Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 7 (141)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Kursha Terlando (Fotis Konstantin Jarkov)


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Semper idem: faligante severan kritikon sur “perversojn de la profesia sporto” mi ŝparas indulge la futbalon. Neniu rezono inklinos min aldoni la voĉon al la ĥoro, kiu priridas moke “dudek du idiotojn surkampe, dek mil idiotojn ĉerande kaj kelkmilione da idiotoj antaŭekrane”. Ĉar restante azenobstine inter tiuj kelkaj milionoj, mi aprecas tro senpere certan internan rezonon por la spekto. Kaj mi tute ne trovas ĝin stulta. La duakta spektaklo, kiu sin ludas sur aperta areo estas ja pura faro de kreo, libera improvizo, komuna verko, interplekto intelekta. La cetero gravas, sed ĝi sin prezentas kiel io de la dua kaj tria rango.

La futbalo ne rezistas al la tiranio de modo. Tio ne estas fatala, kvankam povas noci. La tro longaj uniformoj ege malhelpas la movadon. La tro glate razitaj kranioj tro glite reflektas la pilkon. Do, iom suferas la plenuma tekniko. Iom pli suferas mia estetika percepto. Ne gravas. Kaj krome, ĉi-foje la modo ne estas tiom terura tirano: malpli da kalvaj kapoj kaj ŝajne ne videblas (ve, videblas!) tatuaĵoj, nek orel- kaj nazringoj.

Mia amiko ridetis ironie, aŭdinte la replikon pri razitaj kranioj.

— La missendo kapofrapa, — li diris, — neniom nocas la impreson pri la ludo. Ĉar ĝi aldonas intrigon. Kaj se ni konsideros la ĉiam aktualan rolon de la aera etaĝo.

— Al mi ne ŝajnas, — mi respondis, — ke la ĉampionado manifestas la tendencon ignori la teretaĝon. Kaj ĉu senŝerce al vi ŝajnas ke per missendoj saturiĝas la luda intrigo?

Paciga premiso de tiaj dialogoj estas ke mia amiko ne apartenas al la taĉmento de partizanoj del altaera ludo. Nederlandanoj, argentinanoj, hispanoj ĉu japanoj… nur ne angloj kun iliaj eternaj golatencaj ŝveboj… sed pri futbalaj gustoj oni ne disputu.

Iomgrade la futbalo estas universala spegulo. Tiuokaze la nuna ĉampionado reflektas bonan dinamikon eksterkampe. La ludo iĝis iom malpli kruela, pli konstrua, pli kunlabora. Iomgrade tiuj gazonoj de Germanio estas optikaj fokusoj de la mondo, eble lastajare ĝi iĝis pli paca kaj krea.

Nenio elemente nova ekzistas sub la luno. En tiu ĉi komunkoncepta senco ĉio, kio kreas, aperas kun elementaj banalaĵoj. Banala estas la pilko. Banala estas la tasko de la teamo. Ordinaras la simplaj vizaĝoj de la teamanoj. Triviale plata kuŝas sub iliaj piedoj la kvarangulo del gazono. Sekvamomente ĉiu ĉi diverssubstanca elementoporta kumulo kunmiksiĝas, perturbiĝas, kunfandiĝas kaj el “fluo kaj floso de bunta ĥaoso” emerĝas miraklo.

Alen Kris

La kovrilopaĝa foto de Konstantin Jarkov (Kaliningrado) estas farita en la Kurŝa Terlango. 


ZamenhofoCent jaroj de la interna ideo

Por ni, esperantistoj, Zamenhof estas la aŭtoro de nia lingvo. Ni ofte forgesas, ke por li mem Esperanto estis nur parto de pli grava ideo, al kiu li dediĉis sian vivon. Ĉi tiun ideon li proponis al la esperantistaro en 1906, kiam la lingvo Esperanto estis jam 19-jara.

Antaŭ cent jaroj en la julia L'Espérantiste kaj en la junia-julia Ruslanda Esperantisto aperis Nefermita letero al s-ro de Beaufront, en kiu Zamenhof (kiel Aleksandro Naumann, sekretario de la Unua Grupo Homarana), unuafoje uzis la esprimon interna ideo:
Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen…
Interna ideo… homaranoj… Por bone kompreni la Zamenhofan ideologion oni devas legi liajn verkojn kaj kritikon de ili. Legu do la ĵus eldonitan libron Mi estas homo (MEH), kiu enhavas ĉiujn ideologie gravajn verkojn de Zamenhof. Sed nun ni faru nur etan plonĝon en la historion por vidi kio okazis kaj kio ne okazis en la jaro 1906.

La ĉefa kaŭzo

La fonton de siaj ideoj Zamenhof menciis plurfoje, ekzemple, en sia letero al Michaux 21 feb 1905.
Mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro <…> Longan tempon en mia juneco mi estis varmega “sionisto” <…> Mi laboris energie por tiu ideo, mi fondis sukcese la unuajn grupojn sionistajn
(MEH: 100–101).
Kvankam Zamenhof nomis sin “granda politika cionisto” (MEH: 250), en la movado (pra)cionisma li aktivis nur dum siaj studentaj jaroj. Post la doktoriĝo lia cionisma agado ŝrumpis, kaj post la eldono de la Unua Libro li forlasis ĝin. Tamen la forlaso de la movado ne signifis forlason de la ideo:
…kvankam mi faris nenion, mi ĉiam meditadis kaj serĉadis solvon de la hebrea demando. Fine en la komenco de la jaro 1901, mi decidis dissendi la frukton de mia 17-jara pensado
(MEH: 251).

 1901La frukto de la 17-jara pensado

La 17-jara pensado konkretiĝis kiel 78-paĝa ruslingva libro Gillelizm. Projekt reŝenija jevrejskogo voprosa (Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando) kun la pseŭdonimo Homo Sum (Mi estas homo). Ĝi estis pli ampleksa versio de lia manuskripta (ankaŭ ruslingva) Alvoko al la juda intelektularo.

Ĉar ĝi estis destinita al ruslandaj judoj, nur malmultaj esperantistoj konis ĝin antaŭ 1972, kiam Fondumo Esperanto (Helsinko) eldonis unulibre la rusan tekston kaj la Esperantan tradukon de Adolf Holzhaus. Kaj, kvankam poste ĝi estis presita en la Plena Verkaro de Zamenhof, eĉ nun kelkaj konfuzas ĝin kun la samtitola teksto aperinta kvin jarojn poste.

La nomo hilelismo devenas de rabeno Hillel, kiu skizis la leĝojn de la Dio en sia Ora Regulo: “Ne faru al via proksimulo tion, kio estas malagrabla al vi. Jen la tuta Torao, ĉio cetera estas nur komentario” (Babilona Talmudo, Gemarao, Ŝabbat 31a).

Zamenhof akre kritikis la du proponatajn solvojn de la juda problemo: asimilado aŭ cionismo. Asimilado ne taŭgas, ĉar la ĉefloĝantoj neniam akceptas egalrajte la judojn. Kaj cionismo (renaskigo de Palestino) ne estas ebla.

La hebrea problemo laŭ Zamenhof havas kaŭzojn religian kaj lingvan. Dum la kristanismo, islamo kaj budhismo estas malfermitaj al ĉiuj nacioj, la judismo havas nacian karakteron, favorante nur unu elektitan popolon — la hebrean. Kaj la manko de la komuna lingvo ne ebligas al la judoj fariĝi vera popolo — la hebrean preskaŭ neniu konas, kaj la jida estas nur senkultura ĵargono.

Por solvi la “problemon” necesas forigi la du kaŭzojn. Por forigo de la religia-naciisma kaŭzo li proponis krei komunumon de judoj, kiuj akceptus la tri principojn de la hilelismo: (1) La mondon regas la plej alta Forto, kiun ni nomas Dio; (2) siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo; (3) esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, estas esprimebla per jena formulo: amu proksimulon kaj agu kun aliaj tiel, kiel vi dezirus, ke aliaj agu kun vi, kaj neniam faru evidente, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio.

Tiu komunumo solvus la problemon de la diverslingveco de la judoj, kaj kompreneble por la interjuda lingvo Zamenhof proponis Esperanton. Al ĉi tiu komunumo iom post iom aliĝus ĉiuj aliaj popoloj, kaj tiel finiĝos la misio de la hebrea popolo.

Zamenhof eraris. La asimilistoj trovis sian solvon en formigro al Usono, kaj la cionismo finfine triumfis per starigo de Israelo. La antikva lingvo hebrea estis preskaŭ mirakle revivigita, kaj la judismo fariĝis oficiala religio en Israelo.

La alia celo de Zamenhof

La hilelismo ne estis akceptita de la judoj, sed Zamenhof plu laboris pri ĝi. Li havis alian celon, kiun li ne menciis publike. Li bezonis socian portanton por Esperanto. En 1901 li skribis al Abram Kofman:
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan … Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj. Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo
(MEH: 97).
Sed li hezitis pri la bazo por la neŭtrala popolo:
En la daŭro de kelka tempo mi havis la fortan konvinkon, ke la grupo de la unuaj hilelistoj ne devas konsisti el homoj de diversaj popoloj, sed devas prezenti grupon etnologie homogenan, kiu al siaj jam tute pretaj tradiciaj idealoj donos karakteron hilelistan kaj tiamaniere en formo de sekto kreos heredan, jam tute formitan kaj historie bazitan grupon <…> Tia grupo povas esti nur unu, nome la popolo hebrea <…> Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter la hebreoj, aŭ tuj proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj <…> Nur tiam, kiam mi estos decidinta por ĉiam forĵeti la ideon pri hilelismo hebrea, nur tiam mi en unu el la kongresoj esperantistaj proponos la kreadon de sekcio de diverspopolaj esperantistoj-hilelistoj
(MEH: 119,120).
La sukceso de la Bulonja Kongreso konvinkis Zamenhofon pri la dua vojo. En la januara kajero de Ruslanda Esperantisto (1906) li aperigis anonime siajn ideojn sub la titolo Dogmoj de Hilelismo kun paralelaj tekstoj rusa kaj Esperanta.

Homaranismo 1906Hilelismo №2

La dua Hilelismo ege diferencas de la projekto el la jaro 1901. Komparu la Zamenhofajn difinojn:
[1901] La hilelismo estas nova religia partio, kiun ni intencas fondi en la sino de la nun ekzistanta hebrea religio, se nia nuna alvoko al hebrea intelektularo trovos sufiĉan resonon en ĝiaj koroj. La hilelismo estas la sama hebrea religio, kiun donis al ni Moseo kaj kiun predikadis profetoj, sed liberigita de tiu flanka almikso, kiu siatempe estis necesa, sed kiu jam delonge fariĝis absoluta anakronismo
(MEH: 67).
[1906] La Hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco. La Hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon
(MEH: 130).
Ne plu “solvo de la hebrea problemo”, ĝi celis krei neŭtralan ponton inter popoloj kaj religioj (unue en Ruslando), simile al Esperanto — ponto inter lingvoj.

Ni ne prezentu ĉi tie la 12 dogmojn de la hilelismo (legu en MEH), sed ni nur konstatu, ke esperantistoj ne akceptis la novan doktrinon. Al neniu plaĉis ĝia talmuda nomo. Ateistoj trovis ĝin religia. Por kredantoj ĝi aspektis hereza. Neruslandanoj ne konis la ruslandajn cirkonstancojn. “Kaj ĉiuj timis, ke tiu iniciativo, kiu tuŝis rekte la tre delikatajn terenojn de religio kaj de politiko, endanĝerigus la Esperantan aferon” (Waringhien G. 1887 kaj la sekvo, pĝ. 71).

En la februara Ruslanda Esperantisto (RE) Zamenhof aperigis anoniman Aldonon al la “Dogmoj de Hilelismo”, en kiu li promesis ŝanĝi la nomon de la doktrino, permesis uzadi “en la unua tempo” gentajn nomojn por la landoj (Francio, sed ne la hilelisme neŭtrala Parizregno), kaj klarigis ke la lingvo hilelista (t.e. Esperanto) en la kunvenoj hilelistaj estas deviga nur por tiuj, kiuj ĝin bone posedas. Kaj en marto aperis la broŝuro Homaranismo.

Neniu aprobo, du kritikoj

Esperantujo restis indiferenta. En la verda gazetaro aperis neniu pozitiva kaj nur du kritikaj komentoj.

Litova romkatolika pastro Aleksandr Dombrowski (Dambrauskas) aperigis Kelkajn rimarkojn pri hilelismo en la marta RE. Laŭ li, la hilelismo estas ne supernacia kaj superreligia sed kontraŭnacia kaj kontraŭreligia, celante el ĉiuj homoj kaj nacioj fari unu neŭtrale-homan formikejon. Krome, li atentigis, ke “multlingveco kaj diversreligieco estas ne kaŭzoj, sed nur pretekstoj de militoj kaj persekutadoj”. Je la Zamenhofa respondo en la maja RE Dombrowski reagis en la junia-julia kajero. Li konstatis, interalie, ke la homaranismo estas nek religio, nek filozofia sistemo, nek morala principo, nek etika societo, kaj se ĝi estas “ponto inter ĉiu religioj”, ĝi estas ponto “tre danĝera por vojaĝantoj”.

Louis de Beaufront — gvidanto de la plej granda esperantista asocio (la franca) kaj redaktanto de la plej influa Esperanto-revuo L'Espérantiste — en la marta kajero de sia revuo, sen malkaŝi la aŭtorecon de Zamenhof, emfazis, ke pro lia rolo en Esperanto oni identigos la homaranismon kun Esperanto kaj taksos ĉiujn esperantistojn adeptoj de tiu doktrino. Krome li malkonsentis, ke “ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si”, ĉar Esperanto estas nek partio, nek religio, nek filozofio, sed “nur lingvo, kiun la homoj uzados por la entreprenoj, celoj plej diversaj kaj ofte eĉ kontraŭaj”.

Respondante al L. de Beaufront, Zamenhof unuafoje uzis la vortojn interna ideo, kiujn ni citis en la komenco.

Kio (ne) okazis en Ĝenevo

Zamenhof intencis forĵeti la anonimecon kaj pseŭdonimecon per publika lanĉo de la homaranismo en la dua UK en Ĝenevo. Tamen Hippolyte Sebert kaj Emile Javal, al kiuj Zamenhof sendis por aprobo la tekston de sia kongresa parolado, admonis lin ne legi la duan parton de la parolado, en kiu li identigis la internan ideon de Esperanto kun la homaranismo. Zamenhof cedis. 3 aŭg 1906 li skribis al Javal: “mi elĵetos el mia kongresa parolo la lastan parton tuŝantan la homaranismon kaj mi parolos nur pri la interna ideo de la esperantismo, lasante al ĉiu klarigi al si la esencon de la ideo, kiel li volas” (MEH: 165).

Krom kelkaj personoj, neniu sciis, ke en Ĝenevo Zamenhof prezentis nur duonon de sia parolado. Tial la interna ideo, menciita en la unua parto kaj detaligita en la dua, poste ricevis tre malsamajn interpretojn. Nur en 1959 la dua parto estis publikigita. Kaj tiam finfine oni eksciis, ke post la konstato pri la duobla esenco de la esperantismo,

krom la oficiala esenco de la esperantismo, kiu estas esprimita en la Bulonja Deklaracio, la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistoj-idealistoj
(MEH: 173),
en la manuskripto sekvis Deklaracio de homarano, kies anonimeco malaperis nur en 1913, kiam Zamenhof estis forlasinta sian rolon en Esperantujo. Sed tio estas alia paĝo de nia historio.

Aleksander Korĵenkov


La dua Medalo de Toleremo

8–9 jun 2006 en Bjalistoko okazis solenaĵoj okaze de enmanigo de la Medalo pri Toleremo al profesoro Wladysław Bartoszewski. La medalon starigis Fondaĵo Zamenhof kaj la kunkreintoj de la Fondaĵo — UEA, PEA, TEJO, ILEI, Bjalistoka Esperantista Societo, Universitato de Bjalistoko, Komunumo Bjalistoko, Bjalistoka Vojevodo.

La unuan fojon tiu medalo estis enmanigita al la Papo Johano Paŭlo la Dua en 1999 pro la iterreligia dialogo kaj toleremo. En januaro 2006 estis decidite honori per la medalo profesoron Wladysław Bartoszewski.

Prof. Bartoszewski (naskiĝinta en 1922) estas elstara publicisto, verkisto, diplomato, historiisto.

Li estas prezidanto de Internacia Komitato de Auschwitz, multjara gvidanto de pola PEN-Klubo, eksambasadoro de Pollando en Aŭstrio, dufoja ministro de eksterlandaj aferoj de Pollando, aŭtoro de pli ol 1200 artikoloj kaj libroj, gastprofesoro en multaj universitatoj. Post la liberigo el Auschwitz li aktive helpis judojn dum la Dua Mondmilito kaj batalis en la pola Landa Armeo. Post la milito pli ol sep jarojn li pasigis en polaj malliberejoj pro politikaj akuzoj. Dum pli ol sesdek jaroj li pledas kaj laboras por interetna kompreno kaj kunlaboro, aktive proksimigante precipe polojn, judojn kaj germanojn. Pli frue li estis honorita per la plej altaj ordenoj kaj medaloj de Pollando, Germanio, Aŭstrio, Israelo, Litovio.

La enmaniga ceremonio okazis la 9an de junio matene en la ĉefa salono de la Supera Lernejo pri Publika Administrado en Bjalistoko kun partopreno de pli ol 400 personoj, inter ili tuta elito de Bjalistoko — ĉefaj politikistoj, sciencistoj, kulturaj agantoj k.a.

Wladyslaw Bartoszewski en Bjalistoko (Fotis Maciej Gajewski)La solenan kunvenon komencis rektorino de la Supera Lernejo prof. Barbara Kudrycka. Pri la honorito, liaj vivo kaj agado raportis prezidantino de la Konsilio de Fondumo Zamenhof — prof. Hanna Konopka, kiu fine de sia parolado, kune kun Povilas Jegorovas (reprezentanto de UEA) kaj Jarosław Parzyszek, enmanigis la medalon. Sekvis parolado de la urbestro de Bjalistoko, Ryszard Tur kaj legado de salut- kaj gratul-mesaĝoj. Fine prof. Bartoszewski faris tre interesan prelegon pri Teorio kaj praktiko de eksterlanda politiko. La programon garnis muzikaj koncerteroj de la lerneja koruso, kiu ĵus revenis el Bruselo.

Dum la ceremonio de la enmanigo la laŭreato multe ege pozitive parolis pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Samspirite li parolis ankaŭ en la universitato, kie post renkontiĝo kun ĵurnalistoj, okazis lia prelego Honestindas. Spertoj de la partoprenanto de la epoko antaŭ kelkaj centoj de aŭskultantoj.

La programon kompletigis tagmanĝo kun la urbestro de Bjalistoko Ryszard Tur, metado de floroj ĉe la monumento Zamenhof en la urbocentro de Bjalistoko. Prof. Wladysław Bartoszewski kun la edzino Zofia renkontiĝis en tre amika etoso kun esperantistoj.

La solenaĵoj estis vaste prezentitaj en gazetaro, televidoj, radioj kaj pere de la pollanda agentejo PAP tutmonde. Estis enorma kvanto da ĵurnalistoj. La aranĝo havis mirindan informan kaj propagandan efikon pri Esperanto. La pozitiva takso de Esperanto de tiom altranga kaj aŭtoritata homo estas malfacile supertaksebla. La akcepto de la medalo fare de prof. Wladysław Bartoszewski estas samtempe honoro por la tuta Esperanto-movado.

Povilas Jegorovas, Jarosław Parzyszek


Germanoj jubileis en Brunsviko

Mia vojo al la germana kongreso pasis tra Berlino jam preta akcepti zelotojn de piedpilko. Ĉio en la urbo — flagoj kaj afiŝoj, bildkartoj kaj memoraĵoj en butikoj kaj surstrate, T-ĉemizoj kaj okulvitroj — elstarigis la baldaŭ komenciĝontan mondpokalon. Post kelkhora promenado en la ĉefurbo, rapida vagonaro venigis min al Brunsviko.

La 83a Germana Esperanto-Kongreso estis dediĉita al la centjara jubileo de la organizita movado en la Germanlingvaj teritorioj, kiuj estis pli grandaj ol Germanio nun. Tial ĉi-foje estis multe pli da eksterlandaj gastoj. Ĉiuj najbaraj (kaj pli foraj) landaj asocioj, ankaŭ UEA kaj ILEI estis reprezentitaj.
Parto de la kongresanoj (Fotis Jessica Dehms)
Ĝuste la gratul-ceremonio komencis la internacian vesperon, dum kiu prezentiĝis ankaŭ ĉarma amatora magiisto, kies trukoj amuzis la bonhumoran publikon. Hamburga teamo bonege prezentis la sekvontjaran kongreson. Rakonton pri la evoluanta urbo akompanis lumbildoj kaj kantado de Ralf Glomp. Prezentado de Trio Klasika antaŭis la festan vespermanĝon, post kiu okazis balo kun la grupo Asorti el Litovio.

Brunsviko — la naskiĝurbo de la germana asocio — atentigis pri la jubileo diversrimede: rete kaj afiŝe, per programkalendaroj kaj rulbendreklamo en la stacidomo. Ekspozicio 100-jara jubileo de GEA funkciis en la urba kulturinstituto La Ponto. Amaskomunikiloj raportis pri la evento.

La festprelego de Ulrich Lins prezentis la historion de GEA. Ĝin komplementis Werner Bormann per “Esperanto: Brunsviko 1906 kaj 1972” kaj Detlev Blanke pri “GDREA — specifa parto de la germana E-movado”. Renato Corsetti kaj Zlatko Tišljar traktis temojn ligitajn kun la Eŭropa Unio kaj lingvoj. Andy Künzli prezentis grandiozan projekton pri universalaj lingvoj en Svislando en la formo de Svisa Enciklopedio Planlingva.

Ĉar la jarkunveno de Germana Esperanto-Asocio (GEA) okazis en la lingvo germana, kiun mi bedaŭrinde ne posedas, mi petis la novan estron de la oficejo de GEA, Martin Schaffer, rakonti pri ĝi:

«Ĉi-jare ne okazis elektoj. La estraro de GEA raportis pri la agadoj en la lasta jaro kaj pri la financa situacio. Ĉio estis bona, do oni petis la senŝarĝigon de la estraro. La membrokunveno tion akceptis. La membrokunveno elektis s-ron Andreas Diemel kiel reprezentanton de la Germana Esperanto-Junularo en la estraro de GEA. La junularo multnombre partoprenis la kongreson kaj la membrokunvenon kaj ankaŭ prezentis la projekton “sub-18” kiu havas la celon alproksimigi junulojn sub 18 jaroj al la Esperanto-movado kaj oferti al ili renkontiĝojn kaj agadojn. La nova oficejestro de GEA raportis pri nova fondaĵo. Anny Hartwig de Nurenbergo postlasis konsiderinde altan sumon por krei fondaĵon “Anny-Hartwig-Fondaĵo”, kies ĉefa celo estu interesigi lernantojn kaj instruistojn pri Esperanto. Ĉe la punkto “diversaĵoj” Peter Kuhnel de Berlino raportis pri la bona agado en Berlino speciale rilate al la Esperanto-Domo kaj substrekis la gravecon testamenti al Esperanto-organizaĵoj por havi pli bonan estontecon rilate al Esperanto».

La urbo Brunsviko havas tri urbodomojn kaj tio erarigis parton de la esperantistoj, kiuj direktiĝis al la urbodoma akcepto. Sed bonŝance la alia estis proksima. La moderna kongresejo estis proksima al la historia centro kun la kastela placo kaj katedralo, statuo de leono — simbolo de la urbo — tion kaj multon alian ni vidis dum la ekskurso, ankaŭ la iaman restoracion (nun librovendejo), kie okazis la fondkunveno antaŭ cent jaroj kaj la domon, en kiu Til Strigospegulo bakis siajn famajn strigojn (lia statuo ornamas urban straton). En la malnova placo estis aranĝita mezepoka foirejo, en kiu siajn metiojn montris bakisto, potisto, forĝisto, lignaĵisto…

Fine, mi menciu, ke 2–5 jun en Brunsviko kunvenis pli ol 200 esperantistoj kaj la tuta evento estis filmita. Gravas aldoni, ke la organizadon efektivigis eksterbrunsvika teamo.

Halina Gorecka


Vide el Bruselo

Ĉio farita angle

La Eŭropa Komisiono (EK) lanĉis la 12an de julio publikan aŭskultadon pri la estonta eŭrop-unia patentpolitiko. Ne sonas tre interese, krom se vi hazarde interesiĝas pri libera softvaro. Tamen ekde dek jaroj Eŭropo strebas al nova strukturo kaj reguloj por patentoj.

Ekde 2000 EK provas starigi sistemon laŭ kiu tuteŭropa patento eblos. Tamen ĉefe Germanio kaj Francio ankoraŭ rifuzas akcepti la proponon de la Komisiono, ke ĉiuj patentoj — pro simpleco — estu faritaj angle. Nuntempe firmaoj devas pagi por la tradukado de la patento al ĉiuj koncernaj lingvoj.

McCreevy volas nur anglalingvajn patentojn“Bonaj intelekt-havaĵaj reguloj estas esencaj. Instigante kreadon kaj sukcesan evoluigon de novaj produktoj, patentoj helpas ekonomian kreskon kaj kreas laborlokojn. Ni daŭrigas sur la vojo al Komunuma Patento”, — diris Charlie McCreevy, EKano pri la Interna Merkato.

Laŭ McCreevy, apogita de aro da grandaj firmaoj, Eŭropo ne povos konkurenci kun aziaj landoj kiel Ĉinio, Japanio kaj Koreo, kaj kun Usono, se ĝi ne havos malpli kostan kaj malpli komplikan patento-regularon. En 2005 nur 63,650 patento-petoj estis faritaj, multe malpli ol en Japanio kaj Usono.

“Eŭropaj firmaoj ankoraŭ hodiaŭ uzas la patentsistemon malpli ofte ol iliaj konkurenculoj en Usono kaj Japanio. Kaj plie, la uzado ankaŭ multe diferencas en diversaj eŭropaj ŝtatoj”, — diris Alain Pompidou, prezidanto de la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO). Pro tio, la sistema uzado de patentoj estas grava por protekti teĥnikajn novaĵojn.

“EPO volas permesi al firmaoj traduki nur al unu — kaj ne al ĉiuj — el la tri oficialaj lingvoj: la angla, la franca aŭ la germana. Tia akordo pri lingvoj efektive duonigus la traduk-kostojn por eŭropaj patentoj kaj ŝparos al eŭropaj firmaoj ĝis 500 milionoj da eŭroj jare”, — diras la prezidanto de EPO, Pompidou.

La batalo por defendi sian lingvon kiel “lingvon de scienco” ne multe progresis dum la lastaj jaroj. Siatempe nederlanda politikisto Frits Bolkestein, estante EKano respondeca pri la eŭropaj patentoj, furiozis pri la “naciismo” kaj “egoismo” de Eŭropaj registaroj, kiuj ankoraŭ protektas siajn proprajn lingvojn. “Ni ne multe progresas, — li bedaŭras, — la problemo estis lingva”.

Siavice germanaj politikistoj akuzas siajn kolegojn en Italio, Hispanio kaj Portugalo pri egoismo por defendado de siaj lingvoj. Tiel la germanoj dubigas la provon sekurigi profitan komercon por hispanaj kaj portugalaj agentejoj, kiuj ankoraŭ faretas eŭropajn patentojn por latinamerikaj firmaoj.

Aliflanke, la oficialan starpunkton de la registaro de ŝia Majesto Elizabeta II klarigas, evidente tute neoficiale, angla diplomato: “Ni ĉiam lasas al la eŭropanoj mem diskuti pri lingvaj problemoj”.

Dafydd ap Fergus


Ne ridi, sed objektive analizi

La komentario Strategia elekto fariĝis Pandora skatolo de Komitatano Z (LOdE, 2006, 4–5) prezentis la aferojn ĉirkaŭ la translokigo de la Afrika Oficejo de Togolando al Benino, kaj aldonis pliajn vortojn pri Gbeglo Koffi kaj pri la afrika movado. Ĝi enhavas kelkajn misinformojn, kiujn mi rekomentas ĉi-sube:

1) Afrika Centro Esperantista (ACE) aperis en oktobro 2005 kaj konkretiĝis en decembro. Ne la translokigo de Afrika Oficejo (AO) al Benino fondigis ĝin.

2) Estas vere, ke Gbeglo Koffi forte reagis kaj plu reagas al sintenoj de la estraro kaj ĝenerala direktoro, sed insultis neniun. Tion li faris ne nome de ACE, sed je propra nomo. Kial li akre kritikas la gvidantojn de UEA, tion li klare montris al ili kaj ankaŭ tra siaj artikoloj. Tiuj ĉi gvidantoj estas malsinceraj, mensogas, manipulas kaj tordas la veron. Pruvojn pri tio Koffi jam montradas al la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA.

3) Michela Lipari trovas, ke Koffi dormas dum kunsidoj. Kiam diskutoj estas tute nenecesaj kaj tedaj, sed iuj vortolakse ĵetas ĉion ajn sur aliajn, iuj el tiuj ĉi somnolas. Dum kunsidoj estraraj somnolas pluraj estraranoj sed ne samtempe. Tion ofte faris ankaŭ Michela kaj ankaŭ aliaj kunvenantoj. Michela havas sian manieron moki ĉiujn, tute forgesante, ke en ŝi estas multaj mankoj, eĉ ne nekapablo starigi veran raporton pri kunsido.

4) La gvidantoj de UEA havas neniun planon realigeblan pri edukado en Afriko. Eĉ la akuzativon, kiun scias afrikanoj, preskaŭ nur Hans Bakker kune kun siaj kunlaborantoj kaj lernintoj afrikanoj instruas. Ili semetas ankaŭ pri kulturo, sed la monumentan laboron pri kulturo ĵus faris Giorgio Silfer per la esperantologia seminario en Afriko.

5) En sia dua mandato en la estraro de UEA, Koffi zorgis ankaŭ pri kulturo kune kun Humphrey Tonkin. Li tute ne postulis tiun ĉi taskon, sed dum la taskodivido Renato ŝovis ĝin al li kun la diro: “Tie estas nenio por fari, sed Humphrey Tonkin faros la laboron kun vi”.

6) Esperanto ja donas laboron, kaj eĉ la redaktoro de La Ondo de Esperanto kaj aliaj homoj vivtenas sin per Esperanto. Tiel ili uzas Esperanton laŭ la Deklaracio pri Esperantismo de la Bulonja Kongreso de 1905. Ankaŭ afrikanoj siamaniere uzas sian Esperanton, kaj laŭ tiu deklaracio ili kulpas pri nenio. Ne nur afrikanoj profitis de Esperanto por resti en riĉmondo. Certe tion scias multaj personoj, sed ĉar nur Afriko estas taksata, oni ĉiam parolas pri ĝi.

7) Sub la artikolo estas “Komitatano Z”. Pri kiu tio temas? Kial kaŝnomo? S-ro Koffi neniam kaŝas sin kaj montras sin al la aliaj per siaj artikoloj. La Ondo de Esperanto rifuzis artikolon kun klara mencio pri la aŭtoro, sed aperigis alian rilate la saman temon sed kun kaŝita nomo de la aŭtoro. La Ondo de Esperanto tamen nomas sin sendependa. Ĉu ĝi devas ricevi instrukciojn el la ekstero aŭ ĉu ĝi estas simple subaĉetita? Eble la redaktoro ricevis riproĉojn de UEA-gvidantoj pro la artikolo de Hans Bakker en lia magazino pri la lastaj ŝanĝoj en la agado de UEA en Afriko. Nun tiu ĉi redaktoro volas montri al tiuj gvidantoj, ke li lojalas al ili. Ĉu UEA estas propraĵo de kelkaj, al kiuj Esperantistoj devas ne nur obei, sed ankaŭ adorkliniĝi, dum ili surtretas aliajn? Decas mencii, ke la redaktoro de La Ondo de Esperanto estas eldonisto kaj UEA estas potenciala kliento lia. Sendube li tiel protektas sian komercan rilaton kun UEA, uzante dirojn ne pruvitajn fare de Esperantistoj kun rasismaj tendencoj.

8) Tute ne estas skismo en la afrika movado, kiel tion volas la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. ACE forte laboras, eĉ helpante al AO. Tion vere ne scias Komitatano Z, kiu demandas pri kiuj ridi: “pri Koffi aŭ pri tiuj, kiuj levis lin sur la podion de UEA”.

La unua demando estus kial ridi? Ĉu pro la laboroj sindediĉaj de Koffi por Esperanto kaj pro la multjaraj laboroj de Hans Bakker aŭ pro la senbazaj informoj en la artikolo?

Bone informitaj Esperantistoj ege nervoziĝus pro la kondutoj de la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA pri ties faroj kaj ofendiĝus pro la komentario de Komitatano Z, ĉar montriĝas, ke tiu ĉi aŭtoro simple nenion komprenas pri la afrika movado sed nur uzas la mensogojn de la estraro kaj ĝenerala direktoro por kalumnii. Plie, eble oni povus ankaŭ ridi pri la redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ne povis scii per kiu artikolo malfermi la numeron 4–5 de tiu ĉi magazino. Tiu rido povos frapi ankaŭ UEA-gvidantojn, kiuj intermiksas E-organizaĵojn kun politikaj partioj kaj tiel draste kontraŭas siajn “opoziciantojn”.

Nun estas la momento ne ridi, sed objektive analizi la aferojn por vidi, ĉu ĉiu homo en la estraro de UEA vere taŭgas por gvidi tutmondan organizon, kaj ĉu la nuna ĝenerala direktoro de UEA vere taŭgas por tiu ĉi posteno de manaĝero. Estus pli bone okupiĝi pri tiaj analizoj ol ridi pri iu. Necesas ankaŭ al la redakcio bone informiĝi pri vereco de aferoj, antaŭ ol aperigi ilin. Ĉiuj ni klopodu por la disvastigo de Esperanto, neniam anatemante iujn, kiel faras UEA-membroj, precipe UEA-gvidantoj, kiuj tiel kontraŭas iujn, kiujn ili konsideras potencigeblaj kandidatoj por siaj postenoj kaj ĉiel misinformas pri ili, ke tiujn ĉi ankaŭ aliaj Esperantistoj malŝatu.

Gbeglo Koffi (Togolando)


“La Ondo”: rasistoj ene de nia esperantujo

Mi legis kun ŝoko la insultadon de la redaktoro de Ondo da vero aŭ kiu ajn verkis la artikolon. Ke oni permesis aperigi tiajn aĉaĵojn konfirmis kion mi kredas pri la rasistoj ene de nia esperantujo.

Mi nur bedaŭras ke ĝis nun kelkaj afrikanoj permesis sin esti uzata de eŭropanoj kaj kelkfoje afrikaj kunlaborantoj. Kiam ni vekiĝos de nia dormado tiam estos kunlaboro kaj progreso kaj tio kuŝas en la memstariĝo de la landaj asocioj.

Se la redaktoro de Ondo da vero ne sendis pardonpeton al ĉiuj afrikanoj, ekde nun ili estas malamiko de nia kontinento kaj tiuj kiuj daŭre kunlaboros kun ili estos tiaj.

Ili povas trovi kunlaboranton en malinformitaj afrikanoj sed ne kun homoj kiel mi.

La esperanto mondo estas vasta, oni malkovru kun kiu rilati.

Princo henriko oguinye (Niĝerio)


Probal DashguptaEpistolo al similstrebanoj

de Probal Daŝgupto

Ĉi tiu epistolo al vi temas pri tio, ke por ni, uzantaj Esperanton, la tasko formuli la strebojn, kiujn ni trovas seriozaj, ĉiam estis kaj restas grava parto de la memkonscia esperantista laboro.

Mi proponas ĉi tie tuŝi nur du temojn: tiun de la spirito kaj tiun de la kolonioj.

Tia esprimo, kiel la spirita esenco de la homa vivo, aspektas grandioza. Ĝi des pli amuzos la legantojn se mi deklaros, ke niaj streboj rilatas al specifaj ideoj pri tiu esenco. Sed tiu amuziĝo, tipe nia, priridas hazarde alian dancon, ne malpli nian.

La spirita esenco loĝas en breĉo inter la zamenhofaj Esperanto kaj homaranismo. Zamenhof distenis siajn du laborojn. Oni ofte taksas la homaranisman iniciaton kiel malsukcesintan, dum Esperanto relative sukcesis. Se jes, iuj fruaj esperantistoj reale rilatis al la pensoj pri la homa spirita esenco kaj pretis, ekzemple homaranisme, ligi tiujn pensojn al la poresperantaj laboroj, sed tiu realaĵo velkis.

Tiu takso ŝajnas tro hasta. Multaj tipaj strioj en niaj esperantismoj, ekde Oomoto, tra la brazila spiritismo, ĝis diverse fervoraj ateismoj, fortike ligas la lingvoneŭtralecon al difinitaj ideoj pri la homa spirita esenco, ideoj jesantaj aŭ akre neantaj diemajn religiajn prezentojn de tiu esenco. Oni trovas ligitecon inter Esperanto kaj specifaj spiritaj streboj, inter kiuj mi kalkulas la sendian (ateisman aŭ budhismecan) strebadon pli klare kompreni la homecon.

Eĉ en la naturscienca laboro atentindas la enhavo de la scienca hipotezado. Iu proponanta specifan hipotezon invitas per tio kritikajn provojn dementi ĝin, kaj do ekzemplas la kuraĝon fari ion riskan. Utilas nomi “spirita” ĉion, kio rilatas al la kultivado de la kuraĝo. La esenca fajrero ĉe la sciencisto samsubstancas kiel tiu ĉe aliaj fidaj laborantoj. Ĉiuj provoj difini la homecon, konservantaj la fadenon de la racieco, estas interkontinuaj.

Mi esperas iam vidi historiecan prezenton de la Esperanta strebaro en publika forumo, en kiu klare kaj Esperanto-difine rolos la bildo de tiu ĉi pripensemo pri la homa spirita esenco. Inter la priesperantaj pensantoj, al multaj gravas difini la homecon, kaj (en tiu difinado) neŭtrali rilate la etnajn aŭ konfesiajn kadrojn. Ni ofte prezentas la agadon por Esperanto kiel racian tagordon, kiun partoprenu pli kaj pli da homoj. Ni ne ofte permesas al ni agnoski la spiritan dimension de nia homa memdifinado.

Eble pro tio aperas la persona bezono ĉe tiuj, kiuj sentas siajn religiajn emojn sufokataj, serĉi en la Esperanta afero mem religieskan tutecon. Lastatempaj komentoj pri la Esperanta Civito indikas, ke tiun Civiton multaj konceptas kiel similetan al la Vatikano. Laŭ tiu bildo — plus la fakto, ke ekde la 60aj jaroj la Vatikano ne plu deklaras ĉiujn (eĉ morale bonajn) nekristanojn eterninferaj — la Esperanta Civito aspektus kvazaŭetno, limiganta Esperanton kaj markanta ĝin kiel specifan identecilon, kiu ne plu aspirus difini ion serioze esencan pri ĉiuj homoj, sed nur pri iuj. Tiuj, kiuj volas serioze rilati al la homecdifinado en la Esperanta strebara kerno, malvolonte aliĝus al tia instalo de Esperanto en ian domon kaj malfacile akceptus, ke Esperanto ne plu rajtus rigardi ĉiujn homajn vojojn kiel sian hejman malteritorion. La deziron funkciigi religieskan Civiton mi legas kiel simptomon de tio, ke priesperantaj diskutoj nesufiĉe atentis nian spiritan dimension, kaj pelis iujn homojn al la ideo, ke Esperanto kiel tuto estus io spirite specifebla jam nun, surbaze de sia nuna uzantaro.

Nun mi venas al la dua punkto. La Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov emfazas la preskaŭ dekomencan duecon de la Esperantismoj — laborista kaj burĝa (sin nomanta “neŭtrala”). Lia historio rajtigas nin diri, ke diversaj Esperantismoj en la frua dudeka jarcento akceptis kiel legitiman la eŭropan regadon de aziaj kaj afrikaj kolonioj kaj la mondprofesoran rolon de Eŭropo. “La demokratieco de Privat, liaj liberalismaj agad-metodoj, lia amikeco kun Romain Rolland kaj Mahatma Gandhi ŝajnis tro kuraĝaj por la pli multaj gvidantoj de la neŭtrala movado” (Korĵenkov, pĝ. 75). Aliflanke, la maldekstra Lanti «pravigis pozitivan rolon de imperiismo, ĉar “kontraŭbatali [en la stilo de Gandhi, kiun Lanti eksplicite kritikis] la imperiismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo”» (pĝ. 84). Ni notu, ke tio, kio malsukcesis en la Ligo de Nacioj, estis do la vidpunkto, komuna inter la maldekstra kaj burĝa Esperantismoj, kiu pretis trudi, surbaze de imperia aŭtoritato, lingvon uzotan ankaŭ en la aziaj kaj afrikaj kolonioj pro decido mastra.

En nia alia mondo, la kernaj diskutejoj de Esperanto certe diverse rilatas al la demando de la tria mondo. Tamen, Edward Said trovas eĥon kaj ĉe Jorge Camacho Cordon kaj ĉe Sabira Shun, ambaŭflanke de disopiniegoj pri la naturo kaj estonteco de Esperanto. Amitav Ghosh estas legata kaj de Renato Corsetti, kaj de Kalle Kniivilä, kaj de Giulio Cappa. Malsamajn engaĝojn kun Afriko fasonas samtempe la Civito kaj UEA. Ĉe tia ĉi granda fermento, evidente tro fruas por definitive ion konkludi pri la eblecoj, enkadre de la Esperanta strebaro, partopreni la taskon de la serioza ekskoloniigo de la iamaj koloniaj landoj. Tamen formonivele belas la simetriaĵo, ke la fruaj esperantistoj estis ĝenerale por la imperioj, ke la hodiaŭaj esperantistoj estas ĝenerale por ia kompletigo de la tasko de malkoloniigo kaj evoluo, kaj ke en la blanklandaj esperantistejoj nek la hieraŭanoj, nek la hodiaŭanoj demandis aŭ demandas sin, kiel ĉi tiu vasta konsentaĵo rilatas al la spirita strebaro, pri kiu temis la unua parto de mia epistolo.

Mi rigardas kiel mian ĉi-fojan taskon, estimataj legantoj, la levon de ĉi tiu demando. Vi certe jam vidas la demandon; ĝi aperas en la breĉo inter la du punktoj, kiujn mia letero tuŝis.


PennaSandro Penna:
poeto de sunhela memo kaj vespersombra soleco

La italaj kulturrondoj, kvankam iom sordinigite, prijubileas ĉi-jare la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Sandro Penna. Pri li okazas dampitaj kunvenoj, en kelkaj elitaj rondoj, ĉar ja en nia Italio plu vatikanema kaj bigota, ankoraŭ malfacilas paroli ekzalte pri poeto, kiu sian tutan vivon prikantis la amon al junuletoj, knabetoj, junaj viroj: dumvive li ne hezitis diskanti sian samseksamon, eĉ pli, sian pederastion.

Sandro Penna estas unu el la eminentaj poetoj de la itala literaturpanoramo dudekjarcenta. Li estis la nura itala poeto, kiu parolis senkaŝe kaj klarvoĉe pri kio li estas, kaj kion li volas, je la prezo de ĉiamdaŭra defio al kaj terura, sistema kontraŭstaro kun la establita pensmaniero nialanda.

Kaj ne nur pro la samseksema temaro de lia poetado, sed ja ĝenerale pro lia eksterordinara meditado pri l' deziroj. Obsedata kaj preskaŭ karcerigita pro pederastio, Penna estas senkonscie klera, instinkte lirika kaj vortmuzikema.

Li estas konvinkita, iluziplene, ke li tute enamiĝis al la mondo, kiun li emas travagi kun sia blanka notlibreto sub la suno. Li daŭre pendolas inter la ĉionvolva esprimivo sunhela, lumbrila de sia memo kaj iu regresemo al misteraj malfeliĉo kaj solsento.

Temas pri neagordiĝemo inter du vivotonoj malsamaj: la sparkanta energio postsekvi erosan virbelon trahantantan lin senretene, kaj la falo, la angorprema revekiĝo lin trenanta en solecon kaj senĝuon, en ekzilon disde la lumo:

… La lumo
ne scias pri l' pluvo. La pluvo
ne scias pri l' lumo. La pordoj,
la pordoj de l' mondo fermitas:
fermitaj al pluvo,
fermitaj al lumo.

(Apendico al poemoj, 1927–1938)

Dume la tuta poeziemo de Penna pivotas ĉirkaŭ iu primitiva suneco, la vortoj suno kaj lumo estas lia gvidfadeno, kiu lin kondukas, ofte, al ties kontrastaj vespero, nokto, steloj, ombro ktp. Liaj deziroj, filtrite tra la rememoro, aktualigas sensacojn eltiritajn el tempo fora kaj nebula, sed fiksitajn en momentsparko privilegia: tiu feliĉmomento mirakle ripetiĝas, iluminas blindige lian mondon, sed tuj ekvanuas ombren:
En alta ermitej' aride salaj
ventoj al mi redonas lumdolorojn.

(Kaj la nokto aprila min al klaraj
astroj kondukas, niajn novajn korojn).

Tutvane mi revivas
en ĉi koroj: ho, for do
l' sideroj. Jam pli vivas
senperturba Amor' ol svaga Morto.

kaj
Dormas sur lanta ĉaro vir'. Junias.
Kaj sin levas l'anim' en svaga certo.
Ho fermita ĉiel'. Kaj nudaj korpoj.

Sed la vivplenaj luktoj de l' knabetoj
ne paŭzas en la suno…Antikva nokto
ilin subigos, poste, per amlogo…

Ne vidos mi l' vilaĝon dum vespero,
kiam nebula falos anĝelo de l' laboro.
La lumon mi revidos, lum' el oro,
kie brilas knabeto. Ĉe l' vespero
brilas, revante, liaj vangoj glimaj.

(Poemoj, 1927–1938)

Per la publikigo de sia unua poemkolekto Poemoj (1939) Penna komunikas al ni sian poezimondon per ĝusparkoj kaj plezurmomentoj kurtvivaj, kie, ofte, je maksimuma depresiesprimo korespondas maksimuma lumbrilo de enmonda korpekzalta belo. La poezilingvaj radikoj de Penna sorbas vivsukon, mikse, el lontanaj kaj apudaj tavoloj versartaj: lontane ĉe la grekaj lirikistoj, pli apude ĉe la italaj poetoj Giacomo Leopardi, Giovanni Pascoli eble eĉ ĉe Gabriele D'Annunzio, kaj certe ĉe lia amata, franca poeto Rimbaud. Iu itala literaturkritikisto difinis lian poezion floro kun tigo nevidebla. Sed Penna ne igas nin memori pri liaj modeloj, li ekverkas el la vivsperto, limigante al strikta vortsonoro sian literaturan klavaron, sian peniktuŝan impresionismon, sian grekstilan fabulon, sian sentimplikan kanzonon popularan. Al iu mondo violenta kaj trompa li kontraŭstarigas sian belecolimon: la aĝo de la junuletoj. Ĉio, kio kuŝas sub tiu ĉi lumolinio estas radianta kaj dezirata; ĉio, kio kuŝas trans kaj super tiu linio, ĉe la plenkreskuloj, estas sensignifa kaj eĉ kruela. Tial li pendolas inter ia mio, viktimo je la mondo, kaj alia mio triumfa pro siaj sensacoj: knabemaj kaj knabamaj:
La suno bruniginta tiun korpon
de junuleto cedas sian forton.

Sed restas al la kis' leĝera plue
la junulet' senmova: jam mi revas…

kaj
Mia Amato nudis
ĉe-borde de maro sonora.
Ni ĉee lin apudis
— favorinkline kalmaj —
mi kaj la tempo.

Jen lin forŝtelis domo.
Lin formakulis inko. Restas
mi borde de maro sonora.

(Poemoj, 1927–1938)

Ili min venkis. Al vi nur, knabeto,
mi diru, ke neni', nenio gravas.

Sed tion diras mi al lumreflekto
postkura min, kie mortakvo kavas.

(Apendico al poemoj, 1917–1938)

kaj plie
IV.

Kiel belas vin sekvi,
ho junulo ondira,
trankvila en la nokta urbo.
Se vi haltas angule, mi lontana
restos en paŭz', lontana
de via pac' — ho arde
brula soleco mia.

V.

Ho soleculo ĉirkaŭ ĉi fontano.
La poetika nudo de l' rekruta
soldat' ardis en via koro tuta,
pli ol Venus' el Botiĉela mano.

(Stranga vivoĝojo, 1949–1955)

Li sin difinas ekskluziva poeto de la amo, kiu kantas per obseda leĝero sian allogon al blankaj maristetoj, al adoleskanto figparfuma, al tenera servoknabo de l' bakisto. Sed ja ankaŭ lokoj kaj pejzaĝoj, herbejoj kaj urbkvartaloj, hejmlokoj kun ĉastvestaj junuletoj ornamas kaj lirike spicas liajn, ofte epigramecajn, tri-kvarversojn:
Ho ĉe l' tagiĝ' soleca
flugado de hirundoj
tanĝe sur urb' dezerta.
kaj
Jen meblita ĉambro en tiu vojeto.
Supras la kampanilo ĉe mia lito.
Ĉu ne amoro estas noda streto
inter delic' kaj spito?
Al gril' unua, kiam plu l'aeraj
lumoj eksparkas, neas mi l'aridan
listigon de l' kunvenoj ekvesperaj.

(Strangaĵoj, 1957–1976)

sed ja ankaŭ
Min perdas en kvartalo populara
tiom homsvarma se l' vesper' proksimas.
Mi estas inter homoj jam de mi
lontanaj: al okuloj miaj, viroj
mirindaj: vivaj, klaraj, ne valoroj
kliŝaj. Egalaj ĉiuj kaj tutnovaj.

En malluma angul' mi prenas lokon
postlasitan al mi de laboristo
forkura (ĝustatempe) al la buso
fuĝema. Lian vidis ne vizaĝon,
sed lia sinten' svelta miakore
nunas. Kaj al mi restas (anonima
de li, de l' viv' kaptita), sombrangule,
lia honesta bestodor', kaj l' mia.

(Kruco kaj delico, 1927–1957)

Lia poezia skando estas ofte ritmita kaj samtempe facilflua, kvazaŭ spirado ripoziga. Lia verso aspektas simpla kaj laŭnatura, sed male, ĝi ofte estas teknike ellaborita, metrike kaj sintakse fajlita, kio aparte malfaciligas la transponon alilingven, eĉ al nia fleksebla Esperanto.

La vivo de Sandro Penna estis aparte malfacila, kaj lia poeta talento, pro liaj samseksemaj temoj, penis trovi sian vojon al sukceso en la faŝista kaj katolika Italio de la tridekaj ĝis sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento. Sandro naskiĝis en Peruĝo la 12an de junio 1906 en komercista familio. La gepatroj ofte kvereladis inter si pro la amaventuroj de la edzo, kiu alvokite militfronten pro la eksplodo de la unua mondmilito, revenis nur militofine sifilismalsana. La patrino decidis eksedziniĝi kaj transloĝiĝis al Romo kun eta filineto. Sandro restis kun la patro kaj onklino en Peruĝo kaj ekfrekventadis porlibrotenistan profesilernejon. La junuleto estis ofte malsana kaj restadis for de la lernejlecionoj dum longaj periodoj, dum kiuj, tamen, li avide legadis poezion, precipe verkojn de Leopardi. Dum tiuj jaroj ekestis lia intima malbonstato, lia malkvieto, lia enmema tedo ne trovantaj forigsolvojn. En iu sia tiama taglibro li sin difinas afliktito del mil etaj doloroj, pli malbonaj ol granda sufero. Sed li bezonos multan tempon por kompreni, ke en li hejmas nesubpremebla emo esti libera, esti si mem. La juna Sandro rekuniĝas kun la patrino ĉiusomere, dumferie, en feriurbeto Porto S.Giorgio, ĉe la Adriatika marbordo, kie li konatiĝas kun la verkisto Acruto Vitali, kiu intimigas la junuleton kun la francaj poetoj Rimbaud, Proust, Gide kaj aliaj. Tiu nova poezia ekrivelo, tra Vitali, malkaŝas al Sandro ankaŭ amojn diversajn, sinonimo de samseksamo, preskaŭ tabua vorto en la tiama faŝista Italio. Li eklegas freneze italajn, francajn kaj germanajn verkistojn kaj poetojn, sed precipe francan poezion en la originalo de Rimbaud, Baudelaire, Crevel k.c. kaj li sin trovas daŭre ĉe rando de intima abismo elformita de lia akra sentemeco, kaj de liaj nekonfesindaj seksinklinoj.

En 1929, 23-jara Sandro ekloĝas definitive en Romo ĉe la patrino, malkovras definitive siajn seksajn inklinojn kaj senretene enamiĝas al bela junulo Ernesto ĉe hazarda renkontiĝo surtrame. Li sin fordonas tute al tiu nova amo kaj unuafoje spertas nedireblan pacon. Sed la amo estas kurdaŭra, kaj la poeto revenas al siaj neplenumeblaj deziroj: nur poezio lin elsavas. Ekonomie la vivo tre malfacilas por la juna Penna, kiu ofte ŝanĝas okupon, de librotenisto al vetkolektisto por ĉevalkuraj konkursoj, de presaĵ-korektisto al komercisto pri artaĵoj, foje en Milano, alifoje en Triesto, kaj finfine denove kaj definitive en Romo. En sia hejmo en Romo li akceptas konstante amikojn, kiuj venas aŭskulti liajn poeziaĵojn, pro kiuj li startigas intelektulajn frekventadojn kaj ekkunlaboras kun kelkaj italaj prestiĝaj literaturrevuoj, kiuj ekpublikigas kelkajn liajn versojn. Sekve de amikiĝo kun la Triesta poeto Umberto Saba, en 1939 Sandro Penna publikigas sian unuan poemvolumon Poemoj ĉe Eldonisto Parenti. La eksplodo de la dua mondmilito alportas al Penna pliakriĝon de la ĉiutaga viveblo, kaj, por sin vivteni, li komercas pri ĉio: tial li alterne verkas, komercas kaj ofte malsatas.

Post dek unu jaroj, en 1950 li sukcesas publikigi sian duan poemvolumon Notoj ĉe Eldonisto Meridiana. La verkon favore recenzas nur la verkistoj Pier Paolo Pasolini kaj Piero Bigonciari. En 1957 Penna gajnas la prestiĝan literaturpremion Viareggio kundivide kun Pier Paolo Pasolini kaj Alberto Mondadori. La ĵurio polemikas kontraŭ Penna pro la “honte nedecaj temoj samseksamaj de liaj versoj, kiuj hontigas tutan Italion!” Tamen la eminenta poeto Giuseppe Ungaretti per sia tuta aŭtoritateco defendas la poezion de Sandro Penna. Post la morto de la frato, de la patrino kaj de la fratino Elda, Sandro en 1963 sin retrovas tute sola. Li pli kaj pli enfermiĝas en sia hejmo, emas malakcepti iun ajn, kaj restas sola kun sia hundo kaj kun malofta amiko, iom komercante pri artobjektoj kaj malofte verkante versojn sur disaj flugfolioj, kiujn li kaŝas de ĉiuj.

En 1970 Eldonisto Mondadori publikigas ĉiujn liajn poeziaĵojn, en antologia volumo, per kiu Penna gajnas la Premion Fiuggi, sed li pli kaj pli emas izoliĝi disde la homoj, sin fordone al oftaj senespero-krizoj.

La 21an de januaro 1977 Sandro Penna mortas 71-jara, preskaŭ tute mizersorta, postlasante disajn plurspecajn skribitaĵojn el pensoj, versoj, primeditoj.

Enkondukis, komentis kaj tradukis Nicolino Rossi


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando

La sepa paĝo

La Grunvalda batalo (bildo de Jan Matejka)

La Grunvalda batalo

15 jul 1410 ĉe la aŭroro la pola reĝo Ladislao (Jagailo) decidis ĉeesti sanktan meson. Veninte kun la armeo al la vastaĵo inter Tannenberg kaj Grunvaldo (Grünwald), li ordonis aranĝi bivakon inter la boskoj kaj arbustaro, kaj starigis surmontete tendon de kapelo. Intertempe grandmajstro Ulrich von Jungingen kun sia armeo atingis Grunvaldon. La pola reĝo persiste preĝis, dum la reĝa armeo kaj la armeo de Vitoldo rapide formis batalvicojn. La maldekstran alon formis pola armeo kun 42 polaj, sep rusaj kaj du bohemiaj taĉmentoj. La dekstran alon formis litova-rusa armeo de Vitoldo. La unia armeo etendiĝis je 2 km en tri vicoj. Je la dekstro situis tatara kavalerio. La teŭtona armeo transformis siajn vicojn je du liniojn por etendi la fronton ĝis 2,5 km. Ĝian dekstran alon formis 20 taĉmentoj de Konrad von Lichtenstein, la maldekstran — 15 taĉmentoj de marŝalo Fridrich von Wallenrode, en la dua vico staris 16 rezervaj taĉmentoj.

La batalon komencis teŭtonaj kanonoj. La tatara kavalerio kaj la unua vico de la Vitolda armeo atakis la maldekstran alon de la teŭtonoj. Kavaliroj de Wallenrode kontraŭatakis, al la batalo aliĝis la dua kaj tria vicoj de Vitoldo, sed teŭtonoj rebatis kaj ekpelis ilin. Persiste staris tri smolenskaj taĉmentoj, kiuj katenis parton de la teŭtona armeo. Unu smolenska taĉmento plene pereis, la du aliaj trabatis vojon al la dekstra flanko de poloj kaj protektis ĝin.

Tiam la unua vico de poloj atakis. Ilin kontraŭis la taĉmentoj de Lichtenstein. Komenciĝis batalo. Poloj trarompis la teŭtonan vicon, sed la taĉmentoj de Wallenrode, revenintaj post forpelo de Vitoldo, atakis la dekstron. La smolenskanoj eltenis ankaŭ ĉi tiun baton, kaj la poloj kontraŭatakis. Ĉi-momente falis la granda reĝa standardo de Ladislao.
La Grunvalda batalo (skemo)
Ladislao irigis antaŭen sian duan vicon, kiu savis la standardon, ĉirkaŭis la armeon de Lichtenstein kaj ekpremis ĝin. Tiam la grandmajstro persone kondukis al la batalo sian rezervon. Sed Ladislao ĵetis renkonten sian trian linion, kiun apogis la reveninta armeo de Vitoldo. La teŭtona armeo estis frakasita. La proksimuloj de Ulrich proponis al li fuĝi, sed li fiere respondis: “Je Dio, mi ne forlasu tiun ĉi kampon, sur kiu pereis tiom da eminentaj kavaliroj!” En la batalo pereis la grandmajstro, la marŝalo kaj multaj gvidantoj de la Ordeno. Multaj teŭtonoj pereis dum la posta persekutado, kaj multaj estis kaptitaj. Post la venko la alianca armeo tri tagojn restis sur la batalkampo. Al la ordena ĉefurbo, Marienburg, la aliancanoj venis nur 25 jul, kiam la teŭtonoj jam prepariĝis al sieĝo. La sepsemajna sieĝo malsukcesis; Vitoldo rezignis daŭrigi la militon.

Rezulte de la Grunvalda batalo la potenco de la teŭtona ordeno estis rompita kaj ties planoj pri dominado en la Orienta Eŭropo estis frakasitaj. 1 feb 1411 estis subskribita la unua Toruna packontrakto, laŭ kiu la ordeno pagis tributon, kaj rezignis pri Ĵemajtio kaj Dobrzina regiono.

La Dektrijara Milito

La malvenko, malfortiĝo de la politika kaj ekonomia stato akrigis la internan krizon de la ordena ŝtato: kreskis apartismaj tendencoj, maturiĝis konfrontado kun la urbaj municipoj kaj socitavoloj. Intertempe en la ŝtato kreskis kelkaj generacioj — posteuloj de la unuaj kolonianoj, daŭris asimilado de prusoj — la loka elito strebis al partopreno en la gvidado de la ŝtato. La ordeno estis fermita organizaĵo, kiu kompletigis sin per kavaliroj el Eŭropaj landoj, ĉefe el Germanio. Malkontentaj urbestroj kaj lokaj nobeloj formis Prusan Union, kies fondan dokumenton en februaro 1440 subskribis 19 urboj (7 membroj de Hanso kaj 12 malgrandaj) kaj 53 terposedantoj. Nek papo, nek imperiestro agnoskis la Union. 4 feb 1454 en Toruno la Prusa Unio rezignis subiĝi al la ordeno kaj komencis agi (la ruinoj de la Toruna kastelo ĝis nun memorigas tion).

Prusa Unio serĉis helpon ĉe la pola reĝo Kazimiro IV, kiu subtenis la iniciaton kaj “enkorpigis” la teritorion de la Unio. Multaj urboj ekribelis kontraŭ la Ordeno, subtenis ilin la pola reĝo.

Komenciĝis la Dektrijara Milito (1454–1466). La milito estis elĉerpa por ambaŭ flankoj, ĝian rezulton decidis fine mono, ĉar ambaŭ uzis dungmilitistojn. La sieĝado de Marienburg evoluis tragike por la ordeno. La sieĝatoj ne havis ŝancojn; baldaŭ elĉerpiĝis mono por pagi la dungmilitistojn, tiuj ŝanceliĝis, kaj la ĉefurbo falis. La grandmajstro fuĝis en majo 1457 al Kenigsbergo, la dungmilitistoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo pri transdono de Marienburg.

Tiel Kazimiro IV sen grandaj klopodoj, kvankam multekoste (459 mil guldenoj), akiris la simbolon de la teŭtona ordeno. La negoco sukcesis; la reĝo solene venis en la kastelon.

La konkerintoj iĝis konkeritoj

Post kelkaj pliaj malvenkaj bataloj la ordeno komencis serĉi pacon, ankaŭ la pola reĝo estis interesita fini la militon. La dua Toruna packontrakto estis subskribita 19 okt 1466; per ĝi Pollando akiris la okcidentan parton de la teŭtona teritorio — Gdanskan Pomerion, Kulman teron, Varmian diocezon, la urbojn Marieburg kaj Elbing. La ordeno, kies ĉefurbo iĝis Kenigsbergo, agnoskis sin vasalo de la pola reĝo.

Rusa historiisto Nikolaj Karamzin jene karakterizis la finon de la ordena periodo: “Pasia spirito de ĉi tiu milita frataro, sanktigita per kredo kaj virto, memorata pro la grandanimeco kaj gloro de ĝiaj fondintoj, estingiĝis en landoj de la nordo; riĉeco ne anstataŭas bravecon, kaj la kavaliroj-posedantoj, iam fortaj pro neglektado de vivo, en troabundo da ĝiaj plezuroj trovis sian malforton. La konkerintoj de paganoj estis konkeritaj de siaj kunfratoj-kristanoj”.

(Daŭrigota)

Legu la antaŭajn paĝojn


Mildaj, bontonaj kaj amuzaj

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 80 pĝ. — (Serio Legu kaj lernu; №2).

Ĉiam surprizas min, ke troveblas en la mondo religioj, ekzistantaj de jarmiloj, kiuj timas satiron kaj kiuj ofendiĝas ekzemple pro publikigo de ja krudaj karikaturoj. Mi, naivulo, kiu neniel pretendas kompreni religiojn, estus pensinta, ke post tiom da tempo la koncernaj religioj sentus sin sufiĉe fortaj kaj eltenemaj por priridi la ridadon de aliaj.

Feliĉe ni esperantistoj pli milde, ja rezignacie reagas, kiam eksteruloj nin primokas. Kaj, kiam la mokado venas de interne de la Esperanto-movado, ni priĝuas kaj prifestas ĝin. Almenaŭ ĉi tiun senton mi akiris, leginte la ĝenerale elstarajn satiraĵojn kaj humuraĵojn kolektitajn en la volumo Samideanoj.

Akompanas la 27 mallongajn, kaj do facile alireblajn legaĵojn, enkonduko kaj biografiaj notoj pri la 21 aŭtoroj, kiuj — interesa punkto en si mem — kovras preskaŭ 100 jarojn da esperanta vivo. Kontribuintoj inkluzivas Devjatnin, Schwartz, Baghy, Forge, Neves, Camacho kaj Steele, sed notindas, ke mankas britoj. Tio mirigas: ĉu ni, kiuj sorbas kvazaŭ kun la patrina lakto komediojn, ĉu radiajn, ĉu televidajn, kaj disponas pri longa tradicio pri humura literaturo, taksas Esperanton tro serioza por satiro? Apenaŭ kredeble.

Aparte amuzis min la al mi ĝis nun nekonata humuraĵo de Czesław Kozłowski, kiu en 1912 primokis la esperantistan emon versfaradi; kaj, pri la sama temo, la satiro de Trevor Steele pri la malbelartaj konkursoj. Kortuŝis ankaŭ la tute kredebla rakonto de Spomenka Štimec pri la senĉesaj vizitantoj, kiuj per kaj pro Esperanto preskaŭ fremdigas ŝin en la propra hejmo.

Plaĉos ne nur al lernantoj sed ankaŭ al pli spertaj esperantistoj ĉi tiu belaspekta kaj senriproĉe prezentita volumo (pli fortika kaj eleganta ol la unua en la serio, la same leginda Vivo kaj morto de Wiederboren), kiu taŭgas ne nur por privata ĝuado sed ankaŭ por klasĉambra studado. Kaj ne timu, ke vi ofendiĝos: la satiroj ĉiuj estas relative mildaj, bontonaj kaj, super ĉio, amuzaj.

Paul Gubbins


Ricevitaj libroj

[Bronŝtejn, M.C.] Bruna Ŝtono. Iam, kiam… [Originala poemaro]. Moskvo: Impeto, 2005. — 128 pĝ., il.,; 300 ekz. — [Aĉeto].

Cherpillod, André. Hillel la Saĝulo. Lia vivo kaj lia instruo. — Courgenard: La Blanchetière, 2005. — 36 pĝ., il. — [Donaco de Andreas Künzli].

Cibulevskij, Dmitrij. ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj): Historiaj notoj. — Ĥarkiv: [D.Cibulevskij], 2000. — 384 pĝ., il. — [Aĉeto].

De Vleminck, Christiane; Van Damme, Emile. Leksikaj ekskursoj. Vol. 3. — Antvepreno: FEL, 2005. — 190 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Ilutoviĉ, Klara. Survoje: Originala poemaro. Moskvo: Impeto, 2005. — 56 pĝ.; 300 ekz. — [Aĉeto].

Mekys, Antanas. Esperanto en Litovio. Parto 4. — Vilnius: A.Mekys, 1999. — 92 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Mekys, Antanas. Esperanto en Litovio. Parto 5. — Vilnius: A.Mekys, 2000. — 96 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Mekys, Antanas. Esperanto en Litovio. Parto 6. — Vilnius: A.Mekys, 2000. — 100 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Saki (ps. de Hector Hugh Munro). La lupino kaj aliaj rakontoj / Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans. — Kembriĝo: Edmund Grimley Evans, 2005. — 152 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 80 pĝ., 700 ekz. — (Serio Legu kaj lernu; №2). — [Donaco de Sezonoj].

Schmidt, Johann. Historio de la universala lingvo Volapuko / Tradukis el Volapuko Phlippe Combot. — Courgenard: La Blanchetière, 1996. — 52 pĝ. — [Donaco de Andreas Künzli].


Kaliningrado invitas forumi

La 4a Balta Esperanto-Forumo okazos 21–26 jul 2007 en Kaliningrado (post BET-43 en Litovio, antaŭ Arta Lumo en Finnlando).

La Forumo estas dediĉita al la 100-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Kenigsbergo. Al la jubileo ni dediĉos festan kunvenon kaj ekspozicion. Krome okazos pluraj aliaj programeroj, ekzemple:

  • Seminario pri kunlaboro de baltaj esperantistoj.
  • Prelegoj, diskutrondoj, atelieroj pri diversaj temoj.
  • Seminario pri la historio, nuntempo kaj estonteco de la urbo kaj la regiono.
  • Natalia Striĵnjova kun kantoj de diversaj popoloj en diversaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto).
  • Folklora vespero.
  • Konatiĝo kun Kenigsbergo-Kaliningrado (Katedralo, filozofo Kantio, muzeo de sukceno, pordegoj kaj fuortoj, k.a.).
  • Tuttaga ekskurso en la unika Kurŝa Terlango.
  • Festmanĝo en tipa rusa restoracio.
  • Poŝte: RU-236039 Kaliningrad p.k. 1205, Ruslando
    Telefone: (4012) 656033 (ne antaŭ la 10a horo matene)
    Rete: sezonoj@gazinter.net, sezonoj@yandex.ru
    http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-bef.htm


    Internacia Fotokonkurso

    Post ok sukcesaj konkursoj (1998–2005) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la naŭa Internacia Fotokonkurso.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ la 1a de decembro 2006.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.

    Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

    1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2007.
    2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2007.
    3. abono de La Ondo de Esperanto 2007.
    Speciala premio (50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2007) por la plej bona foto pri la temo Naturo.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos ĝis 31 dec 2008 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.

    Sukcesojn!

    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2006. № 7 (141)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2007:
    — Internacia tarifo: 32 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2006.
    Subtitolo