Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 11 (109)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

MontKabana Renkontigho (Vanja Radovanovich)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

Cent jaroj pasis post la apero de Interlingua, unu el tiuj rivaloj de Esperanto, kiuj iom sukcesis praktike: periferia datreveno por la homaro, ĉu tia por la esperantistoj? Mi opinias, ke ne tute. Certe, ĝi estas dato en la interlingvistiko, kaj — ĉu vole, ĉu ne — ĉiu parolanta Esperanton estas iugrade interlingvisto. Ne ŝajnas tre reala la ideo ke Esperanton oni studas por konatiĝi kun eksterlanda belul(in)o aŭ por prosperi en turismo. La plej banala minimumo en la angla sufiĉas en similaj entreprenoj… Ĉiuokaze ne el tiu kontingento varbiĝas la legantoj de ĉi rubriko. Do mi parolu iom pri Interlingua kaj pri la interlingvistiko ĝenerale.

Antaŭnelonge oni komencis kaj baldaŭ finis sur la paĝoj de LOdE polemikon ĉirkaŭ certaj planlingvoj — konkurantoj de Esperanto. Oni menciis malsukceson de Ido kaj Volapük, kio provokis protestojn de idisto kaj volapukisto; tiutempe kelkaj personoj opiniis ke Esperanto mem ne sukcesis kaj ne sukcesos. Ĉiuj replikantoj sentis sin pravaj, kaj, paradokse, ĉiuj tiaj estis. La justo de la respondo dependas de la kriterioj de mezuro: la diferenco nestiĝas en la kriterioj. Ĉu Esperanto ne sukcesis kiel mondlingva hegemoniisto? Sendube tiel, sed ĝi sukcesis kiel reala komunikilo. Tamen tiaprincipe kial ne akcepti sukceson de Ido kaj Volapük, kiujn ja ĝuas amatoroj. Ĉu la kvanto tiel gravas? Oni havas, ekzemple, poemon de Homero, pri kiu ĉiu scias ke ĝi ekzistas, sed kiun preskaŭ neniu reale ĝuas. Kaj neniu negas ĝiajn valorojn. La poemo ekzistas: ĝi estas kaj restos ĝuebla.

Jen angulo de vido, meritanta atenton. Komence de la pasinta jarcento Giuseppe Peano kreis sistemon de esprimo kiu restas uzebla, kaj krome — ĝia historio kaj la principoj de l' konstruo estas materialo por analizo.

Nun — post 100 jaroj — ni povos senhezite konstati ke la sistemo de Peano hele kaj draste anticipis la ĉefan tendencon de la plua planlingvumado. Latino sen fleksioj (la komenca nomo de la lingvo) estas la plej naturalisma inter la naturalismaj projektoj kaj maksimume akcentas la ĉefan argumenton de la naturalisma skolo: ĝi estas plej facile rekonebla de ĉiuj, kiuj studis Latinon kaj ĝenerale de altedukitaj eŭropanoj, kaj ĝi malplej vundas la okulon en la aspekto de la koincideblo kun nature ekzistantaj esprimiloj. Post Interlingua de Peano oni ja havis Interlingue de von Wahl kaj Interlingua de Gode, kiuj aspiris sintezi la okcidenteŭropan naturecon… alĥemiaj provoj, kiuj ne sukcesis finhavi ion egalan al la diafana kristalo de Peano. Kompense ili sukcesis regeneri la Aĥilan kalkanon de la itala projekto — tiuj natursimilaj lingvoj, kiel bonaj manekenoj, ne havis internan espriman rezervon.

Ĉi tie ni alvenas la sekretan kaŭzon de la (relativa) malsukceso de la projektoj de von Wahl kaj de Gode. Ne turismaj kaj ne amintrigaj bezonoj altiras ordinaran ulon al planlingvo, sed ties lingvaj ecoj kaj precipe ties esprimvaloroj. Projekto pli riĉa en kreaj kapabloj ĉiam gajnas la konkuron, tial neniu “natura” planesprimilo ripetos la historian sukceson de la “monstro” de arteco Volapük.

Kaj plu. La finvenko de la angla estas dubebla, ne ĉar ĝi estas renversota de impeto de interlingvistoj, sed simple ĉar ĝi perdas esprimvaloron en la buŝoj de la neanglianoj, por kiuj ĝi ĉiam restos primitiva surogato, malviva kiel eĥo. Kie oni do serĉu alternativon? Antaŭ jarcento Peano verŝis certan lumon sur tiun ĉi misteran terenon.

Alen Kris

Sur la foto estas montgrimpemuloj, kiuj en ĉi-jara MontKabana Renkontiĝo, malgraŭ la facila rekoneblo de la lingvo de Peano, parolis tiun de Zamenhof. (Fotis Vanja Radovanović) 


Por la Esperanta rok-muziko

Floréal Martorell respondas

LOdE: Kio estas Flo, kaj kio instigis lin Esperanto-rokumi?

FM: Miaj gepatroj luktis kontraŭ faŝismo en Hispanio ĝis februaro 1939, poste ili rifuĝis en Francio. En franca koncentrejo mia patro eklernis Esperanton.

Mi naskiĝis en Francio la 10an de oktobro 1956. Adoleske mi interesiĝis pri muziko, vizitante ofte koncertojn de bandoj francaj kaj eksterlandaj.

En 1973 mi ekaktivis en la liberecana, kontraŭmilitista kaj kontraŭatomenergia movadoj. En 1976 mi fuĝis el Francio por ne militservi kaj iris al norda Eŭropo. En tiu longa ekzilvojaĝo mi renkontiĝis kun interesaj homoj, kaj foje mi renkontis esperantiston en Nederlando. La ideo de tiu utopia lingvo ĉarmis min, kaj mi decidis iam lerni ĝin!

En 1980 socialdemokratoj gajnis la balotojn kaj estis amnestio. Mi revenis al Francio kun mia tiama brazila kunulino Tania. Miaj gepatroj jam emeritiĝis kaj forlasis la aktivadon en la farmo, mi do komencis aranĝi la ejojn de la farmo por starigi specon de kultura centro.

Tiel mi starigis la asocion CAM (Muzika Asocia Kolektivo). Dum 7 jaroj mi estris ĝin, organizante rok-koncertojn, kunlaborante en festivaloj, farante interŝanĝojn kun hispanaj kaj svisaj bandoj, eldonante magazinon, organizante radioelsendojn ktp… Krom mi kaj Tania laboris teamo de 6 personoj. Mi faris tion senpage, dumtage mi laboris kiel elektristo.

En junio 1987 mi hazarde legis, ke karavano de Esperanto-biciklistoj survoje al Varsovio estis akceptita en Tuluzo de la lokaj Esperanto-asocioj — la lingvo kiun eklernetis mia patro, kaj kiun parolis tiu nederlanda liberecano, finfine vivis ankaŭ en Tuluzo!

Mi tuj eklernis la lingvon kaj aliĝis al diversaj kursoj kaj renkontiĝoj internaciaj. Tre rapide mi konvinkiĝis, ke necesas riĉigi kvalite kaj kvante Esperanto-rokmuzikon, tio fakte rapide okazis kiam mi komencis fari la programojn ĉe radio FMR (ekzistis nur kasedo de Amplifiki kaj de Persone). Mi decidis alporti por Esperanto miajn spertojn akiritajn en CAM, kaj tiel naskiĝis EUROKKA — “Esperanto-Rok-Asocio”.

LOdE: Rakontu pri la unua eldonaĵo de Vinilkosmo, vinildisketo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj.

FM: Kun Jomo ni partoprenis IJKon en Kerkrade (1989), kie ni renkontiĝis kun Team', Kajto, TBC, Amplifiki, Persone, muzikistoj de la nuna kataluna bando Kaj Tiel Plu (Xavier Rodon, Joan Maria “Jomo” la flutisto), Nikolin', Saskia Veen…ktp. EUROKKA organizis kunvenon por prezentiĝi kaj lanĉi aktivan kunlaboradon. Post IJK EUROKKA partoprenis Internacian Muzikan Renkontiĝon en Ostrava (Ĉeĥio).

Reveninte al Tuluzo, ni okazigis kunvenon de EUROKKA, en kiu estis kreita diskeldonejo Vinilkosmo, kies nomon trovis JoMo, kaj la rok-fanzino Rok-gazet', kiun ekredaktis Aline Boulet de Amplifiki. Tiam estis planita la unua kompilo kun Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj.

En novembro 1989 venis al Tuluzo Amplifiki por surbendigi en studio Maria ET du titolojn por la kompil-disketo de Vinilkosmo kaj la kasedalbumon Esperanto ne konas landlimojn. Decembre 89 kaj januare 90 JoMo preparis albumon kun La Rozmariaj Beboj en studio La court des Miracles kaj profitis la okazon por surbendigi du kromajn kantojn por la projekto de Vinilkosmo. Printempe 1990 ĉio estis preta. La disko (1000 ekz-oj) aperis en majo 1990.

Paralele dank' al Aline Boulet prepariĝis la nula Rok-gazet'. Ĝi estis tajpita per skribmaŝino, kaj ĉio estis muntita per tondilo kaj gluo de Aline Boulet. Aline sendis al mi ĝin, kaj mi iris al la presejo en Puylaurens, starigita de muzikistoj de la punka bando Kambrones. Tie estis presita la gazeto kaj la teksto-libreto de la vinila kompildisketo de Vinilkosmo.

La mono por aperigi samtempe la disketon kaj la nulan Rok-gazet'on venis el la kotizoj por EUROKKA kaj el la trinkejo de la muzikekzercejo, kiun utiligas la muzikistoj ekzercantaj tie…

LOdE: Laŭ mia sperto, la plej komplika afero por eldonisto estas kompilaĵoj, des pli internaciaj kaj diversstilaj.

FM: Estas du specoj de bandoj kaj artistoj en la espomuzikscenejo: pure Esperantaj kaj papagaj. En la kompiloj, kiujn ni produktis, enestas ambaŭ specoj… Kompreneble la Esperantaj artistoj tuj kaptis la celon de la kompiloj, por la papagaj ni devis prezenti la aferon, klarigi kio estas Esperanto kaj ĝia sennacieca sinteno…

Jes problemo kun la kopirajtoj estis ĉefe por la plej famaj: Fabulous Trobadors, Masilia Sound System, Remy Walter, Jacques Yvart… Ni devis aĉeti la rajtojn de la francaj eldonejoj por la titoloj tradukitaj kaj aperintaj en niaj kompiloj.

LOdE: Priskribu eldonaĵojn de Vinilkosmo, aparte menciante viajn ŝatatajn.

FM: Uf… estas tro multaj albumoj, kaj estus tro longe prezenti niajn eldonaĵojn. Vizitu nian TTTejon: (www.vinilkosmo.com) aŭ petu nian katalogon poŝte (Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville, Francio).

Mi tamen parolu iom pri la lastaj… Sen, la akustika albumo de Persone, montras alian vizaĝon ne malinteresan.

Elektronika kompilo estas unu el la plej bone produktitaj dank' al Gunnar Fischer, kiu majstre artreĝisoris la projekton. Ĝi montras, ke ankaŭ Esperanto aktualas en la muzika mondo kaj disponas pri larĝa muzika panelo, eĉ en la plej avangardaj muzikoj, kaj tion montris ankaŭ la mita brumuzika eldono Esperanto subgrunde.
Flo kaj Tribulet en la studio
LOdE: Pri la Esperanto-studio en Tuluzo…

FM: La studio estas malfermita por ĉiuj, kiuj volas surbendigi demon aŭ albumon, ĉu esperantistoj aŭ ne. La sonreĝisoro Tribulet estas tre kompetenta kaj estas pagata por tiu laboro, tio ankaŭ klarigas kial la studio ne estas senpaga… La mono enspezita estas reinvestata en la studio.

Intervjuis Glebo Malcev


Internacia Televido en Esperanto

La teamo de Ĝangalo, kiu dum la lastaj naŭ monatoj elmontris sian seriozecon kaj profesiecon per la plej granda notico-portalo en Esperanto (http://Gxangalo.com), volas dividi kun la tutmonda esperantistaro la defion establi la unuan sur la mondo profesian interretan televidkanalon tute en Esperanto — ITV (Internacia Televido).

La problemoj pri televidaj elsendoj en Esperanto delonge kirliĝis en la menso de tiuj, kiuj establis Ĝangalon. La skipo multe studis pri la temo, multe enketis ĉe profesiuloj kaj laborantoj en tiu merkato, alvenante al la konkludo, ke jam eblas al la esperantistoj havi sian propran televidon.

La kostoj por ses-monata funkciado de la interreta televidkanalo ITV atingas 35 mil eŭrojn (la mono estos uzata por ses monatoj da laboro, aĉetado de teknikaj aparatoj, dungado de kompetentaj homoj kaj teknikistoj, kaj pretigo de studioj kaj kameraoj). La celo de la kampanjo estas kolekti la kapitalon per mondonacoj kaj kontribuoj de la tutmonda esperantistaro, individue aŭ klube, por la establo de profesia televidkanalo en Esperanto.

Al tiuj, kiuj volas kontribui aŭ informiĝi pri la establo de ITV, oni petas viziti la subportalon de la kampanjo (http://Gxangalo.com/televido), aŭ kontaktu la administranton de la kampanjo per la retadreso televido@ĝangalo.com. En tiu subportalo troviĝas pli detalaj informoj pri la manieroj kontribui, mone, teknike aŭ persone. La brazilano Flavio Rebelo, la motoro malantaŭ Ĝangalo kaj la projekto ITV, planas baldaŭ ekpilgrimi tra Esperantio, irante de klubo al klubo tra la kontinentoj, persone, eksplikante pri kio temas la afero, kaj kiel ĝi revolucios la manieron, per kiu ni rilatas al la internacia lingvo.

UEA kaj Esperanto-Societo Kebekia jam forte subtenas la kampanjon. Alvenas nun la tempo ricevi de la unuopaj esperantistoj la apogon, kiu estos decidiga por la establo de propra, plene Esperanta, televidkanalo.

Tial la administracio de la Projekto ITV deziras sincere kaj tutkore peti, ke esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj subtenu la projekton establi interretan televidkanalon, per monaj kontribuoj. Paralelaj kampanjoj organizotaj de kluboj kaj asocioj de Esperanto tra la mondo estas do tre bonvenaj, kiel maniero financi la projekton.

Partoprenu ankaŭ vi en la plej granda aventuro de nia lingvo ekde ties lanĉo, en 1887 — la establo de la unua televidkanalo en Esperanto.

Flavio Rebelo


Novaj ofichavantoj en la CO

Tuj post la sukcesa fino de la Gotenburga Universala Kongreso la Aganta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes estis nomumita Konstanta Kongresa Sekretario.

Roy McCoy estis nomumita la redaktoro de la Jarlibro, anstataŭ Joost Witteveen, kiu respondecis pri ĝi en 2002 kaj 2003.

GK UEA


Kie denaskaj infanoj kune ludas

Ĉu vere ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto? Antaŭ 10 jaroj, okaze de naskiĝo de miaj infanoj, min turmentis demando: Ĉu eblas eduki miajn infanojn du- aŭ plurlingve? Mi serĉis kaj trovis libron en vendejo kaj broŝuron ĉe Rondo Familia de UEA.

Mi eksciis ke en multaj landoj Afrikaj kaj Aziaj, homoj uzas plurajn lingvojn de diversaj triboj. Nur povraj eŭropanoj scipovas nur unu lingvon. Tiuj libroj informis, ke eblas elekti metodon: unu persono parolas unu lingvon, ĉiam la saman; alia persono parolas ĉiam alian lingvon. Ekzemple paĉjo ĉiam Esperanton, panjo ĉiam lokan lingvon. Alia metodo proponas elekti lingvon laŭ cirkonstancoj, ekzemple ĉeesto de iuj personoj, aŭ ŝanĝi ĉiusemajne la lingvon. Bone, iel mi komencis kaj tiel agas ĝis nun.

Kiam la infanoj kapablis marŝi, ni fine povis partumi (partopreni) Esperanto-aranĝon. Sed ho ve. Bela loko, interesaj amikoj, sed neniu loko por infanoj, kiuj bezonas kuri, krii, ludi. Ni ne povis trankvile resti kaj preferis tute ne partumi, ni do malaliĝis perdante aliĝkotizon.

Kaj ni serĉis alian aranĝon pli taŭgan. Dum ferioj ni ne volis disiĝi de niaj infanoj, do ne partumi UK-on forlasante ilin en IIK. Fine mi trovis ion plej taŭgan, nome Renkontiĝon de Esperantistaj Familioj, mallonge REF. Tie partumas tutaj familioj dum unu semajno en feria loko. Infanoj ludas kune, gepatroj babilas kune, foje oni ekskursetas, sed ĉiam kun ĉiuj infanoj. Sola ebla programo preparata de gepatroj servas por distri, ludigi kaj paroligi infanojn.

REF okazas ĉiusomere, plej ofte en ekssocialismaj Eŭropaj landoj, sed en 2003 unuafoje en malsocialisma lando, nome en franca Esperanto-kastelo Grezijono. Venis 81 personoj el 12 landoj, inter tiuj 20 familioj, 37 infanoj, 5 volontuloj, 22 vegetaranoj.

REFon organizas iu familio, kutime sperta. Komencantoj ne venu, okazas neniu kurso, infanoj ne kapablaj esprimi sin en Esperanto ne havos amikojn kaj ne ŝatas reveni.

Sciu ke REF 2004 okazos komence de aŭgusto en Norda Serbio.

Bert Schumann
Foto de Bert Schumann
Sur la foto: vizito de nigraj kaj blankaj cignoj ĉe la kastelo Plessis-Bourré. (Fotis Bert Schumann) 


Tria semestro en Poznano

Pola ora aŭtuno bonvenigis la partoprenantojn de la tria semestro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań 21–26 sep. La gestudentoj el diversaj landoj ĉeestis la kursojn de d-ro Detlev Blanke kaj d-ino Vera Barandovska-Frank pri interlingvistiko, de d-ro Vilmos Benczik pri la tria periodo de la Esperanto-literaturo, de Blazio Wacha pri semantiko kaj leksikologio kaj de d-rino Ilona Koutny pri la esperanta sintakso, Wera Blanke prezentis la aktualan staton de terminologio.

El la antaŭa grupo Jitka Skalická (Ĉeĥio) defendis sian diplomlaboraĵon “La konceptoj de universala lingvo kaj rilataj nocioj en ĉeĥaj enciklopedioj kaj vortaroj: interlingvistiko”. Meze de la semajno freŝe eliris el la presejo la sekva volumo de etvortarserio de Ilona Koutny pri Lingvo kaj Komunikado, kiu utilos en lingvistikaj studoj.

Dum la laborplena semajno troviĝis tempo ankaŭ por vespera kunestado kun muzikado de la partoprenantoj. Kiel kutime la semajno finiĝis per la kultura aranĝo ARKONES, kie kaj la geinstruantoj kaj la gestudentoj prezentiĝis per prelegoj aŭ muziko.

Ilona Koutny


ARKONES!

Kontenta mi revenis hejmen post la 19a ARKONES, kiu estis por ni festivalo de rekordoj. Ja La Ondo akceptis 26 abonkotizojn (neniam en unu renkontiĝo ni plukis tiel multajn), kaj kiel la 500an abonanton por 2003 mi registris Blazion Vaha. La magia nombro 500 estis neatendite atingita pro la klopodoj de la redakcia stabo, diverslandaj perantoj kaj kunlaborantoj.

Dankon al ĉiuj!

Sed ne nur tio bonhumorigis min. Multajn emociojn vekis renkontiĝoj kun malnovaj amikoj. Surprizega estis la eksterprograma apero de Walter Żelazny. La unua Konsulo de la Esperanta Civito per sia referaĵo Ĉu ni esperantistoj travivos nian propran morton vekis ardan diskuton podie kaj koridore. Li, iama aktivulo de PSEK, ĝuis la diskuton kaj sian popularecon kaj, evidente, la etoson de la 19aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto.

La programo estis tradicie densa, kaj por trakti iujn aferojn kaj babili kun amikoj necesis fuĝi de vere interesaj eroj. Kaj tiuj estis multaj.

Jen kelkaj prelegoj: Vera Barandovska lingvistike analizis magiajn eldirojn de Harry Potter, Detlev Blanke per abundaj ekzemploj montris la metaforan uzon de la lingvonomo Esperanto en ĵurnalismaj tekstoj. Vilmos Benczik pritraktis La Infanan Rason de William Auld, kaj Aleksander Korĵenkov rakontis pri Nikolao Hohlov kaj ties La Tajdo. Komputikajn temojn traktis Bertilo Wennergren kaj Witold Czerwiński. Zbigniew Galor parolis pri kultura identeco de esperantistoj, kaj Roman Dobrzyński emfazis aktualecon de la Zamenhofaj ideoj. Sed mi ne listigu ĉiujn prelegojn.

Same ĉiujn erojn de la kultura programo mi ne listigu por ne duobligi la spacon, kiun mi havas je dispono. Sed ne malmencieblas la Miela Vespero kun koncerto de industria rokmuziko, prezentita de poznana grupo Krio de Morto, kiu fuĝigis kelkajn aĝajn aŭskultantojn. Sed fluto, gitaro kaj kantado de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren reharmoniigis la etoson. Moliero Ngangu kun kolegoj el DR Kongo tutnokte dancigis junulojn.
Krio de Morto koncertas en Poznan (Fotis Andrzej Sochacki)
Ĉu io mankis? Pro la multaj partoprenantoj (ĉ. 160 el 16 landoj) ne ĉiam sufiĉis seĝoj en la babilejo. Ankaŭ libroservaj vendotabloj ne sufiĉis —ja ses eldonejoj venis kun siaj libroj 26–28 sep al Poznań. Tamen sufiĉis por ĉiuj la sperto, gastamo kaj entuziasmo de Paweł Janowczyk, Tadeusz Chrobak, Zbigniew Kornicki kaj aliaj organizantoj, kiuj jam invitas al la venontjara jubilea 20a ARKONES.

Halina Gorecka


Tradiciaj aranĝoj en Bydgoszcz

En Bydgoszcz (Pollando) 25–28 sep okazis tradicie, je la Monda Tago de Turismo, la 29a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kune kun la 24a Sesio de AKB (AIS Klerigejo Bydgoszcz). Por la studjaro 2003/2004 ĝis nun aliĝis pli ol 100 gestudantoj el 18 landoj de Eŭropo, Afriko, Aŭstralio kaj Azio. La Forumo kun AKB-Sesio estis samtempe inaŭguro de la studjaro 2003/2004 de ISTK kaj AIS en Bydgoszcz.

Estis prezentitaj 10 kursoj pri turismo, edukado kaj kulturo, kiujn gvidis prelegantoj el 6 landoj.

Esperantotur


IET planas kongresi venontjare

Post la malapero de la Monda Turismo, en la Gotenburga UK oni fondis novan asocion, kiu provizore ricevis la nomon Internacia Esperanto-Turismo. Ĝi funkcios sen aliĝoj kaj membrecoj, utiligante ĉefe la interreton por kontaktigi homojn, asociojn, ktp, kiuj interesiĝas pri turismo en Esperanto, kaj teni ilin daŭre informitaj, kaj fortigi interrilatojn.

IET tute ne havas rilaton kun la antaŭa Monda Turismo. Ĝi ne agos kontraŭ la antaŭa Monda Turismo. Ĝi agos kontraŭ neniu, kaj estas bonvenaj ĉiuj kunlaboroj kaj kunlaborantoj.

16 okt okazis en Bydgoszcz neformala kunveno, kun partopreno de homoj el Pollando, Kongo, Aŭstralio kaj Hispanio, por pristudi la eblecon okazigi la unuan Kongreson de IET. Oni decidis (provizore ĉar ni atendas viajn sugestojn), ke ĝi okazu aŭ antaŭ la UK en Ĉinio, kun fino minimume 5 tagojn antaŭ tiu kongreso, aŭ en aŭgusto, komencante minimume 5 tagojn post la UK en Ĉinio.

Ni serĉas taŭgan lokon, belan kaj malmultekostan, por la kongreso. Inter la proponitaj kongresurboj troviĝas belega vilaĝo Tuchola kaj historia urbo Malbork.

Augusto Casquero


La 35a Korea Kongreso

4–5 okt okazis la 35a Korea Kongreso de Esperanto en hotelo Sangnok en la urbo Chonan, ĉirkaŭ 80 km sude de Seulo. 159 esperantistoj, inkluzive de 9 eksterlandanoj, partoprenis kaj ĝuis diversajn programerojn, ekzemple, koreajn tradiciajn muzikon kaj dancon, teatrojn, 12 fakajn kunsidojn titolitajn “La futuro de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj inter la homoj”, “Kia devas esti lingva sono de Esperanto?”, “Gramatika analizo de noveloj el Monato” ktp. En la kongresa universitato prof. So Gilsu prelegis pri la temo “La restaĵoj de Koguryo-dinastio en kontinento”.
Korea E-Kongreso
Kunsidis KEA-redakcianoj iamaj kaj nunaj diskuti pri la redaktoplano por la jubilea 200a numero de La Lanterno Azia, kiu aperos en majo 2004.

Precipe ĝojigis la kongresanojn nove eldonita libro La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado (370 paĝoj), kiun verkis d-ro Lee Chong-Yeong. Ĝi estas la dua libro pri korea Esperanto-movado. La unuan eldonis d-ro Kim Samsu en la jaro 1976.

Kim Uson


La 5a Ĉina Kongreso de Esperanto

2–5 okt okazis la kvina Ĉina Kongreso de Esperanto en Yanji, ĉefurbo de la Yanbiana Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin-provinco, nord-orienta Ĉinio. La kongreson ĉeestis 236 esperantistoj el 26 diversaj lokoj de Ĉinio kaj gastoj el Koreio kaj Ruslando.
La komuna foto
2 okt matene inaŭguriĝis la kongreso, kiun prezidis Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Post salutparoladoj de oficialuloj kaj kongresanoj, Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL, raportis pri la laboro de la Ligo en la pasintaj kvar jaroj. Wang Hanping, asista ĝenerala sekretario de ĈEL kaj direktoro de la centra oficejo de la Ligo, prezentis la prepariĝon de ĈEL por la 89a UK okazonta en Pekino en 2004 kaj resumis la laboron de la ĉina delegacio en la 88a UK en Svedio.

La kongreson salutis per letero Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, 4 Esperanto-organizoj kaj 13 esperantistoj el 17 landoj. Renato Corsetti skribis: “Via laboro estas rekonata de eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas nepre rilati kun vi, ricevi viajn revuojn, aŭskulti viajn radiojn, lerni pri via historio kaj pri via kulturo. Ne estas troe diri, ke ĉiu esperantisto estas ankaŭ iomete ĉino. Do, vi havas grandan respondecon pro la grandaj atendoj de neĉinaj esperantistoj”.

La kongresa temo estis: La Universala Kongreso kaj la Esperanto-movado de Ĉinio en la nova jarcento. Zou Guoxiang, vicprezidanto de ĈEL, montris en sia parolo, ke okazigo de la 89a UK en la komenco de la nova jarcento havas gravan signifon. Li alvokis la lokajn Esperanto-organizojn kaj esperantistojn agadi por sukcesigi la kongreson. Poste dekkelkaj samideanoj prezentis siajn opiniojn pri ĝi. Han Zuwu el Tianjin parolis pri “La loka Esperanto-movado estas fundamento de la tutlanda Esperanto-movado”, Hou Zhiping pri “Universala Kongreso estas akcelilo de la ĉina Esperanto-movado”, Li Shijun pri “Kiaj taskoj staras antaŭ ni?”, kaj aliaj samideanoj pri “Kion ni faros por la 89a UK?”, “Kion ni faros kontraŭ lingva hegemonio?” ktp.

La kongreso havis kunsidon por respondeculoj de lokaj Esperanto-asocioj kaj komitatanoj de ĈEL. Ĝin prezidis Yu Tao, kiu faris paroladon pri tio, kiel organizi kaj akordigi por sukcesigo de la 89a UK. Delegitoj el la Esperanto-asocioj de Interna Mongolio, Ŝanhajo, Shanxi, Dandong, Changzhou, Hubei, Sichuan kaj Shandong parolis pri spertoj kaj renkontitaj problemoj en siaj laboroj. Ili venis al la konsento, ke lokaj Esperanto-movadoj estas fundamento de la ĉina Esperanto-movado, kaj esprimis, ke ili diligente laboros por antaŭenpuŝi la ĉinan Esperanto-movadon kaj kunlaboros kun ĈEL por plenumi taskojn de la 89a UK.

En la kongreso krom la tema kaj faka programoj estis aranĝitaj ankaŭ diskutoj pri diversaj temoj: junularo, fervojoj, turismo, komerco, uzado de Interreto ktp. Okazis ankaŭ oratora konkurso kaj ekskursoj.

3 okt posttagmeze okazis Esperanto-Seminario por memori Tikos okaze de la 20-jariĝo de lia forpaso kaj samtempe okazis premiero de la libro Elektitaj verkaĵoj de Tikos.

La kongresan fermon prezidis Zou Guoxiang. Wang Hanping faris resuman paroladon pri la kongreso. Post tio sekvis anonco de la listoj de premiogajnintoj de Esperanto-asocioj, individuoj kaj oratora konkurso, kaj disdono de premioj kaj atestiloj. Yu Tao legis la rezolucion de la kongreso kaj ĉiuj ĝin aprobis per varma aplaŭdo. Ĉe la fino de la fermo Hou Zhiping legis salutleteron al Bakin okaze de lia 100-jariĝo kaj ĉiuj kongresanoj subskribis la verdan ŝtofon, kiun ĈEL donacos al Bakin.

Niu Xueqin


Ĉe la Kongreso de la Popoloj

La Esperanta Civito partoprenos per propra delegacio, gvidata de sen. Marie-France Conde Rey, en la sesioj de la Kongreso de la Popoloj, 25–27 okt 2003 en Parizo. La inviton sendis al nia Konsulo la Kongreso mem.

La unuaj sesioj de la Kongreso de la Popoloj okazis en Ĝenevo 1950, sub la prezido de Edmond Privat. Li mem prezidis ankaŭ Universalan Ligon, kies idealoj estis tre proksimaj al tiuj de la Esperanta Civito. La Kongreso de la Popoloj estas la plejsupra instanco de la mondialistoj. Ĝi unuflanke strebas al mondfedera reformo de UN, aliflanke disvolvas la mondcivitismon. Esperanto estas unu el la laborlingvoj.

HeKo


Libroj sub reloj

14 sep 2003 okaze de la 3a Internacia Literatura Festivalo en Berlino, estis organizita la 1a Internacia Libro-Bazaro, sub la reloj de la metroo ĉe Potsdamer Strasse, centre en Berlino. Ĉeestis kun libroj tri berlinaj organizaĵoj: Esperanto-Archiv-Berlin, Esperanto-Jugend-Berlin kaj Esperanto-Haus-Michendorf.

Per la vendo de la libroj estis pagitaj la kotizoj por la standoj kaj eĉ restis sufiĉe da gajno por la ĉeestantoj. Multaj junaj esperantistoj ĉeestis kaj informis pri Esperanto kaj literaturo. La organizantoj intencas fari serion de la similaj bazaroj kaj invitis la ĉeestintajn Esperanto-organizojn al kunlaboro.

Johano Pachter


Junulara Kultura Semajnfino

2–5 okt en gimnazio Bertolt Brecht en Dresdeno okazis la 3a Esperanto- Kultura Semajnfino (KuSo), organizita de Saksa Esperanto-Junularo. En la gimnazio nin kore akceptis d-ro Benoît Philippe, instruisto de la franca kaj de Esperanto en la gimnazio, la ĉefa organizanto de KuSo.

Kuso en Dresdeno (Fotis Irek Bobrzak)KuSo celas diversforme instigi la junularon eniri en Esperantujon. En la programo do krom la kursoj de Esperanto kaj vizitado de la urbo, estis sporto, ludoj, teatrado, kuna kantado kaj amikumado. La etoso estis junulara, bonega, plena da vivo kaj humoro.

Partoprenis junularaj grupoj el kelkaj urboj de Pollando kaj Germanio. La germanoj kun la poloj kantis ĝis malfrua vespero kune ludante gitarojn, ekkonante la plej popularajn kanzonojn de ambaŭ nacioj, dancis feliĉaj inter la seĝoj senkonscie plenuminte la Ludovikan revon pri la monda familio.

Ofte aŭdiĝas plendoj pri manko de gejunuloj dum niaj renkontiĝoj kaj pri konstanta maljuniĝo de la movado. Tiuj plendoj havas sian realan fonton, tamen — permesu al mi prezenti la propran opinion — ĉiam pli facilas paroli ol agi, kio estas la plej grava malsano de nia movado! Post tiuj kelkaj tagoj en Dresdeno mi estas plena de admiro al la organizantoj de KuSo, precipe al d-ro Benoît Philippe, kiu ne plendadas, sed realigas vere utilan por la movado esperantista laboron kun junularo.

En la koro mi kaŝas nur unu deziron: ke aperu inter ni pli multe da d-roj Benoîtoj, kiuj nun, bedaŭrinde, plej ofte devigitaj estas agi sole, sen kompreno kaj apogo de la esperantistaro!

Irek Bobrzak


Sankta Meso en Bureso

12–19 sep en la vilaĝo Bouresse, Ed Borsboom (NL) donis interesan prelegserion pri la vivo kaj laboro de Andreo Cseh kun provlecionoj.

Kiel kutime, la kurso estis bone ĉeestata (21-25 partoprenantoj) sed malkiel kutime, ankaŭ staĝis pastro Albrecht Kronenberger (DE) kiu celebris meson en Esperanto en la mezepoka vilaĝa preĝejo. La kunvenintoj el Nederlando, Belgio, Germanio kaj Francio mirakle bone kantis liturgion, belegajn religiajn kantojn sub la direktado de la pastro.

Ni ĉiuj ege dankas la pastron de Bouresse pro la “pruntedono” de la preĝejo kaj ni estas tre kontentaj pro la ĉeesto de kelkaj loĝantoj de Bouresse.

Georges Gonthier


p. Jozefo Zielonka kaj p. Stanislavo PlatekNova Esperanta memortabulo

21 sep en la fama pola pilgrimloko Licheń, kie troviĝas Mirakla Bildo de Dipatrino Doloranta Reĝino de Pollando, okazis tre grava aranĝo por polaj esperantistoj — malkovro kaj konsekro de memortabulo en Esperanto.

La ceremonion partoprenis multaj gesamideanoj el diversaj partoj de Pollando, inter ili du pastroj esperantistoj: p. Jozefo Zielonka el Tarnovo kaj p. Stanislavo Płatek el Gdansko. Post la malkovro de la tabulo la partoprenantoj preĝis la Anĝeluson kaj poste estis kuncelebrita Sankta Meso. Post la Sankta Meso oni rakontis la historion de la Mirakla Bildo en Licheń, baziliko kaj ĉirkaŭaĵo. Prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak, parolis pri la Ekumena Kongreso en Rimini kaj problemoj de la pola IKUE-sekcio. Poste Leszek Łęgowski kaj Bogusław Sobol prezentis siajn poemojn, kaj Bohdan Wasilewski legis poemojn de aliaj polaj poetoj.

La tuta aranĝo estis bonege preparita, interesa kaj plaĉa, antaŭ ĉio danke al Bohdan Wasilewski el Varsovia Klubo de Katolika Intelektularo, en kies Esperanto-Sekcio li dum multaj jaroj agas. Jam oni planas venontjare denove renkontiĝi en Licheń, laŭeble en internacia amika, esperantista, familia rondo por kune preĝi ĉe la bildo de Dipatrino Maria kaj admiri belecon de la baziliko, la sepa laŭ la grandeco en Eŭropo.

Bogusław Sobol


Litovia kalejdoskopo

Nova kurso en la Esperanto-Domo

6 okt en la Esperanto-Domo en Kaŭno komenciĝis unumonata ĉiutaga (krom sabatoj kaj dimanĉoj) intensa kurso de Esperanto. Ĝin gvidas pola Cseh-instruistino, Ewa Bondar. La kurso estas senpaga por la kursanoj. Aliĝis 60 personoj, kiuj lernas en 4 grupoj. Anoncoj pri la kurso aperis pli ol 30-foje en gazetoj, ankaŭ en radio kaj televido. Ĉiuj anoncoj aperis senpage.

La bazajn kursojn kun eksterlanda instruisto LitEA praktikas dum pli ol 10 jaroj. Ilin gvidis instruistoj el Brazilo, Aŭstralio, Slovakio, Bulgario, Pollando. Rezulte en Litovio aperis multaj aktivaj esperantistoj. Tiaj kursoj okazis ne nur en Kaŭno, sed ankaŭ en Vilno, Klaipėda, Šiauliai, Panevėžys, Marijampole, Palanga, Alytus k.a.

Esperanto kaj junaj verkantoj

Kvin reprezentantoj de LitEA partoprenis la 6an Kongreson de junaj verkantoj, kiu okazis 26 sep en la Respublika Instruista Domo en Vilno. Ili rakontis, interalie, ke lastatempe en Litovio aperis du porinfanaj libroj en Esperanto. Prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, kiu ricevis specialan diplomon en la Kongreso, invitis lernantojn studi Esperanton kaj post du jaroj partopreni la 90an UK-on en Vilno kaj la Internacian Infanan Kongreseton. En la postkongresa bankedo multaj instruistoj interesiĝis pri eblecoj lerni Esperanton en mezlernejoj.

Por studentoj-filologoj

22 sep, okaze de la Tago de Eŭropaj Lingvoj, en la Kaŭna Humanisma Fakultato de la Vilna universitato okazis speciala prezento de Esperanto. Antaŭ pli ol 40 studentoj-filologoj pri Esperanto prelegis Povilas Jegorovas. Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė per fluto ludis kelkajn muzikaĵojn. Aktorino Birutė Prekevičiūtė deklamis versojn de Salomeja Neris en la litova kaj en Esperanto. Multaj studentoj ekinteresiĝis pri Esperanto kaj promesis studi ĝin.

Renkontiĝo en librovendejo

3 okt en vilna librovendejo Antakalnio peleda, kiu ekde septembro havas Esperanto-fakon, 30 personoj venis por renkontiĝo kun esperantistoj. Povilas Jegorovas prezentis kelkajn librojn en/ pri Esperanto, kiuj lastatempe aperis en Litovio, rakontis pri eldonplano, informis pri evoluo de organizaj laboroj por la venonta UK en Vilno en 2005. Valdas Banaitis rakontis pri sia interesiĝo pri Esperanto kaj pri poezio en Esperanto. Antanas Mekys kaj Jūratė Bartaškienė deklamis versaĵojn. Kelkajn kantojn en Esperanto kantis ensemblo Herbo, kiun gvidas Nina Binder.

Jubileo en Panevėžys

8 okt en Panevėžys okaze de la 80-jariĝo de la esperantista agado en la urbo estis organizitaj du publikaj aranĝoj. En la muzeo de Panevėžys estis malfermita ekspozicio pri Esperanto, kiu funkcios unu monaton. La solenan lanĉon de la ekspozicio partoprenis gvidantoj de la muzeo kaj de LitEA, multaj esperantistoj, ĵurnalistoj, urbanoj, gastoj el aliaj urboj. Poste en la regiona publika biblioteko de Panevėžys okazis publika konferenco, dediĉita al la jubileo kaj al la eldonejo de la urba Esperanto-klubo Revo.La festadon kronis solena bankedo. 8 nov en Panevėžys komenciĝos nova Esperanto-kurso.

La Steleto verdiĝas

Ekde la dua ĉi-jara numero, porinfana revuo Žvaigzdutė (Steleto) publikigas lecionojn de Esperanto, kiujn preparis Valdas Banaitis. Pli frue lecionoj de Esperanto aperis en Švyturys (Lumturo), Moksleivis (Lernejano), Jupiteris, Kregždutė (Hirundeto), en ruslingva Eĥo Litvy (Eĥo de Litovio) k.a.

Kiu scias ĉion pri Esperanto?

4 okt en sabata suplemento por viroj kaj pri viroj Julius de populara ĵurnalo Respublika (51 mil ekz.) aperis granda artikolo pri Povilas Jegorovas. La artikolo nomiĝas “Advokato de Kaŭno Esperanton amas pli ol sian laboron” kaj la subskribo sub la foto tekstas: “Povilas Jegorovas pri Esperanto scias ĉion”.

Esperanto en enciklopedio

En la ĵus eldonita akademia Enciklopedio de la litova lingvo sur paĝoj 183–184 estas prezentita Esperanto kaj ĝia stato en Litovio. La informojn pri Esperanto garnas kovrilfoto de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj (1890). Krome, sur paĝoj 164–165 estas priskribitaj planlingvoj ĝenerale.

Eĥo de Eco

Antaŭ du jaroj aperis litova traduko de La serĉado de perfekta lingvo en Eŭropa kulturo de Umberto Eco. Ĝi vekis intereson de litova intelektularo, pri kiu atestas informoj en litovaj tagĵurnaloj (Lietuvos Rytas, Kauno Diena k.a.) kaj recenzoj en revuoj. Konata litova lingvisto Antanas Klimavičius amplekse recenzis ĝin en monataj prilingvaj revuoj Gimtasis Žodis kaj Gimtoji Kalba. Artikolo pri la libro de Eco aperis ankaŭ en dusemajna informa bulteno de ministerio de edukado kaj scienco, distribuata en ĉiuj diversspecaj lernejoj de Litovio.

Kaŭno: urbo-fortikaĵo

Kauno - urbo de fortikajhoj
20 sep en Kaŭno okazis IJER 2003 (Internacia junulara esperantista renkontiĝo), kiun organizis Litovia Esperantista Junulara Ligo (LEJL) kaj junulara Esperanto-klubo Ondo. Partoprenis ĉ. 40 junaj esperantistoj. Ĝin finance subtenis konsilio de junularaj organizaĵoj de Kaŭno kaj regiona turisma informcentro. La temo estis: “Ekkonu Kaunas — urbon-fortikaĵon”. Speciale por IJER 2003 estis eldonita dulingva faldfolio pri la naŭ fuortoj de Kaŭno. En la programo estis longa ekskurso tra fuortoj de Kaŭno (vidu la foton ĉi-maldekstre), prelego pri historio de Kaŭno en la Zamenhof-domo, distraj aranĝoj.

Povilas Jegorovas


La 14a MontKabana Renkontiĝo

25–28 sep 2003 montmigrantoj kaj naturemuloj el Esperantujo denove venis partopreni MKR-on, kiu ĉi-jare okazis en vilaĝo Tuk en montara parto de Kroatio, 40 km de la Adriatika maro. Dum antaŭaj jaroj venis eĉ meksikano kaj usonanino, sed ĝis nun nek rusoj nek francoj partoprenis. Sed ĉi-jare ili venis: Jana kaj Aleksej el Ruslando kaj Rose kaj Vincent el Francio.

Ĉi-jare partoprenis 32 esperantistoj el 7 landoj. Interesa afero estas ke eĉ unu kvarono el ĉiuj partoprenantoj estis infanoj — la aranĝon partoprenis 4 Esperanto-familioj.

Ekskursoj estas la plej konata kaj interesa parto de la programo. Grupo A (montmigrantoj) vizitis unuatage belegan naturparkon Bijele Stijene, miksaĵon de densa arbaro kaj blankaj kalkaj rokoj. Kelkajn de ili oni eĉ povis surgrimpi kaj plej interesa certe estis “Granda kanjono” kiu finiĝas kun roko kiu havas nur 20 cm larĝan truon. Poste oni ankaŭ vizitis herbejan valon Matić Poljana kun nekutima monumento al 26 soldatoj frostiĝintaj iun malvarmegan nokton dum la 2a mondmilito. Grupo B (familioj kun infanoj) promenis nur ĝis tiu valo.

La dua ekskursotago, sabato, estis rezervita por ekskurso al pinto Bjelolasica (1536 m). La pinto mem ne estas tre granda, sed ofertas belajn rigardojn al la tuta regiono (eĉ foje al Alpoj!) kaj al la maro. Bedaŭrinde, pro la vetero, la maro ne videblis… Grupo B faris tiutempe la promenadon al arbaroj kaj herbejoj sub pinto Maj-vrh (1268 m).

Malsame al sunbrilaj unuaj du ekskursotagoj, dimanĉo venis kun nigraj nuboj kaj pluveto. Tamen oni faris ekskurson al vilaĝo Begovo Razdolje, la plej alta (1060 m) loĝata vilaĝo en Kroatio. Post la promenado oni fuĝis al vilaĝa trinkejo kaj varmiĝis trinkante teon kaj kuiritan vinon. Reveninte, ĉiuj ĝuis bongustan dimanĉan tagmanĝon kun patkukoj kiel deserto … kaj venis tempo por diri: “Ĝis la venonta MKR!”

Vanja Radovanović 


Eŭropa Tago de Lingvoj

Al la Eŭropa Tago de Lingvoj, Kroata Esperantista Unuiĝo kontribuis 27 sep 2003 en la publika biblioteko en la centro de Zagrebo per:

Esperanto facile kaj rapide — du-hora rapidkurso (surbaze de la ĉ. 200 Esperanto-vortoj kun internacia radikaro);

Esperanto kaj komputilo — prezento de la komputilaj Esperanto-vortaro, Esperanto-kurso, Esperanto-ludoj kaj CD-ROM Internacia gustumo de Esperanto;

La eta princo — ekspozicia prezento de dudeko da nacilingvaj (eŭropaj) tradukoj.

Al gazetredakcioj estis forsendita cirkulero kun aldonaĵoj i.a. kroatlingva traduko de la ĉi-jara UK-rezolucio kaj rezolucio de Euroscola 2001.

Marija Belošević


Murmansk: Ago-Tago kaj kurso

Ni preparis anoncojn kaj pendigis ilin en la Pedagogia universitato kaj Humanitara instituto. La regiona scienca bilbioteko, kie ni agas, en sia gazetara komuniko informis pri la kurso. Mi antaŭ la Ago-Tago parolis en lokaj radio kaj televido. En la biblioteko ni aranĝis Esperanto-standon. La biblioteka informfako proponis interesajn verdajn paperajn steletojn laŭ teknologio origami. Ĉiu steleto konsistas el 10 elementoj, sur kiuj estas ĉiuspecaj informoj pri Esperanto kaj Esperantujo.

Rezulte de la Agotagado al la kurso aliĝis 25 personoj, inter ili 16 junuloj en la aĝo 17-24 jaroj. Ni elektis la zagreban metodon, laŭ la ĵus eldonita kaliningrada lernolibro, kiu permesas fini ĝin meze de decembro. Ja ni havas priplorindan sperton, kiam post vintraj ekzamenoj kaj ferioj niaj kursanoj-studentoj forlasas la kurson, kiu devus daŭri ĝis februaro.

Aleksas Masiukas


ED pri interlingvistiko

Kvardekpaĝa broŝuro Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo estis publikigita de UEA en julio 2003. La aŭtoro de la verko estas d-ro Detlev Blanke (Germanio), kiu klopodis doni utilajn vojindikojn por interlingvistikaj esploristoj.

La dokumento priskribas kaj karakterizas atentindajn esperantologiajn materialfontojn kaj indikas, kie ili estas troveblaj.

Kiel kutime, la nova Esperanto-Dokumento estas mendebla de UEA kaj abonebla ĉe la landaj kotizperantoj.

GK UEA


Sesjaraj esperantistetoj

Ekde oktobro en la vartolernejo n-ro 52 en Bjalistoko 6-jaraj infanoj komencis lerni Esperanton. Ili tre rapide ellernis facilajn vortojn kaj frazojn. Por la decembraj Zamenhof-tagoj infanoj kun instruistinoj intencas prepari recitadon de Lokomotivo de Julian Brzechwa.

Nina Petuchowska

Foto de Pavel Novak, varsovia korespondanto de Ĉeĥa Radio. 


Kurte

26 sep – 14 okt 2003 Giorgio Pagano, sekretario de “Esperanto” Radikala Asocio, publike fastis celante dialogon kun la itala ministro pri instruado, Letizia Moratti, por la interkonsentita kunvoko de Eŭropa konferenco pri lingvoj dum la itala jarduona prezidenteco en EU. Post 18-taga fastado la ministro fiksis rendevuon kun Pagano. (Nun)

13 okt en la Eŭropa Parlamento (Bruselo) okazis konferenco “Fokuso pri la lingva diverseco en la nova Eŭropo”, kiun partoprenis e-istoj: François Grin, Frans Croons, Dafydd ap Fergus, Marko Lins, Michael Cwik, Hans Erasmus, Flory Witdoeckt. (BKC)

K-Disko Esperanto de usona ĵazisto Rick Braun atingis la kvaran lokon en la vendolisto de ĵazalbumoj. (BKC)

Gérard Caudron, eksurbestro de Villeneuve-d'Ascq, nun EU-parlamentano de la grupo Eŭropa Unuiĝinta Maldekstro, en la kvina numero de sia Journal de Gérard Caudron skribis: “Ni ekzamenu la demandon pri la lingvoj, inkluzive per objektiva rekonsidero de Esperanto”. (BKC)

Romano Kazaroza de Leonid Juzefoviĉ, en kiu temas pri Esperanto, estas inter ses kandidatoj en la prestiĝa ruslanda literatura premio Booker. (AlKo)

En la dua semestro ĉi-jara, 197 gestudentoj lernas Esperanton en universitato Dankook, kiu havas du universitatajn terenojn en Seulo kaj Ĉonan; Esperanto estas oficiala studobjekto kun du notoj dum unu semestro. (Nun)

14 okt 2003 surmerkatiĝis Esperanto-tekstprilaborilo Mellel por Macintosh OS X, elŝutebla ĉe www.redlers.com. (Nun)

Komence de septembro Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo aktive partoprenis la internacian agadon de Ĉina Jiuhuashan Templa Foiro. (Liu Jianguo)

4–5 okt en Jyväskylä (Finnlando) okazis la unua trejnseminario de la projekto Al kvalita komunikado kun 22 partoprenantoj de ĉiuj aktivaj aĝgrupoj de EAF kaj FEJO kaj de preskaŭ ĉiuj membroasocioj. (AMR)

Por aktivigi la Katalunan Esperanto-Asocion ties estraro decidis dungi junan aktivulon por labori duontempe. (Kataluna Esperantisto)

14 esperantistoj en la grupo de Irana Esperanto-Centro sukcesis supreniri monton Damavand (alteco 5641 m), kiu estas la plej alta monto en Irano. (Esperanto en Azio)

Poliglota operkantisto Jean-Thierry von Büren, kiu prezentis sukcesan recitalon en la lasta SAT-kongreso, surbendigos lidojn k ariojn en Esperanto. (HeKo)


Vide el Bruselo

Tiuj italoj!

Ankaŭ politikistoj el la dek novaj membroŝtatoj estis invititaj al Romo por la Interregistara Konferenco (IRK) komence de oktobro. Ili ĝuas statuson de “aktivaj observantoj” en EU kaj kune diskutas pri la estonteco de Eŭropo. Malgraŭ oficiala deklaro de traktado je egala bazo ĉe la konferenco, la novaj membroŝtatoj ne ricevis tradukservon egalan al tiu de la aktualaj EU-ŝtatoj dum la laboro por la lastaj modifoj de la EU-konstitucio. “Pro financaj kaj teknikaj kialoj la itala prezideco ne kapablis provizi la naŭ lingvojn de la EU-novuloj ĉe la renkontiĝo, kiu kunigis ŝtatestrojn kaj estrojn de registaroj kaj ankaŭ la ministrojn pri eksterlandaj aferoj,” — klarigas Marcin Frydrych en EU Observer.

Silvio BerlusconiPlena interpretada kaj tradukada servo estis ebligita nur en la aktualaj 11 oficialaj EU-lingvoj. Tio signifis, ke ministroj de la kandidatlandoj povis paroli en siaj propraj lingvoj, sed tradukado reen okazis en la nuntempaj EU-lingvoj. Ĉiuokaze polaj kaj ĉeĥaj ministroj pri eksterlandaj aferoj ne ŝajnis tro koleraj. “Tio ne estas vera problemo. Ni komprenas kaj ni povas paroli fremdajn lingvojn”, — rakontis la ĉeĥa ministro Cyril Svoboda. Lia pola kolego, Wlodzimierz Cimoszewicz, dividas similan opinion pretendante ke ĉio ĉi estas afero de “edukado”. La elito ŝajne ja parolas la anglan. Nur Flory Witdoekt, vic-prezidantino de Eŭropa Esperanto-Unio, plendis: “Eĉ se ministroj de la novaj landoj kontentas, kaj `parolas lingvojn', ĉu ili ne konscias ke, farante tion, ili devigas siajn posteulojn, eble lingve malpli spertajn, akcepti suban pozicion?”

Preskaŭ samtempe itala deputito Alesandro Maran agadis pro kazoj de lingva diskriminacio sur eŭropa nivelo. La maldekstra demokrato (L'Ulivo) el nordorienta Italio starigis tiurilatan oficialan demandon al la ministro pri laboro kaj socipolitikaj aferoj kaj al la ministro pri komunumaj politikoj. Multaj internaciaj organizaĵoj serĉas en dunganoncoj nur parolantojn kun gepatra scipovo de la angla, kvankam la postenoj oficiale sin direktas al ĉiuj civitanoj de EU. “Eŭropa Esperanto-Unio jam kolektis plurajn centojn da tiaj diskriminaciaj dunganoncoj. Vi povas ilin legi ĉe Lingvo.org, — klarigas Edvige Tantin Ackermann, kiu flegas flanke de Triesta Esperanto-Asocio politikajn kontaktojn en sia regiono. — Eŭropa Komisiono agnoskis la diskriminacian naturon de tiaj dunganoncoj, kiuj sin turnas ekskluzive al angle denaskaj parolantoj. Bedaŭrinde la Komisiono nur agnoskas, sed ne aktive agadas kontraŭ tiu fenomeno”. Maran estas tre zorgita pro tiu tendenco, kiu diskriminacias italajn civitanojn kaj la lingvan egalecon en Eŭropo. Konkretan proponon, en kiu ankaŭ Esperanto povas havi eblan rolon, li ankaŭ sugestas: “La Komisiono studu metodojn kaj rimedojn por eviti lingvan diskriminacion flanke de organizaĵoj, kiuj estas parte aŭ plene financitaj de ĝi”.

Ankaŭ itala radikalulo, deputito en Bruselo, Marco Cappato, agadas por lingva egaleco. En la plenkunsido de la Eŭropa Parlamento pri eŭropunia plilarĝigo kaj regionaj kaj malpliuzataj lingvoj, subite li proponis Esperanton: “Sinjoro Prezidanto, mi timas, ke en Eŭropo lingvodiverseco detruiĝadas. La solvo de tiu problemo kuŝas ne en nura subtenado de lingvoj aŭ de minoritataj lingvoj, ĉar tio ne sufiĉas. Mi opinias, ke la solvon enhavas nomo nek facila nek komforta: Esperanto. Ni almenaŭ provu!”

Dafydd ap Fergus


Demokratio povas solvi la krizon

Ĉiun trian jaron UEA elektas siajn novajn gvidantojn. Tiu elekto okazas en maniero, kiu laŭ sia formo estas plene demokratia. Tamen la rezulto de la elektoj en UEA ne malofte estas klara jam anticipe. Tiel okazas, ĉar multaj membroj ne estas sufiĉe informitaj pri la strukturo kaj funkciado de la Asocio, aŭ simple ne konscias, kiel grave la rezultoj de la elektoj povas influi la direkton de la agado.

Ĉi-foje oni bedaŭrinde elektos nur ses komitatanojn B, ĉar la nombro de Individuaj Membroj ja evidente restos sub 6.000. Tiu malmulteco de membroj estas mem unu el la simptomoj de la nuna krizo. Tamen la elekto de tiuj komitatanoj B estas ekstreme grava, ĉar ili estas la solaj komitatanoj rekte elektitaj de la individuaj membroj — fakte la sola maniero, en kiu la Individuaj Membroj povas rekte influi la politikon de la asocio. Tio ke nur malgranda ono de la Komitato estas rekte elektataj (komitatanojn A la landaj asocioj ja povas simple delegi), havas historiajn kialojn, kiuj radikas en pasinteco eĉ pli fora ol la fondo de Unuiĝintaj Nacioj kun ties Sekureca Konsilio. Venis la tempo repripensi ambaŭ!

Lastatempe niaj amaskomunikiloj ĝojinde vigliĝis, kaj mi povis multloke trovi interesajn faktojn pri la situacio de UEA.

Rimarkinda estis ekzemple la konstato de Libera Folio, ke la Estraro de UEA neniam ricevis financajn raportojn de Eŭropa Esperanto-Unio, kvankam UEA subvenciis la Bruselan Komunikad-Centron de tiu plejparte surpapera asocio per dekmiloj da eŭroj. Tian konduton la revizoroj de UEA normale ne akceptus, sed ĉi-foje la revizoroj ne faris problemon, eble ĉar ambaŭ estas belgoj. Krome, en la komitato de UEA unu el la revizoroj mem estis la plej forta pledanto por forta subvencio al BKC.

Tamen tiaj konstatoj de faktoj ne utilos por io, se la kritikantoj de la nuna politiko ne formulos klaran alternativan programon kaj ne prezentos liston de kandidatoj en la elekto de komitatanoj B. Estus nature, ke por la ses vakaj lokoj en la komitato oni proponu almenaŭ duoble tiom da kandidatoj, alikaze la elektoj estos malpli demokratiaj ol oni povus esperi, kaj pri tio kulpus la opozicio mem.

Pri la manko de elekta etoso kulpas tamen ne nur la malaktivaj membroj, sed ankaŭ la eventualaj kandidatoj al gvidaj postenoj. El la nunaj estraranoj ĝis nun nur Andrej Grigorjevskij deklaris en Libera Folio, ke li pretas kandidati por la posteno de prezidanto. Eĉ tiu kandidatiĝo ŝajnas neserioza, ĉar Grigorjevskij faris ĝin kvazaŭ malgraŭvole, iel cetere kaj pretere, kaj precipe ne prezentis ĝis nun ian konkretan programon.

Eĉ pli neserioze sintenas tamen la nuna Prezidanto de UEA kaj la antaŭa Ĝenerala Direktoro de UEA. Ambaŭ evidente deziras influi la direkton kiun prenos la Asocio post la baldaŭaj elektoj, sed sekvante la konatajn regulojn de la kabinetaj politikaj ludoj, neniu el ili volas frue malkaŝi siajn kartojn. Kun malmultaj esceptoj, simile agas ankaŭ aliaj personoj, kies nomoj leviĝis rilate al estrarana kandidateco.

Tia sinteno estas neserioza, ĉar la Asocio ne bezonas kabinetajn ludojn, sed demokratie elektitajn gvidantojn kun klara kaj argumentita programo kiu helpos la organizaĵon trapasi la nunan krizon.

Komitatano Z


Asertoj malveraj, eĉ kriplaj

En LOdE-108 estis publikigita la “informo” de V.Melnikov pri RET-03. Kelkaj asertoj en ĝi estas malveraj (mi eĉ dirus kriplaj), tial mi (estante unu el la ĉeforganizantoj de RET-03) ŝatus korekti tion por ke la legantoj de La Ondo havu pli ĝustan informon pri la aranĝo.

Ekzemple, V.Melnikov skribis “Partoprenis ĉ. 100 personoj (multaj nur partatempe), inter ili po unu el Finnlando kaj Usono”. Reale partatempe partoprenis malpli ol triono — tio ne estas multe, sed normale por longdaŭra aranĝo. Krome, verŝajne Valentin estimas nur okcidentajn landojn, ĉar ne menciis, ke partoprenis ankaŭ 11 personoj el Belorusio kaj Ukrainio.

Alia aserto: “La vivkondiĉoj ĉi-jare estis… tute ne konformaj al la prezoj”. Mi pretas veti je ajna sumo, ke Valentin ne sukcesos trovi en centra parto de Rusio pli bonajn vivkondiĉojn por amasa Esperanto-aranĝo kontraŭ la sama prezo.

La aserto “Nova por RET-03 estis «Horo de homoj» laŭ la modelo de la Balta Esperanto-Forumo” estas evidenta trompo, ĉar: (a) la programero nomiĝis “Horo de la homo”; (b) neniu el la ĉeforganizantoj de RET-03 partoprenis en BEF, nek povis legi pri io simila tie; (c) la vera modelo por “Horo de la homo” estis similaj renkontiĝoj, kiujn iniciatis kaj okazigis antaŭ 3-4 jaroj en moskva Esperanto-klubo “Lev Tolstoj” la samaj homoj, kiuj ĉeforganizis RET-03.

Eblas mencii ankoraŭ kelkajn malpli gravajn malĝustaĵojn, kiel ekzemple “Furoris instruado de kantoj kaj «popolaj» ludoj, inter ili Lapaduj'”. Reale Lapaduj' okazis nur unufoje dum matena kunveno kun la celo plivigligi ĵus vekiĝintajn partoprenantojn; same unufoje dum la dektaga aranĝo okazis instruado de kantoj, ankoraŭ unufoje estis demonstrado de karaokeo per komputilo. Dum RET-03 furoris tute aliaj programeroj, pri kiuj Valentin ial ne emis mencii.

Garik Kokolija


Ĉu malĝusta artikolo?

Kio malĝusta estis en mia artikolo? G.Kokolija mem oficiale anoncis, ke partoprenis 101 personoj, kaj ke suma nombro de hom-tagoj estas ĉ. 670. Do averaĝe unu homo ĉeestis dum 2/3 de la tuta tempo, aŭ oni kalkulu mem. Tio estas ne nur “ne multe”, sed nekutime malmulte por tradiciaj rusiaj aranĝoj.

Pri partopreno de alilandanoj: Oni facile imagas la diferencon: kiom da problemoj havas “fora” eksterlandano por veni en nekonatan landon kun alia lingvo kaj tute aliaj kutimoj kaj kiom da tiaj problemoj (mal)havas loĝanto de Ukrainio kaj Belorusio.

Mi neniam strebis emfaze disdividi rusianojn kaj ukrainianojn, belorusianojn. Estas la homoj, kiujn mi konas dum multaj jaroj, pli frue ni loĝis samlande, regule partoprenis la samajn aranĝojn, kaj mi ne sentas ke iu el ili estas “eksterlandano”, eĉ se tiel fariĝis pro fiagado de politikistoj. Emfazi tiun disdividon — estas, miaopinie, malĝentile. Diri ke mi “estimas nur okcidentajn landojn” — estas, tre milde dirante, nekorekte.

La vivkondiĉoj vere estis teruraj, precipe se kompari kun bonegaj pasintjaraj. Mi suspektas, ke iu (ne e-isto, certe) remburis sian poŝon per diferenco inter niaj pagoj kaj realaj kostoj.

La aserto ke “neniu el la ĉeforganizantoj de RET-03 partoprenis en BEF, nek povis legi pri io simila tie” estas neserioza. Apenaŭ oni kredus, ke la redaktoro de REGo ne legas sian propran gazeton! Mia pasintjara raporto tie pri BEF-1 estis tre detala.

“Renkontiĝoj kun homoj” en la klubo “Lev Tolstoj” havis iom alian strukturon kaj enhavon, sed inter la modeloj de BEF kaj RET ne troveblas eĉ eta diferenco.

Post la frazo “Dum RET-03 furoris tute aliaj programeroj, pri kiuj Valentin ial ne emis mencii” — devus sekvi mencio pri tiuj furoraj programeroj, sed ial ankaŭ Garik ne emas mencii, kio efektive furoris…

Valentin Melnikov


Proklamo de Poznano

La proklamon pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo kunverkis István Ertl kaj Zbigniew Galor, kiu ankaŭ prezentis ĝin enkadre de la XIX-a ARKONES (27 sep 2003) en Poznań (Pollando) dum primovada panel-diskuto, kiun gvidis Tadeusz Chrobak. Ni ĝin aperigas por pripensigi la legantojn. Se vi opinias same, bonvolu sendi mesaĝon kun vorto Jes! kaj via nomo al adreso: zgalor@au.poznan.pl. (I.E., Z.G.)

Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo

Ni, sube subskribintaj partoprenantoj de la XIX-a ARKONES en Poznań,

rekonante

— ke la koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas unu el la plej sterilaj neologismoj de la esperanto-movado en la lasta kvaronjarcento,

— ke dokumentoj kritike opiniantaj pri ĝi restas nerimarkataj, kiel la Proklamo de Voss el 1991, kiu diras

— ke … konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla…,

konstatinte

— ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni,

— ke la ĝisnuna praktiko uzi ĉi tiun pensokadron evidente pruvis ties falsecon, dogman, valorpritaksan karakteron, malantaŭ kiu troviĝas vulgare ideologia pensadmaniero,

— ke la koncepta paro damaĝas la riĉan bildon de ideologioj ligitaj kun la esperanta movado, ĉar ĝi devigas pensi nur pri du el ili, kvankam ekzistas tiaj historiaj ideotendencoj kiel: laborista movado, kristanisma socidoktrino, novaj sociaj movadoj, ideologio de hobiismo — ĉiu el ili elemento de riĉeco de la esperanto-kulturo,

rekomendante

al ĉiu esperantisto, kiu ne kutimas trakti mitojn kiel faktojn

proklamas

elĉerpiĝon de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo!

Detlev Blanke,
Tadeusz Chrobak,
István Ertl,
Zbigniew Galor,
Georgo Handzlik,
Paweł Janowczyk,
Zbigniew Kornicki,
Ilona Koutny

Poznań, 27.09.2003 


Ronald J. GlossopKial lerni Esperanton?

Ronald J. Glossop afable konsentis aperigi en nia revuo sian prelegotekston, prezentitan en la Tago de la Lernejo en Gotenburgo.

“Kial oni devus lerni Esperanton?” Kompreneble, la respondo ne estas la sama por ĉiu persono. Plue estas diversaj specoj de kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri specoj de kialoj estas (1) la praktikaj kialoj, (2) la mens-pligrandigaj kialoj, kaj (3) la moralaj kialoj.

La unua praktika kialo, kiun mi volas mencii, estas por amuzi vin. Per Esperanto vi povas renkonti kaj konatiĝi kun multaj bonkoraj, interesaj, kleraj, lertaj, talentaj personoj, vojaĝi al diversaj landoj tra la tuta mondo, ĝui vere internaciajn festojn, aŭskulti muzikon kaj danci dancojn de multaj kulturoj. La tuta planedo povas iĝi via ludejo.

La dua praktika kialo estas por havi konatajn (kaj eĉ ĝis nun nekonatajn) samideanajn amikojn, kiuj salutos kaj bonvenigos vin ie ajn en la mondo. Kelkfoje ili eĉ invitos vin manĝi kaj resti en siaj domoj en foraj landoj. Kiel esperantistoj ofte diras: “Se vi volus gajni monon, studu la anglan; sed se vi volus havi amikojn, lernu Esperanton”. Sendube estas vera aforismo, ke esperantistoj havas bonajn amikojn ĉie. Preter tio, ne forgesu, ke kelkfoje esperantistoj eĉ trovas edzon aŭ edzinon, ĉar ili estas parto de la Esperanta komunumo.

La tria praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj kaj Aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon de alia lingvo krom la denaska lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke lernantoj povas pli rapide lerni la laŭregulan lingvon Esperanton ol Eŭropajn naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstataŭ pli malfacilajn lingvojn, poste pli avide lernas aliajn lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj kiel la latina kaj la angla ofte malkuraĝigas la lernantojn provi lerni aliajn lingvojn.

Nun mi turniĝu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras kanada esperantisto Doktoro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas “fenestro al la mondo”. Kiam oni kapablas legi kaj aŭdi nian lingvon, oni povas informiĝi pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, ĵurnaloj, revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj ret-mesaĝoj. Oni povas informiĝi el neŭtrala vidpunkto, kio okazas tra la tuta mondo.

Plue ne estas nur specifaj informoj, kiujn vi povas ekscii. Oni gajnas ankaŭ pli bonan mondkoncepton ĝenerale. Oni ne plu estos tiel ligita per lingvo al malgranda parto de la Tero kaj la vidpunktoj de tiu lingva aŭ kultura komunumo. Oni konatiĝas kun la tuta homa komunumo.

La tria speco de kialo lerni Esperanton estas por mi la plej grava. Ĝi estas la morala kialo, kaj ĝi havas du flankojn.

Unue, oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco kaj justeco, ĉar oni uzas tutteran neŭtralan lingvon anstataŭ la propran nacian lingvon. Vi ne postulos, ke aliuloj uzu vian lingvon; kaj ili ne postulos, ke vi uzu ilian lingvon. Sekve ekzistas sento de egaleco kaj justeco inter vi kaj aliuloj.

La dua aspekto de la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke, kiel esperantisto, oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per Esperanto oni iĝas parto de tre grava historia movado, kiu antaŭenigas la solidarecon inter ĉiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingvo. Ni esperantistoj konstituas tute novan specon de universala komunumo, bazitan sur la uzo de nia tutmonda lingvo. Ni nun kune moviĝas preter la inter-naciismo de la dudeka jarcento al la tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la multajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj; tiel ni konservas la lingvan diversecon.

Sendube estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis. La situacioj kaj motivoj de homoj estas tre diversaj. Tamen mi esperas, ke la ideoj, kiujn mi prezentis ĉi tie, helpos vin persvadi aliulojn, ke ili devus lerni Esperanton kaj aliĝi al nia evoluanta tutmonda komunumo.

Ronald J. Glossop (Usono) 


Ĉu ankoraŭ unu “stranga eksperimento”?

En la 8-9a numero de La Ondo de Esperanto Komitatano Z esprimas kelkajn ideojn pri la Universalaj Kongresoj, kiuj vere meritas atenton, eĉ se oni ne konsentas pri ili.

Mi tutanime konsentas pri la komenco de lia kvara alineo, en kiu li atentigas pri la “signoj, kiuj donas esperon pri pli deca elektoprocezo ol tiu, el kiu rezultis la nuna aro da estraranoj”. Sed mi aldonus, ke ankaŭ necesos pli deca elektoprocezo por la elekto de la komitatanoj C, kies nombro estis livervole decidita pasintfoje (kaj pri kio neniam iu povis doni kontentigan respondon, sed kiu perdigis valorajn homojn al la komitato).

Aliflanke mi tute ne konsentas pri lia opinio en la tria alineo, kiam li malaprobas la iniciaton inaŭguri la kongreson je la lundo, kvankam ĝi jam komenciĝis en la sabato. Laŭ mi, inaŭguro, al kiu pli facile venos partopreni invititaj altranguloj kaj ĵurnalistoj, havos pli da elradiado ol iu dimanĉa okazaĵo. Kaj fakte, kial ne komenci kaj fini en la mezo de la semajno? La tempo, kiam la homoj disponis pri nur unu semajno da libertempado jam delonge estas for.

Jam antaŭ pli ol dudek jaroj (mi pensas pri la 67a UK) oni pledis pri tia ŝanĝo, sed la konservativeco venkis la proponon.

Valorus certe, ke UEA iam konsultu sian membraron (aŭ certe sian komitaton) por scii, kion ili pensus pri, ekzemple, kongreso de merkredo ĝis merkredo: la kongresanoj venus en semajntagoj, kiuj enhavas pli da trajnoj, tramoj kaj aŭtobusoj, kun malfermitaj butikoj k.a., kaj ili jam de la unua tago asimiliĝus en la urba vivo; krome, kelkaj sabataj kaj dimanĉaj aranĝoj (ekzemple, diservoj) povus havi pli da reliefo ol nun.

Miras mi, ke la ideo ne pli ofte aperas. Aŭ ĉu eble komitatano Z nomus ankaŭ ĝin “stranga eksperimento”?

W.M.A. de Smet (Belgio) 


Jaroslav Vorobjov venkis en fabelkonkurso

La literatura kaj kultura centro Päätalo-instituto kaj Vilaĝa Asocio de Metsäkylä en Taivalkoski, Finnlando, organizis ĉi-jare por la kvara fojo fabelkonkurson en Esperanto por infanoj 6-13-jaraj. Ĝiaj rezultoj estis anoncitaj la 18-an de oktobro samtempe kun tiuj de la fabelkonkurso por finnaj lernejanoj, kiun Päätalo-instituto organizas ĉiujare ekde 1993.

La Esperanto-konkurso allogis 14 fabelojn el ok landoj, t.e. same multe kiel en 2002. Ili estis prijuĝitaj de ĵurio, en kiu membris s-inoj Sylvia Hämäläinen, Anja Karkiainen kaj Raita Pyhälä (Saliko). La ĉefan premion, “Fabelo Internacia”, gajnis Jaroslav Vorobjov el Ruslando, laŭreato de la 1-a premio en la aĝgrupo de 11-13-jaruloj, pro sia fabelo “Ljapiklando kaj ties loĝantoj ljapikoj”.

Premioj

Kategorio A (6-8-jaraj):

1. Alina Calibe Bruegger (Germanio) pro “La floreto”;
2. Larissa Bister (Finnlando) pro “La aventuro de formiko”;
3. Francesco Bentigvoli (Italio) pro “Pupo por amiko” kaj Klara Delarasse (Francio) pro “Kuniklo kun knabino”.

Kategorio B (9-10-jaraj):

1. Hajnal MacGill (Hungario) pro “Surikato en Usono”.

Kategorio C (11-13-jaraj):

1. Jaroslav Vorobjov (Ruslando) pro “Ljapiklando kaj ties loĝantoj ljapikoj”;
2. Paolo Pezzi (Italio) pro “La lando de la pano” kaj Silvio Ravaioli (Italio) pro “Filipo”;
3. Laura Ziegelmueller (Svislando) pro “Ĵinja”.

Grupoj:

1. Grupo el Ecole de la Grande Ourse (Svislando) pro “Amo sen limo”;
2. Grupo “Amiketoj de Kolibridoj” (Kubo) pro “Feĉjo la kapreolo”;
3. Ivan Gandolfo kaj Martin Haldemann (Svislando) pro “Marcel”. 


Ljapiklando kaj ties loĝantoj ljapikoj

Fabelo de Jaroslav Vorobjov

Jaroslav Vorobjov naskiĝis 6 aŭg 1989. Li komencis lerni Esperanton aŭtune 2002 en lerneja rondeto en Iĵevsk. Lia Esperanto-instruisto, Bronislav Ĉupin, rakontas ke Jaroslav estis la plej diligenta lernanto, montrinta plej bonajn atingojn. Li lernas la francan lingvon, krome li estas radioamatoro kaj ŝatas sporton.

En malproksima nekonata por vi lando Ljapiklando loĝis malgrandaj violkoloraj ljapikoj. Interalie, ili scipovis paroli Esperante.

Kaj apud la lando situis alta, densa kaj malluma arbaro, en kiu loĝis nigraj malicljapikoj. Ili ĉiam faris malbonon al ljapikoj.

Malicljapikoj antaŭe estis ljapikoj, sed iun tagon en Ljapiklandon venis malica sorĉistino, kiu volis ke ĉiuj ljapikoj iĝu malbonaj, nigraj kaj malicaj, kia ŝi mem estas. Tiun malbonan kaj malican sorĉistinon oni nomis Reĝino de Obskuro.

Tamen ŝi ne sukcesis fari ĉiujn malicljapikoj, ĉar ŝiaj sorĉoj efikis nur tiujn, kiujn ŝi vidis. Inter ljapikoj, kiujn ŝi vidis kaj sekve sukcesis konverti, estis princino, kiu momente estis promenanta. Ĉeestis ankaŭ ljapiko Ivano, kiu staris ĉe la sojlo de sia domo kaj estis elironta, kiam Reĝino de Obskuro ekvidis lin.

Kiam ljapikoj ekvidis sin nigraj, ili forkuris en arbaron. Sed Ivano ne kuris en arbaron, li restis hejme, ĉar li restis bonkora kaj saĝa. Li nur ekstere iĝis nigra kaj aspektis kiel malicljapiko.

Malicljapikoj permesis al neniu eniri la arbaron krom iliaj samgentanoj. Tiam ljapikoj iamaniere allogis malicljapikojn en banejon kaj komencis lavi ilin, froti per brosoj kaj ŝvitigi. Sed ne okazis iu ajn rezulto, ĉar malicljapikoj elŝiriĝis kaj ĉiel kontraŭagis la lavadon. Kaj fine ili forkuris en la arbaron.

Tiam Ivano diris al Reĝo, ke li iros en la arbaron por rigardi kiel malicljapikoj vivas tie. Kiam Ivano venis en la arbaron, la malicljapikoj akceptis lin kiel sian samgentanon. Li ja ekstere distingiĝis de ili per nenio.

Ivano rimarkis, ke ĉe malicljapikoj apud okuloj aperis violkoloraj makuloj. Tiam li decidis observi. Kaj post kelkaj tagoj frumatene tuj post vekiĝo li ekvidis la malicljapikon, kiu ploris, kaj sur vangoj, laŭ kiuj fluis larmoj, aperis violkoloraj postsignoj. Tiam Ivano revenis en sian landon kaj diris al la Reĝo, ke nigra farbo forlaviĝas per larmoj. La Reĝo do ordonis al ĉiuj ljapikoj senŝeligi cepojn kaj la larmojn, kiuj fluas el iliaj okuloj dum la procedo, verŝi en vazojn.

En vespero Ivano havis kelkajn barelojn kun larmoj. Nokte li prenis la barelojn kaj alrulis ilin en la arbaron al dormantaj malicljapikoj kaj aspergis ilin per larmoj. Kiam tiuj vekiĝis, ili ekvidis, ke ili denove iĝis violkoloraj. Tagmeze ljapikoj atingis sian landon kaj ekvivis bone kiel antaŭe.

La Reĝo edzinigis la princinon al Ivano, ĉar li kredis, ke se io okazos al la princino, Ivano prizorgos ŝin kaj gardos kontraŭ malfeliĉo.

De tiam Reĝino de Obskuro ne plu venis al Ljapiklando, ĉar ŝi sciis, ke en tiu lando loĝas ljapiko, kies nomo estas Ivano. 


Periferie kaj tamen centre

Čeliauskas, Petras. Litovio dum jarcentoj: Ilustrita historia skizo. – Kaunas: Varpas, 2002. 144 pĝ.

Iam en miaj studentaj jaroj mi legis la rememorojn de generalo de Gaulle [degol'] kaj unu ties frazo sur la unua paĝo min ridetigis. Ĝi priskribis Francion kiel landon kies sorto estas “perfektaj sukcesoj kaj rigoraj malfeliĉoj”.

Mi neniom obĵetas pri la “perfektaj sukcesoj”, sed mi ankaŭ opinias ke malmultajn landojn sur la terglobo la historio traktis tiom milde kiel Francion. Ajna lando orienteŭropa, sen paroli pri la landoj aziaj, havis senkompare pli tragikan historion.

Tamen mi komprenas la senton de la generalo, samkiel la senton de la aŭtoroj de multaj landokonigaj broŝuroj, kiuj aspektas kiel katalogo de iamaj ofendoj suferitaj, kaj de la gloragoj memorindaj. Ĉiu el ni jam legis aŭ aŭdis nemalmulte da tioj.

Nu, kompare kun la averaĝa nivelo, la recenzata libreto estas modesta; la ofendoj kaj la gloragoj ja enestas, sed iom malpli multaj ol mi atendis. Kaj — ho surprizo! — en la libro mi ne renkontis la kliŝan rekantaĵon ke la koncerna lando estas “la ponto inter Okcidento kaj Oriento”.

Fakte, ĝuste tiu malpretendemo estas iom surpriza: mi atendus pli vastan bildon de la orienteŭropa historio, kies grava parto iam estis la Litova Regno (Litvo), lando vere tre granda (precipe laŭ la modesta skalo eŭropa). Sed tian larĝan perspektivon en la libro mi ne trovis; kaj eĉ ŝajnas al mi, ke ĝi ne konvenus al la koncepto de la libro, kiun interesas precipe la litovoj — dum en la Litova Regno ilia rolo estis, iel paradokse, marĝena.

Nu, se mi pravas, kaj la aŭtoro celis konigi al ni siajn samlandanojn, li ne tute sukcesis: mi eksciis nenion novan (kvankam kiel sovetiano mi ja kompreneble jam antaŭe sciis pli multe pri Litovio ol ekz-e averaĝa eŭropano aŭ afrikano), kaj mi konas multajn menciindaĵojn, kiuj en la libro malestas.

Ne estas surprizo ke malestas mencio pri Felikso Dzierżyński, kiu naskiĝis en la Vilna gubernio, tie aliĝis al la loka partio socialdemokrata, poste iniciatis ties union kun la responda partio pola, poste kreis la Sovetian sekretan policon, kiu lasta ja estas atentita en la libro. Sed ial mankas ankaŭ nomoj de pure litovaj kaj tute pozitivaj figuroj, kiel la pentristo kaj komponisto M. Čiurlionis, sen paroli pri la personoj de la Sovetia periodo, kiel E. Mieželaitis (kiu povis esti interesa al la esperantistoj jam tial, ke ekzistas kolekto da liaj versoj esperantigitaj; estas menciitaj nur J. Marcinkevičius kaj J. Avyžus — sed ĉu al la publiko esperantista tiuj nomoj ion diras? Se ankaŭ iliaj verkoj estas esperantigitaj, tio meritus mencion).

Aliaj malmencioj

Ĝenerale, estas interese kompari, kion la aŭtoro mencias, kaj pri kio li silentas.

Komence aperas sufiĉe kompleta rakonto pri la baltaj etnoj — kaj litoviaj, kaj parencaj, de la prusoj ĝis la apudmoskvaj galindoj (голядь). Estas ankaŭ parolo pri la arkaikaj trajtoj de la litova lingvo kaj ĝia simileco al Sanskrito.

Tio ĉi estas normala, sed atentindas malesto de mencioj pri la slavoj, kaj pri la “balta-slava lingvogrupo”; finfine, malgraŭ sia mirinda simileco al Sanskrito la litova lingvo ne estas lingvo hinda-irana. Oni povas malakcepti la koncepton pri la balta-slava pralingvo aŭ parenceco, sed ĝi ja estas menciinda, eĉ se nur por ĝin kontesti.

Ŝajnas ke la aŭtoro volas eviti ĉian eventualan asociaĵon kun la slava mondo — kaj en la antaŭparolo li eĉ mencias kiel speciale sentaktan la demandon: “Ĉu litovoj estas slavoj?” La litovoj, kompreneble, ne estas slavoj, sed ili ja longe vivis kun bjelarusoj, poloj kaj rusoj — kaj tiu kunvivado estis por mi la ĉefa motivo interesiĝi pri Litovio. Por mi, sed ne por la aŭtoro.

La eksteraj rilatoj precipe estas prezentitaj el la “okcidenta” vidpunkto — t.e. tiuj kaj tiom, kiuj kaj kiom koncernis la rilatojn kun la okcidentaj najbaroj (la poloj, la ordeno). Restas enigmo, kial la Gediminidoj tiom facile anstataŭis la Rurikidojn en la okcidenta parto de la Kieva Regno (ankaŭ mi ne scias la respondon, sed mi almenaŭ vidas en tio esplorindan problemon). Ĝenerale, la rilatoj kun la poloj ricevas konsiderindan atenton, la rilatoj kun la bjelarusoj estas apenaŭ tuŝitaj.

Parolante pri la plorinda situacio de la servutuloj en la cara Ruslando, la aŭtoro preterlasas la okazon mencii ke ĝuste ĉi-koncernan iniciaton de la bienuloj el la litovaj gubernioj (en la jaro 1857a) imperiestro Aleksandro la Dua uzis kiel pretekston por liberigi la servutulojn (sentere).

La aŭtoro ne mencias la terminon Litvo, kiun PIV uzas por nomi tiun pluretnan komunumon, kaj kies tradicio en Esperanto venas de Grabowski:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano:
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi
        hejmsopiras.
Ankaŭ ĉi tie, oni rajtas akcepti aŭ kontesti la utilon aŭ neceson de la termino Litvo, tamen ĉiel ajn ĝi estas menciinda en tiutema verko esperanta.

Esperanto entute estas menciita solfoje, kaj ne tiom pro si mem, kiom okaze de persekutoj fare de NKVD. Pri la antaŭmilita (ĝis 1933) Litovia Esperanto-movado oni povas lerni pli multe el la “Enciklopedio de Esperanto”, kiu cetere rakontas pri la gazeto “Litova stelo” tiuepoka (la aŭtoro de la recenzata libro estas redaktoro de la nuna “Litova stelo”, sed ial ne juĝis interesa mencii tiujn faktojn).

La lingvaĵo

La libro prezentas iom da vortoj uzindaj por priskribi la historiajn realaĵojn de la koncerna regiono (precipe rilatajn al la baltoj). Kelkaj nomoj estas uzataj en oportune asimilitaj formoj, havantaj konsiderindan tradicion en Esperanto: Vilno, Kaŭno, Kazimiro, Sigismondo la Maljuna. Iuj derivaĵoj implicas asimilon, sed en la ĉefformo restas neasimilitaj; ekz-e Gediminidoj (pĝ. 50), sed Gediminas (pĝ. 22; kp гедиминовичи, Гедимин).

La aŭtoro tre ŝpareme uzas la difinan artikolon — nur en tiuj lokoj, kie ĝi estas gramatike neprigita, kaj sekve logike redunda. Kiel ruslingvano, mi ne havis eĉ malplejan problemon pro malesto de tiu onidire necesa lingvoelemento.

Dukoj, princoj kaj reĝoj

Estas iom ĝene paroli en Esperanto pri la historio de landoj ekstereŭropaj (aŭ ne okcidente eŭropaj, por ne ofendi la eŭropanajn sentojn de la litovoj). La esperanta leksiko estas bazita sur la okcidenteŭropa feŭdismo, kiu fakte ne estis fenomeno universala, sed specifaĵo tre loka, limigita al sudokcidenta parto de la duoninsulo formanta okcidentan ekstremon de Eŭrazio.

Por moderna lingvo tiuj arkaikaĵoj malmulte gravas, sed verkante pri historio oni ja devas uzi iujn ŝtatnomojn; kaj stranga por mi estas la Litova Granda Duklando (ekz-e, pĝ. 31). Iom nekutima ordo de la adjektivoj, sed ne pri tio nun temas: nun min interesas la titolo de la reganto, el kiu la ŝtatnomo estas farita.

La recenzata libro uzas la vorton duko por traduki la titolon de siaj regantoj — kaj egale tiujn de la najbaroj, princoj de la Moskva Regno kaj Pollando. Kiom mi scias, en la lingvoj pola kaj litova ne estas kutimo distingi la titolojn princo kaj duko: por ambaŭ estas uzata książę (pole) resp. kunigaikštis (litove).

Tradukante en Esperanton, ankaŭ la rusaj esperantistoj komence stumblas ĉe la vorto князь, kaj iom hezite akceptas traduki ĝin per princo. Mi opinias ĝin la malplej maltaŭga traduko, ĉar ĝia signifokampo estas tre proksima al tiu de князь — ekde la senco “monarko” ĝis la senco “altranga nobelo”. Etimologie князь parencas al la germana König (tio plej evidentas en la ina formo княгиня [kňagiňa] — kp Königin); en la skandinavaj sagaoj la titolo de la princoj de la Kieva Regno estas konungr; en la grekaj tekstoj al ĝi respondas ἄρχων, ἡγεμών, βασιλεύς. Laŭ tiu etimologio, la plej trafa traduko por князь estus reĝo — sed poste la titolo konsiderinde malplivaloriĝis, ĉar en la Kieva Regno la tuta klano de la Rurikidoj estis kvazaŭ kolektiva reĝo (la tronon heredis ne la plej aĝa filo, kiel en la Okcidento, sed la senioro de la klano).

Kial mi parolas pri la Kieva Regno en recenzo pri libro temanta pri Litovio? Ĉar la nocio, kaj sekve la problemo, estas komunaj al la lingvoj kaj historioj rusa, litova kaj pola; ĉar la okcidenta parto de la Kieva Regno iĝis parto de la Litova Regno, kaj sendube influis ties historion.

Rilate al la pola la problemo eble estas eĉ pli akra: ankaŭ la poloj, kiom mi vidis, tradukas sian książę per princo; kaj konsidere ke la litova nobelaro tre baldaŭ tute poliĝis, aperas tiu malkoheraĵo, ke iu kunigaikštis Radvila estus, laŭ litova fonto, duko Radvila, dum en traduko el la pola li estus princo Radziwiłł(kaj simile en la rusa aŭ franca).

Ankaŭ el aliaj slavaj lingvoj oni kutime tradukas per princo; ekz-e “princo Kocel'” (“Slovaka antologio”, pĝ. 27).

Mi jam diris, ke la plumpa hierarkio de la okcidenteŭropa feŭdismo estas malkonvena por la historio de la Eŭropo Orienta; mi aldonu ke eĉ en la kadro okcidenteŭropa la rilato inter princoj kaj dukoj estas malklara (laŭ PV princo estas pli alta rango ol duko; laŭ iuj aliaj tradicioj estas inverse). Laŭ la tradicio germana Litvo estis princujo (Großfürstentum); laŭ la angloj kaj francoj, ĝi estis dukujo (grand duchy).

Mi ne havas necesajn fontojn pri la historio litova, tamen pri la rusaj princoj la tradicio latina estas tre hezita:

La polo Mattheus Mechovita en sia Tractatus de duabus Sarmatiis parolas pri “Kazimiri, Magni ducis Lithuaniae”; pri “duci Moskoviae” — sed ankaŭ “alios Susdalorum principes”, kaj ankoraŭ pli amuze, prezentinte la ĉefprincon Ivano: “Unde Iwan, quod sonat Ioannes, princeps Moskorum”, li poste referencas lin per “Iwan, dŭ Moskorum praefatus”.

Aliflanke, la aŭstro Sigismondo Herberstein en siaj famaj Rerum Moscoviticarum commentarii klare preferas la titolon princo: “Lecho Polonorum principe”, “in principatu Plescoviensi”, “Moscoviae princeps”.

Do, la okcidenta tradicio rilate la koncernan titolon orienteŭropan estas hezita kaj konfuza.

Fakte, mi jam divenas, kiel estiĝis ĉi tiu dukkaĉo.

Oriente la epiteto granda en la titolo великий князь (ĉefprinco, la granda princo) estis uzata pli-malpli rektasence, simile al la granda reĝo. Alie estis en la Okcidento.

Laŭ sia koncepto, ideale, princo estis superulo, kaj duko, subulo. Sed la vivo ofte rompas la intencitajn skemojn, kaj en la realo aperis tute sendependaj dukoj. Por distingi ilin disde la proprasencaj dukoj la okcidentanoj ekuzis (misuzis) la vorton granda: fakte granda duko signifis suverena duko. La princoj insisti pri tio ne bezonis, kaj la titolo granda princo en la Okcidento ne aperis.

Nu, la aŭtoroj angla-latinidaj, skribante pri moŝtuloj de la Orienta Eŭropo, konservis la titolon princo al la princoj ordinaraj (kiel princo Radziwiłł), sed parolante pri la “grandaj reĝoj” ili renkontis problemon: ili ne trovis pretan kliŝon en sia Latino. Do, ĉar ili pensis ne per konceptoj sed per vortoj, kaj ĉar fari ion similan al la germana Großfürst ili malkapablis, ili ekuzis la bone konatan kombinon granda duko. Koncepte maltrafe, sed lingve glate.

Kaj je la sekva paŝo la litovoj, vidante ke la granda kunigaikštis estas “granda duko”, naive konkludis ke la ordinara kunigaikštis estas duko.

Mi diris, ke en la Orienta Eŭropo la kontrastigo duko/princo ne ekzistas; tio fakte ne tute ĝustas. La lingvoj slavaj ja havas vortojn strukture identajn al la germanaj Her|zog, Herzogtum — voje|vodo, vojevodujo; tamen tiuj lastaj konservas sian administran sencon.

Krom ĉio dirita, ĉi tie gravas alia konsidero:

Nu, el tio oni povas fari tute malajn konkludojn: se oni celas tutmondecon kaj preferas la bazan leksikon, oni probable uzos princon; sed eble oni volos iel akcenti sian apartenon al la koncerna mondeto, kaj preferos la regionvorton emiroduko.

Diverse

La aŭtoro opinias (pĝ. 4), ke manko de sendependo kaŭzis demandojn kiel “Ĉu la lando nomiĝas Letonie aŭ Lituanie?”. Ho ve, la demandoj kiel “Tamen finfine, kiu formo estas la ĝusta, ĉu IrakoIrano?” pruvas ke la kaŭzo estas alia. Eĉ en la periodo de sia plej alta gloro, kian ĝi probable neniam plu reatingos, la Litova Regno estis regata de Supremus (aŭ Magnus) dŭ Lithuaniae…

El mia Siberia malproksimo iom surprizis min la titolo de “prusa imperiestro (tiele!) Friedrich la Dua” (pĝ. 71).

La libreto finiĝas per amuza alineo:

Kiam tio (aliĝo al NATO kaj EU) iĝos realaĵo, Litovio estos Eŭropa lando. Fakte laŭ geografia vidpunkto ĝi ĉiam estis tia, eĉ geografia centro de Eŭropo troviĝas en Litovio, norde de Vilno.
Ĉu mi menciu, ke en Novosibirsko kie mi loĝas jam antaŭ la Revolucio estis konstruita kapelo por marki la mascentron de Eŭrazio, kaj ke en la Krasnojarska regiono oni simile montras la centron de Ruslando?


Notoj

1. J'ai, d'instinct, l'impression que la Providence l'a créée [la France] pour des succès achevés ou des malheurs exemplaires.

2. Ho ne, mirakloj tamen ne eblas. Jam fininte la recenzon, mi ĵetis rigardon sur la dorsan klapon de la jaketo … kaj legis tie: “Litovio, situanta en danĝera vojkruciĝo inter Okcidento kaj Oriento”. Jen freŝa turno de la rekantaĵo.

3. Mickiewicz A. Sinjoro Tadeo / Tradukis A. Grabowski. Libro 1a, v. 1–4.

4. Samkie [3], libro 2a, v. 823–824.

Sergio Pokrovskij


Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro

Steele, Trevor. Sed nur fragmento. — Chapecó: Fonto, 1987. — 448 pĝ.

Trevor Steele verkas en bona, riĉa, nepre imitinda lingvo, unu el tiuj, kiuj evidentigas la elstarajn kvalitojn de Esperanto, kaj en kiuj oni trovas tiujn frandajn (kiel Claude Piron dirus), bildigajn, esprimriĉajn, mirinde kreitajn vortojn kaj esprimojn, kiuj estas la genio de Esperanto. Vidinte tiujn vortojn, pri kiuj oni neniam antaŭe pensis, oni trovas ilin tute memkompreneblaj, nemalhaveblaj, kaj oni notas ilin zorge!

Kaj la aŭtoro samlerte elfaras stilekzercajn paĝojn tiel en la vortumema frazado de humila kaj afekta duonklera farmbienisto kiel en rutine krudega babilado de du aliaj aŭstralianoj, plenplena je fi-vortoj, samlerte li vidigas foje la rakonton pere de la okuloj de diversaj rolantoj, do ĉiufoje malsame, ĉiufoje prezentante samtempe kaj la eventojn kaj la animstilon de tiu rolanto!

La rakonto enhavas, simile al Kiel Akvo de l' rivero de Raymond Schwartz, tutan bildon de la Eŭropa mondo; sed iom antaŭe (fine de la 19a jarcento) kaj ne en la interno, sed en la ekstero, tiu mondo kie la eŭropanoj mistraktis, malestimis, ekstermis la tiam diritajn “malsuperajn rasojn” — tiujn popolojn, kiuj, la scienco diris, estis nature malaperontaj, ĉar ili ja estas malsuperaj (ĉu ne?), nepre repuŝotaj laŭ la progreso kaj antaŭenirado de la Civilizacio, t. e. de la koloniaj entrudantoj.

Tiuj ideoj kaj tiu ekstermado, tiam partigitaj de ĉiuj eŭropaj landoj, ŝokis tiutempe tre malmultajn homojn, ja ili disvolviĝis en foraj landoj plenaj je nigrhaŭtuloj kaj nigrhaŭtulinoj (kaj nigrhaŭtulidoj); ĝis kiam iu, nomata Hitler, ekhavis la ideon efektivigi la samajn ideojn kaj la samajn praktikojn en Eŭropo mem. Kiam temis ne plu pri nuraj abstraktaj sovaĝuloj sed pri najbara butikisto, psikoanalizisto aŭ tajloro (kaj iliaj infanoj), multaj ekhavis tamen malsaman vidpunkton kaj komencis teruriĝi.

Do la rakonto prezentas al ni rusan scienciston Maklin, kiu iris tiutempe al Verda Insulo (temas pri Papulando) por esplori la “sovaĝulojn” kaj fakte por sekurigi tiun insulon al sia patrolando prefere ol al aliaj regnoj, kiel Britio aŭ Germanio, kiuj ankaŭ okulumis al ĝi! Oni sekvas lin poste en Aŭstralio, kie li malkovras multajn aferojn (ne mi malkovru al vi ĉiujn risortojn de la rakonto), precipe la kompatindajn restulojn de la tieaj aborigenoj.

Dum tiuj travivaĵoj li suferas konvertiĝon, kaj iĝas sindonema advokato de la rajtoj de tiuj “sovaĝuloj”. Ankaŭ pri alia kampo tiu sciencisma, materialista, sendiisma, raciismano suferas konsternigajn travivaĵojn — pri tio, kion oni nomas nun “parapsikologio”, “miraklaj” kuracadoj, antaŭsentoj, reenkarniĝo.

En tiu libro oni trovas ankaŭ amaferon kaj tragikecon de la vivo (“inter homo kaj sorto estas maro da larmo” — ĉu ne?), kaj iom da humuro, precipe pri “la egulo”, tiu servisto de Maklin, tre abunda je muskoloj, sed tre malabunda je cerbo, timema kaj mallaborema malgraŭ la forto, naive kaj mallerte ruza, memame senhonesta kaj cinika, sed kiun oni finfine, kiel Maklin mem, emas rigardi kun amuziĝo kaj simpatio pli ol kun incitiĝo!

Mallonge: tiu aventura kaj filozofa libro estas riĉiga kaj agrabla libro, nepre leginda.

Nur du epokmisaĵojn mi rimarkis en la buŝo de la personoj, t.e. esprimoj kiuj ankoraŭ ne ekzistis tiam: “kiĉo” kaj “aliaj dimensioj” (se mi ne eraras nur post Einstein komenciĝis tiaj fantazioj pri aliaj dimensioj).

Don Harlow diris, ke tiu verko estas unu el la plej bonaj romanoj en la Esperanta literaturo.

Li pravas.

Roland Platteau


Furorlisto de la Kongresa Libroservo

(GK UEA) Dum la 88a UK en Gotenburgo oni vendis varojn por suma valoro de ĉirkaŭ 37 500 eŭroj. Krome, la aĉetantoj verŝis en la kason de EU preskaŭ 3 500 eŭrojn kiel aldonvaloran imposton. En la subaj listoj estas nur tiuj varoj da kiuj oni vendis minimume 20 ekzemplerojn. El la listo mankas, tamen, diversaj aliaj, malplivaloraj varoj (poŝtkartoj, skribiloj, insignoj ks), da kiuj oni vendis centojn.

Libroj

Titolo     Vendo-kvanto

La Zamenhof-strato 74
Sensorteco 66
Pasporta Servo 2003 66
Interlingvistiko kaj esperantologio 60
La Postdomo 57
Vojaĝo en Esperanto-lando 34
La Nova PIV 32
Internacia Kongresa Universitato 2003 31
Esperanto sen mitoj 29
Konciza Etimologia Vortaro 29
Mirinda vojaĝo de Nils Holgersson 29
Patrina koro 27
Esperanto-katalogo 27
Doktor Zamenhof och det internationella spraoket 24
Vivo de Henriko la Kvina 20
Litovio dum jarcentoj 20

Nelibroj

Afiŝo Paco 142
Libera folio 110
Paroladoj de Ivo Lapenna (kd) 43
Lernu! (kd) 28
Rejkjaviko 1997 (kd) 27
Mondmapo 23

Ionel Oneţ


Gazetoj

Abontarifo 2004 por Ruslando

La Ondo de Esperanto
Internacia sendependa magazino
Ĉiumonata. 20 pĝ. 250 rubloj

Esperanto
Organo de UEA
Ĉiumonata. 24 pĝ. 16 eŭroj

Kontakto
Socikultura revuo de TEJO
Dumonata. 16 pĝ. 10 eŭroj

Heroldo de Esperanto
Trisemajna informa gazeto
4 grandaj pĝ. 32 eŭroj

Literatura Foiro
Kultura revuo
Dumonata. 56 pĝ. 30 eŭroj

Juna Amiko
Revuo por lernejanoj kaj komencantoj
Trimonata. 32 pĝ. 7 eŭroj

Monato
Internacia magazino sendependa
Ĉiumonata. 32 pĝ. 20 eŭroj

La Jaro
Praktika poŝkalendareto de Monato
160 pĝ. 5 eŭroj

La Gazeto
Eldonas Esperanto-klubo de Metz
Dumonata. 32 pĝ. 7.50 USD

Litova Stelo
Organo de Litova Esperanto-Asocio
Dumonata. 32 pĝ. 7 eŭroj

Ni povas peri abonon por aliaj Esperanto-gazetoj, sed la listigitaj gazetoj proponas favoran tarifon por Ruslando. Konvertu la eŭran abonprezon al la ruslandaj rubloj laŭ la oficiala kurzo, kaj aldonu 2% por kovri la diferencon inter la oficiala kaj banka vendokurzoj.

La kotizojn akceptas Галина Романовна Горецкая (236039, Калининград, аб. ящик 1248). 


Fonduso Ilaro

Antaŭ du monatoj ni starigis fonduson Ilaro, el kiu estos financata iom-post-ioma aĉetado de la necesaj aparatoj por La Ondo / Sezonoj. Ni mem tuj metis en ĝin 200 eŭrojn. Ni alvokas laŭeble kontribui al la plibonigo de la revuo kaj libroj, kiujn ni eldonas por vi.

Jam kelkaj amikoj malavare subtenis nin per donacoj:

    Halina, Aleksander (RU) 200 eŭroj
    Jerzy Konieczny (PL) 100 zlotoj
    Igorj Belousov (RU) 200 rubloj
    Bronislav Ĉupin (RU) 70 rubloj
    Vitalij Gerasimenko (RU) 320 rubloj
    Stanislav Kroter (RU) 200 rubloj
    Entute 244.43 eŭroj

Koran dankon pro la helpo!

Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al nia redakcia adreso je la nomo de Галина Романовна Горецкая aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u.

Halina kaj Aleksander


Ricevitaj libroj

Miyoshi Etsuo. Per aktiveco ĉielen, arda pri idealoj: La vivo kaj agoj de Miyoshi Etsuo, prezidanto de Swany Korporacio. — Ŝiratori: Miyoshi Etsuo, 2003. — 65 pĝ. — [Donaco de la aŭtoro].

Härtling, Peter. Avinjo / Trad. el la germ. Nora Caragea — Frankfurt am Main: N.Caragea, 2000. — 79 pĝ., il. — [Donaco de Nora Caragea].

Johansson, Sten. Memor' mortiga: Krimromano. — Skövde: Al-fab-et-o, 2003. — 79 pĝ. — (Sezona krimo, vol. 4). — [Recenzoekzemplero].

Pausewang, Gudrun. La avo en la ĉareto / Trad. el la germ. Nora Caragea — Frankfurt am Main: N.Caragea, 1999. — 63 pĝ., il. — [Donaco de Nora Caragea].

Pausewang, Gudrun. Kuniberto kaj Kilevamba / Trad. el la germ. Nora Caragea — Frankfurt am Main: N.Caragea, 2001. — 111 pĝ., il. — [Donaco de Nora Caragea].

Antanas Poška / Sudarytojas Augustas Kubilius. — Vilnius: Mintis, 2003. — 224 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

pĝ. 103-119. Vytautas Šilas. Žaliosios žvaigždės kavalierius. (Antano Poškos esperantiška veikla).
Schindler, Georg. Fabloj kaj fabeloj / Trad. el la germ. Nora Caragea — Frankfurt am Main: N.Caragea, 2001. — 83 pĝ., il. — [Donaco de Nora Caragea]. 

Ricevitaj gazetoj

Bazaro. 2003/2;
Esperanto aktuell. 2003/4;
Esperanto en Azio. 2003/45;
Heroldo de Esperanto. 2003/14;
Kataluna Esperantisto. 2003/327;
Kontakto. 2003/4;
Kristana Alvoko. 2003/156;
La Brita Esperantisto. 2003/955;
La Hirundo. 2003/41;
La Movado. 2003/631;
La Ondo de Esperanto. 2003/10;
Le Monde de l'Espéranto. 2003/541;
Monato. 2003/10;
Norvega Esperantisto. 2003/4;
REGo. 2003/4;
SAT-Amikaro. 2003/581;
SEBa Informilo. 2003/3;
Sennaciulo. 2003/9.

M O Z A I K O

Por la julia enigmo “Leterkesto” venis 28 respondoj, inter kiuj 24 ĝustaj respondoj.

La ĝustajn solvojn sendis: Ronald Gates (Aŭstralio); Albert Reiner (Aŭstrio); Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio); Raymond Lu (Filipinoj); Sylvia Hämäläinen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Lucien Giloteaŭ, Pierre Royer (Francio); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Jón Elíasson (Islando); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Lenĉe Efremova (Makedonio); Dorota Burchardt, Hanna Skalska (Pollando); Viktor Alikin, Igorj Belousov, Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk (Ruslando); Eric Castell (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion gajnis Bronislav Ĉupin. Ni gratulas!

La solvo de la julia enigmo: Tagoj Revuoj KongresojLandoj Lundo Monato UEA Haitio Mardo Litova Stelo Verdula Madagaskaro Merkredo Kontakto Brazila Hispanio Ĵaŭdo Esperanto IJK Japanio Vendredo LOdE SAT Kubo 


Krucvortenigmo

premu por vidi la bildon

Skribu en la ĉeloj ĉirkaŭ la numeroj sesliterajn vortojn laŭ la horloĝa direkto. La vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago. En du horizontaloj vi trovos du vortojn pri tiu tasko. Sendu ilin kiel solvon de la enigmo.

1. Praktika mezurunuo de elektrostatika kapacito; 2. Intervalo de iu noto al la tria; 3. Ano de la gento loĝinta en sud-orienta parto de Peloponezo; 4. Itala infana verkisto; 5. Vitra aŭ fajenca sferforma vazo, uzata de la kemiistoj por varmigi likvaĵojn (Radiko); 6. Portalego de Egiptaj temploj; 7. Ino de nigra raso (R); 8. Ruza agado por sukcesigi aŭ faligi aferon (R); 9. Batala agado por solvi la grandajn ekonomikajn konfliktojn inter la nacioj aŭ la klasoj; 10. Verso regule ripetata post ĉiu strofo de kanzono (R); 11. Nokta rabobirdo; 12. Ĉiu el la 12 partoj laŭ kiuj oni dividas la jaron.

Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 dec 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (11)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto | 
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto | 
La naŭa parto | La deka parto

La sekreto de longviveco

La esperastoj vivas kiel sociemaj homoj same kaj eĉ pli ol la aliaj personoj.
(Katolika Sento. 1994: jul-aŭg)

Pena umo ĝis la plumo

Raporti estas sufiĉe malfacila tasko ĉar la konstatitaj okazaĵoj, faktoj antaŭ ol atingi la plumon de la raportisto pasas tra ties menso.
(Liberecana Ligilo. 1994: 3)

For fruaĝajn fuŝojn!

JUNULOJ KOREKTIĜIS EN I.J.K!
(La Movado. 1994: 523)

For fian f-on!

Zamenhoh mem estis okulkuracisto.
(Eventoj. 1994: dec 2)

Katzumu, sinjorino

Oni militis kontraŭ naziismo kiel bona demokratino, kontentigita, katzumanta, oni sin tenis je tio
(Le Travailleur Espérantiste. 1995: 2)

Malfacila tabulvorto

… la Societo por Protekti Historiajn Monumentojn de la urbo Szentkatolna (Transilvanio) starigis memortablon por la memoro de Gabrielo Balint.
(Eventoj. 1995: marto 2)

Multmerdita forpasinto

S-ano Sasvari aprezis la elstaran lingvoscion kaj la organizan kakablon de nia forpasinta samideano.
(Debrecena Bulteno. 1995: 6)

Kolektis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

La Ondo komencas serion da novaj taskoj, kiun prizorgos Ziko Marcus Sikosek, kiu nun laboras en Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA. Li proponos fotojn de konataj aktivuloj, kiuj estis faritaj antaŭ pluraj jaroj.

Bonvolu sendi al la redakcia adreso de La Ondo la nomon de la fotita persono. Ne rajtas partopreni la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!

Eratumo

En la poemo La disipanto de Fjodor Sologub, tradukita de Michel Duc Goninaz (LOdE-106/107, pĝ. 19 ) en la 3a strofo oni legu “printempoj” anstataŭ “printempo”.

La teksto de Ziko M. Sikosek UEA sen mitoj (LOdE-108, pĝ. 3) unue aperis en Libera Folio, poste Ziko reverkis ĝin por La Ondo.


Leterkesto

Mi skribas por esprimi mian dankon pro la magazino La Ondo de Esperanto. Ĝi estas unu el la plej bonaj Esperantaj magazinoj en la mondo, kaj mi tre ŝatas legi ĝin.

R.V. Clements (Britio)


Hejmen veninte post finfina — ho ve! tro mallongdaŭra — feriumado ĝojige atendis min la Ondo #8-9 kune kun la per-Mozaike gajnita Maigret-aĵo. Temas pri nur la kvara krimromano dum mia vivo: antaŭ dudek jaroj mi legis na Forta veneno de Sayers kaj Morto sur Nilo de Christie, kaj iom poste na La Nomo de la Rozo de Eco — ĝis nun mi eĉ ne konsciis ke tiu ĉi ĝenro preskaŭ entute eskapis main atenton. Dankon pro plivastigo de miaj literaturaj scioj!

Albert Reiner (Aŭstrio)


En la kongresa Ondo mi ŝatis legi “Ĉu esperanto konas hermafroditojn?” Tre interesa kaj lerniga rezonado. Inter la priesperantia diskutado mi precipe ŝatis la tekstojn de Silfer kaj Jakvo Schram, sed estas pli malfacile kapti la intervenojn de Corsetti kaj Ertl. Leginte “Spegulo ridiga aŭ ĝustiga” mi pensis pri la ridinda kritiko pri la Civito, ke kiam tia fenomeno estas nova, ĝi ja ŝajnas stulta. “Finsezone” estas agrabla legaĵo pro la vigla ĝuinda lingvaĵo.

Jarlo Martelmonto (Svedio)


Gratulon pro la progresanta sukceso de La Ondo, kies internaciiĝo estas salutinda. Sed estas bedaŭrinda la daŭra falo de la abonantaro en Ruslando. Kiakaŭze?

Michel Duc Goninaz (Francio)

Jes, ni kreskas. Pasint-jare ni unuafoje havis pli ol 400 individuajn abonantojn (406), kaj je la momento de la redaktado La Ondo ricevis 503 abonkotizojn por 2003.

La falon en Ruslando ni prognozis, kaj ĝi daŭros. Antaŭ kelkaj jaroj La Ondo estis la sola Esperanto-gazeto en Ruslando (krom kelkaj efemeraj informiletoj), kaj ni devis havi specialan rubrikon Esperanto en Ruslando. Pluraj ruslandaj legantoj legis unuavice ĝin, sen legi, ekzemple, la literaturan rubrikon. Post la apero de dumonata movada REGo ni forigis la “paroĥan” rubrikon kaj nun kribras la materialon nur laŭ la ĵurnalisma vidpunkto, sen atenti la (ne)patrolandecon. Krome, kelkaj ruslandaj movademuloj konfesis, ke ili malabonas La Ondon pro ties … tro ofta apero! En 2002 ni havis 101 abonantojn en Ruslando, ĉi-jare — nur 98. (AlKo


La mondo ridas

Super la mezuro

— Kial vi ploras, kiam vi havas tiel belan grandan piron?

— Ĉar mi ne povas la buŝon tiel grande malfermi! 


Unuaranga pensiono

— Vidu, sinjoro Smith, en nia pensiono estas tute superflue viŝi per la tablotuko la tranĉilon kaj la forkon. Unue, tio ne estas deca, kaj due, per tio vi malpurigas la tablotukon. 

Ĝusta logiko

— Aŭdu, vi postulas tiel altan pagon kaj vi eĉ ne komprenas la laboron, kiun vi surprenis.

— Ĝuste tial, sinjoro. Multe pli malfacile estas fari tian laboron, kiun oni ne komprenas. 


Labordivido

— Ĉe vi kiu ordonas en la hejmo?

— Sciu, ni dividis la aferon kun la edzino. Ŝi ordonas al la infanoj, al la servistinoj, ŝi administras la monon… kaj mi prizorgas la orfiŝon. 


Inter spiritistoj

— Ĉu estas vere, ke la spirito de Betoveno aperis antaŭ vi? Kion li diris?

— Li diris al mia edzino, ke ŝi ne ludu liajn sonatojn. 


En trinkejo

— Kion vi preferas, vinon aŭ bieron?

— Tio dependas.

— De kio?

— De tio, kiu pagos. 


Ĉe la razisto

— Ĉu mi jam antaŭe razis vin, sinjoro?

— Ne! Ĉi tiun cikatron mi ricevis en la milito. 


Proporcioj

—Ĉu tiu homo estas pigmeo? Li ja estas preskaŭ tiel alta, kiel ordinara homo!

— Ĝuste tio estas interesa! Li estas la plej granda pigmeo en la mondo! 


Infana kapo

— Ĉu ne, onklo, vi ne havas edzinon?

— Ne, mia fileto.

— Do tiam kiu diras al vi, kion vi ne devas fari? 


Certa pruvo

— Diru al mi, Joĉjo, kial vi pensas, ke via fratino Marinjo enamiĝis?

— Ĉar ŝia papago en la lasta tempo multe ĝemas melankolie. 


Favora situacio

— Mi estos edzino nur de tia viro, kiu povas doni al mi sufiĉan sekurecon kaj defendon.

— Tiam venu al mi, fraŭlino! Mi estas asekura agento kaj mia patro estas policisto. 


Rekomendinda restoracio

Gasto: Kia malĝentila kelnero! Mi plendos ĉe la mastro.

Kelnero: Mi ne konsilas tion. Li estas multe pli malĝentila. 


Saĝa viro

— Ĉu vi jam edziĝis?

— Ne!

— Sed antaŭ nelonge vi diris, ke vi pensadas pri la edziĝo.

— Jes, sed mi restis ĉe la pensado. 


Ĉe la frizisto

— Sed ĉu vi ne havas ion por miaj grizaj haroj?

— Nur la plej grandan respekton. 


Ĉe nervkuracisto

— Nun, mia amiko, tiu fakto, ke vi kutimas paroli kun vi mem, ankoraŭ ne signifas ian seriozan malbonon.

— Jes, sinjoro doktoro, sed se vi scius, kiel enuiga homo mi estas. 



En kafejo

Gasto: Kelnero, mi atentigas vin, ke mi estas membro de la ligo kontraŭ trinkmono!

Kelnero: Kaj mi atentigas vin, ke mi estas ĉampiono en boksado. 


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 1205, 261 Cooper street, Ottawa, Ontario, Canada K2P 0G3
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 11 (109)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo