Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №6


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Malbork. Skvaro Esperanto

Sur la kovrilpaĝo: 28 apr 2002. Malbork. Skvaro Esperanto. Apud monumento Zamenhof.
Fotis Henryk Jankowski)

ENHAVO

ĈEFARTIKOLO

  • István Ertl. De blatoj dresitaj ĝis repudio
  • BELETRO

  • Jelena Akimova – Etulino
  • Grigorij Arosev
  • Julius Balbin
  • Lucija Borčić
  • Peter Browne
  • Viktor Ĉaldajev
  • Vladimir Danilov
  • Klara Ilutoviĉ
  • Anja Karkiainen
  • Alen Kris
  • Laŭlum
  • Lidia Ligęza
  • Kris Long
  • Carmel Mallia
  • Meva Maron
  • Mauro Nervi
  • Ludmila Orajevskaja
  • Renato Petrović
  • Nicolino Rossi
  • Eli Urbanová
  • Čestmír Vidman
  • BIBLIOTEKO

  • Liro-2002
  • Poezio en Liro
  • Valentin Melnikov. (Mal)tio kaj (Mal)lia poezio
  • Alen Kris. Heroo de dezertaj horizontoj
  • Jorge Camacho. Arto poetika
  • TRIBUNO

  • Komitatano Z. Nebela forgeso de UEA
  • TRA ESPERANTUJO

  • Petko Arnaudov. La argila kamelo
  • AlKo. Nova memorŝtono en skvaro Esperanto
  • Bharat Ghimire. NEspA kongresis
  • La svedoj kongresis
  • Irena Alijošiūtė. Gravaj renkontiĝoj en Litovio
  • Augusto Casquero. Esperanto kontraŭ ... tutmondiĝo
  • Sten J. Literatura Promeno en Stokholmo
  • HaGo. Akredito ĉe Ministerio
  • Boris Kondratjev. Peterburgo: Gazetara konferenco
  • Eŭgeno Delcov. Esperanto en Burjatio
  • Kurte (14 informoj)
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Vorta futbalo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (P)
  • DIVERSAĴOJ

  • Gratulon!
  • Nekrologo
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    De blatoj dresitaj ĝis repudio

    Istvan ErtlIstván Ertl (1965–). Hungaro loĝanta en Bruselo. Instruisto, tradukisto. Redaktis: Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto. Laboras kiel inform-oficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo (ENAR). Tradukis en Esperanton verkojn de Queneau, Seneko, Kahlau, Verne, Örkény, Aldecoa k.a.; hungarigis verkojn de Verne, Martin du Gard, Auld, Echenoz, Tavanti, Borges, Buzzati k.a.

    Kiam mi menciis al miaj kolegoj ke mia semajnfino laŭplane inkluzivas verki eseeton pri la nuntempa Esperanta poezio, ili ridetis kvazaŭ je anonco ke mi partoprenigos dresitajn blatojn en beleckonkurso. Malgraŭ ke ili (ne la blatoj) opinias pri Esperanto ne malbone.

    Nu, jes, mi konscias ke la apudmeto de la vortoj nuntempa, Esperanta kaj poezio povas efiki kurioze, eĉ al esperantistoj. Ĉar kiu en la nuna mondo ankoraŭ legas — dese poezion, dese Esperantan?

    Vilmos Benczik, unu el la dekfingre kalkuleblaj kompetentaj kritikistoj en Esperantujo, ĵus aperigis hungarlingvan monografion pri “Lingvo, skribo, literaturo en komunikteoria aliro”. Li analizas la ŝanĝiĝantan socian kaj konadan rolon de skribo, kaj asertas ke la legokapablo kaj -emo, nuntempe malkreskantaj, gravas por la homo ne tiom por akiri sciojn kiom por ekhavi kaj trejni la kapablon de abstraktado. Benczik ankaŭ rimarkigas ke “la publika opinio (…) kutimas atribui valorecon aŭ malvalorecon al iu lingvo laŭ tio, ĉu la koncerna lingvo havas kvante kaj kvalite riĉan literaturon” (pĝ. 312).

    Jen du asertoj gravaj por nia nuna pensokadro. El la unua sekvas ke la sorto de skribo (kaj de ĝia mikroskopa sub-aro, la Esperanta poezio) dependos de tio kiom ni, la homaro daŭrigos rekoni la primaran gravecon de skribo por nia mensa homeco. Poezio estas altgrade abstrakta afero, kaj tial ni prave timas pro ĝia estonteco en mondo regata de bildoj analoge spegulantaj la realon. Des pli timindas pro la sorto de poezio minoritata kiel la nia, dependa de merkato tiel nana ke ĝi apenaŭ meritas nomiĝi tiel.

    La dua frazo Benczik-a resendas nin al la pionir-tempa — sed eĉ hodiaŭ ne malaperinta — mis-ideo kiu, simile al la mezepoka diro kiu servigas filozofion al teologio, bonvolas agnoski vivrajton al la Esperanta poezio nur ĉar ĝia ekzisto pruvas kaj ilustras la riĉecon de nia — krom tio ja tute pragmata! — lingvo. Kvazaŭ poemo ne fajfus pri tio en kiu lingvo ĝi estas verkita. Lingvo ja kreas poeton, sed des pli poeto kreas lingvon.

    Ĉi tiu principa senrilateco de poezio al lingvokomunumo/movado kompreneble allasas esceptojn, eĉ multnombre, ekde Ho, mia kor'! tra La infana raso ĝis Konditorskaja de Neves. Sed tio estas malesenca. Ne nur proze, ankaŭ por poemo validas ke ĝi devus povi trasentigi sian valoron eĉ al leganto neniam aŭdinta pri Zamenhof.

    Malmultajn grandulojn poetajn ni havas en 2002. (Ĉu gigantojn Kaloĉajajn, tro fruas diri.) Eble eĉ nur du: Mauro Nervi kaj Miguel Fernández. Jen du homoj por kiuj poezio (pli ol Esperanto!) estas esencaĵo, vivilo kaj vivigilo. (“Sanon kaj poezion!” — kutimas tosti Fernández.) Ili aliras la poetan taskon kun maloftaj seriozo kaj respondec-sento. Multaj niaj poetoj kreis gemojn kiuj persistas fone en la mensmuziko de mia ĉiutago: Adiaŭo de Tárkony, La ruĝa tramo de Newell, Sur la monto Nebo de Kalocsay, Morto en hospitalo de Goodheir, Mi (kiam en la kuniklejo) de Sadler… por mencii nur kelkajn, hazarde britajn kaj hungarajn, kaj senescepte antologiajn. Sed krom Nervi kaj Fernández malmultegaj — se entute iuj — kreis kompletan poezian mondon kies ĉiu poemo organike ĉeas, kunas, apogas ĉiujn aliajn, kie ĉiu nova verko aperas kiel plua necesa puzlero en bildo ĉiam plu konstruata, neniam kompleta. Ajna verko ilia trudas sin kun la forto de evidento: jen artverko.

    Mauro Nervi aperis kiel mirakla infano (Wunderkind, se konsideri lian germanemon) kun sia debutilo La turoj de l'ĉefurbo en 1978. Kaj poste iagrade malaperis, kiel multaj miraklaj infanoj, por 23 jaroj da senvolumeco. Tamen, dum tiu tempo li ja publikigadis, kaj ekzemple rikoltis 11 premiojn en Belartaj Konkursoj. Sed ne estis facile elvringi el li la duan volumon Havenoj (Varna: Bambu, 2001), kvankam ĝi esence pretis — kiom poemaro povas preti — jam fine de la 80aj jaroj.

    Apenaŭ imageblas vorto pli taŭga ol havenoj por difini la poetan starejon de Nervi. Li postenas en pejzaĝoj plej ofte simile senhomaj kiel la Roterdama kontener-haveno ECT Terminal, meze de senkompate funkci-cela objektaro gvatanta nian homecon, “apud levmaŝinoj / kies pulio hurle rustoknaras / en la mallumo” (La nokto) — kaj foje “en fremda lando”, kie “trans la vitraĵoj, vaksaj manekenoj / ridete pozas” (Turingio 1982). sed ĉiam rezervante rigardon al la liberaj vastoj de maroj kaj oceanoj, kie “kurbaj veloj / el flava tolo sub la vento knaras” (Odiseo). Poezio mara, miksante mediteranean realon kun sopiro al nordo (spegulbilda al la tradicia sud-sopiro germana?), poezio kiu devus fremdi al mi, hungaro sen maro, sen nordo kaj sen mediteraneo. Sed la medit-araneo (nu, bone, “insekto sur vitral' preĝeja”) kiu “sidadas (…) kaj kaŝaŭskultas sian pensrumoron” (denove en la grandioza La nokto) povas fremdi al neniu, tiom ĝi kvintesencas la homan kondiĉon.

    Se la muziko kiu sonas fone de la Nervia verkaro estas, ekzemple, Suito por baroka fluto (pĝ. 60–65 de Havenoj), Fernández katenas siajn aŭskultantojn per tiu andaluzia cante jondo kiun li ne nur figursence kultivas sed okaze ankaŭ artiste prezentas al realaj publikoj, kiel povas atesti multaj kongresanoj. La versoj de Fernández elspiras aŭtentan pasion, kaj la poemar-titolaj sonoroj zumas, siblas aŭ kriĉas en ĉiu lia vorto. Lia poezio fakte katapultas nin en antaŭskriban epokon, kiam carmen signifis same poemon kiel sorĉkanton, kaj kiam aedoj, bardoj kaj ŝamanoj “ĉarmis” sian publikon per kantvortoj ĝisvisceraj.

    La Fernández-aj verkoj (kaj malpli emfaze ankaŭ la Nerviaj) ligas nin al la homa komuno ankaŭ per absolute mal-eburtura engaĝiteco. Fernández neniam povas soli aŭ gesoli en feliĉo aŭ mal': ĉe li tuŝe kunapudas, ekzemple, plejprivataĵo kiel nasko kaj omaĝo al la Internaciaj Brigadoj. Ĉu estas hazardo ke ĝuste “Al Mauro Nervi” li dediĉas sian poetikon, jenan: “Mi poemas / … por senti min partiklo de l'homa nebulozo,/ kiu spiralas — sen fino kaj respondoj — ĉirkaŭ komuna krio…”

    Post ĉi tiu duopa panegiro (arĝenta duopo? ora duopo?), estus eble bele, kaj certe utile, se mi nun transirus al ia manlibreca listigo de nia nuntempa Esperanta poetaro, pesante fortojn kaj feblojn, disdonante bonajn kritikistajn poentojn jen al ĉi tiu jen al alia. Mi ne faros tion, pro almenaŭ du kialoj. Unue, jam miaj ĵusaj laŭdoj al Nervi kaj Fernández egalas al malafabla ignoro de ĉies verkmeritoj kiujn mi ne kapablas, aŭ ne havis okazon, rekoni majstroj. Listo pli longa eĉ pli draste substrekus la foreston de nomoj mankantaj. Due, unuafoje en mia Esperante bonŝancega vivo mi nuntempe trovas min nepova facile aliri ĉies ajn verkojn, ĉar mi ne plu vivas en la Esperanta Parizo, t.e. Budapeŝto, kaj ankaŭ ne plu en la Esperanta Meko, Roterdamo. (Ĝis, kolekto Fajszi; ĝis, biblioteko Hodler!) Tial mi ne povus respondece filologi, kaj blufi mi ne volas.

    Kion do mi faros anstataŭe? Nu, mi elektos du pliajn nomojn, plene subjektive…

    Antaŭ kelkaj monatoj forpasis Adalberto Huleŝ (hungarnome Béla Hules), kies poemaro Katoj kaj ĉevaloj (1982) restis, laŭ mia gusto, nesufiĉe rimarkita. Penspoeto estis Huleŝ, ne sonpoeto (“min interesas antaŭ ĉio la filozofio”, li diris pri si), kvankam ne fremdis al li iom da lingvoludo, prefere samverke kun pensludo (kiel en Antaŭtagmeza teo, pĝ. 74). Li ne kreis tian kompletan mondon poezian kiel Fernández kaj Nervi — eĉ, leganto foje malkredeme frotas al si la okulojn ĉe cispoeziaj bagateloj kaj plataĵoj kiel Kial do (“Kial do, ke mi vivas? / Kial do, ke mi amas vin ? / Kial do, ke vi min ne amas?”, pĝ. 28). Sed, por citi la nederlandan antologiistinon Ingmar Heytze, “poezio estas, el statistika vidpunkto, aparte teda… Unu brila poemo povas /tamen/ kompensi la traplugadon de iu kompleta verkaro mediokra. Iam J.C.Bloem sin demandis: ‘Sed ĉu sufiĉas unu-du poemoj / Por la pravigo de unu ekzist’?” La respondo estas: jes.” Kaj por tio Huleŝ havas pli ol “unu-du poemojn”, ne nur en Katoj kaj ĉevaloj, kiu — mi vetas mian ĉapelon — dudek jarojn post la apero certe restas akirebla, sed ankaŭ en Egérpillanat (“Mus-momento”, 1996), ĉefe hungarlingva poemaro kun kelklokaj Esperantaĵoj. Jen perlo el ĝi:

    skizo

    tiel solide tiuj seĝoj
    al du ekstremoj de l' tableto
    laŭ skem' eterna ĝustiĝantaj
    fiksiĝas en la ĉambra kubo
    (sur unu vestoj kuŝe-pende)
    ke vi jam kredas ilin ŝvebi
    ekster la jeno kaj la nuno
    ŝvebi sentempaj antaŭtempaj
    en iu lok' superurana
    Huleŝ do forpasis, dum — laŭ iuj — Camacho kabeis. Mi mencias lin ne tiom ĉar li estas amiko mia sed ĉar, malgraŭ tio, ankaŭ li estas bonega poeto. Tion povus kaŝi lia famo kiel prozisto kaj ĉefe kiel polemikisto — ni do malkaŝu lian poetecon iomete. Lia verkaro disas kaj laŭamplekse modestas, sed estas — forme, tone kaj enhave — plaĉe diversa, de hajkoj ĝis longaj filozofiaĵoj. Ĉi-loke mi tamen citu versojn kiuj, eble misjuĝige, konfirmos pliafoje la famon de la polemika flamo de Camacho. Post retpoŝta debuto malvastronda, lia (Laŭ Katulo) ĵus aperis en Fonto (marto 2002, №255, pĝ. 30), kaj amiko Bays, ĉi ties redaktoro, volonte konsentis partan represon. Camacho klare distingas inter kabeado disde esperantistoj, homoj neniom pli bonaj ol la ceteraj, kaj forlaso de la lingvo mem — kio lin ne tentas.
    … Esperantujon decas repudii,
    kaj tamen plu kultivi ties lingvon,
    ĉar nek adverbo nek sufiks' ĉagrenas
    sed la mensogoj, trompoj kaj perfidoj
    per kiuj vi sterkadas vian vojon
    al glor' aŭ al banana respubliko,
    merderoj en ĉi mondo senkompata.
    Jen taŭga meditaĵo por la Estraro de UEA, la Kapitolo (aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas) de la Civito, kaj cetere por ni ĉiuj, restantaj en tiu Esperantujo kiun Camacho “repudias”.

    Sanon kaj poezion!

    István Ertl


    Notoj

    1. Nyelv, írás, irodalom kommunikációelméleti megközelítésben. Budapest: Trezor, 2001. Kun Esperantlingva resumo fare de la aŭtoro (pĝ. 309–316)

    2. Volonte mi kopias ĉi-loken la sence koincidajn kaj spritajn restriktojn (pĝ. 5–6) de Antonio Valén el lia “Prezento” de la Fernández-a El miaj sonoraj soloj (Vieno: IEM, 1996), pri kiuj mi ĵus rememoris: “Esperanto-poetoj vere grandaj estas tre malmultaj. (…) eblas kalkuli [ilin] per la fingroj de ambaŭ manoj. Kaj se ni teniĝus ekster la limoj de la Budapeŝta kaj la Skota Skoloj, ja sufiĉus unu sola mano. Ankoraŭ: se ni vojaĝus preter Sudafriko [E. de Kock post tiam translokiĝis al Usono — I. E.], Islando kaj Italio, tiam eble sufiĉus unu sola fingro, kiun mi volonte rezervus por Fernández.”

    3. Esperanta antologio. Poemoj 1887–1981. / Komp. William Auld. Rotterdam: UEA, 1984.

    4. Majuskle, Carmen estas la kunulino de Miguel Fernández. Pardonu mian klaĉnivelecon.

    5. Ingmar Heytze: Foute woorden (“Fuŝvortoj”). Onze Taal, april 2002, pĝ. 105. J.C. Bloem estas reprezentita en NederlandaAntologio (1987), sed ne per ĉi tiu poemo.


    Jelena AkimovaJelena Akimova – Etulino

    Jelena Akimova – Etulino (Ruslando) loĝas en Niĵnij Novgorod, tre aktivas en la loka E-klubo kaj en la junulara E-movado. Komencis lerni Esperanton en 1991 kaj preskaŭ tuj ekverkis kortuŝe sincerajn poemojn.

    Amo estas
    postsigno de via kapo
    sur la lito,
    kie restos mia sango.

    julio 1993

    * * *

    Amo estas
    respeguliĝo de via vizaĝo
    en mia spegulo
    sur la muro de nia hejmo.

    majo 1999

    * * *

    Amo estas
    dolĉa atendado de viaj teneraj lipoj,
    disŝirantaj min
    en erojn.

    oktobro 1993

    * * *

    Amo estas
    facila ĝemo,
    naskanta krion,
    kiu iĝas lamento.

    oktobro 1993

    * * *

    Mi tiel volus skribi al vi leteron.
    Sed ne rajtas.
    Filo dormas.
    Nur lacaj steloj el griza malvarma ĉielo
    ridas —
    kiaj strangaj tiuj homoj estas.
    Sed silentas.

    Mi tiel volus diri al vi la plej gravan.
    Sed ne rajtas.
    Filo dormas.
    Nur griza akvo de laca malvarma maro
    ridas —
    kiaj stultaj tiuj homoj estas.
    Sed silentas.

    Mi tiel volus krii al vi ‘Mi amas!'
    Sed ne rajtas.
    Dormu, filo.
    Eble mi ploros.
    Sed silentos.

    10 maj 2001


    Grigorij ArosevGrigorij Arosev

    Grigorij Arosev (Ruslando) naskiĝis en 1979 en Moskvo. Studento pri teatrologio. Aŭtoro de poemaroj Sonet' (1998) kaj .Ru (2001). Kuntradukinto de Kvar noveloj de Brjusov (1999) kaj Rusaj amnoveloj (2000). Laŭreato de Liro-2000. Unu el la redaktoroj de Monato (rubriko Arto).

    Mia tempo

    Ĉar ĉiu donac' de naturo estas senpaga,
    ĉu indas malĝoji pro pluvo, eĉ se ĉiutaga?
    Ĝi falas sur stratojn ĉizece, kribrante kaj draŝe,
    kaj ĉiuj deziras pro kapa dolor' neniumi;
    kaj fine elkuras mi, — zorge, mallaŭte kaj kaŝe, —
    eksteren por fumi.

    Trenante malsupren mian pigrantan moŝton,
    mi aŭtomate engapas l'senriglilan poŝtan
    keston. Ho vi, adoleskanteco flama!
    Nur kelkajn jarojn post tio mi iĝis la malo…
    Venas nenio, krom iu fatraso reklama,
    kaj nemendita ĵurnalo.

    Ĉe l'enirpordo mi sentas min jam ege laca,
    kaj, malfermante la pordon kun grinco ŝmaca,
    mi perrigarde serĉas la plej proksiman,
    la plej apudan, konatan benkon. Sen tristo
    mi nomas min, evitante hontemon ŝiman,
    la finbenkisto.

    Post ĉiu fuma ensorb' malpliiĝas intencoj,
    dum pliakriĝas la sensoj, pli svagas la sencoj.
    Mi do, sidante, ne vidas tro grandan fion
    en la senĉesa senpaga pluvega bato.
    Mi plu kvietas, neglektas mi ĉi defion.
    Kion fari: sabato!

    Por l'cigaredon estingi min helpas pluvguto.
    Mi en la akv' malaperas, samkiel mamuto,
    kiu pereis en praepokar' pro l'fridego,
    aŭ mi kvazaŭas septembre mortantan someron.
    Min bekmartelas penseto, simile al pego:
    “Eble… bieron?”

    Foje fuĝinta bird' revas reveni en kaĝon,
    se ĝi gustumis liberon. Do mi infanaĝon
    ofte priploras pro ĝia etoso fabela,
    pro l'pasieg', dispremanta kun krako kanojn.
    Sed — ve kaj aĥ — mi nun estas la aĵ' enfotela,
    gapanta ekranojn.

    Ĉirpas paseroj, babilas. Pri kio temas?
    Mi ne distingas, ĉu ili insultas, blasfemas,
    aŭ kantas kantojn solenajn. Mi same homojn
    iam kompreni nek povas nek volas nek devas.
    Sed eĉ se provi preventi diversajn sarkomojn,
    tuto ja krevas

    pro la konstanta infekto de misa traktado,
    pro venenita pacpip', trosalita plado
    de amikeco aŭ amo…
                Malsekas ĉemizo,
    kaj trohumidaj pantofloj rapidas informi,
    ke malvalidas jam mia porstrata vizo,
    kaj tempas dormi…

    Baldaŭ degelos la tago — kandel' stearina.
    Rampas helike l'ĉuĝua rimen' semajnfina.
    Kion do eblus ankoraŭ elfosi el vrakoj
    de la memoro, do el mia viva procedo?
    Jen unufoje… mi venkis en iuj… atakoj…
    Oscedo.

    Blue-siringe-violaj ĉielaj flokoj
    nun degnas resti en niaj grizetaj lokoj.
    Jen estas brila defendo: nubar'-panoplio,
    aŭ l'kontentiga enhavo por ajna menuo.
    Mi estas ĉie, ekzemple en nuna julio.
    Aĥ, kia enuo…

    La horizonto sin kaŝas malantaŭ arbaroj,
    prave — ja inter diversaj rutinaj varoj
    eblas ĝin simple ignori, kaj tio sendube
    estus milfoje pli granda skuanta plago,
    ol mia plendo, fluganta nenien alnube,
    pri la perdita tago.


    Julius Balbin

    Julius Balbin (Usono) naskiĝis en 1917 en Krakovo (Pollando), kolegia profesoro. Ekde 1963 verkas kaj tradukas el ok lingvoj. Liaj originalaj poemoj aperis en Strangolitaj krioj (1981), Imperio de l'koroj (1989), Damnejoj (1992), Inter vivo kaj morto (1996).

    Boule-de-Suif

    Dum ŝi ankoraŭ vivis,
        mia hundino, kiun mi nomis
    Boule-de-Suif, laŭ la heroino
        de Guy de Maupassant,
    ofte kutimis alproksimiĝi al mi,
        rigardante min
    kun la plej intensa scivolo,
        dum mi verkis, skeĉante
    miajn versojn en la aperta bruliono,
        aŭ dum mi tajpis
    jam la tutpretan poemon.

        Kion do pensis tiu stranga besto,
    se ŝi entute kapablis pensi —
        kaj kion ŝi pensis aparte pri mi,
    pri mi, tiu ne tute ordinara homo,
        kiu, anstataŭ karesi ŝin tenere,
    pasigis tiom de sia tempo,
        senĉese skribante ion,
    kion ŝi apenaŭ povis kompreni,
        malfacile laborigante
    sian tute malgrandan cerbon,
        sen ia efektiva rezulto.

    Tiu tiel agrabla kaj tiel aminda besto,
        kiun mi nomis Boule-de-Suif —
    per la nomo, kiun sugestis al mi
        la fama franca aŭtoro,
    kion do ŝi povis pensi pri mi,
        dum ŝi senĉese rigardis min
    kun tia tiel intensa scivolemo?
        Kaj kiaj estis la veraj sentoj,
    kiuj animis ŝian intiman eston —
        la sentoj de tia aminda besto
    por sia vera mastro?

    Laŭda mencio en Liro-2001


    Lucija Borčić

    Lucija Borčić (Kroatio) naskiĝis 26 jul 1921, librotenisto kaj administranto. Esperantistiĝis en 1940, ekde 1952 tradukas al Esperanto kroatan literaturon (aperis naŭ libroformaj tradukoj de ŝi), kaj ekde 1977 verkas originale en Esperanto. Ŝiaj originalaj poemoj aperis en pluraj revuoj, Kroata Esperanta Poemaro (1991), Jubilea versgirlando kaj en propra poemaro Pulsas la viv' (2001).

    Por la orfoj kaj plorantoj

    Tiom da orfoj postrestis
    post la pereintoj
    oferintaj siajn vivojn
    por la liberigo de la patrujo.

    Molkoruloj kompatis,
    proponis helpon,
    donacis monon kaj vestojn
    por la orfoj kaj plorantoj.

    Donacoj amasaj alfluis,
    necesis fondi fonduson.
    Laboro ekamasis kaj do necesis
    propra ejo kaj laborantaro.

    Ege konstis la ejoj,
    eĉ pli la laborantoj.
    Ne restis plu da mono
    por la orfoj kaj plorantoj.

    Laŭda mencio en Liro-2001

    Se vento ne blovus

    Se vento ne blovus
    svingdanci ne povus
    la pinobranĉaro
    sub la suna klaro.

    Ekhurletis la vento kaj
    allogite de ĝia tento
    la pinaro ekdancis,
    la branĉaro kunbalancis
    ventoritme,
    ventohimne.


    Peter BrownePeter Browne

    Peter Browne (Usono) naskiĝis en El Paso, Teksaso, en 1957. Parolas kaj verkas flue en la angla, Esperanto, kaj la hispana. Konas kaj regetas plurajn aliajn. Instruas la hispanan universitate jam de 20 jaroj. Doktoriĝis pri hispana beletro en 1991 (Lincoln, Nebraska). De 1993 docentas en la Universitato de Teksaso-PanAmerika, proksime de la Usona-Meksikia landlimo. Poemoj liaj abunde aperas en Fonto kaj La KancerKliniko.

    Via vizaĝo, ĉizita el la antikvaj tagoj

    Via vizaĝo,
    ĉizita el la antikvaj tagoj,
    nur beli kapablas klasike.
    Faritaj viaj lipoj estas
    el piramid-esenco,
    kaj fluton ludis,
    jam prae.
    Ja genoj viaj devenas
    de muziko de la fora ŝton'.
    Kaj tamen via alta korpo
    cervon bildas, el la nun'.
    Min vi ĉirkaŭbraki emas
    per la plejo de la jun'.
    En vi mia Eldorado dancas
    tra vasto de jarmil'.

    reynosa, tamaŭlipas, 2000

    Bandito

    Bandito – kion vi kaŝas en tiu eg-ĉapelo
    – tiom nigra kaj larĝa, tiom misa?
    la padojn de horo krepuska.

    Kie kuŝas, vagul', patrujo via?
    En vasta, griza, dezerta ej'
    kie fantomas la tero kaj la vent'.

    Rabisto – pri kio vi mokas?
    Pri la banalec' de ordinaraj horoj
    kaj la mus-korec' de certaj gringoj.

    Al kio vi dediĉas vin, ulo stranga?
    Mi estas ŝafisto al la steloj
    gvatanto ĉiam de la foraj lumoj.

    Bandito, kie estas via rifuĝejo?
    En la koro mem de la nokto
    tute preter la molec' tagluma.

    Perdito, kiaj vojoj vin vokas nun?
    La vojoj de obskura dorn-arbaro
    kie vagi mi povos inter sekaj fantomoj.

    Bandito, kien vi ĵetas viajn versojn?
    Al la potencaj ventoj de l' hazardo
    al landoj ĉiam de mi nekonataj.

    reynosa, tamaŭlipas, 1999

    Se estas printempo en Monterrey

    Se estas printempo en Monterrey
    marŝu longe.
    Floroj brul-ruĝas laŭ la voj'
    kaj montoj ne malklaras.
    Ventet' karesos vin,
    kaj la freŝ-verdajn arbojn.
    La urbo estas viva estaĵo
    kaj vekiĝas al nova tago.

    Se estas printempo en Monterrey
    spertu la altecon
    la spiron de la pintoj.
    Sel-Monto ja venkas,
    venkas banalon ajnan.

    Se estas printempo en Monterrey
    marŝu en antikvo
    la oldo de revenoj.
    Nepre la fantomojn salutu
    el printempoj jam tre foraj.
    Rigardu en forges-fenestrojn
    kaj vidu tra la tempo.

    monterrey, nuevo leon, 2001


    Viktor ChaldajevViktor Ĉaldajev

    Viktor Ĉaldajev (Ruslando) naskiĝis en 1945, loĝas en Barnaul (Siberio), ricevis mezteknikan kleron. Esperantistiĝis en 1965. Partoprenis en multaj sovetiaj kaj ruslandaj belartaj konkursoj. Originalaj poemoj aperis en Amikeco, Sezonoj, La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, Ruslanda Esperantisto k.a. Plurajn liajn poemojn muzikigis Nikolai Lozgaĉev. Unu el la aŭtoroj de Kvarteto (1996).

    Komence de majo

    Verde makulara
    post fenestr' 'as majo!
    En aero klara
    sonoj ĉirpogajaj!

    Pasis hieraŭo —
    fulmotondris, pluvis.
    Venis hodiaŭo —
    verde ekdiluvis!

    Vagos mi, promenos
    laŭ eksteroj vastaj,
    kie maj' solenas
    mastre, ke mi gaste…

    tien en arbaron…
    al rivera kajo…
    Are floru june,
    mia kara majo!

    Kolomboj!..

    En alt' kolomboj!
    super la mondo!
    flugas laŭ rondoj!..
    ŝvebas laŭ rondoj!..
    …super tegmentoj
    pro migra tento,
    kun ĝoja sento
    en vast' etenda!..

    Tra la fenestro,
    ilin atesta,
    envi-esta
    senfluge resta…s
                mi…

    Momento de majo

    La pomarboj pompe floraj —
                ĉieflankaj!
    Ĝardenisto bona-kora —
                kapo blanka!..


    Vladimir DanilovVladimir Danilov

    Vladimir Danilov (Bjelorusio) naskiĝis 17 apr 1950 en Litovio, loĝas en Bjelorusio. Liaj tradukoj el la rusa kaj bjelorusa lingvoj kaj originalaj poemoj aperis en la almanako Sezonoj kaj en La Ondo de Esperanto.

    Mem leviĝu!

    Mem leviĝu! Ne plendu, ne kriu,
    la najbarojn ne tedu per pet'.
    Samlandanoj, kompatos neniu
    Simple tiel al nia landet'!

    Mem leviĝu! Ne drinku! For brandon!
    Al ni tiel necesas raci',
    Ke konvinku ni la eksterlandon,
    Ke ne vana ni estas naci'!

    Mem leviĝu! Kaj ek al laboro
    Por prospero kaj por harmoni'!
    Ja nenies nin savos favoro,
    Se ne povos ni zorgi pri ni.

    Mem leviĝu! Rikoltu, konstruu,
    Ke eliru ni el la mizer'!
    Ne laciĝu nur! Nur ne enuu!
    Gardu nin Amo, Fido, Esper'!

    * * *

    Agoniis mia kanto,
    Freneziĝis la anim'.
    Mi mortigis min per brando
    Dum despero kaj deprim'.

    Ofte batis mia koro,
    Estingiĝis mia san'…
    Sed ne licas ja, Sinjoro,
    Ke forpasu mi pro van'.

    Kuras for la astenio,
    Reviviĝas mia kant'.
    Min, sendube, savos Dio
    Por la lingvo Esperant'…

    * * *

    Mi ne estas murdita ankoraŭ,
    Ne fariĝis beata spirit':
    Ies Voĉo konsolas la koron!
    Ke mi estas nur simpla vundit'.

    Mi ne mortis! — Mi arde ripetas —
    Vivas mi, ĉar, ho Sankta Ĉiel',
    Ies Voĉo leviĝi min petas,
    Ke mi kantu pri Amo kaj Bel'.

    Mia Eldorado

    Esperanto estas vera Eldorado
    De la vortoj pri la Amo kaj Amor'.
    Estas riĉa por la kanta eldirado
    Soifanta sin elkanti mia kor'.

    Ĉion-ĉion povas diri mi perkante,
    Ne sekiĝos de inspiro mia font'.
    “Ĉu, Sinjoro, vi parolos Esperante?”
    Nepre Dion mi demandos
        dum Renkont'…


    Klara IlutovichKlara Ilutoviĉ

    Klara Ilutoviĉ (Ruslando) naskiĝis en 1946, loĝas en Elektrostal (ĉ. 50 km de Moskvo). Esperantistiĝis en 1991, ekde 1995 verkas poemojn, kiuj aperis en Cerbe kaj Kore, Ruslanda Esperantisto, La Ondo de Esperanto, REGo, Scienco kaj Kulturo, en la propra poemareto Sincere via… (1997) kaj en kolektiva poemaro Moskvaro (1998). Laŭreato de Liro-97 kaj Liro-98.

    Traleginte la libron de Dale Carnegie “Kiel ĉesi maltrankviliĝi kaj rekomenci la vivon”

    I

    Trovante gnomfabelojn
    sur forgesitaj padoj,
    pri ĝenoj ne meditas
    ermit' aŭ vagabond'.
    Mi volas vidi stelojn
    eĉ tra prizonaj kradoj —
    ja ankaŭ min invitas
    la bel' al sia mond'!

    Mi provas danki nunon
    per la juneco mensa,
    kaj pretas min favori
    la ruza homa sort'.
    Mi volas vidi sunon
    eĉ tra nebulo densa —
    ĉu povos mi memori
    pri ĝia graca fort'?

    Eksciti nigran splenon
    poiomete ĉesas
    malbondeziraj tagoj
    kaj triste rampas for.
    Mi volas vidi benon
    eĉ en faligaj plagoj —
    sed kio do promesas
    ĝin al la eta kor'?..

    II

    Kirlovent' el miaj eraroj
    en la nigra altrudiĝemo
    hurlas plu kolere kaj moke —
    ĉu min lasos ĝi finfine en paco?!
    Miaj pensoj, vortoj kaj faroj
    dum la senkompata korpremo
    furioze, rabe kaj ŝoke
    min puŝadas jam al kapitulaco.

    En brueg' de l' sombra kaskado
    ĉu l' eraroj min plu katenos
    ĝis la morto mem ŝtonbrakume,
    alvokante mian fortagonion?..
    Senutila estas plorado.
    La pasinto jam ne revenos.
    Kion tamen havas mi dume
    por la plua viv'? Ĉu vere nenion?!

    Jam ne eblas ion vuali.
    Herboj kvazaŭ ĉesis nun verdi.
    Kiel do per vortoj esprimi
    la turmentajn malvigliĝon kaj drivon?!
    Mi ne havas plu kien fali,
    mi ne havas plu kion perdi,
    mi ne havas plu kiun timi —
    kaj mi povas rekomenci la vivon!


    Anja KarkainenAnja Karkiainen

    Anja Karkiainen (Finnlando), teknika tradukisto, laboras en firmao, kiu instalas kaj ekipas malgrandajn aŭtobusojn. Lerninte Esperanton en 1996 ŝi jam sekvajare komencis verki versaĵojn kaj kantotekstojn. Laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA (1998, 1999, 2000, 2001), EKRA-99 kaj de Liro-99.

    Efemere

    Sur suda deklivo
    allogas al vivo
    floraron printempa brilo.
    Kuraĝe kaj fide
    ĝi kreskas rapide,
    burĝonas jam en aprilo.

    Dum kelkaj momentoj
    petalojn la ventoj
    balancas en suna varmo
    kaj semojn jam floro
    produktas sen ploro
    pri velko de freŝ' kaj ĉarmo.

    Sed nur hezitante
    sin unu plant' lante
    sub ŝirmo de arbo levas.
    Malforta kaj nerva,
    inerta, neverva
    ekflori ĝi eĉ ne revas.

    Vent' venas el nordo,
    minacas per mordo.
    Timtremas la planto pala.
    La arb' gardi provas.
    Ĝin vento forŝovas
    kun hurlo pri fal' fatala.

    La sun' ree brilas,
    kaj ĉio trankvilas.
    La semoj en humo ĝermas.
    Bird' post la tempesto
    truaĉon de l' nesto
    per tig' de sub arbo fermas.


    Alen KrisAlen Kris

    Alen Kris (Ruslando) naskiĝis en 1955 en urbeto Rognedino. Diplomiĝis en la Instituto de fremdaj lingvoj en Niĵnij Novgorod. Ĵurnalisto kaj tradukisto. Ekde 1988 membro de la demokratie orientita asocio Солидарность en Kaliningrad. En 1990–1994 deputito de la Kaliningrada regiona konsilio, ĉefo de ties informa komisiono. Loĝas apud Kaliningrad. Liaj poemoj, noveloj, recenzoj kaj eseoj aperis en Sezonoj, Literatura Skatolo, La Ondo de Esperanto, Hungara Vivo kaj Literatura Foiro. Unu el la poetoj de Kvarteto (1996). Redakciano de La Ondo de Esperanto.

    Diptiko

    1.

    Vi diras ke ulceras nefidelo.
    En si ĝi estas certe malrespekta.
    Sed gravas scii, kion oni strebas.
    Nek mi, nek vi prezentas la perfekton,
    Kaj tio estas prave la premiso
    Por nin forlasi certe sen bedaŭro.
    Sed oni ne forlasis – faris ŝanĝon.
    En tiu ĉi afero ni ja rajtus
    Supozi la grandiĝon de la kosto:
    Do jen ulcero – vidi la objekton
    De la aspir', aliel – la rivalon.
    Aŭ vere novo estas sola riĉo.
    Nature supozeblas ke strebanto
    Ne ĉiam tute dignas sian celon.
    Apenaŭ oni kredus la inversan:
    Neniu pli valoras ol la revo
    Al kiu li aŭ ŝi nature strebas.

    En ŝia revo vi malkovros ŝin.

    2.

    Vi estas papilio: jen sur flor'
    Vi sidas gaja, jen ekflugas sor.

    Vi falas – aj! – sed sole por momento,
    La flirto estas via elemento.

    Similas dancon la gracia vag'
    Kaj via tristo estas nur zigzag'.

    Do flugu, flugu spite ajnan prozon!
    Nur – ĉu vi konas la metamorfozon?

    En la ombrel' de herboj, en komfort'
    Vi jam konjektas logon de la sort'.

    Vi loĝos centre de la bela bildo:
    Kokon-araneaĵa nesto-mildo.

    Ĉi tio estas fajna, sed memor'
    Mallaŭte flustros: flugu, flugu for!

    Kaj vi resonĝos la gracian dancon
    Kaj ekaspiros nove ĝui ŝancon.

    Vi tiam diros: nesto estas fals'.
    Sed vere trista estos via vals'.

    (La raŭpoj havas propran elementon
    Pri kiu oni gardu la silenton.)

    Inversa ordo: raŭpo en la fin'.
    Insektoj ne divenus sekvi nin.

    Ja nia ŝanĝo estas mutacio…
    Sed lasu tiun trudon de racio.

    Ne venis tempo por melankoli'.
    Ja nun vi povas: flugu, papili'!


    LaulumLaŭlum

    Laŭlum (plumnomo de ĉino Li Shijun, 1923 03 29) eklernis Esperanton en 1939, membro de la Akademio de Esperanto, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, esperantigis romanojn Aŭtuno en la Printempo, Frosta Nokto, Ĉe Akvorando, Noktomezo, epopeojn Aŝma, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, dramon Qu Yuan, novelaron Mirrakontoj el Liaozhai, klasikan poemaron Ĉinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj, kompilis vortarojn kaj lernolibrojn.

    Modernas interreto

    Modernas interreto,
    Sed oldas lingva ilo.
    Ĉu pretas jam rimedo
    Por komunik-facilo?

    Ekspresa aŭtovojo,
    Malnova bova ĉaro.
    Ĉu eblus en ĉi-fojo
    Rapido de l' homaro?

    Ja Esperanto bonas
    Por solvo de l' problemo.
    Sed multaj ĝin ne konas —
    Blinduloj antaŭ gemo!!

    Se ĉiuj ĝin aplikos,
    En ĉiuj vivosferoj,
    Bonege komunikos
    La homoj en l' aferoj.

    Klopodu pli peneme
    La esperantistaro,
    Ke Esperant' sisteme
    servu al la homaro!

    Reklamoj

    Ja kio okulfrapas en Usono?
    Reklamoj brilaj por diskono.
    Senpagaj estas belaj la gvidlibroj,
    Rabatkuponoj ĉie en dispono.

    Diversas la rimedoj por profito;
    Reklamoj celas kapton de trompito.
    “Nur dudek naŭ!” fulmas. Por tranokto?
    Nur por lunĉo! Jen misgvido!

    24 dec 2001, mi venis al Orlando, Usono, por viziti la Magian Landon, okaze de la 100-jariĝo de Walt Desney. Neonlampa reklamo de hotelo kredigis min, ke tranokto ĉe ĝi kostas nur 29 dolarojn. Sed efektive temis nur pri la prezo de lunĉo.

    Tempo por pripenso, pento

    Mi venis en mian okdekan jaron
    Kaj flugis en l' aeron, super maron,
    Rimarkis multajn ŝanĝojn de la Tero,
    Bedaŭras l' avideman vivantaron.

    La homoj strebas regi super ĉio,
    Aktivas stulte ofte sen racio.
    Pereis plantoj kaj diversaj bestoj
    Pro la senzorga homa polucio.

    Jam estas tempo por pripenso, pento!
    Se ni ne volas morton de l' homgento,
    Ni devas kunlabori por korekto
    De la misfaroj ekde ĉi momento.

    Al ĉiuj ni vidigu la danĝeron,
    Ke l' homoj bone zorgu sian Teron.
    Se konscience ĉiuj klopodados,
    Por nin mem savi havos ni esperon.

    Popoloj penu por paco

    Plej belas vera plena paco.
    En paco vastas vivospaco,
    Por ĉiu an' de ĉia lando,
    Ĉu en palaco aŭ sur placo.

    Se glavo trafas sklavan kapon,
    Se kuglo truas papan ĉapon,
    Se bomb' frakasas reĝpalacon,
    Obus' disŝiras burĝ-nababon…

    Sen paco vanas ĉies penoj:
    Sub tanko tremas florĝardenoj;
    Bombardo tondras, Mort' sin montras.
    Neniu ĝuas ekster ĝenoj!

    Se vi deziras plejan belon,
    Ne vante serĉu nur juvelojn,
    Ne zorgu nur pri ŝik-fasono,
    Ne nur admiru ĉarmajn stelojn.

    Pro belo ĉiuj zorgu l' Pacon,
    Riproĉu eĉ militminacon.
    Por ke ni havu pacon belan,
    Popoloj penu spite lacon!


    Lidia Ligęza

    Lidia Ligęza (Pollando), filologino, vicdirektorino de Muzeo de Stanisław Wyspianski (Krakovo). Magistriĝis pri sociaj sciencoj en AIS. Instruas Esperanton en altlernejaj kursoj kaj internaciaj feriadoj kaj lekcias pri la Esperanta literaturo en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano). Esperantigis ĉ. ducent versaĵojn de polaj poetoj. Aŭtoro de kvar antologioj kun porinfana literaturo en Esperanto. Originale publikigis tri volumojn: Aleo Aŭtuna (1987), Mia Eno (1996), Limerikoj (1999).

    Sur la Faga Monto

    sub grizaj nuboj
    sur la Faga Monto
    vi al mi venis
    por kurta momento
    per ventsusuro
    kaj bunta kratago

    la sama estis
    iama printempo
    tiel fora

    sed nuna vento
    parolas al mi
    malpli klare
    ĉar tiom da vi
    apenaŭ kiom en la memoro

    Testamento

    pejzaĝojn kun sunleviĝo
    kiujn mi estante strigo
    ne rigardas
    sed fidas je ilia valoro
    mi heredigas
    al posteuloj de nekredema Tomaso

    neakireblajn juvelojn
    de stelnokto
    mi heredigas al poetoj

    malĝojon kaj nigrigitan arĝenton
    de la aŭtuna nebulo
    mi heredigas al sukcesuloj

    de ĉiuj someraj koloroj
    nemezurebla riĉo
    restos por amikoj

    kio postrestos por vi?
    oro de aceraj folioj
    kaj eble ankoraŭ
    granda rubeno de ĉerizo
    flamanta kiel koro


    Kris Long

    Kris Long (Anglio), ekspoeto, tradukis el (lastatempe) Czechowicz, Gerard Manley Hopkins, George Mackay Brown, -as el T S Eliot, Basil Bunting… — krom iam Veteron kaj Klimaton de la Mondo. Ofte kontribuis al La Kancerkliniko…. Pluraj liaj tradukoj aperis libroforme.

    Memore: Adalberto Huleŝ

    1. “Perfekte taŭgas” — por ĉagreni,
        ĉikani k.t.p. (krom krei) —
        la kara lingvo… Tamen re
        ni “fosu nian sulkon” — tra l'
        silikoj…

    2. Neologismoj? Novaj vortoj
        ne logos, nur signifoplenaj
        radikoj…
            Rekte! Klare!
                “Ankaŭ
        la greka lingvo estas bela”
        Babel'…

    3. Leteroj: pendus en l'aero
        (ne diru “sorus akrobate”)
        miskomprenebla fraz'…
                Kuraĝe!
        Nur vidalvide, tujrebate
        parolas par', respondas kor'
        sen perd'…
                (Aŭ predus nin cerbum'
        pri birdolingv'verda lum'…)


    Carmel Mallia (Malto)Carmel Mallia

    Carmel Mallia (Malto), akademiano, naskiĝis 29 nov 1929; emerito; verkis multe en Esperanto, interalie, Antologion de Maltaj Poetoj, kiun li mem tradukis, kaj lastatempe aperis lia unua originala romano Ĉielarka Estonto. Verkis en la malta tri romanojn kaj diversajn poemarojn. Li verkis ankaŭ poemaron en la angla kaj en la franca (ĝi aperos ĉi-jare). Honora membro de la Malta Asocio de Poetoj.

    Karnavalo

    La kampanilo tedas rigardante
    tra l'kupra tempospaco;
    patrolas rubekolo preĝejkante,
    de l'firmament' pajaco.

    Vendistoj blekas ĝis vespert-mallumo;
    dumtaga kokeriko
    ĉe la bazara korife-albumo
    farsas enue kiel mistifiko.

    Riĉa paletro de la strataj pletoj;
    plektado vigle vibra
    de sentoj, movoj, de analfabetoj,
    de l'vivo kreve kribra.

    Klostrofobiaj persieno-sagoj
    timigas la trudemon;
    sur la tegmentoj, la naciaj flagoj
    flirtigas sian memon.

    Bando da muzikistoj amatore
    spasme-balsame
    digne distradas kvazaŭ fanfarone,
    dum klaŭnoj ridas drame.

    Donjuan', Donkiĥoto: jen simboloj
    en nia diboĉhalo!
    Plorĝemas energie la muskoloj!
    Vivu la karnavalo!

    Papiliume

    Oni instruas min ke post la morto
    ni ankoraŭ vivos;
    definitiva estas ĉies sorto:
    ke ni eterne drivos.
    Vivo droge drola
    aŭ venene lola
    kvazaŭ fantazia lopo
    sub inerta mikroskopo.
    Kial do l'naturo nin frakasas
    ĉe l'fina falo,
    kiam ni trapasas
    tra la dolora halo
    sfinkse havena? Kiel l'itinero
    kamufle ŝrumpa
    de l'sablohorloĝo
    kiu denove blovas
    kiel tikla vinbero
    for de la tero!
    Subiĝi devas ni la persekuton,
    dum devas drinki ĉiuj la cikuton
    kiel Sokrato
    por poste papilii
    ho ve (ĉu vere?) al alia stato.

    Morgaŭ

    Ho ve morgaŭ
    nia nomo
    forviŝiĝos stel-sekrete
    kiel gnomo
    tra la menso ŝvit-kviete

    Ho ve morgaŭ
    sage-klake
    vejnoj grincos vegetale
    dragil-drake
    eble aŭ eskar-fatale

    Ho ve morgaŭ
    eĉ l'amoro
    la amlaboratorio
    kiel floro
    velkos kun ekscita krio

    Ho ve morgaŭ
    Post ekgemo
    aventuros nur silento
    rekviemo
    dum ekskursos nur la vento


    Meva Maron

    Meva Maron (Irlando) verkis Urnon kun Runoj, elirlandigis Seán Ó Ríordáin, aperis en La Gazeto…

    Veroniko

    Palbluĉielaj, kvarpetalaj
    kudrataj floroj: kvaronig'
    de l'volbo, truoj tra… Kirl-alaj
    kisiksoj, kruce: Veronik-
    tuketoj, kiujn Krist' impresis
    per propraj trajtoj, amleter'
    al ŝu', al plando… Ĉu promesi
    malpreme treti sur la ter-
    okulojn?


    Mauro NerviMauro Nervi

    Mauro Nervi naskiĝis en La Spezia (Italio) en 1959, kaj doktoriĝis pri medicino (1978), germana literaturo (1994) kaj klasikaj literaturoj (1999). Esperantistiĝis en 1975 kaj publikigis en 1978 sian unuan originalan kolekton La turoj de l' ĉefurbo. Plurfoje partoprenis en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj kunlaboris kun diversaj revuoj, ĉefe Esperanto. En 1996 publikigis tradukon de la Metamorfozo de Kafka kaj en 2001 sian duan originalan kolekton Havenoj. Li verkas originale kaj kritike en la itala, en la germana kaj en esperanto, prizorgas la retpaĝon pri Kafka kaj plurfoje prelegis en diversaj kongresoj. La du subaj poemoj estas parto de estonteca, malgranda kolekto kies provizora titolo estas Dek enigmaj poemoj.

    Sur la planko

    Loziĝas niaj gestoj, kiam el ĉi fatraso
    vortoza ni progresas al silento lucida,
    elreviĝe rigardoj samdecide paralelas,
    malenue akutas rideto en seren'.
    Se kun zigzaga strio sango gutos laŭ la muro,
    ni krozos samdirekte al ĉi fluo vertikala:
    kaj jen olea planko el ligno parfuma,
    mia mano leĝere karesas la deklivon.
    Kaj ĉi zono subtila vin trenas al malsuproj,
    al senzodiaka volbo, de l' tedaj steloj nadira simetrio:
    jam en duela strebo mi premas vian ŝultron,
    per elano senspira viajn singultojn mi spikumas.
    Por ambaŭ, rezignindas kaj vortoj kaj matraco:
    logas nin ĉi knarado, ĉi flaroj, ĉi dancemo.

    Lastmomente

    Ĉi febla vento norda al la proksima fjordo disfadene filigranas,
    dum ni solaj promenas, nuancoj laŭborde de akvo skandinava.
    Vi edzino serena, glatfrunte al ĉi projekto suferon rutinan vi tributas,
    vi aminda mezvojo, en via proksim' mi restu lastmomente,
    en lumo tramuslina leĝere deligiĝos via nodo maltragika:
    ke vi feliĉu, kvazaŭ al la senkulpo ne mankus la premio.


    Ludmila Orajevskaja

    Ludmila Orajevskaja (Ukrainio) naskiĝis 23 feb 1941 en Ruslando; filologo, invalido, emerito; realigas sin en porinvalida kaj poresperanta laboro.

    Meze de somero

    Arde suno brilas,
    Maturiĝis bero.
    Sonore ektrilas
    Mezo de somero.

    Pensojn malakrigas
    Varmo sen pluvero.
    Apud korto migras
    Mezo de somero.

    Sub la sun' impresas
    Herboj kaj rivero.
    Vizaĝon karesas
    Mezo de somero.

    Laŭda mencio en Liro-2000


    Renato PetrovichRenato Petrović

    Renato Petrović (Serbio) naskiĝis en iama SFR Jugoslavio (1964). Loĝas en Beogrado. Studis maŝinteknikon. Tradukas, verkas, fotas. Esperanton eklernis la unuan fojon en 1974. La duan, pli sukcesan, fojon en 1990. Aperigis tradukojn el Esperanto en la serban en kelkaj serbaj gazetoj. Liaj Esperantaj artikoloj estas tradukitaj en la katalunan, japanan, anglan, hispanan, francan. Eksestrarano de Jugoslavia Esperanto-Ligo, Serbia Esperanto-Ligo, Serba Esperanto-Junulara Organizo kaj Beograda Esperanto-Societo.

    Mortigu domon,
    ĉar domo estas homo.

    Mortigu floron
    ĉar floro estas gloro.

    Mortigu teron
    ĉar tero estas vero.

    Mortigu vorton
    ĉar vorto estas forto.

    (1999)

    * * *

    Nokta ĉielo.
    Brilas la stelo.
    Mi —
    en la kelo.
    Malhelo.
    Kandelo.
    Kio estas la celo?

    Gardas min
    Blanka anĝelo.

    (1999)


    Nicolino RossiNicolino Rossi

    Nicolino Rossi naskiĝis en 1939, ŝtatano de Respubliko San-Marino elmigrinta junaĝe al Napolo, estas nuntempe la plej harmonia lirika voĉo en nia lingvo, plej sude en Eŭropo. Pro temaro kaj bildoj li estis komparita de Herbert Mayer al la hispana Cernuda. Kiel esperanto-poeto li maturiĝis en la literatura rondo La Patrolo (1969–1979). Lia poemkolekto Sur la vivopado aperis en 1981 kaj gajnis la premion La Verko de la Jaro.

    Kien la homo?

    I.

    Vi forlasis la spikoplenajn kampojn
    kaj la koleran ĉirpadon de l' cikadoj
    kaj tra sinua verdo, sur la padoj
    ŝtonozaj kaj tra marĉoj vi alrampojn
    priringis verten, ĉendis pensolampojn
    kaj lasis, ke vin trenu la vivradoj —
    ĝis revoj eksilentis kaj kaskadoj
    da peno al viv' metis siajn krampojn.

    Kaj nun, kiam la revoj ŝime mutas
    en horo fola da blindiĝo lasta,
    sur vian korpovrakon vi disŝutas
    la splitojn de klopodo vane hasta,
    dum sin etendas sur ekran' transluma
    la neniom' da ĝuo palpebruma.

    II.

    Se l' dekstra mano turnas for malbonon,
    l' alia man' malkovras, ke la tuto
    nenio estas ol amasa kruto
    rubaĵa, kiu voras ĉian konon.
    Ĉu pretervivi lukte mortodronon
    estas verece vivi en atuto
    super mens-eblo, kontraŭ korpservuto,
    aŭ simple voste kapti sort-ĉifonon?

    Opone vian penon, via volo
    reteksas reton el memorfadenoj
    tra kies maŝoj fuĝas la konsolo,
    feino vanta, kies kantrefrenoj
    apenaŭ povas homdoloron pansi,
    feliĉon varbi kaj pri ĝu' kvitanci.

    Pro ĉi tiu poemo Nicolino Rossi iĝis laŭreato de Liro-2001.

    Hajk-mozaike

    [Bedaŭrinde, ni ne povas reprodukti la originalan skemon de la situo de la apartaj strofoj.]

    Imite l' Rason
    Auldan, mi vers-fatrason
    verkas senhonte.

    Jam matenjunas,
    kantas la suntenero —
    sensoj tajfunas.

    Ĝisfluas lafa
    flam-likvo cindriĝonta —
    amkraŝo trafa.

    Arke' de Noa
    savportis eĉ vipurojn —
    mav-tento troa.

    Pluvpapilioj
    danc-gutas harpasone —
    vivŝprucaj mioj.

    Napolo sorĉas
    ĉe l' markobalta splendo:
    kriĉas sortplendo.

    Or-verd' trastrias,
    prisomeras ĉi domon —
    sentvrako prias.

    Lirlas kantema
    rojo, gajec' silabas:
    min sort' plu klabas.

    Pluvlarme helo
    rosperle kampojn brodas —
    mort-ekrivelo.

    Min ĉirkaŭtigras
    la noktinkuba solo —
    hirundoj migras!

    Mesaĝas skulpto
    el-stelan civilizon:
    homdia kulto.

    Poem' de Kocka
    himnas pri muŝa menso —
    trans mur' epoka.


    Eli UrbanovaEli Urbanová

    Eli Urbanová (Ĉeĥio) naskiĝis 8 feb 1922, jam 13-jara debutis per rakonto en ĉeĥa gazeto. Kiam ŝi estis 18-jara, aperis ŝia ĉeĥlingva poemaro. Instruistino. Esperantistiĝis en 1948 kaj ekde 1950 verkas en Esperanto. Laŭreto de pluraj literaturaj konkursoj. Ĉefaj verkoj: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Kvarfolio (1985), Verso kaj larmo (1986), Hetajro dancas (1995), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001). Ŝiaj poemoj estas tradukitaj en ok lingvojn.

    Viro de ago

    Laŭdire kio via mi estas?

    Li ĝisatendis ĉi respondon:
    — Vi estas mia tuta mondo,
    mia riĉaĵo, dolĉa predo,
    mia burĝono, bela bebo…
    Kaj li aŭskultas kaj en fino
    degelas kiel virgulino…

    Laŭdire kio via mi estas?

    Mi jam kutimis ludi rolon
    de konkeranto. Per paroloj
    provas parade lin eksciti.
    Mi ne kuraĝus ilin citi…
    Ja tiuj faris el li ulon
    bonpreparitan por kopulo…

    Laŭdire kio via mi estas?

    Pasioj pasis. For imagoj.
    Rigardu lin! El vir' de ago
    estas denove dolĉa predo,
    mia riĉaĵo, bela bebo…
    Dum li ronketas, mi konscias,
    ke li min ĉefe emocias…

    Laŭdire kio via mi estas?

    Solstico

    Ni diras al tio solenado.
    Kaj okazas tiu rito
    kiel alie ol en lito
    kaj realiĝas ĝi plej ofte
    kiel alie ol nokte…

    Ho, kiel alie ol perfekte
    eksolenis mia knabo
    la sepdekjaran naskiĝtagon!
    Gaja sen gut' da alkoholo
    kaj nul stimula pilolo!

    Subite mi scias, ke ekzistas
    krom la turo el eburo
    kiel alie ol naturo…
    Homoj, mi ĝemis pro delico,
    dum ni solenis solsticon…

    Alvenon de tria milenio
    ni solenos en kabano.
    Kiel alie ol per amo…
    Se ni ne dormos. Se li povos
    kaj do ne restos ĉe provo…

    Ni diras al tio solenado.
    Kaj okazas tiu rito
    kiel alie ol en lito
    kaj realiĝas ĝi plej ofte
    kiel alie ol nokte…

    Inter ni inoj

    Li min avertis: Pensu pri mi,
    sed ne sur strato, ne sur strato,
    aŭ mi koleros kaj vin batos!

    Inter ni inoj — ba, li blagas.
    Ja mi ne riskos mian haŭton
    kaj ne transiros antaŭ aŭtoj!

    Kiam mi ĉesos uzi ŝminkon?
    Tuj kiam li sin ĉesos razi!
    Ĝis nun nenia ŝanĝ' okazis…

    Inter ni inoj — mi apenaŭ
    aspektos kiel Greta Garbo
    kaj li apenaŭ portos barbon…

    Se li almenaŭ ne demandus
    kun evidenta ironio,
    ĉu mi jam zorgas pri linio?

    Inter ni inoj — kio kaŭzis,
    ke mi obezas? Pizo? Rizo?
    Mi scias kio — dolĉaj kisoj!

    Kaj li severe min admonas
    kaj li sindone min karesas…
    Eĉ morti al mi malpermesas!

    Inter ni inoj — li min amas.
    Mi lin komprenas, ne, ne miras,
    nur iam tiam al mi diras:

    Eli, ne lasu vin seli!


    VidmanČestmír Vidman

    Čestmír Vidman (Ĉeĥio) naskiĝis 31 okt 1921 en Italio. Oficis en la ĉeĥa organizo pri eksterlanda komerco. Multe vojaĝis tra la mondo. Aŭtoro de dek ok beletraj libroj en la ĉeĥa lingvo. Liaj originalaj poemoj en Esperanto aperis en Niaj aŭtoroj sin prezentas (1980), Kvarfolio (1985) kaj La nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989). En Starto aperis liaj ĉeĥaj poemoj, esperantigitaj kutime de Josef Rumler.

    Japanaj motivoj

    Ĉiun trian jaron vizitadas la komercistoj kun fiŝoj
    la Budhan templon kaj celebras
    la ceremonion por la animoj de mortigitaj fiŝoj

    Same la fama olda Mikimoto
    kiu riĉiĝis danke al la artefarita preparado de perloj
    tiamaniere senkulpiĝas al la misuzitaj ostroj

    Kaj en aliaj konata templo ĉiun jaron okazas
    la senkulpiga ceremonio por la rompitaj pingloj de la kudristinoj
    kaj por ĉiuj meloj kies haregoj

    estis uzitaj por la penikoj de la kaligrafoj
    Jen la mondo zorganta
    pri la kreaĵoj plej senpovaj

    Tamen la fiŝojn la ostrojn kaj la melojn jam neniu revivigos
    nek redonos la formon al la pingloj helpe de kiuj
    la plej novaj modtendencoj stebis la plej belajn vestaĵojn

    Malgraŭ al tio dankon Por la fiŝoj ostroj kaj meloj
    Por la pingloj Por la tuta mondo konata kaj nekonata —
    Por la donacema lumaĵo volbiĝanta tiel afable super ni


    (Mal)tio kaj (Mal)lia poezio

    Mallia, Carmel. Kontrastoj. — 2a eld. — Żabbar: La aŭtoro, 1999, 47 pĝ.

    Mallia, Carmel. 100 kapricaj raketoj. — 2a eld. — Żabbar: La aŭtoro, 2000, 56 pĝ.

    Mi jam kelkfoje vidis la nomon Carmel Mallia inter laŭreatoj de diversaj poeziaj konkursoj. Des pli interese estis legi liajn verkojn, ĉar — nu, kion scias ordinara homo, eĉ esperantisto, eĉ erudiciulo, pri la malta kulturo? Kaj certe, ano de tiom eta popolo vidas la mondon iom alimaniere ol rusoj aŭ usonanoj; kaj Esperanto estas por li “pli granda” lingvo, la fenestro al tutmonda publiko. Kaj se li iĝas konata internacie, tio naskas fieron kaj ĝojon en pluraj liaj najbaroj — samkiel famiĝo de artisto el iu fora urbeto…

    Malfacilas esti poeto sen regulaj kontaktoj kun kolegoj kaj legantoj, ankaŭ sen la ebleco multon legi en sia lingvo. Ĉion necesas malkovri mem, sen uzo de alies sperto; nur malmultaj liberaj horoj post ordinara laboro troveblas tiucele; kaj verkinte ion, necesas mem ĉion fari por eldono… Do eble ne indas juĝi la poeton same severe, kiel ni juĝus aŭtoron el granda kontinenta lando — probable tiel rezonis ankaŭ la ĵurioj de internaciaj konkursoj. Ankaŭ Marjorie Boulton, verkinta kuraĝigan enkondukon al la unua libro de Mallia…

    Do necesas ion diri pri la verkoj kaj pri la impresoj. La poemoj de Carmel Mallia impresas delire — kaj ne nur pro tio, ke ilin naskis poeta liro… En Kontrastoj estas ĉefe pli longaj poemoj, kun la enhavo plejparte filozofia, kaj la humoro deprimiga, senespera (sufiĉas mencii kelkajn titolojn: Vivo-erozio, Ĉio apokalipsis, Turmentokanto, La vorto buĉita…). Plejparte kun rimoj (tamen, sufiĉe primitivaj), sed sen ritmo — aŭ eble la ritmo estas specifa kaj komplika, ne kaptebla por alinacianoj?

    100 kapricaj raketoj enhavas kurtajn poemetojn. Kelkaj el ili estus facile adapteblaj al kutimaj formoj de hajkoj, tankaoj kaj limerikoj — tamen la aŭtoro tion ne faris. Ĉu estis grava (sed neklara por ni) kaŭzo, aŭ li simple ne emis (por esti nepre originala?), aŭ eble eĉ ne sciis pri ekzisto de tiuj formoj? Eble li inventis ion similan intuicie — do ni laŭdu lian sagacon, kaj bedaŭru: se li scius dekomence, li ŝparus siajn fortojn kaj verkus ion vere genian… Jen, vidu: “Papavo karmezina / sopirata tuŝo / de lip' virina”. Aŭ jen: “Suno kompateme ŝvita / demandas poŝtuketon / al la lun' ermita”.

    La temoj estas diversaj kaj bizaraj: de aŭdaca intimaĵo — “Nokto senrespira, / atendo senvira. / Lacas la spaco / en korp' sur matraco”. — ĝis socialista slogano: “Jen dekretas Diktaturo! / Forviŝiĝas ĉiu spuro / de l' proletsekuro”. Ĉeestas ankaŭ priesperantaj pecoj (ĉu troveblas poemkolekto sen tiuj?), sed tre malmultaj kaj ne tuj kompreneblaj: “En mia domo / vagas / la zamenhof-fantomo: / nepra izolsimptomo”.

    Oni provos serĉi analogiojn el diversaj naciaj poezioj — kaj ne trovos. Plie, krom la poemetoj la dua libro enhavas kvar bildojn kun strangaj titoloj, kiuj ŝajne tute ne havas rilaton al la bildoj mem (eĉ pli strangaj) kaj al la cetera teksto. Meditu…

    Ĉu fini la recenzon per tradicia frazo, ke pri tiuj libretoj oni ne povas samopinii — kaj ĝuste pro tio ili atentindas, prenu kaj legu mem por formi vian propran opinion? Eblas, sed tio malmulton donus al la leganto. Certe, la recenzataj poemoj iom pli valoras ol ies glataj kaj plataj rimitaj admiroj pri Esperanto kaj Zamenhof. Certe, la poeto havas propran vidpunkton kaj voĉon. Ni plian fojon konvinkiĝas, ke esperantlingva poezio enhavas ĉion, kion povas enhavi poezio nacilingva — malta, rusa aŭ franca. Ja en Esperanto oni povas diri ĉion. (Adeptoj de raŭmismo jam rememoris konvenan frazon el la manifesto…)

    Ni konvinkiĝis ankaŭ, ke malta kulturo havas multon komunan kun la aliaj, ja ĉiuj ni estas homoj… Ke en ĉiu popolo ekzistas homoj pli aŭ malpli talentaj. Ke Esperanto donas al ĉiu homo la eblecon kaj ŝancon por memesprimo, kaj la cetero dependas de la homo mem.

    Kaj por tiuj legantoj, kiuj nepre volas havi klarajn rekomendojn k.s., mi aldonu: mi tamen ne bedaŭras pro la tempo, elspezita por tralego de tiuj poemlibretoj.

    Valentin Melnikov


    Heroo de dezertaj horizontoj

    Arosev, Grigorij. .RU: En la rusa kaj Esperanto. — Moskvo: Impeto, 2001. — 96 pĝ.

    Grigorij Arosev estas interesa poeto. Ĉu intereso estas garantio de bona poezio? — Ne nepre. La versoj de Arosev donas al tio ekzemplon. Ili estas tre diversnivelaj kaj ie aludas potencialon de talento. Sed ie ili apenaŭ legeblas (“al l' dua”, “sur l' Tero”) aŭ simple estas nekorektaj (tipe rusa misuzo: “ĝis tria kokeriko” anstataŭ antaŭ). Sed malgraŭ la misoj, stumbloj kaj abunda stumpado de la vera rimo (amputita Esperanto) liaj versoj ne perdas allogon. La kaŭzo ne estas mistika: Arosev reale vivas en siaj poemoj. Spite al sia propra repliko pri “simpla poeziumanto” li plenigas la versan formon de la sukoj de sia esto. Kaj ni legas tion kiel protokolon de animo. Jen premiso por aŭtenta poeto: tiu uzas aŭtentan materialon.

    Do ni havas antaŭ la okuloj dokumenton, kaj la persona dramo de la aŭtoro ekposedas nian atenton. Ja Arosev estas neordinara kaj samtempe specimena persono. Klasikaj Onegin kaj Peĉorin taŭgas kiel paraleloj. Same juna, same sperta, same bruligita de la vivo nia nova heroo suferas pro la malnova malsano de antaŭtempa senilo. Laco, enuo, malforto determinas la tonon de liaj ago kaj sento.

    Apogon tute mi ne povas doni.
    Pardonu min pro tio — vi kaj oni.
    La totala cinikismo ŝajnas garantii senindulgon.
    Ĉiu homo nepre havas sian prezon,
    Ĉiu homo aĉeteblas senprobleme.
    Sed ni klare vidas la internan maltrankvilon, kiu instigas la poeton al amaraj konkludoj, venenaj replikoj, plendoj kaj lamentoj.

    Kio provokas tiel strangan kombinon de juno kaj kaduko? Sendepende de la rezistkapablo de la individuo oni klasike kaj prave atentas la medion en kiu li/ŝi realigas sin. La medio, cetere, ne multe okupas la atenton de Arosev. Sed unu konstato helpos nin konjekti pri ĝia kulpo. La libro de Arosev entenas ankaŭ ruslingvan parton.

    Ankaŭ ĝi estas interesa kaj verkita en la sama tonaleco. Liaj rusaj versoj ne stumblas kaj ne stumpas, sed ili estas videble pli banalaj, sterilaj kaj stereotipaj. La hida stampo de la moderna rusa poezio kuŝas sur tiuj malfeliĉaj versoj kaj mutilas ilin klinante la poeton ĝis la nivelo, kiun permesas ties plata reliefo. La fuĝo en Esperanto estas do savo por la talento de Arosev. (Parenteze: jen la funkcio de arta lingvo, pri kiu oni ne multe parolas.)

    Tamen en la proceso de la interago kun la medio gravas ankaŭ la interna rezervo de la subjekto. Ni facile rivelas la ĉefan rezervon de nia heroo. Tio estas amo. Varmaj, sinceraj, inspiraj linioj naskiĝas sub lia plumo en elano de la amo:

    Am' knabina estas virto kaj dorloto.
    Ĝi samtempe estas peko kaj pRUdento.

    Kial peko? Tio estas dia doto.
    Kial virto? Ĉar ĝi estas vera sento!

    Ĉu tiu rezervo sufiĉas por resaniĝi? Tion ni scios leginte novajn poemojn de Arosev. En unu el la plej bonaj poemoj de la libro (Malforteco) li desegnas sin sidanta antaŭ abismo. Li estas febla, elĉerpita, lamenta sed ne penta. Li esperas ke Dio lin komprenos kaj kompatos. Se la dia kompato povus ĉesigi la korodon…

    Alen Kris


    Arto poetika

    Borčić, Lucija. Pulsas la viv': poemoj 1977–2001. — Zagreb: IKS, 2001. — 128 pĝ. — (Kolekto IKS, №3).

    Kies vivo pulsas? Ĉu ŝia aŭ onia?, mi min demandis ĉe eklego. Sed nenian respondon mi trovis, ĉar respondi povus nur poezio, ne ĉi tia litanio da versoj prozecaj, tro eksplicitaj, banale konstataj. Ne poezio, sed nuraj versaĵoj. Versaĵoj indaj je Reader's Digest aŭ, muzikigite, je kantado en kirko kvartala; versaĵoj kiajn oni trovas sur gastlibroj kaj julkartoj. Versaĵaro absolute seninteresa, senmistera, senriĉa kaj sensurpriza, tiom, ke mi emus skribi “baf!” post preskaŭ ĉiu strofo, sed mi ne resumos mian verdikton al tio, ĉar ial mi sentas al la aŭtorino, kiun mi persone ne konas, facile klarigeblan simpation.

    Ne pro virtuozeco. Fakte, ornamas ĉi libreton ĉiuj malvirtoj de amatora versfaranto. Krom adasismoj, abundas ankaŭ rimokrimoj similaj al la praparo koro/doloro (“perloj/merloj” sur p. 54, kie mi volonte ŝanĝus “l” al “d”) kaj, ĉefe, rimoj strasaj. Kiel skribis Kalocsay en la re-kaj-releginda Arto poetika (mi citas laŭmemore), bona rimo estu “ne vorto altirita je la nazo, sed nur esenca parto de la frazo”, t.e. esenca parto de la pensero, sentero aŭ sensero, de la koncerna ideo. Esceptojn mi trovis en la fina trio en Post la incendio aŭ en la tutaj Akacioj kaj Oleandro.

    Ankaŭ ne pro la tema enhavo. Ŝi mem proklamas iuverse: “Mi versu nur pri belo”; nome unuflanke nostalgie pri tempopaso (infanaĝo, naskiĝdomo, gepatroj), aliflanke pri bonvolo kaj amikeco kiel panaceo kontraŭ militoj, kaj (ŝajne iom kontraste sed same idilie kaj naive) pri naturo, maro, arboj, herboj, konkoj, vento, ŝtonoj. Ĉio tre simpla kaj sincera, sed kun simplo kaj sincero ne senfundaj (kiel en majstra hajko) sed palpeble senprofundaj (kiel en usona manlibro pri sinhelpado). Eble influite de la devo recenzi, mi trovis sufiĉe interesa La unua aŭ la dua, kun mesaĝo kiu sonis, al miaj aziemaj oreloj, taisme (laŭ la PIVa ‘ta/o') aŭ taŭisme (laŭ la prefero de niaj ĉinaj kolegoj); kaj sufiĉe bona la poemon (ĉi-foje temas pri tiaĵo) Ekzistas tagoj.

    Kaj tamen mi simpatias al la aŭtorino, ĉar ŝi ĝenerale montriĝas senambicia kaj senpretenda. Male, mi leĝere ĉagreniĝas kiam ŝi pontifikas plate kaj malmodeste pri poezio kaj poetiko, kiel en Miaj pensoj simplas, kiun ni citu plene:

    Mi estas simpla homo.
    Miaj pensoj simplas,
    do ankaŭ ilia eksterigo
    ne pompe pimpas.
    La frazojn mi ne volas kompliki,
    al ili nekonvenaĵojn alfliki.
    Ĉar esprim' rezultas el penso,
    ĝi restu menso-lenso.
    Tordado ebla aliajn konvenas,
    sed min ĉiam ĝenas,
    se ne tuj mi ĉion komprenas
    kaj dumlege
    devas klopodadi ege.
    Ĝenas min kiam la esprim'
    ne servas por esprimi sin,
    sed por memsufiĉa parado
    de la lingvo-tordado
    rezultanta senkomprenan kaĉon
    el knarantaj maks-miks-laĉoj.
    Sed kion ŝi mem scias pri poezio? Ĉu tiomete kiel la rusa recenzisto, kiu masakris poemaron de amiko Gonçalo Neves? Diras Ragnarsson enkonduke al sia poemaro Esploroj: “Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo”. Kaj Neves en la helsinka Kultura E-Festivalo: “Poezio estas animstato”. Perfektaj difinoj. Leginte poemon oni devus povi vidi la lingvon, la mondon, la kosmon, sin mem aliaj, kio ĉe ŝiaj versoj tutsimple malokazas.

    Kiom da kranioj, tiom da opinioj. Jen la mia. Al kio respondas ĉi tiu ŝia versduo:

    Post la traleg' mi decidis
    ne plu recenzistojn fidi.
    Jorge Camacho


    Liro-2002

    La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2002.

    Liro-2002 havas kvin branĉojn.

    1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa
    2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita
    3. Traduka poezio el la rusa lingvo: Расточитель de Fjodor Sologub
    4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Тамань de Miĥail Lermontov.
    5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Lost Sanjak de Saki.

    En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2002 (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov 2002.

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

    La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj vidu en nia retpaĝaro.

    La laŭreatoj de Liro-2002 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2004 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 mar 2003.

    Sukcesojn!


    Poezio en Liro

    Ekde 1982 preskaŭ ĉiujare (krom 1990, 1995, 1996) okazas literatura konkurso Liro kun nepra poezia konkurso. Vidu la liston de la laŭreatoj (emfazita grase) kaj laŭdaj menciitoj (LM). En 1982 kaj 1991 neniu konkursinto estis premiita aŭ menciita.

    1982. Ne aljuĝita.
    1983. LM: Gafur Gazizi.
    1984. LM: Vladimir Masalkin.
    1985. LM: Miĥail Korotkov.
    1986. Gafur Gazizi.
    1987. Miĥail Korotkov.
    1988. LM: Aleksandr Parfentjev.
    1989. Gafur Gazizi.
    1991. Ne aljuĝita.
    1992. Ivan Naumov.
    1993. Miĥail Giŝpling.
    1994. Viktor Ĉaldajev.
    1997. Klara Ilutoviĉ. LM: Valentin Melnikov.
    1998. Klara Ilutoviĉ. LM: Tomislav Mitroviĉ.
    1999. Anja Karkiainen. LM: Grigorij Arosev, Klara Ilutoviĉ.
    2000. Grigorij Arosev. LM: Klara Ilutoviĉ, Helena Melnikova, Ludmila Orajevskaja.
    2001. Nicolino Rossi. LM: Julius Balbin, Lucija Borčić, Aleksandr Uljanov.


    Nebela forgeso de UEA

    La Ondo bonvenigas novan kunlaboranton. Dum pli ol tridek jaroj Komitatano Z aktivis sur ĉiuj niveloj de la Esperanto-movado, i.a. en la Komitato de UEA. Li memorigos nin pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. Lia nuna ekstermovada pozicio permesas al li vidi tiujn aferojn pli klare ol ilin vidas la engaĝitoj.

    Pasintjare UEA prave prezentis kiel grandan atingon, ke kelkdeko da eminentuloj proponis doni al ĝi la Nobel-pac-premion. Tio okazis unuafoje post pli ol dek jaroj. UEA mem kulpis pri tiu paŭzo, ĉar ĝi neglektis ripeti la kampanjon inter personoj (ĉefe parlamentanoj), kiuj rajtas proponi kandidatojn por la premio.

    La pasintjaraj komunikoj de UEA substrekis, ke necesos seninterrompe daŭrigi la kampanjon. La Nobel-komisiito de UEA, Ivo Osibov, plendis en ili, ke nur malmultaj landaj asocioj partoprenis en ĝi. Lia klarigo estis, ke oni lanĉis la agadon tro malfrue, en novembro 2000. La kandidatigoj devis atingi la Nobel-komisionon komence de februaro, tiel ke restis praktike “nur” du monatoj por agi.

    Osibov estis ne-necese ĝentila. Por tiu kiu volis agi, du monatoj sufiĉis, ĉar ne temis pri temporaba laboro. Oni devas miri, ke ekz. la franca asocio UFE, kiu pretendas havi bonajn kontaktojn kun naciaj kaj eŭropaj parlamentanoj, varbis neniun apogon por UEA. La klarigo certe estas, ke UFE donis neniun atenton al la afero. Mirigas ankaŭ, ke Germain Pirlot ignoris ĝin. Li tamtamas per listo de pli ol cent eŭroparlamentanoj, kiuj iel amikas al Esperanto. Kial li ne instigis ilin rekomendi UEA?

    Fine mallaŭdo al UEA mem. Komence de 2001 ĝi emfazis la neceson ripeti kaj plifortigi la kampanjon, por ke UEA denove estu kandidato en 2002. Kion ĝi faris por relanĉi la agadon? Nenion. La nova estraro forgesis la aferon, spite al tio, ke komisiito Osibov mem fariĝis ĝia membro. Ekregis morta silento — ĉu denove dekjara?

    La Nobel-kampanjo prezentus ŝancon je publika atento al Esperanto. Nura fakto, ke UEA estas kandidato, estus novaĵo, kiun multaj gazetoj diskonigus, se oni informus ilin pri ĝi. Esperanto ricevus pozitivan publikecon kaj aperus kiel serioza afero. Simpla movadano krome sentus la kandidatecon mem kiel premion kaj rekonon — kaj kion nia movado pli bezonas ol daŭre kuraĝigi kaj remotivigi siajn ordinarajn membrojn?

    Al flegmuloj ne mankas pretekstoj por fari nenion. Ekz. ke ne indas perdi tempon por la Nobel-afero, ĉar UEA ne faris tiel grandan agon, ke ĝi povus gajni la premion. Certe ĝiaj agoj estas modestaj en monda skalo. Ĝia forto kiel la ĉefa reprezentanto de Esperanto tamen ne estas en unuopaj faroj, sed en la unikeco kaj longeco de la agado de esperantistoj — paclaboro en plej nobla senco, kion almenaŭ ni mem agnosku.

    Ne gravas, ĉu UEA havos realan ŝancon gajni la premion. Gravas utiligi la ŝancojn, kiujn la kandidateco donas. Domaĝe, ke tion oni denove ignoris.

    Komitatano Z


    Nova memorŝtono en skvaro Esperanto

    Bela 32-paĝa broŝuro en Esperanto pri la fama Katedralo de Pelplin (Pollando) estis presita ĵus antaŭ la Printempa E-Renkonto, kiu okazis en ĉi tiu pomeria urbo la lastan aprilan sabaton. Por cento da partoprenantoj estis proponita varia programo kiu enhavis, interalie, Sanktan Meson en Esperanto (celebris pastro Jozefo Zielonka), ekskurson, prelegojn kaj plurajn artajn prezentojn: orgenan, folkloran, kanzonan…

    Pluraj el la ĉeestintoj rerenkontiĝis dimanĉe, la 28an de aprilo, en la skvaro Esperanto en Malbork okaze de solena inaŭguro de memorarbo kaj memorŝtono Ruslando. La memorŝtonon kun gravuritaj vortoj Ruslando kaj La Ondo de Esperanto malkovris Halina Gorecka, kiu ankaŭ metis florojn al la monumento Zamenhof en la centro de la skvaro. La solenaĵon partoprenis urbestro de Malbork Mieczysław Roeding, esperantista vicurbestrino Danuta Stanek-Gutowska, samideanoj el Pollando, Ruslando kaj Germanio, kaj multaj urbanoj. Emociis la publikon Esperanto-kantado de sesjaruloj el infana ensemblo Amanitoj (gvidanto: Irena Wojciuk-Sieger) kaj dancado de junulinoj el grupo Co To.

    AlKo


    NEspA kongresis

    11 maj Nepala Esperanto-Asocio okazigis sian nacian kongreson en Katmanduo. Partoprenis ĉ. 100 homoj. La ĉefa gasto estis malnova esperantisto, Baikuntha Maske.

    Komence oni parolis pri la E-movado en Nepalo kaj sugestis rimedojn por disvastigi ĝin. NEspA pretas okazigi Azian E-Kongreson en 2004. Poste okazis elekto de nova komitato. Kiel prezidanto estas elektita d-ro Keshav Ram Joshi, lin helpos du vicprezidantoj (Manju Kanchuli, Narendra Raj Bhattarai), ĝenerala sekratario (Bharat Kumar Ghimire), sekretario (Hare Ram Bista), kasisto (Jenia Suwal) kaj kvin komitatanoj.

    Bharat Ghimire


    Gravaj renkontiĝoj en Litovio

    12–17 maj Litovion vizitis dupersona delegacio de UEA: d-ro Renato Corsetti kaj prof, d-ro Lee Chong-Yeong. La gvidantojn de la plej granda esperantista asocio en la mondo akceptis prezidanto de la parlamento, Artūras Paulauskas. Ili renkontiĝis kun kelkaj ministroj, prezidanto de Litovia Scienca Akademio prof., d-ro Benediktas Juodka kaj aliaj gravuloj. En la parlamentejo okazis gazetara konferenco.

    Irena Alijošiūtė
    Gazetara konferenco en Sejm
    Gazetara konferenco en la parlamentejo de Litovio: Povilas Jegorovas (prezidanto de LEA), Renato Corsetti (prezidanto de UEA), Stasys Kružinauskas (parlamentano, prezidanto de la Vilna Filio de LEA), Lee Chong-Yeong (vicprezidanto de UEA). (Fotis Choe Taesok)


    Esperanto kontraŭ … tutmondiĝo

    Okaze de la kunveno de la 15 ministroj pri eksteraj rilatoj de la Eŭropa Unio plus 12 el aliaj landoj de la mediteranea marbordo, ĉefe arabaj, en Valencia (Hispanio) 20 apr okazis manifestacio kun partopreno de multaj miloj da pacaj manifestantoj de la tuta mondo, reprezentantaj ĉirkaŭ 120 NRO-jn kaj aliajn.
    Valencio
    Inter la pledoj por tutmonda paco, homa egaleco, por la tuja solvo de la israela-palestina problemo, kontraŭ sovaĝa ekonomia tutmondiĝo, ktp, videblis la afiŝo kiun portis lokaj esperantistoj, kun la Esperanta flago en unu flanko, kaj peto por solvo de la lingva tutmonda problemo en la alia flanko.

    Augusto Casquero


    La svedoj kongresis

    (Nun) La svedaj esperantistoj kongresis 3–5 maj en Västerås. La kunveno komenciĝis per podia diskuto “Lingvo — via homa rajto”, kiun enkondukis universitata docento Mikael Parkwall.

    La kongreso dediĉis sin ĉefe al organizaj demandoj. El la jarraporto oni eksciis, ke la membronombro en 2001 kreskis, post multaj jaroj da malkresko, sed ke la ekonomio daŭre estas problema. Pro la malgrandiĝanta rolo de kluboj — komuna kun aliaj svedaj organizoj — komenciĝis diskuto pri ŝanĝo en la statuto, tiel ke la individua membro ricevos rektan influon al la agado de Sveda E-Federacio.


    Literatura Promeno en Stokholmo

    Sabate la 11an de majo “La Ranetoj” kaj Sten Johansson aranĝis Literaturan Promenon tra Stokholmo, dum kiu dudeko da promenantoj spertis erojn el dek unu literaturaj tekstoj, aperintaj en Esperanto kaj ligitaj al diversaj lokoj en centra Stokholmo. Temis pri verkoj originalaj kaj tradukitaj, el diversaj ĝenroj — de Strindberg ĝis Persone. Post la promeno, kiu okazis en perfekte bela frusomera vetero, oni kune manĝis en urbocentra restoracio. Ĉiuj, al kiuj ne eblis fizike ĉeesti la veran promenon, povas virtuale partopreni per ttt-paĝaro ĉe http://www.angelfire.com/ok/stenjo/promen/

    Sten J


    Akredito ĉe Ministerio

    Kaliningrada regiona esperantista unuiĝo (KREU), fondita 26 feb 2002, estis 15 apr akreditita ĉe la reprezentejo de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ruslando.

    Same kiel la aliaj akredititaj asocioj kaj firmaoj, KREU ricevos subtenon de la Ministerio pri invitado de alilandanoj (interalie, al la Balta E-Forumo), kaj la membroj de KREU povos pli facile solvi siajn pasportajn problemojn.

    HaGo


    Peterburgo: Gazetara konferenco

    23 apr en la fama peterburga konferencejo Ĵurnalista Domo okazis gazetara konferenco dediĉita al la 110-jariĝo de societo Espero.

    Ses esperantistoj rakontis pri la lingvo kaj movado, pri la historio de Espero; estis farita libroekspozicio. Inter la ĵurnalistoj estis reprezentantoj de la peterburga radio kaj de la populara revuo Xxxx Xxxx Xxxx (Santk-Peterburgaj Informoj). La prezento sukcesis, ĉar laŭ la asertoj de la ĵurnalistoj, ĉiuj informoj estis tre interesaj kaj aktualaj.

    Boris Kondratjev


    Esperanto en Burjatio

    4 maj en la Nacia biblioteko de Ulan-Ude, ĉefurbo de Burjatio (Siberio), okazis prezentado de Esperanto — la unua paŝo de samtempe fondita loka E-klubo Smeraldo.

    La voĉlegataj salutmesaĝoj, ricevitaj retpoŝte el diversaj landoj, donis al la vizitantaro belan geografian bildon de Esperantujo kaj entuziasmigis novbakitajn esperantistojn. Por dialogi pri la internacia lingvo el Irkutsk estis invitita Eŭgeno Delcov, kiu ankaŭ prezentis valoraĵojn de literaturo kaj periodaĵoj en Esperanto (plejparte donacitajn de Krasnojarska E-Klubo).

    Longe ne sonis Esperanto en ĉi tiu regiono, sed nuntempe Ulan-Ude rimarkinde verdiĝas. Loka televido raportis pri Esperanto, unu el mezlernej-estrinoj konsentis enkonduki Esperanton kiel liberelekteblan studobjekton.

    Post la aranĝo, en apudurba fermita armea urbeto estis vizitita V.M. Voloŝin, emerita majoro de “militkosmaj fortoj”. Li rakontis pri malfacilaĵoj de esperantisto, servanta en sekreta militorganizo.

    Eŭgeno Delcov


    Fotis pentristo Kumaricata“La argila kamelo”

    Tiel estas titolita novelaro de Georgi Mihalkov, kiu estis lanĉita 19 apr 2002 en Pazarĝik, Bulgario. La libron eldonis E-societo Radio, kiu antaŭnelonge eldonis Literaturajn konfesojn de la sama aŭtoro. La ceremonio okazis en muzeo de pazarĝika verkisto kaj soci-aganto Konstantin Veliĉkov. Ĉeestis esperantistoj kaj urbaj verkistoj, prezidanto de Bulgara E-Asocio Petro Todorov, lokaj ĵurnalistoj k.a.

    La argilan kamelon prezentis direktoro de nacia semajna ĵurnalo Literatura Forumo, Marin Georgiev. Li emocie kaj kompetente rakontis pri la enhavo de la novelaro. Li emfazis la majstran stilon de la aŭtoro kaj lian kapablon prezenti variajn ĉiutagajn okazaĵojn, logante atenton de la leganto kaj igante lin pripensadi la tipajn ĉiutagajn faktojn de nia nuntempo. La preleganto faris trafajn komparojn de kelkaj rakontoj kun similaj el la bulgara kaj monda literaturoj, konsiderataj modelaj.

    Aleksandro Arnaudov emfazis la profundan observemon de la aŭtoro kaj lian specifan senton pri la naturo, kiun Mihalkov “pentras per okuloj de pentristo kaj koro de poeto”. Pri la libro kaj ties aŭtoro parolis ankaŭ Petko Arnaudov, Nadja Vlahova, Petro Todorov k.a.

    Dum la diskutado evidentiĝis, ke la bulgara publiko konas s-ron Mihalkov per liaj rakontoj aperintaj en diversj bulgaraj ĵurnaloj kaj revuoj, kaj ke tiu lia libro estas la unua presita bulgarlingve. Tamen la internacia publiko esperantista konas lin per deko da liaj libroj kaj rakontoj originale verkitaj en Esperanto kaj eldonitaj en diversaj landoj kaj Esperanto-revuoj.

    Petko Arnaudov


    Kurte

    Populara armena TV-programo A1+ plurfoje montris filmon pri Armena E-Asocio. (Esperanto)

    Honora membro de UEA, prof. Reinhard Selten, Nobel-premiito pri Ekonomiko (1994) iĝis ano de la Honora Senato de la Eŭropa Movado. (Esperanto)

    Hans Bakker (Nederlando) ricevis pro la Afrika agado per E-to honoran titolon Kavaliro de la reĝino. (Nun)

    En Grenoble (Francio) fondiĝis asocio Espero por helpi i.a. Orientan Eŭropon, unue per subteno al la bosnia NRO Espero. (Le Monde de l'Espéranto)

    Post kvarjara traktado kun la Ministerio de kulturo Fariba N. Maĝd, vicprezidanto de Irana E-ista Junulara Organizaĵo, ricevis permeson eldoni E-persan gazeton. (Heroldo de Esperanto)

    11-14 apr Hispana E-Federacio partoprenis lingvofoiron “Expolingua 2002” per propra budo, senpage disponigita de la organizantoj. (Interredaktore)

    6 apr ĉ. 50 vilnaj e-istoj fondis filion de Litova E-Asocio en Vilno. Ĝia prezidanto iĝis parlamentano Stasys Kružinauskas. (Litova Stelo)

    27 apr en la Centra Oficejo de UEA okazis Malferma Tago kun 62 e-istoj. David Ferguson parolis pri la brusela komunikadcentro k lingvopolitiko, k Herbert Mayer el Internacia E-Muzeo (Vieno) parolis i.a. pri ĝia eldonado. Oni montris novajn vidbendojn de Roman Dobrziński. (Nun)

    27 apr okazis la laŭvicaj elektoj de Hungaria E-Asocio. D-ro György Nanovfszky estis reelektita kiel prezidanto, ĝenerala sekretario restas Oszkár Princz. (HeKo)

    Infana E-Klubo Zamenhof fondiĝis en la elementa lernejo Fuzimiao (= Konfucea Templo) en Nankino, Ĉinio. (Nun)

    En la 5a Eŭropa E-Kongreso estos prezentita opero de Verdi Nabucco en la Verona dujarmila liberaera amfiteatro el la romia epoko. (Giancarlo Fighiera)

    La Esperanta Civito iniciatis Instituton Dietterle por akceli historiografiajn, demografiajn k statistikajn esplorojn pri E-to. (HeKo)

    26 apr – 5 maj okazis en Bydgoszcz (Pollando) 12a Konferenco de Monda Turismo, Studadsesioj de AIS k ISTK k 27aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz kun partopreno de pli ol 150 e-istoj el 16 landoj. (Augusto Casquero)

    Pli ol 150 partoprenantoj ĉeestis la 18an Printempan Semajnon Internacian (PSI), kiu okazis dum Pasko en sudokcidenta Germanio proksime de Francio. (Lu Wunsch-Rolshoven)

    Pli detalaj artikoloj pri PSI kaj pri la Konferenco de Monda Turismo ne povis aperi ĉi-kajere; legu ilin en la julia Ondo.


    Mozaiko

    Ni ricevis 14 solvojn de la tasko de Nora Caragea en la marta Ondo. Ĉiuj solvoj estas ĝustaj!

    La kaŝitajn proverbojn trovis: Edson Correa Capucci (Brazilo), Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (ambaŭ Britio), Rokuro Makabe (Germanio), Antanas Grincevičius (Litovio), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (ambaŭ Pollando), Eric Castell (Svedio), Viktor Alikin, Svetlana Konjaŝova, Aleksas Masiukas, Sergej Manzurov, Oleg Sevruk, Anatolo Sidorov (ĉiuj Ruslando).

    Ni lotumis libropremion, kaj ĝin gajnis Sergej Manzurov (Ruslando). Ni gratulas!

    La ĝusta solvo: 1. Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. 2. Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.


    Vorta futbalo

    Por vidi la bildon klaku ĉi tie.

    La ludo komenciĝas de unu el la ok literoj, troviĝantaj ĉirkaŭ la centra kvadrateto kun pilko. Vortoj legeblas laŭ rekta linio – laŭ horizontalo, vertikalo aŭ diagonalo. Ili ne ŝanĝas sian direkton kaj ne rompiĝas. La lasta litero de antaŭa vorto ankaŭ estas la unua de la sekva vorto. Post golo (trafo de pilko en la celon) la ludo denove komenciĝas de la centro. Via tasko estas ekscii rezulton de la matĉo. Sukcesan ludon!

    La unua duono: Grupo da ludantoj de unu flanko en futbalo – Malluma – Agrabla odor' – Vetkur' ĝis la distanco de 42,195 km – Punkt', kie kruciĝas vojoj – Moskva teamo, en kiu ludis Lev Jaŝin – Kies teamo kvarfoje gajnis futbalan mondĉampionecon – Sign' montranta la forigon de vokalo – Nuna monda ĉampion' – Afable peti iun, ke li venu (R) – Manĝebla fung' – … teamo – En teamo de kiu land' Diego Armando Maradona iĝis monda ĉampiono – Alkoholaĵ' el amerika lando, partoprenanto de multaj mondkonkursoj – Plenda ekkri' – Prefikso – “Land' de matena freŝeco”, gastiganta la mondkonkurson 2002 – El kiu metal' estas farita medalo, kiun ricevis en la lasta mondkonkurso Zinedine Zidane – Plej supera realigitaĵ' de konkursanto en sporto – kiomfoje gajnis mondĉampionecon Urugvajo – Amerika land', partoprenanta ĉi-jaran mondkonkurson – Japana dram' – Antikva greka moneret' – Organ' de la parolo – Land', kiun reprezentas Luis Figo – Trifoja monda ĉampion' – Insulo, la pli grandan parton de kiu okupas lando, partoprenanta la nunan mondkonkurson.

    La dua duono: Sporta lud' kun rakedoj – Ĉefurb' de azia lando, en kiu malfermiĝos la mondkonkurso 2002 – Fiksi per ŝnuro aŭ ĉeno (R) – Rezult' de sporta ludo atingata per ĵeto de pilko en la celon – “Land' de leviĝanta suno”, gastiganta ĉi-jaran mondkonkurson – Agi tiel same kiel alia persono (R) – Ĉifona malzorgita vagul' – La urb', en kiu okazis la finalo de la lasta mondkonkurso – Plej alta grad' – Flor' simbolanta eŭropan landon, dufoje gajnintan arĝentajn medalojn en mondkonkursoj – Pseŭdonimo de Edson Arantes do Nascimento – Piul' vivanta en soleco – Team' – Ĵetglob' uzata en futbalo – Part' de homa korpo, per kiu oni ne nur pensas, sed ankaŭ ludas futbalon – Restadej' de la helenaj gedioj – Ludil' aspekte de homa figuro – Prepozicio – Konjunkcio – Urb', en kiu la teamo de “Nebula Albiono” gajnis mondĉampionecon.

    Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) aŭ rete (family@ vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ la 10a de aŭgusto.

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)
    N (LOdE-89)
    O (LOdE-90)
    P (LOdE-91)

    P

    Por havi purajn manojn ne sufiĉas uzi gantojn.

    Por la vespermanĝo la knabinoj pagas nenion aŭ ĉion.

    Por multaj homoj la internacia interkompreniĝo atingas nur nivelon de la angla matenmanĝo, franca ĉampano kaj rusa vodko.

    Por ĝui la Esperantan etoson dum UK oni bedaŭrinde dum vojaĝo devas uzi plurajn neinternaciajn lingvojn.

    Por skribi poemon, laŭ dimensioj, plej taŭgas necesejpapero, laŭ definitiva celo ofte ankaŭ.

    Por vendi tigron oni devas posedi tigron, ne katon.

    Post la anonco pri kurso de Esperanto 273 gelernantoj de nia lernejo tuj decidis ne aliĝi al la kurso.

    Post la tago de la Fina Venko eĉ volapukistoj nomos sin pioniroj.

    Precizeco de la lingvo nur malofte estas avantaĝo, kutime estas tro riske uzi ĝin ĉiutage.

    Pri malutileco de Esperanto plej sperte rakontas la instruistoj de la angla.

    Pri morgaŭo oni ripetas hieraŭajn antaŭjuĝojn.

    Principo de sufiĉo kaj neceso: nur unu knabino po tage.

    Progreso? Ĉiujare mi ekkonas plurajn vortojn, kiujn mi povas utiligi nur dum legado de PIV.

    Progreso: se analfabeto surmetas T-ĉemizon kun surskribo “Coca-cola”.

    Progreson faras homoj, kiuj ne scias, ke ne eblas.

    Progreson oni mezuras laŭ nombro de kontraŭuloj.

    Proksimas jam la fin(a venk)o.

    Provoj de kompreniĝo ofte efikas nur komprenneniiĝon.


    beboGratulon!

    3 maj 2002, je 9h50 matene, naskiĝis en Lens, Francio, nia filo Bayara Bouchez. Ĉar li kuniĝis kun ni dum nia vojaĝo — feliĉulo! — ni elektis por li fremdan propran nomon — en la nuna kazo, mongolan. Esperu ni ke li kreskos en demokratia lando, kies devizo por ĉiam restos: libereco, egaleco, frateco!

    Fortulo li jam estas: 50 cm kaj 3,720 kg.

    La patrino, filo kaj patro bone fartas.

    Veronique, Boris … kaj Bayara


    Nekrologo

    La 17an de aprilo 2002 en Volgograd estis kruele murditaj aktivuloj de la klubo Espero (antaŭe Esperanto), geedzoj

    Aleksandr Miĥajlov (1951–2002)
    kaj Nadeĵda Miĥajlova (1955–2002)

    kaj ilia filino, denaska esperantistino

    Polina Miĥajlova (1981–2002)
    Polina Mihhajlova
    Laŭ informoj de la enketistoj la murdon “mendis” 12-jara nevo de la geedzoj, orfo Jaroslav, kiun ili adoptis antaŭ kelkaj jaroj. La du murdintoj estas arestitaj.

    Ni funebras kaj kondolencas


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@e-milio.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 6 (92)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: http:/Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2002:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 180 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1200 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (720 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (420 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (240 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 6 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo
    >