Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 4 (114)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Tibor Magyar


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

EŬROPA BULTENO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Kiam, je du semajnoj antaŭ la elektoj, prezidento Putin reorganizis la ministraron, la enlandaj komentistoj rimarkis nur ke li estis certa pri sia baldaŭa venko. Oni preterlasis tiun kuriozan fakton, ke la partio de la parlamenta plimulto eĉ ne pretendas iom influi la proceson. “Ni salutas, ke neniu, inkluzive de mi, scias kion faras ĉi-koncerne la prezidento, — diras unu el la gvidantoj de la venkoporta frakcio, — ja tio signifas, ke oni finfine komencis respekti en Ruslando la ŝtatsekretojn“. Kaj la ĵus nomita ĉefministro rapidis deklari, ke la celo fundamenta de la nova registaro estas plenumi la ordonon de la prezidento. (Mi aldonu por malkomprenantoj, eventualaj — pardonu — inter niaj samlandanoj: laŭ demokratia normo la ministraron nomas la parlamento, kaj la prezidento ne rajtas en ĝi komandi.) Certe en la konstitucio oni nenie trovos, ke la dominanta frakcio devas interesiĝi pri la elekto de la registaro. Kaj la konstitucio ne enhavas la malpermeson, ke la volo de la prezidento koincidu kun tiu de la ministroj. Ĉio do estas absolute laŭleĝa kaj — ve — tradicia.

Alia, jam absolute kontraŭleĝa, evento perturbis vilaĝon apud Kaliningrado. Ebria huligano murdis tri virojn dum drinksido en banejdometo. Tiuj tri estis amikoj kaj ilia furioziĝinta kompano estis armita nur per pato. La huligano batis komence unu, kaj la aliaj aspiris ne altiri lian atenton. Sed faliginte tiun li atakis la duan, dum la tria atendis timeme la finon. Tamen, kiam la dua kuŝis surplanke, la krimulo trovis hakilon kaj ordonis al la tria, ke li finbatu la kamaradojn. Tiu obeis, sed batis tro mallerte. — Jen kiel oni devas bati! — ekkriis la murdisto kaj morthakis sian helpanton. La detaloj de la historio iĝis konataj el la raporto de atestantoj: kamaradino kaj la patrino de la murdisto kaj pasantoj, kiuj estis apud la banejdometo. Neniu intervenis. Kiam la ebria krimulo iris dormi, oni telefonis al la polico.

Ĉu oni pretas fari analogion?

En Ruslando oni komencis eksperimenton kun la ĵuria juĝo. Oni do ripetas la provon de la 19a jarcento. Tiam la rezulto estis duba, kontraŭdira. Dostojevskij skribis ĉi-koncerne pri stranga inklino de la rusaj ĵurianoj: ili manifestis raran molon kaj bonkorecon volonte absolvante murdistojn kaj perfortulojn. Tiu molo kaj bonkoreco estis tamen forte kompromitataj per la perspektivoj de la estontaj rilatoj de la absolvitoj kaj iliaj vivaj viktimoj. Nun — post 150 jaroj — gazetoj konstatas: la ĵurioj indulge absolvis dungitan murdiston kaj banditon, kiu teroris distrikton. La protektantoj de la organizita krimeco strebas, ke iliaj klientoj estu juĝataj de ĵurio.

Noblaj, justaj aferoj — ve — nenion garantias per si mem, ili postulas noblajn kaj justajn plenumantojn. Almenaŭ tiujn, kiuj ne kliniĝas lakee antaŭ forto.

Nun oni serĉas fervore nacian ideon de Nova Ruslando. Jen ĝi estas, ne tiom nova. Al ĝi intime servas plenumema deputito, timema vilaĝano kaj kompatema membro de ĵurio. Oni servas al ĝi iam facile kaj sterile, iam — genue en la koto kaj mane en la sango.

Ĝi estas la adoro de la forto.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo estas plia foto el la premiita fotociklo de Tibor Magyar “Teatro en la 20a jarcento“. Pri la fotinto legu en la renaskita rubriko Konatiĝu kun ...


Rekordaj 16 kandidatoj por 6 lokoj

Artikolo el Libera Folio

16 kandidatoj estas proponitaj por la elektado de komitatanoj B de UEA. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep kandidatoj loĝas ekster Eŭropo.

Laŭ informoj donitaj de ĝenerala direktoro Trevor Steele ne klaras, kiom da kandidatoj la Centra Oficejo de UEA ricevis ĝis la 28a de februaro. Tamen Trevor Steele oficiale konfirmis, ke estas 16 validaj kandidatiĝoj, kaj listigis la nomojn de tiuj kandidatoj, kiuj sukcesis kolekti la postulatajn dek subtenajn leterojn.

Validaj kandidatiĝoj laŭ oficiala informo donita de Trevor Steele al Libera Folio 2 mar vespere estas tiuj de Yves Bellefeuille, Marija Beloševič, Philippe Chavignon, Choi Yun-huy (Hortensio), István Ertl, Slavik Ivanov, Lee Chong-Yeong, Hokan Lundberg, Diccon Masterman, Ivo Osibov, Jukka Pietiläinen, François Simonnet, Chuck Smith, José Antonio Vergara, Amri Wandel kaj Wu Guojiang.

Estas do 16 validaj kandidatiĝoj por la ses lokoj de komitatanoj B, unu pli ol en la rekorda jaro 1998 kiam 15 kandidatoj konkuris pri ok lokoj. Unuafoje dum multaj jaroj estas pli ol duoble tiom da kandidatoj kiom da vakaj lokoj.

Kvar el la nunaj sep komitatanoj B denove mezuros sian popularecon per rekta prijuĝo de la membraro. La plej konata inter ili estas la korea ekonomikisto Lee Chong-Yeong, kiu estis prezidanto de UEA en 1995–98 kaj estrarano denove ekde 2001. Preta por nova mandato estas ankaŭ Amri Wandel el Israelo, kiu supozeble disponeblas ankaŭ por la estraro. Wandel, kiu estas interalie honora prezidanto de TEJO, estis sukcesa estrarano pri faka agado en la estraro de Lee, sed pro kontraŭstaro de Michela Lipari — kiu ankaŭ ĉi-foje ne volas kandidati en demokratia elekto — lia estraraneco limiĝis je unu periodo.

La ĉino Wu Guojiang ĝis nun diskoniĝis kiel diligenta komisiito de UEA pri ĝemelurba agado pli ol kiel B-komitatano. Marija Beloševič vekas miksajn sentojn en Kroatio, kie ŝi gvidas asocieton, kiu konkurencas kun la landa asocio de UEA.

Krom pri Lee, la individuaj membroj povos esprimiĝi nur pri unu alia membro de la nuna estraro, nome la ĝenerala sekretario Ivo Osibov, juristo el Kroatio, kiu ĝis nun estis komitatano C. El la ok nunaj estraranoj nur du rekte reprezentas la membrojn de la asocio: Lee kiel B-komitatano kaj Ans Bakker kiel A-komitatano por Nederlando. Ĉiuj aliaj, eĉ prezidanto Corsetti, estis elektitaj, “pro apartaj meritoj“, kiel komitatanoj C. Se ili intencas rekandidatiĝi kiel estraranoj, estas dubinde el la vidpunkto de demokratio, ke ili eskapas la teston de ĝeneralaj balotoj.

Du eksaj oficistoj de UEA, se elektitaj, alportus al la Komitato konon pri la funkciado de la Centra Oficejo, kiu klare estis Aĥila kalkano por la supera organo de UEA. La iama Konstanta Kongresa Sekretario Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, eĉ membris en la Estraro en 1986–89 kaj pretas reestraraniĝi denove. Pli freŝan sperton el la CO alportus István Ertl. Kiel longtempa redaktoro de Esperanto li ankaŭ elstaras inter la kandidatoj pro sia nedisputeble vasta kono de la nuna movado.

Inter la ceteraj kandidatoj plej multe da sperto havas la kanadano Yves Bellefeuille, kiu dum deko da jaroj aktivis en la estraro kaj aliaj gvidorganoj de TEJO. Kiel juristo li ankaŭ kompetentas pri regularoj, kio ne estas malbonvena virto se oni pensas pri la lastatempa stumblado pri la preparoj por la ĉi-jaraj elektoj.

Kiuj serĉas tute novajn fortojn por la Komitato, povos apogi la nunajn TEJO-aktivulojn Hokan Lundberg kaj Chuck Smith. Ili reprezentas la “ret-generacion“, sed ilia kritiko al la nuna Estraro eble impresis tro sovaĝe al la tradicia tavolo de la membraro kaj subfosos ilian balotsukceson. Pli trankvila sed samtempe decida kaj bone argumentita en sia kritiko estis la finna ĵurnalistikisto Jukka Pietiläinen, kiu kolektis movadajn spertojn ankaŭ kiel prezidanto de landa asocio. Leviĝanta stelo sur la movada firmamento evidente estas la juna ruslandano Slavik Ivanov, kiu vekis multe da admiro pro sia lerta informa agado pri Esperanto per interreto.

Sen sukceso en tri antaŭaj balotoj partoprenis Philippe Chavignon el Francio, forstisto kaj fakdelegito pri taoismo, vegetarismo kaj aer-sportoj. Li supozeble nun kalkulas pri sia kreskinta konateco interalie en Latina Ameriko, kie li plurfoje instruis. La sola vera latinamerikano inter la kandidatoj estas la ĉilia kuracisto José Antonio Vergara, kiu povus aparte reliefiĝi kiel reprezentanto ne nur de triamondanoj sed de izolitaj Esperanto-aktivuloj ĝenerale.

Choi Yun-huy (Hortensio) el Koreio famiĝis kiel ofta kontribuanto per koreaj dancoj al la arta programo de multaj UK-oj. Ŝiaj klopodoj reaktivigi la virinan komisionon de UEA renkontis malkunlaboremon de eŭropaj virinoj kaj ne atingis grandajn rezultojn.

Tute surpriza nomo inter la kandidatoj estas François Simonnet el Francio. Lia nomo antaŭe ne estis menciita inter la eblaj kandidatoj. S-ro Simonnet estas gimnazia instruisto kaj delegito de UEA en Vincennes apud Parizo. Li estis iniciatinto de alvoko por ke en la preamblo de la proponata konstitucio de EU estu mencio pri la kristanaj radikoj de Eŭropa Unio.

Por valida kandidatiĝo, ĉiu kandidato devis kolekti subtenon de dek individuaj membroj el minimume tri malsamaj landoj. La kandidatiĝoj kaj la subtenoj devis atingi la Centran Oficejon plej laste sabate la 28an de februaro.

Libera Folio

Foto de Kalle Kniivilae
Sur la foto de Kalle Kniivilä (kiu afable permesis uzi la supran artikolon el Libera Folio)
estas kunsido de la Komitato de UEA en Gotenburgo (2003). 

Kvar kandidatoj sin prezentas

Ĉar la unuaj kvar kandidatoj — ĉu hazarde? — estas abonantoj de La Ondo, ni volonte invitis ilin prezenti sin.


Istvan Ertl

István Ertl

38-jara hungaro kaj de kelkaj semajnoj ankaŭ franco, mi loĝas kun esperantistino Fabienne Berthelot kaj niaj tri infanoj en Bruselo, kaj tradukas por la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo. Mi instruis lingvojn mezlerneje kaj Esperanto-literaturon universitate; laboris eldoneje, radie, kaj ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo. Redaktis la revuojn Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto kaj Libera Folio. Verkis kaj tradukis beletre, laste la poemaron Provizore resp. lingvopolitikan libron de Robert Phillipson por UEA.

En la Komitato, mi volas utili por ke UEA superu siajn lastatempajn problemojn. Por tio mi intencas:

– aktive kaj lojale helpi estraranojn pri miaj kampoj de kompetento: kulturo, informado, eksteraj rilatoj;

– instigi klaran difinon de la movadstrategiaj kaj lingvopolitikaj principoj kiuj gvidu nian agadon;

– esplori eblojn de plia demokratiiĝo kaj plijuniĝo ĉe la UEA-decidostrukturoj;

– kunzorgi ke la Komitato aktivu kiel debatforumo tra la tuta jaro;

– elinterne sproni la konsciiĝon de la EU-aparato pri niaj lingvopolitikaj ideoj, kaj plu kunlabori kun niaj agantoj eŭrop-nivelaj.

Skribante lastatempaj problemoj, mi celas — krom la nuntempa malforteco de la Centra Oficejo, grade kuracota sub gvido de Buller — la fakton ke la allogo de Esperanto, kaj sekve de UEA, suferis en la lasta dekkvino da jaroj pro aro da faktoroj kiujn ĝi malmulte povas influi: la nefeliĉigaj lingvaj konsekvencoj de la feliĉiga kolapso de la sovet-satelitaj sistemoj; la interreta revolucio, kaj ni kuraĝu diri ankaŭ tio ke la angla lingvo plenumas por ĉiam pli da homoj ĉiam pli el tiuj funkcioj kies plenumo estas ideale tasko de Esperanto. En ĉi tia mondsituacio, necesas ĉe UEA klare difini la movadstrategiajn kaj lingvopolitikajn principojn kiuj gvidu nian agadon. Sen tio, ni nur flosos inter defendantoj de naciaj apartismoj, batalantoj kontraŭ tutmondigo, politikaj radikaluloj, kaj aliaj porokazaj aliancanoj. 


Slavik Ivanov

Mi naskiĝis (1978) en Osetio (kaŭkaza respubliko en Ruslando), kie mi ricevis bonan imagon pri tio, ke etna kaj lingva diverseco estas beno de la homaro. Mi ne estas oseto, sed loka gazetaro jam sukcesis nomi min “defendanto de la oseta lingvo“ pro la paĝaro kun helpmaterialoj kaj didaktikaj tekstoj, kiun mi kreis. En 2000 mi forlasis la naskiĝlandon, por ekstudi en Peterburgo. Nuntempe mi laboras kiel universitata instruisto kaj verkas disertaĵon pri lingvistiko.

Post eklerno de Esperanto en 1996 mi longe kaj pene serĉis parolantojn, kaj nur post du jaroj mi samtempe hazarde aŭdis radielsendon de Ĉina Radio Internacia kaj ekhavis aliron al Interreto — kaj tiel trovis esperantistojn. Do, mi estas persono, kiu laŭ sia propra sperto tre bone imagas, kiom gravas ekstera informado pri Esperanto.

Movade mi estas membro de TEJO kaj REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado); redaktas retan ruslingvan informilon Esperanto novosti (ĉ. 5 mil 500 abonantoj, multaj vizitantoj al la paĝaro kaj forumo). Krome mi instruas Esperanton retpoŝte en grupo Esperanto-kurso kaj ĉe lernu.net. Mi ankaŭ membras en krea grupo Esperanto@Interreto (i. a. kontribuis al la projekto lingvo.info).

Problemo de UEA, laŭ mia imago, estas ĝia “interneco“. Mi jam dum kelkaj jaroj aktivas en la Movado, sed nur antaŭnelonge mi komencis eksciadi detalojn pri celaro kaj funkciado de la asocio, do mankas reklameca informo. Pri UEA mi ne ŝatas oftajn aludojn al iuj kaŝitaj konfliktoj. Mi volus, ke UEA estu multe pli komprenebla, travidebla kaj ankaŭ pli ofte sin montranta.

Mi fieras, ke mi membras en UEA, mondvasta neregistara organizo kun noblaj celoj. En la komitato mi volas influi plej unue jenajn direktojn: informado, moderniĝo, multigo de allogaj servoj (por mi siatempe instigo membriĝi estis interesa faka seminario de TEJO kaj Esperanto@Interreto), oficialigo de instruprogramoj, kreo de malmultekostaj (aŭ eĉ senpagaj) aliĝmanieroj. 


Jukka Pietilainen

Jukka Pietiläinen

Por mi esperanto estas unuavice reformisma socia movado, kies celo estas ŝanĝi la nunan lingvan ordon en la mondo. La nova lingva ordo signifas plurlingvecon, subtenon al lingvaj minoritatoj kaj uzo de malpli grandaj lingvoj apud la grandaj. Ne havas sencon anstataŭi la anglan en sia nuna rolo per esperanto, ĉar fakte esperanto povas venki nur se la lingva ordo ŝanĝiĝos. En tio mi estas subtenanto de Praga manifesto.

