Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 12 (122)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Kalle Kniivilae


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

La jarfino estas oportuna tempo por resumi la skribitan, tempo por pagi ŝuldojn. Mi bezonas kombini ambaŭ kaŭze de manko de spaco.

La Ondo ja vekas en mi abomenon per la publikigitaj en la unua (!) paĝo aĉaĵoj pri la lando, en kiu ĝi estas presata (kaj en kiu mi loĝas kaj kiun mi amas), — skribas sinjoro Slavik Ivanov (LOdE-121). Mi bedaŭras pri tiu negativa efekto, kiu miakulpe ombras la reputacion de la revuo kaj de ties redaktoro. Samtempe mi estas danka al sinjoro Slavik, kies tute libera tono permesas ankaŭ al mi certan liberon de esprimo. Sed komence mi devas respondi konkrete, ĉar temas pri la tragedio en Beslano.

— Kris fajfas pri detaloj. Por li gravas prikraĉi la landon, — skribas mia oponanto post resumi siajn akuzojn kontraŭ la teroristoj. Ĉu sinjoro Slavik legis mian tekston? Diveneble, jes. Sed, konjekteble, lin tiel indignigis mia malrespekto pri niaj ŝtataj viroj, ke li jam ne sekvis la sencon de la legita. La senco de la artikolo estis: same kiel dum la eksplodoj de loĝejoj, same kiel pasintfoje en Dubrovka la ŝtato uzas provokon por plifortigi sian socian kontrolon. Al la indignigita sinjoro Slavik ŝajnis, ke mi subtenis la teroristojn, ĉar mi atakis la reĝajn personojn. Tiu mallonga logika ĉeno neniom konvenas en mia okazo. Mi skribis tute inverse kaj tute klare, ke ĝuste la ŝtato ilin subtenas (eĉ kreas) en siaj kontraŭsociaj interesoj. Tia estas la logika zigzago, kiun ne hezitis proponi al publiko mia oponanto.

Verŝajne tio sufiĉas por ke mi povu pasi al pli principa momento. Sendube sinjoro Slavik Ivanov sin konsideras vera patrioto. Decidas la difinoj. Se la patriotismo supozas identigon de la popolo kun la reĝa persono, se ĝi signifas adoron de ĉiu en- kaj elnacia ago nur tial ke oni apartenas al la sama nacio, mi certe estas neniu patrioto. Mi tro bone scias multe da tiaj patriotoj kaj abomenus stari kun ili en unu rango. Mi eĉ scias, ke iuj el ili ne estis tiom patriotaj antaŭ kelkaj jaroj, kiam ili penis elmigri, ŝanĝi la civitanecon, forlasi la patrion en ĝia kriza horo. Tiuj, fiaskinte, stariĝis inter la plej fervoraj. (Ne tre enigma transformo, se ne ignori komunan naturon de la individua kaj grupa egoismo.)

Oni povas diverse ami la patrion. Albert Camus tion brile klarigis en siaj Leteroj al germana amiko (1944). Albert Camus insistis pri sia rajto ami Francion en bono kaj justeco. Hodiaŭ Slavik Ivanov insistas pri ĉies devo ne mallaŭdi la landon, en kiu oni “estas presata”.

Oni opinias riĉa-tutsufiĉa redukti Ruslandon al plena sumo de ĝiaj aktualaj regantoj kaj subigitoj.

— Stabile kortuŝa amo! Centprocenta garantio de adoro! Kaj malgraŭ tio — malgraŭ ĉio — ankoraŭ ekzistas alia Ruslando, jam preskaŭ fabela lando, ujo de kolosa kultura, morala, spirita heredaĵo. Tiu Ruslando neniom bezonas advokatojn, ĝi bezonas nursole vivan medion en kiu riveliĝus ĝiaj trezoroj. Pri tiu Ruslando oni rajtus fieri, kvankam (kiel oni almenaŭ aŭdis diri) la fiero ne estas trajto de altaj animoj.

Alen Kris


Vintra foto de Kalle Kniivilä ornamas la kovrilpaĝon de la decembra Ondo, kun kiu ĉiu abonanto ricevas — tute laŭsezone — La neĝan blovadon de Puŝkin kiel literaturan suplementon.


Hector Alos i Font La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi

Je la unua novembra semajnfino en Ceret okazis samtempe la 32a Kataluna kaj la 5a Transpirenea Esperanto-Kongreso(j). La redaktoro de La Ondo, kiu trifoje prelegis en Ceret, profitis la okazon por meti kelkajn demandojn al la 38-jara kataluno Hèctor Alòs i Font — la sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio kaj eble la ĉefa figuro en la nuntempa kataluna movado.

AlKo: La kongreso, dediĉita al la 100-jariĝo de Esperanto en Katalunio, okazis en Ceret, en la sudo de Francio.

HAiF: Nu, Ceret situas en Nord-Katalunio, t.e. en tiu parto de Katalunio, kiu de 1659 apartenas al Francio. En 1904 aperis la unuaj Esperanto-grupoj en Katalunio, kaj en Ceret kreiĝis la unua tegmenta Esperanto-asocio tutlanda, kun delegitoj en ambaŭ flankoj de la ŝtata limo. Tial ŝajnis al ni oportune elekti Ceret por festi tiun datrevenon.

KEA plu havas membrojn en la tri ŝtatoj (enkalkulante Andoron), en kiuj administracie estas enkadrita nia lando, kaj ne unuafoje ni kongresas en Nord-Katalunio, same kiel ni kongresis ankaŭ en Balearoj kaj Valencilando. Nun, kiam feliĉe limoj fleksiĝas (kaj ne nur la ŝtataj), ŝajnas konvene helpi ilin disbati. En tio ankaŭ kelkaj aliaj Esperanto-asocioj simile agas, okazigante siajn naciajn kongresojn trans siaj limoj, ekzemple, per komunaj aranĝoj kun najbara landa asocio.

AlKo: El kiuj landoj venis la partoprenantoj?

HAiF: Inter la 123 aliĝintoj estis 87 el la Kataluna Landaro, 27 el Okcitanio, po 3 el Francio kaj Svedio, po 1 el Eŭskio, Hungario kaj Ruslando.

AlKo: Por kelkaj ĉi tiu statistiko eble ŝajnas stranga, precipe se oni konsideras ke ĉeestis el la ŝtato Francio 36 personoj (Norda Katalunio 6, Okcitanio 27, Francio mem 3)…

HAiF: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi. Eblas pensi surbaze de ŝtataj kadroj (aŭ kaĝoj), sed tio ne plaĉas al ni. Esperanto kaptis, ĉefe dum la periodo de Lapenna, tre ŝtatisman tradicion, kiun plimulto el ni taksas tute fremda al ĝia transnacia karaktero. Ni povas kompreni la pragmatismon, kiu puŝis al tiu devio, sed ne tre konsentas pri ĝi. Male, katalunaj esperantistoj bone memoras pri la komencaj Universalaj Kongresoj, kie oni salutis la partoprenantojn ne laŭ ŝtatoj, sed laŭ lingvoj, kaj kiam neniu miris, ke iu prezentis sin kiel polon, hungaron, judon aŭ katalunon.

AlKo: Neniam pli frue mi partoprenis landan kongreson kun tiom da programeroj nacilingvaj. Kial?

HAiF: Certe, la kongreso enhavis nekutiman nombron da eroj en la kataluna, ĉefe lokitaj frue en la mateno aŭ kun samtempa esperantlingva programero. Nia modelo ne estas tiu de geta aranĝo nur por verduloj; ni deziras organizi kongreson parte malfermitan al la urbanoj, kun aranĝoj interesaj kaj kompreneblaj por ili. En Ceret, krome, la organizado de aranĝoj en la kataluna estas signifoplena, kaj pro tio ni havis aktivan kunlaboron de la regiona kultur-centro, kiu tre helpis i.a. en la informado. La teksadon de rilatoj kaj retoj kun aliaj asocioj ni konsideras esenca por nia inform-politiko.

Plej elstara nacilingva aranĝo estis la prezento de la jubilea libro de la historiisto Francesc Poblet i Feijoo. Temas pri 120-paĝa dulingva libro, en Esperanto kaj la kataluna, kie li analizas unuajn jarojn de la Esperanto-movado ĉe ni, ĝis 1908, la jaro antaŭ la universala kongreso en Barcelono. Trionon de la eldonkvanto ni disdonos al bibliotekoj.

La publikaj programeroj de la kongreso ĉi-jare pivotis ĉirkaŭ lastatempa aperigo de diversaj libroj rilataj al Esperanto. Ekzemple, romano de Poblet mem, Berlín, via morta (Berlino, saktrako), en kiu interplektiĝas du rakont-fadenoj en Berlino, antaŭ kaj post la falo de la muro, ligitaj al okazaĵoj en Katalunio. Kaj La síndrome dels estranys sons (La sindromo de la strangaj sonoj), scienc-fikcia romano de la renoma socilingvisto Jordi Solé i Camardons, kie stranga sindromo aperas sur la tero, pro kiu trafitoj ne plu kapablas komunikiĝi homalingve. En la unua Esperanto aperas en la enkonduko de la rakont-fadeno, dum en la dua la aŭtoro dediĉas tutan ĉapitron al ĝi, kaj diversloke aludas ĝin.

Estis prezentita ankaŭ la vidpoemaro La vida, rai. La guerra, mai (La vivon sor. Militon for) de Ricard Jordana kaj Maria Dolors Macarulla, en kiu bildpoemo estas verkita en Esperanto. Kaj historiisto Xavier Margais, aŭtoro de la historio de la Esperanto-movado en Majorko, prezentis sian novan libron pri la milito en sia vilaĝo, Bunyola, ankaŭ kun tanĝaj rilatoj al Esperanto.

AlKo: Grandioze, gratulon!

HAiF: Sed tio ne estas ĉio. Alia libro aperinta en la lasta jaro kun rilato al Esperanto, sed ne prezentita en la kongreso, estas Odiai-vos uns aos outros de nia samasociano Manuel de Seabra. Ĝi estas novelaro en la portugala kun diversaj aludoj al Esperanto. Aldoneblas la hispana traduko de la katalunlingva Amb l'esperanto en la motxilla (Esperanto en la tornistro), kiu aperis aprile.

AlKo: Alia kongresa trajto estis la riĉeco de la kultura programo.

HAiF: Niaj kongresoj celas ankaŭ helpi la disvolvadon de niaj literaturo, teatro kaj muziko. Pro tio ni zorge flegas la artajn vesperojn. La unua estis dediĉita al muziko: Ĵak Le Puil kaj Kaj Tiel Plu prezentis siajn ĵus aperintajn diskojn tuj antaŭ la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Dum la dua vespero la teatrotrupo de Tuluzo premiere prezentis la verkon Familia etoso de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri. El la tagaj programeroj indas substreki la literaturan matenon, tradician en niaj kongresoj, fakte devenantan el la iamaj Internaciaj Floraj Ludoj. Ni krome ĝuis riĉajn libroservojn (unu el Katalunio kaj du el Okcitanio) kaj la mirindan diskoservon de Vinilkosmo.

Resume, kvankam surloka organizado estas plibonigenda (ekzemple, horaroj), ni ŝajne sukcesis teni la altan nivelon de niaj kongresoj. Ĉi-jare, danke al la substreko pri la centjariĝo, ni atingis rimarkindan sukceson en la amaskomunikila informado.

AlKo: Rakonto pri la problemoj kaj perspektivoj de la kataluna movado, meritas diskonigon.

HAiF: Ni fakte staras en tre interesa periodo. Ni survojas al parta profesiigo de la asocio, interalie, per forta altigo de la kotizoj. Sed ni treege zorgas, ke tio ne malmobilizu niajn aktivulojn, sed ĝuste male. Ĝis nun ni sukcesas, parte ĉar aperas nova generacio de memlernintoj per la retkursoj tre kapabla kaj laborema. Tio bone efikis en la informado, kaj ni jam ekrikoltas: por la unua fojo politikaj grupoj frapas al nia pordo kaj demandas, kion ni proponas. Nia ĉefa problemo estas la nemulto de niaj aktivuloj, kaj tial ni tre malferme kaj atente diskutas pri prioritatoj, kaj laboras tre grupe. Nia ĉefa avantaĝo estas, ke ni estas sufiĉe unueca kolektivo, laŭ ideologioj, aĝoj, labormetodoj; ke ni oftege retmesaĝas, sed ankaŭ tre ofte renkontiĝas, danke al la malgrandeco de la lando. Kaj grave: rimarkinde multaj movadanoj aktivas ankaŭ en aliaj organizoj kaj movadoj. Tio riĉigas nin per spertoj kaj helpas informadon. Kaj evitas umbilikismon, tipan malsanon de esperantistoj. Se pasintjare, ni ĉefe zorgis pri la evoluigo de retkursoj, ni nun ĉefe okupiĝas pri informado kaj la organizado de oftaj aranĝoj, por enmovadigi la dise lernintajn. En tio estas multe da laboro, ĉar ni startas el nekontentiga situacio, post preskaŭ jardeko da stagnado. Sed tre interese: ni evidente jam kreskas ĉe la du homgrupoj, kiuj estis la bazo de la antaŭmilita movado: katalunistoj kaj anarkiistoj.


Junaj esperantologoj prelegu en Vilno

Estas fakto, ke jen kaj jen aperas junaj talentaj esperantistoj kun universitata klero, eĉ kun doktoreco, kiuj verkis interesajn esperantologiajn studojn, prezentis magistrigajn aŭ doktorigajn disertaciojn aŭ intencas tion fari, kaj tamen restas relative nekonataj.

La bedaŭrinde nesufiĉa intereso en la movado por tia scienca agado ofte sekvigas certan frustron aŭ eĉ malaperon de tiuj talentuloj. Sed ni bezonas ĉiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka apliko, beletro ktp., sed ankaŭ aparte en la sferoj de interlingvistiko kaj esperantologio. Ja restas ankoraŭ multo por esplori pri internacia lingva komunikado, pri planlingvoj kaj aparte pri Esperanto por havi pli bonan science bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj argumentoj.

Pro tio la tradicia esperantologia konferenco, okazonta kadre de la 90a UK (Vilno, 2005), ĉi-foje ne rilatiĝos al iu konkreta temo, sed estu loko aparte por junaj esperantologoj. Ili prezentu siajn studo-finajn disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aŭ aperontajn verkojn aŭ informu pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj aŭ pri sciencorganizaj aspektoj de ilia esperantologia agado.

Krom tio la konferenco diskutu, kion ŝanĝi, por ke junaj intelektuloj, provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu pli forte ol ĝis nun motivitaj verki science pri Esperanto.

Estas planite eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de CED, kiu aŭspicias la konferencon, inter la altkvalitaj kontribuoj elektos la plej bonan por eventuala aperigo en la socilingvistika revuo Language Problems & Language Planning. En kazo de neceso oni klopodos trovi eblecon finance subvencii la partoprenon de taŭgaj kandidatoj.

Interesatoj sin anoncu ĉe d-ro Detlev Blanke: dblanke.gil@snafu.de.

Detlev Blanke


La Kongresa emblemoInternacia Kongresa Universitato

Dum la 90a UK en Vilno okazos la 58a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Christer Kiselman, kiselman@math.uu.se, p.k. 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 15 jan 2005.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de la IKU.

La propono enhavu (1) mallongan resumon de la prelego en Esperanto, (2) mallongan resumon en la angla, franca, germana aŭ rusa (laŭ propra elekto), kaj, se eble, en la litova, (3) koncizan biografieton kun persona bibliografio kaj foto taŭga por publikigo.

La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo, kiu estas Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU. Prelego estos rekompencita per modesta honorario.

GK UEA


Novaj komisionoj kaj komisiitoj

Inter siaj unuaj taskoj la nova Estraro de UEA devas dediĉi multan tempon al la funkciigo de la vasta strukturo de komisionoj kaj komisiitoj, kiuj helpas la Estraron sur plej diversaj agadkampoj. Same kiel la Estraro mem, ankaŭ la komisionoj kaj komisiitoj estas elektataj por trijara periodo. Ĉar ilia mandato formale finiĝis je la UK en Pekino, necesis ekokupiĝi pri la rekrutado por tiuj funkcioj kiel eble plej rapide. Intertempe la Estraro jam faris la unuajn elektojn.

La Komisiono pri la Belartaj Konkursoj ricevis novajn prezidanton kaj sekretarion, respektive prof. Humphrey Tonkin (Usono) kaj Michela Lipari (Italio). Kunlabore kun la estrarano pri kulturo, Claude Nourmont, ili nun preparas proponon pri la ĵurio de la Konkursoj. En ĝi estos po tri juĝantoj por ĉiuj sep konkursaj branĉoj.

Kiel nova sekretario de la Internacia Kongresa Universitato estis elektita prof. Christer Kiselman (Svedio). La antaŭa multjara sekretario d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) plu membras en la komisiono. Nova membro fariĝis prof. Humphrey Tonkin.

Regionaj komisionoj fariĝis tre gravaj en la laboro de UEA. La plej malnova el ili estas Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado. Kiel ĝia prezidanto estis reelektita Hori Yasuo (Japanio). Ĝia vicprezidanto estas Tran Quan Ngoc (Vjetnamio) kaj la aliaj komisionanoj Wang Ruixiang (Ĉinio), Lee Jung-kee (Korea Respubliko), Tariq Umar Chaudry (Pakistano) kaj Abdul Salam (Barato).

La funkciadon de la Komisiono pri la Amerika Agado kunordigas Atilio Orellana Rojas (Nederlando) kaj ĝi krome konsistas el Normand Fleury (Kanado), Rafael Despradel (Dominika Respubliko), Luis Raudón (Meksiko), Juan Ramón Rodríguez (Kubo), Mauricio Signonirini (Brazilo) kaj José Vergara (Ĉilio).

La kunordiganto de la Komisiono pri la Agado en Oceanio estas Bradley McDonald (Nov-Zelando). Krome membras Mateo Maguire, Penny Vos Pym, Jonathan Moylan kaj Jennifer Bishop (ĉiuj el Aŭstralio), kaj Brian Fox (Nov-Zelando).

Al la trimembra Komisiono pri Agado Espero estis elektitaj Hans Bakker (Nederlando) kiel kunordiganto kaj Agnes Geelen (Belgio) kaj Atilio Orellana Rojas kiel membroj.

La Komisionon pri Esperanto en Radioj kunordigas Scott Redd (Usono). Membras en ĝi ankaŭ Emilio Cid (Brazilo) kaj Andreas Kueck (Germanio).

Wu Guojiang (Ĉinio) daŭrigos sian laboron kiel Komisiito pri Ĝemelaj Urboj kaj Aloísio Sartorato (Brazilo) pri la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn. Lucas Yassumura (Brazilo) estis reelektita kiel Komisiito pri la Terminologia Esperanto-Centro. Reelektita estis ankaŭ Lilia Fabretto (Italio), kiu jam de multaj jaroj reprezentas UEA ĉe la Organizaĵo de UN pri Nutraĵo kaj Agrikulturo.

Pri aliaj komisionoj kaj komisiitoj la Estraro decidos poste.

GK UEA


Miroslav Malovec prelegas pri la enretigo de la Enciklopedio de Esperanto. (Fotis Petr Chrdle)KAEST 2004

Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazis en Dobřichovice (Ĉeĥio) 12–14 nov 2004.

Vendrede post la inaŭguro Detlev Blanke (Germanio) en sia prelego Kio estas faklingvo? klarigis, ke terminologio estas nur parto de faklingvo, al kiu apartenas ankaŭ fakaj tekstoj kaj faka komunikado. Kiel sublingvo ĝi konsistas el lingvaĵoj de sciencoj, teknikoj, ekonomio, produktado kaj konsumado, kiuj trovas sian formon en monografioj, eseoj, leksikonoj, recenzoj, resumoj, biografioj, lernolibroj, produkt-akompanaj tekstoj ktp.

Heinz Hoffmann en Problemo de “nespecifa” speco atentigis, ke estas pli facile trovi terminon por specifa objekto (motorvagono, stirvagono, senmotora stirvagono) ol unusence terminologie esprimi la originan nespecifan objekton (“vagono” — kiel montri, ke oni parolas pri originala simpla vagono sen postaj pliperfektigoj?).

La vendredan programon fermis Wera Blanke per Pri terminoj el Vikipedio — ekzemploj el la teatra fako. Vikipedio estas interreta enciklopedio, kiu havas jam version en 80 lingvoj. W.<|>Blanke observis la terminojn “teatro”, “aktoro” kaj “rotacia scenejo” kaj iliajn klarigojn en la lingvoj germana, angla kaj Esperanto kaj trovis ilin nesufiĉe eksplikitaj.

La sabatan programon startigis Martin Minich (Slovakio) per prelego Esperanto@interreto, en kiu li prezentis junularajn retajn projektojn Lernu!, Lingva Prismo, Interkulturo k.s. Marc Bavant (Francio) priskribis Aplikon de XML al fakaj laboroj pri Esperanto (XML estas komputila lingvo). La lingvaj kostoj en la Eŭropa Unio estis temo de Ottó Haszpra (Hungario). Miroslav Malovec informis pri enkomputiligo de La Enciklopedio de Esperanto kaj pri ebloj de ĝia aktualigo. Jan Werner parolis pri Planlingvo, kiel ni ofte nomas Esperanton, ne konsciante tute precize, kion tiu termino fakte signifas.

Amuzan kaj spritan ekskurson en la mondon de parazitoj prezentis Rüdiger Sachs (Germanio) en sia Parazitismo kaj parazitologio. En la turismikon enkondukis la aŭskultantojn Boĵidar Leonov (Bulgario) en Evoluo de la internacia kaj ekologia turismo en Eŭropo.

Dimanĉe Josef Hron skizis Eblojn por la elektronika prilaborado de la grandaj tradukaj vortaroj de Esperanto per ekzemplo de sia propra elektronika vortaro. Sekvis ĝenerala diskuto.

Ĉeestis 40 partoprenantoj el 12 landoj (BG, CZ, DE, DK, FR, HU, JP, LT, PL, RO, SI, SK). Dum vigla diskuto ne nur pri la temoj, sed ankaŭ pri la nova PIV, la stato de TEC, terminologiaj principoj, Akademio de Esperanto k.a. estis ankaŭ elektita la ĉeftemo de la venonta KAEST okazonta en novembro 2006 — “Interreto kaj lingvoj”.

Oni akceptis la proponon de Petro Baláž (SK) esplori la eblon organizi samsemajne kaj samloke la seminarion de esperanto@interrreto, fine de kiu okazus KAEST, kondiĉe ke la organizantoj akceptos la proponon.

Miroslav Malovec, Petr Chrdle


Akiraĵo de la pola kulturo

21–23 okt 2004 en ĉelima pola urbo Cieszyn, scienca rondo de Instituto pri Orientslava Filologio de Jagiellona Universitato (UJ) el Krakovo organizis internacian sciencan konferencon “Slavoj en Eŭropo, historio, kulturo, lingvo”.

Partoprenis junaj sciencistoj kaj profesoroj el diversaj universitatoj de Pollando kaj eksterlando. La prezidanto de la Pola Esperanto-Asocio estis invitita por prelegi pri Esperanto. Lia prelego, titolita laŭ la vortoj de fama profesoro de UJ Zenon Klemensiewicz: “Esperanto — akiraĵo de la pola kulturo”, vekis grandan intereson. Dum la prelego estis prezentitaj diversaj Esperantaj libroj kaj materialoj. La preleginto respondis multajn demandojn.

La partoprenintoj ricevis kopiojn de la paĝo de Rzeczpospolita (26 sep 2004) kun intervjuo kaj informoj pri Esperanto. La organizantoj invitis reprezentanton de PEA ankaŭ por la sekvont-jara scienca konferenco.

Oni devas aldoni, ke la invitilon al la konferenco sendis unu el organizantinoj, kiu finis la bazan kurson de Esperanto en la brazila projekto Nesto, kie ŝia lingva helpanto estis la prezidanto de PEA.

Stanisław Mandrak


Nobelpremiito lekciis esperantlingve en Politekniko Lublina

24 sep 2004 gastis en Politekniko Lublina profesoro Reinhard Selten el la Universitato en Bonn (Germanio), nobelpremiito pri ekonomiko en 1994. Profesoro Selten estis invitita kiel honora gasto de la rektoro de la Politekniko, prof. d-ro. Józef Kucznaszewski. La vizito okazis enkadre de Lublina Festivalo de Scienco.

Profesoro Selten lekciis en la homplena aŭlo de la Politekniko. La lekcio pri la temo Imita ekvilibro de firmaoj sekvantaj strategion de la sukcesgvidanto en situacio de oligopolo estis prezentita en Esperanto kaj samtempe tradukita en la polan lingvon fare de prof. Witold Stępniewski, vicrektoro de la Politekniko por scienco kaj eksterlanda kunlaboro.

La lekcio de profesoro Selten estis grava evento en scienca medio de Lublino kie studas ĉirkaŭ cent mil studentoj. Ĝi estis ankaŭ grava por la lingvo internacia, ĉar je la unua fojo en Lublino oni oficiale lekciis en Esperanto pri nova scienca koncepto al multaj profesiuloj, studentoj kaj eminentuloj.

La lekcion partoprenis ankaŭ profesoroj kaj studentoj de la kvina bakalaŭra studsesio de AIS, kiu samtempe okazis en la Politekniko.

Indas aldoni, ke en la studdirekto Inĝenierio Media de la Politekniko Lublina ekde 6 jaroj Esperanto estas instruata kiel elektebla lingvo dum du semestroj (entute 60 horoj). La lektoro estas konata tradukisto Tomasz Chmielik. Ĉirkau 40% de la studentoj de la studdirekto elektas Esperanton (ĉi-jare 70 personoj).

Witold Stępniewski, Beata Kijak


Prelegoriĉa semajnfino

Kvindeko da geesperantistoj el kvin landoj kunvenis 22–24 okt en kongresejo Mennorode en Elspeet por ĝui la kutime enhavoriĉan programon de Faulhaber-Semajnfino. Ĉi-foje la temo estis Kiom granda estas Eŭropo, pro la aldono de dek ŝtatoj al la Eŭropa Unio.

Petro De Smedt regalis nin per sukaj rakontoj pri la Aventuroj de vortaristo… batalo kun dika Van Dale kaj mezdika Middelkoop.

Johan Derks komencis siajn impresojn pri la iama Jugoslavio per mapo kaj demando: “El kiuj ŝtatoj ĝi konsistis? Kun kiuj ĉefurboj?” Post tio li skizis la novajn ŝtatojn, rakontante pri la diversaj popoloj tie.

Bert de Wit prelegis pri la demando Ĉu biologio konas limojn? en kiu li indikis multajn limojn, komencante per tiu inter vivo kaj morto.

Prelegis Ko Hammer pri Frits Faulhaber. Kvankam li verkis artikolon pri tio por FEN-X, estis interese ekkoni la nomdonanton de la Semajnfino.

Dafydd ap Fergus prelegis pri Eŭropo, Esperanto kaj lingva diverseco. Ekzistas pluraj lingvoj, kiujn registaroj proponis aldoni duonoficiale al la dudek oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.

Ingeborg van Dijk rakontis pri Internaciaj interŝanĝoj de gelernantoj, kiujn ŝia mezgrada lernejo okazigas.

En la vespero kantis Woody ten Hagen. Multaj el ni kunzumis la popularajn kantojn.

Dum la dimanĉmatena interreligia kunveno monkolekto por Stichting Zienderogen, la porblindula fonduso, per kiu agadas Jacques Tuinder, enspezigis proksimume cent eŭrojn.

Dafydd ap Fergus aŭdigis partojn el radio- kaj televidelsendoj de intervjuoj kun esperantistoj kaj petis reagojn. Li konsilis, ke ni en la klubkunvenoj ekzercu, kion respondi al tiaj demandoj, por ke ni kiel eble plej spertiĝu kaj povu bone reagi sen longa pripensado.

Ingeborg van Dijk gvidis nin Per muziko tra Eŭropo.

Hans Bakker havis la plej lastan parolon. Li kunvokis la organizantojn (Els ten Hagen, Els van Dijk, Remment Balk, Sally Krombeen kaj Ineke Emmelkamp) sur la podion kaj dankis ilin por la organizado.

Ne estas certe, kio okazos en 2005: ĉu Faulhaber-Semajnfino, ĉu alispeca kunveno okaze de la jubileoj — cent jaroj de Esperanto-Asocio en Nederlando, cent jaroj de la Universalaj Kongresoj, kvindek jaroj de Centra Oficejo de UEA en Rotterdam.

Koos Scharroo
Faulhaber-semajnfino
Faulhaber-Semajnfino: Dafydd ap Fergus en la kongresejo Mennorode aŭdigis partojn el intervjuoj kun esperantistoj kaj petis reagojn.


Malkovri Eŭropon de 25

En la viena konferenco “Discovering Europe — 25”, kiun organizis 5–6 nov 2004 Junaj Federalistoj kaj la aŭstria eksterlanda ministerio, partoprenis cento da homoj inter kiuj deko da esperantistoj.

La unuan tagon en pleno oni diskutis la Eŭropan identecon. Gvidis la kunvenon doktoro Emil Brix el Aŭstria Ministerio por Eksteraj Aferoj. Enkondukan parolon havis profesoro de politikaj sciencoj en Innsbruck, Michael Ley, kiu klopodis serĉi la solvon per utopia ideo, ke EU devus malaperigi la naciojn kaj evoluigi iun komunan eŭropan ŝtatan religion (kopiante Usonon). La lingvajn aspektojn li tute ne vidis.

Parolis poste Finn Andersen el Dana Kulturinstituto kaj Barbara Coudenhove-Kalergi el Aŭstra Televido, kiuj kontraŭstaris tion; poste Sonja Puntscher Rieckamn el Aŭstra Sciencakademio komentis tre realisme, sed neniu havis proponon. Mi intervenis, parolante pri neceso kompreni homon kiel multidentecan, do ne necesas forigi iun ajn identecon, plej malmulte la nacian, se oni volas simple aldoni la eŭropan. En sia finparolo s-ro Ley kontraŭstaris mian tezon montrante, ke li ne kapablas kompreni eĉ tiel simplan fakton.

La duan tagon ni laboris en grupoj (esperantistoj ĉefe en tiu pri komunikado). La unuan grupon gvidis aŭstra ĵurnalisto Günter Schmidt. Enkonduke Walter Kirwan el Irlanda Nacia Forumo por Eŭropo parolis ĉefe pri spertoj organizi referendumon kaj komuniki kun la civitanoj, se oni volas atingi iun celon per referendumo. Sekvis aro da kromparolantoj el Slovakio, Italio, Hungario, Aŭstrio kaj sinjorino el la Eŭropa Komisiono. Ili parolis pri tre diversaj temoj, sed neniu menciis lingvon kaj lingvan komunikadon.

Restis tre malmulta tempo por diskuti. Mi tamen intervenis menciante nepran neceson paroli pri lingvaj demandoj en EU kaj neceso solvi tion per neŭtrala lingvo. Sekvis doktoro Maitzen pri la temo de identeco kaj lingva konscienco (li kritikis, ke kvankam EU elspezas enorman sumon por la lingvaj servoj, la lingvo-uzado eŭropnivela apenaŭ trovis eniron en la programon de la Viena simpozio, kaj krome, ke la dua lingvo de EU, la franca, estis klinike fortranĉita de la simpozio). Ankaŭ Petro Baláž starigis la demandon pri neceso neŭtrallingve solvi la demandon lingvo-identecan kaj demandis sinjoron Brix ĉu por li pli proksimas Germanio (germanlingva) aŭ Slovakio? Jam el la respondoj videblis, ke la EU-gvidantoj tute ne komprenas la problemon kaj havas antaŭfiksitajn ideojn. La sinjorino el la Eŭropa Komisiono kontraŭstaris la neceson solvi la lingvan problemon alimaniere ol jam estas. Laŭ ŝi ĉiuj devus koni minimume tri lingvojn kaj tio sufiĉas. Estu multaj. Ŝi tre feliĉas ke nun ŝi povas en la Eŭropa Parlamento aŭskulti ankaŭ slavajn lingvojn. Sinjoro Brix diris ke al li pli proksimas Slovakio!

La plej interesa estis la fino. Oni disdonis la tekston de la himno de EU en la latina kaj oni kantigis ĝin per laŭtparolilo! Latinistoj jam antaŭas nin!

Zlatko Tišljar


Kulturaj novaĵoj el Kroatio

Kroata Ministerio pri kulturo aprobis financajn rimedojn al Kroata Esperanto-Ligo por eldoni ĉinlingvan tradukon de la kroata infanlibro Wakajtapu de kroata aŭtoro Joza Horvat. La libron esperantigis Zlatko Tišljar kaj per la Esperanta eldono ĉinigis Hu Guozhu. Antaŭe la Ministerio aprobis rimedojn por la bengala traduko de la infanlibro Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić. Tiun kroatan libron esperantigis Maja Tišljar kaj la bengalan tradukon preparas Probal Dasgupto. KEL ricevis la subvenciojn reagante al konkurso de librofako de Ministerio pri kulturo por la jaro 2004. KEL tiel firmigas kulturajn rilatojn kun siaj ĉinaj partneroj.

***

Kroata Esperanto-Ligo kandidatigis la ĉinan tradukon de la verko 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner por la nove fondita literatura premio Ciklopo. La premion lanĉis Librofoiro en Istrio kun la intenco kontribui al digno de eldona agado. Inter 12 kategorioj de la premio, la ĉina traduko de esperanta tradukisto Shi Chengtai estis kandidatigita por “Traduko de la jaro 2004”.

***

Internacia Scienca Konferenco “Latina lingvo en Eŭropo kun aparta konsidero pri la latina en Kroatio iam kaj nuntempe” okazis en Rijeka-Krk, Kroatio de 20 ĝis 23 okt 2004. Organizis la konferencon Universitato de Rijeka, Kultura asocio Matica Hrvatska kaj ĉefepiskopejo de Rijeka. Du esperantistoj estis inter la prezentistoj de la temo: Jozo Marević kaj Radenko Milošević. La temo de Milošević rilatis al Esperanto: “Esperanto sur la postrestaĵoj de la kroata”. Kadre de la diskutoj tre favore parolis pri Esperanto vicprezidanto de kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj Josip Bratulić.

***

Centro por kulturo kaj klerigo en Zagrebo invitis esperantistojn prezenti Esperanton kadre de la prelegserio pri interkulturo dediĉita por gejunuloj. 6 nov 2004 dum 3 horoj grupo de 12 lernantoj kaj studentoj kun 2 instruistoj aŭskultis informojn pri Esperanto. Pri historio prelegis Spomenka Štimec, la unuan lecionon de Esperanto faris gimnaziano David Rey-Hudeček, kaj studento Dag Treer prezentis aplikon de Esperanto.

Spomenka Štimec


La japana kongreso

La 91a Japana Esperanto-Kongreso okazis 22–24 okt 2004 en Inuyama, 30 minutojn trajne de Nagojo. Ĝin partoprenis 457 personoj, el kiuj 123 estas moralaj aliĝintoj. Inter la partoprenantoj dek estis el ekster Japanio. La ĉefa temo de la kongreso estis “Ĝoju kaj kunvivu Esperante”.

Inter la gastoj estis Povilas Jegorovas, prezidanto de la landa Esperanto-asocio el Litovio, la lando de la venontjara UK, kaj neesperantista ambasadoro de Litovio en Japanio, d-ro Algirdas Kudzys. Aliaj “oficialaj gastoj”, agnoskitaj tiel de la urbo Inuyama kaj salutitaj de la vic-urbestro, estis: Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio (Usono), Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio, kaj Andrej Korobejnikov el Ruslando, kiu lasta havis pianokoncerton.

En la fino la kongresan standardon transprenis esperantistoj de Jokohamo, kiu okazigos la 92an Japanan Kongreson. Tiu urbo estas nun konata kiel la urbo de la 92a UK en 2007.

La kongreso mem estis sekura de la tertremego en Japanio, 300 km for de la sismocentro. Unu el la kongresanoj el tiu distrikto frue revenis, kaj certigis bonstaton de la familianoj.

Sibayama Zyun'iti


Bonvenon al la Esperanto-Domo!

La tradicia Internacia Somera Kurso okazos en la Esperanto-Domo en Lesjöfors (Svedio) de 27 jun ĝis 2 jul 2005.

Ni ofertas Esperanto-kursojn diversnivelajn por komencantoj, progresantoj, konversaciantoj kaj por infanoj. En la infangrupo oni lernas per desegnado, ludado kaj kantado.

Estos proksimume ses studhoroj ĉiutage kun spertaj svedaj kaj eksterlandaj instruistoj. Ankaŭ en la komencanta kurso ni emfazas la parolatan lingvon instruante laŭ rekta metodo.

Dum la vesperoj ni interalie informos pri Esperanto kaj ĝia ideo, montros lumbildojn, vidbendojn kaj librojn, rakontos pri vojaĝoj kaj simile.

Kompreneble, ni ofte kantos en Esperanto.

Eblos partropreni en ekskursoj kaj aliaj distraĵoj. Lesjöfors situas en tre bela arbara ĉirkaŭaĵo inter montetoj kaj lagoj. Tuj ekster la domo abundas eblecoj por longaj arbaraj promenoj, naĝado kaj alia naturumado.

Novaĵo 2005 — vizito al la lando de la noktomeza suno, la polusa cirklo kaj boacoj. Ni vivos tendume, dormos en tendejo kaj mem preparos la manĝojn per alkohola kuiraparato. Ni ankaŭ provos prezenti pli “luksan” alternativon. La vojaĝo daŭros 14 tagojn.

Oni povas elekti inter diverskostaj ĉambroj unu-, du- aŭ plurlitaj aŭ amasloĝejo. Oni ankaŭ povas loĝi en propra tendo aŭ en ruldomo. Ni manĝos kune en la kursmanĝejo.

La Esperanto-Domo funkcias kiel kursejo kaj junulargastejo (kunlabore kun la Sveda Turista Asocio). En la domo troviĝas kuirejoj, salonoj kun televido, Esperanto-biblioteko, ktp. Estas disponebla saŭno por 10–12 personoj kaj en la sama domo estas la restoracieto Bon'Apetito.

Bonvenon al tre bela regiono kaj riĉiga somera kurso kun bonega etoso kaj amikemaj homoj el diversaj landoj!

Petu informojn ĉe Esperanto-Gården:

Adreso: SE-680 96 Lesjöfors, Svedio
Telefono: + 46 (0)590 — 309 09
Fax + 46 (0)590 — 303 59
Rete: egarden@esperanto.se


Kazaĥstano: entuziasmaj skoltoj

En la aprila Ondo aperis artikolo pri studado de Esperanto en la skolta klubo Oceano en la nord-kazaĥstana urbo Rudnyj. Printempe ni sukcesis fari nur elementan kurson. Somere kelkaj niaj skoltoj partoprenis internacian skoltan tendaron en nia Kostanaja regiono, kien, krom kazaĥstanaj skolt-klubanoj el diversaj urboj de la lando, ankaŭ venis skoltoj el Germanio. Kaj niaj geknaboj povis konvinkiĝi pri bezono de internacia lingvo.

Ĉi-aŭtune en Oceano estis nova varbado, kaj en la klubo nun estas ĉ. 100 geknaboj. Lecionoj de Esperanto en la klubo estas devigaj por ĉiuj klubanoj. Pri unu el niaj lecionoj la ĉefa TV-kanalo Habar montris unuminutan eron en sia inform-kajero. Nun la lecionoj okazas dufoje en semajno en du grupoj. La geknaboj ŝatas la lingvon. Ili ĝojas pri siaj facilaj sukcesoj kaj rapidas ekscii pli multe.

Ni korespondas kun Esperanto-skoltoj el Argentino kaj Barato. El Interreto ni elŝutas kaj legas la revuon Skolta Mondo de la Skolta Esperanto-Ligo.

Vera Matvejeva


Osmo Buller en LitovioLitovia kalejdoskopo

Laborvizito

Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, 16–21 nov vizitis Litovion por inspekti la preparadon por la 90a UK. Okazis kunsido kun vicdirektoro de la urba administracio, Vytas Karsokas, gvidanto de la municipa laborgrupo por la kongreso, pri la formoj de subteno por la kongreso flanke de la urbo. Ili konatiĝis kun la ejoj de la Kongreso kaj de la Infana Kongreseto, traktis kun la turisma partnero Delta Tours pri la loĝigo kaj ekskursoj kaj renkontiĝis kun gvidantoj de la flugkompanio Lietuvos Avialinijos. Estis aranĝita gazetara konferenco kaj renkontiĝo kun membroj de LKK.

Ejoj por LKK

Litova Esperanto-Asocio kaj Loka Kongresa Komitato de la 90a UK delonge klopodas ricevi konvenajn ejojn en Vilno por laboro de LKK kaj samtempe por Litova Esperanto-Asocio, ĉar la nuna ĉambro jam ne sufiĉas por normala agado. Precipe multon en tiu direkto faris la unua vicprezidanto de LitEA Stasys Kružinauskas. Dank' al li estis farita interkonsento pri la ejoj. 10 nov 2004 en la Vilna urba municipo okazis kunsido de komisiono pri ejoj por luado kaj senpaga uzo. Ĝi aprobis projekton de decido disponigi al LitEA ejojn sur la ĉefstrato de Vilno, Gedimino pr.10/1, en la tria etaĝo: entute 196,15 m2 kun 15 diversgrandaj ĉambr(et)oj. La decidon devos aprobi du pliaj komitatoj de la urba konsilantaro kaj poste la urba konsilantaro en pleno.

Kie formiĝis Esperanto?

23 okt 2004 ambasadoro de Litovio en Japanio prof. Algirdas Kudzys faris paroladon en la 91a Japana Esperanto-Kongreso en la litova, japana kaj Esperanto. Li diris, interalie: “Por mi estas speciale agrable reprezenti mian landon, Litovion, en kiu antaŭ pli ol cent jaroj formiĝis ideo de Esperanto”.

Plia financa subteno

La Registaro de Litovia Respubliko 30 sep 2004 per decido ℟1233 donis el la registara rezerva fondaĵo 60 mil lidojn (17377 eŭrojn) al LitEA por parte financi preparlaborojn de la 90a jubilea Universala Kongreso de Esperanto kaj por prezenti Litovion kaj Vilnon al eksterlandaj esperantistoj.

Esperantistoj distingitaj

11 sep 2004 la urba konsilantaro de Šiauliai (la kvara plej granda urbo de Litovio) atribuis la titolon Honora civitano de Šiauliai al Zenonas Sabalys, kiu multajn jarojn estis unu el gvidantoj de la urbo (lastfoje la unua vicprezidanto de urba plenumkomitato), poste gvidis la urban bankon, okupis diversajn honorajn postenojn. Zenonas Sabalys jam ĉ. 50 jarojn estas aktiva esperantisto.

11 nov 2004 konata esperantisto de Šiauliai, Romualdas Rutkauskas, ricevis la premion Mikelis, kiu estas la plej alta honorigo de la urbo pro landesploraj laboroj. Rutkauskas fariĝis La landesplorisro de la jaro 2004 kaj la 13a laŭreato de la premio. Por la esperantistoj speciale interesaj estas liaj studoj pri la fama landesploristo kaj esperantisto Vincentas Vaitekunas kaj pri la historio de Esperanto en Šiauliai en 1928–1998.


59 kursfinintoj

En Kaŭno finiĝis unumonata intensa ĉiutaga senpaga kurso de Esperanto por komencantoj. La kurson finis 59 personoj, kiuj 29 okt ricevis atestojn. La kurson gvidis Cseh-instruistino el Pollando, Ewa Bondar. La sekva kurso komenciĝos fine de novembro. Estas planataj tri grupoj por komencantoj kaj unu por progresantoj. Tiuj, kiuj ne povas viziti kurson de la dua grado ĉiutage, povos frekventi unufoje semajne la konversacian rondon, kiun gvidos Dalia Pileckienė kaj Gražvydas Jurgelevičius.

Pri Zamenhof en grava libro

Eldonejo Alma Littera (Vilno) aperigis 456-paĝan libron de Solomonas Atamukas Lietuvos žydų kelias (Vojo de litoviaj judoj). Ĝi montras historion de juda komunumo en Litovio. Sur la paĝoj 69–70 estas skribite pri la aŭtoro de Esperanto L.L. Zamenhof (kun lia foto). La kreinto de Esperanto estas konsiderata kiel unu el la plej famaj “litvakoj” (= judoj devenantaj el Litovio).

Nova poezia libreto

Eldonejo Piko valanda en Marijampolė aperigis originalan poemaron Mi amas Esperanton de instruistino-esperantistino Angelė Straleckienė. La etformata 76-paĝa libro, presita en 300 ekz-oj, estas riĉe ilustrita. Ĝi enhavas 51 nelongajn versaĵojn, 13 versigitajn enigmojn kaj la biografion de la aŭtorino.

Pri Esperanto en televido

Lastatempe Esperanto estis videbla sur la televidekranoj en Litovio.

17 okt 2004 ses regionaj televidoj de Litovio (Vilno, Kaŭno, Klaipėda, Šiauliai, Panevėžys, Mažeikiai) en ĉiusemajna elsendo Knygų pasaulyje (En la mondo de libroj) montris 4-minutan intervjuon kun L. Zaleski-Zamenhof pri la libro de Roman Dobrzyński Zamenhofo gatvė (La Zamenhof-strato). Sekvatage la elsendo estis ripetita.

5 nov 2004 en ĉiusemajna ludo Ses nuloj — miliono de LNK, unu el komercaj tutlandaj televidoj, al unu el ludantoj estis prezentita demando pri la nacieco de Zamenhof (elekto: polo, germano, judo). La ludanto sciis, sed pro hezitemo petis helpon de publiko, kiu konfirmis, ke li estis judo. La ludanto tre pozitive taksis Esperanton.

6 kaj 8 nov 2004 LNK en la elsendo “NKTV” vaste informis pri litovlingva retejo Esperanto mozaika, kiun preparas grupo de gejunuloj en Kaŭno.

8 nov 2004 litova tutlanda televido TV3 montris elsendon Be tabu savaitė. (Semajno sen tabuoj), en kiu la heroino de tiu elsendo, Irena Daraganaitė, fiere deklaris, ke ŝi konas Esperanton, kaj eĉ iom mokis aliajn, kiuj laŭdis sin, ke ili konas multajn lingvojn.

9 nov 2004 la dua programo de litova nacia televido montris dokumentan filmon Fabelo de unu vivo pri Antanas Poška. En la filmo, kreita en la Litova kinostudio en 1988, Poška rakontas pri ĉefaj eventoj de sia vivo kaj multfoje mencias Esperanton.


Pri Esperanto en radio

18 okt 2004 en la matena radioelsendo Sveika, Europa (Saluton, Eŭropo) de la 1a programo de la litovia radio pri Hungario parolis litova esperantistino Rožė Aukstikalnytė, kiu pli ol 20 jarojn loĝas en Hungario. La elsendo estis ripetita posttagmeze. Dum sia rakonto ŝi kelkfoje menciis Esperanton, dank' al kiu ŝi edziniĝis kun esperantisto kaj ekloĝis en Hungario.

Povilas Jegorovas


Kongresi kaj festivali en Uralo

La 24a REK kaj la 17a EoLA sinsekve okazos en Jekaterinburg ekde 29 apr ĝis 5 maj 2005.
Jekaterinburg
Ĉi-foje ni havos unikan ŝancon kunigi aktivadojn de la esperantistaro de la okcidenta kaj orienta partoj de Ruslando. Multaj orientaj esperantistoj dum lastaj jaroj ne partoprenis REKojn pro malproksimeco kaj tial sentis sin iusence izolitaj de la movado.

Jekaterinburg situas meze de Ruslando kaj estas facile atingebla el ĉiuj partoj de nia lando; ĝi estas historia centro proksima al la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio.

La kongreso estas taŭga forumo por pridiskuti nian Esperanto-movadon, analizi ĝiajn sukcesojn kaj mankojn. Sed antaŭ ĉio la kongreso estas kunestado en agrabla samideana etoso, vigla kaj ĝojiga. La organizantoj penos aranĝi REK-24 tiel, ke oni ne dronu en senfinaj diskutoj kaj des pli en senkialaj kontraŭstaroj, sed havu eblecon ankaŭ lerni, informiĝi kaj interŝanĝi per io interesa, amuziĝi.

La tradician artan festivalon EoLA-17 kunorganizos la junulara teamo el la Tjumena Esperanto-klubo Revo. En la bunta programo de EoLA krom jam tradiciaj (kanta, poezia, teatra) konkursoj estos loko por tute novaj ideoj kaj konkursoj.

Ambaŭ aranĝoj okazos en la sanatorio Bodrostj, kiu situas en Jekaterinburg mem kaj estas facile atingebla per urba trafiko.

Krom labori, lerni, amuziĝi ni ankaŭ havos eblon ekskursi kaj vizitos la belegan Katedralon sur sango, konstruitan sur la loko de la ekzekuto de la lasta ruslanda Imperiestro Nikolao la Dua kun la familio, krom tio unikan geografian Limon, kie vi povos stari per unu piedo en Eŭropo, per la alia en Azio.

Ni ĉiuj faru kunigan kaj produktivan Kongreson en amika kaj agrabla etoso, kaj enhavoriĉan, interesan, neforgeseblan EoLAn!

Kontaktoj
Raja kaj Viktor Kudrjavcev Tel: 343-3814250 Rete: komencanto@r66.ru en Jekaterinburg.
Pavel Veselov Tel: 3452-337578 Rete: revo_tek@yandex.ru en Tjumeno.


La lasta StRIGo

La 10a StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) okazis en Niĵnij Novgorod (Ruslando) 4–8 nov 2004. Ĝi kunvenigis ĉ. 150 partoprenantojn, inter kiuj estis kelkaj eksterlandanoj. Laŭ mia takso ĉ. kvarono de la partoprenantaro estis t.n. “startuloj”, kiuj ankoraŭ ne eklernis la lingvon.

La ĉefa temo estis Nirvana, kaj la programo estis tipe StRIGa: psikologiaj trejnadoj, lingvaj kursoj, metiejoj… Ĉi-foje estis ankaŭ reprezentantoj de kelkaj junularaj sociaj organizoj.

La ideo de StRIGoj ne plu havas sian freŝecon, kaj la 10a StRIGo estis la lasta. Nun Irina Gonĉarova volas krei ion tute novan.

Jurij Karcev


Ĉuvaŝio: nova komitato

La 21an de novembro okazis jarkunveno de la Ĉuvaŝia Esperanto-Asocio kun reelekto de la komitato de la Asocio.

Kiel nova prezidanto estis elektita Aleksandra Fedotova, kiel vic-prezidanto — Irina Semjonova. En la komitato membras ankaŭ reprezentantoj de la kluboj kaj grupoj: EK Edmond Privat: Anton Konstantinov, EK Evoluo: Eŭgeno Belkin, EK Inspiro: Anja Rogaĉeva, EG de Irina Semjonova: Aleksandr Ivanov, EG de Irina Stomenskaja: Natalja Salajeva, EG de Aleksandra Fedotova: Igorj Vasiljev.

Aleksandr Blinov


Kurte

Per letero de 3 nov 2004 la Ministerio pri Kulturaj Havaĵoj k Agadoj informis, ke Ministro Urbani havigis la patronecon por la 91a UK en Florenco en 2006. (Informitale)

En la universitato de Dalian (Ĉinio), kie Esperanto estas seninterrompe instruata jam 22 jarojn, en la unua semestro de la studjaro 2004/05 Esperanton eklernis rekorde multaj studentoj — entute 109 el 14 institutoj de la universitato. (Wu Guojiang)

EsperHE — Esperanto en Universitato de Helsinko — partoprenis 10 sep la universitatan malfermokarnavalon per propra stando k disdonis 130 broŝurojn pri Esperanto; ekde 22 sep en la universitato komenciĝis la studrondo de Esperanto. (Esperantolehti)

15 nov 2004 Korea Fremdlingva Universitato, la plej fama lingva universitato en Koreio, oficiale akceptis Esperanton kiel lernobjekton de nova semestro; la universitato havas du lernejo-terenojn en Seulo k Yongin. (Nun)

11 nov 2004 Iván Bujdosó sukcese defendis doktorigan disertacion Instruado de Esperanto kiel planlingvo ĉe la katedro pri ĝenerala k aplikata lingvistiko de la Budapeŝta Universitato L. Eötvös k akiris la sciencan gradon de universitata doktoro (PhD). (Blazio Wacha)

La estraro de la reta projekto OpenOffice.org akceptis la projekton pri esperantigo de la programaro. La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford k Tim Morley. (Nun)

La unua eldono de la Nova PIV jam elĉerpiĝis, k SAT planas fari korektitan eldonon. (Sennaciulo)

La Estraro de TEJO elektis Martin Minich (Slovakio) kiel novan TEJO-volontulon; li transprenos la torĉon de Joel Amis. (TEJO-Aktuale)

La Asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio elektis 20 nov novan estraron: d-ro György Nanovfszky (prezidanto), d-ro Endre Dudich (vicprezidanto), László Szilvási, Károlyné Ködmön, József Baksa, Veronika Acsádi, József Eszényi. (Landa Agado)

Post longa krizo la membraro de la Esperanto-Asocio de Britio stabiliĝis; EAB havas nun 526 membrojn. (EAB Update)

Laŭ la enketo inter la legantoj, en la revuo Esperanto la plej legataj rubrikoj estas Laste aperis k Tra la mondo, la malplej legataj Komputiloj, informadiko k Krucenigmoj. (Esperanto)


Vortoj de Komitatano Z

Reen al Unesko!

La 10a de decembro 1954 apartenas al la plej gravaj datoj de niaj verdaj analoj. Por Ivo Lapenna ĝi estis la plej glora tago de lia vivo, ĉar tiam realiĝis la Venko en Montevideo, kiu en iu momento de la konferenco de Unesko ŝajnis esti mortigota naskolite fare de iu dano Blinkenberg, kiu tamen fine atingis neniom pli ol certigi senmortecon al sia nomo en la Esperanta leksiko kiel sinonimo de aroganta kaj malica kalumnianto de la lingvo.

Duona jarcento jam pasis de post Montevideo, kiu elvokis enorman entuziasmon en niaj vicoj. Lapenna rikoltis senliman aklamon. Tiam eble eĉ Zamenhof ne venkus lin en populareco. William Auld dediĉis al Lapenna sian epopeon La infana raso. Hodiaŭaj snoboj, kiuj memsufiĉe paŭtas al tiaj “ekscesoj”, malkaŝas sian mankantan kapablon je historia hermeneŭtiko. Kvindek jarojn poste aperas tre trafe, ke la plej altaj pintoj de la historio kaj literaturo de Esperanto estas kvazaŭ formale interkonektitaj per la dediĉo de Auld, nia kara bardo, al kiu via kolumnisto ĉi-loke sendas siajn plej varmajn bondezirojn pro lia ĵusa datreveno.

Ĉar estas tempo por retrorigardi, indas demandi, kion vere alportis la fama rezolucio. Laŭ iuj nur ornamaĵon por la unuaj paĝoj de la Jarlibro, kie tri jardekojn poste ĝi ricevis akompanon de dua rezolucio de Unesko el Sofio en 1985. Estus jam tempo por objektiva studo pri la signifo de ambaŭ rezolucioj por la progreso de Esperanto. Ilia aprezo kaj eĉ nur kono ŝajnas lastatempe malkreski kaj ne mankas eĉ ilia intenca malgravigo pro motivoj, kiuj povas esti diversaj. Mi vetas, ke la fina konkludo de tiu studo estus ege pozitiva. Plej verŝajne la plej daŭra kontribuo precipe de la Montevidea dokumento ne troveblas en ĝiaj postsekvoj ĉe oficialaj instancoj; laŭ iuj kritikistoj tio apenaŭ estis pli ol emisio de iom da poŝtmarkoj. Plej multe valoras ĝia impeto al la entuziasmo de esperantistoj, kion bone komprenis kaj eluzis Lapenna, kiu per tio montris posedon de instinkta kapablo legi la popolan menson, la bazo de sukceso de ĉiu elstara gvidanto. Konsentite, ke li ankaŭ ŝpinis belajn mitojn ĉirkaŭ sia atingaĵo, sed iom da furaĝo por folkloro ne povis malutili por plifortigi la memfidon de esperantistoj kaj ilia movado.

La historio iras nur laŭ tiu vojo, laŭ kiu ĝi iras. Ni ne scias, kiel tiu de Esperanto estus irinta, se en Montevideo venkus ne Lapenna sed Blinkenberg. Mi kredas, ke la movado estus nun konsiderinde malpli granda ol antaŭ 50 jaroj. En Afriko eble ne estus eĉ unu verda oazeto, la Esperanta revolucio en Irano ne estus eksplodinta kaj la asocietoj en Eŭropo estus eĉ pli grizharulaj. Montevideo siatempe blovis en la movadon entuziasmon kaj optimismon, kies fruktoj ne malaperis. La ludoteoriisto Reinhard Selten faris kalkulojn pri iu “kritika maso”, kiun la uzado de Esperanto devus atingi por ekprogresi kvazaŭ de si mem, ĝis fine ĝi estos ĝenerale akceptita. La teorioj de la Nobela samideano superfortas mian laikan kapon, sed tio ne malhelpas min riski lian rideton per la aserto, ke kvante kaj kvalite Montevideo puŝis la movadon generi la kritikan mason, kiu necesis por pasi la limon, trans kiu la ekzisto de la lingvo ne plu estas minacata. Se mi almenaŭ modeste pravas, en tio estas la plej granda signifo de Montevideo.

Malgraŭ ĉiuj brilaj talentoj de Lapenna kaj malgraŭ la necesa bonŝanco, kiu certe ankaŭ helpis lin — teoriistoj de militarto diras, ke ankaŭ la bonŝancon oni eldevigas — ne sen signifo estis, ke temis pri rezolucio de Unesko. Se tiam ekzistus io kiel EU, simila rezolucio de ĝi apenaŭ povus same tuŝi esperantistajn korojn. Esperantistoj estas kultura movado, “popolo de libro”, kaj tial ili facile povis senti parencecon kun la kultura alo de UN. Ĝiaj noblaj celoj estis kvazaŭ moderna reskribo de la idealoj de Zamenhof. Kompare kun la spirita mondo de Unesko tiu de EU impresas distance kaj spiras malvarme, ĉar ĝi estas mondo de ekonomiistoj, teknokratoj kaj kalkulemaj politikistoj. Se Zamenhof revenus, li sentus sin hejme en Parizo sed fremdulo en Bruselo. Hazardaj ekŝatoj de movadestroj povas jen kaj jen supozigi ion alian, sed la mezan movadanon pli allogas molaj valoroj ol malmolaj. Tial ankaŭ UEA farus plej saĝe kaj membro-altire, se ĝi denove fokusus sin al Unesko kaj UN. Ĝi povus forsvingi sian tutan kapitalon por agado ĉe EU kun la nura firma atingo — sia propra bankroto, dum la rezolucio de 1954 kostis apenaŭ pli ol ŝipan bileton transatlantikan. Tiu bileto estis nia plej sukcesa investo post la eldono de la Unua Libro.

Komitatano Z


Pri la novembraj vortoj de Komitatano Z

La ĵusa membroregajno ĉe UEA estas nur malgranda ono de la antaŭe spertita perdo, kiu plu restas ne klarigita, sed prikonjektebla.

Mi kredas, ke estas multe da merito en la argumento pri membroperdo ĉe asocioj pro interreto. La disvastiĝo de interreto laŭ mia konjekto efikas trimaniere:

a) Ĝi disvastigas al esperantistoj informojn, kiujn ili devis antaŭe ĉerpi el gazetoj, i.a. asociaj organoj, tiel ke tiuj lastaj ŝajnas al kelkaj malpli nepraj.

b) Ĝi ebligas senĝene ĉerpi nefiltritajn informojn pri kvereloj, interhomaj problemoj, argumentaj malfortoj ĉe la gvidpersonaro, politikaj fonoj de neesperantistaj kunvojaĝantoj ktp., kaj kelkfoje tiuj informoj estas seniluziigaj.

c) Ĝi faciligas la sinreklamadon de projektoj, kiuj konkurencas kun la tradiciaj asocioj je la donacmono de esperantistoj.

Malgravigante la rolon de fizikaj distancoj, la interreto ebligas moviĝi ene de la Esperanta lingva komunumo pli kiel oni faras tion en etnolingvaj komunumoj, kies anoj kutime ne sentas bezonon aparteni al lingva asocio. Tio, kaj krome la kreskanta malkredo je la “fina venko”, verŝajne forte influos la asoci-aliĝan konduton de novaj esperantistoj en la estonteco, kun gravaj efikoj ne nur en UEA, sed ankaŭ en SAT kaj aliaj asocioj.

Gary Mickle (Germanio)


Per informado mildigi la amaran voĉon

Brian D. Kaneen (LOdE-120) skribis pri multaj negativaj asertoj de neesperantistoj kontraŭ Esperanto. Estas vere malĝojige, ke kvazaŭ de generacio al generacio herediĝas tiu hitlera-stalina malamo.

Pro nia esperantista identiĝo, nin plej ofendas rektaj persone spertitaj malicoj. Ekzemple, en iu librofoiro ĉe la Esperanto-stando iu latinisto krom fieri pri sia lingvoscio, insultis la prezentanton kaj nomis Esperanton maldecega bastardo. La alia, admiranto de la angla lingvo, malbenis, ke ĉu ankoraŭ tiu ĉi lingva monstro ekzistas; li supozis ĝin jam mortinta. De kie fontas tiom forta abomeno?

Antaŭ 50 jaroj la Ĝenerala Konferenco de Unesko — dank' al prof. Ivo Lapenna — akceptis rezolucion pri Esperanto, kiu notis ke “pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj institucioj kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj sur tiu kampo”. Estus interese ekscii, kiuj Ŝtatoj-Membroj tion plenumis kaj kun kiaj rezultoj.

En la instruplanoj de finnlandaj lernejoj Esperanto mankas, tial la instruistoj ne sufiĉe scias pri la lingvo kaj povas misgvidi siajn lernantojn. Ekzemple, mia parencino en sia liceo estas sola, kiu iomete scipovas paroli Esperante. Unue la instruisto volis koni kelkajn vortojn, sed sekve ŝi demandis, ĉu lernantoj volus, ke en la mondo estu nur unu lingvo: Esperanto?

Kiel korekti tiun erarigan aludon?

Nia Esperanto-societano Jorma Ahomäki, dum sia rektora tempo ankaŭ Esperanton instruis. Nun jam jarojn li daŭrigas Esperanto-prelegadon en ĉi tieaj kaj alilokaj lernejoj, sed ĉiam aperas nova klaso bezonanta tian informadon. Mi aranĝis diversajn Esperanto-ekspoziciojn kaj dum la lastaj 20 jaroj — kiam iel ajn eblis kunigi Esperanton en la aktualajn temojn — mi skribis por la publika kolumno de la loka gazeto.

Kvankam unuopaj esperantistoj klopodas daŭre antaŭenigi la zamenhofan lingvon, ĉio ĉi estas nur kiel gutetoj en oceano. Esperantujo tute nevideblas al eksteruloj. Tial informado pri ĝi kaj ĝia utila lingvo devas esti pli ofta, pli vasta kaj direktita krom al ĝenerala publiko ankaŭ al certaj fakgrupoj kiel komunuma deputitaro, instruistoj, parlamentanoj. Kunlaboro havas forton. Jam ekzistas specialaj tagoj, kiam ni povas per iu elektita temo kaj samtempa informado veki intereson de amaskomunikiloj.

Leterinundoj jam montris sian efikon. Kelkaj ĵurnalistoj (en Nederlando, Francio, Finnlando) pro leteramasoj devis publike repreni siajn malverajn vortojn pri Esperanto, kaj korektaĵoj fariĝis bonegaj reklamoj por la Lingvo Internacia. Koncerne la revuon Time, kiun s-ro Kaneen menciis, oni devus uzi tiun ĉi “medikamenton”.

Ĉar la proponoj de iu individuo instigi kunlaboran informadon ŝajnas nur inciti la aliajn kaj influi negative, estus pli bone, ke la Landa Asocio faru la proponojn. Ĝi devus ankaŭ uzi monon por produkti informilojn, traduki kaj eldoni gepatralingvajn verketojn pri lingvaj rajtoj, finpretigi MAZI-vidbendon por TV, bildkartojn kun trafa slogano ktp.

Anna-Liisa Ali-Simola (Finnlando)


Domo por vigligi nian movadon en Hindio

En la oktobra numero de la revuo Esperanto oni povas legi artikolon pri la laboro en Hindio de nova aktivulo, Venkatesh Reddy.

Venkatesh planas konstruigi sur sia bieneto Esperanto-domon (vidu la foton sube). Tiu domo povus kontribui al vigligo de nia movado en la landego. Vi povus sendi donacon al la UEA-konto HindAgado kaj helpi en tiu projekto. Memoru, ke eĉ relative malgranda sumo povas ion atingi en Hindio.

Trevor Steele (Aŭstralio)


Trevor SteeleLibe fraind Igor

Novelo de Trevor Steele

Mia edzino, kiu havas ankaŭ simpatiajn trajtojn, ŝatas ordigi la mondon kaj la vivon: ŝi devigis min nombri landojn, kiujn mi ĝis nun vizitis, kaj konstatis, ke mi pasigis dek ses jarojn ekster mia hejma Aŭstralio, do kvaronon de mia vivo. Pri pluraj landoj mi verkis iom amplekse: kaj en Koloroj de aliaj landoj vi legos artikoletojn pri kelkaj aliaj. Ne estas paradokso diri, ke la parto de nia planedo plej fremda al mi estas peco de Aŭstralio mem, tie, kie loĝas homoj ofte tre simpatiaj sed kun mensa strukturo jarmile malsama ol mia. Mi esperas, ke la skizetoj sur la sekvantaj paĝoj iom klarigas tion. Aŭstralio mem ricevas saluton, kaj mi dediĉis kelkajn alineojn al lando, kiu ŝajnas doni la plej bonajn perspektivojn por Esperanto: Litovio. Post sesmonata vizito al Honkongo mi verkis sobran raporton pri tiu interesa insulo. Aperas rakonto pri Rio; detaloj estas fikciaj, sed la incidento ne. Simile nur la nomoj en la balta ĉapitro Libe fraind Igor (amiko prave nomis ĝin “malfruinta ero el Falantaj muroj”) estas fikciaj.

Trevor Steele
La supraj vortoj estas prenitaj el la antaŭparolo al Koloroj de aliaj landoj — unu el la sekcioj de Diverskolore. Ĉi tiun kolekton de Trevor Steele ni eldonos en 2005.

Mi vizitis la baltajn landetojn en la epoko, kiam ili penis sendependiĝi de Sovetunio: tiu lukto estis tiam la ĉefa realo de la vivo de baltoj. Dek jarojn post la sendependiĝo mi vizitis tiujn samajn respublikojn kaj konstatis, ke okazis intertempe multaj ŝanĝoj.

Mi iris invitite de Esperanto-grupo por doni du unumonatajn kursojn de la internacia lingvo en urbo, kies nomon mi kokete kaŝos. Problemeto tamen estis, kie loĝigi min, ĉar neniu el la esperantistoj mem havis ĉambron indan je la eminenta sinjoro el la Ora Okcidento. La solvo estis, ke mi loĝu en ŝtate posedata apartamentaro rezervita por vizitantaj universitatanoj (kaj iam, oni diris al mi, partiaj bonzoj). Mia ĉambro estis ne luksa sed tute en ordo.

La manaĝero de la apartamentaro estis Igor, iom vulposimila mezaĝulo, kiu ĉiam portis kravaton kaj kompleton, eĉ kiam lia vizaĝo estis senveste diboĉa. Malgraŭ la rusa nomo Igor estas aŭtenta balto kaj siaspeca poligloto. La anglan li ne posedis, sed antaŭsciante, ke mi parolas la germanan, Igor metis sur la kusenon de mia lito afablan mesaĝon: tuj kiam mi eniris la ĉambron, jen nete skribite: Libe fraind, vilkomen! (Kara amiko, bonvenon!).

Igor kutimis sidi en sia oficejo tiel, ke li vidu ĉiun, kiu venis kaj iris el la apartamentaro. Li memorigis min pri araneo, kiu tre interesate observas alproksimiĝantajn muŝojn. Krome, li havis ŝlosilon al ĉiu ĉambro, kaj bone sciis, kiu estas kie kaj kun kiu. Komence li ŝajnis al mi tre pruda: li informis min, ke estas verboten inviti aliajn homojn en mian ĉambron. Nu, tiu malpermeso en ĝuste tiu tempo ne tre ĝenis min, sed iom mi miris, ke la severmora regulo, pensiga pri la stalina tempo, ekzistas. Poste mi komprenis: ne mi rajtis inviti, sed Igor jes.

Igor montris sin tre amikema, kaj ŝatis pruvi al mi sian parolkapablon. Iun tagon dum la unua semajno li venis al mia ĉambro vespere kaj donacis al mi glason da vodko: ni trinkis je nia amikeco. Kial ne? Li babilis gaje en la germana, suverene ignorante gramatikajn regulojn, sed kompreni lin estis tre facile. Li palpebrumis kaj demandis, kiel viro al viro, ĉu mi havas virinon en la urbo. Mi ridete respondis, ke ankoraŭ ne. “Libe fraind, — mia nova amiko promesis, — baldaŭ ni solvos tiun problemon!”

Sed unue estiĝis alia problemo: kiel lavi kaj gladi miajn vestojn. Mi devis instrui ĉiutage al multaj dekoj da lernantoj, ĉefe inoj, kaj ne volis aspekti tute ĉifonula. Mi pene lavis la ĉemizojn kaj tiel plu en la duŝejo kaj tie pendigis ilin, sed gladi? La antikva metodo, zorge faldi kaj meti inter bantukoj sub la matracon, ne tre efikis. Kaj Igor la agla-okululo rimarkis la problemon. Malavare li tuj solvis ĝin: “Mi donu la vestojn al Maria, la servistino”. Volonte mi faris tion. Estis neagrabla surprizo, kiam kelkajn tagojn poste la silentema ĥemie blonda servistino Maria reportis al mi la gladitajn vestojn kaj postulis sumon, kiun nur eminentaj sinjoroj en la Ora Okcidento povus daŭre pagi. Mi trovis alian solvon: unu el miaj klasaninoj, Anastazia, volonte iĝis mia vestolavantino kaj eĉ rifuzis la proponitan sumon.

Alian kuriozaĵon de mia loĝaranĝo ĉe Igor mi komprenos nur poste. Kiam Irma, la sekretariino de la loka Esperanto-grupo, venis doni al Igor la lupagon por mia ĉambro, li tuj fuĝis el sia oficejo kaj ŝajnigis, ke li ne vidis ŝin veni. Ŝi devis meti la monon, en senteksta brunpapera saketo, en tirkeston de lia tablo, kaj tuj foriri, kvazaŭ ŝi ne estus vidinta Igor; kaj Igor kaj Irma devis eviti, ke la proksimume blonda servistino Maria vidu la strangan negocon. Kial la teatraĵo? Nu, la Esperanto-grupo ne estis fabele riĉa, kaj ĝi volonte pagis duonon de la normala luprezo: kompense, Igor tute ne registris la fakton, ke mi loĝas tie, kaj li ne devis transdoni al la ŝtato la pagon — fakte la mistera mono en la brunpapera sako, kiun li “hazarde” trovos poste, iris rekte en lian poŝon. Kaj Maria ne rajtis scii: ŝi, la silentema servistino, estis fakte lia edzino, kaj li volis, ke liaj kromenspezoj restu ekster ŝia scio. Aliflanke li sciis pri ĉiu dolaro, kiun ŝi enspezis, ekzemple per eksterdeĵora gladado.

Igor neniam parolis sencele, eĉ kiam li ŝajnis nur babileti. Miaj respondoj pri mia “situacio kiel viro” igis lin konkludi, ke bona negoco eblos. Iun vesperon, kiam mi revenis postlecione al la ĉambro, mi trovis slipon sur mia lito: Libe fraind, komen zi cimer 42. Se vi ne plene aprecas la belaĵojn de la germana lingvo, sciu simple, ke Igor invitis min al ĉambro 42, sen plua klarigo.

Scivole, mi trovis, en obskura angulo, la enirejon al ĉambro 42. Mi frapis, kaj Igor tuj larĝe malfermis por bonvenigi sian fraind. La ĉambro tute malsimilis ĉiun alian en nia alimaniere sobra kaj iom malgaja apartamentaro. Ĉambro 42 estis evidente hedonista paradizo en la iama glora epoko: estis bone stokita drinkvendeja angulo, la grandan areon ornamis multaj longaj sofoj, kiuj invitis al plenkorpa kuŝado. Kaj sur du el la sofoj duonkuŝis po unu virino. Igor, evidente jam trinkinte belan porcion de vodko, rapide iris kuŝi tre proksime al la pli bela el la du virinoj. Fakte li ĵetis unu brakon ĉirkaŭ ŝi, ŝi reciprokis, kaj klare ili du baldaŭ tenos sin en la plej intima maniero.
Bildo de Serge Sire
Kvazaŭ momente forgesinte ion, Igor ĉesis palpi la bele ŝvelintan mamon de sia amikino (kies nomon mi ne plu memoras) kaj turnis sin al mi. Li brake gestis, ke mi interplektu mian korpon kun tiu de la alia virino, Alma. Ĉu ŝi ne estas belega, li volis scii — aiserst ŝejn? Nu, kion diru mi, denaska ĝentlemano, pri la tro dika profesiulino proponata al mi? “Vidu la dikajn ŝinkojn, — instigis Igor en sia versio de la germana, — ĉu mi ne volas esti inter ili, kaj tiuj du balonoj — ĉiu viro volus satmanĝi ĉe ili!”

Kion Alma pensas pri sia eminenta sinjoro el la Ora Okcidento, mi ne povis juĝi, kaj ĝis hodiaŭ mi ne tre penis deĉifri ŝiajn pensojn. Estiĝis alte intelekta konversacio, en kiu mi estis la nodpunkto: Igor germanlingve laŭdegis la virinajn ĉarmojn de Alma, kaj Alma, en raŭka kaj kruda angla lingvo, distris min per rakontoj pri la okcidentaj sinjoroj, kiujn ŝi renkontis, ja, profesie. Mi reagis rekte nek al li nek al ŝi, sed ŝajnigis, ke la samtempaj vorttorentoj konfuzas min. Alma eĉ proponis al mi cigaredon — en filmoj la roloj estas inversaj, ĉu ne? — kaj mi laŭte tusis kaj batis mian bruston por komprenigi, ke la plej eta tabakfumero sternus min. Almenaŭ pri tio Alma ridis, tre laŭte kaj en maniero, kiu ne vere pliigis ŝian laŭ mi limigitan altirpovon.

Igor ekstaris kaj venis al mi, certa, ke necesas ia stimulado de mia libido. “Fraind, — li atentigis min, — tiu ĉi putino estas inter la plej bonaj en la tuta branĉo kaj (jen la dolĉigilo) ŝi havas propran apartamenton, neniu ĝenas ĉe ŝi”. Mi devis nur transdoni specifan sumon — li kompreneble meritis etan makleraĵon pro la perado, kaj ni viroj el la Ora Okcidento ja havas plenajn poŝojn — kaj mi ĝuos nokton da ekstazo.

Freund Igor, — mi respondis, pedante prononcante normgermane, — mi elkore dankas pro via bonkora servemo, kaj mi certas, ke vi mem tre ĝuos la vesperon (mi ne demandis, ĉu edzino Maria eksterdeĵore gladas), sed mi jam aranĝis renkonti belan junulinon antaŭ kinejo je la oka kaj duono”. Mi fuĝis, konsciante, ke mi mizere detruis ilian bildon de la voluptemo kaj elspezemo de sinjoroj el mia mondoparto.

Tiu fiasko — mi ne scias, kiel Igor financis la viziton de Alma — ne tuj igis lin rezigni pri mi. Eble li estis tro ebria tiun vesperon por tute kompreni, kiel magran sulkon li provas plugi. Eble li ne sciis, ke nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono. Ĉiukaze en postaj tagoj li flustris al mi pri pli belaj virinoj, kiujn li povus venigi. Kion fari?

La postan vesperon Anastazia vizitis min, tute senhonte. Mi eĉ same senhonte prezentis ŝin al Igor kaj diris germane, ke tiu ĉi belulino — ŝi ja estas bela — plene kontentigas mian voluptemon. Estus interese scii, kion Anastazia dirintus, se ŝi konus la germanan lingvon…

Junaj baltoj nun apenaŭ scias ion ajn pri la lukto de siaj gepatroj. Estas kvazaŭ la tuta glora soveta epoko estus forblovita de la ventoj. Nostalgio, ho ve! Sed Igor, kiu dum jardekoj estas la manaĝero de tiu sama apartamentaro, pruvis al mi, ke ne ĉiuj belaj tradicioj el tiuj prilamentataj tagoj malaperis.


La plej riĉa literatura premio en Esperanto

(HeKo) Premio La Verko de la Jaro de LF-koop, kunlabore kun Esperanta PEN-Centro, fariĝis la plej riĉa literatura konkurso en la tuta historio de Esperantio.

Ekde 2005 la aŭtoro de la premiita verko rajtos je senpaga restado (tranoktoj, manĝoj, asekuroj) en bela kastelo, disponigita de svisa fondumo apud la Lemana lago. La restado daŭras maksimume ses monatojn, kaj la verkisto engaĝas sin okupi tiun tempon per verkado kaj ripozo.

La fondumo deziras ke alia instanco prizorgu eventualajn burokratajn demarŝojn, kaj tiurilate konsentus se tion farus la Esperanta PEN mem. Ĉi-lasta farus tion rekte por la propraj membroj. Por aliaj gastoj ĝi prefere konfidus la taskon al la Esperanta Civito, kadre de la avantaĝoj donitaj de la Pakto.


LoriotDu Kristnaskaj skeĉoj de Loriot

En la familia blazono de Vicco von Bülow (li estas maldekstre sur la apuda foto) estas oriolo. Tial li elektis kiel pseŭdonimon la francan nomon de tiu birdo: Loriot.

En la 1950aj jaroj li rapide akiris famon per siaj karikaturoj. Ofte estis parodioj de konsilaj libroj kun ridinda kontrasto inter ŝajne serioza konsilo kaj ties katastrofa apliko. Lia famo kulminis en la 1970aj jaroj per serioj de televidaj skeĉoj, inter alie kun la burĝa idilio de ŝoke normala familio.

Ludiloj

Avo Hoppenstedt eniras ludilvendejon. Li tuŝas etan gilotinon. La hakilo falas, la kapo de la pupo estas disigita de la trunko.

Avo: Ĉu vi havas ludilojn?.. Por Kristnasko… Por mia nepo…

Vendistino: Kaj kion vi deziras?

Avo: Ion, kio (faras instigan movon kun la brako) ĉu ne…

Vendistino: Kaj kiom aĝas la infano?

Avo (pensas): Ĉirkaŭ tiom… (Montras la grandecon.)

Vendistino: Knabo aŭ knabino?

Avo (pensas): Nu…

Vendistino (afable): …Nu, vi certe scias, ĉu via nepo estas knabo aŭ knabino…

Avo: Kial?

Vendistino: Kiel nomiĝas la etulo?

Avo: Hoppenstedt… ni ĉiuj nomiĝas Hoppenstedt…

Vendistino: Kaj la antaŭnomo?

Avo: Dikuleto, Dikuleto Hoppenstedt…

Vendistino: …kaj temas pri … pri knabino?

Avo (hezitas): Nee…

Vendistino: Knabo do…

Avo (duba movo per la mano): Neeneeneenee…

Vendistino (perpleksa): Kio do?

Avo (pensas): …Mi ne povas indiki ekzakte.

Vendistino: Kaj kiamaniere la infano estas vestita?

Avo: Pantalono… blua pantalono…

Vendistino: Nu, eble vi foje vidis la infanon sen pantalono…

Avo: Ne… Por kio?.. (ĉirkaŭrigardas) Diru… kiaspeca butiko estas tio?

Vendistino (al ĉirkaŭintaj sinjorinoj): Mi nur demandis la sinjoron, ĉu lia nepo estas knabo aŭ knabino. Se via nepeto havas pinteton, oni eble povus…

Avo: Pinteton?!

Vendistino: Dio mia, do tiam ne estu pinteto…

Avo: Mia nepo havas ĉion, kio estas bezonata. Sanajn gepatrojn kaj decan hejmon … kaj disciplinon kaj ordon! (Batas perpugne sur la tablon, tiel ke grupo da etludiloj knare ekfunkcias.). Do, ĉu vi havas ludilojn por decaj infanoj aŭ ne? (Batas denove sur la tablo kaj la ludilaro haltas.)

Vendistino (prenas ludon de la bretaro): Jen ni havas novspecan ludon por knaboj kaj knabinoj en la aĝo de 5 ĝis 10 jaroj… Ĝin oni ofte aĉetas… “Ni konstruas atomcentralon”… Tio amuzas la infanojn kaj la gepatrojn… Kaj vere estas io por la tuta familio… (Malfermas la skatolon.) Jen la gvidlibro… kaj jen la disaj pecoj, kiujn oni kunmetas… la brulĉambro, la urantrabo, neŭtronrapidigilo, fridiga sistemo kaj la sekureca kupolo…

Avo: Kaj kio estas tio?

Vendistino: Bovinoj, domoj kaj homoj por la pejzaĝo ĉirkaŭe… Ĉio tre delikate prilaborita!..

Avo: Kaj ĉu ĝi povas vere eksplodi? (Faras instigan manmovon.)

Vendistino: Jes, se oni faras eraron… ankaŭ estas eta eksplodo… kompreneble ne vere… ja estas por infanoj… Sed ĝi faras “pof!” kaj la bovinoj falas kaj la dometoj kaj hometoj… tiam ĉiam estas granda jubilo kaj multe da plezuro… Ĉu vi prenos ĝin?

Avo: Jes ja (Zumas marŝmelodion.)

Vendistino: 65-50… (prenas pecon kun volvaĵo) Ni vendas ĝin en originala volvaĵo…

Avo (serĉas monon): Ĉu vi akceptas ludilmonon? (Stulte ridas.)

Vendistino (sen humuro). Ne… (fingrumas ĉe la kaso)

Avo pagas.

Vendistino (transdonas la pakaĵon): Mi deziras al vi agrablajn festotagojn kaj multe da ĝojo kun la bela ludo.

Avo malproksimiĝas kun la pakaĵo. Li zumas marŝon kaj movas la ombrelon kiel tamburistan bastonon. Antaŭ la pordo, lia ombrelo plektiĝas kun granda reto, kiu pendas de la plafono. Dum pilkoj subhajlas, li forlasas la butikon.


Kristnasko

Paĉjo kaj avo Hoppenstedt ornamas la kristnaskan arbon, de kiu jam oblikve pendas elektraj kandeloj. Panjo Hoppenstadt havas antaŭ si grandajn ruĝajn pomojn, al kiuj ŝi fiksas fadenojn. Ĉiun pomon, kiu estas preta, ŝi transdonas al avo, kiu pludonas ĝin al paĉjo. Dikuleto, la infano, estas okjaraĝa kaj iom rondeta.

Avo: Antaŭe estis pli da ornamfadenoj!

Paĉjo: Ĉi-jare la arbo restas verda… naturverda.

Panjo: Kun freŝaj pomoj el la naturo.

Paĉjo: Naturfreŝa kaj medifavora…

Avo: Kaj kiam mi havos mian donacon?

Paĉjo: Nun ni finornamas la arbon, poste Dikuleto recitos sian poemon, poste ni alportos la donacojn kaj spektos la kristnaskan programon en la tria kanalo, poste ni malpakos kaj tiam ni gemutiĝos…

Panjo: Ne, Valter, unue ni alportos la donacojn, poste Dikuleto recitos sian poemon kaj ni malpakos la donacojn, poste ni ordigos dum ni povos televidi kaj poste estiĝos gemute.

Avo: Kaj kiam mi havos mian donacon?

Paĉjo: Aŭ ni spektos unue la kristnaskan programon de la unua kanalo dum ni malpakos la donacojn kaj gemutiĝos poste. (La arbo falas.)

Dikuleto staras sur la sojlo kaj montras sian langon.

Panjo: Dikuleto, restu jam en via ĉambro aŭ Paĉjo Kristnasko koleriĝos. (Forlasas la ĉambron kun Dikuleto.)

Avo (restarigas la arbon kun paĉjo): Antaŭe estis pli da ornamfadenoj!

Paĉjo: Kaj ĉi-jare la arbo estas verda kaj mediprotekta.

Panjo (eniras kun festaj pakaĵoj, kiujn ŝi metas sur la preparitajn tablojn): Ĝojan Kristnaskon! Do, knaboj, nun ĝi komenciĝas… Avo helpu min iomete, kaj dume paĉjo funkciigu la arbon… (Ŝi kaj avo forlasas la ĉambron.)

Paĉjo (rampas al la kontaktoskatolo): Jes, ja… (la arbo ekbrilas.)

Panjo (eniras kun avo kaj alportas plenbrake pliajn pakaĵojn en la ĉambron): Ĝojan Kristnaskon!

Avo: Kio?

Panjo: Ĝojan Kristnaskon…

Paĉjo: Ĝojan Kristnaskon! (Forlasas la ĉambron.)

Panjo: Dikuleto, kie vi do estas?

Dikuleto (eniras malbonhumora).

Panjo: Ĝojan Kristnaskon, karuleto!

Paĉjo (alportas pliajn pakaĵojn): Ĝojan Kristnaskon… (Funkciigas la televidilon, en kiu aperas kristnaska arbeto. Sonas sentimentala muziko kun infana koruso.)

Panjo: Dikuleto volas reciti poemon…

Paĉjo, panjo kaj avo rigardas respektoplene al Dikuleto.

Dikuleto: Mu-ma-mek, kokina fek'.

Avo subridas kaj forlasas la ĉambron.

Panjo: Ne tiun!

Paĉjo: Kaj nun ni malpaku! (Paĉjo, panjo kaj Dikuleto komencas malpaki.)

Avo en la koridoro, surmetas ruĝan pintan ĉapon, pugnogantojn kaj ruĝan banmantelon, alkroĉas blankan barbon, ĵetas sakon sur siajn ŝultrojn, prenas vergon kaj frapas al la pordo de la salono.

Panjo: Kiu povas esti tiu?

Paĉjo: Eniru!

Avo (eniras per pezaj paŝoj kiel Avo Kristnasko kaj haltas ĉe Dikuleto): Nu, Dikuleto…

Dikuleto kovras la okulojn per la mano kaj montras sian langon.

Paĉjo: Dikuleto!

Panjo: Rigardu, kiu venis!

Dikuleto: Avo…

Avo (forprenas ŝire ĉapon kaj barbon): Mi volas mian donacon nun…

Paĉjo (incitite): Jen estas via donaco, avo, kaj nun estu iom gemuta.

La familio haste malpakas. Kreskas monto de kartonoj, kristnaska papero, pakaĵpapero, plastfolietoj, lignolano, stiroporo, fadenoj, bondeziraj kartoj, buntaj rubandoj, oraj ŝnuroj, abiaj branĉoj kaj ondokartono.

Panjo: Rigardu, Valter, suĉblovilo por haroj de la firmao Heincelmann, en propra volvaĵo!

Paĉjo: Kravato. (Montras stiropore pakitan kravaton kaj metas ĝin al la ceteraj same pakitaj kravatoj.)

Dikuleto ludas kun la kartonoj.

Avo (iras inter la malpakantoj kaj montras sian donacon): Rigardu, diskaparato!

Panjo: Per tio vi ĉiam povos ludi vian plej ŝatatan diskon en via ĉambro! Knaboj, rigardu la arbon…

Avo: Antaŭe estis pli da … nu … umaĵoj…

Paĉjo: Rigardu la kravaton! (Metas ĝin al la ceteraj.)

Avo kun la diskaparato kaj la disko enmane malfunkciigas la kontakto-skatolon por la elektronikaj kandeloj; malheliĝas.

Paĉjo: Avo, ve…

Avo: Mi volas aŭdi mian diskon…

Paĉjo: Tuj serĉu alian kontaktoskatolon!

Denove heliĝas la kristnaska arbo.

Avo: Ne estu tiom malgemuta… (Fajfas marŝon kaj portas la diskaparaton al alia kontaktoskatolo.)

Paĉjo (montras plian kravaton): Rigardu la kravaton!

Panjo: Knaboj, kiom gemute estas ĉe ni!..

Avo funkciigis la diskaparaton kaj puŝas ritme kun sonega marŝmuziko sian pugnon en la aeron.

Paĉjo (vokante kontraŭ la muziko): Ho, ne avo! Nun estu gemuta kaj rigardu en la televidilon!

Avo: Bone… bone… bone… bone… bone… (Malfunkciigas la diskaparaton kaj sidas antaŭ la televidilo.)

Panjo: Avo, rigardu prefere la arbon!

Avo (antaŭ la televidilo): Mi jam rigardas…

Panjo: Kaj ĉu paĉjo nun ludos la belan novan ludon kun Dikuleto?

Paĉjo (al Dikuleto): Rigardu, Dikuleto (mallevas la kovrilon de la ludo). Ni konstruu atomcentralon! Jen arboj, domoj, bovinoj kaj homoj… kaj ili volas belan atomcentralon… kaj tie ni konstruu ĝin… (Paĉjo ekkonstruas.)

Panjo: Dolĉe, ili kune… Ho, se ĉiutage povus esti Kristnasko!

Paĉjo (kun la gvidlibro en la mano kunmetas la unuopajn pecojn): Jen la neŭtronrapidigilo kaj la fridiga sistemo… Dikuleto, rigardu, ĉu tio ne estas ĉarme? Dikuleto! Spektu jam!.. Do, ĉu ni nun ludu kune aŭ ne… Dikuleto, mi parolas kun vi… rigardu, tio estas la brulĉambro… (Dikuleto puŝas bovinon per la fingro.) Ne puŝu la bovinon, hontu, Dikuleto, vi faligis la bovinon! (starigas la bovinon) Kaj nun ni metas la etetan urantrabon tre singarde en la brulĉambron kaj surmetas la sekurecan kupolon… preta!

Panjo: (algenuas) Ĉu ankaŭ panjo rajtas rigardi?

Paĉjo: Se ni faris ian eraron, tiam ĝi nun diros “pof”…

Panjo: Kial “pof”?

Paĉjo: Dio mia, ĝi simple faras “pof” kaj tiam renversiĝas ĉiuj domoj kaj ĉiuj bovinoj kaj homoj…

Panjo: Fantasta!

Paĉjo: Sed ĝi ne diras “pof”!

La eta atomcentralo eksplodas kaj bruligas truon en la planko. Tra la truo oni spektas la suban etaĝon kaj iom pli aĝan geedzan paron ĉe la tablo.

Paĉjo: Ĝi faris “pof”!

Panjo: Ĉarme!

Paĉjo: Familio Hoppenstedt deziras agrablajn festotagojn.

Edzo (kun emfazo vokante supren): Ĉu … vere … necesas?

Paĉjo: (tra la truo) Jes, necesas! Ĉar estas infanoludo, kaj Kristnasko estas la festo de l' infano… Bonan vesperon (rektigas sin, al la familio) Ni kovru la truon per io. (Metas kun panjo kristnaskan paperon sur la truon.) Mi ne emas kvereli dum la sankta vespero kun tiuj filistroj!

Panjo: Nun, knaboj, ni ekgemutiĝas!

Paĉjo: Unue ni faru ordon. (Prenas amason da kartonoj kaj forlasas la ĉambron.)

Panjo: Kaj vi, Dikuleto enlitiĝu… Oni ĉiam finu, kiam estas plej bele. (Prenas pakrubaĵojn kaj iras al paĉjo en la koridoron.)

Avo marŝas laŭ la marŝmuziko tra la ĉambro, trafas la kovritan truon kaj duonpendas en ĝi.

Paĉjo (ŝarĝita en la koridoro): Ni simple metos ĉion sur la ŝtuparejon. Mi nur kontrolos, ĉu iu estas. (Malfermas singarde la pordon. Lavango da pakrubaĵoj enfalas la koridoron kaj kovras paĉjon kaj panjon. Kristnaska koruso miksiĝas kun laŭtiĝanta marŝmuziko.)

Tradukis el la germana lingvo Wolfgang Kirschstein


Eble versoj ne gravas…

Strika Tango. Civilizacio. Kun aldonaj titoloj de La Desertoj Dezertaj: K-disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

La apero de ĉi tiu disko ankoraŭfoje pruvis, ke estas en Esperantujo personoj talentaj, kiuj kreas interese, vigle kaj neordinare sur la muzika tereno. Aŭskultinte plejparton de la komponaĵoj muzikaj kaj vortaj mi kvazaŭ trafus percepte en la 1960-70ajn jarojn de la pasinta jarcento. En la memoro aperis iama termino por diskoj kaj por televidaj programoj — “leĝera dancmuziko de eksterlandaj (sovetiaj) plenumantoj”. Tiutempe en Sovetunio aperadis nemultaj novstilaj muzikaj estradaj grupoj (t.n. vokal-instrumentaj ensembloj), kies bazo estis tri aŭ kvar elektronikaj gitaroj, tambura aro kaj elektronika orgeno (nomata Ionika). Do tiutempe la ŝtataj kultur-metodikaj komisionoj insiste rekomendis aldoni al tiu instrumentaro ankaŭ blovinstrumentan grupon. La grupoj, kiuj turneis tra la lando, fakte estis devigitaj fari tion. Aliokaze ili ne povus fari koncertojn por la vasta publiko.

Ni, junuloj, tiam malŝatis tiujn blovinstrumentojn. Same kiel ni ŝategas ilin nun, kiam estas tro da elektronikaj sonoj. Nome simila negranda blovinstrumenta grupo — du saksoj (tenoro kaj soprano), trumpeto kun sordino kaj buglo donas al la pluraj prezentitaj muzikaĵoj apartan ĉarmon kaj allogon.

Mi speciale insistas pri la muziko. Entute melodioj impresas kiel simplaj, belaj, kelkaj — kortuŝaj, la muzikado — senriproĉa. Tamen la tekstoj de preskaŭ ĉiuj kantoj taŭgas nur kun muzika akompano. La tekstoj estas presitaj en la broŝuro, aldonita al la disko. Ili preskaŭ ne estas percepteblaj lege aŭ deklame per voĉo. Eble iuj pro simpleco, iuj — pro troa avangardismeco (“via vio via”). El la vidpunkto de la Parnasa Gvidlibro kelkaj rimoj estas ekster ajna kritiko, ie estas ne tre bela mikso el rimitaj linioj kaj samtempe el linioj tre similaj al blankaj versoj. La temoj estas tute malsamaj. En kelkaj tekstoj mi eksentis parodiajn nuancojn (eble la aŭtoroj celis nome tion). Pleja parto estas dediĉita al la movado. Ne mankas burlesko (Silento. Parto 3).

En pluraj komponaĵoj vortoj ŝajnas ne esti gravaj. En ili la muziko estas la plej grava, kaj la voĉo de solisto estas kvazaŭ ne pli ol aldona instrumento kun la propra partio. Pro tio eble la plenumo de kelkaj kanzonoj estas simila al monotona deklamado laŭ la muziko. Brila ekzemplo de tio estas Preferindus — pura deklamado pri temo movada kun akompana fono, tre taŭga por gangstera filmo, kun aparte eleganta partio de elektronika orgeno. Ankaŭ la voĉoj de la plenumantoj ne estas fortaj; ili pli similas al tiuj de bardoj, sed ne al kantistoj estradaj. Ne ĉiuj melodioj estas facile memoreblaj, sed fajna majstreco de la muzikistoj impresas profunde.

Kelkaj kantoj estas sendube elstaraj. Unu el la plej bonaj estas Jen. Unue, la teksto estas komprenebla, lakona kaj bela. Due, tiu teksto estas aro da elipsoj; sed kvankam en ĝi ne estas eĉ unu verbo, ĝi perceptatas harmonie kaj ne ŝajnas bizara. Trie, la melodio estas milde tenera, melankolia kaj kortuŝa. Ĝi apartenas al tiu plaĉa stilo al kiu apartenas, ekzemple, Nymphenburger de East od Eden (1971), parte ankaŭ baladeskaj kanzonoj de Piron en Frandu Piron (1982) — Side sur altejoLa ekzilito. Ĉi tie la teksto plene koincidas kun la etoso, kreata de la melodio. Malgraŭ ke en Nur melodio oni vere kantas, sen deklami, la vortoj eble ne estas signifaj, vokalo estas kvazaŭ aldona instrumento solanta kun akompano de elektronika orgeno kaj trumpeto.

La druido, rekonebla per karaktera ritma muziko de minora marŝo, same havas tre simplajn vortojn kaj ŝajnas sen aparta senco. Sed ĉu eble ĝi havas pli profundan, kaŝitan sencon, same kiel ĉe Fjodor Ĉistjakov (grupo Nulo) en Homo kaj kato? Temas pri sonĝoj sub narkota ebriiĝo. Almenaŭ tia kompreno, bedaŭrinde, rajtas ekzisti. Kaj la klasika demando de Hamleto, metita en finon de la teksto, aspektas ne pli ol troa eksterordinareco.

Civilizacio povas esti plaĉa eĉ nur pro la baladeska ĝenro, popularigita el jaroj 1960aj. Sed ĉu ĝi ne tro similas al la legenda The House of the Rising Sun. Sperta aŭskultanto povas kapti kelkajn kopie similajn muzikajn fragmentojn. En Via vio oni tre plezurige kantas tekston avangardisman kaj sen la melodio apenaŭ simpla. Tamen la esprimo via vio via restu enigmo por leganto-aŭskultanto.

En Homarano senteblas evidenta leĝera ironio pri homaranismaj ideoj. Tion montras kaj la intence afrikeska tamtama akompanado kaj la impete entuziasma kaj groteske solena voĉo de la solisto. Ankaŭ la trioble eldirita vorto “dankon”, sen ajna muzikornamo notita kiel aparta komponaĵo de la disko, povas aperigi demandon aŭ eĉ disputon pri Esperantaj kantoj kaj muzikistoj. Ĉu eblas konsideri Esperanto-kanto, ekzemple, belan muzikan komponaĵon kun kelkaj vortoj, deklamitaj en la lingvo internacia?

El la aldonaĵoj de La Desertoj Dezertaj belas Ĉe Montpellier (premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1998) ĉefe pro la karakteriza vokalo de Lala Caffarone.

La disko lasas tre pozitivan impreson. En la aldonita libreto, krom la tekstoj de la kantoj kaj nemultaj ilustraĵoj, estas aldonita kurta, (bedaŭrinde, tro kurta) historio de la krea biografio de la grupo. Bedaŭrinda kompost-eraro estas rimarkebla nur sur la surfaco de la disko mem; en la titolo de La Desertoj Dezerta[j] mankas la plurala finaĵo. Sed ni ja scias, ke la muziko pli gravas.

Aleksej Birjulin


JelinekKiu ŝi estas?

Ankaŭ en 2004 la Nobel-Komitato montris sian kutiman surprizkapablon, ĉar neniu estis suspektinta, ke la aŭstria verkistino Elfriede Jelinek estis serioza kandidato por tiu premio en la branĉo literaturo. Kiam mi aŭdis la novaĵon en la norvega radio, la komentisto demandis: “Kiu ŝi estas?” Kaj la raportisto respondis: “Mi tute ne scias”.

Nur malmultaj ŝiaj verkoj estas haveblaj en tradukoj, tial ofte aŭdiĝis en internaciaj medioj ĝeneralaj epitetoj kiel “kuraĝa”, “provoka”, “radikala”, “inisma” kaj similaj. Ŝiaj kolegoj ja estis senkondiĉe ravitaj: “sensacia” kaj “nekredeble” estis kelkaj el la unuaj sambanalaj eldiroj. “Tio estas ŝia rekompenco, ĉar ŝi prenas la liberecon ataki la absurdaĵojn en la sistemo sen rigardi sin mem kiel martirinon”.

Martirino de kia sistemo? Jelinek ofte atakas la funkciantan sistemon de Aŭstrio. Ŝi kritikas, ke post la dua mondmilito ne estis vera purigado en la aŭstraj institucioj. Sekve ŝi ĉie suspektas malnovajn naziojn, kaj ĉar malnovaj nazioj nun preskaŭ ne plu vivas, do novnaziojn. Ofte ŝi aludas kaŝitajn kulpintojn, kiuj agas kiel senkulpaj en la sistemo kaj “rigardas plene de militmemoroj el florornamitaj fenestroj afable al la publiko, salutas kaj havas altajn postenojn.” Tamen ŝi atakis ne nur per literaturaj rimedoj, sed ankaŭ per politika aktivado. Ĝis 1991 ŝi ja estis membro de la komunista partio kaj ofte aŭdiĝas ŝia akra komento en debatoj.

Ne nur pro tio ŝi estas taŭga celo por la novkonservativuloj kiuj, kiel atendite, gardas sian kutiman kloakan debatnivelon, kiun ankaŭ ni bedaŭrinde konas de niaj propraj malruĝuloj: pornografia komunistino ŝi estas laŭ ilia mondpercepto.

Jam en la 1990-aj jaroj la aŭstria dekstrema partio de la fi-konata Jörg Haider kampanjis kontraŭ ŝi kaj similaj artistoj: “Kion vi ŝatas: arton kaj kulturon — aŭ … Jelinek.”

Se la debatoj rampas je tiu nivelo, estas kompreneble ke ajnspecaj provokemuloj havas bonajn verk- kaj vivkondiĉojn.

En la literatura kritiko ni tamen devas prijuĝi verkojn, senkonsidere ĉu la tendenco plaĉas al ni aŭ ne.

Kie komenci? Relative konata estas La Pianistino de 1983 pro la filmo de Michael Haneke. La protagonistino, Erika Kohut, estas kvazaŭ klinika studo de masoĥisto. Ŝi estas mensa kriplulo kaj fantazias nur pri perfortigoj kaj ceteraj masoĥismaj koŝmaroj, ĉar ŝi ne kapablas dediĉi sin al volupto. Tiu Erika tre similas al konceptoj de Wilhelm Reich. Ŝi vivas ankoraŭ ĉe sia patrino, kiu ankaŭ estas ĉe la limo de frenezeco. La delikata ekvilibro de Erika kolapsas, kiam ŝi serioze ekamas lernanton kaj ne plu kapablas teni la fasadon.

Eĉ pli ekstrema estas ŝia novelo Volupto, kie ŝi uzas la modelon de pornografiaj noveloj. La kritiko diris, ke la novelo estas teda, ĉar pornografio estas teda. Punktofino. Tamen ne estas tiel malfacile, ĉar aŭtoro ja rajtas uzi modelojn, sed por pravigi tion, necesas transcendi la modelon. Ŝi eluzas la anatomion de la modelo kun ioma virtuozeco, sed Jelinek mem konstatis poste, ke ŝi fiaskis, ĉar “virinoj ne havas pornografian lingvaĵon”.

Jen, kia eldiro. Jelinek opinias, ke viroj kaj virinoj havas apartan lingvon. Viroj kompreneble uzas la lingvon, kiu subpremas virinojn. Kelkaj eldiroj de Jelinek montras ekstreman virofobion — kaj tio kompreneble gvidas nenien. Tial la gelegantoj devas decidi, ĉu ŝia krozado al virseksisma lingvaĵo taŭgas por iu celo, aŭ ĉu nur estas kopio de la kliŝo. (Nur la leganto povas, ĉar en tiaj romanoj malaperus la verkista mesaĝo kaj nur gravus la tikla plezuro de la legonto.)

Eble la leganto indiferentas. Antaŭ kelkaj semajnoj Jelinek plendis pri mankantaj legantoj. Ŝi mem konsideras sin sekvanto de la judoj en la germanlingva tradicio kaj tio klarigu, ke ŝi ne estas tiom sukcesa ĉe la legantoj — kvazaŭ naziismo denove embuskus. Tio ne povas esti la klarigo, ĉar la juda tradicio en la germanlingva literaturo estas konata kaj populara ĉe la legantaro. Alia klarigo povas esti, ke ŝiaj provokoj superas ŝian talenton. Certe Jelinek ankoraŭ estas evoluanta — kaj eble estas indiko de matureco, ke ĉesas la pubera provokemo.

Ĉu Jelinek taŭgas por internacia — esperantista — publiko? Multaj aludoj ne estos kompreneblaj sen klarigoj, kiel ekzemple tiu ĉi: “ĉu vi vere ne rimarkas ke tiuj esperantistoj tiuj arkiporkoj kaj samspeculoj nur volas eluzi vin ili nur volas kion ĉiuj volas kaj tiam ili forĵetos vin”.

Wolfgang Kirschstein


Gazetoj

Literatura Foiro. 2004. №211

Per la uvertura aperigo de manuskripto de la vastekonata poemo Vi estas maro la revuo omaĝas la 80-jaran jubileon de William Auld.

Originala esperanta literaturo en la oktobra Literatura Foiro: rakonto La domo de Sten Johansson, poezia triptiko de Marie-France Conde-Rey, humuraĵo Rememoroj pri dolĉa patrino de Ruben Feldman-Gonzalez, poemo en prozo Sablo-ŝtormo de Christian Rivière. Okaze de la forpaso de Johan Hammond Rosbach aperas bibliografio de liaj verkoj kaj recenzoj pri liaj libroj en LF.

Mondliteraturo: poemo La spiro de la nokto de Grytzko Mascioni en traduko de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, du junaj voĉoj el Brazilo en traduko el la portugala de Pekim Tenório Vaz, rakonto Doudou de Isaak Babel en traduko de Grigorij Arosev, paĝo el Bonan tagon, tristeco de Françoise Sagan en traduko de Perla Martinelli, ĉapitro el Siddhartha de Hesse en traduko de Bertil Nilsson.

Fakte Siddhartha estas parto de la temo Esperanto kaj budhismo traktata en la oktobra numero, ankaŭ per recenza eseo de Rolfo pri Kelkaj faktoj pri la budhismo de Gunnar Gällmo kaj recenzo de Venelin Mitev pri La Dharmo-pado tradukita de Gunnar Gällmo. Perla Martinelli aŭtoras eseon pri Czesław Miłosz.

Per la bonveniga saluto de la vicprezidanto de KCE Perla Martinelli kaj la unua parto de la prelego Komunikado kaj reprezento de Giorgio Silfer, LF komencas aperigi la kontribuojn al la Simpozio pri la esenco kaj estonteco de Esperantio.

Ljubomir Trifonĉovski raportas pri naskiĝo de nova ĝenro en la verda teatro, per la spektaklo pri la polaj eventoj kadre de la Kultura Esperanto-Semajno en Ĉaŭdefono.

Dimitar Haĝiev komentarias recenzon en LF pri libro de ak. André Cherpillod. Radosław Nowakowski meditas pri la bezono de arto. En la oktobra numero la legantoj de LF povas sekvi la duan parton de la eseo Pri la juda klerismo kaj esperanto iom pli vaste de Zofia Banet Fornalowa.

HeKo


Ricevitaj gazetoj

Berlina Informilo. 2004/10;
EAB Update. 2004/27;
Esperanto. 2004/10,11;
Esperanto aktuell. 2004/5;
Esperantolehti. 2004/5;
Etnismo. 2003/74;
Heroldo de Esperanto. 2004/13;
Internaciisto. 2004/5;
JeunEsperanto Info. 2003/4, 2004/1;
Juna Amiko. 2004/110;
KAE-Informilo. 2004/48;
La Movado. 2004/644;
La Ondo de Esperanto. 2004/11;
La Revuo Orienta. 2004/10,11;
Le Monde de l'Espéranto. 2004/547;
Literatura Foiro. 2004/211;
Litova Stelo. 2004/5;
Monato. 2004/10;
Norvega Esperantisto. 2004/5;
Pola Esperantisto. 2004/5;
REGo. 2004/5;
Sennaciulo. 2004/10;
Tempo. 2004/2.

M O Z A I K O

Por la krucvortenigmo el LOdE 2004: 8-9 venis 12 solvoj. 8 el ili estas ĝustaj. Ilin sendis: Edmund Grimley Evans (Britio); Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Jackie Huberdeau (Francio); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Hanna Skalska (Pollando); Jurij Kivajev (Ruslando); Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

La libropremion lote gajnis Jurij Kivajev. Ni gratulas lin!

La solvo. Horizontale: 1. Varia. 6. Firma. 9. Narciso. 10. Sondi. 11. Litro. 12. Makleri. 13. Arako. 16. Opulo. 19. Lofio. 22. Skolto. 23. Modera. 24. Ĝusta. 25. Elekti. 26. Nuncio. 27. Okono. 30. Ĉilio. 33. Metia. 36. Silento. 37. Ronda. 38. Vuali. 39. Korneto. 40. Anaso. 41. Justa. Vertikale: 1. Vasta. 2. Ranca. 3. Animo. 4. Frukto. 5. Liveri. 6. Folio. 7. Ritmu. 8. Aboco. 14. Rikolti. 15. Kolekti. 17. Pedante. 18. Lernigi. 19. Loĝio. 20. Fasto. 21. Omano. 28. Kulero. 29. Neniel. 30. Ĉarma. 31. Longa. 32. Osako. 33. Movoj. 34. Trans. 35. Acida.


Historietoj pri blondulinoj

Emociita blondulino diras al policisto:

— Antaŭ momento mi lasis ĉi tie mian aŭtomobilon, kaj ĝi malaperis!

— Ho, ĝi certe estis ŝtelita.

— Nekredeble, ja ĝi estis asekurita de la ŝtelo!


— Ĉu vi scias, — diras blondulino al amikino, — ke mi havas ĝemelinon?

— Ho, mi ne sciis. Ĉu la gepatroj miksas vin?

— Ho, ne! Ja mi nomiĝas Eva, kaj ŝi — Maria.


Oni juĝas blondulinon pro ŝtelo de kokino.

— Kiamaniere tio okazis? — demandas mirigita juĝisto.

— Sinjoro juĝisto! En la kuirlibro estis skribite: “Prenu unu kokinon…”

Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn


Kiu estas sur la foto?

Ekde la pasint-jara novembro Ziko Marcus Sikosek uzas materialon de la Biblioteko Hector Hodler (Roterdamo), proponante rekoni la nomojn de fotitaj aktivuloj.

Ĉi-kajere la konkurso finiĝas.

Bonvolu antaŭ 15 feb 2005 sendi al nia redakcia adreso (rete aŭ poŝte) la nomon de la fotita persono. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.
 

Sukcesojn!


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (23)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto | La dek-sesa parto
La dek-sepa parto | La dek-oka parto | La dek-naŭa parto | La dudeka parto
La dudek-unua parto | La dudek-dua parto

Erary estas home

… la eksiĝintaj membroj de la Estraro de UEA: Humphrey Tonkin, Michela Lipary … (Esperanto. 2004: 9.)

Sekso ĉe UEA: necesas atendi

… la nova estraro de UEA … unuafoje en la historio konsistas el pli multaj virinoj ol viroj… Necesas iom atendi por vidi, ĉu tiu seks-novaĵo havos iun influon sur la laborojn de la asocio. (Pola Radio. http://www.radio.com.pl/polonia/ article.asp?tId=15024)

Sekso ĉe FEMINO: ne sub-ine

FEMINO estas kontraŭ ĉia diskriminacio kaj subigo al inoj… (http://groups.yahoo.com/group/femino/, sinprezento — ne plu atingebla je la redaktofino)

Similoj seksomiksaj

Tadeo Ejsmont … enkondukis al problemaro de geanalogio. (La Ondo de Esperanto. 2004: 8-9; rimarkis Tatjana Auderskaja)

Atentemo sen limoj

Laŭ la Instituto Maria Stopes, 2 milionoj da virinoj suferas ĉiu jare pri seksatento. (I.C.E.M.-Esperanto. okt 2004)

Katalunoj sen limoj

… en Ceret … Nord-Katalunio (Hispanio) okazos la 32a Kataluna kaj la 5a Transpirenea Kongreso de Esperanto. [Céret troviĝas en Francio — I.E.] (Litova Stelo. 2004: 3)

Eternpacaj batalantoj?

Alia lukto inter la eksterlandaj legantoj de Katolika Sento. XX mortis la 12an de junio … ŝi ripozu en paco. (Katolika Sento. jul-aŭg 2004; rimarkis Ionel Oneţ)

Plukis István Ertl


Ne nur revuo

La Ondo de Esperanto” estas ne nur revuo. Samnoma Esperantista societo funkcias en Kaliningrado. Ankaŭ ĉi-jare ĝi funkciigis kurson de Esperanto, en kiu la lingvon studas grupo da gejunuloj. Instruas nia redaktoro.

Granda Novjarfesta Konkurso

Sendu la solvon de la krucvortenigmo tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ elektronike (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 15 feb 2005.

Post ĉi tiu tasko ni lote premios unu el la sendintoj de la ĝusta solvo kaj la plej aktivan mozaikanon de la jaro 2004.

1. Plurpafa pistolo (R). 2. Dika, fortika papero (R). 3. Publikaj aŭ privataj ceremonioj kaj plezuroj por soleni iun okazaĵon (R). 4. Tolo el kotonfibroj (R). 5. Nenormala malgrandegulo. 6. Avide manĝi (R). 7. Dromiceo (R). 8. Bruneruĝa peza metalo (R). 9. Paperujo. 10. Unu movo en iu direkto (R). 11. Insekto kun venena pikilo (R). 12. Ĉiu parto de teatra verko, ludata de ĉiu aparta aktoro. 13. Almeti maldikan folion (R). 14. Unu el la ioniaj insuloj, reĝlando de Uliso. 15. La unua virino. 16. Gutoj da vaporo, kiuj dum nokto fluidiĝas sur la vegetaĵojn aŭ sur la teron (R). 17. Sufikso de la aktiva futura participo. 18. = negi. 19. Urbo, kie okazis la lasta UK (R). 20. Maldika peco de fendita ligno (R). 21. Planedo inter Venuso kaj Marso (R). 22. Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero. 23. Valora metalo uzata en juvelarto. 24. Nesalakva fiŝo. 25. Sufikso. 26. Altranga diplomita ĥina ŝtatoficisto (R). 27. Haltigilo, bremso (R). 28. Riĉtemperamenta, gajhumora, optimisma. 29. Lasi korpon en malvarman likvaĵon, por solvi ĝiajn solveblajn substancojn (R). 30. Irvojo en ĝardeno aŭ parko, inter du vicoj da arboj (R). 31. Havenurbo kaj plezururbo en suda Francio (R). 32. Mallonga literatura verko (R). 33. Granda afrika rabobesto (R). 34. Pronomo. 35. La nedifinebla, nepersona principo, imanenta en la universo kaj ĝin movanta (R). 36. Birdo, kiu metas siajn ovojn en la nestojn de aliaj birdoj. 37. Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti, por aperi en societo. 38. Prepozicio. 39. Specio de turdo. 40. Interjekcio. 41. Ĉina mezurunuo (R). 42. Birdo, kiu bele fajfas kaj imitas la voĉojn de aliaj birdoj (R). 43. Ĉia substanco, entenanta kontaĝan aganton. 44. Birdo (R). 45. Praktika mezurunuo de la atenuo de konduktiloj kaj kvarpolusoj. 46. Parto de animala aŭ vegetaĵa korpo, adaptita por speciala vivofunkcio (R). 47. Naskito, infano, filo (R). 48. Dolĉa, sukplena frukto. 49. Senkaraktera individuo. 50. Germana rivero, enfluanta en Rejnon (R). 51. Elementa peceto. 52. Prepozicio, uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj la vortojn, kiuj esprimas kvanton, nombron, mezuron, pezon. 53. Veni tien, de kie oni foriris. 54. Ĉiu el la flankaj portaj surfacoj de aviadilo (R). 55. Alte situanta fortikaĵo de la helenaj urboj (R). 56. Ĉiu el la ĉef-epokoj, en kiujn oni dividas la historion de la tero (R). 57. Nerekte sciigi, subkomprenige averti (R). 58. Adverb-interjekcio, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon. 59. Instrui beston por iu celo (R). 60. Tiu, kiu strebas, por superi alian en la artaj aŭ amaj aferoj (R). 61. Sekvi per la okuloj presitan aŭ skribitan tekston kaj ĝin prononci voĉe aŭ spirite (R). 62. Esprimi sin klare kaj …. . 63. Senkreditigado. 64. Finaĵo de teknikaj vortoj, indikanta la specialiston pri la fako. 65. Instrumento, aparato (R). 66. Mallongigo de kilogramo. 67. Specio de bovo (R). 68. Fadenforma epiderma elkreskaĵo, pli malpli dense kovranta la korpon de bestoj kaj de homo (R). 69. Interjekcio esprimanta surprizon, indignon, doloron. 70. Lirika poemo. 71. Unuo de elektra rezistanco (R). 72. Japana ludo. 73. Mencio, noto. 74. La … de la aparato estas tre simpla (R). 75. Artifiko uzata en filmado (R). 76. Longa metala stango (R). 77. Placo en antikvaj helenaj urboj (R). 78. Interjekcio por atentigi kaj instigi. 79. Mallongigo de zoologia ĝardeno (R). 80. Sufikso de la pasiva futura participo. 81. Falfolia arbo el kiu oni ricevas manaon (R). 82. La organo de aŭdkapablo (R). 83. Nord-Afrika simio (R). 84. Ne ĉiu homo povas esti pap' en …. (R). 85. Antikva muzikinstrumento. 86. Sufikso. 87. Ujo por trinki. 88. Montara ĉeno inter Eŭropo kaj Azio (R). 89. Honora respekto (R). 90. Muzo de la astronomio kaj geometrio. 91. Konsenti, ke iu libere faru ion (R). 92. Egipta dio de la suno (R). 93. Trinkaĵo (R). 94. Ordinara, laŭregula stato (R). 95. Parto de la tersurfaco (R). 96. Plisekigi malsekan grundon per subteraj akvokondukiloj (R). 97. Seksa inklino al iu (R). 98. Printempa monato (R). 99. Reala, aktiva. 100. Forte premi per la piedoj (R). 101. = fiakro (R). 102. Kie …as konkordo, …as ordo. 103. Flaveca ĝis ruĝeco tero, uzata kiel pigmento por farboj (R). 104. Interjekcio, esprimanta ekmiron, surprizon. 105. Unu el la tri formoj de proprieto en la mezepoko (R). 106. Elektra veturilo por urbaj pasaĝeroj (R). 107. Plej forte, plej intence, ekstreme. 108. Difina artikolo. 109. La simbolo de elemento kun atomnumero 45. 110. Sufikso esprimanta ĝenerale la agon.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


Ni sendas gratulojn

al Daniel Luez, franca esperantisto kaj tradukanto, kiu 27 dec festas sian 80-jariĝon. Ni esperas eldoni lian trian tradukon el Simenon je ĉi tiu dato.

al Vladimir Terjoĥin, nia fidela leganto kaj prezidanto de la Urala Esperantista Societo, kiu ĵus festis 40-jariĝon de sia esperantistiĝo.

LOdE


Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2005

1855 (Antaŭ 150 jaroj) Naskiĝis Louis de Beaufront, Théophile Cart.

1860 (Antaŭ 145 jaroj) Naskiĝis barono Menu de Ménil (la komponinto de la muziko por La Espero).

1865 (Antaŭ 140 jaroj) Naskiĝis Leo Belmont, Aleksandr Saĥarov.

1880 (Antaŭ 125 jaroj) Naskiĝis Gabriel Chavet, Aleksandr Postnikov.

1890 (Antaŭ 115 jaroj) Naskiĝis Vasilij Jeroŝenko. Forpasis Leopold Einstein.

1895 (Antaŭ 110 jaroj) Naskiĝis Andreo Cseh, Grigorij Demidjuk, Ferenc Szilágyi. Ekaperis Lingvo Internacia. Ĉesis aperi La Esperantisto.

1900 (Antaŭ 105 jaroj) Naskiĝis Nikolaj Nekrasov. Fondiĝis la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia. Aperis Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia de Zamenhof.

1905 (Antaŭ 100 jaroj) Naskiĝis Frans van Dooren (Dorno), Isaj Dratwer, Henrik Seppik. La unua Universala Kongreso (Boulogne-sur-Mer). Akcepto de la Deklaracio pri esperantismo. Elekto de la Lingva Komitato. Ekaperis La Brita Esperantisto, Esperanto, Ruslanda Esperantisto.
La unua UK en Bulonjo-che-Maro
1910 (Antaŭ 95 jaroj) Naskiĝis Nikolajs Ķurzēns. Fondiĝis Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La unua kongreso de UEA (Augsburg). La unua Ruslanda Kongreso Esperantista (Sankt-Peterburgo).

1915 (Antaŭ 90 jaroj) Naskiĝis Clelia Conterno-Guglielminetti, Poul Thorsen. La plej malgranda UK (163 partoprenantoj en San Francisco).

1920 (Antaŭ 85 jaroj) Naskiĝis Karolo Piĉ, Eli Urbanová. Ekaperis Esperanto triumfonta (nun Heroldo de Esperanto) kaj Esperanta Finnlando. Aperis Vivo de Zamenhof (E.Privat). Forpasis Hector Hodler.

1925. Antaŭ (8 jaroj0) Naskiĝis Louis Beaucaire, Bernard Golden. Rekorda individua membraro de UEA (9424 membroj). La unua poŝtmarko en Esperanto. Akcepto de Esperanto en telegrafio. Pafekzekuto de Aleksandr Postnikov.

1930 (Antaŭ 75 jaroj) Naskiĝis André Cherpillod, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Reinhard Selten. Forpasis Hippolyte Sébert. Aperis Plena vortaro de Esperanto (E.Grosjean- Maupin). Fondiĝis EKRELO kaj Internacia Cseh-Instituto de Esperanto (nun: IEI). Skismo en SAT.

1935 (Antaŭ 70 jaroj) Aperis Plena Gramatiko de Esperanto. Forpasis Louis de Beaufront, Gaston Moch.

1940 (Antaŭ 65 jaroj) Naskiĝis Ĵak Le Puil.

1945 (Antaŭ 60 jaroj) Naskiĝis Vilmos Benczik, Tazio Carlevaro, Reinhard Haupenthal.

1950 (Antaŭ 55 jaroj) Komenciĝis Belartaj Konkursoj de UEA. Fondiĝis Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Aperis Retoriko (I.Lapenna). Ekaperis El Popola Ĉinio. Forpasis Cezaro Rossetti.

1955 (Antaŭ 50 jaroj) La sidejo de UEA translokiĝis al Roterdamo. Ekaperis Norda Prismo kaj La Nica Literatura Revuo.

1960 (Antaŭ 45 jaroj) Fondiĝis Hungaria Esperanto-Asocio. Forpasis Giorgio Canuto, Stellan Engholm.

1965 (Antaŭ 40 jaroj) La unua UK en Azio (Tokio). Ekaperis Der Esperantist.

1970 (Antaŭ 35 jaroj) Fondiĝis Monda Turismo. Aperis PIV. Ekaperis Literatura Foiro kaj Internacia Pedagogia Revuo. La aŭstria prezidento Franz Jonas faris Esperanto-paroladon en UK-55 (Vieno). Forpasis Ernfrid Malmgren.

1975 (Antaŭ 30 jaroj) Aperis Neologisme (Lorjak) kaj Hamburgo en retrospektivo (I.Lapenna).

1980 (Antaŭ 25 jaroj) Manifesto de Raumo. Fondiĝis LF-koop. Ekaperis Fonto k Monato. Aperis Plena Analiza Gramatiko de Esperanto.

1985 (Antaŭ 20 jaroj) UNESCO akceptis rezolucion pri Esperanto. Fondiĝis Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.

1990 (Antaŭ 15 jaroj) La 1a Afrika Esperanto-Kongreso (Togolando). Fondiĝis Esperanto-Asocio de Rumanio. Ekaperis Rok-Gazet'. Fidel Castro nomis sin “soldato de Esperanto”. Forpasis Neil Salvesen, Paul Ariste, Armand Su.

1995 (Antaŭ 10 jaroj) Aperis Mazi en Gondolando kaj Komputika leksikono (S.Pokrovskij). Forpasis Karolo Piĉ, Edward Symoens, Jean Thierry.

2000 (Antaŭ 5 jaroj) La unua UK en la Proksima Oriento (Tel-Avivo). Ĉesis aperi El Popola Ĉinio. Pasporta Servo unuafoje listigis pli ol mil adresojn. Fondiĝis Astronomia Esperanto-Klubo. Forpasis Rüdiger Eichholz, Leopoldo Knoedt.


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: leopold.patek@esperanto.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Grozdenka Filipova, str. Rajko Aleksiev 23, 4400, Pazarĝik
Rete: gr_filipova@hotmail.com

ĈEĤIO: Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01, Podibrady
Rete: Cea.polnicky@quick.cz

DANLANDO: Arne Casper, Bryggervangen 70, 4, tv. DK-2100, København Ø.
Rete: arne-casper@email.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Kuressaare
Rete: virveernits@hot.ee

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. DE-10551 Berlin
Rete: Lu@EsperantoLand.org
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Jozefo Baksa, Pf 115, HU-8901 Zalaegerszeg
Rete: baksaj@mail.dedasz.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: Prof. Lee Chong-Yeong, Shinsegae Town Apt. 5-1001 Soosung-Dong, Taegu 706-031
Rete: Lee@esperanto.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 12 (122)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo