Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 1 (111)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Andrej Budnik


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Al la komenco de la nova jaro Ruslando havigis al si novan parlamenton. La vido de tiu ĉi preskaŭ fiziologia reprezento vigle instigis al radikalaj eldiroj. La tujaj reagoj de la okcidentaj amaskomunikiloj estis alarmaj. Kaj — ve — kutime miopaj — do ŝablonaj. “Triumfis la partioj, kiuj ekspluatis la plej ŝovinistan demagogion”, — jen estis la refreno de la komentarioj. Tute stranga konkludo, se ĝi pretendas nomiĝi konkludo — pli juste oni nomu ĝin parola aŭtomatismo. Reale nek la triumfinta porprezidenta partio, nek la sukcesinta bloko “Patrujo” uzis kiun ajn naciistan aŭ imperian retorikon. La unua ĉiel emfazis sian fidelecon al Putin, la dua propagandis la ideon de la ŝtata kontrolo de la tertrezoroj. Kontraŭe, la fiaskinta liberala Unio de Dekstraj Fortoj sonigis — tute sengajne — ĝuste la imperian sloganon. Evidente la malsukceso de la liberalistoj puŝis liberalan Okcidenton ekparoli pri malobservo de la demokratia proceduro. Aŭtente, la proceduron oni ne estimis. Tio estas vero, eĉ banalaĵo. Post la ŝtatrenverso de 1993 oni ĝenerale neglektis la demokratian normaron. La monopolo de la ŝtata kaj apudŝtata televido, kiun ĝuis la ĉepotencaj partioj kaj blokoj, enormaj falsadoj de la voĉdonaj rezultoj estis videblaj por ĉiu kiu volis vidi. Oni vane serĉus ion principe novan en la nuna elekta kampanjo. Eĉ la konsisto de la parlamento neniom funde ŝanĝiĝis, ĉar ankaŭ antaŭe la prezidento havis tie por si absolutan plejparton.

Tamen ĉe la nova deputitaro ne mankos certa specifo. La venka “Unueca Rusujo” demonstre ignoras kiun ajn ideologion. Ĝi sin deklaras unio de la fidelaj. Tiu unio plus la ekzotikaj sed absolutaj satelitoj el la Liberal-demokratia partio garantias al la prezidento ĉion, kion li dezirus. Ekzemple, la ŝanĝon en la konstitucio kaj — sekve — du reelektojn po 7 jaroj ĉiun.

En la esenco, la malapero de videbla opozicio estas — paradokse — bona novaĵo en la nova parlamenta mozaiko. Ĉiama argumento de niaj regaj personoj estis tiu, ke ilian savan reformistan impeton kontraŭstaras reakcia deputitaro. Kaj kvankam en la novrusia ŝtatmaŝino la parlamento ludas neniun rolon (krom tiu de dekorilo), en la publiko tiu argumento ĉiam trovis resonon. De nun ĝi ne funkcios.

Sed jen ankoraŭ unu “tamen”. Tamen nenio estas neebla en nia fabela patrolando. Ĉu ekzistas blago, kiu ne iĝus kredinda post ioma ventumado de malfortaj kapoj? Ja ĝuste ĉi-kampanje la ŝtatburokratoj de “Unueca Rusujo” (ministroj, ne mezrangaj kontoristoj) ne ĉesis stigmatizi plenuman potencon (t.e. sin mem) kaj promesis sanigajn ŝanĝojn kondiĉe de sia deputo. Oni trovis kelkmilionojn da personoj, kiuj bonorde adoptis tian dialektikon kaj voĉdonis por la severpunemaj ministroj.

Nature, en la efektivo venis al la urnoj malpli ol duono da potencialaj elektantoj. Nature, 37% de la venka partio estas sapvezika cifero. Tamen grunde kaj funde tiu “sapo” supozas kelkajn milionojn da homoj pri kiuj ja mankas negativa psikiatria diagnozo. Same kiel pri la elektantoj de Ĵirinovskij, kiujn tute ne konfuzas liaj obemarionetaj votoj enparlamentaj, sed kiuj ŝatas en li aktoron, nome — majstron de klaŭnado. Fine ne tiu povra parlamento, sed kelkaj milionoj da malfortaj kapoj plus cent milionoj da pigraj koroj — jen estas nia klinika socia fiziologio.

Alen Kris

La kovrilpaĝa foto de konata kaliningrada fotisto Andrej Budnik eble forgesigos por niaj nordhemisferaj legantoj la januarajn frostojn — ja la somero estis vere agrabla, ĉu ne? 


Ĉe la eniro en la novan jaron

Vortoj de komitatano Z

Kiel membro de UEA mi konservas forgesindan memoron pri la jaro 2003. Tamen, se ni kredus je deklaroj de Renato Corsetti, ĉio iris bone kaj la nombro de esperantistoj multe kreskis, ĉar ankaŭ pasintjare miloj lernis la lingvon interrete. Problemo laŭ nia prezidanto estas nur, ke la retlernantoj ne interesiĝas pri tradiciaj organizaĵoj kaj do ne membriĝas en UEA. Mi eble estas malmoderna, ĉar mi vidas pli urĝan problemon en tio, ke malnovaj membroj ne remembriĝas.

Mi ne scias, kiom da homoj nuntempe lernas Esperanton kaj kiel ili ĝin lernas. Neniu scias, ankaŭ Corsetti ne scias, sed li ne faras al si skrupulojn pri vereco de asertoj, kiujn neniu povas kontroli. Estas hontinde, ke malgraŭ ĉiuj modernaj rimedoj ni ne kapablas inventari la instruadon de Esperanto. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pri tio zorgis la Centro de Esploro kaj Dokumentado, kies gvidanto Ivo Lapenna donis multan gravecon al la registrado de malmolaj faktoj. Poste tiu kampo ŝoviĝis en periferion kaj la statistikado de Esperanto-instruado estingiĝis, ĉar anstataŭ esplori kaj dokumenti la nova CED pli ŝatis esei kaj diskuti. Ankaŭ en la malnovaj tempoj faktokolektado ne estis perfekta, sed oni almenaŭ disponis pri ia bazo por povi aserti ion pri la evoluo.

Ja en 2003 okazis ankaŭ pozitivaĵoj, sed ili ŝajnas al mi incidentoj kaj efemeroj. Unu tia estis multeco de artikoloj, intervjuoj k.a. gazetaraj mencioj pri la UK en Gotenburgo. Tiun sukceson iniciatis la Brusela Komunikad-Centro, kiu meritas laŭdon pro ĝi, sed ne tiel ekscesan, kiun ĝi ricevis de Corsetti. La prezidanto jubilis, ke neniam la gazetaro tiom skribis pri Esperanto, sed li forgesis, ke ekzemple dum la Jubilea Jaro 1987 ĝi skribis multe pli.

Estas interese, ke la agado de BKC iel renversiĝis en ĝia dua jaro. Anstataŭ koncentriĝi en informado en la labirintoj de EU en Bruselo, en 2003 ĝi stimulis informadon pri Esperanto al la ĝenerala publiko fare de landaj kaj lokaj aktivuloj. Mi ne scias, kio kaŭzis tiun evoluon. Eble la agado en Bruselo rapide montriĝis malpli ŝancohava ol oni komence imagis. Verdire tiu ŝanĝiĝo estis tre bona. La funkciadon de BKC plejparte financis UEA kaj estis pli pravigeble ne uzi la monon de nia monda asocio nur por puraj eŭropaĵoj.

Ŝajnas, ke UEA ne plu financos BKC ĉi-jare, ĉar meze de enormaj deficitoj la Komitato konstatis, ke mankas mono por tio. Pro donacemo de mecenatoj, kiuj kredas je bona ŝanco en Bruselo, BKC eble funkcios ankoraŭ iom da tempo, sed sian zeniton ĝi jam preterpasis kaj ĝi riskas resti en historio sen daŭraj spuroj, same kiel ĝia antaŭulo en Bruselo du jardekojn pli frue. Nu, pasos iom da tempo kaj iam oni denove faros similan provon, ĉar en UEA oni ne kutimas lerni de spertoj. Kiam novuloj faras erarojn, tio estas pardonebla, sed Corsetti, Tonkin kaj Grégoire Maertens starigis oficejon en Bruselo jam dufoje.

Estos interese vidi, kiel la epizodo BKC finiĝos. Plej verŝajne tio okazos same kiel ĉe aliaj projektoj en Esperantujo: post komenca bruo oni aŭdas malpli kaj malpli pri la afero. Antaŭ kelkaj jaroj niaj periodaĵoj vaste skribis pri Indiĝenaj Dialogoj kaj en Universalaj Kongresoj okazis informkunvenoj pri ĝi. Kiel nun fartas tiu projekto? Unu specon de komunikoj ni ne trovas en nia gazetaro: mortanoncon de projektoj, kampanjoj kaj oficejoj. En iu momento ni nur devas konkludi, ke la afero mortis, ĉar de longe ne plu aperis mencioj pri ĝi. Malofte ni tamen atingas la punkton fari tian konkludon, ĉar ni forgesas, ke entute ekzistis tio, kio iam por ni estis laŭvica ŝlosilo de fina venko. Konsolo por UEA en la kazo de Indiĝenaj Dialogoj eble estas, ke diference de la oficejo en Bruselo ĝi ŝajne ne voris monrimedojn de UEA.

Estas unu komunaĵo en la lastatempa historio de UEA kaj EU: itala prezidanteco. EU jam havas novan prezidanton, sed UEA devas pacienci ankoraŭ duonan jaron kun la nunaj prezidanto kaj estraro. Mia novjara revo estas, ke Pekino donos al ni gvidantojn, kiuj estos sufiĉe realismaj por kompreni, ke ilia plej unuaranga tasko estos organize restarigi la asocion kaj ĝian sidejon kaj ne aventuri pri novaj provoj atingi la finan venkon. Laŭdire Corsetti cedos sian lokon. Tion povus aŭguri ankaŭ la preteco de Osmo Buller reokupi sian iaman seĝon en Roterdamo. Kiam tiu ĉi medito aperos, oni eble jam scias, ĉu li efektive ekpakas sian valizon en Finnlando aŭ ĉu ni plu povas kalkuli pri li kiel posteulo de Corsetti. Al mi pli plaĉas la dua opcio.

Komitatano Z


Dafydd ap Fergus: la Esperantisto de la Jaro

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller kaj en 2002 Michel Duc Goninaz.

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 19 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto estas jena:

Dafydd ap Fergus 3 voĉoj

István Ertl, Helmar Frank, Katalin Kovats, Etsuo Miyoshi, Trevor Steele po 2 voĉoj

Donald J. Harlow, Sten Johansson, Ilona Koutny, Duilio Magnani, Nikola Rašić, Humphrey Tonkin, Walter Żelazny po 1 voĉo

Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

Dafydd ap Fergus
Proponantoj: Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seikô (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio).

Elektantoj: Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).

Halina Gorecka, sekretario 


Eŭropo diskutas Esperanton

7–8 dec 2003 estis starigita “Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la Eŭropa Unio” en Bruselo ĉe la Eŭropa Parlamento. La devizo de la konferenco estis skribita per dikaj literoj en Esperanto “Por federisma Eŭropa Reformo”, kiun ĉirkaŭ 500 aliĝintoj, simpatiantoj kaj invititoj, enirante la salonon trovis antaŭ si.

Foto de Zdzislaw BlazejczykPli ol kvardeko da esperantistoj el 14 eŭropaj landoj venis al la eŭropa ĉefurbo por la kunveno, ĉefe pri eŭropaj temoj, iniciatita de radikalaj eŭropaj deputitoj. Nur la elspezoj de la vojaĝo estis je la ŝarĝo de partoprenantoj, dum la Esperanto-Radikala Asocio pagis la restadon. Kelkaj entuziasmuloj el orienteŭropaj landoj ricevis ankaŭ vojaĝkostojn.

Dum la kunveno, Angelos Tsirimokos, tradukisto en la Konsilio de Eŭropa Unio, interpretis Esperanten. “Preskaŭ ĉiuj parolis itale kun malmulte da esceptoj dum la du tagoj”. Por la radikaluloj, la kreo de la nova Komitato estas la plej grava evento por Esperanto ekde tiam, kiam oni proponis ĝin al la Ligo de Nacioj.

“Ĉu ĝi vere estas tiom grava, mi ne scias, — diras Tsirimokos. — Tamen la konferenco certe estas tre konsiderinda. Imagu, oni interpretos en la Eŭropa Parlamento pere de Esperanto antaŭ 500 homoj, multaj el ili politikistoj. Tio estas jam bona atingo. En tiu senco la Komitato ja estis grava”. Eŭropa parlamentano Maurizio Turco proponis ke Tsirimokos estu enskribita en la libron Guinness: “Li interpretis sola dum entute 17 horoj…”

Tsirimokos tamen ne certas pri la estonteco de la projekto: “Ĉu ERA sukcesus konvinki la italan ministron prezenti ĝin antaŭ Eŭropa Unio, mi ne tute scias”. Pluraj konataj esperantistoj parolis dum la evento, inter ili ĝenerala sekretario de ERA Giorgio Pagano, Ranieri Clerici, kaj Giorgio Silfer, nome de la Esperanta Civito, sed sub la nomo Valerio Ari.

Ankaŭ realiĝis la intenco fondi Eŭropan Liberalan kaj Radikalan Partion, kiu agados en la kadro de novaj direktivoj promulgotaj de EU por la rajtigota kreado de eŭropaj partioj.

Giorgio Pagano lanĉis novan kampanjon: granda Marŝo de Pentekosto favore al la Internacia Lingvo Esperanto. “Ekde dek jaroj la Sankta Patro uzadas Esperanton en siaj benoj Urbi et Orbi”, — klarigas ERA.

Dafydd ap Fergus


Ĉu eblas alia mondo sen alia lingvo?

Tre malmultaj estis la partoprenantoj de la Eŭropa Socia Forumo (12–16 nov 2003), kiuj ne aŭdis aŭ ne vidis la vorton “Esperanto”, kiuj ne eksciis ke grandaj eblecoj kuŝas en tiu lingvo por krei la bazojn de alia mondo.

Ne mankis eblecoj informiĝi, ĉar sub grandega tendo, en kiu ariĝis 70 asocioj kaj organizoj en Saint-Denis en la norda ĉirkaŭurbo de Parizo, krom la stando de SAT kaj de SAT-Amikaro estis ankaŭ tiu de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) kun Esperanto-95 (vd. sur la suba foto). En la norda parto de Parizo, La Villette, estis la stando de Espéranto-France, de JEFO (junuloj) kaj FET (Esperanto-Federacio de la Laboro). Samloke troviĝis ankaŭ la stando de la Mondcivitanoj, movado kiu uzas Esperanton.
Esperanto estis videbla en Parizo
Esperanto havis sukceson precipe ĉe juna publiko, senantaŭjuĝa kaj tre ema al malkovro. Pluraj asocioj petis de ni kunlaboron ĉu por la instruado de la lingvo, ĉu por tradukado de dokumentoj, ĉu por labori sur difinita tereno. Inter ili estis Asocio por Disvastigo kaj Serĉado en Libera Informadiko, Asocio de Iranaj Virinoj en Francio, Franca Grupo de Nova Edukado, Kamparana Konfederacio.

Grava programero por Esperanto, iniciatita de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), EDE kaj Esperanto 95, estis seminario okazinta vendrede en Bobigny, en la nord-orienta ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi estis anoncita en la oficiala programo kun simultana interpretado por Esperanto, la franca, la angla kaj la hispana. Ĝi arigis inter 40 kaj 50 homojn. Prelegis Oszkar Princz en Esperanto, Christian Garino kaj Pantaleo Rizzo en la franca.

Okazis prelegoj ankaŭ en la sidejoj de Espéranto-France kaj de SAT-Amikaro. En la sidejo de SAT-Amikaro Jacques Schram prelegis pri la nepra bezono de universala lingvo por progresigi la senton de homa senlima solidareco. Poste parolis Vilhelmo Lutermano pri la monata gazeto Le Monde Diplomatique. Claude Longue-Épée prezentis la planojn de la asocio, kiun li prezidas, Espéranto-France, por festi la centan datrevenon de la Bulonja kongreso.

En la sidejo de Espéranto-France, Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, klarigis, kial nenio malhelpas, ke membroj de UEA partoprenu en eventoj kiaj estas la sociaj forumoj. Samloke Wera Blanke el Germanio pritraktis la temon “ATTAC kaj Esperanto”.

La problemoj de lingva interkompreniĝo estis tre percepteblaj. Estis konstateble, ke dum tre malmultaj forumanoj haltis antaŭ la standoj de organizoj, kiuj konigis sin nur per la angla, tre vizitataj, ankaŭ de eksterlandanoj, aparte de multaj hispanoj, estis la du Esperanto-standoj de Saint-Denis. Tre utilis la seslingva flugfolio de SAT, presita de SAT-Amikaro.

Malgraŭ mankoj la rezultoj estas ege kuraĝigaj. Tiu medio vere sentas kaj bone komprenas la bezonon de komuna sennacieca lingvo. La spirito de la sociaj forumoj konsistas ĝuste en senlima interŝanĝo de spertoj kaj ideoj, kaj estis konstateble ke la lingva barilo konsistigas gravan malhelpon en tiu interŝanĝo de spertoj kaj ideoj. Estas klare, ke la ĉeesto de Esperanto estos pli kaj pli dezirinda kaj eĉ necesa en tiu kadro.

Henri Masson


Sukcese en Kaliningrado

Pli detalan raporton kaj ĉiujn salutmesaĝojn vidu en nia novaĵrubriko.

La Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrado (5–7 dec), same kiel pasintjare, inaŭguris solena akcepto en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando.

Pro la forveturo de la Ĝenerala Konsulo, Jarosław Czubiński, la Semajnfinon malfermis vendrede Vicĝenerala Konsulo, Marek Juzepczuk, kiu emfazis la vivantecon de Esperanto.

Post la malfermo Halina Gorecka (Ruslando), Eduardo Kozyra (Pollando), prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas, litovia parlamentano Stasys Kružinauskas, Augusto Casquero (Hispanio) kaj Jurgen Foth (Germanio) salutis la partoprenantojn kaj skize rakontis pri la lastatempa esperantista aktivado en siaj landoj kaj regionoj. Krome la kunvenintojn alparolis Viktor Ŝapiro, prezidanto de la kaliningrada juda societo, kiu diris, ke Zamenhof estas unu el la personoj, pri kiu la judoj de la tuta mondo fieras, kaj konstatis ke li sentas sin ĉi tie kiel inter amikoj.

La konsulejo pretigis regalon por ĉiuj, sed ne ĉiuj egale ĝuis ĝin, ĉar pluraj semajnfinanoj estis dum la regalado intervjuataj de ĵurnalistoj.

La kultura programo de la unua tago enhavis malfermon de la 14-panela Internacia Fotoekspozicio de La Ondo, novan filmon de Roman Dobrzyński pri Malbork kaj Esperanto kaj koncerton de Georgo Handzlik.

La sabatan programon en la Marista Kulturpalaco komencis Andrzej Grzębowski, kiu rakontis pri Esperanto-Turismo en 2004. Povilas Jegorovas resumis la vastan esperantistan aktivadon en Litovio. Litovio estis same la ĉefa temo de Stasys Kružinauskas, tamen temis ne pri Esperanto, sed pri la parlamenta klopodo demisiigi la novan prezidenton de Litovio (en tiu agado nia parlamenta samideano partoprenas kiel membro de speciala demisia komisiono). Aleksander Korĵenkov returnis la atenton de la kunvenintoj al Zamenhof kaj ties Kongresaj Paroladoj. La prelegojn sekvis seminario pri kunlaboro de baltlandaj esperantistoj, en kiu oni multe parolis pri la venontjaraj projektoj. Georgo Handzlik finis la antaŭtagmezan programon per kanzonoj.

Posttagmeze Nikolaj Penĉukov gvidis la dezirantojn tra la urbo. Oni vizitis muzeon kaj la judan societon. Samtempe en la Marista Kulturpalaco okazis preskaŭ trihora leciono danke al Irmina Szustak kaj Irek Bobrzak el Varsovia Vento.

La plej eltenemaj partoprenantoj de la vespera Zamenhofa Bankedo restis en la kafejo U bykov ĝis la dua horo nokte.

La dimanĉan ekskursan programon prizorgis Nikolaj Penĉukov.

La partoprenantaro estis internacia: 46 personoj el Pollando (21), Ruslando (19 el Kaliningrada regiono), Litovio (4), Germanio kaj Hispanio (po 1).

Estis ricevitaj salutmesaĝoj de UEA, Esperanta Civito, Pola Esperanto-Asocio, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Valentin Melnikov (li mildigis la forgesemon de la ruslanda asocio), kiuj atestas pri intereso de la monda esperantistaro al la klopodo evoluigi Esperanton en la plej okcidenta Ruslanda regiono.

La Semajnfino altiris atenton de amas-komunikiloj. Pluraj radiostacioj kaj televido Kaskad antaŭanoncis ĝin. Lunde (8 dec) TV-kompanio Djuny en populara novaĵprogramo dufoje elsendis programeron pri la Semajnfino. Tiu programero, ripetita triafoje ankaŭ la mardan matenon, enhavis, interalie, intervjuojn kun Aleksander Korĵenkov kaj Eduardo Kozyra. La plej populara regiona tagĵurnalo Kaliningradskaja Pravda aperigis marde artikolon pri la evento kun foto de Povilas Jegorovas.

Halina Gorecka
Kaliningrado: Georgo Handzlik en la pola konsulejo (A.Casquero)
Georgo Handzlik kantas en la pola konsulejo (Fotis Augusto Casquero) 


Rigo: en ambasado

8 dec 2003 pli ol 20 esperantistoj kolektiĝis ĉe Pollanda ambasadejo en Rigo. La ambasadoro, Tadeusz Fiszbach, tre sincere akceptis nin kaj multe rakontis pri inaŭguro de la ambasadejo.

La ambasadoron gratulis folklora grupo Milzkalnieki de Tukums regiono per Vintrafesta kanto. Ni donacis al la ambasadoro Polan-Esperantan vortaron kaj faksimilon de la unua lernolibro de Esperanto en la rusa lingvo.

La ambasadoro promesis interkonsenti kun direktoroj de polaj lernejoj en Latvio pri enkonduka prelego pri Esperanto. Li substrekis la valoron de Esperanto kaj diris: “Kiel bone estus, se ni povus regi nur polan kaj Esperanton kaj ne perdi la tempon por studi anglan, rusan kaj francan”.

Mara Timermane


Amase en Kaŭno

Post la 39a kongreso de Litova Esperanto-Asocio, 13–14 dec en Kaŭno okazis tradiciaj “Zamenhof-Tagoj 2003”, kiujn partoprenis pli ol 200 esperantistoj de Litovio kaj gastoj el Ruslando, Latvio, Pollando, Germanio kaj Libano. Antaŭ la aranĝo okazis katolika diservo.

La programon komencis Aleksander Korĵenkov, kiu festparolis pri la kongresaj paroladoj de Zamenhof. Poste estis projekciita filmo De Krasnojarsk ĝis Gotenburgo, kiun produktis krasnojarskanoj, kiuj vojaĝis kun la litova grupo al la Gotenburga UK. Halina Gorecka prezentis libron Rusa novelaro kaj rakontis pri ĝia longa preparado.

Vespere antaŭ la kunvenintoj koncertis korda kvaropo el la kaŭna filharmonio, gvidata de Saulius Bartulis kaj kelkaj esperantistoj.

Dimanĉe oni aŭskultis tre interesan prelegserion de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto. La Zamenhofaj Tagoj altiris atenton de gazetaro, televidoj, radioj.

Povilas Jegorovas


Bjalistoko: sensaciaj novaĵoj

Al Bjalistoko por la semajnfinaj solenaĵoj alvenis ĉ. 200 esperantistoj el Pollando, Latvio, Litovio, Bjelorusio kaj Germanio por festi la 144an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof en ties naskiĝurbo. La Zamenhof-Tagojn kunorganizis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondumo Zamenhof.

La gastoj vizitis la ekspozicion en la Historia Muzeo pri la bjalistokaj judoj (i.a. pri Zamenhof), ekskursis al apuda urbeto Suprasl kaj gustumis la Esperanto-kukojn kaj “bigoson”, kune festis en la kafejo Fama. Oni metis florkronojn ĉe la monumento de Zamenhof kaj poste partoprenis la diservon, kiu nur unufoje jare en Bjalistoko estas servata en Esperanto.
Bjalistoko: apud momumento de Zamenhof (Fotis Irek Bobrzak)
Sed la plej interesa estis prelego de historiisto Zbigniew Romaniuk, fakulo pri la historio de bjalistokaj judoj. Li trovis en arkivoj nekonatajn informojn pri la Zamenhofa familio kaj malkonfirmis kelkajn pli frue prezentitajn historietojn pri la vivo de Zamenhof.

Romaniuk rakontis, interalie, pri denuncleteroj de Marko Zamenhof, pri servistinoj de la Zamenhofa familio, pri aktivado de Ludoviko Zamenhof kiel ĵuriano en Grodno kaj pri … samnomulo de la iniciatoro de Esperanto.

Pri tiuj novaj faktoj Katarzyna Polec jam skribis en Gazeta Wyborcza en Bjalistoko; resumo de la prelego de Romaniuk aperos en La Ondo de Esperanto.

Ela Karczewska
Jaroslaw Parzyszek kaj Zbigniew Romaniuk. (Fotis Irek Bobrzak)
Bjalistoko: Jarosław Parzyszek (maldekstre) kaj Zbigniew Romaniuk. (Fotis Irek Bobrzak) 


Vieno: en la pola instituto

Tradicia Zamenhof-festo okazis 13 dec 2003 en la viena Pola Instituto.

Enkonduke prezentiĝis filmo pri la pola kulturo. S-ro Cezare Kruk, vicdirektoro de la viena Pola Instituto, salutis la partoprenantojn; d-ro Hans Michael Maitzen festparolis pri la 88a UK; spekteblis esperantlingva filmo pri Chopin. Teatraĵeton kaj kristnaskajn kantojn prezentis en Esperanto gastgrupo de infanoj kaj gejunuloj el Zagrebo.

Poste la ĉeestantojn per koktelo regalis la organizantoj: Viena Pola Instituto kaj Aŭstria Esperantista Federacio. Partoprenis ankaŭ gastoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario.

Leopold Patek


Harbino: en Amanto-lernejo

Prepare al la 89a UK en 2004 kaj por altigi la parolnivelon en Amanto Esperanto-Lernejo de Harbino (Nord-Orienta Ĉinio) komenciĝis paroliga Esperanto-kurso por 30 kursanoj, kiuj estas esperantistoj kaj komencantoj el diversaj lokoj de Harbino. La kurson, kiu daŭros ses monatojn, gvidas Cui Jiayou. Komence de la kurso la estro de la lernejo, Tang Jiguo, prezentis la Pekinan Kongreson kaj jam pli ol dek homoj decidis partopreni ĝin.
Zamenhofa tago en Harbino
13 dec Harbina Esperanto-Klubo okazigis en la lernejo festadon de la 144a naskiĝdato de d-ro Zamenhof.

Cui Jiayou


Lodzo: en liceo Zamenhof

12 dec en liceo Ludoviko Zamenhof (Lodzo, Pollando) okazis Zamenhofa Tago, kunorganizita de la liceo kaj PEA-filio en Lodzo.

La direktorino de la liceo kore akceptis partoprenantojn. Gelernantoj prezentis interesan artan programon.

Multaj gelernantoj partoprenis en retkonkurso pri Esperanto kaj Zamenhof. Gajnintoj ricevis premiojn. Prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak, montris eblojn lerni la lingvon. Irmina Szustak el Varsovia Vento forte kaj interese instigis lerni Esperanton.

Andrzej Sochacki
Lodzo: Lernantoj ricevas premiojn. (Fotis Andrzej Sochacki)
Sur la foto: lodzaj lernantoj ricevas premiojn. (Fotis Andrzej Sochacki). 


Zamenhofe tra la mondo

Aberdour Ĉiujare Esperanto-Asocio de Skotlando festas la Zamenhofan Tagon en la apudhavena Boatklubejo en la antikva urbeto Aberdour en orienta Skotlando. Malgraŭ gripepidemieto David Bisset festparoladis pri paraleloj inter la angla romanisto, Charles Dickens, kaj la iniciatoro de Esperanto. La prelego finiĝis per fragmento el Pikvivo tradukita de Bill Auld. La Festo kulminis per tranĉo de la tradicia kuko, tostado de la Majstro kaj abundaj manĝaĵoj!

Amikejo. 12 dec okazis agrabla Zamenhofa Festo en Antverpeno kun ĉ. 50 personoj en la klubejo La Verda Stelo. 13 dec en Kelmis ĉ. 30 personoj kunvenis en tiu antaŭe neŭtrala teritorio, nomita Esperantolando Amikejo.

Bruselo. Je la memoro de Ludoviko Zamenhof la Brusela Grupo tostis 17 dec en salono de la kultura domo de la eŭropaj instancoj kie ni kutime kunvenas. Ni akceptis niajn lernantojn kaj trinkis je la sano de ĉiuj esperantistoj. Dankon al nia samideano Michael Cwik por la bona vino.

Jekaterinburg. 15 dec en la Domo de Paco kaj Amikeco en Jekaterinburg kunvenis dudeko da uralaj esperantistoj. Post ĉefparolado de Viktor Kudrjavcev pri Zamenhof okazis kvizo pri la historio de Esperanto kaj gaja skeĉo. Fine oni temanĝis kaj kantis en Esperanto.

Soĉi. 14 dec en la ejo de EK Laro kunvenis trideko da geklubanoj kaj infanoj por soleni la Tagon. En koncerto klubanoj prezentis modifitan fabelon Rapo. Poste infanoj plenumis kelkajn Esperanto-kantojn, okazis skeĉoj, rakontoj. Tatjana Davidova legis siajn versaĵojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Timişoara. 15 dec Esperanto-Asocio de Rumanio (EAR), kunlabore kun lernejaj instancoj kaj la Esperanto-rondo L.L. Zamenhof de la liceo Vlad Tepes de Timişoara organizis Zamenhofan Tagon. Oni prelegis pri Zamenhof kaj Esperanto, oni prezentis librojn esperantigitajn kaj rumanigitajn el Esperanto, la dulingvan revuon Saluton, karaj amikoj kiun eldonas la lerneja Esperanto-rondo. Gelernantoj aktoris kaj kantis Esperante. Vespere dum 40-minuta intervjuo en loka televido, Aurora Bute respondis al demandoj pri Esperanto.

Tokio. Zamenhofa Vespero havis lokon en Tokio 6 dec organizite de sep Esperanto-grupoj kun 73 homoj. Al la programo kontribuis, interalie, Glauco Pompilio (Italio), Klivo Lendon (Kanado), Gregory Kay (Usono), Ulrich Lins (Germanio) kaj Syôzi Keiko. La enspezo de la libroaŭkcio utiliĝos por riĉigi la bibliotekon de Japana Esperanto-Instituto. 


stis gaje en NamurPostSomera KlaĉKunveno

Maloftas Esperantorenkontiĝoj en Valonio, la suda parto de Belgio. Dum la lasta semajnfino de oktobro la Flandra Esperantojunularo (FLEJA) en la ĉarma urbo Namur okazigis la Post-Someran KlaĉKunvenon (PSKK). Ili por tio kunlaboris kun la loka asocio Komunikado.

Ĝi komenciĝis jam ĵaŭde per konferenco “Kiu lingvo por Eŭropo?” en la universitato. Estis tre profesia kampanjo anoncita en la gazetaro kun belaj afiŝoj kaj konata gastparolanto Georges Kersaudy.

Vendrede alvenis gastoj por la semajnfino en la junulargastejo de Namur. Aliĝis ĉ. 60 personoj. Estis homoj el Nederlando, Germanio, Francio, Ukrainio, Usono, Bulgario. En tia grupo Esperanto vere pruvas sian utilon.

Sabate okazis la Familia Tago. La ideo estis ke ĉiu povas dum tiu sabato kunĝui la etoson de la semajnfino, tiel finance helpante la junularon sukcesigi la renkontiĝon. Venis deko da ekstraj personoj, precipe el Namur mem. 70-ope ni vizitis la citadelon.

Sabatvespere, post la manĝo en la junulargastejo, estis prezentoj de kantistino Nikolin' kaj salondancoj. La libroservo de Esperanto 3000 el Loveno ĉeestis kaj estis granda elekto de bieroj kaj aliaj trinkaĵoj kaj frandaĵoj.

Dimanĉe la aktivecoj daŭris. Estis la intertempe tradicia dancokurso de Bart Demeyere, eĉ pli tradiciaj lumbildoj de Ivo Miesen kaj prezento de trankviligaj teknikoj de Yves Nevelsteen. Nova estraro de FLEJA estis elektita.

Post la semajnfino aperis artikolo duonpaĝa en la gazeto Vers l' Avenir. Estis ankaŭ radioelsendo kaj eĉ dum la televidaj novaĵoj oni parolis pri la kurso en Namur.

En 2004 la PSKK okazos en Ieper dum la longa semajnfino de la 1a de novembro.

Yves Nevelsteen


Ĉedanuba renkontiĝo

11 okt 2003 okazis en la urboj Komárno/Komárom Ĉedanuba renkontiĝo de Ernesto Geleta, organizita de Esperanta Societo Bratislava, unu el 4 regionaj Esperanto-asocioj en Slovakio.

Tiun ĉi regulan aŭtunan aranĝon fondis Ernesto Geleta (1927–2003), eminenta esperantisto, poeto (kaj memhelpa sineldonanto), instruisto, longjara fakdelegito kaj DM de UEA, vicprezidanto de la Esperanta Societo Bratislava. Post lia forpaso ni decidis Ĉedanuban renkontiĝon nomi omaĝe al li.

Ĉi-jare ĝi okazis en la urbo Komárno ĉe la limo de Slovakio kaj Hungario, en kiu vivas ambaŭ nacioj. La urbo estas nuntempe konata en Esperantio, ĉar la Akademio Internacia de Sciencoj en San Marino (AIS) elektis ĝin kiel taŭgan lokon por fondi sian filion, nome liberan Eŭropian Universitaton Kelemantia (la nomo estas laŭ la antikva romia fortikaĵo, kiu ĉi tie iam troviĝis).

Al la renkontiĝo venis partoprenantoj de Slovakio, Hungario, Aŭstrio kaj Ĉeĥio — ĉi-lastaj estis anoj de la Organiza komitato por la SAT-kongreso (okazonta venont-jare en Bratislavo).

Ankaŭ reprezentanto de AIS ĉeestis: OProf. Dr. Eva Poláková rakontis al ni iom pri la nuntempa stato de la fondata universitato.

Tra la Eŭropa korto, interesa placo en Komárno, en kiu ĉiu domo reprezentas arkitekturon de iu eŭropa lando, ĉiĉeronis nin ĝia arkitekto-kunaŭtoro, ano de la urba deputitaro inĝ. Takács. Poste ni rigardis naskiĝdomon de Jókai Mór, fama hungara verkisto devenanta de tiu ĉi urbo.

Ni ĉiuj ĝuis la internacian etoson kaj eblecon babili nian lingvon kun samideanoj, pro kio tiaj ĉi renkontiĝoj estas vere vivoportiga sango de nia kulturo.

Martin Minich


Francaj “Aŭtunaj Tagoj”

La 15a Nordfranca Eŭropa Esperanto-Rendevuo okazis 8–9 nov 2003 en Morbeque. La kunvenejo situis en tre kvieta kampara vilaĝeto, for de vendejoj, restoracioj kaj amuzejoj. Ĝi estas edukejo pri naturo kaj medio por lernejanoj, kiuj vizitadas ĝin kun siaj geinstruistoj semajnfine, ferie kaj labortage. Ili tranoktas surloke.

Iom post iom venis la aliĝintoj, entute pli ol 90 esperantistoj, duono el ili el Belgio.
Morbeque: grupfoto
Ni dividiĝas en 4 grupojn: komencantoj, progresantoj, praktikantoj, spertuloj. La du laste menciitaj grupoj estas la plej grandaj, po trideko da personoj. La komencanta grupo estas la plej malgranda, kaj la aĝoj tie varias de 6 al 60 jaroj. La instruantoj uzas tekstojn, kantojn, poemojn, ekzercojn, bildojn, ĉiu laŭ sia maniero kaj laŭ la nivelo de la grupo. La spertula grupo elektas temojn por sia konversacio: Esperantorenkontiĝejoj, kursoj, libroj, gazetoj, ĉies plej (mal)agrablaj travivaĵoj en Esperantujo, interesaj renkontitoj, vojaĝoj.

La manĝoj estas bonaj, longdaŭraj. Bier- kaj vinboteloj, akvokruĉoj, fromaĝoj, ŝercado en Esperanto kaj la franca. La apuda libroservo ĉiam uzeblas. Valora stoko da novaj eldonaĵoj kaj brokantaĵoj. Infanoj ludas sub kaj inter la tabloj. Ne ĉiam la reala horaro kongruas kun la planita.

Vespere je la naŭa komenciĝas “diaporamo” pri Finnlando. Saliko montris centon da lumbildoj kaj rakontis pri la lando kaj vivo eksterurba.

Fine de la dua tago, juna familio Gudule kaj Laurent kun siaj infanoj Lola kaj Romain rakontas pri sia kvinjara vagado per ruldomo tirata de la ĉevalino Kamila tra okcidenta Eŭropo norden kaj tra orienta Eŭropo suden.

Saliko


Ekbrilis nova STELO

Studenta Eŭropa Esperanto-Ligo fondiĝis antaŭ nelonge ĉe la universitato de Torino (Italio), kiel asocio kun jura personeco laŭ la itala civila kodo. STELO estas strukturita laŭ lokaj centroj, el kiuj unu funkcias kiel Buroo.

STELO celas proponi servojn al la esperantlingvaj studentoj kaj realigi projektojn kadre de la programoj de Eŭropa Unio. Ĝi tamen estas malfermita ankaŭ al aliaj kontinentoj. Kun STELO jam prenis kontakton, ekzemple, studentoj de diversaj fakultatoj en Meksikurbo. Ankaŭ studentoj en Bulgario kaj Hungario havis la unuajn kontaktojn. Kunlaboron jam establis Itala Interlingvistika Centro. Jarkunveno de STELO okazos eble en Svislando, meze de aŭgusto 2004, dum la seminario por kulturaj manaĝeroj, planata de Kultura Centro Esperantista kun TEJO.

Por aliĝi al STELO necesas pruvi sian studentecon: la aĝo mem ne gravas: gravas esti en universitata matrikulo.

Skribu rete: studento@unito.it

HeKo


La sepa GRUPE

Jam la sepan fojon renkontiĝis dum GRUPE (Glivice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto) en Gliwice esperantistoj por uzi kaj praktiki la Zamenhofan lingvon.

8–11 nov ĉi tie kunvenis ĉ. 80 personoj, inkluzive de gastoj el Hispanio, Germanio kaj Ĉeĥio. Prezentiĝis ankaŭ esperantistoj el Vjetnamio kaj kroato loĝanta en Aŭstralio. Dum kvar tagoj la partoprenantoj povis aŭskulti interesajn prelegojn pri Esperanto-movado en diversaj landoj. Diskutoj tuŝis lingvajn kaj didaktikajn problemojn.

Okazis prelego pri komputiloj kaj Esperanto, prezentiĝis eldonejo Hejme. Tiuj kiuj volis kontroli siajn konojn pri Esperanto, povis partopreni en la kvizo, bonege preparita kaj gvidata de Marian Zdankowski. Kun granda plezuro oni aŭskultis interesajn rakontojn de Roman Dobrzyński.

Bedaŭrinde pro la malsano ne povis veni Jadwiga Gibczyńska kun sia spektaklo. Sed dum la malfermo estis prezentita alia “krakova akcento” — koruso KAMEA. Krom vespera babilado partoprenantoj povis rigardi lokajn vidindaĵojn kaj viziti la urban muzeon kaj palmejon.

Kiel ĉiam la organizantoj proponis al la gastoj, krom siajn korojn, ankaŭ senpagan kafon, teon kaj kuketojn.

Stanisław Mandrak
Gliwice: Prelegas Le Thi Thien Thu (Fotis Augusto Casquero)
Gliwice: Prelegas Le Thi Thien Thu el Vjetnamio. (Fotis Augusto Casquero) 


Baza kurso pri nia literaturo

Dum furiozis ŝtormo kaj pluvo, en la semajnfino de 31 okt ĝis 2 nov kunvenis en la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago grupo da interesitoj el diversaj naciecoj: belga, germana, nederlanda kaj usona, sed kun la sama celo, nome, partopreni la bazan kurson pri Esperanto-literaturo de docento Ed Borsboom.

La programo de la vendreda vespero anoncis enkondukan lekcion, dum kiu la literaturo estis dividita en kvar periodoj de +/- 30 jaroj. La unua periodo (1887–1918) estis pionira, al kiu apartenas kompreneble Zamenhof kaj Grabowski. En la dua ĝis 1952 ni konatiĝis kun Baghy, Kalocsay, Miĥalski, Varankin k.a., kaj Schwartz kiu premieris la kabaredon en la esperanto-mondo. En la tria periodo elstaras famuloj kiel Auld kaj Boulton. Por fini gravas la modernuloj komencante de Piĉ. Recenzojn pri ili oni trovas en la gazetoj. En la unua parto de la 20a jarcento aperis La Revuo, Literatura Mondo, Norda Prismo. Hodiaŭ informas nin La Gazeto, Fonto, Literatura Foiro.

Sabate la programo konsistis el kvar unuhoraj lekcioj interrompitaj de la kafpaŭzo, tagmanĝo, tepaŭzo. Dimanĉe ni komencis denove je la naŭa. Dum la tagmanĝa paŭzo kelkaj vizitis la proksiman enterigejon kun la impona pavilono, en kiu troviĝas ankaŭ la tombo de Andreo Cseh.

Jam en la malfermo la kursanoj ricevis antologieton, kiel legomaterialon de la pritraktotaj verkistoj. Vere elokventaj ekzemploj de unu jarcento de literaturo!

Kompreneble La Espero de Zamenhof, La Tagiĝo de Grabowski (la dua himno), Rimportretoj de Kalocsay, io el la verko de Verda Majo, fragmento el Metropoliteno de Varankin, poemo de Boulton, paĝo el verkoj de Štimec kaj Piĉ, fine la tre moderna Neves.

Gerrie van Geffen


Hotelo-kongresejo “Esperanto”

La centragermana urbo Fulda povas ĝoji pri malfermo de hotelo kaj kongresejo meze de 2005. Nenio speciala? Tamen jes, ĉar ĝi estos baptata “Esperanto”.

La hotelestro Leo Groll planas per “Esperanto” venigi kongresojn, foirojn kaj TV-okazaĵojn al la orientheslanda barokurbo. La tuta ejo disponas je salono por 4500 personoj, kvarstela hotelo kaj multfunkcia halo; tuj apude troviĝas moderna banejo.

Ĉu Groll estas esperantisto? “Tiun hoteliston probable ne speciale interesas nia lingvo. Plej verŝajne li elektis la belsonan nomon, ĉar la kongresejo troviĝos en la Esperanto-strato, — klarigas germana esperantisto Dirk Bindmann kaj aldonas: — Jam nun ĉiutage miloj da fervojaj vojaĝantoj en Fulda konscie aŭ subkonscie legas mencion de Esperanto, ĉar unu el la stacidomaj elirejoj nomiĝas Esperantostrato”.

Tute alian ideon havas alia germana esperantisto, Robert Bogenschneider. Ĉu la kongresejo, kiu situos tuj apud la trajnhaltejo kaj tiamaniere ebligos al milionoj da pretervojaĝantoj rimarki la nomon “Esperanto”, ne taŭgus por Esperanto-kongreso?

Eble ne devas esti tuj Universala Kongreso, sed Germana Esperanto-Kongreso ja povus tie gasti por testi “Esperanton”.

BKC


Reinaŭguro en Bydgoszcz

Vendrede, 28 nov 2003, pro la alproksimiĝanta Zamenhofa Tago, estis bele renovigitaj du monumentoj kiuj omaĝe al la kreinto de Esperanto staras ambaŭflanke de la skvaro Ludoviko Zamenhof en Bydgoszcz (Pollando), kiuj troviĝis en ege peniga stato.

Pro petoj de la esperantistaro al la urba registaro, la du monumentoj estis ege rapide restaŭritaj. Ĉeestis tiun simplan ceremonion gestudentoj (el Pollando, Albanio, Kongo, Mongolio kaj Hispanio) kaj profesoroj de Internacia Studumo, kaj aliaj lokaj kaj alilokaj esperantistoj.

La urbestro, Konstanty Dabrowicz, ĉeestis kaj diris kelkajn vortojn pri la okazintaĵo.

Augusto Casquero
Reinauguro en Bydgoszcz (Fotis A.Casquero)
Diverslandaj esperantistoj kunvenis en Bydgoszcz por kune reinaŭguri la renovigitajn ZEOjn. (Fotis Augusto Casquero). 


Litovia kalejdoskopo

Elektokongreso

13 dec en Kaŭno okazis la 39a kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LitEA). Ĝin partoprenis 203 litovaj esperantistoj el 27 litovaj loĝlokoj kaj gastoj el Ruslando, Latvio, Pollando, Germanio, Libano. La kongreso aŭskultis raporton de prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas pri la agado dum la jaro. Post diskutado la kongreso akceptis la raporton kaj taksis ĝin pozitive.

2003 estis elektojaro de LitEA, kaj oni elektis novajn organojn. Prezidanto de LitEA por la tria 5-jara oficperiodo estis elektita Povilas Jegorovas. La unua vicprezidanto iĝis parlamentano Stasys Kružinauskas, vicprezidantoj iĝis eksurbestro de Kaŭno kaj eksvicministro Arimantas Račkauskas kaj prezidanto de Senato de universitato en Šiauliai prof. Aloyzas Gudavičius. Pluraj aktivuloj estis elektitaj kiel estraranoj aŭ membroj de la Revizia Komisiono.
Kongreso de LitEA en Kauno
Kaŭno: La Kongreso pozitive taksis la agadon de LitEA (Fotis Gražvydas Jurgelevičius)

Oficiala statistiko pri Esperanto

En 2001 en Litovio okazis censo. Inter dekoj de diversaj demandoj loĝantoj estis enketitaj ankaŭ pri scipovataj lingvoj. Nun Ŝtata statistika departemento aperigis detalan analizon pri la censo. Laŭ ĝi en Litovio oni scipovas 41 lingvojn. Estas interese, ke Esperanto en tiu statistiko okupas la 16an lokon laŭ kvanto de scipovantoj de la lingvoj — laŭ tiu oficiala statistiko en Litovio estas 858 personoj, kiuj konas Esperanton. Plej multe de esperantoparolantoj estas en Kaŭno — 194.

Prelegema Aida

13 nov sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė, prelegis pri lingvoplanado por studentoj-filologoj de magistra ŝtupo de la Humanisma fakultato en Kaŭno de la Vilna Universitato. Ŝi mem studas magistran fakon en tiu universitato kaj instruas Esperanton al studentoj-filologoj. 17 nov studentoj-filologoj, kiuj studas Esperanton en la Humanisma Fakultato vizitis la oficejon de LitEA.

20 nov en Kaŭno okazis respublika scienca konferenco “Teksto kaj kunteksto: formiĝo de senco”. En la sekcio “Ekstralingvistikaj kuntekstoj” prelegon “Uzado de frazeologismoj en Esperanto” faris Aida Čižikaitė.

25 nov Aida Čižitaitė partoprenis en Rigo studentan sciencan konferencon “Aktualaj demandoj de baltistiko”, organizitan de la filologia fakultato de la Latvia Universitato. En la lingvoscienca sekcio ŝi prelegis pri sistemoj de vokaloj en la litova kaj Esperanto.

Poška: la jubileo daŭras

Pli ol 500 personoj ĉeestis 30 okt solenan kunvenon en la kulturdomo de Pasvalys okaze de la 100a datreveno de Antanas Poška — fama litova antropologo, vojaĝanto, verkisto, esperantisto. Oni rakontis pri lia vivo kaj agado, ludis speciale por datreveno verkitan teatraĵon, recitis versojn. Dum la aranĝo estis ofte menciita lia esperantisteco.

La esperantista agado de Antanas Poška estis vaste respegulita ankaŭ en la jubilea fotoekspozicio en la Nacia Biblioteko (Vilno), en kies malfermo 7 nov partoprenis respondeca sekretariino de LitEA Irena Alijošiūtė.

14 nov en Vilno estis inaŭgurita memortabulo omaĝe al Poška sur muro de domo 15 en la strato Smelio, kie li longe loĝis. Sur la tabulo estas jena teksto en la litova lingvo: “En tiu ĉi domo dum 1959–1992 loĝis antropologo, esperantisto, verkisto, vojaĝanto Antanas Poška (1903–1992)”. La inaŭguron partoprenis multaj famuloj; inter la alparolintoj estis ankaŭ Povilas Jegorovas.

La Kongresa emblemoKoKoSo en Litovio

4–9 nov Litovion vizitis Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Clay Magalhães. Li konatiĝis kun la preparlaboroj por la 90a UK, kiu okazos en 2005 en Vilno. KKS vizitis tri kongresejojn, multajn hotelojn, eventualajn lokojn por la kongresa bankedo, konatiĝis kun la kongresa programo, vizitis oficejojn de turisma buroo Delta Tours en Vilno kaj en Kaŭno kaj kun ties gvidantoj traktis pri mendo de hoteloj, ekskursoj, antaŭkongreso, postkongreso k.a. Krome KKS vizitis plurajn interesajn lokojn en Litovio kaj renkontiĝis kun esperantistoj en Vilno kaj en Kaŭno.

Premio pro Esperanto-ekspozicio

Aŭtune en landesplora muzeo de Mažeikiai funkciis dum unu monato ekspozicio Esperanto — ponto inter la nacioj. Ĝin preparis la muzeo mem helpe de loka esperantistino instruistino Gražina Opulskienė. Estis eksponita materialo pri la historio de Esperanto en tiu urbo, trovita en la fondaĵoj de la muzeo, kaj ankaŭ pri la nuna esperantista agado. La muzeo pro tiu ekspozicio gajnis specialan premion pro la plej interesa kaj trafe aranĝita ekspozicio.

Instruista seminario en Kaŭno

30 nov en Kaŭno, en la oficejo de LitEA okazis vica seminario por Esperanto-instruistoj, kiun gvidis konata pola Cseh-instruistino Ewa Bondar. Partoprenis 18 instruistoj el diversaj urboj de Litovio. Dum la unua parto geinstruistoj okupiĝis pri pedagogiaj ludoj, dum la dua ili analizis gramatikajn demandojn, strukturon de lecionoj k.s.

… kaj nova kurso

24 nov en la oficejo de LitEA en Kaŭno komenciĝis nova intensa Esperanto-kurso. En tri grupoj de la unua grado Esperanton ekstudis 32 personoj. En la grupo de la dua grado studas 15 personoj. La lecionoj okazas ĉiutage krom semajnfinoj kaj daŭros unu monaton. Ambaŭ kursoj estas senpagaj. Instruas Ewa Bondar.

Finintoj de la antaŭa elementa kurso, kiuj ne povas ĉiutage viziti la duagradan kurson povas veni al Esperanto-Domo unufoje semajne kaj plu studi. Por ili funkcias du grupoj: por junuloj (gvidas Jolanta Gaidenė) kaj por pliaĝuloj (Zita Garbaravičienė).

Povilas Jegorovas


Marŝo en Ĝenevo

La 6an de decembro en la stacidomo de Ĝenevo je la 2a posttagmeze kunvenis ĉ. 60 esperantistoj: multaj svisoj, pluraj francoj, unu germano kaj unu ukraino. Trankvila marŝado kondukis nin tra la urbo al Palaco de Nacioj, eŭropa sidejo de UN, kie pliaj personoj aliĝis al ni.

Per laŭtparolilo kaj per disdono de flugfolioj ni informis la preterpasantojn pri Esperanto. La organizantoj informis gazetojn, radion kaj televidon, tamen venis neniu, ĉar okazas multaj tiaj aferoj en Ĝenevo. Tamen irana ĵurnalisto (de la ĵurnalo Daily) vidis nin el buso kaj venis al ni.

Post reveno el la manifestacio, Claude Piron sendis interretan raporton pri la okazaĵoj al ĵurnalistino de La Tribune de Genève, kiu intervjuis lin la antaŭan tagon. Li taksis la nombron da partoprenantoj je 75 personoj kaj klarigis, kial Esperanto havas, nun pli ol iam ajn, ekzistokialojn.

Henri Masson


15 akademianoj (re)elektotaj

Per ĉi tiu anonco la estraro de la Akademio de Esperanto alvokas al prezento de kandidatoj por la venontaj elektoj de triono de la membraro.

En 2004 estos elekteblaj 15 membroj.

1. Por fariĝi kandidato, esperantisto devas esti proponata de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn.

2. La kandidato devas sendi al la Sekretario aŭ al la Vicprezidanto (adresoj ĉi-sube) de la Akademio, prefere per retpoŝto, viv-protokolon, en kiu aperu personaj informoj (kompleta nomo, dato de naskiĝo, adresoj ordinara kaj reta, telefonnumeroj), instrurilataj (scienca kaj faka instruo ricevita, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj) kaj priesperantaj (Esperanto-agado kaj tute aparte pri publikigaĵoj en kaj pri Esperanto). Krome, la kandidato deklaru sian akcepton de la kandidateco, sian fidelecon al la Fundamento de Esperanto kaj sian pretecon por konstante kunlabori en la Akademio.

La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la voĉdonantoj. En okazo de nombro-egaleco de voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon.

Ĉi tiuj reguloj validas por esperantistoj kiuj ne estas nun membroj de la Akademio. Ili ne aplikiĝas al akademianoj kiuj finos en 2004 sian periodon de aktiveco. Tiuj ĉi estos aŭtomate prezentataj al reelekto, krom se tion ili rifuzas.

La proponoj kaj ĉiuj necesaj informoj kaj deklaroj devas atingi la Vicprezidanton aŭ la Sekretarion de la Akademio de Esperanto plej laste la 31an de januaro 2004.

Christer Kiselman
Vicprezidanto de la Akademio
Adreso: P.k. 480 SE-751 06 Uppsala, Svedujo
Rete: kiselman@math.uu.se

Renato Corsetti
Sekretario de la Akademio
Adreso: Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo
Rete: renato.corsetti@esperanto.org


13a konferenco de GIL

La 13a konferenco de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik) okazis 28–30 nov 2003 en Berlin. Partoprenis 37 interlingvistoj kaj interlingvistike interesitoj. Jenajn prelegojn oni prezentis (kun la escepto de tiu de Wennergren ĉiujn en la germana):
  1. Bertil Wennergren. “Esperanto en la reto”;
  2. Andreas Emmerich. “Tradukproblemoj ĉe la ekzemplo de la romano La Mastro de la Ringoj de Tolkien”;
  3. Dr. Vera Barandovská-Frank. “Ĉu planlingvoj apartenas al lingvoplanado?”;
  4. Prof. Dr. habil. Martin Haase. “Lingvoplanado en Eŭskio”;
  5. Dr. habil. Sabine Fiedler. “Planlingvo kaj lingvo-ludo”;
  6. PD Dr. Rudolf Fischer. “Lingvoŝanĝiĝo ĉe la ekzemplo de la sufikso -i-”;
  7. Dr. habil. Cornelia Mannewitz: “Pri la germana Verein Deutsche Sprache”.
Krome la brazila verkisto Zé Do Rock, loĝanta kaj verkanta en Germanio, prezentis siajn librojn, kiuj plenas de ironiaj germanaj lingvo-ludoj.

Johann Pachter prezentis kiel kutime riĉan libroservon.

La aktoj aperos en la jaro 2004.

Detlev Blanke


Vizito de prezidanto

Roger Winterthal, prezidanto de la Kongreso de la Popoloj, vizitis Ĉaŭdefonon kun delegacio el Porto-Alegro. Lin akceptis reprezentantoj de la Esperanta Civito (po unu senatano de la majoritato kaj de la minoritato en la Parlamento). Post vizito en Domo Naville kaj en la infrastrukturoj utilaj por organizi kongreson, la gastoj estis akompanataj de la vicprezidantino de KCE, Perla Martinelli, al renkonto kun la magistrato, kiun ĉeestis la politikaj kaj administraj responsuloj pri kulturo en la urbo.

S-ro Winterthal ekzamenis diversajn eblojn por projekto, komuna al la Esperanta Civito, kaj trovis la pozitivan disponeblon de la lokaj aŭtoritatoj.

HeKo


Du rondaj tabloj en Ĉuvaŝio

En la dua decembra semajno ĉeboksara Esperanto-klubo Ĉielarko kontribue de la Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko okazigis du sinsekvajn “rondajn tablojn” pri la temoj: Fremdaj lingvoj denaske kaj Etnocentrismo kaj interkulturo: diverseroj kaj kontakteroj. Ili okazis en Komerca-Industria Ĉambro de Ĉuvaŝa Respubliko ruslinge.

En la unua aranĝo partoprenis ĉ. 40 personoj, inter la gastoj estis Vadim Petrov, juna patro edukanta sian filon anglalingve, kaj Vjaĉeslav Ivanov, psikologo de la soci-psikologia centro de unu el la urbaj distriktoj.

En la dua aranĝo partoprenis ĉ. 30 personoj. Kiel gastoj de la kunveno estis Aleksej Nikonov, reprezentanto de la Ĉuvaŝa Socia Kultura Centro kaj Agil, kunordiganto de la Azerbajĝana Kultura Centro. Estis vigla diskuto, ankaŭ pri la estonteco de Esperanto kaj pri la rolo de la angla lingvo.

Aleksandr Blinov


Pli ol 10 mil artikoloj

TEJO-Aktuale. La esperantlingva fako de la multlingva kunlabore rete verkata enciklopedio Vikipedio atingas dek mil artikolojn, ĉiutage verkatajn de kunlaborantoj el pli ol 30 landoj.

Vikipedio estas multlingva projekto kun pli ol 300 mil artikoloj en pli ol 40 lingvoj. Artikoloj samtemaj en diversaj lingvoj estas simple interligitaj tiel ke leganto povas faciletransiri de unu lingvo al alia kaj de unu temo al alia. Estas unika ŝanco por Esperanto esti agnoskita kiel monda kleriga kulturlingvo. Ankaŭ vi povas ekkunlabori en tiu projekto — http://eo.wikipedia.org.


Ĝenerala sekretario de SAT vizitis Japanion

Kvankam SAT ĉiam havis kaj havas certan nombron da membroj en Japanio, ĝis nun nur malmultaj povis partopreni en SAT-kongresoj, kiuj plejofte okazis en Eŭropo.

SAT-membroj en Japanio, dezirante prezenti realan situacion de Japanio kaj interkonatiĝi rekte kun amiko kiu loĝas fore, invitis amikon el Eŭropo anstataŭ mem viziti ilin.

Tiel Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT, vizitis Japanion, invitite de japanaj SAT-anoj. Li alvenis Japanion 7 okt 2003 kaj restis en la lando ĝis 30 okt. Li vizitis en Japanio ĉefe Kansajan regionon (Kioto, Osako, Kobeo), Hokuriku-regionon, kaj Tokion.

Interalie, li prelegis pri la libro 7000 tagoj en Siberio kiel oficiala preleganto en la Japana Esperanto-Kongreso en Kameoka. Por efektivigi lian prelegon ankaŭ JEI kaj EPA (Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto), kiuj organizis la Kongreson, afable kunlaboris kun lokaj SAT-membroj.

Li prelegis ankaŭ pri Kroatio kaj sia junaĝo antaŭ neesperantistoj kun tradukado japanen, en Kiota-Zagreba Amikeca Asocio en Kioto, kaj pri SAT kaj Esperanta Civito en Japana Esperanto-Instituto en Tokio. Poste li partoprenis 3-tagan SAT-Renkontiĝon kun SAT-anoj en Japanio. Lokaj SAT-anoj kaj esperantistoj gastigis lin en siaj hejmoj. Ankaŭ multaj esperanto-rondoj akceptis ĉi tiun gaston el fora lando.

Bedaŭrinde ni ne povas diri, ke SAT estas sufiĉe bone komprenata de nemembroj de SAT en Japanio. Sed ĉi tiu vizito de Kreŝimir Barkoviĉ sendube semis semojn de kompreno por la asocio, same kiel la vizito de Kep Enderby, kiu vizitis kaj ĉeestis SAT-anan kunsidon en la Japana Kongreso en 2002.

Diverseco estas la realo. La realo ne estas simpla imagaĵo de ekzotika kaj ekonomiisma fora lando, kiun ofte donas amaskomunikiloj. Ni kredas, ke nia amiko Kreŝimir Barkoviĉ certe vidis tion, kio ne estas tiaj stereotipaj imagaĵoj.

Viola Murasaki (membro de SAT)
SAT-kunveno en Kaga
Interparolado daŭris ĝis noktomezo en SAT-kunveno en Kaga 


Kion devas scii ĉiu klera homo por nomiĝi klera?

19 okt 2003 okazis tradicia lanĉo de la Esperanto-kurso en Krasnojarska Esperanto-Klubo. Ĉi-foje lern-grupo estas pli ol 20-kapa: plejparte, kiel kutime, estas studentoj el Krasnojarskaj universitatoj. Gvidas la kurson Konstantin Ĥlyzov — nova membro de la klubo, kiu venis el Irkutsko por studi en Krasnojarsk.

En Krasnojarska Ŝtata Teknika Universitato, prezidanto de la klubo prof. d-ro Sergej Bronov (uzante sian rajton kiel departament-estro) en unu el la devigaj stud-kursoj “Informadologio” enkondukis la materialon pri interkomunikad-problemoj, interlingvistiko, lingvoprojektado kaj Esperanto. Pli ol 50 studentoj (2 grupoj) devos lerni, kio estas Esperanto, kaj poste oficiale ekzameniĝi ankaŭ pri tiu demando. Gravas, ke temas ne pri estontaj lingvistoj, sed pri inĝenieroj-fakuloj pri informadiko. Fakte, ekde nun almenaŭ po 50 personoj ĉiu-jare scios pri Esperanto veron. En nia tempo ĉiu klera homo devas scii tion por nomiĝi klera.

Sergej Bronov


Kurte

Prezidanto de Hungario, Ferenc Mádl, respondante al la rezolucio de la konsultiĝo de gvidantoj de la mez-eŭropaj Esperanto-asocioj subtenis iliajn klopodojn “ke Esperanto ricevu pli da rolo ol la nuna kaj en la lingvoinstruado kaj en la aplikado en internaciaj forumoj. (Landa Agado)

4 dec 2003 en populara germana ĵurnalo Die Zeit aperis tutpaĝa anonco de GEA, financita de Etsuo Miyoshi. (Esper-german)

Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer reprezentis la Esperantan PEN-Centron en la 69a mondkongreso de PEN Internacia en Meksiko fine de novembro. (HeKo)

Germana ŝlagrokantisto Ralph Glomp eldonis siajn du K-diskojn en Esperanto: ĵus per kares' kaj … dum kristnaska tempo.(Esperanto aktuell)

Oftalmologo kaj esperantisto Rokuro Makabe estis distingita fine de novembro per altranga japana ordeno pro siaj sciencaj meritoj kaj klopodoj proksimigi Germanion kaj Japanion. (Marko Naoki Lins)

Kun la provoka titolo Odiai-vos uns aos outros aperis en Lisbono nova romano de Manuel de Seabra, originale verkita en Esperanto kiel Malamu vin, unu la alian; la portugala eldono aperas antaŭ la Esperanta, ĉar la portugallingva mondo de la eldonado havas pli rapidan ritmon. (La KancerKliniko)

Kadre de granda librofoiro en Pula (Kroatio) d-ro Ivo Borovečki, publike parolis 5 dec 2003 pri Eo kiel literatura lingvo kaj ĝia rolo kiel pontlingvo por la kroata literaturo. (Spomenka Štimec)

La Estraro de UEA decidis ke Marija Belošević estas komisiito pri la faka agado en UEA. (Esperanto)

8–12 dec Trevor Steele estis en Japanio por esplori la eblon okazigi la 92an UK en Jokahamo en 2007; li vizitis, interalie, kongrescentron de Jokohamo, kelkajn hotelojn kaj junulargastejojn, urboficejon de Jokohamo, Japanan Nacian Turisman Oficejon, Jokohaman Buroon por Kunvenoj kaj Vizitantoj k.a. (Sibayama Zyun'iti)

Pli ol cento da gastoj ĉeestis la malferman tagon en la Centra Oficejo de UEA; la vendoj en la Libroservo estis preskaŭ rekordaj. (Nun)

Filioj de Pola Esperanto-Asocio estas fonditaj en Krakovo kaj en Pelplin. (Pola Esperantisto)

11 nov okazis kun 28 esperantistoj la unua kunsido de la nove fondita Esperanto-klubo de la Latva Societo en Rigo. (Latvia Esperantisto)


Vide el Bruselo

Lingva festivalo

Diversaj eŭropaj fondaĵoj por junularo multfoje financis Esperanto-organizojn, ekzemple, seminariojn de TEJO aŭ de naciaj Esperanto-Asocioj. Dum jardeko Germana Esperanto-Junularo ricevis konsiderindan sumon ebligante la favorprezan Internacian Seminarion. Eŭropa Komisiono financos je 19 mil eŭroj seminarion de TEJO pri aktivula trejnado por gvidantoj de eŭropaj Esperanto-junularaj asocioj. La seminario, organizota de la Brusela Komunikadcentro, okazos en Bruselo inter 29 feb kaj 7 mar 2004. Sed ĉu plenkreskaj esperantistoj neniam ion ricevis de la Eŭropa Komisiono? “En Socrates Lingua, tio estas la unua fojo ke oni apogas Esperanto-organizon. EU apogis ankaŭ la ĉi-jaran simpozion pri lingvaj problemoj en EU okazinta maje en Bruselo”, — klarigas direktoro de la Asocio por Eŭropa Konscio, Zlatko Tišljar.

Zlatko TiljarJam ofte esperantistoj proponas projektojn al la Komisiono, koleriĝante, ke Esperanto ne povas esti la celo. En la nuna projekto por lingva festivalo en Slovenio, Esperanto ludas “nur” kiel komunikilo. Pere de popoluniversitato Maribor, Tišljar kunordigas la projekton por lingva festivalo en Slovenio kun kvin partneroj: popoluniversitato Norderstedt, eldonejo KAVA-PECH, Slovaka Lingva Instituto, kaj la Brusela Komunikadcentro. La financa subteno de la Komisiono estos 95 mil eŭroj — ĉirkaŭ 50 elcentoj de la elspezoj.

Sed ĉu ne estas lingvaj problemoj pro tio ke unu el la kvin projekt-partneroj ne komprenas Esperanton? “Samkiel mi suferas en kunveno kie oficiala lingvo estas la angla, kiun mi malbone regas, samtiel suferas persono nekonanta Esperanton, kiu troviĝas en kunveno kie ĉiuj parolas Esperanton, — diras Tišljar, kiu konscias ke oni devus prizorgi kvalitan tradukadon. — Pro la tempomanko kaj financoj oni ofte neglektas tion”.

Oni devas kompreni ke la Komisiono ne permesas rektan financan apogon al projektoj pri Esperanto kaj pri multaj aliaj ne oficiale agnoskitaj lingvoj. Pro tio Tišljar elektis projekton pri lingva lernado, tamen organizita plejparte de Esperanto-asocioj. “En Socrates Lingua tio eblas. Oni financas projektojn kiuj rilatas nur al iuj el la 24 permesitaj lingvoj. Oni cetere ne subtenas — kadre de Socrates Lingua — neŝtatajn eŭropajn lingvojn kiel la katalunan, eŭskan, romaan, kimran, kaj frisan. Tion oni faras kadre de aliaj programoj”. Tišljar notas ke en projektoj financataj de la Komisiono tamen ne maleblas uzi kaj ellabori projektojn en kiuj rolas aliaj lingvoj.

Ĉu Tišljar ne vidas ŝancon, ke EU iam plilarĝigos la nombron da lingvoj permesitaj en Lingua, por inkluzivi ankaŭ Esperanton? “Nur se foje disvastiĝos la ideo, ke lingvo, krom kiel komunikilo rolas samgrave kiel identigilo, eblos kompreni ke gravas ne nur oficialaj lingvoj, sed ĉiuj uzataj lingvoj, ĉu dialektoj, slangoj, naciaj lingvoj, minoritataj lingvoj kaj komunaj lingvoj de homoj loĝantaj dise kiel la romaa, hebrea aŭ Esperanto”.

La lingva festivalo okazos en 2004 dum kvar tagoj sur pluraj lokoj. “Ĝi direktiĝos al la ĝenerala publiko, al tiuj, kiuj almenaŭ iomete interesiĝas pri lingvoj, sed ankoraŭ ne decidis lerni, — diras Tišljar. — Ĉiuj lingvoj estos prezentitaj en prelegoj, per malgrandaj ekspozicioj. Publikmedia kampanjo en lokaj radioj, televidoj kaj tagĵurnaloj devos atentigi la amaspublikon”. La publiko venos el Maribor kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Dafydd ap Fergus


Ĉu Ziko pravas?

Estas ĝojige ke La Ondo donas spacon al meditado de organize spertaj esperantistoj kiel Ziko M. Sikosek (LOdE-108). Mi konsentas kun pluraj el liaj rimarkigoj. Tamen mi bedaŭras, ke en siaj mediteroj plurfoje li haltas malpreter unu ponto. Tiu maltrafita ponto ĉiam rilatas al la intenco de la organiza proponinto. Mi traktu kelkajn el liaj primeditaĵoj.

“Malaltigu la kotizojn”. Sikosek forŝovas tiun rimedon, simple montrante al ektrovo de UEA-direktoro en 1937: “Kotizo estas en intima rilato al servo”. Sed mi pli ŝatus entemigi la kvaliton kaj diferencigon de la servoj, tiel ke malaltigo de la kotizo fariĝos ebla.

La delegita reto povas esti metita en la elektronikan teksaĵon kaj farita alirebla ekskluzive por “membroj kun jarlibro”, kiuj ne plu fizike ricevu tiun jarlibron. Por tiuj membroj kiuj ne disponas pri komputilo nek kutimas iri al interretejo, estu servopreta la landa reprezentanto aŭ iu alia, kiu elŝutas por ili la petatajn donitaĵojn kaj alsendas. Jam en 2004 la Centra Oficejo povus prepari eksperimenton en kelkaj malgrandaj landoj. Tia aranĝo ŝparas kostojn kaj havas la avantaĝon, ke la donitaĵoj estas aktualaj.

Troviĝas kontraŭdiro ĉe Sikosek inter lia aserto “Homoj kutime volas pli da rericevo por kotizo ol nur balotrajton” kaj sub la kapeto “Doni pli da potenco al la Individuaj Membroj”: “La LA volas havi rajton kundecidi pri la elspezo de la mono.” Kial la LA volas havi tiun rajton? Verŝajne precipe ĉar en la ĝenerala jarkunveno vigla membro povas demandi al kio tiu sumo por UEA en la buĝeto utilas.

Mi hipotezas, ke plimultaj estraroj de la LA-oj scias nesufiĉe pri la strategio de UEA kaj simple senkulpigas sin je tiu scimanko aĉetante voĉdonrajton, kvazaŭ ili estus interesitaj.

Se vi malakceptas tiun hipotezon, bonvolu konsideri ke mi pledas por multe pli alta normo de kono de la strategio de UEA kaj de la intelekta nivelo necesa por taksi ĝin. Kaj mia plua hipotezo estas, ke plimulto de la Individuaj Membroj, kiuj volas pli da voĉoj en la komitato ĝuste havas tiun nivelon kaj la ambicion uzi ĝin. Kiel kontentigi ilin?

Se oni komparas tiun ĉi situacion kun tiu en politika partio, kie intelektula freŝpartiano fanfaronas, ke li estus multe pli bona politikisto ol la aktuala partigvidanto, la loka sekcio faros lin/ŝin deputito al la tutlanda partikonvencio pri la estontaj ĝeneralaj balotoj, sed ne antaŭ ol en loka kunveno oni estos diskutinta la porbalotan partiprogramon kaj estos aŭdinta la ideojn de la freŝpartiano.

Konklude la kernproblemo estas la malfacila travideblo de la celo de UEA. Pri tio miaopinie ne kulpas iu estraro de UEA, sed la fakto ke en la komitato mankas dialogo sekvata de politika koloriĝo. Kial la komitatanoj problemigus? Ili ja ne estas kontrolataj?

Laŭ mi la nomumo kaj la kontrolo (= prezentado de sia opinio pri la strategio de UEA) de la komitatanoj devas esti aranĝita en alia maniero, statute certigita, tiel ke landa asocio nur povu esti rekonata de UEA, se ĝia nomuma proceduro estas demokrata kun speciala informado al Individuaj Membroj en la koncerna lando. Do la politika influo de IM ne estu atingata maljam en la komitato, sed en la LA. Ĉu realisma? Eble la LA ne allasos en sia sino tian kondiĉigon far UEA de la elekta proceduro.

Ankoraŭ, la voĉdonrajto ne estu la sola servo kiun LA aĉetas per sia transpago por la “aligitaj membroj”. En moderna kupola asocio estu ankaŭ departemento kiu donas trejnadon kaj profesian konsilon al gvidantaj membroj de landaj asocioj.

Je la fino de sia meditado Sikosek ankaŭ skribas ke UEA havas “plurajn kunlaborantajn fakajn asociojn pri kiuj ĝi ne rajtas fieri”. Mi havas neniun ideon kiujn li celas. Tia aserto estas senvalora, ĉar neniu povas malpruvi ĝin nek oni ekhavas impreson pri la politika konvinko de la skribinto, se li ne mencias ilin.

Mi simpatias kun la kontraŭ-tutmondiĝa movado kaj bonvenigus debaton en UEA ĉu kunlabori kun iu el la organizoj konsistigantaj ĝin.

Por tio necesas agnosko ke neŭtraleco ne signifu la maleston de politika starpunkto aŭ agado. Nur aliĝo al unu partio, kiu evidente damaĝas la rajtojn de alia partio signifas kontraŭagon al neŭtraleco.

Johan Derks


Krepusko de paradigmo

Ni ĝojas ke nia modesta proklamo jam komencas veki reagojn kaj diskuton. Tio estis nia celo. Ajna pliklarigo de la ideoj ĉirkaŭ la esperantista identeco povas nur utili al nia komunumo. Tial ni dankas pro la komentoj de Ljubomir Trifonĉovski kaj Bertil Nilsson.

S-ano Trifonĉovski bazas sian respondon sur tiu dikotomio “finvenkisto-raŭmisto” kies legitimecon ni pridubas. Lia reago atestas, ke kompreni problemon pri la paradigmo malhelpas tiu ĉi paradigmo mem. Li, ŝajnas, erare komprenis nian elpaŝon kiel atakon de “finvenkistoj” kontraŭ “raŭmistoj”. Dume ni klopodas ĝuste komprenigi, ke ambaŭ duonoj de tiu koncepta paro estas eksigindaj kaj ke ilia klariga povo pri la socia konsisto de esperantistoj estas tre limigita. Tiun limigitan klarigpovon kaŭzas la karaktero nescienca, ja plie ideologia, t.e. dogme valoriga de la skemo. Ĝuste tial ni uzis la vorton “paradigmo” — ja Esperantujo bezonus liberigi sin de ĉi tiu katena paradigmo por paŝi pluen.

La bezono liberiĝi je la eksa paradigmo tamen neniel signifas ke la esperanta movado bezonus liberigi sin de la strukturoj kiuj sin mem etikedas ĉu “raŭmismaj” ĉu “finvenkismaj” (kvankam, ĉi lastaj maloftas, kio ŝajnas pruvi ke “finvenkista” estas plie ideologie etikedo ol realaĵo).

Nomoj “finvenkisto” kaj “raŭmisto” estas duagradaj: devenas de primara, fundamenta fenomeno — esti esperantisto aŭ/kaj esperant(i)ano. Por ni, esperantisteco reduktiĝas nek al “finvenkisteco” nek al “raŭmisteco”; ĝi fontas el historio de esperanta ideo, devenas de nia propra libervola decido paroli esperante kaj esprimiĝas en uzado de esperanto: kiel komunikilo, sinesprimilo, krome en popularigado de esperanto inter neesperantistoj. Ĉiuj esperantistoj estas anoj de lingvokomunumo kaj nur baze de tio ili apartenas al diversaj esperantaj organizoj kaj komunumoj elektitaj far ili mem. Tia esperantisteco ne enhavas batalon kontraŭ aliaj esperantistoj — nur batalon por popularigi esperanton. Tia esperantisteco ne bezonas imiti ŝtaton — kio signifas forĵeton de nia identeco. Al ĝia tradicio konvenas konduto de gastiganto kiu bonvenigas gaston enkadre de komunaj e-kulturaj valoroj kun principo de reciprokeco. Fantomo de zorganta pri sia potenco, burokrata “pasport-donanto” ludas tie rolon el alia spektaklo. Kaj ne gravas ĉu akompanas ĝin “kulturflegema” ĉu “finvenkema” fono.

István Ertl, Zbigniew Galor


Notoj

Nia ĝojo pro la reago estus plena, se akompanus ĝin prezento de nia proklamo libera de cenzora manipulado, tia kiu ne erarigus legantojn de HeKo:
  1. 1) el la proklamo oni forprenis kaj la titolon (Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo) kaj la unuan frazon: (Ni, sube subskribintaj partoprenantoj de la XIX-a ARKONES en Poznań);
  2. 2) oni deformis ankaŭ liston de subskribintoj, skribante: «ses esperantistoj loĝantaj en Pollando plus Detlev Blanke kaj István Ertl (neniu el ili estas Esperanta civitano) subskribis la suban “proklamon”», origine: Detlev Blanke, Tadeusz Chrobak, István Ertl, Zbigniew Galor, Georgo Handzlik, Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Ilona Koutny;
  3. 3) oni entute prisilentis apartenantan al la proklamo informon: “PROKLAMO DE POZNANO. Proklamon pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo kunverkis István Ertl kaj Zbigniew Galor, kiu ankaŭ prezentis ĝin enkadre de la XIX-a ARKONES — 27.09.2003. — en Poznań (Pollando) dum primovada panel-diskuto, kiun gvidis Tadeusz Chrobak. Ni ĝin aperigas por pripensigi la legantojn. Se vi opinias same, bonvolu sendi mesaĝon kun vorto Jes! kaj via nomo al adreso: zgalor@au.poznan.pl. (I.E., Z.G.)”.
Heroldo Komunikas. n-ro 212, 2003 10 29. 

Proklamo de Poznano

Listo de proponantoj kaj apogantoj, ĝis 15 dec 2003

Ann-Louise Åkerlund, Petko Arnaudov, René Ballaguy, Anna Besenyei, Detlev Blanke, Marteno Bustin, Jeanne-Marie Cash, Tadeusz Chrobak, Probal Dasgupta, István Ertl, Julianna Farkas, Rudolf Fischer, Zbigniew Galor, Ursula Grattapaglia, Giuseppe Grattapaglia, Georgo Handzlik, Markus Heupel, Heinz Hoffmann, Jozefo Horvath, Paweł Janowczyk, Ottmár Járeb, Neil Mac Kiligin, Andrzej Kiszkiel, Walter Klag, Zbigniew Kornicki, Ilona Koutny, Jan Książek, Fritz Lautenbach, Christian Lavarenne, Carmel Mallia, Luigia Oberrauch Madella, Valentin Melnikov, Ludoviko Molnár, Klaus Morhoff, Bjarke Nielsen, Ivo Osibov, Junia Perkins, Andrej Peĉonkin, Stanisław Płachta, Llibert Puig, Jacques Le Puil, Dario Rodriguez, Nicola Ruggiero, Gian Piero Savio, David Schamgar, Josef Shemer, Milan Sveda, Peter Tihanyi, Lucas Yassumura, Giuseppe Valente, Armando Zecchin. 


Fjodor DostojevskijKnabo ĉe Krista abio

El “La taglibro de verkisto” de Fjodor Dostojevskij

Sed mi estas romanisto kaj, ŝajne, mi mem verkis unu “historion”. Kial mi skribas “ŝajne”? Ja mi mem certe scias, ke mi verkis ĝin, tamen mi plu vizias, ke tio iam okazis ie, ĝuste tio okazis ĵus antaŭ Kristnaska Festo, en iu urbego dum terura frosto.

Mi vizias, ke en keletaĝo estis knabo, tute eta, nur sesjara aŭ eĉ pli juna. La knabo vekiĝis matene en la humida kaj malvarma kelo. Li estis vestita per iu kitelo kaj tremis. Lia spiro flugis el la buŝo kiel blanka vaporo, kaj li, sidante en angulo sur kestego, pro enuo intence elbuŝigis tiun vaporon kaj amuziĝis, rigardante kiel ĝi elflugas. Sed li tre malsatis. Ekde la mateno li kelkfoje venis al la tabullito, kie lia malsana patrino kuŝis sur krespe maldika kovrilo kun iu sako sub la kapo anstataŭ kapkuseno. Kiel ŝi venis tien? Verŝajne ŝi venis kun sia filo el iu urbo kaj subite ekmalsanis. La luigantinon oni arestis antaŭ du tagoj; ĉiuj loĝantoj disiris, ja estis festa tempo, kaj nur unu el ili, vestita per kitelo, jam dum unu tagnokto kuŝis ebriega, ne ĝisatendinte la feston. En alia angulo de la ĉambro ĝemis pro reŭmatismo okdekjara maljunulino, iam loĝinta kiel vartistino ĉe iu kaj nun mortanta solece, ĝemante, grumblante kaj murmurante al la knabo, kiu jam timis proksimiĝi al ŝia angulo. Li trovis akvon ie en la vestiblo kaj trinkis, sed panpecon li nenie trovis, kaj eble jam la dekan fojon li venis veki sian panjon. Finfine li tre ektimis en la mallumo: jam delonge vesperiĝis, sed oni ne lumigis la ĉambron. Palpinte la vizaĝon de sia panjo, li miris ke ŝi tute ne moviĝas kaj iĝis malvarma kiel la muro. “Tre malvarme estas ĉi tie”, — li pensis, iom staris, hazarde lasinte sian manon sur la ŝultro de la mortintino, poste blovis sur siajn fingretojn por varmigi ilin, kaj subite, palpe trovinte sur la tabullito sian eluzitan kaskedon, li malrapide, palpe ekiris el la kelo. Li irus pli frue, sed li timis grandan hundon supre sur la ŝtuparo, kiu la tutan tagon hurlis ĉe najbara pordo. Sed la hundo jam ne estis, kaj li subite eliris sur la straton.

Dio, kia urbo! Ankoraŭ neniam li vidis ion similan. Tie, de kie li venis, nokte estas nigra mallumo kun nur unu lanterno en la tuta strato. La ŝutroj de la malaltaj domaĉoj estas riglitaj; jam ĉe la krepuskiĝo neniu estas surstrate, ĉiuj enfermas sin en siaj hejmoj, kaj nur hurlas tutaj gregoj da hundoj, centoj kaj miloj da hundoj, kiuj hurlas kaj bojas la tutan nokton. Tamen tie estis tiel varme kaj oni donis al li manĝi, sed ĉi tie — ho, Sinjoro — lin turmentis malsato! Kaj kiel ĉi tie ĉio tondre frapas. Kiaj lumo kaj homoj, ĉevaloj kaj kaleŝoj, kaj frosto, frosto! Frosta vaporo floke iras de lacigitaj ĉevaloj, el iliaj varme spirantaj muzeloj; hufoj sonoras sur pavimoj sub malkompakta neĝo, kaj ĉiuj tiel puŝas, kaj, ho Sinjoro, li tiel malsatas, li deziras almenaŭ peceton da io, kaj subite tiel ekdoloris la fingretoj. Preteriranta policano forturnis sin por ne rimarki la knabon.

Jen denove strato, — ho, kiel larĝa! Ĉi tie oni certe dispremos lin; ĉiuj krias, kuras kaj veturas, kaj kia lumo, kia lumo! Sed kio ĝi estas? Ho, kia granda vitro, trans la vitro estas ĉambro, kaj en la ĉambro staras arbo alta ĝis la plafono. Ĝi estas Kristnaska abio, kaj sur la abio multas fajroj, oraj paperetoj kaj pomoj, kaj ĉirkaŭe estas pupoj, etaj ĉevaloj; kaj en la ĉambro kuras infanoj, bele vestitaj, puraj, ili ridas kaj ludas, kaj manĝas, kaj trinkas ion. Jen knabino ekdancis kun knabo — tre ĉarma knabino! Jen muziko, aŭdebla eĉ trans la vitro. La knabo rigardas, miras, jam ridas, sed liaj piedfingretoj doloras, kaj la manfingretoj tute ruĝiĝis, ne plu fleksiĝas, kaj doloras lin movi ilin. Li subite rememoris siajn dolorajn fingretojn, ekploris kaj forkuris antaŭen, kaj jen li denove vidas trans alia vitro ĉambron, ankaŭ tie estas arboj, sed sur la tabloj estas ĉiaj kukoj — migdalaj, ruĝaj, flavaj, kaj kvar riĉaj sinjorinoj tie sidas, kaj al ĉiu veninto ili donas kukojn, kaj la pordo ĉiuminute malfermiĝas, multaj sinjoroj venas al ili de la strato. La knabo kaŝe proksimiĝis, subite malfermis la pordon kaj eniris. Ho, kiel oni kriis kaj svingis la manojn al li! Unu el la sinjorinoj rapide venis al li, ŝovis unu kopekon en lian manon kaj mem malfermis al li la stratpordon. Li tre ektimis! Sed li ne povis fleksi siajn ruĝajn fingretojn kaj reteni la moneron, ĝi tuj elfalis kaj ektintis sur ŝtupoj. La knabo elkuris kaj ĉiam pli rapide ekiris, mem ne sciante kien. Li denove volis ekplori, sed ektimis kaj plu kuris, plu kuris spirante varmon sur la manetojn. Kaj ĉagreno premis lin, ĉar li subite sentis solecon kaj teruron, sed subite, ho Sinjoro! Kio estas nun? Homoj staras amase kaj miras: en fenestro post vitro tri etaj pupoj, bele vestitaj per ruĝaj kaj verdaj robetoj, estas tute kiel vivantoj! Maljunuleto sidas, kvazaŭ ludante grandan violonon, du aliaj apude staras, ludante etajn violonojn, takte klinas siajn kapojn kaj rigardas unu la alian, kaj iliaj lipoj moviĝas, ja ili parolas, sed pro la vitro nenio aŭdeblas. Komence la knabo pensis, ke ili estas vivaj, kaj fine diveninte, ke ili estas pupoj, li subite ekridis. Neniam li vidis tiajn pupojn kaj ne sciis, ke tiaj pupoj ekzistas! Li ja deziris plori, sed tre ridindaj estis la pupoj. Subite al li ŝajnis, ke iu de malantaŭe kaptis lian kitelon: granda malica knabo, kiu staris apude, subite bategis lian kapon, forŝiris lian kaskedon, kaj de malsupre piedbatis lin. La knabo ruliĝis surteren, oni ekkriis, li konsterniĝis, saltstariĝis kaj rapide ekkuris, kaj subite enkuris ien, tra pordego, en fremdan korton, kaj sidiĝis post lignostako: “Ĉi tie oni ne trovos min, kaj krome estas mallume”.

Li sidiĝis kaj kunpremiĝis, ne povante rekapti la spiron pro la timo, kaj subite, tute subite, li ekfartis tre bone: liaj manetoj kaj piedetoj subite ĉesis dolori kaj iĝis varme, tiel varme, kiel sur forno; li tutkorpe tremis unu fojon: ho, li ja preskaŭ ekdormis! Tre bone estus ekdormi ĉi tie. “Mi iom sidos ĉi tie kaj iros denove vidi la pupojn, — pensis la knabo kaj ridetis, rememorinte ilin, — tute kiel vivantoj!..” Kaj subite al li ŝajnis, ke lia panjo ekkantis super li. “Panjo, mi dormas, aĥ, kiel bone estas dormi ĉi tie!”

— Knabo, venu al mia abio, — malforta voĉo subite flustris super li.

Unue li pensis, ke tiu estas lia panjo, tamen ne estis ŝi. Kiu do lin vokis? Li ne vidis tiun, sed iu kliniĝis al li kaj brakumis lin en la mallumo, kaj la knabo donis al tiu sian manon kaj… kaj subite, — ho, kia lumo! Ho, kia abio! Eĉ ne abio, li ankoraŭ neniam vidis tiajn arbojn! Kie li nun estas: ĉio brilas, ĉio radias kaj ĉie ĉirkaŭ li estas pupoj — ne, ili ĉiuj estas geknaboj, sed tre helaj; ĉiuj dancas ĉirkaŭ li, flugas, ĉiuj kisas lin, levas lin, portas lin kun si, ankaŭ li mem flugas, kaj jen li vidas: lia panjo rigardas al li kaj gaje ridas.

— Panjo! Panjo! Aĥ, panjo, kiel bone estas ĉi tie! — la knabo krias al ŝi kaj denove interkisiĝas kun la infanoj kaj volas rapide rakonti al ili pri la transvitraj pupoj. — Knaboj, kiuj vi estas? Knabinoj, kiuj vi estas? — li demandas ridante, kun amo al ili.

— Ĝi estas “Krista abio”, — ili respondas al li. — Ĉe Kristo en ĉi tiu tago ĉiam estas abio por la infanetoj, kiuj tie ne havas sian abion…

Kaj li eksciis, ke tiuj geknaboj estis infanoj same kiel li, sed iuj frostmortis en korboj, en kiuj oni metis ilin sur ŝtuparojn ĉe pordoj de peterburgaj oficistoj; aliaj sufokiĝis ĉe finninoj, al kiuj ili estis donitaj el orfejoj por nutrado; triaj mortis ĉe sekiĝintaj mamoj de siaj patrinoj dum la malsato en Volgo, kvaraj sufokiĝis pro haladzo en triaklasaj vagonoj; sed nun ili ĉiuj estas ĉi tie, ili ĉiuj nun estas kiel anĝeloj, ĉiuj estas ĉe Kristo, kaj Kristo mem estas inter ili kaj etendas al ili siajn manojn kaj benas ilin kaj iliajn pekintajn patrinojn… Kaj ĉiuj patrinoj de tiuj infanoj tie staras flanke kaj ploras; ĉiu rekonas sian knabon aŭ sian knabinon, kiuj alflugas al ili kaj kisas ilin, viŝas iliajn larmojn per siaj manetoj kaj petegas ilin ne plori, ĉar ili tre bone fartas ĉi tie…

Kaj malsupre, ĉe mateniĝo kortistoj trovis la etan kadavron de la enkurinta knabeto, frostmortinta post la lignostako. Estis trovita ankaŭ lia panjo… Ŝi mortis pli frue ol li; ambaŭ renkontiĝis en la Ĉiela Regno de Sinjoro Dio.

Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov


Notoj

1. Ĉi tiu rakonto aperis en 1876 kiel parto de la januara ĉapitro de la Taglibro. Antaŭe en la teksto Dostojevskij mencias pri intenco verki romanon pri rusaj infanoj kaj pri iliaj (ge)patroj.

2. En la tradicia rusa domo sur la forno estas kuŝejo.

La tradukinto dankas al Michel Duc Goninaz, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Kris Long kaj Gonçalo Neves, kiuj tralegis la tekston kaj donis valorajn konsilojn. 


Pardonon, sinjoro de Zilah

[En la elektronika versio la recenzo de Alen Kris ne havas la erarojn, pri kiuj li skribas sube.]

Mi kutimas tralegi miajn freŝpresitajn artikolojn — ne pro narcisismo, sed por detekti preserarojn. Tiu prizorgo — mi konsentas — ne tro gravas al teksto en la laŭmoda postmodernista stilo, kie la sencorenversoj kaj miskombinoj nur dekoras la konsiston. Tamen mi havas la naivan ideon, ke la teksto devas porti sencon — eĉ se tio atencus kontraŭ la unuagrada statuto de amuzkapablo kaj originaleco. Ĉi-foje mi havis antaŭokule mian recenzon pri la libro de E. de Zilah (LOdE. 2003: 12). Mia unua fitrovo, kie la vorto “modelo” anstataŭis la vorton “moralo” ne forte ŝokis, ĉar konservis ŝancon al kompreno. Sed baldaŭ sekvis “erotiko” sur la loko de “etiko” kaj fine “religio” anstataŭ “reliefo”. Tiuj du trafaj frapoj (de iom sinistra fato) perfekte ruinigis la tutan koncepton de mia artikolo. Se tio estus nura absurdaĵo — ĥaosa nekomprenebla vortofalo. Ne. La perea literŝanĝo transformis laikan recenzanton (kia mi fakte estas) en prokuroron de Dio. Mia modestorigina kritiko tuj enprenis la ĉielan aŭtoritaton. Senzorga frondumo antaŭ idea rivalo iĝis minaca krozado de subjekto, kiu konas ĉiupotencan subtenon.

— Pardonon, sinjoro de Zilah! Efektive mi ne estas dia heroldo, celinta stigmatizi pekulon, kiu aŭdacis disputi kontraŭ sanktaj preceptoj. Simple ĉar mi ne estas kredanto. Antaŭe, en Romia epoko, oni havis ankoraŭ alian sencon de la vorto “religio”. Ĝi signifis konsciencon, skrupulojn, ligon kun eksterunupersonaj valoroj. Tiun sencon la vorto nun ne havas, do mi restas senreligiano. Des pli mi estas ĝi, se mi prenu en konsideron la tipan difinon el PIV, kiu traktas la religian interrilaton kiel rimedon “certigi al si postmortan definitivan feliĉon”.

Tamen estas aliaj argumentoj, kiuj permesas polemiki kontraŭ la fluemo del moralo, kaj estas aliaj fundamentoj ol tiu de supera sankcio por starigi la etikajn valorojn.

Antaŭfoje mi menciis Smerdjakov el romano de Dostojevskij. Tiu tipo aŭtente ne havis religion. Sed la tipa religia aspiro al eterna feliĉo, la konsidero de bona (pia) konduto en la kvalito de pago pri la senmorteco — ĉu oni ne rekonas Smerdjakovon en tiu serpentumo al la paradizo?

Sed, ne estante religiano, mi bone vidas, ke la kristanismo portas tre altan etikan pozitivon, ke ĝi konjektas la imperativojn de la konduto, ke ĝi ĝuste sentas certan absoluton, misprojekciante ĝin ĉielen. Ne estas loko por longe diskuti tiuteme, sed eĉ en tiu misprojekcio oni povas apreci justan metaforon.

Por fini oni pensu pri analogio el la epistemologia areo. Ĝis nun (kaj eĉ precipe nun) multaj teoriistoj ne sukcesas logike argumenti la ekziston de la ekstersenta realeco. Kaj nedepende de tio ĉiu nemalsana ĉu sciencisto, ĉu kiu ajn profano senpere certas pri ĝia ekzisto. Se nia teoriisto ekkrius (kiel tion faris iam A.Einstein):

— Mi ne povas pruvi, sed mi kredas! — ĉu li ne iĝus por tiu ĉi pasia momento vera teologo?!

Alen Kris


Soleca leporo

Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj / Ilustris Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2002. — 128 pĝ., il.

Vladimír Váňa ne apartenas al la konataj Esperantaj verkistoj, tamen unu el liaj noveloj estas ege konata kaj legata. Temas pri Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo, kiu estas eble la plej memorinda ero en la progresiga legolibro Paŝoj al plena posedo. La sama novelo en 1961 ricevis unuan premion en la Belartaj Konkursoj, kaj samjare alia novelo de Váňa ricevis trian premion.

Post la morto de la aŭtoro lia filino trovis aron da tekstoj el lia mano, kaj tiujn nun eldonis Petr Chrdle. Temas pri entute dudeko da rakontoj. Kiel aludas la titolo, kelkaj estas ŝercaj, aliaj ne. Pli ĝuste, duono de ili estas satiraj, kaj ili primokas precipe sociajn, politikajn kaj artajn aferojn, sed ankaŭ homajn rilatojn kaj kondutojn.

Dumvive la aŭtoro do ne povis aŭ volis publikigi la plimulton el tiuj tekstoj, kaj oni rajtas demandi sin, ĉu la eldonintoj vere faris bone, aperigante ilin ĉiujn. La nivelo estas varia, kaj pri tio eble Váňa mem konsciis. Ŝajne ne okazis elektado aŭ redaktado, nek lingva polurado.

Efektive, “la kristnaska leporo” elstaras kiel la plej sukcesa rakonto en la kolekto. Ĝi estas absurda farso, plena de vivo kaj viglo. En simila stilo troviĝas aliaj sukcesaj eroj, ekz. Kiel grava estas la plano, kie absurdo miksiĝas kun politika satiro. Bedaŭrinde en aliaj satiroj mankas tiu leĝero kaj frenezo, kiu levus ilin de la primitiva plendado aŭ primokado. Tio validas ekz. pri Malgaja fabelo, kiu alegorie priskribas la sorton de Ĉeĥoslovakio inter la “frataj ŝtatoj”. En La telefono la aŭtoro burleske ridindigas burokration, tamen la rakonto malhavas vere akran pinton.

Pluraj verkoj, interalie la premiita Kiel mi eniris parnason, primokas modernan literaturon kaj arton. La perspektivo estas de persono, kiu ne komprenas tiujn strangajn artaĵojn kaj sekve konkludas, ke ili neniel valoras. Ne tre originale aŭ sprite, bedaŭrinde. Mi preferus, se la aŭtoro pli multe uzus sian precipan talenton, tiun de burleskaj farsoj. Imagu, se en la Esperanta “parnaso” iuj konsilus lin, kiel evoluigi sian talenton kaj eviti falilojn! Nu, naiva revo…

Relative bona tamen estas novelo pri instruistaj spertoj, La metamorfozo. Identa temo ripetiĝas en malpli valora bagatelo Milita danco, kio montras, ke neniu sarkado okazis ĉe la eldonantoj. En alia sufiĉe bona ero pri embarasoj en la planekonomio, Kisteho, la aŭtoro — intence aŭ ne — plantis blagon en formo de letero kies enhavo rivelas vere aŭguran kapablon, krom se temas pri aŭtora misaĵo. En la kolekto troviĝas ankaŭ du romantike historiaj rakontetoj, unu pri ĉeĥa historio, alia pri indianoj en Usono.

La stilo de la rakontoj plej ofte estas vigla, klara kaj senartifika. Mediaj aŭ personaj priskriboj ne tre riĉas, sed dialogoj kaj agoj fluas nature. La lingvaĵo tamen ne estas senriproĉa. Tre ofte oni trovas esprimojn, kiuj ŝajnas nacilingve pensitaj, kaj nur provizore vestitaj per Esperantaj vortoj. Estus bone se oni uzus ne-ĉeĥajn kunlaborantojn por redakti la tekston.

Aperas multaj fuŝoj pri verba karaktero, kiel “ni ĉesis nian interparolon” (pĝ. 55) kaj “tiel daŭrigis la interkonsiliĝo” (pĝ. 68). Aperas strangaj vortoj, kiel “displaĉa” (pĝ. 46, 65) kaj “aŭtogramo” (pĝ. 96). Oni trovas uzon de “tuj… tuj…” (pĝ. 9, 34) en la senco jen… jen… Plurfoje aperas nekutima objekta predikativo ĉe havi: “Mi havas la tempon ege limigita” (pĝ. 120). Sed pleje ĝenas frazoj kun nekutima, eĉ kelkfoje nebula, konstruo: “Ĉar mi kaj Jarda estis elektitaj komitatanoj, konsideris nin ĉiuj savintoj” (pĝ. 21). “Senĉesa nepagado de direktoro kaj laciĝo de la ceteraj kaŭzis, ke fine tamen naskiĝis fajrero de espero” (pĝ. 68). “Profesoro Ŝaŝliko estis tre sperta kritikisto por ne scii, ke ĉi tiu bildo elvokos veran sensacion” (pĝ. 107).

Tipa sekvo de nacilingva pensado estas la esprimo “kolhararon anstataŭ hararo” (pĝ. 81). Tute simile oni povas legi ĉe la franco Lorjak: “ne horloĝo sed vek-horloĝo”. Kiom la denaska lingvo katenas niajn pensojn!

Nu, ŝajne la aŭtoro antaŭvidis mian akran prijuĝon, ĉar en Kelkaj konsiloj, kiel facile kaj rapide fariĝi verkisto li skribis, ke “kritikistoj plejparte rekrutiĝas el la vicoj de tiuj, kiuj volis fariĝi verkistoj, sed ne povis tiun celon atingi, ĉar ili ne ellernis skribi: ili scias nur legi” (pĝ. 50). Tuŝite! Do, mi ŝatus fini per rekomendo, sed ne vere scias al kiu leganto rekomendi ĉi rakontojn. Ili estas iel nek-nek — nek sufiĉe literature valoraj, nek sufiĉe glatstilaj, kaj nur kelkaj el ili vere amuzas.

La fama kristnaska leporo do iom solas en ĉi kunteksto.

Sten Johansson


Liro-2003

6 dec 2003 kadre de la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado estis anoncita la rezulto de la tradicia literatura konkurso Liro-2003, organizita de La Ondo de Esperanto. La juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 48 konkursaĵojn de 22 personoj el 12 landoj: Brazilo, Britio, Finnlando, Francio, Germanio, Luksemburgio, Norvegio, Pollando, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono.

La rezulto de Liro-2003

Originala prozo

Laŭreato: Paul Gubbins (Britio) pro “En Vermonto”.
Laŭda mencio: Lena Karpunina (Germanio) pro “Tiu tago”.

Originala poezio

Laŭreato: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro “La juĝantinaro”.
Laŭdaj mencioj: Ljudmila Orajevskaja (Ukrainio) pro “Acero”; Bernadete Asensi Tavares de Melo (Brazilo) pro“Makuloj”.

Traduka poezio el la rusa: poemoj de Fjodor Tjutĉev

Laŭreato: Jurij Karcev (Ruslando) pro Silentium!.
Laŭda mencio: Tatjana Auderskaja (Ukrainio) pro Silentium!.
 

Traduka prozo el la rusa: Антон Чехов “Человек в футляре”

Laŭreato: Anna kaj Mati Pentus (Ruslando).
Laŭda mencio: Jukka Pietilainen (Finnlando).

Traduka prozo el la angla: Mark Twain. “The Celebrated Jumping Frog of Calavares County”

Laŭreato: Michael Ansaldi (Usono).
Laŭda mencio: Maurice Wittenberg (Usono).

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2005 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj! Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2003


Premio “Delfí Dalmau”

La 3a ĵurnalisma premio “Delfí Dalmau” por gazeta artikolo estas kunvokita por la venonta jaro laŭ la ĉi-suba regularo.

1. Oni aljuĝos ĉi tiun premion al la plej bona gazeta artikolo populariga kiu pritraktos ajnan aspekton en rilato kun la ekologio de la lingvoj, la lingva (mal)egaleco, la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj aŭ la ebla aŭ fakta kontribuo de internacia lingvo kiel esperanto sur ĉi tiu kampo.

2. Oni rajtas prezenti konkursaĵojn en la kataluna kaj / aŭ en esperanto. Ĉiu partoprenanto rajtas prezenti tiom da tekstoj kiom oni deziros. Ili estos neeldonitaj kaj en ili oni mencios fakton aŭ studon diskonigitan dum la kuranta aŭ dum la pasinta jaroj.

3. La tekstoj ampleksos minimume kvin kaj maksimume dek foliojn DIN A4, tajpitajn je duobla spaco, kun 24 linioj ĉiupaĝe kaj 65 karaktroj ĉiulinie aŭ je simila amplekso. Oni liveros ilin kvinoble.

4. La monsumo de la premio estos 300 eŭroj. La teksto aperos en diversaj periodaĵoj, ĉu katalunlingve ĉu esperantlingve.

5. La personaj aŭtoraj donitaĵoj (nomo, adreso, telefonnumero, loĝloko kaj, eventuale, ret-adreso) estos kunsenditaj en aparta fermita koverto, sur kiu legeblos la titolo de la prezentita verko kaj, laŭdezire, pseŭdonimo aŭ devizo.

6. La limdato por la akcepto de originaloj estos 31 aŭg 2004. Oni sendu ilin poŝte al la adreso: C. Tossalet, 4 / ES-25460-Cervia' (Lleida) / Catalunya-Katalunio, indikante sur la koverto: Por la 3a Premio “Delfí Dalmau”.

7. La ĵurion de la 3a Premio “Delfí Dalmau” konsistigos jenaj personoj: Jordi Solé i Camardons, Luz Vazquez, Hèctor Alòs kaj Abel Montagut, kiuj povos interkonsente proponi aliajn ĵurianojn ĝis maksimumo de sep personoj. La decidoj de la ĵurio estos neapelacieblaj. La ĵurio rajtos deklari ĝin nealjuĝita, se ĝi konsideros tion oportuna.

8. Oni proklamos la rezulton en la kadro de la Kataluna Kongreso de Esperanto en Ceret (Vallespir) la 1an de novembro 2004.

9. Kataluna Esperanto-Asocio rezervas la si la rajton publikigi, aparte aŭ kune en unu sola volumo, la konkursaĵojn kiuj superis la unuan fazon de la aljuĝo de la premio akorde kun ĝia specifa aljuĝa regularo, t.e., la verkojn al kiuj oni atribuis tri aŭ pli da poentoj super kvin en la komuna kvalifiko de la ĵurio.

10. La partopreno en la premio implicas la akcepton de ĉi tiu regularo.


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston de la libroj, ricevitaj ekde januaro 2003.

Barandovská-Frank, Věra. De Latino sine flexione centenario = Ein Jahrhundert Latino sine flexione. — Berlin, Paderborn: Institut für Kybernetik, 2003. — 100 pĝ. — [Aĉeto].

de Zilah, Eugène. Kaj kiu pravas: Memorspertoj. — Vieno: Pro Esperanto, 2002. — 360 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Gaidamavičius, Stasys. Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-Esperantaj konversacioj. — Kaunas: Varpas, 1994. — 174 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Matev, Svetozar. Humoro: Kolekto. — Pleven: S.Matev, 2003. — 63 pĝ., il. — [Donaco de la aŭtoro].

Mekys, Antanas. Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton. — Vilnius: A.Mekys, 2001. — 50 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Vaitilavičius, Adomas. Esperanto kalbos vadovėlis. — Kaunas: Varpas, 1994. — 138 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Юзефович, Леонид. Казароза: Роман. — М.: Зебра Е, Эксмо, Деконт+, 2002. — 286 с. — [Aĉeto]. 


Ricevitaj gazetoj

Esperanto. 2003/11;
Esperanto aktuell. 2003/5,6;
Heroldo de Esperanto. 2003/16;
Internaciisto. 2003/6;
Kontakto. 2003/5;
La KancerKliniko. 2003/108;
La Movado. 2003/633;
La Ondo de Esperanto. 2003/12;
La Revuo Orienta. 2003/10,11;
Latvia Esperantisto. 2003/3-4,5;
Le Monde de l'Espéranto. 2003/542;
Litova Stelo. 2003/6;
Monato. 2003/12;
Norvega Esperantisto. 2003/5;
Pola Esperantisto. 2003/6;
Tornado. 2003/7,9.

M O Z A I K O

Por la oktobra enigmo Tri proverboj venis 34 respondoj. Malgraŭ malatento de la kompilinto (en la tria proverbo du ciferoj “1” kaj “7” signifas unu literon “s”) ĉiuj solvoj estas ĝustaj.

Ilin sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Norman Divall, Charlie Dornan, Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Elizabeth Michel, Vilcjo Walker (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Lucien Giloteaŭ (Francio); Hans-Burkhard Dietterle, Gunter Ebert, Hans Jager (Germanio); Jón Elíasson (Islando); Antanas Grincevičius, Ludomir Sobanski (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Lenĉe Efremova (Makedonio); Ester Olsen (Norvegio); Dorota Burchardt, Zbigniew Czupkałło, Witold Czerwiński, Hanna Skalska, Zbigniew Tylkowski (Pollando); Viktor Alikin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Nikolaj Neĉajev, Oleg Sevruk, Anatolij Sidorov, Sergej Strelec (Ruslando); Roland Larsson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion lote gajnis Antanas Grincevičius. Ni gratulas!

La ĝustaj solvoj:

1. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. (baleno, kastoro, kudri).

2. Per pacienco venas scienco. (socia, revi, panaceo).

3. Se decidos la sorto, helpos nenia forto. (fortepiano, soldato, helico). 


Plenigu la rektangulon

Sur la bildo estas rektangulo kun kvar figuroj en ĝi. Plenigu la rektangulon per la restintaj figuroj tiel, ke la literoj en la figuroj kunmetiĝu en proverbon. Anstataŭ du figuroj ekster la rektangulo estas prezentitaj iliaj spegulaj bildoj.

Sendu la solvon tiel, ke ĝi atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 feb 2004.

Kompilis Viktor Alikin


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (13)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto | 
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto | 
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto


Vivu la flava stel'?

Ne estas troe diri, ke ĉiu esperantisto estas ankaŭ iomete ĉino. (Renato Corsetti al la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto, citita en Esperanto. 2003: 11)

Virtuala pago?

La radikaluloj eĉ pagos al partoprenantoj de decembra konferenco retadkostojn en la kvin-stela brusela hotelo, Hotel Crowne Plaza, kaj almenaŭ tri manĝojn. (Brusela Komunikadcentro en la diskutlisto [lingva-demokratio], 23 okt. 2003)

Mil semoj ne perdiĝu

Lasu nin ĉiuj preni amikajn fotrojn por kunlabori inter ni membroj. (Nikola Raŝiĉ en la diskutlisto [uea-membroj], kopianta frazon de Kaisa Hansen, 22 okt. 2003)

Je l' vojomez' de nia vivo tera?

De: membro de UEA / To: uea@inter.NL.net / Temo: Kotizo de 2004 / Mi sendis <…> Bonvolu, certigi al mi ke vi ricevis tiun ĉi mezaĝon. (Rimarkis Ionel Oneţ)

TEJO, ĉu TEatrJO?

“La temo… estas taŭga por kunveni en Bruselo, ĉar tie estas la aktoroj, de kiuj ni povas lerni kiel plibonigi nian agadon”, klarigas Sonja Petrović, estraranino de TEJO pri eksteraj rilatoj kaj unu el la motoroj de la tuta projekto. (http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio/message/ 2384 22 okt 2003)

Io putris en Koreio

… ni… estis sub la premo de kelkaj stranguloj, ke ni serĉu alternativan lokon por la 79a UK, ĉar la cirkonstancoj odoris je malsukereco kaj eventuala milito. (La Lanterno Azia. 1995: mar/apr)

Kiel mortigi agadon

Wim de Smet postulas … plani kaj ekzekuti aŭ nepre apogi aktivecojn en Flandrio. (Vertikale. 1994, dec)

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

En la pasinta novembro ni komencis aperigi serion da novaj taskoj, kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek, kiu nun laboras en Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA. Li proponas fotojn de konataj aktivuloj, kiuj estis faritaj antaŭ pluraj jaroj.

Bonvolu antaŭ 10 feb 2004 sendi al la adreso de La Ondo de Esperanto la nomon de la fotita persono. Ne rajtas partopreni la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!


Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2004

1834 (Antaŭ 170 jaroj). Naskiĝis Leopold Einstein.

1839 (165). Naskiĝis Emile Javal, Hippolyte Sébert, Wilhelm Heinrich Trompeter.

1844 (160). Naskiĝis Marie Hankel.

1854 (150). Naskiĝis Henri Vallienne.

1859 (145). Naskiĝis L.L.Zamenhof.

1864 (140). Naskiĝis Heinrich August Luyken kaj Stanislav Schulhof.

1879 (125). Naskiĝis Eŭgeno Lanti kaj Georgij Davidov.

1889 (115). Naskiĝis Edmond Privat. Aperis Princino Mary de Lermontov (de Wahl) kaj La gefratoj de Goeto (Grabowski). Ekaperis La Esperantisto.

1894 (110). Naskiĝis Raymond Schwartz kaj Paŭlo Balkányi. Aperis Hamleto de Ŝekspiro en la Zamenhofa traduko. Voĉdonado pri lingvaj reformoj en Esperanto.

1899 (105). Naskiĝis Stellan Engholm kaj Franz Jonas. La unua geedziĝo inter diversnaciaj esperantistoj (Valdemar Langlet kaj Signe Blomberg).

1904 (100). La unua internacia Esperanto-renkontiĝo en Calais kaj Dover, en kiu la verda stelo estis proponita kiel la simbolo de Esperanto. Naskiĝis Bakin, Jevgenij Bokarev, John Sharp Dinwoodie, Raymond Fiquet, Lidja Zamenhof. Fondiĝis Presa Esperanto-Societo kaj Brita Esperanto-Asocio. Ekaperis brajla revuo Esperanta Ligilo.

1909 (95). Naskiĝis Nikola Aleksiev, Ivo Lapenna, Reto Rossetti. Fondiĝis Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Aperis Plena vortaro de Boirac kaj Patroj kaj filoj de Turgenev (Kabe). Ekaperis La Ondo de Esperanto.

1914 (90). Naskiĝis Juan Régulo Perez. Forpasis Louis Couturat. Ekaperis Esperantista Vegetarano.

1919 (85). Naskiĝis Fernando de Diego. Fondiĝis Japana Esperanto-Instituto, Litova Esperanto-Asocio. Ekaperis Esperantista Laboristo, Bulgara Esperantisto.

1924 (80). Naskiĝis William Auld, Marjorie Boulton, John Francis, Grégoire Maertens, István Szerdahelyi. Esperanto akceptita kiel “klara lingvo” en telegrafio. Edmond Privat iĝis prezidanto de UEA. Ekaperis Sennaciulo.

1929 (75). Naskiĝis Ada Fighiera-Sikorska kaj Yamasaki Seikô. Deklaracio pri neŭtraleco (21a UK, Budapeŝto). Inaŭguro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Aperis Originala verkaro de Zamenhof, Bibliografio de Internacia Lingvo de Stojan kaj Prologo de Miĥalski.

1934 (70). Naskiĝis Konisi Gaku. Aperis Enciklopedio de Esperanto kaj Dek du poetoj.

1939 (65). Naskiĝis Nicolino Rossi, Humphrey Tonkin kaj John Wells. Aperis Duonvoĉe de Georgo Maŭra. Esperanto en La granda diktatoro kun Charlie Chaplin.

1949 (55). Fondiĝis Esperanto-Ligo de Israelo kaj ILEI. Naskiĝis Giorgio Silfer kaj Sergio Pokrovskij. La plej granda kongreso de SAT (Parizo, 1325 pers.). Ekaperis Scienca Revuo. Ĉesis Literatura Mondo.

1954 (50). Rezolucio de UNESCO pri Esperanto (Montevideo). Interzona Esperanto-renkontiĝo en Berlin, organizita de GEJ. Ivo Lapenna iĝis ĝenerala sekretario de UEA.

1959 (45). Festado de la centjariĝo de Zamenhof. Rekomenco de Esperanto-elsendoj el Varsovio. Forpasis Nikolao Kurzens kaj Kazimierz Bein (Kabe). Aperis Lingvo kaj vivo de Waringhien.

1964 (40). Aperis 33 rakontoj kaj Kalevala. Ivo Lapenna iĝis prezidanto de UEA.

1969 (35). Fondiĝis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj literatura rondo La Patrolo. Aperis Doktoro kaj lingvo Esperanto de Holzhaus. Deklaracio de Tyresö.

1974 (30). Aperis Esperanto en perspektivo, Esperanto-rusa vortaro de Bokarev. Skismo en UEA konata kiel la “Hamburga Puĉo”. Forpasis Franz Jonas kaj Sándor Szathmári.

1979 (25). Fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) k Kuba Esperanto-Asocio. Ekaperis GEJ-gazeto. Forpasis Andreo Cseh.

1984 (20). Varsovia simpozio “Strategiaj demandoj de la Esperanto-Komunumo”. Ekaperis almanako Sezonoj. Forpasis Clelia Conterno Guglielminetti.

1989 (15). Surbaze de ASE refondiĝis Sovetrespublikara Esperantista Unio. Aperis La bona lingvo de Claude Piron kaj Trezoro: la Esperanta novelarto. Mila numero de revuo Esperanto. Forpasis Miyamoto Masao.

1994 (10). Johano Paŭlo II komencas eldiri siajn Paskajn kaj Kristnaskajn bondezirojn en Esperanto. En Niĵnij Novgorod unuiĝis Ruslanda Esperanto-Asocio kaj Rusia Esperantista Unio. Esperantisto Reinhard Selten ricevis Nobel-premion. Forpasis Reto Rossetti kaj Emilija Lapenna.

1999 (5). Startis projektoj Indiĝenaj Dialogoj kaj Agado Espero. Aperis kritikaj studoj Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? de Tazio Carlevaro kaj Esperanto sen mitoj de Ziko Sikosek.


Someraj rememoroj

Fotoj de Andrej Budnik (Kaliningrado)

Por vidi bonkvalitajn fotojn musklaku sur la subaj miniaturoj.


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 1205, 261 Cooper street, Ottawa, Ontario, Canada K2P 0G3
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 1 (111)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 800 ekzempleroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo