Dafydd ab IagoVide el Bruselo

Rubriko de Dafydd ab Iago
en La Ondo de Esperanto


En 2001 Dafydd ab Iago, kiel ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio kaj gvidanto de la Brusela Komunikadcentro, en La Ondo de Esperanto (LOdE) ekgvidis rubrikon Vide el Bruselo, por trakti precipe lingvajn aspektojn de la unuiĝo de Eŭropo. La rubriko paŭzis dum La Ondo havis suplemente la Eŭropan Bultenon, kiun Dafydd redaktis. En septembro 2005 la rubriko Vide el Bruselo reaperis en La Ondo, plu gvidata de Dafydd ab Iago.

Aktualigita je la 25a de junio 2015.


La Ondo de Esperanto. 2015


La Ondo de Esperanto. 2014


La Ondo de Esperanto. 2013


La Ondo de Esperanto. 2012


La Ondo de Esperanto. 2011


La Ondo de Esperanto. 2010


La Ondo de Esperanto. 2009


La Ondo de Esperanto. 2008

La Ondo de Esperanto. 2007

La Ondo de Esperanto. 2006

La Ondo de Esperanto. 2005


Arkivo

La Ondo de Esperanto. 2001

La Ondo de Esperanto. 2002

La Ondo de Esperanto. 2003

La Ondo de Esperanto. 2004


Bruselo: la nova Bjalistoko

Kvankam ĝi naskiĝis en Eŭropo, Esperanto ne estas eŭropa lingvo. Ĝi sukcesis iĝi vere internacia kaj tion pruvas ĝia pligrandiĝo ekster Eŭropo. Tamen de jardekoj Eŭropo prezentas multajn ŝancojn por Esperanto, kiuj alie ne ekzistus.

La evoluo de la Eŭropa Unio (EU) forte kreskigas etoson, kiu povus esti tre favora al Esperanto. Eble pro tio, individuaj esperantistoj bombardas anojn de la Eŭropa Parlamento per petleteroj kaj longaj dokumentoj. Ili nun fieras pri 80 parlamentanoj kiuj sin diris favoraj al Esperanto. Simile en la kongresoj de UEA kaj de aliaj organizoj ĉiujare oni esperas ke la EU finfine adoptos Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Ankaŭ en la reto Esperanto rapide evoluas kun miloj da paĝoj kaj dokumentoj, multaj en Eŭropo. Ni nun eĉ povas aŭskulti E-elsendojn en la reto, plejparte el Eŭropo. Eble tre baldaŭ videblos la unua Esperanta ret-televido. Sed ĉu Esperanto vere estas sur la bona vojo?

Ne! Esperanto iras malantaŭen ĉar ĝi ne sukcesas venki ian ofican teritorion. Speciale ĉe la Eŭropaj organizoj en Bruselo la lingvo suferas pro tre malbona bildo (se ĝi havas iun ajn bildon). Tial poresperanta agado plej ofte estas ege kontraŭefika … Por Eŭropaj politikuloj Esperanto restas artefarita lingvo parolata de malmultaj fanatikuloj. Ĝi simple ne valoras seriozan diskuton per Eŭropaj politikuloj kaj funkciuloj.

Esperanto ne meritas diskuton, ĉar ĝi ne videblas aŭ aŭskulteblas en la Eŭropa ĉefurbo, Bruselo. Tiu fakto rekte rilatas al struktura malforteco de esperantaj organizoj.

Pro sia tutmonda devo, ekzemple, UEA devas rezigni sian Eŭropan agadon al volontuloj — t.e. al Brusela Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropo kaj al Eŭropa E-Unio. Tiuj volontuloj ne povas esti ĉiam profesie disponeblaj je agado ĉe politikuloj kaj ĵurnalistoj. Tamen ili laboras preskaŭ plentempe por Esperanto. Plie, tiaj nedaŭraj agadoj neniam efikos ĉar UEA restas en la malproksima Roterdamo. Ĵurnalistoj kaj eŭropaj politikuloj simple ne fidas privatulojn aŭ surpaperaĵajn organizojn sen Brusela oficejo.

Do, pro tiaj strukturaj kialoj, la E-movado malsukcesis krei Bruselan bazon por fari efikan Eŭropan politikon. Kaj ĝis nun la ofictenantoj de la movado ne komprenas la gravecon de la Eŭropa ĉefurbo. Ili ne komprenas kial jam de longa tempo tiom da landoj havas ambasadejojn kaj konsulejojn en Bruselo.

Ili ankaŭ ne vidas ke jam 2000 internaciaj organizoj havas oficejon en Bruselo por defendi siajn interesojn. Male, internaciaj esperantaj organizoj (UEA kaj SAT) elektis unulingvajn urbojn.

Eĉ la Flandra E-Ligo preferas unulingvan Antverpenon (kvankam pli da flandroj loĝas kaj laboras en Bruselo ol en Antverpeno). Ili ĉiuj ne vidas ke Bruselo estas tiel multlingva, kiel estis Bjalistoko. Ĉi tie nenia lingvo havas monopolon. La parolenda lingvo ĉiam dependas de kiam, de kie kaj de kiuj parolas. Eĉ belgoj estas ofte devigataj paroli aliajn lingvojn. Bruselo (la urbo kaj Eŭropaj instancoj) estas granda lingva eksperimento, en kiu ne partoprenas esperantistoj. En la plej multlingva Eŭropa urbo venas sep aŭ ok homoj al esperantaj renkontiĝoj. Neniam la malforta Brusela grupo organizos ĉi tie grandajn renkontiĝojn kaj altiros la intereson de ĵurnalistoj kaj EP-anoj.

Sed kial kunigi Esperantajn organizojn kaj parolantojn en Bruselo? Kial gravas ĉi tiu urbo?

Unue, peresperanta agado por lingva egalrajteco estos plej granda kontribuo al demokratio. Kun oficejo en Bruselo, ni povus efike kritiki ĉiujn formojn de lingva malegaleco en la EU. Ni povus klarigi (samtempe en Esperanto kaj naciaj lingvoj) al 1000 eksterlandaj ĵurnalistoj en Bruselo la kostojn kaj malavantaĝojn de la angla-franca lingva monopolo. Ni kritikus (ankaŭ en Esperanto kaj naciaj lingvoj) la lingvajn malegalrajtecojn, kiujn alfrontos estontaj EU-membroj kaj alfrontas malgrandaj nacioj ĉie en la mondo. La profito de tia agado estos mondskala profesia bildo por Esperanto en amaskomunikiloj.

Same kiel agado per Amnesty International kaj Greenpeace, esperanta agado estus valorega por la tuta mondo.

Due, nur en la multlingva Bruselo, kun 40% da eksterlandanoj, eblas konstrui lokon, kie oni daŭre parolas internacie. En tiu konstruado ludu gravan rolon la dek homoj kiuj, danke al esperantaj organizoj en Roterdamo kaj Parizo, nun povas sin vivteni per esperanta laboro. Tia materia kaj socia bazeto allogus esperantistojn por kongresi, por plifortigi siajn lingvajn konojn, kaj simple por resti en daŭra esperanta etoso. Ĝi ankaŭ donus ŝancojn al junuloj akiri spertojn kiel volontuloj en internaciaj esperantaj organizoj.

Trie, esperantaj organizoj uzu iom da — ege malgranda — ekonomia povo de esperantistoj. Kial pagi tiom dum niaj kongresoj al neesperantaj hoteloj, junulargastejoj, restoracioj, trinkejoj? Kial ni ne suksesas recikli iom da tiaj malgrandaj profitoj en nian movadon? Kial ne doni ŝancojn al kelkaj personoj labori en Esperanto?

Certe iam Esperantaj organizoj komprenos ke neniam eblos fari Eŭropan politikon el Roterdamo aŭ Parizo. Sed kiam?

Kaj, ĉu estus pli efike krei novan kaj vere Eŭropan organizon, kiu tuj profesie agos? Aŭ estus pli bone batali kontraŭ inerteco kaj nescio en ekzistantaj esperantaj organizoj, ĝis ili finfine transloĝiĝos al la nova Bjalistoko, kiu estas Bruselo?

La Ondo de Esperanto. 2000. №6 (68).


Ĉe la represo bonvolu indiki la nomon de la aŭtoro kaj la fonton.


Hejmo