Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 2000. No 2 (64)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Foto de Sandra Burgues Roca (Urugvajo)


ENHAVO

ÆEFARTIKOLO

  • Aleksander Kor¼enkov -- Kep Enderby. Ni ne devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • 685 aliøis al Tel-Avivo
  • Bona jaro por KSM
  • Marija Beloþeviæ. Jarfina Kroatio
  • Aristaphio Andrade Alves Filho. Esperantista Kulturdomo en danøero
  • Vincent Charlot. Komunistoj konferencis en Kubo
  • Internacia Literatura Forumo en Bulgario pri nia gazetaro
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Aleksandr Blinov. REK: novaj loko kaj kotizoj
  • Aleksandr Titajev. Zamenhof-festo en For-Oriento
  • Rimma Roganova. "Verda fajrero"
  • Nikolao Gudskov. SAT kongresos en Ruslando
  • TRIBUNO

  • Propono de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito
  • Walter Zelazny. Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado, aý intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj (1)
  • La plej indaj verkoj de nia literaturo
  • Miroslav Malovec. Du specoj de esperantistoj
  • Henri Masson. Estus por mi grandega øojo, se mi erarus
  • Aleksander Kor¼enkov. Ne du, sed unu
  • László Szilvási. "Interredaktore": same regula, nur malpli ofta
  • BELETRO

    Boris Vian. La tubar-riparisto (Tradukis Daniel Luez)

    BIBLIOTEKO

  • Aleksander Kor¼enkov. Libroproduktado en Esperantujo: jaro 1999
  • Antonio de Ruyter. Elektu kaj delektu
  • Valentin Melnikov. Laý la "reguloj de la ludo"
  • Libroj
  • La dua internacia fotokonkurso
  • Literatura konkurso EKRA-2000
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. 12 animaloj. Krucvortenigmo
  • Valentin Melnikov. Urba tra(-)fiko
  • Kiel nederlanda cikonio favoris la disvastigon de Esperanto
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • Anoncetoj
  • Kalendaro
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"
  • Kolofono

  • Februara vinjeto de Maþa Ba¼enova

    Redakcie

    Kutime æi-loke oni trovas redakcian mesaøon, sed æar en la revuo mem mankis loko por la rubriko Frazoj, ni metis øin æi tien.


    Io ne estas bonorda en Esperantujo. Kion fari? Afrika estrarano de UEA Gbeglo Koffi responde al la jarþanøa demando de la revuo Esperanto skribis, interalie:

    Oni povas rimarki ke Esperanto øenerale regresas en la riæmondo. Tion kaýzas øia malkreskanta þanco esti la dua lingvo de æiuj en internaciaj kontaktoj... Ni do devas reagi al tiu evoluo. Kiel? "Esperanto estu la dua lingvo por æiu" jam kadukiøis. Ni trovu aliajn argumentojn por pravigi øian uzon...

    Esperanto. 2000: 1


    Pri la nova strategio meditas ankaý Marco Picasso:

    Esperanto ne estas la sama por æiuj: iuj bezonas øin por vojaøi malmultekoste, aliaj por kleriøi, aliaj por interþanøi poþtmarkojn, aliaj por ne resti solaj en sia maljuneco, aliaj por rapide kaj profunde interkonatiøi kun samaøuloj alilande ktp. Unu sola establo ne povas mastrumi mem tiom da kategorioj: prefere øi lasu la taskon al specifaj kaj fakaj asocioj kaj instancoj komplete sendependaj, ene de komuna regularo, baze de kiu estu la komuna destino de la esperantistaro.

    Literatura Foiro. 1999: 182


    SATano proponas pli radikalan solvon -- purigon:

    Mi postulas la eksigon de Kep Enderby, la prezidanto de UEA, el la Sennaciista Asocio Tutmonda kaj æiujn aliajn UEA-membrojn kiuj ankaý estas SAT-anoj. Se SAT-anoj samtempe aniøas en UEA kaj konsentas al ties Manifesto, SAT fariøas tute superflua.

    Jurgen Kuhl. Sennaciulo. 1999: 11


    Sed Giorgio Silfer limigas sin je nura atentigo:

    Pormomente, la dekstra mano ignoras tion kion faras la maldekstra: unuflanke UEA invitas al sia kongreso en Tel-Avivo, aliflanke øia junulara sekcio akuzas Israelon pri malrespekto de la homaj rajtoj (rezolucio de la TEJO-Komitato). Sed ambaý manoj devos froti la saman vizaøon.

    Heroldo de Esperanto. 1999: 14


    Fine, propono fondi novan regionon:

    Nia tasko estis lerni kaj uzi sperton de la Eýroregiono [Karpatoj] por krei la novan, aýtente funkciantan eýroregionon en nordoriento, en naskiø-regiono de Esperanto. Laý propono en øin devis eniri: 1. Kaliningrada distrikto; 2. Vojevodioj Podlahio kaj Varmio-Mazurio; 3. Kaunas, Klaipeda, Marijampole, Alytus; 4. Grodno, Brest. La areo estas æ. 100 000 km2.

    ... La kvereloj komenciøis jam dum diskutado pri la nomo de la nova eýroregiono. Mi proponis Prusio, por aliaj ne tolerebla. Sed povas esti ankaý Esperantio, æar Esperanto devas esti la unua oficiala lingvo kaj kvin aliaj egalrajtaj: la belorusa, germana, litova, pola, rusa. Alia problemo estas æefurbo. Proponoj: Elk, Suwalki, Marijampole, Grodno.

    Adalberto. Litova Stelo. 1999: 6

    Sur la kovrilpaøo estas foto Konstruante novan homon pro kiu Sandra Burgues Roca (Urugvajo) ricevis la unuan premion en nia Fotokonkurso.
     


    Ni ne devas esti sen influo laboranteKep Enderby
    por plibonigi la mondon

    En januaro ni informis, ke la prezidanto de UEA Kep Enderby estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 1999. La laýreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

    LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iøis la Esperantisto de la Jaro?

    Enderby: Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantiøis nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas øin granda honoro kaj provos pravigi øin.

    LOdE: La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT, Azia kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organiza¼oj en Seulo). Kia, laý via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?

    Enderby: La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, æar tia ekvilibro estas afero de juøo. Øenerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto-movado, ege gravas kapablo sufiæe bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontraýe, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikiøi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo.

    Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie æi tie, æar, parolante tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraý æiuj aktualaj problemoj en la mondo -- tiom ofte kaýzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aý de identeco -- mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.

    LOdE: Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?

    Enderby: Æiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto-ideo. Æi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj raýmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto-skoloj aý -vidpunktoj, sed al la espero ke æiuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aý aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu laý spirito de frateco.

    LOdE: Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

    Enderby: La kontraýajn de tiuj, kiujn mi ¼us menciis: æiujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia øi estas, la elekto inter la du ne æiam estas facila.

    LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voæo(j)n, se vi estus elektanto æi-jare?

    Enderby: Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laý kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus maløuste preterpasi. Ne æiuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte laý eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni øin al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

    Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaý estus Mark Fettes, Lee Chong-Yeong, Yamasaki Seikô, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi øojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

    LOdE: Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloøata insulo?

    Enderby: Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufiæus diri ke mi unue pensus pri La danøera lingvo, La Dekamerono kaj Sed nur fragmento.

    LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

    Enderby: Nepre bonega, kvankam, æar mi ne estas aýguristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj øi inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio daýros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. Øi estas identigilo. Lingvo ankaý estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu æi heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontraýe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.

    La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marøene, kvankam kelkfoje grave. Ankaý politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaý þanco ludas gravan rolon. Æiurilate, la kaýzoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas æiujn tiujn faktorojn. Æu tiu hegemonio daýros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne æiam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj æie -- æu anoj de UEA, æu de SAT, æu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo -- devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato æie, sed tio ne signifas, ke øi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

    LOdE: Æu vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en Esperanto en 1999?

    Enderby: Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko faciliøos.

    Intervjuis Aleksander Kor¼enkov
     


    685 aliøis al Tel-Avivo

    20 jan 2000, kiam plejmulto de la aliøoj øis la fino de la unua aliøperiodo estis jam registrita, la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris 685 aliøintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aliøoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224.

    La pinton de la statistiko konsistigas Germanio (76), Japanio (71), Pollando (55), Israelo (54), Francio (49), Nederlando (45), Italio (27), Usono (25) kaj Brazilo (20).

    GK UEA
     


    Bona jaro por KSM

    Unu el la plej longedaýraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, spertis ioman kreskon de seræantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998).

    Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj), Ruslando (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5 al nul). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, æar la þanøoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo.

    De tempo al tempo ekz-e landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, æar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM dank' al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaý tiukampe la limigitaj rimedoj de la E-movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke æiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la E-gazetaro ankoraý pli multe diskonigu ilin.

    De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio.

    Informilon kaj aliøilon oni povas peti kontraý unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.

    GK UEA
     


    Jarfina Kroatio

    Tago de infanrajtoj

    Okaze de la Internacia tago de la infanrajtoj, 19 nov 1999 KEU (Kroatia E-Unuiøo) kunlabore kun la porinfana organizo en Ogulin organizis ekspozicion. Æi-jare oni prezentis la internacian ekspozicion "Naturo -- nia vivtrezorejo".

    En la lernejoj, kie KEU organizas kursojn, oni dum la kurshoro diskutis pri la rajtoj de infanoj, organizis etajn ekspoziciojn kaj verkis mesaøojn por sendi ilin al infanoj en Francio, naskitaj la 19 nov 1989.

    Kristnaska foiro

    Æe la inaýguro de la 6a Kristnaska foiro, 4 dec kantis ankaý eta koruso de la plej junaj membroj de KEU. Ili kantis unu inter la plej famaj kroataj vintraj kantoj tradukitaj al Esperanto. Krom junaj e-istoj, æe la inaýguro kantis la koruso de la Internacia virina klubo, kiu organizis la foiron. Post la kantado, la Foiron inaýguris la edzino de la kroata vicministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.

    La duan tagon de la Foiro, KEU havis budon æe kiu oni prezentis la manlaborojn de la E-lernantoj: kristnaskaj ornama¼oj, gratulkartoj.

    La Internacia klubo de virinoj, en kiu plej parte membras la edzinoj de eksterlandaj diplomatoj en Kroatio per æi-manifestacio jam ses jarojn kolektas monon celatan al bonfaro. La æi-jara profito estas antaývidita por la porinfana departemento de unu el la zagrebaj hospitaloj.

    Ni menciu, ke la etaj e-istoj jam trian fojon prezentiøis æe la foiro kaj æi-jare ili estis la sola infana grupo.

    Zamenhof-Tago

    Okaze de la Zamenhof-Tago KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo S-ta Gabrijelo prizorgis okazan poþtstampon. La stampon oni povis uzi dum la tuta tago (15 dec) en la æefa zagreba poþtoficejo.

    En la lernejoj, kie KEU organizas E-kursojn, oni organizis etajn ekspoziciojn pri la vivo de Zamenhof.

    Marija Beloþeviæ
     


    Esperantista Kulturdomo en danøero!

    Ekde 1964 Esperanto estas instruata en la Federa Universitato de Ceará (UFC), en la nordorienta urbo Fortaleza (Brazilo), kie okazos la 87a Universala Kongreso en 2002. La kurso estas nedeviga kaj povas partopreni øin la tuta komunumo. Mi mem kaj miaj familianoj lernis la lingvon tie. Mia instruisto Paulo Amorim Cardoso emeritiøis, kaj nun laboras tie kiel profesoro de Esperanto mia frato Adelson Alves Sobrinho. La domo, kie dum multaj jaroj funkciis la E-kursoj, staras antaý placo kun busto de Zamenhof.

    Antaý kelkaj tagoj mia frato donis al mi la bedaýrindan informon, ke oni translokigis la E-kurson al malgranda domo kaj ke oni deziras æesigi la E-agadojn æe la universitato. Ili proponis al mia frato instrui la italan aý la portugalan, æar ili ne deziras maldungi lin, kiu antaý kelkaj jaroj trapasis ekzamenon por instrui Esperanton anstataý Paulo Amorim.

    Ni ne povas permesi, ke la Esperantista Kulturdomo de UFC malaperu. Tial ni petas al la monda esperantistaro, bonvolu sendi leterojn, kartojn al la rektoro de tiu universitato petante, ke li redonu la lokon al la E-kurso kaj pli grave, ke li daýre apogu la E-kursojn, precipe nun, æar en tiu urbo okazos la 87a UK. Se vi volas helpi nin, bonvolu fari tion en Esperanto kaj/aý en unu el la lingvoj instruataj tie, nome: la portugala, hispana, itala, franca, angla, germana kaj rusa.

    Sube estas la nomo de la rektoro kaj la adreso de la rektorejo.

    Magnífico Reitor Roberto Cláudio Frota Bezerra.

    Reitoria da UFC: Av. da Universidade, 2853, Benfica, Fortaleza, CE, BR-60020-181, Brazilo.

    Aristâphio Andrade Alves Filho
     


    Komunistoj konferencis en Kubo

    La 12-a Konferenco de IKEK (Internacia Komunista E-ista Kolektivo) okazis 27-30 dec 1999 en Havano (Kubo). Øi ricevis moralan apogon de la Komunista Partio de Kubo kaj firman subtenon de Kuba Esperanto-Asocio kaj dum la preparado kaj realigado de la konferenco.

    Partoprenis 51 personoj el Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Islando, Kubo, Norvegio, Svisio. La Konferenco ricevis salutmesaøon de Kep Enderby, prezidanto de UEA, kiu memorigis sian æeeston en la 75a UK (Havano, 1990) kaj substrekis la laboron faratan de IKEK -- kunlaboranta asocio kun UEA de 1998.

    Dum la kvar kunsidoj, la Konferenco:

    -- analizis la staton de nia revuo Internaciisto, de niaj relative bonaj financoj, organizi pli taýgan retadresaron kaj øisdatigitajn retpaøojn. Ni øojis pri la bona stato de niaj rilatoj kun UEA, SATEB, FET ktp;

    -- adoptis rezoluciojn pri la rabado de la 6-jara knabo Elian Gonzalez per Miamia mafio en Usono, leteron al Bill Clinton pri tiu atenco kontraý la Deklaracio pri Infanaj Rajtoj. La konferenco decidis aliøi pere de UEA al la Manifesto 2000, agado de Unesko kadre de la Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Ni kondamnis la blokadon de Usono kontraý la Kuba popolo, kaj en plia rezolucio militajn intervenojn kontraý popoloj, etnoj aý komunumoj;

    -- decidis kunveni en la Tel-Aviva UK dum unuhora kunveno. La Konferenco decidis peti starigon de la 13-a Konferenco en Britio en printempo 2001 kaj komisiis Anne Johnson kaj Stan Keable por ellabori la projekton;

    -- elektis novan IKEK-Estraron.

    Kadre de la Konferenco ni povis aýdi kvar altkvalitajn prelegojn pri la revolucia movado en Kubo, la nuntempa situacio por nia IKEK (Luis Serrano), la E-agado de UEA æe Unesko (Vincent Charlot) kaj la penso de Josè Marti (Juan Bessada).

    Dum la konferenco okazis du gravaj renkontoj por IKEK.

    30 dec ni renkontiøis kun membroj de la Centra Komitato en øia sidejo sur Placo de la Revolucio. La kunveno okazis en tre bona etoso kaj ni povis informi pri la konferenco, la ligoj de IKEK kun la E-Movado kaj kun la komunista kaj progresema movado.

    31 dec ni vizitis UNIAC, organizon arigantan la diversajn asociojn de Amikeco kun Kubo tra la mondo. Ni povis tie pripensi pri ligoj inter la E-Movado kaj Kubo.

    La restado de alilandaj esperantistoj ne limiøis nur al la Konferenco. La Havana esperantistaro akceptis nin en amika rondo æe la Havana Municipo 24 dec, kaj KEA starigis Julfestenon æe si 25 dec 1999. Ni omaøis la 50-jariøon de la Esperanta agado de la elstara aktorino Georgina Almanza dum speciala vespero.

    Ni atendis la jarfinon kaj 2000-komencon æe nia Sekretariino Mayra Nunez Hernandez. Okazis riæa distra kaj ekskursa programo.

    4 jan 2000 Granma (la æefa gazeto de la lando) menciis en artikolo la Konferencon de IKEK kaj øian rezolucion pri la infano Elian.

    Dum la tuta semajno post la Konferenco IKEK-anoj kaj KEA-anoj povis paroli æe Radio Internacia kaj Provinca Havano, Radio Progreso en Esperanto, hispane kaj france.

    Vincent Charlot
     


    Internacia Literatura Forumo en Bulgario pri nia gazetaro

    La unua Internacia Literatura Forumo de la nova jarcento okazos parte en Vraco parte en Razgrado (Bulgario) inter 27 maj kaj 4 jun 2000.

    En la unuaj tagoj ILF estos inkluzivita en la kulturaj festoj Botev-Tagoj en Vraco. En la lastaj tagoj øi koincidos kun la kultura festo Abritus en Razgrado.

    La Forumon kunorganizos LF-koop kaj la Esperanta PEN-Centro kunlabore kun la Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kiræev" (Razgrad) kaj la E-Societo Sukceso (Vraca). La kvar establoj (LF-koop, Esperanta PEN, Vraca kaj Ragrad) kunlaboras kadre de la Pakto por la E-Civito.

    La Forumo estos dediæita al la temo "Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj þancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?".

    Estas atendataj interalie William Auld, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.

    Kadre de ILF okazos ankaý la øenerala Asembleo de la Esperanta PEN-Centro.

    Adreso: ILF, p.k. 26, BG-3000 Vraca

    Rete: lofo@usa.net


    KURTE

    7 nov en Peterburgo Meri Abolskaja partoprenis en kontraýfaþista seminario per prelego pri persekutoj kontraý E-to en Germanio k Sovetunio. (Vestnik Esperanto)

    Per koncerto en Trenèín antaý 400 aýskultantoj renaskiøis slovaka muzika grupo Qexteto Esperanto, kiu kantis E-te en la jaroj 1970aj. (Esperanto)

    26 sep Nov-Jorka E-Societo aranøis E-Tablon kadre de la librofoiro. 6 nov en Berkeley Ligo de Orient-Golfaj E-istoj k San-Franciska E-ta Regiona Organizo prezentis E-ton en la aýtuna kunveno de la Nord-Kalifornia fremdlingva asocio. (Esperanto USA)

    En la Amsterdama muzeo pri la nederlanda verkisto k E-simpatianto Theo Thijssen malfermiøis ekspozicio "Lingvo sen limoj. Theo Thijssen kaj E-to". (Esperanto)

    En la Universitato de Saint-Quentin-en-Yvelines/Versailles Anne-Sophie Markov sukcese prezentis memuaron de magistriøo pri historio pri la temo "La internacia movado de E-laboristoj en 1918-1939". (Internaciisto)

    MZ-Verlag Harald Schicke en Germanio ne plu ekzistas; øi fariøis MZ-Verlag Ltd. kun sidejo en Londono, æar la germana þtato malhelpas la ekziston de malgrandaj firmaoj. (La Gazeto)

    Æe la Æe¶a E-Asocio ekfunkciis sekcio pri informatiko por kunlaborigi e-istojn, kiuj uzas komputilon; estas iniciatata artsekcio de ÆEA. (Starto)

    La vendoj de la libroservo de UEA bonege progresis en 1999. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de EUR 134848 (NLG 297165) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj jaroj øis tiam. Kresko je 6,4% en 1999 plialtigis la rekordon al EUR 143499 = NLG 316230. (GK UEA)

    La 15a numero de Heroldo (1999) estas dediæita al la E-aktivado en Hungario, interalie al E-Fako æe ELTE, Juna Amiko, junulara agado, E-grupo en Pápa, Tibor Papp, Tibor Szabadi, Elizabeta Ködmön, biblioteko de Károly Fajszy k.a. Sekvos materialoj pri E-to en la landoj de Orienta Eýropo. (Heroldo de Esperanto)

    La revuo de Germana E-Junularo GEJ-Gazeto þanøis sian nomon al Kune. (Esperanto)
     


    REK: novaj loko kaj kotizoj

    Kongresejo

    Ruslanda E-Kongreso okazos 3-6 feb 2000 en Æeboksary, en la respublika faklernejo de kulturo (ul. Entuziastov, 26). La lernejo estas tute nova, inaýgurita en decembro 1999. Øi troviøas en la distrikto Jugo-zapadnij.

    De la fervoja stacio la kongresejo atingeblas per la trolebuso 20, øis la haltejo Ulica EntuziastovUæiliþæe kulturi. (La lernejo troviøas meze inter tiuj du haltejoj).

    De la busa stacio per subfervoja transirejo eblas atingi la fervojan stacion de kie veturu kiel estas priskribite supre aý prenu trolebusojn 9,15 aý 18 kaj veturu øis la haltejo Agregatnij zavod, kie þanøu la trolebuson je 19 kaj same veturu øis la haltejo Ulica EntuziastovUæiliþæe kulturi.

    Partoprenkotizo

    La partoprenkotizo inkluzivas 3-tagan loøadon kaj la kongresan programon. La baza kotizo por ekssovetianoj estas 150 rubloj, por aliaj landoj -- 10 eýroj. La sama faklernejo disponigas al ni hoteleton apartenantan al øi, kiu troviøas en la aligita al la lernejo konstrua¼o. La hoteleto estas parto de la komunloøejo kaj por ni oni ofertas unu etaøon, kiu havas 2-3-litajn æambrojn, duþejojn, kuirejon.

    Kiuj volas loøi en la dulita æambro devos krompagi 30 rublojn. Por la dezirantoj estas ankaý amasloøejo, kiu kostos je 30 rubloj malpli ol la baza kotizo. Aliaj loøeblecoj estas en kelkaj urbaj hoteloj, kies averaøaj prezoj estas 60-100 rubloj por la nokto. Se kongresano deziros loøi aparte li pagos nur por la programo sumon je 50 rubloj.

    Por partotempa partopreno necesos pagi po 60 rublojn por tagnokto. La manøado estas organizebla en la kongresejo de la lernejo kaj kostos æirkaý 15-20 rubloj por manøo. Krom tio je du haltejoj for de la kongresejo estas nova kafejo Putj k sebe kaj apude estas vendejoj kaj bazareto.

    Aleksandr Blinov
    prezidanto de OK
     


    Zamenhof-festo en For-Oriento

    18 dec 1999 surbaze de la fakultato de informadiko kaj komputeraj teknologioj de la For-Orienta Þtata Teknika Universitato, en Vladivostoko estis aranøita festo okaze de la 140-jariøo de L.L.Zamenhof.

    La studentoj, kiuj studas Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj la membroj de Regiona E-klubo Pacifiko partoprenis literatur-muzikan koncerton, jubilean ekspozicion kaj aktivis pri kantoj kaj teumado. Inter gastoj estis junaj muzikistoj el la ensemblo Melodio kaj rusparolantaj studentoj el Æinio kaj Koreio. La sekva komuna renkontiøo okazos dum la Semajno de Internacia Amikeco en februaro.

    La studentoj interesiøas pri kontaktoj kun samaøuloj kaj samfakuloj tutmonde. Krome ili invitas partopreni la Regionan Studentan Konferencon (sekcio "Esperantologio kaj Interlingvistiko") kiu okazos en Vladivostoko 24-29 apr, la Tagojn de Slava Kulturo (22-28 maj) kaj la Renkontiøon okaze de la 20-jariøo de Pacifiko (20-22 okt).

    Rete: oriento@mail.ru

    Aleksandr Titajev


    "Verda fajrero"

    EK Verda fajrero funkcias ekde 1991 en Æusovoj (Perma regiono en Okcidenta Uralo). Nun en la klubo estas 15 membroj.

    Klubkunvenoj okazas æiusemajne en la urba medicina lernejo. Ofte oni havas festojn, dum kiuj la klubanoj teumas kaj kantas. Verdafajreranoj vizitas somerajn tendarojn kaj aliajn renkontiøojn. Kelkaj aktivuloj studentiøis en Permo kaj Jekaterinburg, sed ili ne perdas kontakton kun la klubo. Aleksej Odincov, Mi¶ail Buldakov kaj Aleksej Æikiþev partoprenis en la Perma regiona konkurso pri la jubileo de Puþkin per deklamado en Esperanto. Rimma Roganova instruas la internacian lingvon en la 6a mezlernejo kaj en la medicina lernejo. Krome, 15 æusovojanoj lernas Esperanton koresponde.

    Rimma Roganova
     


    SAT kongresos en Ruslando

    Ekde 1 feb 2000 por la ruslandanoj ekvalidas nova kotizperiodo. Ruslandanoj povas kotizi per rubloj.
     
     
    øis 31 mar
    øis 31 maj
    Poste
    Kategorio A
    520
    600
    680
    Kategorio B
    800
    1000
    1200
    Kategorio C
    280
    350
    400
    Kategorio Æ
    650
    750
    850
    Kategorio D
    1000
    1200
    1400
    Kategorio E
    330
    400
    500

    Difinoj de la kategorioj

    A. SAT-membro
    B. SAT-geedzoj
    C. SAT-junul(in)o, øis 30 jaroj
    Æ. nemembro de SAT
    D. geedzoj, nemembroj de SAT
    E. junul(in)o, nemembro de SAT

    Infano øis 15 jaroj, veninta kun gepatro(j), aliøas senkotize.

    La kotizojn akceptas Mi¶ail Konstantinoviæ Æertilov, 143000, Moskovskaja oblastj, Odincovo-6, ab. jaþæik 21.

    Nikolao Gudskov


    Foto el Murmansk
    Aýtune ses gejunuloj el Murmansk studis en la tradiciiøanta E-kurso æe la popola altlernejo en Svanvik (Norvegio). Kvin el la ses kursanoj (de live dekstren: Julia, Alla, Aleksandr, Julia, Mi¶ail) estas fotitaj antaý la forveturo. (Sendis A.Masiukas)

    Korajn gratulojn al Aleksas Masiukas okaze de la 70-jariøo!


    La plej indaj verkoj de nia literaturo

    Ni adiaýas la 20an jarcenton, kiu estis tempo de du teruraj Mondmilitoj, sed ankaý tempo de nekredebla teknika progreso. La homa civilizo trapasis la limojn de sia tera ekzisto, kiam la unua homa plando ektuþis la lunon.

    La finiøanta jarcento estis grava ankaý por ni, esperantistoj. Dum øi ekprogresis nia literaturo. La Slava skolo, Literatura Mondo, La infana raso de William Auld, Norda Prismo, eldonejo Stafeto de J. Régulo Pérez, Literatura Foiro, Fonto, Belartaj Konkursoj, Karolo Piæ -- jen mejloþtonoj de la evoluo. Al tio aldoniøas centoj da aperintaj libroj, kaj dekoj da eldonejoj.

    Æiuj æi klopodoj havigis al ni neforgeseblajn momentojn, kiam legante niajn aýtorojn, ni povis konvinkiøi, ke la lingvo internacia vivas kaj fortikiøas. La literaturo iøis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiøo de nia "verda" memo en æi mondo skuata kaj kruele disþirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj.

    Nekontestebla estas fakto, ke en la pasanta jarcento æefe libroj kaj revuoj (kaj leteroj) servis kiel unuigilo por nia tutmonda komunumo. Romanoj kaj poemaroj estis ofte la fonto de niaj revoj, pensado, emocioj kaj distro.

    Dum la kunsido de EVA (Esperantlingva verkista asocio) en Berlino, okaze de la 84a UK, oni akceptis la proponon de kolego Tomasz Chmielik, kiu apud la konata prefero-listo de William Auld þatus koni ankaý iun pli malpli øeneralan elekto-liston de la publiko pri la 25 plej gravaj verkoj de la Esperanto-literaturo de la 20a jarcento.

    Pro tio ni petas la esperantistojn el kie ajn, noti la titolojn de la Esperanto-verkoj (prozo, poezio kaj dramo), kiuj en Via vivo ludis precipan rolon -- edukan, klerigan, emocian kaj konceptan -- kiuj plej firme engravuriøis en Via memoro aý kiuj simple estas plej valoraj por Vi.

    Via elekto montros, kiuj literaturaj þatoj kaj preferoj regas en la "verda" mondo nuntempe. Ni atendas viajn respondojn plej malfrue øis majo, tiel ke dum la Tel-Aviva UK ni povu prezenti la kompletan liston.

    Poþtkartojn kun titoloj oni sendu al Tomasz Chmielik (ul. Jarzebinowa 3/30, 21-040 Swidnik, Pollando).

    Retpoþte oni povas respondi al esperanto@zg.tel.hrgberveling@freeler.nl.


    Du specoj de esperantistoj

    Mi dankas por la interesa revuo Esperanto en 1999. Mi opinias, ke ekzistas du specoj de esperantistoj.

    1) Unuj volas propagandi Esperanton kvazaý ian religion, kiel plej gravan kriterion de sukceso ili konsideras la nombron de E-parolantoj kaj tial ili inklinas blagi, blufi kaj superruzi la publikon.

    2) Malpli multaj volas funkciigi la lingvon, prepari øin por funkciado. Ili preparas vortarojn, terminarojn, gazetojn, librojn, TTT-ojn kaj por ili estas la plej grava kriterio, kiel tiuj instruiloj kaj literatura¼oj kovras la bezonojn de internacia lingvo.

    Æiu internacia lingvo (angla, Esperanto aý alia) bezonas lernolibrojn kaj vortarojn en æiuj kulturitaj lingvoj, kaj la vortaroj necesas poþaj, mezaj kaj grandaj, øeneralaj, teknikaj, elektroteknikaj, kemiaj, medicinaj, juraj, ekonomiaj, agrokulturaj ktp. Ankaý la literaturo de la internacia lingvo devas esti alirebla al æiuj interesatoj. Ni povas tre bone registri, kio efektive en Esperanto jam estas farita kaj kio ankoraý mankas. Ni ne bezonas blufi nin mem, male helpos al ni nur vero.

    Se la lingvo ne estas preparita, ne eblas entuziasmigi milionojn da homoj por tia lingvo. Propagandado rompiøas je obstino de la ekstera mondo, sed preparado de libroj dependas nur de nia propra laboremo.

    Tial la "propagandantoj" facile estas deprimataj de pesimismo, dum la "funkciigantoj" optimismas, kredante je propraj fortoj.

    Miroslav Malovec


    Estus por mi grandega øojo, se mi erarus

    "Tiu forumo taýgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el anoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn (informkampanjo internaciskala, sociologiaj esploroj, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj", -- vi skribis en Esperanto en 1999.

    Estas vere ke kuþas en tio grandaj urøa¼oj. Ni scias ke rusaj esperantistoj brile kontribuis en la pasinteco en tiaj esploroj kaj laboroj. Mi vere deziras ke ili povu finfine labori pli serene kaj ke tion ebligu nova politika situacio. Bedaýrinde pri tio mi ne estas optimista kvankam estus por mi grandega øojo se mi erarus, se la popoloj de Ruslando elirus finfine el ekstremaj situacioj.

    Mi esperas ke la SAT-kongreso kaj aliaj aranøoj en Ruslando, en julio 2000 ebligos starigi konstruajn rilatojn inter popoloj de Ruslando kaj de okcidenta kaj eæ centra Eýropo (bedaýrinde mi eksciis pri ekzistanta timo de baltaj landoj kaj Pollando rilate la malstabilecon de Ruslando kaj intencoj de ties regantoj). Tro ofte okazis ke regantoj ne kapablaj solvi internajn sociajn problemojn inventis "malamikon" kaj turnis sin al milito por deturni la atenton de siaj regatoj.

    Henri Masson


    Ne du, sed unu

    "Eventoj kaj Heroldo spertis problemojn pri la eldonritmo kaj dufoje þanøis siajn (vic)redaktorojn", -- mi skribis en la januara kajero.

    La redaktoro de Heroldo, Perla Martinelli, afable atentigis, ke Heroldo þanøis la vicredaktoron ne du fojojn, sed nur unu. Þi pravas, æar la supra frazo estas interpretebla kvazaý KALiFo nomumis trian vicredaktoron post du malnomumoj... Kaj la redaktoro mem neniam estis þanøita, kompreneble.

    Dankon pro la atentigo!

    A.K.


    "Interredaktore": same regula, nur malpli ofta

    "Tio ja faciligis la laboron de la gazet-redaktoroj, kiuj povas preni informojn el la senpagaj ret-informiloj Gazetaraj Komunikoj de UEA, Heroldo Komunikas kaj Interredaktore (tiu lasta fariøis malpli regula pro la lanæo de la paga servo Ret-Info)", -- skribis Aleksander Kor¼enkov en la trarigardo de la jaro 1999.

    La servo Interredaktore restis same regula, nur iøis malpli ofta, ja por tiu listo estas dissendataj nur tiuj mesaøoj, æe kiuj oni eksplicite petas tion. Krome, plimulto de redaktoroj de signifaj E-gazetoj aliøis al la retpoþta E-nova¼servo Ret-Info, sed malgraý plurfoja atentigo multaj ne vere komprenas la funkciadon kaj diferencojn inter Ret-Info kaj Interredaktore.

    László Szilvási
     


    Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado
    aý intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

    Eseo de Walter Zelazny

    Mi ne ofte konsultas PIVon. Ekzemple, øis nun mi komprenis kio estas inteligencio kaj intelektulo. Sed post la kontrolo en PIV mi ne komprenas. Do inteligencio laý PIV estas:

    1. Klaso de la intelektuloj-reformistoj en la cara Rusujo de 19a jc. 2. Tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso.

    Laý tiu difino ne eblas havi inteligencion en la Oficiala Movado. Unue, ne æiuj intelektuloj-reformistoj en la cara Rusujo estis esperantistoj; ni diru, ke estis male... Due, æar Esperantio ne estas nacio, øi laý la difino ne povas havi tiun parton, kiu strebas al libera pensado. La difino de la inteligencio en PIV estas pli malpli esperantigita vortumo de la franca intelligentsia laý vortaroj de Larousse, kiuj faras referencon, ke tiu vorto devenas de la rusa.

    Kiam Dostojevskij, Gercen aý Bakunin vivis okcidente, neniu sciis ke ili estas inteligencio. Post la Granda Oktobra Revolucio, pere de la blankuloj venintaj al Parizo, la francoj konatiøis kun la koncepto inteligencio, kiun ni hodiaý trovas en PIV. Æu vere ne ekzistas pli kurta vojo de la inteligencio al PIV? Æu vere, laý la kriterioj de la PIVa difino, la lasta inteligencio en Eýropo -- tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso -- restis nun nur en Belorusio?

    Iom pli bone aspektas la PIVa difino de plebo. Unue etimologia referenco:

    1. En Romo, la plej grandnombra k malalta klaso ...

    poste la nuntempa:

    2. La pli malaltranga parto el popolo, el socio ks.

    La plebo povas ekzisti en la Oficiala Movado, tion permesas PIV -- la pli malaltranga parto el socio. Sed ne la plej malaltranga parto. Sed venas alia problemo, en kiu senco oni povas diri en la Oficiala Movado pri la socio? De la sociologia vidpunkto ni ne estas socio, prefere io inter diasporo kaj kvazaý-socio, preskaý apud-socio.

    Feliæe PIV havas alian koncepton, nome intelekto, de kiu øi strange ne derivas inteligencion. Ne gravas. Intelektulo estas Zamenhofa vorto kaj intelektularo jam PIVa. Laý PIV intelektulo estas "homo, kiu sin okupas kaj interesiøas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto". Sed kio estas intelekto? "Kapablo pensi koncepta¼ojn kaj estigi rilatojn inter ili".
     

    Iom da rimarkoj pri moralaj valoroj

    Mi ne opinias ke la Esperanta inteligencio, intelektularo kaj plebo diferencas en la morala senco. Inter intelektuloj oni trovas kanajlojn, same kiel inter la plebanoj. Inter intelektuloj oni trovas morale rigorajn homojn, ankaý inter la plebanoj. Se la distingo ekzistas, øi fontas el la malsamaj sociaj roloj. Laý PIV la inteligencio havas eæ nenion komunan kun intelektularo. La unua batalas pri la sendependa libera penso, la dua kapablas pensi.

    Laý la difino, kiun mi konas en la slavaj lingvoj, æefe en la rusa, ne eblas rekte distingi inter la sendependa libera penso kaj kapablo pensi.

    Penso bezonas liberecon, kaj tion verþajne ne komprenis francaj intelektuloj -- inter ili meritplena Waringhien -- kiuj posedis tian kapablon pensi koncepta¼ojn kaj estigi rilatojn inter ili, ke ili forgesis ligi la rilaton inter la penso kaj la libereco.

    Æar la intelektuloj æefe pensas (foje sciencumas, poezias kaj verkas), la plebo æefe sekvas ilin en la pensado; estas do normale, ke certaj intelektuloj celas kapti atenton de la plebo. Tiuj intelektuloj fariøas politikistoj kaj apogas sian cerbon je amasoj, ilia penso signifas nur tiom kiom la politika forto de la plebo, kiu apogas øin. La separado de la intelektuloj disde politikistoj komenciøis dum la Franca Revolucio, la divorcan verdikton anoncis la Ruslanda Revolucio.

    Rolo de la inteligencio estas komentarii la socion, eæ en la libera socio. La tekniko sapumadi la okulojn de la plebo estas tiom perfekta, ke en la demokrataj landoj oni komencas eæ dubi, æu iu elekto inter du politikistoj, kiuj startas je la prezidenteca posteno ne estas nur afero de la mono kaj soci-tekniko manipuladi la opinion, sen trapasi la jurajn limojn, ofte formale malfrue pretas por haltigi la manipuladon.

    Kial en Esperantujo devas esti alimaniere? Kontraýe, estas eæ pli terure. Ne mankas mono æe kandidatoj, ne mankas soci-teknikoj sapumi la okulojn, mankas la inteligencio, kaj se tia manifestiøas, oni likvidas øin. Æio æi okazas mikroskale, en etaj dimensioj, praktike ne eksplikeblaj kaj ne montreblaj al la plebo.
     

    "Pracelanoj" aý "raýmistoj"

    Se oni konsideras pracelanojn (la Fina Venko) aý raýmistojn (la Interna Ideo), iliaj metodoj agi estas tiom diferencaj, ke øuste ili kaýzis þanøon de la prioritatoj de la celoj. Tio, kio estis kohera koncepte komence de la 20a jc. (tiam la Fina Venko estis biologie ligita kun la Interna Ideo), fine de la 20a jc. ne plu havas sencon. La Fina Venko fariøis eksporta varo, kiun oni ne povas vendi, la Interna Ideo fariøis la valoro en si mem, la trezoro, kiun oni ne vendas.

    Por la pracelanoj ne gravas ke morgaý estos diluvo, gravas, ke hodiaý ili trovis la solvon de la mondaj lingvaj problemoj, sed bedaýrinde la mondo ne komprenas ilin, sed eble... se ni ankoraý rekomencos alimaniere... per Kampanjo 2000!

    Por la raýmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel æiu civiliza unuo, æu granda kiel Rusujo æu eta kiel Esperantio. Øi estas valoro en si mem kaj postulas de la ekstera mondo je la nomo de larøe komprenita humanismo, en tio homaranismo, sian lokon en nuntempa mondo. Homo ne povas vivi ekster socio, aý (kio estas pli evidenta post certaj sociologiaj trova¼oj) li vivas en kelkaj socioj samtempe. Æiu vivas en iu makrosocio, ekzemple en þtato, sed samtempe en sia komunumo, en sia etno, kiun li kunkreas, en iu diasporo (ideologie li vivas en la nacio).

    Praktike inter la pracelanoj kaj raýmistoj estas la sama diferenco kiel inter la koncepto de la franca jakobena þtato-nacio kaj libera sindeklaro de la individuo pri sia identeco. En Francio æiuj manifestiøoj de la individueco estas parto de la privata vivo (lia religio, esperantismo, aý tio ke li opinias sin vasko). Pri æio zorgas la þtato, por la individuo estas loko en la socio, kondiæe ke li submetis sin al la kultura modelo de la laika, jakobena, unusole francetna koncepto, sen esceptoj. Kompreneble neniu malpermesas deklari sin bretono, sed tio havas neniun juran, politikan aý kulturan konsekvencon. Do li povas esti bretono en sia hejmo, forirante øin li estas franco. Ekzemple, ukraino kiu ricevis francan þtatanecon ne plu havas siajn kulturajn radikojn en Kievo, sed lia historio komenciøas kune kun la Gaýloj. La raýmistoj ne akceptas tian koncepton.

    Alivorte, por la pracelanoj æiuj esperantistoj estas esperantistoj, sed la pli bonaj esperantistoj estas la finvenkistoj. Pli malpli tiun doktrinon havas UEA. Estas øi, kiu lanæis la Manifeston de Prago kaj esperantigon de la islama mondo. De la Esperanta plebo øi atendas financan apogon, ideologian lojalecon, varbadon kaj nenion pli.

    Por la raýmistoj oni ne povas meti esperantismon en la sferon de nur privata vivo de individuo. Vole-nevole æiu civitano de koncerna þtato pagas imposton, kaj mi volas ke tiun parton de la imposto, kiun la þtato utiligas por siaj þtat-naciismaj celoj, oni uzu øuste por Esperanto. Mi rajtas al publika manifestiøo de mia esperanteco. Mian esperantistecon oni rekonu kiel civilizan unuon ekzistantan inter aliaj, oni øin rekonu jure, tiusence, kiel jure oni agnoskas vaskojn en Hispanio (ne en Francio), kiel jure oni agnoskas certajn religiajn movadojn, respektante ilian pacifismon kaj ne metante iliajn partizanojn en la armeon, kiel jure oni agnoskas rajton de kanadaj eskimoj al sia propra edukado kaj teritorio ktp.

    La afero de la jura rekono de etnoj kaj aliaj sociaj grupoj estas nova¼o en la juro, politiko kaj sociologio, ties neceson øustamomente sentis raýmistoj. Ili komprenis, ke la movado, bazita sur la partia organiza skemo, kiel UEA, for¼etas el siaj strukturoj la plej valorajn intelektulojn, kiuj pli bone sentas sin elemento de la diaspora lingva minoritato æie en la mondo kaj celas kreadi la federalajn modelojn.

    Sed tio ne estas tipe kaj nur raýmista. La koncepto estas larøa kaj eble raýmistoj nur la unuaj esprimis la ideon kaj lanæis øin en la formo de la Manifesto. Similan vojon pasis OSIEK kaj multaj aliaj Esperanto-centroj. La tuta internacia kaj socia vivo iras tiudirekten. Falas grandaj unuopaj malnovtipaj þtataj strukturoj, ili rapide malfortiøas kaj surbaze de nova socia paradigmo, en la tutmondiøo rekreas novajn strukturojn por denove sin plifortigi sed laý alia koncepto. Plej ofte tio okazas pace, foje per la milito, bedaýrinde. Ankaý en nia movado observeblas tiuj tendencoj, plej ofte ili estas pacaj, foje radikalaj, sed mi ne kuraøas fermi la okulojn kaj diri, ke nenio okazas, aý akuzi kelkajn pri frenezaj konceptoj.

    Pro tio mi ne bezonas, ke iu piramida strukturo voku min por subskribo de iu manifesto kun kiu mi ne identiøas. Mi postulas pli ol la Finan Venkon. Mi postulas, ke oni rekonu mian esperantecon. Mi havas nur unu vivon, kaj mia Esperanto havas sian valoron por mia vivo, kiu daýros post mia morto en la kultura kontinueco kaj dimensio de mia reala vivo hodiaý. Tio ne ekskluzivas la Finan Venkon, sed la Fina Venko rekte ne koncernas min. Estas komprenebla afero, ke dum la pionira periodo la plej grava demando estis la Fina Venko. Hodiaý ni scias, ke ne okazos la Fina Venko. Sed la ideo havis pozitivan influon al Esperanto, øi metis Esperanton al nova dimensio intelekta kaj kultura, ni diru raýmisma. La unua jarcento de Esperanto estis lingvistika, la dua jarcento estos soci-kultura, aý øi tute ne estos! Pro tio mi faru lozajn rimarkojn pri diverstipaj soci-intelektaj kondutoj. Miaj rimarkoj ne pretendas al scienca disciplino, sed estas frukto de tio, kion devas fari la Esperanta inteligencio (PIVe neekzistanta difino 3 estas difinenda eble tiel: "Tiu parto de esperantistaro, kiu strebas al sendependa libera penso opozicie al la Esperanta plebo, kiu estas sendependa, libera, sed ne pensanta").
     

    Scii kion verki, kaj ne verki kion oni scias

    Sendube Kálmán Kalocsay estas intelektulo, kaj lia æefa merito estas ne nur la majstra traduko de Infero, eæ ne Tutmonda Sonoro, nek la originala verkaro. Lia æefa merito estas, ke li neniam skribis en Esperanto lernolibron por studentoj de la medicino, kion li faris en la hungara lingvo. Simple, li sciis kion verki, kaj ne verkis, kion li sciis. De tiu vidpunkto ni aprezu lian talenton de la intelektulo.

    Bona ekzemplo estas Paul Neergaard, lia libro en Esperanto pri plantoj estis tradukita en kelkajn lingvojn. Kvankam elstara specialisto pri la agronomio li strebis kompreni la fenomenon Esperanto kiel intelektulo, kiel tiu, kiu kapablas pensi koncepta¼ojn kaj estigi rilatojn inter ili. Jen sub lia plumo (finfine ne lingvisto) aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj -- unu el fundamentaj verkoj, kiuj prilumis la postmilitan interlingvistikon.

    Edmond Privat scipovis perfekte gardi øustajn proporciojn: kion, kie kaj en kiu lingvo eldoni.
     

    Aplikistoj, aý la unua stratulino kun principoj
    inter mona¶inoj kaj samtempe la unua mona¶ino
    inter la stratulinoj kun principoj

    Kelkaj deziras, ke æio, kion ni konas en la scienco, estu tuj esprimebla en Esperanto. Do ili kreas grandajn terminarojn pri akvofaladoj aý pri la horloøindustrio en Burkina Faso. Ili kreas verkojn en Esperanto pri la influo de la turniøoj de Marso æirkaý sia akso je la seksa vivo de pingvenoj. Kompreneble neniu esperantisto povas kontroli, æu tiu verko respondas al koncepta¼oj kaj estigo de la rilatoj inter ili. La aýtoro estas la sola fakulo pri tio en la tuta Esperantio. La aplikistoj argumentas: "Vidu, en Esperanto oni esprimas æion, kion konas la scienco". Sed la regulo estas, ke oni esperantigas iun ajnan produkton de cerbumado, plej ofte kun kapablo pensi koncepta¼ojn sen estigi rilatojn inter ili.

    Tia estas konsiderinda plimulto de niaj esperantaj eldona¼oj, eldonitaj proprakoste. Serioza eldonisto ne akceptas eldoni ion ajn. Mi persone preferas, ke esperantisto ricevu Nobel-premion en sia fako. Poste li æiam trovos manieron esprimi sian teorion en Esperanto... La problemo estas, kiu komprenos?

    daýrigota


    Notoj

    1. Oficiala Movado.
    En la tuta mondo æiuj fenomenoj dividiøas je oficialaj kaj ne oficialaj. Oficialaj estas tiuj, kiuj posedas laý ili la legitimilon fari ion, kontraýe al tiuj, kiuj faras ion, eble pli bone, sed ne oficiale. Oficiala estas øenerale pli granda, pli riæa, pli serioza, kaj havas sufiæan povon por deklari sin (eæ ne oficiale) "oficiala". Oficiala ne estas kontraýo de maloficiala; prefere "maloficiala" devus esti disidenta, kvankam hodiaý oni ne plu uzas tiun adjektivon, sed temas pri tio.

    2. Mi klare diras pri la rusa, ne sovetia. Pli precize, la rusa de antaý la Revolucio.

    3. Multaj povas senti sin ofenditaj kaj peti de mi ekzemplojn. Mi parolas pri tiuj, kiuj opinias: se hodiaý la mondo vokos nin por solvi la mondajn lingvo-problemojn, ni ne havas sufiæe da fak-vortaroj! Unue, la mondo ne vokos nin, kaj kiam øi vokos jam estos pretaj fak-vortaroj; kaj se øi vokos sen vortaroj, øi faros æion por ke Esperanto havu øustajn vortarojn. Tia estas "logiko" de tiu problemo.
     


    Propono de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito

    Daýrigo. La komenco aperis en LOdE. 1999: 12. Proponita fare de la Dua Forumo de la Esperanta Civito en Karolovaro, 28-29 jul 1999. La glosoj ne apartenas al la teksto.
    Æapitro III
    Pri la povoj

    Art. 19. Ekzekutiva povo

    § 1. La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laý ties delego, al la vickonsuloj.

    § 2. Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voærajtaj civitanoj.

    § 3. La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo.

    § 4. La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.

    Art. 20. Konsulo

    § 1. La Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito.

    § 2. La Konsulo responsas en ekskluziveco pri la taskoj:

    a) kunvoki la Parlamenton kaj difini la tagordojn;

    b) prezidi la kunsidojn, kun decida baloto kaze de voædon-egaleco, eæ se li ne estas delegito de paktinto æe la Forumo;

    c) promulgi la normigajn aktojn de la Parlamento;

    d) plenumi per ediktoj kaj dekretoj la decidojn de la Parlamento;

    e) funkciigi la organizon de la Civito.

    § 3. Dum sia mandato, la Konsulo estas juøebla de la Kortumo nur se lin denuncas parlamentano aý unu el la membroj de la Saøularo [Kortumo].

    § 4. La elektita Vickonsulo anstataýas la Konsulon en kazo de neceso; okaze de morto aý demisio de la Konsulo, li anstataýas tiun øis la novaj elektoj.

    Art. 21. Arbitracia povo

    § 1. La arbitracia povo apartenas al la Saøularo [Kortumo]21 kaj, laý ties delego, al lokaj aý fakaj kortumoj.22

    § 2. Saøulo [Kortumano] estas voærajta civitano, sed nek parlamentano nek kapitulano.

    21. Plimulto de la dua Forumo preferis uzi alian vorton ol Kortumon, pro ties miskomprenebla forto.

    22. Loka kortumo havas la kompetenton pri la aferoj ene de difinita teritorio. Faka kortumo juøas pri specifaj problemaroj, ekzemple pri malrespekto de labor- aý aliaj kontraktoj, interne de la tuta Civito.

    Art. 22. Saøularo [Kortumo]

    § 1. La Saøularo [Kortumo] estas elektita de la Forumo æiun duan jaron. Øi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj.

    § 2. La Saøularo [Kortumo] sin esprimas pri konflikto inter establoj laý la Pakto por la Esperanta Civito. Tiu devo ne estas delegebla.

    § 3. La Saøularo [Kortumo] sin esprimas pri aliaj konfliktoj konforme al la Civita Kodo aý, manke de la koncerna aý de interpretaj duboj, laý la Svisa Civila Kodo.

    § 4. Okaze de duagrada juøo, du el la tri partoprenintoj en la unua grado estas anstataýitaj de la vicmembroj.

    Art. 23. Kodo

    § 1. La Saøularo [Kortumo] responsas pri la verkado de komuna Kodo, kiu disciplinos la solvon de konfliktoj inter civitanoj.

    § 2. La Kodon aprobas la Parlamento.

    § 3. Referenco por la Civita Kodo estas la svisa civila kodo.

    Art. 24. Lokaj kaj fakaj kortumoj

    § 1. Post la aprobo de la Civita Kodo la Saøularo [Kortumo] rajtos nomumi lokajn kaj fakajn kortumojn, laý la Kodo mem.

    § 2. Lokaj kaj fakaj kortumoj sin esprimos nur per unuagradaj juøoj, lasante la duan gradon al la Saøularo [Kortumo].

    Æapitro IV
    Pri la organizo

    Art. 25. Registro

    § 1. La Registro de la Civitanoj estas la fundamento de la civitana vivo23: øi ebligas la aplikon de la art. 9 de la Konstitucio.

    § 2. La Registro konserviøas kaj øisdatiøas sub la respondeco de la Konsulo, laý specifa leøo.

    § 3. Individua legitimilo atestas la enskribiøon en la Registro, do la civitanecon24.

    23. Tio rememorigas pri la Registro de la Mondcivitanoj.

    24. La kosto de la legitimiloj kovrus la kostojn de la Registro.

    Art. 26. Establoj

    § 1. Establo estas æia organizo fondita kaj aranøita por ke øi povu funkcii kaj daýri (kun aý sen jura personeco).

    § 2. La instancoj de la Civito (informaj organoj, banko ktp) ne estas konsidereblaj kiel apartaj establoj, kiuj rajtus peti aliøon al la Pakto.

    § 3. Se paktinto ne havas propran juran personecon, rajtas peti la civitanecon øiaj:

    a) konstantaj kunlaborantoj enlistigitaj en la redakcio kaj perantoj de la gazeto, se individuoj;

    b) abonantoj, se la redakcio garantias por ili;

    c) docentoj kaj studentoj registritaj kiel aliøintoj al la fako dum la koncerna jaro.

    Art. 27. Informaj organoj

    § 1. La informa organo de la Civito estas la nova¼agentejo Heroldo komunikas (HeKo),25 kies posedon la kooperativo de Literatura Foiro donacas al la Civito je la ekvalido de la Konstitucio.

    § 2. La normigaj aktoj de la Civito (kodo, direktivoj, reglamentoj, leøoj, ediktoj kaj dekretoj) estas telematike je dispono de æiu voærajta civitano26.

    25. HeKo naskiøis en marto 1999, kiel nova¼agentejo de la Evolukomisiono.

    26. Ekzistos do propra TTT-punkto, alirebla per individua pasvorto.

    Art. 28. Financaj rimedoj

    § 1. La Civito havas propran bankon, por enkasigi donacojn kaj legacojn, akcepti alpruntojn de civitanoj kaj establoj, subteni projektojn kaj iniciatojn kadre de la Pakto, financi la Civiton kaj prizorgi la administradon de øiaj valora¼oj, kaj specife de la senmovebla¼oj.

    § 2. La Civita Banko funkcias kiel financa societo kun statuso de fondumo, kies kontrolinstanco estas la Kapitulo, reprezentata de la Konsulo, kiu nomumas kaj malnomumas la membrojn de la administra komitato.

    § 3. La administra komitato de la Civita Banko agas aýtonome kaj sub individua responso.

    § 4. Kondiæe ke la koncernaj profitoj estu komplete rezervitaj por la Civito, la Civita Banko povas krei aý partopreni aliajn financajn institutojn, ekzemple asekurkompanion.

    § 5. La Civito povas produkti kaj vendi filatelajn kaj numismatajn valora¼ojn.

    Art. 29. Domoj

    § 1. La Civito stimulas la kreon kaj ekspansion de reto da servoj, en formo de ejoj por kulturaj kaj socialaj celoj, nomataj Domoj.

    § 2. Domoj povas esti aý paktinta senmovebla¼o (kulturcentro, naturamika domo ktp) aý neesperantista institucio kiu akceptas esperantistan aktivecon (ekzemple somerumejo por infanoj, kiu akceptas esperantlingvan grupeton).

    Art. 30. Legacioj

    § 1. La Civito establas legaciajn rilatojn kun aliaj subjektoj de internacia juro27.

    § 2. Legacion nomumas la Konsulo, kiu havas la devon konsulti la paktinto(j)n jam en rilato kun la koncerna subjekto, se tia(j) ekzistas.

    27. Tiaj estas internaciaj organizoj (UN, EU ktp), registaroj, þtatestroj en ekzilo (Dalai-lamao ktp), ekleziaj kaj religiaj instancoj (Vatikano, Universala Domo de Justeco ktp).

    Art. 31. Prefektoj

    § 1. La prefekto estas persono komisiita zorgi pri la interesoj de la koncernaj civitanoj, unuavice ilia informiteco, kaj pri la bildo de la Civito en ilia lando28.

    § 2. Laýbezone, kie ekzistas neniu establo reprezentita en la Forumo, la Konsulo povas nomumi prefekton.

    § 3. La prefektoj rajtas æeesti la sesiojn de la Forumo29.

    28. La prefekto estas speco de interna ambasadoro en landoj (provincoj, regionoj, þtatoj) kie relative multas la civitanoj sed mankas lokaj establoj kiuj reprezentas ilin. La koncerna leøo fiksos la minimuman nombron de la civitanoj necesan por nomumi eventualan prefekton, kaj æu tiu prefekto devas esti civitano loøanta en la koncerna lando.

    29. La reglamento de la Forumo indikos æu kun aý sen voærajto.

    Art. 32. Evolukomisiono

    § 1. Je la ekvalido de la Konstitucia Æarto, la Evolukomisiono ekzistanta laý la Pakto organizas provizoran Registron, sur kies bazo estos elektita la Senato.

    § 2. Laý propono de la Evolukomisiono la Forumo fiksos la daton por la voædonado pri la Senato kaj aprobos provizoran regularon pri la voædonoj.

    § 3. La Evolukomisiono æesas ekzisti per la unua sesio de la Senato, kaj øiaj poseda¼oj kaj kompetentoj transiras al la Konsulo.

    Art. 33. Modifoj

    § 1. La Konstitucia Æarto estas modifebla nur de la Senato, per la aprobo de almenaý tri kvaronoj de øia membraro.

    § 2. Neniu modifo ekvalidas, se mankas la ratifo de la Forumo, per la aprobo de almenaý tri kvaronoj de la æeestantaj paktintoj.


    La provizora propono de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito transformiøis al definitiva projekto, danke al la diskutoj kaj voædonoj dum la Forumo en Karolovaro (Bohemio), 27-29 jul 1999.

    La kvar sesioj de la Forumo por la Esperanta Civito, sub la prezido plejparte de Yves Peyraut (prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT), kunigis la delegitojn de 8 el la 11 øisnunaj aliøintoj al la Pakto, nome: Universitato ELTE Budapest, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, E-Societo Charente (Francio), redakcioj de Literatura Foiro kaj de Heroldo de Esperanto, Itala Interlingvistika Centro, kaj la observantojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, Akademio de Esperanto, Esperantista Kulturdomo de Razgrad (Bulgario). La observantoj havis preskaý la samajn rajtojn de la delegitoj: ili povis libere interveni kaj eæ proponi amendojn, sed ne voædoni.

    Dum du jaroj la Evolukomisiono flegos la debaton pri la projekto, kolektante rimarkojn, sugestojn, kritikojn, amendoproponojn de kiu ajn bonvola, sincera kaj objektiva E-parolanto. La tria Forumo por la Esperanta Civito aprobos definitive la projekton kaj fiksos la daton de la ekvalido de la Konstitucio. Se konsideri la nunajn nombrojn, la membroj kaj abonantoj de la paktintaj establoj estas æirkaý 3600; kun tiuj de la observantoj temus pri okmilo da personoj kiuj rajtus individue peti la civitanecon.

    La Forumo aprobis unuanime ankaý etan modifon en la teksto de la Pakto, per kiu la proceduro pri eksiøo estas pli klara (kaj facila). Krome øi elektis la novan Evolukomisionon: Jean-Thierry von Büren, Judit Felszeghy, Marco Picasso, Ljubomir Trifonæovski kaj Walter Zelazny; kaj ratifis la internan regularon de la Evolukomisiono mem. La Forumo kompletigis sian strukturon, elektante ankaý la arbitracian instancon (Saøularon aý Kortumon): Zofia Banet-Fornalowa, Paolo Bonomi kaj Giorgio Silfer.


    Foto el Hispanio
    La Esperanta Civito, almenaý laý la proponita Æarto, ne havas propran teritorion. Sed feliæe Esperantujon sur nia Tero jam markas pli ol mil stratoj, placoj, monumentoj kaj aliaj ZEOj. Æi-sube estas bildigitaj la plej freþdataj ZEOj -- placo kaj monumento "Esperanto", pri kies inaýguro LOdE informis en januaro. (Foto de Luis Serrano Pérez).
     


    Boris VianLa tubar-riparisto

    Novelo de Boris Vian


    Tio ne estis la sonorado de Jasmena, kiu butikumis en suspektinda lokalo akompanate de sia amanto. Ankaý ne estis mia onklo, æar li ¼us mortis antaý du jaroj. La hundo tiris øin dufoje, kaj mi havis la þlosilon. Do, troviøis iu alia. Estis karakteriza sonorado: peza... eble prema... ne, densa, prefere... lanta kaj kara sonorado.

    La tubar-riparisto, konsekvence. Li eniris, ekipita, traþultre, per bastarda pendsako el ledo de formortinta herbomanøanto, þarøita per tintanta ferrubo.

    -- La banæambro estas tie, -- li diris al mi kun sageca gesto.

    Li ne faris la demandon. Li finfine sciigis al mi, kie troviøis, en tiu loøejo, la banæambro, kiun, sen lia rimarko, mi povintus preteratenti loki, ankoraý tre longatempe, dank'al la precizigo tuj implikita per lia mallonga frazo.

    Je tiu horo de la tago, æar Jasmena ne æeestis, æar mia onklo ¼us mortis kaj æar la hundo tiris la sonorilon dufoje (plejofte), estis en la domo nur miaj dek unu genevoj, okupataj ludante en la kuirejo per la gaskaldronego, kaj oni aýdis neniun bruon.

    Æar li alvenis al la salono post longa æirkaýiro, alkrampiøinta al sia gesto, mi remetis la ripariston sur la øustan vojon kaj do gvidis lin øis la banæambro. Mi estis enironta kun li, kiam li flankenþovis min, sen brutaleco sed per tiu firmeco propra nur de fakuloj.

    -- Mi ne bezonas vin, -- li diris al mi, -- kaj vi riskus malpurigi vian belan kostumon novan.

    Li insistis pri novan.

    Mi diris nenion, æar li rikanis, plie, kun insidemo, kaj mi iris malkudri mian pendantan etikedon.

    Denove malatento fare de Jasmena. Sed, finfine, vi ne povas atendi de virino, kiu ne konas vin, kiu neniam aýdis vian nomon, kiu eæ ne scias, ke vi ekzistas, kiu mem eble ekzistas nur parte, aý eæ tute ne, ke þi faru por vi la servojn de angla guvernistino, Alica Marshall, naskiøinta en Wilshire; kaj mi skoldis Alican pro þia kronika malatentemo. Þi rimarkigis al mi, ke ne eblas samtempe æesi prigardadon de la genevoj kaj forpreni la etikedojn, kaj mi devis klini min, æar mi tiumomente trapasis la pordon, kiu kondukas de la vestiblo al la manøoæambro, pordon nekontesteble tro malaltan, kiel mi plurfoje rimarkigis al la surda arkitekto pagata de mia domposedanto.

    La malordo de mia tualeto tiel estis kompensita, mi paþis blindopalpe, por ne atentigi pri mi, direkte al la æambro de la patrino de Jasmena, al kiu mi rezervis unu el la plej belaj æambroj en la apartamento, unu el tiuj, kiuj rigardas al la strato kaj kiuj daýras æe la alia flanko, kiam neniu ilin rigardas, kun la nura celo konservi sian ekvilibron.

    Eble estas tempo nun, ke mi faru al vi la portreton de Jasmena; sed en la mallumo, æar oni neniam malfermas la fenestrojn, æar Jasmena ne ekzistas kaj konsekvence ne povas havi patrinon (kio estas kontestebla, kiel pruvos al vi la sekvo de tiu historio), en la mallumo, do la priskribo ne estus ekzakta.

    Mi trairis la æambron de la patrino de Jasmena kaj singarde malfermis la pordon, kiu, ekde øi, kondukas al la bilarda æambro, kies muro apudas la banæambron. Antaývide al la vizito de la riparisto, mi anticipe farigis kvadratan aperturon en tiu muro, kio klarigas, ke mi povis, ekde tiu vidpunkto, laýplaæe observi la konduton de la viro, dum li diligentis æirkaý la tubaro. Levante la kapon, li signis al mi, ke mi iru al li.

    Mi rapidis reiri inversdirekte la vojon, kiun mi ¼us faris. Mi pasante rimarkis, ke miaj genevoj daýrigis petoladon apud la gaskaldronego kaj mi konceptis el tio (sed mallonge, æar la riparisto atendis min, kaj mi deziris, ke li ne konsideru mian malfruiøon kiel arogantecon, al kiu oni ofte atribuas mian seriozan sintenon) kompletan kaj senkaýzan malestimon koncerne tiujn neperfektajn aparatojn: la gaskaldronegojn. Mi rapide alpaþis la servistejon, malfermis la interpordon kondukantan al mallarøa þtuparplaceto kun kvar direktoj, el kiuj unu komunikiøus kun la bilarda æambro, se øi ne estus barita, la alia, ankaý barita, kun la æambro de la patrino de Jasmena, kaj la kvara kun la banæambro. La trian mi refermis kaj fine eniris.

    Sidante sur la rando de la bankuvo, la riparisto melankolie kontemplis la dikajn tabulojn, kiuj protektis la tubojn... imperfekte; æar li ¼us elsaltigis ilin per la pinto de la æizilo.

    -- Mi neniam vidis, -- li certigis al mi, -- tian instala¼on.

    -- Øi estas malnova, -- mi diris.

    -- Tio vidiøas, -- li diris.

    -- Pro tio mi diras tion, -- mi diris.

    Æar mi estas nekapabla determini la aøon de instala¼o, kiam æiuj ne povas rimarki øin.

    -- Estas homoj, kiuj parolaæas, -- li observis, -- kaj kien tio kondukas ilin?.. Sed tiu, kiu instalis øin, li ne estis profesiulo.

    -- Estas via firmao, kiu faris la instala¼on, -- mi diris. -- Pri tio mi tute precize memoras.

    -- Mi tiutempe ne laboris æe ili, -- li diris. -- Alie, mi estus foririnta.

    -- Do, -- mi diris, -- tio estas tutsama, æar vi estus foririnta; estas kvazaý vi estus tie, pro tio, ke vi ne estis.

    -- Æiuokaze, -- li diris, -- se mi tenus la fian infanon de putino kun grasa¼o de kangurua kojono, kiu faraæis tiun nom-de-Di' merdan bordelan instala¼on kun tiel aæa maniero.... nu.... kiel oni diras, mi ne komplimentus lin.

    Kaj li komencis sakri kaj la vejnoj de lia kolo þveliøis kiel þnuroj. Li þanøis sian pozicion, direktante sian voæon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon, kiun li konservis dum la tuta sekvanta horo.

    -- Bone, -- li konkludis, perdinte la spiron. -- Nu, restas al mi nur eklabori.

    Mi jam seræis oportunan pozicion por vidi lin labori, kiam li elprenis el sia leda ujo dikan blovlampon. Tirinte el sia poþo flakonon, li verþis ties enhavon en la kava¼on aranøitan de la inøenia fabrikisto æe la piedo de la alkondukado de la gasoj. Alumeto þprucigis grandan flamon al la plafono.

    Lumigata per tiu blua lumo, la riparisto kliniøis kaj malestime ekzamenis la du tubojn de akvo varma kaj malvarma, la gastubon, la dukton de la centra hejtado kaj kelkajn aliajn tubarojn, kies utilecon mi ne sciis.

    -- Plej bone, -- li diris, -- æion tranæi murnivele kaj rekomenci de nulo. Sed tio multe kostos.

    -- Se tio necesas, -- mi diris.

    Æar mi ne volis æeesti la masakron, mi foriris piedpinte. Li turnis la þtoppinton de sia blovlampo en la momento, kiam mi refermis la pordon, kaj la tondro de la gasigita benzino superbruis la mallaýtan klakadon de la globo kun risorto revenanta en sian loøtruon.

    Mi trapasis la pordon de la æambro de Jasmena, komence kondamnita sed kies puno ¼us æesis, kaj, trairinte la salonon, mi alidirektiøis al la manøoæambro de kie mi povis reiri al mia æambro. Pli ol unufoje mi jam erarvojiøis en la apartamento, kaj Jasmena nepre volas, ke ni þanøu øin, sed þi devos trovi øin mem, æar þi obstinas reveni nepetite de mi.

    Cetere, mi mem obstinas paroli al vi pri Jasmena, simple æar mi amas þin; þi ludas neniun rolon en tiu æi rakonto kaj probable neniam ludos iun ajn, krome, kompreneble, se mi þanøos la decidon, kaj tion neniu povas antaývidi; æar la rezulto baldaý estos konata, ne utilas insisti pri temo tiel seninteresa; eæ malpli ol kiu ajn alia; mi aparte pensas pri la bredado de tirola stuko kaj pri la melkado de lanhavaj afidoj.

    Alveninte en mia æambro, mi sidiøis apud la meblo el vaksita kverkligno, kiun mi transformis en elektrofono jam antaý longa tempo, sen troigi. Kaj, manovrante la þaltilon, kiu malkonektas la tutajn cirkvitojn, kies konektado ebligas la funkciadon de la aparato, mi ekfunkciigis la movadon de la plata¼o, sur kiun disko almetiøis kun la celo okazigi la eltiron de la melodio adsorbebla dank' al la perado de akra pinto.

    La nigraæaj akcentoj de Deep South Suite baldaý mergis min en mian preferatan letargion, kaj la akcelado rezultanta el la movado de la horloøoj kuntiris la sunan sistemon en plifortiøanta rotacio, mallongiganta la daýron de la mondo je preskaý unu tago; kaj rezulte de tio estis la oka kaj duono de la mateno, kaj mi en mia lito jam vekiøis; maltrankvila pro tio, ke mi ne karesis per miaj kruroj la allogajn krurojn de Jasmena; ho ve, Jasmena ignoris min. Kaj mi senæese atendas þin; þi havas akvajn harojn sub la suno kaj mi volus æirkaýi þian talion per miaj malmolaj brakoj kaj mortigi þin sub hirud-voluptamaj kisoj; sed ne dum la tagoj, kiam þi eksimilas al Claude Farrère.

    -- La oka kaj duono, -- mi diris al mi. -- Kaj la riparisto certe estas mortanta pro malsato!

    Mi tre rapide vestiøis kaj orientiøis, poste mi ekiris al la banæambro. Øiaj æirkaýa¼oj þajnis al mi profunde modifitaj, kvazaý sekve de iu gravega kataklismo; mi rapide konsciis, ke estis nur la diferenco pro la manko de la kutimaj tuboj, kaj mi kutimiøis.

    La riparisto, kuþanta apud la bankuvo, ankoraý spiris. Mi injektis al li buljonon tra la naztruoj, æar liaj dentoj preme tenis bastoneton de stanluta¼o. Tuj kiam li reanimiøis, li reeklaboris.

    -- Rezulte, -- li diris al mi, -- mi plenumis plejparton de la tasko; æio estas tranæita murnivele kaj mi rekomencas de nulo. Elektu.

    -- Faru kiel eble plej bone, -- mi diris. -- Mi fidas vian kapablon de fakulo, kaj neniokaze mi volus, ke mia plej eta sugesto estu obstaklo al via iniciatemo... al tiu iniciatemo, kiu, mi devus diri, estas la propreco de la plumbista korporacio.

    -- Ne troigu, -- li konsilis al mi. -- Principe, mi komprenas; sed mia atesto estas malproksima, kaj se vi tedegas min, mi ne plu povos alparoli vin. Estas strange, ke homoj opiniantaj sin kleraj, sentas bezonon fiveneni la mondon.

    -- Mi certigas vin, -- mi diris, -- ke mi lokas tre alte eæ la plej etan el viaj agoj; kaj ne dubu pri mia humileco.

    -- Bone, -- li diris. -- Mi ne estas malica ulo. Nu, mi faros ion. Mi refaros ekzakte tiel, kiel ili muntis. Æar estas tamen kolego, kiu okupiøis pri tio, kaj riparisto æiam pravas. Oni ofte pensas: "Jen tubo, kiu ne estas rekta". Kaj oni scivolas kial, kaj kompreneble oni fine akuzas la ripariston; sed se oni volas øisfunde esplori la aferon, estas plejofte pro nekonata kialo, kaj oni preferas kredigi, ke la tubo ne estas rekta. Sed nerekta estas la muro. Revenante al nia afero, mi refaros æion tiel, kiel estis, kaj poste, mi estas certa, ke tio funkcios.

    Mi pensis pri iu rimarko: tio funkciis antaý ol li alvenis. Sed fakte, eble mi nenion sciis pri tio. La parabolo pri la rekta tubo restis en mia memoro kaj mi silentis.

    Mi sukcesis retrovi mian liton. Senpaciencaj pied-bruoj sonis en la supra etaøo. La homoj estas tedaj; æu ili ne povas nervoze enlitiøi, anstataý nervoze paþadi sur la planko de sia æambro. Mi rezignaciis: ne.

    La bildo de Jasmena hantis min øis evidenteco, kaj mi malbenis þian patrinon, kiu forigis þin de mi kun malkonscienco, kiun nenio pravigis. Jasmena estas deknaýjara, kaj mi scias, ke þi konis aliajn virojn; des pli prave por ke þi ne hezitu akcepti min en þia intimeco; estas pro þia patrino kaj la ¼aluzo. Mi devigis min pensi pri io tre malsimila, senkiala malico; kaj estis al mi tiel malfacile koncepti ties ekzaktan formon, materiigitan per þnuroj el ruøa kaj blanka kotono, ke mi miavice svenis dum longa periodo. En la banæambro, la zumado de la blovlampo bluigis la randon de mia sonøo per neegale oksiditaj franøoj.

    *

    La riparisto restis æe mi kvardek naý horojn seninterrompe. La laboro ankoraý longe ne finiøis, kaj mi pasis al la enirejo por iri al la kuirejo, kiam mi aýdis frapojn æe la pordo.

    -- Malfermu! -- oni diris al mi. -- Estas urøe!

    Mi malfermis kaj vidis la najbarinon de la supra etaøo, kiu staris antaý mi grandfunebre vestita. Sur þia vizaøo estis la markoj de ¼usa æagreno kaj øi fluetis sur mian tapiþon. Þajnis, ke þi eliris el Sejno.

    -- Vi falis en akvon? -- mi demandis kun intereso.

    -- Mi petas senkulpigon, ke mi øenas vin, sinjoro, -- þi diris. -- Estas, æar mi havas likadon hejme... Mi vokis la ripariston kaj li devis veni antaý tri tagoj...

    -- Mi havas unu æi tie, -- mi diris. -- Estas eble la via?

    -- Miaj sep infanoj dronis, -- þi diris al mi. -- Nur la du plejaøuloj ankoraý spiras, æar la akvo atingas nur iliajn mentonojn. Sed se la riparisto havas ankoraý laboron æe vi, mi ne volas øeni vin...

    -- Mi supozas, ke li eraris, -- mi diris. -- Mi nun iros demandi lin por havi puran koron. Efektive, mia banæambro kontentige funkciis.

    *

    Kiam mi eniris la banæambron, li finfaris lutadon irisforman por ornami la nudan parton de la muro.

    -- Tio jam povas konveni tiel, -- li diris al mi. -- Mi æion refaris tiel, kiel estis; mi aldonis kelkajn lutadojn, æar estas tio, kion mi plej sukcese faras, kaj mi þatas bone faritan laboron.

    -- Iu sinjorino volas paroli al vi, -- mi diris. -- Æu ne al la pli supra etaøo vi devis iri?

    -- Æu estas la kvara tie æi?

    -- La tria, -- mi diris.

    -- Do mi eraris, -- li konkludis. -- Mi iros al tiu sinjorino. La firmao sendos al vi la fakturon. Sed nenion bedaýru... Estas æiam laboro por tubar-riparisto en banæambro.

    Tradukis el la franca Daniel Luez
     


    Libroproduktado en Esperantujo: jaro 1999

    Tradicia revuo de Aleksander Kor¼enkov

    Daýrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, LOdE æiufebruare proponas superrigardon de la Esperanta libroproduktado, surbaze de la rubriko Laste aperis en Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn eldonintoj sendis al Roterdamo en la kuranta jaro. Tia kalkulado ne estas centprocente fidinda: (1) øi ne mencias eldonitajn librojn, kiujn oni ne sendis al CO, (2) en øi registriøas libroj eldonitaj antaý jaroj sed senditaj æi-jare. Tamen øi rivelas tendencojn, precipe æe la resuma statistiko por kelkaj jaroj.

    Æi-jare la superrigardo estas maldetala (ankaý pro manko de loko), sed sekvajare ni konigos la statistikon por la jardeko 1991-2000. La kompilinto dankas al István Ertl, kiu plenigis la truojn en la eldonindikoj.

    Stabileco

    La suba tabelo konfirmas la stabilecon de nia libroproduktado. Æiujare pli ol cent eldonantoj produktas iom pli ol 200 librojn. Denove plej multe oni tradukis el la franca (7 el la 69 tradukoj). Denove la plej populara øenro estas traduka beletro. En 1999 surmerkatiøis la nova traduko de Faýsto (de Karl Schulze), kiu verþajne estas unu el la plej gravaj atingoj de nia literaturo, dominata de tradukoj. Inter la libroj nefikciaj estas atentindaj esearo Lingva arto, posteuma verko de Karolo Piæ Kritiko kaj recenzistiko kaj Granda E-germana vortaro de Erich-Dieter Krause. Tiu lasta estas ankaý la plej "dika" libro de la jaro 896-paøa.

    UK stimulas la eldonemon

    Pasint-jare ni skribis, ke "dank' al la kongres-landeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la sekvan kongreson akceptos la lando de Gutenbergo, kaj oni scias, ke UK stimulas la eldonemon".

    Æi tiel okazis. En Germanio aperis 23 libroj. La kongreslandon sekvas Italio (20), Nederlando (19), Ruslando (16), Francio (15) kaj Pollando (14), entute 37 landoj. Laý la librokvanto eble þajnas, ke Germanio nur iomete "avancis la rivalojn", sed paøokvante la unualokeco estas pli firma: 4263 paøoj en Germanio, dum en neniu alia lando produktiøis sume pli ol 2 mil paøoj.

    Nu, mi ne kuraøas diri, ke en 2000 Israelo estos listosupre, sed certe niaj samideanoj en la Sankta Lando eldonos pli ol æi-jare (nur 8-paøa broþuro de rabeno David Rosen Judismo kaj interreligia kunestado).

    UEA la plej aktiva

    Sufiæe ofte oni kritikas UEA pro, ekzemple, ties ignoro de bezonoj de la esperantistaro, aý oni aludas pri roterdamaj burokratoj. Nu, mislanguloj malfermu la okulojn kaj konstatu, ke øuste UEA donacas al ni plej multajn librojn -- 14 libroj pasint-jare kaj 56 libroj dum la lastaj 8 jaroj.

    Libroj eldonitaj en 1999

    UEA (NL) 14
    Impeto (RU) 7
    Al-fab-et-o (SE) 6
    CoEdEs (IT) 6
    FEL (BE) 6
    Sezonoj (RU) 6
    Asocio por NBN (BE) 4
    Bambu (BG) 4
    Bero (US) 4
    Lexicon Silvestre (DE)4
    J.W.Pióro (PL) 4

    Libroj eldonitaj en 1992-99

    UEA 56
    Fonto (BR) 46
    FEL 40
    Æina E-Eldonejo 35
    UFE (FR) 33
    Sezonoj 32
    Pro Esperanto (AT) 32
    Impeto 30
    Iltis (DE) 25
    Al-fab-et-o 25
    KAVA-PECH (CZ) 24

    Kiel promesite, post unu jaro sekvos detala revuo, kiu vidigos, kiu estas kiu en la Esperanta libroproduktado dum la lasta jardeko de la 20a jarcento.
    1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999
    Nombro de libroj en/pri Esperanto
    205
    136
    188
    200
    232
    273
    208
    208
    Suma paøonombro de æiuj libroj
    25789
    18511
    22078
    23345
    28637
    27727
    28769
    24460
    Nombro de la eldonintoj
    103
    98
    132
    113
    146
    124
    127
    120
    Averaøa paøonombro de unu libro
    126
    136
    117
    116
    123
    102
    138
    117
    Averaøa prezo de unu libro (NLG)
    15,9
    20,1
    16,9
    16,9
    19,3
    16,1
    20,1
    18,6
    Lernolibroj, vortaroj, informiloj k.s.
    36
    23
    35
    30
    39
    19
    28
    28
    Originala beletro
    24
    17
    27
    25
    25
    31
    24
    23
    Traduka beletro
    31
    28
    43
    34
    47
    59
    54
    46
    Planlingvistiko, esperantologio
    27
    21
    19
    21
    31
    32
    15
    19
    Esperanto (kulturo, movado k.a.)
    18
    15
    14
    28
    24
    27
    26
    32
    Politiko, filozofio, historio
    17
    6
    11
    13
    12
    23
    24
    9
    Scienco kaj tekniko, terminaroj
    13
    13
    13
    26
    16
    30
    15
    25
    Religio
    12
    6
    7
    8
    11
    18
    12
    13
    Aliaj temoj
    17
    7
    19
    15
    27
    34
    10
    13


    Amélie NothombElektu kaj delektu!

    Nothomb, Amélie. Higieno de l' murdisto: Romano / Tradukis el la franca Armela LeQuint kaj ¬ak Le Puil. -- Bielsko-Biala: KLEKS, 1998. -- 151 paøoj.
    Kvankam diamanton apenaý eblas poluri pli brila ol øi envere estas, mi tamen provu direkti almenaý parton el ties radioj al vi, ontaj legantoj de Higieno de l' murdisto. Øi estas la debuta verko de Amélie Nothomb, juna verkistino belga. Naskita en Japanujo, þi loøis en pluraj landoj antaý ol setli en Bruselo, Belgio. Krom La Higieno þi verkis ankoraý ses romanojn, æiuj publicitaj, kaj estas plentempa verkistino.

    "Kiam æiuj eksciis ke la giganta verkisto Pretekstat Taþ mortos post maksimume du monatoj..." -- jen la komenco de vojaøo, same horora kiel amuza, laýlonge de la psikaj manifestiøoj de mortonto kaj lia interkomunikado kun la preso kiu sin ¼etas sur Gravelin, lian sekretarion, por elpeti permeson intervjui la nobel-premiitan aýtoron.

    Tiu æi estas æampiono, ne nur de verkistiko, sed krome prototipa feæulo. La aýtorino þarøis lin per superpezo de malbonaj ecoj pri kiuj þia heroo rekte fieras. Jam la nura fakto, ke li komencas æiun interparolon kun sia sekretario per la vortoj: "Mi bedaýras, kara Ernesto, sed mi ankoraý ne mortis", ne aýguras multon bonan.

    Trafe resumas la teksto dors-flanke de la bindita romano: "Monstro de obezo kaj mizantropeco, li sin amuzas, kun cinika kruelo, forigi la ¼urnalistojn kiuj venis intervjui lin. La unuaj kvar fuøas, terurite. La kvina, Nina, sukcesas regi lin kaj malkovri lian sekreton."

    La unuaj intervjuoj konsistigas intelektan lukton inter la "obezulo" kaj la ¼urnalistoj, kies eltenivo similas al la kapablo de plumo teni cent kilogramojn levitaj.

    Unu post la aliaj ili ricevas similan trakton de sia amuziøema regalanto; unu post la alia ili paþas preskaý senhezite en la kaptilon de lia ekstravaganco. Post sia humiliøo, la viktimo iras en transstratan trinkejon aýskulti magnetofonan registra¼on kune kun siaj kolegoj kiuj konsolas la kompatindulon per ne tre kolegaj rimarkigoj kaj konstatoj; maldolæa pilolo post heroa provo komunikiøi kun la diabla aýtoro.

    Nina, pri kiu jam iris la diro, impresas þekspireske lerta ¼ongli per vortoj kaj þia inøenio similas tiun de Beatrica en ties Multe da bruo pro nenio. Þi replikas, eæ ripostas per municio simile trafa kaj laýgrade subiga.

    Þi sukcese puþas lin konfesi sian sekreton, kio havas sekvon similan al fosto-puþo tra la koron de vampiro.

    Tiom pri la enhavo kies strukturo estas blindige simpla.

    Per ampleksa uzo de "--" kiu indikas, ke iu ion diras, la aýtorino taskis al siaj legantoj daýre konscii kiu estas responsa pri la koncerna diro. Tio ne konfuzas, sed, male, igas la tuton pli viva kaj streæa. Tiel, la interparoloj jen trotas jen galopas kaj oni devas firme teni la selon.

    La ¼urnalistoj, kiujn Nina decide rifuzas nomi kolegoj, aperas anonimaj kvazaý por akcenti ilian solecon kaj sensignifecon antaý "gravulo kaj grandegulo". Tamen, soleca estas ankaý la tute malsimpatia maljunulo. Jam ekde sia sesdeka jaro li terure enuas kaj, per sia konduto kiun stampas interalie senkondiæa sincereco, obsede klopodas resti juna kaj virga. La lasta strebo estas en liaj cirkonstancoj facile realigebla, la unua, evidente, ne troviøas en lia influ-sfero.

    Tragike estas konstati kiel facile interparolo, kiu komenciøis relative normale, povas ene de sekundero gvidi de øentileco kiel ajn supra¼a al sparkoj de antipatio, de konflikto kaj de bruska disiøo. Fido æekape, veneno voste; kiel eblas optimisme rilati al la kunhomoj se tia necerteco onin hantas?

    Ankaý Nina, kiel ajn impone þi rolas, ne estas senrezerve simpatia. Tamen, eble nur tiel eblas transvivi la konfrontiøon kun homo kia li. Finfine temas pri tio, kies forto estos pli persista: æu þi restos dama aý fariøos besto kiel þia kontraýulo. Venki aý esti venkita -- jen la demando. Ja unu venkas, sed øuste kiu...?

    Higieno de l' murdisto estas unika; ion similan vi neniam legis, nek iam ajn renkontos el alies plumo. Øia enhavo estas jen terura, jen invitas al rid-eksplodoj, æar la rolulojn oni vidas kvazaý en misformiga spegulo. Tio æi ebligas elekti kiel oni volas konsideri la enhavon, æu kiel ion seriozan, kiel morale subnivelan aý simple kiel ion senlime amuzan.

    Elektu kaj delektu!

    Antônio de Ruyter
     


    Laý la "reguloj de la ludo"

    Vermeiren, Leopold. La egipta dancistino: Tri erotikaj rakontoj / Tradukis el la ned. Lode Van de Velde. -- Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1999. -- 95 paøoj.
    Esperanto-literaturo jam havas æiujn trajtojn kaj erojn de naciaj literaturoj. Do ankaý poramasa lega¼o, kun seriaj verkoj, produktitaj laý unu sama simpla "recepto", facile troveblas. Detektiva¼ojn ni jam gustumis delonge, nun venis vico de erotiko...

    La novelserio de Leopold Vermeiren sume enhavas 22 pecojn, La egipta dancistino estas la kvara libro en la serio, kun tri rakontoj. Æie rolas juna poeto Marko kaj ties kapricema amatino Silvia, kiu konsentas amori, nur se li rakontas al þi novan erotikan historion, improvizitan laý tri vortoj, hazarde nomitaj de þi. Tiaj "reguloj de la ludo" determinas plenan neversimilecon kaj malnaturecon de la rakontoj, ilian tro artefaritan etoson.

    Jen juna dancistino estas mortigota por servi al faraono transmonde; þia amanto alivestiøas je ino kaj celas morti anstataý þi, sed oni malkovras la trompon; nun ambaý devos morti, sed per vico de malverþajnaj hazardoj kaj aventuroj ili mirakle saviøas, kaj antaýe dudek paøoj priskribas ilian amoradon...

    Jen junulo per multaj artifikoj retrovas hazarde viditan en tramo belulinon kun preteksto redoni perditan ombrelon; sekvas romantika vespero, sed poste laý gazetanonco li rekonas þian telefonnumeron kaj ekscias, ke þi estas putino.

    Jen alia junulo same pene retrovas la virinon kun kiu li konatiøis en kermesa labirinto, þi trafis aýtoakcidenton -- certe bagatelan -- rakontas al li sian malfeliæan vivhistorion, kaj baldaý ili geedziøas... La aýtoro penas pruvi la aserton, egale banalan kaj falsan, ke amo æion povas kaj æion venkos (tede ripetataj frazoj "Æiam venkas la amo" kaj "Estas la volo de la dioj" estas disþutitaj tra la novelo). Kontraývole rememoriøas fama slogano: "Faru al ni bele!" Nu, se produktantoj de kelkcentseriaj TV-filmoj bonfartas, kial ne bonfartu ankaý novelverkistoj? Multas larmozaj sentimentalulinoj, pretaj konsumi simila¼ojn...

    La traduko de Lode Van de Velde øenerale bonas. Flua lingva¼o kun pluraj interesaj esprimoj: "Ili vivis... unu æe kaj apud kaj kun kaj en la alia"; "(ili) prenis la reciprokajn manojn"; "mamoj... staris... forte cicitaj"; "fortrinkis sian soifon"; originalaj komparoj kiel "hajloblanka" ks. Tamen plurfoje øenas superflua akuzativo kaj konfuzo inter "lia" kaj "sia"; iu povas malaprobi kunmeton de prepozicioj: "metis... al sub þia kolo", "iris al æe li".

    Do, se vi þatas tiaspecan lega¼on nacilingve, vi þatos ankaý tiun æi libron. Se ne, do ne. Pri gustoj oni ne disputas (sed skandalas -- tamen nun mankas al mi skandalemo...). Plene evoluinta, matura literaturo enhavas æiujn øenrojn.

    Valentin Melnikov
     


    Libroj

    Kiel promesite, ekde tiu æi kajero en nia revuo sporade aperos, krom la recenzoj, ankaý koncizaj prezentoj de libroj, kiujn ricevas la Biblioteko de "La Ondo". Foje ni uzos la pretajn tekstojn, per kiuj eldonantoj foje garnas siajn librojn, foje ili estos verkataj de niaj redakcianoj kaj kunlaborantoj. (LOdE)


    Ignat Bociort. La spirito de Esperanto kaj la "samideanaj" malamika¼oj. -- Rotterdam: UEA, 1999. -- 12 pø. -- (Diskutkajeroj. Vol. 2).

    Diskutkajeroj estas serio de eseoj pri aktualaj diskutindaj temoj. UEA lanæis øin per Esperanto post la jaro 2000, unue aperinta en La Ondo. La eseo de la 75-jara rumana sciencisto traktas du asertojn de Bernard Golden, kiuj aperis en la revuo Esperanto en 1997. Unue, ke la tezo de la Praga Manifesto "Plena posedo de Esperanto eblas eæ per memstudado" estas "blufa kaj efektive falsa". Due, ke prenante la radikon kurb' anstataý kurv' Zamenhof pruvis sin "nek lingvisto nek genio" sed "nur diletanta poligloto".

    Bociort pledas por pli deca konduto inter la esperantistoj, æar "Senbazaj mallaýdoj (blama¼oj!), orgojlaj kaj furiozaj interdiskutoj malorganizas nian ne tro grandan taæmenton troviøantan antaý riæa, bone organizita, longsperta, granda kaj plurflanke (finance, morale ktp) apogata malamikaro".

    Æu ni vere lernis Esperanton por aniøi en taæmento frontanta riæan malamikaron?


    Turisma Esperanto-Kalendaro. 2000 / Red. Andrzej Grzebowski kaj Tomasz Jan Kudrewicz. -- Bydgoszcz: Monda Turismo, 1999. -- 24 pø., il. -- 3000 ekz.

    Apud la Jarlibro de UEA kaj Pasporta Servo unu el niaj plej ofte konsultataj libroj estas Turisma E-Kalendaro. Monda Turismo eldonis 3000 ekzemplerojn ankaý por tiu æi jaro.

    La kalendaro konsistas el du partoj: adresaro de personoj, vojaøoficejoj kaj organizoj en 122 landoj, kiujn kontaktas Monda Turismo; kaj listo de la plej gravaj E-aranøoj en la jaro 2000 en 28 landoj.


    Valerij Brjusov. Kvar noveloj / Trad. el la rusa Grigori Arosiev, Aleksander Kor¼enkov, Ilsia Novikova; Antaýpar. Aleksander Kor¼enkov. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. -- 24 pø. -- (Serio Rusa literaturo; Vol. 5).

    En 1999 La Ondo sendis al siaj abonantoj Kvar novelojn de Valerij Brjusov. Øi estas la kvina volumo en la libroserio Rusa literaturo post Sveda alumeto (Æe¶ov), La unua amo (Turgenev), Princidino Mary (Lermontov) kaj La morto de Ivan Iljiæ (Lev Tolstoj).

    Kiel diras la titolo, la volumeto enhavas kvar novelojn de la plej konata el la rusaj dekadencaj aýtoroj: Nun, kiam mi vekiøis, En la spegulo, Marmora kapo, Nokta aventuro. La situaciaj modeloj en tiuj noveloj estis kreitaj por demonstri la svagan limon inter la reala kaj fantazia mondoj, ilian interferon, reciprokan influon kaj efikon je la protagonisto -- tiel Brjusov kombinis la rimedojn de la poezia simbolismo kaj "horor-novelan" tradicion de Poe.


    Dan Tirinaro. La liberpoeto. -- 2a eld. -- Seulo: Korea Esperanto-Asocio, 1999. -- 203 pø.

    KEA reeldonis la poemaron La liberpoeto, kiu estis unue eldonita en Parizo, "en somero brulanta de 1938a". Øia aýtoro Dan Tirinaro, koree Chong Sasup (1910-1944), denaske koreo, vivis kiel kosmopolito, vojaøante tra la mondo en la epoko, kiam nur malmultaj internacie vojaøis, en la epoko, kiam sojle de la mondmilito æie furiozis naciismoj.

    La liberpoeto estas la unua poemaro (kaj øis nun la sola!) originale verkita en Esperanto de Koreo. La unua eldono restis apenaý rimarkita en Esperantujo. Æu ankaý la dua? Sed intertempe KEA jam aranøis eldonon de la koreaj tradukoj de 52 elektitaj poemoj el La liberpoeto (en la originala Esperanta versio estas 105 poemoj) sub la titolo Birdoj sen flugiloj.

    Prezidanto de KEA, profesoro Lee Chong-Yeong "forte rekomendas æi tiun poemaron al tiuj kiuj amas liberecon, pacon kaj Esperanton". Sed kio pri tiuj, kiuj amas poezion?
     


    Vinjeto FotiloLA DUA INTERNACIA FOTOKONKURSO

    La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo (UES), post la sukceso en 1998, organizis en 1999 la duan internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo. En la konkurso partoprenis 43 fotoverkoj de 17 aýtoroj el 11 landoj: Belgio, Æe¶io, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Ukrainio, Urugvajo. (Pasintjare estis 42 fotoj de 15 personoj el 9 landoj.) 18 jan 2000 la kvarpersona juøkomisiono anoncis la rezulton.

    1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro "Konstruante novan homon".

    2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto): Andrea Ottrok (Hungario) pro "Super la nuboj".

    3a premio (abono al LOdE): Harri Melasniemi (Finnlando) pro "Eta arbo".

    Laýdaj mencioj:

    Florencia Sevrini Rossi (Urugvajo) pro "Liberigeco";

    Irja Melasniemi (Finnlando) pro "Kvieta maro";

    Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro "Mia kara amiko".

    Speciala premio (libroj kontraý ekvivalento de unu minimuma salajro pro foto teme ligita kun Esperanto):

    Pavla Zemanová (Æe¶io) pro la trifota hundo-ciklo;

    Vilmoþ Arnold (Jugoslavio) pro "Geknaboj apud la tabulo de la arbo de amikeco en la strato Esperanto".

    La organizantoj, laý la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton øis 31 dec 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laýreatoj!

    Redakcio de LOdE, Komitato de UES
     


    Literatura konkurso EKRA-2000

    Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kiræev" en Razgrad (Bulgario), anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humura¼oj originale verkitaj en esperanto -- EKRA-2000, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

    Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseýdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj (Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kiræev", str. Sv. Kliment, EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la aýtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseýdonimo.

    La ¼urio kunsidos 31 maj 2000. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno (Razgrad).

    La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-2000 en Razgrad (2-4 jun 2000), koincidanta kun la Internacia Literatura Forumo organizita de LF-koop kaj la Esperanta PEN-Centro kunlabore kun la Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kiræev" en Razgrad kaj la E-Societo Sukceso en Vraca.

    HeKo
     


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 1999: 182

    En 1999 LF elstaris pro interesaj eseoj. Tiel estas ankaý en la decembra kajero. Sufiæas listigi la temojn: Tolkien (Daniele Vitali), "Lingvolibereco Svislande kaj 21-jarcente" (Andres Bickel), "La liberigo de la homoj estas la liberigado de la libroj" (Ferdinando Camon), Stellan Engholm (Leen C. Deij). Marco Picasso meditas pri la individua merkato (merkatiko 1:1) aplike al Esperanto, kaj Walter Zelazny respondas al Zbigniew Gabor, interalie pri kunlaborado kaj kolaborado. Krome, poko da beletro kaj abundo da recenzoj.


    Ruslanda Esperantisto. 1999: 5-6

    Ruslanda Esperantisto estas ruslingva informilo pri Esperanto. Øi aperas en Jekaterinburg milekzemplere.

    La lasta RE por 1999 estas duobla. En la parto kutima oni trovas plurajn informojn pri E-eventoj, bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro kaj du pliajn erojn el la por¼urnalista dosiero de Stefan Maul. Kiel speciala suplemento al RE estas aldonita la unua æapitro de la eseo de Halina Gorecka kaj Aleksander Kor¼enkov Esperanto en Ruslando, kiu aperos en Esperanto antaý la Moskva kongreso de SAT.
     


    La lasta kovrilpa°o de RiverojRiveroj ne plu fluos...


    En novembro 1999 mi redaktis la numeron 26 de la interkultura revuo Riveroj, kiu iøis la lasta, kiun mi redaktis. Kaj la revuo ne plu aperos en la nova jaro 2000. Mi mem bedaýras, ke mi ne plu povos daýrigi la redaktadon, kaj la eldonisto ne povos eldoni sen mia redaktado. Kaj mi elkore dankas vin pro via øisnuna subtenado kaj kunlaborado.

    Mi tamen plu aktivas en la movado, kiel prizorganto de Japana Esperanta Librokooperativo, membro de la redakcio de "La Movado" -- monata organo de KLEG (Kansaja Ligo de E-Grupoj).

    Mine Yositaka
     


    Ricevitaj gazetoj

    ELNA Update. 1999/4;
    Esperanto. 1999/12, 2000/1;
    Esperantolehti. 1999/6;
    Esperanto-nyt. 1999/3,4;
    Esperanto USA. 1999/6;
    ES-TO. 1999/2,4;
    Franca Esperantisto. 1999/513;
    Heroldo de Esperanto. 1999/14,15;
    Internaciisto. 1999/6;
    Israela Esperantisto. 1999/131;
    Komencanto. 1999/8;
    La Gazeto. 1999/85;
    La Kancerkliniko. 1999/92;
    La Ondo de Esperanto. 2000/1;
    La Revuo Orienta. 1999/11,12;
    Le Travailleur Espérantiste. 1999/246;
    Literatura Foiro. 1999/182;
    Litova Stelo. 1999/6;
    Monato. 1999/12;
    Riveroj. 1999/26;
    Ruslanda Esperantisto. 1999/5-6;
    Scienco kaj Kulturo. 1999/5,6;
    Sennaciulo. 1999/11;
    Starto. 1999/5-6;
    TEJO-Tutmonde. 1999/4;
    Trampo. 1999/4;
    Trefo. 1999/2;
    Vekilo. 1999/4;
    Vestnik Esperanto. 1999/4.
     


    Mozaiko

    12 animaloj

    Ni ricevis 9 solvojn de la novembra enigmo. Preskaý æiuj estis tute øustaj, nur unu enhavis malgrandan erareton. Ni lotumis libropremion kaj øin gajnis Viktor Nikitin -- nia fidela leganto el Jekaterinburg. Niaj gratuloj!

    Respondoj: vulpo, simio, erinaco, baleno, gepardo, rinocero, vesperto, elefanto, histriko, kanguruo, sciuro, leporo. Animaloj.
     


    Krucvortenigmo

    Krucvortenigmo
    Enskribu vortojn, laý la hormontrila direkto, komencante de tiu sesangulo, kiu estas indikita per montrilo.

    1. Surskribo sur koverto;
    2. Peco de me¶anismo, kiun oni movas per la piedo;
    3. Unuo de valoro æe ludoj;
    4. Malgranda montrilo (R);
    5. Frukto;
    6. Havanta nek komenciøon, nek finiøon;
    7. Lernanto en oficirlernejo;
    8. Plata pilko¼etilo kun interplektitaj þnuroj;
    9. Domo aý æambraro;
    10. Kuniga¼o de kelkaj paperfolioj;
    11. Manuskripto el kunkudritaj folioj, kontraste al skribrula¼o (R);
    12. Kristaleca blanka dolæa substanco;
    13. Vitra vazo kun mallarøa kolo;
    14. Aerostato;
    15. Ujo el ligno, kartono, ledo ktp (R);
    16. Malpura aý difekta loko sur io.

    Kompilis Tatjana Kulakova
     


    Valentin Melnikov

    Urba tra(-)fiko

    La aýtoro dum kelkaj jaroj efektive laboris kiel biletkontrolisto en busoj. Ne æion el la priskribitaj eventoj li observis mem, tamen øenerale la urbaj busoj estas interesega loko...
    Veturas buso, pro mallerta stir'
    kaj aæa voj' spertante fortan skuon.
    Æe la biletstampilo iu vir'
    neniel povas trafi en la truon.
    Pro tio eblis nur kompati lin...
    La buso haltis. Kion fari? Klaras!
    Aýdiøis hasta voæo de l' edzin':
    "Enþovu pli rapide, dum øi staras!"


    Kiel nederlanda cikonio favoris la disvastigon de Esperanto

    Rakonto de avo en la jaro 2000

    Jes, miaj geinfanoj, estis mirakla historio pri tiu "Cikonio" kaj Esperanto.

    Estis en la tempo, kiam la homoj estis jam tiel progresintaj en la aviadarto, ke ili prizorgis regulajn flugservojn inter la æefaj lokoj en Eýropo, Afriko, Suda Azio kaj ankaý en Ameriko.

    Nur Aýstralio ankoraý ne partoprenis en la granda "regula" trafiko, kio ne kontentigis la homojn tie, øis kiam iu riæulo promesis grandan premion al tiu aviadisto, kiu montros, ke estas eble rapide kaj samtempe senriske kunligi Okcidentan Eýropon al Aýstralio per flugvojo -- Londonon al Melburno.

    Tio okazis en la jaro 1934, kiam mi ankoraý estis mezlerneja knabo.

    La afero promesis fariøi streæa flugkonkuro. Multaj aeroplanoj el diversaj landoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis speciale konstruitaj por rapidega flugo.

    Ankaý la aliaj estis rapidaj sport-aeroplanoj, escepte de unu. Tiu estis nederlanda trafik-aviadilo, destinita por la tiam jam ekzistanta regula (semajna) aerlinio Nederlando-Hindujo.

    Same kiel la aliaj aeroplanoj de tiu linio, ankaý æi tiu ricevis birdnomon, nome "Uiver", t.e. "cikonio". Estis iom strange, ke tiu cikonio kuraøis partopreni. Kio estis la fakto?

    Jam mi diris, ke æiuj aliaj partoprenantoj estis tre rapidaj konkurantoj, kun du pilotoj, sed la "Uiver" estis granda transport-maþino kun kvarhoma ekipa¼o.

    Al ni, lernejoknaboj, þajnis kvazaý aýtobuso riskis sur kurejo kontraý kur-aýto, sed fakuloj donis al la "Uiver" sufiæan þancon pro øia solida konstruo kaj sperta ekipo.

    Tamen estus iom mirakle, se tiu omnibuso superus kur-aýton. Sed, la neatendita realiøis. Streæite la homoj sekvis en la ¼urnaloj la konkurvojaøon, æar la "Uiver" de la komenco estis inter la plej antaýaj aeroplanoj.

    Post proksimume 96 horoj, kio por tiuj tagoj estis tre rapidega, atingis la "Uiver" kiel dua la finpunkton Melburno en Aýstralio. La omnibuso postlasis æiujn rapidaeroplanojn, escepte de unu. Estis grandega efiko, kiu la tutan mondon eksterordinare mirigis.

    Kiam mi rakontas al vi, ke la "Uiver" devis halti en pli multaj stacioj, ke øi transportis krom kvarhoma ekipo ankoraý tri pasaøerojn kaj 3000 leterojn, ke øi flugis 1700 kilometrojn pli longan vojon kaj tamen en tre bona stato en Melburnon venis nur kelkajn horojn post la unua maþino, vi, miaj geinfanoj kaj genepoj, ankoraý nun povas imagi, kiel granda kaj neatendita estis la sukceso de la "Uiver"-flugo.

    Gravaj estis la sekvoj por la flugtrafiko tra la mondo. Post mallonga tempo multaj novaj aerlinioj por grandaj distancoj estis fondataj, la rapidecoj estis plialtigataj, kaj distancoj praktike ne plu ekzistis.

    La intensa internacia trafiko, kiu estis la sekvo de æi tio, donis okazon al la homoj viziti en mallonga tempo diversajn landojn, sed samtempe kaýzis diversajn lingvajn malfacila¼ojn, ekzemple por vojaøanto kiu vizitis Anglujon, Germanujon, Hungarujon, Persujon, ¦inujon, Japanujon, Brazilon. La scipovo de du aý tri lingvoj eæ ne sufiæis.

    Ju pli la trafiko intensiøis, des pli oni sentis tion kiel grandan obstaklon; speciale la komerco bezonis ununuran internacian lingvon.

    Naciaj lingvoj postulis tro multe da tempo por bona studado, kaj la komercistoj ne þatis komplika¼ojn neeviteble elfluantajn el idiomaj ruza¼oj. Feliæe jam tiam Esperanto estis internacie uzata ligilo inter diversaj personoj, grupoj, asocioj ktp., sed ankoraý ne øenerale akceptita.

    Nun la eminentuloj de komerco, trafiko, industrio, en speciale por tiu celo aranøita kunveno, akceptis unuanime ankaý por si Esperanton kiel internacian lingvon, precipe pro øia simpleco kaj taýgeco.

    Nuntempe la aviadistoj æiam kaj æie en la mondo esperantlingve kontaktas kun flugantaj fakuloj, kun aviadhavenoj, radiostacioj kaj meteorologiaj institutoj.

    Tiel, miaj geinfanoj, cikonio en 1934 favoris Esperanton.

    El Mozaiko: Legolibro por komencantoj kaj progresintoj. -- Rotterdam: Heroldo de Esperanto, 1935. -- Pø. 16-19.


    ANONCETOJ

    Ekde septembro en servilo Citycat aperas æiusemajna dissenda¼o pri la nova¼oj de E-movado. Kutime øi enhavas 2-3 nova¼ojn, interesajn por la ekstera publiko, diversajn faktajn materialojn pri Esperanto kaj E-movado, informojn pri retaj eblecoj uzi E-on, pri planataj aranøoj kaj malgrandajn prezentajn lecionojn. Komence de decembro la dissendo havis æ. 900 abonantojn. Informojn pri la ekabono (senpaga!) de la dissendo oni povas ricevi de la gvidanto de la projekto Andrej Ananjin

    Rete: esperanto@newmail.ru


    Mi deziras korespondadi kun tiu, kiu volas diserti per la Ya-zu en Esperanto. Se vi volus ni sendos diserta¼an libreton al vi.

    Adreso: D-ro Ts. Bold Mongolio-Ulanbatoro p. 30. k. 20
    Rete: Bold M Ts yazu@mailcity.com


    En 1995 ANEKO komencis aperigi esperantlingve 90-minutan sonrevuon Voæo de Amikeco. Por 2000 la abonprezo estas 48 rub. Dumjare aperos 4 numeroj. Vi povos ekscii pri E-movado en Ruslando kaj eksterlande, aýdi kantojn kaj literatura¼ojn, kiuj estas plenumitaj dum E-renkontiøoj kaj kongresoj. Øi enhavas ankaý sonigitajn artikolojn el E-perioda¼oj. Nian sonrevuon abonas esperantistoj el 12 landoj de Eýropo kaj Azio. Mendi la revuon kaj pagi ties koston vi povas laý la adreso:

    Adreso: Rassohin Vladimir, ab. ja. 96, RU-352900 Armavir, Ruslando.


    Mi volonte oferos mian liberan tempon al esperantistaj grupoj, kiuj planas kaj deziras viziti Kopenhagon. Mi estas pensiulo, kaj turismo estas mia hobio (ne profesio). Pro tiu kaýzo mia gvido estas senpaga, sed mi bone konas la urbon.

    Eugeniusz Rybarczyk Adreso: Bispeparken 29.lth, DK-2400 Kopenhago NV, Danlando.
     


    KALENDARO

    Kompletigo de la jar-kalendaro aperinta en LOdE. 1999: 12

    21-23 apr. Celaya (Meksikio). Inaýgura Kongreso de Meksikia AIS-Filio Rete: 103163.3356@compuserve.com.


    27 maj.-4 jun. Vraco, Razgrado (Bulgario). 19a Internacia Literatura Forumo. Temo "Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj þancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?" Adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario.


    2-8 jul. Tallinn (Estonio). 36aj Baltaj E-Tagoj Adreso: Helju Lainjärv, str. Käo 21-2, EE-11311 Tallinn, Estonio.


    10-15 jul. Valencia (Hispanio). Mediteranea Kultura E-Semajno Adreso: Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio.


    15-21 jul. Motovun (Kroatio). Internacia E-Konferenco. Temo: "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado". Adreso: Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.


    5-12 aýg. Honkongo (Æinio). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo: "La transiro al tutmondiøo. Tutglobismo en la 21a jarcento" Adreso: ÆJEA, P.O.Kesto 77, Beijing, CN-100037, Æinio.


    19-20 aýg. Pusan (Koreio). 32a Korea Kongreso de Esperanto Adreso: Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053.


    30 sep.-7 okt. Blanes (Katalunio, Hispanio). 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso: H.E.F., Apartado 15037, ES-08080 Barcelona, Hispanio.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800 Nykobing F.
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    2000. N-ro 2 (64)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2000:
        -- Internacia tarifo: 22 eýroj 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 135 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 2000.
    Subtitolo