Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 6 (116)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Anton Chehov sen nazumo


ENHAVO

REDAKCIE

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

EŬROPA BULTENO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

En nia epoko de postmodernisma babilemo la strebo al elimino del superflua aspektas kiel natura reago al la parola malsano. Tiu strebo trovas tamen netranspaseblan limon pro lokaj nuancoj, kiuj foje donas al ĝeneralaj nocioj tro specialan koloron. Ve, neniu plej ĝusta lingvo kapablas rezisti tiujn aberaciojn de la senco. Ekzemple, ni diras “policisto”. En Francio tio signifas “gardisto de la ordo”. Sed en Ruslando “rabisto licencita”. Ni diras “sindikato”. En Francio tio estas profesia unio de laborantoj, en Ruslando — fripona komerca entrepreno. Ignorante tiujn nuancojn okcidenteŭropano povas tute malkompreni certan “diskurson” de orienteŭropa origino. Aŭ, inverse, konsiderinte la lokan koloron li pli esence konceptos intiman substraton, ekzemple, de la jena proverba eldiro de la rusa prezidento: “Kiu nin afliktos, ne postvivos eĉ tri tagojn”.

Jes, en moderna Ruslando oni fakte akreditas al strata rabo vestante la kandidaton en la uniformon de policisto. La multjarcenta tradicio de “nutrado” estas profita por la ŝtato, ĉar supozas vere simbolan fiskan elspezon. La loko nutras. Oni bezonas nur observi la kontrakton pri la separo de la areoj. La subtervoja policisto rabas subtere. La aŭta — survoje kaj ekskluzive aŭtistojn. Raba predo ne estas sola nutraĵo. Ree kaj kree prosperas la vendo-aĉeto. Jen sekureca agento de preĝejo (ja ĉiu serioza entrepreno posedas nun sekurecan servon) vendas lokon por almozpetado. Jen ĉefarbaristo vendas arbarterenon al municipa burokrato, tiu — siavice — revendas ĝin al nafta barono. Patrino ofertas la infanon al eksterlandano, ĉu kiel estontan familianon, ĉu por organtransplanto. Profesoro komercas per bonaj taksoj. Ŝtataj kontrolisto kaj revizoro — per sia blindo provizora. “Terura epoko, teruraj koroj!” Tamen troa malespero estas kuracata per historiaj komparoj. Nun (jam, kaj ankoraŭ) oni almenaŭ ne kuiras homojn publikekzekute. Aliflanke, la kanibalismo ĉesis esti ekzotika por la krima rutino de Kaliningrado.

Ĉi-supraj rimarkoj naskiĝis kiel asocioj al la fakto de la plilarĝiĝo de la Eŭropa Unio kaj la insuliĝo de la rusa balta inkluzivo. Temas pri alia, ne lingvistika, elimino del superflua. La regiono de Kaliningrado estas izolita kiel malsana korpo, kapsulita en la histoj de la komunumo. Mi ne rajtas kondamni tiun prezervan reagon. Kaj pli ol la eŭrounianoj mi rajtas paroli pri tiu malsano, kiu igas nin fremdaj ĉe la festo de kunfluo. Mi ne tuŝas ĉi tie ekonomiajn kaj politikajn aspektojn de la integrado, pri kiuj oni povas longe kaj diversflanke diskuti, mi parolas pri socia kaj kultura heterogeneco inter mezstatistika ruso kaj eŭropano. Mi sentas tro dolore, ke oni havas ion por priplori. Ruslando portis al la civilizo kolosan kulturan kontribuon, ŝajne ĝi ĉiam portis en si suicidan elementon.

Nun ekde la komenco de varmaj tagoj mi havas certan embarason, kiu konfuzas miajn biciklajn promenojn. Tiuj embarasoj estas reale senfinaj vitrosplitoj disŝutitaj sur la vojoj. Miaj samnacianoj multe ŝatas amuzi sin disrompante botelojn kontraŭ la asfalto. Foje oni formas tiel tutajn liniojn de splita vitro, do mi bezonas piedpaŝi por superporti la biciklon. Nenie en Eŭropo mi vidis similan plene senprofitan amuzinklinon. En ĝi miksiĝas iu svago de la fundo de nia mistika animo: senĝoja gajo, spasma pasio de detruo, kruela sinmortiga venĝo — pro kio?.. Tiuj linioj de splita vitro kuŝas sur nia eŭropa vojo malproksime antaŭ ŝtatlimaj bariloj kaj doganaj barieroj.

Alen Kris

Ĉi tiu kajero, tradicie por junio, estas literatura. Ĉi-jare la elekton decidis du jubileoj: antaŭ 700 jaroj naskiĝis Petrarko, antaŭ 100 jaroj forpasis Anton Ĉeĥov, kies portreto ornamas la kovrilpaĝon


Balotado komencita

14 maj la Centra Oficejo dissendis al la individuaj membroj de UEA voĉdonilon por elekti la komitatanojn B de UEA por la periodo 2004–2007.

Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el inter 16 kandidatoj. La sinprezentoj de la kandidatoj akompanas la balotilon. Por partopreni en la elektado, necesos resendi la balotilon tiel, ke ĝi atingu la CO plej laste 30 jun. La voĉoj estos nombritaj 1 jul en la CO.

La voĉdonilo estis sendita al 4883 individuaj membroj, kiuj jam kotizis por la nuna jaro. La CO daŭrigos sendi ĝin ankaŭ al la malfruaj kotizontoj ĝis iom antaŭ la fino de junio. En la daŭro de la balotado la CO regule informos pri la nombro de revenintaj voĉdoniloj, por ke interesitoj povu sekvi la evoluon de la balot-aktiveco.

En la antaŭa balotado pri komitatanoj B, en 2001, voĉdonis 1887 membroj, t.e. 31,4% el la individuaj membroj, kiuj fine de la tiama balotperiodo nombris 6010. Rekorda aktiveco, absolute kaj proporcie, estis atingita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj, t.e. revenis 33,6% el 6920 dissenditaj balotiloj.

GK UEA


La dudeka Malferma Tago

24 apr la Centra Oficejo en Roterdamo plenis ne nur pro gastoj de la Malferma Tago. La estraranoj de UEA komencis 25 maj tritagan kunsidon sed venis jam pli frue por havi okazon renkontiĝi kun vizitantoj de la 20a Malferma Tago.

Eksredaktoro de la revuo Esperanto István Ertl kaj movad-historiistino Zofia Banet-Fornalowa estis la ĉefgastoj. Ertl prezentis la libron Ĉu nur-angla Eŭropo? de la renoma socilingvisto Robert Phillipson. Ĝia Esperanta eldono, en traduko de Ertl, estis lanĉita en la Malferma Tago. Ĝi ankaŭ estis elirpunkto por du podiaj diskutoj, en kiuj la tradukinton apudis prezidanto Renato Corsetti, vicprezidanto Humphrey Tonkin kaj universitata lekciisto Wim Jansen.

S-ino Banet-Fornalowa prelegis dufoje: pri la vivo de Lidja Zamenhof, kies 100an naskiĝdatrevenon oni omaĝas ĉi-jare, kaj pri la aktuala stato de la Esperanta historiografio.

Kun 75-kapa ĉeesta merkato la libroservo de UEA vendis dum la tago varojn por 2739,21 eŭroj. La plej furora libro estis la novaĵo de Phillipson, kun 9 ekzempleroj. Du propraj verkoj de Ertl okupis la sekvajn lokojn: poemaro Provizore, ankaŭ lanĉita samtage, kaj la satira romaneto La postdomo, kun respektive 7 kaj 6 vendoj. La nova PIV trovis 5 novajn posedantojn. Inter la diskoj plej popularis Esperanto-literaturo (10 ekz.) kaj la novaĵo Prezidantoj de UEA (6 ekz.) el la serio Tiel sonis… de historiaj sondokumentoj.

GK UEA


Plifortigi la kunlaboron

Okaze de la plilarĝigo de EU, Slovenia Esperanto-Ligo organizis en Nova Gorica seminarion, kiun partoprenis kvardeko da esperantistoj el Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio kaj Slovenio.

La celo de la seminario estis pli bone ekkoni la agadon de unuopaj Esperanto-organizoj kaj plifortigi la kunlaboron. Al la partoprenantoj estis prezentita ankaŭ la programo “Junularo” de la Eŭropa Komisiono kaj eblecoj kandidatigi ankaŭ Esperanto-programojn. Dum internacia vespero ĉiu nacia grupo havis taskon prezenti alian landon.

Krome, esperantistoj ĉeestis posttagmezan publikan programon en la centro de Nova Gorica. Partoprenantoj alparolis plurajn vizitantojn disdonante slovenlingvajn informilojn pri esperanto. Vespere, la 30an de aprilo ĉiuj ĉeestis publikan programon, kiu estis organizita en Nova Gorica sur la placo antaŭ la stacidomo kie estis starigita mozaiko kiu memorigos la unuigon de du urboj Nova Gorica/Gorizia (Italio), kiuj estis disigitaj en la jaro 1947. Per ĉampano estis tostita eniro de Slovenio al EU.

Nun


Esperanto — sole oficiala lingvo

Unuafoje kunvenis la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj en Parizo 17–18 apr 2004. La Asembleo estis kreita en oktobro 2003 de la plejsupra mondcivitana instanco, kiel forumo por ĉiuj mondialismaj establoj dise sur la terglobo. En la nuna kunveno Esperantion reprezentis nur la Esperanta Civito, kies delegacion gvidis sen. Conde Rey.

Danke al nia delegacio, esperanto fariĝis la oficiala lingvo de la Asembleo: la ceteraj havos nur la statuson de laborlingvoj. Aprobinte la internan reglamenton, la Asembleo elektis provizoran buroon el tri personoj: du el ili parolas esperanton! C-ano Giorgio Silfer estis elektita kiel ĝenerala sekretario.

Komence de oktobro la Asembleo ree kunvenos en Alzaco. Diversaj projektoj kaj iniciatoj estos tiam diskutataj: fakte, la ĉefa celo de la Asembleo estas krei sinergiojn inter la mondialismaj komponantoj. Unu el tiuj projektoj estas ellaborata de la Esperanta Civito, kunlabore kun KCE: temas pri socia forumo de la senteritoriaj popoloj, okazonta en Svislando.

HeKo


Kajto premiitaKajto

La estraro de la germana FAME-Fondaĵo aljuĝis sian 9an Esperanto-Kulturpremion al la konata muzika grupo Kajto. Per Kajto la unuan fojon muzikartistoj ricevas la premion, kiu danke al la sponsoro, la Kreissparkasse Ostalb (la loka ŝparkaso) estas dotita per 5 mil eŭroj.

La kvar kapablaj kaj simpatiaj gekanzonistoj de Kajto meritas la distingon kiel sukcesaj ambasadoroj de la Esperanto-kulturo en kaj ekster Esperantujo. La honorado por la premiitoj kaj la solena premitransdono okazos venontan oktobron en la urba biblioteko de la sudgermana urbeto Aalen en ĉeesto de la urbestro, estrarano de la sponsora banko, invititaj gastoj kaj la loka gazetaro.

La ĝisnunaj premiitoj estas: Kultura Centro Esperantista/CDELI, Itô Kanzi (Ludovikito), Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann, Heroldo de Esperanto, Spomenka Štimec, Marjorie Boulton, William Auld, kaj la aŭtoroj de Adoru: pastroj A.Burkhardt, B.Eichkorn kaj A.Kronenberger.

Horst Vogt


Renato Corsetti

Corsetti: senalternativa kandidato

Edvige Tantin Ackermann, membro de la Elekta Komisiono de UEA (EK), dissendis raporton de EK. Ŝi skribis: “La raporton mi mem surpaperigas kun konsento de Povilas Jegorovas, kiu aprobis ĝin komplete. EK laboris en tre malfacilaj cirkonstancoj, kiuj ne permesis akurate sekvi la preskribojn de la Regularo, kaj pro tio la komisionanoj pardonpetas. S-ro Takeuti Yosikazu, Prezidanto de la Komisiono, jam de longe estas tre malsana kaj ne povis okupiĝi pri io ajn”.

La laboro de la Elekta Komisiono direktiĝis al prezento de:

— pluraj kandidatoj por la diversaj taskoj kaj oficoj, por permesi veran elekton inter laŭeble pluraj homoj aŭ inter du listoj;

— teamo kun ekvilibro inter viroj kaj virinoj;

— kapablaj homoj el diversaj mondopartoj.

La Elekta Komisiono proponas ke la:

— Nombro de Komitatanoj C estu sep;

— Estraro konsistu el sep membroj, kun unu Vicprezidanto;

— Komitataj Reviziantoj estu du;

— Financa Komisiono konsistu el tri membroj.

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato la sekvajn Komitatanojn C: Josep Franquesa Solé, Paulo Branco, Renato Corsetti, Marcel Delforge, Loes Demmendall, Andrej Grigorjevskij, Ulla Luin.

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato la sekvan Estraron, kondiĉe ke ĉiuj 9 havu statuson de komitatano (ĉu A, ĉu B aŭ C) je la momento de la elekto, kun indiko pri preferataj agadoj, por la laborperiodo 2004–2007:

specifa elekto

Prezidanto: Renato Corsetti; Vicprezidanto: Ivo Osibov; Ĝenerala Sekretario: Ulla Luin.

komuna elekto: Estraranoj

La Komitato elektu 4 personojn inter la 6 proponitaj: Ans Bakker-Ten Hagen: financo kaj administrado; Maritza Gutierrez: landa agado; Claude Nourmont: kulturaj kaj kongresaj agadoj; Amri Wandel: faka agado, familia kaj junulara agado; Andrej Grigorjevskij: informadiko, Delegita Reto, novaj servoj, ilia modernigo, ktp; Yu Tao: azia agado, eltrovado de amikoj de Esperanto inter internacie konataj personoj.

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato la sekvajn Komitatajn Reviziantojn por la laborperiodo 2004–2007: Paulo Branko, Loes Demmendaal.

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato elekton de tri personoj inter la sekvaj kandidatoj por la Financa Komisiono por la laborperiodo 2004–2007: Ilja de Coster, Marcel Delforge, Gianfranco Polerani, Flory Witdoeckt.

La Elekta Komisiono opinias, ke la proponitaj homoj bone povos plenumi la taskojn, pri kiuj ili sin proponis kaj kiuj rilatas la ĉefajn agadojn de la Asocio. Ĉiukaze estos specifa tasko de la nova Estraro mem interkonsenti kaj dividi la diversajn laborkampojn inter la elektotaj personoj.

Edvige Tantin Ackermann


Membraro de UEA: pozitiva evoluo

Kun 16978 membroj la statistiko de UEA denove turniĝis en kreskon en 2003.

La pasintjara membronombro superas per 716 la nombron de 16262 en 2002. La kresko ŝuldiĝas al plimultiĝo de aligitaj membroj. En 2003 la landaj asocioj pagis al UEA por 11264 membroj, dum en 2002 temis pri 10549.

Inter la aligitaj membroj radikale kreskis la nombro de junaj membroj, kiuj konsistigas la aligitan membraron de la junulara sekcio TEJO. Kompare kun 1162 en la antaŭa jaro, en 2003 TEJO havis 1908 aligitajn membrojn.

Tiu kresko tamen plejparte estas ŝajna, ĉar en 2002 multaj landaj asocioj ne indikis, kiom el iliaj membroj estis junaj.

Ankaŭ la nombro de individuaj membroj ĉesis fali. En 2003 UEA havis 5714 individuajn membrojn, kio signifas simbolan kreskon de 1 membro kompare kun 2002, kiam la nombro estis 5713. Provizoraj informoj pri la evoluo en 2004 indikas, ke la pasintjara rezulto ne estis incidenta. La 20-an de majo la Centra Oficejo registris jam la 5000an membron, kiu kotizis por la nuna jaro. En 2003 oni atingis tiun limon nur fine de junio. Tio parte rezultas el pli efika administrado en la CO, sed temas ankaŭ pri efektiva kresko de la membraro.

La plej fortan bazon UEA havis en Japanio, kie el 1445 membroj 1069 estis aligitaj kaj 376 individuaj membroj. Sekvis Germanio kun 1231 membroj (resp. 682 kaj 549), Ĉinio 1180 (1050 kaj 130), Francio 1165 (564 kaj 601), Italio 1025 (821 kaj 204), Belgio 789 (641 kaj 148), Usono 721 (350 kaj 371), Brazilo 650 (246 kaj 404), Svedio 615 (400 kaj 215), Britio 569 (403 kaj 166) kaj Nederlando 536 (277 kaj 259). En 2003 UEA havis membrojn en entute 111 landoj.

GK UEA


Aroma Jalto 2004

La 16a festivalo Aroma Jalto sukcese pasis en bona amika etoso. Ĉi-jare ĝi allogis 117 geesperantistojn el ses landoj: Pollando (67), Ukrainio (40), Ruslando (5), Hungario (2), Bjelorusio (2), Usono (1). En la renkontiĝo bone funkciis 3-gradaj Esperanto-kursoj. 16 komencantoj sukcese ekzameniĝis fine de la aranĝo. Estis interesaj: universitatoj, lingva kaj landa prezentadoj, tabloludoj, k.a.

Kun abundaj agrablaj emocioj pasis la multenombraj piedmarŝoj kaj ekskursoj: Urso-monto, Baĥĉisaraj, Alupka, Livadia, Masandra palacoj, Nikita botanika ĝardeno k.a. Vespere, krom la tradiciaj aranĝoj — interkona vespero, KGS, intelektaj ludoj — okazis koncertoj de Pavel Moĵaev, Maksim Ŝabala, Oĉka kaj la ĥoro el Gdańsk Gaja Velo.

Aktive partoprenis la Aroman Jalton la redaktoroj de la junularaj revuoj Kontakto kaj TEJO tutmonde — Ĵenja Zvereva kaj Joel Amis.

Volodimir Hordijenko


86a Brita Kongreso de Esperanto

Varioplenan programon ĝuis 87 partoprenantoj en la bela, histoririĉa, apudmara urbo Felixstowe, en la gubernio Suffolk, de 30 apr ĝis 3 maj. La kongreso estis la okazo ne nur por la jarkunvenoj de Esperanto-Asocio de Britio kaj rilataj asocioj, sed ĝi ankaŭ festis la centjariĝon de la fondo de EAB.

La organizantoj elektis tre taŭgan hotelon kiel kongresejon, kie haveblis diversgrandaj ĉambroj por la kunvenoj kaj libroservo; bufedo por “konstanta babilejo”; kaj restoracio por la vendreda vespermanĝo kaj la sabata, festa bankedo.

Elstaran serion de dek prelegoj prezentis Terry Page, Simon Davies, Paul Gubbins, Edmund Grimley-Evans, Joyce Bunting, John Wells, Marjorie Boulton kaj la multtalenta, ege laborema (aŭ ĉu laborigita?) eksterlanda gastpreleganto, Ziko Sikosek: pri-Esperantaj temoj, precipe historiaj, troviĝis apud eroj pri Ŝekspiro, la pentristo John Constable kaj astrofiziko… Paralele okazis konversaciaj klasoj por komencantoj kaj progresantoj, diverstemaj diskutrondoj, sesioj pri novaj edukaj iniciatoj kaj praktikaj instrusesioj pri mansonorilado, tiel ke preskaŭ ĉiam okazis io por ĉiu.

Distraĵojn prezentis krom Eric Walker, kiu provizis vidbendojn por vespera spektado, Ziko Sikosek: vendrede — tre defian kvizon pri muziko kaj lingvoj; kaj sabate — post la post-bankeda jubilea tosto fare de John Wells — ŝercrakonton pri la komenciĝo de Esperanto.

Dimanĉe La Verda Ranaro aktoris en la premiero de Dialogaro unuvoĉa, nova drameto verkita de Paul Gubbins speciale por tiu jubilea kongreso; tion sekvis solena tranĉado de festkuko, kiu ege bongustis — gratulon je la kunlaboro de la du Tellier-viroj!

La kongreso estis raraĵo en Esperantujo: ĉio ŝajne iris glate, programeroj komenciĝis akurate je la anoncita horo, kaj malmultaj homoj alvenis malfrue! Multan sinceran, dankeman aplaŭdon rikoltis la LKK dum la fermo — kaj plenmerite.

Post la sukcesega laboro, la teamo Terry Page, Geoffrey Sutton, Eric Walker, Angela, Dominique, Hannah kaj Matthew Tellier povis senpeziĝinte transdoni la simbolan kongresan flagon por la venontjara kongreso, kiu estos la komuna jubilea en Bulonjo-ĉe-Maro dum la paska ferio.

Malcolm Jones


Hela HELA

30 apr – 4 maj 2004 en Hel (Pollando) okazis la tradicia HELA — Humura Esperantista Libera Aranĝo. Partoprenis dudeko da gejunuloj el Pollando, Ruslando (Kaliningrado) kaj Nederlando.

Hel estas eta pitoreska banurbo en la samnoma duoninsulo proksime de Gdansko. Ĝi estas konata kiel la lasta defendolinio de la pola armeo komence de la Dua Mondmilito. Sed la vera valoro de la urbeto estas ne blendaĵoj, tranĉeoj kaj malmultekostaj trinkejoj, sed afablaj helanoj, kiuj ĉiam estas pretaj ĉiĉeroni eksterlandanojn.

La programo estis tre alloga. Post la interkona vespero ni noktomeze observis la salutpafadon en la najbara Gdansko, kiu signalis la aliĝon de Pollando al EU. En la sekvaj tagoj estis lingvistikaj prelegoj, ludoj kaj promenadoj, promenadoj, promenadoj… Kelkaj esperantistoj (tute frenezaj!) eĉ kuraĝis naĝi en la malvarma Balta Maro.

Kvankam pro partopreno de multaj komencantoj HELA, bedaŭrinde, de tempo al tempo aspektis kiel iu krokodilaro, ĝi sukcesis konservi la etoson de la esperantista internacia amikeco.

HELA — mia unua esperantista renkontiĝo post la fino de la elementa kurso en Kaliningrado — postlasis en mia koro varmajn impresojn.

Mi ĝojas, ke la polaj esperantistoj, kiuj organizis HELAn, nun preparas la venontjaran Internacian Junularan Kongreson.

Oleg Daniljuk
Fotis Irek Bobrzak
En Hel oni ne nur promenis kaj ludis, sed ankaŭ seminariis. (Fotis Irek Bobrzak)


Rumanio: bona funkciado

La Esperanto-Asocio de Rumanio kunlabore kun la Rumana Esperanto-Fervojista Asocio organizis Esperanto-Kongreson kaj Simpozion, inter 30 apr kaj 2 maj en la urbo Braŝovo kun 40 partoprenantoj.

La unuan tagon okazis du samtempaj Esperanto-kursoj, por tute komencantoj kaj por malpli komencantoj, la interkona vespero kaj la estrarkunsido.

Sekvatage komenciĝis la kongreso. Post salutoj Aurora Bute legis la agadraporton de EAR por 2001–03. Sekvis diskuto kaj la konkludo: la Esperanto-agado bone funkciis dum la lastaj jaroj.

La raporton de EAR kompletigis Attila Makay prezentinta la agadraporton de la Esperanto-Asocio de Oradea. La financa raporto de EAR evidentigis negativan saldon fine de 2003.

Okazis la elekto de la nova estraro — prezidanto Marian Constantinescu (Bukureŝto); unua vicprezidanto Aurora Bute (Timişoara); vicprezidanto Mihai Trifoi (Bixad); sekretario Mariana Berariu (Gherla); estrarano pri instruado Florica Popa (Timişoara); membro Emil Crăncáu (Baia Mare); kasisto Elena Ostoia (Timişoara).

Okazis ankaŭ libroprezentado kaj libroekspozicio, kunveno de membroj de ILEI, pluraj prelegoj kaj diskutoj pri la temo de la simpozio: “Eblecoj por disvolvigi la Esperanto-agadon en Rumanio”. Ni profitis la belegan veteron kaj ekskursis al Poiana Brasov.

Aurora Bute


Litovia kalejdoskopoLa kongresa emblemo

Financa helpo al la 90a UK

12 maj la urba konsilantaro definitive decidis doni al LitEA 100 mil lidojn (ĉ. 29 mil eŭroj) en 2004 kaj la saman sumon en 2005 el la urba buĝeto por organizaj preparlaboroj de la 90a UK en Vilno en 2005. Antaŭ tio la afero estis diskutita kaj aprobita en kvar komitatoj de urba konsilio (pri financoj kaj buĝeto, pri ekonomiko, pri socialaj aferoj, pri kulturo, edukado kaj junularo) kaj en la kolegio de urba konsilantaro. Ĉi tiu decido aperis en pluraj gazetoj kaj en la retpaĝo de la urba municipo. La urbestro de Vilno, Arturas Zuokas, multe kaj grave influis, ke la urba konsilantaro akceptu ĉi tiun decidon. 

… kaj al la 40a BET

La urba municipo de Birštonas decidis doni 3 mil lidojn por eldoni 2 mil ekz. de kolora informlibreto pri Birštonas en Esperanto renkonte al la 40aj jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos 10–18 jul 2004. 

Progreso en Kretinga

16 apr prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, kaj sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė, vizitis la apudmaran urbon Kretinga, kie en julio okazos la 57a kongreso de IKUE. Ili renkontiĝis kun la urbestro, Valerijonas Kubilius, kiu konsentis esti alta protektanto de la kongreso. Oni interkonsentis pri informlibreto pri Kretinga en Esperanto kaj pri elementa kurso en la urbo. Estis vizititaj redakcioj de du lokaj ĵurnaloj kaj diversaj lokoj, kie okazos kongresaj aranĝoj. La urba kulturcentro promesis kontribuon de urbaj ensembloj al la kultura programo de la kongreso. 3 maj en Kretinga komenciĝis unumonata intensa senpaga kurso de Esperanto. Ĝin gvidas konata pola Cseh-instruistino Ewa Bondar. La kurso okazas en la instituto de religiaj sciencoj de Sankta Antonio, kiu senpage disponigis ejon por la kurso kaj loĝejon por la instruistino. 

Ekspozicio en biblioteko

Dum la tuta majo 2004 en la vilna publika biblioteko Kalvarijos funkcias ekspozicio de pli ol tridek Esperanto-libroj, donacitaj de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) en Japanio. La ekspozicion kunorganizis Jūratė Bartaškienė, kiu laboras en la biblioteko, kaj KLEG. Pri la ekspozicio ekde 29 apr ĉiutage anoncas tutlanda tagĵurnalo Lietuvos aidas.

Tra la gazetaro

En la marta numero de monata bulteno de Litovia asocio de ĵurnalistoj kaj Litovia ĵurnalisma fondaĵo Žurnalistu žinios aperis duonpaĝa artikolo de Arnoldas Čaikovskis pri partopreno de LitEA en la Vilna internacia librofoiro, speciale pri la libro Mi estas soldato de Esperanto. En la 4a numero de monata prilingva revuo Gimtoji kalba estas tutpaĝa recenzo de Inga Mataitytė pri la libro de Aleksandr Duliĉenko En la serĉado de la universala lingvo. Sur la tria kovrilpaĝo de la revuo estas foto de kvin lastatempe aperintaj libroj pri Esperanto en la prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj. 3 apr la tutlanda tagĵurnalo Lietuvos zinios aperis tutpaĝa riĉe ilustrita artikolo pri la gvidanto de Esperanto-klubo en marurbo Palanga, Kastytis Aleknavičius. 8 apr en la semajnĵurnalo žaliasis pasaulis (La Verda Mondo) aperis artikolo de Arnoldas Čaikovskis pri vilna esperantistino Ruta Vaičinaitė, kiu laboras en naturprotektado, pri novaj libroj pri Esperanto, pri la 90a UK en Vilno k.a. Oni planas krei en tiu gazeto Esperanto-rubrikon. Pri Antanas Poška kaj lia esperantista agado oni povas legi en la 7a numero de dusemajna tutlanda gazeto Laisvas laikraštis kaj en la 6a numero de dusemajna gazeto de Asocio de litovaj sciencistoj Mokslo Lietuva. En la 14a numero de semajna revuo Savaitė su TV aperis artikolo de Laimius Stražnickas pri eksterlandanoj loĝantaj en Litovio. Duono de la artikolo rakontas pri korea esperantisto Choe Taesok kaj lia esperantista familio; ĝin ilustras familia foto de Choe Taesok, lia edzino Vida kaj iliaj filinoj Martyna kaj Jogaile (vidu malsupre).

La familio Choe


Esperanto-fako en librovendejo

Ekde aprilo en la centro de Kaŭno funkcias nova librovendejo Septynios vienatvės (Daukanto 11). Laŭ iniciato de la vendejo en ĝi estas establita aparta sekcio de libroj en kaj pri Esperanto. LitEA liveris al la librovendejo pli ol 40 librojn. Ĝi estas la dua librovendejo en Kaŭno kun Esperanto-fako (la unua estas Knygu aleja en Laisves al. 29). En Vilno Esperanto-fakon havas librovendejo Antakalnio peleda.

Nova kurso en la ĉefurbo

6 apr en Vilno, en la urba gimnazio de Salomėja Nėris, komenciĝis nova senpaga Esperanto-kurso. Al la unua leciono venis 56 dezirantoj lerni Esperanton. La kurson gvidas Gediminas Degėsys. Samtempe funkcias duagrada Esperanto-kurso kun 10 studantoj. Ĝin gvidas Frank Wurft, germana esperantisto loĝanta en Vilno. 

Birštonas: de kurso al klubo

19 apr en Birštonas okazis ekzameno por finintoj de la elementa Esperanto-kurso de Ewa Bondar. Sukcese ekzameniĝis pli ol 30 personoj el Birštonas kaj Prienai, inter ili, vicurbestro de Birštonas Juozas Aleksandravičius. Sekvatage en ĉeesto de ĵurnalistoj kaj gvidantoj de LitEA kursfinintoj ricevis diplomojn de LitEA kaj de la Internacia Esperanto-Instituto (Hago). Post la enmanigo de la diplomoj okazis bankedeto. Grupo da kursfinintoj decidis fondi Esperanto-klubon en Birštonas kaj aktive partopreni la 40an BETon.

La plej nova lernolibro

Ĵus aperis ankoraŭ unu lernolibro de Esperanto por litovoj Esperanto kalbos vadovėlis de Algimantas Skūpas — la plej nova, la plej ampleksa, la plej kompetenta, la plej profesia kaj la plej prestiĝa. La lernolibron (1000 ekz.) eldonis prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj en Vilno. Ĝi estas jam la kvina el serio de sep planitaj libroj en tiu eldonejo. Ĝi havas la saman aspekton kiel la antaŭaj kvar, estas 320-paĝa, fortike bindita. La lernolibro konsistas el antaŭparolo, 22 lecionoj, resuma gramatiko, litovaj-Esperantaj konversaciaj frazoj, kantaro, krestomatio kaj multaj utilaj informoj. La nova lernolibro estas aĉetebla en la oficejoj de LitEA en Kaŭno kaj en Vilno, en la libroservo de UEA kaj en pluraj librovendejoj de Litovio.

Povilas Jegorovas


La Ondo prezentis sin

La 14an de majo 2004, vendrede, en la kaliningrada kulturpalaco de maristoj okazis publika prezentiĝo de Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU) okaze de la dujara datreveno de ĝia ekfunkciado. La kunvenon gvidis nova esperantisto — kaliningrada studento Oleg Daniljuk, kiu en decembro 2003 finis la elementan kurson de Esperanto ĉe KREU.

Halina Gorecka, la prezidanto de la unuiĝo, rakontis pri la agado kaj planoj de KREU. Aleksander Korĵenkov, redaktoro de La Ondo de Esperanto kaj komitatano de UEA, revuis la lastatempan esperantistan aktivadon en la mondo, aparte en Eŭropo. Prezidanto de Litovia Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, diskonigis la sperton de la esperantista agado en Litovio, kiu venont-somere akceptos la 90an Universalan Kongreson de Esperanto.

Inter la ĉeestantoj estis kelkaj ĵurnalistoj kaj vickonsulo de Pollando, Andrzej Opaliński, kiu en la bufeda regalo faris spritan bondeziran paroladon kaj invitis esperantistojn denove partopreni la Zamenhofan Tagon en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Kaliningrado.
Prezentado en Kaliningrado: Foto de Andrej Taran

La datreveno de KREU estis menciita radie kaj gazete.


Du staĝoj ĉe Kvinpetalo

La Ŝekspira Staĝo okazis en Kvinpetalo 20–24 apr 2004.

Matene antaŭ la unua kurso, la tuta trideko da staĝantoj “ĝuis” la eblecon interkonatiĝi dum du horoj ekstere kaj stare en fruprintempa malvarmeto. Tion kaŭzis valizo dubenhava Bagdad-devena, kiun erare kunprenis el trajno staĝantoparo anstataŭ la propran. Kvankam temis nur pri lukumoj (orientaj frandaĵoj) volvitaj kaj sukeritaj per “blanka pulvoro”, la afero venigis arojn da ĝendarmoj, fajrobrigadistoj kun protektaj vestoj kaj maskoj kaj fakuloj pri kemiterorismo. Kvinpetalo tiel rajtis senpagan reklamon far pluraj regionaj ĵurnaloj!

Post tiu evento Ŝekspiro komencis eniri niajn mensojn danke al Helga kaj Johano Rapley, Briano Osulivano kaj Janik Delmuelil' (Dumoulin), kiuj siavice prezentis al ni po unu verko tage, ĉefe tra komparo de tradukoj. Dum Hamleto kaj Makbeto fluigis sangon pro reĝaferoj, plej plaĉaj kaj amuzaj montriĝis la Sonĝo de Someromeza Nokto kaj la Venecia Komercisto.

La staĝo aldone enhavis kurson de jogo (por malstreĉi mensojn kaj korpojn) de Arlette Plutniak, lingvokursojn trinivelajn de Jean-Luc Tortel, Janine Dumoulin kaj Anne-Sophie Markov, kaj ekzamenojn je diversaj niveloj.

Vito Markov


27 apr – 1 maj ekskuracisto Johan'-Luko Tortel prelegis en Kvinpetalo pri Zamenhof kaj Medicino.

Ni devis tuj ensalti en “profundan akvon”, lernante belajn esprimojn, ekzemple, “ateromatozo” kio egalas al arteriosklerozo, kaj se oni ne konis tion, oni povis admiri klarigajn desegnojn kaj diapozitivojn. Jam en la tempo de la unua Kongreso en 1905 en Bulonjo, Zamenhof ne povis longe piediri pro doloroj en la kruroj, kaŭzitaj de arteriosklerozo, kiu siavice povas ekesti pro fumado.

Johan'-Luko pritraktis la aliajn membrojn de la familio Zamenhof el la vidpunkto de (mal)sano kaj rakontis al ni pri aliaj medicinistoj/esperantistoj, inter ili Kabe kaj Kalocsay.

Helga Rapley


Verda printempo en Uralo

Pli ol sesdek esperantistoj kunvenis 1–3 maj en Jekaterinburg okaze de la tradiciiĝanta renkontiĝo Esperantista Printempo en Uralo.

La programo enhavis plurajn prelegojn, ekskursojn, koncerton kaj diskuton pri la ĉefa temo: “Esperanto-movado bezonas kaj idealistojn, kaj realistojn — ni laboru kune!” Kadre de la programo oni solenis la 25-jariĝon de la urba Esperanto-klubo, kiu en la jaroj 1980aj estis unu el la plej aktivaj esperantistaj kolektivoj en Ruslando.

La renkontiĝon organizis Urala Esperantista Societo, kiu 15 maj havis sian jar-konferencon. La konferenco, kiun partoprenis ok UESanoj, taksis perfekta la laboron de la socieco kaj de ties prezidanto. Ĝis la sekva konferenco la laboron de la societo plu gvidos prezidanto Vladimir Terjoĥin; lin helpos nova estraro: Viktor Kudrjavcev, Raja Kudrjavceva, Natalia Talankina kaj Viktor Kulakov — ĉiu kun pli ol 20-jara sperto en Esperanto.

Tatjana Kulakova


Tradicia printempo en Pelplin

Jam por la kvara fojo bonvenigis esperantistojn Printempa Esperanto-Renkonto en la malnova pola urbeto Pelplin. Ĉi-foje ĝi omaĝis episkopon-esperantiston, Konstanteno Dominik, kies agado ligiĝas al la fama Pelplina katedralo, kiun cistercianoj ekkonstruis en 1276.

8 maj, sabate, la animzorganto de polaj esperantistoj, pastro Jozefo Zielonka, celebris Sanktan Meson en la Internacia Lingvo. Sekvis mallonga orgena koncerto.

La unuan parton de la laborprogramo gastigis la Supera porpastra seminario. Margarita Flisik, vicdirektorino de la seminaria biblioteko, priskribis la silueton de episkopo Dominik kaj gvidis scivolemulojn al la biblioteko. Varsovia studentino Katarzyna Tempczyk referis pri la Esperanto-agado de la “verda episkopo” kaj pri aliaj provoj de la uzado de Esperanto en la katolika eklezio. Arkadio Binnebesel rakontis kelkajn epizodojn el sia vivo lige kun la omaĝato. Lokaj aŭtoritatoj ĉeestis kaj salutparolis. Jadwiga Wasiuk, motoro de nia movado en Kocjevia regiono, ricevis honor-diplomon de la urbestro pro aktiva promocio de Pelplin pere de Esperanto. Post kafo-paŭzo oni metis florkronon sur la tombon de la episkopo.

La cetera programo disvolviĝis en la 1a lernejo. Estas menciinda interesa diskuto pri la Esperanto-movado en Pollando, kiun gvidis la prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak. Japana entreprenisto kaj mecenato Etsuo Mijoshi rakontis pri sia kompanio SWANY kaj informkampanjo pri Esperanto en gravaj eŭropaj ĵurnaloj. Halina Gorecka informis pri la esperantista agado en la Kaliningrada regiono. Junulara folklor-ensemblo prezentis programon en Esperanto kaj en la dialekto de Kocjevio. Ankaŭ la vespermanĝo estis aranĝita laŭ la loka kutimo kun tipaj pladoj.
E-Printempo en Pelplin
La dimanĉan antaŭtagmezon kunsidis la Ĉefa Estraro de PEA, kun ĉeesto de kelkaj invititoj. Inter pluraj gravaj temoj estis traktita la propono okazigi en Kaliningrado komunan kongreson de esperantistoj ruslandaj kaj pollandaj. Vespere en Malbork lokaj esperantistoj bonvenigis gastojn en sia duĉambra klubejo por amika renkontiĝo. Lunde okazis publika prezentado de la filmo Sieĝoj de Malbork en la Karavanejo de la Teŭtona Kastelo, kun ĉeesto de lokaj aŭtoritatoj kaj ĵurnalistoj.

Halina Gorecka


Emblemo

Doni vizaĝojn al ĉiuj etnoj

Festivalo Faces (Vizaĝoj), kiu okazas regule fine de julio aŭ komence de aŭgusto en Karjaa/Billnäs, estas nun la plej grava etnomuzika festivalo en Finnlando.

La festivalon organizas la asocio Etnokult ry de 1997, sed la kerna ideo por la festivalo naskiĝis jam pli frue. La samaj organizantoj okupiĝis en la 1980aj jaroj pri “Por paco”-koncertserio. Faces estas tiel rekta daŭrigo por tiuj paco-koncertoj.

La historio malantaŭ la nomo estas dupolusa. Unue, la organizantoj volis doni vizaĝojn al ĉiuj etnoj kaj kulturoj vivantaj en Finnlando. Kaj due, pliproksimigi finnparolantajn finnojn al la plurkultureco en nia lando.

La kernaj ideoj de Faces-festivalo tre similas al tiuj de la Esperanto-movado: toleremo, egalvaloro de ĉiuj etnoj, paco kaj kontraŭrasismo. Lastatempe la festivalorganizantoj volis doni plian atenton al aliaj minoritataj grupoj, eventuale diskriminaciitaj. Pasintjare oni plifaciligis la venon kaj movadon en la festivala areo al movhandikapaj personoj kaj momente oni pripensas, kiel pli atenti la blindulojn.

Konsiderante la idealojn de la festivalo, eble ne estas miraklo, ke esporoka bando, Dolchamar, surscenejiĝos en Faces, eĉ ĉeftage, sabate la 31an de julio. Estas tamen la unua fojo, kiam plene esperanta bando ludos en ajna finna muzikfestivalo ne-esperanta.

La festivalo ne limigos sin nur al muziko. Oni aŭdos poemojn pri milito kaj paco, vidos artajn ekspoziciojn, povos partopreni kursojn pri “capoeira”, jogo, drumado aŭ ĉampionecan konkurson pri stratludado.

En la festivala areo, meze de bela finna naturo, eblas tendumi kaj pasigi neforgeseblan semajnfinon. La festivalo en Karjaa okazas ne tre for de Helsinko kaj tempe ĝi bonege kongruas kun la IJK en Rusio kaj la postkongresoj. Nepre ne maltrafu esperantan bandon, Dolchamar, en finna roksomero!

Pliaj informoj pri la festivalo kaj la programo: www.faces.fi; pri la biletoj: www.ticketservicefinland.fi; pri Dolchamar: www.nettie.fi/dolchamar.

Riitta Hämäläinen

Dolchamar la antaŭan semajnfinon koncertos en la rokfestivalo Melu 2004 (Bruo 2004) en Kirkkonummi/Masala. Ankaŭ Kirkkonummi estas tre proksime al Helsinko. 


La plej bela lingvo

(Landa Agado) La ministro por la fundamentaj lernejoj de la Franclingva Komunumo de Belgio, Jean-Marc Nollet, pretigis grandan dosieron kadre de la kampanjo Atentigo pri lingvoj por diskonigi diversajn lingvojn inter la junaj lernantoj de la franclingvaj lernejoj. La dosieron suplementas K-disko kun 16 belaj kantoj en diversaj lingvoj. Oni vastskale disdonis la dosieron kaj la senpagan diskon.

En la lumdisko inter 16 kantoj aperis ankaŭ Esperantlingva kanto, kies titolo estas “La bona formiko”. Ĝin surdiskigis Nikolin' en Esperanto. La aliaj lingvoj estis: svahila, nederlanda, araba, angla, itala, serba, valona, turka, portugala, greka, hispana, persa, germana, franca kaj franca/Brusela kun miksaĵo de aliaj lingvoj…

Laŭ la voĉdono de infanoj en lernejo en Namur la unuan lokon el diverslingvaj kantoj okupis Esperanta kanto: “ĉar ĝi estas amuza, ĉar ĝi estas la plej bela lingvo, kiu ekzistas”, — klarigis la infanoj.

Clade Glady


Kurte

La sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio de Esperanto laboras pri la naŭa Aldono al la Universala Vortaro, en kiu estos oficialigitaj inter 200 kaj 300 vortoj. (Heroldo de Esperanto)

La prezidantoj de UEA, Itala Esperanto-Federacio kaj Torina Esperanto-Centro proponis al la koncernaj instancoj utiligi Esperanton kiel oficialan lingvon por la Vintra Olimpiko kiu okazos en Torino en 2006. (Informitale)

La Verduloj estas la unua partio, kiu uzas Esperanton en la Eŭropa balotkampanjo: ili produktis la afiŝojn Vi decidas! / Via baloto por verda Eŭropo! / Via baloto por paco!(Heroldo de Esperanto)

2 mil Esperanto-informiloj estis disdonitaj en la budo de Irana Esperantisto dum la gazetfestivalo, kiu okazis 6–13 maj en la irana ĉefurbo. (Simin Emrani)

La germana firmao Meckel-Spenglersan GmbH, kiu produktas naturkuracajn medikamentojn, informas sur siaj retpaĝoj ankaŭ en Esperanto. (Nun)

Laŭ invito de la asocio de studentoj pri lingvistiko VOS, 28 apr okazis ateliero pri Esperanto en la universitato de Amsterdamo. Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto, enkondukis Esperanton; Atilio Orellana Rojas, direktoro de Internacia Esperanto-Instituto donis Cseh-metodan lecionon. (Nun)

Vojvodina Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Societo Marko Nesić partoprenis libroekspozicion Salono de libroj Novi Sad (Vojvodino, Serbio) 23–27 apr 2004. (Landa Agado)

Serba aktivulino Tereza Kapista kun tri gelernantoj trifoje prezentis Esperanton kadre de la tutlanda Tago de la Infanoj en prestiĝa privata angla lernejo en Istanbulo. (Landa Agado)

En Zalaegerszeg (Hungario) estas fondita futbala teamo Esperanto-SE.(Esperanto)

21 maj la 89a UK en Pekino nombris 1506 aliĝintojn el 50 landoj; plej multe da kongresanoj aliĝis el Ĉinio (712), Japanio (161), Francio (79), Germanio (69) kaj Koreio (51). (GK UEA)

Internacia Klubo Esperantotur kaj vojaĝoficejo Flugo aranĝis 8 mar – 22 apr 2004 vojaĝon tra la Centra Ameriko kun partopreno de la 6a Tutamerika Esperanto-Kongreso en Kubo. (Esperantotur)

Okaze de la oficialaj solenaĵoj pro la plivastiĝo de EU, 30 apr 2004 renkontiĝis ĉ. 20 polaj kaj germanaj e-istoj sur la urba ponto de Frankfurt (Oder); ilin salutis la urbestro de Frankfurto, s-ro Patzelt. (Andrzej Kiszkiel)

En 2003 legantoj de Monato per la Abonhelpa Fonduso donacis 68 abonojn al Esperanto-parolantoj en malriĉaj landoj. (Monato)


Por ke lingvo estu intertriba

Por ke lingvo estu intertriba, ne sufiĉas nomi ĝin tia, oni devas ankaŭ instrui ĝin!

En la mondo, kaj en Afriko, oni multe parolas pri tribismo kaj pri la malbonaj sekvoj de tribismo, kiuj interalie estas malpaco, streĉitaj rilatoj kaj eĉ malferma milito. Ni provas helpi afrikajn landojn, en la kadro de samcelaj klopodoj de Unesko, venki tribismon.

Nia rimedo ŝajnas tre bona por permesi rektan interkontaktadon inter anoj de malsamaj gentoj en la koro de Afriko, kie militoj faris multajn viktimojn lastatempe. Nia projekto estas “Lingvo de paco — Ururimi rw'Amahoro”. Temas pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi post unu aŭ du jaroj grandan intertriban, interetnan, kaj interlandan renkontiĝon de esperantistoj en Buĵumburo, Burundio.

Instruado de Esperanto jam okazas surloke. Nun aperis instruistino preta vojaĝi tien, ne sen personaj riskoj, ĉefe por instrui Esperanton pli bone al la instruistoj. Ni devas NUR pagi la flug-bileton kaj la ceterajn kunligitajn kostojn. Ni estas la Fondaĵo Espero, konto “Lingvo de Paco” ĉe UEA, kiun vi jam multe subtenis en la pasinteco. Ni esperas, ke vi faros tion ankaŭ nun por ebligi ĉi tiun agadon.

Se vi sendas monon al UEA por la Fondaĵo Espero bonvolu klare mencii sur la pagilo “Fondaĵo Espero — Lingvo de Paco”. Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA pĝ. 33.

Renato Corsetti


Invito al duelo

Mi vokas al duelo lingva ĉiun parlamentanon de Eŭropa Unio aŭ lian respektindan reprezentanton, ekzemple, konatan verkiston aŭ scienciston, kiu asertas, ke Esperanto estas la lingvo sen kulturo, kaj la objekto de tiu ĉi intelekta duelo povus esti ĉiuj agoj ligitaj kun vortoj en esprimo de pensoj, ankaŭ en diversaj tradukoj de la patrina lingvo al ĉiu alia lingvo elektita kaj inverse — mi uzus en tiu ĉi duelo nur la lingvon Esperanto, akceptante ĉiujn kondiĉojn aliflankajn.

Mi esperas, ke por tiuj homoj “kun kulturo” ne mankos kuraĝo!

Zuriko, la 18an de majo 2004

Jan Stanisław Skorupski


Walter Zelazny

La Konsulo de la Civito deklaras

La Konsulo de la Esperanta Civito,

konsultinte la Civitan Senaton kaj specife la parlamentanojn kiuj partoprenis en faka seminario pri la projekto de Konstitucia Traktato por Eŭropa Unio;

konstatinte ke la etendiĝo de Eŭropa Unio al mez- kaj orienteŭropaj ŝtatoj, kiu tuj plenumiĝas per la demokratiaj elektoj de multlingva parlamento sur kontinenta skalo, fare de la popoloj de 25 ŝtatoj, havos gravan influon en la historio de la mondoparto kie naskiĝis esperanto kaj ĝia unua parolkomunumo;

rimarkinte ke la nuna Eŭropa Unio trairas institucian fazon karakterizatan per la adopto de sistemo de malperfekta konfederacio, kie pli kaj pli konfrontiĝas du tendencoj: unu emfazanta la suverenecon de la unuopaj ŝtatoj, alia subtenanta la ideon de federisma subjekto pli forta ol la ŝtatoj;

lokalizinte en la projekto de Konstitucia Traktato efektivan regreson de la federismaj elementoj, unuavice pro la enkonduko de reprezenta sistemo kiu ĝeneraligas la proporciecon kaj eliminas ĉian spuron de pariteteco inter la membroŝtatoj;

rekomendas al la Esperantianoj voĉrajtaj en la EU-landoj partopreni en la balotoj por la EU-parlamento kaj atenti, ĉu la programoj de la kandidatlistoj inkluzivas:

a) subtenon al la perspektivo de transnacia federisma subjekto pli forta ol la suverenaj membroŝtatoj;

b) adekvatan kritikon pri la projekto de Konstitucia Traktato en sia nuna formo;

c) lingvopolitikon kiu respektas la principojn de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj;

d) agnoskon pri la utilo de esperanto kaj de ĝia kulturo en la konstruo de aŭtenta transnacia civitismo.

La Konsulo aldone deklaras ke la kandidatiĝo de Esperantaj Civitanoj en balotlistoj estas individua rajto, kiu neniom engaĝas la Esperantan Civiton mem. 


Ĉu page aŭ senpage?

Ĉu oni devas postuli pagon por Esperantaj kursoj aŭ ne? Jen tikla demando! Sed permesu al mi raporti pri nia sperto en la Kultura Kooperativo Esperantista (Brazilo).

En 2002 la Esperanto-kursoj en KKE estis pagitaj kaj tiam nur 15 personoj aliĝis dum la tuta jaro! En 2003 la estraro de KKE decidis senpagigi la kursojn. Rezulto: 95 aliĝis. Kaj en 2004 (ĝis la fino de marto) jam aliĝis 50 personoj.

Aloísio Sartorato


Petrarko

Francesco Petrarca (1304–1374)

La kulturaj, akademiaj kaj altlernejaj rondoj en Italio festas ĉi-jare la 700-jaran datrevenon de la naskiĝo de la plej renoma kaj elstara itala poeto frurenesanca, Francesco Petrarca. Li estis verkisto kaj poeto, krom en la latina, per kiu li abunde verkis, en la tiama vulgara, t.e. en la itala. Ĉi-lingve li postlasis sian poezian ĉef-verkon, Il Canzoniere (La Kanzonaro), en kiu li prikantas sian amon al Laŭra, al la virino, al kiu li nereciprokate enamiĝis, kaj kiu markis lian tutan amvivon. La poezia lingvo de lia Kanzonaro profunde influis tutajn generaciojn de postaj italaj poetoj, ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Francisko Petrarko naskiĝis la 20an de julio 1304, en la toskana Arezzo [Areco], ĉe bonstata familio tiam apartenanta al la Gelfa partio.

Knabaĝe li sekvis sian patron, Senjoron Petracco, kiu estis notario, ĝis la Provenca Avinjono, tiama sidejo de la Papa Kortego. En 1320 li revenis al Italio, en Bolonjo, por tie kompletigi siajn prijurajn studojn kune kun sia frato Gerardo. Reveninte al Avinjono, li startigis en 1330 ekleziulan karieron, akiris protektadon de Kardinalo Colonna kaj de la Papo Benedikto XII, kiu koncedis al li la rangon de kanoniko en la katedralo de Lombez. Petrarko akceptis la klerikan karieron kiel honorindan profesion, sed li neniam hezitis akre kritiki la tiaman korupton de la Papa Kortego. La 6an de aprilo 1327, la Sanktan Paskan vendredon, la juna Francisko ekvidis en la Preĝejo Sankta Klara junulinon, kies identeco plu restas al ni nekonata, al kiu li enamĝis, kaj kiun li nomas Laŭra en unu el siaj unuaj sonetoj. Temis pri amo nereciprokata, kiu tamen neniam elĉerpiĝis, kaj plu daŭris eĉ post la morto de la virino. Tiu amo inspiris kaj traplektas la tutan Kanzonaron.

Spite la fakton, ke li akiris famon kaj rekonon ĉe la posteuloj pro siaj itallingvaj poemaroj Kanzonaro kaj Triumfoj, dumvive li famiĝis kaj gajnis nedubeblan prestiĝon pro sia latinlingva verkaro. En la jaro 1341 li estis solenege kronita kiel poeto en Romo, en la Senata Palaco sur Kapitolo, pro sia latina poemaro Afriko, sub la patronado de Reĝo Roberto Anĵua.

Post la jaro 1353, jam famiĝinta kaj riĉa, Petrarko plejofte loĝadis kaj plu verkadis en Italio, akceptinte invitojn kaj patronadojn de pluraj tiamaj Reĝoj, kiel la Anĵuoj en Napolo, kaj Senjoroj, kiel Visconti en Milano kaj poste en Venecio, kaj Carrara en Padovo. Li ofte vojaĝadis taskigita per diplomataj aferoj, rilatadis kun la tiamaj kleruloj ĉe kortegoj kaj universitatoj, elspuradis kaj pristudis antikvajn latinajn manuskriptojn, sed, kontraste, li daŭre priserĉadis kaj celebradis la solecan vivon, la solizolon, la memkoncentriĝon.

Kvankam ekleziulo, kies ordino tamen ne devigis lin rekte okupiĝi pri anima prizorgado de la kredantoj, li ekhavis filon en la jaro 1337, kaj filinon en la jaro 1343 de du malsamaj virinoj, kies identecoj restas al ni nekonataj.

Dum la tuta vivo li daŭre ellaboris siajn italajn kaj latinajn verkojn, ilin rearanĝis kaj reĝustigis, kaj pasigis siajn lastajn jarojn en sia domo en Arqua, apud Padovo, kune kun siaj filino, bofilo kaj nepino, admirate kaj honorate de la tiama klerularo. Li mortis tie la 18an de aprilo 1374.

Lia Kanzonaro

En la Kanzonaro Petrarko esprimis la novon kaj grandecon de sia poeteco. Novas ĉefe la formo de tiu poezia verko: li imagis poemkolekton ne kiel simplan sumon de poeziaĵoj, sed ja kiel ellaboron de plano kaj irvojo, ĉe kiu ĉiu poeziaĵo gardas sian memstarecon, tamen ja ĉiuj estas parto de pli kompleksa strukturo, kiu, kiel tia, alprenas kroman kaj pli unuecan signifon.

La Kanzonaro entenas 366 poemojn, plejparte sonetojn, kaj kanzonojn, sestinojn, baladojn, madrigalojn. Li titolis ĝin latine Rerum vulgarium fragmenta (Fragmentoj el kozoj vulgaraj), la titolo Kanzonaro ekcirkuladis post lia morto.

La poezitemaro povus dividiĝi duparte: unue aperas amlirikaĵoj koncernantaj virinon vivantan kaj delogantan, kiun la poeto plurfoje renkontis, povus rerenkonti, kun turmentoplenaj kaj sentimplikaj dilemoj, inter espero kaj malfeliĉo. Due disvolviĝas amo transformiĝinta al rememoro, kaj elstaras etosoj pensdronaj kaj meditoplenaj.

Ĝenerale la poemtemoj estas la amo al virino, la sento de vivkadukiĝo, la volo al repento, la suferiga konscio, ke la mondo kaj ties ĝuoj ne havas veran realon, sed ili estas tromp-iluzio, revo, el kiuj nin vekas morto. Tiel la verkitinero de Kanzonaro estas la vojaĝo de la memo el la tera amo al la amo ĉiela. La unuiga strukturo de la poemaro estas la personeco de la poeto mem, kun sia intima vivo kaj kun la tuto de sia ekzistado, ekde la junaĝo ĝis la matureco.

La amo al Laŭra poeme ĉefrolas, kune kun eroj pripolitikaj, publikaj kaj religiaj, sed la amo al tiu virino estas daŭre spertata nur en la pensado, kiel penso konstante obsedanta la menson. Tra tiu ĉiamrevata kaj pripensata amo, la poeto vojirigas kromajn perturbojn, malkvietiĝojn kaj dezirojn pri feliĉo surtera, pri pekokonscio, pri anhelo al eterneco, kaj bedaŭro pri la vivofuĝemo.

Petrarko sin kroĉas ĉe la antaŭa tradicio de la ampoezio, akceptante kaj asimilante la motivojn de la provenca kaj itala lirikoj, kaj aparte tiujn de “la dolĉa Nova Stilo”, tamen li, malsame al Danto en la Vivo Nova kun la sublimigo de Beatrica ĝis teologia simbolo, skizas sian Laŭran vera virino, kun bela korpo, amata pro ŝia beleco spirita kaj korpa. Lia amo estas persista pasio, erotika deziro, al kiu Petrarko, tamen, aldonas la temojn de la peko, de la ciamŝvebanta morto en la mondo, kaj de la kadukiĝo de ĉia beleco.

Esperantigi la sonetojn kaj kanzonojn de Petrarko aparte malfacilas pro lia elektemo de la klera itala ĉe la tarda Mezepoko, kaj verdire ege malmulton oni tradukis al la internacia lingvo. Fakte, krom la malmultaj eroj aperintaj en Itala Antologio (Milano, 1987), mi ne konas aliajn liajn publikigitajn erojn. Jen, por la esperanta publiko, mi elektis kaj esperantigis kelkajn liajn sonetojn.

Nicolino Rossi


El la Kanzonaro de Petrarko

XII

Petrarko ne kuraĝante plendi ĉe Laŭra pro la doloro, kiun ŝia konduto indiferente forpuŝema estigas en li, prirevas tempon fore futuran, dum kiu la maturiĝinta aĝo de ambaŭ donos al li la kuraĝon rakonti la hodiaŭajn amturmentojn. Se tiam li akiros de ŝi ian kompatsenton al liaj penoj, tio lin parte rekompencos por la nuna doloro. La imagita kadukiĝo de la beleco de Laŭra donas apartan intimsenton al la soneto:

Se mia vivo aspra, de l' turmento
forŝirmi povas sin, kaj de l' sufero,
ke vidu mi, pro l' jaroaglomero,
l' okulojn viajn febli, sen belsento,
damo; kaj l' orharar' sin turni arĝento
kaj lasi, ke l' florgarn', la vestapero
kaj la vizag' ekpalu, ke l' danĝero
mia en timo igu min lamento;

fine kuraĝa igos min Amoro,
ke mi malkaŝos miajn turment-ŝirojn,
kiaj jam estis jaroj, tagoj, horo:
kaj se oldaĝ' kontraŭas la dezirojn,
ke tute venu al mia doloro
sento konsola miajn amsuspirojn.

XIX

Ĉi soneto reproponas la temon de la antikva amo korteza: la enamiĝinto estas kvazaŭ nokta papilio sin ĵetanta al flamo por pli intense ĝui ties lumon, kaj li estas forbruligita. La gusto de ĉi soneto kuŝas en la trasento de nebremsebla fatalo, kiu tute fortrenas la poeton, plene gustumantan sian suferon, preskaŭ ekzaltiĝe. La ritmo de la soneto venas al unua melankolia celo en la 8a verso, kaj al pli lucida despero en la l4a verso:

Kelkaj bestoj en mond' tiom fieras,
ke kontraŭ la sunlum' havas defendon:
aliaj sentas de ĉi lum' ofendon,
kaj nur eliras, kiam ekvesperas:
kaj kromaj, per dezir', kiu esperas,
ĝuas la fajron tiom kaj la splendon,
ke spertas ili ĝian brulascendon.
Ho stulta! en ĉi vico mi aperas.

Jam mi ne fortas gvati la lumbrilon
de ĉi virino, kaj en lok' obskura,
aŭ horo tarda min ne ŝirmi povas;
sed mi kondukas larman ĉi pupilon
ŝin vidi laŭ destino amtortura:
al arda brul' senpere mi min ŝovas.

CCCX

La temo de ĉi soneto estas gurdite malnova, sed Petrarko ĝin difinas per eksterordinare efika, kaj samtempe modera harmonio: la primavero revenanta kun la aerdolĉo, kun la kolorbrilo kaj la milda sonoro, estas gaja invito al amrenovigo. Sed ne tielas por la poeto, fermita al ajna vivoĝojo, post la morto de Laŭra: la tristo de la lasta verso disonancas kun la priskriba sublimo de la du komencaj verskvaroj:

Zefir' reblovas, veterbril' revenas,
resparkas herbofloroj, rondo dolĉa,
kaj hirund' trilas, najtingal' plorĝemas
kaj primavero helas karminsorĉa.
Ekridas kampoj, kaj ĉiel' serenas:
Jupiter' gajas ĉe l' filin' lumforĝa;
l' aer', la ter' kaj akvo amoplenas:
ĉiun vivulon logas am' ensorĉa.

Sed por mi, ĝema! venas plej konsternaj
suspiroj, kiujn tiras el korfundo
kaj al ĉielo damo portas fermaj;
ĉe birdotrilo kaj la florabundo,
ĉe belaj damoj kun honesto plaĉa
mi 'stas dezerto, aspra best' sovaĝa.

CCCLXV

Ĉi soneto verkita eble ĉirkaŭ la jaro 1358 pribedaŭras la vivon pasigitan en sentotempesta vaneco: nek ĝojon surtere rikoltis Petrarko per sia vivo, nek eternan savon por la animo, male li povintus esti brila ekzemplo laŭ religia kaj filozofia vidpunktoj por siaj kunhomoj. Dio bonvolu almenaŭ al li koncedi serenan morton ekzemplodonan. La konscio, ke li fordisipis sian vivon, estas konsole pansita en la fido al Dio daŭre bonvole kompatema kaj helpodona:

Ploradas mi pri miaj intaj tempoj,
kiujn dediĉis mi al am' mortkova
sen flugi alten, eĉ se flugilmova,
ke eble de mi venu bon-ekzemploj.
Vi, Kiu vidis min en pekaj trempoj,
nevidebla, ĉiela Reĝo pova,
al anim' helpu febla, vojsentrova,
por rekta ir' ĝis Viaj graco-temploj;

ke se en milit' mi vivis brutempesta,
nun en havena pac' mi mortu; estu,
se l' vivo vanis, ĉi forpas' honesta.
Ĉu iom vivi plu nun al mi restu,
aŭ morti tuj, benignu manon doni,
ĉar nur je Vi konfidi povas oni.

Enkondukis, komentis kaj verse tradukis Nikolino Rossi.
Clavizziano, 25 mar 2004. 


Anton Chekhov

La homo en ujo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Ĉe la ekstrema rando de la vilaĝo Mironosickoje, en la fojnejo de la vilaĝestro Prokofij aranĝis sin por tranokti malfruiĝintaj ĉasantoj. Ili estis nur du: veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj gimnazia instruisto Burkin. Ivano Ivanoviĉ havis sufiĉe strangan, dupartan familinomon — Ĉimŝa-Gimalajskij, kiu tute ne konvenis al li, kaj en la tuta gubernio oni nomis lin simple per la antaŭnomo kaj patronomo; li loĝis apud la urbo en ĉevalbredejo kaj venis nun ĉasi, por spiri puran aeron. Gimnazia instruisto Burkin ĉiusomere gastis ĉe la gegrafoj P. kaj en tiu ĉi loko jam delonge estis malfremdulo.

Ili ne dormis. Ivano Ivanoviĉ, alta, maldika maljunulo kun longaj lipharoj, sidis ekstere ĉe la enirejo kaj fumis sian pipon; la luno prilumis lin. Burkin kuŝis interne sur fojno kaj ne estis videbla en mallumo.

Ili rakontis diversajn historiojn kaj interalie parolis pri tio, ke la edzino de la vilaĝestro, Mavra, virino sana kaj ne stulta, dum sia tuta vivo estis nenie ekster sia naskiĝvilaĝo, neniam vidis urbon aŭ fervojon, kaj dum la lastaj dek jaroj ŝi sidis malantaŭ la forno kaj nur nokte eliris eksteren.

— Tio ja ne estas miriga! — diris Burkin. — En ĉi tiu mondo ne estas malmultaj homoj solecaj laŭ la naturo, kiuj, same kiel paguro aŭ heliko, penas kaŝi sin en sia ŝelo. Eble, tio estas fenomeno atavisma, reiro al tiu tempo, kiam praulo de la homo ne estis ankoraŭ sociema animalo kaj vivis solece en sia kaverno, sed eble, tio estas efektive unu el la specoj de la homa karaktero, — kiu scias? Mi ne estas natursciencisto, kaj tuŝi tiaspecajn demandojn ne estas mia afero; mi nur volas diri, ke tiaj homoj, kia Mavra, ne estas rara fenomeno. Nu, ne necesas serĉi malproksime; antaŭ du monatoj mortis en nia urbo Belikov, instruisto de la helena, mia kolego. Sendube vi aŭdis pri li. Li estis rimarkinda pro tio, ke ĉiam, eĉ en tre bona vetero, li eliris el la hejmo en galoŝoj kaj kun ombrelo kaj nepre en varma vatita palto. Kaj lia ombrelo estis en ombrelujo, kaj lia poŝhorloĝo estis en ujo el griza ŝamo, kaj kiam li elprenis sian poŝtranĉilon por pintigi krajonon, ankaŭ lia tranĉilo estis en ujeto; ankaŭ lia vizaĝo ŝajnis enujigita, ĉar li ĉiam kaŝis ĝin post levita kolumo. Li portis malhelajn okulvitrojn kaj kamizolon, ŝtopis siajn orelojn per vato, kaj kiam li prenis fiakron, li ordonis levi la kapuĉon. Resume, en tiu homo oni povis rimarki konstantan kaj nebrideblan strebon ĉirkaŭigi sin per ŝelo, krei por si, se oni povas tiel diri, ujon, kiu izolus lin kaj protektus kontraŭ eksteraj influoj. La realo iritis lin, timigis, tenis lin konstante maltrankvila kaj, eble, por pravigi tiun sian timemon, sian abomenon pri la estanteco, li ĉiam laŭdis pasintecon kaj tion, kio neniam estis; kaj la antikvaj lingvoj, kiujn li instruis, estis por li esence tiuj samaj galoŝoj kaj ombrelo, kie li kaŝis sin de la reala vivo.

— Ho, kiel bonsona, kiel belega estas la helena lingvo! — li parolis dolĉmiene; kaj, kvazaŭ por pruvi siajn vortojn, fermetinte unu okulon kaj levinte sian fingron, prononcis: — Anthropos!

Kaj ankaŭ sian pensadon Belikov penis kaŝi en ujo. Por li estis klaraj nur cirkuleroj kaj ĵurnalartikoloj, kiuj malpermesis ion. Kiam en cirkulero estis malpermesite al lernantoj eliri surstraten post la naŭa horo vespere, aŭ en iu artikolo estis malpermesita karna amo, tio estis por li klara, difinita; malpermesite — kaj fino. Sed en permeso kaj ebligo por li ĉiam troviĝis elemento duba, io nefindirita kaj malklara. Kiam en la urbo oni permesis dramrondeton aŭ legejon aŭ tetrinkejon, li balancetis la kapon kaj diris mallaŭte:

— Tio estas, certe, ĝuste tiel, jes, ĉio ĉi estas bonega, tamen mi timas, ke povos okazi io malbona.

Ĉiaspecaj deliktoj, devioj, deflankiĝoj de reguloj deprimis lin, kvankam ŝajnis, ke ili neniel koncernis lin. Se iu lia kolego malfruis al diservo, aŭ Belikovon atingis onidiroj pri ia petolaĵo de gimnazianoj, aŭ oni vidis klasestrinon malfruvespere kun oficiro, li tre maltrankviliĝis kaj diris, ke li timas, ke povos okazi io malbona. Kaj dum pedagogiaj konsiliĝoj li vere deprimis nin per sia singardemo, suspektemo kaj siaj pure ujecaj konsideroj pri tio, ke jen en la vira kaj virina gimnazioj junularo miskondutas, bruegas en klasoj, — aĥ, mi timas, ke tio povos atingi la estraron, aĥ, mi timas, ke povos okazi io malbona, — kaj estus tre bone eksigi el la dua klaso Petrovon kaj el la kvara Jegorovon. Kio do? Per siaj suspiroj, per sia teda plendado, per siaj malhelaj okulvitroj sur la pala, malgranda vizaĝo, — vi ja scias, malgranda vizaĝo, kiel tiu de putoro, — li premis nin ĉiujn, kaj ni cedis, malaltigis kondutpoentojn de Petrov kaj Jegorov, punis ilin per aresto kaj finfine eksigis kaj Petrovon kaj Jegorovon. Li havis strangan kutimon — viziti niajn loĝejojn. Li venis al instruisto, sidiĝis kaj silentis, kvazaŭ serĉante ion per siaj okuloj. Li sidis tiel, silente, horon aŭ du kaj foriris. Tion li nomis “teni bonajn rilatojn kun kolegoj”, kaj, evidente, viziti nin kaj sidi estis por li penige, kaj li vizitis nin nur tial, ke li opiniis tion sia kolega devo. Ni, instruistoj, timis lin. Kaj eĉ la direktoro timis. Jen imagu, ĉiuj niaj instruistoj estas homoj pensantaj, profunde honestaj, edukitaj per verkoj de Turgenev kaj Ŝĉedrin, tamen ĉi tiu hometo, aperanta ĉiam en galoŝoj kaj kun ombrelo, tenis en la manoj la tutan gimnazion dum plenaj dek kvin jaroj! Kaj ĉu nur la gimnazion? La tutan urbon! Niaj sinjorinoj ne aranĝis sabate hejmajn spektaklojn, timante ke li povos ekscii; kaj la pastraro sin ĝenis en lia ĉeesto manĝi nefastaĵon kaj ludi kartojn. Sub influo de tiaj homoj, kia Belikov, dum la lastaj dek aŭ dek kvin jaroj en nia urbo oni komencis timi ĉion. Oni timas laŭte paroli, sendi leterojn, konatiĝi, legi librojn, oni timas helpi malriĉulojn, instrui legadon kaj skribadon…

Ivano Ivanoviĉ, dezirante ion diri, tusetis, sed antaŭe ekfumis la pipon, rigardis al la luno kaj nur poste diris senhaste:

— Jes. Ili estas pensantaj, honestaj, legas kaj Ŝĉedrinon kaj Turgenevon, ĉiajn diversajn Baklojn kaj ceterajn, tamen ili ja obeis, toleris… Ja ĝuste tiel.

Bildo de Maria Sokolova— Belikov loĝis en la sama domo, kiel mi, — daŭrigis Burkin, — en la sama etaĝo, pordo kontraŭ pordo, ni ofte vidis unu la alian, kaj mi konis lian hejman vivon. Ankaŭ hejme estis same: kitelo, ĉapo, ŝutroj, rigliloj, tuta aro da ĉiaj malpermesoj, limigoj, kaj — aĥ, mi timas, ke povos okazi io malbona! Manĝi fastaĵon estas malutile, sed manĝi nefastaĵon li ne rajtas, ĉar, verŝajne, oni diros, ke Belikov ne observas fastojn, do li manĝis sandron, kuiritan kun butero, — tia nutraĵo ne estas fasta, sed ankaŭ oni ne povas nomi ĝin nefasta. Servistinon li ne tenis pro timo, ke oni pensos pri li malbone, sed li tenis kuiriston Atanazio, maljunulon ĉirkaŭ sesdekjaran, drinkeman kaj duonfrenezan, kiu iam estis servosoldato kaj iomete scipovis kuiri. Tiu Atanazio staris kutime ĉe la pordo, krucinte la brakojn, kaj murmuris ĉiam la samon, profunde suspirante:

— Tromultiĝis ili nuntempe!

La dormoĉambro de Belikov estis malgranda, kvazaŭ kesto, la lito havis litkurtenon. Kuŝiĝante por dormi, li komplete kovris sin; estis varmege, sufoke, al la fermita pordo frapis vento, en la forno io muĝis; aŭdiĝis suspiroj el la kuirejo, malbonaŭguraj suspiroj…

Kaj li timis sub la litkovrilo. Li timis, ke povos okazi io malbona, ke Atanazio povos murdi lin, ke ŝtelistoj povos enpenetri, kaj poste li la tutan nokton havis maltrankvilajn sonĝojn, kaj matene, kiam ni kune iris al la gimnazio, li estis malgaja, pala, kaj estis evidente, ke la homplena gimnazio, al kiu li iris, estis timiga, kontraŭa al lia tuta esenco kaj ke iri apud mi estis peze por li, solulo laŭ la naturo.

— Tre multe oni bruas ĉe ni en la klasoj, — li diris, kvazaŭ penante trovi klarigon por sia peza sento. — Tio tute ne taŭgas.

Kaj tiu instruisto de la helena lingvo, tiu homo en ujo, ĉu vi povas imagi, preskaŭ edziĝis.

Ivano Ivanoviĉ rapide rigardis en la fojnejon kaj diris:

— Vi ŝercas!

— Jes, li preskaŭ edziĝis, kiel ajn stranga tio estas. Ĉe ni estis enoficigita nova instruisto de historio kaj geografio, Mikelo Savviĉ Kovalenko, el Ukrainio. Li venis ne sola, sed kun sia fratino Varenjka. Li estas juna, alta, brunhaŭta, kun grandegaj brakoj, kaj laŭ la vizaĝo videblis, ke li parolas base, kaj efektive, lia voĉo sonas, kiel el barelo: bu-bu-bu… Kaj ŝi estas jam ne juna, ĉirkaŭ tridekjara, sed ankaŭ ŝi estas alta, svelta, nigrabrova, ruĝvanga, — unuvorte, ne fraŭlino, sed marmelado, kaj tiom vigla, brua, ĉiam kantis ukrainajn romancojn kaj ridegis. Pro ĉiu bagatelo ŝi sonplene, sonore ridis: ha-ha-ha! La unuan seriozan interkonatiĝon kun Kovalenkoj ni faris, mi memoras, ĉe la direktoro, dum lia nomfesto. Inter morozaj, streĉite enuaj pedagogoj, kiuj eĉ nomfestojn vizitadas pro devo, subite ni vidis, ke nova Afrodito naskiĝis el ŝaŭmo: ŝi promenis kun la manoj sur la koksoj, ridegis, kantis, dancis… Ŝi kantis kun sento “Blovas ventoj”, poste ankoraŭ unu romancon, kaj ankoraŭ unu, kaj ŝi ĉarmis nin ĉiujn, — ĉiujn, eĉ Belikovon. Li sidiĝis apud ŝi kaj diris, dolĉe ridetante:

— La ukraina lingvo per sia tenereco kaj agrabla sonoreco similas la helenan.

Tio flatis ŝin, kaj ŝi komencis rakonti al li kun sento kaj konvinke, ke en la distrikto de Hadjaĉ ŝi havas bieneton, kaj en la bieneto loĝas ŝia panjo, kaj tie estas tiaj piroj, tiaj melonoj, tiaj kabakoj! Ukrainoj nomas kukurbojn “kabakoj” kaj kabakojn “ŝinokoj”, kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj “tian bongustan, tian bongustan, ke vere — terure bongustan!”

Ni longe aŭskultis, kaj subite al ni ĉiuj venis la sama penso.

— Estus bone geedzigi ilin, — la direktoredzino mallaŭte diris al mi.

Ni ĉiuj ial rememoris, ke nia Belikov estas fraŭlo, kaj nun al ni ŝajnis strange, ke ni ĝis nun ne rimarkis, tute preteratentis tiun gravan detalon de lia vivo. Kiel entute li rilatas al la virinoj, kiel li solvis por si tiun fundamentan problemon? Pli frue tio tute ne interesis nin; eble, ni eĉ ne allasis la penson, ke povas ami homo, kiu en ĉia vetero surhavas galoŝojn kaj dormas post litkurteno.

— Li estas jam delonge pli ol kvardekjara, kaj ŝi estas tridekjara… — klarigis sian penson la direktoredzino. — Al mi ŝajnas, ke ŝi edziniĝus kun li.

Kiom da aferoj oni faras ĉe ni en la provinco pro enuo, kiom da nenecesaj kaj absurdaj aferoj! Kaj tio okazas, ĉar tute ne estas farata tio, kio necesas. Ja por kio ni subite ekdeziris edzigi tiun Belikovon, kiun ne eblis eĉ imagi edzo? La direktoredzino, la inspektoredzino kaj ĉiuj niaj gimnaziaj sinjorinoj vigliĝis, eĉ plibeliĝis, kvazaŭ ili subite ekvidus la celon de sia vivo. La direktoredzino prenis loĝion en la teatro, kaj ni vidis, ke en ŝia loĝio sidas Varenjka kun okulfrapa ventumilo, radianta pro feliĉo, kaj apud ŝi Belikov, malgranda, tordita, kvazaŭ oni per tenajlo eltirus lin el la hejmo. Mi aranĝis vesperan feston, kaj la sinjorinoj postulis, ke mi nepre invitu kaj Belikovon kaj Varenjkan. Unuvorte, la maŝino ekfunkciis. Montriĝis, ke Varenjka ne kontraŭis edziniĝi. Loĝi ĉe la frato estis ne tre gaje por ŝi, ili faris nenion alian krom konstante disputi kaj kvereli. Jen ekzempla sceno: sur strato iras Kovalenko, alta, forta trokreskulo, en brodita ĉemizo, kun hartufo falinta el sub la kaskedo sur la frunton; en unu mano estas stako da libroj, en la alia — dika tubera bastono. Malantaŭ li iras lia fratino, ankaŭ kun libroj.

— Ja vi, Miĉjo, ne legis tion! — ŝi disputas laŭte. — Mi ja diras al vi, mi ĵuras, ke vi tute ne legis tion!

— Sed mi diras al vi, ke mi legis! — krias Kovalenko, bruante per la bastono kontraŭ la trotuaro.

— Aĥ, ja Dio mia, Miĉjo! Kial vi koleras, ja ni havas principan konversacion.

— Sed mi diras al vi, ke mi legis! — Kovalenko krias ankoraŭ pli laŭte.

Kaj hejme, eĉ en ĉeesto de flankulo, ili kverelis. Tia vivo, probable, tedis ŝin, ŝi deziris propran angulon, kaj oni atentu ankaŭ la aĝon: jam mankas tempo por elektadi, oni pretas edziniĝi kun iu ajn, eĉ kun instruisto de la helena. Necesas agnoski, ke por plimulto de niaj fraŭlinoj ne gravas, kun kiu edziniĝi, gravas nur edziniĝi. Malgraŭ ĉio Varenjka komencis evidente favori nian Belikovon.

Kaj Belikov? Ankaŭ Kovalenkon li vizitis same, kiel nin. Li venis, sidiĝis kaj silentis. Li silentis, kaj Varenjka kantis al li “Blovas ventoj”, aŭ rigardis lin medite per siaj malhelaj okuloj, aŭ subite ridegis:

— Ha-ha-ha!

En am-aferoj, precipe en geedziĝo, sugesto ludas grandan rolon. Ĉiuj — kaj kolegoj, kaj virinoj — komencis persvadi Belikovon, ke li edziĝu, ke al li restas nenio alia en la vivo, krom edziĝi; ni ĉiuj gratulis lin, diris solenmiene diversajn banalaĵojn, ekzemple, ke geedziĝo estas grava paŝo; krome Varenjka estis nemalbela, interesa, ŝi estis filino de ŝtata konsilisto kaj havis bieneton, kaj ĉefe, ŝi estis la unua virino, kiu rilatis al li tenere, kore — do, lia kapo ekturniĝis, kaj li decidis, ke li efektive devos edziĝi.

— Jen oportuna momento forpreni de li la galoŝojn kaj la ombrelon, — diris Ivano Ivanoviĉ.

— Imagu, tio montriĝis neebla. Li metis portreton de Varenjka sur sia tablo kaj konstante vizitadis min kaj parolis pri Varenjka, pri familia vivo, pri tio, ke geedziĝo estas grava paŝo; li ofte estis ĉe Kovalenkoj, sed sian vivmanieron li tute ne ŝanĝis. Eĉ male, la decido edziĝi efikis sur lin iel malsanige, li maldikiĝis, paliĝis kaj, ŝajne, ankoraŭ pli profunde enujiĝis.

— Barbara Savviĉna plaĉas al mi, — li diris al mi kun eta kurba rideto, — kaj mi scias, ke ĉiu homo devas edziĝi, sed… ĉio ĉi, ĉu vi komprenas, okazis iel subite… Necesas pensi.

— Ĉu necesas pensi? — mi diris al li. — Edziĝu, jen ĉio.

— Ne, geedziĝo estas grava paŝo, necesas antaŭe pesi venontajn devojn, respondecon… por ke poste okazu nenio malbona. Tio tre maltrankviligas min, mi nun tutajn noktojn ne dormas. Kaj mi konfesas, ke mi timas: ŝi kaj ŝia frato havas ian strangan pensmanieron, ili rezonas iel, ĉu vi scias, strange, kaj ilia karaktero estas tre vigla. Mi edziĝos, kaj ja ne eblas scii, kio poste povos okazi, mi trafos en iun aventuron.

Kaj li ne faris edziniĝproponon, konstante prokrastis, je grandega ĉagreno de la direktoredzino kaj de ĉiuj niaj sinjorinoj; la tutan tempon li pesis la venontajn devojn kaj respondecon kaj samtempe preskaŭ ĉiutage promenis kun Varenjka; li eble opiniis, ke tio necesas en lia situacio, kaj ofte venis al mi por paroli pri la familia vivo. Kaj, plej verŝajne, finfine li farus la proponon kaj okazus unu el tiuj malnecesaj, malsaĝaj geedziĝoj, miloj da kiuj okazas ĉe ni pro enuo kaj pro neniofarado, se subite ne estus okazinta kolossalische Skandal. Necesas diri, ke la frato de Varenjka, Kovalenko, malamis Belikovon ekde la unua tago de la konatiĝo kaj ne povis lin toleri.

— Mi ne komprenas, — li diris al ni, levante la ŝultrojn, — mi ne komprenas, kiel vi digestas tiun denunculon, tiun abomenan kanajlon. Aĥ, sinjoroj, kiel vi povas vivi ĉi tie! La atmosfero ĉe vi estas sufoka, aĉa. Ĉu vi estas pedagogoj, instruistoj? Vi estas fioficistoj, ĉe vi estas ne templo de scienco, sed policejo, kaj odoraĉas acide, kiel en policista budo. Ne, kamaradoj, mi vivos kun vi ankoraŭ nelonge kaj forveturos al mia bieneto, kaj tie mi kaptados kankrojn kaj instruos ukrainajn infanojn. Mi forveturos, kaj vi restu tie ĉi kun via Judaso, ke li krevu.

Aŭ li ridegis, ridegis ĝis larmoj, jen base, jen per alta, pepa voĉo, kaj demandis min en sia orientukraina dialekto, embarase dismovante siajn brakojn:

— Por kio li sidas ĉe mi? Kion li volas? Li sidas kaj rigardas.

Li eĉ donis al Belikov kromnomon “sangosuĉanto aŭ araneo”. Kaj, kompreneble, ni evitis paroli kun li pri tio, ke lia fratino Varenjka estas edziniĝonta kun la “araneo”. Kiam foje la direktoredzino aludis al li, ke estus bone edzinigi lian fratinon kun tia solida, de ĉiuj estimata homo, kia estas Belikov, li kuntiris siajn brovojn kaj murmuris:

— Tio ne estas mia afero. Ŝi edziniĝu eĉ kun vipuro, sed mi ne emas enmiksiĝi en malproprajn aferojn.

Nun aŭskultu, kio okazis poste. Iu petolulo desegnis karikaturon: Belikov promenas en la galoŝoj, en suprenvolvita pantalono, sub la ombrelo, kaj kun li ĉe la brako iras Varenjka; sube estas skribite: “enamiĝinta anthropos”. La esprimo, vere, estas mire kaptita. La desegninto, verŝajne, laboris pli ol unu nokton, ĉar ĉiuj instruistoj de la vira kaj virina gimnazioj, instruistoj de la pastra seminario, oficistoj, — ĉiuj ricevis po unu ekzemplero. Ricevis ĝin ankaŭ Belikov. La karikaturo tre peze impresis lin.

Ni kune eliris el la domo, — estis ĝuste la unua de majo, dimanĉo, kaj ni ĉiuj, instruistoj kaj gimnazianoj, interkonsentis renkontiĝi ĉe la gimnazio kaj poste kune iri piede eksterurben, en arbareton, — ni eliris, kaj li estis verd-vizaĝa, pli malserena ol nubo.

— Kiaj nebonaj, malicaj homoj ekzistas! — li diris, kaj liaj lipoj ektremis.

Mi eĉ eksentis kompaton al li. Ni iris, kaj subite, ĉu vi povas imagi, aperis biciklanta Kovalenko, kaj malantaŭ li, ankaŭ sur biciklo, Varenjka, ruĝiĝinta, senfortiĝinta, sed gaja kaj ĝoja.

— Kaj ni, — ŝi kriis, — veturas antaŭ ĉiuj! Ja tia bona vetero estas, tia bona, vere terure bona!

Kaj ili ambaŭ malaperis. Belikov el verda fariĝis blanka kaj kvazaŭ rigidiĝis. Li haltis kaj rigardis al mi…

— Permesu, kio estas tio? — li demandis. — Aŭ eble la okuloj trompas min? Ĉu decas al gimnaziaj instruistoj kaj al virinoj bicikli?

— Kio maldecas en tio? — mi diris. — Ili biciklu kaj plisaniĝu.

— Ja kiel oni povas? — li kriis, mirante pro mia trankvilo. — Kion vi diras?

Kaj li estis tiel ŝokita, ke li ne deziris iri plu kaj revenis hejmen.

La sekvan tagon li tuttempe nervoze frotadis siajn manojn kaj tremis, kaj lia vizaĝo vidigis, ke li malbone fartas. Li foriris antaŭ la fino de la lecionoj, kio okazis unuafoje en lia vivo. Kaj li ne tagmanĝis. Kaj fruvespere li vestis sin varme, kvankam ekstere estis tute somera vetero, kaj trenis sin al Kovalenkoj. Varenjka ne estis hejme, li trovis nur la fraton.

— Sidiĝu, mi humile petas, — malvarme diris Kovalenko kaj kuntiris la brovojn; lia vizaĝo estis dormema, li ĵus ripozis post tagmanĝo kaj estis tre malbonhumora.

Belikov sidis silente ĉirkaŭ dek minutojn kaj komencis:

— Mi venis al vi por trankviligi mian animon. Mi sentas min tre, tre deprimita. Iu paskvilanto desegnis ridindaspekte min kaj ankoraŭ unu personon, al ni ambaŭ proksiman. Mi rigardas kiel mian devon kredigi vin, ke mi havas neniun rilaton al tio… Mi donis neniun pretekston por tiu moko, — tute male, mi ĉiam kondutis kiel tute honesta homo.

Kovalenko sidis paŭte kaj silentis. Belikov atendis iom kaj daŭrigis mallaŭte, per malĝoja voĉo:

— Mi havas ankoraŭ ion por diri al vi. Mi delonge oficas, sed vi ja nur komencas oficadon, kaj mi, kiel pli aĝa kolego, opinias mia devo averti vin. Vi biciklas, sed tiu amuziĝo tute maldecas al edukanto de la junularo.

— Kial do? — demandis Kovalenko basvoĉe.

— Ĉu vere necesas ankoraŭ klarigi, Mikelo Savviĉ, ĉu tio ne estas komprenebla? Se instruisto biciklas, kio restas al la lernantoj? Al ili restas nur marŝi sur kapoj! Kaj ĉar tio ne estas permesita cirkulere, do tio estas malpermesita. Mi hieraŭ teruriĝis! Kiam mi ekvidis vian fratinjon, mi preskaŭ svenis. Virino aŭ junulino sur biciklo — tio estas terura!

— Sed ĝuste kion vi deziras?

— Mi deziras nur solon — averti vin, Mikelo Savviĉ. Vi estas homo juna, vi havas estontecon antaŭ vi, necesas konduti tre, tre singarde, sed vi tiel neglektas, vi tro neglektas! Vi portas broditan ĉemizon, oni vidas vin konstante surstrate kun iaj libroj, kaj nun jen ankoraŭ la biciklo. Pri tio, ke vi kaj via fratinjo biciklas, ekscios la direktoro, kaj poste tio atingos la distriktan edukestron… Kio bona estos en tio?

— Neniun koncernas, ke mi kaj mia fratino biciklas! — diris Kovalenko, kaj lia vizaĝo purpuriĝis. — Kiu enmiksiĝos en miajn hejmajn kaj familiajn aferojn, tiun mi sendos al ĉiuj diabloj.

Belikov paliĝis kaj stariĝis.

— Mi ne povos daŭrigi, ĉar vi parolas kun mi tiutone, — li diris. — Kaj mi petas vin neniam uzi tiajn insultajn vortojn pri la estroj en mia ĉeesto. Vi devas rilati kun respekto al la aŭtoritatoj.

— Ĉu mi diris ion malbonan pri la aŭtoritatoj? — demandis Kovalenko, malice rigardante al li. — Bonvolu lasi min en paco. Mi estas honesta homo kaj ne deziras paroli kun tia sinjoro, kia vi. Mi ne ŝatas denunculojn.

Belikov nervoze ekhastis kaj komencis rapide vesti sin, kun esprimo de teruro sur sia vizaĝo. Ja la unuan fojon en sia vivo li aŭdis tiajn malĝentilaĵojn.

— Vi povas paroli ĉion, kion vi deziras, — li diris, elirante el la antaŭĉambro sur la ŝtuparan placeton. — Mi nur devas averti vin: eble iu aŭdis nin, kaj, por ke oni ne misinterpretu nian konversacion kaj por ke ne okazu io malbona, mi devos raporti al sinjoro direktoro la enhavon de nia konversacio… en ĝeneralaj trajtoj. Mi devos fari tion.

— Raporti? Iru, raportu!

Kovalenko kaptis lin de malantaŭe je la kolumo kaj forpuŝis, kaj Belikov ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo, bruegante per siaj galoŝoj. La ŝtuparo estis alta, kruta, sed li ruliĝis ĝis la malsupro sendifekte; li leviĝis kaj tuŝis sian nazon: ĉu la okulvitroj ne rompiĝis? Sed ĝuste kiam li ruliĝis laŭ la ŝtuparo, eniris Varenjka kun du sinjorinoj; ili staris malsupre kaj rigardis — kaj por Belikov tio estis la plej terura. Estus pli bone, ŝajne, al li rompi sian kolon aŭ krurojn, ol iĝi ridinda; ja nun la tuta urbo ekscios tion, tio atingos la direktoron, la edukestron, — aĥ, mi timas, ke io malbona povos okazi! — oni desegnos novan karikaturon, kaj ĉio ĉi finiĝos per tio, ke oni ordonos al li demisii…

Kiam li leviĝis, Varenjka rekonis lin, kaj, rigardante al lia ridinda vizaĝo, ĉifita palto, galoŝoj, ne komprenante, kio okazis, supozante, ke li hazarde falis mem, ŝi ne detenis sin kaj ekridegis, aŭdeble por la tuta domo:

— Ha-ha-ha!

Kaj per tiu resonanta, sonora “ha-ha-ha” finiĝis ĉio: kaj la svatiĝo, kaj la surtera ekzistado de Belikov. Li ne aŭdis, kion diris Varenjka, kaj vidis nenion. Reveninte en sian hejmon, li antaŭ ĉio forigis de sur la tablo ŝian portreton, kaj poste kuŝiĝis kaj ne plu ellitiĝis.

Post ĉirkaŭ tri tagoj al mi venis Atanazio kaj demandis, ĉu necesas voki kuraciston, ĉar lia sinjoro ne estas en ordo. Mi iris al Belikov. Kovrita per litkovrilo, li kuŝis malantaŭ litkurteno kaj silentis; li respondis demandojn nur per “jes” aŭ “ne” — neniu sono plu. Li kuŝis, kaj apude vagis Atanazio, malgaja, malserena, kaj profunde suspiris; li odoris vodkon kiel drinkejo.

Post unu monato Belikov mortis. Ĉe lia entombigo partoprenis ni ĉiuj, tio estas ambaŭ gimnazioj kaj la seminario. Nun, kiam li kuŝis en la ĉerko, lia mieno estis milda, afabla, eĉ gaja, kvazaŭ li ĝojus, ke fine oni metis lin en ujon, el kiu li jam neniam eliros. Jes, li atingis sian idealon! Kvazaŭ honore al li, dum lia entombigo estis sensuna, pluva vetero, kaj ni ĉiuj havis galoŝojn kaj ombrelojn. Ankaŭ Varenjka ĉeestis lian entombigon kaj ploretis, kiam oni mallevis la ĉerkon en la tombon. Mi rimarkis, ke la ukraininoj nur ploras aŭ ridegas, mezan humoron ili ne havas.

Mi konfesas, ke entombigi tiajn homojn, kia Belikov, estas granda plezuro. Kiam ni estis revenantaj de la tombejo, ni havis modestajn, bigotajn fizionomiojn; neniu volis riveli senton de plezuro — senton, similan al tiu, kian ni spertis ege delonge, ankoraŭ en la infaneco, kiam la pliaĝuloj forveturis el la hejmo kaj ni kuris en la ĝardeno dum unu aŭ du horoj, ĝuante absolutan liberecon. Aĥ, libereco, libereco! Eĉ aludo, eĉ malforta espero pri ĝia ebleco donas flugilojn al la animo, ĉu ne vere?

Ni revenis el la tombejo en bona humoro. Sed pasis ne pli ol unu semajno, kaj la vivo ekfluis kiel antaŭe, same peza, laciga, sensenca, vivo, ne malpermesita cirkulere, sed ankaŭ ne plene permesita; nenio pliboniĝis. Kaj efektive, Belikov estis entombigita, sed kiom da tiaj homoj en ujo ankoraŭ restis, kiom da ili ankoraŭ estos!

— Ja ĝuste tiel, — diris Ivano Ivanoviĉ kaj ekfumis sian pipon.

— Kiom da ili ankoraŭ estos! — ripetis Burkin.

La gimnazia instruisto eliris el la fojnejo. Li estis viro nealta, dika, tute kalva, kun nigra barbo, longa preskaŭ ĝis lia talio; kaj kun li eliris du hundoj.

— Kia luno, kia luno! — li diris, rigardante supren.

Estis jam noktomezo. Dekstre videblis la tuta vilaĝo, longa strato etendiĝis malproksimen, je ĉirkaŭ kvin verstoj. Ĉio estis kovrita de trankvila, profunda dormo; estis nek movo, nek sono, eĉ ne kredeblis, ke la naturo povas esti tiel silenta. Kiam en luna nokto oni vidas larĝan vilaĝan straton kun ĝiaj dometoj, fojnstakoj, endormiĝintaj salikoj, la animo kvietiĝas; en tiu kvieto, kaŝiĝinte inter noktaj ombroj for de ĉiutagaj klopodoj, zorgoj kaj malĝojo, ĝi estas milda, malgaja, belega, kaj ŝajnas, ke ankaŭ la steloj rigardas al ĝi karese kaj kortuŝite kaj ke jam ne ekzistas malbono sur la tero kaj ĉio estas bona. Maldekstre de la vilaĝrando komenciĝis kampo; ĝi estis videbla malproksime, ĝis la horizonto, kaj ankaŭ en la tuta vasto de la kampo, superverŝita de la luna lumo, estis nek movo, nek sono.

— Ja ĝuste tiel, — ripetis Ivano Ivanoviĉ. — Kaj ĉu tio, ke ni vivas en urbo en sufoko, en malvasto, skribas nenecesajn paperojn, ludas kartojn — ĉu tio ne estas ujo? Kaj tio, ke ni pasigas la tutan vivon inter nenifaremuloj, ĉikanemuloj, inter malsaĝaj, nenion farantaj virinoj, ke ni parolas kaj aŭskultas diversajn sensencaĵojn — ĉu tio ne estas ujo? Kaj se vi deziras, mi rakontos al vi tre instruan historion.

— Ne, jam estas tempo por dormi, — diris Burkin. — Ĝis morgaŭ!

Ambaŭ iris en la fojnejon kaj kuŝiĝis sur la fojno. Kaj ambaŭ jam kovris sin kaj ekdormetis, kiam subite aŭdiĝis malpezaj paŝoj: tup, tup… Iu paŝis proksime de la fojnejo; iris iomete kaj haltis, kaj post unu minuto denove: tup, tup… La hundoj ekgrumblis.

— Mavra paŝas, — diris Burkin.

La paŝoj ĉesis.

— Vidi kaj aŭdi, kiel oni mensogas, — diris Ivano Ivanoviĉ, turniĝante sur la alian flankon, — kaj oni nomas vin mem malsaĝulo pro tio, ke vi eltenas tiun mensogon; toleri ofendojn, humiligojn, ne kuraĝi malkaŝe deklari, ke vi staras sur la flanko de la honestaj, liberaj homoj, kaj mem mensogi, rideti, kaj ĉio ĉi okazas por peco da pano, por varma loko, por ia groŝvalora rangeto, — ne, ne plu eblas vivi tiel!

— Nu, tio estas aliopera ario, Ivano Ivanoviĉ, — diris la instruisto. — Ni dormu.

Kaj post ĉirkaŭ dek minutoj Burkin jam dormis. Sed Ivano Ivanoviĉ plu turniĝis de flanko al flanko kaj ĝemis, poste li leviĝis, denove eliris eksteren kaj, sidiĝinte ĉe la pordo, ekfumis sian pipon.

Tradukis Anna kaj Mati Pentus


Notoj

La homo en ujo (Человек в футляре) aperis en Russkaja myslj (1898. №7). La unua Esperanta traduko (Enujulo de Milan Lukaš) aperis en La Nica Literatura Revuo (1957. №13). Anna kaj Mati Pentus pro sia traduko de La homo en ujo iĝis laŭreatoj de Liro-2003.

Ĉimŝa-Gimalajskij. Ĉi tiu familinomo estas komika por la rusa leganto.

Anthropos. Homo (gr.).

diversajn Baklojn. Temas pri verkoj de angla historiisto Henry Thomas Buckle (1821–1862) kaj de liaj disĉiploj.

Varenjka (R Варенька). La rusa formo de Barbinjo.

“Blovas ventoj”. Ukraina romanco.

Ukrainoj nomas kukurbojn “kabakoj” kaj kabakojn “ŝinokoj”, kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj. En la rusa lingvo kabak (R кабак) estas malaltnivela restoracio, taverno; ruĝaĵo estas tomato kaj bluaĵo — melongeno.

kolossalische Skandal. Grandega skandalo (germ.).

“sangosuĉanto aŭ araneo” (Ukr глитай абож паук). Kovalenkoj ofte uzas ukrainajn vortojn kaj esprimojn; ĉi tiu devenas de la dramo Sangosuĉanto aŭ araneo (1882) de ukraina dramaturgo kaj aktoro Mark Kropivnickij (1840–1910), kreinto de la unua profesia ukraina teatra trupo. La dramo estis verkita speciale por aktorino Maria Zanjkoveckaja (1860–1934), kun kiu Ĉeĥov estis konata.


Ĉu vortaro por maturiĝi?

Grimley Evans, Edmund. Esperanto-English English-Esperanto Mini-Dictionary. — Barlaston: EAB, 2003. — 64 pĝ.

Eldonita en 2003 Mini-Dictionary de Edmund Grimpley Evans estas plaĉaspekta libreto kun mola flava kovrilo. La libro enhavas du vortarojn (angla-Esperanta kaj Esperanto-angla, po 30 paĝoj por ĉiu) kaj skizan priskribon de la Esperanta gramatiko. Aparte gravas, ke sur la kovrilo eblas trovi kontakteblecojn de Esperanto-organizoj en Usono kaj Britio.

Ĝenerale mi estas tio, kion oni nomas lingvemulo. Kaj pro ĉi tiu eco mi kun granda estimo rilatas al diversaj vortaroj: grandaj kaj malgrandaj. Tamen la Mini-Dictionary de Evans falas en kategorion, al kiu mi ankoraŭ ne scias, kiel rilati. Jen kial.

De unu flanko, plej bona maniero lerni vortojn de la nova lingvo (en nia kazo — Esperanto) estas uzo de Esperanto-nacia vortaro, laŭeble riĉe ilustrita per ekzemploj kaj nacilingvaj klarigoj. Tiel lernanto ne ligas rekte unu vorton de sia denaska lingvo al unu vorto en Esperanto, sed ekhavas (post iom da peno) la veran imagon pri ĉiuj signifoj de vorto kaj specialecoj de ĝia uzo.

De la alia flanko, la plej bona maniero estas ankaŭ la plej longa. Estas multe pli facile dum unu semajno ekscii bazojn de gramatiko, preni nacian-Esperantan vortaron kaj ekparoli. La rapida ekparolo estas pluso, la minuso estas (foje porlonge) fuŝa uzo de vortoj, dank' al alproprigitaj fare de la lernanto simpligoj de facila nacia-Esperanta vortaro.

La vortaro de Evans estas relative ampleksa facila nacia-Esperanta kaj Esperanta-nacia vortaro (po ĉ. 2,5 mil kapvortoj en ĉiu parto). Ĝi uzas multegajn simpligojn (fakte pli-malpli ĉiu linio de la vortaro estas simpligo). Ekzemple, la tre multsignifa Esperanta vorto sukcesi estas tradukata per unusola angla verbo succeed, sen iuj ajn komentoj. Siavice, la tre multsignifa angla verbo succeed estas en angla-Esperanta parto tradukata kiel sukcesi. Tio, i. a., povas kaŭzi jenan uzon de sukcesi: “Ŝi sukcesis min kiel estro” (en la senco “Ŝi iĝis estro post mi”). Ĉu tio estas miso de la vortaro, pri kiu ni parolas, aŭ de la tuta koncepto de “facilaj malgrandaj vortaroj”? Verŝajne de ambaŭ, ĉar ankaŭ en la facila kaj malgranda vortaro eblas doni iom pli da klarigoj almenaŭ por komplikaj, multsignifaj kaj plej oftaj vortoj.

Sendube la ambaŭdirekta vortaro de Edmund Grimley Evans helpos al multaj homoj ekuzi Esperanton. Por ni, en la komunumo, nur restas grava tasko fari ĉion, por ke tiuj homoj poste ne restu en la ekparola stato dum longaj jaroj.

Slavik Ivanov


Gazetoj

Literatura Foiro. 2004. №208

La arto traduki Ŝekspiron estas la akcento en la aprila numero de revuo Literatura Foiro. La temon enkondukas intervjuo de Dimitar Haĝiev kun Valeri Petrov, unu el la nuraj en la literatura historio kiuj tradukis la tutan verkaron de Ŝekspiro. Eseo de Valeri Petrov pri la tradukista sperto rilate la sonetojn de Ŝekspiro, artikolo de Humphrey Tonkin pri tradukado en esperanto kaj aparte pri la tradukado de Ŝekspiro kaj la artikolo Kabe, Kalocsay, Newell de Giorgio Silfer kompletigas la temon Tradukarto kaj Ŝekspiro. Fakte en 2004 estas la 110a datreveno de la traduko de Hamleto fare de L.L.Zamenhof.

Giorgio Silfer disponigas la pecon Amsterdam/o de sia beletra atlaso, en LF 208 aperas originalaj poemoj de Ludmila Jevsejeva, Aloísio Sartorato kaj originala rakonto de István Nemere. En la literaturaj rubrikoj estas ankaŭ recenzo de Perla Ari Martinelli pri Tra l' okuloj de l' venkitoj de Miguel Leòn Portilla kaj recenzo de Ilija Iliev pri Memor' mortiga de Sten Johansson.

En la aprila numero gastas Tome Momirovski per Paĝoj el mia reta historio tradukita el la angla de Don Harlow, prelego de Internacia PEN-Konferenco en Ohrid (Makedonio) okazinta pasintan septembron.

La lingvistika temo ĉeestas per komentario de Mikaelo Giŝpling kontraŭ la propono de André Albault pri ortografiaj reformoj en nia lingvo kaj per la dua parto de la studo Lingva naciismo: popola tradicio kaj lingvaj reformoj de Iván T. Berend tradukita el la hungara de Ottó Haszpra.

La revuo omaĝas la 100an naskiĝan datrevenon de Salvador Dalì per aperigo de lia lasta manifesto pri la realismo, tradukita el la kataluna de Abel Montagut. Pri la enuo kaj arto meditas Radosław Nowakowski.

Aleksandar Ŝivarov recenzas la libron La kalendaro tra la tempo, tra la spaco de André Cherpillod.

Okaze de la 8a de marto 2004 la revuo aperigas la Deklaron de la Senataninoj de la Esperanta Civito.

HeKo


Post la riparo…

Pro la akcidenta paneo de la ĉefdisko de la redakcia komputilo, ĉi tiu Ondo aperas kun kelk-taga malfruo.

Eĉ pli grave: post la riparo ni perdis ĉiujn tekstojn kaj bildojn, kiuj estis ricevitaj ret-poŝte. Bonvolu pardoni nin pro tio, ke vi eble ne trovas en la revuo tekston, kiun vi sendis al ni.

Interalie, la nova disko (trioble pli granda) estis aĉetita per mono el la fonduso Ilaro. Koran dankon al ĉiuj donacintoj!

LOdE


Ricevitaj libroj

Duliĉenko, Aleksandr. Pasaulinės kalbos beieškant = En la serĉado de la universala lingvo / Tradukis el la rusa lingvo Ramutė Justina Kiburytė. — Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2003. — 160 p. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Koroleviĉ, Aleksandr. Knyga apie esperanto = Libro pri Esperanto / Tradukis el la rusa Inga Mataitytė. — Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2004. — 224 p. — 1500 ekz. — [Donaco de LitEA].

Lukoševičius, Telesforas. Mokomėes kalbėti esperantiškai = Ni lernu paroli Esperante. — Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2004. — 104 p. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Skūpas, Laurynas Algimantas. Esperanto kalbos vadovėlis = Lernolibro de Esperanto. — Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2004. — 320 p., il. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Urbonas, Aloyzas; Jegorovas, Povilas. Esu Esperanto eilinis = Mi estas soldato de Esperanto. — Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2003. — 224 p. — 1500 ekz. — [Donaco de LitEA].

Vilnius. Neforgesebla harmonio kaj ĉarmo / Tradukis el la litova Laimius Stražnickas. — Vilnius: Turisma fako de Vilna municipo, 2003. — 20 p., il. — 5000 ekz. — [Donaco de LitEA]. 


Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 2004/326;
Esperanto. 2004/5;
Esperantolehti. 2004/2;
Heroldo de Esperanto. 2004/4,5;
Internaciisto. 2004/3;
Juna Amiko. 2004/108;
La Gazeto. 2004/112;
La Movado. 2004/638;
La Ondo de Esperanto. 2004/5;
La Revuo Orienta. 2004/4;
Literatura Foiro. 2004/208;
Litova Stelo. 2004/2;
Monato. 2004/5;
Norvega Esperantisto. 2004/2;
Pola Esperantisto. 2004/2;
REGo. 2004/2;
Scienco kaj Kulturo. 2003/5,6, 2004/1;
Sennaciulo. 2004/4;
Verda Saksofono. 2004/2.

M O Z A I K O

Por la marta krucvortenigmo venis 24 solvoj. 21 el ili estas ĝustaj. Ilin sendis: Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Edward Ockey (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen (Finnlando); Jackie Huberdeau, Pierre Royer (Francio); Hans-Burkhard Dietterle, Hans Jäger (Germanio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Mario Machlik, Ester Olsen (Norvegio); Dorota Burchardt, Hanna Skalska, Esperanto-klubo en Olsztyn (Pollando); Ivars Barŝevskij, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk (Ruslando); Roland Larsson (Svedio); Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

La libropremion gajnis Roland Larsson. Ni gratulas!

La solvo: 1. Norvegio 2. Pland' 3. Adreso 4. Mister' 5. Ŝmiri 6. Intelekt' 7. Pollando 8. Vitamino 9. Event' 10. Arsen' 11. Astaten' 12. Amsterdam' 13. Cipselo 14. Antikva 15. Vitrin' 16. Indiki 17. Subvencii 18. Brazilio 19. Stipendi' 20. Brajlo 21. Averto 22. Planed' 23. Anasoj 24. Kvaki 25. Element' 26. Tablo 27. Likva 28. Gazel' 29. Cirkuler' 30. Konkludo.


Bonvolu korekti

En la sekvaj frazoj mia komputilo faris erarojn. Mi estos ege danka al ĉiu, kiu helpos min trovi ĉiun eraron, do korekti la frazojn.

1. Rozkolera aŭroro. 2. Mola karesema bateto. 3. Lia parolo estis kurba kaj konvinka. 4. Lin ege ĝojigis ŝia salato sur la strato. 5. Interruladaj pretendoj. 6. Elspezinte lastan doloron, li ĉagreniĝis. 7. Lia granda liberkapablo estis mirinda por la kunlaborantoj. 8. Ĉi tiu bazara bubo bezonis riparon. 9. Teda bizara bruo. 10. Fiere spiris la bruto de la venkinto. 11. Ŝi trankvile rastis karoton por la barĉo. 12. La estro volonte simulis ajnan bonan iniciaton de la kunlaborantoj. 13. Simplaj kaj apelitaj literoj. 14. Sango de la prezidento ne devas okazi. 15. Li ofte deliris ŝin vidi. 16. Li havis kutimon esprimi sin per longaj, multvortaj, bizaraj prepozicioj. 17. Ilin ege timigis neatendita blago. 18. Lia eta filio estis trista. 19. La razisto forrabis lian barbon. 20. Ili sukcese provis ĉiujn erarojn.

La strangan karakteron de la komputilo, kiu emas fari erarojn, demonstris Grigorij Berezin (Ukrainio).

Sendu la korektitajn frazojn tiel, ke ili venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 1 aŭg 2004. 


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (18)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto |
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto |
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto |
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto |
La dek-sesa parto | La dek-sepa parto

La avoj nin…

Aperis en la reto la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĝi enhavas, interalie … tri recenzojn kaj multajn privomavajn informojn kaj polemikaĵojn. (NUN, 10 apr 2004 08:29:37) 

Al pli freŝa aero per inspiro de l' espero

Posttagmeze ni profitis la belegan veteron kaj ekskursis al Poiana Brasov, kie ni promenis inspirante freŝan aeron. (Aurora Bute, Raporto pri la Esperanto-Kongreso kaj Simpozio de Esperanto-Asocio de Rumanio, 6 maj 2004. Rimarkis Ionel Oneţ) 

Turkaj delicoj

… post la edziniĝo kun Turka esperantisto kaj translekiĝo al Turkio (IREJO-Bulteno. jul 1997. 

Montrendaj idoj

Internacia infan-ekspozicio… (Internacia Pedagogia Revuo. 1997: 1) 

La suda kruĉo

Napolo, koro de Mediteraneo kaj vojkruĉiĝo de ideoj… (Aliĝilo por la itala Esperanto-kongreso, 1997) 

Fin(n)sume kaj resume

… konatiĝi kun finnaj traadiciaj loĝejoj en muzeovilaĝo … (Anonco en Esperanto. 1996: 3) 

Ĉfee la otrografio

Kaj evitendas, ke Espearnto estas multe pli facila … kaj pli klara /ol la angla/ (Le Travailleur Espérantiste. nov 1996)

István Ertl


Kiu estas sur la foto?

En novembro 2003 ni komencis serion da fototaskoj “Kiu estas sur la foto?” kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek, kiu uzas la materialon de la Biblioteko Hector Hodler (Roterdamo). Bedaŭrinde, pro la paneo komputila ni ne povas anonci la rezulton de la marta konkurso. Bonvolu sendi denove antaŭ 1 aŭg.

Ĝis la sama dato (1 aŭg 2004) bonvolu sendi al la adreso de La Ondo la nomon de la persono, kiu estas sur la apuda foto. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon! 

Leterkesto

Mi elkore Vin antaŭdankas, kaj gratulas por Via senlaca laboro favore al la esperanta kulturo, kaj precipe pro Via ŝatinda laboro por aprecigo de la rusa literaturo ĉe esperantistoj (mi estas ĵus leganta Vian Rusa Novelaro-n recenzocele por alia Esperanto-revuo).

Nicolino Rossi (Italio) 


Antaŭe mi publike kritikis vian revuon, kaj tion vi menciis en ĉef-artikolo en la numero de decembro 2001. Tial indas ke mi same publike agnosku ke mi tre ĝuas la artikolojn de Komitatano Z, kiuj aperas ekde la mezo de 2002. Li evidente estas bone informita pri UEA kaj havas klarajn opiniojn pri ĝia agado.

Tial mi tre interesiĝis pri la opinio de Komitatano Z pri la elekto de komitatanoj B. Mi mem estas kandidato, kaj mi esperis ke Komitatano Z subtenus min, sed se ne, mi ankaŭ interesiĝis pri liaj opinioj pri mia kandidateco.

Ve, kia seniluziiĝo! Vi fieris, tute prave, ke la unuaj kvar validaj kandidatiĝoj estis tiuj de abonantoj al via revuo. Tio tamen kondukis al io multe malpli prifierinda, nome ke vi aperigis informojn pri tiuj kvar kandidatoj — kaj nur tiuj kvar — en via revuo, kaj ke Komitatano Z bloke subtenis tiujn kvar kandidatojn — kaj nur tiujn kvar.

Ĉu vere tiel vi faras utilan servon al viaj legantoj, aŭ helpas al demokratieco ĉe UEA? Se vi pensas ke mi, aŭ la aliaj dek unu kandidatoj, ne meritas vian subtenon, do estu tiel — sed almenaŭ bonvolu konsideri nin! Nun ŝajnas ke vi agis plene ŝovinisme, rifuzante rekomendi, aŭ eĉ mencii, iun ajn kiu ne abonas vian revuon.

Yves Bellefeuille (Kanado) 


La Konsulo de la Esperanta Civito skribis en sia ĉefartikolo en la maja Ondo pri “enveno de 15 novaj statoj, kaj precipe de deko da pliaj lingvoj, en Eŭropan Union”.

Laŭ mia orientiĝo envenis ne 15, sed 10 — precize 10 al 15.

La ĝisnunaj ŝtatoj: Luksemburgio, Belgio, Nederlando, Francio, Germanio, Italio, Danlando, Irlando, Britio, Grekio, Portugalio, Hispanio, Aŭstrio, Finnlando, Svedio.

La novaj ŝtatoj: Pollando, Slovenio, Slovakio, Ĉeĥio, Estonio, Latvio, Litovio, Hungario, Kipro, Malto.

Krzysztof Śliwiński (Pollando) 


Nekrologe

30 apr 2004 post longa suferado pro kancero mortis
Georges Lagrange (1928-2004)

esperantisto ekde 1947, akademiano, prezidanto de la Franca Esperanto-Instituto kaj de la Societo Yvonne Martinot, ekzamenisto, verkisto, artisto, kabaretisto, kunlaboranto de pluraj gazetoj. Li verkis, reĝisoris kaj aktoris en Teatro Esperanta de Parizo.

Kiel Serĝo Elgo kaj propranome li verkis plurajn librojn originalajn (Ŝia lasta poŝtkarto, La nokto de la ezoko, La floroj de l'krepusko, Surklifa, La paneo kaj aliaj noveloj) kaj tradukajn (i.a. de Cocteau, Racine, Hugo, Camus, Ionesco, Obaldia).

Ni funebras kaj kondolencas.

LOdE

Internacia Fotokonkurso

Post ses sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la sepa Internacia Fotokonkurso.

La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ la 1a de decembro 2004.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2005.
2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2005.
3. abono de La Ondo de Esperanto 2005.
Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2004.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2006 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Sukcesojn


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Vakas post la forpaso de Petko Arnaudov.

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 6 (116)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
— Internacia tarifo: 25 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo