Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №4


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Kovrilbildo


ENHAVO

REDAKCIE

  • Alen Kris. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Stano Marček. Mi simple faras mian laboron
  • TRA ESPERANTUJO

  • Anna Lászay. Unuaj paŝoj de la Civita demokratio
  • La listo de la elektitaj senatanoj
  • Reza Torabi. Zaban-e-salam
  • Ilona Koutny. Profesiiĝu pri esperantologio
  • Alberto García Fumero. La kvara kongreso en Kubo
  • Aleks Kadar. Kantemaj ĝirafoj teatrumante en la neĝo
  • Bronislav Ĉupin. SIA en Udmurtio
  • Aneta Będkowska. Internacia kurso en Bydgoszcz
  • Nova oficisto en Roterdamo
  • Wu Guojiang. So Gilsu en internacia konferenco
  • Boris Kondratjev. Espero en etero
  • Fina venko en Vieno
  • Apudvoja demando
  • Kurte (13 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Fajraj diskutoj en Norvegio (Vide el Bruselo)
  • Dafydd ap Fergus. Profesie agadi por la lingva egaleco
  • Andrzej Grzębowski. Sesdek mil kilometroj per Esperanto
  • Abel Montagut. Rekte diri sian intencon
  • Valdo Banaitis. Omaĝe al du poetoj
  • Bård Hekland. Postolimpikaj meditoj
  • Gonçalo Neves. Servi la Arton kaj Belon
  • Gonçalo Neves. Dineo
  • Enrique Ellemberg. En la komenco estis la Vorto...
  • Anatolo Gonĉarov. Naturkuracista Asocio eldormiĝas
  • 100 eminentaj esperantistoj
  • BELETRO

  • Johann Peter Hebel. Neatendita revido (Tradukis Ziko M. Sikosek)
  • BIBLIOTEKO

  • Ilona Koutny. Nepre uzenda
  • Alen Kris. La esperantistoj ricevis tre utilan kaj legindan libron
  • Birthe Lapenna. Libro pri arto
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Kunmetu rektangulon
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (O)
  • Gajnu senpagan abonon
  • DIVERSAĴOJ

  • Frazoj
  • Leterkesto (Maurice Wittenberg, Madeleine de Zilah, Tatjana Auderskaja)
  • Anoncetoj
  • Nekrologo
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    La moderna homo vidas la mondon trans la fenestro de la televidilo. Tiu eta parto de la realo, kiu lin/ŝin senpere ĉirkaŭas, ne meritas la konsideron: kio ĝi estas kompare kun la universo? Skizofrenia deliro kaj sciencfikcia fantazio desegnas certan bioroboton, ekspersonon, kiu obeas ies fremdan volon… en la reala vivo ĉio estas multe pli simpla, sed preskaŭ same efika: en la kvalito de senfina spektanto oni estas ideala marioneto.

    Ĝenerale, la televido prezentas faktojn (nature, mi parolas pri informaj programoj), preskaŭ ĉiam verajn faktojn, kaj el tiuj faktoj ni faras niajn konkludojn kaj ĉerpas niajn argumentojn. Kaj, kiel oni prave diris, neniu mensogo estas pli konvinkanta ol tiu, kiu baziĝas sur la faktoj.

    Naiva iluzio, kiu dominas nun ne nur la metodologiajn premisojn de la spektantoj sed precipe tiujn de ĵurnalistoj: oni certas ke la sola tasko ne objektiva amaskomunikilo estas reprodukto de la eventoj. Se ĉiuj eventoj sen escepto estus reproduktataj… Aliokaze ekzistas la problemo de elekto.

    La faktoj de la lastaj semajnoj estas monotonaj: teroristaj agoj — kontraŭteroristaj operacioj, novaj agoj — novaj respondoj. Ŝajne, la tuta politiko koncentriĝas en tiuj nodoj de perforto. Kaj la afero de la justo iĝis simpla kaj travidebla. Israelo atakas Palestinon, Usono atakas Afganistanon, Ruslando atakas Ĉeĉenion. Oni ne bezonas pli tiujn bagatelojn: juĝojn, pruvojn kaj ceterajn ceremoniojn. De nun la pugno estas nia leĝo; kaj se vi pensas kontraŭe, vi estas tro mola antaŭ la terura realo de la teroro.

    Tamen en tiu fluo de fakto estas io, kio povus ĵeti alian lumon sur ĉi tiun panoramon de l' malbono. Niaj noblaj herooj-ekzekutistoj — kiuj mortigas la kulpintojn kaj indikas la punotojn — nenion riskas persone. La venĝo, kiun ili provokas, neniam revenos al ili mem; ĝi frapas homojn en dancejoj, komercejoj, preĝejoj. Kaj kontraŭe, la teroristoj ofte pagas ĉion per la propra vivo. De kio do venas tiu fanatikeco, tiu preteco sin doni pro tute neoptimismaj faroj, de kio tiu avido de la venĝo? Ne eblas, ridindas ĉion ekspliki per la kruela psiĥologio de sovaĝaj subhomoj. Do oni devas serĉi aliajn eksplikojn.

    Verŝajne oni trovos klarigojn ekster la spaco de la ekrano. Tie, kie situas la rifuĝejoj de milionoj da araboj, afganoj kaj ĉeĉenoj — sinistraj tendaroj, kie oni naskiĝas, nutras sian malamon kaj mortas: plejofote ne sub puna aŭ venĝa bombo, sed pro malsato, malsano, malzorgo.

    Ekzistas diferenco inter la sufero de tiu, kiu ne sukcesis sin bani hodiaŭ matene kaj de tiu, kiu serĉas akvon por trinki. La unua, certe, ne naskas fanatikecon. Oni nepre rivelos teroristojn inter tiuj knaboj, kies hejmo estas nun tendaro aŭ barako, kiuj scias la povon de la perforto, eĉ se ruso, judo aŭ usonano ne murdis ilian patrinon aŭ fraton.

    La mistero de la “kontraŭterorismo” — alivorte, la terorismo de la ŝtato — ĉerpas energion el la entuziasmo provokata de televidaj “minutoj de malamo”. Oni anoncis, ke la populareco de la usona prezidento jam atingis tiun de la rusa. Feliĉe, ĝi ne transpaŝis la naciajn limojn de ambaŭ potencoj.

    Alen Kris

    La kovrilpaĝa foto memorigas, ke vintrofine la pacaj batalantoj aperis sur la ekranoj pri ofte ol la (kontraŭ)teroristoj.


    Stano MarchekMi simple faras mian laboron

    Stano Marček respondas

    Stano Marček, 49-jara slovako, edziĝinta, patro de 22-jara filino kaj 19-jara filo. Eksredaktoro de Esperantisto Slovaka, Esperantista Vegetarano kaj Heroldo de Esperanto, eksmanaĝero de la muzika grupo Team', iama junulara aktivulo kaj kursgvidanto, kaj nun redaktoro de la organo de UEA, revuo Esperanto, afable konsentis respondi kelkajn niajn demandojn.

    LOdE: Kiujn atingojn kaj problemojn vi havis en Heroldo de Esperanto?

    SM: Malfacile estas paroli pri “atingoj”: juĝi aŭ taksi devas la legantoj.

    LOdE: Kiel do juĝis kaj taksis la legantoj? Supozeble vi ricevis plurajn reagojn dum la dujara redaktado.

    SM: Venadis kaj laŭdaj kaj kritikaj leteroj. Al la legantoj ĝenerale plaĉis bunteco de la primovadaj informoj, la tradiciaj “heroldeskaj” fotoj kaj rubrikoj, la tradicia aspekto de nia pli ol 80-jara gazeto sur brila papero, kiun oni ne hontas montri al skeptikuloj… Popularaj — almenaŭ laŭ la reagoj — estis ankaŭ la krucenigmoj (mi eksperimente enkondukis ilin). Plej kritikataj flanke de la legantoj estis iom troaj artikoloj pri la E-Civito, negativaj artikoloj pri UEA, tendencaj komentoj de certaj aŭtoroj (iam skribantaj sub diversaj pseŭdonimoj), kiuj laŭdis kaj gloris la proprajn aktivecojn, sed konstante kritikis “la alian tendaron”. Mi klopodis pri ekvilibra informado; bedaŭrinde ne estis en miaj fortoj dampi tiujn tendencojn. Problemo estis ke mi ne estis la vera ĉefredaktoro kaj ne decidis sola pri la enhavo. Mia koncepto pri ekvilibra informado pli kaj pli malkongruis kun tiu de la eldonanto kaj pro tio mi finfine — rezignis kaj demisiis.

    LOdE: Kial vi kandidatiĝis por la redaktoreco en Esperanto?

    SM: Post demisio de la antaŭa redaktoro UEA serĉis la posteulon. Ĉar tiu laboro plaĉus (kaj plaĉas!) al mi, mi provis kaj — sukcesis.

    LOdE: Ĉu vi redaktos Esperanton same kiel Heroldon en Slovakio?

    SM: Jes. La laboron (redaktado, enpaĝigo, grafika aranĝo kaj reta livero al la presejo en Nederlando) mi faras hejme, simile kiel antaŭe pri Heroldo. En la epoko de interreto ja ne gravas, kie troviĝas la redakcia komputilo. Ĝi estas rete ligita kun ĉiuj ceteraj. Do la revuo nuntempe estas redaktata en Slovakio, sed presata en Nederlando. La eksteroficeja redaktado havas kaj avantaĝojn (pli da trankvilo, ne-el-umbilika panoramo al Esperantujo, “pli proksime al la legantoj”…) kaj malavantaĝojn (ne eblas rekte fosi en la arkivoj aŭ kolekti la oficejajn informojn). La avantaĝojn mi vere ĝuas, la malavantaĝojn ni solvis per helpo de la oficistoj. Gravas ja bona volo kunlabori kaj komunikemo, kiuj feliĉe ambaŭflanke ne mankas.

    LOdE: Kion vi intencas ŝanĝi kaj konservi en la plej amasa Esperanto-revuo?

    SM: Iujn miajn intencojn oni povas konstati en la unuaj tri numeroj. Mi iom ŝanĝis la aspekton, sukcesis reakuratigi la revuon (la decembra aperis en januaro, la januara kaj februara en februaro, la marta komence de marto), enkondukis (eksperimente) novajn rubrikojn Tra la mondo kaj Distra angulo, enmetis iom pli da fotoj kaj primovadaj informoj — kaj atente aŭskultas la reagojn. Mi volas proksimiĝi al gusto de la averaĝa esperantisto, por kiu ja estas la revuo. Manko de iuj kutimaj rubrikoj en la unuaj numeroj tamen ne signifas la rezignon: simple mankis la informoj por la rapide post si aperantaj numeroj.

    LOdE: Kiun guston havas, laŭ vi, la averaĝa esperantisto?

    SM: Tion ankaŭ mi daŭre volas ekscii kaj pro tio mi eterne enketas inter la legantoj. Miajn unuajn numerojn de Vegetarano, Esperantisto Slovaka kaj Heroldo akompanis enketkartoj. Por tamen eterne ne ripeti la samon mi nun simple petis la legantojn reagi kaj skribi pri siaj deziroj. Mi atente legas ilin kaj daŭre korektas mian imagon pri la averaĝa leganto (do: “la guston” mi serĉas kaj daŭre serĉos kaj verŝajne neniam scios precize difini ĝin; estas kvazaŭ serĉi la absolutan veron…). Sed mi estas ankaŭ komercisto kaj scias, ke pli saĝe ol reklami sian varon estas demandi la klienton, kian varon li deziras kaj klopodi proponi ĝin al li. En la unuaj tri numeroj mi ne aperigis la reagojn (ne estas ja eble juĝi laŭ unu-du numeroj), sed en la aprila ili aperos. Laŭ la pozitivaj reagoj ŝajnas, ke ni tamen ekiris la ĝustan vojon…

    LOdE: En via unua numero de Esperanto vi mencias interalie pri revuo “kiu fidele informas pri ĉio grava en nia Esperantujo”. Sed estas konstateble ke ĉi tiu numero restis UEA-centrisma; en ĝi mankas informoj, ekzemple, pri la Esperanta Civito kaj SAT. Ĉu ilia agado ne estas grava?

    SM: Ne estis mia intenco prisilenti ion. Kompili gazeton oni povas nur el la akiritaj artikoloj. Pri la nova sidejo de SAT-Amikaro en Parizo oni povis legi en la januara numero, ĉar oni raportis pri ĝi. Se iu ne raportas pri la agado, ne miru, ke oni prisilentas ĝin… La redaktoro ne povas esti ĉie kaj la legantoj de la revuo certe ne deziras ke la redaktoro simple “pruntu” artikolojn el aliaj periodaĵoj. Nia revuo certe meritas ekskluzivajn artikolojn kaj fotojn. Cetere multaj legantoj asertas ke ekz. al la E-Civito oni dediĉis lastatempe eĉ tro da atento. Cetere — ĝuste la E-Civito absolute ignoras la revuon kaj sendas neniajn (ekskluzivajn) kontribuaĵojn. Mi klopodis elsuĉi el HeKo kaj el la nefunkcianta civita retpaĝo informojn por mem verki artikolon pri la balotoj — sed ne trovinte tie la bazajn informojn mi simple devis rezigni.

    LOdE: Pro la redaktado de tre diversaj gazetoj (landa, faka, kaj du internaciaj) vi, verŝajne, fariĝis la plej sperta gazetredaktoro en Esperantujo. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro?

    SM: Nu, ne troigu… Mi simple faras mian laboron kiel kiu ajn esperantisto. Al E-periodaĵoj, kiuj lastatempe vekas mian admiron, certe apartenas la franca Le monde de l' Esperanto, Brazila Esperantisto, La Ondo de Esperanto (sincere!), Literatura Foiro (kvankam mi bonvenigus, se ĝi limigus sin nur al literaturo), daŭre Monato… La nivelo (almenaŭ de la unuaj tri) daŭre kreskas kaj tio estas pozitiva fenomeno. Multaj periodaĵoj ne atingas min, do miaj eblecoj taksi la staton de nia Gazetujo estas limigitaj kaj mi ne povas respondi kompetente.

    LOdE: Dankon kaj sukcesojn!


    Unuaj paŝoj de la Civita demokratio

    (HeKo) Nur naŭ monatoj pasis post la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto: la Civito estas realaĵo. Ĉiuj instancoj nun ekzistas kaj povas ekfunkcii.

    23–24 feb 2002 unuafoje kunsidis la Forumo kaj la Senato. En la unua ĉeestis la delegitoj de 11 el la 15 paktintaj establoj, en la dua 15 senatanoj el 19.

    La Forumo elektis la novan arbitracian instancon: la membroj de la Kortumo 2002–04 estas Zofia Banet-Fornalowa, Leen Deij kaj Giorgio Silfer.

    Estis akceptitaj du novaj aliĝoj al la Pakto: Andaluzia E-Unuiĝo kaj Itala Skolta Asocio (branĉo de WFIS); ĉi-lasta kun 11 lokaj grupoj (plejparte en Venecilando). Aliflanke, la Forumo agnoskis la ĉeson de Ruslanda Esperantisto. La Kortumo povos nun verdikti la forigon pro pruvita malfondo. Tiel en la Pakto estos entute 16 establoj.

    Kaj estis proklamitaj la 19 senatanoj: la ĉeestantaj ĵuris fidelecon al la Konstitucio, kun la atesto de la urbestro de Loklo.

    Formiĝis la unuaj parlamentaj grupoj: la kvar blankanoj grupiĝis kun sen. Vinko Ošlak kiel proparolanto, dum tri elektitoj de la Verda Listo formis teknike aŭtonoman grupon, kiu tamen restas en la majoritato. Temas pri la ruĝa grupo, kun Mayra Nuñez Hernández, Marco Picasso kaj Dieter Rooke.

    Sekve la Senato aprobis la unuan leĝon, pri la Civita Registro. Ĝi prokrastis la diskuton pri la leĝpropono por la deviga biblioteka depono, interalie pro manko de financa klaŭzo; sed samtempe ĝi aprobis rekomendon al la civitanoj kiuj aŭtoras aŭ eldonas verkojn.

    Pro du sindetenoj (unu verda, alia ruĝa) en la Senato ne estis atingita la kvorumo necesa por amendi la artikolon 17 de la Konstitucio (malgrandigo de la koeficienta premio en la elektoj por la Senato). La amendon proponis la Konsulo mem, kaj jam ricevis la aprobon de la Forumo.

    Estis elektita la komisiono kiu preparos la internan senatan reglamenton; analoge al alia, kiu preparos la foruman.

    La Konsulo proponis por la Kapitulo membrojn el ĉiuj tri frakcioj: la Civita estraro estas do politike transversa. Jen la delegoj: Walter Żelazny, Konsulo (prezidado, eksteraj rilatoj); Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo (internaj aferoj: Registro, rilatoj kun la establoj, helpo por eksteraj rilatoj en Esperantio); Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri socialaj aferoj (ripozdomo, somerumejo, Komitato Armand Su, tempobankoj); Bertil Nilsson, vickonsulo pri kulturaj aferoj (kulturcentroj, bibliotekoj, Instituto Zamenhof); Mayra Nuñez Hernández, vickonsulo pri la Tria Mondo; Vinko Ošlak, vickonsulo pri informado. Ekzistos en la Kapitulo ankaŭ delegoj pri junularo, pri financoj, pri instruado.

    Unuanime estis akceptita la blankana rezolucio kiu engaĝas la Senaton enkonduki referendumojn en la Konstitucion, post amendo kiu postulas duoblan majoritaton (de la civitanaro kaj de la paktintaj establoj) okaze de propona referendumo (por la abrogacia sufiĉos la plimulto de la civitanaro).

    Okazis larĝa diskuto pri la gvidlinioj de la estonta Civita banko, el kiu rezultis detala komisio al la Kapitulo: venontfoje ekzistos la koncerna leĝo.

    Fine la Senato akceptis unuanime la partoprenon en la Mondkongreso pri Federismo en Svislando, la inviton renkonti la romkatolikan papon pere de vickonsulo Trifonĉovski en Bulgario, kaj la aliĝon al la Monda Socia Forumo en Brazilo. Por ĉi-lasta estis unu (verda) voĉo kontraŭa. Male, la Civito ne intencas manifestacii okaze de la Davos-forumo.

    La Senato ankaŭ legitimis la proponon de c-ano Francisko Degoul pri Instituto Zamenhof.

    Ĉio disvolviĝis en bonega atmosfero, kun sincereco kaj reciproka estimo.

    Anna Lászay


    La listo de la elektitaj senatanoj

    Walter Żelazny, Konsulo (Francio);
    Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo (Bulgario);
    Perla Martinelli (Svislando); Marie-France Conde Rey (Francio); Tiziana Rogora (Italio); Judit Felszeghy (Hungario); Ivaniĉka Maĝarova (Bulgario); Mayra Nuñez Hernández (Kubo); Lidia Ligęza (Pollando); Anatolo Gonĉarov (Ruslando); Dieter Rooke (Svislando); Marco Picasso (Italio); Bertil Nilsson (Svedio); Jan Stanisław Skorupski (Svislando); Andreo Montagner (Italio); Vinko Ošlak (Aŭstrio); Nelly Holevitch (Bulgario); Alessandro Beltramini (Italio); Anna Lászay (Hungario).


    Zaban-e-salam

    La projekto “lingvo de paco/zaban-e-salam” estis iniciatita en oktobro 2001. Post diskutoj kaj esploroj pri la afero venis konsento de la flanko de UEA, kaj en la kadro de Irana Esperanto-Centro oni ekfunkciigis la projekton. Komence ni esploris eblecon kontakti afganajn organizaĵojn kiuj situas en Irano. Ni preparis specialajn informilojn al ili pri Esperanto, Esperanto-movado, UEA kaj nia intenco kaj intereso pri la instruado de Esperanto al la interesiĝintoj pri Esperanto. Ni kontaktis pli ol dek koncernajn organizaĵojn kaj redakciojn kaj post ne longa tempo venis pozitivaj reagoj pri nia afero ĉefe el Mashad. Instrui Esperanton al militsuferantoj, kiuj perdis preskaŭ ĉion kaj nun loĝas en Irano, kaŭzas specialan plezuron kaj kortuŝon, kiun nur esperantistoj kapablas kompreni!

    Instruado de Esperanto al rifuĝintoj, kiuj jam emas reiri siajn hejmojn, garantias la ekziston kaj vivon de Esperanto en Afganujo, kiun nun la tuta mondo unuanime jam intencas kunhelpi, kaj ankaŭ ni esperantistoj intencas helpeti laŭ niaj povoj. Rilatigi afganojn kun la aliaj mondanoj pere de la neŭtrala lingvo — kies kulturo kaj filozofio plenplenas da pacamo, amikeco kaj interfrateco — povas esti favora kaj nobla donaco al ili.

    16 feb 2002 en Mashado komenciĝis E-kursoj por Afganaj rifuĝintoj en Irano. Jam 2 kursoj estas aranĝitaj en kiuj partoprenas 36 lernantoj. Said Borhami gvidas tiujn kursojn kaj li estas la ĉefa aganto de la projekto “lingvo de paco/zaban-e-salam” en la provinco Ĥorasan, en kiu loĝas multaj afganoj pro la najbareco de la provinco kun Afganistano.

    La kursanoj konsistas el gimnazianoj, studentoj kaj instruistoj de la angla kaj persa lingvoj. Estas aranĝata kurso por afganaj ĵurnalistoj loĝantaj en Mashado. La Irana sekcio de ILEI, Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI), preparas la kursmaterialon kaj ĝiaj anoj estas pretaj laŭbezone lanĉi pluajn kursojn. IRLEI planas por la kursfinintoj aranĝi seminariojn pri la instru-metodoj de Esperanto por ke ili mem estu kapablaj instrui la lingvon al la aliaj interesiĝantoj, kiuj nun pliiĝas inter la rifuĝintoj!

    La jaro 2002 ŝajnas esti afganeca ankaŭ por la Esperanto-movado!

    Reza Torabi


    Profesiiĝu pri esperantologio

    Ilona Kotny prelegas (Fotis Andrzej Sochacki)
    Esperantistoj ofte estas rigardataj kiel hobiuloj, ja por la plimulto Esperanto efektive estas hobio, iu interesa mondo, kiu malfermiĝas jam dum la komenca kurso. Kompreneble malgraŭ la manko de sistema formado ekzistas multaj memlernintaj fakuloj. Nuntempe, kiam Eŭropo unuiĝas kaj tutmondiĝo forigas barojn inter nacioj, la lingva problemo ankoraŭ akre manifestiĝas. La esperantistaro proponas sian kontribuon al la solvo, sendiskriminacian dialogon inter kulturoj. Por fariĝi serioza partnero, necesas havi profesi- ulojn, kiuj havas kapablojn, sciojn kaj diplomon por entrepreni la taskojn de instruistoj, tradukistoj aŭ interpretistoj. Ĉu ni rajtas postuli samajn rajtojn en lernejoj aŭ en internaciaj organizaĵoj sen havi similajn bazojn? Universitata instruado iĝis elstarigita celo de ILEI; UEA emfazas profesiiĝon kaj sekve la rolon de instruado en sia strategia plano, kaj la Civito strebas al la plialtigo de kultura nivelo.

    La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań, la dua plej granda universitato en Pollando ofertas trijaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj John Wells, Humphrey Tonkin kaj Michel Duc Goninaz; doktoroj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Zbigniew Galor, Katalin Kováts (Smideliusz) kaj Blazio Vaha; la poetino Lidia Ligęza kaj István Ertl.

    La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri lingvistiko, literaturo, interlingvistiko aŭ pri metodiko. Pro la metodika formado la Studoj ricevos specialan rolon en la instruista trejnado dum la sekva periodo.

    Surloka kurso (sesio) okazos unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. La unuaj gestudentoj (el Ĉeĥio, Germanio, Makedonio, Usono kaj Pollando) diplomiĝos ĉi-jare.

    Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 2002/2003 ĝis 15 aŭg 2002. Frua anonco estas bonvena.

    Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aŭ egalvalora) kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la komenco de la Studoj.

    Kotizo por unu semestro: 400 EUR (por nepagipovaj landoj ĉ. 120 EUR).

    Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu d-rinon I. Koutny:

    Adreso: Lingvistika Instituto de UAM, uł. Międzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznań
    Telefono: +48-61 829-27-09
    Fax +48-61 829-27-00 (sekretariejo)
    Rete: ikoutny@amu.edu.pl

    La septembra sesio estas kunligita kun la kultura renkontiĝo ARKONES, same en Poznań, kiu post la intensa tutsemajna laboro ebligas malstreĉiĝon (teatraĵoj, muziko, diskutoj, ktp).

    Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, ni pretas aranĝi superanivelan intensan lingvokurson (unusemajnan) antaŭ la septembra sesio kontraŭ kroma kotizo.

    Ilona Koutny


    La kvara kongreso en Kubo

    La 4a Nacia Kongreso de Kuba E-Asocio okazis 6–9 mar 2002 en Muzeo pri Sciencoj Carlos Juan Finlay, historia konstruaĵo en la malnova parto de Havano. Entute partoprenis 122 homoj, el ili 6 eksterlandanoj. Oni devis meti limon al la kvanto da partoprenantoj, ĉar la kostoj de la servoj bezonitaj estis sufiĉe altaj.

    La ĉeftemo de la Kongreso estis: “Esperanto: ĉu nur lingvo?” La temoj de la prelegoj gamis disde la ĉeftemo ĝis instruado; ankaŭ oni prelegis pri la plej diversaj temoj kaj eĉ montris pladojn je la kuba kuirarto (unu el la pladoj estis aŭkciita!). La Kongreso esprimis apogon al la agado de niaj kvin samlandanoj malliberigitaj en Usono.

    Niaj prioritatoj estas tiuj de la Laborplano 2001–2004, afero jam pridiskutita dum la Nacia komitatkunsido ĉi-jara en Havano, same kiel la plej gravaj decidoj de nia agado.

    Oni ankaŭ devis elekti novan prezidanton, ĉar la antaŭa, s-ro Julián Rodríguez Angulo, elektita dum la Nacia komitatkunsido en januaro, devis rezigni pro troa laborpremo profesia.

    En la nuna estraro estas: s-ino Maritza Gutiérrez (Prezidantino), s-ro Juan Ramón Rodríguez Gómez (Ĝenerala Sekretario), s-ro Alberto Fernández-Calienes Barrios (Informado kaj Eldona Agado), s-ro Pedro Fernández (Instruado), s-ino Marta Alonso (Financoj), s-ro Alberto García Fumero (Utiligo de Esperanto), s-ro Julián Hernández Angulo (Kulturo).

    La flanko informada estis ege sukcesa: antaŭ la kongreso, dum ĝi kaj kongresfine oni intervjuis la estraranojn de la asocio radie kaj televide. La prezidantino aperis en elsendo de la ĉefurba televidkanalo CHTV. Ankaŭ du naciskalaj ĵurnaloj aperigis informojn pri nia Kongreso: Granma (oficiala) kaj Trabajadores, danke al nia aktivulo Alejandro García. Entute 6 ĵurnalistoj partoprenis la Kongreson.

    Alberto García Fumero


    Kantemaj ĝirafoj teatrumante en la neĝo

    28 feb – 3 mar 2002 okazis en Ĉeboksary, Ruslando, festivalo EoLA. Jam de pluraj jaroj mi intencis partopreni, kaj ĉi-jare mi sukcesis ĝin ĉeesti.

    Kial mi intencis partopreni EoLAn? Pro pluraj kialoj:

    – Unue, estas bona okazo por samtempe viziti unuafoje Ruslandon, kie mi neniam antaŭe estis.

    – Due, mi jam dum mia unua Esperanto jaro aŭdis pri tiu festivalo, kaj do revis ĉeesti ĝin.

    – Trie, la festivalo-nomo tre plaĉas al mi, rememorante pri la nomo de la greka vento-dio! Por tiu ĉi festivalo, li devus esti ankaŭ neĝo-dio!

    – Kvare, laŭ mi, sekretoj de sukcesa Esperanto renkontiĝo estas: riĉa kaj bunta programo, varma etoso, afablaj gepartoprenantoj, kaj fine sed ne laste, ĉeesto de pluraj junaj rusinoj. Tiu Festivalo kunigis ĉion!

    Sed ege malfacilis veturi tien.

    La vizon kaj flugbileton mi ricevis lastmomente, nur kelkajn horojn antaŭ la forflugo. Kiam mi venis en la moskvan flughavenon Ŝeremetjevo neniu moskvano povis min bonvenigi kaj gvidi al la urbo, kiu estas unu horon for. Feliĉe moskva amiko neesperantisto min bonvenigis kaj kondukis al la urbo, kaj multege helpis al mi.

    Poste mi devis aĉeti la trajn-bileton al Ĉebo(ksary). Feliĉe denove mi ricevis helpon de tiu ruso, ĉar ne utilis esperi ke la stacidomaj oficistoj parolas alian lingvon ol la rusan.

    La trajnveturo estis bonorda, eĉ se ne tiom agrabla. Mi renkontis la alian francon, kiu partoprenos en EoLA, kadre de sia unumonata vojaĝo tra Ruslando.

    Vendrede je la 8h18, la trajno 54 alvenis en la Ĉebo stacidomo, kaj ĉiuj E-veturantoj estis bonvenigataj de bonveniga komitato, portanta afiŝeton de EoLA. De tiu momento ĉio agrablis. Ni busis al la ejo. Malkovris niajn ĉambrojn, ankoraŭ sen akvo! Sed kelkajn horojn poste alvenis akvo, eĉ varma.

    Entute pluraj momentoj de la 14a EoLA plaĉis al mi:

    – La enkonduka vespero, dum kiu la festivalanoj sin prezentis po urbo: unue Ĉebo, nia ĉi-jara gastiganto kaj kunorganizanto, kiu faris belegan koregrafion, poste la aliaj urboj.

    – Aparte mi ŝategis la kantojn de la ĥoro: Nuboj, Neĝeniko.

    – Ĉiam eblis sportumi: mi multe ludis tablotenison kaj ankaŭ korbopilkon, retpilkon.

    – La opera vespero bonegis: pluraj partoprenantoj ludis de ili kreitajn aŭ klasikajn operojn …

    – Vespere, ĉirkaŭ noktomezo, kelkaj viroj kaj mi iris saŭnon! Estis agrablege. Mi profitis la okazon por havi mian unuan varman duŝon en Ruslando! Plie, ni trinkis, drinkis, ĝuante la ĝinon kaj la vodkon, kaj fine iris en la neĝon. Bedaŭrinde mi mem ne naĝis en la neĝo kun la aliaj, pro tio mi nepre reiru al EoLA! Dume mi naĝis en la malvarma naĝejo. Vere ĉio eblis post iom da vodko!

    – La fina vespero, la karnavalo! Originala bonega programero. Antaŭe ĉiuj devis krei propran maskon. Sen ĝi neniu rajtis eniri la karnavalejon. Do ĉiuj 150 festivalanoj, sen escepto, portis maskon kaj partoprenis ludojn: kavaliran turniron, rondon, dancon, ni spektis fajroverkon en la neĝo ktp.

    – Krome, aliaj eroj ankaŭ plaĉis al mi: poezio bele deklamita de rusino, nome Ĝirafoj, la multego da neĝo. Ekzemple la verdaj benkoj estis sub dika neĝmantelo! Ankaŭ la teon mi ŝatis, la devigajn ekskursojn al Ĉebo por registriĝi, la veteron, ne tiom malvarman kiom mi atendis. Kaj ne forgesi la multajn rusinojn, kiuj ĉeestis! Bedaŭrinde, multaj ne parolis Esperante …
    Cheboksara koruso - la malkovro de EoLA-14 (Fotis Ulf Lunde)
    Konklude mi aldonas, ke bedaŭrindis por pluraj homoj, kaj por mi kelkfoje, ke tro ofte oni parolis la rusan anstataŭ Esperanton. Sed tio certe estas pro tio, ke la organizantoj volis favori la Artan flankon de la Festivalo. Eble venontjare, ĝi ja estos pli Lingva ol Arta, aŭ eĉ sam-alt-nivele! Krome estas multaj komencantoj tie. Do francoj, mendu vian vizon, lernu iom da rusa, kaj iru al Ruslando, por devigi la gerusojn paroli pli Esperante!

    Fina bedaŭro pri la tro mallonga daŭro de la Festivalo igas min peti la georganizantojn iom pli longigi la daŭron!

    Aleks Kadar


    SIA en Udmurtio

    Membroj de E-klubo Verda Elefanto (Iĵevsk, Udmurtio – Ruslando) aktive propagandis Esperanton kadre de la Semajno de Internacia Amikeco, kiun UEA proklamis ĉi-jare por la periodo 17–23 feb. En la mezlernejo №100 ni prelegis, deklamis kaj kantis antaŭ ĉ. 150 diversklasanoj. Estis aranĝita ekspozicio. Rezulte, ĉ. 20 lernejanoj aliĝis al kurso de Esperanto.

    Simila prezentado estis okazigita en la Domo de Junulara Kreado laŭ iniciato de ties klubo de internacia amikeco, kun kiu ni amike kunlaboras jam dum tri jaroj. Ankaŭ tie kelkaj ekdeziris lerni Esperanton. La plej interesa en tiuj kunvenoj estis, ke la ĉeestantoj dum ne pli ol dek minutoj ellernis la kanton Sur la Tero, bela Tero kaj kantis ĝin kune kun esperantistoj.

    Nia kantensemblo partoprenis en “Vespero de patriota kanto” per kantoj en la internacia lingvo kaj ricevis pro tio dankleteron de la lernejestro kaj varmajn aplaŭdojn de la aŭskultantaro.

    Kiel kutime, verdelefantanoj skribis salutmesaĝojn al siaj eksterlandaj geamikoj okaze de SIA.

    Bronislav Ĉupin


    Internacia kurso en Bydgoszcz

    3–16 feb 2002 en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz — klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino — okazis internacia metodika-pedagogia kurso.

    La kurso konatigis la studentojn kun principoj de Esperanto-instruado, kun elementoj de glotto-didaktiko kaj psikologio.

    Seminariojn “A” kaj “B”, pri instruado laŭ Cseh-metodo, gvidis Ewa Bondar — diplomita Cseh-instruistino kunlaboranta kun la Internacia Esperanto-Instituto en Hago. En la seminario “A” partoprenis ĉirkaŭ 50, en seminario “B” ĉirkaŭ 40 personoj.

    La kursfinintoj ricevos rajtigojn de lektoro/kursgvidanto de Esperanto surbaze de atesto de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kies diplomoj estis agnoskitaj de la pola Ministerio pri Edukado. Organizita estis ankaŭ kurso, kies celo estis antaŭpreparo por C-seminario; ĉeestis ĝin 15 personoj.

    Inter la kurs-partoprenantoj estis studentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj individuaj lernantoj el Pollando, Albanio kaj Litovio.

    La studadon variigis prelegoj, interalie de Tatjana Auderskaja el Ukrainio, kiu vigligadis studentojn per intelektaj ludoj kaj informoj pri Ukrainio kaj ĝia kulturo. Daŭrigo de la B-seminario kun finekzameno okazos dum studadsesio en Bydgoszcz (27 apr – 5 maj 2002).

    Aneta Będkowska


    Nova oficisto en Roterdamo

    La renovigatan skipon de la Centra Oficejo fine de februaro eniris 32-jara nederlandano Joost Witteveen, doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto. Li transprenos la zorgadon pri la komputilaro de la Oficejo kaj intense okupiĝos pri ĝia modernigo.

    Joost komencis kunlabori kun la CO enkadre de volontula grupo de junaj komputilistoj ekde la fino de januaro kaj baldaŭ tiom profunde entreniĝis en la agadon, ke Trevor Steel, la aganta Ĝenerala Direktoro, eĉ sukcesis persvadi lin eklabori por la Oficejo plentempe.

    GK UEA


    So Gilsu en internacia konferenco

    23–28 feb 2002 okazis Internacia Konferenco de Multlingva Informa Sistemo iniciatita de la urba Scienca kaj Teknika Komitato en Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco (Ĉinio).

    So Gilsu, iama estrarano de UEA, partoprenis en la Konferenco kun sia tezo “La kondiĉoj de pontlingvo de multlingva informa sistemo kaj Esperanto”. So Gilsu brave kaj pacience klarigis. Li diris, ke Esperanto devis esti uzata en la moderna multlingva informa sistemo kiel pontlingvo.

    La raporto de So Gilsu grande surprizis la konferencon kaj havigis al ĉeestintoj novan konscion pri nia lingvo. Oni devas lerni utiligi ĉian kondiĉon por disvastigi Esperanton.

    Wu Guojiang


    Espero en etero

    1 mar en la populara peterburga televida programo Pogoda v dome (Vetero en la hejmo) estis prezentita okminuta raporto pri E-societo Espero.

    Komence, la prezidanto de la societo Anna Butkeviĉ arde propagandis Esperanton; poste Meri Abolskaja recitis poemojn kaj rakontis pri la strukturo de la lingvo. Aliaj klubanoj kaj komencantoj diris po kelkaj frazoj. En la televidekranoj estis ankaŭ ekspozicio de E-libroj.

    Raportoj pri Espero en la peterburga televizio kaj radio ne estas oftaj, sed almenaŭ unu fojon jare en etero estas informoj pri ni.

    Boris Kondratjev


    Fina venko en Vieno

    Laŭ la freŝdata statistiko de Radio Aŭstria Internacia la Esperanta redakcio pasintjare denove ricevis plej multajn korespondaĵojn kompare kun la alilingvaj redakcioj — eĉ pli multe ol ili ĉiuj kune.
     
    1998 1999 2000 2001
    Esperanto 4 757 10 028 16 728 19 155
    Germana 10 206 12 437 9 427 6 452
    Angla 6 485 6 563 3 239 3 382
    Franca 1 257 1 624 1 523 1 179
    Araba 1 187 1 130 1 201 1 153
    Hispana 2 783 3 120 1 191 1 133
    Entute 26 675 34 902 33 309 32 454

    ORF


    Apudvoja demando


    Dum la tuta februaro 2002 sur 400 eksteraj tabuloj en 19 plej grandaj polaj urboj oni prezentis afiŝon de Paulina Orłowska Ĉu vi parolas Esperanton? La verkon oni vidigos ankaŭ sur 30 mil senpagaj poŝtaj bildkartoj distribuotaj en publikaj lokoj.

    Varma kaj romantika foto pleniganta afiŝon logas rigardon kaj alvokas hejman mondon, plenan de harmonio kaj konsento. Tiun idilian etoson rompas demando farita de Orłowska. Ĝis la momento, en kiu ni respondos ĝin, ankaŭ nia hejma mondo restos maltrankvila kaj sen sento de sekureco.

    La afiŝo estas parto de la Ekstera Galerio AMS — senprofita projekto, kiun iniciatis en 1998 Poznana firmao AMS S.A.


    Kurte

    12–15 dec 2002 Vincent Charlot (reprezentato de UEA), Jean-Pierre Boulet k Renée Triolle (ambaŭ ILEI) partoprenis en la Ĝenerala Kunveno de Uneskaj NROj. (Esperanto)

    Laŭ informo el Hungaria E-Asocio anoncis sin por la printempa ŝtata ekzameno pri E-to 1026 personoj; tio estas rekorda nombro. (B.Wacha)

    EU-parlamentato Maurizio Turco (Transnacia Radikala Partio) demandis 14 jan 2002 al la Eŭropa Komisiono (Romano Prodi) pri Laborgrupo de SCIC pri utiligo de la internacia lingvo Esperanto. (Heroldo de Esperanto)

    Ĝis 20 feb al la 87a UK en Fortalezo alighis 783 personoj el 48 landoj. (GK UEA)

    25 jan komenciĝis la unua E-kurso en Domingo (Dominika Respubliko), ĉe kies malfermo ĉeestis 33 homoj, ĉefe gejunuloj; la kurson gvidas Rafael Despradel. La kurso okazas danke al la helpo de TEJO, Internacia E-Instituto k la Amerika Komisiono de UEA. (Ret-Info)

    Korea E-Asocio aranĝis E-kurson en 10 urboj samtempe; amaskomunikiloj ekinteresiĝis pri E-to pro tio. (Nun)

    En la jaro 2001 Norvega E-Ligo perdis 40 membrojn, k la membronombro estas nun ĉ. 290; aldone, nur dum la unua monato de 2002 NEL ricevis dekon da eksiĝleteroj. (Norvega Esperantisto)

    D-ro Ivo Borovečki partoprenis per raporto Kroataj tradukoj en Esperanto en la 5a Internacia scienca konferenco Lingvoj kaj kulturo intertuŝiĝantaj (Pula, Kroatio); post la konferenco 19 dec 2001 en Vjesnik aperis artikolo de ĵurnalisto Mirko Urojević Esperantaj suproj de la kroataj verkistoj. (Tempo)

    1 mar 2002 ĉesis funkcii eldonejo Bambu Ltd (Varna), kies posedantino forlasos Bulgarion en marto. (Sabira Ståhlberg)

    En Norrköping (Svedio) finkcias E-tradukrondo kiu, laŭ la ideo de Bertil Nilsson, tradukas novelon de Conan Doyle La societo de ruĝharuloj. (Vekilo)

    En Niterói, apud Rio-de-Ĵanejro estas inaŭgurita gastejo La Verda Stelo, en kiu ĝuas rabaton noktumantaj e-istoj. (Esperanto)

    La libroservo de ELNA (Usono), dank' al donaco de Edwin de Kock, iĝis la ĉefa distribuanto de liaj verkoj en E-to. (Esperanto USA)

    La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri interlingvistiko k E-to, postsekvanto de prof. Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. (Hans Erasmus)


    Profesie agadi por la lingva egaleco

    Dafydd ap Fergus respondas

    Dafydd ap Fergus, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio kaj brusela korespondanto de LOdE, estas unu el la gvidantoj de la Brusela Komunikadcentro, pri kies starigo ni informis en la marta kajero.

    LOdE: Ĉu la Brusela Komunikadcentro jam ekzistas?

    DF: La Centro ekas. Grave estas ke ni plenumas niajn celojn laŭ la interkonsentoj de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun UEA. Tio signifas starigi daŭran komunikadcentron kiu, pere de agado pri kaj por lingva egaleco ĉe internaciaj kaj naciaj organizoj, politikistoj kaj ĵurnalistoj, plibonigos kaj la publikan bildon de Esperanto kaj lingvan konscion.

    LOdE: Kion fakte signifas “plibonigi la publikan bildon de Esperanto”?

    DF: Mi klarigas per ekzemplo de lingva diskriminacio. Ekde du jaroj, EEU (www.lingvo.org) atentigas politikistojn kaj ĵurnalistojn pri la kreskanta nombro de dunganoncoj fare de internaciaj organizoj kaj firmaoj kiuj serĉas nur denaskajn parolantojn de la angla (“English mother tongue”). Ĉi tiu agado kontraŭ lingva diskriminacio estas vizitkarto por EEU. Ĝi ebligas al mi, kiel al oficisto de EEU, viziti politikistojn kaj eŭropajn oficistojn por pritrakti la problemon de lingva diskriminacio. EEU ankaŭ faros proponon por studprojekto pri lingva diskriminacio. Se ni ricevos la financadon, ni povos inviti junan esperantiston al Bruselo por helpi kun la studo.

    LOdE: Sed kiel tiu agado kontraŭ diskriminacio rilatas al Esperanto?

    DF: Lingva diskriminacio estas grava atenco kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Politikistoj unue devu respekti la bazan principon de la lingva egaleco. Nur poste Esperanto havos ŝancojn. Nun la helpantoj de politikistoj tuj forĵetas leterojn kaj elektronikajn mesaĝojn de esperantistoj, kiuj proponas Esperanton kiel solvon. Do, ni devas unue konvinki homojn pri la graveco de la lingva egaleco antaŭ ol politikistoj konscios pri Esperanto kiel ebla solvo. Kaj, plej grave, aliaj lingvaj asocioj kiel la francaj kaj germanaj, nur defendas la proprajn lingvojn kaj interesojn.

    La Esperanto-komunumo defendas la bazan principon de la lingva egaleco por ĉiuj kaj ĉie.

    LOdE: Ĉu la malgranda neregistara organizo, kiel Eŭropa Esperanto-Unio, kapablas devigi eŭropajn politikistojn respekti lingvajn rajtojn?

    DF: Jes. Ni jam atingis rezultojn, ekzemple, rilate lingvan diskriminacion. Ministroj en Belgio, Francio kaj ankaŭ anoj de la Eŭropa Komisiono, publike konsentis kun Eŭropa Esperanto-Unio pri lingva diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla (rigardu ĉe www.lingvo.org).

    Kompreneble EEU sekvas aliajn kazojn de lingva malegaleco. Ekzemple, Eŭropa Komisiono devigas preskaŭ ĉiujn landojn en orienta kaj meza Eŭropo traduki leĝojn kaj aliajn dokumentojn anglen. Poloj, ĉeĥoj aŭ slovakoj devas komunikiĝi nur angle kun eŭropaj oficistoj rilate agrarajn aferojn. Ĉi-jare, preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj kantas angle ĉe la Eŭropa Kantkonkurso. Estas multaj ekzemploj de lingva malegaleco, kiujn baldaŭ EEU kapablos publike kaj profesie kritiki.

    LOdE: Ĉu eblas profesie kaj publike kritiki politikistojn?

    DF: Jes. Mi estas okcidenta eŭropano kaj ankoraŭ juna!

    Unue, ni devas fariĝi alloga asocio: malgranda kaj modesta speco de lingva GreenpeaceAmnesty International, kiun normalaj homoj finance kaj morale subtenas. Por atingi tiun celon, ni unue konstruas kaj plibonigas la organizan strukturon de EEU. Ĝi, ekzemple, baldaŭ kapablos dissendi gazetarajn komunikojn kun klaraj starpunktoj kaj ankaŭ produkti neŭtralajn informojn pri lingvaj problemoj.

    Kompreneble, la agado estos ĉefe bazita sur la laboro de esperantistaj volontuloj kaj kunlaborantoj. Tamen ĝi estas profesia “produkto”. La rezultoj estos tre baldaŭ videblaj pere de nia retejo. Ankaŭ mi esperas ke la rezultoj estos baldaŭ videblaj dank' al artikoloj en nacilingvaj ĵurnaloj.

    LOdE: Kiajn konkretajn paŝojn faros la Komunikadcentro en la venontaj monatoj?

    DF: Ni baldaŭ luos ejon en Bruselo, ne malproksime de la eŭropaj instancoj. Dum la lastaj kvar monatoj, krom miaj vizitoj ĉe politikistoj, mi ĉefe laboras en la Eŭropa Parlamento kaj hejme, pere de la interreto, kun E-kunlaborantoj. Nun ni havas plian financadon, aldone al la baza sumo de 36 000 eŭroj por 2002, kiu ebligos la Komunikadcentron finance subteni junan praktikanton. Kaj kunlaboranto nun neprigas, kompreneble, la luadon de oficejo.

    La financa situacio de la Komunikadcentro estas garantiita por la venontaj du jaroj. Tio donas tempon serĉi aliajn financfontojn, ĉu ĉe Eŭropa Komisiono, ĉu ĉe privataj organizoj, firmaoj kaj homoj. La sumo de 36 000 eŭroj por 2002 ne estas multe en la okcidenteŭropa urbo Bruselo, post la impostoj, luo de oficejo, kaj ĉiuj aliaj elspezoj.

    LOdE: Kiujn problemojn vi jam havas?

    DF: Estas tro da laboro! Mi devas komenci ekde nulo. Ankoraŭ mankas bonaj adresaroj de ĵurnalistoj kaj politikistoj. EEU ankoraŭ konstruas reton de kunlaborantoj. Ni devos baldaŭ elekti kunlaboranton, lui oficejon, aĉeti plian komputilon, ktp. Esperantaj asocioj antaŭe ne multe okupiĝis, en profesia maniero, pri lingva politiko en alloga kaj “normala” maniero por ĵurnalistoj.

    Kaj la esperoj de esperantistoj estas ege altaj!


    Sesdek mil kilometroj per Esperanto

    Monda Turismo che la antipodoj
    28 jan – 2 mar 2002 tri grupetoj de Esperantotur (Turisma Servo de Monda Turismo) vizitis samtempe la “antipodojn”.

    La aŭstralia kaj novzelanda grupetoj flugis tra Kuala Lumpur — kaj vizitis la ĉefurbon de Malajzio — al Sydney, kie ili renkontiĝis kun la ĉirkaŭmonda grupeto.

    La tri grupetoj, sub gvido de estro de Flugo Andreo Grzębowski, vizitis kune dum 18 tagoj Aŭstralion: Sydney, la ĉefurbon Canberra kaj Melbourne, kie helpis la landa reprezentanto de MT, Želimir Pehar.

    La grupetoj vojaĝis tra t.n. Oceana Vojo kun “12 Apostoloj” (ŝtonaj kolonoj). El Adelaide, kie bone prizorgis la MT-turistojn Max Wearing, oni daŭrigis la vojaĝon al la sankta monto de aborigenoj Uluru, kiun ili sukcesis ĉirkaŭiri kaj ankaŭ ĉeesti sunsubiron ĉe Olgas kaj poste ĉe King's Canyon. En Alice Springs la grupetoj disiĝis: parto flugis al Darwin kaj ekskursis al Kakadu por renkonti krokodilojn, la aliaj buse veturis al Cairns. En Cairns oni vizitis ŝipete la Grandan Koralan Barilon. En Cairns oni denove disiĝis — la “aŭstralia” grupeto daŭrigis la vojaĝon tra Fraser-insulo, Brisbane, Surfers' Paradise kaj la Ora Bordo ĝis Sydney, dum la ceteraj du flugis al Nov-Zelando sub gvido de la prezidanto de MT Andrzej Grzębowski.

    La 9-tagan buset-vojaĝon tra Nov-Zelando perfekte aranĝis kaj gvidis la landa reprezentanto de MT Bradley R. McDonald. De Auckland tra la Norda Insulo oni travojaĝis ĝis la ĉefurbo Wellington, kie nin gvidis Gwenda Sutton kun sia edzo.

    Sekvatage per katamarano tra Cook-markolo oni atingis la Sudan Insulon, kie kulminis “safari” por foti balenojn kaj delfenojn. Oni daŭrigis ĝis Christchurch kaj sekve, vizitinte kelkajn lagojn kaj manĝinte salmon, atingis la faman montaran urbon Queenstowne.

    Sekvatage ni vizitis Wanaka-lagon kaj atingis la okcidentan bordon de la Maro de Tasman, vizitis glaciegojn Fox kaj Franz Josef kaj Hokitika — urbeton de jadeito. Daŭrigante laŭ la marbordo oni vizitis koloniojn de marleonoj kaj famajn rokojn de Pankukoj.

    Post tranokto en Nelson oni vojaĝis al lago Taupo — kaj tranoktis tie samnokte kun la brita reĝino. El Rotorua ni vidis la famajn gejzerojn kaj ĉeestis maorian spektaklon. En Auckland okazis vizitado de interesa muzeo de Antarkto kun pingvenoj kaj akvario.

    Post la sukcesa vizitado de Nov-Zelando la grupetoj disiĝis: parto revenis al Aŭstralio, sed la ĉirkaŭmonda grupeto daŭrigis al Fiĝio. En Fiĝio ĉie oni nin salutis per “Bula!”, same kiel en Havajo per “Aloha!” aŭ maorie per “Kia ora!”. Ni loĝis komforte en Crusoe's Retreat ĉe Korala Bordo kaj vizitis la ĉefurbon Suva. Sekvis flugoj al Cook-insuloj, Tahitio kaj Los Angeles, kaj en Kalifornio oni ankaŭ vizitis Hollywood kaj Santa Monica. Dume la aŭstralia kaj la ĉirkaŭmonda grupoj revenis en Varsovion. Dum pli ol monato oni veturis pli ol 60 mil kilometrojn per 12 aviadiloj, bus(et)oj, trajnoj, pramoj kaj boatoj.

    Nun Esperantotur preparas 22 vojaĝ-variantojn por flugi el Eŭropo al Ameriko, kun la eblecoj partopreni la 87an Universalan Kongreson en Fortaleza kaj la 58an IJK de TEJO en Pato Branco.

    Andrzej Grzębowski


    Rekte diri sian intencon

    Mi profitas, tamen, la okazon por skribi al vi rilate la artikolon aperintan en Tribuno en la numero 2002-2, sub la titolo La valencia lingvo en danĝero.

    Dirindas ke la artikolo plenas de malĝustaĵoj sed tiel stompe kaŝitaj kaj verŝajne subkonsciaj ke malfacilas ilin evidentigi sen longaj alineoj aŭ eble artikol-serio.

    La apero de ĉi tiu artikolo en via revuo pruvas ke ĝi (kaj plej probable iu ajn esperantlingva revuo) ne fidindas rilate la informadon pri faktoj nekontroleblaj de la legantaro, eĉ se la artikolo estas verkita de t.n. indiĝeno.

    Ĉiu povas proponi novan lingvon por sia regiono, vilaĝo aŭ nacio, surbaze de dialekto aŭ iel ajn per transformo de la ortografio, specifaj vortoj, ktp. (kaj prefere li mem parolu kaj regu tian lingvon aŭ dialekton), sed oni rekte diru sian intencon kaj neniel asertu la mezepokan ekziston de tiu aparta lingvo kontraŭ ĉiaj evidentoj konstatitaj de universitatnivelaj kaj internacie rekonataj lingvistoj.

    Malgraŭ tiu neevitebla makulo, gratulon tamen pro via interesa revuo, precipe kiam oni pritraktas debattemojn rilatajn al la internacia lingvo kaj al ĉi ties futuro.

    Abel Montagut (Hispanio)


    Omaĝe al du poetoj

    La novembra numero de La Ondo estas kvazaŭ gratulo al la E-rondeto Sinjoro Tadeo, kiu ekde novembro ĉiumarde kunvenas en la biblioteko Adam Mickiewicz, en Vilno. La revuo atingis nin kaj inspiris novan decidon — ĝis la Vilna UK (2005) lege trastudi la tutan poemon, komparante la tekston de Grabowski ne nur kun la originalo kaj litova traduko, sed ankaŭ kun la germana traduko — ja nia sidejo estas Aŭstria-Svislanda legosalono.

    Ĉu iu povas havigi al ni (1) la kompletan liston de la tradukoj de Sinjoro Tadeo al ĉiuj lingvoj (ĝi devis aperi antaŭ tri jaroj je la 200-jariĝo de Mickiewicz); (2) tradukon de Sinjoro Tadeo en la germana kaj eble en la angla; (3) la biografion de Grabowski (ni studis ĝin nur laŭ malnova artikolo en Nuntempa Bulgario)?

    Adreso: Aŭstria-Svislanda legosalano, Biblioteko de A.Mickiewicz, str. Traku 10, Vilnius, LT-2600, Litovio.

    Rete: vbanaitis@takas.lt

    Valdo Banaitis (Litovio)


    Postolimpikaj meditoj

    de Bård Hekland


    Ne plu Juan Antonio Samaranch fermas la olimpikajn ludojn flatante pri “best games ever”, la plej bonaj ludoj ĝis nun. Sed ĉu lia posteulo Jaques Rogge povintus diri la samon ĉi-jare?

    La respondo, kiel kutime, dependas de la respondanto. La ludoj ĉe la sala lago estis multrilate escepte sukcesaj. Estis bonega vetero. Kontrolrutinoj ne forigis la ĝuon por la spektantoj. Ĉio glate funkciis, kaj bildoj de elstaraj sportuloj en belega naturo disradiiĝis tra la mondo. De norvega vidpunkto estis preskaŭ troa sukceso — neniam antaŭe ni ricevis dek unu ormedalojn. Jam forgesita estas la subaĉeta skandalo, kiu devigis retiriĝi dek IOKanojn kaj plurajn lokajn olimpikajn estrojn. Nur en Ruslando oni protestis kontraŭ la dubinda duobligo de ormedaloj en para artsketado (neniam estis precizigitaj la asertoj, ke franca juĝistino estis iel devigita mistaksi la rusan kaj kanadan parojn). Sed ne facile forgeseblas la drogstimulila senvualigo: Hispania germano Johann Mühlegg, triobla venkinto, kaj du rusinoj — Lazutina kaj Danilova — estis uzintaj novan formon de sangostimuliloj.
    Johann Muehlegg, N-ro 37 en la 50-kilometra kurado (Fotis REUTERS/Alexander Demianchuk)
    La stimulil-malkovroj vekis tute malsamajn reagojn. En Ruslando preskaŭ ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ siaj sportistoj, asertante pri komploto. En aliaj landoj la ruslanda reago vekis aldonajn kondamnojn kaj estis postulate, ke la stimulil-uzintoj redonu ĉiujn gajnitajn medalojn. Sed ne estas surprize, ke ruslandanoj defendas “siajn” trompintajn sportistojn. Neniu volas detrui siajn heroojn. Se iam kaptiĝas norvega sportulo, por la norvegoj tiu estas senkulpa ĝis pruviĝas la inverso. Se kaptiĝas ties konkuranto, estas male: La ulo devas pruvi sian senkulpecon.

    Tiu reago estas natura: la sportulo reprezentas vin, sian samnacianon. Ni ĝojas kun la sportistoj, eĉ fieras esti tiom “bonaj”. Logike estas ridinda emocio senti sin mem gajninto pro tio, ke iu tute nekonata homo kuras pli rapide ol aliaj nekonataj individuoj. Sed naciismo estas forta ligilo, kaj estiĝas sento ke ni estas iel mistere interligitaj, ke estas niaj gejunuloj, do efektive ni, kiuj luktas por honoro. Ingebrigt Steen Jensen skribis pri la mens-higiena funkcio de sporto: “La mondo estas komplika. Nur en sporto la moderna homo rajtas esti tute por, tute kontraŭ io, sciante ke tio kio gravegas ĝuste nun ne vere gravas”.

    Kun memironieta distanco oni povas engaĝiĝi plene en la surekranaj kaj enludejaj luktoj. Des pli senhonorige estas vidi, ke “ili” trompis nin, ke ili ne meritis tiun admiron. La okazintaĵoj spronu al pripenso.

    Siri Halle, duobla junulara mondĉampiono en 1991, diris: “Kiam iuj pretas investi enormajn sumojn por konstruado de trejndomoj kun artefaritaj alteckondiĉoj kaj por glitŝmiraĵa scienco, oni ne surpriziĝu, ke aliaj kiuj havas malpli da ekonomia subteno elektas aliajn manierojn atingi la pintajn lokojn”. Sed la teorio de Halle ne ĉion klarigas: ja en tre multaj stimulad-skandaloj estas implikitaj bonstataj sportistoj de bonstataj landoj. Gravas la venko, kun ĉiaj rimedoj.

    Skikurado ricevis atenton kiel aparte “stimulema” sporto. Sed en tiu sporto stimulado estas apenaŭ pli ofta ol en aliaj, estas nur pli oftaj kontroloj. Laŭdon al la internacia skisporta federacio, kiu kuraĝas publikigi la kontrolrezultojn, konsciante, ke tio nun negative influas la publikan impreson pri skisporto.

    Sporto kaj politiko ĉiam estis kaj estas interligitaj. Pensu nur pri Munkeno en 1936 kaj 1972 aŭ la bojkoto de Moskvo en 1980 (ironie, pro invado en Afganion…). Ne facile forgeseblas la “duelo” inter Katarina Witt kaj Debi Thomas sur la artglitejo en 1988. Estis lukto ne inter personoj, sed sistemoj: kiu politika kaj ekonomia sistemo kapablis produkti la plej eminentajn atingojn? Ofte ja venkis la tiel nomata socialisma bloko. Nur poste la monda publiko eksciis pri la enormaj homaj oferoj, ekzemple en Orienta Germanio, por havigi la aspiratajn medalojn. Olimpikaj ludoj donas prestiĝon: por Ĉinio iĝis preskaŭ manio ricevi la aranĝon en 2008, ja tiel oni montros, ke la lando vere estas akceptita “en la bona rondo”. Ankaŭ en Norvegio la olimpiko en 1994 havis klarajn politikajn signifojn, plejparte internajn. Kaj en la nuna olimpiko estis tre konvene por Usono, ricevinte pli kaj pli da kontraŭstaro de siaj aliancanoj pri “la milito kontraŭ terorismo”, tiri atenton de Afganio al multe pli paca kaj harmonia luktado en Salt Lake City. Olimpikaj ludoj ankaŭ temas pri regiona evoluado: Ofte estas urboj kaj regionoj kiuj lobias siajn centrajn registarojn, asertante pri enormaj pozitivaj efikoj kaj relative malaltaj kostoj. Poste, kiel en ĉiuj grandaj projektoj, montriĝas ke la budĝeto estis tute nerealisma, kaj la realaj kostoj du- aŭ triobliĝas. Tiam estas tro malfrue fari ion.

    Por norvego nenio superas la vintran olimpikon. Sed kvankam multaj landoj partoprenas, kelkaj dominas la tuton. Neĝa sporto estas por norduloj, en Ameriko, Eŭropo kaj parto de Azio. Tial ni eble supertaksas la gravecon de tiu ĉi evento. Ĉu brazilanoj atentas? Ĉu ĉinon koncernas, ĉu gajnas svedo aŭ ruso? Estas fascine pripensi, ke por la plejmulto de la homaro, niaj tradiciaj sportoj aspektas same stultegaj, kiaj usona piedpilko, kriketo kaj figura naĝado por ni. Sed tiel ja estas. Sudulon ne koncernas, ĉu gajnis tiu aŭ tiu en sporto, pri kiu oni aŭdas nur ĉiun kvaran jaron. Sed malgraŭ ke ĉi tiuj sportoj ne estas la plej disvastigitaj, kiel klarigeblas la enorma norvega sukceso dum la lastaj jaroj? La respondo estas ne nur mono, ja multaj aliaj landoj same investas. Ĉu ni kreis “sportan kulturon”, kaj kion eventuale ni perdis survoje?

    Retrospektante, kiujn sportistojn mi memoras de ĉi tiu Olimpiko? Miope, plejfiksiĝis “niaj” sportuloj. Imponis Kjetil Andre Aamodt en skia rapid-descendo. Imponegis Ole Einar Bjørndalen en ski-pafado. Li ĉiam rapide skias, sed la tutan vintron ne kapablis trafi la nigrajn pafcelojn. Subite ne plu estis problemo. Bjørndalen de Simostranda en Buskerud pafis kaj kuris al kvar ormedaloj. Kia ĉampiono! Sed, paradokse, preskaŭ pli da atento ricevis kvinopo da “grilkostume” vestitaj viroj proksimume 40-jaraj. La norvega kurlinga teamo ŝovis entute 88 ŝtonojn dum pli ol 30 horoj kaj gajnis kontraŭ Kanado per du centimetroj! Neniam marĝena sporto tiomege ekaltiris atenton. Nun oni parolas ĉie pri konstruado de novaj kurlingejoj, kaj la norvega kurlinga asocio ĉiutage ricevas amasegon da telefonalvokoj kaj retmesaĝoj kun demandoj pri ĝi. Aliaj memoraĵoj estis la nekredebla 1500-metra sketkurado de Derek Parra. Neniam antaŭe kaliforniano estis numero unu en vintra Olimpiko! Imponis ankaŭ Jochem Uydehage, per du oraj kaj unu arĝenta medaloj. Sed pli ol ĉiuj aliaj memoriĝas Johann Mühlegg, kiu unue ascendis al pinta statuso kaj des pli enkotiĝis dum la posta falo.


    Notoj

    stimulado. Temas pri uzado de farmakologiaj kaj aliaj rimedoj, kiuj helpas stimuli fizikan aŭ nervan funkciadon de la organismo. Pluraj specoj de stimuliloj (angle: doping) estas malpermesitaj fare de sportaj organizaĵoj.


    trejndomoj kun artefaritaj alteckondiĉoj. Hermetikaj domoj kun kondiĉoj similaj al tiuj en ĉ. 1500-metra alteco. Iuj skiistoj dormas kaj ofte ekzerciĝas en tiaj domoj.


    glitŝmiraĵa scienco. Sub la skioj estas ŝmiraĵo, per kiu oni “gluiĝas” al la neĝo en la suprendeklivoj, kaj alia ŝmiraĵo por rapide gliti suben. Estas grandaj sciencaj esploroj por evoluigi ĉiam pli bonajn ŝmiraĵojn.



    kurlingo. Glaci-diskado (Eichholz R. Esperanta Bildvortaro: tabelo 284, bildoj 42-45).
     


    La chefheroo de Salt Lake City, Ole Einar Bjoerndallen, kun siaj kvar ormedaloj (Fotis Erik Berglund)Medalstatistiko

    Salt Lake City 2002

    I II III

    Germanio 12 16 7
    Norvegio 11 7 6
    Usono 10 13 11
    Ruslando 6 6 4
    Kanado 6 3 4
    Francio 4 5 2
    Italio 4 4 4
    Finnlando 4 2 1
    Nederlando 3 5 0
    Svislando 3 2 6
    Kroatio 3 1 0
    Aŭstrio 2 4 10
    Ĉinio 2 2 4
    Koreio, Suda 2 2 0
    Hispanio 2 0 0
    Aŭstralio 2 0 0
    Estonio 1 1 1
    Britio 1 0 2
    Ĉeĥio 1 0 1
    Svedio 0 2 4
    Bulgario 0 1 2
    Japanio 0 1 1
    Pollando 0 1 1
    Slovenio 0 0 1
    Bjelorusio 0 0 1


    Gonalo NevesServi la Arton kaj la Belon

    Responde al nia invito kontribui al la junia Ondo de Poezio, Gonçalo Neves, la portugala ano de la literatura grupo konata kiel Ibera Kvaro, sendis mesaĝon, kiu iusence daŭrigas la pasintjaran interlingvistikan diskuton. La redakcio opinias, ke lia respondo (kaj unu el liaj novaj poemoj) estos interesa por la legantoj.

    Ĉu mi kabeis aŭ ne, tio dependas de la prismo tra kiu oni rigardas kaj interpretas tiun vorton.

    En interesa intervjuo longe post sia forlaso, Kabe ne klarigis la motivon de sia sinteno. Li asertis ke li ne plu opinias Esperanton kiel taŭgan solvon, sed li ne klarigis ĉu temas pri lingvaj aŭ movadaj (do strategiaj) minusoj. Konsiderante ke li ĉiam sintenis tre kritikeme rilate la movadon, oni povas konjekti ke lia motivo tute ne estis lingva. Jorge Camacho ĵus konfirmis ke lia motivo estas movada, ke li ne divorcis de la lingvo.

    Pri mi dirindas eble nur jeno. Mi ĉiam konsideris Esperanton kiel la plej bonan solvon por la problemo de la lingvo internacia kaj kiel la plej taŭgan vehiklon de mia kreemo poezia kaj proza, tute sendepende de la sukcesoj aŭ malsukcesoj movadaj. Ĉiam dum pli ol dek jaroj. Ĉiam — ĝis kiam mi ekkonis Idon, kiun ĝise mi kredis mortinta kaj monstra, prefere hida ol ida, laŭ la juĝoj, opinioj kaj raportoj kiuj nutris mian interlingvistikan kulturon dum mi legis verkojn pri la historio de Esperanto. Tiam komenciĝis mia vojo al Damasko. Mi renkontis kaj eklernis lingvon kiu multrilate riveliĝis supera al Esperanto. Mi konstatis ke la historiaj libroj trompis kaj misgvidis. Mi do morteris mian kabeon ne movade sed nur lingve. Mi forlasis Esperanton kiel verklingvon nur tial, ke Idon mi opinias lingvo pli taŭga kaj fekunda. La Esperanto-movado luktas por idealo nobla kaj atinginda. Mi aplaŭdas ĝin per ambaŭ manoj. Ĝi jam faris heroaĵojn kaj prodaĵojn dum tiu lukto. Eble ĝi nun degeneras, sed tiu degenero nur spegulas la degeneron de nia socio nuntempa. Ĝi estas reflekto kaj sekvo de ĉi lasta. Mi do apogas la movadon sed bedaŭras ke ĝi vehiklas lingvon kiu pluraspekte ne taŭgas por la tasko.

    Kaj pri la ibera skolo? Eble kelkaj jam huraas kaj rekviemas ke ĝi ŝajne silentas. Eble la samaj kiuj verkis pri ĝi recenzojn senkompatajn kaj nekompetentajn. Nu, prefere liuti kaj poste muti, ol ĉiam gurdi, ĉar ĉiama gurdo estas murdo — de la Arto kaj de la Belo. La sola celo kaj inspiro de la ibera skolo estis servi la Arton kaj la Belon. Por ni la Arto kaj la Belo estis — kaj plu estas — idealo per si mem: idealo pura kaj senmakula; idealo kiu ŝvebas tre alte; idealo kiun indas postflugi en ĉiu silabo, en ĉiu manifestiĝo de la homa evoluo kaj progreso; idealo eble neniam atingebla sed ĉiam alstrebinda; la idealo de la idealoj. La ibera skolo estis aventuro. Mi ege fieras pri miaj aventuremaj kompanoj hispanaj, katalunaj kaj eŭskaj. Mi fieras pri ĉiuj paŝoj faritaj kaj ĉiuj komunaj projektoj kaj atingoj. Mi fieras pro tio ke mi kreemis en la societo de homoj kiuj tute ne timis nudigi sian animon kaj intelekton antaŭ la publiko, ne timis elmeti paĝen siajn dezirojn kaj inklinojn, ne timis montri sin homaj, karnaj, ostaj, malperfektaj kaj baraktantaj, impetaj kaj aŭtentaj, anstataŭ sekvi la ĉiamajn brevierojn kiuj instruas kiel fariĝi poeto vualante la pulpon kaj elŝovante nur la epidermon, kaj eĉ tre parfumitan kaj pudro-plenan.

    Vi petas de ni poemojn. Nu, kion diri, se mia liro jam sonas alie? Se mi verkas Ide anstataŭ Esperante? Prenu kion vi volas el mia kolekto Simptomoj, kiun skurĝis samlandano via. Ĉiuj miaj poemoj apartenas al la movado, kaj oni rajtas ilin uzi ĉie kaj ĉiam. Se vi preferas komuniki mian nunan voĉon (ĉar la voĉo de Simptomoj estas jam eksa), mi aldonas la lastajn poemojn kiujn verkis en Ido, en februaro ĉi-jare, aperontajn en mia baldaŭa unua Ido-poemaro, kies titolo estos Dazlo (= Blindumo).

    Gonçalo Neves


    Dineo

    Kande ni sidas an la tablo
    Pos nia rituala dinei,
    Nia okuli tace konversas.
    Nia pensi fluktuas e baskulas,
    Kelkafoye haltas e pendas,
    Por juar nia kongrueso
    Inter la korpuskuli dil aero,
    Ube habitas la fei di lo posibla nur en la aero.
    Lore nia fingri shovesas sur la tablo-tuko,
    Tushas e karezas l'uni l'altri,
    Titilas la karnoza pinti di l'uni l'altri,
    Trasas melodii sur la ganso-pelo di l'uni l'altri.
    Me joyus se mea fingri divenus plu tenua e plu longa inter le tua
    Ed intrikus le tua en greto matida,
    Adosita an espalero sen-somita;
    Espalero nur unsinsa;
    Espalero sinuifanta;
    Espalero ube fruktifus omnasorta beri e grapi;
    Espalero ube ni povus klimar ed acensar;
    Espalero ube pleus rolin l'aktori qui es ni;
    Espalero ube omno subisus transformo e mutaco;
    Espalero de ube retrovenus nul amoranto sen alkemio;
    Espalero ube la vorti divenus vana petro;
    Espalero ube cintilifus dilutita cerebri;
    Espalero ube nul espalero plus existus
    Pos ke ni koncius ke ol exitas dum amorar;
    Espalero neganta su ipsa,
    Kom lo kontrea di amoro bezonanta nul intriko,
    Nul greto,
    Nul espalero,
    Nul poezio explicita,
    Nul pagni plenigota pos la dineo,
    Nul sucio, nul taco, nul rituo,
    Absolute nulo
    Exter esar certa ke la amoro es
    Ed esos.


    En la komenco estis la Vorto…

    Mi vizitis Novjorkon meze de februaro 2002. La unua afero estis la vizito al “Ground Zero” (Grundo nulo), kie antaŭ tridek jaroj mi vidis la konstruadon de la “ĝemelaj turoj”.

    Strange… Mi vidis preskaŭ la samon kion mi vidis, kiam la konstruaĵo ne jam atingis la duan subetaĝon, sub la stratnivelo… Sed mi bone memoris la multegajn fojojn kiam mi vizitis kaj supreniris en la turoj de la Komerca Monda Centro. Mia edzino laboris en la turo numero 2 dum kvin jaroj.

    Sekvatage, la 16an de februaro, mi promenis en Broadway, iomete pli norde ol la plej konata parto, kie ĝi estas granda avenuo. Sufiĉe konata estas la “Lincoln Center” kun siaj multaj grandaj teatroj inter la 62a kaj 65a stratoj.

    Tre proksime, alveninte al la 61a strato, mi trovis la modernan konstruaĵon de la Amerika Biblia Societo (American Bible Society).

    En la granda montrofenestro de tiu konstruaĵo mi vidis la vortojn: “En la komenco” en Esperanto, kune kun aliaj samaj vortoj en pli ol 20 lingvoj. Ĉi tiuj estas la unuaj vortoj de la Evangelio laŭ Sankta Johano. Ĉi tiu Societo presas la Biblion en multege da lingvoj. Sed la Esperantaj vortoj estas ĝuste je la okulnivelo, kaj estas pli facile legeblaj ol la aliaj.
    Foto de Enrique Ellemberg
    Ili ankaŭ havas 36 televidilojn kun la vortoj: “La Vorto” en 36 lingvoj. La Esperanta versio estas en la malsupra vico, ankaŭ je la okulnivelo por facila legado.

    Enrique Ellemberg


    Vide el Bruselo

    Fajraj diskutoj en Norvegio

    Loĝantoj de la malvarmaj skandinavaj landoj dum vintraj monatoj devas forkuri de la malvarmeco kaj la mallongaj tagoj. Kompreneble, post multegaj monatoj enŝlositaj ene de varmaj domoj kaj oficejoj, kaj atendante la mallongan someron, ankaŭ la normale pacemaj norvegoj komencas fajre argumenti pri iuj ajn temoj. Kaj eĉ norvegaj esperantistoj pasie diskutas … pri la antaŭenmarŝo de la angla lingvo en Oslo.

    Kial? La medicinfakultato de la universitato en Oslo antaŭ nelonge enkondukis la anglan kiel devigan instrulingvon. Ekde nun, norvegaj studentoj kaj profesoroj ĉe la mondfama medicina altlernejo en Oslo devas interkomunikiĝi nur angle, sed ne gepatralingve. La studentoj, kiuj jam estas pli ol kvar jarojn ĉe Osla medicinfakultato ne plu rajtas skribi ekzamenojn kaj studpaperojn norvege. Profesoro Babill Stray Pedersen klarigas la novan regulon, kiu estas malfacile komprenebla laŭ multaj eksteruloj: “Dank' al la anglalingvaj seminarioj fariĝas pli facile al ni akcepti eksterlandajn studentojn kaj, sekve, ankaŭ estos pli da eblecoj por niaj studentoj por fari interŝanĝojn”, — diras la profesoro.

    Nekontesteble la angla estas la lingvo de medicino, ankaŭ en la ekstremnordaj partoj de Eŭropo. Ĉu pro tio, ke en ĉeesto de kelkaj eksterlandaj studentoj, norvegaj studentoj kaj profesoroj devas paroli la anglan? En la medicina fakultato en Oslo la studentoj kaj profesoroj estas plejparte norvegaj. Laŭ Douglas Draper, sekretario de Norvega Esperanto-Ligo, estas grava atenco kontraŭ lingvaj rajtoj ke nacia universitato malpermesas studentojn uzi la nacian lingvon hejmlande. Ĉu estas protestoj? “Persone mi ne aŭdas pliajn intervenojn. Mi lasis la debaton al la universitatanoj mem”, — konfesas Douglas. Li alvenis boate al Bergen en norda Norvegio el Reykjavik en 1962. Origine anglo, li nun perfekte regas la norvegan lingvon kaj hodiaŭ eĉ laboras en la Nacia Biblioteko.

    Prezidanto de Norvega Esperanto-Ligo, eksa ĵurnalisto kaj nuna burokrato, Torstein Kvakland ne tute samopinias kun sia sekretario Draper: “En la universitatoj la demando pri uzo de la angla ne estas diskuttemo. Ĝi estas memkomprenebla. Lastatempe pluraj universitataj profesoroj pledis por pli da angla instruo por fortigi la internaciecigon”. Laŭ Kvakland la angla havas prestiĝon. “Tiu kiu eventuale kontraŭus uzon de la angla iel aludas ke li aŭ ŝi ne regas ĝin, kaj tion oni ne povas fari se oni deziras fakan rekonon inter kolegoj.”

    Ankaŭ la prezidanto de la Norvega Junularo Esperantista, Bård Hekland havas miksitajn spertojn pri la angla kiel studlingvo en Norvegio. “Du el tri kursoj pasintjare estis anglalingvaj pro eksterlandaj studentoj. Unuflanke estis malpli facile diskutigi la studentojn pro lingva hezitemo kaj nekapablo.” Hekland studas politikan sciencon en la universitato de Tromsø. En la plej norda universitato en la mondo, anglalingvaj kursoj ebligas gastigi neskandinaviajn interŝanĝstudentojn restantajn nur kelkajn monatojn. “Tio puŝas nin ankaŭ buŝe esprimiĝi anglalingve. Kaj veras, ke sen tiu kapablo ni estos fake kaj kariere grave handikapitaj.”

    Studento Hekland ne certas, ke furoros norvegaj medicinistoj internacie pro tio ke universitatoj devigas norvegajn studentojn uzi la anglan. Sed pro manko de kuracistoj, Norvegio nun importas multegajn eksterlandajn kuracistojn, kiuj ne plu devas transpasi ekzamenon de la norvega antaŭ ol eklabori en la norda lando. “Tiuj kuracistoj ofte ne kapablas paroli kompreneble la norvegan. Pli-malpli samtempe oni forigas postulojn pri la norvega ekzameno, kaj enkondukas la anglan en la studumon”. Sendube multe pli ĝenas la angligo de la medicino norvegajn pacientojn, kiuj ial daŭre parolas norvege…

    Dafydd ap Fergus


    Naturkuracista Asocio eldormiĝas

    Internacia Naturkuracista Asocio (INA), ĝis nun iom dormeta, decidis enkonduki elementojn de profesia laboro.

    Laŭ la decido de ties prezidanto, s-ro Chong Puramo, estis enkondukita parte salajrata sekretario. Tio jam plivigligis la INA-estraron kaj aperis decido okazigi kelktagan konferencon por nevenontoj UK-n en Brazilo. Des pli, ĉar enkadre de UK-oj ne sufiĉas tempo por fundaj diskutoj. Antaŭstaras refari la statuton kaj levi la INA-laboron sur pli altan nivelon.

    Unuafoje ekde la fondiĝo INA organizos 6-tagan Konferencon (19-24 aŭg 2002 en Krefeld, Germanio). Estas invitataj ne nur INA-membroj sed ankaŭ ĉiuj, kiuj opinias naturkuracadon estonteco de la medicino kaj kiuj volas scii detalojn de sana senmedikamenta vivmaniero.

    Eblos preni seancojn de naturkuracado por pluraj malsanoj.

    Detalojn petu ĉe la sekretario de INA Anatolo Gonĉarov:

    Adreso: p/k 65 Sankt-Peterburg, RU-197022, Ruslando.
    Rete: anatolog@mail.ru.

    Anatolo Gonĉarov


    100 eminentaj esperantistoj

    Antaŭ du jaroj La Ondo (2000: 3) informis pri la enketo de LF-koop pri la cent plej eminentaj esperantistoj, kun la celo aperigi libron. La listo estas fine kompilita de Ljubomir Trifonĉovski, kiu atendas rimarkojn, korektojn, kritikojn (ljubcho@bitex.com).
     
    Julio Baghy
    Kazimierz Bein (Kabe)
    Endre Cseh

    Julio Baghy

    Kabe (Kazimierz Bein)

    Endre Cseh / Andreo Ĉe

    A

    Eŭgeno Aisberg: Pioniro de radio kaj televido, kies popularscienca verko originale en esperanto konis grandan sukceson en multaj lingvoj.

    Paul Ariste: Plej eminenta glotologo, interalie ciganologo (tial nomita la blanka cigano).

    William Auld: La plej granda el niaj vivantaj poetoj.


    B

    Julio Baghy: La “paĉjo” de la esperantistaro.

    Bakin (Ba Jin): Plej eminenta ĉina esperantisto, prezidanto de la ĉina PEN.

    Arthur Baur: Plej eminenta alemana esperantisto.

    Louis de Beaufront: La numero 2 post Zamenhof, ĝis la Delegacia skandalo.

    Kazimierz Bein (Kabe): “Patro” de la E-prozo.

    Belka Beleva: La ĉefa reprezentantino de la plej longdaŭra E-teatro.

    Vilmos Bleier: Nia ĉefa eldonisto en la intermilita periodo.

    Emile Boirac: La unua prezidanto de la Lingva Komitato (Akademio).

    Marjorie Boulton: Nia plej eminenta verkistino.

    Carlo Bourlet: Ĉefpioniro de la franca periodo.

    Pierre Bovet: Nia plej granda pedagogo.

    Montagu Christie Butler: Brita pioniro, interalie la unua efektiva denaskisto.


    C

    Tazio Carlevaro: Plej eminenta svisa esperantisto.

    Théophile Cart: Konservativa protagonisto de nia lingva evoluo.

    Clelia Conterno Guglielminetti: Unu el niaj plej gravaj intelektulinoj.

    Jan N. Baudouin de Courteney: Pola lingvisto, eminenta fakulo ankaŭ pri nia lingvo.

    Endre Cseh / Andreo Ĉe: Nia plej granda metodikisto.


    D

    Veselin Damjanov: Nia plej talenta operkantisto.

    Onisaburo Deguĉi: Gvidanto de Oomoto, eble la plej grava por ĝia esperantigo.

    Fernando de Diego: Eminenta hispanlingva esperantisto.

    Johannes Dietterle: Plej eminenta germana esperantologo.

    Hilda Dresen: Unu el niaj gravaj verkistinoj.

    Ernest Drezen: Nia plej grava intelektulo en Sovetunio kaj eble en la laborista movado entute.


    E

    Stellan Engholm: Nia plej eminenta skandinavia kaj proleta verkisto.

    Vasilij Eroŝenko: Eminenta poeto kaj prozisto.

    Daŭrigota


    Neatendita revido

    de Johann Peter Hebel


    Johann Peter Hebel naskiĝis en 1760 en Bazelo, Svislando. Mecenatoj ebligis al la talenta knabo studi en suda Germanio. Hebel fariĝis teologo, sed ne trovis pastran postenon. Kiel instruisto, unue en familioj kaj poste en la gimnazio de Karlsruhe, li fine ricevis la titolon de profesoro kaj docentis en la loka altlernejo pri la klasikaj lingvoj kaj pri natursciencoj. Li karieris en la evangelia eklezio kaj fariĝis deputito en la badenlanda parlamento (1819). Hebel mortis en 1826.

    Jam Goethe vidis ke Hebel survojas al la germana parnaso, kiam aperis poemoj de Hebel en la alemana dialekto. Hodiaŭ la “Homero el Wiesenthal” estas konata precipe pro la rakontoj verkitaj por Rejnlanda Domamiko. Hebel donis al ili “la subtonon de tio kio restos, kio validos, de la eterna-homa etoso”, laŭ la germana prezidento Theodor Heuss. Marksisma filozofo Ernst Bloch nomis la Neatenditan revidon la plej bela rakonto en la mondo.


    En la sveda urbo Faluno, antaŭ pli ol kvindek jaroj, juna ministo kisis sian junan belan fianĉinon kaj diris al ŝi: “Je la tago de Sankta Lucia nia amo estos benita per la mano de la pastro. Tiam ni iĝos geedzoj kaj konstruos nian propran neston”. “Kaj paco kaj amo loĝos en ĝi, — diris la bela fianĉino kun aminda rideto, — ĉar vi estas mia sola kaj ĉio, kaj sen vi mi deziros esti en tombo ol en alia loko”. Sed kiam la pastro en la preĝejo estis anoncinta ilin la duan fojon antaŭ la festa tago de Sankta Lucia: “Se iu scias obstaklon, pro kiu tiuj personoj ne rajtas troviĝi en geedziĝa stato” — tiam sin anoncis la morto.

    Kiam la junulo la sekvan matenon preterpasis ŝian domon en siaj nigraj ministaj vestaĵoj (la ministo ĉiam surhavas siajn mortovestaĵojn), li ankoraŭ foje frapis je ŝia fenestro, kaj diris al ŝi “bonan matenon”, sed li ne plu diris “bonan vesperon”. Li neniam revenis el la minejo, kaj ŝi vane kudris tiumatene nigran koltukon kun ruĝa rando por lia edziĝa tago; kaj ĉar li neniam revenis, ŝi formetis ĝin kaj ploris pri li kaj neniam forgesis lin.

    Intertempe urbo Lisbono detruiĝis en Portugalio pro tertremo, kaj la Sepjara Milito komenciĝis kaj finiĝis, kaj imperiestro Francisko la Unua mortis, kaj la Ordeno de Jezuitoj estis dissolvita kaj Polujo partigita, kaj imperiestrino Maria Tereza mortis, kaj Struensee estis ekzekutita, Ameriko fariĝis libera, kaj la unuigitaj franca kaj hispana armeoj ne povis konkeri Gibraltaron. La turkoj enŝlosis generalon Stein en la Veterana Kavaĵo en Hungarlando, kaj ankaŭ imperiestro Jozefo mortis. Gustavo, reĝo de Svedio, konkeris rusan Finnlandon, kaj komenciĝis la Franca Revolucio kaj la longa milito, kaj la imperiestro Leopoldo la Dua same eniris la tombon. Napoleono konkeris Prusujon, kaj la angloj bombardis Kopenhagon, kaj la kamparanoj semis kaj rikoltis. La muelistoj muelis, kaj la forĝistoj martelis, kaj la ministoj fosis metalvejnojn en sia subtera laborejo. Sed kiam la ministaro en Faluno en la jaro 1809 iom antaŭ aŭ post Johanfesto volis fosi truon inter du minkanaloj, je ĉirkaŭ tricent ulnoj sub la terfaco, ili eligis el la rubaĵo kaj vitriol-akvo la kadavron de junulo, kiu tute pleniĝis de verda vitriolo, sed nek putriĝis nek ŝanĝiĝis; do oni povis ankoraŭ tute rekoni lian vizaĝon kaj lian aĝon, kvazaŭ li mortus nur antaŭ unu horo aŭ endormiĝus iomete pro laboro. Sed kiam oni transportis lin al la taglumo, liaj gepatroj, amikoj kaj konatoj estis jam delonge mortintaj; neniu homo konis la dormantan junulon aŭ sciis pri lia akcidento, ĝis venis la iama fianĉino de tiu ministo, kiu iun tagon foriris labori kaj neniam revenis. Griza kaj ŝrumpinta ŝi venis helpe de lambastono kaj rekonis sian fianĉon, kaj pli kun ĝojo ol kun doloro ŝi falis sur la kadavron de la amato. Nur kiam ŝi refreŝiĝis de la longa kaj forta emociiĝo, ŝi fine diris: “Estas mia fianĉo, kiun mi funebris dum kvindek jaroj, kaj kiun ankoraŭ unufoje vidi, antaŭ mia fino, Dio ebligis al mi. Ok tagojn antaŭ la edziĝo li foriris sub la teron kaj neniam revenis supren”. Ĉiuj ĉirkaŭstarantoj estis kortuŝitaj pro la veado kaj larmoj de la iama fianĉino, kiun ili vidis nun en la figuro de la velkinta senforta aĝo kaj la fianĉon ankoraŭ en ties junula beleco, kiam en ŝia brusto post kvindek jaroj ankoraŭ foje vekiĝis la flamo de la juneca amo. Sed li neniam denove malfermis la buŝon por rideto, nek la okulojn por rekono; kaj ŝi fine lasis la ministojn porti lin en ŝian ĉambreton, ĉar ŝi estis la sola, kiu parencis al li kaj havis rajton je li, ĝis kiam lia tombo estos pretigita en la tombejo.

    La sekvan tagon, kiam la tombo estis preta en la tombejo kaj la ministoj iris por preni lin, ŝi malŝlosis kesteton, surmetis al li la nigrasilkan koltukon kun ruĝa rando, kaj akompanis lin en siaj dimanĉaj vestaĵoj, kvazaŭ estus ŝia edziniĝa tago sed ne la tago de lia entombiĝo. Ĉar kiam oni metis lin en la tombon, ŝi diris: “Dormu nun bone ankoraŭ unu tagon aŭ dekon da tagoj en la malvarma edziĝa lito, kaj ne tro multe enuu. Mi havas nur malmultajn farendaĵojn, kaj mi baldaŭ venos”.

    “Kion la tero unufoje redonis, tion ĝi ankaŭ la duan fojon ne retenos”, — ŝi diris forirante, kaj ankoraŭ foje retrorigardis.

    Tradukis el la germana Ziko M. Sikosek


    Notoj

    1. La festotago de Sankta Lucia (13 dec), unu el la plej mallongaj tagoj, estis tradicia tago por edziĝoj. La festotago de Sankta Johano (24 jun), male estas unu el la plej longaj tagoj.

    2. Pastro dum tri sinsekvaj dimanĉoj anoncas en preĝejo pri okazonta geedziĝo por ke oni povu informi pri eventualaj obstakloj, ekzemple, pri jama geedza engaĝo de unu el la gefianĉoj, k.s.

    3. Hebel vicigas eventojn, kiuj okazis inter 1755 kaj 1807.


    Nepre uzenda

    Auld, William. Paŝoj al plena posedo: Perfektiga krestomatia lernolibro de Esperanto. — 3a eld., komplete reviziita. — La Chaux-de Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2001. — 202 pĝ., il.


    Ekzistas malmultaj esperantaj lernolibroj por progresantoj, kio spegulas la staton de lingvoscio en Esperantio: multaj komencas, sed malmultaj strebas al alta nivelo. Serĉado en la nova reta servo por instruistoj Edukado.net kondukas al la sama rezulto (ĉ. 10 materialoj por progresantoj el 50).

    Paŝoj al plena posedo de William Auld, vivanta klasikulo de la esperanta literaturo, atingis sian trian eldonon (la unua aperis en 1968). Dum la pasintaj 33 jaroj ĝi mem iĝis klasikaĵo. Interese, ke ankaŭ alian progresigan lernolibron Faktoj kaj Fantazioj verkis literaturisto, Marjorie Boulton.

    La libro de Auld celas internacian uzadon, taŭgas por memlernado aŭ apliko en kurso. Ĝi entenas tekstojn, vortklarigojn kaj ekzercojn en 30 paŝoj. La revizion faris laborgrupeto, kiu ankaŭ kompletigis la materialon per utilaj informoj: konsilataj libroj, gazetoj, lernejoj kaj aranĝoj, biografiaj notoj pri la aperintaj verkistoj, toponimio de la menciitaj geografiaj nomoj.

    La lernolibro koncentriĝas al tekstoj ĉefe literaturaj (eble feliĉe, ĉar la aktualeco de sciencaj kaj politikaj tekstoj verŝajne ne eltenus trionjarcenton!). Kiel Auld klarigas en sia enkonduko al la unua eldono, la celo estas “liberiĝi de la nacilingva pensado”. La tekstoj estas plej ofte valoraj kaj interesaj originalaj esperantaj verkoj (de Szilágyi, Dinwoodie, Privat, Sekelj, Hodler, Conterno Guglielminetti, Boulton, Rosetti, Zamenhof, Schwartz, Neergard ktp.) kaj kelkaj tradukoj (de Shakespeare, Lu Sin, Erenburg) aranĝitaj en kreskanta malfacileco koncerne vortprovizon kaj stilon.

    Vortklarigoj akompanas la tekstojn. La aŭtoro eliras el la kono de 700 bazaj vortoj (precize tiuj en Esperanto — A New Approach, sed kiuj devus aperi en ĉiuj elementaj kursoj) kaj klarigas 1600 eventuale nekonatajn vortojn. Tamen estas iom strange trovi la klarigon de instrui, klara, klaso, ludi, onklo, pardoni, problemo en la dua paŝo (pĝ.13). Mi ne povas imagi komencajn lecionojn sen tiuj vortoj. Bedaŭrinde verkantoj de lernolibroj ne havas je sia dispono bazan vortoprovizon science kompilitan. J. Dörr elmontris la grandan diferencon en la t.n. baza vortoprovizo de komencaj lernolibroj kaj proponis vortprovizon surbaze de lernolibroj kaj ofteclistoj en sia dimplomlaboraĵo ĉe ELTE. La alia problemo estas la klarigo de simplaj vortoj. Se la klarigo enhavas pli malfacilajn vortojn ol la klarigenda, tiam ĝi ne multe helpas (ekz. “klara: malkonfuza” (pĝ. 13), “trinki: gluti fluaĵon” (pĝ.80)). Kelkfoje la klarigo iĝas malpreciza kiel por kafo: “speco de trinkaĵo” (pĝ. 31), aŭ netaŭga kiel ĉe bando: “araĉo” (pĝ. 70) ĝis erara: “planedo: terbulo ĉirkaŭanta sumon” (pĝ. 85) anstataŭ “terglobo ĉirkaŭiranta sunon”.

    Koncizaj ekzercoj finas la paŝojn: demandoj pri la tekstoj, uzo de prepozicioj, peto de vortklarigoj, sinonimoj, antonimoj, temoj por diskuto aŭ priskribo kaj similaj. Ĝena estas la uzo de prepozicia frazo por kunmetitaj prepozicioj, ja frazo estas pli kompleta sencunuo. Por tio lasta li uzas propozicion, kvankam kutime frazo povas konsisti el propozicioj. Solvo de kelkaj taskoj troveblas ĉe la fino. Gramatika prilaboro de la tekstoj aŭ gramatikaj klarigoj ne okazas, temas prefere pri legolibro kun ekzercoj ol pri didaktike konstruita lernolibro.

    La aspekto de la libro refreŝiĝis, la aranĝo estas bela, travidebla. Pepo, la papago, gvidas la studanton tra la libro. Kaj kiom da vizaĝoj li povas havi: de gaja tra esperplena, timema ĝis kolera! Ĝi aperas en ĉiuj paŝoj aliel, eĉ kiel leono kaj dio. Nur Zamenhof, kaj la krokodilo eskapis de la papaga enkorpiĝo. Gratulon al la desegnisto, Martin Markarian! Sed tamen la tuto rememorigas junularan rapidkurson, kaj ne klasikan legolibron pri esperanta kulturo.

    Malgraŭ la menciitaj problemoj la perfektiga lernolibro de Auld estas nepre uzenda, legenda, ĉar, kiel li klarigas en la nuna antaŭparolo (kaj lasta kovrilpaĝo), ĝin karakterizas “profunda amo al Esperanto”, “amo al lingvo kaj al kulturo”. Mi proponas ĝin al ĉiuj, kiuj volas pliriĉigi sian vortprovizon, perfektigi sian lingvaĵon paŝante antaŭen sur la ŝtupoj de la esperanta kulturo.

    Ilona Koutny


    La esperantistoj ricevis tre utilan kaj legindan libron.

    Glossop, Ronald J. Monda federacio? Ampleksa analizo de federacia mondregistaro / Tradukis el la angla Johano Rapley. — Jennings: la aŭtoro, 2001. — 356 + 12 pĝ.

    La unua impreso, kiun mi ekhavis legante ĉi tiun libron, estis ironia: la aŭtoro priskribis la ĝeneralan situacion de la aktuala homaro kompare kun la estinteco kaj demonstris tre tipan kaj tre konatan optimismon — por li la progreso estis nediskutebla. Tiu maniero de vido, heredita de la 19a jarcento kun la absoluta kredo je la pozitiva paŝado de la evoluo, estas nun raraĵo ĉe eŭropanoj: sed la aŭtoro loĝas en alia kontinento. Plu sekvis analizo de la bazaj nocioj, miaguste, sufiĉe naiva kaj surfaca: ĝi koncernis la principojn de la demokratio, sed eĉ ne tuŝis tian premison, kia estas la proporcio inter la komuna kaj privata rajto…

    Sed iom post iom, paĝon post paĝo, mia humoro ŝanĝiĝis — ĝis la grado de klara aprobo kaj solidariĝo. Ĝuste ĝis la grado, je kiu mi povas konscie diri: la esperantistoj ricevis tre utilan kaj legindan libron.

    Oni povas konsenti aŭ ne konsenti kun la ideoj de s-ro Ronald J. Glossop, sed oni devas koncedi, ke ne ĉio estas normala en la nuna internacia sistemo “kiu baziĝas sur la ekspluato de la milito kaj premdeviga diplomatio … kiu nutras militarismon kaj subordigas al la militarismo ĉiun alian problemon”. La aŭtoro estas tre skeptika koncerne la tradician internaciismon, al kiu li preferas la “tutglobismon”, kiu ja certagrade estas jam nia realo kaj aligrade — nia problemo. Laŭ la opinio de la aŭtoro, demokratia solvo de ĉiu problemo supozigas nepran antaŭan diskuton kaj analizon. Kaj s-ro Glossop donas al ni ekzemplon de sistema, metoda, regula kaj preciza analizo.

    Lia ĉefa argumento por la mondfederismo estas “la bezono ŝanĝi la internacian arenon de militsistemo al pacsistemo”. Argumento tre forta, tre malnova, sed ne sola. Krom tio

    (1) monda federacio estas bezonata por estri la tutglobe interdependan mond-ekonomion,
    (2) … por eviti ekologian katastrofon,
    (3) … por leĝdoni pri tiuj regionoj de la mondo aktuale ekster la rego de landaj registaroj,
    (4) por trakti seriozajn atencojn kontraŭ homaj rajtoj,
    (5) por regi internaciajn krimojn,
    (6) por subteni kaj prosperigi senton de monda komunumeco.
    Koncerne la UN, la aŭtoro (usonano) opinias, ke “ĉi-momente la UN funkcias bone por Usono… sed ne tiel bone por araboj… Sed usonaj naciaj interesoj ne ĉiam koincidas kun tiuj de la tuta mondo”. Kaj koncerne la danĝeron de la subpremo de la mondekonomio al la povo de la eventuala mondregistaro li juste replikas, ke la mondekonomio jam estas subpremata kaj dominata de kelkaj monopolistaj grupoj, ekzemple de la Internacia Mona Fonduso.

    S-ro Glossop ne volas esti utopiisto. Li indikas kaj esploras la manierojn de la realigo de sia ideo. Liaopinie ekzistas tri vojoj por atingi la celon: per la transformo de la UN, per plilarĝiĝo de tiuj aŭ aliaj regionaj blokoj kaj fine — per eksterŝtata civitana iniciativo.

    S-ro Glossop esperas, ke eksterŝtata civitana iniciativo ne estas nur bela revo.

    Evidente li ankaŭ esperas ke konvinki kaj argumenti ne estas vana afero. Ŝajne, li opinias ke ankaŭ esperantistoj povus interesiĝi pri la problemo kaj ne sole pro eventualaj perspektivoj de sia lingvo.

    Ankaŭ en tiu lasta espero mi solidaras kun s-ro Glossop.

    Alen Kris


    Libro pri arto

    En la Nacia Muzeo de Danio (Kopenhago) la 8an de februaro 2002 estis prezentita kaj transdonita al la dana Reĝa Kronprinco la ĵus eldonita, unike bela libro pri la mondkonata, dana skulptisto, Jesper Neergaard, kun longa intervjuo en la dana kaj angla lingvoj fare de konata dana televida programkunlaboranto, magistro Stig Krabbe Barfoed.

    La 450 fotoj, plej multaj koloraj, kaŭzas vere profundan, estetikan ĝuon por ĉiu, kiu rigardas ilin. En la libro Esperanto estas menciita kaj troviĝas fotoj de du monumentaj skulptaĵoj, donacitaj al Esperanto.

    Jesper Neergaard, filo de la iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, d-ro Paul Neergaard, estas estrarano de la fondaĵo Ivo Lapenna. En 1987 — la 100-jara datreveno de Esperanto — lia granda, marmora skulptaĵo La Espero kun la enskribo “Por Monda Komunikado — En Paco kaj Libero” estis starigita kaj inaŭgurita sur la Esperanto-Placo en Graz, Aŭstrio, de prof. Ivo Lapenna kaj la urbestro. La ideo, nomo kaj teksto estas de Ivo Lapenna.

    En la 86a UK (Zagrebo, 2001) plia granda skulptaĵo La Futuro kun la sama enskribo kiel tiu de La Espero estis starigita kaj inaŭgurita sur la Kennedy-Placo antaŭ la Ekonomia Fakultato de la Universitato de Zagreb fare de d-ro Louis Z. Zamenhof, prof. Reinhard Selten kaj la urbestro. La ideon, nomon kaj tekston donis Ivo Lapenna jam komence de la 1980aj jaroj, kiam Jesper Neergaard vizitis mian edzon kaj min en nia hejmo en Kopenhago por interparoli pri La Espero.

    Estas ĝojige, ke tia libro aperas en la internacia libro-merkato. UEA aĉetis la libron por sia biblioteko.

    Birthe Lapenna


    Gazetoj

    Nova ĉefredaktoro por Heroldo

    La ĝenerala Asembleo de LF-koop, kiu de 1996 posedas, eldonas kaj administras la popularan informan gazeton pri la E-mondo, decidis pri la ĉefredaktora posteno, kiu vakis ekde januaro.

    Ĝis la fino de la nuna Trijara Laborplano (do ĝis la venonta Asembleo de la kooperativo) Heroldo de Esperanto estos ĉefredaktata de triopa komitato: Marco Picasso, Giorgio Silfer, Walter Żelazny. Inter ili, Picasso kaj Żelazny havas la imprimaturan taskon, dum Silfer la palimpsestan. Pri la grafiko daŭre responsas Perla Martinelli. La redakta komitato (same kiel la grafikisto) estas parto de la redakcio, kie aktivas ĉiuj rubrikistoj kaj aliaj talentaj ĵurnalistoj.

    Inter la taskoj de la redakta komitato estas ankaŭ la propono pri la ĉefredaktoro por la deka Trijara Laborplano (2003–05). La komitato ekzamenos la jam ricevitajn proponojn (ili alvenis spontane, sen ajna oficiala anonco) kaj ankaŭ aliajn.

    HeKo


    La Ondo en 2001

    Antaŭ unu jaro ni menciis, ke ni strebas post kelkaj jaroj havi 400 rektajn abonantojn: almenaŭ 100 en Ruslando kaj 300 en aliaj landoj.

    La abonstatistiko por 2001 montras, ke — malgraŭ la malfavora konjunkturo kaj problemoj ligitaj kun nia transloĝiĝo — ni proksimiĝis al la menciita “celo”.
     
     
    1998
    1999
    2000
    2001
    Ruslando
    147
    133
    122
    115
    Aliaj landoj
    136
    170
    238
    257
    Rektaj abonoj, sume
    283
    303
    360
    372
    Kolektivaj abonoj
    0
    0
    500
    489
    Entute
    283
    303
    860
    861
    Landoj
    29
    35
    36
    37

    La ruslanda abonantaro malkreskis, kaj ĝi plu malkreskos, ĉar La Ondon forlasas tiuj enlandaj abonantoj, kiuj ne volas aboni ĉiumonatan internacian revuon nur por serĉi en ĝi informojn pri ruslandaj tendaroj kaj renkontiĝoj. Sed la kresko de la alilanda abonantaro pligrandigis la resuman nombron da abonantoj de 360 al 372.

    Jen la landoj kun plej multaj abonantoj en 2001:

    Ruslando 115 (-7)
    Pollando 34 (+6)
    Usono 26 (+4)
    Finnlando 19 (+6)
    Japanio 19 (+5)
    Francio 17 (–)
    Svedio 15 (-3)
    Brazilo 14 (-1)
    Italio 12 (-2)
    Germanio 12 (–)
    (Enkrampe estas la evoluo kompare kun 2000).

    En nia dissendolisto estas aldone pli ol 70 adresoj (perantoj, aŭtoroj, redakcioj, laŭreatoj de konkursoj), al kiuj ni sendas la revuon senpage, interalie en kelkaj landoj sen abonantoj. Kaj ne nur britaj estas la membroj de EAB, kiuj ricevas la revuon per speciala kontrakto. Entute en 2001 ni sendis la revuon al pli ol 930 adresoj en 46 landoj.

    HaGo


    Ricevitaj gazetoj

    Esperanto. 2002/2;
    Esperantolehti. 2002/1;
    Esperanto USA. 2002/1;
    Heroldo de Esperanto. 2001/17, 2002/2;
    Komencanto. 2002/1;
    Kontakto. 2002/1;
    La Gazeto. 2001/97;
    La Movado. 2002/612;
    La Revuo Orienta. 2002/2;
    Le Monde de l'Espéranto. 2002/532;
    Litova Stelo. 2002/1;
    Monato. 2002/2;
    Norvega Esperantisto. 2002/1;
    SAT-Amikaro. 2002/567;
    Service de Presse. 2002/567;
    Tempo. 2001/4;
    Vekilo. 2002/1;
    Venu kaj Vidu. 2002/24-25;
    Вестник эсперанто. 2001/3.


    Mozaiko

    Ni ricevis sep respondojn al la januara enigmo. Ses personoj respondis senerare: Malcolm Jones (Britio), Jeckie Huberdeau (Francio), Valdas Banaitis, Antanas Grincevičius (ambaŭ el Litovio), Hanna Skalska (Pollando), Svetlana Konjaŝova (Ruslando).

    La libropremion komputilo lote donis al Malcolm Jones (Britio).

    La ĝusta solvo:

    Horizontale: 5. Kapitan'; 7. Posteno; 8. Kompozici'; 11. Aromo; 14. Prozo; 15. Prognoz'; 16. Krotalo; 17. Kolapso; 20. Admiral'; 22. Krizo; 23. Lifto; 26. Komandoro; 27. Advento; 28. Kvalito.
    Vertikale: 1. Kalibro; 2. Karoo; 3. Porci'; 4. Analizi; 6. Prologo; 9. Improvizi; 10. Trampolin'; 12. Preludo; 13. Tobogan'; 18. Piranjo; 19. Brigado; 21. Stafeto; 24. Morto; 25. Brava.


    Kunmetu rektangulon

    Antaŭ vi PREMU POR VIDI estas la rektangulo kun bizaraj figuroj en ĝi. Vi devas plenigi la rektangulon per restintaj figuroj tiel, ke literoj en la figuroj kunmetiĝu en frazon.

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

    Sendu la frazon tiel, ke ĝi atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. jaŝĉik 1248, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 jun 2002.


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)
    O (LOdE-89)

    N

    Objektiveco: du samsencaj opinioj de mi kaj mi.

    Oftas esperantaj unuaktoraj spektakloj, verŝajne pro tio, ke decas, ke pli nombru spektantoj ol la aktora trupo.

    Ofte la mensogo pli ĝuste priskribas la vivon ol la vero.

    Ofte la timo pli grandas ol la danĝero mem.

    Ofte la vivo finiĝas multe pli frue, ol venas la morto.

    Ofte oni iras por iri, ne por alveni.

    Oni batalas kontraŭ malnovaj antaŭjuĝoj por starigi la novajn.

    Oni devas koni diferencon inter ponto kaj digo.

    Oni ne pagas impostojn de pensado. Ne indas starigi imposton por tiom eta enspezo.

    Oni ne patentigas stultaĵojn, tial ilia disvastiĝo tra la mondo estas facila kaj rapidega.

    Oni ne taksu homon laŭ longeco de lia ombro.

    Oni povas koni esperantistojn kaj malgraŭ tio ŝati Esperanton.

    Onidire en iu japana kliniko kuracistoj komunikiĝas en Esperanto por esti nekomprenebla de pacientoj. Vi certe ĝojus, Ludoviko.


    Gajnu senpagan abonon

    En la lastatempaj renkontiĝoj kun legantoj ni ofte aŭdis ke Mozaiko estas ilia ŝatata rubriko, kvankam iuj el la legantoj neniam aŭ tre malofte sendas siajn solvojn al la redakcio. Ĉi-somere Mozaiko unuafoje iĝos ĉeesta. Unu el la vesperoj de la Balta Esperanto-Forumo (Kaliningrad, 14–18 jul 2002) estos dediĉita al konkursoj kaj kvizoj. Neniu partoprenonto restos sen memoraĵo, kaj la plej bona ludanto ricevos senpagan abonon de La Ondo por 2003.

    Bonvenon al la Forumo!


    Frazoj

    Kiam fine eblos supere ekzameniĝi kaj elekti inter multaj verkoj kaj eĉ kontraŭdiraj interpretoj pri nia historio, tiam ni povos pli optimisme rigardi antaŭen ol nun, kiam eĉ inter movadaj gvidantoj regas nescio pri la pasinteco. Por ili historia kono estas bufro kontraŭ la kaptiloj de naiveco, kiuj delogas refari multekostajn erarojn kaj ripeti samajn elreviĝojn. Por ni ĉiuj ĝi estas rimedo kontraŭ falsaj profetoj kiuj provas mistifiki nin per siaj “novaj” ideoj, kaj kontraŭ movadaj politikistoj kiuj kredas ke ŝanĝoj estas progreso sole per tio ke ili estas ŝanĝoj.

    Osmo Buller. Esperanto. 2001: 12.


    Mi ne vidas grandan progreson en nia afero. La mondo ne pli akceptas esperanton nun ol antaŭ kvindek jaroj. Ŝajnas al mi, ke kelkaj el ni turnas sian energion kontraŭ homoj, kiuj devas esti niaj amikoj. Estas tiom da kvereloj inter la esperantistoj, kaj tio tre ne plaĉas al mi. Kaj eble specife inter verkistoj. Disopinioj pri literaturo povas fariĝi personaj kvereloj, eĉ malamoj.

    Trevor Steele. La Gazeto. 2001: 97.


    Ne sufiĉas, ekzemple, ke inter ni ekzistu talentaj verkistoj: necesas ankaŭ, ke estu eldonejoj; ne sufiĉas, ke estu eldonejoj, ĉar devas esti ankaŭ libroservoj; kaj ne sufiĉas libroservoj, ĉar ankaŭ devas ekzisti homoj, kiuj efektive aĉetas kaj legas la librojn. Oni devas konscie krei librokulturon, priatentante novajn eldonojn, klerigante la homojn pri la jam ekzistantaj, kaj konstante kaj senĉese disvastigi pere de la Esperanto-gazetaro, kongresoj ktp. informojn pri ĉiuj aspektoj de tiuj libroj kaj ties verkintoj. Similon oni devas fari pri la muzika vivo de Esperantio kaj la teatra vivo. Similon oni devas fari pri radio kaj gazetaro. Pola Radio ne ekzistu kiel ornamaĵo de Esperantio, sed kiel funkcianta elemento en pulsanta kultura vivo; la revuo Esperanto ne ekzistu nur por ekzisti, sed kiel unu gazeto inter multaj, kiuj kaptas kaj kultivas la atenton de la parolantoj de Esperanto. Ni havas Polan Radion, kaj plue havos, nur se ni atentos kaj dorlotos ĝin; ni perdis la revuon El Popola Ĉinio, ĉar ni nesufiĉe priatentis ĝin.

    Humphrey Tonkin. Esperanto. 2002: 2.


    Venis por mi la tempo antaŭeniri kaj plenumi revon “de jardekoj”, nome labori en la CO de UEA. Malkiel kelkaj antaŭaj dungitoj de ELNA, mi ne kabeas: mi antaŭeniras. Tio donos al mi pliajn defiojn kaj okazojn por montri mian amon al Esperanto.

    Ionel Oneţ. Esperanto USA. 2002: 1.


    Leterkesto

    Via revuo estas vere internacia kaj tre altkvalita. Jen mi povas legi la opiniojn de Norvego en ruslanda revuo, kaj mi, Usonano, povas komuniki mian takson de ili. Tiel Esperanto jam bone efikas. Miaopinie, ne gravas, ĉu ĝi fariĝos la internacia lingvo aŭ ne, ĝi jam havas funkcion en la mondo. Sed ĝi estas klare supera al ĉiuj naciaj lingvoj pro ĝia simpleco kaj logikeco. Kiu scias, kia estos ĝia estonteco?

    Maurice Wittenberg (Usono)


    Dankon pro la kvalito de La Ondo, la sola revuo kiun mi tralegas (krom La Gazeto), kaj kun plezuro.

    Madeleine de Zilah (Francio)


    Mi scias pri la kondiĉoj de la konkurso Liro, sed min ĉiam mirigis la ideo mem de anonimaj konkursoj: kiam venas al vi letero, sur ĝi devas esti la adreso de la sendinto; kaj se eĉ ĝi forestas, ĉu ne klaras el la poŝtstampo, el kiu urbo la letero venis? Kaj ĉu tiel multaj estas tradukistoj en apartaj urboj, por ne kompreni precize, pri kiu temas?

    Tatjana Auderskaja (Ukrainio)


    La konkursaĵojn por Liro ricevas la sekretario, kiu post la limdato sendas ilin al la membroj de la juĝkomisiono. La membroj loĝas en diversaj urboj (ne nur en Ruslando); tial ili ne povas vidi la kovertojn, nur la senditajn tekstojn. Kompreneble, la sekretario ne estas membro de la juĝkomisiono. (Halina Gorecka)


    Komencanto

    estas tre simpatia gazeto
    por ĉiu, kiu lernas, posedas
    aŭ instruas Esperanton.

    16 paĝoj A4
    dumonata
    abonu ĉe via landa peranto
    aŭ ĉe UEA

    provnumero — 2 IRK

    detalaj informoj:

    Adreso: pk 132 Jekaterinburg, RU-620041, Ruslando
    Rete: let@e-burg.uralpost.ru


    Internacia letervespero en Kostroma

    Kostroma Esperanto-Teamo (KETo) invitas vin partopreni internacian letervesperon, kiu okazos fine de majo 2002.

    La vesperon ni dediĉas al la 850a datreveno de la fondiĝo de la antikva urbo Kostroma.

    Viaj bildkartoj, retmesaĝoj, reeĥoj konsistigos solenan publikan ekspozicion.

    Al 10 hazarde elektitaj adresoj ni sendos bildkartojn pri 850-jara Kostroma kaj suvenirojn.

    Estus bonege, se vi skribos al ni, kion, laŭ via opinio signifas vorto “kostroma”, aŭ kun kio vi asocias ĝin.

    Adreso: RU-156008, Kostroma, 1-j Sosnivij proezd, 25-51, Ruslando.

    Junaj esperantistoj de la maljuna urbo


    Balta Esperanto-Forumo

    Kaliningrad. 14–18 jul 2002


    Nekrologoj

    13 feb 2002, unu tagon antaŭ sia 93-jariĝo, forpasis

    Boris Fjodoroviĉ Sokolov
    (1909-2002)

    esperantisto de sia infaneco, li en Ĉelabinsk (Uralo) gvidis E-kursojn, organizis E-klubon en la agroinĝeniera universitato, aktive prelegis, aplikis Esperanton en la socia kaj profesia sferoj.


    21 feb 2002 forpasis

    Manfred Führer
    (1933-2002)

    multjara estro de libroservo, peranto de La Ondo de Esperanto en Germanio.


    24 feb 2002 forpasis

    Luis Hernández Yzal
    (1917-2002)

    esperantisto ekde 1962, direktoro de la E-Muzeo de Sant Pau D'Ordal (Barcelona, Hispanio), Honora Membro de UEA.


    12 mar 2002 forpasis

    Adalberto Huleŝ

    poeto, aŭtoro de poemaro Katoj kaj ĉevaloj (1982), kuntradukinto de la porinfana volumo Hundbazaro (1979), kunlaborinto de Hungara Vivo.
    Ni funebras kaj kondolencas.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@e-milio.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 4 (90)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2002:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 180 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1200 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (720 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (420 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (240 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 6 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo