Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. №1 (123)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Vilno. La kongresejo de UK-90 (Foto de Choe Taesok)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO. № 33


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Karaj legantoj! Nova jaro venas, kaj ĉiam ĝi alportas ion novan. Ekzemple, ĉi tie post longa paŭzo reaperas la eldonanto kaj la redaktoro de ĉi tiu revuo.

Dum pli ol unu jaro en ĉi kolumno vi trovis aktualan komentarion de Alen Kris. Kaj vi legos post unu monato lian interesan opinion pri aferoj sociaj. Sed en marto ĉi tiun lokon okupos Komitatano Z. Tiu jarkvarona ritmo ebligos al la legantaro koni la pli gravajn fenomenojn sociajn tra la mensa prismo de Alen Kris, sekvi la evoluon de Esperantujo tra la lupeo de Komitatano Z, kaj esti informita pri la agado de La Ondo de Esperanto kaj de Sezonoj.

Ĉi tiu ŝanĝo ne estas sola. En novembro ni aperigis eseon de Slavik Ivanov pri Norda Osetio. Ĝi estas la unua ero en ciklo da eseoj pri diversnivelaj aŭtonomioj kaj eble ankaŭ pri “senŝtataj” popoloj. En la proksimaj monatoj ni planas prezenti Udmurtion kaj Katalunion. Ankaŭ la urbo, en kiu La Ondo estas eldonata, ricevos atenton — kiel celo de unu el la postkongresaj ekskursoj, kiu okazos kiam oni festados la 750-jariĝon de Keningsbergo-Kaliningrado.

La aludita kongreso en Vilno plu estos en la Onda fokuso — estas nia devo helpi, almenaŭ per informado, al sukcesigo de la unua UK sur la teritorio de eksa Sovetunio.

Ŝanĝiĝas ankaŭ Mozaiko. Post trijara kunlaboro, Vladimir Vyĉegĵanin forlasas la redaktorecon de ĉi tiu rubriko. Sed en ĝi startas nova intelekta konkurso, kiun gvidos Valentin Melnikov — “ĉiama ĉampiono en konkuroj”.

Sed malgraŭ la ŝanĝ(et)oj, La Ondo plu restos tia, kian oni ŝatas. Ĉi-kajere vi legos pri du niaj tradiciaj iniciatoj — konkurso Liro kaj elekto de La Esperantisto de la Jaro — kaj februare aperos rezulto de nia Internacia Fotokonkurso.

Sed pli gravas, ke nia revuo plu raportos senpartie pri plej interesaj eventoj en Esperantujo kaj plu servos kiel tribuno por diversaj tendencoj en nia bunta parolkomunumo. Malkiel Esperanto, Sennaciulo kaj Heroldo ni ne prioritatas iun el tiuj tendencoj. Tial vi povos plu legi pri aktivado de UEA, SAT, Esperanta Civito, AIS kaj de aliaj internaciaj, landaj kaj fakaj asocioj. Pri (ne)aperigo de akra materialo (rememoru la pasint-jaran aperigon de la provoka membildo de la dekstrisma Malruĝa Rondo) nia ĉefa referencilo estas Etika Kodo de Ĵurnalismaj Principoj, ne nia rilato al la ideoj aŭ personeco de la aŭtoro(j).

Ni esperas, ke vi plu restos kun ni ankaŭ en la komenciĝanta jaro kaj ke multaj el vi helpos al La Ondo ne nur per reabono, sed ankaŭ per sendo de informo kaj/aŭ opinio, per diskonigo de la revuo inter viaj konatoj, kaj per helpo al — ve, ankoraŭ multaj — samideanoj el neriĉaj landoj, kiuj volas sed ne povas legi La Ondon.

Feliĉan Novan Jaron!

HaGo
AlKo

Sur la kovrilpaĝo estas la Kongresejo de la 90a UK, kiun Choe Taesok fotis en Vilno — la ĉefurbo de Esperantujo en 2005. Pliaj liaj fotoj de Vilno estas ankaŭ sur la dorspaĝo. Venu kaj vidu mem! 


CorsettiDeklaro de la prezidanto de UEA
okaze de la 50a datreveno 
de la rezolucio de Unesko pri Esperanto 
kaj de la Tago de Homaj Rajtoj

La 10an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo aprobis rezolucion, en kiu ĝi
— notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo,
kaj
— rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko.
De tiam la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto daŭrigis dum la pasintaj 50 jaroj sian agadon por interproksimigi homojn el ĉiuj landoj, lingvoj, rasoj kaj ideaj fonoj kaj por prezenti al la mondo solvon por justa kaj sendiskriminacia komunikado. Intertempe ĝia agad-kampo vastiĝis al ĉiuj mondopartoj kaj ĝiaj agadoj iĝis ankoraŭ pli konscie celaj al kreado de mondo sen militoj kaj sen perforto, ĉefe, sed ne nur, en la lingva kaj kultura kampoj, kaj subtenaj al la klopodoj de individuoj kaj internaciaj organizaĵoj por harmonia pluekzisto de lingve kaj kulture diversa homaro.

La neceso kontraŭstari la fortojn, kiuj emas forigi la riĉecon por la homaro de kultura kaj lingva diverseco, kiu trovis en la lastaj jaroj esprimon en pluraj dokumentoj de Unesko, estis implicite antaŭvidita jam en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu pro feliĉa koincido estas festata ĉiujare en la sama tago, la 10a de decembro.

La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto laŭkutime partoprenas ĉi tiun festadon, ĉar en la Deklaracio mem, kaj aparte en ĝia artikolo 2a, estas jam antaŭvidita la malpermeso de ĉiu formo de diskriminacio, interalie surbaze de lingvo.

La Esperanto-movado, kiu daŭre agas kontraŭ lingvaj diskriminacioj je ĉiuj niveloj, kun kontento rimarkis la lastatempan reemfazon en dokumento de Unuiĝintaj Nacioj pri la ekzisto de homaj rajtoj kun lingva enhavo kaj la klaran deklaron, ke “libereco de esprimo kaj uzo de lingvoj estas nedisigeblaj”. Ne ekzistas libereco de esprimo sen libereco je uzado de sia lingvo. Tion rimarku ĉiuj altrudantoj de la lingvoj de la momentaj potenculoj. Nia sinteno estas, ke la respekto ankaŭ de la lingvaj homaj rajtoj estas nepra neceso por ĉiuj instancoj lokaj, landaj kaj internaciaj, kiuj asertas respekti la homajn rajtojn.

La Esperanto-movado ŝatas reaserti, ke la porparolantoj de la internacia neŭtrala lingvo Esperanto celas nur doni al la homoj malsamlingvaj neŭtralan ilon por komunikado inter egaluloj. Neniel Esperanto celas anstataŭi naciajn aŭ lokajn lingvojn. Male, ĝi celas protekti la harmonian floradon de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj.

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio 


Helmar FrankHelmar Frank: la Esperantisto de la Jaro

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller, kaj en 2002 Michel Duc Goninaz. Pasint-jare elektita estis Dafydd ap Fergus.

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 25 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado:

3 voĉojn ricevis Helmar Frank
2 voĉojn ricevis István Ertl, Povilas Jegorovas, Sten Johansson, Ilona Koutny, Katalin Kovats, Etsuo Miyoshi, Flavio Rebelo, Scott Redd, Chuck Smith, Zlatko Tišljar
1 voĉon ricevis Donald Harlow, Kalle Kniivilä, Atilio Orellana Rojas
OProf. Dr. sc. cyb. habil. Helmar Gunter Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2004. La internacia ĵurio elektis lin pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj kaj pro ĉi-jara lanĉo de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno, Slovakio), unu el kies tri fondo-rektoroj li estas.

Proponantoj: Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), Aida Čižikaitė (Litovio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Dafydd ap Fergus (Belgio), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seiko (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio).

Elektantoj: Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Ilona Koutny (Pollando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).

Halina Gorecka, sekretario 


Responde al Alen Kris

Kara Alen Kris,

Laŭ mia vidpunkto vi en LOdE-121 preterlasas gravajn detalojn de la evoluo en Ruslando: oni povas priskribi ĝin kiel procezo de fermado de t.n. Malferma Civila Socio. Ŝajnas, ke vi estas blinda ĉi-rilate. Eble Rusoj preferas fortan diktaturon ol malfortan demokration; sed ambaŭ estas malbonaj ekstremoj. Ĉu ne estas bezonata forta demokratio, kiu karakteriziĝas unuflanke per divido de la sendependaj povoj (Ekzekutivo, Leĝodonado, Justico) kaj aliflanke de realaj civitanaj eblecoj objektive informiĝi kaj elekti reprezentanojn.

La Kremlo kaj la Duma (do, registaro kaj parlamento) estas sub plena kontrolo de la prezidento Putin kaj liaj kunlaborantoj. Eĉ kelkaj ŝtataj konsilistoj iomete kritikas la vojon for de Malferma Socio, sed Putin neglektas ĝin.

Vi ja pravas, ke provincestroj ne nepre devas esti elektataj de la popolo. Sed nepre necesas sendependaj partioj. Karakterizo de diktaturo estas, ke ĝi celas mallaŭtigi kritikajn voĉojn; dum Stalin tio signifis mortigon; sed Putin elektas pli decan metodon:

Unue: farigi leĝojn kiuj malebligas la kreskadon de opoziciaj partioj pere de severaj kondiĉoj ĉu partio estas akceptata flanke de la registaro ĉu ne.

Due: kontroli la radio- kaj televidajn staciojn (simile kiel en Italio) kaj malhelpi gazetojn kiuj kritikas la registaron.

Trie: Neregistaraj Organizaĵoj bezonas ŝtatan akcepton, kiel en ĉiuj landoj — sed diktaturo elektas inter la agrablaj kaj opoziciaj.

Do, pli kaj pli mankas tiu sendependa Malferma Socio kiu estas bezonata por kontroli la registaron.

La rusa NRO Memorial (feliĉe ankoraŭ ekzistas) montras ekspozicion pri la “Longa Eĥo” de la stalinismo. Je inaŭguro en Frejburgo, kie mi ĉeestis, ili karakterizis la situacion tiel, ke hodiaŭ la registara vertikalo estas pli kaj pli strikta (finfine per la elekto de guberniestroj far la prezidento); sed pli grave, ke la horizontala (Malferma Socio) estas pli kaj pli marĝenigita.

HodorkovskijPri la “arestitaj naftaj magnatoj”, kie aparte temas pri la fondinto de Jukos, Miĥail Ĥodorkovskij, necesas aparta eseo; ĉar la spaco por “letero de leganto” certe estas limigita. Mi invitas La Ondon publikigi ampleksan artikolon pri ĝi, kaj invitas viziti la ret-paĝaron de AVE (www.comlink.apc.org/ave).

Jam ekzistas vortumo: “Jukosa Traktado”. Jukos pagis samgrade impostojn kiel ekzemple Lukoil (alia rusa naftokonzerno); sed pro enmiksiĝo de Ĥodorkovskij en la politikon Putin decidis detrui ĝin — tute elegante; per denova impostado ek de 2000 en rilatumo kiu kelkfoje egalas al la tuta enspezo.

Jukos ne nur subtenis la Malferman Socion en Ruslando — dum mia vizito en julio mi aŭdis ke Jukos subtenis universitatojn kaj lokan infrastrukturon, kie ĝi mankis, ekzemple, malsanulejon en Tomska regiono.

Sed nun la Kremlo konstruas imperian nafto-konzernon surbaze de Gazprom, kaj surbaze de la ruinigita Jukos.

Manfred Westermayer (Germanio) 


Christian RiviereRimorso

Novelo de Christian Rivière

Fluas la horoj malrapide en lia oficejo. Jam de dudek jaroj li sidas malantaŭ la sama kravato. La tempo konsumiĝas en la cindrujo de lia vivo, malantaŭ tiu skribotablo.

Li memvole ne laŭiris la saman vojon kiel liaj gepatroj. Li celis laboron pli valorigan, akiris la sperton konti, spezi, raporti, bilanci, studis la arton tabelumi, grafikumi, statistikumi, datumi. Valoriga! Jen vorto plej ambigua. Kion valorigas? Ĉu lin, ĉu la socion, ĉu la kason de la kapitalistoj kiuj lin dungas, de tiuj ne-homoj kiujn li ne konas? En eterna iluzio pri propra utileco li senribele funkciadas, kiel siataska peco de grandega socio-meĥanismo.

Nenio kuŝas sur lia tablo. Ekrano, klavaro, muso. Nenio alia. Asepse spegulas la vaksita ligno de la tablo. Tra ĝi longiĝas lia kravato al sia banto, al sia rigida kolumo, al lia laca mieno. Al lia lio entabla. Al tia tio. Al iu fremda si mem. Sulkas la jaroj, kalvas la kranio, kavas la rigardo al estonteco jam plurfoje travivita.
 

Kaj lia menso ial subite vagadas al ŝi. Ŝi travidita, ŝi neglektita, ŝi ignorita. Tia do ŝi vidas lin reveni hejmen vespere. Kun tiulo pasas ŝia vivo. Kun tiu klaŭno en sia kostumo, tiulo senfantazia, senutopia. La evidento hantas akuze, hontas akute. Kial ne pli frue ronĝis ĉi rimorso, ĉi kulposento? Ŝi, ĉiam egalhumora, odoras serenecon, prodigas teneron... Ĉu signoj de rezignacio? Apenaŭ senteblas tristo fojfoja. Ŝiaj okuloj ridetas, sed ŝajne ploretas ŝia buŝo.

Hejme pluvas la vesperoj, la semajnfinoj, la ferioj. Siamense, ignore, sename. De la kuirejo al la televidilo por rezulto de matĉo, en gravmiena sinteno kun la portebla telefono, ĝis la balkono por la lasta cigaredo, rutinas demandoj pri lacosentoj, pri la infanoj, ĉuas pri la fariteco de la taskoj, pri telefonalvokoj de maloftaj parencoj, pri la fakturoj ĉi-tagaj, pri la neceso elirigi surstraten la rubujon, de la duŝo kaj dentobrosado al la gelito por ronkado malĉea, en ŝvita dormado siakoŝmara, ĝis vek-sonoros la nepro allabora.
 

Ne plu povas daŭri la vivo-stagno. Li decidu la vivo-ĝiron alispicen. Vivon li ekĝuu kune, komplice, pare, ame. Kion ŝi ŝatus? Kio plezurigus ŝin? Strange sonas tiaj fremdaj demandoj al lia menso, kvazaŭ fantomas el forpasinta junaĝa gevivo. Fakte tion li neniel konjektas? Nesondebla enigmas l'ina sopiro. Ŝiaj okuloj ridetas, sed ŝajne ploretas la buŝo.

Eble en la najbaraj labor-ĉambroj, same krizas la mensoj de liaj kolegoj, kun kiuj li foje komunikas telefone, tele-rete. Li renkontas ilin hazarde en la koridoro, ignore en la necesejo lavante siajn manojn, sporade kiam ili tagmeze deprenas siajn manĝo-pletojn, kiujn ili manĝas sole oficeje, siaĉele. Certe la samajn zorgojn spertas ili. Po unu familio-fiasko, po unu vivo-sinko. La sama mieno svaga de tiu kiu jam konjektas ke morgaŭ li revenos. Jes, trafas ilin la sama sorto, sed ili verŝajne ne pli malkovris solvon, nenion scias pri la deziroj de siaj propraj edzinoj.

Okulume blinkas io ĉe la ekrano, ŝajne komplice, eĉ kompleze: “pridemandu min, eble mi povos helpi” aŭdacas insiste la signo. Fakte, se almenaŭan fojon komputoro povus efiki ekster sia kruda fako, se ĝi povus analizi la grafikojn de la koroj, la tabelojn de la sentoj, la ekvaciojn de la duboj, scii kial Ŝiaj okuloj ridetas, sed daŭre ploretas ŝia buŝo.

Tiras la ĉareton la azeno, sed ne gvidas ĝin. Komputoro plenumas plej efike ĉion programitan de la homo, sed ne spontanee kreas oportunan solvon al specifa situacio. Ĝi ne decidas, ne iniciatas, nur rolas kiel longigo de la homo en ties agoj, ĉu utilaj aŭ vantaj, ĉu licaj aŭ fiaj... Ej! Strangaj tiaj konceptoj. Ĉu la malgajeco de ŝia fajna vizaĝo estas io lica, ĉu ili kune jam konis vantecon ekster la rutino ĉiutaga; ĉu tia vivo estas utila aŭ fia? Kiu decidas pri la kvalifikoj?
 

Fia. Jen ĝuste la ideo-prajmo: programi fiaĵon, viruson... Nova tipo de. Jes: am-viruso. Kiu fluos tra la vejnoj de interreto. Provizi ĉiujn reklam-fenestrojn per amdeklaro al ŝi. “Maria, mi amas vin” per grandaj or-flagraj literoj, flore-kore sur ĉies ekranoj tra la kvin kontinentoj, de polusoj ĝis ekvatoro. La tuta mondo ekscios oficiale, atestos sigele, eklernos iom pri fantazio. “Maria, mi amas vin”. Eĉ ŝi certe ne maltrafos la deklaron, ĉar solecon forpasigas antaŭ ekrano; ŝi ja ricevos la retan bukedon. Ĉiujn el la ŝtel-koboldaj reklamaĉoj, kiuj poluas ajne-ĝene kaj svarmas vole-nevole je ĉiu muso-klako ĉe la reto, anstataŭos lia amo al ŝi, lia vekiĝo al la vivo.

Li ignoru la konsekvencojn, ĉu infekti per am-viruso estas lica aŭ ne, ĉu je la risko perdi sian laboron, ĉu delikto la piratado de programoj. Ne necesas priatenti tian bagatelon. Li frandu la ideon kiam matura. Ek al la efektivigo!

Almenaŭfoje kaj buŝo kaj okuloj ŝiaj ridetos.
 

Sed neatendite bruta kapo aperas tra la pordo-oscedo. La direktoro, kurt-hara kaj kurt-idea, ĝuste tiu kiu regas super ĉiuj etaĝoj, kies nomo sonas tondre en ĉies oreloj. Ja rekoneblas la vizaĝaĉo, ĉar ĝi ĉiumonate paradas trude ĉe la front-artikolo de la firmaa propagandilo, destine al toksado de la dungitoj, kompatpete pri kriza situacio ekonomia, plende pro la oficiale malbona farto de la borsaj akcioj, gurde pri la nepra neceso limigi la salajrojn, narkote pri la unika bonŝanco kunlabori al iu hipoteza sukceso for-estonta, trans la horizonto de nunaj prognozoj, supoze ke ne ĝenos socialaj elspezoj, se ne plu plagos la sindikatoj, strikoj, sociokirliĝoj, se la prezo de la petrolo nur modere kreskos ĉe la fonto-lando, se neniu stulta leĝo bakita de la komunistoj malhelpos maldungi la laboristojn, se, nur se, kondiĉe ke, supoze ke, hipoteze, ĥimere-trompe... la direktoro do, stamfas antaŭ li, larĝstature, brovostreĉe, faŭkbleke:

— Ĉu via sonĝo baldaŭ finitas? Eble nenio speciala malhelpos vin pluresti la vesperon por finredakti vian financo-bilancon. Ĉu?

— ...

Jam klakas la pordo, ne akceptante proteston. Krisignas indigne la kravato en la tablo. Redakti bilancon! Ĉu la socio pli bone fartos post redakto de bilanco? Direktoro diktatoro!

La seĝo firmadecide pivotas al la ekrano. Li tajpas:

Ne atendu min tre frue ĉi-vespere, kara. Verdire nur morgaŭ vespere. Ne zorgu, nur stultan bilancon mi pretigu plej urĝe, plus...

Tamen, nepre rekonektiĝu morgaŭ tagmeze, mi tiam resendos novaĵon. Ne forgesu...

Kis'

Dek ses horoj ĝis li liberigos sian koron tra milionoj da fenestroj...
 

El World Trade Center, la 10an de septembro 2001.

Pro la novelo Rimorso Christian Rivière fariĝis laŭreato de Liro-2004 en la branĉo Originala prozo.


Ceriza ghardenoInter klasaj bariloj

Ĉeĥov, Anton. Ĉeriza ĝardeno. Rakontoj, noveloj kaj dramoj / Trad. el la rusa A.Birjulin, A.Korĵenkov, V.Kudrjavcev k.a. — Kaliningrado: Sezonoj, 2004. — 352 pĝ. — (Rusa literaturo; Vol. 10).

Nenifaruloj el la supera klaso en helaj vestoj el lino konversas, trinkas teon, enuas, atendante ekiron, ribelon, kiu neniam okazos. Jen kutima asociado de okcidenta nuntempulo pri la nomo de Ĉeĥov, bazita ĉefe sur liaj malfruaj dramoj. Sed lia verkaro estas ege pli multflanka, kaj eĉ sub la vana konversado de tiuj genobeloj, kiujn la tempo kvazaŭ preterfluis, kaŝiĝas io alia, io pli esenca.

Mi ŝatus lanĉi alian resumon pri la verkoj de Ĉeĥov: temas pri malkomforto inter la klasaj bariloj, pri malhejmeco de homoj, kiuj ŝanĝis socian nivelon, pri sento de fremdeco en ambaŭ mondoj. Temas pri sopiro eksteren el la socia karcero de klasaj prizonuloj kaj de virinoj, premataj ĝis sufokiĝo de korsetoj kaj konvencioj en sia malvasta ĉelo.

Ĉeĥov mem tute ne estis deklasita nobelo — eĉ male. Lia patro estis bankrotinta butikisto, la avo estis servutulo. Studante dum neriĉaj kondiĉoj por iĝi kuracisto, li komencis verki humurajn rakontojn por perlabori panon al sia familio. Li iĝis famulo, sed kiel kuracisto kaj verkisto li ekkonis ĉiaspecajn mediojn. Kaj liaj noveloj efektive prezentas homojn en la plej diversaj sociaj pozicioj, de riĉuloj kaj potenculoj ĝis servistoj kaj analfabetaj vilaĝanoj. Ofte oni trovas en ili ĝuste homojn, kiuj — same kiel li mem — ŝanĝis socian apartenon, kaj kiuj nun hejmas nek supre, nek sube. Kaj ofte aperas unu apud la alia nenifaruloj, kiuj ne scias kiel venki la enuon, kaj homoj pene laborantaj, kiel bildo de la rusa socio.

La volumo Ĉeriza ĝardeno de la eldonejo Sezonoj en Kaliningrado prezentas bonan elekton de liaj rakontoj kaj noveloj, kaj krome ankaŭ gustuman specimenon el la dramoj. En triono de la verko, cento da paĝoj, ni trovas dudek kvin mallongajn rakontojn fruajn. Kelkaj estas nure humuraj, en aliaj aperas milda ironio pri sociaj fenomenoj kaj homaj ecoj kiel oportunismo, potencavido, troa humilo, vanto. En preskaŭ ĉiuj oni sentas la propre Ĉeĥovan sintenon al homoj diversspecaj: la klarvidon, kompaton, malhipokriton, indulgon, kelkfoje eĉ amon, mallonge — la simpation. Eĉ homoj ne tre virtaj estas traktataj sen sarkasmo aŭ cinikeco. Ironio ja enestas, tamen tre milda kaj amareta, tute sen malico aŭ kondamno.

Troviĝas kelkaj bonegaj rakontoj pri infanoj, interalie pri la plej mizeraj estuloj en la tiama rusa socio, orfoj aŭ forsenditoj servantaj en fremda hejmo, en fora loko. Tiuj rakontoj montras la aŭtoron kiel majstran psikologon kaj konanton ankaŭ de infanoj, kvankam li mem neniam iĝis patro.

Preskaŭ duono de la libro, cent kvindek paĝoj, prezentas pli ampleksajn novelojn el 1889–1903. Temas pri naŭ noveloj, kie angoro jam anstataŭas la ŝercojn, sed la tono kaj la rigardo de Ĉeĥov al siaj personoj restas same milda, klarvida. En ciklo el tri noveloj — La homo en ujo, Grosoj kaj Pri la amo — ni ricevas ateston pri vanaj vivoj, pri la sento ke ĉio estas eraro, pri sopiro kaj enuo. En sia lasta novelo, Fianĉino, la aŭtoro donas etan esperon, ke foriro kaj liberiĝo el la trudkiteloj de l' vivo tamen eblas.

Laste aperas du dramoj, plej grave Ĉeriza ĝardeno, la lasta el la teatraĵoj de Ĉeĥov. En tiu ni trovas la klasikajn deklasitajn nobelojn, al kiuj mankas kapablo agi, helpi sin el dilemoj ekonomiaj kaj emociaj, kaj la parvenuon, kiu prenas ilian lokon. Ĝia fino donas eblojn por diversaj konkludoj — ĉu la pereo de io sentaŭga kaj delonge perdita, ĉu la liberiĝo el katenoj historiaj.

La verka stilo de Ĉeĥov estas simpla, konkreta, observa, senjuĝa, senkonkluda. Lia perspektivo preskaŭ ĉiam tre proksimas al tiuj diversspecaj homoj, pri kiuj li rakontas, kaj li montras ilin tiel trafe, tiel senmaske, ke la legantoj devas senti, ke ni ja renkontis ilin reale, kaj ŝajnas al ni, ke tiuj homoj agas tute laŭ siaj cirkonstancoj kaj ebloj. Liaj detaloj estas zorge elektitaj por elmontri tion, kio ne estas eksplicite dirita. Eblus longe analizi ekzemple lian uzon de koloroj en la novelo La damo kun hundeto aŭ la dramo Ĉeriza ĝardeno.

La Esperantan formon de ĉi volumo kreis deko da personoj. La stilo estas plaĉa kaj sufiĉe unueca, la lingvaĵo ĝenerale bona.

La originalojn mi ne povas legi, sed komparante kun svedaj tradukoj de kelkaj eroj, mi konstatis ke la stiloj ĝenerale similas, sed la Esperantaj versioj havas iom pli da ruseca lingvaĵo. Jen kaj jen oni rekonas kelkajn esprimojn, frazeologion, vortordon kaj formojn uzatajn precipe de rusaj esperantistoj. Kvankam la stiloj de la diversaj tradukintoj ne multe diferencas, tamen en la tradukoj de Vyĉegĵanin aperas iomete pli da tiaj rusaj apartaĵoj. En la noveloj tio ne ĝenas, sed en la drama dialogo oni iuloke rimarkas tiun “dialektan” lingvaĵon. Se mencii nur du ekzemplojn, mi elektus unue la uzon de “ne” por kontraŭdiri negativan frazon, kio iom strangas al okcidenteŭropano, due la kelkfojan uzadon de “kvazaŭ” en la rolo de “ke”.

Cetere, en kelkaj eroj mi konstatis ioman emon de la tradukintoj (precipe Korĵenkov kaj Vyĉegĵanin) elekti nekutiman vorton, kie al mi ŝajnus pli nature uzi la plej kutiman. Ekzemple aperas sismo, ne tertremo, lucerno, ne lampo, suicido, ne sinmortigo, bagnado, ne punlaboro, skvaro, ne placo aŭ parketo, lavabo, ne lavpelvo, kaj popo, ne pastro. Laŭ mi, tiaj elektoj iom rompas la cetere simplan stilon. En la svedaj tradukoj, oni uzis kutimajn vortojn en ĉiuj menciitaj kazoj. Tamen, manpleno da diskuteblaj elektoj en volumo de 350 paĝoj ne estas multe!

Resume mi trovas la libron ege valora kaj ĝuinda prezento de la aŭtoro, kies noveloj kaj rakontoj ŝajnas al mi tre mirindaj kaj modernaj laŭ verka stilo, eĉ post pli ol jarcento, kaj kies teatraĵoj ankaŭ ne ĉesas fascini. Vere, mi ne scias ĉu troviĝas en la monda literaturo pli bona novelisto ol Ĉeĥov!

Iom pli ampleksa versio de ĉi recenzo legeblas en Libera Folio ĉe http:// www.liberafolio.org/aperis/chehhovrec.

Sten Johansson


Fotoj pri Vilno

Ĉi-somere la ĉefurbo de Litovio akceptos la 90an Universalan Kongreson de Esperanto. Sube estas kelkaj fotoj, kiujn en Vilno faris Choe Taesok.

Vilno (Fotis Choe Taesok)

Vilno (Fotis Choe Taesok)

Vilno (Fotis Choe Taesok)

Vilno (Fotis Choe Taesok)


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 1 (123)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 800 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo