Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 6 (104)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Aktivuloj de JEB en Glasgovo


ENHAVO

REDAKCIE

TRA ESPERANTUJO

BELETRO

TRIBUNO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

Iuj ankoraŭ konas Brition kiel imperion, super kiu neniam subiris la suno. Por aliaj ĝi estas lando de ekstravagancaj insulanoj kun malĝustaflanka trafiko, duetaĝaj omnibusoj, mejloj, pajntoj, futoj, poriĝo, elo kaj nemiksitaj akvokranoj. Kelkaj klarigas, ke ekzistas ne Britio, sed nur Anglio, Skotlando kaj Kimrio ktp.

Sed por La Ondo Britio estas eble la plej grava lando en Esperantujo — ja ĝuste ĉi tie ni dum tri jaroj havis pli multajn legantojn ol en ĉiuj ceteraj landoj kune. Tial por la redaktoro de ĉi tiu revuo estis aparta plezuro reviziti ĝin.

Litova aviadilo portas min al Londono, kaj tuj mi ekĝuas la samideanan stafeton, kaj tiu sento ne forlasis min dum ĉiu el la 17 tagoj de mia insula vivo.

Post Londono — Barlastono. La hejmo de la nuna brita esperantistaro, kun bonegaj kondiĉoj por laboro kaj ripozo. (Kaj por manĝado — tion scias ĉiu, kiu almenaŭ unu fojon esperantumis Barlastone.) Ĉi tie okazas semajnfino kaj jarkunveno de la brita sekcio de SAT (Jakvo Schram ĉeestas). Dum SATEBanoj diskutas siajn problemojn, mi uzas la eblon fosi en biblioteko Butler, kiu je mia unua vizito en Londono estis apenaŭ uzebla. Feliĉe, en la nova Esperanto-domo ĝi estas jam konsultebla, kaj la enkomputiligo daŭras en kontentiga ordo. Vera trezoro por la tuta Esperantujo!.. Iom post iom mi konatiĝas kun aktivuloj de SAT (ankaŭ en vilaĝa trinkejo), kiuj pacience aŭskultas mian prelegon pri Varankin — kaj kelkaj bonege konas la romanon Esperante kaj eĉ angle.

Jen Skotlando. Same bela, kaj same pluvema. Malnovaj kaj novaj amikoj. Montetoj kaj riveretoj, belulino de Perth, malnova distilejo, renkontiĝo kun Bill kaj Meta.

La ĉefa celo de mia vizito estas Glasgovo, kie kunokazas la 85a Brita kaj la 98a Skota Kongreso de Esperanto. Ĉi-jare centjariĝas la glasgova kaj la edinburga kluboj, kaj tiojn oni festas dimanĉe en la Centjariĝa Bankedo en Quality Hotel. Sed antaŭe oni havas aron da interesaj prelegoj kaj seminarioj, ankaŭ neeviteblaj jarkunsidoj. Cento da kongresanoj ŝajnas kontentaj, malgraŭ “migranta kongresejo”, kaj la teatraĵo Zam-Zam-Zamenhof de Paul Gubbins ricevas tondrajn aplaŭdojn. Pro pluraj alilandanoj (pli ol 10 landoj) la etoso estas vere internacia. Kvankam oni multe parolas pri la maljuniĝo de la brita movado, ĉeestas dek kelk junuloj (kelkajn vidu kovrilpaĝe), kiuj reaktivigas sian asocion JEB.

Postkongresa ripozo ĉemara en Felixstowe… Afablaj mastroj… Promenoj… Babilado pri ĉio… Trankvilo…

Sed trankvilo mankas en Londono. Kvar horoj en Brita Muzeo. Tamen salutaj kisoj kaj manprenoj vespere en la klubejo forgesigas la streĉon de la ĉefurba vivo. La lasta abonkotizo venas jam malfrue en trinkejo — jam la 51a brita leganto.

Reflugo al Vilno. Reveno hejmen, kaj — atendas min la junia Ondo — literatura, kiel ĉiam en junio.

Mi kore dankas al EAB, EAS, SATEB, Londona Esperanto-Klubo, aparte al Jean & David Bisset, Meta & Bill Auld, Charlie Dornan, Paul Gubbins, Edmundo Grimley-Evans, Paul Hewitt, David Kelso, Geoffrey King, Piter Miles, Aleksandro Mollison, Tom Neil, Danila Pampanina, Belalumo & Antony Rawlinson, Angela & Dominique Tellier, Duncan Thomson, Eric Walker kaj al ĉiuj nenomitaj samideanoj kaj samlingvanoj, kies helpo kaj ĉeesto faris mian restadon en Britio agrabla, fruktodona, neforgesebla!

Aleksander Korĵenkov 


PushkinEnciklopedio de la rusa vivo

Valentin Melnikov rakontas

Malfacilas klarigi al alinacia leganto, kion signifas Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin (1799–1837) por ĉiuj rusoj. Verŝajne ne eblas diri pli bone, ol diris A.Grigorjev, rusa poeto de la 19a jc.: “Puŝkin estas nia ĉio”. Dum la festado de lia 200-jara jubileo tiu frazo estis ofte ripetata…

Puŝkin fakte kreis la modernan rusan lingvon, formis bazon kaj principojn de la rusa poezio. Se oni vidas ruslingvan poemon sen indiko de aŭtoro kaj dato — oni tuj povas diri senerare, ĉu ĝi estis verkita antaŭ aŭ post Puŝkina tempo.

Apenaŭ kredeblas, ke dum tiom nelonga vivo li sukcesis krei tiom multajn verkojn en plej diversaj ĝenroj: lirikaj miniaturoj, grandaj historiaj poemoj, “malgrandaj tragedioj”, fabeloj, prozo… Ĉio estas vere genia, ĉion oni konstante reeldonas kaj plezure legas sendepende de ajnaj historiaj ŝanĝoj en Ruslando.

Versa romano Eŭgeno Onegin estas probable la plej elstara verko de tuta rusa literaturo. Fama kritikisto V.Belinskij prave nomis ĝin “enciklopedio de la rusa vivo”: vere, la rusa vivo — kaj nobela en la ĉefurboj, kaj kampula en vilaĝo (Puŝkin priskribis bone konatan medion en Pskova provinco, kie situis lia propra bieno), kun ĉiuj moroj, tradicioj kaj aktualaj eventoj — estas montrita plej fidele kaj detale. La aŭtoro certigis la legantojn, ke la tempo en la romano estas kalkulita laŭ kalendaro; la priskribataj eventoj komenciĝas fine de 1819. Apud la elpensitaj protagonistoj rolas realaj konataj homoj kaj la aŭtoro mem. Krome, li kelkloke citas aŭ parodias la poetojn-samtempulojn, kaj eĉ sukcesas kun ili polemiki, ofte apelacias al la leganto — do la “spirito de l' tempo” senteblas perfekte.

Aliflanke, la romano influis la vivon: preskaŭ forgesita nomo Tatjana subite iĝis tre populara kaj restas tia ĝis nun; kelkaj iam furoraj libroj kaj kantoj, primokitaj pro sengusta banaleco, rapide elmodiĝis. Speciale por tiu romano Puŝkin kreis novan formon, la 14-linian strofon, kiu ekde tiam nomiĝas “strofo de Onegin” — kelkfoje poste ĝin uzis ankaŭ aliaj aŭtoroj. Formale obeante tradiciojn de klasikismo (ekzemple, per plurfoja menciado de mitologiaj herooj), la romano estas tute novstila, kaj eĉ seriozaj filozofiaj rezonoj en ĝi sonas leĝere kaj ne enuigas. (Vere, iujn progresemajn ideojn ne eblis rekte esprimi pro cenzuraj kaŭzoj — tial Puŝkin ofte nur aludas ilin, priskribante ĉiutagaĵojn.) Unuafoje poezio (ne satira) traktis ankaŭ la “krudan naturon”, sed ne nur ion altspiritan, laŭ klasikismaj dogmoj. Specifa lirike-ironia tono signas tute apartan krean vojon de Puŝkin. Diference de la plifruaj aŭtoroj li montras la karakteron de sia heroo ne finformiĝinta (klare pozitiva aŭ klare negativa), sed evoluanta, manifestiĝanta per diversaj flankoj en diversaj situacioj. Forestas rekta moralo, arbitra aŭtora influo — la herooj kondutas konforme al siaj karakteroj kaj cirkonstancoj, iam eĉ kvazaŭ spite la aŭtoran volon. Unuafoje romano ne havas tradician finon (la herooj geedziĝas, la bono triumfas, la malbono estas punita ktp.) — tio influis al ĉiuj postaj rusaj romanoj. Puŝkin mem emfazas orientiĝon de sia verko al neprognozebla reala vivo kun ties tuta komplikeco kaj diverseco.

Temas pri ŝajne simpla, preskaŭ banala historio — ekzistas eĉ klasika opero laŭ tiu romano. Riĉa junulo Eŭgeno Onegin veturas el la ĉefurbo en vilaĝon por ekmastri bienon de sia forpasinta onklo kaj restas tie, ĉar urba aristokrata vivo tedis lin. Li trovas tie unusolan amikon — Lenskij; kaj Tatjana, fraŭlino el najbara bieno, baldaŭ enamiĝas al li, naive kaj sincere, ĉar li tute ne similas la ceterajn najbarojn. Li rifuzas ŝian amon kaj edife riproĉas ŝin. Pro bagatela kaŭzo troemocia Lenskij subite vokas la amikon al duelo, do Onegin hazarde kaj kontraŭvole murdas lin. Konsternita, Onegin forveturas kaj dum tri jaroj vojaĝas, strebante trovi animan ekvilibron kaj ian sencon por sia vivo. Fine li revenas en la ĉefurbon kaj denove renkontiĝas kun Tatjana, kiu jam estas edzino de lia konato. Nun subite jam Eŭgenon kaptas amo al ŝi, kaj ŝi malvarme rifuzas sen ia ŝanco…

Kritikistoj kaj aŭtoroj de mezlernejaj instrulibroj ofte emfazas, ke Onegin estas “superflua homo”, ne povanta trovi sian lokon en la vivo. Tamen lia spleno ne estas nur afekta moda sento. Ja li vere forlasas la mondumon, kiu lacigis lin per sia surloka kuro, okupiteco sen afero. Sed Onegin ne scipovis kaj ne volis ion fari: tiel edukis lin la francaj guvernistoj. Tiama Ruslando donis malmultajn eblojn por saĝa kaj spirite riĉa homo, ne deziranta vivi tute same kiel ĉiuj. Nur la subita enamiĝo redonis al li sentivon, plenigis per senco lian vakan kaj vantan vivon. La lastaj vortoj de Tatjana, forprenintaj la esperon, skuis lin. La lasta rendevuo okazis marte aŭ aprile 1825 — kelkajn monatojn antaŭ la fama decembra ribelo…

La romano estis verkita en 1823–1830 kaj devis konsisti el 9 ĉapitroj. Tamen la 8a ĉapitro, priskribanta la vojaĝon de Onegin tra Ruslando, speciale tra lokoj de gloraj historiaj eventoj, enhavis komparon de heroa paseo kun la mizera nuno, tre akrajn konkludojn — do certe ne povus trapasi cenzuron. Tial Puŝkin preferis forigi la tutan ĉapitron (kiu sen la preterlasitaj strofoj iĝis tro kurta kaj pala), transmetinte kelkajn strofojn al la sekva. Laŭ nova statuto de 1828 la cenzuro, ŝajne, iom mildiĝis; Puŝkin esperis ke nova caro Nikolao I amnestios la decembristojn kaj efektivigos progresemajn reformojn. Tiam eblus priskribi la antaŭnelongan historion kaj negativajn trajtojn de la plifrua reĝimo — Puŝkin komencis verki la dekan ĉapitron, kun kroniko de la eŭropaj militoj kaj decembrista movado. Onegin, liberpensema kaj malŝatanta aristokratan socion, devus iĝi decembristo aŭ perei en Kaŭkaza milito. Tamen la esperoj iĝis vanaj, Puŝkin devis redukti la planon kaj presigi nur ok ĉapitrojn.

Laŭ esprimo de jam menciita kritikisto Belinskij, la romano restis sen la fino — ĉar en realo ekzistas eventoj sen kulmino, sen celo; homoj kompreneblaj por neniu, eĉ ne por si mem…

Multaj literaturologiaj verkoj diversflanke traktas kaj esploras tiun romanon — neniu alia rusa libro estas tiom profunde neelĉerpebla. Vi certe ne povos kompreni la “enigman rusan animon” sen atente legi Eŭgenon Onegin

Certe, tiu verko jam estis plurfoje tradukita al Esperanto, ekzistas minimume 7 versioj (kvankam ne ĉiuj estas plenaj kaj ne ĉiuj konserviĝis ĝis nun). Kial do necesis la nova? Verdire, mi mem ne sciis respondon al tiu demando, kiam en 1999, dum 200-jara jubileo de Puŝkin, la redaktoro subite proponis al mi fari novan tradukon de Onegin. Mi hezitis dum unu jaro, sed, atente traleginte du jamajn tradukojn, eksentis la neceson eklabori. Post konatiĝo kun pliaj tradukoj mia decido pli kaj pli firmiĝis…

Unue, tradukistoj (eĉ tiaj famaj kiel S.Rublov, kies tradukoj el Puŝkin estas ĵus eldonitaj) ofte, por faciligi sian taskon, substituis precizajn realaĵojn de la originalo per siaj liberaj fantazioj aŭ banalaj ĝeneralaĵoj.

Due, Esperanto evoluas, kiel ĉiu reale funkcianta lingvo. Tial nun la tekstoj de 1920–30aj jaroj — do ankaŭ la traduko de N.Nekrasov (eldonita libroforme en 1931) — aspektas arkaike kaj iom nenature. Krome, mi tre atentis kaj strebis transdoni la “ŝlosilajn vortojn” kaj la aŭtoran rilaton al la eventoj; kie eblas — sekvi la rimojn de la originalo (se vi vidos adasismon aŭ tro banalan rimon, iom strangan komparon, ŝanĝon de gramatika tempo ktp. — estu certa, ke tiuloke Puŝkin uzis la samon).

Trie, dum preskaŭ 200 jaroj rimarkinde evoluis ankaŭ la rusa lingvo kaj kulturo. Pluraj vortoj ŝanĝis la sencon, iuj esprimoj iĝis neuzataj kaj pro tio nekompreneblaj por nuna rusa leganto (ankaŭ tradukisto); forgesiĝis iam popularaj verkoj, aludoj al kiuj multas en la romano. Hodiaŭ nur fakuloj povas klarigi tion, kio en la epoko de Puŝkin estis konata al ĉiu klera homo. Certaj fremdlingvaj (ĉefe francaj) esprimoj estis tiam nature uzataj en rusa parolo (de nobeloj), nun ne plu. Aliflanke, iuj realaĵoj kaj respektivaj vortoj estis tiam novaj kaj ekzotikaj — Puŝkin uzas ilin en origina fremdlingva ortografio kaj/aŭ kursive, iam eĉ speciale komentas.

La nuna leganto perceptas la romanon ne tiel, kiel la 19-jarcenta. Tial en tradukoj ofte aperas io esence simila al “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” — rekta transdono de apartaj vortoj kun plena perdo de vera senco. Do ne miru, ke tiu ĉi traduko kelkloke draste diferencas disde la plifruaj, kaj atentu la komentojn fine de la libro.

Krome, pluraj strofoj de la originalo estis preterlasitaj aŭ “korektitaj” pro cenzuraj kaj aliaj kaŭzoj (ekzemple, por ne ofendi ankoraŭ vivantan personon). Kelkfoje Puŝkin ŝanĝis siajn planojn, do ankaŭ malnetaĵoj povas esti interesaj. Baldaŭ vi legos la plej plenan tekston, kun la strofoj (entute pli ol 40, i.a. la tuta 10a ĉapitro), kiuj en la plej bonaj rusaj eldonoj aperas nur inter komentoj aŭ suplemente, do ili neniam estis tradukitaj al Esperanto.

Fine sed ne laste, rusaj poemtradukistoj, influataj de la gepatra lingvo, ofte uzis t.n. “abortajn” rimojn, kun drasta malsameco de postakcentaj silaboj — ne konsciante, ke por alinacianoj tio tute ne havas rimefekton. Mi nepre evitis tion.

Do espereble tiu ĉi traduko impresos la internacian leganton same, kiel la originalo impresis la rusan leganton de 1830aj jaroj.

Valentin Melnikov


Aleksandr Puŝkin

Eŭgeno Onegin

Fragmentoj

1: I

“Jen mia onklo — virt-modelo —
subite ekmalsanis tre;
li aŭdis vokon de l' ĉielo —
plej bona estis la ide'.
Ekzemplo lia vin instruos;
sed, Dio, kiel mi enuos
tagnokte sidi ĉe la lit'
de l' malsanulo, sen evit'!
Ja kiom aĉas la afekto —
komplezi al duonvivul',
kusenojn turni laŭ postul',
pocion doni kun respekto,
suspiri, pensi: ĉu en fin'
diablo iam prenos vin?”

1: IV

Sed kiam la junec' ribela
ekregis en Eŭgena kor',
kun revoj kaj kun tristo hela —
Monsieur pelita estis for.
Do jen Onegin, hom' libera,
tondita laŭ la mod' supera,
londona dandy laŭ kostum' —
aperis fine en mondum'.
La francan uzis li perfekte
por skribo kaj konversaci',
mazurkon dancis kun graci'
kaj riverencis senafekte;
l' mondum' decidis (kion pli?),
ke saĝas kaj tre ĉarmas li.

1: V

Ni ĉiuj, vere, lernis ion,
poiomete, iel ajn,
do per eduko, danke Dion,
facilas brili, je verŝajn'.
Laŭ juĝo de l' mondum' rigora,
Onegin estis ja bonmora
instruitulo, sed pedant':
talenton de sufiĉa grand'
li havis por preter-mencio
de ĉiuj temoj en parol';
silentis dum diskuta bol'
kun la aspekt' de granda scio,
kaj flamis por ridet' de dam'
li per subita epigram'.

1: XVI

Mallumo. Sledo lin atendas.
Vetur'. Koĉero krias: “For!”
Per frosta neĝopolv' arĝentas
kolumo lia el kastor'.
Li hastas ĉe Talon aperi:
atendas tie lin Kaverin.
Kork' al plafon'! Salutas lin
ekŝpruco de kometa vin',
roast-beef sanganta — laŭ bonvolo,
kaj trufoj — lukso de junec',
de franca art' elita spec';
Strasburga kuk' el ladskatolo,
fromaĝ' Limburga — alta klas',
kaj orkolora ananas'.

2: XXXV

En paca vivo ili amis
kutimojn de l' gepatra ter':
alvenon de printemp' ornamis
per rusaj blinoj kun buter';
konfesis dum la jar' dufoje;
rond-balancilon ŝatis ĝoje,
popolajn kantojn, dancojn plu.
Dum festo de la Triunu'
oscedas la popol-amaso —
sur levistikon kun fervor'
larmetis ili laŭ la mor';
por ili vivnecesis kvaso,
kaj en festen' laŭ ranga skal'
por gastoj estis la regal'.

2: XXXVI

Do ili maljuniĝis pare.
Kaj malfermiĝis jam en fin'
ĉerk' por la edzo. Ordinare
li prenis kronon de l' destin':
li mortis je tagmanĝa horo,
kaj adiaŭis kun priploro
najbar', filinoj kaj edzin'
pli kore, ol alian, lin.
Li estis simpla kaj honesta,
kaj, kie kuŝas lia rest',
sur tomba ŝton' legeblas tekst':
Dimitrij Larin, vir' modesta,
ĉefkolonel', kun dia grac'
ripozas tie ĉi en pac'.

4: XL

Sed nia norda temp' somera,
pri suda vintro parodi',
brilinte, ĉesas, efemera —
ne ŝatas tiun fakton ni.
Ĉiel' jam spiris per aŭtuno,
jam malpli ofte brilis suno,
pli kurta iĝis hela tag',
arbara denso ĉirkaŭ lag'
nudiĝis triste kaj sublime,
sur kampo jen nebula stri',
ansera karavan' kun kri'
al sudo flugas: do proksime
la temp' enua laŭ esenc' —
novembro pretas al komenc'.

Pushkin kaj Onegin (N.Kuzjmin)4: XLI

En frid' aperas matenruĝo,
kvietas post laboro-fin'
la kampoj; iras nun kun muĝo
malsata lupo kun lupin';
ĉeval' timanta ronkas treme —
kaj la rajdanto singardeme
galopas for de tiu val';
paŝtisto brutojn jam el stal'
ne pelas ĉe maten-aŭroro,
tagmeze lia korna son'
ne vokas gregon laŭ bezon';
virgino kantas dum laboro,
kaj vintre ĉe la nokta ŝpin'
flamanta ken' amikas ŝin.

4: XLII

Do regas frostoj jam krakante,
arĝente helas kampa vast'…
(Vi nun atendas rimon “kante” —
do jen, ricevu sen prokrast'!)
Pli bele ol eĉ mod-pargeto,
glacie brilas rivereto,
de ĝojaj knaboj la soci'
glitkuras brue sur glaci';
ansero peza gravmienas,
volante naĝi laŭ river',
glacion paŝas kun fier',
sed glite falas ĝi; serenas
unua neĝ' en fluga driv'
falante al la bord-dekliv'.

4: XLVII

Flam' estingiĝas; karbo ora
cindriĝas hele post forbrul';
apenaŭ ŝvebas stri' vapora,
kaj varme spiras en angul'
nun la kameno. Tuben fluas
la pipa fumo, kaj situas
surtable ŝaŭma vinpokal'.
Densiĝas jam vesper-vual'…
(Al mi tre plaĉas blag-abundo
kaj amikeca vin-kalik'
en temp', nomata sen logik'
“la tempo inter lup' kaj hundo” —
nom' vere stranga.) En komfort'
aŭdeblas nun amika vort':

5: I

En tiu jar' aŭtunvetero
tro longe daŭris. La natur'
atendis vintron kun sufero.
Ekneĝis januare nur,
la trian nokte. Frumatene
Tatjana vidis: jen ĝardene
blankiĝis ĉio, hela bril'
sur bed', tegmentoj kaj baril',
sur vitroj la ornam' aĵura,
jen arboj en la prujn-arĝent',
longvostaj pigoj — gaja gent',
kaj la montaron kovras pura
de l' vintro luksa tapiŝeg'.
Sur ĉio — blanke-brila teg'.

5: VIII

Tatjana kun scivolo granda
rigardas al la vaks-figur':
formiĝas el bizaro fanda
pri io stranga la aŭgur';
el akvoplena plad' laŭrite
elvenas ringoj; kaj subite
ŝi sian ringon el ĉi kvant'
ricevis kun antikva kant':
“Kampuloj riĉaj en vilaĝo
arĝenton rastas per la ŝpat';
al vi ni kantas por bonstat'
kaj gloro!” Tamen pri damaĝo
ĉi kant' avertas laŭ destin';
pli bonas aŭdi pri katin'.

5: XXIV

Alarmas ŝin la sonĝ' terura.
Ne konsciante pri la senc',
signifon de l' koŝmar' obskura
Tatjana serĉas. Por komenc'
laŭ kurta listo, malkviete,
Tatjana trovas alfabete:
arbar', blizard', kaban', krescent',
ogrin', ponteto, urso, vent',
kaj tiel plu. Ŝin kontraŭ duboj
ne helpos de Zadeko saĝ';
sed aventurojn por domaĝ'
al ŝi aŭguras la inkuboj.
Dum kelkaj tagoj, pro l' memor',
ŝin ne forlasis mishumor'.

6: XXI

L' poemon savis la hazardo;
mi ĝin konservas en kajer':
“Ho kial dronis en la tardo
la ora tag' de primaver'?
Kaj kion portos nova tago?
Apenaŭ helpus la imago,
mi vane kaptas per okul'
la svagajn bildojn tra nebul'.
Ĉu min mortiga sago pikos,
aŭ preterflugos, je fortun' —
egale! Ĉio bonas nun,
al ĉio tempon sort' indikos:
Benatas tago en seren',
benatas de tenebro ven'!

6: XXII

“Aŭrore sunradio helos,
triumfos tago super ter';
sed mi — probable, mi degelos
en kripta ombro, en mister',
kaj la memoron pri l' poeto
englutos malrapida Leto.
Forgesos tuta mondo min,
sed vi ĉu venos, bel-virgin',
por larmi super tombo frua
kaj pensi: ja min amis li,
al mi dediĉis kun pasi'
aŭroron de la vivo ĝua!..
Alvenu, ho amik' de l' kor':
nin benus nupto kaj amor'!..”

6: XXXIII

Agrablas vere — epigrame
koleron veki de l' fiul';
agrablas vidi: li malame,
klininte l' kornojn, en spegul'
rigardas sin, kaj diri hontas,
ke tie li sin mem renkontas;
agrablas, se por infami'
li stulte muĝos: estas mi!
Eĉ pli agrablas — en trankvilo
prepari ĉerkon por rival',
kaj celi al la frunta pal'
je la distanco de ĝentilo;
sed al prapatroj sendi lin
ne tre agrablos jam en fin'.

7: XXXIII

Se ni pli zorgos pri stimulo
por bona kler', kun nobla cel',
en estonteco (laŭ kalkulo
de la filozofi-tabel',
post kvin jarcentoj) vojoj, klare,
ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare:
ŝoseoj ĉie tra Rusland'
plektiĝos en abunda kvant'.
Per larĝaj arkoj pontoj feraj
transpaŝos super la akvar';
disigos montojn ni; sub mar'
aperos volboj plenfieraj,
kaj ĉiu pasaĝer-staci'
disponos je restoraci'.

7: XXXIV

Nun aĉas niaj vojpavimoj,
putradas pontoj en forges',
en la stacioj — puloj, cimoj
malhelpas dormon per agres';
manĝejoj mankas. Nur stabile
prezlisto pompas, senutile
sur muro pendas ĝi: incit'
kaj vana mok' por apetit'.
Kaj dume vilaĝan'-ciklopo
ĉe forĝa flam' kun ruĝa hel'
kuracas flegme per martel'
kreaĵon sveltan de Eŭropo,
benante sulkojn ĉe vojrand'
kaj kavojn de la patroland'.

Bildo de N.Kuzjmin7: XXXVIII

Kastel', adiaŭ, atestanto
de l' eksa glor'. Ne haltu, nu!
Jam blankas fostoj ĉe la rando
de l' urbo. Laŭ Tverskaja plu
kaleŝo flugas trans kavetoj.
Preteras budoj, inoj, sledoj,
lanternoj, buboj, apotek',
vendistoj, buĥaran'-uzbek',
palacoj, temploj kaj ĝardenoj,
butikoj kun diversa var',
bulvardoj, turoj, kozakar',
kabanoj, modaj magazenoj,
balkon', leonoj ĉe pordeg',
sur krucoj — da monedoj greg'.

9: XIII

Lin ekobsedis maltrankvilo,
neretenebla vojaĝem'
(turmenta, vere, vivostilo,
ne multaj ĝin elektas mem).
Do li forlasis la bienon,
de kampoj kaj arbar' serenon —
kun sanga ombro en imag',
hantinta lin je ĉiu tag',
kaj ekvojaĝis li sencele,
kun sola sento en obsed';
sed ankaŭ pro vojaĝoj ted'
subpremis baldaŭ lin kruele;
samkiel Ĉackij, por final'
revenis li — de ŝip' al bal'.

9: XIV

Sed jen la homamas' ektremis
flustreto kuris tra la hal'…
Al la mastrino dam' alvenis
ŝin sekvis grava general'.
Ŝi estis tute ne rapida,
ne parolema kaj ne frida,
sen arogeco por impres',
sen pretendemo je sukces',
sen afektetoj laŭ la rolo,
sen la imita fals-kondut'…
Kviete simplis ŝi en tut',
aspektis ŝi kiel simbolo
du comme il faut… (Ho ve, Ŝiŝkov':
por la traduko mankas pov').

9: XVIII

“Do vi edziĝis! Ag' ne vana!
Delonge?” — Pasas dua jar'. —
“Al kiu?” — Larina. — “Tatjana!” —
— Ĉu vi ŝin konas? — “Jes, najbar'
mi estas.” — Venu. — Princo iras
al la edzino, kaj altiras
amikon sian por prezent'.
Ŝi lin rigardas… Stranga sent'…
Sed pro konsterno enanima,
konfuz', perplekso kaj mireg'
ŝin ne perfidis la memreg',
kaj restis la sinten' kutima:
la sama tono kaj ĝentil',
kaj klinsaluto en trankvil'.

9: XIX

Jes ja! neniom ŝi ektremis,
ŝin ne atakis ruĝ' aŭ pal'…
Ne movis brovon, ne kunpremis
eĉ lipojn je eventual'.
Eŭgen' rigardis diligente,
sed li ne povis eĉ momente
rekoni trajtojn de l' fraŭlin'.
Li volis alparoli ŝin,
sed — ne kapablis. Ŝi enketis,
ĉu jam delongas la alven',
de kiu lok' — ĉu de l' bien'?
Kaj poste al la edzo ĵetis
rigardon lacan; glitis for…
Kaj li senmovis en angor'.

10: I

Reganto febla kaj kovarda,
nenifarulo, kalva dand',
de gloro favorat' hazarda
potencis tiam en la land'…

10: XII

Rusi' denove ekkvietis,
la car' diboĉis plu, sed jam
delonge, eble, reflagretis
fajrero de alia flam'…

Tatjana kaj Onegin (N.Kuzjmin)LETERO DE TATJANA AL ONEGIN

Al vi mi skribas — kio plia
necesus por la sent-esprim'?
Nun povas vi laŭ volo via
ignori min kun malestim',
sed al plorinda sorto mia
havante guton da kompat',
vi min ne lasos en malŝat'.
Komence volis mi silenti,
kaj kredu, ke pri mia hont'
ne scius vi eĉ en estont',
se povus mi esperon senti
ke mi vin vidos — iam ajn,
eĉ unufoje dum semajn',
por aŭdi vian voĉon, diri
replike vorton, kaj dum tag'
kaj nokto, ĉiam en imag'
renkonton novan prisopiri.
Sed vi enuas en soci',
vilaĝo tedas vin kutime,
kaj ni… ne brilas tute ni,
eĉ se vin ŝatas simplanime.

Ho, kial vi vizitis nin?
Izole, en vilaĝa foro
neniam mi ekkonus vin,
kaj vivus sen amar', angoro.
Impetojn de malsperta koro
bridinte iam (eble, jes…),
amikon trovus laŭ inklino,
fidela iĝus mi edzino
kaj la patrino, laŭ neces'.

Alia!.. Sed sur tuta tero
neniu hom' egalus vin!
Decidis la Supera sfero:
mi estos via, laŭ destin'.
Viv' mia estis garantio
de nia nepra rendevu';
al mi vin certe sendis Dio,
ĝis morto vi min gardos plu…
En sonĝoj vi al mi imponis,
min ĉarmis — antaŭ via ven':
rigardo logis min ĝis sven',
la voĉo enanime sonis
delonge… Estis ne vizi'!
Eniris vi — mi tuj rekonis,
ekflamis kaj en sentoj dronis,
enpense diris mi: jen li!
Ĉu ne, mi aŭdis vin kaj ŝatis:
al mi vi diris en intim',
dum mizerulojn mi kompatis,
aŭ per sincera preĝo flatis
angoron preman de l' anim'?
Kaj ĉu ne vi en tiu horo
ekbrilis, kvazaŭ meteoro,
kaj en krepusko de vesper'
kliniĝis super la kuseno?
Al mi, kun amo kaj sereno
vi flustris vortojn de esper'…
Ĉu estas vi anĝelo garda,
aŭ deloganto plej kovarda:
vi miajn dubojn pelu for.
Ĉu tio estas — iluzia
trompaĵo de naiva kor',
kaj min atendas sort' alia?..
Egale! Mian sorton nur
al vi transdonas mi sen plendo,
mi verŝas larmojn sen mezur'
kaj vin petegas pri defendo…
Imagu: vivas mi en sol',
neniu min komprenas tute,
racio mia velkas mute
kaj mi pereas sen konsol'.
Do venu: per rigard' aŭ voĉo
esperon veku en la kor',
aŭ rompu sonĝon kun angor'
per la merita, ve, riproĉo!

Relegi timas mi… Jen fin'!
La honto premas min katene…
Honoro via gardas min,
mi min al ĝi konfidas plene…

Vinjeto de N.Kuzjmin

LETERO DE ONEGIN AL TATJANA

Prognozas mi: ofendos vin,
se la sekret' malĝoja klaros.
Malŝato kia ekamaros
en la rigardo de l' princin'!
Mi kion volas? Mian koron
malfermas mi por kia cel'?
Malicon kian kaj rankoron
provokos, eble, ĉi rivel'!

Vin laŭ hazardo renkontinte,
ekbrilon de tener' vidinte,
mi ne aŭdacis je la fid':
neglektis karan mi kutimon;
kaj al libero teda limon
ne volis meti per decid'.
Disigis nin okazo plia…
Povrulo Lenskij, la viktim'…
De ĉio kara, simpatia
mi deŝiriĝis per anim';
al ĉiuj fremda kaj vagema…
Liber', trankvilo — kredis mi —
feliĉon anstataŭos. Di'!
Eraro, puno kiom prema…

Ne, vidi vin en ĉiu hor',
post vi konstante ĉie iri,
rideton kapti kun ador'
kaj movon de rigard' admiri,
vin aŭdi longe, kun kompren'
pri via plej perfekta stato,
ĉe vi stupori pro ĉagren',
paliĝi, velki… jen beato!

Kaj mi malhavas tion ĉi:
sen ŝanc' vin sekvas akompane;
valoras ĉiu hor', sed mi
en splen' disipas tagojn vane,
donitajn laŭ kalkul' de sort'.
Kaj ili pezas super fort'.
Jam mia viv' perditas plene,
sed por rezisti al destin',
mi devas scii dematene,
ke tage mi ekvidos vin…

Ve: en humila peto mia
vi eble vidos kun sever'
insidon de ruzeco fia —
mi aŭdas vortojn de koler'.
Se scius vi pri la turmento
sopiri pro soif' de am' —
kaj ĉiuhore per prudento
rezisti al la sanga flam';
deziri arde ĉirkaŭpreni
genuojn viajn, kaj kun plor'
konfesojn, petojn, kulpojn peni
esprimi el la tuta kor',
kaj dume per afekta frido
sin armi por konduta stil',
paroli dece, en trankvil',
rigardi vin kun gaja vido!..

Sed estu tiel: mankas fort'
al propra mem' rezisti spite;
laŭ via volo, decidite,
mi donas min al mia sort'.

Tradukis Valentin Melnikov



“… la redaktoro subite proponis al mi fari novan tradukon de Onegin”, — skribas Valentin. Ja subite por li, sed ni kovis la ideon ekde 1989, kiam HEA scivolis pri nia preteco fari novan tradukon. Sed Nikolai Lozgaĉev post longa hezitado malakceptis, kvankam li plu revis iam fronti la plej faman rusan versromanon. Unu jaron post la forpaso de Nikolai ni komprenis, ke Valentin estas la plej bona kandidato. Legante lian tradukon, ni komprenis, ke la elekto estas bonega, kaj venont-jare nian ĝojon kaj kontenton povos kunsenti ĉiuj literaturŝatantoj en Esperantujo.

Aleksander Korĵenkov


Imre Kertesz (foto de Janos Kobanyai)Sensorteco

de Imre Kertész

Imre Kertész (1929) aperigis sian unuan romanon, Sensorteco, en 1975. Transvivinto de la Holokaŭsto, Kertész prave insistas ke ĉi tiu verko estas ne (aŭ ne nur) membiografie inspirita transviv-rakonto elkoncentreja, sed verko kiu elmontras la timigan kapablon de la homo adaptiĝi al cirkonstancoj, sistemoj kaj reĝimoj plej malhomaj. Kertész ricevis literaturan Nobel-premion en 2002. Sensorteco aperas, junie 2003, en esperantigo de István Ertl, ĉe la Budapeŝta eldonejo Aranygolyó, dank' al mecenatino Lin Nagy kaj kiel ero de la serio Oriento-Okcidento. La suba ĉapitrero priskribas alvenon de transporto al Aŭŝvico.


Antaŭ ĉio mi rimarkis gigantan areon, kiu ŝajnis ia malalta ebenaĵo. Tuj tiu subita vasteco, la monotone blanka, okuldoloriga brilo de la ĉielo kaj de tiu platejo eĉ iom blindigis min. Sed mi apenaŭ havis tempon por observado: ĉirkaŭis min svarme zuma homtumulto, disaj eroj el vortoj kaj eventoj, ordiĝado. La virinoj — tiel mi aŭdis — devos ĝisrevidi nin por kelka tempo, ĉar finfine ni ne povus baniĝi en sama lokalo; grandaĝuloj, malsaniĝintoj, patrinoj kun etuloj kaj ĉiuj tro lacaj pro la vojaĝaj elprovoj estis atendataj ĉe pli foraj aŭtomobiloj. Tion ni eksciis de pliaj kaptitoj. Nun, ekstere, mi tamen rimarkis malantaŭ ili, en verdaj kaskedoj, kun verdaj kolumoj, ankaŭ germanajn soldatojn, kiuj per brakmovoj klare indikis direktojn kaj gardis okulon sur ĉio: ilia vido eĉ iom trankviligis min, ĉar, solaj en la tuta kaoso, puraj kaj de flegita aspekto, ili elradiis firmecon kaj kvieton. Multaj plenkreskuloj inter ni admonis jene, tute konsenteble: ni strebu konduti al ili plaĉe, demandojn kaj adiaŭojn ni faru koncize, ni prezentu nin al la germanoj kun inteligento, ne kiel senorda hordo. Estus malfacile al mi raporti pri ĉio sekva: iu muĝe bola kaĉo, iu kirla inundo kunportis, drivigis, fortrenis min. Malantaŭ mi virina voĉo kriĉis pri iu “mansaketo”, por sciigi al iu ke ĝi restis kun ŝi. Antaŭ mi ĝene stumbladis maljunulino kun taŭzita aspekto, dum mi aŭdis klarigojn de malalta junulo: — Obeu, panjo, ni ja ĉiaokaze baldaŭ revidos nin. — Nicht wahr, Herr Offizier — li turnis sin kun konfidenca rideto, kiel solidaraj plenkreskuloj inter si, al germana oficiro donanta ordonojn apude — wir werden uns bald wieder…1— Sed mi jam ekatentis pri terura ŝrikado de knabeto iom makul-malpura, sed krispe bukla kaj vestita kiel manekeno en vitrino, kiu klopodis liberiĝi, per strangaj tordiĝoj kaj skuiĝoj, el la manoj de blonda virino, videble lia patrino. — Mi volas iri kun paĉjo! Mi volas iri kun paĉjo! — li kriis, blekis, hurlis, ridinde tretante kaj stamfante per siaj blankŝuaj piedoj sur la blanka gruzo, en blanka polvo. Dume mi klopodis teni la paŝritmon de la knaboj, sekvi la jen-kaj-jenajn vokojn kaj signojn de “Roza” — intertempe ĉiuj, ankaŭ mi, estis tratretataj de korpulenta damo en flordesegna, senmanika somerrobo, kiu boris sin antaŭen, direkte al la aŭtoj montritaj. Poste eta, maljuna sinjoro kun nigra ĉapelo, nigra kravato turniĝadis, drivis, puŝiĝis antaŭ mi, serĉante ĉirkaŭe kun esplora mieno, kaj kriante de tempo al tempo: — Ilonka! Ilonka mia! — Pli malfrue alta viro kun osteca vizaĝo kaj virino kun longaj, nigraj haroj kungluiĝis vizaĝe, buŝe, tutkorpe, kaŭzante pasan ĝenon al ĉiuj, ĝis fine la virino — aŭ, fakte, pli knabino — estis disigita, forportita kaj englutita de la senĉese sieĝanta inundo, kvankam mi plu vidadis ŝin, ĉiam pli fore, ankoraŭ strebi elŝovi sin el la amaso kaj adiaŭi per larĝa gesto.

Ĉiuj ĉi bildoj, sonoj, eventoj iom konfuzis, kapturnis min en la tuta tumulto, el kiu fine miksiĝis en mi unusola bizara, bunta, eblus diri fola impreso; tial mi estis malpli kapabla doni atenton al aliaj aferoj eventuale pli gravaj. Ekzemple, mi malfacile povus diri el kies klopodoj rezultis, ĉu de ni mem, ĉu de la soldatoj, la kaptitoj, aŭ de ni ĉiuj kune, ke fine tamen formiĝis longa marŝkolono, jam nur el viroj, en regule aranĝitaj, kvinopaj vicoj ĉirkaŭ mi, kiu moviĝis kun mi malrapide, sed finfine en regula takto, per paŝo post paŝo antaŭen. Tie antaŭe atendis nin ĉiujn — laŭ nova konfirmo — bano, sed unue, kiel mi eksciis, ankaŭ doktora inspekto. Estis dirite, sed ankaŭ mi mem evidente facile komprenis, ke temas pri iaspeca revizio, ekzameno pri taŭgeco, tute memkompreneble, rilate la laboron.

Dume mi povis iom elspiri. Ni vokadis unu la alian kun la knaboj apud, antaŭ kaj malantaŭ mi, donante signalojn: jen ni ĉiuj. Estis varme. Mi povis iomete ĉirkaŭrigardi, orientiĝi por vidi kie ni fakte estas. La stacidometo aspektis plaĉe. Sub la plandoj sterniĝis gruzo kutima en tiaj lokoj; poste gazono kun flavaj floroj, kaj senmakule blanka asfalta vojo sen videbla fino. Mi rimarkis ankaŭ ke tiu vojo estis disigita de la tuta senfina areo malantaŭa per vico da egale kurbaj fostoj interligitaj per metalbrilaj dratoj kun pikiloj. Facile mi divenis: jen do klare, tie loĝas la kondamnitoj. Estis la unua fojo ke ili ekinteresis min — eble ĉar unuafoje mi havis tempon por tio — kaj mi scivolis pri kio ili estas kulpaj.

La dimensioj, la plena amplekso de tiu ĉi ebenaĵo denove surprizis min je ĉirkaŭrigardo. Vere precizan bildon mi tamen ne povis ekhavi inter tiom da homoj kaj en la blindiga lumo: mi apenaŭ distingis kelkajn konstruaĵojn plate malaltajn en la foraĵo, kaj diversloke iujn podiojn kiel ĉasobservejoj, angulaĵojn, turojn, fumtubojn. Pluraj ĉirkaŭ mi, knaboj kaj plenkreskuloj, montris ion super ni: longforma, senmova, dure brila korpo ŝvebis fikse en la vapora blanko de la sennuba, tamen tute pala ĉielo. Zepelino, efektive. La klarigprovoj ĉirkaŭ mi konsentis ke temas pri kontraŭaviaĵo: tiam mi rememoris, fakte, la sirenojn frumatenajn. Malgraŭ tio, la germanaj soldatoj ĉirkaŭ ni montris nenian signon de timo aŭ konfuziĝo. Mi memoris kia paniko kutimis regi ĉe ni en tiaj okazoj, kaj tiu ĉi disdegna trankvileco, tiu nevundebleco igis nun subite pli precize komprenebla al mi la specon de respekto kun kiu oni ĝenerale parolis ĉe ni pri la germanoj. Nur nun mi rimarkis du strekojn fulmoformajn sur ilia kolumo. Tiel mi povis konstati ke ili do apartenas al la fama formacio SS, pri kiu mi jam multe aŭdis ĉe ni. Mi povas aserti ke mi tute ne trovis ilin danĝeraj: ili trankvile paŝadis, patrolis laŭ la tuta longo de la marŝkolono, respondis al demandoj, kapjesadis, eĉ afable frapetis kelkajn el ni sur la dorso aŭ ŝultro.

Mi observis plian aferon dum tiuj senfaraj minutoj de atendado. Mi jam ofte vidis germanajn soldatojn, tute kompreneble, ankaŭ ĉe ni. Sed tie ili ĉiam hastis, ĉiam kun fermita vizaĝo de okupita homo, vestitaj ĉiam senriproĉe. Nu, ĉi tie, laŭ mia observo, ili movis sin alimaniere, iel pli senzorge, kvazaŭ pli hejmece. Eblis rimarki pliajn etajn diferencojn: la kaskedoj, botoj, uniformoj estis jen pli molaj jen pli rigidaj, foje brilaj sed foje nur, kvazaŭ, porlaboraj. Ĉiu havis armilon ĉe la zono, kio estas finfine tute natura afero ĉe soldatoj, kompreneble. Sed en la manoj de multaj el ili mi krome vidis bastonon, normalan promenbastoneton kun hoko, kio iom surprizis min, ĉar ili ja estis ĉiuj videble plenfortaj viroj perfekte irkapablaj. Sed poste mi povis pli bone, pli proksime ekzameni tiun objekton. Nome, mi rimarkis ke unu el ili antaŭe, duone turninta al mi la dorson, subite levis ĝin horizontale malantaŭ la koksojn kaj, tenante ĉe la du finoj, komencis fleksadi ĝin per ŝajne enua gesto. La marŝvico ĉiam pli proksimigis min al li. Tiam mi vidis ke ĝi ne estas el ligno, sed el ledo, kaj ne temas pri bastono, sed pri skurĝo. Iomete stranga sento — sed fakte mi ne vidis okazon kiam iu vere utiligus ĝin, kaj krome ja troviĝis multaj kondamnitoj ĉirkaŭ ni, agnoskinde.

Dume mi aŭdis, sed apenaŭ atentis diversajn alvokojn, kiuj foje petis pri elviciĝo — mi memoras — de homoj spertaj en la maŝinista fako, poste de ĝemeloj, homoj kun korpaj difektoj, eĉ, kaŭzante kelkan gajecon, de nanoj kiuj povus troviĝi inter ni, kaj poste de infanoj, ĉar — laŭ onidiroj — ilin atendas aparta trakto, instruado anstataŭ laboro, diversaj privilegioj. Kelkaj plenkreskuloj en la vico instigis nin ne maltrafi la okazon. Sed mi ne forgesis la admonon de la kaptitoj en la vagono, kaj ankaŭ cetere mi pli emis labori ol vivi kiel infano, kompreneble.

Sed dum ĉio tio ni estis multe progresintaj. Mi rimarkis grandan plidensiĝon de soldatoj kaj kaptitoj ĉirkaŭ ni. Je iu punkto nia kvinopa vico transformiĝis unuvicen. Samtempa instrukcio igis nin demeti mantelojn kaj ĉemizojn, por aperi kun nuda torso antaŭ la doktoro. Mi sentis la ritmon rapidiĝi. En la sama momento mi ekvidis du apartajn grupiĝojn antaŭe. Ĉe la dekstra flanko kolektiĝis pli grandnombra, tre varia amaseto, dum maldekstre ariĝis alia, malpli granda, iel pli plaĉa opo, inter kiuj mi jam povis vidi ankaŭ kelkajn el niaj knaboj. Ĉi lastaj tuj ŝajnis — almenaŭ por miaj okuloj — la labortaŭguloj. Dume, en ritmo ĉiam pli vigla, mi direktiĝis tien kie en la tumulto de multaj figuroj moviĝantaj mi kredis jam vidi certan fiksan punkton, senriproĉan uniformon kun la alte volba, telereca kaskedo de germanaj oficiroj; poste mia sola surprizo estis konstati kiom rapide alvenis mia vico.

La ekzameno mem, cetere, bezonis ne pli ol nurajn (proksimume) du aŭ tri sekundojn. Ĝuste antaŭ mi venis la vico de Moskovics — sed al li la doktoro senprokraste indikis, per fingromovo, la alian direkton. Mi aŭdis ankoraŭ ke li provis klarigi: — Arbeiten… Sechzehn…2 — sed iel aperis mano kiu kaptis lin, kaj mi tuj okupis lian lokon. Videble, min la doktoro esploris jam pli detale, per pritaksa, serioza kaj atenta rigardo. Mi rektigis min por montri al li mian torakon, kaj — mi memoras — mi ankaŭ ridetis iomete, post Moskovics. Tuj mi sentis fidon al tiu doktoro, ĉar li aspektis bone, havis simpatian, longforman vizaĝon razitan, kun lipoj sufiĉe mallarĝaj, okuloj bluaj aŭ grizaj, sed ĉiaokaze klaraj kaj bonkorulaj. Mi povis bone observi lin, dum li apogis siajn gantkovritajn manojn ambaŭflanke sur miajn vangojn kaj per la dikfingroj tiris iom malsupren la subokulan haŭton je ambaŭ flankoj — tipa kuracista gesto jam spertita hejme. Samtempe li demandis per voĉo mallaŭta sed tre klara, montranta kleran homon: — Wie viel Jahre alt bist du?3 — sed kiel se la afero estus tute flanka. Mi diris al li: — Sechzehn4. — Li kapjesis leĝere, sed kvazaŭ nur rilate al ĝusta respondo, ne al mia vera aĝo — almenaŭ tia estis mia tuja, surloka impreso. Laŭ alia observo, aŭ fakte nur pasa, eble erara percepto mia, li ŝajnis kontenta, kvazaŭ por li mem estus iaspeca senŝarĝiĝo; mi sentis ke mi eble plaĉis al li. Tiam li per unu mano puŝetis min je la vizaĝo, kaj per la alia montris la direkton al la transa flanko de la vojo, al la aro de la taŭguloj. La knaboj atendis min triumfe, ridante pro ĝojo. Iliaj brilaj vizaĝoj komprenigis al mi, eble, la diferencon kiu distingis nian grupon kaj tiun de la transflankuloj: estis la sukceso, se mi ĝuste sentis.

Tradukis el la hungara István Ertl


Notoj

1. Ĉu ne, sinjoro oficiro … baldaŭ ni nin denove…

2. Labori… Dek ses…

3. Kiom da jaroj vi aĝas?

4. Dek ses.


Kian lingvopolitikon al Eŭropo?

Simpozio “Kian lingvopolitikon al multlingva Eŭropo?” pasis 6 maj 2003 en la Eŭropa Parlamentejo (Bruselo), iniciatita kaj preparita de la eŭrop-uniaj Esperanto-aktivuloj, kun forta subteno de UEA.

La simpozion partoprenis neregistaraj organizoj, interesitaj pri la justa solvo de la lingvaj problemoj. La simpozio akceptis principojn pri la komunikadaj rajtoj kaj devoj de la eŭropaj civitanoj, rekomendataj por konsidero en la verkata Eŭropa Konstitucio.

En la plena raporto aperas rekomendo atenti ankaŭ Esperanton, kiel eblan pedagogian instrumenton por plifaciligo de la studado de fremdaj lingvoj.

GK UEA


Oficistaj ŝanĝoj en Roterdamo

En majo en la Centra Oficejo okazis kelkaj ŝanĝoj pri la stabanoj:

Ekde 1 maj en la CO ne plu laboras Nikola Rašić, kiu dum dek kvin antaŭaj jaroj zorgis pri la organizado de la Universalaj Kongresoj.

La Aganta Kongresa Sekretario estas nomumita Clay Magalhaes, antaŭe duontempe helpinta al Nikola Rašić pri la Kongresa Fako kaj duontempe laborinta en la librotena fako. (La detalan prezenton pri Clay bonvolu legi en la sekva informo).

Komence de majo en la librotena fako plentempe eklaboris Stanka Starĉeviĉ, Nederlando. Ŝi anstataŭigos tie Clay Magalhaes kaj ankaŭ helpos plifortigi la librotenadon de UEA.

Clay Magalhaes naskiĝis 2 aŭg 1974 en Foz do Iguacu, ŝtato Paranao, suda Brazilo. En 1995 li diplomiĝis pri turisma manaĝerado en la Ŝtata Universitato de Okcidenta Paranao (“Unioeste”). Li krome partoprenis en diversaj kursoj kaj seminarioj pri manaĝerado de turismaj entreprenoj, i.a. kurson de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA) por junaj profesiuloj en Svislando en 2000.

Clay Magalhaes esperantiĝis en decembro 1992. Li vivas en Nederlando ekde majo 1996, kiam li eklaboris kiel volontulo en la kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA, helpante por la Praga UK.

Li volontulis ankaŭ en la sekvaj du jaroj asistante en la preparoj de la Adelajda kaj Montpeliera UK-oj. Ankoraŭ pli profunde li povis sekvi la laboron de KKS ekde 1999, kiam li estis dungita kiel oficisto en la kongresa fako. Lastatempe li helpis ankaŭ en la librotena fako de UEA.

GK UEA


La Civito pri la krizo de UEA

La Kapitulo de la Esperanta Civito,

rekonante ke Universala Esperanto-Asocio per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo;

konstatinte ke de pluraj jaroj okazas granda potencokonflikto interne de UEA, kiu povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj kaj eĉ kompromiti la bildon de Esperantio;

rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.


La domo ne montriĝis disfalonta

Finfine ni havas agrablan novaĵon el la Centra Oficejo: konstruadaj fakuloj, kiuj esploris la domon trovis, ke ĝi malgraŭ sia aĝo (konstruita en 1887) restas fortika kaj eltenema.

Tio donas al la Asocio multe pli da spirospaco en la planado pri la estonto de la Oficejo kaj eventuala nova konstruaĵo. Ja laŭ la sama raporto la riparado de la nuna konstruaĵo ne plu kompareblas laŭkoste kun la konstruado aŭ aĉeto de tute nova oficejo kun proksimume samaj parametroj.

GK UEA


La kongresa emblemoLitovio: registara subvencio

22 maj 2003 Litovia Registaro per decido 636 el sia rezerva fondaĵo donis 50.000 lidojn (14.500 eŭrojn) al Litova Esperanto-Asocio por parte financi komencajn organizajn laborojn de la 90a UK, okazonta 23–30 jul 2005 en Vilnius. La mono estos uzata por eldonado de literaturo pri Litovio en Esperanto. Tio estas nur malgranda parto de financa subteno atendata de Litovia Registaro por diversaj projektoj de Litova Esperanto-Asocio, ligitaj kun la Kongreso. Financa subteno estas atendata ankaŭ de Vilniusaj urbaj instancoj kaj de urbo Kaunas, kie okazos kelkaj aranĝoj, ligitaj kun UK.

Povilas Jegorovas


Ĉu kongresi en Svislando?

Sekve de decido de la Asembleo fine de marto 2003, Kultura Centro Esperantista pretas organizi kaj en 2004 kaj en 2005 internaciajn kongresojn en la neŭŝatela kantono, pivote en Ĉaŭdefono mem. KCE kandidatas por la ekumena Kristana Esperanto-Kongreso en 2005.

Rilate al 2004, la Komitato (Daniel Muhlemann, Perla Martinelli, Dieter Rooke) ekzamenos fine de junio la hipotezon proponi al UEA la okazigon de la Universala Kongreso, en la bedaŭrinda kazo ke ĝi ne povos disvolviĝi en Pekino, pro la kreskanta SARS-epidemio. La neŭŝatela kantono, kaj unuavice ĝia monta parto, havas ĉiun infrastrukturon necesan por gastigi dumilpersonan kongreson — ekzemple, sukcesa estis la 12a Internacia Kongreso de Speleologio en 1997, kun 1.500 partoprenantoj, dum kiu KCE proponis ankaŭ sukcesan Esperanto-kurson.

Kiel sciate, en kazo de nuligo de UK (pro ajna kialo, de milito ĝis tertremo) la alternativo estas Roterdamo. Estus interese havi duan alternativon je dispono. Des pli ke la 2004a estos elektojaro por la UEA-estraro: kio plej oportuna ol kunveni en neŭtrala lando?

HeKo


Gazetara sukceso en Irano

Irano

Unuafoje Esperanta gazeto partoprenis en la tradicia Irana Gazetara Festivalo. Ĝi okazis 3–11 maj en Tehrano.

La budon de Sbazandiŝan (Verdpensuloj), la sola Esperanta-persa revuo en Irano, vizitis ministroj, politikistoj, famaj artistoj kaj ĵurnalistoj. Pli ol 16 mil informiloj pri Esperanto estis disdonitaj. Verdpensuloj okazigis kvin prelegojn pri Esperanto, kaj multaj ĵurnalistoj kaj interesantoj jam aliĝis al Esperanto-kursoj, kiuj baldaŭ estos lanĉotaj.

BKC


Litova kalejdoskopo

Lastatempe Litovio iĝis eble la plej aktiva lando en Esperantujo. Ni aperigas revuon de aprilaj kaj majaj eventoj surbaze de informoj de prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA), Povilas Jegorovas. Krome en Litovio aperis pluraj libroj pri Esperanto — pri ili baldaŭ aperos aparta artikolo.

En librovendejo

7 apr en la ĉefa librovendejo de Vilno okazis renkontiĝo kun juna esperantisto Gediminas Degėsys, kiu aŭtografis sian lernolibron de Esperanto por litovoj.

Libroekspozicio en LitovioLibra Printempo

11–13 apr 2003 en Vilno, en Respublika Instruista Domo okazis tradicia foiro Libra Printempo. En la stando de LEA (vd. sur la foto) oni povis vidi kaj aĉeti librojn en la litova lingvo pri Esperanto kaj diversajn librojn en Esperanto. Funkciis konstanta ekspozicio Ĉio pri Esperanto kun libroj, revuoj, fotoj, afiŝoj k.a. 12 apr LEA havis unuhoran renkontiĝon kun vizitantoj (ĉ. 80 personoj).

Pri la librofoiro vaste informis amaskomunikiloj. En ĉiuj informoj oni anoncis partoprenon de LEA. Lige kun la foiro 4 apr en Žiniu Radijas (Novaĵradio) okazis 18-minuta programo ĉe ronda tablo, en kiu partoprenis Povilas Jegorovas kaj Gediminas Degėsys. 17 apr en elsendo de litova nacia televido Ĉe kafo estis 15-minuta konversacio kun Gediminas Degėsys pri la librofoiro kaj aliaj Esperanto-aferoj.

En la ĉefurba filio

26 apr en litovia ĉefurbo Vilno okazis ĝenerala kunveno de vilnaj esperantistoj. Pri la agado de Vilna filio de LEA raportis prezidanto de Vilna filio de LEA, parlamentano Stasys Kružinauskas. Poste parolis sekciestroj kaj la prezidanto de LEA, Povilas Jegorovas.

Pro sia troa okupateco en la parlamento Stasys Kružinauskas ne plu deziris esti prezidanto de la filio de LEA. Inter tri proponitaj kandidatoj gajnis Gediminas Degėsys.

Survoje al Eŭropo

LEA partoprenis en kampanjo por aliĝo de Litovio al Eŭropa Unio. Ekde 28 apr ĝis 10 maj en TV-4 ĉiutage multfoje estis disvidigita agitfrazo “Mi kaj aliaj litovaj esperantistoj voĉdonos por Eŭropa Unio”, kiun eldiris Gediminas Degėsys.

Intervjuo en radio

29 apr en literatura elsendo de Litova Nacia Radio okazis 10-minuta intervjuo kun redaktoro de Litova Stelo, Petras Čeliauskas. En la intervjuo temis pri Litova Stelo, Esperantaj tradukoj el litova literaturo, lastatempaj eldonaĵoj en Litovio, UK en Vilno k.a.

Vojaĝo de Marcel Delforge

2–8 maj Litovion vizitis prezidanto de Asocio por Esperanto (Belgio) komitatano A de UEA s-ro Marcel Delforge. 3 maj li renkontiĝis kun esperantistoj de Kaŭno en la sidejo de LEA. 5-6 maj li vizitis urbon Visaginas kaj ekskursis tra nordo de Litovio. 7 maj Marcel Delforge en Vilno partoprenis internacian teknikan konferencon, organizitan de Vilna teknika kolegio kaj tie prelegis en Esperanto pri EU.

Piliponis jubileas

8 maj en Vilna teknika kolegio okazis solena festado de 60-jariĝo de ties direktoro, estrarano de LEA Algimantas Piliponis. Krom liaj kolegoj lin gratulis reprezentantoj de Litovia ministerio de edukado kaj scienco, prezidanto de senato de Vilna teknika universitato akademiano prof. habil. dr. Edmundas Zavadskas, ĝenerala direktoro de Litovia poŝto Jonas Salavejus, prezidanto de LEA Povilas Jegorovas k. a., interalie, ankaŭ Marcel Delforge.

Aranĝoj en provinco

10 maj Gediminas Degėsys vizitis urbon Kupiškis kaj prezentis tie siajn lernolibrojn de la itala, la hispana kaj de Esperanto. La saman tagon respondeca sekretariino de LEA, Irena Alijošiūtė, partoprenis aranĝojn omaĝe al la 100-jariĝo de litova famulo, prezidanto de LEA (1937–1940) Antanas Poška en distrikto Pasvalys, kie en vilaĝo Gripkeliai li naskiĝis.

Plie pri Poška

Okaze de 100-jariĝo de Antanas Poška Litova Poŝto eldonis du specialajn kovertojn. Unu koverto kun lia portreto kaj unuataga poŝta stampo estas por ĝenerala uzo. Alia pli bela koverto kun lia gravuraĵo kaj subskribo estas pli suvenira, tamen ankaŭ povas esti uzata por sendi poŝtaĵojn. Ankaŭ en granda kvanto estas presita portreto de Antanas Poška en bildkarta formato kun subskribo, kie temas ankaŭ pri lia esperantisteco. Krome, estas eldonita faldaĵo kun lia portreto kaj biografieto, kie ĉefe temas pri lia esperantisteco.

Lingvistika konferenco

8–9 maj en Kaŭno okazis internacia scienca konferenco “Homo en lingva spaco”, kiun organizis Fremdlingva katedro de Kaŭna humanisma fakultato de Vilna Universitato kaj Instituto de Sociokulturaj Esploroj. La konferencon partoprenis sekretariino de LEA, Aida Čižikaitė, per raporto “100 jaroj de Latino sine flexione”.

Esperanto per versoj

22–25 maj en Litovio okazis la 39a Poezia Printempo. Ĵaŭde vespere en Verkista Domo en Vilno okazis deklamado de versoj dum la tuta vespero kaj nokto. En Esperanto deklamis Emilija Rapkevičiutė kaj Jūratė Bartaškienė.

Povilas Jegorovas

PS. Laŭ rekomendo de Litova Stelo ni uzas la formojn Vilno kaj Kaŭno por Vilnius kaj Kaunas. (NPIV proponas Vilno kaj Kovno.)


Valenciaj novaĵoj

4–5 maj okazis en Murcio la 15a kongreso de Esperanto-Federacio de Valencio kaj Murcio, prezidita de Jose Miguel Bernabeu. La programo enhavis prelegojn, kunvenojn, filmoprojekciadon kaj Ĝeneralan Asembleon. La ĉeestantoj ricevis belan donacon, nome, K-diskon kun amaso da interesa Esperanto-materialo.

30 maj – 1 jun ĉe la riverparko de Valencio funkciis tradicia Alternativa Foiro kun granda ĉeesto de publiko. Lokaj esperantistoj muntis Esperanto-budon. Multaj preterpasantoj vizitis la budon, aĉetis Esperanto-materialon, kaj petis informojn, ĉefe pri la eblecoj lerni la lingvon.

27 maj estis oficiale inaŭgurita Esperanto-fako en la biblioteko de “Fundación Salvador Seguí de Valencia” kun ĉeesto de ties membraro kaj reprezentantoj de diversaj Esperanto-grupoj de Valencio. La prezidanto de “Fundación Santiago Seguí” estas aktiva esperantisto Federico de Félix.

La Pedalaŭto estas la filmo farata en Valencio, en kiu rolas Esperanto.

Januare la reĝisoro kaj kunaŭtoro de la filmo, Ramón Barea, petis de la Federacio kunlaboron. Ni tradukis kaj adaptis tekstojn eble filmotajn Esperant-lingve, registris kun Ramón Barea sonbendon por la aktoroj, kaj en marto ĉefrolulo, Álex Angulo, venis en la asociejon por interparoli kaj pliperfektigi sian prononcadon. Ankaŭ dum la filmado la skipon helpis nia volontulo.

La filmo estos premiere montrita en septembro, kaj ĝi estos ankaŭ prezentata en la Internacia filmfestivalo de San Sebastian.

Augusto Casquero, Marcos Cruz

Sur la foto: Álex Angulo, Augusto Casquero kaj Ramón Barea dum la filmado.


Sukcesa fervojista kongreso

(HeKo) Kun granda sukceso disvolviĝis la 55a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Dresdeno 10–16 maj 2003. La aranĝon partoprenis 254 kongresanoj el dudek landoj.

Nome de Germana Esperanto-Asocio d-ro Werner Bormann salutis la kongreson. Sekvis salutoj de landaj asocioj de IFEF, kaj Romano Bolognesi, prezidanto de IFEF, malfermis la kongreson.

En la programo troviĝis krom la fakprelegoj ankaŭ kulturaj programeroj, ekzemple kantvespero kun kontribuoj de Katerina Kudlikova, soprano; Annette Meisner, aktorino prizorgantino pri germanaj infankantoj en Esperanto; Alfons Hoffmann, tenoro kaj Miroslav Smyčka, baritono.

Dum la Nacia Vespero du folkloraj grupoj, soraba ensemblo Höflein kaj ercmontara grupo Bimmelbah', prezentis popoldancojn kaj popolkantojn. La programon riĉigis ankaŭ ekskursoj.

La 56a IFEF-Kongreso okazos post unu jaro en Sopron (Hungario).

Ivanka Stojanova


Komunistoj: nova prezidento el Britio

La 14a Konferenco de IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) okazis 24–28 maj 2003 en Bankja kun la temo “Nuntempa Komunista Movado en la mondo”. Ĉeestis 21 personoj el Bulgario (14), Britio (2), Kubo (1), Portugalio (1), Serbio (1), Svislando (2).

Okazis po du laborkunsidoj ĉiutage dum tri tagoj. Kontribuis al la diskutoj ĉiuj kamaradoj. Niaj laborkunsidoj komenciĝis je la 10a matene ĝis kiam finis diskutadon. Estis adoptitaj du rezolucioj kaj pluraj proponoj kaj decidoj. La prelegoj aperos en Internaciisto.

La konferenco esprimis dankon al la redaktoro de Internaciisto, k-do Luis Serrano Pérez. Por plibonigi ĝin necesas pli da kunlaboro. Tiucele la konferenco decidis krei redakcian skipon por partopreni en la redakta laboro, kaj alvokas ĉiujn kamaradojn fari pli da kontribuoj por la gazeto.

Estis elektitaj la gvidorganoj, interalie: Honora Prezidento: Dimitar Haĝiev (Bulgario); Prezidento: Stan Keable (Britio); Vicprezidentoj: Faustino Castaño Valina (Hispanio), Anne Johnson (Britio); Sekretario: Mayra Nuñez Hernández (Kubo).

Laŭ la Konferenca protokolo de Stan Keable kaj Mayra Nuñez Hernández


SAT-Amikaro: amasa kongreso

La organizantoj de la 58a kongreso de SAT-Amikaro (19–21 apr, Le Cap d'Agde en suda Francio) pensis, ke ĝi estus sukcesa kun 150-160 partoprenantoj. Sed aliĝis 202, plejmulte el Francio, sed ankaŭ el Belgio, Katalunio, Hispanio, Italio, Germanio…

Kvankam la urbestraro konsentis pri afiŝado de franclingva prelego de Georges Kersaudy “La komunikado en plivastigita eŭropa komunumo” kaj senpaga disponigo de la plej bela el la salonegoj de la Kongrespalaco, tamen la neesperantista publiko estis minoritata.

En la libroservo de SAT-Amikaro kuŝis centoj da libroj kaj esperantaĵoj sur 30 metroj da tabloj. Multe vendiĝis la plej nova libro de Raymond Gueguen La langue internationale ou la recherche d'une langue commune (La internacia lingvo aŭ la serĉado de komuna lingvo), eldonita de SAT-Amikaro.

Ne facile resumebla estas la programo de prelegoj kaj kunvenoj. Granda parto el la kunvenoj koncernis la partoprenon de la SAT-movado en sociaj kaj politikaj manifestacioj: la 1a de majo, Eŭropa Sociala Forumo (ESF), eŭropaj balotoj de 2004. Plifortiĝas la ideo prezenti liston de kandidatoj okaze de tiuj balotoj sub la nomo “Neŭtrala Federa Lingvo Esperanto”. Ĝi ricevis subtenon de la fama sciencisto Albert Jacquard kaj de Georges Kersaudy.

Tre ŝatata estis la bela plurlingva kantado de JoMo, kiu vigle kaj gaje prezentis kanzonojn en Esperanto kaj en la rusa, ukraina, itala, hispana, jida, araba, japana, cigana, pola… Estas notinde ke la eldono de la jaro 2000 de la rekordolibro Guinness registris JoMon pro kantado en 22 lingvoj.

Henri Masson


Skandala vendo en Ljubljana

(Nun) Stranga skandalo okazis en la ĉefurbo de Slovenio, Ljubljana.

La plenumkomitato de Esperanto-societo de Ljubljana konsistanta el kvin membroj sub la prezido de sinjorino Grabnar vendis la ejojn de la societo en la urbomezo sen demandi la membraron, kion ili devus laŭstatute. Ili ricevis proksimume trionon de la vera valoro de la ejoj (ĉirkaŭ 25 mil eŭrojn). Nun ili decidis malfondi la societon. Kien iros la mono, oni ne scias. Iuj membroj decidis akuzi la plenumkomitaton antaŭ la urba tribunalo.

Zlatko Tišljar


Fine de la lernojaro

Izhevsk

Finiĝis la lernojaro 2002/03 en lernejo №100 (Iĵevsk, Udmurtio), kies ĉ. 60 lernantoj lernas Esperanton. La sukcesoj estas modestaj, sed plej gravas, ke infanoj ekŝatis Esperanton. Tion montris kantoj kaj deklamoj en la Internacia Lingvo dum la lasta maja leciono. La plej bonaj lernantoj ricevis diplomojn kaj donacojn. Jaroslav Vorobjov, lernanto de la 8a klaso, estis distingita kiel la plej aktiva rondetano de la jaro.

Bronislav Ĉupin


AIS sesiis en Savona

Laŭ invito de Itala Esperanto-Junularo, AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) San-Marino daŭrigis sukcesan tradicion kaj kontribuis sian 8an Italan studadsesion al la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo de IEJ (16–23 apr 2003). En la junulara gastejo de Conca Verde apud Savona okazis ok-lecionaj kursoj de la AIS-profesoroj Corsetti, Fössmeier kaj Minnaja pri temoj el historio, lingvo-pedagogio kaj komputiko.

Malgraŭ forta konkurenco de aliaj festivalaj kontribuoj, la kursoj de AIS trovis konsiderindan intereson. 7 kuraĝaj festivalanoj eĉ submetiĝis al kursfina ekzameno por akiri ateston de AIS.

Reinhard Fössmeier


JaltoJalto vere aromas…

Ukraina Esperanto-Asocio ĉiumaje organizas Aroman Jalton en Krimeo. Ĉi-jare al Jalto venis 77 personoj el 9 landoj.

Esperantistoj el eksa Sovetunio estas pretaj akcepti modestajn kondiĉojn de loĝado, sed okcidentaj partoprenantoj pro malvarmaj ĉambroj kaj manko de varma akvo ekloĝis en la centro de Jalto kaj venis en la kongresejon per taksio nur por partopreni Ĉe-seminarion. Aliaj pro ŝparado ekloĝis en la proksima vilaĝeto. Ni, poloj, vole-ne-vole aprobis la kondiĉojn kaj restis en la ripozejo.

Al ni tre plaĉis matenaj Esperanto-kursoj, ĉar la lecionoj okazis simple sur la placeto apud la ripozejo sub la varma krimea suno. Seminarioj de Ĉe-instruistoj okazis en “siberiaj kondiĉoj” de malvarma akceptejo.

Posttagmeze ni havis ampleksan turisman programon.

Vespere ni renkontiĝadis en malvarma manĝejo. La vespera kulturprogramo ofte estis improvizita, malmulte da personoj frekventis ĝin. Amuziĝis nur la grupeto, kiu bonege posedas la lingvon. Kiel perletoj estis vesperaj gitarkoncertoj de Paŝa Moĵajev kaj Aleksandro Koval. Por tiuj, kiuj noktomeze ne estis dormemaj, la artprogramo daŭris ĉe lignofajro en najbara arbaro.

Dum la longa revena vojaĝo ni diskutis pri niaj impresoj kaj ĉiuj konsentis, ke valoris vojaĝi Krimeon!

Nina Pietuchowska, Ela Karczewska


Esperantistoj en Toboljsk (Fotis Tatjana Kulakova)Primavero en Tobolsk

1–2 maj 2003 en Tobolsk okazis renkontiĝo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj kun 33 partoprenantoj, plejparte el Tjumeno kaj Jekaterinburgo.

Iniciatis la renkontiĝon estrarano de REU pri regiona agado Viktor Kudrjavcev kaj esperantisto el Surgut Vladimir Opletajev. En Tobolsk la renkontiĝon preparis Dilara Gadirova.

La ĉefa temo de la renkontiĝo estis: “Regiona agado: agaddirektoj kaj perspektivoj”. Ĝi estis pridiskutata de multaj partoprenantoj kaj estis akceptita rezolucio. Krome estis ege interesaj ekskursoj en la antikva siberia ĉefurbo, lecionoj de Vladimir Opletajev, panoramo de la Esperanto-gazetaro, amika vespero. Siajn kantojn kaj librojn prezentis Anatolij Radajev el Samara, kiu estis speciale invitita al la renkontiĝo.

Tatjana Kulakova


Kurte

La sveda ĉefministro Göran Persson akceptis esti Honora protektanto de la 88a UK en Gotenburgo. (Nun)

Kataluna partio Unitat Popular de Mataró en sia balotprogramo por la baldaŭa urba voĉdonado volas “garantii la ĉeeston de la internacia lingvo Esperanto en edukado, publikaj librejoj, kaj uzi ĝin en internaciaj rilatoj kiel pontolingvon ekster la medio de romanaj lingvoj”. (BKC)


9 maj en la Galerio San Marco (Budapeŝto) Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de HEA kune kun la ĉefministro de Hungario, Péter Medgyessy, malfermis ekspozicion de amatora esperantista pentristo Tamás Fantoly. (BKC)


1 jun 2003 en Prilep (Makedonio) sur la fasado de la domo de e-istino Aneta Trompeska Dunĝeroviĉ estis inaŭgurita la 9a ZEO en la urbo — blanka rondo kun verda stelo, du manoj kaj teksto “Esperanto” supre kaj “ponto por amikeco” sube. (Nun)


Magistrato de Ĉaŭdefono decidis ke fruktoĝardeno inter la SAT-kongresejo kaj Kultura Centro Esperantista nomiĝos “Esperanto-Ĝardeno”; la bapto okazos 13 jul 2003, dum la inaŭguro de la 76a SAT-Kongreso. (HeKo)


TEJO gajnis premion de la sveda lingvoinstrua helpagentejo Tema Modersmal en la kategorio “Multlingva lernanta premio” pro siaj atingoj en la reta multlingva edukada kreiveco. (BKC)


7–11 apr 2003 en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato okazis la 6a interuniversitata scienca konferenco de studentoj-filologoj, en kiu sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Aida Čižikaitė raportis pri “Transitivaj verboj en litova kaj Esperanto”. (LEA)


Ĉevalo Zamenhof gajnis 15 maj la ĉefan kurkonkurson en Longchamp (Prix du Bois de Boulogne) apud Parizo; Ĵokeo: S. Pasquier. (Henri Masson)


La estraro de TEJO akceptis inviton de REJM gastigi la 60an Internacian Junularan Kongreson en Ruslando meze de julio 2004. (Nun)


En Bonaero 19 apr 2003 Jara Asembleo de Argentina Esperanto-Ligo elektis preskaŭ la saman estraron kun prezidanto Rubén Diaconu (ankaŭ komitatano A de UEA) kaj vicprezidanto René Arce. (AEL-Cirkulero)


Pro la netipa plumito (SARS) en Ĉinio oni nuligis la Internacian Seminarion pri Esperanto-Turismo (15-21 maj) kaj postdatigis la 12an Ĉinan Xinyang Teo-Festivalon. (Nun)


18 maj 2003 en irana urbo Mashad afganaj gejunuloj inaŭguris Esperanto-klubon. (Reza Torabi)


Vide el Bruselo

Skrablo esperantiĝas

Verdstelistoj proklamas ke Esperanto estas la nura solvo por la monda lingva problemo. Ĉu la internacia lingvo ankaŭ solvas la lingvan problemon de internacia skrabloludado?

Kiam en 1948 usona arkitekto Alfred M. Butts komencis merkatumi skrablon, li volis krei ludon por anglaj parolantoj, kiu baziĝas egale sur ŝanco kaj povo. Ekde 1953 la ludo disvastiĝis en Aŭstralio kaj Britio, kaj poste en la cetera mondo. Jam pli ol 100 milionoj da skrabloludoj en 29 diversaj lingvoj estis venditaj en 121 landoj de la mondo. Sed en kiu lingvo oni ludu en la mondkonkursoj? Ĉu nur en la angla malavantaĝe por nedenaskaj angleparolantoj? Ĉu Esperanto estas solvo?

Wojciech Usakiewicz reprezentis Pollandon dum la mondĉampiona anglalingva konkurso en Melburno antaŭ kvar jaroj: “La mondkonkursoj okazas ĝis nun en tri lingvoj, la angla, franca kaj hispana. Mi ofte partoprenas skrablokonkursojn, ĉefe en la pola, sed ankaŭ kelkfoje en la angla”. Tamen ĵurnalisto Usakiewicz, kiu ankaŭ verkis polan libron pri skrablo, konsideras ke Esperanto ankoraŭ ne ofertas perfektan solvon: “La sola sed granda manko de skrablo en Esperanto ŝajnas al mi vortar-problemo. En amika ludo vi ĉiam povas atingi kompromison pri la ekzisto kaj neekzisto de la vorto”.

Laŭ Usakiewicz, kiu okupas la naŭan lokon en la klasifika listo de la polaj skrabloludantoj, oni bezonas strikte fiksitan vortaron en la konkursa ludo. “En Esperanto apenaŭ eblas fari tian vortaron pro la nombro de teorie eblaj vorter-kombinaĵoj. Aliflanke la kriterio de senchaveco ankaŭ estas fora de precizeco. Se vi ŝatas gimnasti la menson, vi povas elpensi frazojn kun ege absurdaj kunmetaĵoj. Kaj la kontraŭuloj povas havi tute malajn opiniojn pri tiaspecaj kunmetaĵoj…”

Spite al tiuj konsideroj, kanada esperantisto Clayton Smith, en http://skrablo.ikso.net nun ebligas konkursojn per Esperanto. “Miaj studentoj demandis pri skrablo en Esperanto. Jen el la Zamenhofa ĉielo aperas la respondo”, — miras usona inĝeniero Kent Jones, kunaŭtoro de Aviada terminaro. Smith rakontas: “Mi mem ekhavis la ideon antaŭ proksimume du jaroj. Mi tuj ekprogramis kaj lanĉis la unuan version 1 mar 2002. Mi programis dum ĉirkaŭ ok monatoj en mia libera tempo”.

Post unu jaro nur ĉ. 600 ludantoj enskribiĝis en la Esperanto-skrabloludejo. Dum 24 horoj ofte vizitas malpli ol ses ludantoj. Ĉu do esperantistoj malemas ludi skrablon? “Ja estas iuj, kiuj vizitas ĉiutage, sed ofte neniu ĉeestas. Eble mi ne sufiĉe bone reklamis la ludon”, — agnoskas Smith. Ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato, D-ro A Giridhar Rao, sugestas: “Kial ne eblas ludi sole? En Barato, mi ofte ĉeestas la ludejon, kiam ne eblas por alimondopartanoj tion fari.” La kreinto Smith pripensas solvon: “Mi nun preparas artefaritan inteligenton por ke oni povu ludi kontraŭ la komputilo kiam mankas aliaj ludantoj. Tio plej verŝajne aperos baldaŭ”.

Dafydd ap Fergus


Vortoj de Komitatano Z

Aminda ĝisostulo mislokita

Ĉu UEA estas en krizo, oni demandis tuj post la UK en Zagrebo en 2001, kiam tri ĉefaj oficistoj surprize forlasis siajn postenojn kaj forte kritikis la tie elektitan estraron, precipe ĝian prezidanton Corsetti, kiun ili opiniis maltaŭga por konduki la asocion. Tiu ĉi mem havis malan opinion pri sia taŭgeco, ĉar en sia unua tronparolado li ne hezitis proklami sin prezidanto de “ĉiuj esperantistoj” kaj ne nur de UEA.

Post Zagrebo la estraro ripete neis, ke la asocio estas en krizo. La demisiojn ĝi prezentis kiel naturan ŝanĝiĝon kaj apenaŭ respondis al la kritiko de la demisiintoj, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Prezidanto Corsetti pli-malpli silentis pri la demisioj kaj pri la asertoj pri krizo, kiuj ekaŭdiĝis ankaŭ en la komitato. Nome de la estraro tiurilate ĉefe parolis vicprezidanto Tonkin. Ankaŭ li neis la ekziston de krizo. Per la elekto de Tonkin kiel sia parolisto la estraro esence agnoskis deficiton de Corsetti en plenumo de iuj gravaj postuloj al la prezidanto de UEA. Por trankviligi komitatanojn kaj membrojn en la konfuzo post Zagrebo necesis iu kun eksterduba prestiĝo. Tia estis nur Tonkin.

Ankaŭ al la Oficeja Komisiono, kies tasko estis serĉi novan ĝeneralan direktoron kaj fari planon pri reorganizo de la Centra Oficejo, Corsetti ne estis elektita, kvankam normale la membreco de la prezidanto en tia organo estus memklara. Onidire Corsetti tamen regule partoprenis en la laboro de la komisiono, sed publike oni donis la bildon, kvazaŭ li estus ekster ĝi. Flankenŝovante la probleman prezidanton, eĉ se tio estis ŝajnigo, oni fakte subfosis lian aŭtoritaton, dum oni devis provi firmigi ĝin. Muŝoj sur la plafono de la estrara kunsidejo scias, ĉu tiun miskalkulon patris Corsetti mem aŭ liaj kunestraranoj.

Nun oni ne plu bezonas demandi, ĉu UEA estas en krizo. Ĉiu membro spertas en unu aŭ alia maniero, ke ĝi estas en profunda krizo. Mil membroj ne plu eltenis sed eksiĝis. Certe ankaŭ la estraranoj agnoskas la krizon inter si, sed fari tion publike signifus konfesi sian malsukceson en la stirado de UEA. Post la aprila estrarkunsido estrarano Grigorjevskij malkaŝis, ke eĉ tri estraranoj “pretis demisii”, kio evidente signifas, ke ili volis demisii, sed la aliaj sukcesis persvadi ilin ankoraŭ resti. Verŝajne jam frue la estraro eksuferis de streĉiteco en siaj vicoj, precipe inter la solida intelektulo Tonkin kaj la anarĥieme kaprica populisto Corsetti. Estraro povas esti efika nur, se ĝi estas integra teamo. Granda handikapo de Corsetti ŝajnas esti lia nepovo krei el la estraranoj teamon kaj teni ilin tia. Siatempe la forto de Tonkin estis ĝuste tiu kapablo kaj ĝi montriĝis ŝlosile valora por trairi la krizon post Hamburgo.

Malgraŭ ĉio Renato Corsetti estas populara ĉe multaj movadanoj pro sia amindeco kiel persono kaj ĝisostulo. Espereble oni trovos taŭgan manieron, en kiu UEA povos profiti el tio ankaŭ post Pekino, kie li laŭdire ne rekandidatos. Nun li estas misuzata, ĉar li estas mislokita. Estus tamen saĝe kaj necese, ke jam en Gotenburgo la komitato pagigu la estraron pro la libera falo, en kiun ĝi metis la asocion ne nur membronombre. Por regajni la fidon de la membraro kaj precipe de la eksmembraro necesos multaj jaroj, sed la komitato ne prokrastu la unuan movon. Se post Gotenburgo la estraro ne estos tute sama kiel antaŭ ĝi, tio estos almenaŭ simbola signo, ke en sia lasta kunveno la komitato provis iom ripari sian miselekton en Zagrebo. Pli funda riparo restos tasko por la nova komitato en Pekino.

Komitatano Z


Ĉu anglalingvaj skandinavoj?

En la maja Ondo Dafydd ap Fergus pripentras Skandinavion kiel timigan ekzemplon de regiono, kie la angla lingvo baldaŭ mortigos la svedan kaj danan. Li bazas sian aŭguron sur informoj de la irlandano Ó Riain kaj de dana librovendisto, kiun li nomas Moller. (Se Dafydd vere zorgus pri la skandinavaj lingvoj, li eble permesus al s-ro Møller konservi sian bonan danan nomon…)

Jes, Dafydd, lingvoj ja mortas en Skandinavio. Kelkaj laponaj lingvoj estas mortantaj, ne pro la angla, sed pro la sveda kaj norvega. La naciaj lingvoj tamen bonfartas. Ili ne suferas pro tio, ke homoj studas fremdajn lingvojn. Por vivi en mia lando, hodiaŭ eĉ pli ol antaŭ tridek jaroj, nepre necesas regi la svedan. Kaj tiel sendube restos. La fakto, ke iuj skandinavoj fojfoje legas libron anglalingve ne malfortigas la nacilingvan literaturon. Kaj malgraŭ peza influo Holivuda, la skandinavoj persiste kaj amase plu spektas siajn enlande produktatajn filmojn, kvankam pro la etaj merkatoj tiuj ne estas multaj. Nur en la populara muziko la propraj lingvoj ŝajne kapitulacis, tamen ne en ĉiuj subĝenroj.

Regas ioma konfuzo en la artikolo de Dafydd. Kiel indikon, ke la skandinavoj “sekvos la ekzemplon de irlandanoj” ŝanĝante siajn proprajn lingvojn al la angla, li mencias la amasan tradukadon el la angla en la naciajn lingvojn. Jen plena penso-paneo! Prefere li maltrankvilu en la tago, kiam oni ĉesos traduki sveden kaj danen!

La kultura influo el anglalingvaj landoj ĉe ni ja estas fortega. Tio tamen suferigas ĉefe ne la proprajn kulturojn, sed la alilingvajn.

Germanaj filmoj, rusaj romanoj, francaj kanzonoj pli kaj pli raras ĉe ni, bedaŭrinde. Nia uzado de la angla lingvo por rektaj kontaktoj tamen ne estas tiel diskrimina. Svedoj kaj danoj same volonte babilas angle kun hungaro aŭ italo, kiel kun anglo aŭ usonano. Domaĝe nur, ke tio ĝis nun ne kunportis interesiĝon pri la kulturoj hungara aŭ itala.

La skandinavaj kulturoj kaj lingvoj jam de jarmilo amase adoptas erojn el aliaj kulturoj kaj lingvoj — germana, franca, usona kaj aliaj. Eble nia plej karakteriza nacia trajto estas ĝuste tiu emo kunfandi influojn el ekstere en ion propran, ĉiam ŝanĝiĝantan, kie evoluo pli valoras ol tradicio. Laŭ mia opinio tiu trajto prezentas, se ne garantion, tamen pli bonan grundon por pluvivi ol ia enfermiĝa protektismo.

Sten Johansson (Svedio)


Komitatano Z miskomprenas SAT

SAT estas tutmonda asocio. Ĝia strukturo estas intermembra, ne internacia.

Ĉar ĝia strukturo kaj demokratio ne rilatas al nacioj, ĝi estas sennacieca.

SAT mem ne promocias la forigon de nacioj, do ĝi ne estas sennaciista. (Inter la anoj de SAT troviĝas diversaj “politikoj” inkluzive de sennaciismo, por kio troviĝas frakcio en SAT, sed tio ne estas la “politiko” de SAT.)

SAT UZAS Esperanton por antaŭenigi ĝiajn celojn:

— Helpi al laboristoj tra la mondo interkompreniĝi.

— Helpi al laboristoj tra la mondo informiĝi.

— Helpi al laboristoj tra la mondo kleriĝi.

— Helpi al laboristoj tra la mondo plibonigi la vivon.

— Helpi al laboristoj tra la mondo interrilati por “batali” kontraŭ subpremo ktp.

Por aktive uzi Esperanton, necesis ke SAT priverku kaj aperigu la Plenan Vortaron. Sekvis PIV. (La cetera Esperanta movado klarigu kial ili ne eldonis tian verkon eĉ antaŭ la fondiĝo de SAT.)

Ankaŭ por helpi la celojn SAT kunlaboras kun lokaj laboristaj organizaĵoj, kiuj pli bone reklamas kaj lernigas en lokaj lingvoj; SAT eldonas librojn ktp.

Jen la bazo de SAT — perEsperanta, ne simple porEsperanta organizaĵo.

Arturo Prent (Britio)


Manifestacio kaj la sekvo

La Manifestacio en San Paulo

En multaj landoj oni manifestaciis, postulante la finon de la milito en Irako. Ĉar nia lingvo esence kontraŭas ĉiajn perfortajn agadojn, Esperanto-Asocio de San Paŭlo decidis partopreni la lokan porpacan movadon.

Diversaj gesamideanoj kunvenis ĉe unu el la ĉefaj avenuoj de la urbo kun pli ol dek kvin mil personoj. Per granda sloganrubando Esperanto, Lingvo de Paco kaj Egaleco ni transdonis la mesaĝon de nia lingvo mondskale pro la tre efika ĉeesto de multaj amaskomunikiloj. Krome ni disdonis informilojn pri niaj kulturo kaj komunumo.

Jam en la tago de la manifestacio, la apogo de la aliaj grupoj kaj de la ceteraj sampensantoj forte atestis la sukceson de nia iniciato. Kaj poste al la ejo de nia Asocio venis personoj, kiuj konatiĝis kun Esperanto en la manifestacio kaj nun intencas lerni ĝin.

Pere de Adonis Saliba, la Komisiono pri Latinameriko de UEA ĉeestis la marŝadon kaj laŭdis la faritan laboron.

Rodrigo De Méo (Brazilo)


George W. Bush kun latinidaj politikistoj antau la Blanka Domo (WHITE HOUSE PHOTO/DAVID SCULL)Nur-anglaj latinidanoj pliiĝas

Multaj gejunuloj portas stigmon ĉar ili ne parolas la hispanan. “Diru frazon en la hispana al Andrew Tarango kaj li rigardas vin kun konfuzo”, — rimarkas ĵurnalistino Yvonne Wingett. Andrew estas inter kreskanta nombro de dua- kaj triageneraciaj latinidanoj, kiuj plenkreskis parolante nur la anglan. “Foje homoj, kiuj parolas la hispanan, rigardas min kun malestimo. Kvazaŭ mi estus malpli bona latinidano ĉar mi ne parolas la lingvon”, — plendas Andrew.

Dum plimulto de maljunaj latinidanoj en Arizono parolas la hispanan hejme, malmulte da junaj latinidanoj tion faras. Estas kreskanta grupo da personoj, kiuj malŝatas eltrovi aŭ rekonektiĝi kun sia iberamerika kulturo. Por multaj la plej granda baro estas la lingvo. Enketo de 2000 montras, ke 78% de la 629.000 hispanidaj plenaĝuloj en Arizono parolas lingvon krom anglan hejme. Tiu cifero falas al 64% inter latinidanoj inter 5- kaj 17-jaraj. Ĉe aliaj iberamerikaj komunumoj en Usono la situacio ne malsimilas, sekve de problemo de diskriminacio de pli maljunaj denaskaj hispanparolantoj. Dum la 1960aj kaj 1970aj jaroj multaj latinidanoj sentis postulon ne paroli la hispanan por plene integriĝi. Latinidanoj estis punitaj se ili parolis la hispanan en lernejo. Rezulte, ili elektis ne instrui al siaj infanoj la hispanan por protekti ilin kontraŭ la kultura disiĝo.

“Mi kredas ke nenio pli minacas la hispanidan kulturon en Usono ol la perdo de la lingvo. Lingvo estas la animo de kulturo”, — diras ĵurnalisto Juan Andrade. Li estas unuavice ŝokita pri la gepatroj, kiuj ne kuraĝigas siajn infanojn lerni la hispanan, ŝajne kredante ke la angla estas la sola lingvo, kiun oni devas scipovi por eluzi sian plenan potencialon. “Ĉiu, kiu kredas ke vi ne devas lerni la anglan estas stultulo, — asertas Andrade, — sed ĉiu, kiu kredas ke la angla estas la sola lingvo, kiun vi lernu, estas eĉ pli granda stultulo. Usonanoj scipovu la anglan, same kiel la germanan, polan, grekan, francan ktp. Ni estas la sola nacio en la mondo, kiu kredas, ke oni povas esti edukita kaj paroli nur unu lingvon. Tio estas oksimoro!”

“Historie, enmigrintaj familioj ofte rezignas pri la tradicia lingvo en la daŭro de unu-du generacioj. Unu instruisto mia en la mezlernejo informis nin, ke li neniam povis komuniki kun sia avino ĉar ŝi parolis nur norvege”, — donas ekzemplon Don Harlow, usona Esperanto-aktivulo. Kompreneble, la situacio por hispanparolantoj en Usono estas iom malsama, ĉar ili ofte retenas fortajn ligojn kun la originala hejmlando, kutime Meksikio; sed en kelkaj regionoj troviĝas ankaŭ multaj familioj, kiuj fuĝis de la militoj en Centrameriko dum pasintaj jardekoj. Kun tiuj ligoj, kiujn helpas forta familia lojaleco, ili ankaŭ devas reteni la familian lingvon, ĉar tiuj restintaj hejme ĝenerale ne scipovas la anglan — krom se ankaŭ ili pasigis multe da tempo en Usono.

“Mi kutime venis hejmen plorante ĉar mi ekhavis problemojn parolante la hispanan en lernejo, — diras Clorinda Lozano. — Ili igis nin senti embarasitaj pro nia lingvo.” Hodiaŭ, la infanoj de Lozano ne flue parolas la hispanan ĉar ŝi ne deziris ke ili estu diskriminaciitaj. “Mi profunde bedaŭras tion nun, ĉar homoj vidas ĝin kiel malakcepton de via kulturo kiam vi ne povas paroli la hispanan”.

Multaj latinidanoj diras ke la prezo, kiun ili pagas por ne paroli la hispanan, estas alta. Ili havas malpli da postenebloj, difektitan ligon al sia kulturo kaj malkapablon paroli kun geavoj. “Tiu situacio malfavorigas min. Mi deziras esti en FBI kaj vi devas esti flue en du lingvoj, — diras Tarango. — Oni nomas min la blanka ulo, sed mi ne estas blanka, mi estas hispanida. Mi nur ne scipovas la lingvon. Mi ne kulpas pri tio, mi provas lerni ĝin”.

“Lingvo estas ĉiam afero en komunumo ĉar ĝi estas unu el la aferoj, kiuj unuigas vin kiel homojn, — diras Amalia Villegas, konsilisto de la latinidanostudenta organizo de la Phoenix-lernejo. — Sed identeco ne sole baziĝas sur lingvo. Mi pensas ke ni malhelpas al ni kiam ni pensas tion, ĉar vi povas esti flua en lingvo kaj ne kulture konscia”. “Se vi vere ne havas aŭtomatan bonan regadon, tiam vi iel estas eksterigita, — diras Cordelia Chávez Candelaria, profesoro ĉe Arizona Ŝtata Universitato. — Vi mistrafas kelkajn aferojn en la hispanida sperto”.

“Mi estas duonlatinidano kaj miaj amikoj estas latinidanoj, tial homoj atendas ke vi parolas ĝin, — diras Will McEntee, kiu sentas ke li vere estas en la latinidomondo. — Mi deziras ke mi ankaŭ povus, ĉar homoj rigardas vin ke vi estas malpli latinidano se vi ne parolas la hispanan. Estas freneze”. “Multaj latinidanoj atendas de vi ke vi parolas la hispanan kaj se ne ofendiĝas, — diras Jesus Chaidez, studento ĉe Arizona Ŝtata Universitato. — Ili rigardas vin kvazaŭ ke vi estas kapitulaciaĵo ĉar vi ne povas komuniki en via propra gepatra lingvo.”

Tamen, lingvo estas la unuavica ilo, kiun latinidanoj uzas por eltrovi siajn radikojn. Ekzemple, multaj studentaj organizoj ofte renkontiĝas en la hispana, kuraĝigante al dulingva sperto. Centoj da studentoj vojaĝadas al Meksikio, Latinameriko kaj eksterlanden por interŝanĝoprogramoj por mergiĝi en la kulturo kaj lingvo. “En la realeco ne paroli la hispanan ne signifas ke vi ne estas latinidano, — diras Chaidez, kiu estas dulingva. — Ni devas agnoski tion kaj esti pli komprenema. Tio, kio estas en via koro, gravas”.

Marko Naoki Lins
Brusela Komunikadcentro

la termino latinidano estas uzata en la signifo de “iberamerikdevena usonano” (angle: latino


La kovriloFerii kun Maigret

Georges Simenon. Maigret kaj la maljuna damo: Krimromano / Trad. el la fr. Daniel Luez. — Kaliningrad: Sezonoj, 2002. — 128 pĝ. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 12.)

La centa reveno de la naskiĝtago de Georges Simenon montris, ke ne plu endas polemiki kontraŭ tiel nomata nesufiĉa aŭ eble tute mankanta literatura kvalito en la verkoj de tiu senkompareble diligenta verkisto. Iam recenzistoj tro forte “skurĝis” lin kaj finfine Simenon eĉ rezignis pri verkado. Sendube li povis vivteni sin el la tantiemoj de sia plurcentavoluma verkado.

Jes ja, Simenon verkis krimnovelojn, sed liaj “duraj romanoj” apenaŭ estas konataj, nek aliaj “seriozaj” verkoj. Mi esperas, ke mi iam povos legi ankaŭ tiujn siaspece elstarajn verkojn en la internacia lingvo.

La plej konata kreaĵo de Simenon estas komisaro Maigret. Ni nun havas la plezuron refoje konatiĝi kun li, veturi kune al la marbordo. Tie okazis — neniel surprizo — murdo. La maljuna damo de la titolo suspektas, ke la murdisto misis kaj origine celis ŝin. Maigret nur tre malofte forlasas Parizon, tro bone li konas tiun medion. Sed ankaŭ en Normandio helpis la neniam fiaskinta intuicio, kiu helpas ankaŭ ĉi-foje malkovri ĉiujn vualitajn sekretojn. Maigret ne havas superan erudicion, nek “grizajn ĉelojn”, sed li povas meti sin en la lokon de la krimulo. Maigret ja venis el tre modestaj kondiĉoj, kion ni lernis en la Memoraĵoj de Maigret (de 1960 — ankoraŭ ne en Esperanto). Eble pro tio Maigret ja simpatias kun la krimfarinto.

Simenon havas la kapablon bildigi per kelkaj malmultaj vortoj tutan vilaĝon. Legu mem:

Oni indikis al li, malproksime de la kajo, vagonojn sen lokomotivo, malnovmodelajn vagonojn je kies verdo oni jam ne kutimis, kun, malantaŭ la vitroj, kelkaj senmovaj vojaĝantoj, kiuj ŝajne atendis ekde la antaŭa tago. Ne aspektis serioze. Tio similis al ludilo, al infana desegnaĵo.

Unu familio — parizanoj, kompreneble! — kuris anhelante, Dio scias kial, transpaŝis la relojn, pelis sin al la senlokomotiva trajno, kaj la tri infanoj portis retojn por salikokoj.

Tiu fragmento montras ankaŭ mian precipan kritikon de la traduko. Daniel Luez modelas siajn esperantajn frazojn foje tro fidele al la franca sintakso. Por mi tiuj frazoj aspektas balbute.

Luez enkondukas aliajn trukojn por redoni adekvate la francan ĉiutagan lingvon. Meti artikolon antaŭ la nomo de personoj , kion francoj “ĉefe en la kamparo” faras, aspektas ne tro ĝena, sed mi dubas, ĉu vere necesis revigligi “ci”, kies uzado laŭ Luez en tradukoj el la franca “povas esti tre grava”. Mi tamen ne komprenas, kial tiom urĝas la ci-ado en tiu romano.

Estas kelkaj kuriozaj formoj. Mi ne scias, kio estas speciale “rompeblaj mebloj” (pĝ. 15). Kaj ĉu vere estas tio notenda: “La biero ne bongustis, kaj Maigret konservis ĝin en la stomako dum noktoparto”.

Esperantistoj povas debati senĉese kaj senrezulte pri la esperantigo de nomoj. Ĝenerale Luez tradukis nur kelkajn nomojn, kio estas tre saĝa maniero. Sed ne plaĉis al mi, ke jen li skribas Rouen (ekz-e p. 25) kaj jen Rueno (ekz-e pĝ. 50) — supozeble estas la sama loko. — La proksimuma prononco de kelkaj gravaj nomoj troviĝas en apendica listo.

Recenzanto ja devas fari tiajn rimarkojn por pruvi, ke li vere legis la librojn kaj ne nur kopias kelkajn ĝeneralaĵojn de interreto.

Simenon ne skribis la grandan epokfaran romanon, ĉar li verkis tro haste. Majstroverkaj romanoj neniu povas elŝuti dum nur kelkaj semajnoj. André Gide iam ricevis la demandon: “Kion oni devas legi de Simenon?” kaj li respondis: “Ĉion”. Saĝa respondo, ĉar preskaŭ ĉiuj romanoj de Simenon ŝajne havas la samajn kvalitojn.

Kiel Augustinus Aurelius mi ŝatus diri “prenu kaj legu” — vi havos agrablan restadon kun komisaro Maigret en Normandio.

Wolfgang Kirschstein


Reveno post 19 jaroj

Jarlo Martelmonto. CeterceterE: Poemaro kun kompaktdisko. — Stockholm: Bokmaskin, 2002. — 63 pĝ.

Sur tablo kuŝas libro. Ruĝa kvadrato, kvazaŭ aperturo al alia mondo. Kun tri vortoj surface: “CETERCETERE Jarlo Martelmonto”. Kun 63 paĝoj kaj kompakt-disko ene. Eldonita en 2002 en Stokholmo. 19 jarojn post lia unua libro Ajn.

Kio li estas? Ĉu nur svedo, verkanta en la sveda kaj esperanto, poeto kaj pentristo Jarl Hammarberg, konata en Esperantujo kiel Jarlo Martelmonto? Kio do krome?

1. Ŝamano

— glilt, i ĝi gri! Raaaajjjjj g, brrr, r rorr, err, ho erĝ'' — raŭke voĉas la ŝamano.

— viŝas trudas streĉas atingas lavas suferas — paralelas lin la disĉiplo.

La kapo turniĝas, la vortoj, deŝiritaj de frazoj, viciĝas por esti sonintaj, la literoj saltas, forgesinte sian kutiman lokon sur paĝoj.

— ekapertizadoj trapasaroj ekestoj konestoj aplikaroj ekaperoj — la ŝamano dancas ĉirkaŭ la fajro. La felo sur lia nuda korpo, ŝmirita de fiŝa graso, hirtas. La aero estas saturita je odoro de fumo kaj piceaj branĉoj.

— huuralaan, haaruuar'.

2. Pentristo

Ĉiu vorto — kvazaŭ svingo de peniko. Ĉiu sono — eksplodo de koloro. Ĉiu poemo — escepta pentraĵo. La formoj jen fluas, nestabilas, jen radikiĝas, neforpuŝeblas. Ĵus pezis, premis, kaj jen — hop! per lerta pentrista mano — flirtas ĉielen aŭ sinkas, kiel folioj aŭtunaj. Anguloj ŝanĝas kurbojn, platoj anstataŭas kubojn, sferoj penetras punktojn. Konstantoj ŝanĝiĝas, ŝanĝoj konstantas.

3. Porinfana kantisto

Nova rolo. Nova eksperimento. Sonas gitaro, sonas la voĉo. Jam ne ŝamana: nun porinfana. Avo kantas. Avo amanta, mola kaj tenera. Nun ne mistera, nek magia: fabela. Kaj bela. Avĉjo Jarĉjo.

Gustumu!

Oĉjo Dadaev


Liro-2003

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2003.

Liro-2003 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa

2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita

3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemoj de Fjodor Tjutĉev

4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Человек в футляре de Anton Ĉeĥov

5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County de Mark Twain

En ĉiu el la branĉoj 1, 2, 3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2003 (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov 2003.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario poŝte kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono, aŭ rete. La tekstoj estas elŝuteblaj en: http://Esperanto.Org/Ondo.

La laŭreatoj de Liro-2003 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2003. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2005 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo, libroforme kaj elektronike.

Sukcesojn!


Gazetoj

Rok-Gazet'. 2003: 10

Post tre longa silento (la antaŭa kajero aperis en 1998/99) reaperis Rok-Gazet' kun novaj ĉefredaktoro Tony Guyot kaj teknika art-redaktoro Niko Voloŝin.

Intertempe multo okazis en la mondo de la Esperanta muziko, kaj tio estas spegulata sur la 44 paĝoj de RG. Entuziasmaj raportoj pri festivale franda 2000 (KAFE kaj KEF) — kun multaj fotoj. Dudeko da recenzoj kaj prezentoj de novaj K-diskoj estas malavare disŝutitaj en RG-10. Oni trovas intervjuojn kun tri Esperantaj DĴ-oj: DĴ Kunar, DĴ NUCKI kaj DĴ Nobbi.

Floréal Martorell, por kiu Vinilkosmo — do Esperanta muzikeldonado — estas ĉefprofesio ekde 1999, rakontas pri la nova son-studio en Donneville, muzikaj projektoj, surmerkatigo k.a. Li atendas, ke Dolĉamar faru verkon, enireblan en Euro Top 50.

En Novaj espoartistoj sin prezentas Igor Wasilewski (Eterne Rima) el Pollando.

Roel Haveman konsilas pri tradukado de kanzonoj, akcentante, ke “oni trovu kontentigan solvon por kombini ritmon, rimon kaj enhavon”. Ĝuu fikcian rakonton La Ago-tago de Onjo Asunta.

RG rakontas ankaŭ pri eksterEsperantujaj muzikistoj: Flo artikolas pri Occitània. Oni povas legi pri muzikistoj, kiuj uzas Esperanton, ĉu kiel titol-vorton, ĉu kiel teksto-lingvon, ĉu kiel ideon. Ekzemple, konata filmkomponisto Lalo Schifrin (i.a. Misio Neplenumebla) aperigis diskon sub la titolo Esperanto pro internacia etoso, kiun kreas konataj ĵazmuzikistoj diverslandaj. La akompana libreto aludas al nia lingvo “unu el la kialoj de ties limigita sukceso estas, ke ĉiam ekzistis universala lingvo: Muziko”.

La gazeton akompanas katalogo de Vinilkosmo kun 55 titoloj en kelkaj sekcioj: Pop-Rok (18), Hardkoro-Subgrunde (3), Kanzono-Folkloro (22), Hiphopo-Elektro-Tekno (10), kaj 2 Vinilkosmo-Kompil'.


Sennacieca Revuo. 2002-03: 130-131

Jen ankoraŭ unu “neperioda periodaĵo”, kies nunan kajeron redaktis Jakvo Schram, la nova prezidanto de PK SAT.

La kajeron malfermas prelegoteksto Sporade ĉirkaŭ SAT de Kurisu Kei. L.<|>Robert kontribuis per Esperanto kaj la Freinet-Pedagogio kaj La franca escepto … laikeco. Detlev Blanke traktas la temon Esperanto kaj socialismo? (pri la movado sur la “alia flanko”). Gary Mickle per Plurtavola naciismo replikas al la artikolo de Zlatko Tišljar Eŭropa ideologio (SR-127). La sama aŭtoro en La nova dekstrularo difinas la nociojn nova dekstrularo kaj novdekstra. Plia prelegoteksto La ideologia stumblo inter Socialismo kaj (la) Internacia Lingvo apartenas al Alberto Fernandez (Gento, 2001). La daŭre aktualan tekston La plej nobla parto de Brecht tradukis Nora Caragea.

Foliumis HaGo


Ricevitaj libroj

Arnaudova, Ludmila; Koson, Larisa; Arnaudov, Petko. Rigardo al la pasinteco: Poemoj originalaj kaj tradukitaj. — Pazarĝik: Radio, 2003. — 39 pĝ., il. — [Donaco de Petko Arnaudov].

Dua Bulteno: 88-a Universala Kongreso de Esperanto. Gotenburgo, 2003. — [Rotterdam]: [UEA], [2003]. — 32 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Fighiera, Gian Carlo. La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. — Torino: G.C. Fighiera, 2002. — 23 pĝ., il. — [Donaco de G.C. Fighiera].

Johansson, Sten. Memor' mortiga: Krimromano. / Skövde: Al-fab-et-o, 2003. — 79 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Johansson, Sten. Vojaĝo kun Katrina: Facila rakonto. / Skövde: Al-fab-et-o, 2002. — 60 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Kapuściński, Ryszard. Ebono: Raportoj el Afriko. / Trad. el la pola Tomasz Chmielik. — Bielsko-Biała: KLEKS, 2001. — 329 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Kaunas 2002: Kolora informlibro / [Trad. el la litova Petras Čeliauskas]. — Kaunas: Regiona Turisma Inform-centro, 2002. — 26 pĝ., il. — [Donaco de LEA].

Poe, Edgar Allan. La falo de la domo Usher / Trad. el la angla, antaŭpar. Edmund Grimley Evans; Notoj de Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrad: Sezonoj, 202. — 24 pĝ. — [Donaco de Sezonoj].

Schnell, Roland. 1. Maj 1929. Der “Blutmai” in Berlin-Neukölln in dem Esperanto-Roman “Metropoliteno” von Wladimir Warankin. — Berlin: R. Schnell, 2002. — 36 pĝ., il. — [Donaco de Roland Schnell].


Ricevitaj gazetoj

Aveno. 2003/26;
EAB-Update. 2003/21;
Esperanto. 2003/4,5;
Esperantolehti. 2003/2;
Esperanto-nyt. 2003/1;
Esperanto USA. 2003/1;
Gdanska Esperantisto. 2003/2,3-4;
Helianto. 2002/7-8;
Heroldo de Esperanto. 2003/4,5,6;
Internaciisto. 2003/3;
Informilo por Interlingvistoj. 2003/1;
Juna Amiko. 2003/104;
Komencanto. 2003/1,2;
Kontakto. 2003/2;
Kristana Alvoko. 2003/154,155;
La Brita Esperantisto. 2003/954;
La Gazeto. 2003/106;
La KancerKliniko. 2003/106;
La Movado. 2003/626,627;
La Ondo de Esperanto. 2003/5;
La Revuo Orienta. 2003/4,5;
Le Travailleur Espérantiste. 2003/266;
Literatura Foiro. 2003/202;
Litova Stelo. 2003/2;
Lodza Informilo. 2002/4;
Monato. 2003/4,5;
Norvega Esperantisto. 2003/2;
Pola Esperantisto. 2003/3;
REGo. 2003/2;
Rok-Gazet'. 2003/10;
Scienco kaj Kulturo. 2003/2;
SEBa Kandelo. 2003/2;
SAT-Amikaro. 2003/578;
Sennacieca Revuo. 2002-2003/130-131;
Sennaciulo. 2003/4.

M O Z A I K O

Entute venis 39 respondoj por la marta enigmo. 33 estas ĝustaj. Kelkaj sendis ne la nomojn de la vegetaĵoj, sed la proverbojn.

La ĝustajn solvojn sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Brian R. Bishop, Charles Dornan, Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (ĉiuj Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen, Aira Röntynen (ĉiuj Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle, Gunter Ebert, Hans Jäger (ĉiuj Germanio); Antanas Grincevičius, Ludomir Sobański (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgo); Lenĉe Efremova (Makedonio); Breandán ó Mearáin (Norda Irlando); Ester Olsen (Norvegio); Dorota Burchardt, Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (ĉiuj Pollando); Ivars Barŝevskij, Igorj Belousov, Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Aleksas Masiukas, Nikolaj Penĉukov, Valentin Puŝkarjov, Anatolo Sidorov, Franĉeska Skorodumova (ĉiuj Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion gajnis Ludmila Orajevskaja.

Gratulon!

La solvoj:

Bildoj: 1.tusilago 2.viburno 3.hiperiko 4. kamomilo.

Proverboj: 1. Kion vi semas, tion vi rikoltos; 2. Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte; 3. Malsata stomako orelon ne havas; 4. Nenia konstruo povas esti sen bruo; 5. Nigran kornikon sapo ne blankigos; 6. Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo; 7. Kiu pekis, tiu pagas; 8. Kie timo, tie honto.


Esperantista sento

Premu por vidi la bildon

En la kolekto de Angela Tellier estas poŝtkarto, eldonita de B.E.A., supozeble en 1910. Ĉu iu povas klarigi, kion signifas la homfiguroj kaj emblemoj sur ĝi? Limdato: 1 aŭg.

Krucvortenigmo

Premu por vidi la bildon

En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de ĉiuj vortoj-respondoj, sube estas la demandoj. Necesas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.

A. Vorto rekte kontraŭsignifa al alia (R). Priskribo de la vivo de iu persono, verkita de tiu persono mem (R). I. La diferenco de alto inter du tonoj. K. Unuo de pezmezuro, uzata por perloj kaj diamantoj (R). Plateto, kiun oni premas por funkciigi muzikan instrumenton. Havi militan ordonpovon super iu. Navigi tien kaj reen en iu regiono. L. La lingvo parolata de la antikvaj Romanoj (R) N. Bonodora substanco. Tutaĵo de tio, kio ekzistas, rigardata kontraste kun Dio kaj la homo (R) O. Monero, centono de la skandinavia krono (R). Narkota substanco. Malfermi (R). P. Tubo, en kiun oni metas tabakon por enspiri ĝian fumon (R). R. Restaĵo el disfalinta konstruaĵo. S. Virĉevalo (R) T. Tuto de la funkciaj reagoj de individuo. Terspaco (R). Ĉefurbo de Kartvelio. U. Centro de supera instruado. Montara ĉeno inter Eŭropo kaj Azio.

Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 1 aŭg 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (7)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto
La dua parto
La tria parto
La kvara parto
La kvina parto
La sesa parto

La estonteco estis nia

La Esperanto-movado en Aŭstrio ankoraŭ ne stagnas. (Internacia Fervojisto. 1996: 6)

Absurde, sed ne stagnas

… la absurdo povas montri al vi kialon de stangado en nia Esperanto-movado. (Internaciisto. 1993: 5)

 

Eĉ la germanan eblas perbuŝe

Akceptis lin juna homo, lernejestro, parolinta ne tre perfeke la germanan. (El prelego de Wanda Fethke-Grossmann pri sia edzo Jean Forge, elpoligita kaj tajpita de Maria Mickle, 2003; trovis Gerd Bussing)

Korptuŝa rememoro

En diversaj formoj ni klopodis palpi lian karan memoron… (“Kun honoro ni rememoras pri nia unua redaktoro Ŝimono Csora” // Hungara Fervojista Mondo. 1993: 2)

Kolektis István Ertl


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 6 (104)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2003:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo