandoj kaj respondoj per kiuj oni ekzamenas la situon. Efektive, tiun metodon enigis Zenono kaj praktikis ankaŭ la sofistoj. Oni diras samtrafe, ke Sokrato direktis la filozofion al studo de la homo. En la vero la ideo apartenas al Protagoro. Esence la filozofio de Sokrato estas eklektika, sed oni povas prave diri, ke li bremsis la relativismon de la sofistoj kaj raciigis la mistikismon pitagoranan. “La vero estas unu”, — diris Sokrato tre ĝustatempe, kiam jam tro multaj ĉirkaŭe rikanis pri iu ajn vero. Tiel li starigis limon interalie ankaŭ al sia “dialektiko”, kiu ĉiam riskis gliti al fraza ludo,

Amuzo jen dispersa,
perturba kaj perversa.
Kaj lia traktado de la virto kaj devo preparis la premisojn al la sublima etiko de estontaj jarcentoj.

Efektive Sokrato ne bezonis konsumi siajn finajn horojn por propagandi al la fidelaj adeptoj la abocon de metempsikozo. Li ja estis bona instruisto fekunde laborinta kaj havis dignajn sekvantojn. Ĉi-foje (Fedono) per lia buŝo diskursas lia fama disĉiplo, kiu ne forkuris la tenton efekte reklami karan doktrinon. Sed lia plej lasta parolo estas sendube aŭtenta, kaj ĝi konfirmas altajn kvalitojn de lia filozofio, postvivinta lin prospere preter ajna metempsikozo. Do tiel aŭ alie (kaj interalie per sia specifa akto de fido) Sokrato atingis la senmortecon.

Facilas kredi, ke Spiros Sarafian konservis por ni la stilon de la originalo. En sia riĉa komentaro li ankaŭ scipovis alporti da helena suno kaj ĉiela bluo, tiel ke la tri grizaj libretoj ŝajnas disradii iom da varmo kaj koloro. Oni vidu mem.

Alen Kris


Por flue ekposedi Esperanton

Melichárková, Jana. Esperanto por infanoj 2 = Esperanto pro děti 2. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2006. — 104 pĝ., il.

La lernolibro de Jana Melichárková Esperanto por infanoj 2 estas daŭrigo de ŝia porinfana (mezlerneja) kurso.

Ĝi konsistas el 21 lecionoj, ĉiu dediĉita al aparta temo (semajno, ĉiu el la sezonoj, ekskurso, sportejo ks.). En la dua parto de la kurso estas instruataj sufiksoj -id-, -et-, -eg-, helpvortoj pli, plej, refleksivo. Ĉiu leciono konsistas el novaj vortoj kun tradukoj, ekzemplaj frazoj, demandoj kaj taskoj. Librofine troviĝas metodikaj konsiloj por ĉiu leciono (Esperante kaj ĉeĥe). Krom tio la libro enhavas suplemente tri tradukitajn popolkantojn (sen muziknotoj — tamen probable tiuj superfluas) kaj 17 kurtajn fabelojn — plejparte bone konatajn al diversaj popoloj. Gravaj vortoj el la fabeloj estas tradukitaj piednote.

La libro estas riĉe ilustrita en simpla porinfana stilo (Miroslava Tomečková). Ĉion kompletigas dudirekta vortareto (komuna por du partoj de la kurso).

Mi ne dubas, ke tiu ĉi lernilo allogos infanojn kaj ebligos al ili (helpe de bona instruisto) flue ekposedi Esperanton.

Valentin Melnikov


Dezertaj klifoj

Jünger, Ernst. Sur la marmorklifoj / Trad. el la germ. Bertil Nilsson; postpar. Tomasz Chmielik. — La Chaŭ-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2006. — 127 pĝ.

Kiam Germanio estis perdinta la duan mondmiliton, la lando estis tute en ruinoj. Kompleta rekonstruo de la lando estis necesa, ne nur de domoj kaj infrastrukturoj, sed ankaŭ de la spirita vivo, la kulturo. La intelektuloj evidente perfidis la valorojn de eŭropa humanismo kaj kunlaboris senprobleme kun la nazia reĝimo. Aliaj, kaj ĝenerale la plej konataj, kreivaj homoj devis fuĝi por eviti nazian persekuton aŭ forlasis la landon en abomeno.

Tiel la dezertigo de la germana kulturo komenciĝis jam en 1933, ĉar ĝenerale restis nur sengravaj aktistoj de la kulturo (tamen estis kelkaj esceptoj!). La ekzilitoj agis en eksterlando kiel konservantoj de la humanista tradicio.

En Germanio restis nur tiuj, kiuj kapablis aranĝi sin kun la reĝimo aŭ tiuj, kiuj mistaksis la potencialon de la nazia teroro. Ili povis iel verki, dum la ministro pri propagando atente gvatis ilian verkadon por malhelpi eventualan kritikon. Tiuj verkistoj ne necese estis nazioj, sed ja kapablis verki en la kadro de la reĝimo. La verkistoj estis, kiel ili diris poste dum akra debato kun Thomas Mann, en “interna ekzilo” (“innere Emigration”). Kelkaj eĉ defendis sian reston en Germanio. Tiuj argumentis, ke nur ili havis rajton partopreni en la postmilita rekonstruo, ĉar nur ili spertis la germanan honton ĝisfunde. Tiuj debatoj feliĉe ne estas nia nuna temo, sed estas grave kompreni la historian fonon de Sur la marmorklifoj.

Ankaŭ Ernst Jünger spertis la situacion de la tiel nomata interna ekzilo: “Ni vivis en epoko, dum kiu verkisto estas kondamnita al soleco” (pĝ. 58).

Jünger estis ekstrema naciisto, ĉiam trovebla sur la plej dekstra politika flanko. Li ne tute malkonsentis kun la celoj (sed tute ne kun la metodoj) de la nazioj, ĉar ĝenerale tiu movado estis tro pleba por lia gusto. “Ĉiaspeca feĉo sub la gvido de homoj el la arbaroj tiam kutimis nokte aperi antaŭ la bienoj, kaj kiam oni rifuzis al ili eniron, ili rompis la serurojn per forto” (pĝ. 34).

Ĉu tio ne frape similas al la konduto de Hitleraj sturmtrupoj? Jünger ĉiam insistis, ke legi lian romanon Sur la marmorklifoj estis absurda entrepreno. Fakte ne gravas multe, ĉu ni legu tiun romanon kiel konkretan reagon al kontraŭkulturaj fortoj aŭ ĉu ni transcendu ĝin al ĝenerala disputo pri nihilismo kaj anarkiismo.

Vivi sur marmorklifoj

Kio estis antaŭ la nihilista invado de la arbaranoj? En la komenco la rakontisto kaj ties frato Otho vivas serene en iu feŭda socio en Marina, kaj tie ili dediĉas siajn vivojn al serena kontemplado kaj intensa studado de botaniko. Por percepti kio okazas en la mondo, ili devas grimpi la klifojn, kaj tiam: “Ni vidis de tiu alteco la vivon, kiu sur malnova grundo bone zorgita disvolviĝis kaj portis fruktojn, kiel la rebo. Ni vidis ankaŭ ĝiajn limojn: la montojn, kie la plej alta libero, kvankam ne akompanata de abundo, loĝis ĉe la barbaraj gentoj, kaj en norda direkto tiujn marĉajn kaj malhelajn grundojn, el kiuj sanga tiraneco minacis” (pĝ. 31).

Tiu minaco fontas en la potencavida arbarmastro kaj ties helpanto Braquemart, kiuj ĉasas ĉiujn kontraŭulojn kaj ĵetas ilin en karceron. “Super tiaj keloj sin levas la fieraj palacoj de tiraneco kaj la bonodoroj de la festenoj: stinkaj kavoj de plej teruraj specoj, kie naŭza feĉo timige sin amuzas malhonorigante homdignon kaj homliberon. Tiam la muzoj silentas, kaj la vero komencas flagri kiel kandelflamo en vento” (pĝ. 68). Finfine la fratoj devas forlasi sian ekzistadon de estetika kontemplado kaj fronti la tiranecon. Ili malvenkas kaj devas fuĝi. Rezigne la rakontanto konstatas: “Tamen estis nia destino malproksimiĝi de ĉiu loko, kiu donis al ni ŝirmon sur la tero. Ni nun lasis niajn posedaĵojn kaj rapidis tra la ĝardena pordo al la haveno. […] Ni vidis nian domon situanta en la ombro de la marmorklifoj kun ĝiaj blankaj muroj kaj larĝa ardeztegmento sub la pala rebrilo de fora fajro” (pĝ. 103–104).

Mi devintus skribi tiun recenzon antaŭ kelkaj monatoj. Plurfoje mi scivoleme kaj avide eklegis, sed mi ĉiam devis halti post kelkaj paĝoj pro la afekte pompa lingvaĵo de Jünger. Mi demandis min, ĉu mi vere volis legi kiel “la oraj fadenoj de l' vivo susuras sur la ŝpinrado” (pĝ. 9) kaj similaj kiĉaj pastoraloj. Finfine mi tamen atakis la libron dum iu kuraĝa mateno … kaj tamen trovis ioman ĝuadon en pli vizia lingvo fine de la libro.

Feliĉe, la traduko de Bertil Nilsson mildigas la plej vulgarajn misstilaĵojn de Jünger. Mi ne povas kompreni, kial oni povas frandi la stilon de Jünger. Bone, tio estas demando de gusto, sed oni povas konstati, ke nuntempe ne estas multe da homoj kiuj, kiel Tomasz Chmielik, taksas Jünger tiel alta kiel Thomas Mann. Sur la marmorklifoj ĉiam havos valoron kiel dokumento de humanismo en la plej tenebra epoko de la germana historio.

Wolfgang Kirschstein


Helpa kaj utila serio

Marček, Stano. Esperanto priamou metódou. — Martin: Stano Marček, 2006. — 114 pĝ., il.

Marček, Stano. Esperanto per rekta metodo: Internacia ilustrita lernolibro. — Martin: Stano Marček, 2006. — 110 pĝ., il.

Ĉu la instruistoj de Esperanto, kiel interkultura planlingvo, devas serĉi pli universalan metodon por efike instrui la lingvon?

Sendube, la konata Cseh-metodo, kiu funkcias ĝisnune, estas tia elstaraĵo. Tamen progresigi kaj adapti la metodon por la hodiaŭa mondo ankoraŭ estas tasko de la Esperanta instruisto. Ni vivas en interreta epoko, tamen nur interreto kaj moderna tekniko ne sufiĉas. Do necesas ankoraŭ la lernomaterialo kuniganta la tradician kun la moderna.

Antaŭ mi kuŝas serio da lernomaterialo, kiu baziĝas sur la rekta metodo, tamen konsideranta la ŝanĝojn de la mondo kaj uzon de moderna tekniko. Temas pri kvin recenzataj eroj.

Esperanto priamou metódou, la unua el la serio, estas rektmetoda lernolibro por slovaklingvanoj. Ĝi estas riĉe ilustrita lernolibro, enhavanta preskaŭ mil bildojn. Tamen, ĝi ne uzas kompletan rektan metodon, ĉar en la fino de ĉiu leciono aperas slovakaj reguloj kaj vortareto, t.n. indukta metodo laŭ R. Rakuŝa. Kontraste al pura rekta metodo, la nacilingva parto povas helpi lernanton firmigi la sciojn, akiritajn per rekta metodo en la sama leciono. En la fino de la libro estas vortaretoj ambaŭdirektaj Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta.

La dua, Esperanto per rekta metodo, estas la sama libro en internacia vesto. Celante internacian uzon, la aŭtoro adaptis ĝin al pura rekta metodo, do ĝi uzeblas en ajna lando, por ajnaj lernantoj kun ajnaj gepatraj lingvoj. La lernolibro instruas pensi rekte en Esperanto, helpe de bildoj, analogio, tabeloj, vortludoj kaj unulingva vortaro. Multajn legantojn eble interesas, kiel la aŭtoro klarigas nekonatajn vortojn per konataj vortoj en tiel maldika libro. En la unua lernolibro, ĉiu leciono enhavas slovakan parton, kiu resumas novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn en la leciono. En la internacia versio, ni nur trovas vortareton Esperante unulingvan fine de la libro, kiu enhavas ĉiujn uzitajn vortojn en la libro — sen ajna klarigo, nur kun cifera indekso post la vorto por montri, en kiu leciono la vorto aperis unuafoje. Ekzemple, por baldaŭ15, ni povas facile trovi la klarigon — “post nelonge”, en la 15a leciono.

Evidente, por instruistoj, kiuj rektmetode instruas, necesas didaktika materialo. Do, la aŭtoro konstruis la trian eron en la serio, Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Temas pri sisteme aranĝitaj 500 bildoj (tekstoj, tabeloj) sur kartonaj folioj A5. En la malsupra parto de la folioj troviĝas numeroj de la koncerna leciono, paĝo kaj bildo.

La kvara ero estas la samaj 500 instruaj bildoj sur kompakta disko en pdf-formato. Taŭga por perkomputila (grandekrana) projekciado kaj pli grandaj klasoj.

La kvina ero estas Aŭdo-Vida Konversacia Kurso por progresintoj. Temas pri DVD, kiu enhavas ok vastajn lecionojn kun bildoj, sonoj, melodioj kaj printeblaj tekstlibretoj (por la lernantoj) kaj instrukcio pri la uzado. Rimarkindas, ke la ero kun moderna nomo fakte estas malnova kurso, verkita de Marček antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Do, ne komparu ĝin forme kun la hodiaŭa aŭdo-vida kurso. Tamen, ĝi ankoraŭ estas elstara materialo, se vi uzas ĝin laŭ la instrukcio de la aŭtoro aŭ sub la gvido de instruisto, ĉar vidi, aŭdi kaj respondi ĉiam estas la tri elementoj de konversacio.

Metodike, la rekta metodo povas igi la lernantojn pensi en la lernata lingvo laŭeble frue. Sendube, tio estas tre bona por ĉiuj lernantoj, tamen tio ankaŭ estas malfacila tasko por la instruisto. Kutime, la instruisto de la rekta metodo devas uzi diversajn materialojn por progresigi la lernantojn. Lingvistike, oni facile enkondukas en la instruado konkretajn substantivojn per bildoj aŭ realaĵoj, tamen ne estas facile fari same pri abstraktaj nocioj. Estas pli malfacile instrui la gramatikajn regulojn rektmetode.

Ni ne malfacile trovas multajn elstarajn prezentojn en la recenzita materialo, ekzemple: enkonduko de pronomoj, verbaj finaĵoj is/as/os, ĉiu/ĉio, ke… Por prezenti unu lingvon, nur bildoj ne sufiĉas. La recenzita lernolibro ankaŭ sekvas la elstaran tradicion de Esperanto ekde La Dua Libro de Zamenhof, ekstraktantan el la tekstaro la gramatikajn regulojn.

Kompreneble, por la aŭtoro, ankoraŭ ekzistas kelkaj plibonigindaj punktoj. Ekzemple: se geste “kapjesi” kaj “kapnei” ne estas universala, ĉu oni povas montri bilde per ili la nociojn jes kaj ne (la dua leciono)? Estus bone, se la aŭtoro povus kontroli ĉiujn nombrojn en la folioj de la tria ero, kun la lernolibro. Cetere, por memlernantoj, se la aŭtoro povos prepari sonan materialon, la helpo estos granda kaj necesa.

Fakte, la rekta metodo ankaŭ defias kelkajn interesajn demandojn pri la sistemo de homa sciado. Vole aŭ nevole, la aŭtoro de la rekta metodo opinias ekzisti universalan sistemon de homa sciado, kaj tia sistemo estas fundamento por enkonduki nociojn el la konkreta al la abstrakta. Per tia universalaĵo, la lernantoj kun nesamaj denaskaj lingvoj povas rapide akiri la scion pri “rozo estas floro”, “pomo estas frukto” kaj “plumo estas objekto”. Se la recenzitaj lernolibroj sukcesos, ili ankaŭ kontribuos ĉi-flanke. Aŭ, se kelkaj nocioj ne estos bone akceptitaj de diversaj lingvanoj, eble oni bezonos ŝanĝi iomete iliajn prezentojn, per nacilingvaj klarigoj aŭ aliaj. Mi ĝojas, ke la aŭtoro preparis por instruistoj kaj lernantoj tian elekton: pura rektmetodo kaj dedukta metodo kun nacilingvaj klarigoj. Do, rapide aĉetu la librojn, instruu la lingvon, aŭ Esperante lernu Esperanton. Vi trovos ke la serio estas vere interesa, havinda, helpa kaj utila por vi mem kaj viaj studentoj.

Liu Haitao


Lingvo kaj popolo

Tonkin, Humphrey. Lingvo kaj popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. — Rotterdam: UEA, 2006. — 159 pĝ.

Kiam oni parolas pri Esperanto al eksteruloj, ni ofte kaŝas kio ni estas: ni prezentas ofte ion pli ol ni estas, kaj aliflanke ion malpli. Ni iom pufigas la nombron de parolantoj kaj de rekonoj, la kvalitojn de niaj ĉefoj ekster la Esperanto-medio, ni iom indulgas al kelkaj mitoj ripetiĝantaj de generacio al generacio, ne surprenante la penon historie kaj objektive kontroli ilin. Aliflanke ni preferas silenti pri kelkaj el niaj malsukcesoj, pri la fakto ke multaj niaj institucioj apenaŭ plenumas onon de siaj celoj, ke multaj aktivadoj estas nur surpaperaj, ke multaj klopodoj estis malsukcesaj ĉar mankis al ni ideoj, strategio, taktiko: ni ja estas amatoroj-volontuloj. Nia “movado” estas plejofte senmova, kaj eĉ la vorto “movado” estis ekzilita el la subtitolo de Heroldo, kie ĝi pompis dum pluraj jardekoj. Kio do estas ni esperantistoj? Ni estas popolo kunigita per nur unu elemento, fortika ligilo pro sia graveco, sed aliaspekte malfortika pro sia ununureco: la lingvo.

Trovi tiun feblan trajton kunigantan lingvon kaj popolon, kiu tamen rezistas de 120 jaroj ne ĉiam estas facile: decentraj fortoj nin disigas, alcentraj fortoj nin rekunigas. Humphrey Tonkin estas bona observanto dum jam pli ol duona jarcento: li travivis kiel atestanto la malfermiĝon de TEJO al la orienteŭropa vento (dum la 17a IJK, de li kunorganizita en 1961, estis subskribita la “Interkonsento de Wokingham”); li protagonistis en la konfliktoplena amo inter TEJO kaj UEA; filo kaj patrino ofte kverelas, disiĝas, sin insultas reciproke (“Ŭa, ŭa, UEA!”), sed restas intime ligitaj. Kaj post la necesa generacia ŝanĝo ŝuldita al la Sesdekoka, sed alveninta al nia mondo kun plurjara histerezo, Tonkin alprenis la postenon de plej alta ĉefo de tiu popolo; kaj, ni diru sincere, el la postaj prezidantoj de UEA, sendube siavice meritplenaj, neniu taŭgis kiom li. La rilatoj de Tonkin kun Ivo Lapenna estis tiu de filo al patro, patro kontestata, sed spurata kaj superata: Tonkin estas universitata profesoro, eĉ rektoro, akademiano, denaska parolanto de la lingvo plej firmiĝinta en la mondo, literaturisto, oratoro, docento, preleganto, vojaĝanto, organizanto: li do estas escepte bona gvidanto por nin konduki lernocele tra la meandroj de nia esperantista vivo. Recenzo entute ne necesus: por vino bona, ŝildo ne bezona.

Lia verko Lingvo kaj popolo, kun subtitolo “Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado”, originas kiel prelegaro por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. La prelegoj ne estis persone prezentitaj pro lastmomenta malhelpo, sed estis aŭdigataj per disko, kun eblo por la studentoj altelefoni la malĉeestan preleganton. Tiu origino estas unuflanke ĝia atuto: didaktike klaraj subdividoj de la temo, esencaj elementoj sen fatraso, science dokumentitaj asertoj, rapidaj aludoj por publiko atenta, jam lingve sperta kaj movade duonsperta. Aliflanke tiu origino estas ankaŭ malatuto: se la persona pronomo “mi” taŭge impetas elokvente fare de profesoro malantaŭ katedro kaj antaŭ publiko, kiu ja vidas la personon, vidas liajn gestojn kaj mienon kaj partoprenas en lia streĉo komuniki, tiu “mi” invadas la skribitajn paĝojn iom tro sturme. Tonkin raportas pri siaj streĉoj, tiel ke ofte la eventoj ŝajnas personaj, kaj sukceso aŭ malestas atribuata pli multe al unuopuloj ol al la popolo mem. La verko estas ege instrua por la publiko al kiu ĝi estis origine destinita; certe ĝi povus prezenti nian popolon ankaŭ al la eksteruloj, kaj tradukado al naciaj lingvoj estus ege dezirinda. Tamen en ĉi okazo necesus plurloke adaptoj: multaj mencioj estas klare (kaj prave) direktitaj nur al la interna publiko.

La verko dividiĝas laŭ ok ĉapitroj; al UEA estas dediĉita unu tuta el ili, plus pluraj aliaj paĝoj dise en la aliaj ĉapitroj. Diskutinde estas, ĉu efektive UEA estas tiel preskaŭ ekskluziva centra motoro: ekzistas amaso da aliaj organizaĵ(et)oj kiuj sume levas la prestiĝon de Esperanto kaj tamen ne estas ligitaj al UEA kaj flegas aliajn mediojn: IKUE, la PEN-klubo, Esperanto Radikala Asocio, Oomoto eĉ ne estas menciitaj, kaj AIS San Marino aperas nur en rilatoj kun la Internacia Kongresa Universitato, malgraŭ ke tiu kongresa partopreno estas nur eta ero (kaj ne ĉiam la plej sukcesa) de la vasta agado de AIS. Kaj tamen tra tiuj strukturoj, kaj ekzistas multaj aliaj, venas al la lingvo ne sensignifa nombro da personoj. Ili ne fariĝos movadanoj, sed ili ja konsistigos parton de la popolo kaj kontribuos al la ekstera aspekto de la lingvokomunumo. Ni volonte sekvas la aŭtoron en la plena agnosko, ke UEA estas la ĉefa strukturo, la skeleto, sed la lingvon praktikas kaj evoluigas ankaŭ multaj aliaj instancoj paralele al UEA. Ekzemple, sur la kultura kampo aliaj eldonejoj estas multe pli produktivaj, kaj UEA eĉ ne celas konkurenci; se veras, ke UEA subtenas la libromerkaton per sia konstanta mendo de preskaŭ ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj kaj alvenas per sia gazeto al certe pli ol dekmilo da legantoj (dekoble ol la aliaj plej disvastiĝintaj gazetoj), estas ankaŭ vere, ke pluraj aliaj libroservoj, unuope pli etskale, sed kune pli grandskale, ludas siavice konsiderindan rolon por krei kaj disvastigi la Esperantan kulturon.

Tonkin tuŝas la eternan demandon: kiom da esperantistoj ekzistas? Sagace, li ne respondas, sed proponas aliajn demandojn: kio estas esperantisto? Ĉu kotizpaganto, kursfininto, diplomakirinto? Ĉu utiliganto de la Pasporta Servo aŭ detempaltempa leganto de iu gazeto hazarde trovita? Ĉu aktiva movadano aŭ trareta babilulo? Ĉi tiu nerespondo estas tute saĝa kaj scienca sinteno, kiu krizigas ĉiujn tiaspecajn statistikojn ankaŭ pri la aliaj lingvoj. Tamen, ne ricevante respondon al tiu baza demando, la leganto riskas senti sin iom mistifikita., ĉar eĉ ne proksimuman takson li ricevas laŭ la diversaj niveloj de lingvokono. Ja, esperantistoj ne havas ŝtaton kiu statistikas, kaj eĉ kie ŝtatoj statistikas pri lingvoj, tiuj rezultoj havas vastan gamon de nekredindeco. Sed ni bezonas kredi ion, eĉ nombrojn nekredindajn, kiam aliajn nombrojn ni ne havas.

Kvankam polemiko estas, kaj ĉiam estis, esenco en la idealismaj kaj pacemaj movadoj, laŭ mia modesta opinio en la verko oni tro evidentigas konfliktojn kompare al konkordoj, kaj laŭdojn apudas ĉiam kelkaj “sed”-oj. Ja veras, ke Heroldo ludas, nun same kiel ĉiam antaŭe, opozician rolon rilate al UEA, sed entute estus preferinde evidentigi la kunfluojn ol la diverĝojn. Eble la recenzanto pekas je neobjektiveco, sed aliflanke la konfliktoj estas videblaj nur de interne: la ekstera mondo entute ne perceptas ĉu ene de la Akademio estas malsamaj opinioj (kiel en ĉiuj akademioj) aŭ ene de estraro konfrontiĝas eĉ akre diversaj strategioj (kiel en ĉiuj estraroj). La subtitolon “Aktualaj problemoj” mi estus aliiginta al “Aktualaj celoj kaj agadoj”.

Ofte Tonkin, ekzamenante nesukcesintan aŭ nur parte sukcesintan agadon, konkludas per “ni devus agi pli”; mi estus preferinta konkludon per “ni devus ĉesi (agi tiel kaj male agi alimaniere)”. Ja, la granda ŝanĝiĝo de la komunikado ŝanĝis (kaj ŝancelis) ankaŭ niajn celojn: se antaŭe ni celis al komunikado, nun ni celas al egalrajteco je komunikado kaj sekve al faciligo de la homaj rilatoj ĝenerale. Tre skrupule kaj precize Tonkin ilustras la redifinon de nia celaro: kaj efektive la nunaj celoj, kompare kun la praaj de la tempoj de la UEA-fondo, estas pli entuziasmigaj. Tamen ĉiam rolas, iom obsede, komparo kun UEA: la celoj de la komunumo ne nepre kongruas kun tiu de (sia plej granda) asocio. Almenaŭ, ne ĉiam la ordo de graveco de celoj, se entute oni volas vidi tion en statuto, kongruas. La UEA-lorno plene kontentigas la centran vidon, sed aberacias ĉe la lensorando.

Impona kolekto de bibliografiaj referencoj estas alia atuto de la verko. Ĉiuj mencioj kaj citoj havas sian respondan fonton librofine. Granda helpo al la informanto pri Esperanto, granda helpo al memlernado de la priinforma strategio. Krome, apendice aperas tri gravaj dokumentoj: la Deklaracio de Tyresö (1969), la Manifesto de Raŭmo (1980) kaj la Manifesto de Prago (1996). Ĉi tiuj dokumentoj fiksas la ritmon de la evoluo de celoj kaj metodoj: do bone, ke ili estas kolektitaj kaj abunde komentariitaj en la libro.

Verko priskriba, do, sed ankaŭ preskriba; verko paĝonombre modesta, sed sugesta; verko impeta, kaj eble profeta. Ĝi plenrajte povus aparteni al serio “Ni lernu per la eraroj”, samkiel al serio “Obstine antaŭen, la nepoj nin benos”. Tonkin estas optimisto kaj rigardas kun espero al la estonto: malgraŭ diverĝoj kaj konfliktoj, la Esperanta popolo estas tamen pli bona ol la cetera ĉirkaŭa mondo, kaj povas plibonigi ĝin: “La nova sento restas ĉiam nova” estas la lastaj vortoj de la libro, plene prikonsentindaj.

Carlo Minnaja


Jarronde tra la mondo

Monatoj tra la mondo / Kompilis Hori Yasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2005. — 96 paĝoj.

Ĉio genia estas simpla — tiun aksiomon sukcese pruvis Hori Yasuo, la aŭtoro de la sukcesa libroĉeno Raportoj el Japanio. En sia nova projekto li petis skribi: kion oni faras en ĉiu monato en diversaj mondopartoj. Respondis esperantistoj el deko da landoj de Azio, Eŭropo, Afriko kaj ambaŭ Amerikoj.

La raportoj malsamas enhave kaj amplekse. Iuj akurate sekvas plenan jarciklon, aliaj aperas nur unu-du fojojn. La stiloj ankaŭ varias de kurtaj faktoplenaj ĵurnalistaj raportoj el Francio ĝis vastaj, sonantaj kiel versoj en prozo, skizoj de ĉarma norda naturo de Finnlando, kiuj jen odoras per someraj floroj jen tremigas per frosta januara vento.

En Vjetnamio okulfrapas simbiozo de epokoj kaj ideologioj — kiel jarcentojn antaŭe hundo alternas kokon en la bestara kalendaro, incenso prifumas portreton de prezidanto Ho Chi Minh kaj la popolo entuziasme festas la tagon de liberiĝo de Suda Vjetnamio post la tago de praulara kulto.

Mirinda afero: komence de la tria jarmilo, kiam la homaro pretas trapaŝi la limon de sunsistemo kaj penetri interstelan senfinan spacon, de kiu la tero apenaŭ videblas kiel sablero inter miliono da sableroj eterne flugantaj en nigra silento de kosmo, ni, aborigenoj de ĉi tiu sablero, spite al kondamnata kaj jam delonge aŭgurata tutmondiĝo, ankoraŭ, ofte draste preskaŭ ĝis plena kontrasto malsamas per lingvoj, moroj, vivkondiĉoj, religioj. Eĉ tuthomaraj valoroj — kvintesenco de la okcidenta civilizo — valoras ne ĉie kaj ne por ĉiuj…

Sed el tiuj malsamoj kreiĝas multkolora portreto de la homaro. Des pli grave ke ili ne kaŭzu mistakson kaj malkonfidon sed servu al reciproka pliriĉiĝo de ĉiuj kulturoj. Tiusence la libro modele esprimas internaciecan spiriton de Esperanto.

La unuajn raportojn el ĉiu lando garnas skemaj mapoj, mankas nur mapo de Usono — ĉu pro antiglobalisma inklino de la kompilinto? Aliaj mapoj ankaŭ surprizas — en Eŭropo aperis nova ŝtato Mordavio (pĝ. 10), Laoso kaj Kamboĝo (pĝ. 8) ial interŝanĝis siajn nomojn, la plej granda oceano (pĝ. 7) reduktiĝis ĝis Pacifika maro. Sed eble maljuste mi suspektas la eldoniston pri nekono de geografio, kaj tiuj misaĵoj estas nur testo por atentemaj legantoj? Se tiel: mi atendas premion!

Nikolaj Penĉukov


Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo

La dua parto

En februaro ni prezentis kelkajn bandojn kiuj utiligas Esperanton kiel la nomon de sia bando aŭ albumo… Ni daŭrigas tiun prezenton per plia materialo, plukita dank' al la diversaj spionoj en la reto — apartajn dankojn al Andrea, Henriko kaj Tonjo!

Nun ni parolu pri tri bandoj: Esperanto, Le Punk kaj Rêverie.

EsperantoHistorio de Esperanto

Fine de 1971 belga violonisto Raymond Vincent, post pluraj malsukcesaj bandoj, decidis lanĉi pli aŭdacan muzikan aventuron. Li renkontis bruselan pianiston Bruno Libert. La du muzikistoj kune kun italaj-belgaj fratoj Malisan (basisto Gino kaj drumisto Tony), komponis serion da titoloj kaj surbendigis la unuan demon en studio.

La kvaropo kun la demo iris al Britio, kaj tie ili konatiĝis kun David Mackay, kiu trovis pliajn muzikistojn por la nova bando: aŭstralian kantiston Glenn Shorrock kaj la in-korusan triopon de Cliff Richard (Joy Yates, Janice Slater kaj Bridget Dudoit).

La bando bezonis gitariston, kaj David trovis plian aŭstralianon Brian Holloway. Korda ensemblo por subteni la violoniston kun Godfrey Salmon (dua violono), Tony Harris (alto) kaj Timothy Kraemer kompletigis la novnaskitan bandon.

Kvankam ili kantis en la angla, ili nomis la bandon Esperanto pro la internacieco de la muzikistoj, kiuj konsistigis la grupon.

Esperanto. Rock-OrchestraEn luita farmo en Kornvalo dum kelkaj semajnoj la 12-persona grupo komencis muzikekzercadon. La kontakto estis bonega kaj kreiva. Poste Esperanto daŭrigis la laboron en alia farmo en Belgio kaj surbendigis en Londono la unuan albumon, kiun eldonis A&M. La unua disko Rock-Orchestra aperis en 1973. Samjare aperis dutitola vinila disketo. A&M eldonis la albumon kaj la disketon internacie: en Britio, Usono, Aŭstralio, Brazilo, Germanio, Japanio, Venezuelo kaj Nederlando.

Esperanto helpe de manaĝistoj organizas turneon en Britio kiel unua parto de la fama bando Sha na na. Poste Esperanto turneis en Eŭropo kun la bando Strawbs, kaj dank' al tio faris serion de registraĵoj dum vivaj koncertoj en Romo, Napolo kaj Torino, kiun disaŭdigis la itala televido.

Esperanto. Danse macabrePost la turneoj la dekduopo izoliĝis en kimra kastelo por prepari la duan albumon… Sed post la registrado A&M rifuzis aperigi la diskon. Tio kreis tensiojn inter la muzikistoj — Glenn Shorrock forlasis Esperanton kaj revenis al Aŭstralio.

A&M petis al Peter Sinfield, kiu laboris kun King Crimson kaj ELP, arte produkti la novan albumon. Peter konsentis, kaj venigis novan kantiston, Keith Chrismas. La samaj muzikaĵoj estis rearanĝitaj kun la voĉo de la nova kantisto.

La dua disko Danse Macabre aperis en 1974. Se en la unua albumo oni sentis, ke la bando serĉas sian stilon kun influoj popaj, rokaj, klasikaj kaj progresivaj, la dua albumo estas pli homogena, pli progresivroka kaj la etoso estas malhela, kvazaŭ la etoso en la fantome hantata kimra kastelo forte influus la muzikon. Peter Sinfield implikiĝis tiel forte en tiu albumo de Esperanto, ke li rifuzis produkti la unuan albumon de Supertramp!

A&M preparis novan turneon de Esperanto en Britio, ĉi-foje kun la franca bando Magma tiam tute ne konata en Britio. La konsisto ŝanĝiĝis… Venis nova kantisto Roger Meakin, kies voĉtembro tre specifa bone akordiĝis kun tiu de Kim Moore. La tri korusaninoj foriris…

Esperanto. Last tangoLa surbendigado de la tria albumo okazis parte en Londono kaj parte en la famega kastelo Hérouville en Francio, kie surbendigis Jethro Tull, Elton John kaj aliaj famuloj.

La tria albumo Last Tango estas arte produktita de Robin Geoffrey Cable (soninĝeniero kaj produktisto interalie de Queen, Genesis kaj Elton John). Ĝi aperis en 1975.

Esperanto trovis perfektan muzikan ekvilibron. Ĝi koncertis en famaj festivaloj en Bilzen, Newcastle, Reading, Paradiso en Amsterdamo, Montreux en Svislando.

Kvankam Esperanto ekfamiĝis, ĝi ne estis informita pri la rezultoj de la diskovendado de A&M en la tuta mondo kaj longe ricevis neniun tantiemon. Malgraŭ tio A&M ne renovigis la kontrakton. La muzikistoj estis konsternitaj, kaj ĉe la komenco de la kariero la projektoj de la bando sinkis…

Esperanto fariĝis viktimo de la diskokrizo, okazinta en 1973–74 en Britio, kaj ĉar ĝi estis multnombra kaj bezonis grandajn rimedojn teknikajn kaj financajn kaj por la surbendigoj kaj por la koncertoj.

La reguloj de la tuja profito diktis tiun decidon al A&M malgraŭ la artaj kvalitoj de Esperanto, kiu postlasis nur tri belegajn albumojn.

Sed 15 jarojn post la malapero de Esperanto, A&M tra aliaj eldonejoj reeldonis la tri albumojn sur KDoj en Japanio, Ruslando kaj Koreio.

Legu pli ĉe: http://www.esperanto-rock-orchestra.com/index.html


Le PunkLe Punk el Madrido

En Hispanio famiĝas rokbando Le Punk. Jen raraĵo: ĝi enmetis unu Esperanto-kanton La lukto estas perdita en sian plej freŝan albumon, aŭskulteblan rete ĉe: http://www.myspace.com/lepunkmadrid.

La kantisto lernis Esperanton kaj venis al li la ideo verki tekston en la internacia lingvo… kaj kanti ĝin. Li faris tiun laboron sola kaj sen helpo de kleruloj, kio klarigas misan prononcon… Tamen la ideo kaj rezulto estas laŭdindaj, kaj la bando meritas ke oni malkovru ĝian muzikon.

Fine de 2000 Alfa (kantisto) kaj Joe (gitaristo) el la bando Perros de Paja (Pajlaj hundoj) decidis starigi novan bandon kun tute alia muzika koncepto. Ili kontaktis konatajn muzikistojn — Dani “Patillas” (basisto), Tuli (saksofonisto, klarnetisto) kaj Leyva (drumisto). Kaj naskiĝis Le Punk.

La bando estis bone akceptita de la publiko en koncertoj, kvankam la stilo estas tute noveca kun miksado de stiloj apenaŭ kongruaj: tango, milongo, rokenrolo kaj svingo.

En 2001 Leyva foriris, kaj eniris eksterordinara drumisto Datz kiu plifortigis la bandon.

Le PunkPost pluraj koncertoj la bando surbendigis kelkajn titolojn por demo, kiu poste fariĝos la starpunkto de ilia unua disko… En la sama periodo pianisto Carlos Ramos aliĝis al la bando.

Multaj koncertoj dum 2002 donis al Le Punk bonan sperton, kaj ĝi pliriĉigis sian repertuaron per novaj kantoj. Al la cititaj stiloj aldoniĝis balkanfolkloraj kaj ciganaj influoj, kiuj donas apartan etoson al tiu nedifinebla rokstilo.

Finfine ili surbendigas sian unuan albumon La logia de la canalla (La loĝio de la kanajloj), kiu aperis en 2003 kun helpo de la produktejo Tam Tam.

Tuj post la apero de la disko Datz forlasis la bandon, kaj Le Punk restis sen drumisto en la momento kiam la disko estis lanĉota per turneo… Ili sukcesis trovi la drumiston Nacho Labrador Igartúa ĵus antaŭ la starto de la turneo. La turneo kun 20 koncertoj daŭris ĝis somero 2004.

Le PunkInter la koncertoj, en la konkurso Wanadoo Discoveries, konkurante kun dek aliaj hispanaj bandoj, Le Punk gajnis la unuan premion kaj rekompence vojaĝis al Montpeliero (Francio) por prezentiĝi dum granda spektaklo antaŭ 6000 personoj kun granda sukceso!

Post tiu mirinda aventuro la bando reenstudiiĝis kaj registris novan kvin-titolan albumeton. Ĉi tiu registrado estis la lasta kun la pianisto Carlos Ramos kiu, lasinte sian lokon al César G. Miranda, dediĉis sin al solkariero.

Dum 2005 ili preparis novan albumon, kaj koncertis en 28 urboj hispanaj. Le Punk pli kaj pli famiĝis kaj estis elektita de Instituto Cervantes por iri al Varsovio.

Fine de 2005 Le Punk subskribis kontrakton kun la diskeldonejo multnacia Virgin, kaj finfine en septembro 2006 aperis la dua plena albumo No disparen al pianista (Ne pafu la pianiston), kun la menciita kanto La lukto estas perdita.

Pliaj informoj ĉe: http://www.lepunk.es/pantalla_normal.htm
kaj http://www.le-punk.com/

Forumo, babilejo: http://www.le-punk.com/foro/viewtopic.php?t=2433


ReverieItala Rêverie

Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano), loĝanta proksime de Milano eklernis Esperanton en novembro 2004 kaj en 2006 li eniris la espo-movadon.

Komence de 2006 lia amiko Alberto Sozzi, muzikisto de la milana muzikgrupo Rêverie, proponis al li kunlaboron, ĉar la grupo realigas muzikon, kiu kunfandas elementojn el pluraj kulturoj kaj tradicioj, kaj do estus tre interese uzi por la tekstoj de la kanzonoj ankaŭ Esperanton, krom aliaj lingvoj (la itala, la antikva angla de Ŝekspiro, la friula lingvo de la itala poeto kaj filmreĝisoro Pasolini).

Andrea kaj la komponisto de la grupo, Valerio Vado, tre facile sukcesis kunlabori, rapide verkinte sian unuan Esperanto-kanzonon Kiam alvenos la fino. La eksperimento tiel sukcesis, ke estis decidite daŭrigi la kunlaboron. Poste Valerio kaj Andrea verkis du pliajn kanzonojn en Esperanto: Plurestantaj memoroj kaj Danco de l' maro.

La celo de ĉi tiu projekto estas:

— por Andrea: disvastigi Esperanton en la neEsperanta nord-itala muzik-medio, konkrete montrante al neesperantistoj la artajn ecojn de la lingvo;

— por Valerio kaj Rêverie: disvastigi sian muzikon en la tutmonda medio de la internacia esperantistaro.

Rêverie estis fondita en 1996 de la milana komponisto kaj gitaristo Valerio Vado. La projekto celas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj itala (renesanca kaj baroka), eŭropa kaj mediteranea, kaj prilaborante ĉi tiujn elementojn per nuntempa sentokapablo. Kunfandiĝas do tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj, atingante specifan “saporon” de la sono kaj de la muziko, kiun oni difinas “progresivfolka”.

ReverieRêverie ĝis nun publikigis tri KDojn kaj akiris pozitivajn recenzojn en Italio kaj eksterlande. Pluraj kanzonoj estas dissendataj de diversaj radiostacioj italaj kaj eksterlandaj.

La grupo estas nun registranta la espo-kanzonojn kaj kanzonojn eltiritajn el sonetoj de Shakespeare.

Nun la bando konsistas el: Fanny Fortunati (ĉefkantado, perkutiloj), Fulvia Borini (transversa fluto, mandolino), Alberto Sozzi (blovinstrumentoj, klavaroj, banĝo, gitaroj, perkutiloj), Valerio Vado (gitaroj, klavaroj, mandolino, voĉo), Daniele Defranchis (gitaroj), Mariella Mancuso (violonĉelo).

Legu pli: www.reverieweb.com

Kompilis por vi
Flo!


Kiamaniere mi venkis en beleckonkurso aŭ, kiujn sukcesojn ofertas la malsukcesaj planlingvoj

de Katarzyna Tempczyk

Dediĉe al Thomas Alexander

La afero estas ege tikla, tial do permesu al mi, karaj legantoj, kaŝi mian nomon je tiu bela pseŭdonomo. Ja la historio, kiun mi volas konfesi al vi estas vere hontinda. Ekzistas multaj kialoj por kiuj oni povas lerni Idon, tamen mi elektis la plej nepardoneblan inter ili. Mi lernis la beaufrontan lingvaĉon nek pro miskompreno, nek pro perfido, nek pro stulteco. Mi lernis Idon por mono.

Kvankam nun ne plu mia aĝo ebligas al mi membrecon en TEJO, en la tempo pri kiu mi rakontos mi estis ankoraŭ sufiĉe juna por havi nesufiĉan kvanton da mono kaj nekutimajn ideojn por plibonigi la situacion. Por senkulpigi min almenaŭ iomete en viaj okuloj mi aldonu ke tiam mi estis ankaŭ sufiĉe freŝa esperantisto kaj ankoraŭ ne konis la multnombrajn noblajn geesperantistojn kiuj poste tute klare informis min, ke malgraŭ la malgrandaj supraĵaj diferencoj, inter Esperanto kaj Ido lokiĝas tamen la granda morala abismo, kiun mi koncize esprimis en jena modesta poemo:

Esperanto —
mondsavanto.
Ido —
perfido.
Ho, se mi scius tion pli frue… Sed tiam mi naive kredis, ke planlingvoj diferencas nur je vortaro, gramatiko kaj kvanto de uzantoj. Kvanto de uzantoj… Jes, ĝuste tie kuŝas la kerno de mia historio. Sed ni revenu al la komenco.

Do iam — en jam delonge forgesitaj de mi cirkonstancoj — mi trovis jenan anoncon:

La internaciona movado por l'aŭiliara linguo Ido, la maxim facila linguo de la mondo, promisas premii ye konkurso por la maxim bona artikli en Ido…
Partoprenar povas omna persono sub 30…
La premii obtenebla esas:
1. US$ 800
2. US$ 600
+ 6 US$ 100
Nelimitizita quanto di plusa premii…
Kiel mi jam skribis, mi estis ankoraŭ freŝa esperantisto, tial, anstataŭ peti la Dion Ĉiopovan liberigi min de la tento satana, mi komencis esplori la aferon. Kiom da idistoj vivas en la mondo? Je la retpaĝoj de Ido-movado mi trovis informon pri 500. Kvankam mi estis ankoraŭ freŝa esperantisto, ja mi havis jam etan movaduman sperton, sufiĉan por dividi la nombron je pli malpli 5, ricevante la proksimuman nombron je 100 idistoj en la tuta nombro. Sed kiom da inter ili estas malpli ol 30-jaraj? Kvankam mi estis ankoraŭ freŝa esperantisto, ja mi havis jam etan movaduman sperton, sufiĉan por certe diri, ke certe la nombro ne sufiĉos por la promesitaj 8 premioj.

Pardonu al mi, ho, Dio Ĉiopova! Pardonu al mi, ho, samideanoj! Mi lernis Idon por 100 usonaj dolaroj!

Homo, kiu unufoje subiĝos influojn de malbona tento, baldaŭ dronos en malbono… Kontraŭ la venkita mono mi aĉetis lernolibron de Volapuko.

Ĉar intertempe mi jam iĝis sufiĉe konata en la zamenhofa movado, mia volapukista agado estis iom honta afero. Estis evidente, ke mi bezonis elekti por ĝi pseŭdonomon.

Ĉiu scias bone: kie aperas peko, baldaŭ aliĝas ankaŭ alkoholo… Post iom da glasetoj mian kapon vizitis genia ideo: Kial mi ne estu virino? Anstataŭ kalviĝanta barbulo — linda kaj dolĉa fraŭlino?

Pardonu al mi, ho, Dio Ĉiopova! Pardonu al mi, ho, Volapükaflens! Por mia volapukista agado mi prenis virinan kaŝnomon. Jen la peko de juneco… Ĉu mi povis antaŭvidi la konsekvencojn?

Ne necesas diri, ke mia apero en Volapukujo renkontis grandan entuziasmon. Sirkülapenäd raportis kun triumfo pri la unua abonantino en ĝia dozenjara historio. La fervoro eĉ kreskis, kiam mi publike deklaris min fraŭlino. Estis evidente, ke antaŭ la movado aperis novaj ŝancoj. Eble eĉ por denaskaj volapukistoj?

Alea jacta est… Ĉu nun mi povis malkaŝi mian sekreton?

La historio okazis antaŭ multaj jaroj.

Kabeinte el ĉiuj planlingvetaj movadoj, subite mi ricevis jenan leteron:

Ho Jiflen Löfik!

Kun plezuro mi informas vin, ke la tutmonda komisiono unuvoĉe aljuĝis al vi la titolon de la plej bela volapukistino de la XX jarcento.

Pardonu al mi, ho, Dio Ĉiopova! Pardonu al mi, ho, belulinoj de la tuta mondo! Por venki en la beleckonkurso ne necesas multe, foje sufiĉas nur lerni la ĝustan lingvon.

Ĵakatyna Ĉymptek

Pro ĉi tiu rakonto Katarzyna Tempczyk iĝis laŭreato de Liro-2006 en la branĉo Originala prozo


Ricevitaj libroj

Vidu la liston de la pli frue ricevitaj libroj

Jünger, Ernst. Sur la marmorklifoj: [Romano] / Trad. el la germ. Bertil Nilsson; Postpar. Tomasz Chmielik. — La Chaŭ-de-Fonds: LF-koop, 2006. — 127 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Marček, Stano. Esperanto per rekta metodo: Internacia ilustrita lernolibro / Il. Linda Marčeková. — Martin: S.Marček, 2006. — 110 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Marček, Stano. Esperanto priamou metódou / Il. Linda Marčeková. — Martin: S.Marček, 2006. — 114 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Melichárková, Jana. Esperanto por infanoj 2 = Esperanto pro děti 2 / Il. Miroslava Tomečková. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2006. — 104 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Monatoj tra la mondo / Komp., antaŭpar. Hori Yasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2005. — 96 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Platono. Fedono / Trad. el la hel., antaŭpar., koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 120 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Platono. Kritono / Trad. el la hel., antaŭpar., koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 51 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Platono. La apologio de Sokrato / Trad. el la hel., antaŭpar., koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 85 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Tonkin, Humphrey. Lingvo kaj popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. — Rotterdam: UEA, 2006. — 159 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Гончарова, Ирина. Язык эсперанто за один месяц: Самоучитель разговорного языка. — Москва: АСТ; Восток-Запад, 2006.— 156 с.; 2000 экз. — [Aĉeto].

Гудсков, Николай. 500 самых важных слов языка эсперанто. — Москва: АСТ; Восток-Запад, 2006. — 31 с.; 2000 экз. — [Aĉeto].

Mana lerteco

Servistino: Sinjorino, mi ne povas disrompi tiun grandan karbo-pecon.
Mastrino: Pensu nur, ke ĝi estas taso aŭ telero, kaj vi tuj sukcesos!

Laŭdo

Edzino: En la atesto de nia servistino mi enskribis, ke ŝi estis malpura, maldiligenta kaj impertinenta. Sed tamen mi volus skribi ankaŭ ion bonan.
Edzo: Skribu do, ke ŝi havas bonegan apetiton.

La amo

— Kion vi donacis al via fianĉino je ŝia naskiĝtago?
— Lip-ruĝigilon. Sed la duonon de ĝi mi jam rericevis de ŝi en partetoj.

Li konas ŝin

— Mi volas aĉeti unu paron da gantoj por mia edzino.
— Je via servo, sinjoro! Sed kiun numeron, kiun koloron vi deziras? Kaj ĉu el silko aŭ el ledo?
— Tute egale! Mia edzino tamen venos por ŝanĝi ilin.

Virinoj

Edzo: Kial vi parolis dum preskaŭ du horoj malsupre antaŭ la pordo kun la najbarino?
Edzino: Ĉar ŝi ne havis tempon por veni supren al mi.

El La Praktiko (jaro 1937)
plukis Halina Gorecka


43aj Baltiaj
Esperanto-Tagoj

La Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET-43 okazos 14–22 jul 2007 en nordlitovia urbo Šiauliai (214 km de Vilno, 142 km de Kaŭno, 128 km de Rigo, 250 km de Kaliningrado). Šiauliai estas atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile. En la urbo, fondita en 1236, nun loĝas 134 mil personoj.

BET-43 funkcios en Fakultato de sociaj sciencoj de la Universitato de Šiauliai (str. Architektu 1) kun luksaj kondiĉoj por laboro. La partoprenantoj libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato (salonoj, ĉambroj, modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro k.s.).
Siauliai
En la programo: somera universitato, paroliga kaj perfektiga kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj k.a. La organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.

Ni antaŭvidas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de BET. Aktualajn informojn pri BET-43 oni povas trovi rete www.esperanto.lt.

Pri aliĝado, loĝado, manĝado, vizoj kaj aliaj demandoj bonvolu korespondi kun la Organiza Komitato ĉe la Litova Esperanto-Asocio:

p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel: 370-37-208503
Fax: 370-37-228616
litova.ea@mail.lt


Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2006 la 9an Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj.  Vidu du premiitajn fotojn:

Ronaldo Bijtenhoorn (Nederlando) “Marnebulo” (3a premio)

Alekseo Kozlov (Ruslando) “Papilietoj”. (Speciala premio pro la plej bona foto pri la temo Naturo)

Musklaku la bildetojn por vidi pli grandajn fotojn

Legu pli pri niaj Fotokonkursoj


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2007. № 3 (149)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo