Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 5 (127)

Foto de Konstantin Jarkov


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

CIVILIZO

BELETRO

ARKIVO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO. № 37


Vinjeto de Maria Sokolova


Komentario

Historia formulo de heroo — marŝi akorde kun sia tempo. Pli energie, pli decide, pli rapide, sed nepre akorde. Se ne — la heroo krevas. Eĉ se li estus kiom ajn saĝa, nobla, digna kaj kuraĝa. La epoko postulas heroan individuon laŭ sia stencilo, kaj ĝi lin trovas inter milionoj. Ĉu al vi ne plaĉas tiu ĉi scienca recepto? Vi do ne deziras sekvi la postulojn de la tempo. Minimume vi estas konservativa. Pli verŝajne — reakcia. Tiel oni diras prudente, apudhistorie kaj apudprogrese, kaj tamen vi sentas certan pravon en via malplaĉo. Kaj se vi konscias vin forta oponi sofismon, vi ja pretas kontraŭdemandi: Kio do ĝi estas, tiu abstraktaĵo de “tempo”? Kaj sekve, kiu do li estas — nia laŭtempa heroo, ĉu reale io alia ol lerta sukcesa konformisto?

Ĉu kun la morto de la papo de Romo la homaro reale perdis sian lastan grandan heroon? (Ĉar mi ankaŭ konsentas, ke heroo estas tiu, kiu ne sekvas, sed kontraŭstarigas sin al iu sufiĉe komuna procedo, procezo, procesio.) Kio estis tiu mirinda papo por ĉiu el ni — ĉu katoliko, polo (eĉ esperantisto) aŭ — pli larĝe kaj pli ĝuste — ĉu homo kun idealoj, civitano de la mondo? (Aŭ, adresite al mi mem, kial estante nek polo, nek katoliko, nek ĝenerale iu teisto mi sentas tiel la abismon de la perdo?)

Jes. Johano Paŭlo II estis fenomeno de granda skalo. Li ne timis naĝi kontraŭ la torento, ne pro pasio de lukto, pro pasio de justo. Li vivis en ne tre feliĉa tempo, kiam oni fine profanis la egalecon de rajto, ĉu de riĉo, sed sukcesis egaligi la valorojn.

Kaj ju pli volonte oni akceptis, ke la individuo A ne egalrajtas kaj ne egalriĉas la individuon B, des pli volonte oni asertis, ke kiu ajn A en la etera sfero de ideoj egalvaloras kiun ajn B. En kio konsistas la minimumo de la heroo? Verŝajne en sento de la vero kaj en preto ĝin defendi. La papo sentis, ke sklavo ne egalas mastron, do (miraklo) li postulis la liberigon de la laboro. Li sciis, ke vivo ne egalas morton, do li atakis eŭtanazion kaj abortigon. Dio, al kiu li servis, ne estis indulga sinjoro, kiu stimulis al prospero, helpis sur la vojo de la feliĉo, malfermis sekretojn de la sinsavo. Tiu Dio predikis Bonon, kaj se estas iu senco en konformo, do servo al Bono prezentas per si mem la sole pardoneblan konformismon. Vere, la paŝtataro ne estas laŭdifine heroa formaĵo. Vere, ĝi strebas al komforto, ekonomio de fortoj, al minimumo de fizikaj kaj spiritaj streĉoj kaj tiel plu kaj tiel plu. Granda tento por la venonta paŝtanto estos ne kontraŭstari tiun torentan strebon. Tute logike post la romantisma heroeco povas triumfi la realisma historieco.

Cetere, laŭ la sama logiko morto estas ja la plej ekonomia maniero de ekzisto.

Alen Kris

Sur la unua kaj lasta paĝoj estas fotoj de Kaliningrado-Kenigsbergo, tia, kia ĝin vidas kaliningradano Konstantin Jarkov. Venu al ni post la Vilna UK kaj plonĝu en la etoson de la 750-jara urbo. 


De maldekstre: la Autoro, la Libro kaj la Konstanta Kongresa SekretarioSed homoj kun homoj…

En marto aperis Sed homoj kun homoj de Ziko Marcus Sikosek, libro pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj (UEA: Roterdamo, 2005). Ni interparolis kun la aŭtoro pri la libro kaj ĝia historio.

LOdE: Kiom da Universalaj Kongresoj vi mem vizitis?

ZMS: Ironie, mi mem estis nur en du kongresoj (Prago kaj Gotenburgo), pro manko de ebleco. Tio signifas ke mi estas nenia ekstremo: nek kvardekfojulo, nek eterna komencanto.

LOdE: Kaj kial vi verkis tiun libron?

ZMS: Jam en 2003 oni demandis min, kiajn librojn oni povas fari per la materialoj el la biblioteko. Mi faris mallongan liston da projektoj, kaj oni reagis: “Sed tio ja kostos multe da labortempo!” “Jes”, — mi respondis simple. Meze de la sekva jaro oni ekkonsciis pri la jubilea jaro 2005 kaj serĉis, kian novan eldonaĵon oni povos kvazaŭ “donaci” al la esperantistaro. Oni rigardis sur mian liston, kaj mi ricevis la taskon verki memorlibron pri la kongresoj.

LOdE: Do vi verkis anstataŭ la biblioteka laboro?

ZMS: Ne anstataŭ, sed dum kaj krome. La plej multaj arkivaĵoj estis sekurigitaj, la kvar kompaktdiskoj el bibliotekaj sondokumentoj jam estis faritaj, kaj ni vidis la eblecon fari la libron apud miaj aliaj daŭraj taskoj. Sed jes, mi havis la privilegion ke mi povis labori kiel Esperanto-historiisto, kaj utiligi la grandiozan kolekton ĉi tie en Roterdamo.

LOdE: Tiaj okazoj estas maloftaj en Esperantio. Ĉu UEA donis al vi multe da preskriboj?

ZMS: La Asocio lasis al mi multe da libereco, ne estis iuj malkonsentoj pri celo kaj aspekto de Sed homoj kun homoj. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, fine “cenzur-legis” la manuskripton. Venis de li multaj sugestoj kaj indikoj por plibonigoj, kaj ni malsamopiniis esence nur pri du malgravaj eroj, kiujn mi sekve ellasis. Do, mi uzas la vorton “cenzuro” nur ŝerce, la paroloj kun Osmo kaj multaj aliaj funkciuloj de UEA estis valora helpo.

LOdE: Verŝajne necesis fari multe da esploroj.

ZMS: Jes, ekzistas apenaŭ studoj pri la Universalaj Kongresoj, nur ekzemple la artikoloj en Enciklopedio de Esperanto kaj Esperanto en perspektivo. Mi devis tralegi almenaŭ la ĉiujarajn raportojn en la revuo Esperanto kaj laŭeble en unu alia revuo, kaj foje esperantistoj en siaj rememoroj verkis pri kongresaj travivaĵoj kaj tiel plu. Krome mi utiligis jarlibrojn, kongresajn librojn, sekvis intervjuojn… Sed tiu esplora laboro estis nur la bazo.

LOdE: Vi havis multe da faktoj por prezenti.

ZMS: La historiisto konas du problemojn: aŭ havi tro malmulte da materialo, aŭ havi tro multe. Mi havis ofte tro multe. La arto estas elekti pli taŭgajn aferojn disde malpli taŭgaj, kaj tio estas fine subjektiva afero. Kaj la celo ne estas superŝuti la leganton per faktoj, sed prezenti veran rakonton, ion, kion oni povas flue tralegi.

LOdE: La subtitolo “Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005” komprenigas ke la libro temas nur pri la kongresoj.

ZMS: La Universalaj Kongresoj estas tre centra ĉiujara evento de la Esperanto-movado, tial ne eblis limiĝi al la pure kongresaj aferoj. Ekzemple, por klarigi la kongres-organizadon, necesis prezenti parte la ĝeneralan Esperanto-historion. Same pri la grandaj dumkongresaj skandaloj interalie de 1928 (Privat), 1934 (Stettler), 1974 (Lapenna).

LOdE: La kongresoj mem havas ja ĉiam la saman strukturon.

ZMS: Estas vere imprese ke la kongresoj dum cent jaroj konservis tre similan aranĝon. Verkante la libron, tio estis ankaŭ problemo: necesis trovi por ĉiu kongreso alian temon, alian vidpunkton, alian fonton, por havi variecon.

LOdE: Sed iuj kongresoj ja ĉiuokaze estis specialaj kaj meritis pli multe da spaco.

ZMS: Jes, la unuaj kompreneble estas apartaj, ĉar multo estis ankoraŭ nova: ke oni fakte povas interkompreniĝi en parolata Esperanto, la unua teatraĵo, la unua vizito de urbestro. Poste nur malmultaj kongresoj ricevas tian atenton en la libro; kelkaj estas ekzemplecaj por aliaj kongresoj.

LOdE: Ĉu vi atentis ankaŭ la kulturan programon kaj la ekskursojn?

ZMS: Ili ja estas nepra parto de kongreso. Oni havis tute mirindajn aranĝojn, foje: en 1922 oni antaŭ la helsinka kongreso povis ekskursi trans la Norda Cirklo; en 1935 tra tuta Italio ĝis la bordoj de Afriko; en 1984 al Disney World en Usono. Kompreneble ne eblis mencii ĉiun ekskurson iam okazintan: kredeble la plej multaj estis belaj, sed ne estus interese legi pri ili. Simile estis kun teatraĵoj. Amuzas legi cetere la foje sufiĉe batajn recenzojn, ekzemple de Marjorie Boulton aŭ Simo Milojević…

LOdE: Kiel vi enplektis la kongreson de 2005? La vilna UK ja ankoraŭ ne okazis.

ZMS: Sed jam okazis multo por ĝi, kaj oni scias pri kelkaj bazaj laboroj post la kongreso. Clay Magalhães, la nuna Konstanta Kongresa Sekretario, rakontis al mi pri la sinsekvo de taskoj kaj laboroj dum fakte pli ol kvar jaroj: de la unuaj ideoj pri invito ĝis la finkalkulo.

LOdE: Ĉu vi mem elektis la fotojn?

ZMS: Jes, ni havas multege da ili en la arkivo, sed la vere bonaj ja malpli multas. Mi estis iomete severa, ĉar eventuale ankaŭ neesperantisto trafoliumos la libron. Nek tro da junuloj, nek tro da maljunuloj, certa ekvilibro nacieca, laŭ la seksoj, laŭ la funkcioj, laŭ la epoko, kaj teatraĵoj, kaj laborkunsidoj… nun estas iom pli ol okdek bildoj.

LOdE: Fine: kio plej multe impresis vin el la kongresoj?

ZMS: Kiel mi jam diris, ke la fenomeno UK ekzistas jam tiom longe kaj ke la kongreso de 2005 havos ankoraŭ multe da similecoj kun la kongreso de 1905. Komunumo bezonas ion longdaŭran, tradician. Kaj min frapis la malsamaj vidpunktoj: ofte la spertaj esperantistoj ne aparte ŝatas kongreseron kiel la Landajn Salutojn en la inaŭguro. Tamen ne nur komencantoj, sed foje ankaŭ neesperantistoj estas tute ravitaj de tio. Fakte ĝi tre taŭge reprezentas la esencon de la kongreso: esti forumo por la tutmonda, diverslanda esperantistaro.


Boulogne 2005

Ĉirkaŭ 550 homoj ariĝis 25–30 mar por memori la 100-jariĝon de internaciaj Esperanto-eventoj en la franca apud-Manika urbo Bulonjo-ĉe-Maro, kie okazis la 1a Internacia Esperanto-Kongreso en aŭgusto 1905. Pli multaj estus venintaj, se sufiĉus la akceptkapablo de la urbo (45 mil loĝantoj), kie Pasko estas la komenco de la turisma sezono.

En la nova stacidomo, konstruita surloke de la detruita dum la dua mondmilito, aŭdiĝis esperantlingva bonvenigo ĉe la alveno de ĉiu trajno. Kelkaj gravaj historiaj partoj el la urbo ŝpariĝis malgraŭ la bombadoj, ekzemple, la Teatro Monsigny, kie okazis la solena inaŭguro de la ĵusa kongreso kaj la tuta kongreso en 1905 (Arno Lagrange parkere kaj bele ripetis la unuan Zamenhofan kongresparoladon).

Zamenhof ghis nun estas en Bulonjo (Fotis Robert Bogenschneider)La urbestro Cuvillier favore rilatis al esperantistoj kaj al la kongreso. La urbestro disponigis donacetojn, ejojn, teknikistojn kaj okazigis bufedon en la urbodomo por ĉiuj kongresanoj post la inaŭguro.

La temo de la kongreso estis: “Esperanto: Perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj”. Xavier Dewidehem kaj Claude Piron prelegis pri la kongresa temo, R.Bolognesi pri la evoluo de diversaj skriboj, Cl.Demongeot pri Esperanto kiel revivigilo kaj helpo al gejunuloj en psika situacio malfacila, R.Besson pri Eŭropo, lingvoj kaj Esperanto, A.Lagrange pri sia patro Georges Lagrange.

Antaŭ la kongreso okazis serio da prelegoj dulingvaj en la universitato Littoral-Côte-d'Opale. En la simpozio, organizita de UEA, prelegis: H.Tonkin pri la UKoj kaj la kreo de Esperanto, R.Breton pri la lingva demando en Barato kaj en EU, U.Lins pri la mondo en 1905 kaj la E-movado, J-Cl.Lescure pri tio kiel la oficialaj instancoj traktis Esperanton antaŭ 1940, kaj Z.M.Sikosek pri la historio de la UKoj.

Aparta evento estis la granda Paska Meso dulingva en la malnova katolika katedralo. La preĝejo tutpleniĝis je homoj, kvincento da ili ricevis dulingvan tekston kun la legaĵoj, preĝoj kaj kantoj de la meso. Sekvatage la gazeto Voix du Nord favore raportis pri la bonetosa diservo, sed ne ĉiuj francoj aprobis la ligon inter Esperanto kaj religio.

Vespere la kongresanoj estis regalataj per muziko, dancado kaj teatraĵoj. Bonege libroservis SAT kaj UEA, diskoservis Vinilkosmo.

La tagmanĝoj por tricento da partoprenantoj okazis tre efike kaj bonguste en vasta sportsalono, improvizita kiel manĝejego. En la fina bankedo ekster la urbo ni estis regalataj per bonaj francaj pladoj, vino, dancmuziko.

La unikaĵo de Boulogne 2005 estas, ke unuafoje renkontiĝis kaj kundiskutis asocioj kaj organizoj, kiuj neniam antaŭe okazigis kunan eventon.

Kelkaj fotoj sen subtekstoj troviĝas ĉe http://aliaflanko.de/foto.

Saliko


Vintraj Tagoj en Finnlando

La Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis la 12an kaj la 13an de marto en la urbo Orivesi proksime al Tampere en Orivesi-instituto. La instituto jam longe havas en sia programo Esperanton kiel leterkurson. Kvardeko da partoprenantoj kunvenis por aŭskulti varian programon titolitan Instruado kaj Esperanto-eventoj kaj por partopreni en diversaj jarkunvenoj.

La urbo mem sendis du reprezentantojn por prezenti sin kaj afable regalis nin per posttagmeza kafumado. Ankaŭ la loka radio kaj du gazetoj rimarkis la okazon kaj faris intervjuojn antaŭ aŭ dum la Tagoj.

Dimanĉe okazis la jarkunveno de EAF. Tiam Anna Ritamäki denove estis elektita prezidanto de la Asocio. La estraro de EAF elektis Carola Antskog kaj Pekka Välimäki Agantoj de la jaro 2004 pro la realigado de partopreno de Esperanto-lernantoj en Euroscola-tago en Strasburgo kaj de la seminario Amikeco antaŭ tio.

Pasis dek jaroj de la 80a Universala Kongreso en Tampere. Sabatvespere ni per lumbildoj denove vivis momentojn de tiu laboriga semajno, kiam ni mem povis partopreni en nur kelkaj okazaĵoj klopodante havigi bonajn travivaĵojn por la aliaj kongresanoj. En la bildoj ni ĝojis trovi konatojn, en- kaj eksterlandajn.

La Vintraj Tagoj finiĝis per komuna busvojaĝo al Tampere. Tie oni vizitis la kongresejon Tampere-halo, eĉ la belan grandan salonon. En la apuda parko la Esperanto-arbo, plantita dum la Tamperea kongreso, ŝajne bone eltenis la pasintan vintron kaj multe kreskis dum dek jaroj.
La Esperanto-betulo en Tampereo (Fotis Jukka Laaksonen)
La rondveturado finiĝis en Nesto, la klubejo de la loka klubo Antaŭen. Preskaŭ tridek ĉeestantoj plenigis la etan ejon, sed harmonio regis inter la geamikoj. Post refreŝiga kafo kaj kukoj restis tempo por babilado antaŭ ol veturi al la stacidomo kaj hejmen.

Sylvia Hämäläinen


Kaliningrado: ne nur eldon-urbo

Kvankam Kaliningrado en Esperantujo estas konata ĉefe kiel la eldonurbo de La Ondo, ĉi tie oni ne forgesas informadon pri Esperanto.

La novaĵ-programo Vesti-Kaliningrad, kiu uzas la duan ruslandan TV-kanalon Rossija en la plej okcidenta regiono de Ruslando, enhavis 24 feb 2005 programeron pri Esperanto.

Kvankam la televidistoj de Vesti intencis informi nur pri la rezulto de la 7a Internacia Fotokonkurso, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov uzis la eblon kaj rakontis ankaŭ pri La Ondo de Esperanto kaj pri laste eldonitaj libroj de Sezonoj. Ĵurnalistino Jelena Nedelja, kiu kun kameraisto Ivan Majorov vizitis la redakcion de La Ondo, menciis en sia programero, ke Esperanto ekprogresas en Kaliningrado kaj ke dek kelk kaliningradanoj intencas partopreni ĉi-somere la 90an Universalan Kongreson de Esperanto en Vilno. La programo estis kelkfoje ripetita.

Dufoje, 14 feb kaj 22 mar, Aleksander Korĵenkov lekciis en la Kaliningrada Ŝtata Universitato pri interlingvistiko, planlingvoj kaj Esperanto. En februaro lin dum unu “akademia horo” (40 minutoj = duono da “lecionoparo”) aŭskultis trideko da studentoj-lingvistoj de la dua studjaro. En marto li parolis antaŭ kvindeko da studentoj-lingvistoj de la unua studjaro. La dua lekcio okazis kadre de la kurso “Enkonduko en la lingvosciencon”. Ĝi daŭris du “akademiajn horojn”. La studentoj atente aŭskultis, multaj epitomigis la tekston. Post la lekcio la redaktoro de La Ondo respondis plurajn demandojn, plejparte pri Esperanto, ties aplikado kaj lernebleco.

6 apr Halina Gorecka transdonis al la biblioteko de la Kaliningrada Ŝtata Universitato kelkajn fakajn librojn, kiujn tiucele donacis d-ro Helmar Frank, prezidanto de AIS. La donaco estis danke akceptita kaj registrita. Antaŭ unu jaro la biblioteko ricevis lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto, kiujn eldonis Sezonoj. Krome, kelkajn librojn pri/en Esperanto ricevis la biblioteko de la Filologia Fakultato.

Ĝuste en la semajno, kiam ĉi tiu kajero de La Ondo estis redaktata, ni faris la unuajn kontaktojn kun la gvidantino de la ĵus starigita litova sekcio de la Filologia Fakultato de la Universitato kaj kun la direktoro de la Rusa-Germana Domo.

HaGo


Internacia Bibliografio de MLA

Lastatempe, Detlev Blanke kaj mi liveris al Modern Language Association (Asocio pri Modernaj Lingvoj) en Novjorko donitaĵojn pri 480 novaj verkoj pri Esperanto kaj interlingvistiko, ĉefe el la jaro 2004. Temas pri libroj kaj artikoloj pri lingvistikaj kaj literaturaj temoj iel rilataj al Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Tian kompilaĵon ni faras pri la antaŭa jaro ĉiun januaron.

La detalaj donitaĵoj pri ĉiu verko aperos en la Internacia Bibliografio de MLA, la plej granda datenobazo pri literaturo kaj lingvistiko en la mondo — en kiu Esperanto estas traktata same science kiel ĉiuj aliaj lingvoj. La bibliografio, kiu aperas en papera formo ĉiujare kaj estas konsultebla en elektronika formo tra kvardek jaroj (ekde 1963), estas nepre la plej bona fonto de bibliografiaj informoj facile alirebla fare de esperantologoj. Kvankam ĝi troviĝas en ĉiu granda biblioteko en Usono kaj Kanado, ĝi estas malpli konata en la cetera mondo. Ni klopodas donigi al ĝi pli da atento, kaj konvinki bibliotekojn en eksterlando aboni ĝin, se ili ne jam faras tion. Se ni tiel helpos, ni plisekurigos nian pozicion ĉe la Bibliografio.

La Internacia Bibliografio de MLA (MLA International Bibliography) liveras laŭ-teman aliron al libroj kaj artikoloj aperigitaj en modernaj lingvoj, literaturoj, folkloro kaj lingvistiko. Ĝin kompilas la anoj de la Bibliografia Informservo ĉe la oficejo de MLA en Novjorkurbo kun kunlaboro de pli ol 120 kontribuantoj-bibliografoj en Usono kaj eksterlande. Aktuale la datenbazo konsistas el pli ol 1,7 milionoj da registroj; oni aldonas proksimume 66.000 registrojn jare.

La bibliografio kovras literaturon el la tuta mondo: Afriko, Azio, Aŭstralio, Eŭropo kaj Norda kaj Suda Ameriko. Folkloron reprezentas popolaj literaturo, muziko, arto, ritoj kaj kredosistemoj. Materialo pri lingvistiko kaj lingvoj varias: ekde historio kaj teorio de lingvistiko, kompara lingvistiko, semantiko, stilistiko kaj sintakso, ĝis tradukado. Aliaj temoj estas i.a. teorio kaj kritiko, dramarto (filmo, radio, televido, teatro), kaj la historio de presado kaj eldonado.

Por krei nian datenobazon, indeksantoj trarigardas plurajn specojn de eldonaĵoj, inkluzive de revuoj (presitaj kaj elektronaj), serioj, kaj libroj (presitaj kaj elektronaj).

Vortaroj, katalogoj, manlibroj, bibliografioj, indeksoj kaj aliaj konsultiloj, kaj same laborpaperoj, konferencaj referaĵoj, kaj aktoj, aperas. Neeldonitaj doktoraj disertacioj ne aperas, sed oni ja listigas resumojn el Dissertation Abstracts International. Instrumetodikaj lernolibroj, manlibroj kaj antologioj, kaj lernprogramoj kaj gvidiloj pri instrutemoj, aperas; sed kursprogramoj, lecionplanoj kaj meminstruiloj ne. Oni kontrolas ĉiujare pli ol 4.400 revuojn, kaj librojn el pli ol 4.000 eldonejoj.

Kvankam la plimulto de la indeksataj revuoj estas anglalingvaj, almenaŭ sesdek pliaj lingvoj reprezentiĝas en la indekso. La indeksita materialo venas el la tuta terglobo: temas pri vere internacia kovrado.

Bibliotekoj kiuj interesiĝas pri abono de la Bibliografio turnu sin en la angla lingvo al la direktoro Barbara Chen ĉe Modern Language Association, 26 Broadway, New York, NY 10004-1789, Usono, aŭ en Esperanto al mi. Se vi pretas interveni kun rekomendo al via biblioteko, mi povas liveri al vi elprinteblan pli detalan prezenton de la tuto aŭ en la angla aŭ en Esperanto.

Humphrey Tonkin


Pri kiu flago temas?

En la artikolo “Por nova maldekstro en Esperantio”, kiun la redakcio de La Ondo (2005: 2, pĝ. 16) represis el alia fonto, mi estas menciita en la jena fantazia maniero:

“Pro sia verdeco, la historia flago de la laborista E-societo el Ĝenovo 1922 agacis profesoron Duc Goninaz dum la 76a SAT-Kongreso en Ĉaudefono… […]”

Tia aserto estas ege mirinda. Mi zorge relegis la protokolon de la laborkunsidoj de tiu kongreso kaj konstatis, ke mi nenion deklaris pri kiu ajn flago. Estas vere, ke mi aludis al iu flago en mia artikolo “Pri la Ĉaŭdefona kongreso”, publikigita en Sennaciulo de aprilo 2004, pĝ. 54, en kiu mi skribis:

“Videblis sur la podio flago fremda al SAT (vidu la foton de la n° de julio-aŭgusto)”.

Nu, se oni atente rigardas tiun foton (Sennaciulo, julio-aŭgusto 2003), oni vidas nur unu flagon, kiu tute ne estas verda, sed plurkolora kaj ornamita per itallingva surskribo, pri kiu certe ne respondecas laborista societo en 1922. Pri la mistera “historia flago ktp” kun sia same mistera verdeco mi do neniel esprimis min.
La flago
Supoze, ke tia flago ĉeestis, supoze, ke mi dum la kongreso ion pensis pri ĝi, kiamaniere la verkintoj de la koncerna artikolo (14 personoj!) povis tion rimarki? Kiel ili povis konstati mian “agacon”? Per observado de mia mieno, per subaŭskulto de privata konversacio? Ŝajnas al mi pli racia kaj pli verŝajna la jena konjekto: iu, kiu pro iaj kialoj volis mencii min en la kadro de siaj fantasmoj, verkis tiun artikolon kaj la dek tri aliaj subskribis. Bedaŭrinde estas, ke inter ili troviĝas sep SAT-anoj: de SAT-anoj — sed ne nur de ili, kompreneble — oni povus atendi, ke ili ne asertus ion sen propra sperto aŭ kontrolo, kaj i.a. ne subskribus tekston, kiun ili ne verkis mem.

La aŭtoro de tiu strangaĵo krome deziras, ke ĝi havu konsekvencojn. La 14 subskribintoj estas nur la “unuaj” kaj oni alvokas al “pliaj subskriboj”. Temas do pri iaspeca manifesto, kiu certe iĝos tiel “historia” kiel la flago de la Ĝenova grupo kaj diversaj esperantistaj manifestoj, kaj en ĝi mia nomo havos la honoron aperi apud tiuj de Bakunin, Marks, Mazzini, Privat kaj Gandhi, same kiel en la antaŭparolo de la Marks-Engelsa Manifesto aperas “la papo kaj la caro, Metternich kaj Guizot”. La subskribontoj asertos senscie, ke profesoron Duc Goninaz “agacis” la flago de iu Esperanto-societo de 1922. Tiu aserto eĉ ne estas malveraĵo aŭ kalumnio, kontraŭ kiu indus protesti. “Agaco” estas nek asertebla, nek malkonfirmebla. Ĝi estas nur unu el tiuj pajacaj retorikaĵoj, al kiuj kutimigis nin la redaktoroj de Heroldo. Estas nur bedaŭrinde, ke La Ondo represis tion sen humura rimarko.

Michel Duc Goninaz


La tria paĝo

Misiistoj

En la 10a jarcento en Polujo kaj Rusujo formiĝis ŝtatoj. La junaj ŝtatoj strebis konkeri teritoriojn de la paganaj prusaj najbaroj.

En 997 en la apudvistulan teritorion venis la unua misiisto — episkopo Adalberto. Li naskiĝis en 955 en ĉeĥa nobela familio. En la infanaĝo elektinte eklezian karieron, li naŭ jarojn lernis en Magdeburgo. 26-jara li iĝis praga episkopo. Severa kaj postulema, li alvokis al humilo, sed diocezanoj ne obeis lin. Malkontenta, li ekloĝis en monaĥejo apud Romo. Tie li ekhavis ideon prediki kristanismon al paganoj.

Pola princo disponigis ŝipon al Adalberto kaj liaj akompanantoj, kaj ili venis ŝipe al la lando de prusoj. En la unua prusa loĝloko la estro petis la predikanton ĉesigi sian aktivadon kaj forlasi la landon, ĉar pro enlaso de fremduloj respondecis per siaj havaĵoj kaj libero loĝantoj de la teritorio, kie la fremduloj albordiĝis. Dum kelkaj tagoj Adalberto kun siaj kunuloj navigis en la Vistula golfo, fine ili denove albordiĝis. Dum la aliaj ripozis, Adalberto iris en la proksiman arbaron, kaj kiam li estis revenanta prusaj rajdantoj atingis lin kaj mortigis. Liaj kunvojaĝantoj fuĝis. Prusoj bruligis la korpon; la cindro poste estis aĉetita de pola princo.

La martira pereo de Adalberto impresigis liajn samtempulojn. Li estis sanktigita.

Dum la sekvaj du jarcentoj poloj plurfoje provis konkeri Prusujon. La plej sukcesan militiron faris Boleslao III, kiu en la vintra kampanjo 1110– 1111 kaptis grandan predon. Prusoj rebatis. Iliaj trupoj regule rabis polajn teritoriojn. Tiutempe ankaŭ rusoj kunpuŝiĝis kun sudavoj (orienta prusa gento) — provoj subigi ilin renkontis reziston kaj rabatakojn kontraŭ Rusujo.

Krucistoj

Fine de la 12a jarcento krucistoj devis retiriĝi el Palestino. La tuta sistemo, kreita por la krucmilitoj, bezonis novan aplikon. Kaj nova celo aperis — kristanigo de la Orienta Baltio.

Post saksaj komercistoj, kiuj en delto de Daŭgavo komercis kun la loka loĝantaro, fine de la jaroj 1180-aj venis misiistoj. La teritorio ĉirkaŭ la malsupra fluo de Daŭgavo ricevis la nomon Livonio pro la finn-ugra gento livoj. En Livonio estis fondita episkopejo. Bertoldo, la dua episkopo de Livonio, por akceli la kristanigon de la paganoj militiris kaj pereis en batalo. Lia posteulo Alberto, fondinta en 1201 Rigon, ricevis papan konsenton kaj fondis Ordenon de Diaj Kavaliroj, aŭ Ordenon de la Glavistoj. Dum dudek jaroj la ordeno konkeris grandan teritorion, kiu ampleksis la nunajn Estonion kaj Latvion.

La sukcesan kristanigon de Livonio provis ripeti en Prusujo ordeno de la Cistercianoj, kun sidejo en Polujo. Kristiano en 1209 komencis mision en Prusujo kaj pro la sukceso en Pomezanio kaj Pogezanio, li estis nomumita episkopo de Prusujo en 1226. Sed la milito 1222–1223, en kiu partoprenis ĉiuj kavaliroj de Polujo, malsukcesis, kvankam oni deklaris, ke Heŭmnio estas konkerita. La teroj de Konrado Mazovia suferis pro la prusaj atakoj, kaj li invitis la teŭtonojn, kiuj havis batal-sperton kontraŭ surĉevalaj paganoj.

von SalzaTeŭtonoj

Dum la regado de la grandmajstro Hermano von Salza la Teŭtona Ordeno ricevis rajton akiri teron kaj havaĵojn de paganoj, fondi vilaĝojn, konstrui preĝejojn kaj tombejojn. La ordeno iĝis granda terposedanto, kiu influis la politikan vivon de Eŭropo.

Von Salza tenis bonajn rilatojn kun la imperiestro de la Sankta Roma Imperio kaj kun la papo. Li ofte estis ilia paciganto. Li celis fondi ordenan ŝtaton en Prusujo. Antaŭ ol ekagi Salza ricevis de la imperiestro permeson pri Heŭmnio, promesita de Konrado, kaj pri la tuta Prusujo. Same faris la papo.

Konkero de Prusujo

Prusujo estis konkerita dum 1230– 1283 pere de kelkaj krucmilitoj. Kampanjoj daŭris nelonge, tial necesis rapide konstrui fortikaĵon kaj vilaĝon. Post la konstruado plejmultaj kavaliroj revenis hejmen, kaj restis nur reprezentantoj de la ordeno, kolonianoj kaj grupeto da militistoj-dungitoj. Post la foriro de la kavaliroj prusoj atakis la fortikaĵon, ofte ili sukcesis bruligi ĝin, ruinigi la vilaĝon kaj rekonkeri la teritorion.

Al la teritorio, kie nun estas Kaliningrada regiono, la teŭtonoj venis en la tria kampanjo. En 1239 ili konkeris la prusan fortikaĵon Honeda, sur kies loko estis konstruita kastelo Balga. Por konkeri Sambion, la plej riĉan prusan regionon, estis organizita la kvina kampanjo en 1254–1255, kiun gvidis bohemia reĝo Otokaro (Ottokar) II. Al ĝi aliĝis ĉeĥaj, moraviaj, aŭstraj kavaliroj, taĉmentoj de princo Otto Brandenburgia.

Otokaro naskiĝis en 1230. Li iĝis reĝo post la morto de sia parto en 1253. Otokaro kun sia armeo venis al Sambio sur glacio de la Vistula Golfo (tiujare la vintro estis severa). La kampanjo estis rapida kaj sukcesa. Estis konkerita la prusa setlejo Tvangste sur la kruta bordo de Lipca (poste: Pregel). Surloke de la prusa sanktejo estis fondita fortikaĵo Kenigsbergo (Königsberg). Ekzistas kelkaj klarigoj pri la nomo. Ofte teŭtonoj nur germanigis prusajn toponimojn. Ĉe prusoj la loko havis gotdevenan nomon Konungaberg. Tiel povis aperi ĝia traduko — Reĝa Monto. Laŭ alia klarigo, la nomo estas omaĝo al la reĝo Otokaro, kiu pretendis la imperiestran tronon. (Ĝi povus omaĝi ankaŭ princon Otto Brandenburgia, en kies regno troviĝis urbo Kenigsbergo.) Sed kruckavaliroj havis tradicion doni al novkonstruitaj kasteloj la nomojn de siaj iamaj posedaĵoj en la Sankta Tero. En Sirio teŭtonoj posedis gravan fortikaĵon Mont Royal = Reĝa Monto. 


AndersenKion eblas elpensi

de Hans Christian Andresen

Estis iam junulo, kiu studis por fariĝi poeto. Li volis antaŭ Pasko atingi sian celon, edziĝi kaj vivi per poezia verkado, kaj tio signifis — li sciis — simple elpensi, sed li ne kapablis elpensi. Li estis naskita tro malfrue. Ĉio estis jam pritraktita antaŭ lia enmondiĝo, ĉio estis priskribita proze kaj verse.

— Jen feliĉuloj, kiuj naskiĝis antaŭ mil jaroj! — li suspiris. — Ili facile povis fariĝi senmortaj! Feliĉaj eĉ tiuj, kiuj naskiĝis antaŭ cent jaroj, kiam ankoraŭ estis io priverkinda, nun la mondo estas pritraktita, nenion mi kapablus enversigi!

La kompatindulo studis tiom, ke li fariĝis malsana kaj malbonfarta. Neniu kuracisto povis helpi lin, krom eble la saĝa virino. Ŝi loĝis en eta domo ĉe la vilaĝa pordego, kiun ŝi malfermis por veturantoj kaj rajdantoj. Verdire ŝi kapablis pli ol malfermi la pordegon, ŝi estis pli saĝa ol la kuracisto, kiu veturas en sia propra kaleŝo kaj pagas imposton.

— Mi devos viziti ŝin! — diris la junulo.

Ŝia domo estis eta kaj gracia, sed tute neinteresa. Mankis arboj kaj floroj, sed estis abelujo apud la pordo — tre utila! Estis eta terpomkampo — tre utila! Kaj estis kavaĵo kun prunelujo, kiu ĵus finfloris kaj jam havis berojn, kiuj kurbigas la buŝon de tiu, kiu manĝas ilin antaŭ la aŭtuna frosto.

— Ĝuste nian senpoezian tempon mi vidas ĉi tie! — pensis la junulo, kaj tio estis penso, kvazaŭ orero, kiun li trovis ĉe la pordo de la saĝa virino.

— Skribu tion! — ŝi diris. — El paneroj konsistas pano! Mi scias, kial vi venis, vi ne povas elpensi ion, kaj tamen vi volas fariĝi poeto antaŭ Pasko!

— Ĉio jam estas skribita! — li diris. — Nia tempo ne estas malnova tempo!

— Ne! — diris la virino. — En la malnova tempo oni bruligis saĝajn virinojn, la poetoj havis malplenan ventron kaj truon ĉe la kubuto. Nia tempo ne nur estas bona, ĝi estas la plej bona. Vi simple ne akrigis vian aŭdkapablon kaj certe vi ne legas Patronian antaŭ la dormo. Ĉio estas tute preta por poemoj kaj rakontoj, se oni kapablas rakonti. Vi povas malplekti tion el la kreskaĵoj kaj rikoltaĵoj de la tero, ĉerpi el la fluanta kaj trankvila akvo, sed vi devas kompreni tion, vi devas havi la kapablon kapti sunradion. Surmetu do miajn okulvitrojn kaj uzu mian aŭdotubon, poste preĝu al la bona Dio kaj ne plu pensu pri vi mem!

Speciale la lasta estis malfacila, eĉ pli ol saĝa virino rajtas postuli.

Li ricevis la okulvitrojn kaj la tubon kaj estis kondukita en la terpomkampeto. Ŝi metis en lian manon grandan terpomon, kaj ĝi eksonis. Sonis kanto kun vortoj, la historio de la terpomoj, interesa — ĉiutaga historio en dek partoj, kvankam sufiĉus dek linioj.

Kion kantis la terpomo? Ĝi kantis pri sia familio: pri la alveno de la terpomoj al Eŭropo, pri la misaprezo, kiun ili spertis, antaŭ esti rekonitaj kiel beno pli granda ol oro.

— Laŭ ordono de la reĝo, en ĉiuj urbodomoj de la lando oni disdonis nin. Nia granda signifo estis anoncita, sed neniu kredis pri ni, eĉ neniu sciis, kiel necesas planti nin. Iuj fosis truon kaj ĵetis sian tutan provizon en ĝin, aliaj metis terpomojn tie kaj ĉi tie, kaj atendis, ke kreskos terpom-arbo, por poste skui la terpomojn de ĝi. Ja venis kreskado kaj florado, poste akvoplena frukto, sed ĉio velkis. Neniu pensis pri tio, kio estis en la fundo, pri la beno: terpomoj. Jes, ni spertis kaj suferis tion, pli ĝuste: niaj prapatroj; ili aŭ ni, estas egale, sed kia historio!

— Sufiĉas! — diris la virino. — Rigardu la prunelujon!

— Ankaŭ ni, — diris la pruneloj, — havas proksiman familion en la hejmlando de la terpomoj, sed iom pli norde ol ili. Tiam venis norduloj de Norvegujo, kiuj celis okcidenten al nekonata lando, kaj malantaŭ glacio kaj neĝo ili trovis herbojn kaj arbustojn kun nigrabluaj beroj de la vino: la prunelojn. Ili kreskis en frosto ĝis maturaj beroj, same kiel ni. Kaj la lando ricevis la nomon Vinlando, aŭ Verdlando, do Prunellando.

— Kia romantika rakonto! — diris la junulo.

— Jes, venu! — diris la saĝa virino kaj iris kun li al la abelujo. Li rigardis en ĝin: kia viglado kaj maltrankvilo! En ĉiuj koridoroj abeloj aerumis per siaj flugiloj, ĉar tio estis saniga en la fabrikego. Tio estis ilia okupo. Poste abeloj venis de ekstere kun poleno, kiu estis skuita, apartigita kaj transformita en mielon kaj vakson. Ili flugis, ankaŭ la abelreĝino volis flugi, sed tiam ĉiuj devus akompani ŝin, kaj nun ne estis tempo por tio. Tamen ŝi volis flugi, kaj ili mordis la flugilojn de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj pro tio ŝi devis resti en la abelujo.

— Nun grimpu sur la fosaĵon, — diris la saĝa virino, — kaj vidu la ŝoseon kun ĉiuj ordinaraj homoj!

— Tio ja estas svarmanta amaso! — diris la junulo. — Unu historio post la alia! Tio zumas kaj bruas! Jam estas tro bunte por mi! Mi tuj falos!

— Ne, iru rekte! — diris la virino, — iru rekte en la homan svarmon, kapablu vidi kaj aŭskulti ilin kaj ne forgesu vian koron! Kaj tiam vi certe elpensos, sed antaŭ via foriro mi deziras rehavi miajn okulvitrojn kaj mian aŭdotubon! — ŝi diris kaj prenis ilin.

— Mi ne plu vidas ion ajn! — diris la junulo, — kaj ne plu aŭdas!

— Vi do ne povos fariĝi poeto antaŭ Pasko! — diris la saĝa virino.

— Sed kiam do? — li demandis.

— Nek antaŭ Pasko, nek antaŭ Pentekosto! Vi ne lernos, kiel elpensi.

— Kion mi faru por vivteni min per poezio?

— Tion vi povas jam nun! Simple forpuŝu poetojn de sur la piedestalo! Forpuŝu iliajn verkojn, ĉar tio estas kvazaŭ puŝi ilin mem. Nur ne tro emociiĝu, kaj tiam vi havos kukojn por nutri vin kaj vian edzinon!

— Kion do eblas elpensi! — diris la junulo kaj forpuŝis de la piedestalo ĉiun duan poeton, ĉar li mem ne kapablis fariĝi poeto.

La saĝa virino diris tion al ni; ŝi scias, kion eblas elpensi.

Tradukis el la dana lingvo
Wolfgang Kirschstein


La Papo“Ni ĉiuj de Di' estas filoj”

de Adrian Konopka

La ideo de Medalo de Toleremo formiĝis paralele kun la intenco, ke la unua persono, kiu ricevos ĝin, estos Papo Johano Paŭlo la Dua. La konkreta propono pri la Medalo estis priparolita en la unua duono de 1998, dum unu el kunsidoj de la Konsilantaro de Fondaĵo Zamenhof en Bjalistoko.

La iniciatintoj de la medalo estis la nepo de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, kaj Roman Dobrzyński.

En aŭgusto 1998 Fondaĵo Zamenhof petis ekleziajn aŭtoritatojn transdoni al la Papo nian peton konsenti akcepton de Medalo de Toleremo, kaj demandis pri cirkonstancoj, en kiuj povus okazi la enmanigo — dum aŭdienco aŭ dum la vizito de la Papo en la Hejmlando en 1999, se nia peto estus favore traktita.

La Fondaĵo emfazis, ke la Medalo simbolas noblajn ideojn de doktoro Zamenhof, kiu kreis la internacian lingvon, kiel komprenilon inter homoj kaj nacioj en la spirito de toleremo, paco kaj amikeco sendepende de origino kaj religio. Ludoviko Zamenhof varme deziris konkordon inter religioj kaj esprimis tion en sia poemo Preĝo sub la verda standardo: “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj ni ĉiuj de Di' estas filoj.” Ĉi tiu penso harmonias kun ekumenaj ideoj de Papo Johano Paŭlo la Dua. Krome la ĉefpontifikeco de la pola papo estas mejloŝtono en la popularigado de Esperanto, danke al aprobo de liturgiaj tekstoj en tiu lingvo kaj danke al sistema uzado de Esperanto dum la benoj Urbi et Orbi.

3 nov 1998 Stanisław Szymecki, la Bjalistoka Metropolito, skribis al Józef Kowalczyk, la Papa Nuncio en Pollando, ke “distingi Papon Johano Paŭlo II per la unua Medalo de Toleremo, estas kiel eble plej subteninda”.

Paralele al la korespondado oni komencis preparojn por fari la Medalon. La bjalistoka artisto, Dymitr Grozdew, akceptis taskon prepari projekton de la Medalo. La bazaj postuloj de la Fondaĵo limigis la grandecon (diametro ĉ. 10 cm) kaj skizis la ĝeneralan aspekton de la Medalo.

En aprilo 1999 la projekto de la Medalo de Toleremo estis preta. Post diskuto oni elektis inter kelkaj versioj la projekton, sur kies averso troviĝis portreto de Zamenhof sur la fono de la Palaco de Branicki, kaj sur la reverso la surskribo: Tolerancja – Toleremo kiun ĉirkaŭas proksimiĝantaj manoj kun olivbranĉo. Ĝuste trovo de konforma simbolo de toleremo estis ĉefa arta provoko por la aŭtoro de la Medalo. La Medalo estis metita en ujon faritan el blanka ledo. En ĝi troviĝis latuna dediĉa tabuleto kun jena surskribo:

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.

Chrześcijanie, Żydzi, Mahometanie
Wszyscy jesteśmy dziećmi Boga.

Ludoviko Zamenhof

Ojcu Świętemu Janowi Pawłowi II
dzięując za dar tolerancji
Kapituła Medalu
Białystok – 10 czerwca 1999.

Por Papo Johano Paŭlo la Dua
donace dankante pro toleremo
Kapitulo de la Medalo
Bjalistoko – la 10-an de junio 1999

La honorigo de la Papo per la Medalo de Toleremo estis diskonigita en aprilo 1999 je la 82a mortodatreveno de la kreinto de Esperanto. Ludoviko Zaleski-Zamenhof diris: “Laŭ mia opinio, kaj kredeble laŭ opinio de mia avo, toleremo estas kompreno kaj estimo al kultura, nacia, seksa kaj religia diferencoj. La lingvo, kies kreon iniciatis doktoro Zamenhof, estis helponta en kompreniĝo inter homoj, kiu ebligas pliigi komprenopovon. Ja se ni renkontas nekompreneblan aliecon, tiam ĝi povas eĉ veki malamon […] Mi opinias, ke en la tempo de la Papo la Romkatolika Eklezio fariĝis multe pli tolerema ol kiam ajn en sia historio. Johano Paŭlo la Dua kiel la unua papo enkondukis la ideon, ke judoj estas pli aĝaj fratoj en la religio de kristanoj kaj ne fia nacio, kiu krucumis Kriston. Tio estas granda elemento de toleremo kaj ekumenismo disvastigata de la Papo”.

La 14an de aprilo 1999 la Kapitulo de Medalo de Toleremo, kiun konsistigis bjalistoka metropolito, la urbestro de Bjalistoko kaj aliaj lokaj aŭtoritatoj kaj esperantistaj aktivuloj decidis distingi Papon Johanon Paŭlon la Duan per la unua Medalo de Toleremo. Tiam jam oni sciis, ke la Medalo estos enmanigita la 10an de junio 1999 dum la vizito de la Papo en la urbeto Drohiczyn.

Laŭ la anticipaj interkonsentoj dum la kunsido de Konsilantaro de Fondaĵo Zamenhof en februaro 1999 estus faronta tion la nepo de la kreinto de Esperanto aŭ delegacio konsistanta krom la nepo el reprezentantoj de lokaj aŭtoritatoj kaj iu persono el Esperanto-medio. Fine, post interkonsentoj kun reprezentantoj de la Kurio en Drohiczyn, la 10an de junio 1999 je 19h45, la unuan Medalon de Toleremo al Papo Johano Paŭlo la Dua enmanigis Ludoviko Zaleski-Zamenhof kaj Hanna Konopka.

Substrekindas, ke oni bonŝance elektis la urbeton Drohiczyn kiel la lokon por enmanigi al la Papo la Medalon de Toleremo. Tio okazis post ekumena liturgio de la vorto, en kiu krom diversritaj kristanoj partoprenis ankaŭ polaj mahometanoj kaj reprezentantoj de aliaj religioj. 


Finna venko jea

Dolchamar. Rebela Sono: KD — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Homaro, sciu: x-skribo ne plu modas, ĉar vica revolucia evangelio de Sankta Patriko (kun flamaj finnaj apostoloj) proklamas turnon al la h-sistemo Fundamenta (konstantaj vizitantoj de l' ttt-ejo de Nikolao Griŝin ironie grimacetu)!!

Konscie romantikigante la lingvon amputitan de publikaj forumoj, virtualaj babilejoj kaj spamaj dissendolistoj, Dolchamar tamen anstataŭ celita originaleco fakte pagas oron por vitraj kolaĵoj (temas pri barbaraj korpornamaĵoj, sed ne pri la arto glubilda, kiel provas “neologismi” tiuj interretaj rebeluloj), ja kvankam malbenitaj supersignoj ne ĉiam sukcese tajpatas per komputilaj klavaroj, vere nur danke al la “senutilaj” ĉapeloj Esperanto ekposedis sian propran vizaĝon, facile rekoneblan, kaj distingiĝis el griza amaso da interlingvistikaj kadavroj, kien renversas nin “krejzaj” reformemuloj.

Ne mirigas do, ke ankaŭ ilies muziko similas milojn da samtipaj kolektivoj “alternativaj” blinde kopii usonan universitatan rokon (la titolo Kr3yza festema injo eĉ pure Nirvaneskas). Tamen ja diable bonege ludas (mi eĉ dirus, ke ilia nivelo superas multajn profesiajn bandojn samstilajn)!!

Ne malpli profesie agis la produktisto, uzinte aprobitan skemon: unu-du ŝlagroj komence (Junaj idealistoj — vera himno del' nova esperantista generacio, en Elektronika kompilo iom similanta Depeche Mode, ĉi-foje refarita sub stilo de U2, kaj mirinde belega Himno de Esperhe), la resto del' albumo plenigitas per same energiaj, melodiaj, mezrapidaj dancaĵoj, sed similaj kvazaŭ ĝemeloj, jam sufiĉe ektedantaj ekde mezo del' disko.

La liriko kreitas per ege simpla lingvo, bone komprenebla al komencantoj, la temoj ŝajnas banali, sed oni certe kaŝis profundan esoteran sencon, kiun ĉiu malkovru memstare. Sed tiu junulara “malkonvencia” ĵargono kun iksoj por `ks', forigo de apostrofoj kaj kriplaj krokodilaĵoj kiaj “je” (eĉ “jea”) en signifo “jes” (de la angla “yeah”) ja abomenindas. Krome Patrik metas akcentojn kiel oportunas ĝuste por li, sed ne kiel testamentis avo Ludoviko. Jen, jen, laboro por Zorhof!!

Malgraŭ ĉio tiuj pop-teroristoj kreis pli ol sukcesan komercan produkton, sed pozitivan ideologion por verdaj fanatikuloj de la 21a jarcento!! Nepre klasikos…

Glebo Malcev


Espero el Ukrainio

Ukrainaj kantoj en Esperanto: K-disko. — Kievo: Espero, 2004.

Espero el Ukrainio estas Ukrainia Esperanto-koruso, organizata interalie de Mikaelo Lineckij. La ensemblo surbendigis fine de 2004 sian unuan diskon Ukrainiaj kantoj en Esperanto.

Popolkantoj estas la plej granda spirita valoraĵo de la ukraina popolo. Ili montras la vivon de la popolo, ĝiajn revojn, ĉiutagaĵojn, historiajn eventojn…

En tiu ĉi disko estas prezentitaj ukrainaj popolkantoj, kiuj venis precipe el la okcidenta parto de Ukrainio. Iniciatis kaj preparis la diskon Miĥail Lineckij.

La realigo estas manfarita; ĝi proponas originalan prezenton en Esperanto kaj en la ukraina. En la kantaro estas prezentitaj tri variaĵoj de la teksto: en Esperanto, en la ukraina, kaj en la ukraina laŭ la Esperanta ortografio kun indikitaj akcentoj.

Troviĝas literaj indikiloj de la akompan-akordoj. Eblos do kunkanti ĥore kaj kunvivi la ĉarmon de ĉi tiuj kantoj, kies diversaj temoj, ŝercaj kantoj kun vigla kaj bonkora popola humuro, aŭ historiaj kantoj de la 16a-17a jarcentoj, respegulantaj batalojn de la kozakoj kontraŭ la malamikoj.

Tiu ĉi disko estas manfabrikita de la artistoj mem kaj montras ke per minimuma teknika materialo kaj volo eblas krei interesajn muzikprojektojn. Jen laŭdinda kaj subteninda iniciato.

La disko haveblas pere de la kutimaj libroservoj kaj ĉe www.vinilkosmo. com. Pliajn informojn pri la disko kaj aliaj projektoj vi povos trovi rete ĉe http://www.espero.kiev.ua/

Flo


Kaliningrado-Kenigsbergo 750 jaroj

En ĉi tiu jaro la urbon, en kiu estas eldonata La Ondo de Esperanto vizitos miloj da turistoj, kiuj partoprenos la jubileajn solenaĵojn okaze de la 750a naskiĝdato de la urbo. Ni esperas, ke inter la gastoj estos ankaŭ esperantistoj, por kiuj ni preparas specialan programon.

Fotoj de Konstantin Jarkov (Kaliningrado)
 

Musklaku por vidi pli grandajn fotojn. 


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 5 (127)\

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo