Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 2000. No 4 (66)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Foto de Andrzej Sochacki


ENHAVO

REDAKCIE

  • Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Henri Masson. Nia povo estas nula, nur kiam ni silentas
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • 778 aliøis al Tel-Avivo
  • Renato Corsetti. Agado Espero
  • Internaciaj ekzamenoj en 1999
  • Alberto García Fumero. Kubanoj omaøas kaj planas
  • Paul Gubbins. Trajno-trejnado
  • TEJO: por paco en Balkanoj
  • Junulara karavano al Honkongo
  • Maria Majerczak. Interkulturanoj renkontiøos en Krakovo
  • UEA: furora vendojaro 1999
  • Pozitiva debato en Berno
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Nikolao Gudskov. Adiaý SEJM, vivu REJM
  • Yurij Karcev. La dek-dua arta festivalo
  • Abdurahman Junusov. Esperanto fakultative
  • Grigori Arosiev. PEN kaj Esperanto en Moskvo
  • Valentin Melnikov. Feliæa vicprezidanto
  • Gennadij Basov. OrSEJT-32 preparata
  • Irina Galicyna. Æelaga renkontiøo
  • Andrej Ananjin. Nova¼oj de la projekto EKI
  • TRIBUNO

  • Walter Zelazny. Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado, aý intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj (3)
  • Boguslaw Sobol. La Papaj Signaloj en Gliwice
  • Nikolaj Batyrev. Kiu estas reganta?
  • Grigori Arosiev. Ni kontribuu al La Ondo por pliinteresigi øin
  • BELETRO

  • Mark Twain. Malfacilas esti kandidato (Tradukis Antônio de Ruyter kaj Wolfgang Kirschstein)
  • Anja Karkiainen. Poemoj
  • BIBLIOTEKO

  • Liro-2000
  • Viktor Kudrjavcev. Konto de l' vivo
  • Valentin Melnikov. Pensi ne pri, sed per Esperanto
  • Libroj
  • Informilo por Interlingvistoj
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. La japana testudo. Krucvortenigmo "Alfabeto"
  • Kaþaýskultitaj interparoloj (Tradukis Halina Gorecka)
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • Kalendaro
  • Heroldo de Esperanto
  • Internacia Fotokonkurso (Fotoj de Pavla Zemanová)
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"
  • Kolofono

  • Aprila vinjeto de Maþa Ba¼enova

    Redakcie
    En æiu civilizita lando ekzistas en æiu grandeta urbo æiutaga ¼urnalo, en æiu iom respektinda loko semajna gazeto; eæ la plej malgranda popolo havas almenaý unu grandan ¼urnalon. Sole la popolo esperantista tiun ne havas.


    -- skribis Teo Jung en reklamo dissendita antaý 80 jaroj, proponante grandan ¼urnalon esperantistan, kiu devis fariøi "estonte æiutaga ¼urnalo de Esperantujo".

    Blaga ideo?... Jes, sed la skribinto estis juna ne nur laýnome; tiam li estis 28-jara -- tiuaøe Zamenhof eldonis la Unuan Libron. Plia koincido: la unua numero de Esperanto Triumfonta aperis la 14an de aprilo, je la mortodato de Ludoviko. Ekde novembro 1920 komenciøis æiusemajna aperado, kiu finiøis nur pro la interveno de Gestapo en junio 1936. La 3an de januaro 1925 la ¼urnalo renomiøis Heroldo de Esperanto, kaj dum unu jaro aperis duonsemajne. Eæ okaze de UKoj en Germanio (1923 kaj 1933) øi ja vere estis æiutaga.

    Apenaý estis en Esperantujo gazeto pli populara ol Heroldo. Sed ne pro preskaý 2000 aperintaj numeroj kaj ne pro tio, ke Teo Jung -- kombininta siajn fakajn konojn pri eldonado kaj ¼urnalismo kun la entuziasmo pri Esperanto kaj Esperantujo -- iøis unu el la nemultaj sukcesaj profesiaj esperantistoj (per sia privata E-laborado li ja perlaboris pension).

    Plej gravas, ke Heroldo estis la plej konsekvenca protagonisto de la sendependa ¼urnalismo en Esperantujo. Tion øi atingis per honesta sinteno pri la demandoj, en kiuj la logiko eble konsilis akcepti pli sekuran flankon, kaj kvankam tiu sinteno foje provokis konflikton kun la "movadestroj".

    Esti sendependa ne signifas sendependon absurde absolutan. Temas pri sendependo de menso, pri kapablo agi kuraøe, cedante nek al promesoj pri privilegioj, nek al tento pri bulvardiøo, nek al natura agaco trempi la plumon en galon. Tiu sendependeco devigas la redaktoron aperigi honestan opinion, malgraý la tento ne komenti, prisilenti, laýdeti trudata jen pro premo de la patrona instanco, jen pro facile komprenebla memcenzuro.

    Kvankam Heroldo neniam indentiøis kun iu el movadaj partioj, Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska (þi redaktis Heroldon en 1962--1996) ne evitis diri sian opinion pri la konfliktoj en Esperantujo kaj plurfoje mem deklaris malkonsenton (kun Germana Esperantisto kaj Ellersiek en la jaroj 1920aj, kun UEA en la 1930aj, kun Lapenna en la 1970aj...).

    Ni sentas koran dankemon al Teo kaj Ada, kiuj portis en Esperantujo la tradiciojn de la libera ¼urnalismo, pro kiuj Heroldo pli ol unu fojon en sia historio devis sperti frapojn de l' sorto, sed ja ne rimorsojn pro la kosto de l' trankvila esto. Kaj ni penas sekvi la vojon, kiun iris la jubileanta Heroldo.

    Halina Aleksander

    Sur la kovrilpaøo estas foto de Andrzej Sochacki (Pollando) Verda Asocio (premiita en nia unua fotokonkurso), anoncanta ke la teatra temo estos sentebla æi-kajere.


    Nia povo estas nula, nur kiam ni silentas

    La pluekzistado de SAT kaj UEA estas nepre necesa. Tion trafe esprimis studentino Nikola Markarian en franclingva tezo kiun þi prezentis en 1997:
    Cetere, neniu povas nei la eksterordinaran kapablon de la nuntempaj gvidantoj de SAT por propagandismo. Ne nur rezistanta estas SAT al la politika neýtraleco de la universala movado reprezentita de Universala Esperanto-Asocio (UEA), supernacia organizo fondita en 1907, sed en la tempo de øia fondiøo, øi eble ankaý certigis al øi la neýtralecon, sorbante la plej radikalajn tendencojn.
    En piednoto en rilato kun la vorto propagandismo þi precizigis:
    Mi uzas tiun vorton propagandismo en øia originala senco. La franclingva sekcio de SAT, SAT-Amikaro, estas aparte aktiva sur tiu tereno.
    Se temas pri þia konkludo, la periodo post la hamburga UK montris la danøeron de entrudiøo de politika doktrino, kaj ni ne kredu ke la malapero de la komunista bloko eliminis tiajn riskojn. Nekompareble pli granda danøero kuþas nun en la senkontrola kaj sovaøa tutmondiøo de la ekonomio, en freneza kapitalismo kiu for¼etas æian moralan regulon.

    Kaj tio aldoniøas al pli kaj pli ofta apero de la venenaj fruktoj de naciismo pri kiuj Lanti prave skribis:

    La naciismo estas eæ la sola religio, kiu ankoraý postulas de la homo vivoferon.

    Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni aý ne al iu eklezio, la liberon æeesti aý ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj. La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; øi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.

    Pro tio la kuraøo de Kep Enderby estas salutinda. Kion atendas iuj homoj, tio troviøas æe UEA, kion volas aliaj æe SAT. Ne malmultaj sentas sin hejme en ambaý organizoj. Estus malsaøe esperi profiton por Esperanto per malfortigo aý eæ malaperigo de unu el ambaý.
    SAT
    Tamen konsternas min atako kontraý Kep Enderby pro lia aparteno al la du asocioj, kaj same tiu kontraý la okazigo de UK en Israelo pro ties politika sinteno certe ne aprobinda. Mi mem iam tradukis esperanten franclingvan broþuron de organizo kiu klopodis restarigi pacon inter Palestinanoj kaj Israelanoj (Paco en Proksima Oriento de Aaron Cohen), kaj pensas ke, surbaze de samaj kriterioj, restus vere malmulte da landoj kie ni povus kongresi. Kaj la nunaj terura¼oj en Æeæenio tiras en turmenton du popolojn kies regantoj (mem regataj de kaþaj fortoj) ne estas senriproæaj. Æu ankaý SAT devus ne kongresi en Ruslando?

    Ebla kialo de malapero de la nacioj povas esti en la malapero de la vivo mem sur la Tero pro ilia manko de saøo. Eble iam estos la mondo sen nacioj pro konscia agado, sed tio certe ne estas atingebla per radikala postulo pri ilia tuja malapero. Por tion atingi ni devas agi tiel, ke la homoj sentu ke ili apartenas al provincoj de la mondo, kaj tio postulas paciencon, pedagogian senton. Tro radikala strebo favore al detruado de la nacioj povas estigi nur same radikalan reagon.

    Male, instigo al pripensado, havigo de faktoj pri la danøeroj de naciismo, ebligo de rilatoj kaj interþanøoj inter æiuj popoloj komprenigos pli bone la vanecon de la nacioj tiel ke la naciisma veneno iøos neýtra, sendanøera. Kontraývenenon ni havas en la interna ideo de Esperanto mem. Ni havigu øin al æiam pli multe da homoj, tamen sen kredi ke tio sufiæos por kuraci la mondon!

    Sendube ni devus ofte pensi pri frazoj kiujn Vaclav Havel prononcis en Parizo antaý la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj 27 okt 1992:

    Mi konstatis kun timego, ke mia senpacienco rilate la restarigon de demokratio, havis ion komunistan aý, pli øenerale, ion naciistan -- la unueco de la Lumoj. Mi volis antaýenigi la Historion sammaniere kiel infano tiras planton por øin kreskigi pli rapide. Mi kredas ke necesas lerni atendi same kiel oni lernas krei. Necesas semi pacience la grajnojn, akvumi kun diligenteco la grundon kie ili estas semitaj kaj lasi al la plantoj la tempon kiu estas al ili propra.

    Oni ne povas trompi planton, ne pli ol oni povas trompi la Historion. Sed oni povas øin akvumi. Pacience, æiutage. Kun komprenemo, kun humileco certe, sed ankaý kun amo.

    Se ni fiksus al ni pli modestan celon ol radikala sennaciismo, ni atingus øin pli frue kaj kun malpli da detruoj, æar radikalismo generas kontraýan kaj foje drastan radikalismon, kaj ili ambaý nutras sin reciproke en infera cirklo.

    "Nia vera nacieco estas la homa genro", -- skribis Herbert George Wells en Skizo pri universala historio. Ni zorgu ke pli da homoj konsciu pri tio.

    Sed ni povas trovi valorajn cita¼ojn kaj ekzemplojn ankaý en la riæa historio de nia propra lingvo.

    Daýre validas la memoro de la tago kiam kunvenis en Bulonjo-æe-Maro "ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj". Inter tiuj popoloj okazis same teruraj konfliktoj kiel nun okazas inter serboj kaj albanoj, inter rusoj kaj æeæenoj, sed intertempe la potenco de la armiloj multobliøis.

    Daýre validas la alvoko de Hodler, kiun mi rememorigis kiam falis la unuaj NATO-bomboj sur Jugoslavio, kaj ni eraros kiam ni reliefigos surbaze de tio ke homeco ne havas ligitecon kun iu difinita popolo.

    Ni skribu al amasinformiloj, ni intervenu en debatoj por montri ke ne æiuj homoj pretas fatalisme akcepti æion. Kvankam nia individua povo estas ege malgranda, øi ne estas nula. Øi estas nula nur kiam ni silentas. Akvoguto estas kvazaý nenio, sed nenio rezistas al inundo, kiu konsistas el akvogutoj!

    Jam en si mem la vorto sennacieca kaj la cita¼o de Lanti kiu fariøis la devizo de SAT ("SAT-anoj kutimiøu al eksternacia sent- pens- kaj agad-kapablo") ebligas al øi havi antaý la publiko objektivecon, kiun øi ne havus se øi estus sennaciista. Se oni konsideras la nunan staton de øia Sennaciista Frakcio, estas tute certe ke la SAT-anaro falus eæ ne al kelkdeko da membroj, se øi estus sennaciista anstataý sennacieca.

    Pli ol iam ajn validas tiu devizo. Jam en si mem øi estas (pace) revolucia. Se SAT sukcesus nur en tio, ke la homoj kutimiøu al samaj sent-, pens- kaj agadkapablo, tio estus belega atinga¼o pri kiu la tuta homaro estus poreterne þuldanta al øi.

    Henri Masson
     


    778 aliøis al Tel-AvivoEmblemo de UK-85

    Flagþipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo (25 jul -- 1 aýg 2000) registris fine de februaro 778 aliøintojn el 49 landoj.

    Pinte de la statistiko staras Germanio kun 95 kongresanoj. Sekvas Japanio (79), Francio (59), Israelo (57), Pollando (55), Nederlando (48), Italio (37), Usono (29), Brazilo (26), Ruslando (21), Korea Respubliko kaj Svedio (po 18).

    GK UEA


    Agado Espero

    Tra densa mallumo

    Dum la lastaj jaroj Unuiøintaj Nacioj mem devis agnoski ke þtataj instancoj ne sufiæas, kiam temas pri helpo al homoj travivantaj katastrofojn. Tiuj instancoj donas malmulte kaj æefe donas nur al homoj kaj landoj, pri kiuj ili havas politikan esperon pri posta apogo.

    Tiel, kiel æiuj povis konstati, dum la lastaj jaroj plimultiøis la alvokoj de UN-agentejoj rekte al la civitanoj, al la simplaj homoj tra la mondo por ke ili donacu kaj helpu.

    Efektive se temas pri helpo al subnutrataj infanoj en Timoro aý al malsanaj homoj en Angolo, kiu havas esperon pri posta helpo fare de ili? Certe neniu þtato, kaj tiel la agentejoj kiel UNICEF aý MSO vidas sin devigataj apelacii al la civitanoj.

    La Esperanto-movado, kiu havas malnovajn tradiciojn, æi-rilate ankaý provas fari sian parton por helpi homojn envolvitajn en la densa mallumo de militaj aý naturaj katastrofoj.

    Komence estis, kaj ankoraý estas, la "konto Espero", kiu celis helpi esperantistajn viktimojn de tiuj katastrofoj, kaj tion øi faris kaj plufaras.

    Poste, tamen, oni vastigis la agadon sub la nomo "Agado Espero" ankaý al neesperantistaj viktimoj.

    La projektoj de 1 øis 5 esence pivotis æirkaý la helpo al loøantoj en balkanaj landoj. Rapide, temis pri stipendio por kosova orfo, familiaj paka¼oj por bosnianoj, gastigado de familioj en Francujo, kontaktado inter Esperanto-kluboj de Germanujo kaj esperantistoj en la eksa Jugoslavio cele al sendado de helpo, agadoj por interpacigi la malsamajn etnojn en tiu regiono (projekto Sunfloro).

    Æiuj tiuj agadoj ankoraý daýras, krom tiu pri la familiaj paka¼oj (kiu estas konkludita per pli da paka¼oj ol oni komence celis). En la kadro de la projekto Sunfloro juna esperantisto vizitas regule Kosovon, Albanujon kaj Makedonujon kaj provas, interalie envolvi lokajn esperantistojn en la interkomprenigaj agadoj. La lasta ideo, pri kiu oni nun traktas, estas starigado de Esperanto-kursoj en Priþtino dum la venonta somero en la kadro de instruado pri etna toleremo.

    Informojn pri æiuj projektoj oni trovas rete æe "www.uea.org", sub la indiko "Agado Espero".

    Per la 6a projekto, æi-sekve priskribata, la agado moviøas al Afriko, danke al la iniciato de kongaj esperantistoj, kiuj pensis helpi angolajn rifuøintojn en Kongo. Temas pri tre bela ekzemplo pri tio, ke la helpemo de esperantistoj estas sama æie trans ekonomiaj kondiæoj kaj haýtkoloroj.

    Kongolandaj esperantistoj instruas angolajn rifuøintojn

    La Esperanto-klubo Stelaro (vic-prez. s-ro Kikondola Ngoma Jeremie (Camp CILU II No.71 A Lukala, Bas-Congo) malgraý æiuj propraj malfacila¼oj en Kongolando decidis helpi homojn kiuj estas en ankoraý pli malbona situacio. Temas pri rifuøintoj el Angolo, kiuj vivas en tendaro en Kilueka, apud Lukala.

    La projekto estas: instrui Esperanton al la angolanoj kaj samtempe instrui al ili skribadon kaj legadon.

    Por tio Stelaro bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn, kelkajn kasedojn kaj aliajn esperanta¼ojn. Esperantistoj povas ankaý esprimi sian interesiøon kaj kuraøigon per leteroj. Gravas la amika kontakto, pli ol la materia subtenado.

    Ne sendu monon rekte al la klubo, sed (se vi volas mone helpi) prefere al la fonda¼o Afriko de UEA kun indiko: Por la projekto "Kongolandanoj helpas angolanojn". Tiu mono iros al la landa asocio DKEA kiu øin disponigos laýeble efike.

    La adreson de UEA kaj la manierojn de pagado vi trovos en la Jarlibro de UEA.

    Por pliaj informoj bonvolu kontakti Hans Bakker (Katelenstraat, 231-II NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando) aý Gebglo Koffi esp.togo@cafe.tg.

    Renato Corsetti


    Internaciaj ekzamenoj en 1999

    La Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA havis 7 sesiojn en 5 landoj en 1999. Ili okazis en San-Francisko, Usono (dum la 30a Somera Esperanto-Kursaro); Castellon, Hispanio (dum la 58a Hispana Kongreso); dufoje en Berlino, Germanio (dum la 65a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj la 84a Universala Kongreso); en Antananarivo, Malagasio; kaj dufoje en Lomeo, Togolando.

    En la sesio en Hispanio okazis nur la meznivela ekzameno kaj en la septembra sesio en Togolando nur la elementa. En æiuj aliaj sesioj eblis ekzameniøi sur ambaý niveloj.

    Al la gramatika antaýtesto de la elementa nivelo aliøis 34 kandidatoj. Por la efektiva ekzameno estis akceptitaj 20 kandidatoj, el kiuj 16 sukcesis. Al la antaýtesto de la meza nivelo aliøis 19 kandidatoj. El ili 16 estis akceptitaj por la ekzameno, kiun 15 sukcese trapasis.

    La Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA. Por surloka realigo de la sesioj IEK havas æ. 60 rajtigitajn ekzamenantojn tra la mondo, sed IEK esperas ankoraý plimultigi ilian nombron.

    Pli da informoj pri la ekzamenoj oni povas ricevi de la sekretario de IEK: s-ro Hans ten Hagen (Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; ten.hagen.esperanto@wxs.nl).

    Detala regularo troviøas en Gvidilo al la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, kiu haveblas æe la libroservo de UEA kaj aliaj bonaj libroservoj.

    GK UEA


    Kubanoj omaøas kaj planas

    (Interredaktore) 27-29 jan 2000 en Santiago de Kubo okazis la 17a Nacia Komitatkunsido de Kuba E-Asocio. La Nacia Komitatkunsido estas la supera decidoprena organo de KEA; øin do partoprenas æiuj estraranoj kaj naciaj komisiitoj, plus komitatanoj el æiuj provincoj.

    Post la ¼aýda Interkona Vespero, la laborsesioj komenciøis per ofera florkrono deponita æe la maýzoleo de la Nacia Heroo José Martí en la tombejo Santa Ifigenia je lia naskiøtago, kaj en Kubo oni kutime kaj solene omaøas al Martí tiutage. Skipo de la nacia televido estis en la tombejo por filmi la omaøon de diversaj instancoj, inter ili la Æefsekretario de la Partio en la provinco, kiu tuj rekonis nin, kaj rememoris la tempon, kiam li, tiama sekretario de la Partio en Havana Municipo, inaýguris ekspozicion pri Esperanto. Nia omaøo al Martí do aperis ankaý per la loka kaj la nacia televidoj.

    Tri laborsesioj analizis øisfunde la estraran raporton de la jaro 1999 kaj fiksis la æefajn taskojn de KEA por 2000. Denove la unua æeftasko rilatas al informado; gravaj decidoj estis okazigi naciajn renkontiøojn en Havano (oktobre) kaj Guantánamo (decembre), nacian seminarion pri informado en Sancti Spíritus fine de septembro, la 9an nacian seminarion por instruistoj en Havano (julie), infanan renkontiøon en Guantánamo (julie) kaj SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Havano (maje).

    Do, la jaro 2000 montriøas plenplena je taskoj. Antaývideblas novaj prezentoj æe radiostacioj kaj televido. La venonta nacia komitatkunsido okazos en la provinco Villa Clara venontjare.

    Alberto García Fumero
    Sekretario pri informado en KEA


    Trajno-trejnadoVinjeto teatra

    Malmultas eblecoj en Esperantujo sin dediæi al verda teatro: tamen januara semajnfino en Barlaston, Britio -- nun en sia sepa jaro -- kunigis æefe britajn teatro-amantojn por profundiøi en æi-neglektata flanko de Esperanta kulturo.

    La programo konsistis el precipe du eroj: la unuan vesperon, post komuna voælegado, estis esplorata kaj diskutata la teatra¼o La ruøaj formikoj de Georges Lagrange; dum la sekvaj tagoj estis provludata angla teatra¼o (tradukita Esperanten de Stephen Thompson) La fantoma trajno, de Arnold Ridley prezentota fine de aprilo dum la brita E-kongreso.

    Samtempe en Barlaston organizis la brita ILEI-sekcio seminariojn pri pedagogiaj temoj kaj praktikaj kaj teoriaj. Entute partoprenis la t.n. "festivalan" semajnfinon pli ol 20 homoj, kiuj øuis kutime agrablan Esperanto-etoson en Barlaston.

    Okazas pluraj Esperanto-kursoj, semajnfinoj kaj aliaj eventoj en Barlaston. En la jaro 2000 oni aparte festos -- per kultura semajnfino, al kiu kontribuos eminentuloj kiaj Marjorie Boulton, Renato Corsetti, Anna Löwenstein kaj John Wells -- 40 jarojn da sinsekvaj Esperanto-somerlernejoj en Barlaston.

    Detaloj pri æiuj Barlaston-eventoj haveblas rete de d-ro Derek Tatton æe wedgwood.college@staffordshire.government.uk.

    Paul Gubbins


    TEJO: por paco en Balkanoj

    1--8 sep 2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna (Bulgario) pri la temo: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco", aparte aktuala sur Balkanoj.

    La seminarion subtenas Eýropa Junulara Fonda¼o (EJF) æe Konsilio de Eýropo. Øi celas junajn aktivulojn el Eýropo, precipe el balkanaj landoj, interesiøantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaý ebligas partoprenon de kelkaj ekstereýropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti esperantistojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario.

    Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10--15 komencantoj partoprenos E-kurson. Ili ankaý partoprenos en la øenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos æefaj TEJO-funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo.

    Lokaj organizantoj: Sabira Stahlberg kaj Aleksandar Þivarov: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario; kontakto@esperanto.org.

    GK UEA


    Junulara karavano al Honkongo

    TEJO preparas neforgeseblan traviva¼on lige kun la æi-jara Internacia Junulara Kongreso en Honkongo. Temas pri trajna karavano el Moskvo al Honkongo, kiu startos 17 jul, kiam la partoprenantoj renkontiøos en Moskvo. De tie ili vojaøos tra Siberio, Mongolio kaj Pekino al la sudæinia metropolo. Okazos restado en Tomsk (kun partopreno en la junulara tendaro OrSEJT-32) kaj, laý la elekto de la partoprenantoj, aý en Mongolio aý en Pekino.

    Eblas legi en la reto pli detalajn informojn kaj printi paperan aliøilon. Du GIF-datumaroj estas printeblaj sub la adreso: http://tpp24.net/Holger.Boos.

    Bonvolu atenti, ke pro organizaj kialoj oni akceptas aliøojn nur øis 1 maj!

    GK UEA


    Interkulturanoj renkontiøos en Krakovo

    La Esperantologian-Didaktikan Konferencon de Pola Sekcio de ILEI (29--30 apr 2000) akompanos Internacia Renkontiøo de Gelernantoj el Interkulturo-klasoj. Ambaý aranøoj okazos samtempe kun la Pola E-Kongreso (28 apr -- 3 maj) en Krakovo, Eýropa kultururbo en 2000. Dum la konferenco okazos prelegoj pri E-instruado, renkontiøoj kaj debatoj de instruistoj partoprenantaj la internacian edukprogramon Interkulturo.

    La gejunuloj el Interkulturo-klasoj interkonatiøos la unuan tagon, dum dancvespero. La inaýguro de la Pola E-Kongreso okazos sabate (29 apr) matene, programo de la Konferenco de ILEI komenciøos la saman tagon, je la 11a horo. La duan kaj trian tagon, la gelernantoj kune vizitados la urbon, pasigos gajan posttagmezon kun ludoj kaj konkursoj, vespere vidos artprogramojn. La du lastajn tagojn ili partoprenos nur la Kongreson. Tiuj aktiva¼oj estos por multaj el ili la unua kontakto kun vivanta Esperanto. Ni esperas, ke la etoso estos bonega kiel kutime dum la polaj ILEI-Konferencoj.

    La konferencanoj samtempe partoprenos la Polan E-Kongreson.

    La kongresan aliøilon eblas ricevi de s-ro Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola E-Asocio: ul. Kormoranów 39/16, 44 114 Gliwice, Pollando; staman@ka.onet.pl.

    Maria Majerczak
    pola ILEI-sekciestrino


    UEA: furora vendojaro 1999

    La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 1990aj jaroj. Øiaj vendoj sumiøis je 316 230 guldenoj (EUR 143 499), kio estis 6% pli ol en 1998, kiam temis pri 298 448 guldenoj (EUR 135 430). Kompare kun la antaýa jaro la vendoj kreskis kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino.

    La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de UEA, kiu laý la esploroj de Aleksander Kor¼enkov (LOdE 2000: 2) estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montriøas ankaý en la multeco de UEA-eldona¼oj inter la plej furoraj titoloj.

    Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en 1990, ankaý en 1999 temis pri Saluton! la aýtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee, atinginta jam la sesan eldonon. La unua loko de Hejma vortaro inter la unuopaj vendoj estas rimarkinda, æar la libro aperis nur en oktobro.

    Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekz. de 2057 diversaj titoloj de libroj, diskoj aý kasedoj (en 1998 -- respektive 15878 kaj 1853).

    En la du listoj la eldona¼oj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko. La liston de entutaj vendoj æefe influas la kvantaj aæetoj de aliaj libroservoj. Parto de tiuj aæetoj kompreneble ne atingis individuajn klientojn ankoraý pasintjare. Tial estas interesa ankaý la alia listo, kompilita surbaze de unuekzempleraj aæetoj, surlokaj aý perpoþtaj, en la butiko en Roterdamo.

    GK UEA
    Simo M. en LS UEA
    La foto montras la libroservon de UEA en Roterdamo. Antaý la komputilo sidas la libroservisto Simo Milojeviæ. (Fotis Halina Gorecka)


    Vendoj entute

    Saluton! Esperanto aýtodidakte. A.Childs-Mee* 441
    Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 387
    Hejma vortaro. Red. J.Lindstedt* 348
    Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. L.Levin* 309
    Kio ni estas kaj kion ni celas? Pri la Praga Manifesto* 250
    Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V.Benczik* 207
    Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 205
    Internacia Kongresa Universitato 1999. Red. M.Lipari* 188
    Æiuj kune. Aktoj de la 1a Strategia Forumo de la E-Komunumo* 131
    Spirito de Eo kaj la "samideanaj" malamika¼oj. I.Bociort* 128
    Berlino por turistoj. U.Becker 123
    Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch. E.-D.Krause 116
    Faktoj kaj fantazioj. Progresiga legolibro. M.Boulton* 115
    Saluton! (Kasedo por la lernolibro)* 112
    Slango kaj ¼argono en Esperanto. W.Pilger 112
    Asteriks æe la olimpiaj ludoj. Goscinny/Uderzo 109
    Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga UK* 106
    Esperanto Sleutel. Nederlanda þlosilo 104
    Esperanto for beginners. M.C.Butler 102
    Esperanto sen mitoj. Z.M.Sikosek 100
    Monumente pri Esperanto. H.Röllinger* 100


    Unuopaj vendoj

    Hejma vortaro. Red. J.Lindstedt* 92
    Slango kaj ¼argono en Esperanto. W.Pilger 82
    Esperanto sen mitoj. Z.M.Sikosek 69
    Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. L.Levin* 64
    Kio ni estas kaj kion ni celas?* 63
    Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 57
    La liturgio de l'foiro. J.Camacho 55
    Berlino por turistoj. U.Becker 52
    Lingva arto. Red. V.Benczik* 50
    La þtona urbo. A.Löwenstein 48
    Spirito de Eo kaj la "samideanaj" malamika¼oj. I.Bociort* 46
    Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 42
    Faýsto. J.W. von Goethe, trad. K.Schulze 39
    Kulturo kaj evoluo. M.Claxton* 39
    Saluton! Esperanto aýtodidakte. A.Childs-Mee* 37
    Por aktiva lingvopolitiko* 35
    Terminologia gvidilo. H.Suonuuti* 33
    Klara vortaro Esperanta-araba. G.Abraham* 33
    ... sed estas ne. Persone. (Kompakta disko) 32
    Nova Esperanta krestomatio. Red. W.Auld* 31
    Al lingva demokratio. Nitobe-simpozio. Red. Fettes/Bolduc* 31


    Pozitiva debato en Berno

    Dudeko da personoj, el æiuj E-kluboj funkciantaj en Svislando, æeestis en Berno 12 feb en vigla debato kiun enkondukis la æefaj gastoj, Bruno Masala kaj Giorgio Silfer. Laý la demandoj kaj konkludoj evidentiøis, ke la projekto de Esperanta Civito (malgraý kelkaj opinioj pri ties frueco) respondas al tio, ke Esperanto estas ankaý identigilo, ke homoj sentas per øi komunan identecon. La projekto proponas strukturiøon kiu plenumas leøodonan kaj prestiøodonan rolon, kaj jam de longe sentatan bezonon pri komuna kondutkodo kaj arbitracia instanco.

    Laý d-ro Silfer, aliøi al la Pakto por la Esperanta Civito estas granda þanco por UEA: unue, per siaj pli ol 7000 membroj øi povus facile kontroli la evoluon de la Civito; due, pro la originala federalisma formulo de la Civito, la propono de prezidanto Enderby (kiu povus esti tre taýga Konsulo) povus realiøi sen danøero de malintegriøo en UEA -- per øeneralaj balotoj la unuopaj civitanoj decidus pri la politika linio de Esperantio, dum la unuopaj establoj (kiel UEA) povus gardi sian statutan neýtralecon.

    La Evolukomisiono konklude rimarkas, ke tiaj debatoj estas tre utilaj, ankaý por karakterizi la naskiøontan Civiton. Ni dankas al la organizinto, la Estraro de Svisa Esperanto-Societo, al la gastoj kaj al la æeestintoj.

    HeKo


    KURTE

    Portugala E-Asocio, post longa traktado k korespondo, per decido de la æefministro António Guterres ricevis la statuson de "Kolektiva institucio de publika utileco". Laý tiu æi statuso PEA estas morale egaligita al la publikjuraj establoj apartenantaj al la malcentralizita þtata administra aparato; øi ricevis limigitan antenrajton, senþarøon pri tribunalaj kostoj, pri stampa takso k aro da impostoj. (Nia Bulteno)

    Unuiøo Franca por E-to partoprenis æe "Salon de l'Education" (Porte de Versaillers) per propra budo k entute 16 de¼orantoj. (Franca Esperantisto)

    Unuafoje funkciis E-kurso en la programo de Eýropa Vegetarana Kongreso en svislanda Widnau; la kurson gvidis italino Carla de Lorenzi. (La Letero de "Esperantista Vegetarano")

    La æefgasto de la 12a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA (13 maj 2000) estos la konata movada aganto, eseisto k oratoro Gian Carlo Fighiera el Italio. (GK UEA)

    La plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, spertis 14-procentan kreskon en unu jaro. La ¼us aperinta listo de gastigantoj enhavas 1075 adresojn en 76 landoj; en 1999 la libreto nombris 945 adresojn. (GK UEA)

    25 nov 1999 Alicja Sakaguchi akiris æe universitato Adam Mickiewicz en Poznan la plej altan gradon en akademia kariero, tiun de habilitiøinta doktoro, pro la 492-paøa germanlingva tezo "Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj". (Esperanto)

    21 okt 1999 en Baku dudeko da e-istoj k subtenantoj fondis Azerbajøanan E-Asocion. (Esperanto)

    La seminario por instruistoj de E-to en Modena (Italio) 4--5 dec 1999 allogis preskaý 60 personojn, kiuj akceptis Apelon de Modena kun rekomendo pri fondo de Eýropa Instituto de E-to. (l'esperanto)

    La tradicia novjarfesta 16a Internacia Festivalo en Münster (Germanio) kolektis la rekordan nombron de 202 diverslandaj aliøintoj. (Esperantolehti)


    Adiaý SEJM, vivu REJM

    Kadre de REK en Æeboksary (3--6 feb 2000) okazis konferencoj de REU (pri øi Yurij Karcev raportis en la marta kajero) kaj de SEJM. La konferenco de SEJM (24 delegitoj) elektis novan sepkapan komitaton. La prezidanto iøis Vitalij Malenko el apudmoskva urbo ¬ukovskij; la aliaj estraranoj -- Jekaterina Burmisova, Jekaterina Ignatjeva, Natalia Grigorjevskaja, Konstantin Vi¶rov (æiuj el Æeboksary), Onjo Æernyþova kaj Oæjo Dadaev (ambaý el Moskvo). SEJM -- la historia nomo de la asocio, de pluraj jaroj ne deæifrenda -- estis þanøita al REJM -- Rusia Esperantista Junulara Movado.

    Nikolao Gudskov


    La dek-dua arta festivalo

    4--9 mar 2000 en urbo Nabere¼nyje Æelny (Tatarstano) okazis festivalo EoLA-12 (EsperantO -- Lingvo Arta). En øi partoprenis pli ol 60 personoj.

    En la programo estis: artaj konkursoj laý kelkaj branæoj, koncertoj de eminentuloj, dancmaratono, aranøoj okaze de la Virina festo (8 mar), konkurso pri la titolo "Animo de EoLA".

    E-klubo Gaja krokodilo el Nabere¼nye Æelny denove prezentis spektaklon Þtona gasto laý la tragedio de Aleksandr Puþkin. Unuafoje tiu spektaklo en N. Æelny estis prezentita pasintjare dum Volgia E-Renkontiøo.

    Por la festivalo venis el Francio kaj koncertis JoMo (Jean Mark Leclerq). Post EoLA li koncertis ankaý por neesperantistoj en Nabere¼nyje Æelny kaj en aliaj urboj.

    Okazis komuna kunsido de REJM-komitato kaj REU-estraranoj. Estis decidite, ke ambaý organizoj kunorganizos sekvontajn OkSEJT, REK kaj EoLA.

    Yurij Karcev
    EoLA-12
    JoMo en Tatarstano (Fotis Yurij Karcev)


    Esperanto fakultative

    26 feb en Mahaækala (Dagestano) okazis prelego de Abdurahman Junusov en la mezlernejo "Sahab". La aýskultantoj -- æ. 50 gelernantoj kaj kelkaj instruistoj -- reagis tre vigle kaj faris multege da demandoj... Rezulte la lernejo proponis al Junusov instrui Esperanton oficiale kiel fakultativan studobjekton. La necesajn oficiala¼ojn oni jam komencis aranøi.

    Abdurahman Junusov


    PEN kaj Esperanto en Moskvo

    Fine de majo en Moskvo okazos kongreso de internacia PEN-klubo. Ankaý Esperanta PEN-Centro estos reprezentita tie per sia delegito, redaktoro de Literatura Foiro Ljubomir Trifonæovski (Bulgario).

    Li partoprenos la kongreson, okazontan en moskva hotelo Redisson-Slavjanskaja (dum kiu la kongresanoj estos akceptitaj de i.a. urbestro de Moskvo Jurij Lu¼kov kaj elektota þtatprezidanto), kaj renkontiøos kun moskvaj esperantistoj. Bonþance liaj planoj koincidos kun kunveno de Moskva Literatura E-klubo, do Trifonæovski kaj moskvaj esperantistoj havos eblecon konatiøi ne nur persone, sed ankaý literature, konforme al la celo de la vizito de la honora gasto.

    Grigori Arosiev


    Feliæa vicprezidanto

    19 feb la spektantoj de kanalo NTV en nova, rapide populariøanta divenludo Ho, feliæulo! povis vidi la nunan vicprezidanton de REU Georgij (Garik) Kokolija.

    Grandega E-insigno sur lia brusto certe tuj allogis atenton, kaj laý peto de la ludgvidanto Garik volonte kelkfraze rakontis pri Esperanto kaj tradukis la proponitan dira¼on en nian lingvon. Kompare kun aliaj ludantoj li aspektis tre vigle kaj impone, sed en la sekva (26 feb) ludo bedaýrinde eraris en ne tro komplika demando, tamen gajnis konsiderindan monsumon. Garik estas arda þatanto de pli-malpli intelektaj TV-distra¼oj kaj oni jam vidis lin en Propra ludo kaj Komprenu min -- æiam kun la sama insigno kaj kun entuziasmaj vortoj pri Esperanto. Mi jam atentigis onin, ke tio estas bona maniero de propagando...

    Uzante la okazon, mi aldonas, ke 8 apr oni povos/is vican fojon vidi min en Propra ludo (TV6), kvankam kun malpli sukcesa rezulto ol kutime...

    Valentin Melnikov


    OrSEJT-32 preparata

    Feliæe, Tomska E-klubo sukcesas dufoje jare organizi kurson por komencantoj. Gvidas øin Katajeva jeLena.

    Komence de marto startis nova kurso. Venis pli ol 20 homoj, kiuj apenaý trovis lokon en malgranda æambro, disponigita al esperantistoj. Tiuj kursanoj estas tre bonþancaj, æar somere ili povos apliki siajn sciojn de esperanto kaj ekhavi multajn amikojn dum OrSEJT-32 apud Tomsk.

    Bedaýrinde, ekonomiaj kialoj tre malhelpas al novuloj eksenti æiujn plusojn kaj agrablojn de esperanta medio æar "kuirado en propra kaldrono" (t.e. en sia urbo) ne larøigas la "horizonton". Antaýe en Siberio estis regulaj renkontiøoj laývice en multaj urboj. Nun du-tri taga vojaøo al alia urbo koste egalas al duonmonata meza salajro. Do, almenaý someraj tendaroj povas revivigi iaman E-aktivadon.

    La tomskaj esperantistoj nun aktive preparas someran tendaron OrSEJT-32. Jam estas elektita loko, øi situas æe rivero Obj, æ. 60 km de Tomsk. Ni planas unutagan ekskurson al Tomsk, dum kiu niaj gastoj konatiøu kun "Siberia Ateno" (tiel oni alinomas la urbon).

    Tre baldaý loka organiza komitato eldonos oficialan invitilon kun detaligo de la prezoj kaj kondiæoj.

    Estas kompilata kultura programo kaj øin kunordigas Katajeva jeLena. Se iu volas kontribui al la programo, sendu viajn kontribua¼ojn al þi.

    Æiun matenon ni dediæos al diversnivelaj lingvaj kursoj kaj metiejoj, tial ni alvokas aktivulojn anonciøi kiel gvidantoj de lingvaj kursoj kaj informi nin pri programo de kurso. Posttagmeze plejparte estos aktivaj aranøoj kaj la vesperoj estos dediæitaj al artaj kaj tradiciaj vesperaj aranøoj.

    Kaj la noktoj kiel æiam estos dediæitaj ne al dormo, sed al kantoj æe lignofajro kaj ludoj. Ja veturi 3000 mejlojn por dormi -- ne, eble po unu-du horo por okulo, ne pli, kaj matene vin vekos tradicia -- "Al la matena kunveno!"

    Kontaktu la organizantojn poþte aý rete:

    Adreso: 634055 Tomsk-55 ab. ja. 2289, Ruslando.
    Rete: gbasov@hcei.tsc.ru

    Gennadij Basov


    Æelaga renkontiøo

    Ivanova Esperanta Renkontiøo (IvERo) okazos 2--9 jul 2000 æe lago Rubskoje. IvERo estas dediæita al la 110-jariøo de la E-klubo en Ivanovo, fondita en la pasinta jarcento laý iniciato de Antoni Grabowski.

    En la historio de la E-movado en nia urbo, samkiel en nia lando, klare distingeblas periodoj de progreso kaj stagno, disfloro kaj plentrankviliøo. La lastaj koincidas kun la mondmilitoj, la ekonomiaj kaj politikaj krizoj. Æi tio estas komprenebla æar esperanto, kiel la rimedo de internacia komunikado, pli sukcesas en senmilita kaj senkriza tempoj.

    Al pluraj problemoj de nia æiutageco ni volus kontraýstarigi nian esperanto-spiriton, nian amikecon, nian deziron revigligi la plej bonajn tradiciojn de nia klubo kaj de la ruslanda E-movado.

    La renkontiøo okazos æe bordo de la lago "Rubskoje", en studenta ripozejo de Ivanova Þtata Universitato. Tiu loko estas fama pro la pura lago kaj pitoreska naturo.

    La programo enhavos: festan koncerton okaze de la 110-a jariøo de Esperanto en la urbo, prelegojn kaj lekciojn pri historio kaj literaturo, instruadon de Esperanto, kursojn por tradukistoj kaj interpretistoj kaj plurajn kulturajn kaj sportajn aranøojn.

    Kotiztabelon, aliøilojn kaj aliajn utilajn informojn bonvolu peti æe Irina Galicyna:

    Adreso: ul. Kudrjaþova, 82-A-37, RU-153009, Ivanovo, Ruslando
    Rete: irga@interline.ivanovo.ru

    Irina Galicyna


    Nova¼oj de la projekto EKI

    18--19 mar en Kostroma okazis ankoraý unu gast-kurso, kiun æi-foje gvidis Onjo Æerniþova de Moskvo kaj Natalja Grigorjevskaja de Ivanovo. Partoprenis sep klubanoj, kiuj pliperfektiøis pri la lingvo -- instruis ilin æefe Onjo, kaj ankaý trejniøis pri grupa laboro -- tiun parton gvidis Natalja.

    La kostromanoj bone prepariøis por la kurso. Donaco por la instruistinoj estis la kluba E-gazeto, kiun oni komencis eldoni en Kostroma (prizorgas Aleksej Kuznecov).

    Andrej Ananjin


    LOdE en Petrourbo
    La 13an de marto la eldonanto kaj redaktanto de La Ondo de Esperanto renkontiøis kun Peterburgaj esperantistoj en la hejmo de Meri Aboljskaja. (Fotis Nina Gonæarova)


    La Papaj Signaloj en GliwiceJohano Paulo II

    Malgraý, ke pasis jam kelkaj monatoj post la 14a Ekumena Kongreso en Gliwice (LOdE. 1999: 10), æiam la pensoj revenas al tiuj belaj, neforgeseblaj momentoj, kiujn ni travivis dum la kristana aranøo.

    Gesamideanoj el diversaj landoj, kristanoj de diversaj konfesioj kune preøis en la sama lingvo al la sama Dio, partoprenis diservojn, kantis kaj havis la eblecon admiri la dramon Signaloj de Karol Wojtyla -- la nuna Papo Johano Paýlo la IIa, kiun prezentis dum la arta programo pola aktorino Jadwiga Gibczynska. La aktorino bonege sukcesis transdoni al la spektantoj la enhavon de la teatra¼o, la pensojn de la aýtoro -- nia Sankta Patro.

    Estas interese, ke la aktorino kaj Papo ambaý estas poloj el la sama urbo Krakovo. Jadwiga Gibczynska jam multfoje kaj sukcese prezentis verkojn de la nuna Papo. Æiuj spektintoj estas dankaj al la aktorino.

    Necesas aldoni, ke la tekston de Signaloj esperantigis dum la milita stato en Pollando meritplenaj verkistoj kaj esperantistoj, jam forpasintaj, pastro Jan Kos kaj d-ro Tyburcjusz Tyblewski.

    Boguslaw Sobol


    Kiu estas reganta?

    Min mirigis la 2a numero de La Ondo. Mi pensis, ke la revuo estas (æefe) por la ruslandanoj. Sed estiøis impreso, ke en øi fremdlandanoj skribas por fremdlandanoj.

    Kaj tiu æi Civito? Æu parodio aý malbona intenco? Kaj kion proponas la ideoj pri la elito kaj plebo? Ridinda demando: kiom da plebanoj necesas por "nutri" unu elitanon?

    Rememoriøas la malnova sentenco "dividu kaj regu". Oni nin dividas, sed kiu estas reganta?

    Nikolaj Batyrev


    Ni kontribuu al La Ondo por pliinteresigi øin

    En La Ondo 2000: 3 Tamara Durnickaja faras etan riproæon al la nuntempaj aýtoroj de La Ondo, interalie al mi.

    Mi ne volas iel ajn repravigi min (kvankam mi dankos al tiu kiu indikos mian artikolon en La Ondo en kiu mi admiris min mem -- æu Durnickaja povas tion fari?), sed diri jenan aferon. Kia situacio de Esperanto en la lando ekzistas -- tian gazetaron ni havas. La Ondo de Esperanto (kvankam mi sufiæe ofte kritikas øin) estas la sola regula bona revuo en Rusio, kaj øi preskaý æiam donas la indan atenton al æiuj E-eventoj en Rusio.

    Krome menciendas ke multo dependas de la aýtoroj: se iu ne sendas artikolon pri iu granda E-renkontiøo en Rusio, do æu la redaktoro povas mem verki øin?!

    Divido je slavofiloj kaj okcidentuloj estas, laý mi, tute malprava nun. Æu por esti opiniata patrioto de Rusio, mi devas ne vojaøi eksterlanden, nenion skribi pri eksterrusiaj E-aferoj kaj simile? Mi vidas neniun realan kialon por fari tian disdividon.

    Mi konsentas kun Durnickaja ke Slavonaj Skriboj de Sergio Pokrovskij ne estas la plej interesa, tamen mi dubas ke ankaý la artikolo pri lernado de Esperanto kiel lingvo de la Tutmonda Revolucio vokus amasan intereson.

    Do ni estu kontentaj pri tio kion ni havas, kaj -- kontribuu al La Ondo por pliinteresigi øin.

    Grigori Arosiev


    Walter ZelaznyPri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aý intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

    Tria parto de la eseo de Walter Zelazny

    Legu en nia retpaøaro la unuan kaj duan partojn
     

    Æu helpo aý terura turmento?

    Esperanto estas eýropa fenomeno; universala tiom, kiom Eýropo estas universala, sed de tago al tago malpli. Eble la mondo bezonas Esperanton, sed certe ni eýropanoj, kun la lingvopolitiko de la Eýropa Unio. La plej terura idearo ligita kun la Fina Venko estas agado por la Tria Mondo. Oni pensas, dum Esperanto ne venkis en Eýropo kaj Norda Ameriko, provi Afrikon aý la islaman mondon. Por realigi tiun marþon oni bezonas monon.

    Unue æiu esperantisto bezonas iun vivnivelon. Se la vivnivelo en la koncerna lando ne superas pokape 1000 usonajn dolarojn jare, propagandi tie Esperanton estas hipokriteco. En la Tria Mondo la lokaj elitoj estas edukitaj en Eýropo kaj æefoj de la politika vivo scias, kio estas Esperanto. Æiukaze, Esperanto ne fariøu ankoraý unu armilo de la eýropa imperiismo, kaj certe tiel øi povas esti opiniata en certaj islamaj landoj. Prefere ne helpi ol malbone helpi.

    Nia tasko estas helpi al æiu esperantisto, æu Vjetnama aý Sudana, æu Malagasa aý Nikaragva. UEA pretas eæ pagi por kelkaj la kotizojn. Absurde, ja la kotizo valoras en certaj landoj unumonatan salajron. Kiu okcidentano pagus kotizon en la valoro de sia unumonata salajro? Prefere oni tuj metu la monon de la Fonda¼o Canuto al elspezoj de UEA (dekalkulante --SA), finfine estus la samo. Oni diras, ke pro tio certaj esperantistoj el malriæaj landoj øuas la membrecon en la oficiala Movado. Mi komprenas, ke oni povas øui legi, vojaøi, sed æu øui membriøi? La koncepto de la øuo estas relativa. Kaj ankoraý pli relativa, se oni ne øuas, sed se iu øuigas onin ... pri membreco. Vera paradizo! Estas ankaý alia ebleco, æu la kotizsistemo ne estas erara?

    Se oni bezonas monon, oni reformu la strukturojn

    Mi esperantiøis antaý 25 jaroj -- sufiæa tempo por rimarki þanøojn en la mondo kaj en Esperantio. Unu sola afero kiu ne þanøiøis estas la strukturoj de la oficiala Movado. Æiam la sama politike versala eksmoda koncepto neniel respondanta al la movada realeco, kopianta blinde la modelojn de la politika mondo laý la landlimoj ofte aranøitaj per la rilato de fortoj, neglektanta tutajn popolojn, ekzemple, Katalunojn.

    La mondo þanøiøas, ekonomio seræas novajn eblecojn. Okazas tutmondiøo de la merkatoj, laborfortoj kaj mono. Dum unu jaro oni povus grave pligrandigi la kapitalon de UEA per vendo de la sidejo en Roterdamo, aæeto de nova sidejo en Prago aý Budapeþto, per malcentrigo de la laboro kaj per malaltigo de salajroj de oficistoj. Kial oni gajnu la nederlandan salajron, se eblas per duono de la sama mono fari same æion kaj digne vivi en Krakovo, Zagrebo aý Karolovaro. Kial oni kolektas monon por la sidejo en Nov-Jorko? Se tiel gajnita mono devas esti elspezita por la esperantigo de la islamaj landoj, prefere oni disdonu tiun monon al malriæaj esperantistoj, ekzemple, en islamaj landoj. Mi supozas, ke se UEA havus dekoble pli grandan kapitalon, la mono donus neniun alian rezulton ol dungon de dekoble pli da oficistoj. Nenio pli. Pro tio æiutaga alvoko pri varbado... Oni devas fini tiun konstantan senhontan almozpetadon sub la preteksto de la varbado de novaj membroj. Ja ni scias, ke þanøinte la kotizsistemon oni povus havi 50 mil membrojn. Sed tiam ne eltenus la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo.

    Æi tie mi trovas paradokson: malkreskas nombro da Esperantistoj en riæaj landoj kaj kreskas en la malriæaj. UEA sciu, ke tio estas konstanta procezo, almenaý dum la jaroj de la konstruado de la Eýropa Unio. Riæaj iøas iomete pli povraj, kaj povraj iøas iomete pli riæaj. Iam ili teorie devos egaliøi. Tio okazas ne pro tio, ke la riæaj disdonas monon al la povraj. La falo de la komunismo liberigis certajn ekonomiajn procezojn; la protekta socia sistemo de la riæaj eýropaj þtatoj bremsas la ekonomian evoluon. Pro tio al la kaso de UEA venas malpli da mono. Æu vere oni ne trovos homojn pretajn labori en Orienta Eýropo kontraý duono de la nederlanda (eæ modesta) salajro? Mi pretas doni liston de kompetentaj kandidatoj (kiu ne entenas min).

    Do, æu bone aý malbone? Bone æar la nombro kreskas, malbone æar la mono malkreskas! Do pri kio temas? Se oni ne scias pri kio temas, temas pri mono.

    Propono n-ro 245

    Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por Esperanto mi konstruus Esperantion. Tiel kiel judoj konstruis kibucojn. Mi elektus Hungarion, Kroation aý Litovion. Mi restu en Hungario, kiun mi proponas, sen eniri detalojn, ne forgesante ke æio estas relativa, æar:

    -- øi situas en la centro de Eýropo, posedas faman metropolon;

    -- øi posedas relative multajn esperantistojn, nombre kaj æefe kvalite;

    -- Esperanto estas ligita korpe kun tiu lando (la hungara periodo), eble la plej grava por Esperanto, ne forgesante pri interlingvistiko;

    -- øia lingva situacio en Eýropo (de la esperanta vidpunkto) estas la plej interesa;

    -- øi estas nek tro granda (kiel Rusujo), nek tro eta (kiel San Marino);

    -- øi havas stabilan reøimon, dignan vivnivelon;

    -- Hungaroj øuas Esperanton pli ol, ekzemple, francoj aý poloj;

    -- Hungario baldaý fariøos membro de Eýropa Unio.

    Mi metus tien la æefajn E-Instituciojn, kune kun SAT kaj CO. Sed tio estus tro por Esperantistaro, æar tiuj kiuj loøas en Bruselo volas tion fari en Eýropa Komunumo, kaj tiuj kiuj loøas en Nov-Jorko volas tion fari por la tuta mondo! Riæaj ambicioj, sed nenio pli! Kaj tiuj kiuj loøas en Litomiþlo nur apogu tiujn, kiuj loøas en Bruselo kaj Nov-Jorko.

    Kompreneble konstruo de Esperantio ne devus esti konstruo de iu þtato. Øi estus simple demando pri iu Esperanta Spaco. Anstataý paroli kun æiuj politikistoj de la mondo, oni parolu kun la hungaraj politikistoj, sciencistoj, artistoj. Se Esperanto venkus nur en unu lando, ekzemple per la oficialigo en la lerneja sistemo, tio estus preskaý duono de la Fina Venko. La dua duono venkos poste per si mem! Kiu kuraøus diri, ke Propono n-ro 245 estas pli aý malpli serioza ol tiu pri la konkero per Esperanto de la islama mondo aý Kampanjo 2000?

    Fine, oni ne forgesu, ke baldaý eniros la Eýropan Union Æe¶io, Hungario kaj Pollando, eble ankoraý aliaj landoj, kaj tiam okazos la vera Babelturo en la pintoj de la eýropaj organizoj. Kial strategia buroo de UEA restu en Nov-Jorko, sed ne preparu terenon en Varsovio, Prago aý Budapeþto?

    Lupo inter plebanoj

    Ni ne havas intelektulojn. Se oni kuraøus diri, ke tiaj estas, temas pri tiuj, kiuj jam ricevis la bacilon de Esperanto kaj faris karieron ekster la oficiala Movado. Esperantio povas pagi kelkajn oficistojn, sed neniun seriozan intelektan laboron! De tempo al tempo intelektuloj faras ion senpage por Esperanto: tia estis tuta serio de la interlingvistikaj studoj, sed plej ofte lige kun la universitata okupo de koncernulo(j), pagita per institucioj neesperantaj, kiuj en la kazo de konkreta esplorado servis ankaý por Esperanto. Feliæe, tion en la lastaj jaroj oni rekonis en la oficiala Movado kiel pozitiva¼on. Mi memoras, ke iam pri la PSEK-aj seminarioj aý pri la Manifesto de Raýmo estis malpermesite mencii ion ajn en la organo.

    Tiun esperantologian kaj interlingvistikan intelektan laboron la oficiala Movado ricevis senpage. Simile estas pri la esperantologiaj studoj en la Universitato ELTE en Budapeþto, en CDELI kaj aliaj lokoj.

    Sed estas diverstipaj intelektuloj, unu el ili ekzemple skribis:

    "Malfaciliøanta situacio ekonomia æie tra la mondo ne povas pasi senspure en nia movado, kie same sentiøas pli febla libro-merkato. Truditaj þparoj trafas æiam unue la superfluon kaj la lukson. Kiel nobla hobio Esperanto apartenas al æi superflua lukso".
    Se mi ne eraras, la unuan fojon pri la nobla hobio parolis Kalocsay, certe ne en la subteksto de la superflua lukso, tian Kalocsay ne posedis... Mi danku al s-ro Haupenthal, kiu prilumis nin pri la nuna monda krizo kaj Esperanto. Esperanto naskiøis ne nur en krizo, sed en mizero. Kelkaj æefverkoj, ekzemple, Metropoliteno de Varankin aý poezio de Deþkin naskiøis ne en la superflua lukso, sed:
    Min ne ornamas laýra krono,
    Kaj ofte trafis min malbono,
    Eæ malliberejo kaj ekzil'.
    Nun mi ekscias, ke la monda ekonomio povas influi Esperanton. Kiusence? La krizo trafas æiujn egale, sed pli egale la malriæajn. Kaj kie, en Germanio aý Usono? Ne nur en Esperantujo oni vendas malpli da libroj. Oni produktas pli kaj pli, æiam kun pli kaj pli malgranda eldonkvanto kaj vendas malpli. Tia estas la monda tendenco.

    Estas malfacile paroli pri la influo de la ekonomia krizo al Esperanto. S-ro Haupenthal rimarku, ke la kresko de la vivnivelo en Hungario, Pollando, Æe¶io kaj Slovakio ne pligrandigis tie aæetadon de E-libroj! Male, oni rimarkis la regreson de la oficiala kaj ne oficiala Movadoj tie, kvankam la vivnivelo kreskis. En eksa Soveta Unio la demokratigo de la politika vivo, sed ne kresko de la vivnivelo, liberigis E-fortojn.

    Pro kio Kabe kabeis?

    Kabe kabeis ne pro la monda ekonomia krizo, nek pro manko de la superflua lukso. Simple li faris æion, kion li povis fari en Esperantio, kaj la ceteron lasis al la plebo. Esperantajn amik(in)ojn li ne trovis, nek intelektulojn; li kabeis, kiel kabeis miloj da esperantistoj. Kaj ne ekzistas pli terura kaj tragika afero por Esperantio, ol kabeado de Kabe'oj. Feliæe ne æiam, aý æefe ne pro ekonomiaj kaýzoj. Tamen se iu traktas Esperanton superflua lukso, estas normale ke tri aý kvar mil usonaj dolaroj pomonate ne sufiæas por la nobla hobio.

    Projekto de analizo n-ro 1

    Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por la Fina Venko mi pagus unue kelkajn specialistojn pri sociologio kaj politikologio kaj starigus jenajn demandojn:

    -- Æu ekzistas tipa esperantisto aý tipo esperanta?

    -- Kiom longe restas esperantisto en la oficiala Movado, kiam li/þi restas øismorte en la oficiala Movado, kiam li/þi kabeas, pro kio?

    -- Kiel li/þi eksciis pri Esperanto?

    -- Kia estas la esperantistaro profesie, okupe, vivnivele?

    -- Pro kio oni restas en Esperantujo (kredas la Finan Venkon, estas raýmisto, øuas Esperanton pro turismo, UK-oj ktp)?

    -- Kia mondkoncepto ligas lin/þin kun Esperanto (pacbatalo, anarkiismo, kristanismo, mondcivitaneco)?

    -- Æu la financa politiko de UEA estas øusta?

    -- Kiel informi pri Esperanto en la epoko de komputila kaj interreta periodo?

    -- Kia estas la reala nombro de Esperantistoj, kiom da ili restas ekster la oficiala Movado?

    -- Pro kio la nombro de Esperantistoj stagnas de 80 jaroj. (Se øi ne stagnas, UEA devus havi ne 20 mil, sed 200 mil membrojn.)

    -- Kiel aspektas la financa malegaleco en Esperantio?

    -- Æu esperantistoj nur verkas, æu ili ankaý ion legas?

    -- En kiuj landoj Esperanto estas la plej populara, pro kio? Æu en Hungario, Litovio pro lingvaj baroj, æu en Germanio pro alternativa vivo, æu en Kubo pro la fenestro al la mondo, æu en Bulgario pro Dimitrov?

    -- Æar ne eblas subvencii la tutan mondon, æu ne valorus trovi unu þtaton kiu donus juran valorigon por Esperanto? (Ne forgesu ke prof. Frank komencis de San Marino).

    -- Kio þanøiøos en la mondo post la Fina Venko? Æu tiam via vivo estos pli feliæa? Æu la Fina Venko permesos al vi realigi ion alian, kion?

    -- Æu UK ne estas por vi unu semajno en la jaro, kiam vi sentas vin kiel en la esperanta patrujo?

    -- Æu varbado havas sencon?

    -- Kiuj estas dumvivaj esperantistoj? Per kiuj metodoj ilin selekti de la goja socio?

    -- Kiel malcentrigi la oficialan Movadon, kiujn strukturajn þanøojn necesas fari por þpari monon?

    -- Kial en la lastaj 30 jaroj la plej brilaj atinga¼oj por Esperanto sukcesis ekster la oficiala Movado: PIV, interlingvistiko, sociolingvistiko (ligitaj kun CDELI, ELTE, PSEK, KCE, OSIEK), Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, La Gazeto, laste La Ondo de Esperanto, eldona kaj informa politiko de HEA, la orientig-kleriga pedagogio, AIS, la politiko de Iltis-eldonejo, la sukceso de Esperanto en PEN?

    Kompreneble, tiu listo estas unu el eblaj nekompletaj ekzemploj de la demandaro. Oni devus komenci de teoriaj premisoj, bone fiksi celojn de la esploro, metodojn ktp kaj komenci scii, kio estas la oficiala Movado. Sciante tion mi pli bone komprenus nian rolon post la jaro 2000! Jen la plej necesa projekto, realigebla, sen kiu ajna plua planado estas vana.

    Sen la esploroj oni povas starigi ankaý esperantajn planojn surbaze de astrologio, kaj mi vetas, ke tuj pretos kunlabori deko da specialistoj!

    (daýrigota)


    TwainMalfacilas esti kandidato

    de Mark Twain


    Senprecedenca kaj neimagebla oni titolis la decembran parlamentan balotkampanjon en Ruslando. Efektive, la pli multaj kandidatoj elektis ne proponi ion pozitivan sed nigrigi kaj enkotigi la konkurenculojn. Sed tiu taktiko ja havis plurajn precedencojn æie en la mondo, kaj øin bone povis imagi Mark Twain antaý 130 jaroj en Usono.

    Nenio novas sub la sun'...


    Antaý kelkaj monatoj mi estis proponita, kiel sendependa kandidato, por la gubernatora posteno de la glora þtato Nov-Jorko en baloto kontraý Stewart L. Woodford kaj John T. Hoffman. Iel mi sentis, ke mi havas grandan avantaøon kompare kun tiuj æi øentlemanoj, nome -- bonan reputacion. Eæ se ili iam sciis, kio estas havi bonan renomon, oni povus facile konstati laý la ¼urnaloj, ke tiu tempo jam pasis. Estis evidente, ke dum la lastaj jaroj ili bone alproprigis æiajn hontindajn krimojn. Sed øuste kiam mi jubilis pro mia avantaøo kaj sekrete øojis pro øi, malpura subfluo de øeno "agacis" la profunda¼on de mia feliæo -- ja mi aýdos mian nomon menciata en proksima konekso kun la nomoj de tiuj personoj. Tio æiam pli øenis min. Fine mi skribis pri tio al mia avino. Þia respondo estis rapida kaj akra. Þi skribis:

    "Dum via tuta vivo vi neniam faris hontindan agon, tute neniun. Rigardu la ¼urnalojn... Rigardu ilin kaj komprenu, kiaj individuoj estas Woodford kaj Hoffman, kaj poste pensu æu vi devas propravole malaltigi vin al ilia nivelo kaj komenci publikan debaton kun ili".

    Øuste pri tio mi pensis! Mi ne dormis eæ unu sekundon dum tiu nokto. Sed finfine, mi ne povis retiriøi. Mi fordonis min komplete kaj devis daýrigi la batalon. Indiferente foliumante ¼urnalojn æe la matenmanøo, mi subite trafis jenan alineon, kaj mi povas sincere diri, ke neniam antaýe mi estis tiel embarasita:

    Falsa ¼uro. Eble nun, kiam sinjoro Twain aperas antaý la popolo kiel kandidato por la gubernatoreco, li degnos klarigi, kio kaýzis lian akuzon pro falsa ¼uro fare de tridek kvar atestantoj en Wakawak, Koæinæinio, en 1863? Per tiu falsa ¼uro li intencis forrabi de povra indiøena vidvino kaj ties senhelpa familio ilian magran bananbedon, la solan helpon kaj subtenon en ilia aflikto kaj mizero. Sinjoro Twain devas klarigi tiun aferon al si mem kaj al la bona popolo kiun li petas voædoni. Æu li faros tion?
    Mi pensis, ke mi krevos pro mirego! Tia kruela, senkora kulpigo -- ja mi neniam estis en Koæinæinio! Mi neniam aýdis pri Wakawak! Mi ne povus distingi bananujon de kanguruo! Mi ne sciis kion fari. Mi estis furiozigita kaj senhelpa. Dum la tuta tago mi povis fari tute nenion. La sekvan matenon en la ¼urnalo aperis ne malpli ol jenaj vortoj:
    Grave. Sinjoro Twain, kiel oni rimarkas, signifoplene silentas pri la falsa ¼uro en Koæinæinio.
    [Rim. Dum la cetero de la kampanjo, tiu ¼urnalo referencis al mi nur kiel al la "Hontinda ¬urrompinto Twain".]

    Poste "La Gazeto" aperigis jenon:

    Ni deziras scii. Æu la nova kandidato por la gubernatoreco degnos klarigi al tiuj el siaj samcivitanoj, kiuj intencas voædoni por li, kiamaniere liaj samkabananoj en Montano de tempo al tempo perdis siajn etajn valora¼ojn, kiuj poste æiam estis retrovataj en la poþoj de sinjoro Twain aý en lia "kofro" (¼urnalo en kiun li volvis siajn kapta¼ojn), kaj pro kio ili fine sentis sia devo amike lin admoni por lia propra bono: ili gudrumis kaj plumumis lin, rajdigis lin tia sur paliso, kaj konsilis al li senprokraste liberigi la lokon, kiun li kutime plenigis en la kampadejo? Æu li faros tion?
    Æu oni povus elpensi ion pli intence malican? Ja mi neniam dum mia vivo estis en Montano.

    [Poste, tiu æi ¼urnalo kutime parolis pri mi kiel pri "Twain, la Þtelisto el Montano".]

    Mi kutimiøis preni ¼urnalojn tiel atenteme, kiel levas sian litkovrilon enlitiøonto supozanta ke sub øi eble troviøas krotalo. Iutage miajn okulojn frapis jena teksto:

    Senmaskigita mensogulo! Pere de ¼ure konfirmitaj deklaroj de eskviro Michael O'Flanagan de Kvinpunkto kaj sinjoroj Kit Burns kaj John Allen de Akvostrato pruveblas nun, ke la abomena aserto de sinjoro Mark Twain ke la priplorata avo de nia standardisto John T. Hoffman estis pendumita pro stratrabo estas brutala kaj senbaza mensogo sen ombrotuþo kun la realeco. Senkuraøigite konstatas virtaj homoj, ke por akiri politikan sukceson estas uzita plej hontinda rimedo: atako de mortintoj en ties tomboj kaj makulado de iliaj honoraj nomoj per kalumnioj. Kiam ni pensas pri la angoro, kiun tiu mizera mensogo sendube kaýzas æe la senkulpaj familianoj kaj amikoj de la forpasinto, ni preskaý sentas emon inciti la ofenditan kaj insultitan publikon al senprokrasta kaj senjuøa venøo kontraý tiu kalumnianto. Sed ne -- ni lasu lin en la agonio de lia disþirita konscienco... (Sed se la pasio konkeros la publikon kaj se oni en blinda furiozo damaøus la korpon de la kalumnianto, estus nur tro evidente, ke neniu ¼urio povus kondamni kaj neniu tribunalo povus puni la kulpintojn pri tiu ago.)
    La inøenia fina frazo tiunokte translokigis min rapide el la lito kaj plu movis min tra la malantaýa pordo, kiam la "ofendita kaj insultita publiko" ensvarmis tra la antaýa pordo, rompante meblojn kaj fenestrojn en justa indigno dum la alveno kaj forportante æiun porteblan proprieta¼on dum la foriro. Kaj tamen mi povas ¼uri kun la mano sur la Biblio, ke mi neniam kalumniis la avon de gubernatoro Hoffman. Eæ pli, mi neniam aýdis pri li, nek menciis lin øis tiu tago kaj dato.

    [Preterpase mi menciu, ke la supre citita ¼urnalo ekde tiam referencis al mi kiel al "Twain, la Rabisto de Kadavroj".]

    La sekva ¼urnalartikolo, kiu altiris mian atenton, estis jena:

    Æarma kandidato. Mark Twain, kiu hieraý vespere devintus fari sian neniigan paroladon dum la mitingo de la Sendependuloj, ne alvenis øustatempe. Telegramo de lia kuracisto asertis, ke li estis atake batita de fuøinta jungitaro kaj ke lia kruro estis rompita en du lokoj -- kaj la suferinto kuþas kun grandaj doloregoj ktp, ktp, kaj multaj pliaj samspecaj absurda¼oj. Kaj la Sendependuloj klopodis pene gluti tiun mizeran artifikon kaj pretendis ne scii la veran kialon de la malæeesto de la senhontulo, kiun ili deklaris sia standardisto. Sed hieraý vespere oni rimarkis viron, kiu þanceliøe venis en la hotelon de sinjoro Twain en la stato de besta ebrio. Estas nepra devo de la Sendependuloj pruvi, ke tiu bestigita brutulo ne estas Mark Twain mem. Finfine ni kaptis ilin. Tiu kazo ne toleras eviton. La voæo de la popolo demandas tondre: "Kiu estis tiu homo?"
    Estis nekredeble, tute nekredeble, almenaý tiumomente, ke mia nomo vere estis ligita kun tiu skandala suspekto. Jam dum tri longaj jaroj mi eæ ne gustumis ajnspecan elon, bieron, vinon aý likvoron.

    [Evidentiøis, ke la tempo efikis je mi, kaj mi preskaý sen angoro vidis, ke en la sekva numero de la ¼urnalo mi estis titolita "Sinjoro Delirium Tremens Twain", kvankam mi sciis, ke tiu ¼urnalo kun monotona fideleco daýre tiel epitetos min øis la fino mem.]

    Ekde tiu tempo anonimaj leteroj fariøis grava parto de miaj poþta¼oj. Tiu formo estis øenerala.

    Kaj kio pri la oldvirino kiun vi piedfor¼etis de via konstrua¼aro, kiu estis almozpetanta. Paýlo Spion'.
    Kaj jeno:
    Kaj estas a¼ojn, kiu estas nekonadata al æiu krom mi. Vi prefere eksendu iom da mono al subskriptanto aý vi legos en la gazeto ion de Lerta Berta.
    Tio donas øeneralan impreson. Mi povus daýrigi ilin øis la supersatigo, se oni dezirus.

    Baldaý la æefa ¼urnalo de la Respublikuloj "kondamnis" min pro amasa subaæetado kaj la gvidorgano de la Demokratoj "senmaskigis" min pro grandskala æantaøado.

    [Tiel mi alproprigis du pliajn nomojn: "Twain, la Naýza Koruptulo" kaj "Twain, la Abomena Æantaøisto".)

    Tiutempe jam estis tiom brua postulo pri "respondo" al æiuj teruraj akuzoj kontraý mi, ke la redaktantoj kaj gvidantoj de mia partio diris, ke plua silento signifus por mi politikan ruiniøon. Kaj por fari ilian alvokon eæ pli akra, sekvatage en unu el la ¼urnaloj estis presita jeno:

    Vidu, kia homo! La Sendependa kandidato ankoraý gardas la silenton. Æar li ne kuraøas paroli. Æiu akuzo kontraý li estis abunde pruvita kaj apogita, kaj estas reapogata pere de lia propra elokventa silentado øis la hodiaýa tago, kaj li estas kondamnita por æiam. Vidu vian kandidaton, Sendependuloj! Rigardu tiun Hontindan ¬urrompinton, la Þteliston el Montano, la Rabiston de Kadavroj! Pripensu la personigitan Delirium Tremens, vian Naýzan Koruptulon, la Abomenan Æantaøiston! Fikse rigardu lin, profunde pristudu lin kaj tiam diru, æu vi povas doni viajn honestajn voæojn al tiu ulo, kiu ricevis per siaj hidaj krimoj tiom konsternan kolekton de epitetoj kaj kiu ne kuraøas malfermi sian buþon por refuti almenaý iun el ili!
    Ne estis alia rimedo por elturniøo, kaj mi en profunda humileco ekverkis "respondon" al la senbazaj akuzoj kaj malnoblaj kaj malicaj mensogoj. Sed mi neniam finfaris la laboron, æar sekvamatene venis gazeto kun nova horora¼o -- la freþa kalumnio serioze akuzis min, ke mi bruligis frenezulejon kun æiuj enloøantoj, æar øi øenis la vidon el mia domo. Tio certagrade panikis min. Sekvis la akuzo, ke mi venenis mian onklon por havigi al mi lian hava¼on, kaj oni postulis nepre malfermi lian tombon. Tio puþis min al la rando de frenezeco. Aldone oni akuzis min pro postenigo de miaj sendentaj kaj malkompetentaj oldaj parencoj por prepari manøa¼on en la hospitalo por trovitaj infanoj, kiam mi estis ties direktoro. Mi þanceliøis... þanceliøis. Kaj fine venis la atendita kaj taýga kulmino de la senhonta persekuto, kiun la partia malico estis trudinta al mi: dum publika mitingo naý etaj anaspaþantaj infanoj de æiuj haýtkoloroj kaj æifongradoj, laý instruo, sturmis la podion, brakumante miajn krurojn kaj nomante min "paæjo".
    Bildo de Maþa Ba¼enova
    Mi rezignis. Mi malhisis la flagon kaj kapitulaciis. Mi ne kapablis plenumi la postulojn por la Gubernatora Kampanjo en þtato Nov-Jorko, kaj tial mi sendis mian deklaron pri retiriøo de la kandidateco kaj subskribis øin amarspirite:
    "Sincere via,
    Iam deca homo, sed nun
    MARK TWAIN, H.¬., Þ.M., R.K., D.T., N.K kaj A.Æ."

    (1870)

    Tradukis el la angla Antônio de Ruyter kaj Wolfgang Kirschstein
     


    Anja KarkiainenPoemoj de Anja Karkiainen


    Anja Karkiainen, laýreato de Liro-99, loøas en kamparo proksime al Tampereo (Finnlando). Þi lernis la profesion de teknika tradukisto sed laboras kiel kontoristino en firmao, kiu instalas kaj ekipas malgrandajn aýtobusojn. Lerninte Esperanton en 1996 þi jam sekvajare komencis verki versa¼ojn kaj gajnis pro ili premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA (1998, 1999) kaj EKRA-99. Anja hobias pri literaturo, koruskantado kaj esperantigo de poemoj kaj kantotekstoj; þi estas ano en la organiza komitato de la Kultura Esperanto-Festivalo, kiu okazos æi-julie en Helsinko.
     

    * * *

    Patrino, patrinet'!
    Nun vin pro datreveno
    memoras mi kun spleno
    kaj ploras en sekret'.

    Patrino, patrinet'!
    Jam pasis plua jaro
    sopira en amaro,
    soleca en kviet'.

    Patrino, patrinet'!
    Pro paraliz' vi feblas
    rulseøe, kaj ne eblas
    sur plankon firma tret'.

    Patrino, patrinet'!
    Kun manoj en la sino
    vi spektis, nov-vidvino
    la edzon en portret'.

    Patrino, patrinet'!
    La amikinoj same
    forpasis, iras lame.
    Maldensas tre la ret'.

    Patrino, patrinet'!
    Vi laciøinta sidas,
    nenion plu avidas,
    maloftas ajna pet'.

    Patrino, patrinet'!
    Pro sort' de vi mi foras.
    Des pli al ni valoras
    eæ kuna momentet'.

    Patrino, patrinet'!
    Vizitoj miaj raras,
    sed ege al mi karas
    vi, mia patrinet'.


    ***

    en arbo
    senpretenda
    fruktoj orgojlaj
    branæbalancile
    petolas en vento
    øis
    maturaj
    falas

    misien ? mise ien ?

    Skuu arbon venteg'!
    -- aý trankviliøu
    lasu en paco
    la fruktojn
    la arbon

    ***

    Libroj
    nelegitaj
    neglektitaj
    sub polvo
    atendas
    atentajn momentojn

    Aýdu!

    la folioj
    flustretas

    pri øu'


    Vinjeto LiroLiro-2000

    Post la sukcesaj konkursoj Liro-97, Liro-98 kaj Liro-99 Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas æiujn dezirantojn partopreni en Liro-2000.

    Kadre de Liro-2000 okazos kvar konkursoj.

    1. Originala prozo: ajnatema novelo kun amplekso ne pli ol 20 mil literoj (tajperoj)

    2. Originala poezio: la temo kaj amplekso ne estas limigitaj

    3. Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton Æe¶ov "Sapogi"

    4. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemo de Sergej Jesenin "Ustal ja ¼itj v rodnom kraju..."

    En æiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.

    Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aý tre klare skribitajn ekz-ojn de la konkursa¼o øis la 1a de oktobro 2000 je la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

    Subskribu vian konkursa¼on per pseýdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseýdonimo, aýtenta nomo kaj poþta adreso.

    Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aý premiitaj en aliaj konkursoj.

    La laýreatoj de Liro-2000 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton øis la 31a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn konkursa¼ojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiæe ke ili avertos pri tio la aýtoron øis la 1a de februaro 2001.

    Bonþancon!


    Konto de l' vivo

    Gubbins, Paul. Konto de l' vivo: Originalaj teatra¼oj / Antaýpar. Zofia Banet-Fornalowa. -- Antverpeno: FEL, 1998. -- 139 paøoj. -- (Serio "Stafeto"; N-ro 22).
    Paul Gubbins estas moderna kaj vaste konata publicisto. Li ne estas novulo en verkado de porteatraj tekstoj. Kvar el liaj teatra¼oj ricevis premion en Belartaj konkursoj de UEA. Li estas lingvisto-instruisto, doktoro, docento. Li trejniøis kiel ¼urnalisto kaj laboris en redakcio de regiona gazeto. Paul Gubbins estas kunredaktoro de Monato kaj onidire tre gaja homo.

    En 1996 Esperanto-teatro festis sian 100-jariøon. Oni povas konstati, ke dank'al sindediæa laboro de entuziasmuloj -- aktoroj, reøisoroj, verkintoj kaj æiuj teatroþatantoj, la E-teatro vivas, funkcias kaj montras al la mondo, ke Esperanto estas fenomeno ne nur socia, sed ankaý kultura.

    Samokaze oni tamen devas konstati, ke E-teatro ne atingis dume tian signifon, kian, dezirinde, øi devas roli en esperanto-kulturo. Des pli, ke la originalaj teatra¼oj en la internacia lingvo ne oftas kaj plejparte estas ne tiom altnivelaj, kiel tiuj en la naciaj lingvoj. Krom tio, la originalaj E-dramverkoj plejparte ne atingas la nivelon de originalaj proza¼oj kaj poezia¼oj.

    La kialo sendube estas tio, ke la dramo estas la plej malfacile verkebla øenro de literaturo kaj la verkisto-dramisto krom literaturaj talentoj devas same bone koni la leøojn de la sceneja arto. Eæ en la naciaj literaturoj bonaj dramistoj estas nemultaj, des pli maloftas ili en Esperanto.

    Sed tamen, kiel el æiu regulo ekzistas escepto, tiel same troviøas bonaj dramverkantoj en la internacia lingvo, inter ili Paul Gubbins, kies originalajn dramverkojn kuraøis eldoni Flandra Esperanto-Ligo por popularigi øenron de teatra¼oj per tre bona ekzemplo.

    En la kolekto troviøas verkoj: Konto de l'vivo, Hotelo de l'teatro, Lunæo de Luæinda kaj Bela la mateno. La tuta libro estas skribita per lerta kaj tre agrabla lingva¼o kaj la dram-kapablojn de la aýtoro ni prezentu øuste laý Konto de l'vivo.

    Do, bonvolu imagi provincan urbon ie en la evoluinta lando. Sur la scenejo dum la tuta spektaklo estas modesta sed agrabla apartamento de homo, "kiu loøas por vivi, sed ne vivas por loøi". La loøejo apartenas al Justus Fridlander, 70-jara magistratano, kiu la tutan sian vivon dediæis al la laboro por sia þatata urbo, kies problemoj, sukcesoj kaj maløojoj estis la senco de tuta lia vivo.

    Rolas ankaý lia 30-jara filino Anabel, þia fianæo, 35-jara sed jam sukcesa kaj riæa "kapitalista þarko" Bertven Dator, juna sindikatisto Jose Felan, hejma kuracisto maljuna Rolf Nilsen kaj la dommastrino Lisbeta Traýr.

    Fabrikisto Dator planas konstrui en la urbo cigaredan fabrikon. Øi devas doni novajn laborlokojn al la urbanoj, suferantaj pro senlaboreco, precipe por juna generacio. Anabel ege amas s-ron Dator kaj ambaý aspektas kiel feliæaj gefianæoj, nur unu paþo apartigas ilin for de la feliæa geedziøo kaj "miela monato".

    Tiutage la urba magistrato en sia kunsido planas konfirmi la decidon pri la konstruado de la tabak-fabriko. Multaj magistratanoj, urbanoj... þajnas esti por, eæ la juna sindikatisto-socialisto Jose Felan, kiu ne þatas kapitaliston Dator. Multaj, sed ne æiuj. La patro de Anabel, s-ro Justas Fridlander.

    Tiu eminenta magistratano estas ege estimata en la urbo kaj fakte de lia opinio plene dependas decido de la urbmagistrato. S-ro Fridlander kontraýas la cigaredfabrikon pro la tre simpla kialo -- "por la sano fumado estas venenado".

    Tamen la intrigo estas tio, ke øuste æi-vespere, kiam devas okazi la decid-kunsido, s-ro Fridlander sentas sin tre malbone, li ege malsanas, lia doktoro malpermesis al li aktivi. Sen lia æeesto la magistrato tute verþajne povas kliniøi al la argumentoj "por la fabriko".

    Tial klare por s-ro Dator gravas restigi Fridlandero'n hejme. Tiucele li uzas sian fianæinon Anabel, la filinon de Fridlander. La enigman rolon ludas la dommastrino Lisbeta... Kio fine rezultiøis, vi ekscios leginte la teatra¼on mem.

    "Preterpasis al mi la tuta vivo. Kaj mi konkludis: iam oni devas ekvilibrigi la konton ... Mi devas nun ekvilibrigi mian vivo-konton" -- diras s-ro Fridlander. En tiu cita¼o estas la filozofia kerno de la verko.

    La enhavon de la restintaj tri teatra¼oj ni ne rakontu, nur menciu, ke Hotelo de l'teatro estas farso, en kiu prezentiøas, kiel kutime en la "hotelaj verkoj", diversaj personoj. Æiuj ili, estinte anonimaj, deziras ludi rolojn, kiujn ili, evidente, neniam ludos en la reala vivo. La hotelo troviøas apud teatro...

    Lunæo de Luæinda estas vere amuza, facila kaj agrable legebla farso kun tre bona intrigo. La eterna temo pri amorado, aludo kaj æio, kun tio ligita...

    Tute alias Bela la mateno. Øi estas avangarda kaj... iel ligiøas kun "teatro de absurdo". Temas pri la mondo de ideoj... de tiuj, kiuj ne povas trovi en la vivo sian lokon.

    La tuto legiøas interese, facile kaj pensige. Æiu verko havas sian "filozofian kernon". Sed krom la enhavo tre bona estas la formo de la teksto, la lingva¼o, komparoj, proverb-eldira¼oj, komparoj kaj bonaj frazoj, brilantaj tie kaj tie... Jen ekzemple:

    æeno de estonto, estanto kaj pasinto;

    -- vinoj kolektiøas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA... netuþitaj;

    -- naýze estas, kiam homo naskiøas kun ora kulero en la buþo;

    -- tage rumon englutu -- neniam kuraciston salutu;

    -- ni parolu malkaþe, vir'-viren, amik'-amiken;

    -- kion vi volapukas?

    -- øis neniam revido!

    -- anekdoktoro;

    kaj multaj aliaj.

    Mi, kune kun la eldonintoj esperas, ke la legantoj trovos la teatra¼etojn de tiu kolekto interesaj kaj ke profesia aý amatora trupo enscenigos ilin.

    Agrablan legadon!

    Viktor Kudrjavcev


    Pensi ne pri sed en Esperanto

    Hejma vortaro: Vortareto de hejma¼oj en Esperanto / Red., antaýpar. Jouko Lindstedt. -- Rotterdam: UEA, 1999. -- 62 paøoj.
    Ne tre ofte, sed regule ni legas pri internaciaj familioj, uzantaj Esperanton por æiutaga vivo.

    Ekzistas eæ stranguloj -- unu el tiuj estas mi mem -- parolantaj en Esperanto hejme, kie æiuj denaske posedas saman nacian lingvon. Mia filino diris sian unuan vorton en Esperanto kaj øis la dujara aøo faris eraretojn en la rusa laý esperanta modelo; trijara libere tradukis tien kaj reen. (Espereble, iam mi revidos þin!..)

    Kaj neniu dubas ke Esperanto kiel plenvalora lingvo devas enhavi æiujn leksikajn tavolojn. Do Hejma vortaro estas vere bezonata kaj la iniciato de Jouko Lindstedt, kolektinta tiucele grandan internacian teamon, nepre laýdindas.

    La 62-paøa vortaro enhavas Esperanto-vortojn kun difinoj kaj tradukoj al 13 lingvoj: la æefaj "grandaj", kaj el la "malpli grandaj" -- tiuj de la landoj kun tradicie forta Esperanto-movado (hungara, japana, nederlanda), ankaý de la æi-jara kongreslando (hebrea).

    Tia formo estas, verþajne, optimuma -- æar el PIVaj difinoj (precipe pri nomoj de bestoj kaj plantoj) ofte ne klaras, pri kiu konkreta nocio temas. La vortstoko koncernas nutra¼ojn, manøilaron, vestojn, higienon, hejmajn teknika¼ojn ktp. Forestas simplaj vortoj kiel tablosapo, kies uzado prezentas nenian problemon -- la broþuro traktas spritajn kunmeta¼ojn kaj la vortojn, kies kompreno dependas de landaj kutimoj, do povas varii.

    La æefredaktoro skribas preface, ke aperon de la vortaro anticipis granda retforuma diskuto, kio ebligis akumuli sperton de pluraj E-familioj kaj denaskuloj. Al mi tre plaæas, ekzemple, la vortoj krevmaizo/pufmaizo kaj lapfermilo. Suplemente estas listigitaj kelkdek son-imitaj verboj -- sen tradukoj, sed kun necesaj ekzemploj. Ankaý tiu listo estas utila kaj interesa.

    Certe, ajna pionira laboro ne povas esti senmanka. Almenaý, la rusa parto enhavas kelkdek maløusta¼ojn kaj du krudajn erarojn: lavtuketoestas tradukita kiel polotence, kio reale signifas viþtukon; kaj sonaparato, laýpriskribe konforma al muzika centro, tradukita kiel slu¶ovoj apparat -- portata helpilo por aýd-handikapuloj!

    Krome, mankas unueco en transskribo de rusaj vortoj, þ alternas kun sh, moliga j kun apostrofo ktp. La erarojn povis kaýzi teknika miso, aý la fakto, ke la rusan parton redaktis Aleksandro Shlyafer, delonge loøanta en Usono kaj perdinta ligojn kun ruslingva medio. Probable eraroj æeestas ankaý en aliaj lingvoj, kaj sufiæe oftas demandsignoj, indikantaj mankon aý necertecon de iu traduko -- precipe en la hebrea, japana kaj sveda partoj.

    Tute kontraýlogika (kaj kontraýa la realan lingvouzon!) estas difino de sojo kiel saýco, sed ne planto -- æi tie estas blinde ripetita la eraro de PIV, kvankam PVS enhavas la øustan difinon. Certe, planto devas esti baza vorto, kaj saýco -- derivita. La kontraýaj ekzemploj pri kafo kaj teo nenion pruvus: ja el tiuj plantoj oni fabrikas nur respektivajn trinka¼ojn kaj nenion alian, do miskompreno ne eblas; sed el sojfaboj -- dekojn da tute diversaj nutroproduktoj, neniel rilatantaj saýcon. Atentindas, ke absolute æiuj naciaj lingvoj, prezentitaj en HV, uzas la esprimon soja saýco, do ankaý ni uzu tiun racian modelon!

    Espereble por reeldono redaktoro Lindstedt sukcesos korekti erar(et)ojn, eventuale pliampleksigi la vortstokon kaj eble eæ aldoni plia(j)n lingvo(j)n, kvankam ankaý en la nuna formo la Hejma vortaro vere utilas. Kaj mi aliøas al la espero de la redaktoro, ke øi "...helpos novajn Esperant-lingvajn parojn kaj familiojn pensi malpli pri la lingvo mem, kaj pli pri la tuthomaraj valoroj, kiujn øi peras kaj portas".

    Valentin Melnikov
     


    Vinjeto Libroj (Maþa Ba¼enova)

    Libroj

    Jaan Ojalo. Esperantaj sinonimoj. 3a eld. -- Rotterdam: UEA, 1999 -- 96 pø.
    Okaze de sia 85-jariøo Jaan Ojalo faris bonan donacon per aperigo de du vortaroj. La unua estas estona-Esperanta vortaro, kaj la alia Esperantaj sinonimoj.

    Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aý de preskaýsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron Esperantaj sinonimoj, kies unua eldono aperis samizdate en 1985 kaj la dua æe UEA en 1993. ¬us aperis la tria, korektita eldono. La sinonima vortaro estas bazita sur PIV; øi enhavas 1925 kapvortojn. La seræadon simpligas 5500-vorta indekso.


    Mi¶ail Lermontov. Mcyri / Trad. el la rusa B.Tornado. -- Moskvo: Eýropa Jura Universitato "Justo", 1999. -- 24 pø.
    Kvankam la broþureto tion ne indikas, ankaý tiu æi verko aperis unue samizdate, antaý pli ol tridek jaroj en almanako Fajrero (fragmente en Por la Paco). Oni devas havi grandan paciencon aý esti fanatika þatanto de Lermontov por øui en Esperanto pli ol dudekpaøan poemon, kun nur viraj rimoj, kiujn Tornado transdonas per apostrofigo kaj abunda rimado de ke/tre, vi/æi, li/pli, min/vin, mi/li k.t.p. Kompreneble, la traduko estus pli senstumble legata, se (la) tradukanto alternigus rimojn virajn kaj inajn, sed tiel malaperus la ritma adekvateco. Iu diris, ke tradukoj similas al virinoj: la fidelaj ne estas belaj, kaj la belaj ne estas fidelaj.

    Arnau Torras, Kavlan, Laýrenco Septier, Serge Sire. Desegnoj. Desegnitaj bendoj. Komiksoj. -- Thaumiers: La KancerKliniko, 1999. -- 24 pø.
    Æiujare suplemente al la ajnista La KancerKliniko aperas La KromKancerKliniko. Æi-foje aperis kajero kun po unu "komikso" de la kutimaj kunlaborantoj de LKK. La etoso kaj stilo estas konata: vi vidos surbildajn stupidulojn, spritulojn, seksilojn kaj (mis)spitajn tekstojn. Nu, frazo de Valentin la Senkompata bone taýgas por karakterizi æi tiun LKKK: "Plene evoluinta, matura literaturo enhavas æiujn øenrojn" (LOdE. 2000: 2).


    Informilo por interlingvistoj

    IpI estas bulteno, eldonata de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo) kiu informas pri interlingvistika kaj esperantologia aktivado kaj pri aperintaj æi-rilataj artikoloj kaj libroj. Tio i.a. koncernas lingvopolitikon, problemojn de internacia lingva komunikado, la fenomenon de planlingvo (universala lingvo, monda helplingvo). La bulteno estas bibliografie orientita, tamen øi ankaý publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.

    Se vi serioze okupiøas pri la sciencaj aspektoj de Esperanto aý øenerale pri planlingvoj, vi ne rajtas maltrafi æi tiun informfonton. Øi povas þpari al vi temporaban bibliografian seræadon. Apero: po kvar kajeroj jare, kun sume almenaý 60 paøoj. Øis la fino de 1999 jam aperis 31 kajeroj. Æiuj ankoraý haveblas por informiøi pri okazinta¼oj. Abonu kontraý 15 nederlandaj guldenoj por unu jaro. Ruslandanoj pagu nur la rublan ekvivalenton de 5 usonaj dolaroj (plus 2%) al Halina Goreckaje la adreso de LOdE.
     


    Gazetoj

    Ruslanda Esperantisto. 2000: 1

    Komenciøis nova eldonjaro de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto, eldonata en Jekaterinburg.

    La æefartikolo de la numero estas Esperanto en 1999 de Aleksander Kor¼enkov, kiu reverkis øin ruslingve. Æeestas kelkaj primovadaj artikoloj, E-diøesto, informoj pri la okazontaj E-aranøoj kaj la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro.

    La abonantoj de La Ondo povas aboni RE kontraý nur 15 rubloj (per poþtmarkoj al la redakcia adreso).

    HG


    Kulturaj Kajeroj (la lasta kovrilo)Æesis ankoraý unu kultura revuo

    La finiøanta jardeko vidis estingiøon de kelkaj kulture gravaj gazetoj esperantistaj. Unue estis fermita Hungara Vivo -- luksa revuo, kiun HEA dum tri jardekoj eldonadis en Budapeþto. Nur sep jarkolektojn sukcesis havi Iltis-Forumo -- eliteca revuo redaktita de Reinhardt Haupenthal. En la februara Ondo aperis informo pri eldonfino de la japana interkultura revuo Riveroj.

    La funebra stafeto estis reprenita de Kulturaj Kajeroj -- informada kaj kultura revuo de la Kulturdomo de Franclingvaj Esperantistoj en Grésillon. KK, malkiel HV kaj IF, estis finance ekvilibrita, senprofita kaj sendeficita revuo komplete farata per propra kopiilo. La kialon de estingiøo de KK klarigas la Redakcia Komitato en la lasta kajero 1999: 3--4:

    Venis nun la tempo por la redaktantoj rezigni pro la aøo. Neniu sin proponis por pluvivigi "Kulturaj Kajeroj"-n. Tio estas granda bedaýro de tiuj, kiuj øis nun prizorgis øin... Sed ni tamen esperu! La titolo ankoraý ekzistas kaj, eble, nova skipo decidos preni sur siajn þultrojn tiun laboron kelkfoje pezan sed plej ofte agrablan, riæigan, fonton de grandaj plezuroj.

    AK
     


    Ricevitaj gazetoj

    Antaýen. 1999/23;
    Apudvistula Bulteno. 1999/7, 2000/1;
    Argentina E-Vento. 1999/3;
    Bulteno de REU. 2000/1;
    Debrecena Bulteno. 2000/116;
    Esperanto. 2000/2;
    Esperanto aktuell. 2000/1;
    Esperanto en Azio. 1999/3;
    Esperantolehti. 2000/1;
    Esperanto USA. 2000/1;
    Franca Esperantisto. 2000/515;
    Heroldo de Esperanto. 2000/1;
    Informilo por Interlingvistoj. 1999/3,4;
    Internaciisto. 2000/1;
    Juna Amiko. 1999/4;
    Kataluna Esperantisto. 1999/309;
    Kontakto. 2000/1;
    Kulturaj Kajeroj. 1999/3-4;
    La Letero de Esperantista Vegetarano. 1999/16;
    La Ondo de Esperanto. 2000/3;
    l'esperanto. 2000/1;
    Le Travailleur Espérantiste. 1999/217,218;
    Monato. 2000/2;
    Nia Bulteno. 2000/76;
    Ruslanda Esperantisto. 2000/1;
    Sennaciulo. 2000/1;
    Vekilo. 2000/1;
    Vestnik Esperanto. 2000/1;
    Konkordo. 1999/42.


    MOZAIKO

    La japana testudo

    Ni ricevis 8 respondojn por la japana krucenigmo en la januara LOdE. Æiuj venintaj respondoj estas tute øustaj. Ni lotumis libropremion kaj øin gajnis Mi¶ail Ma¶naæ el Smolensk. Ni gratulas lin!

    La øusta solvo estas:

    Testudo


    Krucvortenigmo "Alfabeto"

    En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de æiuj vortoj-respondoj, sube estas la demandoj. Via tasko estas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.
    Krucvortenigmo Alfabeto
    A. Pentra¼', farita per akvosolveblaj farboj. Prepozicio. Sovaøa porko.

    C. Regnestro en Ruslando. Nekontraýstaro. Þtat'-insul'.

    D. Floro. Difinita kvant' de io. La unua, ... , tria.

    E. Spirita atmosfero.

    F. Establo destinita por monaj donacoj (R). Fotografi.

    G. Perioda presa¼'. Rabobird'.

    I. Prepozicio.

    K. La truo en vulkano.

    L. Æina mezurunuo.

    M. Tag' de la semajno. Esperanto-... .

    N. Malblanka. Mallonga skriba rimark'.

    O. Oni elpafas øin per kanono (R). Pacifiko.

    P. Prepozicio. La urb' de la 81a Universala Kongreso de Esperanto.

    R. Kvarangulo. Floro. ¦emia element'.

    S. Tutmonda Esperanto-Asocio. Ujo el ligno, kartono aý ledo (R). Sezono.

    U. Fabriko por metalproduktado.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaý 10 jun. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poþta adreso aý rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Interalie, jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.


    Kaþaýskultitaj interparoloj

    Teatra reøisoro admiras la roladon de juna aktorino:

    -- Via suferado en la lasta akto estis absolute malfalsa!

    -- Jes, pro la malbenita najleto en mia pantoflo.

    -- Je Dio, ne forigu øin øis la fino de l' teatra sezono.

    * * *

    Amikoj interparolas:

    -- Hieraý mi forgesis kunpreni pafilon al la æasado.

    -- Kaj kiam vi rimarkis tion?

    -- Bedaýrinde, nur kiam mi alportis leporon al la edzino.

    * * *

    Alia æasisto en øangalo demandas indiøenan akompananton:

    -- Æu estas vero, ke se mi nokte portos flamantan toræon, sovaøaj bestoj ne damaøos min?

    -- Tio dependas de la rapideco, kun kiu vi portados øin, sinjoro.

    * * *

    Psikiatro demandas pacienton:

    -- Diru, æu okazas al vi aýdi voæojn sen scii, kiu kaj de kie parolas?

    -- Jes, certe okazas.

    -- Kaj kiam tio okazas?

    -- Kiam mi demetas la telefonaýskultilon.

    * * *

    -- Sinjoro direktoro, mi oficas æi tie jam dudek jarojn, kaj ankoraý neniam petis vin altigi mian salajron.

    -- Øuste tial, karulo, vi oficas æe ni dum tiel multaj jaroj.

    * * *

    Edzino plendas al la edzo:

    -- Karulo, en via vivo vi havas unualoke futbalon, sed ne min!

    -- Vi ne pravas, karulino! Estas ankaý hokeo.

    * * *

    Fraýlo konsultas komizon en oficejo pri geedzigoj:

    -- Mia estonta edzino devos esti nealta, simpatia, þi devos þati fiþkaptadon kaj ne malhelpi min per babilado.

    -- Do vi devos edzinigi pingveninon.

    * * *

    -- Æu vi jam havas planon pri la feriado?

    -- Kiucele? Pri la kieno decidos la edzino, pri la kiamo -- la æefo, kaj pri la kiomo -- la monujo.

    Plukis kaj tradukis Halina Gorecka


    Frazoj

    Ankaý la pasinta jaro donas la okazon por mediti pri zenitoj kaj nadiroj, atutoj kaj misatutoj, en la E-historio. Apud la kvar beletra¼oj kiuj gajnis la premion La verko de la jaro mi mencius la libron de Ziko Marcus Sikosek Esperanto sen mitoj, kiu fariøis eæ merkata sukceso.

    Sikosek esprimas la senton de vasta interna malkontento en la tradicia Esperantio. Li ne faras tion en maniero konstrua; tial laý stilo li tute ne estas raýmisto, kvankam enhave parte jes. Jam la kajero Esperanto post la jaro 2000 de Aleksander Kor¼enkov (1998) heroldis ondon de malkvieto. Kion alportos la jaro 2000? ...

    Tra la gazetaro mi laýde mencius ankoraý La Ondon de Esperanto, se mi ne estus jam laýdinta en 1997. Tial mi asignas la laýron al alia perioda¼o, ankaý el eksa Sovetunio: Litova Stelo, æefredaktata de Petras Æeliauskas. Male, la nigran stampon de kverelisto de la jaro sendiskute meritas László Szilvási, eldonisto de Eventoj.

    Perla Martinelli.
    Heroldo de Esperanto. 2000: 1


    Tri estraranoj kaj la kasisto de ELNA þanøiøos æi-jare plus duono de la de¼orantaro en la CO. Tamen se la estraro konsideros ke unu sola persono povas plenumi æiujn taskojn en la oficejo ankaý la alia duono þanøiøos.

    Ionel Onet. Esperanto USA. 2000: 1


    Eæ se la nova kontinento de Interreto estas same senlima kiel Esperantujo, gravas memori ke ankoraý ne la tuta mondo transmigris tien. Ne æiuj havas monon por la bileto. Ankaý en Svedio, kiu estas unu el la pintaj landoj de la nova elektronika revolucio, duono de la loøantaro ankoraý ne havas aliron al la reto. En multaj aliaj landoj la majoritato eæ ne havas propran telefonon. La reto estas ne nur grandioza internacia ligilo, øi estas samtempe ankaý nova barilo, kiu dividas la mondon.

    Kalle Kniivilä. Esperanto. 2000: 2


    Øenerale, oni povas diri ke multaj E-istoj simple venas klaæ-al-klaæe: oni konas jam E-iston kiu klarigas siamaniere pri kio temas, oni entuziasmiøas pro la entuziasmo de l' aliulo, kaj alproksimiøas. En multaj homoj miarimarke ludas gravan rolon la ekzoteco de la lingvo, la fascino, la æarmo de la sekreto: malmultaj konas øin, do mi povas uzi øin por elitigi min.

    Federico Gobbo. l'esperanto. 2000: 1


    Mi plej kore dankas al Osmo Buller kaj al æiuj laborantoj en la Centra Oficejo de UEA kiuj senproblemigis mian semajnan restadon en Roterdamo!
    Halina Gorecka


    16 apr. Jekaterinburg (Ruslando). Konferenco de Urala Esperantista Societo. Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando Rete: sezonoj@mail.ru.


    19--25 apr. Cavallino (Venezia, Italio). 24a Internacia Junulara Festivalo. Adreso: Manuel Giorgini, S.Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio Rete: ijf.admin@esperanto.it.


    21--23 apr. Celaya (Meksikio). Inaýgura Kongreso de Meksikia AIS-Filio Rete: 103163.3356@compuserve.com.


    27 apr--1 maj. Oostende (Belgio). 4a Eýrop-Unia E-Kongreso: "Ekologio, þlosilo por la tria jarmilo". Adreso: Frankrijklei 140, BE-2000, Antwerpen, Belgio.

    Pola E-Kongreso (Krakovo)
    28 apr--3 maj. Krakovo (Pollando). 30a Tutpollanda E-kongreso. Adreso: ul. Armii Krajowej 2/14, PL 30-150 Kraków, Pollando.


    1--9 maj. Jalto (Ukrainio). Aroma Jalto 2000. Adreso: UA-252133, Kijiv 133, p.k. 35, Ukrainio.


    19--21 maj. Atlanta (Usono). 48a Kongreso de ELNA. Adreso: P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, USA. Rete: elna@esperanto-usa.org.


    25--28 maj. Staszów (Pollando). XIIaj Esperantaj Tagoj. Adreso: Andrzej Sochacki, PL 28-200 Staszów, Mickiewicza 24/20, Pollando Rete: asochacki@poczta.fm.


    27 maj.--4 jun. Vraco, Razgrado (Bulgario). 19a Internacia Literatura Forumo. Temo "Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj þancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?" Adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario Rete: lofo@usa.net.

    Mielo
    30 maj--11 jun. Mielno (Pollando). 22a Æebalta E-ista printempo Adreso: PEA, Box 30, PL 75-016 Koszalin, Pollando.


    30 jun--5 jul. Saint-Chamond (Francio). Festivalo Solidaraj Tagoj. Adreso: Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio.


    1--9 jul. Kislovodsk (Ruslando). Renkontiøo de nevidantaj esperantistoj. Adreso: Anatolij Ivanoviæ Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk, Ruslando. Rete: rean@narzan.com.


    2--9 jul. Ivanovo (Ruslando). IvERo. Adreso: ul. Kudrjaþova, 82-A-37, RU-153009, Ivanovo, Ruslando Rete: irga@interline.ivanovo.ru.


    2--8 jul. Tallinn (Estonio). 36aj Baltaj E-Tagoj Adreso: Helju Lainjärv, str. Käo 21-2, EE-11311 Tallinn, Estonio.


    5--9 jul. Toulouse (Francio). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso: Esperanto Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio.


    10--16 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia E-Kongreso. Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.


    10--15 jul. Valencia (Hispanio). 2a Mediteranea Kultura E-Semajno. Adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio Rete: a-casquero@redestb.es.


    15--21 jul. Motovun (Kroatio). Internacia E-Konferenco. Temo: "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado". Adreso: Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.

    SAT-73
    15--23 jul. Moskvo (Ruslando). 73a Kongreso de SAT. Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

    Antaýkongreso Koro de malnova Ruslando okazos 10--14 jul en Vladimir. Postkongreso Moskvo -- urbo de artoj okazos 24--27 jul en Moskvo.


    17--23 jul. Helsinki (Finnlando). Kultura Esperanto-Festivalo. Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65 FI-00530 Helsinki, Finnlando Rete: kef2000@esperanto.fi.


    21--31 jul. Tomsk (Ruslando). OrSEJT-32. Adreso: RU-634055 Tomsk-55, ab. ja. 2289, Ruslando Rete: gbasov@hcei.tsc.ru.

    UK-85
    25 jul--1 aýg. Tel-Avivo (Israelo). 85a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@inter.nl.net.

    Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliøo, loøado kaj ekskursoj. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.


    31 jul -- 6 aýg. Volgograd (Ruslando). Intermondo-3. Adreso: Mironova Irina, RU-400078 Volgograd, ul. Mamajevskaja, 25a Rete: intermondo@esperanto.nu.


    4--17 aýg. Poprad (Slovakio). Somera E-Lernejo. Adreso: Sobotské nam. 36, SK- 058 01, Poprad, Slovakio.


    5--12 aýg. Honkongo (Æinio). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo: "La transiro al tutmondiøo. Tutglobismo en la 21a jarcento" Adreso: ÆJEA, P.O.Kesto 77, Beijing, CN-100037, Æinio Rete: epc@china-report.com.


    15--20 aýg. Samarkando (Uzbekistano). Azia E-Renkontiøo. Adreso: P.O.Box 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano Rete: peacetur@samuni.silk.org.


    17--22 aýg. Budapeþto (Hungario). 3a Eýropa E-Festivalo. Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy ut 27, Hungario.


    19--25 aýg. Budapeþto-Sümeg-Budapeþto (Hungario). 16a Simpozio pri E-Turismo. Adreso: HU-1095, Budapest, Soroksári ut 117/D.


    19--20 aýg. Pusan (Koreio). 32a Korea Kongreso de Esperanto Adreso: Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053.


    1--8 sep. Varna (Bulgario). TEJO-trejnseminario: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco" Adreso: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario Rete: kontakto@esperanto.org.


    30 sep.--7 okt. Blanes (Katalunio, Hispanio). 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso: H.E.F., Apartado 15037, ES-08080 Barcelona, Hispanio.
     


    Anoncisto de HeroldoHeroldo de Esperanto


    Nia plej populara gazeto
    kun 75-jara tradicio,
    fidele informanta pri æio
    aktuala en la E-mondo

    Grandformata (A3),
    belaspekta gazeto
    sur kvalita brila papero

    Almenaý 16 numeroj jare, inkluzive de detala printempa kalendaro, ampleksa kongresa numero, specifaj numeroj pri diversaj temoj (øis nun teatro, futbalo kaj malkovroj...), utiligeblaj ankaý kiel interesvekaj didaktikaj helpiloj en la kursoj

    Moderna gazeto, kiu ne manku en via hejmo aý klubo!

    Perantoj en 33, legantoj en pli ol 60 landoj

    Internacia jara abono: 45 svisaj frankoj (CHF)
    50-procenta rabato por ekssocialismaj landoj! (22,5 CHF)

    Administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando

    POR VERDAN MONDON EKKONI
    NECESAS HEROLDON ABONI!


    Internacia Fotokonkurso

    Por la subaj tri fotoj Pavla Zemanová el Æe¶io ricevis specialan premion de Urala Esperantista Societo en nia dua Internacia Fotokonkurso.

    Ni gratulas la fotinton kaj la fotiton!


    Pavla Zemanova. Foto 1

    Pavla Zemanova. Foto 2

    Pavla Zemanova. Foto 3


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800 Nykobing F.
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215 Tallinn
    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISLANDO: Hallgrímur Saemundsson, Godatun 10, 210, Gardabaer
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    2000. N-ro 4 (66)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2000:
        -- Internacia tarifo: 22 eýroj 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 135 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 2000.
    Subtitolo