Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 6 (128)

Antje Rehr (Fotis Alfred Schubert)


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

LINGVO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Vortoj de Komitatano Z

La Estraro de UEA plenumis preskaŭ trionon de sia mandato, sed eĉ forta lupeo ne helpas distingi, ĉu ĝi atingis ion konkretan. Optimisto dirus, ke ĝi uzis la tempon por plani kaj ke fruktoj venos poste. Espereble ili pravas, sed devus jam aperi almenaŭ kelkaj ĝermoj el la semoj, kiujn la dua teamo de Renato Corsetti semis. En tio, kion ordinara aktivulo povas observi, nenio elstaras. Restas por vidi, kion la estraranoj skribos en sia unua jarraporto.

Unu afero klaras: la prezidanto estas la plej aktiva estrarano. Li ŝajnas vivi tage-nokte apud komputilo, ĉar li mesaĝadas tiel amase, ke oni akuzas lin pri spamado. Unu temo ripetiĝas en liaj mesaĝoj: serĉado de agantoj por tio kaj jeno, sed same ofte li plendas pri manko de reago. Ĉiu ajn, kiu sin anoncas, povus iĝi komisiito de UEA, sed regas granda apatio. Pri la gekolegoj de Corsetti ne estas multe da spuroj. Mi volus kredi, ke ili silente diligentas malantaŭ la bruo de retlistoj, kie ĉefe eksponas siajn frustriĝojn babilemaj nenifarantoj, sed mi dubas.

Kio ajn estas la vero pri la laboremo de la teamanoj de Corsetti, ili estas anonima grupo. Granda publiko ne konas ilin kaj eble eĉ iuj komitatanoj jam forgesis, kiujn ili elektis en Pekino. Eĉ se la gvidantoj estus plej diligentaj laborformikoj, tio ne sufiĉas por vivigi kaj antaŭenigi socian movadon, se ili ne havas prestiĝon ĉe tiuj, kiujn ili devus gvidi. Tio validas ankaŭ pri UEA. Ne necesas esti eta Lapenna, sed estrarano devus havi almenaŭ palan aŭreoleton, kies radiado alvokus ĉe simplaj membroj ian admiron. En iu intervjuo unu estrarano tamen emfazis mem esti nur simpla membro. Ho ve! Simplaj membroj ĝuste atendas, ke la gvidantoj ne estu simplaj. Alie eblus elekti ilin per lotumo.

Ju pli da tempo pasas post la elektoj en Pekino, ŝajnas des pli klare, ke el ili povis rezulti nur tiu febla grupo, kiun ni ricevis. Malgraŭ du triamondaj anoj el pli juna generacio, ĝi estas la lasta raŭka elspiro de malnova TEJO-amikaro el la 60-aj jaroj. Ĝi tamen havas ŝancon gajni por si afablan piednoton en la analoj de UEA, se ĝi konscias pri sia propra nepovo iniciati ion kvalite novan kaj kontentiĝas senpretende mastrumi la domon ĝis la veno de novaj freŝaj fortoj. Pekino venis tro frue, por ke ili aperu, ĉar la elektantoj ne konsciis pri ilia neceso kaj ili mem ankoraŭ ne organiziĝis por sin proponi. Ankaŭ la financa, organiza kaj oficeja kaoso ne allogis ilin.

Restas du jaroj ĝis la elektoj en 2007. Corsetti ne estos reelektebla, pro kio ankaŭ tiuj ĝentiluloj ne havos skrupulojn, kiuj laste timis ofendi lin, se ili proponus aliajn kandidatojn aŭ mem kandidatiĝus. Roterdamo denove funkcias; do ne bezonos timi ankaŭ tiuj kun intelekta kapacito, kiuj pretas disponigi sin nur kun la kondiĉo, ke ili povu fidi je tiu ŝlosilo de la infrastrukturo de UEA. Mi ekkredas, ke en 2007 venos la ŝanĝo.

Komitatano Z

Sur la kovrilpaĝo estas Antje Reeh, unu el la ĉeforganizantoj de la 82ª Germana Esperanto-Kongreso, kiun partoprenis la eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo. (Fotis Alfred Schubert)


DulitschenkoInterlingvistiko, eŭrolingvistiko kaj IAI

En la marta Ondo ni informis pri la konferenco Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko en Tartu (Estonio), en kiu estis fondita Internacia Asocio de Interlingvistiko (IAI) kun d-ro Duliĉenko kiel prezidanto. D-ro Aleksandr Duliĉenko (1941–) estas profesoro de la Tartua Universitato, estro de Katedro pri Slava Filologio, renoma slavisto, konata fakulo pri la ĝenerala lingvistiko kaj interlingvistiko, aŭtoro de pli ol 450 sciencaj verkoj en pli ol 20 lingvoj, ankaŭ en Esperanto, redaktoro de libroserioj Interlinguistica Tartuensis (ekde 1982) kaj Slavica Tartuensia (ekde 1985), membro de kelkaj sciencaj akademioj, membro de la Internacia Slavista Komitato, prezidanto de la Komitato de Estoniaj Slavistoj. Li konsentis respondi niajn demandojn.

AD: La sociaj kaj politikaj ŝanĝoj ĉe la limo inter la 20a kaj 21a jarcentoj senpere respeguliĝis en la sociolingvistika situacio, precipe en Eŭropo. La lingva problemo akriĝis en Eŭropa Unio, laŭ kies statuto ĉiuj oficialaj lingvoj de la ŝtatoj-membroj estas oficialaj lingvoj de EU. Nun en EU estas 25 ŝtatoj kun 21 lingvoj, kaj pliaj landoj atendas akcepton. Estas malfacile imagi, ke kelkaj dekoj da lingvoj sukcesos priservi la komunajn bezonojn de la unueca soci-politika kaj ekonomia organismo. Tial ĉiam pli grava iĝas la lingva problemo, sen kies solvo oni ne povas esti certa pri sukceso de la tuteŭropa integriĝo. Estas proponataj modeloj kaj skemoj por trovi optimuman solvon aŭ solvojn de la problemo de internacia lingva komunikado, sed estas klare, ke la problemo ne havas simplan solvon.

Pri teoriaj kaj praktikaj aspektoj de la internacia lingva komunikado okupiĝas speciala scienca disciplino, ekde la komenco de la 20a jarcento konata kiel interlingvistiko. Kadre de interlingvistiko formiĝis esperantologio, kiu celas ĉiuflanke studi la strukturon kaj funkciadon de Esperanto.

LOdE: Kiel, el la vidpunkto de la nuntempa interlingvistiko, estas solvebla la problemaro de la internacia lingva komunikado?

AD: Unue, kiel la internacia lingvo (IL) povus esti akceptita iu etna (nacia) lingvo, vaste uzata ekster sia propra lingva teritorio. Eventuale povus esti kelkaj tiaj lingvoj — horizontale (apartaj lingvoj en diversaj mondregionoj) kaj vertikale (iu lingvo por komerco kaj por ekonomio ĝenerale, alia lingvo por kultura sfero k.t.p.). Al la sama direkto apartenas ideoj pri revivigo de antikva lingvo (latino, sanskrito k.a.) por internaciaj rilatoj.

Due, la rolon de IL povus plenumi lingvo artefarita. Komence ĉi tiu lingvo estis konceptata kiel logika gramatike kaj vortfarade kaj preskaŭ neligita kun la ekzistantaj lingvoj (ekzemplo de la apriora lingvoprojekto estas Solresol, kreita surbaze de kombinoj de muzikaj notoj); poste aperis ideo krei lingvon helpe de plej disvastigitaj eŭropaj lingvoj, surbaze de la t.n. internaciismoj — radikoj, afiksoj kaj tutaj vortoj. Al tiuj lingvoj apartenas Esperanto. En mia libro Internaciaj helplingvoj (Tallinn, 1990) estas registritaj kaj priskribitaj pli ol 900 lingvoprojektoj ekde la 2a jarcento ĝis la jaroj 1970aj.

Trie, oni proponas ankaŭ uzi aŭtomatan (maŝinan) tradukadon por superi la lingvajn barojn, sed ĉi tiu direkto ne povas plene solvi la problemon.

LOdE: Bonvolu rakonti pri la konferenco.

AD: Akademiano Paul Ariste (1905–1990) estis konata lingvisto, profesoro de la Tartua Universitato. Li studis finnugrajn lingvojn kaj donis grandan atenton ankaŭ al Esperanto, kiun li bone konis kaj uzis dum sia tuta vivo. 2 feb 2005 en la Tartua Universitato estis solenata lia 100a naskiĝdatreveno. Kadre de la jubileo la Katedro de la Slava Filologio, kiun mi estras, okazigis 4 feb 2005 internacian konferencon Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko. En ĝi estis prezentitaj raportoj de sciencistoj el Ruslando, Germanio, Litovio, Luksemburgio, Estonio kaj aliaj landoj. Kelkaj interlingvistoj ricevis diplomojn Academicus Ariste pro evoluigo de interlingvistiko.

LOdE: Kial interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko? Kio estas eŭrolingvistiko?

AD: Mi jam diris, ke en Eŭropo la lingva problemo akriĝas, kaj nun konturiĝas nova disciplino — eŭrolingvistiko. Ĝia objekto estas lingva strukturo de Eŭropo, specifaĵoj de la funkciado de eŭropaj lingvoj kaj ebloj de ilia eventuala proksimiĝo (almenaŭ en terminologio). Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko estas ligitaj, ĉar ambaŭ fine serĉas rimedon por superi la lingvajn barojn.

Ĉe tio tre gravas la sperto de Esperanto. Ne hazarde en kelkaj modeloj de la lingva distribuo, kiujn proponas eŭrolingvistiko, kiel komponanto estas ankaŭ internaciaj planlingvoj, inkluzive de Esperanto. Mi pensas, ke en la nuna tempo la atento al Esperanto forlasas la kadron de la Esperanto-movado kaj iĝas objekto de diskutado en la eŭropa scienco. Kun konsidero de ĉi tiu perspektiva aspekto ni decidis okazigi konferencon “Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko”.

LOdE: Kion decidis la konferenco?

AD: En la konferenco mi proponis fondi internacian asocion por unuigi fakulojn, kiuj laboras en la sfero de internacia lingva konumikado, precipe de tiuj, kiuj okupiĝas pri interlingvistiko kaj esperantologio. La konferencanoj subtenis la proponon. Mia projekto de la statuto estis diskutita kaj iom ŝanĝita. Estis decidite ke IAI uzos diversajn lingvojn, sed Esperanto ricevos prioritaton. Estas planataj konferencoj kaj eldonado de interlingvistikaj studoj. IAI kunlaboros kun aliaj organizoj, kiuj estas ligitaj kun la problemo de internacia komunikado.

La konferenco elektis Konsilion de IAI: prof. Sergej Kuznecov (Moskvo), d-ro Detlev Blanke (Berlino), doc. Enn Ernits (Tartu), prof. Helmar Frank (Paderborn), prof. Aloyzas Gudavičius (Šiauliai), Madis Linnamägi, prof. Aleksandr Duliĉenko (Tartu).

LOdE: Kiuj rajtas aliĝi al IAI?

AD: Ĉiuj, kiuj okupiĝas pri interlingvistiko kaj havas presitajn verkojn en ĉi tiu fako. Skribu al aleksd@list.ru


Labor-etosa germana kongreso

Ne kredu, ke la ĉefaj esperantaj eventoj en Germanio okazas jarŝanĝe. Ili ja estas amasaj, kun sume 500–700 festemuloj, sed gravajn decidojn por la germana movado oni akceptas en ĉiujaraj Germanaj Esperanto-Kongresoj.
Fotis
Cento da germanaj kaj alilandaj esperantistoj kunvenis 5–8 maj 2005 en Bad König (Hesio) okaze de la 82a kongreso. La jarkunveno de la Germana Esperanto-Asocio okazis sabate, post ekumena diservo. La kunveno, kiun oni nomis “harmonia”, akceptis agadraporton kaj faris etajn kadroŝanĝojn en la Estraro. La prezidanto restis Andreas Emmerich, kiu lerte gvidas la asocion kun milo da membroj.

La germanaj problemoj estis traktataj ankaŭ en la kunveno de la landaj ligoj, kiun gvidis Werner Pfennig. Prizorganto de la Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA), Peter Zilvar rakontis pri la agado de GEC. Kunlaboranto de GEC Zsófia Kóródy kaj Alois Eder prezentis novan koncepton de la Esperanto-instruado en Germanio. Aparte kunvenis kristanoj de KELI kaj IKUE kaj anoj de la fondaĵo FAME.

Altnivela estis la kleriga programo. Herbert Meyer prezentis la Internacian Esperanto-Muzeon, kiun li direktas en Vieno. Nobel-premiito prof. Reinhard Selten prelegis pri “La distribuo de lingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro”. Georgo Handzlik informis pri la Eŭropa Parlamento kaj lingvoj. La subskribinto de ĉi tiu teksto rakontis pri la historio kaj pri la nunaj problemoj de la 750-jara Kaliningrado-Kenigsbergo, kaj Aleksander Korĵenkov faris prelegon pri Ĉeĥov en Esperanto. Ili duope prezentis La Ondon kaj Sezonojn kaj respondis pluraj demandojn. Alia eldonanto, ĉeĥo Petro Chrdle, diskonigis Esperantajn novaĵojn el Ĉeĥio.

Dum la prelegoj la salonoj estis homplenaj eble ne nur pro la interesaj temoj, sed ankaŭ pro la pluva vetero, kiu tamen ne ĝenis la ekskursan programon en Erbach kaj en Bad König.

La vespera programo enhavis interkonan vesperon kun ĵazmuziko, koncerton de Georgo Handzlik, teatraĵon La 90a naskiĝdato de Judith kaj Thomas Bormann, vingustumadon kaj festan vespermanĝon kiun partoprenis eŭroparlamentano Michael Gahler, surprizinta ĉiujn per siaj lingvoscioj.

Akurata, bone planita, gastama kaj labor-etosa estis la kongreso por mi, ruslandanino. La samajn ecojn notis ankaŭ la redaktoro de La Ondo, kiu postkongrese prelegis kaj ekskursis en Bamberg, Stutgarto, Munkeno, Hercberg (tie li kontribuis al la 25a studseminario de GEC) kaj en Berlino.

Halina Gorecka


Ruslanda Kongreso en Azio

29 apr – 5 maj en la ĉefa urala urbo Jekaterinburg okazis sinsekve la 24a Ruslanda Esperantista Kongreso (REK) kaj la 17a Arta festivalo (EoLA) kun ĉ. 100 partoprenantoj.

La programo de la kongreso danke al la loka organiza teamo prezentis bonan ekvilibron inter la oficiala kaj ripoza partoj. La ĉefa evento estis konferenco de la landa asocio REU kun 31 voĉdonrajtaj partoprenantoj.

Andrej Grigorjevskij, kiu pli frue prezidis la ruslandan asocion, estis elektita kiel nova prezidanto de REU. Aliaj estraranoj estas: Raja Kudrjavceva, Nikolaj Gudskov, Irina Gonĉarova, Andrej Peĉjonkin, Jurij Karcev.

Estis prezentitaj prelegoj pri soci-historia kaj lingvistika temaro de Nikolaj Gudskov, Raja Kudrjavceva, Vladimir Opletajev. Kadre de la kongreso estis programeroj, dediĉitaj al 40-jariĝo de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado). La ripozan parton ornamis neevitebla ekskurso al la limo inter Eŭropo kaj Azio, koncertoj de muzika grupo de Sergej Bozin, prezentoj de Andrej Peĉjonkin kaj Anatolij Radajev en barda kafejo. Ĝis malfrua tempo funkciis bufedo.

Tjumena E-klubo Revo estis kunorganizanto de EoLA-17. Krom konkursaj partoj de la programo, aparte originale pasis la koncerto de Tranca muziko de la grupo sub la gvido de Bozin. Grandan sukceson rikoltis la novosibirska teamo danke al ties energia gvidantino Katerina Arbekova.

La du renkontiĝoj montris, ke en Uralo kaj Siberio funkcias esperantistaj teamoj kun granda potencialo.

Aleksej Birjulin


Geraldo MattosArtifikoj sen komplikoj

de Geraldo Mattos

Verŝajne nur tri punktoj de la strukturo de Esperanto polemikigas:
 
  • 1. Akuzativo de direkto;
  • 2. Artikoloj;
  • 3. Participoj.
  • 1. Akuzativo de direkto

    Akuzativo de direkto povas aperi nur post prepozicioj, kiuj indikas lokon, kaj servas por transformi la sencon de loko en tiun de movo. Nur unu el tiuj prepozicioj povas akcepti nulan varianton (FdE, 28:4):
    Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).
    Se ĝi indikas ian finan punkton, kiu estas destino, nepre devas esti la responda komenca punkto, kiu estas origino. Efektive, al esprimo enen de ĉiam respondas alia elen de

    1.1. Dependeco de origino

    Akuzativo de direkto estas ĝusta nur tiam, kiam ekzistas necesa origino, kiun ni povas aperigi:
    La birdo flugas [el alia loko] en la ĝardenon.
    Kurioze, tiu artifiko estas donata de la propra Fundamento de Esperanto [mia emfazo]:
    … sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno (FdE, 28:3c)…
    Se ne ekzistas neta origino, ankaŭ ne ekzistas akuzativo de direkto:
    investi monon en oro [kaj ne: en oron].
    skribi sur blanka folio [kaj ne: sur blankan folion].
    sidiĝi sur papero.
    Miaj afablaj legantoj permesu al mi digresion. Kiam mi skribis la antaŭan linion, mi pensis pri sidado sur seĝo, sed ne tio aperis supre. Unu el miaj frenezaj ideoj estas tia, ke denaska parolanto de lingvo neniam eraras, sed povas esti momente atakata de mensa kurta cirkvito, kiun mi korektas por repreni mian babilon:
    sidiĝi sur seĝo [kaj ne: sur seĝon].
    En ĉiu lingvo estas tamen la ordinara kutimo forlasi ĉian evidentan informon, kaj tio klarigas la foreston de la origino en kelkaj frazoj, en kiuj la destino montras sendube la originon. Estus do redunde ĝin esprimi:
    Rompi vazon [el ĝia tuteco] en pecojn.
    Transformi princinon [el ŝia praformo] en ranon.
    Pleonasmo povas tamen pravigi la esceptan okazon de redunda origino:
    Rompi vazon el harmonia formo en tranĉajn pecojn…

    1.2. Distingaj sencoj

    Profunde diferencas nominativo de loko (en …-o) kaj akuzativo de direkto (en …-on). Ambaŭ indikas lokon, sed sub alia rilato:

    Nominativo indikas la lokon rilatan al la fakto manifestata de la verbo:

    La birdo flugas en la ĉambro (FdE, 26:5): [flugo en la ĉambro].
    Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo (FdE, 26:9): [sidado sur seĝo / tenado sur benketo].
    Akuzativo indikas la postan lokon rilatan al la subjekto ĉe netransiraj verboj kaj al la objekto ĉe transiraj:
    La hirundo flugis trans la riveron (FdE, 26:16) [trans la rivero: posta loko de la hirundo].
    Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon (FdE, 38:10): [sur mi: posta loko de la piedego].

    2. Artikoloj

    La unua regulo de la Fundamenta Gramatiko enhavas ion falsan:
    Artikolo nedifinita ne ekzistas (FdE, B1).
    La nedifinita artikolo estas simpla foresto de la difinita ĝuste tiel, kiel la foresto de la finaĵoj de pluralo kaj akuzativo estigas singularon kaj nominativon. La diferenco kuŝas en tio, ke singularon kaj nominativon faras nula morfemo, dum nedifinitan artikolon faras nula vorto. Efektive, temas pri la sama sintaksa proceduro en du apartaj niveloj, nome morfemoj, kiuj konsistigas vorton, kaj vortoj, kiuj konsistigas lokucion:
    Dis . ŝir . i (FdE, 4:2): tri morfemoj kaj unu vorto.
    Bonan . matenon: (FdE, 10:9): du vortoj kaj unu lokucio.

    2.1. Nedifinita artikolo

    Esperanto ne ebligas distingi inter la nedifinita artikolo kaj la simpla foresto de artikoloj, sed tio ĝenas neniun el la parolantoj:
    Mi eksaltis de surprizo (FdE, 40:3): foresto de artikoloj.
    Trovinte pomon, mi ĝin manĝis (FdE, 22:5): nedifinita artikolo.
    La nedifinita artikolo ordinare sinonimas al la esprimo unu el pluraj, kaj estas rekonata per tio, ke ni povas antaŭmeti numeralon:
    Trovinte unu pomon, mi ĝin manĝis.
    Trovinte du pomojn, mi ilin manĝis.

    2.2. Difinita artikolo

    Estas malfacile sistemigi la uzon de la difinita artikolo, precipe por homoj, kies lingvo ĝin ne posedas:
    La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka (FdE, 10:14).
    La Parizanoj estas gajaj homoj (FdE, 37:5).
    La botisto faras botojn kaj ŝuojn (FdE, 37:13).
    Lakto estas pli nutra, ol vino (FdE, 10:15).
    Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj (FdE, 37:8).
    Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn (FdE, 37:17).
    La kunteksto estas la sama, sed ne la uzo de la artikoloj…

    Mi tamen penu resti fidela al tio, kion nia Fundamento permesas al ni konkludi:

    2.2.1. Rekta uzo
    Du sinsekvaj propozicioj de la Fundamento donas al ni la ĉefan distingon inter nedifinita kaj difinita artikoloj, ĉar ili enkondukas informon per la nedifinita kaj resendas al la sama informo per la difinita:
    Blanka papero kuŝas sur la tablo (FdE, 10:2).
    La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo (FdE, 10:3).
    La baza principo estas klara:

    Ni uzu la nedifinitan artikolon, se ni parolas la unuan fojon pri io, kaj la difinitan, kiam ni parolas alian fojon pri io.

    La baza principo validas ankaŭ por la esprimoj kun adjektivo kaj substantivo:

    Preĝu al la Sankta Virgulino (FdE, 37:23).
    La foresto de la difinita enhavigus la nedifitan: Sankta Virgulino estus unu el ili.
    2.2.2. Komuna uzo
    Se io apartenas al nia komuna kulturo, pri tio ni ĉiam jam parolis la unuan fojon, kaj do la difinita artikolo estas pli ofta ol la nedifinita:
    En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn (FdE, 10:13).
    2.2.3. Nerekta uzo
    En la okazo, kiam antaŭa informo implicas la konatecon de alia posta, la difinita artikolo estas uzado ĉe la unua fojo de vorto (FdE, 39:3):
    Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo…
    2.2.4. Ĝenerala aserto
    Aserto, kiu validas por ĉio aŭ por ĉiu, povas esti farata en singularo aŭ pluralo kaj sen difinita artikolo aŭ kun ĝi:
    Timulo timas eĉ sian propran ombron (FdE, 37:21).
    La riĉulo havas multe da mono (FdE, 37:20).
    Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj (FdE, 37:3).
    La ŝipanoj devas obei la ŝipestron (FdE, 37:1).
    2.2.5. Neebla uzo
    La difinita artikolo ne estas uzata antaŭ propraj nomoj:
    La mano de Johano estas pura (FdE, 8:7).
    Mi vojaĝas en Hispanujo (FdE, 26:7).
    La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro (FdE, 12:14).
    La Ekzercaro agas diversmaniere ĉe kelkaj vortoj: komencaj majuskloj por monatoj (FdE, 12:13) kaj minuskloj por tagoj (FdE, 20:4), sed la uzo de la artikolo estas la sama.

    Se aperas adjektivo, la uzo estas duba: la bela Helena / bela Helena.

    3. Participoj

    Kulpas mem pri la participa misuzo la Fundamenta Gramatiko, kiu instruas ilin per rilativaj propozicioj (FdE, B6f), kaj ripetas la tradukon de la indikativaj formoj:
    … mi far'as — je fais.
    … vi far'is — vous faisiez, vous avez fait.
    … ili far'os — ils feront.
    … far'ont'a — … qui fera.
    … far'at'a — … qu'on fait [forestis kaj mankis: qu'on faisait].
    … far'it'a — … qu'on a fait.
    … far'ot'a — … qu'on fera.
    Ĉiu verboformo en …-is dusencas, kaj indikas estantan aŭ estintan fakton en la pasinteco. Kiam la esprimo vi faris respondas al vous faisiez [vi estis faranta / farantaj], la participo estu …-anta aŭ …-ata, kaj nur responde al vous avez fait [vi finfaris], la participo estu …-inta aŭ …-ita.

    Svarmas eraroj, kiel tiu de Zamenhof en lia traduko de la Biblio, en kiu li certe akceptis hebreajn esprimojn (Levidoj, 24:16. Londono / Edinburgo: Brita kaj Alilanda Biblia Societo / Nacia Biblia Societo de Skotlando, 1984):

    Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita.
    Laŭ la Ekzercaro (FdE, 24: 4-12), imperativo kaj estinta participo indikas antaŭecon: ĉiokaze, la puno antaŭus la krimon… Esperanto kaj la portugala distingas: seja punido de morte [estu mortigata] / esteja punido de morte [estu mortigita].

    La Ekzercaro instruas la signifon de la participoj, kiuj indikas la tempon de la okazaĵo:

    Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove (FdE, 22: 1): … dum la fluo / dum la staro senmova.
    Promenante sur la strato, mi falis (22: 2): … dum promeno.
    Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato (FdE, 22: 3): … homo dum la bato [de Jozefo] / homo dum la bato [far Nikodemo].
    Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas (FdE, 22: 4): … post senintenca peko.
    Trovinte pomon, mi ĝin manĝis (FdE, 22: 5): … post la trovo.
    La falinta homo ne povis sin levi (FdE, 22: 6): … post la falo.
    Li estas nur unufoja mensoginto (FdE, 22: 7): … homo post unufoja mensogo.
    La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas (FdE, 22: 8): … post la paso / antaŭ la veno.
    Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo (FdE, 22: 9): … Homo antaŭ la savo.
    Mono havata estas pli grava ol havita (FdE, 22: 12): … dum la havo / post la havo.
    Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota (FdE, 22: 13): … post la kapto / antaŭ la kapto.
    La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj (FdE, 22: 14): … la homojn post la aresto.
    Li venis al mi tute ne atendite (FdE, 22: 15): … post tute nenia atendo.
    Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto (22: 16): … homo antaŭ la juĝo.
    Por tri adverbaj participoj sin ne trovas ekzemplo en la tuta Fundamento de Esperanto: la aktiva estonta, la pasiva estanta kaj la pasiva estonta.

    La signifo de niaj participoj dependas de tre facila regulo:

    Estanta participo: dum pasinta, estanta aŭ venonta fakto indikata de la i-vorto.

    Estinta participo: post pasinta, estanta aŭ venonta fakto indikata de la i-vorto.

    Estonta participo: antaŭ pasinta, estanta aŭ venonta fakto indikata de la i-vorto.

    Jen ekzemploj de la estantaj aktiva kaj pasiva participoj, per kiuj ni devas trovi ĝustaj la participajn suprajn sencojn:

    Kisas ŝin la filo, kiu ŝin vizitas: kisas ŝin la filo ŝin vizitanta.
    Kisis ŝin la filo, kiu ŝin vizitis: kisis ŝin la filo ŝin vizitanta.
    Kisos ŝin la filo, kiu ŝin vizitos: kisos ŝin la filo ŝin vizitanta.
    Ŝi kisas la filon, kiun ŝi vizitas: ŝi kisas la filon vizitatan de ŝi.
    Ŝi kisis la filon, kiun ŝi vizitis: ŝi kisis la filon vizitatan de ŝi.
    Ŝi kisos la filon, kiun ŝi vizitos: ŝi kisos la filon vizitatan de ŝi.
    Per siaj sencoj, la aktiva participo rilatas al o-vorto, kiu ordinare staras maldekstre de la responda verbo, kaj la pasiva rilatas al on-vorto, kiu ordinare staras dekstre de la responda verbo:
    La lignisto vendas lignon (37, 14).
    Kaj do:
    Vendanta lignisto kaj vendata ligno: dum pasinta, estanta aŭ venonta vendo.
    Vendinta lignisto kaj vendita ligno: post pasinta, estanta aŭ venonta vendo.
    Vendonta lignisto kaj vendota ligno: antaŭ pasinta, estanta aŭ venonta vendo.
    La utiligo de la pasinta, de la estanta kaj de la venonta tempo dependas nur de la volo de la parolanto en obeo al la cirkonstancoj de la parolo, ĉar participo estas aŭ o-vorto, aŭ a-vorto, aŭ e-vorto, kiuj estas tempindiferentaj. Ekzemplo de estinta participo uzata en venonta tempo:

    Se konkurso premios min per aŭto, mi ĝin vendos, kaj per la mono de la vendita aŭto mi aĉetos domon.

    Geraldo Mattos
    poeto 


    Sergio PokrovskijAparta opinio pri la vorto tajdo

    de Sergio Pokrovskij

    La vorto «tajdo» estas belsona kaj volonte uzata, precipe de la poetoj; oni rajtas demandi, kial la Akademio ankoraŭ ĝin ne oficialigis. Nu, la vorto aperis en la listo da vortoj proponataj por oficialigo per la baldaŭa 9a Oficiala Aldono; probable ĝi iĝos oficiala — malgraŭ ke mi prezentis Apartan Opinion kontraŭ la oficialigo (ĉi tiu artikolo estas ties etendita versio). La motivo estas la malkoheraj kaj konfuzaj sencoj, kiujn la vorto «tajdo» ricevas en la projekto de la Aldono (kaj en la reala uzo). Ĉi-sube la difinon proponitan de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro mi referencos per «Difinopropono» (kontraste al la PIV-aj difinoj).

    La rusa lingvo tian vorton ne havas, kaj ĝis antaŭ nelonge mi iom hontis pri tio; min iomete konsolis la fakto, ke la lingvoj kiuj havas «tajdo»n ial malhavas pli necesan vorton por «diurno».

    1. La difinoj

    La vorto estas same difinita en PV kaj en la PIV-oj:
    Alterna kaj perioda movo de la mara akvo.
    Tio estas la senco 1a de la Difinopropono. Se ĝi aperus sola (kiel en PV), tio estus logike akceptebla. Laŭ ĉi tiu difino «tajdo» estas speco de oscilado. Tiel ĝin uzis Hohlov en sia Plendo:
    Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis
    Per monotona tajdo, en samakcenta rond' —
    Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis
    en via mezurita, horloĝe-pulsa mond'!
    Atentindas, ke por Hohlov la nocio estis koncepto fremdlingva — kaj eble tial li uzis ĝin laŭ la difino. Kaj estas interese ke la PIV-oj ne profitis ĉi tiun ekzemplon — probable unikan en nia literaturo — kie uzo de la vorto «tajdo» konformas al la difino!

    Anstataŭe la PIV-oj donas tri ekzemplojn, ĉiuj iel strangaj:

    la tajdo flusas kaj malflusas
    — ĉi tio estas analogia al «la oscilado leviĝas kaj malleviĝas» (stranga frazo), aŭ «pulso alfluas kaj defluas», aŭ (se temas pri dufaza periodo) «la diurno tagas kaj noktas» (aliaj strangaj frazoj). Evidente, la laŭdinda celo de ĉi tiu speciale elpensita ekzemplo estas rilatigi la nociojn «tajdo», «fluso», «malfluso» — sed farita tio estas iom mallerte. Nu, tio eble estas pardoninda sencostreĉo, komparebla kun «la rivero fluas». Pli malbone estas pri la sekvaj ekzemploj:
    la koro vane serĉas eskapon de l' minaca sanga tajdo [Kabe]
    Tute normalas ke la sango pulsu, kaj tajdo laŭdifine estas regula, ne rapida, monotona pulsado (kp la ekzemplon el la Plendo de Hohlov). Ŝajnas, ke ĉi tie Kabe ion mistradukis, ke temis pri «sangalfluo» (прилив крови). Bedaŭrinde, mankas lokindiko kaj sekve la kunteksto por ĉi tiu citaĵo, sed ĉiel ajn, la lama metaforo (probable, rezulto de fuŝtraduko) ne taŭgas por la rolo de modela ekzemplo.
    ili ne povos reteni la tajdon de la homa progreso
    La kombino de unudirekta «progreso» kaj oscila «tajdo» formas amuzan oksimoron — evidente, «tajdo» ĉi tie fakte signifas ion alian ol difinite (eble «fluego»n?).

    Kurioze, la ekzemplo el la Plendo de Hohlov estas la sola bona (kvankam ja figursenca) ekzemplo bonaŭtora, kiun mi sukcesis trovi (ankaŭ Kabe estas «bona aŭtoro», sed la al li atribuata ekzemplo estas fuŝa). En la literaturo la koncernan nocion preskaŭ ĉiam esprimas la vorto en la malnecesa plurnombro (sendube, pro nacilingva influo):

    … la signifo de kromaj energifontoj (vento, suno, tajdoj) [A. Gofen, «Monato»]
    Tie staras rokoj, kies strangajn formojn donis la ventoj kaj tajdoj [J. Ducloyer, «Monato»]
    La komenca versio de la difinopropono akademia estis simila al tiu de PV — t.e. logika sed malproksima de la reala uzo; mi mem atentigis la kolegojn pri la malkongruaĵoj de la pli vastaj tekstoj PIV-aj:
    alta tajdo: La unu el la du tajdoj (?) en kiu la marakvo atingas la plej altan nivelon.
    basa (?) , malalta tajdo: Unu el la du normaj tajdoj (?) en kiu la marakvo atingas la plej malaltan nivelon.
    Nek la senco de tia duvorta termino (= «la alta oscilo»?), nek la difinanta teksto («la du tajdoj» = «la du osciloj»?) akordigeblas kun la ĉi-supra difino de «tajdo». Kompreni ĉi tiujn difinojn maleblas, ĉar ili estas logike difektaj. Ekzemploj mankas. Sed estas klare, ke «alta tajdo» certe ne estas speco de «tajdo»; t.e. ke la senco de la vortokombino «alta tajdo» ne deriveblas el la sencoj de ĝiaj partoj. Oni tamen povas supozi, ke temas pri fazo de «tajdo», pri tia fazo kiu entenas la fluspinton. Tio povus esti simple «fluso» —resp. «malfluso» (efektive, en la Reto troveblas tia identigo: fluso = alta tajdo), aŭ eble tia fazo de tajdo, dum kiu la marnivelo (mal)superas la averaĝan. Tia uzo efektive troveblas en la literaturo:
    inundo: subakviĝo de grundo per alta tajdo aŭ rivera superpleniĝo [Maurice Lewin: Meteologia terminaro]
    Multaj golfetoj kun sablaj aŭ ŝtonetaj plaĝoj permesas banadon, velŝipadon, kolektadon de konkoj dum la malaltaj tajdoj [A. Rigault: Plouézec. «Monato»]

    2. La projekto de la akademia difino

    Indikante la malkoherojn, mi esperis ke la kolegoj teruriĝos, prokrastos la oficialigon de la vorto kaj prezentos ĝin al publika diskuto; sed ili trankvile kunĵetis malkoherajn sencojn en unu amason:
    tajd/o
    1. Alterna leviĝo kaj malleviĝo de la mara nivelo pro la altiraj fortoj de la suno kaj la luno; fluso kaj malfluso.
    2. Moviĝado (altiĝa aŭ malaltiĝa) de marakvo pro tajdo 1; marakvo altiĝanta aŭ malaltiĝanta pro tajdo 1; fluso aŭ malfluso: altiĝanta tajdo (= fluso); malaltiĝanta tajdo (= malfluso); vespera tajdo; matena tajdo.
    3. Ekstrema marnivelo (alta aŭ malalta) pro tajdo 1: alta tajdo estas la maksimuma tajda nivelo; malalta tajdo estas la minimuma tajda nivelo.
    Do, rezultis ĥimero, al kiu mankas koncepta unueco, kaj kiun malfacile povas enkapigi sanmensa homo (ekz-e mi mem) en kies gepatra lingvo tia malraciaĵo ne ekzistas. Mi provu klarigi mian abomenon per analogio. Kion oni dirus, se en iu vorto, ekz-e «globuso», estus konfuzitaj la sencoj:
    1. La tuta terglobo (kiel tajdo_1).
    2. Ĉiu el la du duongloboj (kiel tajdoj_2 = fluso aŭ malfluso) — nomendaj «nordiĝanta globuso» kaj «sudiĝanta globuso» (kp [mal]altiĝanta tajdo).
    3. Ĉiu el la du polusoj, por plia oportuno nomendaj «norda globuso» kaj «suda globuso»?
    Tia konfuzo malkonvenas al klera, ellaborita lingvo — ĝi pensigas pri malzorge kompilita primitiva ĵargono, ĝuste pri tia karikaturo, kian faras el Esperanto ĝiaj kontraŭuloj. La fakto, ke tiujn misojn ĝi heredis de la onidire bone prilaboritaj lingvoj angla kaj franca neniom helpas: difekton, kiun oni admiras en moŝtulo, oni ne pardonas al novulo. Kaj plej grave, ni flegu nian lingvon por ni mem, kaj evitu absurdaĵojn, sendepende de ilia deveno.

    Reale la uzantoj de la vorto «tajdo» ja havas konfuzon en sia kapo.

    La difinoj kaj la ekzemploj de PIV klare atestas pri tio: la «alta tajdo» de PIV estas alia afero ol la «alta tajdo» en la difinopropono, kiu sekvas la anglan high tide; «la tajdo de la homa progreso» estas plena sensencaĵo, evidente ŝuldata al tute alia nocio nacilingva, neniel rilata al la cikla fenomeno kaŭzata de la lunsuna gravito (do, al nacilingva homonimo). Dum pli ol tridek jaroj la misa difino kaj la fuŝaj ekzemploj enestas en PIV — kaj neniu rimarkis la malbonaĵon (kiu senŝanĝe represiĝis en PIV2). Ĵus la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro rimarkis, ke la angla high tide (kaj la franca marée haute) havas alian sencon — kaj senhezite konkludis, ke Esperanto laŭu tiun modelon. Mi ne volas defendi la PIV-an interpreton — sed mi malaprobas la senkonsideran paŭson de la fuŝtermino: «alta tajdo» estas sensencaĵo ĉe ĉia interpreto. Eĉ en la anglalingvaj enciklopedioj (Wikipedia, la Brita Enciklopedio) la fakulojn uzantajn terminon high tide tiu misformita termino konfuzas; komparu du frazojn el enciklopediaj artikoloj anglalingva (a) kaj rusa (b):

    a) [At any given point on the ocean] there are normally two high tides and two low tides each day = Normale okazas du altaj tajdoj kaj du malaltaj tajdoj ĉiutage.

    b) Normale en unu diurno okazas po du flusoj kaj malflusoj.

    La unua frazo estas duoble malpreciza:
    1. Ne klaras, ĉu «ĉiutage» koncernas tagojn proprasence (kaj oni rajtas demandi, kio okazas «ĉiunokte») — aŭ diurnojn (fakte temas pri diurnoj).

    2. Se «alta tajdo» estas la kulmina punkto de la fluso, tiam diurno entenas ne du, sed nur unu tian punkton — ĉar la mezuma tajda periodo estas 12 horoj kaj 25 minutoj; do, vere estas po du flusoj, sed unu el ili povas atingi sian pinton 50 minutojn post la fino de koncerna diurno.

    Fakte, PV kaj la PIV-oj donas alian terminon por tio kion la difinopropono nun volas nomi «alta tajdo»: ĝi estas «altmaro»:
    fluso: tempo de la tajdo dum kiu la maro altiĝas: la maksimuma altiĝo de la maro dum la fluso nomiĝas altmaro [PIV].
    Kiel kutime, tio estas paŭsaĵo de termino franca (haute mer, pleine mer). Ne bela, sed malpli absurda ol «alta tajdo». Eĉ iom proksima al la rusa «plenakvo». Estas tamen mirinde, kiel oni restas katenita per nacilingvaj modeloj, ne kuraĝante apliki rimedojn propre esperantajn. Tipa konduto de lingva komencanto. Kial neniu pensis pri la eblo fari terminon klaran, logikan kaj esperantecan, ekz-e fluskulminofluspinto?

    Ankaŭ la ekzemploj «vespera tajdo, matena tajdo» en la Difinopropono estas strangaj. «Vespera fluso, matena malfluso» estus esprimoj pli naturaj kaj iom informaj (proksimume kiel «vespera pluvo»); sed mi ne komprenas, kial oni dirus ambigue: «vespera fluso aŭ malfluso»? Mi demandis la kolegojn, por kiu situacio ili tion rekomendas; neniu kontentige klarigis, kion celas tiuj strangaj ekzemploj — sed ial ili restas en la difinopropono.

    Cetere, la difinopropono riskas ankoraŭ pligrandigi la konfuzon.

    La senco «ekstrema nivelo» ne estas libera, plenvalora senco de «tajdo» (almenaŭ, kiom mi povas juĝi pri tiu, por mi tute absurda, vorto): ĝi realiĝas nur en la du fiksitaj vortokombinoj «alta tajdo» kaj «malalta tajdo».

    Supozeble oni ne dirus «ĉi tiu tajdo (= akvonivelo) estis atingita en 1922», ĉu? Alivorte, «alta tajdo», «malalta tajdo» ne estas liberaj vortokombinoj, ili estas neanalizeblaj leksikaj unuoj, kies sencon oni lernu aparte kaj ne konfuzu kun la libera kombino («alta tajdo» ne estas komparebla kun «alta prezo», kaj oni devas aparte lerni tiun kombinon kiel escepton).

    Tamen la difino el PIV:

    sigizia tajdo: Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno kaj Luno staras samtempe en la meridiano…
    ŝajnas disfendi la kombinon — oni ja ne dirus «eksterordinare fluspinto» (se interpreti «altan tajdon» difinopropone), nek «eksterordinare fluso» (se interpreti ĝin PIV-e). Naiva leganto emus supozi, ke la PIV-aŭtoroj sinkopis la ĝenan «eksterordinare alta alta tajdo» (kun ripeta «alta»).

    Por kontroli, ni komparu tion kun alia difino samartikola:

    morta tajdo: Eksterordinare malalta tajdo
    Tute simetrie, ĉu? Tie for temis pri eksteroridinare alta fluso; tie ĉi, pri eksterordinare malalta malfluso. Tial probable aperas la drameca vorto morta — supozeble temas pri iu marée mortelle, mortal tide. Tamen ni legu plu:
    … kiu okazas, se Suno kaj Luno staras opozicie en la meridiano, t.e. je la lunkvaronoj.
    Hm, tio tro similas «lunkvaronan tajdon», pri kiu oni povas legi en la rusa enciklopedio, ke ĝin karakterizas ioma kompenso de la kontraŭaj gravitoj luna kaj suna; kaj la rusa enciklopedio uzas la vorton amplitudo anstataŭ la konfuzan alto; la tuto ricevas tute alian sencon, ol en la PIV-a misprezento. Evidente, la aŭtoroj konfuzas morta kun malviva, samkiel ili konfuzas basa kun malalta. Tipaj eraroj de latinidlingvaj komencantoj, similaj al tiuj de la heroo de la leterrakonto «Karaj papo kaj mamo!», unue aperinta en «der esperantist», kaj nun trovebla ĉe http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/papomamo.html

    3. Aliaj sencoj

    La Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro amasigis tri malkoheraĵojn, sed ankaŭ tiu ĥimero ne sufiĉas por klarigi la uzojn de la sensenca vorto «tajdo» en Esperanto. Jen du ekzemploj el «Monato»:
    Al tiu kanaleto mi kanuis kun la indianoj dum tajdo (?). Ĝin enirinte, miaj kompanianoj fiksis reton en la buŝo. Poste ni daŭrigis la remadon kun la fluso. [Werner SCHAD: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego]
    Kion signifas «dum tajdo»? Supozeble temas pri fluso? Kial do ne uzi la ĝustan vorton?
    Tamen la maro alvenas ĝis urbo Quimper, danke al la tajdoj [J. Ducloyer]
    Se temas pri la ĉefsenco de «tajdo», tiam konvenus ununombro. Se temas pri la flusoj, kial ne uzi la ĝustan vorton?
    se la fobiistoj tiom malesperas, ke ili sentas sin devigataj lanĉi propagandan kampanjon … en britaj kinejoj, do eble ili kredas, ke la tajdo turniĝas [P. Gubbins]
    Kun la Difinopropono tio ne donas klaran sencon; eĉ malpli kun PIV. Sed en la vortaro angla-rusa por la vorto tide estas indikita la senco tendenco. Kun tia interpreto la frazo iĝas multe pli klara — kvankam estas iom stranga uzi la vorton «tajdo» por la senco «tendenco».

    Konsideru ankaŭ la popularan kanton «La Fluanta Tajdo» de Harrison Hill:

    Jen la kanto de kuraĝ'
    Por maristoj dum vojaĝ',
    Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi';
    Do, kunkantu, maristar'!
    Vi la rajton havas, ĉar
    La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

    Kantu, kantu, kamaradoj!
    Gloran estontecon havos vi!
    Estas hela la ĉiel',
    Ĉiam brilas nia stel',
    La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

    Mi devas konfesi, ke mi ne komprenas, kion signifas la titolo kaj kial la ĉeesto de fluanta tajdo estu ĝojiga. La tajdo ja estas fenomeno kontinua kaj ĉiama, ĝi estas «nun» — kaj ĝi estas ĉiam, alfuanta aŭ forfluanta; mi ne komprenas, kial la rekantaĵo estu pli entuziasmiga ol «la vetero estas nun ĉe ni!». Eble mi eraras opiniante ke ĉia frazo en versaĵo havas ian sencon; sed aliflanke, eblas por la okcidentanoj tiuj vortoj tamen esprimas iun sencon kiun mi ne vidas. En tia okazo Esperanto ne estas taŭga rimedo por internacia komunikado.

    4. Konkludo

    Granda plimulto da uzoj de la vorto «tajdo» estas iel erara laŭ la difino de la PIV-oj — kaj eĉ laŭ la eklekta Difinopropono. La bonaj aŭtoroj ĝin uzis maloftege — kaj eĉ Kabe stumblis ĉe ĉi tiu vorto kaj uzis ĝin tute mise. Ĝusta uzo de ĉi tiu vorto (kiel tiu ĉe Hohlov) estas eksterodinara maloftaĵo. Mi nun fieras, ke la rusan lingvon ne makulas tia aĉaĵo.

    Mi opinias, ke la Akademio ne hastu oficialigi tiun aĉaĵon. La vorto «tajdo» sendube estas uzata, sed la uzmanieroj estas konfuzaj, kaj la uzantoj mem malklare komprenas ĝian sencon (eĉ la aŭtoroj de la PIV-oj ĝin miskomprenas).

    La Akademio ŝajnas konsciiĝi pri la plureco kaj malkohero de la sencoj de tiu vorto. Konsciinte tion, ni ne hastu beni tiun kaĉon jam en la 9a OA, sed unue ni pridiskutu la situacion — kaj ene de la Akademio, kaj publike. Nur esplorinte eblajn solvojn ni faru niajn rekomendojn. 


    Postulati vortilojn sen vorteroj

    de Probal Daŝgupto


    En la komenco, sur kiu bazas sin la plimulto de la voĉoj en la esperantologio, oni prezentis skriban ĉifron, lingveskan, en kiu estis teorie tute memstaraj elementoj Ĉu, Vi, Perd, Is, Vi, A, N, Baston, O, N, en la frazo “Ĉu vi perdis vian bastonon?” Ne nur, ĉar ili estus elementoj. Laŭ tiu unua prezento, ili estus vortoj.

    La dua ŝtupo en la planiĝo de nia planlingvo estis doni teorian legitimecon al la praktika solvo, ke la afiksoj estus vortERoj. La tria ŝtupo, maksimumigante la uzon de iuj afiksoj kiel memstaraj radikoj (ino, ilo, ulo, aroj, istoj), fortigis la ideon, ke ĉiu vortero, ĝenerale, estus sencohava. Ĉiuj ĉi faktoroj kreas en la praktiko de Esperanto fortan apogon por la pli ĝenerala, ne nur Esperantuja propono analizi la vortojn, ĉiulingve, en morfemojn.

    Tamen, tiu lanĉa ĉifro estis nur strategia aparato. La iniciatinto starigis ĝin por ke poste ekestu vera vivanta lingvo. En serioza lingvo, la ekzista parola fluo antaŭas la skriban strukturan esencon, kaj eble ĝuste tion celis Jean-Paul Sartre (kiu diris pri la homa efektivo, ke la ekzisto antaŭas la esencon). Se Esperanto hodiaŭ estas vivanta lingvo, ankaŭ ĉi tie la lingvistiko serĉu komprenon pri la vortoj kaj iliaj sencoj kaj ne tro multigu la specife ĉi-lingvajn postulatojn. Alidire, oni devas krei ankaŭ ĉi tie morfologian priskribon, kiu ne postulatas vorterojn. Tiu devo ekzistas, se la esperantologio restu en dialogo kun la ĝenerala lingvistiko. En tiu ĝenerala spaco, okazas debatoj inter vidpunktoj vorteramaj kaj vorterkontraŭaj. En Esperanto oni devas minimume komprenebligi tiajn debatojn. Por trafi tiun almenaŭon, ni devas apliki ankaŭ la senvorteran idiomon lingvistikan al nia kara planlingvo.

    Tiu morfologia perspektivo, kiu ĝisoste jesas la vortilojn kaj neas la vorterojn, nomiĝas la Tutop-Vorta Morfologio (TVM). Iniciatis ĝin la kanadaj lingvistoj Rajendra Singh kaj Alan Ford; apudlaboris kun ili la usona lingvisto Stanley Starosta (Singh & Starosta 2003 estas utila kompendio). La perspektivo TVM ekiras de la hipotezo, ke la parolanto diafane kunplektas apartajn lingverojn nur kiam li/ŝi kombinas la vortojn por krei frazerojn kaj frazojn. Nur intervorte ekzistas gramatikaj interrilatoj. Ene de la vorto, laŭ TVM, okazas nenio, ĉar ekzistas neniaj vorteroj. Viajn laŭsupozajn envortajn, vorterajn eventojn vi prefere loku sur la ĝusta tereno, nome, ne ene de unu vorto sed inter du serioj da vortoj, kiujn ligas vortilo.

    Ekzemple, se vi vidas la vortojn “arbo, arbaro, monto, montaro”, postulatu do la vortilon Xo/Xaro, kiu parencigas la serion arbo-monto al la serio arbaro-montaro. Apud la vortilo kunlaboras semantika funkcio interpretanta tiun forman parencecon kiel specifan sencan parencecon. Se vi anstataŭe insistos pri ia dise komprenenda elemento AR, vi per tio starigos pli da demandoj, ol vi scios respondi. Ĉu maŝinpafilo estas do laŭtARa? Ĉu blua ĉielo kun nubaj interrompoj estas, simile, bluARa? Ĉu tiu ĉi ploranto, laŭ vi, singultARas? Ĉu viaj spektantoj aplaŭdARis? Diru ja nur tion, kion vi klare scias. Postulatu la vortilon Xo/Xaro kaj eksplicite vin detenu de la aparta vortero AR, kiu estus pli ambicia postulato.

    Ha, vi supozas havi respondon al tiu kialo por heziti. Vi nome kredas, ke pli bonus postulati tamen apartan elementon AR, sed specifi, ke ĝin akceptas speciftipaj (substantivaj aŭ entaj) bazoj, ĉu? Nu, provu ja tiun vojon, kiun per siaj virtaj piediroj orizis multaj titanaj kleruloj. Ili kredis povi distingi inter tiuj specifkunulaj elementoj, kiel AR, kaj la malpli elektema AĈ de kriAĈi, grizAĈa, domAĈo. Por tiaj teorioj, tamen, kreas malfacilon la malsimetrio inter AĈ kaj FI, kiujn ili devas sanktigi kiel elementojn, kaj kiuj unuavide ŝajnas idente neelektemaj. Estas egale, ĉu vi fikrias ekster la figriza fidomo, aŭ kriaĉas ekster la grizaĉa domaĉo. Sed notu, ke vi firajtas fiafable fivoĉdoni fikontraŭ la fiimpostoj, almenaŭ sen problemo lingva. Aliflanke la langa stumblo indikas, ke vi ne rajtaĉas afablaĉe voĉdonaĉi “kontraŭaĉ” la impostaĉoj, kvankam nenio en la teorio devus malebligi tion. Unu amiko (kiu eble ne volus esti citata) notis, ke ebletas diri “kontrAĈaŭ la impostaĉoj”. Li eble pravas; sed, se jes, tiun ebleton certe ne klarigas la vorteraj teorioj, kies konsekvenca apliko kondukus nin al “kontraŭAĈ” pro la laŭdire vastgusta ĉioakceptemo de AĈ.

    La formalaj devigoj de la vortila teorio priskribigas la “aĉ”-fenomenon per malsamaj vortiloj Xo/Xaĉo, Xa/Xaĉa, Xi/Xaĉi. Ĉe “fi” la teorio TVM devas simple prezenti la vortilon X/fiX ajne ĉu X estas jena, tia, aŭ ĉi tia. Tio klarigas la disponeblon de “fikontraŭ” kaj la nedisponeblon de “kontraŭaĉ”.

    Vi haltigas min por demandi, kiel do la teorio tion devigus, kial do ĉi tiu aserto ne estus simpla blago. Nu, mi ne ŝajnigas, ke mi en kelkaj paĝoj povus resumi la tutan pezon de la teorio TVM. Kontestemuloj certe sin turnos al la fonta verkaro. Al la specifa demando pri “aĉ” mi respondas, ke TVM permesas nur po unu variaĵilon X en unu vortilo. Se ni dezirus ĝeneralige ampleksi la gamon o/a/i samtempe en la vortila formulo por “aĉ” kaj se ni do provus, ekzemple, diri XY/XaĉY, tio perfortus rektan malpermeson de TVM. Laŭ TVM, formulo kun du aŭ pli da variaĵiloj reciproke memstaraj jam ne plu rajte apartenas al la morfologio, sed ĝisgrimpas ĝis la sintakso.

    Hej, vi krias, tio odoras analfabete. Ĉu Singh kaj kolegoj freneze forgesis la ekziston de envortaj afiksoj (fake nomataj infiksoj), ĉe kiuj evidente neprus la uzo de du variaĵiloj? Por povi altrakti tiun demandon, mi devas elpaŝi ekster la esperantologion, en kiu ne aperas infiksoj. Rilate la morfologion de la angla, oni siatempe multe diskutis pri infikso malkariga, kiu aperas ekzemple en “Menongahela, Me- nonga-bloomin'-HEla! Missisippi, Missi-bloomin'-SIPpi!”. (Oni laŭplaĉe anstataŭigu mian eŭfemisman “bloomin'” per la pli merdaj; mi rolas pudoran azianon.) La majuskligo signas, ke la infikson senpere sekvas la akcenta silabo. Jen fakto tute tipa. En multaj lingvoj oni trovas foje sufikson aŭ prefikson, al kiu ne gravas la prozodia strukturo de la vortocetero, kiun oni tial povas senspecife signi per X. Sed neniu lingvo liveris ekzemplon de infikso ŝovebla en ajnan niĉon inter ajna komencaĵo kaj ajna finaĵo de la vortocetero, sen prozodiaj specifoj pri tiuj komencaĵo resp. finaĵo. Ĉie, kie aperas infiksoj, ili kunportas prozodiajn mendojn.

    Tial, por la kazo de la infikso “blooming”, la perspektivo TVM proponus ekzemple la solvon X'ss/Xblu:min'ss, montrante per la silabindikaj sigmoj la prozodion (la formulero /'s/ signas akcentan silabon), kaj lasante nur unuloke en la formulo neŭtralan variaĵilan X. La leĝo kontraŭ du variaĵiloj malpermesas kazojn, kie aperus X unuloke kaj Y aliloke havantaj elastan, prozodie kaj alie senspecifan liberon de memstara, seninteraluda ekspansio en la du niĉoj. TVM ne priblindas la trikonsonantajn skeletojn ŝemidajn. TVM diras nur, ke tia trikonsonanta skeleto estas unu X distribuiĝanta sur tri niĉerojn. Nome, se temas pri triloka variaĵilo, de kiu unu valoro estas k-t-b, tiam ni ne rajtas arbitre ŝanĝi unu el la konsonantoj, sed devas konservi tiun konsonantotriopon kiel unuoblan valoron de la variaĵilo tra la tuta paradigmo traktata de la vortilo.

    Supozu, ke oni koncedas la konstrueblon de priskribo de la Esperantaj vortoj ene de la ilaro TVM. Kian avantaĝon portas al la esperantologio tiu morfologia perspektivo? Ni supozu do, ke apliki la perspektivon ankaŭ por nia lingvo estas ja eble. Sed kial utile? Ĉu nur por klarigi la nedisponeblon de “kontraŭaĉ”? Ne diru!

    Empiriajn avantaĝojn pli vastajn mi prezentis en la priesperanta ĉapitro 5 de Dasgupta, Ford kaj Singh (2000), ĉi-pere rekomendata al seriozaj starigontoj de tiu demando je la nivelo de la priskriboj de fenomenoj. Mi ne ripetas ĉi tie tiun argumentadon, kiu baziĝis ĉefe sur kunmetitaj vortoj. Mia ĉi-foja celo estas indiki aliajn plusojn de TVM por ni.

    Tiu perspektivo gajnigas la eblon apudvidigi samekrane la gramatikajn kaj semantikajn konsiderojn. Jen gajno por tradicio esperantologia iom draste alternanta inter semantikaj kaj gramatikaj impulsoj rilate la vortofaran teorion. En la komenco, ni funkciis per nebule semantika kompreno, prenanta por analizo pedagogian ilaron, ĉefe tradukan. Tiu aparato montriĝis nedefendebla kontraŭ la idista defio. Dum la epoko de la reagoj al la idismo, ni gajnis valoran “antidan” devizon: Neceso Kaj Sufiĉo. La devizon inspiris parte Zamenhof, sed la klare memstara kontribuo de Rene de Saussure brile riĉigis niajn laborilojn, kaj estis pli gramatika ol semantika. Varianto de tiu gramatikema teorio eniris la akademian oficialon. Reage al ĝi memkonscia interlingvistiko proponis kaj plu defendas reiron al la semantiko apelaciantan al la morfema koncepto. Defendoj de tiu ĉi modelo, vizaĝe al la plibuntiĝinta teoria spaco de la ĝenerala lingvistiko, ŝajnas ne esti verkitaj. En tia ĉi epoko, TVM helpe apudmetas la gramatikajn kaj la semantikajn konsiderojn, sen unuflankeco tendenca, kaj kapablas stimuli utilan kaj kreskoportan debaton. TVM povigos nin almenaŭ pli bone kompreni la debatojn en la esperantologia tradicio mem.

    TVM portas la neceson kaj la sufiĉon sur la ebenon de la teoriaj iloj. La morfemaj priskriboj perfortas tiun principon. En la cetero de la nuna interveno, mi provos ĉi tion pli klare montri, ĉirkaŭ la ekzemplo de tiu elemento “ist”, kiun la morfema perspektivo vidas en la vortoj “vendisto” kaj “laktisto”.

    La morfemistoj nomas tiun “ist” unu ento. Laŭ ili, ĝi rolus afikse en “vendisto, laktisto” sed memstare radike en “ni fidas al niaj tre kapablaj istoj”. Esperanto estus la triumfejo de la morfema perspektivo. La sistema uzado de la afiksaj morfemoj ankaŭ kiel radikoj, ejo, ulo, ino, aĵo, eco, aro, aĉa, ege, definitive pruvus la plejan ekonomiecon de la morfemismo. Mi estus blekanta sensencaĵon, neante ion tiel evidentan kaj pretendante eĉ la neceson kaj sufiĉon por la rivala perspektivo TVM.

    Sed, estimataj legantoj, la memstara vorto en “niaj tre kapablaj istoj” havas specifan uzatecon. La samo validas pri “ejo, eco, aĉa, aĵo”. Vi scias, ke “porkaĵo, bovaĵo, ŝafaĵo” estas viandospecoj, sed neniel venus al vi en la kapon la ideo diri, “La bovinoj estas sanktaj por la hinduoj, kiuj tial ne manĝas ilian aĵon”, volante diri “ilian karnon”. Vi scias, ke ĉasisto povas diri, “Tiu ĝangaleto estas mia ŝatata ĉasejo” sed ne imagus la direblon de “tiu ĉi ejo” por indiki tiun ĝangalon. Paroli pri “tiu ejo” kutime portas la imagon al kongresaj salonoj kaj similaj strukturoj. Certe “aĉa” estas normala adjektivo. Sed oni nek priskribas malbonajn objektojn per la esprimo “tiuj aĉoj” surbaze de “domaĉoj, ludilaĉoj”, nek uzas la transitivan verbon “aĉi” en “Vi vere aĉis vian kolegon” laŭ la modelo “insultaĉi”.

    Pli detala diskuto pri la kazo “isto” sekvos tuj. Sed unue mi ĝenerale altraktu la temon de tiu supoza radikiĝo de la afiksoj. La vorta kromrolo de la Esperantaj afiksoj estas longe konata amiko de niaj pensuloj. Pri tiu konato, tamen, malmulton oni scias. Mi volonte vojaĝos kun vi, alitekste, por seriozigi nian komprenon. Provizore sufiĉu diri, ke la historio de la vortoj “ejo, aĉa, aĵo” estas malsama studobjekto, ol la konduto de tiuj aperejoj de klasikaj afiksoj, “lernejo, grizaĉa, stultaĵo”. Inter la afiksoj kaj tiuj laŭdire memstariĝintaj radikaj versioj validas certe esplorinda semiotika rilato. Tiun esploron ne helpas la antaŭsupozo, ke pri simpla gramatika identeco temus.

    Ni revenu do al la eventuala unueco de la elemento “ist”. Estos konvene alparoli morfemistojn, kiuj pretas koncedi, ke la memstara vorto “isto” estus aparta demando, sed laŭ kiuj la afikso “ist” estas eksterdube unu elemento. Mi volas kontesti tiun pretendon de unueco, kaj tiavoje konduki la leganton al la perspektivo TVM, kiu trovas tian pretendon tutsimple absurda.

    Mia dialogano eble faciligas mian taskon, proprainiciate postulatante du regionojn sub la polisemia “ist”. Laŭ tiu nuancema morfemisto, ni havus aferon kun unu subsenco en “vendisto” kaj kun dua ĉe “fundamentisto”. La unua subsenco emfaze interreagus kun la aga aŭ proceza semantiko de “vend” (ĉi tiu formulo evitas pro historiaj kialoj ĉian aludon al la gramatika karaktero de la radikoj). La dua subsenco markus la lojalecon al doktrino aŭ idearo aŭ moraro, interreagante kun la radika parulo “fundament”. La morfemisto serĉas principon de unueco inter la du subsencoj de “ist”, kaj trovas ĝin ĉe la koncepto de la praktiko. La unua “ist” signus la praktikanton de (ekzemple) la vendado kiel profesio, dum la dua “ist” emfazus la idean, kredan, sentan flankon de la praktikaneco.

    Mi ĝis nun priskribis la morfemistan bildon de “ist” elinterne, kiel eble plej juste. Nun ni rerigardu tiun ĉi pensfadenon el la vidpunkto TVM kaj ekvidu, kiel abstrakte oni kreas unuecan bildon por tiu ento “ist”. Tio kostas al ni la lokajn parencecojn, pri kiuj fakte temas en la lingvo.

    Konsideru vian “vendisto”. Ekzistas profesiindikaj ist-vortoj de du specoj: la speco “vendisto” kaj la speco “fruktisto”. Vendistoj profesie vendas, dum fruktistoj ne profesie fruktas. Kompreneble vi rajtas poete diri, ke la pomistoj pomas kaj la legomistoj legomas. Sed neniu seriozos aserti, ke inter “pomisto” kaj tiu via “pomas” ekzistus tia sama rilato, kiel inter “vendisto” kaj “vendas”. Ni nin trovas fakte antaŭ du vortiloj. Apud (1) Xi/Xisto, la semantika interpreta funkcio diras, ke la Xisto profesie Xas. Apud (2) Xo/Xisto, la sencfunkcio specifas, ke la Xisto profesie traktas pri Xo aŭ Xoj. Se vi volas nomi unueco la parencecon inter (1) kaj (2) en TVM, vi rajtas ĝin trakti en la semantiko, kunfadenante la interpretajn ilojn apud (1) kaj (2) tiel, kiel vi volas. Sed trudi fruegan unuecon, antaŭ ol vi eĉ vizaĝis al la malsamnuanceco de (1) disde (2), ne estas juste al la faktoj, kaj ne estas tolerate en TVM.

    Daŭrigu la rakonton en la sferon de viaj sentaj, opiniaj ist-vortoj. Denove, ni havas aferon jen kun la vortilo (3) Xo/Xisto, interpretata tiel ke la Xisto fidelas al la ideo Xo, jen kun la sendube distingenda vortilo (4) Xismo/ Xisto, kie la interpreto devas specifi, ke la ideo, al kiu Xisto fidelas, nomiĝas ne Xo, sed Xismo. La ŝajne unuobla vorto “fundamentisto” fakte enkorpigas du malsamajn nociojn. Homo amanta iun fundamenton ofte ne estas homo reliefiganta koncepton de fundamentismo.

    Mi ne volas elĉerpi la temon, nek emas doni la misimpreson, ke la proponoj farataj ĉi tie estus diktataj de TVM. La perspektivo ne unike devigas min aŭ alian proponanton fasoni precize unu aplikon de la perspektivo al difinita kazo. Mi agas miainiciate kaj libere. Alia uzanto de la perspektivo povas proponi ekzemple unu vortilon Xo/Xisto kun pli elasta sencfunkcio, ol mi allasas. Kompreneble ekzistas tia sama bunteco inter la uzantoj de la nocio morfemo. Mi skizis ĉi tie unu eblan dialogon. Oni povas surscenigi aliajn.

    Tra ĉia diverseco de surscenigo, tamen, restos konstantaj iuj temoj. Al TVM, la “afikso” de la morfemistoj, ekzemple tiu ento “ist”, senvarie aspektas kiel tro hasta ĝeneraligo bazita sur la efektivaj irebloj, la vere surterenaj padoj. Al ni en TVM ŝajnas, ke la morfemisto ĉiujn “ist-padojn” kvazaŭ levas de sur iliaj terenoj kaj kunfandas en unu bizaran objekton La IST-ingo, tenatan sur Monto Olimpo kun aliaj afiksoglavaj ingoj, en ŝedo portanta la etikedon “La Padejo”. Ni ne komprenas, kial ĉiu vojanto devu unue viziti la padejon, elŝedigi la ĝustan ingon, elingigi ĝin malkompakten, kaj komenci efektive padi de, ekzemple, frukto al fruktisto. Al ĉi tia okulo, la morfemismo aspektas malekonomia, ŝvela, malkonkreta. Tiu ĉi vido ne komprenas, kiel iu ajn povus voli ignori eĉ la diferencon inter la aperoj de “ist” (kapitalisto, kalvinisto) paradigme najbaraj al “ism” kaj tiuj aperoj, inter si diversaj (ĉiu tajpisto tajpas, dum malmultaj laktistoj laktas), kiuj vivas kaj vibras for de tiu specifa, loka ligiteco. Ĉi tiu sento de ĝeniĝo, kiun mi provas konkretigi por vi, restos konstanta, eĉ se vi ŝanĝos iujn detalojn de la ĉi-foja surscenigo.

    Se por vi ne funkcias tiu bildigo de mia ĝeniĝo, mi provu alian prezenton. Ĉu vi konas la baratan kuirarton iomete, aŭ alian, kiu spicas siajn pladojn? Nu, ĉu vi iam pensis pri la eblo elpladigi iun spicon post la kuiro, meti ĝin en aparte kreitan varmokonservan spicujon, kaj rekomendi al la manĝonto elspicujigi ĝin manĝkomence? Tiel same bizara ŝajnas al ni TVM-anoj la morfemista stilo. Laŭ ni, la “afikso” estas spice enmiksita en la pladon, en la vorton, kaj postulati ĝin kiel apartan enton ne aspektas pli sencohave, ol la ĵus menciita amuza kaj bizara procedo!

    Ni ne estas kontraŭ la unuecigoj. Ni preferas vidi konkretan procedon, paŝo post paŝo, registri efektivajn parencecojn kaj registri duajn konektojn inter tiuj unuaj, plej intimaj konektoj. Ĉu nomi tiun preferon federa? Tio estus nur unu modelo, aspiranta piramiden, kaj ni tute ne volus antaŭjuĝi la geometrion de la konektoj inter konektoj. Ni firme rifuzas aliĝi al modelo, kiu cezare dirus “jen ponto” kaj ĝin lokus sur la ĉielo, kie ĝi tute ne povas ponti. Estas tia la morfemismo, kia ni ĝin konas. Se, sub la premoj de la efektivo, tiu doktrino sin modifos al formoj pli proksimaj al niaj preferoj, ni en TVM certe ne kampanjos agrese por vendi la markon TVM al ĉiuj morfologoj. Sufiĉas al ni malrapida evoluo konsenten, trans efektivaj diferencoj, kiuj signas la florantan liberon de la homa pensemo.

    REFERENCOJ

    Dasgupta, Probal; Ford, Alan; Singh, Rajendra. 2000. After etymology: towards a substantivist linguistics. München: Lincom Europa.

    Singh, Rajendra; Starosta, Stanley (red.) 2003. Explorations in seamless morphology. New Delhi, Thousand Oaks, London: Sage.

    NOTO

    Postulati. Oni postulatas tion, kion oni ne povas teorem-stile derivi el la bazaj entoj kaj propozicioj, kiuj ekzistas kiel premisaj aŭ bazaj antaŭ onia interveno. Oni do postulatas propoziciojn, kiuj povas esti tezoj. Oni postulatas ankaŭ entojn, pli ĝuste, la tezon “ekzistas tia ĉi ento, kaj ĝi havas jenajn kaj jenajn ecojn”. Oni do asertas la ekziston de la pria ento kaj asertas, ke ĝi havas difinitajn ecojn. 

    Pri lingvo kaj komunikado:
    utilega verketo de Ilona Koutny

    Iom pli ol recenzo de Michel Duc Goninaz

    Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado. — Poznań: Prodruk, 2003. — 126 paĝoj.

    Post la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002), Ilona Koutny publikigis en 2003 samformatan volumeton Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado.

    La termino etvortaro estas iom netradicia pro la limigita produktiveco de et uzata prefikse (etburĝo, etindustrio), sed eble ĝi laŭmodiĝos, se, krom verkoj, kiujn oni povas nomi vortaretoj pro iliaj dimensioj, aperos kategorioj de “etvortaroj kaj egvortaroj”, difineblaj laŭ leksikografiaj kriterioj. Tamen, malgraŭ la fundamenteco de et, estas probable, ke la malpli klasika mini aspektus pli konforma al la nuna lingvouzo kun ties minibusoj, minigolfoj kaj minijupoj.

    Tiu ĉi nova verketo, trilingva kaj 122-paĝa prezentas du partojn, ligitajn laŭ la aŭtorino, sed klare diferencajn.

    La parto “Komunikado” celas la akiron de frazeologiaĵoj por la diversaj cirkonstancoj aŭ fazoj de interhomaj dialogoj (salutoj kaj ĝentilecaj alparoloj, esprimo de sentoj, diversaj aspektoj de diskutado…). Ilona Koutny rimarkigas en la antaŭparolo, ke malmultaj tiaj frazeologiaĵoj fiksiĝis en esperanto. Estas tamen rimarkinde, ke post pli-ol-jarcenta uzado de nia lingvo okazis ia fiksiĝo kaj normiĝo por ofte uzataj esprimoj, kiuj tute normale aperas en la centra kolumno de la libro — la esperantlingva — kaj nur malofte aspektas tradukoj el la du aliaj lingvoj. Por pardonpeti, oni povas diri “Pardonon!” aŭ “Pardonu!” (la plej ofta estas probable la dua), dum en la angla lingvo aperas nur unu eblo — sed en la hungara tri. Similsencaj esprimoj, aperantaj tuj poste, montras, ke ĉiu el la lingvoj havas siajn proprajn rimedojn. La frazo kun varianto “Bonvolu transdoni/transdonu miajn salutojn al via edzino!” (pĝ. 71) montras, kiel la du lingvoj, kiuj ne uzas la ci-formon esprimas la diferencon “formale/neformale”, kiun la tria (la hungara) esprimas per la procedo ĝentileca formo/ci.

    Tiu parto estas do tre utila materialo por pliriĉigi la komunikokapablon en la tri uzataj lingvoj. Tre malmultajn kritikindaĵojn mi trovis. “Fine, sed ne balaste” cedu lokon al la pli bona “laste, sed ne balaste” (pĝ. 82); “vaga ideo” estas pli ĝuste “svaga ideo” (pĝ. 87); anstataŭ “mi absorbas viajn vortojn” estu “mi sorbas…” (pĝ. 79); mi ne uzus “absolvi” por “liberigi de promeso” (pĝ. 101) kaj hezitus uzi “oferti” en signifo ne-komerca (pĝ. 110); anstataŭ “kiel vi kuraĝas tiel paroli kun mi?” mi probable dirus “kiel vi aŭdacas…?”; dubinda ŝajnas al mi la uzo de “peti” en situacioj (“ĉu vi petas glaciaĵon?”= “would you like…”), en kiuj pli verŝajne oni dirus “ĉu vi ŝatus…” (aŭ “akceptus” aŭ “deziras”), kaj same dubinda la rifuza respondo “ne, mi ne petas”, simila al la hungara “nem kérek” ; “fartu vin” (pĝ. 110) estas certe preseraro por “fartu vi”, kaj “ŝerĉas” estas evidente “ŝercas” (pĝ. 92).

    La alia parto “Lingvoj kaj lingvistiko”, kiu okupas la unuan duonon de la libro, havas alian celon. Ĝi estas laŭdinda “unua paŝo” al lingvoscienca terminaro, kies mankon bedaŭras Ilona Koutny, kiel certe multaj esperantlingvaj lingvistoj. Ŝi jam montris sian zorgon pri tiu temo per sia kunlaboro en la fako “lingvoscienco” de la nova PIV. Ni ja scias, ke kompili tian terminaron estas malfacile, ĉar, pro la diverseco de la lingvistaj teorioj kaj skoloj — pli ol pro la diverseco de la lingvoj — ni ne disponas unuecan lingvosciencan priskribon. Eĉ se temas nur pri esperanto, ni baraktas en la terminologio de PAG, bazita sur la tradicia gramatiko kun ties malkoheraĵoj (kio estas “vorto”, kio “finaĵo”, kio “transitiveco”…?) kaj, malgraŭ amaso da lingvosciencaj artikoloj en kaj pri esperanto, la Lingvistikaj aspektoj de Esperanto de J. Wells restas de post 1978 kvazaŭ sola bazo por scienca analizo de nia lingvo. Tial la laboro de I. Koutny estas utilega por estonta pliprofundigo de tiu terminologia laboro.

    Ĝi enhavas la tradiciajn ĉapitrojn de lingvopriskribo (ĝeneralaj nocioj, fonetiko, morfologio, sintakso, semantiko) kun ties subĉapitroj. Unuavice rimarkeble estas, ke la aŭtorino allasas ofte konkurencajn terminojn por la sama termino. Tio renkonteblas ankaŭ en nacilingvaj verkoj, sed pli klare montras, ke en esperanto tiu ĉi terminaro ne estas fiksita. Ĝenerale la elekteblo estas inter “internacia” termino kaj pli pure esperantaj ekvivalentoj. Tiel renkontiĝas i.a. la paroj aglutina/alglua, fleksia/fanda, tildo/ondostreko, diakrita signo/kromsigno, konotacio/kromsenco, substrato/subtavolo, proklitiko/proklizaĵo kaj, evidente, lingvistiko/lingvoscienco. Kvankam la pure esperantlingvaj terminoj estas ofte preferindaj — kial ne uzi, simile al la hungara, lipsonodentosono anstataŭ labialo resp. dentalo? —, estas dubinde, ĉu vortelementovortero pli oportunas ol morfemo, unufoja vorto pli ol hapakso, aŭ ĉu la arkaikaj ununombro-multenombro povas vere konkurenci la paron singularo-pluralo, eĉ se B. Wennergren uzas ilin en sia MPEG. La subĉapitroj “frazaranĝo” kaj “pragmatiko” enhavas nociojn malofte pritraktatajn en esperantologio, sed pli kaj pli necesajn. Por la tre utila “performative” la aŭtorino proponas “perparolaĵo”, kiu estas akceptebla anstataŭ la nemenciita “performativo”.

    Tiaj alternativoj starigas foje problemojn. Ekzemple ekvivalentigi hiperonimo/hiponimo kun superordita nocio/subordita nocio ŝajnas al mi neĝusta, ĉar hiperonimo estas “vorto” (ero de la lingva sistemo), ne “nocio” (eksterlingva realaĵo). Wells pli ĝuste proponis superordaĵo/subordaĵo. Plursenceco estas indikita kiel sinonimo de ambigueco, dum ĝi povus esti ekvivalento de polisemio. Plursenceco povus esti rezervita al vortoj — kies sencoj, eĉ se pluraj, estas difineblaj —, ambigueco al eldiroj — kiuj povas esti neklaraj aŭ erarigaj pro teorie du, praktike “pli ol unu”, eblaj interpretoj. La termino semantemo, donita de la aŭtorino kiel ekvivalento de signifero estas tiel diverse uzata laŭ la lingvistoj — adiciinte la difinojn de nur du lingvosciencaj vortaroj, franca kaj rusa, mi trovis por ĝi kvar diversajn sencojn —, ke estas preferinde ĝin ne uzi. Mi neniel enkondukus la terminon atributo. La anglalingvanoj tuj komprenos ĝin, la franclingvanoj miskomprenos, ke temas pri predikativo, sed al la esperantistoj sufiĉas epiteto.

    Kelkaj terminoj starigas problemojn. Krei la terminon kolokaĵo (pĝ. 52) estas eble, se ie estas difinita la radiko kolok-, kiu ne troveblas. Por leksemo mi provis doni nur unu uzeblan difinon en la nova PIV, sed en la aliaj lingvoj la afero ne estas tiel simpla. Videblas la malavantaĝoj de la plurlingva prezento, kiu ebligas prisilenti la difinon. Banalaĵo estas eble ne sufiĉe konkreta por cliché, commonplace. Kliŝo pli taŭgus (cetere, ĝi aperas kiel unu el la tradukoj de közhely en la vortaro de Szerdahelyi-Koutny). Eble la vasta uzo de commonplace en la angla (“Air travel has now become commonplace”) instigis al la uzo de banalaĵo. Mi ne donus la terminon socilekto kiel sinonimon de ĵargono. Umlaŭto (fonetika fenomeno, ne nur en PIV, sed en alilingvaj lingvosciencaj vortaroj, inkluzive en la germana, el kiu devenas tiu termino) ne povas esti sinonimo de tremao, supersigno. La aŭtorino enkondukas la terminon rekcio, kiu ĝuas ian internaciecon, sed pri kies neceso oni povas dubi: ĉu regado, simile al la angla government aŭ la rusa управление, ne sufiĉus? Cetere, en la jam menciita hungara-esperanta vortaro, la verbo vonz ricevis la tradukon “(lingv.) regi” kun la ekzemplo: “la verbo havi regas la akuzativon”,

    Al la lingvoscienca terminaro Ilona Koutny aldonis liston de ĉ. 250 lingvonomoj. Ĉar multaj el tiuj nomoj estas relative ofte uzataj, ili ne starigas gravajn problemojn. Tamen problemoj pri ilia elekto kaj klasado ne estas eviteblaj. La aŭtoro elektis duoblan klasigon: laŭ kontinentoj kaj laŭ lingvogrupoj, kio devigis ŝin loki la turkan kaj la maltan en du lokoj kaj aneksi al Eŭropo la okcident-siberiajn finno-ugrajn lingvojn.

    Konstateblas, ke kelkokaze la kriterio estas politika. Tiel oni konstatas la mencion de tri “lingvoj” (bosnia, kroata, serba) tie, kie por ĉiuj lingvistoj ekzistas nur unu lingva sistemo, kies nomo — la kroatserba — estas eble maloportuna — simila problemo estas pli facile solvebla por la hindustana —, sed tradicia. Eble ni baldaŭ ekscios pri la ekzisto de montenegra “lingvo”? Inverse, la kaŝuba estas prezentita kiel dialekto aŭ vario de la pola, kio estas apenaŭ pravigebla malgraŭ la proksimeco de ambaŭ lingvoj. Pri du disputataj kazoj, la solvo ŝajnas ĝusta: la makedona estas akceptita kiel lingvo, dum la “moldava” ne estas menciita.

    Sed la iom komplika situacio de la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj prezentas problemojn. La “platgermana/platdiĉa” troviĝas sub la ĝenerala etikedo “germana”, kio estas pravigebla aŭ per tre vasta uzo de la termino “germana” — kion evidente ne intencis la aŭtorino, ĉar ŝi ja menciis aparte la nederlandan kaj frisan — aŭ per strikta uzo de “platgermana”, ĉar tiu idiomo estas parolata, nun tre limigite, sur la teritorio de Germanio. Lingvoscienca aliro grupigus la “malaltgermanajn” dialektojn (frisa, nederlanda, platdiĉa), kiuj nete diferenciĝas de la grupo alt- kaj mez-germana. La luksemburga/leceburga kaj la svisgermana estas menciitaj, sed la alzaca forgesita, kvankam ĝi estas ankoraŭ uzata de sufiĉe granda parto de la Alzaca popolo. Same en latinidaj teritorioj, la sarda estas menciita, la korsika ne aperas, kvankam la normigo iel ŝlifis la diferencojn inter la norda kaj la suda dialektoj. La kutima problemo kun la komplika okcitana situacio reaperas: okcitana kaj provenca menciitas sinonime, dum en la nuna epoko la nomo provenca uzatas nur por la orienta dialektaro de la okcitana — tiu dialektaro, kiu tiel normiĝis kaj famiĝis pro Mistralo kaj aliaj verkistoj, ke ĝi kutime estas nomata “lingvo”. La termino okcitana povas signi aŭ la tuton de la sudfranciaj dialektaroj, kiuj prezentas komunajn trajtojn, sed ankaŭ gravajn diferencojn, aŭ la norman okcitanan, “artefaritan” dum la pasinta duonjarcento.

    La “kreolaj kaj piĝinaj lingvoj” estas klasitaj aparte, surbaze de ilia origino. La listo estas sufiĉe detala por la lingvoj sur angla bazo; ĝi limiĝas al la Haitia kaj Sejŝela por la lingvoj sur franca bazo: ne menciitaj estas la kreolaj lingvoj de Martiniko, Gvadelupo, Reunio, Maŭricio. Papiamento, indikita kiel hispanbaza, havas bazon portugalan. Ankaŭ la “artefaritaj lingvoj” estas aparte klasitaj, kaj nia lingvo troviĝas en la sama listo, kiel volapuko, Latino sine flexione kaj Klingon, kio estas iom surpriza eĉ por sobra lingvisto, kiu ne kultas zelote la verdan stelon kaj pretas akcepti, ke Ido kaj Interlingua prezentas spurojn de uzado. Estas vere, ke la fakuloj pri interlingvistiko pretas liveri al ni liston de ĉ. mil planlingvoj, kiuj aldoniĝus al la supozataj sesmil “naturaj”…

    Ilona Koutny prave avertas, ke ŝi ne verkis “terminaron” laŭ “la striktaj terminologiaj postuloj”. Tiu modesteco ne kaŝu la gravecon de pionira laboro, kiu nepre havos konsekvencojn en la estonta realigo de esperantlingva lingvoscienca terminaro. 


    Inter lundo kaj sabato

    Arkadij Strugackij, Boris Strugackij. Lundo ekas sabate / Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. — Moskvo: Impeto, 2005. — 232 paĝoj.

    Jen mi — en la voj'
    inter lundo kaj merkredo.
    M.Bronŝtejn, “Fabeleto pri fidelo”
    Fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas rekonataj inter la plej gravaj kaj ŝatataj aŭtoroj de ruslingva fikcia literaturo. Moskva eldonejo Impeto ekde 1992 aperigis kelkajn iliajn librojn en Esperanto (bedaŭrinde, ne ĉiam altnivele tradukitajn kaj redaktitajn — vidu la recenzojn de Aleksej Birjulin en La Ondo 1995: 3-4 kaj 1997: 5; progreso tiurilate dume ne senteblas, kiel vi tuj vidos). La elekto de konkretaj verkoj ofte ŝajnas hazarda — tamen fine aperis la verko, kiu ne similas la ceterajn kaj miaopinie pleje meritas atenton.

    Lundo ekas sabate estas la libro de sia epoko. Ĝi estis verkita komence de 1960aj jaroj, en la “ora” tempo por scienco en Sovetunio. Ĵus aperis kosmoŝipoj kaj nukleoenergiaj centraloj, la povoj kaj perspektivoj de scienco ŝajnis senlimaj, estis “fizikistoj respektataj, lirikistoj neglektataj” (laŭ populara poemo de Boris Sluckij). Gejunulojn logis laboro en sciencaj institutoj eĉ malgraŭ tre modesta salajro, kaj se la temo estis sekreta — do apartenanta al plej avangardaj esploroj — estis des pli interese. Oni pretis labori dum vesperoj kaj noktoj, dum dimanĉoj kaj festoj — nur pro inspiro, kaj la librotitolo esprimas la vivprincipon de la junaj entuziasmuloj.

    Pluraj tiamaj libroj kaj filmoj respegulas ĉi etoson, sed tre malmultaj el ili restas aktualaj, memorataj kaj ŝatataj ĝis nun.

    Laŭamplekse Lundo ekas sabate povus esti romano, sed en ĝi forestas amhistorio, eĉ virinoj preskaŭ tute ne rolas. Nur en ironia postparolo ni legas, ke unu el la protagonistoj ĝuste tiutempe estis divorcanta kaj plananta trian edziĝon (pĝ. 227). Nu, laŭ populara tiam kanto, “hodiaŭ gravas ne personaĵoj, sed raportoj de labortago!” Amromanoj multas kaj pli-malpli similas unu la aliajn, sed nia libro estas unika.

    Ni vidas ĉion per la okuloj de juna programisto Aleksandr Privalov, rakontanta epizodojn el sia vivo kaj laboro en sciencesplora instituto de… magio. Estas bona metodo por esplori kaj montri problemojn tipajn por ĉiu tempo, ĉiu scienca branĉo kaj ĉiu kolektivo de esploristoj, sen “ofendi” iun konkretan. (“Sed pri kio vi okupiĝas?” — mi demandis. “Samkiel la tuta scienco, — diris la kurbnazulo. — Pri feliĉo homa.” — pĝ. 9)

    Ni vidas tute diversajn homajn karakterojn: jen junaj buboj, kiuj preferas, eĉ spite malpermeson, labori anstataŭ festi dum novjara nokto. Jen ĉarlatano-profesoro, ŝajniganta sin elstare grava — ĉiuj liaj laboroj fiaskas (“poste iĝis klara, ke la memvestaj botoj kostas pli ol motorciklo kaj timas polvon kaj humidon” — pĝ. 142), sed li lerte subtenas sian reputacion pere de bulvardaj ĵurnalistoj kaj ideologia demagogio — ĉu similaj ne prosperas en ĉiuj sciencoj? Jen malhonestaj raportistoj, brave propagandantaj dubindajn aferojn (atentu: la nocio “PR” aperis nur jardekojn poste!). Jen simple pigruloj, ĉiam serĉantaj decan pretekston por eviti laboron. Jen kurtaj mencioj pri okazaĵoj, ŝajne absurdaj, sed eble instigantaj al pensado, ekzemple: “En la fako de Eterna Juno post daŭra malsano forpasis la modelo de senmorta homo” (pĝ. 162). Drako, vampiroj, diversaj koboldoj… tamen tre similaj al ordinaraj nuntempaj homoj. Kaj ankoraŭ multo ridiga kaj pensiga. Ne necesas tro longe cerbumi, por kompari la “kadavrulon plene kontentan”, idealan modelon de universala konsumanto, kiu per siaj senĉese kreskantaj bezonoj povas pereigi la mondon (pĝ. 154-158), kun plej ordinara usonano…

    La libro portas subtitolon “Novelo-fabelo por scienclaborantoj de adoleska aĝo”. Vere, ĝi estas ŝatata legaĵo por multaj scivolemuloj inter 12 kaj 25 jaroj en mia kaj sekva generacioj. Eblas diri, ke ĝi influis mondkoncepton de junularo, eĉ vokis iun en sciencon. Esprimoj el la libro eniris la parolon de junaj intelektuloj. Lundo ekas sabate estis plurfoje reeldonita, baldaŭ sekvis la daŭrigo, Fabelo pri trio, kiu ne havis similan sukceson, probable pro troa ideologieco.

    La fabelo iom memorigas Alicon en Mirlando de Lewis Carroll: same rolas multaj herooj de popolaj fabeloj kaj de klasikaj libroj, konataj al ĉiu ekde infanaĝo, same humura kaj petola estas la stilo de la rakonto, kaj same profundas la enhavo malgraŭ priskribo de neeblaj okazaĵoj. 12-jarulo perceptos gajajn aventurojn, pli aĝa leganto nepre pensos pri multaj filozofiaj problemoj ligitaj kun la rakonto. Do la libro eĉ origine bezonas sufiĉe grandan komentaron (la aŭtoroj skribis tiun librofine), kaj traduki ĝin al aliaj lingvoj estas tre malfacila tasko — la tradukinto mem agnoskas tion en la prefaco kaj eĉ konfesas, ke li longe hezitis antaŭ ol eklabori; li aldonis siajn piednotojn, sed, miaopinie, necesis pliaj. Ja por kompreni ĉiujn nuancojn en la libro necesas pluraj fonaj scioj pri la rusa kulturo ĝenerale, kaj pri Sovetunio de 1960aj jaroj aparte.

    Krom diversaj aludoj kaj vortludoj enestas multaj poemfragmentoj, rimitaj proverbaĵoj k.s. Ie necesis modifi la realaĵojn, ke ili iĝu kompreneblaj por alinacianoj. Mikaelo Bronŝtejn estas konata kiel poemtradukisto, do versajn pecojn li tradukis sufiĉe bone.

    Pri kalemburoj li sukcesis iom malpli, sed kelkloke lerte: origina NIIĈAVO, la siglo prononcata kiel vulgara varianto de rusa vorto “nenio”, iĝis IESMASO, “Instituto Esplor-Scienca pri Magio kaj Sorĉo”, kelkaj vortludoj estas anstataŭitaj per sufiĉe adekvataj.

    Iuj nomoj estas tradukitaj (Turdo, Penetrema, Kovulo), aliaj — simple transskribitaj kaj ne glositaj, do “senkoloraj” por alinaciano: Lukomorje, Kiteĵgrad; Smogulia.

    Bedaŭrinde perdiĝis sukplena parolstilo de kelkaj rolantoj, imitanta antikvan rusan aŭ kancelarian parolon aŭ junularan slangon. Perdiĝis ankaŭ la aludo al biblia esprimo “vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo” (Pred 1: 2) en la titoloj de la dua kaj tria partoj.

    Kelkaj frazoj kaj alineoj simple malaperis pro neklara kaŭzo.

    Aliflanke, Esperanto-traduko ricevis, almenaŭ por junularaj aktivuloj, plian nuancon, ne antaŭviditan de la aŭtoroj kaj tradukinto. Atentu katon Vasilij, kiu scias amasegon da kantoj, kvankam neniun el tiuj pli ol duone (pĝ. 25–27), kaj kiu ĉiuprintempe prenas kutiman ferion por denove edziĝi (pĝ. 161)… ĉu li ne similas certan konatan poeton kaj bardon?..

    Komposteraroj ne tre multas, sed agacas: “bitikoj” (butikoj, pĝ. 9), “veŝajne” (pĝ. 16), “sensofigis” (sensoifigis, pĝ. 26), “penumita” (plenumita, pĝ. 95), “megistra” (magistra, pĝ. 141), “elktra” (pĝ. 192).

    Estas kelkaj kutimaj rusismoj kaj ankaŭ eraroj pro malatento, apenaŭ pardoneblaj al tiom spertaj tradukisto kaj redaktoro: “pordegoj” (pĝ. 11 k.a.) pri unu objekto, “ĥalato” (kitelo, pĝ. 35,77,139,143), “ekzilo” (mallibero, plurloke), “admoni” (parolsorĉi, pĝ. 78-81,96), “elektrona” (elektronika, plurloke), “monŝranko” (kirasŝranko, pĝ. 82, pri mono ne temas), “relativistaj” (relativismaj, pĝ. 98), “kunfandaĵoj” (alojoj, pĝ. 98), “malŝarĝoj” (malŝargoj, pĝ. 120), “altitudo” (latitudo, pĝ. 180), “metonta” (metota, pĝ. 220), “greno” (grajno, pĝ. 204, 221), “laborenspezo” (apliko de laboro, pĝ. 229) k.a. Ankaŭ — amuzaj gramatikaj fuŝoj: “…korpulentan altan viron vestitan en nigra kostumo, rebrilanta dedorse kaj faranta vastajn mastrecajn movojn” (pĝ. 66).

    Iuloke la senco ŝanĝiĝis al la mala: “Ni tute ne bezonas ian ajn programiston” (pĝ. 76) — kvankam fakte oni bezonegas programiston, sed kun pluraj gravaj kondiĉoj. “…filinoj de caro (reĝo, tamen!) Danao, murdintaj lin laŭ ordono de siaj edzoj” (pĝ. 228) — kvankam ili murdis siajn edzojn laŭ ordono de sia patro Danao. Ne tuj kompreneblas “tavolligna” (laŭ PIV — krucligna, pĝ. 11), “enirĉambro” (antaŭĉambro, vestiblo, pĝ. 52–75), “taglumaj tuboj” (lumineskaj lampoj, pĝ. 97). “Ne unu” sur pĝ. 27 signifas “neniom”, sed sur pĝ. 72 — “pli ol unu”.

    Multloke mankas necesa “la”. Kelkaj fremdlingvaj vortoj estas misskribitaj: “schtandartenfuhrer” (pĝ. 85). Kelkaj nomoj estas skribitaj diverse en diversaj lokoj.

    Por fabelo eble ne tre gravas precizeco de terminoj — tamen atentu, ke brakicefalo tute ne egalas anacefalon (pĝ. 105), kaj la vorto “heksaklorido” en kunteksto de pĝ. 97 estas krude erara, samkiel la piednoto sur pĝ. 106. Ne necesis “riĉigi” Esperanton per piĉeskaj neglositaj “labazoj”, “opriĉnikoj”, “upero”, “uŝanko”.

    Bronŝtejn en Legendoj pri SEJM rakontis pri Respondeca Sekretario de ASE. Ŝajne, la Respondeca Redaktoro de ĉi libro, Aleksandr Ŝevĉenko, havas samstilan kaj samkvalitan respondecon pri sia laboro…

    La libro aspektas tradicie por la Impeto-serio de fratoj Strugackij: nigra mola kovrilo kun kolora bildo, iom tro pelmela. La pentrita aŭto ne povus roli en la novelo, ĉar tiu modelo aperis 20 jarojn pli malfrue. Ankaŭ la geavoj ŝajnas veni el iu alia fabelo…

    Lundo ekas sabate estas libro valora kaj multrilate unika. Se vi scias la rusan lingvon, do (re)legu ĝin ruse. Se ne — do legu la Esperanto-tradukon, ridu kaj pensu…

    Valentin Melnikov


    Valora indikilo de Detlev Blanke

    Blanke, Detlev. Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo. — Rotterdam: UEA, 2003. — 40 pĝ. — Esperanto-Dokumentoj, 39E.

    Neesperantistoj certas ke ĝi ne ekzistas, kaj eĉ multaj esperantistoj apenaŭ konscias ĝian gravecon: la faka literaturo pri interlingvistiko kaj esperantologio. Malfacilas orientiĝi kaj pri la aktualaj kaj pri pli malnovaj sciencaj studoj traktantaj diversajn aspektojn de planlingvoj, eĉ por fakulo.

    Ĉi tiu broŝuro de Detlev Blanke celas iom ŝtopi la breĉon: ĝi estas ege valora indikilo pri kie kaj kiel trovi la plej gravajn erojn de tiu sufiĉe nova scienco, kaj, en la vortoj de la aŭtoro, “volas plifaciligi la aliron al fakliteraturo per atentigo pri la multespecaj materialfontoj, kiujn indas eluzi: monografioj … malpli konataj antologioj, festlibroj, konferencaktoj, universitataj disertacioj, krome iom novaj kaj malpli novaj planlingvaj periodaĵoj”.

    La verko substrekas la gravecon de la bibliografio pri modernaj lingvoj kaj literaturoj, eldonataj de Modern Languages Association (MLA) en Novjorko, kiu ĉiujare registras la plej novajn materialojn. Ĝi ankaŭ atentigas pri la valoro de specialaj bibliotekoj, pli kaj pli elektronike konsulteblaj, kaj pri la kreskanta rolo de la Interreto por la alirebligo de la faka literaturo.

    Oni agnosku ke la scienco sola ne emas konvinki politikistojn, kiuj kutime pli influiĝas per la forto ol per la racio. Sed en la makrosocio estas granda elemento kiu respektos la sciencon, kaj se ili konvinkiĝas tra la scienca esploro pri la valoro de neŭtrala lingvo, ilia forto rapide efikos al politikistoj.

    Oni do ne povas troestimi la gravecon de ĉi tiu laboro. Se Esperantologio ne havas konatan solidan sciencan bazon, la makrosocio neniam prenos Esperanton serioze. Por plifortigi tiun bazon ni bezonas multe pli da altkvalitaj scienculoj, kiuj produkteme laboros laŭ la brila ekzemplo de d-ro Blanke, kaj ĉi tiu broŝuro certe helpos altiri ilin al ege interesa kaj grava studado.

    Jam ekzistas angla, germana, ĉeĥa kaj ĉina tradukoj. Pluaj tradukoj bonvenas kontakte kun d-ro Blanke.

    Seán Ó Riain


    Kaliningrada regiono

    La plej eta Ruslanda regiono havas multajn lokojn vidindajn, vizitindajn, kaj fotindajn: riveroj, lagetoj, pontoj, kasteloj…

    Venu kaj vidu, vizitu, fotu…
     

    Fotoj de Aleksandr Tarakanov (Kaliningrado)

    Musklaku por vidi pli grandajn fotojn.


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2005. № 6 (128)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2005:
    — Internacia tarifo: 27 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2005.
    Subtitolo