Mi volas plifortigi la rolon de UEA kiel lingvopolitika organizo kaj konsciigi la membrojn ke la elekto de esperanto signifas ankaŭ elekton de alispeca internacia lingva ordo (iom simile kiel oni parolas pri nova internacia ekonomika ordo kaj informa ordo). En lingvopolitiko esperanto-movado ne estas neŭtrala sed por lingvaj minoritatoj kaj plurlingvaj solvoj.

Esperanto estas ankaŭ lingva komunumo kaj mi estas por evoluigo de esperanta kulturo, sed esperantistoj ne estas lingva minoritato. En tio mia rilato al esperanta civito kaj ideoj ĉirkaŭ ĝi estas tre negativa. Necesas antaŭenigi esperantologion kiel universitatan fakon, unuavice ne kiel fonto de novaj esperantistoj, sed pro la utilo kiun scienca esplorado povas porti al esperantistoj. Oni ja esploras en universitatoj ĉion eblan, kial ankaŭ ne esperanton, ĝian literaturon kaj idean historion. Necesus utiligi ankaŭ ekstermovadajn monfontojn por esperantaj projektoj, sed el propra sperto en mia universitata laboro mi scias ke tio ne estas facila tasko.

Kiel iama volontulo (somere 1989) en la Centra Oficejo mi subtenas ĝian evoluigon kaj la CO prefere restu en Roterdamo. Mi ĝojas pro la reveno de Osmo Buller al CO kaj kiel konate, mi havis (kaj daŭre havas) kritikan sintenon al nuna estraro, ĉar eble pro nekompetento eble pro aliaj kialoj, ĝi kaŭzis signifan malfortigon de la organizita movado kaj minacis la profesiecon de la administrado. La profesiigo ja devus esti unu el la celoj de UEA, en formulado de kiuj partoprenis ankaŭ membroj de la nuna estraro. 


Jose Antonio Vergara

José Antonio Vergara

Mi estas 41-jara kuracisto, lerninta la lingvon en 1981, dum malhela epoko pro la tiama kruela diktaturo mialanda. Tion mi mencias ne anekdote, sed pro la ligiteco, kiun mi imagis inter Esperanto kaj la strebo de mia generacio al justeco kaj egaleco. Mi fariĝis DM en 2002 ĉar konvinkita pri la bezono de UEA. Kiel por periferiulo (mi loĝas en suda Ĉilio), estas malfacile por mi kompreni la kverelojn en nia malgranda homgrupo.

Por mi Esperanto kaj ties kulturo estas genia esprimo de la homa kolektiva kreemo cele al aktiva plibonigo de specifa aspekto de nia realo. La idearo de Zamenhof pri intergentaj paco kaj respekto, en ties nuna vortigo (lingvaj homaj rajtoj) restas plu valida en epoko tiom danĝera por la homaro kaj ties kultura kaj lingva diversecoj.

Pri la estonteco de nia afero (per tiu esprimo mi omaĝas niajn pionirojn), mi restas pesimisma je la racio tamen optimisma je la volo. Ĝi jam pene travivis ekstreme malfacilajn eksterajn cirkonstancojn kaj akrajn internajn krizojn. Eĉ se la angla neeviteble superregos mondskale, Esperanto plu interesos homojn kiel alternativa komunikilo, kiel lingvo de libereco.

UEA havas do netransdoneblan taskon funkcii kiel taŭga platformo por diversnivela kunlaboro cele al la plukonstruado de nia komunumo, sur ĉiuj agadkampoj (informado, instruado kaj utiligado) kaj per ĉiuj agaddirektoj (profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo). Ĉi-lastaj nepre koncernas la organojn de UEA mem (Estraro, CO, Komitato), kompreneble. Interalie, mi decidis kandidatiĝi ĝuste por iel reprezenti parton de la senvoĉaj minoritatoj. Kiel sudamerikano, mi fieras pri la vigleco de la movado en Brazilo.

Plej gravas ampleksigi la disvastigon kaj utiligon per la novaj komunikteknologioj, ekhavi aktivan lingvopolitikon (pri Esperantaj evoluigo, sciencesplorado) kaj malferme stimuli diskutojn pri la lingva (mal)demokratio. Mi favoras la rajton socie eksperimenti per Esperanto, mi festas niajn buntecon kaj ideologian diversecon. For la Esperanto-komunuman maltoleremon! 


Vortoj de Komitatano Z

Kandidatoj tra mia lenso

La alvokoj por “elekta etoso“ en UEA ne restis sen efiko, almenaŭ rilate la elektadon de komitatanoj B. Eĉ 16 kandidatoj konkursas pri 6 lokoj. Estos do veraj elektoj. En 1998 estis preskaŭ same multe da kandidatoj, 15, sed tiam oni elektis 8 komitatanojn. Ĉar oni ankaŭ rajtis voĉdoni por 8 kandidatoj, ĉiu povis esti certa, ke almenaŭ unu el la apogitaj kandidatoj ĉiukaze elektiĝos. Ĉi-jare ne estas tiel, ĉar la kandidatoj nombras preskaŭ trioblon de la lokoj. Abundas alternativoj, kio kontribuos al pli streĉaj kaj interesaj balotoj.

Sed ĉiu medalo du flankojn posedas. En ĉiuj elektoj emas prosperi tiu, kies nomojn la popolo konas. Ju pli da kandidatoj, des pli da ŝancoj por famuloj. Sen granda risko erari mi vetas, ke kvar kandidatoj certe elektiĝos: estraranoj Lee Chong-Yeong kaj I.Osibov, eksredaktoro I.Ertl kaj la jama B-komitatano A.Wandel. Ili enkasigos multe pli da voĉoj ol la ceteraj 12 kandidatoj. Optimismaj eble estas ankaŭ M.Beloševič kaj Wu Guojiang, ĉar ili sukcesis ankaŭ lastfoje. Kvankam Beloševič kiel virino kaj Wu kiel ne-eŭropano ricevos ekstran apogon pro tiuj apartaĵoj, tio ne nepre sufiĉos, ĉar unike ekzotikaj ili ne estas. La korea Hortensio eble elpuŝos Beloševič, ĉar ŝi estas kaj virino kaj ne-eŭropano kaj intertempe ankaŭ pli konata.

La redakcio de La Ondo notis kun ioma fiero, ke la kvar unuaj kandidatoj publike anoncintaj sian kandidatiĝon jam antaŭ la fino de la kandidatiĝa periodo, montriĝis esti abonantoj de LOdE. La redakcio donis al ili la ŝancon koncize prezenti siajn celojn. Kiel vi povas konkludi el iliaj tekstoj, ili estas samideanoj kun klara kapo. Ili ne promesas la lunon. Verdire, al mi iliaj konkretaj celoj eĉ ne gravas tiom kiom ĝenerala impreso pri ili, kaj ĝi estas nepre pozitiva. Simpatiaj uloj!

István Ertl kaj Jukka Pietiläinen diskoniĝis kiel kritikantoj de la Corsetti-estraro. Reeĥo de ilia kritiko estas la emfazo de la funkcipovo de la Centra Oficejo. Tiurilate ili denove estas optimismaj pro la redirektoriĝo de Buller, kiun ili aparte mencias, kvazaŭ por substreki esti ĉe la flanko de tiu protagonisto de la skolo de forta CO. Cetere, unu rimarkindan eron, kiun Ertl menciis en intervjuo en Libera Folio, li ĉi-foje ellasis: apogon al reprezidantiĝo de Tonkin. Mi notis lian proponon kun intereso, ĉar lastatempe atingis min onidiro, ke siatempe Buller klopodis persvadi Tonkin kandidatiĝi en Zagrebo alternative al Corsetti. Tonkin ne akceptis kaj la resto estas historio.

Ertl bonvenus en nia supera organo, pri kies dormemo kaj indiferento ankaŭ Corsetti plendas. Kiel inteligenta vortmajstro kaj bone informita aktivulo li vivigus la diskutojn tie ne nur dum kongresaj kunsidoj sed tra la tuta jaro, kiel li mem skribas. Same eblas diri ankaŭ pri Pietiläinen, kies intervenoj en retaj debatoj lasis impreson pri serioza homo, kiu scias bone argumenti. Se necese, li estas ankaŭ kuraĝa; ekzemple, pasintjare li pledis, ke la nuna Estraro demisiu en Gotenburgo.

Al la ĉiliano José Antonio Vergara mi deziras sukceson pro multaj kialoj. Mi ŝatas movadanojn, kiuj estas samtempe idealismaj kaj praktikaj, ĉar ĝuste ili pluportis nian aferon, esprimo, kiun Vergara uzas “por omaĝi niajn pionirojn“. Mi volonte vidus ĝin uzata pli ofte, ĉar en ĝi estas nenio sekteca, kiel iuj asertas. Plia kialo apogi Vergara estas lia periferieco, ĉar ĝi nur elstarigas lin kiel individuan membron de UEA, kvankam li agas ankaŭ en landa asocio, kiu en Ĉilio tamen havas dimensiojn de klubo pli ol de asocio.

La TEJO-aktivulo Slavik Ivanov estas la plej juna en nia kvaropo. Verŝajne ankaŭ ekster Ruslando oni jam iom scias pri liaj meritoj en informado pri Esperanto. Ĉio indikas, ke pri tiu ĉi junulo ni ankoraŭ aŭdos multon. Al diskutoj pri informado en la Komitato li portus freŝajn ideojn kaj efektivan praktikan sperton. Kandidatas ankaŭ du aliaj TEJO-aktivuloj, sed mi prognozas por ili malpli da sukceso ol por Ivanov. Kiel zelotoj de jura sendependiĝo de TEJO ili ne povas kalkuli pri simpatio de pli aĝaj membroj, kiuj trovas la ideon pri tia malintegriĝo forpuŝa, ĉar ili vidas ĝin esprimi nur mallarĝajn interesojn de eŭropa provincismo. Ivanov ne havas tian balaston, male, li rikoltas simpation skribante pri sia fiero esti membro de UEA kaj pri ĝiaj noblaj celoj. Tio estas lingvaĵo, kiun ordinara membro de UEA ŝatas.

Resume: mi voĉdonos por ĉiuj kvar — kaj por du aliaj, kompreneble.

Komitatano Z


Subteno por grava reta projekto

La estraro de UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. La informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org.

Sekvas klarigoj de Tim Morley:

OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas tre simila al la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, ktp.

Interesiĝantoj povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org aŭ aĉeti KD-on kontraŭ malgranda sumo ekz. ĉe la “Linux Emporium“ (http:// www.linuxemporium.co.uk/products/ applications/#pid4523).

La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontuloj.

Por tio oni serĉas personojn, kiuj:

— kapablas kompetente skribi en Esperanto,

— komprenas la anglan, ĉefe la prikomputikan anglan,

— havas komputilon (aŭ Vindoza, aŭ Linuksa),

— kapablas instali programo(j)n en la komputilo,

— havos kelkajn horojn ĉiusemajne dum iom da tempo,

— deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org.

Des pli bone se ili ankaŭ:

— havas grandtraigivan konekton al interreto,

— havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan,

— jam tradukis programojn,

— jam uzis poEdit aŭ KBabel,

— povas/scias uzi grep,

— havas multe da libera tempo.

La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@uea.org

GK UEA


Ĉe la Kongreso de la Popoloj

La Esperanta Civito kaj la Kongreso de la Popoloj intensigas siajn rilatojn. Ankaŭ en la lasta sesio, 7 feb 2004 en Parizo, ĉeestis Civita delegito, sen. Marie-France Conde Rey, oficiale invitita de la Kongreso de la Popoloj.

Projekto estos proponita en 2005 por financado fare de la Monda Fonduso por Solidareco kontraŭ la Malsato. En tiu projekto agos Civitanoj de Esperantio. Pro la mutuala kaj individua karaktero de la membreco en la Monda Fonduso (kvazaŭa sociala branĉo de la mondcivitanoj) la partnereco de la Esperanta Civito venos en dua vico. La formo de tiu partnereco estas ankoraŭ diskutota.

Daniel Durand, prezidanto de la Mondcivitana Registro, ĵus konfirmis ke li reprezentos la institucion okaze de la simpozio pri la esenco kaj estonteco de Esperantio (8-10 aŭg 2004), kie troviĝos ankaŭ la reprezentanto de la Esperanta Civito.

La Prezidanto de la Kongreso de la Popoloj, Roger Wintherhalter, reciprokis la inviton de la pasinta novembro, gastigante Esperantajn Civitanojn ĉe la Maison de la citoyenneté mondiale en Mulhuzo (Francio).

Dum la vizito estis priparolitaj diversaj projektoj, interalie unu kiu rekte koncernas la Esperantan Civiton: havi en Ĉaŭdefono komunan parlamentejon. La senmoveblaĵo, kiun la urbo proprietas kaj povus disponigi kiel kurion por la Civito kaj la Kongreso de la Popoloj, estis intertempe lokalizita kaj vizitita. Unuaj kontaktoj kun la urbaj aŭtoritatoj estas esperigaj.

HeKo


ILEI ne konferencos en Ĉinio

(Nun). La Estraro de ILEI decidis nuligi la okazigon de la ĉi-jara Konferenco en Ĉinio.

La Estraro longe pripensis la decidon sekve de diversaj konsideroj. Efektive ĝis nun ne estis aliĝintoj malgraŭ tio, ke la informoj aperis kaj en la hejmpaĝo de ILEI kaj ankaŭ en Internacia Pedagogia Revuo (en 2003/4 kaj en 2004/1). Ankaŭ montriĝis, ke ne estas eblecoj al la estraranoj mem vojaĝi al Ĉinio, kaj membroj de nia Komitato esprimis sian ne eblecon ĉeesti ĝin.

La decido estas, do, nuligi la Konferencon en Ĉinio kaj serĉi alternativan eblon en Eŭropo.

Atilio Orellana Rojas


Verda Kongreso en la Verda Ondo

[Ĉar neniu respondis al nia peto sendi artikolon pri REK/EoLA, ni mem plukis materialon en la reto.]

21–24 feb 2004 en volgograda ripozejo Zeljonaja Volna (Verda Ondo) okazis Ruslanda Esperanto-Kongreso. La ĉefa evento estis konferenco de Rusia Esperantista Unio, kiu taksis la laboron de la Estraro de REU kontentiga kaj aprobis la raporton de la Kontrol-Revizia Komisiono.

Nikolao Gudskov restis prezidanto, superinte siajn rivalojn Junusov kaj Seguru. En la nova Estraro estas ankaŭ Mikaelo Ĉertilov, Irina Gonĉarova, Jurij Karcev, Georgij Kokolija, Viktor Kudrjavcev, Valentin Seguru.

La lastan tagon de la Kongreso okazis voĉdonado pri la atingoj de la jaro 2003 en la lando: Esperantisto-2003: Viktor Kudrjavcev; Esperantaĵo-2003: Komencanto; Kantisto-2003: Mikaelo Bronŝtejn; Poeto-2003: Mikaelo Bronŝtejn; Esperanto-Aranĝo-2003: RET-03.

Estis anoncita ankaŭ la rezulto de la Ranglisto Kluba por 2003:

1. MASI-FaRo (Moskvo)
2. Stelaro (Volgograd)
3. Pacifiko (Vladivostok).

25 feb okazis ekzamenoj de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de REU. El la 15 kandidatoj sukcese ekzameniĝis 10 personoj. Nikolaj Gudskov jene komentis la rezulton: “Plejparto de la ekzamenitoj (eĉ kun perfektaj notoj) ne sufiĉe orientiĝas pri la aktuala Esperanto-movado, ne konas eĉ gvidorganojn de REJM kaj povas miksi SEJT-on kun SAT. Preskaŭ neniu kapablis precize diri la naskiĝjaron kaj naskiĝtagon de Zamenhof! Do, en Volgograd kaj Ĉeboksaro oni eĉ ne festas Zamenhof-Tagon aŭ ne klarigas ties signifon al novuloj“.

Post REK samloke okazis festivalo EoLA-16.

La unuan premion ricevis EK Edmond Privat (Ĉeboksaro) pro la teatraĵetoj laŭ moralaj fabeloj de homaro. La duan premion ricevis teatra grupo el Novosibirsk pro la teatraĵoj Cindrulino kaj Verda ĉapeleto. La trian premion ricevis volgograda Stelaro pro la teatraĵetoj Atlantido kaj Sistemo de Mendelejev.

Aparte estis premiita teatra grupo el Volgograd sub la gvido de Tatjana Vtorova pro la teatraĵo laŭ rakontoj de O Henry. Pro la plej bona traduko kaj prezento de kantoj en Esperanto estis premiita Tatjana Volodina (Volgograd).

AlKo


Somera kongreso en januaro

La 4a Komuna Kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj okazis 19–25 jan 2004 en Redcliffe, marborda urbo en Aŭstralio.

La japana ĝemelurbo de Redcliffe estas Onoda, do la LKK decidis inviti esperantistojn el tiu urbo. Tomiko Ikeda trovis kvar junulinojn el Onoda, kiuj deziris veni al Redcliffe, kaj instruis al ili Esperanton.

La japanaj partoprenantinoj kun la urbestro
50 esperantistoj partoprenis la kongreson. La ĉeesto de la japaninoj donis al nia kongreso internacian etoson. Ni, esperantistoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, ofte sentas nin tre izolitaj de aliaj esperantistoj, do kiam alilandanoj vizitas nin, tio tre plezurigas nin.

La temo de la kongreso estis “Esperanto por plezurigi vian vivon“. Kompreneble okazis la gravaj necesaj kunvenoj, sed en la cetero de la programo ni ĝuis diversajn plezurigajn programerojn; ekzerco-klaso de Taj Ĉi (ĉiumatene); klasoj kiuj uzis aktoradon por paroligi kongresanojn; klaso de kreema verkado; muziko-vespero; dramo-vespero; kvizo-vespero.

Ni donis unu vesperon al la japaninoj. Unue, per komputilo kaj granda ekrano, du knabinoj montris al ni bildojn pri sia mezgrada lernejo; la aliaj du montris belajn vidindaĵojn de Onoda. Sed kia surprizo estis por ni kiam ili prezentis por ni dancadon.

Kay Andersen


Argentina Asembleo

AEL, Argentina Esperanto Ligo, kunvenis 14 feb por sia jara asembleo. En la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio dudeko da partoprenantoj plenumis la kutiman tagordon kun elekto de nova komitato.

Oni aŭskultis la raportojn pri la jara agado. Gravan atenton ricevis la informoj pri la reta instruado, ĉefe la sukcesaj projektoj NESTO-KORE de la Amerika Komisiono de UEA kaj de la Argentina Instituto de Esperanto.

Estis elektita la nova estraro de AEL: Alcides P. Wentinck (prezidanto), René Arce (vicprezidanto), Roberto Sartor (sekretario), Fernando Inocencio (vicsekretario), Mario Miranda (kasisto), Jose' Dioguardi (vickasisto), Elisa Vazquez Abraham (Argent-ejo), Silvia Rottenberg (Esperanto-reklamado), Ruben T.Diaconu (redaktoro).

Tamen la asembleo ne atingis interkonsenton pri la reorganizado de la tutlanda agado kaj kreado de Argentina Esperanto-Lernejo. Ambaŭ projektoj estos denove diskutataj en venontaj kunvenoj.

La nova estraro pretas komenci sian laboron kun homaranaj sentoj de fervora sindediĉa servado al la Argentina Esperanto-Movado.

Roberto Sartor


Esenco kaj estonteco de Esperantio

KCE ricevis la unuajn respondojn de la invititoj al la simpozio pri esenco kaj estonteco de Esperantio, en Ĉaŭdefono 8–9 aŭg 2004.

Afable konfirmis sian ĉeeston Kep Enderby, Vinko Ošlak, Giorgio Silfer, Walter Żelazny. Ankaŭ Aleksander Korĵenkov akceptus la inviton, sed havas problemojn pro la vojaĝkostoj (500 eŭroj); mecenato kiu pretus helpi lin, bonvolu tuj kontakti la sekretariejon de KCE: kce.esperanto@bluewin.ch.

Sin proponis kaj estis akceptita de KCE por prelego: Usui Hiroyuki. Ne povas akcepti la inviton pro persona okupiteco, sed eventuale sendos skriban kontribuon: Mark Fettes. KCE atendas definitivan respondon de aliaj invititoj.

HeKo


Vi malbone amuziĝas, Sinjoroj Profesoroj!

Lige kun la aperigita en La Ondo informo de HeKo pri la simpozio pri Esperantio mi publike anoncas, ke :

1) mi neniam aliĝis, aŭ volis aliĝi, al la simpozio;

2) mi estas nek civitano, nek ĝia simpatianto;

3) organizantoj de la simpozio neniam invitis min partopreni ĝin.

Al Civitanoj — Ĉefaj Organizantoj De La Simpozio, Giorgio Profesoro Silfer kaj Walter Profesoro Konsulo Żelazny — mi malpermesas uzi mian nomon, manipuli ĝin, en simpozia reklamkunteksto sugestanta alian staton, ol mi ĉi tie prezentis!

En la “barbara“, ne Civilizita, mondo, ne nur de esperantistoj, kulturaj kaj etikaj principoj unusence pritaksas tiajn praktikojn. Vi malbone amuziĝas, Sinjoroj Profesoroj!

Zbigniew Galor


Kongreso en Latvio: tri jubileoj kaj unu nova prezidanto

6 mar 2004 en la domo de Latva Societo de Rigo okazis la 7a Konferenco de Latvia Esperanto-Asocio. La Konferenco estis dediĉita al la 15-jara jubileo de la asocio, al la 115-jara jubileo de la unua Esperanto-lernolibro por latvoj kaj al la 150-jara naskiĝdatreveno de ĝia aŭtoro Rudolfs Libeks.

Pri Libeks kaj pri la unua latva lernolibro prelegis Margarita Želve. Pri la 15-jariĝo de LatEA prelegis Alīda Zigmunde.

Okazis ankaŭ reelektoj. La antaŭa prezidantino, Alīda Zigmunde, ne plu volis resti en la estraro.

La nova prezidanto de LatEA estas Aldis Bušs, vicprezidantino Biruta Rozenfelde, pri financoj kaj informado respondecas Margarita Želve; pliaj estraranoj estas Māra Timermane (turismo), Aina Januševska, Genovefa Tamane kaj Aivars Kalniņš.

Margarita Želve


Litovia Kalejdoskopo

Financa subteno por la kongreso

13 feb 2004 dum kunsido ĉe la urbestro de Vilno estis diskutita skriba peto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA) pri financa subteno de UK-90 (Vilno, 2005). Estis decidite doni al LitEA 100 mil lidojn (ĉ. 29 mil eŭroj) en 2004 por subteni organizadon de la kongreso, kaj doni same grandan sumon en 2005.

Tiun decidon devos konfirmi la urba konsilantaro. La mono estos uzata ĉefe por informado pri Vilno (eldonado de informa kaj turisma literaturo, sonigo de videofilmoj). Ankaŭ oni diskutis pri senpaga disponigo de ejoj, kiuj apartenas al la urba municipo, pri rajtigo al kongresanoj senpage uzi la urban transporton dum la kongresa periodo k.a. Definitivaj decidoj estos akceptitaj iom poste.

Sukcesa librofoiro

19–22 feb 2004 en la ĉefa Litovia ekspozicia centro LITEXPO (Vilno) okazis la 5a Internacia Librofoiro, kiun partoprenis 340 firmaoj el 11 landoj.

La foiron, kies ĉeftemo estis Litovio en Eŭropo — Eŭropo en Litovio, vizitis pli ol 50 mil personoj. LitEA havis sian standon sur 7,5 m², ĉe kiu konstante deĵoris esperantistoj. En la stando estis ekspoziciataj kaj vendataj kelkaj dekoj da libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto, eldonitaj de diversaj litovaj eldonejoj kunlabore kun LitEA. Estis disdonataj faldfolioj kaj kartetoj pri Esperanto, speciale presitaj por la librofoiro.
Povilas Jegorovas intervjuata (fotis Choe Taesok)
21 feb okazis prezento de tri libroj, lastatempe eldonitaj de la Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj: Pasaulines kalbos beieškant arba interlingvistika visiems (En la serĉado de la universala lingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj) de Aleksandr Duliĉenko; Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto) de Aloyzas Urbonas kaj Povilas Jegorovas; Knyga apie Esperanto (Libro pri Esperanto) de Aleksandr Koroleviĉ.

Antaŭ cent kunvenintoj parolis prof. dr. Aleksandr Duliĉenko el Tartu (Estonio), ĵurnalisto Aloyzas Urbonas, prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas, direktoro de la Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj Rimantas Kareckas. Aleksandr Duliĉenko kaj Povilas Jegorovas estis intervjuitaj por televida elsendo apud la Esperanto-stando.

LitEA donacis 30 librojn al speciala fondaĵo, kiu pludonos ilin al sengepatraj infanoj. 


Nova kurso en Kaŭno

17 feb 2004 en Kaŭno komenciĝis nova unumonata intensa senpaga ĉiutaga kurso de Esperanto. Ĝin gvidas pola Cseh-instruistino Ewa Bondar. Funkcias du komencantaj grupoj kaj po unu grupo de la dua kaj de la tria grado. La komencantajn grupojn frekventas 15 personoj, la aliajn — po 12 personoj. Estas planataj Esperanto-kursoj en Birštonas kaj en Kretinga — kie somere okazos BET-40 kaj la 57a kongreso de IKUE. 

Serio de instruistaj seminarioj

En la Esperanto-Domo (Kaŭno) denove komenciĝis serio de seminarioj por Esperanto-instruistoj. La enkonduka seminario okazis 21–22 kaj 29 feb. Gramatikaj seminarioj okazos 7, 13, 27–28 mar kaj 3 apr. Speciala preparseminario por la ekzameno de la tria grado okazis 28 feb, kaj sekvos pliaj 14 mar kaj 4 aprilo. La seminariojn vizitas ĉ. 15 personoj. Ilin gvidas Ewa Bondar. 

Kiel mi iris tra la vivo...

Vilna eldonejo Margi Rastai aperigis libron de litova pedagogo, ĵurnalisto, landesploristo, parlamentano kaj esperantisto Stasys Tijūmaitis (1888–1966) Kaip aš į žmones isejau... (Kiel mi iris tra la vivo...). Ĝi konsistas el rememoroj de Tijūmaitis, publikigitaj en la porinfana revuo Žvaigždutė en 1928–31, kaj el eseoj pri li. En la libro multfoje estas menciata lia esperantista agado. Tijūmaitis verkis kaj eldonis en 1912 lernolibron de Esperanto por litovoj, multe prelegis kaj artikolis pri Esperanto, pledis por Esperanto en la parlamento de Litovio, publikigis Esperanto-lecionojn en la revuoj Kregždutė kaj Žvaigždutė, kiujn li redaktis. La libro enhavas 4-paĝan resumon en Esperanto. Ĉiuj fotoj havas Esperantajn subskribojn. La libro estas 184-paĝa, plus 32 fotopaĝoj, kelkaj el ili pri lia esperantista agado. 

Vivo kiel birdoflugo

Kaŭna eldonejo Naujasis Lankas aperigis 552-paĝan libron de ĵurnalisto Laimonas Inis Gyvenimas — kaip paukščio skrydis (Vivo kiel birdoflugo) pri 46 famaj homoj de Kaŭno. En la libro estas 15-paĝa eseo-intervjuo En la mondon venis nova sento... pri la prezidanto de LitEA, advokato Povilas Jegorovas. 

Kvizo pri Esperanto

8 feb 2004 en la unua programo de Litova nacia radio dum la matena dimanĉa programo Kvizo de onklino Beata estis demando, kion signifas verda kvinangula steleto, kiun oni devis respondi telefone. Post kelkaj provoj iu junulino respondis ĝuste. La program-gvidantino poste tre multe proksimume dum kvin minutoj rakontis pri Esperanto, Zamenhof kaj ties ligoj kun Litovio. La ĝuste respondinta junulino gajnis libron en Esperanto: Homo de Eduardas Mieželaitis. Tion organizis kaj la libron donacis esperantisto Vladislavas Virsila el Kretinga. 

Litov-lingva recenzo

En la februara numero 2004 de la monata socia, politika, kultura revuo Gairės en la litova lingvo aperis tre favora recenzo de Juozas Deksnys pri la libro de Aloyzas Urbonas kaj Povilas Jegorovas Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto). 

Esperanto kiel dogan-lingvo

En bulteno Valstybės žinios (Informoj de la ŝtato) — kie estas publikigataj ĉiuj leĝoj, internaciaj kontraktoj kaj aliaj normaj dokumentoj — antaŭnelonge aperis internaciaj normigaj dokumentoj pri doganaj aferoj. Inter ili estas ankaŭ listo de lingvoj uzeblaj en doganaferoj kaj iliaj mallongigoj. En la listo de lingvoj estas ankaŭ Esperanto kaj kelkaj aliaj artefaritaj lingvoj. Sekve, Esperanto estas agnoskita kaj povas esti uzata en dogandokumentoj. 

Granda intereso pri Litovio

Dum januaro danke al invito de Esperanto France litova esperantistino Gražina Opulskienė vizitis 17 grupojn de esperantistoj en Luksemburgio kaj Francio kaj prelegis al ili pri Litovio kaj pri la preparoj al la 90a UK en Vilno. Intereso pri Litovio estis granda, en renkontiĝoj partoprenis ne nur esperantistoj sed ankaŭ francoj kiuj interesiĝas pri nia lando. Kelkfoje Opulskienė estis intervjuita por radio, en kelkaj gazetoj aperis informoj pri ŝiaj prelegoj.

Povilas Jegorovas

Povilas Jegorovas intervjuata en la Librofoiro. (fotis Choe Taesok) 


Kaliningrado: KREU plu kreas

Jarkunveno

24 feb en Kaliningrado okazis Konferenco de Kaliningrada Regiona Esperanto-Unuiĝo (KREU). La Konferenco akceptis raportojn de la Komitato kaj de la Kontrol-Revizia Komisiono de KREU.

La Konferenco elektis la novan Komitaton (Halina Gorecka, prezidanto; Nikolaj Penĉukov, sekretario; Oleg Daniljuk, membro) kaj la novan Kontrol-Revizian Komisionon. Estis aprobita buĝeto de KREU por 2004.

Inter aliaj decidoj kaj dezir-esprimoj de la Konferenco estas jenaj:

— okazigi 14 maj 2004 Tagon de Esperanto por diplomatoj, partneroj, ĵurnalistoj kaj aliaj interesitoj;
— okazigi Ago-Tagon en oktobro 2004 kunlabore kun Varsovia Vento;
— okazigi en decembro 2004 Zamenhofan Semajnfinon kunlabore kun la Ĝenerala Konsulejo de Pollando;
— komisii al la Komitato de KREU esplori eblon fondi ZEOn en Kaliningrado;
— komisii al la Komitato esplori eblon okazigi Lingvan Festivalon en 2005;
— helpi funkciadon de la Esperanto-rondeto en la juda societo;
— intensigi informkampanjon en la universitato cele al starigo de kurso.

Informado

Pasintjare Esperanto trifoje estis temo en loka televido kaj kelkfoje en radio. 9 artikoloj pri Esperanto aperis en la urba gazetaro, inter ili 7 en Kaliningradskaja Pravda (KP), la plej populara tagĵurnalo en la plej okcidenta regiono de Ruslando.

La kunlaboro kun KP daŭras ĉi-jare. 28 feb en ĝia speciala vendreda numero (24-paĝa) aperis unu el la fotoj de Tibor Magyar, laŭreato de la 6a Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto kaj klariga artikolo de Irina Klimoviĉ “Kvin fotoj el Singapuro“. Sekvavendrede (5 mar) Irina Klimoviĉ artikolis en KP pri spektaklo Ĉiu havas sian monton, kiun prezentis en Toruno Studio P.

Foje la informa agado transpaŝas landlimojn. 17 feb germana retgazeto Europa-digital.de aperigis intervjuon de Ziko M. Sikosek kun Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La temo de la intervjuo estas Kaliningrada regiono de Ruslando, ĝia nuna stato kaj estonteco surfone de la unuiĝo de Eŭropo. Esperanto estas kelkfoje menciita, ĉar la intervjuatoj profesie okupas sin pri Esperanto kiel eldonistoj.

HaGo


Veni al IJK? Sed kiel?

Ruslando estas tre granda kaj malfacile komprenebla lando. Tamen multaj obstakloj malaperas, se vi vojaĝas tien kun Esperanto. Ankoraŭ unu pruvo por tio estas la Antaŭkongresoj, kiujn faras lokaj kluboj en Peterburgo kaj Moskvo antaŭ la ĉi-julia Internacia Junulara Kongreso.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) decidis fari la Antaŭkongresojn por faciligi venon de eksterlandanoj al IJKejo. Dum tri tagoj, 6–9 jul, eblos alveni al Moskvo aŭ Peterburgo, esti renkontita kaj poste veni al la Kongreso en organizita grupo.

Kiam amasa aranĝo okazas en granda urbo, oni ofte devas cedi parton de la programo por turismo. Ĉi-jare organizantoj de IJK trovis interesan solvon: ili donis por turismumado apartan tritagan tempon en la plej grandaj urboj de sia lando. Programoj de la antaŭkongresoj konsistos ĉefe el ekskursoj, promenoj, boatado kaj aliaj turistaj distroj. En Peterburgo lokaj esperantistoj havas tri ĉiĉeronojn kun oficiala rajto gvidi turistajn grupojn al vidindaĵoj de la eksa rusia ĉefurbo, simile forta teamo organizas la programon en Moskvo, la nuna ruslanda ĉefurbo.

Ne estas problemo veni al Moskvo kaj Peterburgo — multas flugoj, trajnoj, longdistancaj busoj. Kvazaŭ donace por nia IJK kompanio Silja Line ĵus establis praman navigadon inter Peterburgo, Helsinki, Tallinn kaj germana Rostock. Devas esti tre romantike veni al IJK per ŝipo.

La antaŭkongresa programo en Moskvo finiĝos per 5-hora busa veturo al IJKejo, la kongresanoj el Peterburgo iros kune per nokta trajno (litvagono). Detaloj pri la Moskva Antaŭkongreso troveblas ĉe www.moskvo.ru, pri la Peterburga — ĉe www.tejo.org/ijk/ spb.php

Slavik Ivanov


Lernado en monaĥeja etoso

Belega naturo, bonhumoraj kaj bonkoraj homoj, travivaĵoj pere de Esperanto atendas vin en orienta Finnlando meze de julio. Dum Esperanto-kursoj en Popola Instituto de Valamo (5–9 jul 2004) vi povas lerni la internacian lingvon en ĉiuj niveloj. Spertuloj povas helpi la novulojn.

Ĉiutage instruado daŭros ĉirkaŭ 5 horojn: Tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon, komencos de la unuaj aferoj. Aliaj profundigos sian lingvoscion pere de sugestopedia kurso (kaj vi kiuj jam scipovas la lingvon diskutos, aktoros, legos artikolojn kaj resumos ilin, aŭskultos/faros prelegetojn ktp). Instruos: Atilio Orellana Rojas el Nederlando/Argentino kaj Raita Pyhälä (Saliko) el Finnlando. Kursogvidanto: Tiina Oittinen.

Posttagmeze kaj vespere estos aranĝataj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo. Vespere estos komuna programo kun prelegetoj, kunkantado, kunludado, muzikado, saŭnumado (eĉ en vera finna fumsaŭno), manĝado. Ĉio tio en trankvila etoso de la monaĥejo: laŭvole eblos al vi viziti ortodoksan diservon en belegaj preĝejoj en la areo.

Prezo de la kursosemajno: 203–274 eŭrojn depende de tranoktado.

Petu pliajn informojn de la sekretario de EAF, Tiina Oittinen: Adreso: Puutarhakatu 26 A 11, 20100 Turku, Finnlando Telefono: 02-2305319 Rete: sekretario@esperanto.fi

Informojn donas ankaŭ sekciestro de ILEI en Finnlando, Carola Antskog: Adreso: Dragfjärdsvägen 690, 25700 Kimito, Finnlando Rete: cantskog@kolumbus.fi

Tiina Oittinen


Esperanto kaj kazaĥstanaj skoltoj

En la nord-kazaĥstana urbo Rudnyj dum 20 jaroj funkcias urba skolta klubo Oceano kaj ĉiusomere okazas tradicia tendaro kun partopreno de junaj skoltoj el eŭropaj landoj. Krom skoltismo la geknaboj en ĝi okupiĝas pri subakviĝo kaj paraŝutismo. La senŝanĝa klubestro, Vladimir Isajev, afable akceptis ideon instrui Esperanton en la klubo.

Ekde 9 feb kvindeko da 13-16 jaraj skoltoj eklernis Esperanton. La kurso estas nedeviga kaj senpaga. La instruado estas buŝa pro manko de lernolibroj. La instruplano baziĝas sur malnovaj lernolibroj kaj materialo trovita en la reto. La kurso enhavos ĉ. 30 lecionojn.

Vera Matvejeva


Kun kvizoj kaj surprizoj

FREŜO (Frusomera Renkontiĝo Esperanta Ŝokanta Obstinulojn), renkontiĝo kun kvizoj kaj aliaj surprizoj, okazos 30 jun – 5 jul en Olŝtino, Pollando.

La taga programo enhavos kvizojn kaj konkursojn, prelegojn, ekskursojn, koncertojn, filmojn pri/en Esperanto, prezentiĝojn de “famuloj“. La vespera programo proponas, interalie, interkonan vesperon kun kolbasetoj kaj biero, polan vesperon en la regionstila restoracio kaj vespermanĝon en strutfarmo.

Pri aliĝado, loĝado kaj aliaj surlokaj aferoj skribu al la lokaj organizantoj:

Marian Zdankowski: Adreso: ul. Limanowskiego 36/3, PL 10-343 Olsztyn, Pollando Telefono: 89-5347424, 89-5268702 Rete: avolamer@ols.vectranet.pl

Elżbieta Frenszkowska: Adreso: ul. Orlowicza 35/5, PL 10-684 Olsztyn, Pollando Telefono: 89-5429972.

Marian Zdankowski


Arte en Toruno

En la lasta februara semajnfino junulara teatro Studio “P“ okazigis en Toruno polan premieron de sia spektaklo Ĉiu havas sian monton, kiu estis unuafoje prezentita aŭtune 2003 en Berlino okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto en la germana ĉefurbo.

Post la emociveka spektaklo, bazita sur la modernaj poeziaj verkoj, okazis diskuto. Lucyna Sowińska, la artgvidantino, rakontis pri la kolektivo kaj pri la spektaklo.

Por la gastoj estis organizita promenado en la etnografia muzeo kun esperantlingva ĉiĉeronado de Maria Pokrzywnicka. Teresa Nemere rakontis pri pli ol 20-jara uzado de la internacia lingvo en la Internaciaj Renkontiĝoj de Popolaj orkestroj. La nova Esperanta versio de la aŭd-vida spektaklo en la muzeo Nikolao Kopernik konatigis ne nur kun la granda astronomo, sed ankaŭ kun la estiĝo de la urbo Toruno. Lidia Ligęza faris “poezian atelieron“ en la Junulara Kulturdomo.

En la “literatura kafejo“ en la Oblikva Turo Lidia Ligęza prezentis siajn poemojn, Jerzy Fornal verve deklamis kaj Halina Gorecka rakontis pri Sezonoj. Surtable multis bongustaj torunaj mielkukoj, kiujn oni glorigis kunkantante.

Vespere kun varma medo en bele aranĝita restoracio oni plu konatiĝis kun libroj, revuoj, lastatempaj novaĵoj. Malgraŭ la plenŝtopita programo oni povis promene ĝui la malnovan urbon, ĉar la tuta dimanĉa programo pasis en la urbocentro.

Lunde okazis renkontiĝo kun lernantoj de la liceo Nikolao Kopernik. Zofia Banet-Fornalowa rakontis pri Antoni Grabowski, kiu estis abituriento de tiu ĉi prestiĝa lernejo. Memortabulo omaĝas lin. Jerzy Fornal per deklamado prezentis la patron de la Esperanta poezio. Halina Gorecka komparis la signifojn de la Puŝkina Neĝa blovado kaj de ĝia Esperanta traduko de Grabowski. Fine, la direktorino de la liceo anoncis pri ĵusa mondonaco de Z.Kruszewski, nepo de Antoni Grabowski, por ekipado de kemia laboratorio, kiu portas la nomon de nia eminenta samideano.

Estus tre bone, se surbaze de torunaj aktivadoj muzea kaj teatra kreiĝus regula kultur-kleriga aranĝo.

Halina Gorecka


Toruno: Studio “P“ spektaklas (fotis Tomasz Kolasa) 

Kurte

La Estraro de UEA akceptis la inviton de Itala Esperanto-Federacio okazigi la 91an UK en Florenco de 29 jul ĝis 5a aŭg 2006. (Informitale)

Je 11 mar al la Pekina UK aliĝis 1006 personoj; plej multaj estas el la kongreslando Ĉinio — 438, sekvas Japanio (95), Francio (70), Germanio (47) kaj Koreio (40). (CO UEA)

16 jan oni ekprojekciis en Hispanio filmon La Pedalaŭto, en kiu Esperanto ludas gravan rolon. (Esperanto)

Holokaŭsta muzeo en Majdanek konsentas aldoni kructabuleton kun la vorto Esperanto al la multaj pri la diversaj lingvoj parolitaj en tiu ekstermejo. (HeKo)

24 feb 2004 en la sidejo de Franca Socialista Partio okazis kunveno inter Harlem Désir, eŭropa deputito kaj respondeculo pri Eŭropo en la Socialista Partio, kaj tripersona Esperanto-delegacio; plia renkontiĝo okazos en majo. (UEA-membroj)

2 mar en la tagmezaj novaĵoj de la ĉefkanalo de Bulgara Nacia Televido estis intervjuo kun la ĉefredaktoro de Literatura Foiro, Ljubomir Trifonĉovski. (Nun)

Studo de Detlev Blanke Interlingvistiko kaj esperantologio: Vojoj al la faka literaturo (UEA, 2003) jam aperis en la angla, germana, ĉeĥa kaj ĉina lingvoj. (BJA-listo)

Volkswagen lanĉis en Meksiko aŭton Fox, sed por ke tiu veturilo ne havu la nomon de la ŝtatprezidento (Vicente Fox), oni rebaptis ĝin Lupo (Valor Economico)

26–28 dec 2003 en Hanojo okazis la unua komuna junulara renkontiĝo de esperantistoj el Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. (TEJO-Aktuale)

En Duŝanbo (Taĝikistano) iranano Masud Gudarzi instruas Esperanton en lernejo kaj en la medicina fakultato de la universitato. (Landa agado)

La universitato de Amsterdamo sendos du studentojn pri lingvistiko al la Pekina UK por surloka esplortasko rilate la intonacian fenomenon en Esperanto. (Nun)

Refondiĝis en Zakopane (Pollando) Esperanto-klubo; la renkontiĝoj okazas ĉiumarde en la sidejo de Praktyczna Pani. (Apudvistula Bulteno)

La abonantaro de Laŭte! en 2003 falis de 305 al nur 286; la revuo havis 62 kontribuantojn el 14 landoj. (Laŭte!)

Kultura Centro Esperantista en 2003 ricevis donace 7 mil 165 svisajn frankojn de 26 individuoj kaj unu kolektivo. (Heroldo de Esperanto)


Kio estas ITV?

Internacia Televido (ITV) estos la unua interreta televidkanalo tute en Esperanto, kiun lanĉos Ĝangalo, kun la helpo de la esperantistaro.

Kiom da mono por establi internacian televidon? Multaj opinias, ke televidkanalo estas flugo tro alta por Esperanto. Oni tamen devas atenti al la fakto, ke interreta televizio postulas aliajn aparatojn, multe pli similajn al tiuj, kiujn ni jam havas en niaj hejmoj (la kameraoj, ekzemple, povas esti tiuj modeloj pli profesiaj de Sony, JVC ktp). La studio ne bezonas kameraistojn, ĉar la teknologio de elsendfluo ne akceptas rapidegajn movojn nek de la filmanto, nek de la filmato. La ŝparo de funkcioj respeguliĝos en ŝparo de laboristoj, kio certe influos la buĝeton de la televidkanalo. Novaj teknologioj, novaj formatoj, novaj konceptoj draste minimumigas la kostojn, ebligante al la administrado de Projekto ITV proponi la establon de televidkanalo al la esperantistaro kontraŭ nuraj 35 000 eŭroj.

Kiel teknike funkcios ITV? La teknologio malantaŭ interreta televizio nomiĝas elsendfluo (angle “streaming“), kiu estas relative nova maniero elsendi bildojn kaj sonojn tra la reto. Oni ne bezonas nepre elŝuti la enhavon spektotan, ĉar ekzistas du manieroj elsendi: laŭ peto aŭ vive. La elsendfluo laŭpeta funkcias tiel, ke oni devas musklaki sur butono en la retejo por elŝuti la spektotan programeron, dum per viva elsendfluo, oni simple alvenas al la retejo kaj spektas tion, kio estas montrata sur la ekraneto.

Kiom da horoj tage? Estas intenco de la administracio de la Projekto, ke ITV estu televidkanalo, kiu elsendos 24 horojn tage, 7 tagojn semajne. Ĉar nia aŭdienco estos disa, kia estas la Esperanto-komunumo, dekomence estos nur po 4 horoj da originalaj programoj por tago, kiuj ripetiĝos ses fojojn dum la tago, atingante tiel 24-horan elsendadon, kaj tiel ebligante al ĉiu esperantisto, ne gravas de kie kaj je kiu horo, spekti la samajn programojn de la tago. Kiel kontribui al ITV? Oni povas kontribui mone al la kampanjo por financado de la unua tute en Esperanto interreta televidkanalo per ĝiro en la UEA-konton de Ĝangalo (ĝan-v) aŭ per kreditkarto (sistemo PayPal), laŭ unu el la subaj kategorioj:

25 eŭroj Kontribuinto; 50 eŭroj Subtenanto; 100 eŭroj Speciala Subtenanto; 150 eŭroj Ora Subtenanto; 200 eŭroj Apoganto; 250 eŭroj Speciala Apoganto; 300 eŭroj Ora Apoganto; 500 eŭroj Partnero; 1000 eŭroj Speciala Partnero.

Kiam oni kontribuas mone al la projekto ITV, tiu aŭtomate fariĝas membro de la subportalo de la kampanjo. Per ĉi tiu portalo la elspezoj de la projekto povas esti ĉiumomente kontrolitaj de la kontribuintoj. Oni ankaŭ povas rekte pridemandi la administrantojn de la projekto ITV pri detaloj de la televidkanalo kaj futuraj programeroj. La celo estas fari la administradon de la kapitalo kolektita ĉe la esperantistaro kiel eble plej diafana kaj kontrolebla de ĉiuj, kiuj kontribuis.

Kun la helpo de la esperantistaro, alvenas la tempo por televido en Esperanto. Alvenas la tempo por ITV — Internacia Televido Projekto.

Kontaktoj:

Adreso: Rua Alves Guimaras, 980 — Apt 0103, São Paulo — SP — Brazilo — 05410-001.
Telefono: 55 11 3088 4001
Rete: televido@ĝangalo.com
http://ĝangalo.com/televido 


La financoj de la projekto ITV

Flavio Rebelo, la direktoro de la portalo “Ĝangalo“, rondvojaĝis tra Eŭropo kaj prelegis pri la projekto ITV en dudeko da urboj. Unu el la ĉeestintoj sendis la suban tekston. Ni aperigas ĝin, emfazante, ke pri ĉiuj subskribitaj tekstoj en La Ondo respondecas iliaj aŭtoroj.

Flavio Rebelo, gvidanto de la retopaĝaro ĝangalo.com, prezentas grandan planon: Interretan Televidon. Ĉiutage kvar horoj da programo — tre ambicie. Multaj homoj forte dubas, ke la tempo por tio venis ĝuste nun. Kial nepre hasti? Dum la afero hodiaŭ ŝajnas tre riska, post kelkaj jaroj ĝi povos funkcii multe pli facile kun tiam pli bona kaj pli disvastiĝinta retotekniko. Kial ne komenci per malgrandaj paŝoj? Oni ja povus ĉiusemajne produkti unuopajn kelkminutajn televidraportojn por elŝuti. Kontraste Rebelo asertas, ke li volas kaj povos komenci per kvar horoj da televidaj elsendoj ĉiutage.

La prezentoj de Rebelo pri la granda projekto evidente estas profesinivelaj — se oni volas vendi produkton aŭ kolektadi monon, oni faru tiel. Plurfoje kolektiĝis pli ol kvincent eŭroj en unu sola vespero, do pli ol monata salajro en Brazilo. Pri la kvalito de la kelkminuta televida provfilmo aŭdeblis tamen duboj — vere profesinivela televida elsendo aspektas iom alimaniere.

Restas demandoj pri la financoj. Laŭdire Flavio Rebelo almenaŭ en iuj urboj ne donis kvitancojn, kiam li enkasigis la monon post siaj prezentoj. La monkontribuantoj nur enskribis sian nomon en lozfolian kajeron kaj mem aldonis la fordonitan sumon. Flavio Rebelo ne metis propran subskribon kaj ankaŭ ne videblis kaslibro.

La kolektita mono eniras en la kason de Flavio Rebelo kaj de lia entrepreno. Iu aparta organizo por la projekto Interreta Televido ne ekzistas. Ne ekzistas institucio, kiu kontrolas la elspezojn kaj enspezojn. Ne ekzistas konsilanto aŭ revizoro flanke de la monkontribuintoj aŭ de la Esperanto-movado.

Flavio Rebelo promesas disponigi kopiojn de la elspezaj kvitancoj al la monkontribuintoj. Sur tiuj kvitancoj oni povos verŝajne legi, ke li elspezis la monon laŭplane: Grandan sumon, 35.000 eŭroj, oni planas uzi por la unuaj ses monatoj de la projekto Interreta Televido. En tiu sumo estas monate proksimume 4.000 eŭroj por kvin brazilaj salajroj de 500 eŭroj kaj por aliaj ĉiumonataj kostoj. La resto de ĉ. 10.000 eŭroj estos laŭplane elspezita por televida studio. Kaze ke ĉio alia fiaskos — se ne troviĝos sufiĉe da spektantoj, se venos maltro da varbaj anoncoj aŭ se ne eblos estigi kvar horojn da televido ĉiutage helpe de nur kvin dungitoj — tiam videblos almenaŭ unu konsolo por Rebelo: La televida studio restos propraĵo de lia entrepreno. La monkontribuintoj kontraste devos kontentiĝi per la kopioj de la kvitancoj.

La enspezoj iros al la entrepreno de Rebelo. Eble oni iam repagos iom al monkontribuintoj. En la informfolio tamen oni ne skribas pri ajna repago — nek en la kazo de malsufiĉa monkolektado nek en la kazo de bona prospero de la projekto. Iuj homoj demandis sin, kia estos la “leĝo de la ĝangalo“.

Laŭ aserto de Rebelo la estraro de UEA decidis “subteni“ la televidan projekton. Ĉu ankaŭ la financan strukturon? Kion opinias la kandidatoj por la komitato de UEA pri la monkolektado?

Jean-Pierre Blanchard


Dek du monatoj — dek du montopintoj

Turisma kaj biciklista sekcio de Slovakia Esperanto-Federacio preparis projekton 12/12: Dek du monatoj — dek du montopintoj. 12/12 celas ĉiumonate supreniri al iu montopinto en Slovakio, kaj tiumaniere propagandi Esperanton.

La projekto komenciĝis per tradicia supreniro al Poludnica (1549 m) en Malaltaj Tatroj. Tritaga entrepreno komenciĝis vendrede, la 9an de januaro, per prelegoj pri esperantaj vojaĝantoj. M.Šturcel prelegis pri naturprotektaj ekspedicioj de Milan Zvara kaj J.Vajs pri Tibor Sekelj kaj Mongolio.

Sabate la ĉefa programero estis supreniro al Poludnica. Sukcese supreniris 27 esperantistoj el Slovakio kaj Ĉeĥio. La supreniro estis tre malfacila. Densaj nuboj kaj dika neĝtavolo senfortigis la partoprenantojn. Malgraŭ tio la suprenirantoj suprenportis 42,62 kg da ŝtonoj por konstruado de Esperanto-obo. Dum 22 jaroj de la supreniroj oni alportis 394,78 kg da ŝtonoj el diversaj anguloj de la mondo. La plej pezan ŝtonon (14 kg) alportis M.Valášek. Unuafoje estis konkurso de familioj pri la plej ofta partopreno, kiun gajnis familio Procházka kun 7 partoprenantoj de tiu nomo.

Esperantistoj sur Poludnica
La sabata posttagmezo daŭris en sporta komplekso de la hotelo Máj, kie la partoprenantoj naĝis en termala akvo kaj refreŝiĝis en saŭno. Vespere prelegis pri vojaĝoj, turismaj kaj Esperantaj entreprenoj: J.Gondžúr pri TUTA (Turismaj tagoj), M.Valášek pri Danubo en Rumanio, P.Holúbek pri Krimeo, P.Chrdle pri KAVA-PECH, kaj M.Minich pri petveturado. La entrepreno finiĝis dimanĉe per ekskurso tra historia vilaĝo Liptovský Ján.

La 8an de februaro 2004 slovakaj esperantistoj supreniris al montopinto Dubeň, proksime de Žilina. Pro malbela vetero partoprenis nur 9 turistoj, kiuj trairis 19-kilometran marŝon. La montopinto Dubeň estas en montareto Kysucké Javorníky kiu apartenas al la plej belaj montaroj en Slovakio. Fino de la marŝo estis en la urbo Kysucké Nové Mesto.

27 mar projekto 12/12 daŭros per supreniro al la montopinto Sninský Kameň en orienta Slovakio.

Vidu la tabelon: Dato / Monto / Klubo / Ĉeforganizanto

9–11 jan / Poludnica /LEK L. Mikuláš / J. Vajs
8 feb / Dubeň / EK Žilina / R.Staňová
27 mar / Sninský Kameň /EK SKEJ / Z.Puchá
17–18 apr / Záruby / ESO Bratislava / J.Rechtorisová
2 maj / Javorníky / EK Žilina / M.Valášek
5 jun / Kozí Kameň / EK Poprad / M.Šturcel
17 jul Slovenský Raj / EK Spišská Nová Ves / P.Pavúk
21–22 aŭg / Altaj Tatroj / LEK L.Mikuláš / V.Surovček
11 sep / Emakaro / ESO Bratislava / A. Komlóši
1–3 okt / Ora Aŭtuno / EK Žilina / J.Gondžúr
6–7 nov / Popradské Pleso / EK Poprad / J.Čimbora
31 dec / Choč / LEK L. Mikuláš / V.Škuta

Ján Vajs 


De Bresto al Vladivostoko bicikle

La biciklantoBretono Zephirin Jegard, alinome Zef, naskiĝis en 1935. Post la emeritiĝo li dediĉis sin al biciklado. En 1999 li partoprenis en la biciklado Bresto-Parizo-Bresto — 1250 km senhalte en 58 horoj. En 2000 li vojaĝis al Oriento tra Germanio, Hungario, Rumanio, Moldavio, Ukrainio kaj Ruslando: Norda Kaŭkazo, Tatario, Baŝkirio, Uralo, Siberio. Post kvin monatoj li preterpasis Bajkalon, entute 10 mil 700 km.

En 2001 de Islamabado (Pakistano), kien li venis aviadile, li biciklis tra Ĉinio, trairante la dezerton Taklamakan, la altebenaĵojn de Kinghai, laŭlonge de la Flava Rivero kaj atingis Mongolion tra la dezerto Gobio. De tie li pluiris orienten tra tajgo.

En 2002 li trairis Kanadon; en 2003 Nordan Kaŭkazon, kaj denove partoprenis en la senhalta kurado Bresto-Parizo-Bresto en... 56 horoj!

1 maj 2004 li ekiros de Bresto al Vladivostoko, parte laŭ spuroj de Michel Strogoff. Ĉi-foje lin akompanos interpretisto. Ĉio peza estos en veturilo, kiu sekvos lin. La vojo estos longega kaj ne facila: 14 000 km, 9 horzonoj.

Skizo pri lia itinero (antaŭ Ivanovo li evitos la grandajn urbojn; N signifas “norde de“, S “sude de“): N Parizo, S Bruselo, N Hanovro, S Gdansko, S Kaŭno, N Moskvo, Ivanovo, Niĵnij Novgorod, Ĉekoksari, Kazano, Permo, Jekaterinburgo, Tjumeno, Omsko, Novosibirsko, Kemerovo, Krasnojarsko, Irkutsko, Ulan-Ude, Ĉita, Ĥabarovsko, Vladivostoko.

Li kalkulis, ke biciklante ĉ. 200 km ĉiutage, li atingos Vladivostokon en 60–75 tagoj. Certe valoros atentigi dumvoje la amasinformilojn pri tiu eksterordinara evento. Flagrubandoj, Esperanto-flagoj, huraoj kaj vivu-oj certe ne ĝenos lin!

Kuraĝigojn kaj subtenojn sendu al li:

Adreso: Zef Jegard, 13, rue du Val Josselin, 22120 Yffiniac Telefono: 2 96 63 85 88 Poŝtelefono 06 60 24 91 97 Rete: jzefj@wanadoo.fr http://www.zefj.com

Henri Masson


Ponto de amikeco

Post la 20a Internacia Festivalo en Kiel (LOdE-112) mi, laŭ plano de Germana Esperanto-Asocio, prelegis en Hamburgo, Bremeno (la urbo de Grimmaj muzikistoj) kaj Munster. Poste itinero direktis min al Antverpeno, la plej granda urbo de Flandrio, kie al la vespero, dediĉita al Samarkando, venis esperantistoj el aliaj urboj de Belgio. Sekvis pliaj germanaj urboj: Kolonjo, Duisburg, Frankfurto, Ulm, Stuttgart, Aalen, Konstanz, Michelstadt, Freiburg, Warstein (konata pro Warsteiner), Hameln (la legendo pri Ratkaptisto)...

Ĉie okazis prelegoj kaj interesaj renkontiĝoj kun lokaj esperantistoj. Sed ne nur kun ili. Ekzemple, en Bremeno mi renkontiĝis kun inĝeniero Kurt Meyer, kiu antaŭ kelkaj jaroj, laŭpete de la Pacmuzeo, helpis al samarkandanino Urmus Zaitova trovi la germanan familion, kiu dum la dua mondmilito akceptis ŝin kiel filinon.
Anatoli Ionesov prelegas en Germanio
Tiu ĉi vojaĝo ebligis al mi pli bone ekkoni kaj kompreni tiun ĉi landon, ties laboremajn kaj bonvolajn homojn, konatiĝi kun la evoluo de la Esperanto-movado, multflanka agado de Germana Esperanto-Asocio kaj lokaj Esperanto-kluboj, trovi ĉi tie multajn novajn amikojn kaj partnerojn, pridiskuti kun ili eblojn kaj perspektivojn de kunlaboro inter esperantistoj de niaj du landoj, kaj certe ankaŭ rakonti al niaj germanaj kolegoj pri historio kaj hodiaŭo de Uzbekistano kaj pri antikva kaj eterne juna Samarkando.

Anatoli Ionesov


Tibor MagyarKonatiĝu kun Tibor Magyar

En la jaroj 1990aj en Ruslanda Esperantisto estis rubriko Konatiĝu kun ... Ĝi reaperas nun en La Ondo. Nia unua prezentato estas Tibor Magyar, kiu per sia kvinfota ciklo fariĝis la ĉefa laŭreato de la 6a Internacia Fotokonkurso de La Ondo.

Skribu, pri kiu vi volas legi ĉi-rubrike, kaj ni provos inviti lin/ŝin al prezento.

Mi estas 47-jara fraŭlo, hungaro. Mi estas diplomato ekde 1986. Mi laboris en pluraj ambasadejoj de Hungario, ankaŭ en Moskvo, kaj ekde 2001 en Singapuro.

Mi okupiĝas pri fotoarto ĉirkaŭ 20 jarojn. Miaj plej ŝatataj temoj: floroj kaj naturo; urbfotoj, speciale noktaj. Ĝis nun mi havis 23 personajn fotoekspoziciojn en multaj landoj, interalie, en Ruslando, Hungario, Armenio, Bulgario, Singapuro. La titoloj de la ekspozicioj estis: “Inter floroj“, “Nokte en grandaj urboj de Eŭropo“, “Singapura Mozaiko“, “Moskvaj noktoj“ k.a.

Oni aperigis miajn fotolaborojn ankaŭ en murkalendaroj en Germanio kaj kiel ilustraĵojn en diversaj libroj; lastfoje en 2003 en la libro Reen al Japanio.

La alvokon de via fotokonkurso montris al mi mia estro, ambasadoro Georgo Nanovfszky, prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio, kiu helpas al mi orientiĝi en Esperantujo. Mi jam ricevis la januaran kaj februaran numerojn de La Ondo kaj legas ilin kun granda ĝojo.

Tibor Magyar


Kompreni, ke en preĝejo oni ne diskutas pri dio

El la marta Tribuno de La Ondo ekparolis sinjoro Giorgio Silfer — pere de defendo de la kreita far li raŭmisma ideologio — por reklami organizatan simpozion pri Esperantio. Nenio estus en tiu ĉi kazo stranga, se reklamon ne akompanus koketado kun legantoj, formanta falsan impreson, ke inter Detlev Blanke, István Ertl, Zbigniew Galor unufllanke kaj Civitaj gvidantoj kun Walter Żelazny duaflanke okazas aktuale ia esenca diskuto.

Nenio tia havas lokon! Krom la “trompe paciga dokumento“ kiel G.Silfer estis afabla nomi la poznanan “Proklamon pri elĉerpigo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo“, aperis ankaŭ jam delonge teksto (Krepusko de paradigmo de I.Ertl, Z.Galor en La Ondo de Esperanto. 2004, n-ro 1), kiun ĉefaj civitanoj kune kun G.Silfer inkluzive, zorgeme prisilentas, same kiel evitas sinceran malfermitan esencan diskuton.

La tribuna voĉo de Giorgio Silfer diras al potencialaj partoprenantoj de la simpozio en KCE: 1) oni devas precize ekkoni vidpunkton de “Civitaj gvidantoj“ pri “operaco“ (?!) de la supre menciita triopo “konata pro diversaj misprezentoj pri la Esperanta Civito“; 2) oni devas scii liajn konstatojn pri finvenkismo kaj raŭmismo “por ke oni komprenu pri kio temas“.

Kaj temas — laŭ la vidpunkto de la parolanto el la Tribuno — pri diferencoj de kredo! Raŭmisto kredas — konfesas G. Silfer: tion, ke “Lingvo Internacia ne respondas al bezono de la homaro, sed al bezono de (la) homoj. Ne temas pri taŭtologio. Simple [?! — substr. Z.G.] esperant(ism)o per si mem ne povas ŝanĝi la destinon de la homaro, sed povas ŝanĝi la destinon de (la) homoj“. Bedaŭrinde, temas kaj pri taŭtologio kaj pri dogma religimodela pensado devenanta de tiu taŭtologio. Raŭmismo (same kiel finvenkismo) sin prezentas en lia aliro kiel formo de pseŭdoreligio. Kaj iĝas klara kialo eviti la esencan diskuton far “Civitaj gvidantoj“. La diskuton — ŝajnas — ili jam delonge anstataŭigis per prezentado de vidpunktoj, anoncado, komunikado.

Pro la supraj konkludoj, kiam mi legis, ke al la simpozio “bonvenaj estas esperantistoj de ĉiuj tendencoj“, unue mi ĝojis, ĉar temas pri “ĉiuj tendencoj“; poste aperas ĉe mi kompreno [Kompreni la diferencon ... — estas titolita la voĉo en la Tribuno, do mi plenumas la intencon de la aŭtoro], ke temas nur pri “ĉiuj“ du (raŭmisma kaj finvenkisma) tendencoj en la supre klarigita religia senco, tiam mia ĝojo malaperas. Ĉar mi bone scias, ke en preĝejo oni ne diskutas pri dio!

Zbigniew Galor


Seksa kaj aliaj ismoj

Lastatempe ekfloris diskuto pri seksismo en la esperantistaj rondoj. Evidentas, ke la perspektivoj al tiu fenomeno tre varias, kaj des pli la preteco kompreni, kion celis la kritikantoj.

En Libera Folio Maria Sandelin demandis sin: kial du seriozaj gazetoj (Esperanto kaj La Ondo) samtempe ornamis siajn kovrilojn per anonimaj virinoj, eble por allogi per beleco kaj aludita nudeco. Ŝia demando estas: kial aperas virinoj ne kiel personoj, kun nomo kaj rolo, sed kiel senrilata ornamo?

Mi ne restos ĉe tiu kovrilbilda demando, sed traktos pli vaste la temon seksismo, per ekzemploj el movado kaj literaturo. En la kritikita numero de Esperanto aperis artikolo “Ĉu seksismo en la Akademio?“ de Marko Naoki Lins kaj Dafydd ap Fergus. Ili kalkulis la nombron de akademianinoj kaj konstatis, ke ĝi malgrandas. La demandataj saĝuloj (viraj) klarigas tradicie: oni ne trovis kompetentajn virinojn, ĉar virinoj ne emas “sin prezenti“. Sed ĉu tio estas seksismo?.. Kio efektive estas seksismo?

Eble seksismo estas parta blindeco, nekapablo vidi talenton ĉe virino? Eble al ĝi apartenas ankaŭ magia kapablo vidi talenton, kie ĝi mankas, t.e. se al viro ĝi mankas? Kaj eble tiun vid(mal)kapablon oni trovas ne nur ĉe viroj, sed ankaŭ ĉe virinoj?

Ĉu tia seksismo ekzistas? Ŝajnas, ke jes. Per sciencaj eksperimentoj oni pruvis, ke plimulto de la homoj emas prijuĝi priskribitan personon kiel pli kompetentan, se ili ricevis la informon, ke temas pri viro, ol se temas pri virino. Kaj tian antaŭjuĝon faras kaj viroj kaj virinoj, eble pro la konata fakto, ke ekde la unua vivotago ni edukas knabojn atenti siajn bezonojn, sed knabinojn ni edukas atenti la bezonojn de aliuloj.

Fakte, en la menciita artikolo pri la Akademio ni ricevas jenan interpreton de Anna Löwenstein: “Eble la viraj membroj nature emus pensi pri viroj prefere ol virinoj kiam ili serĉas novajn kandidatojn.“ Ŝi spertis “terure virecan etoson“ en la Akademio. Tio vekis reagon ĉe Humphrey Tonkin, kiu preferas for-ĵongli ŝian sperton per ridindigo kaj stulta ŝerco: li “ĝis nun ne rimarkis“ ke oni tie “stamfas kaj henas“. Per tiu respondo li kvazaŭ pravigas ŝian aserton, senintence, seksisme.

Nu, la viraj membroj Akademiaj ripozu en paco. Tiuj de TEJO ja ne ripozas, ĉu? Male, oni demisias proteste. T.e. la viraj estraranoj en 2002–2003 demisiis proteste kontraŭ UEA. Sed kiam la viroj forlasis la sinkantan ŝipon, restis la virinoj plu administrante TEJOn. Fakte, ili eĉ plu restas, kvankam oni akiris novajn ŝipestron kaj ĉefmaaton (prezidanton kaj ĝeneralan sekretarion), ambaŭ viraj, kompreneble.

Ĉi tiu frakaso en glaso devus surprizi neniun. Virino ja alkutimiĝas jam de knabineta aĝo zorgi pri puro kaj ordo, dum la bubaĉoj interbatalas pugne. Sur la lerneja korto ŝi kolektas la lernolibrojn, kiujn dumbatale perdis kaj ŝiris la frato.

En tutmonda movado, kiu inkluzivas homojn el diversaj kulturoj, oni ja devas toleri diferencojn. Dum iuj personoj ofendiĝas jam de la pronomoj li kaj ŝi, aliaj asignas Premion Silbernik al la edzino de elstara esperantisto. Sed ĉu tio estas?.. Nu, eble jes.

Ankaŭ literature regas viroj. Iam mi kompilis liston de ĉiuj premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA (http:// www.angelfire.com/ok/stenjo/bk/), kaj trovis ke kvarono de la premioj estis gajnitaj de virinoj, kaj la du plej sukcesaj personoj estis virinoj. Komparu la enhavtabelon de iu ajn antologio, kompilita de (viraj) beletristoj: En la grandega Trezoro — la Esperanta novelarto 17 el 151 eroj (11%) estas de inaj aŭtoroj. En Esperanta Antologio 24 el 165 poetoj estas virinoj — 15%.

Nu, statistikoj eble tedas. Denove la virinoj do “ne prezentis sin“. Tamen, kiam ili ja prezentis sin, anonime, en la Belartaj Konkursoj, oni trovis pli da valoraĵoj!

Kolektante recenzojn por la ttt-ejo Originala Literaturo Esperanta (http:// www.geocities.com/origlit/) mi ofte trovis malestimajn aŭ malseriozajn reagojn de viraj recenzantoj, kiam iu virino ja “prezentis sin“, ne per kovrilpaĝa foto, sed en formo de romano. Tio trafis kaj konatajn aŭtorojn kiel Spomenka Štimec kaj malpli famajn, kiel Sabira Ståhlberg, Sara Larbar kaj Manjo Austin. Recenzanto, kiu ne traktas la recenzatan verkon serioze, ja malestimas ne nur la verkiston, sed krome la legantojn kaj sian propran rolon.

Aparta trajto de la Esperanta beletro estas la “skoloj“, kiuj kelkfoje havas formon de klikoj, societoj por reciproka adoro. Tiuj grupoj ŝajne estas ekskluzive viraj kluboj. Ofte tiuj amikoj invitas, recenzas, redaktas, kandidatigas unu la alian. Dume, la verkistinoj luktas en soleco. Ĉu karikaturo? Eble iomete, tamen certe rekoneblas la realo.

Se fine reveni al la kovrilpaĝaj ornamoj, mi konstatis, ke la tri rusinoj en Gotenburgo, al kiu revuo Esperanto proponis beleckonkurson, tute ne devus resti anonimaj. Kiu iomete serĉas, tiu trovas dank' al la kongresnumeroj, ke unu el ili (eble du, krom se temas pri parencino) aktivas en la Akademio Internacia de Sciencoj. Sed tio ja ne menciindas pri ornama objekto...

Tamen ne nur virinoj ornamas niajn gazetojn. Same rolas ekstereŭropanoj kaj gejunuloj, kies tasko estas montri, ke la movado ne staras surrande de eŭropaj tombejoj. Ankaŭ ili kutime aperas anonime, sen informo pri agoj kaj faroj. En Fonto (dec 2003) Yamasaki Seikô eseis pri rasismo en nia movado. Kvankam liaj ekzemploj ne tute konvinkis min, tamen mi prenas tre serioze lian ateston pri spertita malestimo de eŭropaj esperantistoj rilate al aliuloj. Kaj la malestimo de olduloj rilate al la junularo multloke kaj ofte evidentas. Se la elektokomisiono de UEA volus servi al sia asocio, ĝi eble spikumus inter la amaso da talentuloj malpli ol kvardekjaraj. Plurlande tiuj kapabluloj konsistas grandparte el virinoj. Sed tio ja ne okazos, dum ankoraŭ io moviĝetas en la kadukulejo. Gejunuloj taŭgas ĉefe por bildoj...

Ne estas strange, se ekzistas rasismo, seksismo kaj aĝismo en la Esperanta mondo. Tio montras, ke ni malgraŭ ĉio estas normalaj homoj kun normalaj mankoj. Sed estus bone, se ni povus ankaŭ normale diskuti kaj kritiki tiujn sintenojn, kaj ĉesus ridindigi la homojn, kiuj atentigas pri ili. Tia ridindigado servas nur por konservi la misojn.

Sten Johansson


Fjodor TjutchevFjodor Tjutĉev

SILENTIUM!

Silente kaŝu en la kor'
la sentojn viajn — ĝoj', angor'
kaj revoj en animtrankvil'
senvortaj estu, kiel bril'
de la stelplena firmament', —
admiru ilin — kaj silent'.

Ĉu povas kor' eldiri sin?
Alia ĉu komprenos vin?
De l'tuta viv' internas log',
dirita penso — jam mensog'.
Feĉigos fontojn la torent' —
aprezu ilin — kaj silent'.

Nur vivu ene de l' anim' —
ĝi estas mond' sen ajna lim'
de pensoj, plenaj je mister';
surdigos ilin la ekster',
dispelos brua taga vent', —
aŭskultu ilin — kaj silent'!..

Tradukis Jurij Karcev
La unua premio en Liro-2003

SILENTIUM!

Silentu, kaŝu en kviet'
vi sentojn, revojn en sekret'.
En la profundo de l' anim'
cirkulu ili en intim',
kvazaŭ stelar' sur firmament', —
vi ĝuu ilin en silent'.

Kiel la kor' esprimu sin?
Ĉu malfermiĝu via sin'
por aliulo kun raport'?
Sed penson ne esprimas vort'!
La akvojn fuŝos turbulent', —
vi trinku ilin en silent'.

En via kor' troviĝas mond':
mirakla kaj mistera rond'
de l' pensoj, pretaj por detru';
ĝin neniigos ajna bru',
blindigos sun', dispelos vent', —
aŭskultu ilin en silent'!..

Tradukis Tatjana Auderskaja
Laŭda mencio en Liro-2003


Helpi al tutmondigo

Pasporta Servo estas la plej konata servo de TEJO, kiu administras tiun ĉi adreslibron de gastigantoj. Post kelkjara konstanta kresko da adreskvanto por 2004 oni registris je 59 adresoj malpli — 1227 adresoj.

La kompilinto, Derk Ederveen, alvokas helpi al tutmondigo:

Eblas uzi Pasportan Servon en multaj landoj, sed la gastigantoj estas tre malegale distribuitaj. Duono de la landoj havas nur tri gastigantojn aŭ malpli, dum duono de la gastigantoj loĝas en nur dek landoj! Pasporta Servo devas plifortiĝi, ekz-e en Afriko, Suda Ameriko kaj Oceanio, por montri ke PS estas vere internacia. Sed ankaŭ pluraj landoj en Eŭropo (Aŭstrio, Irlando, Portugalio, Slovakio) bezonas pli da gastigantoj.
Oni povas gasti en 727 urboj de 79 landoj. Plej facile oni trovos senpagan tranoktejon ĉe esperantistoj de Francio kaj Germanio. Sube estas la unua landodeko:
Francio 119
Germanio 98
Ukrainio 78
Pollando 70
Ruslando 64
Brazilo 52
Usono 52
Britio 44
Nederlando 42
Hungario 35
La plej pasportservema urbo en la mondo plu restas ukrainia urbo Poltavo, kun 20 gastigantoj. Jen la listo de la urboj:
Poltavo (Ukrainio) 20
Multan (Pakistano) 17
Kievo (Ukrainio) 15
Parizo (Francio) 12
Teherano (Irano) 11
Dakaro (Senegalo) 9
Kaŭno (Litovio) 9
Krakovo (Pollando) 9
Xinxiang (Ĉinio) 9
Budapesto (Hungario) 8
Moskvo (Ruslando) 8
Enestas konsiloj kiel uzi kaj ne uzi la adreslibron, kiel preventi troan kvanton da gastoj en grandaj urboj kaj turisme allogaj lokoj, kaj inverse, kiel allogi gastojn, se vi ne ricevas ilin. Fine troveblas mapoj kaj utilaj adresoj.

HaGo


Ibera antiskolo

Ruiz Negre, Antonio. Intrigo-teatro / Tradukis el la hispana S.M. Planas, VALE. Valencio: Grupo Esperanto de Valencia, 2003. — 104 pĝ.

En 1993, kiam la iberaj verkistoj elpaŝis en la valencia Universala Kongreso per siaj verkoj Ibere libere, Poemo de Utnoa kaj Amkantoj, 60 poemoj la urba esperanto-grupo prezentis la belkovrilan tradukon Kiel fidela hundo de la duaranga loka aŭtoro Antonio Ruiz Negre. Temis pri verko en la antipodo de la tri antaŭaj: unu el tiaj libroj, kiaj feliĉe pli kaj pli malofte eldoniĝas en esperanto — lingva aborto.

En 2003, kiam la hispana esperanto-movado lanĉis dum la landa kongreso en Valencio la Grandan Vortaron Hispana-Esperantan, la pintverkon, kiu kronas la karieron de Fernando de Diego, la urba esperanto-grupo prezentis la plaĉe eldonitan libreton Intrigo-teatro, kiu kunigas tri mallongajn teatraĵojn de la societa furorulo Ruiz Negre. Bedaŭrinde nenio lingve pliboniĝis en la belega mediteranea urbo. Leganto renkontas minimume po unu gramatikan eraron en ĉiu malgrand-formata paĝo. Al tio aldonindas la proporcia kvanto da tajperaroj, nacilingvismoj kaj mistradukitaj esprimoj. Krome, temas ja ne pri romano aŭ novelo, sed pri teatraĵoj, kie la lingvo devas esti multe pli trafa kaj rekta — kiel povus kontentige kaj esprim-riĉe redoni originalon homoj, kiuj evidente ne sufiĉe scipovas la lingvon, al kiu ili aŭdacas traduki?

Ne indas ĉi tie taksi la enhavon de la verkoj: ili estas neĝueblaj pro tiu svarmo da fuŝoj. Esperantistoj faros pli grandan servon al la movado ne aĉetante tiun fiaskon. Siaflanke, tradukintoj devus multe pli profunde studi la lingvon, interalie detale analizante la multajn verkojn en esperanto el la hispana kaj kataluna lingvoj, kaj peti reviziojn de kompetentuloj. Laste, mi rekomendus al la eldoninto tradukojn de Ferran Torrent aŭ Manuel Vicent, por mencii nur du elstarajn nuntempajn prozistojn el Valencilando.

Hektor Alos i Font


Rusa NovelaroMi ne hezitas rekomendi ĝin

Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento / Kompilis A.Korĵenkov, N.Lozgaĉev; Tradukis el la rusa G.Arosev, A.Birjulin, H.Gorecka, A.Grabowski, V.Jurganov, A.Korĵenkov, V.Melnikov, N.Lozgaĉev, I.Novikova, S.Pokrovskij, D.Staritsky, T.Vŝivceva, V.Vyĉegĵanin; Antaŭpar. H.Gorecka, Koment. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2003. — 400 pĝ., jaketo. — (Serio Rusa literaturo; Vol. 9).

Sezonoj daŭrigas la publikigon de tradukoj el la rusa literaturo per antologio de prozaj verkoj, por kiuj estas antaŭviditaj du volumoj, al kiuj aldoniĝos unuvoluma poezia antologio.

La ĵus aperinta novelaro de la 19a jarcento, sub la redaktado de Aleksander Korĵenkov — kiu mem tradukis naŭ el la noveloj — enhavas dudek ok specimenojn de la plej eminentaj tiuepokaj verkistoj: Puŝkin, Lermontov, Gogol, Turgenev, Dostojevskij, Saltykov-Ŝcxedrin, L.Tolstoj kaj Ĉeĥov.

Tiu elekto estas sensurpriza, eĉ se oni povas bedaŭri la foreston de Karamzin — pro lia aparteno al la 18a jarcento — kaj de pluraj valoraj prozistoj kiel Leskov, Aksakov, Garŝin, Korolenko. Oni povas supozi, ke aliaj, situantaj ĉarnire (Gorkij, Andrejev, Kuprin, Bunin...) trovos lokon en la sekvonta volumo.

Dek tri tradukintoj kontribuis al tiu rimarkinda kolekto. Krom la prauloj Grabowski kaj Staritsky, ili apartenas al la rondo de Sezonoj. Kelkaj el la tradukitaj noveloj aperis pli frue sur la paĝoj de La Ondo aŭ en aliaj rakonto-kolektoj (Kaŭkazaj rakontoj, Sveda alumeto, Rusaj amnoveloj).

Ĉiuj tradukoj estas sur tre akceptinda nivelo, kvankam la grado de malfacileco tre varias depende de la aŭtoroj. Oni devas des pli gratuli tiujn, kiuj kuraĝe frontis la tekstojn de Gogol aŭ la Neĝoŝtormon de Tolstoj. Ĉeĥov estas videble pli facile tradukebla. Tio ne malpliigas la meritojn de ĉiuj tradukintoj: bonegaj estas ekzemple la traduko de la Turgeneva Asja (malgraŭ stumbleto ĉe la uzo de kontaĝi), de la Sonĝo de ridinda homo de Dostojevskij aŭ de la humuraĵoj de Saltykov-Ŝcxedrin. Kaj imagu la klopodojn, spertitajn de Korĵenkov, por trovi esperantlingvajn adaptaĵojn de la ĉevalecaj nomoj en la fama rakonto de Ĉeĥov!

Sergio Pokrovskij sufiĉe konvinke klarigas, kial li elektis publikigi la klasikan kaj faman tradukon de Grabowski, farinte en ĝi kelkajn modifojn por elsarki evidentajn erarojn kaj modernigi la vortprovizon. Estas evidente, ke niaj spronoj povas anstataŭi la pikradetojn de 1888.

Tamen kelkaj el tiuj modifoj ne estis nepre necesaj: la kapelo, la diversaj projektoj de la nova teksto ne estas nepre pli bonaj ol la preĝejeto aŭ la multoblaj projektoj de Grabowski. Pokrovskij prave rimarkigas, ke la titolo La neĝa blovado iĝis kvazaŭ nemodifebla. Tamen aspektas iom strange, ke samtitola novelo de Tolstoj aperas kun la esperantlingva titolo Neĝoŝtormo.

La redaktintoj prave petis la helpon de nerusaj provlegintoj por elsarki eventualajn rusismojn. Tamen tia entrepreno ne restas sen problemoj. Pokrovskij ne modifis la frazon de Grabowski Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj. En la sama novelo kaj en multaj okazoj la tradukanton minacas insido de la vorto евеста, kiun oni ne traduku aŭtomate per fianĉino, ĉar plej ofte temas pri svatebla fraŭlino.

Oni ne traduku (по)мешать sistemece per malhelpi, kiam ĝeni pli taŭgas (pĝ. 29), nek напрасно per vane, kiam ofte pli ĝustas malprave (pĝ. 85). Народ estas kelkafoje tradukinda per homoj prefere ol per popolo (“Virinoj estas malsaĝa popolo“, pĝ. 141). Чуть estas pli taŭge tradukenda per preskaŭ, ol per apenaŭ ne (pĝ. 164). Estas preferinde aĉeti kontraŭpor iu sumo, ol pro (= за, pĝ. 28-29), malgraŭ la abundaj Zamenhofaj arkaikaj ekzemploj.

Mi certe ne tradukus la oftan esprimon Бог его знает! per Dio scias lin! (pĝ. 58), kiu sonas enigme por esperantista leganto. Svingi per anstataŭ svingi -on (pĝ. 71) evidentigas certe influon de la rusa lingvo, kvankam oni povas trovi unu Zamenhofan ekzemplon “svingi per la naztuko“, en kiu svingi fakte signifas “fari salutan signon“. La ĝusta uzo de svingi des pli gravas, ke oni efektive povas svingi ion per io, ekzemple “svingi bastonon per la pugno“. Eĉ movi, pro la sama influo, suferas saman sorton sur pĝ. 355 (“li [...] movis per la manoj“).

La tradukintoj devis solvi multajn malfacilaĵojn pro terminoj spegulantaj realaĵojn tipe rusajn — plie de la deknaŭa jarcento en difinitaj sociaj tavoloj — aŭ tiajn, por kiuj ne enradikiĝis firme leksika normo en esperanto. Brustumo estas bona ekvivalentaĵo por манишка, kaj estas registrita de Bokarjov; tamen la leganto certe bezonus klarigon. Ŝaŭmvino ŝajnas al mi pli norma ol gasvino (pĝ. 30). Sed al la leganto multe helpos la sufiĉe abundaj librofinaj notoj pri la diversaj verkoj.

Mi ne hezitas rekomendi ĉi tiun libron kaj eĉ konsili tujan mendon, ĉar la eldonnombro estas nur 500-ekzemplera.

Michel Duc Goninaz


La Verko de la Jaro 2003

Kvar poeziaj titoloj surmerkatigitaj en 2002–03 kandidatas por la Premio La Verko de la Jaro. Ilin proponis la membroj de la Esperanta PEN Centro kaj referendume asignos la abonantoj de la revuo Literatura Foiro.

La konkurado estos inter Cetercetere de Jarlo Martelmonto (eldonis la aŭtoro, Stokholmo 2002), El mia buduaro de Eli Urbanová (Fonto, 2001, surmerkatigita en 2002), Rapide pasis la temp' de Eli Urbanová (KAVA-PECH, 2003) kaj Suno kaj ombroj de Rejna de Jong (FEL, 2002).

HeKo


Dankon por la donacoj!

En la rubriko Ricevitaj libroj ni regule listigas librojn, kiujn ricevas nia biblioteko. Sed ĉi-rubrike ni mencias nur la librojn, kiuj estis lastatempe eldonitaj. Pli multe nia biblioteko kreskas per libroj malnovaj, kiujn ni aĉetas (interalie en la brokanta fako de FEL) kaj ricevas donace.

Pasint-somere Andrej Koŝurnikov, donacis al ni, jam duafoje, kelkajn dekojn da libroj el la biblioteko de sia forpasinta patro, Boris Koŝurnikov. Plurajn malnovajn librojn kaj revuojn al ni transdonis Tatjana Kokareva, la vidvino de la eminenta kaliningrada esperantisto Aleksej Ĥovanskij. Plurajn malnovajn eldonaĵojn ni ricevis de Litovia Esperanto-Asocio.

Kiam ĉi tiu kajero estis redaktata, venis granda pakaĵo el Japanio kun 34 libroj, eldonitaj en ĉi tiu lando. La librojn donacis Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Inter ili estas veraj valoraĵoj, inkluzive de ses volumoj de verkoj de Eroŝenko kaj kvin kolektoj de la Hajkista Klubo.

Ni kore dankas al ĉiuj donacintoj.

Halina Gorecka

Gazetoj

Literatura Foiro. 2004. №207

Literatura Nobel-premiito Nadine Gordimer gastas sur la paĝoj de numero 207 de Literatura Foiro: kun ŝia afabla permeso, en la februara kajero de la revuo aperas ŝia eseo Kultura diverseco kaj esprimlibero en traduko de Perla Martinelli.

Per reaperigo de Strebado LF omaĝas la 100-jaran naskiĝan datrevenon de John S. Dinwoodie. En la rubrikoj pri la originala esperanta literaturo la legantoj trovas ĉapitron el la nova romano Johano de Vinko Ošlak, du poemojn de Gregory Dolgin, recenzon de Radojica Petrovič pri Kaj kiu pravas de Eugène de Zilah. Tie troveblas ankaŭ la voĉdonilo por la Premio La Verko de la Jaro 2003, kiun asignos referendume la legantoj.

La ĉemizo de la kontentulo estas popolfabelo el Friulo (nordorienta parto de Italio), kiun tradukis Carlo Minnaja. En la aliaj rubrikoj pri tradukita literaturo la legantoj ĝuos la poemon Mi senvestiĝas de la juna makedona poeto Zvonko Taneski tradukitan de Venelin Mitev, rakonton de la brazila verkisto Fritz Utzeri tradukitan el la portugala de Aloìsio Sartorato, la rakonton Midaso de Eduard Petiška tradukitan el la ĉeĥa de Cezar, recenzon de Kris Long pri Malvivaj animoj de Gogol kaj recenzon de Jarlo Martelmonto pri la poemaro La besto radikhava de Lajos Körmendi, tradukita el la hungara de Tibor Papp.

Sata... kvankam ankoraŭ ne tiel plena estas la recenzo de Giorgio Silfer pri la nova PIV. Valdo Banajtis komentarias la publikajn leterojn de ak. André Cherpillod al la Akademio de Esperanto pri la landnomoj kaj pri la supersignitaj literoj en la reto (LF 204).

Walter Żelazny kritike analizas la libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński. Miron Slabczyk rakontas pri la zamenhofologiaj tagoj en Ĉaŭdefono pasintan januaron, dediĉitaj al la centa datreveno de Lidja Zamenhof. En la esperantologiaj rubrikoj estas ankaŭ la komentario de Armando Zecchin pri la eseo de Nicolino Rossi pri la poemoj de Zamenhof (LF 202–206).En la februara numero komenciĝas la artikolo Lingva naciismo: popola tradicio kaj lingvaj reformoj de Iván T. Berend (tradukis el la hungara Ottó Haszpra).

LF 207 proponas ankaŭ la artikolon Dokistoj kaj teatro de Leen C. Deij kaj la eseon Pri ekzercado de Radosław Nowakowski. Konstrui sian identecon je Esperanto kaj ties kulturo estas la novjara salutmesaĝo de Walter Żelazny, Konsulo de la Esperanta Civito.

HeKo


Ricevitaj libroj

Claesson, Helen. Buster kaj la insektoj: Porinfana rakonto. — Kopenhago: Helen Claesson, 2003. — 33 pĝ., il. — [Donaco de H.Claesson].

Claesson, Helen. Kim kaj Mika: Porinfana rakonto. — Kopenhago: Helen Claesson, 2003. — 29 pĝ., il. — [Donaco de H.Claesson].

Gaidamavičius, Stasys. Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-Esperantaj konversacioj. — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 208 pĝ. — 2000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Grimley Evans, Edmund. Esperanto-English English-Esperanto Mini-Dictionary. — Barlaston: EAB, 2003. — 64 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Kamiński, Robert. Pola listo de Zamenhof/Esperanto-Objektoj. Stato je 19 sep 2003. — Lodzo: Lodza Filio de PEA, 2003. — 20 pĝ., il. — [Donaco de R.Kamiński].

Laucius, Jeronimas. La tria frato Teoristo: Porinfana rakonto / Tradukis el la litova Valdas Banaitis. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2003. — 16 pĝ., il. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Laucius, Jeronimas. Veturu al Piedpilklando: Porinfana rakonto / Tradukis el la litova Inita Tamošiūnienė. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2003. — 16 pĝ., il. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Pasporta Servo 2004: La adreslibro de gastigantoj sub aŭspicioj de TEJO / Kompilis Derk Ederveen. — Rotterdam: TEJO, [2003]. — 207 pĝ., il. — [Membroekzemplero]. 


Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2003/10,11,12,13,14;
Esperanto. 2004/3;
Esperanto en Azio. 2004/46;
Gdanska Esperantisto. 2003/8;
Heroldo de Esperanto. 2004/1,2;
Kristana Alvoko. 2004/157;
La Gazeto. 2004/110;
La KancerKliniko. 2004/109;
La Movado. 2004/636;
La Ondo de Esperanto. 2004/3;
La Revuo Orienta. 2004/2;
La SAGO. 2004/3;
Laŭte! 2004/169;
Literatura Foiro. 2004/207;
Litova Stelo. 2004/1;
Norvega Esperantisto. 2004/1;
Pola Esperantisto. 2004/1;
REGo. 2004/1;
Scottish Esperanto Bulletin. 2004/1;
Sennaciulo. 2004/2;
Service de Presse. 2004/3;
TREFO. 2003/10.


M O Z A I K O

Por la januara enigmo Kunmetu rektangulon venis 19 respondoj. Ĉiuj solvoj estas ĝustaj. Ilin sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio); Jindřich Tomíšek (Ĉeĥio), Erkki Kemppainen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle, Heinz-Wilhelm Sprick (Germanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Ester Olsen (Norvegio); Howard Gravatt (Nov-Zelando); Hanna Skalska, Zbigniew Tylkowski (Pollando); Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk (Ruslando); Roland Larsson (Svedio).

La ĝusta solvo: Ovo kokinon ne instruas.

La libropremion lote gajnis Ester Olsen (Norvegio). Ni gratulas! 


Krucvortenigmo

Premu por vidi la bildon

Horizontale 1. El fremda ledo oni tranĉas tiel. 6. Kompleta. 9. Lasta parto de manĝo. 10. Ricevi impreson. 11. Rivero en Ruslando. 12. Mallaŭte paroli. 13. Krute vertikala. 16. Tiu de la hiacinto estas forta. 19. Sekigitaj kernoj de kokosoj. 22. Senfine. 23. Poezio. 24. Fari farunon el greno. 25. Havi ligitecon. 26. Sudamerika besto parenca al lamo. 27. Ruslanda rivero enfluanta en la Blankan Maron. 30. Ŝatokupo. 33. Ĉimpanzo estas tio. 36. Vegetaĵo kun grandegaj folioj. 37. Tute certe. 38. Tre malhela. 39. Balanceblaj infanlitoj. 40. Skandinava dio. 41. Omleto.

Vertikale 1. Estanta post ĉiuj aliaj. 2. Brui en dormo. 3. Pia kaj virta. 4. Antaŭa portugala mono. 5. Prepozicio. 6. Estrado. 7. Scienco pri moralo. 8. Insulo formita de koraloj. 14. Parenco. 15. Prononci la leteron “r“ per la gorĝo. 17. Irigi iun al difinita celo. 18. Konigi per parolado. 19. Scienco pri la konsisto de materiaj substancoj. 20. Kun urso promenu, sed pafilon tiel tenu. 21. Frukto. 28. Tia vetero estas malklara. 29. Birdo. 30. Plej bona amiko de homo. 31. Doni nomon al iu aŭ io. 32. Aŭdorgano. 33. Virina nomo. 34. Malgrasa. 35. Juvelŝtono.

Kompilis Eric Castell

Sendu la solvon tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 20 maj 2004. 


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (16)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto |
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto |
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto |
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto


Likva ovo de Kolumbo?

Se eblas, ni bezonas unu estraranon el Suk-Ameriko. (Libera Folio. 11 feb 2004, “Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizajojn“; http://www.algonet.se/~kallekn /folio/Bleechong.html) 

Kolkera kernilo

Ekzerco inspirita de la kernolibro de B. Kolker “Vojaĝo al Esperanto-Lando“ (Komencanto. 2003: 5. Trovis Ionel Oneţ)

Nur por espertuloj

“La muziko kaj la arto en la Espertanta kulturo“ estis la temo de la seminario... (La Ondo de Esperanto. 2004: 2)

Ertl: Streĉita kordo?

Unu el la plej bone venditaj liroj estas la “Postdomo“ de la eksĉefredaktoro de la revuo “Esperanto“, István Ertl. (Ĉina Radio Internacia, “Furorlibro ĉe kongresa libroservo“, 08/03 07:11 GMT; http://esperanto.cri.com.cn/esperanto/2003/Aug/148289.htm) 

Altigu la voĉon

Minimume, se en ĉiu el la kluboj almenaŭ iom sisteme komunikus pri siaj agadoj en la supraj kantoj... estus almenaŭ pli klara la ĝenerala bildo de la movado... (Nikolao Gudskov, Raporto de la Estraro de REU al la Konferenco pri la agado post la 15.12.2002)

Manifesti manan faston

Laŭ NPIV “fasti“ signifas: “pro religia motivo sin deteni de nutraĵo dum pli-malpli longa tempo“ aŭ “ial resti ne manante“. (La espero. 2004: 1. Rimarkis Ionel Oneţ)

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

En novembro 2003 ni komencis serion da fototaskoj “Kiu estas sur la foto?“ kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek, kiu uzas la materialon de la Biblioteko Hector Hodler (Roterdamo). Por la januara tasko venis kvar respondoj. Detlev Blanke, Wim De Smet kaj Paul Peeraerts ĝuste identigis la fotiton — Hans Michael Maitzen. Loto donis premion al belgo Wim De Smet.

Bonvolu antaŭ 20 maj 2004 sendi al la adreso de La Ondo la nomon de la persono, kiu estas sur la apuda foto. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon! 


Esperanto — Edzperanto

La 6an de marto geedziĝis en la slovaka urbo Poprad aŭstraliano Trevor Steele kaj slovakino Katarina Bodnárová.

Trevor estas Esperanta verkisto kaj instruisto, ĝenerala direktoro de UEA. Katarina estas konata en la movado kiel volontulino Katja aŭ Cindrulino, kiu jam du jarojn helpas en la CO en Roterdamo. La novgeedzoj pasigos duonjaron en Hindio, kie Trevor instruos Esperanton. Poste ili planas komunan vivon en Aŭstralio.

Stano Marček

Ni gratulas! 

Leterkesto

En la redakcia kolumno de la decembra LOdE mi legis pri la Esperanto-kurso en Kaliningrado. Kompreneble, estas tre bone, ke post longa foresto, dank' al la klopodoj de la geredakcianoj en Kaliningrado denove startis Esperanto-kurso. Gratulon al la aktivuloj! Tamen min ege mirigis, ke veno de “deko da studentoj“ al la varb-renkontiĝo kaj aliĝo de 7 homoj al la kurso post tiel aktiva kaj tempo- mon-konsuma informkampanjo estis taksita “sukceso“. Laŭ mi, la monto (“pagitaj anoncoj en gazetaro, centoj da anoncetoj, radi-dissendo de la informoj, kelk-minuta televid-programo“) naskis muson! Kaj mia pritakso povas esti nur mallaŭda — multege da monelspezoj kaj tempomalŝparoj estis simple forĵetitaj en vakuon!

Laŭ mi, ne estas senco sin pravigi per tio, ke la epoko aŭ loko estas malfavoraj por la afero — ili estas egale malfavoraj por ni ĉiuj. Gravas, ke la informado kaj agitado estu pli bone direktataj; ke la informo ekde komenco estu laŭeble pli proksima al la eventualaj interesotoj, sed ne nebula kaj ĝenerala, kiel en radio kaj televido.

Pavel Moĵaev (Ukrainio).


La Ondo tre plaĉis al mi. Mi plene konsentas kun Dafydd ap Fergus, ke eblas esti bona esperantisto sen membriĝo en iu asocio (mi mem!). Se vi povas, bonvolu presi pliajn kantojn, ekzemple, po unu kanto en ĉiu numero. La kanton Katjuŝa mi parkerigis.

Igorj Belousov (Ruslando)


En la decembra Ondo mi tralegis interesan informon Komuna seminario (pĝ. 7). Mia koro ege ĝojis, ke tamen estas personoj, kiuj ne volas esti sklavoj de la angla lingvo. Mi klinas mian kapon kun granda estimo antaŭ tiuj, kiuj ne volas lerni la anglan. Se vi lernas Esperanton, vi estas kaj estos libera homo.

Stanisław Boskowski (Pollando)


La januara kovrilpaĝo de La Ondo al mi plaĉis same, kiel ĝi plaĉis al miaj konatoj Roman Dobrzyński kaj Andrzej Sochacki. Sed ne indas aperigi fotojn kun verdaj steletoj, kiel rekomendas modesta R.Dobrzyński. Pripensante la artikolon de Tamara Durnickaja, mi proponas al ĉiuj abonantoj dum la venonta abonperiono indiki siajn aĝon kaj profesion. Vere, estus interese scii, kiuj abonas la revuon. Mi mem estas 47-jara kuracisto.

Sergej Stepanenko (Ruslando)


La marta numero estas elstara — eble modela por La Ondo, kia mi volus ĝin vidi. Mi speciale ĝojis pri apero de aldonaj kvar paĝoj kun Eŭropa Bulteno. Estas sendube gajno por La Ondo kaj ĝiaj legantoj, verŝajne estas ankaŭ gajno por BKC — ĉar ili ricevas kvalitan kaj atentan legantaron.

La aspekto de la marta numero estas same bonega, kiel ĝia enhavo. Denove aro de tute ĉarmaj ŝercoj en unu kovrilo kaj simpatia rideto en la alia. Malgraŭ la plendo, kiun mi vidis en la interna kovrilo, mi trovas la kompost-manieron de la teksto senriproĉa, samkiel la elekton de tiparoj, enmeton de bildoj ks.

Mi ne ĉiam atentas pri recenza parto de la revuo, sed ĉi-foje mi tralegis ĝin plene (eble altiris mian atenton mia propra recenzo, kaj mi volis kompari la stilojn; aŭ eble allogis la fotoj kaj bildoj). La Zamenhof-strato per la recenzo interesis min, kaj mi eble esploros, kiel mi aĉetu tiun interesan legaĵon, dum ĝi ne elĉerpiĝis.

Slavik Ivanov (Ruslando)


Dum du jaroj mi profesie respondecis pri la aspekto kaj grafika aranĝo de monata periodaĵo svedlingva. La elekto de taŭga ilustraĵo por la kovrila paĝo ĉiam estis grava parto de mia laboro. Pluraj homoj partoprenis en la diskuto, sed neniam iu proponis, ke ni povus por la kovrilo elekti foton de bela juna virino sen ajna rilato al la enhavo de la gazeto. Tia elekto ja esprimus ne nur malrespekton al la leganto, kiu abonis seriozan eldonaĵon, sed ankaŭ komplete eksmodan rigardon al la rolo de la virinoj en la socio. Mi esperas, ke la kovrilpaĝo de via revuo baldaŭ atingos simile altan nivelon kiel la ceteraj paĝoj.

Kalle Kniivilä (Svedio)


Hodiaŭ la poŝtknabino portis al mi la martan Ondon. Mi dankas kore. Jam mi legis, kion skribis Alen Kris kaj Komitatano Z, kaj kompreneble mi tuj legis ankaŭ la spritajn splitojn de István Ertl. La kovrilpaĝan belulinon mi klopodis vane ĉirkaŭpreni. Tamen ameme kisis ;-)

Bruno Lehtinen (Finnlando) 


Esperanto-Kalendaro

30 apr – 3 maj.
Felixstowe (Britio).
86a Brita Esperanto-Kongreso.
Adreso: 10 Marina Gardens, Felixstowe Suffolk IP11 2HW, Britio.
Rete: eab@esperanto-gb.org, esperanto@btopenworld.com

8 maj.
Pelplin (Pollando).
4a Printempa Renkonto Esperantista.
Adreso: Jadviga Wasiuk ul. Strzelnica 8, PL 83-130 Pelplin, Pollando.
Rete: jagaw53@poczta.onet.pl

28–31 maj.
Peebles (Skotlando).
Skota Esperanto-Kongreso.
Adreso: 24b, Millar street, Glassford, Lanarkshire, ML10 6TD, Britio.
Rete: hugh_reid2@yahoo.co.uk

28–31 maj.
Neubrandenburg (Germanio).
81a Germana Esperanto-Kongreso.
Adreso: GEA, Immentahlstr. 3, DE-79104 Freiburg, Germanio.
Rete: gea@esperanto.de

15–23 jun.
Mielno (Pollando).
26a Ĉebalta Esperantista Printempo.
Adreso: PEA, Box 30, PL 75-016 Koszalin-1, Pollando.
Rete: barslavo@poczta.onet.pl

30 jun – 5 jul.
Olsztyn (Pollando).
FREŜO-2004 (Frusomera Renkontiĝo Esperanta Ŝokanta Obstinulojn).
Adreso: Marian Zdankowski, ul. Limanowskiego 36/3, PL 10-343 Olsztyn, Pollando.
Rete: avolamer@ols.vectranet.pl

3–10 jul.
Kretinga (Litovio).
57a kongreso de IKUE.
Adreso: doc. Laurynas Skūpas, str. A.Stulginskio 4-13, LT-2001 Vilnius, Litovio.
Rete: skupasl@yahoo.fr

5–9 jul.
Valamo (Finnlando).
Esperanto-kurso.
Adreso: Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando.
Rete: sekretario@esperanto.fi

5–23 jul.
Brattleboro (Usono).
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto.
Adreso: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 USA.
Rete: eddyellen@aol.com

10–17 jul.
Kovrov (Ruslando).
60a Internacia Junulara Kongreso
Adreso: Vit. Malenko, ul. Dugina, 17-62, RU-140180, Ĵukovskij, Moskovskaja obl., Ruslando.
www.tejo.org/ijk

10–18 jul.
Birštonas (Litovio).
BET-40 (Baltiaj Esperanto-Tagoj).
Adreso: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Rete: litova.ea@mail.lt

17–21 jul.
Malbork (Pollando).
1a Kongreso de Internacia Esperanto-Turismo.
Rete: augustocasquero@infonegocio.com

17–23 jul.
Pécs (Hungario).
Internacia Esperanto-Konferenco.
Adreso: Orbis Pictus, Via Parini 5, IT-34 129 Trieste, Italio.
Rete: orbispictus@iol.it

24–31 jul.
Pekino (Ĉinio).
89a Universala Kongreso de Esperanto.
Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015, Rotterdam, Nederlando.
Rete: uea@inter.nel.net

26 jul – 8 aŭg.
Kall-Krekel (Germanio).
2a SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo.
Adreso: Wiclefstr. 9 DE-10551 Berlin Germanio
Rete: Lu@EsperantoLand.org

7–13 aŭg.
Barlaston (Britio).
44a Esperanto-Somerlernejo.
Adreso: Wedgwood Memorial College, Station Road Barlaston, Stoke on Trent, ST12 9DG, Britio.
Rete: wedgwood.college@staffordshire.gov.uk

7–14 aŭg.
La Chaux-de-Fonds (Svislando).
Kultura Esperanto-Semajno kaj Simpozio pri la esenco kaj estonteco de Esperantio.
Adreso: KCE, CP 311, CH-2301 La Chaŭ-de-Fonds, Svislando.
Rete: kce.esperanto@bluewin.ch

14–21 aŭg.
Pluezek (Francio).
8aj Internaciaj Renkontiĝoj de Esperanto.
Adreso: 8 Rue de Montauban FR-35750 Iffendic, Francio.
Rete: jeanpierre-ducloyer@club-internet.fr

Bratislavo: Ponto super Danubo14–21 aŭg.
Bratislavo (Slovakio).
77a Kongreso de SAT.
Adreso: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-252 29, Dobříhovice, Ĉeĥio.
Rete: info@kava-pech.cz

25–29 aŭg.
Bilbao (Hispanio).
6a Eŭropa Esperanto-Kongreso.
Adreso: Barrencalle Barrena 7-1° dcha, ES-48005 Bilbao, Hispanio.
Rete: esperantobilbao@terra.com

1–3 okt.
Poznań (Pollando).
XX-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES-2004).
Adreso: Paweł Janowczyk, ul. Zawady 2/7, PL 61-002 Poznań, Pollando.
Rete: janowczykpawel@poczta.onet.pl

2–9 okt.
Salou (Hispanio).
12a Internacia Esperanto-Semajno de la kulturo kaj turismo.
Adreso: Luis Serrano Pérez, Ap. 423, ES-08200 Sabadell, Hispanio.
Rete: luis_serrano@mixmail.com

Ni certe venos al Pelplin, Olsztyn, Birštonas kaj Poznań, eble ankaŭ al Malbork kaj La Chaux-de-Fonds (HaGo, AlKo). 



Librotenado

— Sinjoro direktoro, sub kiu titolo mi devas enskribi viajn perdojn ĉe la ĉevalkuroj?

— Nu, enskribu ilin inter la “kurantaj elspezoj“. 


Per la telefono

— Sinjoro doktoro, mi petegas, venu rapide! Mia fileto englutis mian krajonon!

— Jes, tuj mi iros! Sed ĉu vi jam provis fari ion?

— Certe! Mi skribas nun per la fontoplumo. 


Amikinoj

— Ĉu vi scias, mia kara, ke via malnova ĉambristino nun ĉe mi servas?

— Ho, ĉu vere?

— Nu, tamen ne ektimiĝu, ĉar eĉ la duonon mi ne kredas el tio, kion ŝi rakontas pri vi. 


La nova sekretario

— Ĉu oni povas paroli kun la sinjoro direktoro?

— Certe, sinjorino. Li estas ĉiam preta akcepti belajn virinojn.

— Tiam bonvolu anonci al li, ke lia edzino estas ĉi tie. 


Semajnfino

— Ĉu mi ne diris al vi, infanoj, ke vi portu de hejme ankaŭ unu bonan spongon?

— Ne estis hejme eĉ unu bona, ĉiuj estis plenaj de truoj. 


Grava kaŭzo

La malgranda Joĉjo petas monon de la patrino. La patrino miras.

— Por kio vi bezonas la monon?

— Imagu nur, panjo, mi iras en la strato kaj rabisto venas kontraŭ mi kaj diras al mi: monon aŭ vivon! Kio okazos, se mi ne havos monon? 


Sincera funebro

— Kio okazis al vi, kial vi estas tiel malĝoja?

— Ĉu vi ne aŭdis? Mortis la plej riĉa homo de Ameriko?

— Jes, mi aŭdis. Nu, ĉu li estis via onklo?

— Ne, ne, tute ne! Kaj ĝuste pro tio mi malĝojas. 


En restoracio

— Diru, kelnero, kiam oni aĉetis ĉi tiun kankron?

— Pardonu, sinjoro, mi ne scias tion, ĉar nur de du semajnoj mi laboras en ĉi tiu restoracio. 


Bazo por kredito

— Kion vi pensas, ĉu mia nova tajloro donos al mi krediton?

— Ĉu li jam konas vin?

— Ankoraŭ ne.

— Tiam vi provu! Verŝajne sukcesos. 


La ĝusta

— Kion vi pensas, ĉu la riĉa Meier donos monon por mia eltrovaĵo?

— Mi ne tre kredas. Li estas tro malinteligenta por kompreni tiajn teknikajn aferojn.

— Ĝuste tian homon mi bezonas! 


Morala alteco

— La plej granda malhonesteco estas skribi sennoman leteron kaj tiel kalumnii.

— Mi havas precize la saman opinion. Kiam mi skribas anoniman leteron, mi ĉiam subskribas la nomon de iu el miaj amikoj. 


Post festeno

Edzino: La bankdirektoro estis terure malĝentila al siaj gastoj.

Edzo: Certe li havis multajn malagrablaĵojn en sia oficejo.

Edzino: Tio ne estas senkulpigo! Bone edukita homo elverŝas sian koleron kontraŭ sia edzino, sed neniam montras ĝin al siaj gastoj. 


Amerikaj turistoj

— Kaj kiel vi povis dum tri tagoj rigardi la tutan urbegon Romo?

— Tre simple: mia edzino vizitadis la preĝejojn, mia filino la teatrojn, kaj mi la terinkejojn.

Plukis Halina Gorecka


La 3an de februaro 2004 forpasis

Károly Fajszi (1911–2004)

honora membro de UEA, eminenta hungara esperantisto kaj kolektanto, ricevinta pro sia esperantista agado en 1994 Malgrandan Krucon de Ordeno de Hungara Respubliko.

Ni funebras kaj kondolencas. 


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Vakas post la forpaso de Petko Arnaudov.

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
           Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 4 (114)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo