[Titolo]

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 1999. No 2 (52)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Kovrila foto


ENHAVO

REDAKCIE

  • H.G., A.K. Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Aleksander Kor¼enkov -- William Auld. "Tute alia mondo kuþas antaý vi"
  • JUBILEO

  • Halina Gorecka, Aleksander Kor¼enkov. La Ondo de Esperanto
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Delegita reto de UEA sub lupeo
  • Franz Josef Braun. Komercistoj kongrese
  • Augusto Casquero. Vigla instruado en Valencio
  • Semajnaj kursoj en Bydgoszcz
  • Dua asigno de Thorsen-apogoj al bibliotekoj
  • Sylvain Auclair. Post kelkjara stagnado
  • Henri Masson. Por verdula kongreso
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Svetlana Miroþniæenko. Arta Zamenhof-Tago en Peterburgo
  • Valentin Melnikov. Festo Zamenhofa en Moskvo
  • Katja Ignatjeva, Sofia Basova. Novjarfesto ekster betularo
  • Valentin Melnikov. Fino de la ora tempo
  • Tatjana Kulakova. Kien la libroj?
  • TRIBUNO

  • Marian Zdankowski -- Andrzej Gielert. Renkontiøo þokanta obstinulojn
  • Nicole Margot. Pensi pri unueca strategio
  • Ziko Marcus Sikosek. GDR kaj Esperanto
  • La legantoj skribas al ni (Frans Cobben, Ivars Barþevskij, Douglas Draper, Petras Rukþenas, Baard Hekland, Marian Laba)
  • BELETRO

  • Gvidas nin Espero! (Georgo Deþkin, A.Dombrovskij, Eska, Romano Frenkel, Czeslaw Kozlowski, L.Levenzon, Aleksandro Martakov, Mario Tenner)
  • CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Slavonaj skriboj (3)
  • BIBLIOTEKO

  • Aleksander Kor¼enkov. Libroproduktado en Esperantujo: jaro 1998
  • Aleksej Birjulin. Ne distra anekdoto
  • Jorg De Mulder. Esperanto-agendo
  • Gazetoj (PP, AK)
  • Ricevitaj libroj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko (Tatjana Kulakova, Viktor Aroloviæ, Halina Gorecka)
  • DIVERSA¬OJ

  • Kalendaro
  • Sukcesa internacia fotokonkurso
  • Gratulo
  • Nekrologoj
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Kovrilpaøe:

    La foto "Æu la perkoj estas hejme?" de Auli Vihermä el Finnlando ricevis la 2an premion en nia fotokonkurso.

    Redakcie
    Februara bildo de Maþa Ba¼enova
    Ricevinte la unuan numeron de La Ondo de Esperanto, Zamenhof la 16an de marto sendis al la redakcio de LOdE la suban leteron, kiu aperis fronte de la dua numero.
     
    Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de via gazeto "La ondo de Esperanto". Dum eæ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; kaj la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaýrinda situacio, sendube estos øoje salutita de æiuj niaj amikoj. Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke via energio kaj persisteco baldaý akiros por via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaý æio kunlaboradon kaj subtenadon de æiuj esperantistoj rusaj.
    Via L.ZAMENHOF.
    Aliloke en tiu æi kajero vi legos, ke La Ondo de Sa¶arov ja akiris kunlaboradon kaj subtenadon de æiuj esperantistoj rusaj.

    Ni fieras, ke nia Ondo -- æerpinta de Aleksandr Sa¶arov ne nur la titolon, sed ankaý inspiron kaj laboremon -- plenumas ankaý la alian deziron de la Unua Esperantisto: øi jam akiris la konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro, alte aprecanta la objektivecon, toleremon kaj larøsencan sendependecon, kiuj ebligas liberan (kaj senskandalan) interþanøon de opinioj. La internaciiøon de LOdE atestas ankaý nia ekspedolisto, en kiu la ruslandaj adresoj jam estas malpli multaj ol la alilandaj.

    La jubileon de LOdE ni markas per ago, kiun iuj eble taksos neprudenta aý tro frua -- ni petis aliøon al la Pakto por la Esperanta Civito. La Pakto, interalie, celas "firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo", kaj ni jam konstatis, ke tiu celo estas ne nur deklaro, sed honesta intenco de la unuaj paktintoj.

    LOdE ne povas aýguri kien kondukos la Pakto; sed se aliøi signifas apogi la starpunkton ke øi estas pakto por, kaj ne kontraý (unuavice ne kontraý UEA), do LOdE aliøas. Se iuj intencos utiligi la Pakton por la Esperanta Civito kiel pretekston por krei konflikton kun nepaktintoj, tiuj devos konfrontiøi kun la kontrolo kaj la rezisto de LOdE.

    H.G. & A.K.
     


    "TUTE ALIA MONDO KUÞAS ANTAÝ VI" William Auld

    En la januara kajero LOdE jam informis, ke William Auld estas proklamita kiel La Esperantisto de la Jaro 1998. Hodiaý la laýreato respondas al niaj demandoj.

    LOdE. Kion sentis la unua persono, proklamita la Esperantisto de la Jaro, eksciinte pri la proklamo?

    Auld. Nu fakte, grandan plezuron. Kion mi faras, mi faras apoge al la grandioza koncepto de la majstro, kaj mi ne aparte seræas propran renomon. Tamen ne estus nature, se mi ne plezuriøus pro la honorigo fare de miaj kunkulturanoj.

    LOdE. La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la "honorigo": kandidatigo por la Nobel-premio; giganta projekto Tolkien en Esperanto; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto. Bonvolu komenti æiun el ili.

    Auld. Mi øojas pri la kandidatigo por la Nobel-premio, æar tio rezultiøis en reala kaj senæikana raportado pri nia literaturo en la vasta eýropa informilaro. Konsternis min la rapidega disvastiøo de la raporto disde nia tute negrava loka semajna ¼urnalo tra la gravaj naciaj tag¼urnaloj øis grandaj eksterlandaj gazetoj! Kaj la multoblaj mencioj kaj intervjuoj en æefaj BBC-programoj! Kaj æiam kun plena akcepto de la seriozeco de nia afero. Vere, ia trarompo, dank' al Manuel de Seabra, la internacia PEN-klubo k.a.

    Mia traduko de la kompleta Mastro de l' Ringoj estas iasence mia æefplenumo. Mi bone memoras la tagon en Madrido, kiam Liven Dek el la plena aero proponis al mi tiun komision. Æiama þatanto de defioj, mi post momenta hezito respondis, ke mi pretas fari provan komencon kaj ni vidos. Øis tiam mi eæ ne legis la koncernan verkon! Sed feliæe øi tuj imponis min pro la rakonta talento de Tolkien kaj pro la bela angla lingva¼o. Kelkaj alilandanoj nomis tiun lingva¼on "malfacila", sed fakte øi estas bele klasika angla stilo, kiu bele konvenas al esperantigo. Kiam la eldonejo Sezonoj promesis senprokrastan eldonon de la verko, mi trovis la necesan elanon por kompletigi la unuan volumon, poste la duan, poste la trian.

    La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo: personaj atakoj kontraý valoraj kaj laboremaj "samideanoj". Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli þajnigante, ke la aýtoro estas þi kaj ke temas pri speco de aýtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseýdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla (ekzemple æe Zamenhof) -- sed kiam aýtoro kaþas sin pseýdonime por sin savi de pravaj riproæoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontinda¼o en nia movado, kaj feliæe mi ne estas la sola, kiu protestis.

    LOdE. Al kiu(j) vi donus via(j)n voæo(j)n, se vi estus elektanto æi-jare?

    Auld. Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj æe la tutmonde gravaj PEN-kluboj.

    LOdE. Kaj la Esperantistoj de la jaroj 1990aj (nu, krom vi, kompreneble)?

    Auld. Du virinoj meritas tion, laý mi. Kvankam Marjorie Boulton ja estas amiko mia, þiaj laboroj en la kadro de nia afero -- ofte ne øenerale rimarkataj, kiam ili helpas individuajn samideanojn tra la mondo -- estas valoregaj kaj nepre en la spirito de Zamenhof. Kaj estas jam tempo, ke oni proklamu la meritojn de Cathy Schulze el Sanfrancisko, kiu dum jardekoj taskegis en la usona movado kaj kiu æefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Þtata Universitato.

    LOdE. Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloøata insulo?

    Auld. Esperanta antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof -- se mi rajtus kunporti ambaý volumojn, aý se ne: Originala verkaro de L.L.Zamenhof, kaj -- nu, æu mi estu honesta? -- La infana raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

    LOdE. Æu, laý vi, oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis en Esperantujo post la Centjariøo de Esperanto?

    Auld. Þajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataýas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la "fina venko", troviøas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aý deziras øin, ofte trovas øin kaj profitas el øiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiøi pri, kaj eæ fieri pri, tute supra¼a kaj piøina posedo de iu fremda lingvo kaj eæ ne imagas ion pli perfektan! Sed seræantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, øis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni øin.

    LOdE. Neevitebla demando -- viaj planoj?

    Auld. Aktuale preskaý mankas. Al vi mem, sinjoro eldonisto, mi promesis tradukon de la Dikensa verko La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika, kaj espereble tiun mi sukcesos liveri. Krom tio, hodiaý mem oni parolis al mi telefone pri projekto pretigi ampleksan historion de la Esperanta literaturo, kaj se tiu propono maturiøos, mi verþajne konsentos kontribui.

    LOdE. Bonvolu doni konsilon al junaj samideanoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj nun staras sojle de Esperantujo.

    Auld. Al tiuj homoj, mi diras: Uzu øin! Profitu el øiaj mirindaj eblecoj! Korespondu kaj, se eble, vojaøu. Legu gravajn kaj interesajn (al vi) verkojn en Esperanto por plifirmigi vian lingvoposedon, kaj -- se libroj ne allogas vin -- utiligu la modernajn alternativojn, kiel la tutmondan reton ktp. Tute alia mondo kuþas antaý vi.

    Intervjuis Aleksander Kor¼enkov


    LA ONDO DE ESPERANTO

    Titolo de la plej unua kajero de LOdE (1909: 1)
    Aleksandr Sa¶arov en Rememoroj de centprocenta esperantisto (M.: Impeto, 1993. P. 62, 67) jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiøo de La Ondo de Esperanto:
    Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare øi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaý æio øi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en øi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble øin trafus la sama sorto... Bonþance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon.
    ... en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn esperanto-rusa organo... Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj øi baldaý okupis tre firman staton.
    Sa¶arov pravis.

    Nur en 1904, dek sep jarojn post la apero de la lingvo, oni permesis eldoni Esperantan gazeton en Ruslando. La gazeton Esperanto fondis en Peterburgo Ilja Ostrovskij (Jalta), kiu redaktis øin helpe de la prezidanto de la societo Espero Aleksandr Asnes. Post tri kajeroj la gazeto æesis, æar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto (RE), la organo de Espero.

    RE aperis unuafoje en aprilo 1905. Societo Espero eldonis øin dum 3 jaroj, diskonigante esperantistajn informojn, beletra¼ojn, artikolojn pri aktualaj sociaj problemoj. En RE Zamenhof publikigis sian studon Dogmoj de Hilelismo.

    En 1908 aperis nur unu numero de RE, kaj poste øi paýzis, æar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija Vilhelm Bitner aperigi suplemente al øi æiumonatan revuon Espero, kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Kun Espero estis dissenditaj du vortaroj de Asnes. Sed Espero, regule atinganta (sen investo de esperantista kapitalo!) 100 mil klerulojn ruslandajn, devis æesi post unu jaro. Bitner rezignis, æar esperantistoj ne helpis la revuon, kaj kontribuis plejparte per ignorado kaj denuncoj. (Pli detale legu en LOdE. 1998: 6.) La þanco estis perdita, kaj dekmiloj da ruslandaj kleruloj ricevis negativan bildon pri esperantistoj. Tamen centoj da interesitoj akceptis Esperanton kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo.

    Tiun merkaton lerte utiligis Aleksandr Sa¶arov, posedanto de la moskva librejo Esperanto, fondita en 1908. En februaro 1909 Aleksandr Sa¶arov aperigis la unuan kajeron de La Ondo de Esperanto pli frue ol peterburganoj relanæis RE.

    La unua numero de LOdE, kiu ekaperis en la formo de æiutaga ¼urnalo, havis la eldonkvanton 10 mil ekz. Sa¶arov anoncis pri LOdE en ruslingva gazetaro, sendis øin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis øin al moskvaj gazetvendistoj (tio fiaskis -- nur 20 ekz. estis venditaj).

    Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton de Sa¶arov. Æar LOdE estis lia privata establo, li -- malkiel movada instanco -- toleris la malprofiton de l' gazeto, kiun kovris la profito de la librejo (t.e. libroservo & eldonejo):

    dum la unuaj monatoj ... la gazeto estis donanta al ni sufiæe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, æar ni vidis, ke dank' al øi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis. (samloke. P.67)
    Krome, LOdE aperis akurate (la malfruon nuligis duoblaj kajeroj). Øi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskomposta¼oj, nek tuþis temojn religiajn aý politikajn.

    La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: "Esperanto en Ruslando", "Esperanto eksterlande" (en la rusa lingvo), "Bibliografio", "Diversa¼oj", "Amuza fako". Aperis beletra¼oj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj. Speciala¼o de LOdE estis serio da portretoj de famaj esperantistoj (pli ol 100), ruslingvaj æefartikoloj kaj ... opoziciemo al la peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Ligo Esperantista -- Sa¶arov ne povis levi sin super la tradicie malvarmaj rilatoj kaj konkurenco inter la "du rusaj æefurboj".

    Ekde 1910 LOdE estis eldonata en la revua formato æiumonate en la la kvanto 2 mil ekz. LOdE øis sia malapero restis la plej legata revuo en la lando, kvankam kelkaj lokaj revuoj aperis en diversaj partoj de Ruslanda Imperio, precipe en nerusaj regionoj: Bakua Stelo, Finna Esperantisto, Kaýkaza Esperantisto, Kovno-Esperanto, Pola Esperantisto (Varsovio), Riga Stelo k.a.

    La 2a Ruslanda E-Kongreso (Kievo, aýg. 1913) decidis, ke LOdE estu oficiala ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

    Dum la unua mondmilito øi estis unu el la nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La þovinisma haladzo eæ en la unuaj monatoj de l' milito preskaý ne sentiøis en LOdE, kaj poste pri la milito memorigis nur mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

    En la lasta kajero de LOdE (No 100-101, aprilo-majo 1917) Boris Kotzin profetis:

    La ¼us okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon... La devizo "Proletoj de æiuj landoj unuiøu" necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de æiu laboristo.
    Sed la burøan revolucion sekvis la bolþevista. La privataj sendependaj revuoj ne povis ekzisti en la kondiæoj de la "proleta diktaturo". Æesis ankaý la "etburøa" LOdE.

    Øi fenikse renaskiøis en 1991. Sed tio estas tute alia historio.

    Halina Gorecka
    Aleksander Kor¼enkov


    DELEGITA RETO DE UEA SUB LUPEO

    En 1995 ekvalidis la nova regularo pri la delegitoj de UEA. Øia æefa nova¼o estis la enkonduko de 3-jara oficperiodo ankaý por delegitoj, simile al aliaj honoroficaj funkcioj en UEA. Per tio oni celis certigi kiel eble plej efikan funkciadon de la Delegita Reto. La nova regularo ebligas æesigi la delegitecon de pasivaj delegitoj per simpla ne-reelekto anstataý pli komplika proceduro de eksigo.

    Jarlibro 1996, la unua sub la nova regularo, registris 1830 delegitojn, t.e. 336 malpli ol unu jaron pli frue. Novaj delegitiøoj kreskigis la nombron al 1981 en Jarlibro 1998. Kiel celite, la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, æar plendoj pri neplenumitaj servopetoj preskaý tute malaperis. Pro tio la Delegita Reto ne bezonas nun same fundan revizion kiel lastfoje, kiam æiu delegito devis plenigi respondilon kaj kvazaý unuafoje kandidatiøi por la funkcio.

    Pri la renovigo de la delegitecoj por la periodo 1999-2001 decidas la æefdelegitoj aý, kiam tiu mankas, la direktoro de la Centra Oficejo. La renovigo estos pli-malpli aýtomata, krom en la relative malmultaj kazoj de delegitoj, pri kiuj venis plendoj aý kiuj deziras retiriøi.

    La Delegita Reto, la plej malnova kaj certe la plej fama servo de UEA, daýre bonvenigas ankaý tute novajn membrojn. Kiel delegito povas esti akceptita esperantisto, kiu jam estis almenaý unu jaron individua membro de UEA. Respondilon por fariøi delegito oni povas peti de la æefdelegito de sia lando aý de la Centra Oficejo.

    Gazetara Komuniko de UEA


    KOMERCISTOJ KONGRESE

    Dum la 83a UK (Montpeliero) ekestis inter la æeestantoj de la kunsidoj de IKEF kaj de TAKE la propono, ke dum UK-84 en Berlin IKEF kaj TAKE komune aranøu ejon, en kiu esperantistaj komercistoj povas oferti/vendi siajn varojn. La ejo de tiu aranøo estu aý ene de la kongresejo aý tuj apude. En ambaý kazoj ni bezonus la rajton por tio de UEA.

    Dum nia intertraktado de tiu temo kun UEA montriøis, ke la kostoj por tiu aranøo estos sufiæe altaj. UEA ofertis al ni du giæetojn kun la suma longo æ. 5 metroj, je prezo kiun IKEF kaj TAKE povus pagi. Povas esti, ke tiu spaco estos tro malgranda por la afero. Tial ni intencas negoci rekte kun la posedanto de la kongresejo, ICC Berlin, æu iu loko tre proksime al la kongresejo estus luebla.

    Por povi øuste decidi, ni nepre bezonas la indikon kaj ideojn de tiuj membroj de IKEF kaj TAKE/La Domo, kiuj intencus uzi parton de la disponebla loko por vendi/ekspozicii siajn varojn. Do bonvolu informi nin pri viaj planoj, t.e. aparte pri la speco de via varo ofertota kaj pri la bezonata loko en kvadrataj metroj aý longo de giæeto kaj pri la tempodaýro de via agado tie (ekzemple tuta semajno plentage, aý 2 tagoj plentage, aý tuta semajno posttagmeze).

    Je la kalkulado de via bezonata spaco bonvolu agi þpareme, æar ni ne povas garantii al la interesatoj la disponon de sia nomita kvanto da loko. En kazo ke la postulata loko estus pli granda ol la disponebla, ni kompreneble devus dispartigi øin partatempe inter la interesatoj. Rajtigotaj por partopreno estas membroj de IKEF kaj TAKE, kaj se la spaco sufiæas, aliaj E-parolantaj komercistoj.

    Bonvolu sendi viajn informojn øis 15 februaro 1999 per ordinara letero, telefakso au retpoþto al la prezidanto de IKEF Franz Josef Braun

    Hornisgrindestr. 8,
    DE-77815 Bühl, Germanio.
    Fax: +49-7223-942065
    Rete: F.J.Braun@t-online.de


    VIGLA INSTRUADO EN VALENCIO

    Ekde aprilo 1999, okazos denove kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la universitato de Valencio (Hispanio), organizata de la Departemento pri angla kaj germana filologio. Æi-foje la akademia valoro de la kurso estos "tri kreditoj de Libera Elekto" (30 instruhoroj, po du æiutage), por æiu universitata studento kiu partoprenos, plus diplomo. La kurso okazos en la Lingva Laboratorio de la fakultato. La direktoro de la kurso estos la doktorino Berta Raposo, kaj la profesoro Augusto Casquero. Pasintjare pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko de spaco en la klasæambro (deziris aliøi pli ol duoblo de la tuta kapacito); pro tio æeokaze æi-jare oni organizos duan grupon.

    Krome æi jare en Valencio okazas aliaj kursoj de Esperanto en la sidejo de Grupo Esperanto de Valencio, en la lernejo por plenkreskuloj de la Generalitat Valenciana "Reina Doña Germana", kaj en la Mezlernejo de Cheste.

    Baldaý okazos kunveno kun la direktoro de la "Centro por Profesoroj" de Valencio, por pritrakti la eblecon okazigi tie kurson de Esperanto speciale por lernejaj profesoroj, por prepari ilin por instrui Esperanton oficiale en la bazaj kaj mez-lernejoj.

    Por kuraøigi la studentojn, kaj por instigi ilin daýrigi en la movado, estus bona afero havi adresojn de interesiøantoj pri korespondado, æefe junaj, kun hispanoj, por disdoni la adresojn fine de la kurso inter miaj universitataj studentoj. Oni povas sendi la leterojn al mia adreso: Augusto Casquero de la Cruz (Avenida Burjasot, 29, A-31 46009 Valencia, Hispanio).

    Augusto Casquero


    SEMAJNAJ KURSOJ EN BYDGOSZCZ

    En Bydgoszcz (Pollando) de septembro øis aprilo eblas partopreni semajnajn E-kursojn kaj praktikojn kun prelegoj pri turismo kaj kulturo (æiam de lundo øis vendredo) kadre de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz -- klerigejo de AIS. La kotizo estas 10 USD por unu semajna kurso plu 5 USD por æiu tranokto en studenta domo. Ekde majo øis aýgusto eblas apartaj E-kursoj -- tamen nur por grupoj minimume 10-personaj. Aliøu plej malfrue du semajnojn antaý la alveno; pagi eblas surloke.

    str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando.

    Monda Turismo


    DUA ASIGNO DE THORSEN-APOGOJ AL BIBLIOTEKOJ

    La kolektoj de dek Esperanto-bibliotekoj pliriæiøis dank' al subvencio de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En sia dua jaro tiu nova fonda¼o de UEA disdonis kiel subvenciojn 4200 NLG. En 1997, kiam la kapitalo ankoraý ne disponis pri interezo, la sumo estis 3500 NLG.

    Entute 14 bibliotekoj kaj unu individuo petis apogon. La UEA-estraranino pri kulturo, Michela Lipari, kaj la øenerala direktoro Osmo Buller konsistigis la komisionon, kiu decidis pri la aljuøo, kun asisto de la libroservisto Simo Milojevic. La komisiono bedaýris, ke pro manko de alikontinentaj petoj øi devis distribui la subvenciojn æefe inter eýropaj bibliotekoj. Tamen, unuafoje inter la ricevintoj troviøas afrika biblioteko, sed el la movade vigla Latin-Ameriko nek æi-foje nek pasintjare venis subvencipetoj.

    Jenaj bibliotekoj ricevis subvencion:

    Subvencipetoj por la tria aljuøo devos atingi la Centran Oficejon de UEA øis 15 okt. 1999. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laý prefero, æar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaý priskribo de la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de þtata, urba aý alia ne-movada instanco.

    Gazetara komuniko de UEA


    POST KELKJARA STAGNADO

    Denove vivas la Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO). Dum kunsido okazinta en Montrealo 13 dec. estis decidite pluvivigi la organizon kiel memstaran asocion, kaj oni elektis novan estraron. Øi konsistas el s-roj Damir Metz-Fleury, prezidanto, Matthew (Mateo) McLauchlin, vicprezidanto kaj Yannick (Janiko) Malouin, sekretario kaj kasisto.

    Fondita cele al gastigo de IJK en 1992, KEJO poste malpli viglis. De kelkaj jaroj ne okazis øenerala kunsido, kaj ankaý maloftis varbado. Fine, la estraro konsistis el nur unu homo, s-ro Martin Lavallee, kiu sensukcese rekandidatiøis al estrara posteno.

    Estas klare, ke la renova KEJO plu flegos bonajn rilatojn kun la E-Societo Kebekia, kun kiu øi dividas adreson, kaj kun la Junularo Esperantista Kanada, kies reprezentanto, s-ro Mattew (Mateo) Chisholm, æeestis la kunsidon.

    Sylvain Auclair


    POR VERDULA KONGRESO

    Fine de februaro (26--28) okazos kongreso de la Federacio de Verdaj Eýropaj Partioj en Parizo. Estos E-budo kaj se por tiu æi okazo ni ricevos senpage diverslingvajn informilojn (ju pli parolata estas la lingvo, des pli granda estas la kvanto bezonata, tamen ni estos þparemaj), ni ja propagandos por vi senpage. Estu prefere nur unu baza dokumento pri esperanto por æiu lingvo (aý lando). Indikocele, eble sufiæus 5-6 por la sveda, dana, kroata, nederlanda, 20 por la germana, 30 aý pli por la angla (æiam uzeblaj en aliaj cirkonstancoj).

    Bonvolu sendi tiun materialon al SAT-Amikaro (67, avenue Gambetta 75020 Paris, Francio).

    Henri Masson


    NEKROLOGOJ

    La 9an de aýgusto en Krimeo forpasis Mikaelo Ternavskij (1934--1998), poeto en la lingvoj ukraina, pola kaj Esperanto.

    La 1an de decembro 1998 en Jelenia Góra forpasis profesoro Tyburcjusz Tyblewski (1933--1998), esperantisto ekde 1951, dekano de la Morfoscienca Sekcio de AIS, socipsikologo kaj verkisto, aýtoro de pluraj sciencaj kaj esperantologiaj verkoj, kunlaboranto de LOdE.

    Komitatano de UEA, sekretario de Komisiono pri Azia E-Movado de UEA, øenerala sekretario de Æina E-Ligo, vicæefredaktoro de El Popola Æinio, Dai Songen, forpasis 55-jara en Pekino la 16an de januaro 1999 pro kormalsano.

    Ni funebras kaj kondolencas.


    KURTE

    En la lingvistika konferenco "Kiuj lingvoj por Eýropo?" (Oegstgeest, Nederlando, 9-11 okt.) E-to aperis kiel alternativo serioze konsiderinda por Eýropa Unio. (Esperanto)

    4 nov. la populara franca tag¼urnalo Le Monde (500 mil ekz.) aperigis tutpaøan artikolon La tumultaj esperoj de Esperanto; en Le Travailleur Espérantiste (1998: 239) aperis øia E-ta traduko. (Le Travailleur Espérantiste)

    En novembro Hasan Jakub Hasan, aýtoro de Fabeloj de mia avino originale verkita kaj eldonita en E-to (1995), prelegis pri la fabeloj kadre de konferenco pri turka folkloro en Bulgario. (Literatura Foiro)

    En septembro 1998 E-Ligo de Respubliko Serba havis budon en la tutsemajna librofoiro Banja Luka '98. (Heroldo de Esperanto)

    Asocio TAKE/La Domo partoprenis en la librofoiro de Colmar. Surstrata E-budo en Arles estis starigita okaze de la tago de la asocioj 20 sep. (Franca Esperantisto)

    19 nov. en la Praga PEN-klubo okazis aýtora vespero pro eldono de poemaro Ekaýdi la animon de Vìra Ludíková kun paralelaj tradukoj en E-ton de Miroslav Malovec k Jaroslav Mráz. (Starto)

    Øis 15 dec. al la Berlina UK aliøis 1386 personoj el 54 landoj. (Esperanto)

    Æe¶a E-Asocio havas 54 lokajn organizojn, 13 sekciojn kaj sume 1169 membrojn (el ili 407 estas dumvivaj membroj). (Starto)

    William Auld, Zlatoje Martinov kaj Sabira Stahlberg aliøis al la E-ta PEN-Centro. (Judit Felszeghy)

    La origine E-lingva La nova realismo de Bruno Vogelmann aperis en la 20a traduko -- la hispana. (Esperanto)

    La scienc-fikcia romano de István Nemere La fermita urbo aperis en Teherano en la persa lingvo. (Literatura Foiro)


    ARTA ZAMENHOF-TAGO EN PETERBURGO

    20 dec. en Peterburgo okazis granda festo omaøe al la iniciatoro de Esperanto.

    La aranøo altiris atenton de multaj esperantistoj kaj de tiuj, kiuj volus konatiøi kun Esperanto. La gastoj estis akceptitaj en la klubo de blindaj esperantistoj Amikaro, æe la kulturpalaco Þelgunov, kiu dum multaj jaroj donas ejon al la amikaranoj.

    Nun la organizan laboron en la klubo gvidas Svetlana Ejst, kaj helpe de þi estis preparita bela programo. Talentaj blindaj esperantistoj entuziasme koncertis antaý la invititoj. Æiuj alte aprecis kantojn, deklamojn, muzikon. Spektakleto La eta princo (laý Saint-Exupery), popoldanco, kantoj kaj skeæoj konsistigis riæan programon de junaj esperantistoj el la gimnazio 271, kie Esperanto estas studobjekto.

    La kerno de la arta programo estis rusaj romancoj, kiujn en Esperanto plenumis Ludmila Titova. Fine la publiko aýskultis kaj kunkantis originalajn kantojn de Valerij Jegorov -- talenta peterburga poeto kaj tradukanto. La festo ebligis ne nur honori la iniciatoron de nia lingvo, sed ankaý malkovri novajn talentojn.

    Svetlana Miroþniæenko


    FESTO ZAMENHOFA EN MOSKVO

    Æi-jare la Zamenhofa festo en Moskvo estis tradicia kaj modesta. Ne plu okazos luksaj festenoj en la hungara ambasadejo, furorintaj dum du lastaj jaroj. Ankaý la intenco aranøi priesperantan TV-elsendon fiaskis.

    Simple 17 dec. (¼aýdo estas kutima kluba tago) okazis kunveno de la klubo "Lev Tolstoj" -- iom pli amasa kaj solena ol ordinare. Æiuj programeroj estis tradiciaj: koncerto, kantado en amika rondo, teumado...

    Æi-jare, tamen, nia Z-festo pli konformis al sia esenco: festo de E-libro. Oni ofertis al la publiko tri novajn librojn. Multis ankaý aliaj aæeteblaj libroj. Æeestis æ. 35 personoj.

    Valentin Melnikov


    NOVJARFESTO EKSTER BETULARO

    31 dec.--3 jan. en Æeboksary (Æuvaþio) jam la duan fojon okazis la novjara E-renkontiøo NEBO -- Novjarfesto en betularo. Sed æi-jare ni ne sukcesis okazigi øin en arbaro kaj la aranøo translokiøis en lernejon. Anstataý planitaj 40 personoj entute partoprenis øin preskaý 80. La aranøo eæ fariøis internacia pro tio ke al øi venis esperantistoj el Portugalio, Italio, Nepalo kaj Ukrainio. La programo kiel æiam okupis 20 horojn el tagnoktaj 24. Sed pro manko de dormo la partoprenantoj ne suferis, æar la aranøo iøis ne nur amuza sed ankaý kleriga pro abundaj psikologiaj trejnadoj kaj intelektaj ludoj. Kompare al la unua NEBO tiu æi havis pli multe da esperantaj programeroj kio senlime øojigis ne nur organizantojn, sed ankaý la gastojn.

    Katja Ignatjeva
    Sofia Basova


    FINO DE LA ORA TEMPO

    Dum pli ol ses jaroj (1992--1998) Hungarion en Ruslando kaj kelkaj aliaj þtatoj de KSÞ reprezentis plenrajta ambasadoro s-ro György Nanovfszky. Tio estis vere favorega tempo por ruslandaj, kaj speciale moskvaj, esperantistoj. Ja s-ro Nanovfszky estas plene "nia" homo, kaj ne simple "amiko de Esperanto" aý "honora patrono" -- redaktoro de Planlingvistiko, redakciano de Literatura Foiro. Li plurfoje vizitis nian E-klubon, partoprenis kiel ¼uriano la festivalon EoLA en Æeboksary (1993), lekciis en la jura universitato de AsAIS Justo.

    Kaj certe æiu moskva kaj apudmoskva esperantisto dum la tuta vivo memoros du brilajn festojn en la hungara ambasadejo -- okaze de la Zamenhof-tagoj '96 kaj '97. La lastan partoprenis æ. 150 gastoj! Solena etoso, abundaj luksaj manøa¼oj kaj trinka¼oj estis kiel mirakla fabelo meze de la nuna komplika, problemplena, kaj por multaj -- simple mizera vivo.

    Krome ni konstante sentis vivan interesiøon de la ambasadoro pri niaj aferoj kaj lian amikan helpon: ekzemple, li instrukciis al siaj helpantoj libere akcepti de esperantistoj senda¼ojn al Hungario por tuja (senpaga) ekspedo per diplomata poþto.

    Do mi volas esprimi al s-ro Nanovfszky plej profundan kaj sinceran dankegon de æiuj moskvaj kaj ruslandaj esperantistoj. Eble li legos tiujn æi vortojn... Lia de¼orperiodo finiøis kaj ni deziras al li æiaspecajn sukcesojn en æia nuna kaj estonta agado, por bono de æiuj homoj kaj speciale de esperantistoj.

    Valentin Melnikov


    KIEN LA LIBROJ?

    La novembra LOdE atentigis pri la sorto de KEB (Kolektiva E-Biblioteko).

    Ankoraý neniu persono aý kolektivo en Ruslando esprimis deziron repreni respondecon pri øi, kaj la librokolekto plu troviøas en la loøejo de Halina kaj Aleksander, dum la gazet-fako (escepte de la perioda¼oj Ruslandaj kaj Sovetuniaj) estas konservata en la subtegmentejo de Viktor Sapo¼nikov en Jalutorovsk.

    La Komitato de la Urala Esperantista Societo denove petas, ke æiuj interesitoj anoncu sian deziron repreni la kolektojn, pri kies sorto decidos Konferenco de UES (aprilo, Jekaterinburg).

    Bonvolu skribi al la Komitato de UES je la redakcia adreso de La Ondo.

    Tatjana Kulakova
    sekretario de UES


    LA LEGANTOJ SKRIBAS AL NI

    Bona valoro por sia prezo

    La 11an numeron de via revuo mi ricevis en senriproæa stato. La artikolo pri la konfuzo kaj konfliktoj lerte uzas la fontojn de nia movado por batali la malbonon nunan. La eta teksto pri "afero juda kaj satana" en paøo naý faras strangan impreson. Kial doni atenton al frenezulo? Mi plej þatas la anoncetojn, ili donas bildon de nia internacia movado.

    Eble en la literatura parto de via revuo endas doni pli da atento al poemoj. Poemoj estas pli mallongaj, do pli bone konvenas al revuo.

    Mia suma juøo: bona, leginda kaj legenda revuo. Ne þanøu tro. Entute via revuo ofertas bonan valoron por sia prezo.

    Frans Cobben (Nederlando)


    Vi baldaý perdos la lastajn abonantojn

    Mi tute ne dubas, ke Sergio Pokrovskij estas tre saøa homo. Sed kian rilaton al la lingvo Esperanto aý E-Movado havas liaj artikoloj, ekzemple, Slavonaj skriboj? Memkomprene -- neniun. Øis kiam vi daýrigos turmenti la legantojn de la gazeto per similaj tute ne interesaj por E-publiko artikoloj? Tiamaniere agante vi baldaý perdos la lastajn abonantojn de LOdE.

    Ivars Barþevskij (Sovetsk, Ruslando)


    Mirinde informplena kaj internacia

    Ni tre dankas pro la vasta, tamen sobre neýtrala jarfina superrigardo pri Esperanto en 1998 de Aleksander Kor¼enkov. Oni povus aldoni al la eventaro, ke La Ondo de Esperanto evoluis al mirinde informplena kaj internacia gazeto!

    Douglas Draper
    sekretario de Norvega E-Ligo


    Mi senpacience atendos

    Mi estas abonanto de via þatata revuo La Ondo de Esperanto. Dum jaro 1998 æiaj numeroj atingis min en ordo. Sinceran dankon! Al mi tre plaæas nova¼oj pri la E-movado en Ruslando, beletro, historio. Mi æiumonate senpacience atendos novan numeron de LOdE.

    Petras Rukþenas (Litovio)


    Alta pretendo

    Estas alta pretendo samtempe sciigi sian rusan legantaron pri eksterlandaj okaza¼oj, doni rusajn primovadajn raportojn (kiuj interesu ankaý eksterlandanojn) kaj beletrajn tekstojn altkvalitajn. Miaopinie, pripensante la kondiæojn sub kiuj la eldonado okazas, oni kontentige sukcesas. Malhelpas la disvastiøon la æi-landaj enmovadaj malkonsentoj (kiujn mi ankoraý ne vere komprenis), la foresto de pagipovo kaj la malfidinda kaj malrapida poþtsistemo. Ricevante la kajerojn monatojn prokrastite, mi jam plejmulton legis interrete. Sed pri tio, la redaktoroj nenion povas fari...

    Kontraýe, la eldonantoj meritas egan laýdon, ke oni sukcesas persiste eldoni sufiæe altkvalitan revuon sub la nunaj kondiæoj.

    Baard Hekland (Norvegio -- Ruslando)


    Ne plibonigu

    Plaæas al mi via revuo laý formo, aspekto kaj stilo. Ankaý la enhavo estas interesa kaj plezure legebla.

    Mi nur petas vin, ne provu "plibonigi" la aspekton de La Ondo. Konservu la nunan simplan paperon kaj simpatian, facile legeblan, litertiparon. Kiel negativan ekzemplon de "plibonigado" rigardu Heroldon, kiu pro la brilanta papero kaj etaj literoj iøis tre malfacile legebla.

    Marian Laba (Pollando)


    PENSI PRI UNUECA STRATEGIO

    Kiel delegito de Svisa E-Societo en la Forumo por la Esperanta Civito, organizita de PEN-centro kaj ERA, mi sentas min aparte koncernata de la artikolo de Jouko Lindstedt (LOdE. 1998: 11).

    Unue mi tre þatis la titolon Esperanto apartenas al æiuj. Mi komprenas, ke esperantistoj iom timas priideajn debatojn æar ili timas kverelojn (kiel substrekas alia artikolo en la sama numero, de Aleksander Kor¼enkov) kaj "preferas øui la vivon, esti bone kune", kiel diris estraranino. Kaj fakte estus malfacile organizi debatojn pri tiu temo: krom Giorgio Silfer kaj ERA, la iniciatantoj, kiu sufiæe kompetentus por nutri la debaton, alportante aliflankajn ideojn?

    Mi estis interesata de la Forumo, æar mi opinias, ke nia movado devus pensi pri ia unueca strategio rilate la eksteran mondon (kaj rilate sin mem). UEA bedaýrinde ne rolas tiel, øi ekskludas anstataý kunigi, kiel montras letero de Giorgio Pagano en la sama numero. Esperantio devus lerni pri demokratio kaj kapabli kunlabori, konservante siajn internajn diversecojn. Sed, kiel tutprave diras Jouko Lindstedt, ne en la spirito de Grütli (la tri svisoj alianciøis kontraý malamikoj, en defendema spirito tute ne taýga al nuna Esperantio), sed trankvile, eble iom post iom alianciøi same kiel formiøas Eýropo. Kaj, por Esperantio mi preferus la modelon de la Eýropa Konsilantaro al tiu de Eýropa Unio, ni tamen ne bezonas þtaton.

    Mi estas absolute kontraý la pakto rezultite de la Forumo. Kiel diras Jouko Lindstedt, anstataý unuigi, "øi kreas duan movadon". En la sama direkto mi deziras aldoni, ke mi partoprenis la Forumon, æar mi tute konsentas pri la kvin tezoj, proponitaj kiel bazo al la forumaj diskutoj, krom la emfazo de la kulturaj centroj malfavore al la grandaj kongresoj. Ni esperantistoj, troofte minoritatigitaj, bezonas foje esti en amaso. Kaj tie ni devas rekoni la meriton de UEA, øi kapablas kunvenigi amason.

    Mi do tre þatis la spiriton de la artikolo de Jouko Lindstedt, sed mi þatus diri al li, ke plu ekzistas homoj ankoraý proksimaj al la ideoj de Rauma, kiuj ne deziras enfermiøi en iu sekto, kaj tute ne necese sekvas la postajn ideojn de la tiel diritaj "raýmistoj" (Szeged ktp).

    Mi ankaý þatus rimarki, ke ne tiuj "raýmistoj" proponis, dum la Forumo, "atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj", sed ERA faris tion unue kaj poste la Forumo voædone akceptis la proponon.

    Oni tamen ne povas riproæi al ERA rezigni pri ia malvenko. Mi opinias, ke tiu propono ne estas tuj for¼etinda. Agnoski, ke ni estas nun minoritato, kaj deziri esti rekonata tia (emfazante la valoran kulturan apartecon de tiu minoritato) ne necese montras, ke ni rezignas pri pli vasta rekono.

    Nicole Margot (Svislando)


    RENKONTIØO ÞOKANTA OBSTINULOJN

    Intervjuo kun prezidanto de Olþtina E-Klubo Andrzej Gielert

    MZ. Kio estas "FREÞO"?

    AG. Frusomera Renkontiøo Esperanta Þokanta Obstinulojn. Olþtinaj geesperantistoj øin organizas æiujare fine de junio. Æi-jare FREÞO okazos jam por la sesa fojo 30 jun. -- 4 jul. Laý nia scio øi estas unika en Esperantujo...

    MZ. Æiu E-aranøo estas unika...

    AG. Vi pravas, sed diru, æu estas E-renkontiøo dum kiu vi povas gajni monon? Dum FREÞO -- jes! Sufiæas, ke vi iomete konas Esperanton, E-movadon kaj øian kulturon kaj historion. Por gajni belajn kaj riæajn premiojn oni devas solvi æ. dek kvizojn -- konkursa¼ojn po 10 demandoj en æiu kvizo. Æiu partoprenanto de Granda Kvizo devas solvi æ. cent kvizerojn kaj la plej perfekta gajnas æef-premion.

    MZ. Kiu gajnis æef-premiojn?

    AG. En 1997 s-ro Jerzy Konieczny, polo, kiu prenis preskaý 1000 usonajn dolarojn kaj pasint-jare -- s-ino Dorota Burchardt, polino, konkeris preskaý 600 USD... Oni devas aldoni, ke æi-jare dudek personoj ricevis mon-premiojn kaj æiuj "kvizanoj" ricevis diversajn aliajn premiojn...

    MZ. Mi vidas, ke nur poloj gajnas...

    AG. Preskaý. Stranga afero -- alilandanoj aý ne bezonas monon aý ne kredas je tio, ke oni povas gajni monon dum E-renkontiøo... Kiam ni startis kun nia FREÞO, ni pensis, ke øi estos interesa por rusoj kaj aliaj paradizanoj (el eks-komunismaj landoj), por kiuj 1000-dolara monpremio estas grava sumo... evidentiøis, ke ne... krome -- poloj gajnas eble pro tio, ke ili estas simple perfektaj esperantistoj, æu?

    MZ. Kial via aranøo okazas fine de junio, fakte frusomere?

    AG. Pro du kialoj... La unua -- æar preparoj al æi renkontiøo estas temporabaj, øia organizado fine de junio efikas, ke tuta somerferio por la organizantoj estas poste libera! La dua -- se vi volas bone aranøi vian propran somerferion, vi povas gajni monon dum FREÞO por via feriado... Por bona feriado -- dum FREÞO gajnado!..

    MZ. Æu FREÞO estas nur kvizo-konkursoj?

    AG. Absolute ne! Kvankam la æefa parto de nia aranøo estas kvizoj... sed krom tio ni organizas prelegojn, artan programon, interkonan vesperon, ekskursojn, tradician "bieran vesperon æe la fajro", diskutrondojn, renkontiøon kun redaktoroj de la lokaj gazetoj ktp...

    MZ. Kiu donas al vi monon?

    AG. Øenerale -- bonaj rilatoj... jes, kun la urbestro, kiu dekomence æiujare apogas nian aranøon ne nur morale... kun la regionestro, kiu de antaý nelonge apogas nin... kun multaj olþtinaj firmaoj, kiuj pli kaj pli multe da mono direktas al nia internacia renkontiøo. Interesa afero: æiujare dum FREÞO ni organizas "bieran vesperon æe la fajro", al kiu ni invitas æiujn apogantojn.

    Ni scias, se apoganto venos kaj spektos nian FREÞOn, venontjare ni ricevos monon de li, se ne -- ni ne ricevos monon de li, aý ricevos ne multe da mono kaj kun grandaj malfacila¼oj. Simple oni devas æiam inviti donacantojn por prezenti nian E-renkontiøon...

    MZ. Kial vi ne informas vaste pri FREÞO?

    AG. Ho, mia Dio... ni multe informas E-revuojn, sed nia propono estas tamen tiom nekredebla, ke redaktoroj ne aperigas øin... Krom tio ni posedas propran retpaøon http://www.art.olsztyn.pl/freþo/ kaj tie vi povas mem informiøi pri nia aranøo...

    MZ. Kiumaniere oni povas aliøi al via aranøo kaj ricevi pli detalajn informojn?

    AG. Diversmaniere... al mia retadreso: angiel@polbox.com aý per limaka poþto: Pola E-Asocio -- Vojevodia Filio, PL-10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

    Intervjuis Marian Zdankowski

    Foto el FREÞO-98
    Kiam tiu æi kajero estis enpaøigata, ni ricevis novan informon de s-ro Zdankovski.

    Æi-jare vizitos Olþtin ankaý Mikaelo Bronþtejn kaj Georgo Handzlik. Ankaý buþe konfirmis sian Altan Protekton por FREÞO eksa pola prezidento -- Lech Walesa, kiu jam protektis E-aranøon en 1996. La revo de la organizantoj estas, ke ankaý dua Alta Protektanto estu alia Nobelpremiito -- Reinhard Selten, sed øis nun la organizantoj ne havas respondon al sia peto.

    Kvizemuloj de æiuj landoj -- unuiøu en Olþtino!
     


    GDR KAJ ESPERANTO

    En la revuo Esperanto Aleksander Kor¼enkov jam kontribuis al senmitigo de la E-historio de eksaj "socialismaj" landoj. Ankaý en la plej okcidenta parto de la "orienta bloko" multo restas prilaborenda. Simile kiel la naziaj kaj nazidependaj reøimoj fariøis prilumitaj plejfrue æ. 20 jarojn post sia fino, la þarøita historio de la komunismaj diktaturoj estos rekonsiderata nur de nova generacio, kiu mem ne persone spertis tiun tempon.

    Malmultajn jarojn post la fino de la dua mondomilito, sur germana teritorio okazis denove "malpermeso de esperanto". En januaro 1949 la regantoj de la sovetie okupita parto malpermesis asociojn kaj membrecojn en alilandaj organiza¼oj, i.a. ankaý en Germana E-Asocio, kiu havis la sidejon en Munkeno -- usone okupita parto. (Vd. Ulrich Lins. La danøera lingvo.) Kiam en 1955 Esperanto publikigis malklaran foton de esperanto-amikoj en GDR, certe ekzistis bona motivo por ne precize indiki la lokon.

    Nur en 1965 esperantistoj en GDR rajtis laýleøe organizi sian agadon (kompare al aliaj "soclandoj" relative malfrue). Kondiæo por tio estis la senþancela subteno de la komunisma politiko. Vole aý nevole la respondeculoj de la soclandaj E-asocioj plenumis tion, kaj ankaý UEA devis trovi modus vivendi por ebligi la kontakton inter okcidento kaj oriento. Tiun akcepton de la "samdirektigo" oni ne kritiku apriore, sed ne ignoru la influojn de la komunismaj reøimoj. Menciindaj estas ankaý la kunlaboro de UEA/TEJO kun komunismaj organiza¼oj, ekz-e, Monda Packonsilio. La okupiøo pri la "soclandoj" do ne nur tuþu la orientulojn.

    Foje iuj el la "oficialaj" GDR-esperantistoj asertas nun, ke la fiaj okcidentanoj volas nigrigi æion, kion faris la orientgermana E-movado. Tute ne! Neniu neglektas la valorajn laborojn, ekzemple, de lingvisto Detlev Blanke aý instruisto Ulrich Becker, por mencii nur du nomojn. Tamen oni devas nepre atentigi pri la kondiæoj, sub kiuj aliaj GDR-aj esperantistoj vivis malpli feliæe ol la reøim-samideanaj oficialuloj. Konato de mi trovis en sia dormæambro sekretajn aýskultilojn de la þtatsekuro, alia ne rajtis studi pro rifuzo de militservo. Unuflanke estis tre agrable ke la estraro de la E-Asocio en GDR (GDREA) povis subpremi sektismajn agadojn de E-fanatikuloj, kaj tiel trovi konsiderindan agnoskiøon de la þtato. Sed la Tradicia Esperanto-Ideologio estis anstataýita per multe pli terura malbona¼o, nome marksismo-leninismo. Eæ esperantaj laboristoj devis sperti malhelpojn pro la GDR-reøimo, kiam oni "rekomendis" al SAT-membroj malmembriøi.

    Kadro de la GDREA-agado estis la Kulturligo, kies sekcio øi estis. En 1945 komunistoj, socialdemokratoj kaj kelkaj kristanoj fondis øin kiel "Kulturligon por la demokrata renovigo de Germanio". Dum la unuaj jaroj Kulturligo estis ankoraý sufiæe supertendeca kaj tutgermana, sed poste øi rapide fariøis simple organo de la sovetiaj okupantoj kaj de la nacia komunisma partio. Kiel amasa organiza¼o kaj transferrubando de la þtata politiko la Kulturligo estis eæ reprezentita en la parlamento. La Kulturligo kunligis tute malsamajn kulturajn asociojn en GDR: kantistajn, filatelajn, kolombo-bredistajn ktp. La filatelisto ne estis membro de sendependa libera asocio, sed teknike de la Kulturligo de GDR. Li tiam rajtis elekti en kiuj sekcioj de Kulturligo li volis esti membro, do kompreneble en la filatelista, sed eble ankaý en GDREA, æar esperantista amiko petis lin fari tion. Nia ekzempla filatelisto pagis tamen nur unufoje la kotizon de la Kulturligo. Iel tio estas bela sistemo, sed ni ja vidis kiel la soclandoj finis ekonomie. Cetere, pro la organiza monopolo de la Kulturligo oni rajtis konstrui E-asociojn nur kadre de la Kulturligo, sed ne ekster øi.

    Foje oni legas la aserton, ke GDREA estus havinta du mil membrojn. Tio devas esti komprenata sub la supre priskribitaj kondiæoj. Praktike inter tiuj membroj estis certe multaj, kiuj ne parolis esperanton, ne aktivis kaj ne pagis kotizon, sed nur esprimis sian "simpation por esperanto". Ke el tiuj "du mil membroj" en la oriento nur relative malmultaj fariøis GEA-membroj, estas facile komprenebla.

    Post la liberaj GDR-balotoj en marto 1990 la komunisma reøimo devis cedi al koalicio de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj liberaluloj. Ankaý en GDR-Esperantio blovis la vento de þanøo. Ne nur fondiøis E-Junularo (antaýe malpermesita pro la monopolo de la þtatjunularo), sed ankaý sendependa (regiona) E-Ligo de Saksio-Anhaltio (ELSA). ELSA deziris tiom rapide kiom eble fariøi normala regiona asocio de la okcidentgermana GEA, simile kiel ekz. Bavara E-Ligo aý E-Ligo de Malsupra Saksio. Almenaý ekde la oficiala reunuiøo de Germanio (3 okt. 1990) ELSA estus havinta rajton je tio. Anstataý akcepti ELSAn, la GEA-estraro preferis unuiøon kun GDREA, "libervolan kaj samrajtecan", por flati al la estraranoj de la komunisma asocio. Oni devas timi ke la forgesigo de tiu skandalo sukcesis.

    Kelkaj orientgermanaj esperantistoj iel volis "malpermesi" al mi okupiøi pri la GDR-historio, "æar vi, Ziko, ja ne mem spertis øin. Pri GDR rajtas paroli nur tiu kiu mem vivis en øi". Tute saman argumenton mi konas de mia onklino Hilti, kiu estas naziino, rilate al la Hitler-regno... sed æu tio ne signifus, ke ni, poste naskitoj, devus tute rezigni pri historiografio? Pri Bre¼nev, Hitler, Napoleono, Cezaro -- sed ankaý pri Zamenhof? Aý æu temas nur pri preteksto por malhelpi la laboron de historiistoj?

    Ziko Marcus Sikosek


    Gvidas nin Espero!

    En la programa enkonduko al la unua kajero de La Ondo Sa¶arov promesis: "en æiu numero ni penos doni al la legantaro materialon por facila kaj agrabla legado, presante beletristikajn kaj populare-sciencajn verkojn de plej bonaj niaj aýtoroj". Ni proponas etan elekton el la fruepoka poezio.

    Georgo DeþkinTitolpaøo de LOdE

    Je la 50-jara jubileo de la Majstro

    Hodiaý festas tuta mondo,
    Ho, Kara Majstro, ankaý ni, --
    De granda mar' malgranda ondo, --
    Gratulas Vin. Ho, vivu Vi!

    Ho, vivu Vi, gvidanto nia,
    Por æiam gvidu nin al cel',
    Kaj estu glora nomo Via
    Unua an' de l' Verda stel'!..

    Sukceson plenan de l' afero
    Deziras ni el tuta kor'.
    Antaýen! Gvidas nin Espero
    Kaj Vin glorigas nia ¶or'.

    LOdE. 1910: 2.
     

    Deveno de amo

    En nia mondo regas amo,
    Øi movas æion; øia flam'
    Devenas el eterna flamo,
    Ekbruligita de Adam'.

    Potenca Di', kreinte homon,
    Por li konsolon en mizer' --
    Edzinon donis, kies nomon
    ni æiuj þatas, æar sur ter'

    Adam' kaj Eva estas æiam
    simboloj de eterna am'
    Kaj estingiøos jam neniam
    De ili bruligita flam'...

    LOdE. 1910: 4.
     

    A.Dombrovskij

    Diris glora Ar¶imedo:
    Donu punkton de apogo,
    Kaj jen sola teran globon
    Mi levigos sen mensogo.

    Diris la sanktul' Asiza:
    Fratoj, pli da am' havante,
    Ni diigus la homaron,
    Æarmus bestojn karesante.

    Ho ve! L' Ar¶imeda punkto
    Estas inter revfantomoj,
    Mankas am', nenia miro,
    Ke bestiøas nun la homoj.

    LOdE. 1911: 1.
     

    Eska

    Al samideanoj

    Ekbrilas triumfe la verda stel' nia
    El sonøo homaro vekiøas,
    Por vivo pli bela, estonto alia
    Jam æie la voæoj aýdiøas!
    Sufiæas bataloj, sufiæas militoj,
    For glavoj, armeoj, ponardoj!
    Ni iru antaýen kun øojaj spiritoj
    Ni, -- filoj de l' pacaj standardoj.
    Dum longaj centjaroj batalis nacioj,
    Nur vivis malpaco, malvero,
    Kaj inter popoloj kreskadis envioj
    Kaj regis pafiloj sur tero.
    Sed nune montriøis el nuboj verdstelo
    Kaj øia radio en mondo,
    Homaron kondukas al unu nur celo
    Al unu amika la rondo!
    Do æiuj ni iru al paca laboro
    Senlace, senæese, konstante.
    Por nia agado kaj sankta fervoro
    Ni celon atingos agante.
    Kolerajn popolojn ni povas kunigi
    Per helpo de lingvo-ligilo,
    La mondon obstinan ni devos pacigi
    Do agu la patro kaj filo!
    Progresas l' afero de l' nia ideo,
    Haltigi øin povas nenio.
    Æar montras direkton al nia armeo
    De l' verda la stelo radio!

    LOdE. 1909: 6--7
     

    Romano Frenkel

    Romanco

    Tril' najtingala dolæe fluis,
    Karesis øin la noktzefir';
    Al øi responde fonto bruis,
    Pasiaromis flora spir'.

    Ekkantis mi... ektremis sonoj
    Pro ampeteg', pro amsufer',
    Kaj estis plenaj de admonoj,
    Pri la kompat' kaj de l' esper'.

    Silentis þi al mia øemo:
    Pri kant' alia revis þi...
    Nur de l' gitaro kord' sentema
    Al mi resonis kun pasi'.

    LOdE. 1912: 11.
     

    Czeslaw Kozlowski

    Forgeso

    Sur valan blulageton dormantan en suno,
    Aýtuno ¼etis floron velkintan kaj palan.
    Laguno ne ekmiris, kaj la blankpetalan
    Konvalan floron lasis sur akvo sen puno.

    Trankvila floro naøas sur trankvila ondo,
    En rondo kuras jaroj per vico malbrila...
    La mondo jam forgesis pri lago humila,
    Subtila blanka floro pelita el mondo.

    LOdE. 1914: 4
     

    L.Levenzon

    Napoleono

    Li havis regnojn sub kalkano,
    Hero' kun venka aýreolo;
    Tremigis mondon li per mano,
    Grandega estis li -- kaj sola.

    Li poste, pro la þanø' de l' sorto,
    Pereis sur þtoneg' izola,
    Enterigita antaý morto,
    Senkrona en forges' kaj -- sola...

    LOdE. 1912: 2.
     

    Aleksandro Martakov

    Printempa nokto... kun la flamo
    Najtingalo post rivero
    Kantas kanton pri espero,
    Pri feliæo kaj pri amo...
    Ekbruligis per la sento
    Mian koron bela kanto...
    Ho, feliæa ammomento!
    Al mi venis Vi amanto!..

    LOdE. 1909: 6--7
     

    Mario Tenner

    La rimoj

    Vi bataladas kun la sorto,
    Sed sorto povas æion:
    Kun sorto æiam rimas forto, --
    Memoru bone tion!..

    Kunulo via estas vero,
    Sed povas øi nenion:
    Kun vero rimas la sufero;
    Memoru ankaý tion!..

    Suferu sola, ne atendu,
    Ke iu vin subtenos...
    Al homoj manojn de etendu:
    Vin ili ne komprenos!..

    LOdE. 1911: 5.


    SLAVONAJ SKRIBOJ (3a parto)

    Eseo de Sergio Pokrovskij, daýrigo. La 1an kaj 2an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

    La trilingva herezo

    ... Kiam Konstanteno estis en Venecio, kunvenis kontraý lin la Latinaj episkopoj, mona¶oj kaj pastroj, kaj levis la trilingvan herezon dirante:

    -- Kiel aýdacis vi krei skribon por la slavoj kaj instrui øin al ili, øin kiun neniu antaýe inventis: nek apostolo, nek papo; nek Gregorio la Dialoga1, nek Hieronimo, nek Aýgusteno? Ni konas nur tri lingvojn, en kiuj Dio per specialaj skriboj estu glorata: la hebrean, la grekan kaj Latinon ... [VK, cap. 16]

    En diversaj epokoj oni prezentis diversajn argumentojn favore al koncernaj "sanktaj lingvoj".

    La lingvo de Adamo

    "Sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero", asertas Biblio [Gen 11:1]. Kaj baldaý post la Diluvo la homaro volis konstrui por si urbon kaj tie turon, specon de æiela þtuparo sonøota de Jakobo [Gen 28:12].

    Nun nuboskrapaj konstrua¼oj estas afero ordinara, sed tiam la ideo tiom þokis la Eternulon, ke li konfuzis la lingvojn.

    Tamen unu familio, la Arpa¶þadidoj, dizertis la publikan laboron. Arpa¶þad estis filo de Sem, unu el liaj pranepoj ricevis la nomon Peleg, "æar dum lia vivo dividiøis la tero" [Gen 10:25]. El la genealogio [Gen 11:10--18] kalkuleblas, ke Peleg vivis en la jaroj 102--341 post la Diluvo.

    Tial la Arpa¶þadidoj konservis pura kaj nedifektita la pralingvon de Adamo kaj Noa, la lingvon en kiu la Sankta Skribo estas rivelita. Abrahamo estis pra-pra-pra-nepo de Peleg kaj dum la unuaj 140 jaroj de sia vivo povis aýdi la antaýdiluvan lingvon rekte el la buþo de sia praulo Sem, aøanta 460 jarojn kiam Abram naskiøis.

    Verdire, se la Biblia mito celis ekspliki la devenon de la lingvoj, øi tamen fiaskis pri la franca, rusa aý Esperanto. Eæ pli malbone, ni ne scias kiuj el la Abrahamidoj konservis pli puran pralingvon: æu la araboj posteuloj de lia pli aøa filo Iþmaelo (la Nobla Korano ja estis rivelita "en la klara araba lingvo"), aý la Izraelidoj posteuloj de Isaako? La lingvistoj øenerale konsentas, ke la klasika araba estas pli arkaika ol la klasika hebrea (kelkaj propraj nomoj Bibliaj konservis fina¼ojn perditajn de la hebrea, kiujn la masoristoj ne sukcesis tute forredakti).

    La nunan lingvopolitikon de la Sinjoro karakterizas la Pentekosta plurlingveco, kies specimenojn regule prezentas Johano Paulo II. Tamen en "la lastaj tempoj" la homaro sendube retrovos "la puran lingvon", kvankam æe cirkonstancoj infere malesperigaj [Cef 3:8--9]:

    Tial atendu min, diras la Eternulo, øis mi miatempe leviøos; æar mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverþi sur ilin mian koleron, la tutan flamon de mia indigno; æar de la fajro de mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke æiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime.
    El letero de Aristeo

    ... Demetrio el Falero, la estro de la reøa biblioteko, ricevadis multe da mono por kolekti, kiom li povis, æiajn librojn de la mondo por Ptolemeo la reøo de Egiptujo, granda libroþatanto. Foje la reøo demandis lin en mia æeesto:

    -- Kiom da libroj jam estas en la biblioteko?

    -- Pli ol ducent mil, ho reøo, -- respondis Demetrio, -- sed mi esperas baldaý kolekti la reston, tiel ke estos pli ol kvincent mil. Alvorte, mi aýdis, ke la Leøo de la judoj estas kopiinda kaj meritas lokon en via biblioteko.

    -- Kio do malhelpas vin aranøi tion? -- demandis la reøo. -- Vi havas ja æiujn rimedojn.

    -- Necesas traduki ilin. Æar en sia lando la judoj parolas apartan lingvon. Oni ofte konfuzas øin kun la aramea, sed øi estas alia.

    La reøo komprenis la aferon kaj ordonis prepari leteron al la æefpastro de la judoj (...) Øi tekstis jene:

    Reøo Ptolemeo salutas æefpastron Eleazaro (...)

    Dezirante montri mian aprezon al æiuj judoj de la mondo kaj de la venontaj generacioj, mi decidis ke via Leøo estu tradukita el via lingvo hebrea en la grekan, por meti tiujn librojn en mian bibliotekon.

    Tial vi faros bone se vi elektos po ses maljunulojn el æiuj triboj viaj, homojn piajn en la vivo kaj spertajn en la Leøo, kapablajn precize øin traduki.

    Mi sendas mian gvardiestron Andreo kaj Aristeon, homojn tre estimindajn, por prezenti al vi la aferon kaj cent talantojn da arøento (...)

    Vi faros al mi komplezon se vi sciigos, kion vi deziras.

    Al tio Eleazaro konvene respondis:
    Æefpastro Eleazaro salutas reøon Ptolemeo.

    Akceptu miajn bondezirojn por vi, por reøino Arsinoa via fratino, kaj por viaj idoj (...)

    Ni faros laý via deziro -- kvankam øi estas nekutima -- æar vi faris por ni multajn kaj eksterordinarajn favorojn. Antaý la tuta popolo mi elektis po ses maljunulojn el æiu tribo, kaj mi sendas ilin al vi kun kopio de nia Leøo.

    Estus afabla¼o, ho justa reøo, se vi ordonos ke post la plenumo de la traduko la homoj estu tuj sekure al ni revenigitaj.

    ... Tri tagojn post la veno de la saøuloj Demetrio akompanis ilin en la Nordan distrikton de Faroso. Li loøigis ilin en aparta domo sur la marbordo, izolita kaj trankvila, tre konvena por sciencaj studoj. Tie ili laboris, akordigante siajn tradukojn, kaj æio interkonsentita estis konvene skribata sub la redakto de Demetrio ...

    (La reøo Ptolemeo Filadelfo regis Egiptujon ekde 284/285 a.K.; Demetrio el Falero mortis baldaý post 283 a.K. La "Letero de Aristeo" estis referencita jam en la 2-a jc a.K., kaj Jozefo Flavio resumis gin sur 10 paøoj en siaj "Antikva¼oj judaj", libro 12, æap. 2. Post kelkaj jarcentoj Talmudo donis sian version de tiu fabelo en la Rulo 9.)
     

    Versio Talmuda

    Reøo Ptolemeo kunvenigis 72 maljunulojn. Li lokis ilin en 72 æambrojn, æiun aparte, sen diri kial li ilin venigis. Li eniris la æambron de æiu kaj diris:

    -- Skribu por mi Toraon de Moþe' via majstro.

    Dio metis en la koron de æiu kiel traduki idente al æiuj ceteraj.

    Tiu estis maløoja tago, kiel klarigas la saøuloj en Megilat Ta'anit:
    Je la 8-a de Tebet', kiam Torao iøis tradukita en la grekan sub reøo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj daýris tri tagojn. Kion tio similis? Leonon enkaøigitan. Antaý ia kaptiteco æiuj timis øin kaj fuøis de øi. Kaj nun æiuj venis rigardi øin kaj diris:

    -- Kie do estas øia forto?

    La kulturlingvo de la klasika epoko

    Iel ajn, la greka lingvo posedis di-inspiritajn librojn de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj. Tio estis ia æefa merito en la opinio de la kristanoj Mezepokaj, pri kiuj temas en nia eseo.

    Evidente, la greka posedis ankaý pli bonkvalitajn kulturajn valorojn sciencajn, filozofiajn, literaturajn, teatrajn ... Nin atingis nur malgranda ono kiun bonvolis konservi la generacioj Mezepokaj.

    La kulturlingvo de la "Sovaøa Okcidento"

    Sian karieron de kulturlingvo Latino faris jam postmorte, post la barbara konkero.

    En la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj. Latino havis relative modestan kolekton da bonkvalita poezio, en kelkaj øenroj kompareblan kun sia helenisma modelo; eminentajn (kvankam tre memcentrajn) verkojn politikajn, jurajn, militajn, satirajn kaj historiajn. La teatron anstataýis pantomimo kaj cirko. Cicerono, Lukrecio, Seneko provis verki en la øenro filozofia, sed tiuj verkoj apartenas pli al la Latina filologio ol al originala filozofio. La lingva¼o metafizika restis subevoluinta (proksimume kiel la faka terminaro de Esperanto), kaj eæ grandaj þatantoj de Latino (ekz-e Marko Aýrelio) verkis en la greka por esprimi delikatajn pensonuancojn.

    Kontraýekzemplon prezentas la Historio Romia de Amiano Marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki øin Latine.

    Post la barbara konkero la scio de la greka iøis rara, kaj kun øi perdiøis la pli granda parto de la kulturo. El æiuj verkoj de Platono, en Latino ekzistis nur Timeo; tial Boecio, la lasta romiano, decidis traduki por siaj samlingvanoj la verkojn de Platono kaj Aristotelo. Li sukcesis traduki nur kelkajn verkojn logikajn de Aristotelo; verkojn de Platono li eæ ne komencis traduki, kiam Teodori¶o ordonis lin ekzekuti2; kaj øis la 12-a jc liaj tradukoj restis la plej serioza parto da tio, kion la Okcidento heredis de la antikveco (la "malnova logiko").

    Do, restis nemulte, kaj la lingvo mem restis subevoluinta3.

    La skolastiko komenciøos de tie, kie interrompiøis la laboro de Boecio. Sed kurioze, la okcidentanoj preferos traduki el alia kulturlingvo (la araba). Du-tri jarcentojn post la epoko, kie estas ankrita nia eseo, la Okcidenta skolastiko leviøos øis la nivelo de la Bizancia kaj araba; sed dume inter ili estas abismo, kaj Mi¶aelo III (la imperiestro de la romianoj) responde al la pretendoj de papo Nikolao I de Romo nomos la rigidan kaj malriæan Latinon "lingvo barbara kaj skita".

    Pilatismo Krucumo (ikono)

    Do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj; en la Okcidento estis nur po unu da ili. Kaj malgraý tiu monopolo la pozicio de Latino estis iom malforta.

    Þajnas ke Izidoro de Sevilo (m. 636) unua proklamis Latinon "sankta lingvo"; en siaj Etimologioj li pruve citis Evangelion [Jn 19:19--20]:

    Kaj Pilato ankaý skribis titolon, kaj surmetis øin sur la krucon. Kaj estis skribite: Jesuo Nazareta, la reøo de la judoj.

    Tiun titolon multaj el la Judoj legis; æar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj øi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

    El tio Romo konkludis, ke nur la tri menciitaj lingvoj konvenas por publike glori Dion. Rezonado þajne nerefutebla æar tute eksterlogika: unu fojon iu uzis Latinon en kompanio kun la greka kaj aramea por publike ironii pri Jesuo -- sekve ankaý Latino estas ekskluzive konvena por la celoj liturgiaj.

    Tamen Konstanteno-Cirilo trovis respondojn.

    Unue, li tre trafe nomis siajn oponantojn pilatanoj4.

    Kaj due, li trovis ankaý pli subtilan argumenton, tre dialektike turninte la diron de Paýlo [1Kor 14:6--16]:

    Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per [nekompreneblaj] lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aý en formo de malkaþado, aý de sciado, aý de profetado, aý de instruado? ... Tiel ankaý vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? æar en la aeron vi parolus. Eble estas tiom da specoj de voæoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. Se do mi ne scios la signifon de la voæo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. Tiel same ankaý vi ... klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio ... Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen æe via dankesprimo? æar li ne scias, kion vi diras...
    Efektive, Latina (aý greklingva, aý hebrea) meso antaý slavoj estus egale sensenca, kiel Slavona glosolalio antaý korintanoj.

    Daýrigota

    Notoj

    1. Gregorio la Dialoga: papo de Romo s-ta Gregorio la Granda (590--604), aýtoro de 4 "Dialogoj" pri Italiaj miraklofarintoj.

    2. En la jaro 524/525; tiel Teodori¶o perdis sian reputacion de klera monarko, kaj papo Gregorio la Granda mencias en siaj "Dialogoj" ke kamparano vidis la animon de la reøo ¼etata en krateron de vulkano.

    3. Ekz-e por la Aristotela termino "ousia", centra en la kristologiaj disputoj, la ekleziaj patroj Latinaj ne trovis pli bonan tradukon ol substantia; nur en skolastiko, pli ol mil jarojn post Aristotelo, establiøis pli adekvata termino essentia (esenco). Sed la Latina Kredo jam eternigis la mistradukon substantia, kaj iuj historiistoj ortodoksiaj opinias ke øuste pro tiu konfuzo la okcidentanoj miskomprenis la Kredon kaj tial enþovis sian filioque, æefan dogman pretekston por la Skismo.

    Tiun mistradukon Latino heredigis al Esperanto. Kvankam en siaj Eseoj ("Ni kaj Øi". La Laguna: Stafeto, 1972. P. 188) Waringhien indikis ke la øusta traduko estus "samesenca", tamen PIV ial havas (sub substanco):

    en la romkatolika dogmo la Filo estas samsubstanca kiel la Patro
    -- nu, speciale Roma æi tie estas nur la (mis)termino, kiu þajnas implici ke la du personoj estas samþtofaj.

    (La termino Slavona: "jedonosuþænyj, do samesenca. Samradika nocio speciale romkatolika estus la barbar-Latina transsubstantiatio.)

    4. Æu hazarda koincido ke en "La majstro kaj Margarita" la majstro estas akuzata pri "fi-pilatismo"?


    LIBROPRODUKTADO EN ESPERANTUJO: JARO 1998

    Ekde 1992 LOdE æiujare proponas revuon de la Esperanta libroproduktado, kiun Vilmos Benczik lanæis en Hungara Vivo surbaze de la rubriko Laste aperis en Esperanto -- listo de la libroj, kiujn eldonejoj sendis al Roterdamo en la kuranta jaro. Tiu statistiko ne estas absolute fidinda. Øi ne mencias la librojn nesenditajn al CO; krome, ofte registriøas libroj eldonitaj antaý jaroj. Tamen la resuma statistiko por kelkaj jaroj vidigas la æefajn tendencojn en nia libro-industrio.

    La kompilinto dankas al la redaktoro de Esperanto István Ertl, kiu helpis kompletigi la mankintajn datumojn -- ja kelkaj eldonintoj neglektis meti kolofone eldonindikojn.

    MALPLI DA TITOLOJ, PLI DA PAØOJ

    Þajnas, ke la libromerkato de Esperantujo estas sufiæe stabila. Æiujare (escepte de 1993) iom pli ol 100 eldonantoj produktas pli ol 200 librojn kun la suma paøonombro æ. 25 mil paøoj. La nuna jaro repruvis kaj firmigis tiun konstaton.
     
    1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998
    Nombro de libroj en/pri Esperanto
    205
    136
    188
    200
    232
    273
    208
    Suma paøonombro de æiuj libroj
    25789
    18511
    22078
    23345
    28637
    27727
    28769
    Nombro de la eldonintoj
    103
    98
    132
    113
    146
    124
    127
    Averaøa paøonombro de unu libro
    126
    136
    117
    116
    123
    102
    138
    Averaøa prezo de unu libro (NLG)
    15,9
    20,1
    16,9
    16,9
    19,3
    16,1
    20,1
    Lernolibroj, vortaroj, informiloj k.s.
    36
    23
    35
    30
    39
    19
    28
    Originala beletro
    24
    17
    27
    25
    25
    31
    24
    Traduka beletro
    31
    28
    43
    34
    47
    59
    54
    Planlingvistiko, esperantologio
    27
    21
    19
    21
    31
    32
    15
    Esperanto (kulturo, movado k.a.)
    18
    15
    14
    28
    24
    27
    26
    Politiko, filozofio, historio
    17
    6
    11
    13
    12
    23
    24
    Scienco kaj tekniko, terminaroj
    13
    13
    13
    26
    16
    30
    15
    Religio
    12
    6
    7
    8
    11
    18
    12
    Aliaj temoj
    17
    7
    19
    15
    27
    34
    10
     

    127 eldonejoj kaj eldonemaj entuziasmuloj bone zorgis, ke ne manku elekto en la libro-servoj. Kvankam en 1998 Laste aperis registris malpli da libroj ol en la antaýa jaro, ili estis pli "dikaj", kaj la totala paøonombro iom superis tiun de 1997.

    Kredeble la nombro de la broþuroj estas pli alta, kaj eæ al nia redakcia adreso venas broþuroj, kiujn neniam registras Laste aperis -- finfine, tiu listo estas ne biblioteka bibliografio, sed komerca oferto. Precipe en la landoj bonstataj, deziranto eldoni libreton facile trovas la eblon komposti kaj elprinti øin per nemultekosta komputilo, kaj poste porti al iu el proksimaj presejoj aý multobligaj centroj. Por tiuj "eldonistoj" ne gravas, ke iliaj fabrika¼oj þokas iujn personojn, kiuj kutimas konsideri libron artverko, ili ne bezonas kompostistojn, redaktorojn, pentristojn kaj provlegantojn. Seriozaj librovendistoj evitas proponi tiajn "librojn" al siaj klientoj, kaj la bonintencaj eldonintoj devas mem zorgi pri la distribuo -- plejparte senpaga.

    NE SUBTAKSI KAJ NE SUPERTAKSI

    Ankaý la tema aspekto similas al la kutima. Pli ol kvarono da tuto estas tradukitaj beletra¼oj. Lastjare enmondiøis antologioj serba, latina (2 volumoj) kaj franca (6 volumoj!). Estis eldonita la lasta (tria) volumo de la æina klasika¼o Ruødoma sonøo. Aperis aliaj atentindaj tradukoj: Sanga nupto (García Lorca), Sonøonovelo (Schnitzler), La æashundo de la Baskerviloj (Conan Doyle), La senæesa rakonto (Ende) k.a. Inter la reeldonitaj elstaras Cezaro de Jeluþiæ kaj La Kunularo de l' Ringo de Tolkien. Tiu lasta elæerpiøis nur du jarojn post la apero -- æu oni plendu pri manko de legointereso en Esperantujo?

    La originala sortimento estas malpli elstara -- dominas broþuroj eldonitaj koste de la aýtoroj. Inter la interesaj nova¼oj estas Durankulak de Sabira Stahlberg, Sur parnaso de Tim Carr, Promeso en obskuro de Manuel de Seabra kaj Tri rakontoj pri la miljara paco de John Francis. Tamen eble pli gravis posteuma eldono de Ordeno de verkistoj (Karolo Piæ) kaj reeldono de Vojaøo al Kazohinio (Sándor Szathmári).

    Rekreskis la lern-literaturo, dum falis la scienca kaj interlingvistika.

    Denove plej multaj tradukoj estis faritaj el la franca -- 11. 7 tradukojn oni faris el la germana, po 6 -- el la angla kaj rusa, po 5 -- el la kroata kaj portugala, entute el 25 lingvoj. La franca firmigis sian pozicion -- 59 libroj tradukitaj el la franca estis eldonitaj en la lastaj sep jaroj. Sekvas la lingvoj angla (50), germana (33), portugala (26), æina (24) kaj nederlanda (20). Grandega kontrasto kun la Granda mondo, kie oni vendas plejparte tradukojn el la angla.

    NENIO NOVAS SUB LA SUN'

    En 1997 per 23 broþuretoj, eldonitaj en la 1990aj jaroj de Edwin Grobe lia usona eldonejo Arizona Stelo rangis kiel la unua en la listo de la eldonejoj. Æi-foje Laste aperis ne menciis øin, kaj en la unua deko estas nur konataj eldonejoj. La sesvoluma Franca Antologio metis UFE al la unua loko ankaý en la paøolisto, kiun pasint-jare malfermis Magyar Államvasutak Rt. (Hungaraj Þtatfervojoj), eldoninta la 13 volumojn de la fervojista terminaro.

    Jen la statistiko por 1998, aparte por la libro- kaj paøo-kvanto.

    Neniun libron en 1998 eldonis Ludovikito, Pro Esperanto kaj Edistudio, kaj brazila eldonejo Fonto plu restas nia plej aktiva eldonejo en la jaroj 1992-98. Al øi proksimiøas UEA, aktiviøinta æi-jare, sed øiaj libroj estas malpli ampleksaj. Atentindas, ke en la lasta tabelo la tri suprajn liniojn okupas ekstereýropaj eldonejoj.

    Preskaý 350 eldonejoj, esperantistaj societoj kaj entuziasmaj eldonemuloj produktis almenaý unu libron en la sepjara periodo, sed nur ses el ili eldonas almenaý unu libron en sezono.

    KONGRESLANDO UNUALOKE

    Dank' al Arizona Stelo, en 1997 Usono estis la plej libroproduktanta provinco en Esperantujo. Æi-foje ni facile konstatas, ke la kongreslando Francio avangardas -- 35 eldonitaj libroj. Sekvas Germanio (24 libroj), Ruslando kaj Nederlando (po 14), Bulgario (11), Italio (10), Brazilo (9), Æe¶io, Æinio, Japanio, Svedio (po 7).

    Francio æefrolas ankaý laýpaøe. Francaj eldonantoj produktis 5 mil 374 paøojn da libroj en/pri Esperanto. 3 mil 174 paøoj estas eldonitaj en Germanio. Sekvas Ruslando (2450 paøoj), Æinio (1885), Nederlando (1629), Brazilo (1418), Æe¶io (1275), Japanio (1161), Kroatio (1145), Portugalio (840).

    Kaj fine, la resuma laýlanda statistiko por la jaroj 1992-98. Dank' al la kongreslandeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la sekvan kongreson akceptos la lando de Gutenbergo, kaj oni scias ke UK stimulas la eldonemon.

    Kvankam pro la menciitaj faktoroj la supraj tabeloj ne estas kompletaj, ili vidigas al ni, kiu estas kiu en Esperantuja libroproduktado. Kaj tio probable estas interesa por nia lingvokomunumo, kiun kelkaj eæ nomas "libra popolo".

    Taksi literaturan valoron de la eldonitaj verkoj estas ekster la tasko de la statistiko. Kiu plenumos øin?..

    Aleksander Kor¼enkov
     


    Recenzo

    NE DISTRA ANEKDOTO

    Gonçalo Neves, Georgo Kamaæo, Liven Dek, Miguel Fernández. Ekstremoj: Originala novelaro / Antaýpar. Fernando de Diego. -- Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997, 207 p. -- (Serio Originala literaturo).

    Provu diveni, pro kio la eldonejo de Ekstremoj metis fine de la libro originalan tabelon Laýtema enhavo1, siaspecan vojmontrilon, kiu klarigas al kiu temo apartenas tiu aý alia novelo?

    Evidentas la plej simpla respondo: æar el la mem noveloj ne tute klaras, pri kio temas, sekve necesas klariga laýtema vojmontrilo. (Kvankam tio ne estas ordinara por beletro, malkiel en la literaturo teknika kaj scienca.) Uzante la tabelon, la leganto povas facile diveni, ke ekzemple Implice kaj novice (Gonçalo Neves, P.135) apartenas al Unua amora sperto kaj Deziro (Jorge Camacho, P.77) -- al Seksa memkontentiøo.

    Kaj se iu þatas la temon Sinmortigo, tiu trovos sur la paøoj 48, 113 kaj 180 konvenajn novelojn.

    Eblas distri sin aliel. Komence tralegu la tutan novelaron. Poste, uzante la laýteman tabelon, komparu la proprajn impresojn kaj komprenojn pri la legita¼o kun la listo de la tabele prezentitaj temoj. Tion faris la aýtoro de tiuj æi linioj.

    La novelaron konsistigas verkoj de konataj aýtoroj, reprezentantaj la "iberan skolon" -- Gonçalo Neves, Georgo Kamaæo, Liven Dek, Miguel Fernández -- kiujn famigis en Esperantujo la kolektiva poemaro Ibere libere (vidu la recenzon de Valentin la Senkompata en LOdE. 1998: 7). Eblas plene konsenti kun la antaýparolinto (Fernando de Diego) pri la ekstreme bela kaj majstra lingva¼o de la kvaropo. Øi estas netradicie freþa, ofte melodie vortluda.

    Se trakti ajnan novelon de Ekstremoj aparte (nepre aparte), oni ricevas grandan plezuron pri brila esprimivo de la lingvo kaj sentas miron kaj admiron pro tio, ke eblas tiel bele kaj plene uzi la eblojn kaj latentojn de la Zamenhofa lingvo. Samtempe oni sentas etan bedaýron, ke la temo estas ne tute konvena, aý, mole dirante, tre leøera (koito, samseksamo k.s.), aý tre abstrakta.

    Æiun el tiuj noveloj, se oni legus øin aparte, eblas kompreni kun aprobo kiel bagatelan ludon, þercan ekzercon aý leøeran spuron de l' mensa trejnado.

    Sed resumante la impreson de la tuta almanako, eblas konkludi, ke la kompilinto ne faris bonan servon por la aýtoroj. El helaj eroj konstruiøis makabra mozaiko, kvazaý la libro estus destinita por "sekse prizorgitaj personoj". Sufiæas vidi la enhavtabelon: Li kaj la vulvo, Semo de Satano, Æe la altaro de Onan. Enestas tute nerealaj scenoj, tamen bunte pentritaj, simile al la artaj montra¼oj de riæaj pornorevuoj, ekzemple, bizara¼o en Malfidelo de Miguel Fernández.

    Ankaý la strukturo kaj stila logiko de plimultaj noveloj estas nebula kaj pala. La priskribitaj cirkonstancoj þajnas servi nur por gvidi la leganton al kulmina seksa sceno, por kiu la aýtoroj ne avaras la senduban verkistan talenton.

    Aliflanke, epizodoj, sur kiuj sin bazas multaj el la Ekstremaj (= Ekstremojaj) noveloj estas senkaþe anekdoteskaj, ripetantaj la temojn tro konatajn (ekzemple, edzo kaj tro frue veninta amanto k.t.p. en Punenda leko kaj Kokro kokerikas jam).

    Do, anekdoteskaj, sed ne ridindaj, æar oni metas draman finon kun la temo "ekstere" eterna, kio faras farson el tragedio. La øenroj ne toleras, kiam oni ilin miksas.

    Pluraj noveloj estas konstruitaj esk' al tiuj de Anton Æe¶ov kaj O.Henry, kaj nur en la lastaj frazoj, aý eæ en la lastaj vortoj oni donas la þlosilon al la tuta antaýa verkoparto, kaj tio foje radike þanøas la antaýan komprenon. Sed la temoj de Æe¶ov kaj O.Henry estis pli proksimaj al la leganto, kiu povis facile identigi sin kun la protagonisto kaj kunsenti aý kunridi je ties (mis)aventuroj -- la eminentaj novelistoj siatempe ne bezonis kaj ne bezonas post jarcento helpan temtabelon.

    La novelaron Ekstremoj eblas trakti kiel specimenon de la bela perfekta stilo kun nelerte elektitaj temoj -- por ekzemploj kaj ekzercoj.

    Aleksej Birjulin


    ESPERANTO-AGENDO

    Ni havas la plezuron anonci la aperon de nia agendo La Jaro, eldono 1999. Favore al la uzebleco øi subiris veran metamorfozon. La ¼us aperinta La Jaro ne nur ricevis novan vesta¼on, øi ankaý plisveltiøis, tiel ke øi eniru pli facile vian poþon. Ni decidis ne plu aldoni la enciklopedian parton La landoj de la tero, sed promocii øin memstara eldona¼o. Øian aperon, post funda kontrolo de la datumoj kaj pliampleksigo, ni antaývidas por junio 1999.

    E-agendo estas tre taýga donaco, nepre ankaý al viaj amikoj neesperantistaj. Ni proponas speciale favoran prezon por opaj mendoj kaj favoran antaýmendan prezon por La landoj de la tero. Mendu æe FEL (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio).

    Jorg De Mulder
    Eldona fako de FEL


    SUKCESA INTERNACIA FOTOKONKURSO

    La redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo organizis en 1998 internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo.

    En la konkurso partoprenis pli ol 40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj (Albanio, Finnlando, Germanio, Italio, Jugoslavio, Niøerio, Pollando, Ruslando, Slovenio). La 11an de januaro 1999 kvarpersona juøkomisiono anoncis la rezulton.

    1a premio ne aljuøita.

    2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto): Auli Vihermä (Finnlando) pro "Æu la perkoj estas hejme?".

    3aj premioj (abono al LOdE): Arnold Vilmoþ (Jugoslavio) pro 3-fota¼a ciklo; kaj Luan Jaupi (Albanio) pro "La libelo sur pino".

    Laýdaj mencioj: Sergej Fedotov (Baþkortostano, Ruslando) pro "La infana spontaneco"; kaj Nora Caragea (Germanio) pro "Lernejo".

    Speciala premio (libroj kontraý ekvivalento de unu minimuma salajro pro foto teme ligita kun Esperanto): Andrzej Sochacki (Pollando) pro "Verda Asocio".

    La organizantoj, konforme al la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton øis la 31a de decembro 2000 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laýreatoj!

    Redakcio de LOdE, Komitato de UES


    Gazetoj

    DENOVE STEFAN MAUL

    Ekde la januara numero de 1999 la internacia magazino Monato, kiu nun eniras sian 20an jarkolekton, havos æefredaktoron, nome Stefan Maul (58jara), profesia ¼urnalisto kaj redaktoro pri politikaj informoj de la germana tag¼urnalo Augsburger Allgemeine. La tasko ne estas nova por Stefan Maul. Maul estis la fondinto de Monato kaj ties æefredaktoro en la unuaj 12 jaroj. Poste tamen li demisiis pro profesia okupiteco kaj sanproblemoj; transprenis lian laboron skipo da fakaj redaktoroj, kiuj zorgis pri la unuopaj rubrikoj Politiko, Scienco, Arto, Turismo, ktp. La avantaøojn de ambaý sistemoj Flandra E-Ligo, la eldonejo de Monato, nun kombinis. Restos la fakaj redaktoroj, kiuj garantios pri la enhavo de la kontribuoj, kaj la æefredaktoro zorgos pri la øenerala unueca linio de la revuo.

    PP


    Literatura Foiro. 1998: 176

    La lasta Foiro por 1998 omaøas du teranojn, kiuj naskiøis antaý 100 jaroj. Miguel Fernández -- la tradukinto de Sanga nupto -- prezentas la fenomenon Federico García Lorca sur 6 paøoj, sed 16 (!) paøojn okupas rememoroj de Max Frisch pri Bertolt Brecht per la traduko de Rolfo Ernesto.

    Æu estas hazardo, ke ankaý kelkaj aliaj materialoj estas direktitaj retro? Zofia Banet-Fornalowa rakontas pri la Pola E-Asocio. Claude Gacond kaj Henri Dognac konversacias pri Literatura Mondo. Sed pli profunde fosis Andy Künzli, dediæinta sian eseon al 900-jariøo de la germana abatino Hildegardis, inventinto de Lingua Ignota.

    Inter la aktuala¼oj estas komentario de Giorgio Silfer pri la krizo de Greziljono kaj notico de Marko Naoki Lins pri la Frankfurta Librofoiro. Zbigniew Galor polemikas kun Walter Zelazny.

    Oni trovas kelkajn recenzojn kaj plurajn informojn pri KCE, ILF, MKE, LF-koop kaj aliaj raýmismaj establoj. Kaj nur unu beletra¼o -- poemo de Lina Gabrielli.

    Ruslandanoj abonu LF por 1999 æe Halina Gorecka kontraý la rubla ekvivalento de 14 USD.

    A.K.


    Ricevitaj libroj

    1762. Cândido Xavier F. Patro nia: Spiritisma porinfana verko / Tr. el la port. A.Soares. -- [Rio de Janeiro]: SES Lorenz, [1997]. -- 104 p., il. -- (Donaco de H.Gorecka).

    1763. Carr T.B. Sur Parnaso: Orig. poemaro. -- Antverpen: FEL, 1998. -- 118 p. -- (Serio Stafeto; No 21). -- (Donaco de FEL).

    1764. Stahlberg S. Durankulak: Orig. romano. -- Varna: Bambu, 1998. -- 78 p. -- (Donaco de S.Stahlberg).

    1765. van Mens J. Katorelo: Porinfana novelo / Tr. el la ned. C.Dekker-Kiefer. -- Antwerpen: FEL, 1998. -- 81 p., il. -- (Donaco de FEL).

    1766. Gvidlibro tra la Esperanto-movado. 1998 / Red. F.L.Veuthey. -- Rotterdam: UEA, 1998. -- 96 p., il. -- (Donaco de UEA).

    1767. Jarlibro. 1998 / Red. F.L.Veuthey. -- Rotterdam: UEA, 1998. -- 302 p., il. -- (Donaco de UEA).

    1768. Mauriac F. Tereza Desqueyroý: Romano / Tr. el la fr. G.Labasthe. -- Paris: UFE, 1998. -- 80 p. -- (Speciala literatura numero de Franca Esperantisto; No 495). -- (Donaco de UFE)

    1769. Kongresa Libro: 83a UK de Esperanto. Montpeliero, 1998. / Red. N.Raþiæ. -- Rotterdam: UEA, 1998. -- 160 p., il. -- (Donaco de H.Gorecka).


    RICEVITAJ GAZETOJ

    Æe la Domparo. 1998/242;
    ELNA Update. 1998/4;
    El Popola Æinio. 1999/1;
    Esperanto. 1998/12, 1999/1;
    Esperantolehti. 1998/6;
    Esperanto-Nyt. 1998/4;
    Esperanto USA. 1998/6;
    Franca Esperantisto. 1998/503;
    GEJ-Gazeto. 1998/6;
    Heroldo de Esperanto. 1998/13,14;
    Juna Amiko. 1998/4;
    Koncize. 1998/6;
    Kontakto. 1998/6;
    La Espero. 1998/5-6;
    La Gazeto. 1998/79;
    La Kancerkliniko. 1998/88;
    La Ondo de Esperanto. 1999/1;
    La Revuo Orienta. 1998/12;
    La Verda Formiketo. 1998/43;
    L' esperanto. 1998/9;
    Le Travailleur Espérantiste. 1998/239;
    Literatura Foiro. 1998/176;
    Litova Stelo. 1998/4,5;
    Monato. 1998/12;
    Riveroj. 1998/22;
    Sennaciulo. 1998/12;
    Spiritisma E-Informilo. 1998/100;
    Starto. 1998/5-6;
    Tempo. 1998/3-4;
    Vestnik Esperanto. 1998/5.


    M O Z A I K O

    Magiaj kvadratoj

    Olþtina E-Klubo (Pollando) proponas fari du magiajn kvadratojn. Magiaj kvadratoj estas kvadratoj 6x6, en kiuj necesas skribi ses vortojn tiel ke la skribitaj vortoj estu la samaj horizontale kaj vertikale.

    La unua kvadrato: 1. kun domo sur dorso; 2. fragment'; 3. ilo por kunigi; 4. virnom' (patron' de kamparanoj); 5. giganto 6. aromoj.

    La dua kvadrato: 1. unurada veturilo; 2. neprofesiul', diletant'; 3. kuregi; 4. uzad' por propra profito; 5. þanøi; 6. deven'.

    La respondoj devas atingi la redakcion antaý la 20a de marto.

    Tatjana Kulakova


    La poeto korektas

    Dankon pro la agrabla surprizo -- la elfoso kaj publikigo de mia epok-resona versa¼o Ses ordenoj en la 11a numero de La Ondo.

    Kiel kompetentulo pri la temo, mi deziras atentigi, ke ne temis "pri la ses ordenoj de Lenin". El la ses ordenoj, per kiuj estis honorita Komsomolo, estis tri de Lenin, kaj po unu -- de Ruøa Standardo, Labora Ruøa Standardo kaj Oktobra Revolucio.

    Kun eks-komsomolana saluto

    Viktor Aroloviæ


    RIDO DE NIAJ GEAVOJ

    En æiu kajero, krom kelkaj esceptoj, de la jarcent-komenca Ondo aperis þercoj, kiujn sendis la legantoj. Legu do por scii, pri kio oni ridis antaý 90 jaroj.

    Manko

    -- Imagu al vi: hieraý s-ro N. vizitis nin ne en surtuto, sed en ordinara jako! Miaopinie, tio estas manko de estimo.

    -- Ne, pli øuste, tio estas manko de surtuto!

    Sperta homo

    -- Vi deziras esti piloto de mia aeroplano. Sed æu vi havas necesas sperton?

    -- Ho, jes! Mi jam unu fojon falis el fenestro de la kvara etaøo.

    En kuracejo

    Kuracisto: Ne drinku! Se vi sentas soifon prefere manøu piron, æar biero estas malutila.

    Paciento: Sed, sinjoro doktoro, mi ja ne povas formanøi sesdek-sepdek pirojn dum unu tago!

    Neebla¼o estas neebla

    -- Kial vi ne vekis min je la 10-a matene?

    -- Pardonu, sed vi ja revenis hejmen duonhoron antaý la dek-unua!

    En poþtkontoro

    -- Kial vi, fraýlino, sendas leteron sen adreso?

    -- Tiel mi volas: neniu devas scii, ke mi skribas al Johano.

    Nun

    Kiam mi estis fianæo, mi parolis kaj þi aýskultis. Kiam mi edziøis, þi parolis, kaj mi aýskultis. Nun ni ambaý parolas, kaj la najbaroj aýskultas.

    Kia, kiu, kie

    20-jara fraýlino ordinare demandas: kia li estas? 30-jara -- kiu li estas? 40-jara -- kie li estas?

    Fanfaronado

    Du kantistoj (baritona kaj tenora) fanfaronis. La unua diris:

    -- Mia voæo estas tiel potenca, ke oni aýdas øin kvaronhoron post kiam mi finis kanti.

    -- Nu, -- rediris la dua, -- mia voæo estas aýdebla kvaronhoron antaý ol mi komencas kanti.

    Motivite

    -- Æu vi povas, amiko, pruntedoni al mi cent rublojn?

    -- Mi povas, sed ne volas.

    -- Æu vi pensas, ke mi ne volos redoni?

    -- Vi volos, sed vi ne povos.

    Originala titolo

    -- Amiko mia, konsilu, kiel titoli la plej novan mian verkon?

    -- Titolu øin simple: "Voæo el Paperkorbo".

    Legis kaj elektis Halina Gorecka

    La Ondo atingas plurajn lokojn. Kaj kelkaj el la ricevantoj pruvas sian fidelon al nia revuo sendante fotojn. Æu ni jam organizu konkurson "Mi kaj La Ondo"?

    Sur la suba foto: La Ondo estas konata en la Siberia urbo Tomsk. Æu la simpatiaj gesiberianoj nur fotas aý ankaý legas øin? (Fotis Anna Birjulina)

    La Ondo legata en Tomsk


    KALENDARO

    27 jan.--3 feb. Bogotá (Kolombio). 4a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Temo: "Esperanto kaj la tria jarmilo". Adreso: Apartado Aéreo 54800, Bogotá 2, Colombia, S.A.

    14--20 feb. Karpacz (Pollando). 40a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno. Org.: Vroclava fervojista EK. Adreso: Janina Wereszka, ul. Klodnicka 43/27, PL 54-217, Wroclaw, Pollando.

    5--9 mar. Kievo (Ukrainio). EoLA-11 (Esperanto -- lingvo arta). Org.: Mi¶ail Lineckij. Adreso: UA-254201, Kievo-201, ab. skr. 140, Ukrainio.

    15--20 mar. Samarkando (Uzbekistano). 15a Internacia Simpozio pri E-Turismo. Org.: Monda Turismo. Adreso: Anatolij Ionesov, 53 Þaraf Raþidov, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano.

    3--10 apr. St.Andreasber (Germanio). 15a Printempa Semajno Internacia. Org.: Germana E-Asocio. Adreso: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr -- Ahrweiler, Germanio.

    21--25 apr. Nabere¼nyje Æelny (Tatarstano, Ruslando). Volgia Esperanto-Renkontiøo. Org.: "Aýtozavodstroj", EK Gaja Krokodilo. Adreso: RU-423819, Tatarstan, Nabere¼nyje Æelny, ab. ja. 133, Ruslando.

    1--9 maj. Bydgoszcz (Pollando). 20a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San Marino. Org.: Monda Turismo Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

    Monda Turismo
    30 jun.--4 jul. Olsztyn (Pollando). FREÞO-99. Org.: Olþtina EK. Adreso: PL-10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

    4--14 jul. Ti¶vin (Ruslando). 39a Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro. (OkSEJT-39). Org.: La Organiza Teamo. Adreso: Vitalij Malenko, RU-140160, Moskovskaja obl., Jhukovskij, ul. Dugina, 17-62, Ruslando.

    4--18 jul. Poprad (Slovakio). Somera E-Lernejo. Org.: E-Regiona Societo. Adreso: Sobotské nám. 36, SK-05 801 Poprad, Slovakio.

    17--23 jul. Metz (Francio). Internacia Esperanto-Konferenco 1999. Temo: Mono kaj Civilizo. Org.: OSIEK. Adreso: Éric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180, Montigny le Bretonneý, Francio.

    Metz
    17--24 jul. Liepaja (Latvio). 35aj Baltiaj E-tagoj (BET-35). Org.: Latvia E-Asocio Adreso: p.k. 150, Riga, LV-1050, Latvio

    17--25 jul. Castellón & Valencio (Hispanio). 58a Hispana Kongreso de E-to. 9a Eýropa E-Forumo. Org.: LKK Adreso: Av. Burjasot 29, A-31. ES-46009 Valencia. Hispanio.

    24--31 jul. Karlovy Vary (Æe¶io). 72a Kongreso de SAT. Org.: SAT, KAVA-PECH. Adreso: Anglická 878, CZ-25229, Dobrichovice, Æe¶io.

    31 jul.--7 aýg. Berlino (Germanio). 84a Universala Kongreso de Esperanto. Org.: UEA, LKK. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando (konstanta adreso).

    E-Centro Jekaterinburg estas Kongresa Peranto por Ruslando. Ni peras aliøojn kaj loøadon kaj organizos busan vojaøon al la kongreso kun kelkaj ekskursoj en Germanio, Pollando, Æe¶io, Slovakio kaj Hungario.

    UK-84
    7--14 aýg. Toruñ & Bydgoszcz (Pollando). 9a Internacia E-Kongreso. 11a Øenerala Kunveno de "Monda Turismo". Universitato de la "Tria Aøo". Org.: Monda Turismo Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

    9--16 aýg. Zánka (Hungario). 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Org.: TEJO, LKK. Adreso: Pf. 87, HU-1675 Budapest, Hungario (LKK).

    13--15 aýg. La Chaux-de-Fonds (Svislando). 18a Internacia Literatura Forumo. Org.: Esperanta PEN-Centro, KCE. Adreso: KCE, CP 311, 2301 La Æaux-de-Fonds, Svislando.

    La Chaux-de-Fonds
    22--25 aýg. ¦anojo (Vjetnamio). 2a Azia Kongreso de Esperanto. Org.: LKK Adreso: 105a str. Quan Thánh, Hà Nôi, Vietnam.

    Ni sincere gratulas kaj bondeziras al Boris Sokolov el la urala urbo Æeljabinsk,
    samaøulo de "La Ondo", kiu la 14an de februaro 1999 atingas la aøon 90 jaroj
    LOdE


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Oy Mendoservo Ak., Kivistöntie, FI-05510 Hyvinkää
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Višnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    UKRAINIO: Dmitrij Cibulevskij, ab. skr. 9307, UA-310003, ¦arkiv
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 2 (52)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 220481
    Telefakso: (3432) 518647 Esperanto 224501
    Elektronika adreso: hrgo@sbank.e-burg.su
    Hejmpaøo: http:/www.geocities.com/Athens/Acropolis/3438/
    Abontarifo por 1998:
        -- Internacia tarifo: 28 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 115 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 200 NLG (800 rub.)
        -- Duona paøo: 120 NLG (480 rub.)
        -- Kvarona paøo: 70 NLG (280 rub.)
        -- Okona paøo: 40 NLG (160 rub.)
        -- Malpligrandaj: 1 NLG aý 4 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    [Subtitolo]